<< I. TESALONIKANOJ La Nova Testamento

LA DUA EPISTOLO DE LA APOSTOLO PAŬLO AL LA
TESALONIKANOJ

1

Paŭlo kaj Silvano kaj Timoteo al la eklezio de la Tesalonikanoj en Dio, nia Patro, kaj la Sinjoro Jesuo Kristo: 2 Graco al vi kaj paco de Dio, la Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.

3 Ni devas ĉiam danki Dion pro vi, fratoj, kiel estas ja dece, pro tio, ke via fido kreskas treege, kaj abundas via reciproka amo de ĉiu al ĉiu, 4 tiel, ke ni mem fanfaronas pri vi en la eklezioj de Dio, pro via pacienco kaj fido sub ĉiuj viaj persekutoj kaj afliktoj, kiujn vi elportadas; 5 tio estas evidenta signo de la justa juĝo de Dio; por ke vi montriĝu indaj je la regno de Dio, por kiu vi ankaŭ suferas; 6 ĉar estas justaĵo ĉe Dio redoni afliktojn al tiuj, kiuj vin afliktas, 7 kaj al vi, la afliktataj, ripozon kun ni, ĉe la malkaŝiĝo de la Sinjoro Jesuo el la ĉielo kun la anĝeloj de lia potenco, 8 en flamanta fajro, por venigi venĝon sur tiujn, kiuj ne konas Dion kaj ne obeas al la evangelio de nia Sinjoro Jesuo; 9 kiuj suferos punadon, eternan detruon de antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro kaj de la gloro de lia potenco, 10 kiam li venos por esti glorata en siaj sanktuloj, kaj esti admirata ĉe ĉiuj, kiuj ekkredis (ĉar nia atestado ĉe vi estis kredata) en tiu tago. 11 Por tiu celo ni ankaŭ konstante preĝas por vi, ke nia Dio vin trovu indaj je la voko, kaj kun potenco plenumu ĉiun bonvolon de boneco kaj ĉiun laboron de fido; 12 por ke la nomo de nia Sinjoro Jesuo estu glorata en vi, kaj vi en li, laŭ la graco de nia Dio kaj la Sinjoro Jesuo Kristo.

2

Nun ni petegas vin, fratoj, koncerne la alvenon de nia Sinjoro Jesuo Kristo kaj nian alkolektiĝon al li, 2 ke vi ne fariĝu facile skueblaj mense, kaj ne konsterniĝu, ĉu per spirito, aŭ per parolo, aŭ per letero ŝajne de ni, kvazaŭ la tago de la Sinjoro jam apudestus; 3 neniu vin trompu iamaniere; ĉar nepre antaŭe okazos la apostateco, kaj la homo de peko malkaŝiĝos, la filo de pereo, 4 kiu kontraŭmetas sin kaj levas sin super ĉion, kion oni nomas Dio aŭ adoras; tiel, ke li sidas en la templo de Dio, elmontrante sin, kvazaŭ li estas Dio. 5 Ĉu vi ne memoras, ke mi diris tion al vi, dum mi estis kun vi? 6 Kaj nun vi scias, kio malhelpas, por ke li malkaŝiĝu siatempe. 7 Ĉar la mistero de maljusteco jam energias; sed restas ankoraŭ la malhelpanto, ĝis li estos formovita. 8 Kaj tiam malkaŝiĝos la maljustulo, kiun la Sinjoro Jesuo detruos per la spiro de sia buŝo kaj neniigos per la apero de sia alveno; 9 tiun, kies alveno estas pro la energio de Satano kun ĉia potenco kaj kun signoj kaj mensogaj mirindaĵoj, 10 kaj kun ĉia trompo de maljusteco por la pereantoj, pro tio, ke ili ne ricevis la amon al la vero por esti savitaj. 11 Kaj pro tio Dio sendas al ili energion de eraro, tiel, ke ili kredos mensogon; 12 por ke estu juĝataj ĉiuj, kiuj ne kredis la veron, sed trovis plezuron en maljusteco.

13 Sed ni devas ĉiam danki Dion pro vi, fratoj, amataj de la Sinjoro, pro tio, ke Dio vin elektis de la komenco al savo en la sanktigo de la Spirito kaj kredo al la vero; 14 al kiu Li vin vokis per nia evangelio, por la akiro de la gloro de nia Sinjoro Jesuo Kristo. 15 Tial, fratoj, staru firme, kaj tenu la tradiciojn, kiujn vi lernis ĉu per parolo, aŭ per ia letero nia.

16 Nia Sinjoro Jesuo Kristo mem, kaj Dio, nia Patro, kiu nin amis kaj al ni donis eternan konsolon kaj bonan esperon per graco, 17 konsolu viajn korojn kaj fortigu ilin por ĉia bona faro kaj vorto.

3

Fine, fratoj, preĝu por ni, ke la vorto de la Sinjoro disvastiĝu kaj estu glorata, kiel ankaŭ ĉe vi; 2 kaj ke ni forsaviĝu de senprudentaj kaj malbonaj homoj; ĉar ne ĉe ĉiuj estas la fido. 3 Sed fidela estas la Sinjoro, kiu vin fortikigos kaj vin defendos kontraŭ la malbonulo. 4 Sed ni fidas la Sinjoron rilate vin, ke vi faras kaj faros tion, kion ni ordonas. 5 Kaj la Sinjoro direktu viajn korojn en la amon al Dio kaj en la paciencon de Kristo.

6 Ni ordonas al vi, fratoj, en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo, ke vi vin apartigu for de ĉiu frato, kiu iradas senorde kaj ne laŭ la tradicio, kiun oni ricevis de ni. 7 Ĉar vi mem scias, kiel vi devas nin imiti; ĉar ni ne kondutis senorde inter vi; 8 nek manĝis panon donace de iu, sed per laboro kaj penado, nokte kaj tage laborante, por ke ni ne fariĝu ŝarĝo por iu el vi; 9 ne kvazaŭ ni ne havus tian rajton, sed por estigi nin ekzemplo antaŭ vi, ke vi nin imitu. 10 Ĉar eĉ kiam ni estis ĉe vi, la jenon ni ordonis al vi: Se iu ne volas labori, tiu ankaŭ ne manĝu. 11 Ĉar ni aŭdas, ke inter vi iradas senorde kelkaj, kiuj tute ne laboras, sed en ĉies aferojn sin enŝovas. 12 Tiajn ni ordonas kaj admonas pro la Sinjoro Jesuo Kristo, ke kviete ili laboru kaj manĝu sian propran panon. 13 Sed vi, fratoj, ne laciĝu en bonfarado. 14 Sed se iu ne obeos al la parolo de ĉi tiu nia epistolo, rimarku tiun, kaj ne estu por li kamaradoj, por ke li hontiĝu. 15 Tamen ne rigardu lin kiel malamikon, sed admonu lin kiel fraton.

16 La Sinjoro de paco mem donu al vi pacon ĉiutempe kaj ĉiumaniere. La Sinjoro estu kun vi ĉiuj.

17 La saluto de mi, Paŭlo, per mia propra mano, kiu estas la signo en ĉiu epistolo; tiel mi skribas. 18 La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi ĉiuj.