<< ĤABAKUK La Malnova Testamento

CEFANJA

1

Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Cefanja, filo de Kuŝi, filo de Gedalja, filo de Amarja, filo de Ĥizkija, en la tempo de Joŝija, filo de Amon, reĝo de Judujo.

2 Mi forprenos ĉion de sur la tero, diras la Eternulo. 3 Mi forprenos la homojn kaj la brutojn, Mi forprenos la birdojn de la ĉielo kaj la fiŝojn de la maro, la delogilojn kune kun la malpiuloj; Mi ekstermos la homojn de sur la tero, diras la Eternulo. 4 Mi etendos Mian manon sur Judujon kaj sur ĉiujn loĝantojn de Jerusalem; Mi ekstermos de ĉi tiu loko la restaĵon de Baal, la nomon de la idolpastroj kaj ankaŭ de la pastroj; 5 tiujn, kiuj sur la tegmentoj adorkliniĝas antaŭ la armeo de la ĉielo, kaj tiujn, kiuj, adorkliniĝante, ĵuras per la Eternulo kaj ĵuras ankaŭ per Malkam; 6 kaj tiujn, kiuj defalis de la Eternulo, kiuj ne serĉis la Eternulon kaj ne turnis sin al Li.

7 Silentu antaŭ la Sinjoro, la Eternulo, ĉar proksima estas la tago de la Eternulo; ĉar la Eternulo pretigis buĉoferon kaj destinis la invitotojn. 8 En la tago de la buĉofero de la Eternulo Mi punos la altrangulojn kaj la reĝidojn, kaj ĉiujn, kiuj vestas sin per vestoj de aligentuloj; 9 Mi punos en tiu tago ĉiujn, kiuj transsaltas la sojlon kaj plenigas la domon de sia sinjoro per perforteco kaj trompoj. 10 En tiu tago, diras la Eternulo, estos laŭta kriado ĉe la Pordego de Fiŝoj, ĝemegado ĉe la dua kvartalo de la urbo, kaj granda plorkriado sur la montetoj. 11 Ĝemegu, loĝantoj de la malalta parto de la urbo; ĉar malaperos la tuta popolo de la butikistoj, kaj ekstermitaj estos ĉiuj ŝarĝitaj per arĝento. 12 En tiu tempo Mi traesploros Jerusalemon kun lumiloj, kaj Mi punos tiujn, kiuj ripozas sur sia feĉo, kaj diras en sia koro: La Eternulo ne faras bonon, nek malbonon. 13 Ilia havaĵo fariĝos rabaĵo, kaj iliaj domoj fariĝos ruinoj; ili konstruos domojn, sed ne loĝos en ili, ili plantos vinberĝardenojn, sed ne trinkos ilian vinon. 14 Proksima estas la granda tago de la Eternulo, ĝi estas proksima kaj venos tre baldaŭ; oni aŭdas jam la tagon de la Eternulo; maldolĉe tiam plorkrios eĉ kuraĝulo. 15 Tago de kolero estos tiu tago, tago de malĝojo kaj de angoro, tago de teruro kaj de dezertigo, tago de mallumo kaj de senlumeco, tago de nuboj kaj de nebulego, 16 tago de korno kaj de trumpetado kontraŭ la fortikigitaj urboj kaj kontraŭ la altaj turoj. 17 Mi premos la homojn, kaj ili irados kiel blinduloj pro tio, ke ili pekis antaŭ la Eternulo; ilia sango estos disŝprucigita kiel polvo, kaj ilia karno kiel sterko. 18 Nek ilia arĝento nek ilia oro povos ilin savi en la tago de la kolero de la Eternulo, sed per la fajro de Lia indigno estos forbruligita la tuta lando; ĉar rapidan ekstermon Li faros al ĉiuj loĝantoj de la lando.

2

Kolektiĝu kaj konsciiĝu, ho nacio ne aminda, 2 antaŭ ol eliris la dekreto (la tago forflugas kiel grenventumaĵo), antaŭ ol trafis vin la flama kolero de la Eternulo, antaŭ ol venis por vi la tago de indigno de la Eternulo. 3 Serĉu la Eternulon, ĉiuj humiluloj sur la tero, kiuj plenumas Liajn leĝojn; serĉu veron, serĉu humilecon, por ke vi povu esti kaŝitaj en la tago de kolero de la Eternulo. 4 Ĉar Gaza estos forlasita, Aŝkelon estos dezertigita, Aŝdod estos elpelita meze de la tago, kaj Ekron estos elradikigita. 5 Ve al tiuj, kiuj loĝas en la distrikto de la maro, al la nacio de Keretidoj! la vorto de la Eternulo estas kontraŭ vi, ho Kanaan, lando Filiŝta: Mi vin pereigos tiel, ke restos neniu loĝanto. 6 La apudmara regiono estos nur loko por loĝejoj de paŝtistoj kaj por ŝafejoj. 7 Kaj la regiono fariĝos apartenaĵo de la restaĵo de la domo de Jehuda; tie ili paŝtos, en la domoj de Aŝkelon ili ripozos vespere, post kiam la Eternulo, ilia Dio, rememoros ilin kaj revenigos ilin el la kaptiteco. 8 Mi aŭdis la insultadon de Moab kaj la malhonoradon de la Amonidoj, kiel ili insultadis Mian popolon kaj fanfaronadis ĉe ĝiaj limoj. 9 Tial, kiel Mi vivas, diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, Moab fariĝos kiel Sodom, kaj la Amonidoj kiel Gomora, urtikejo, salfosejo, dezerto por ĉiam; la restaĵo de Mia popolo prenos ilin kiel kaptaĵon, kaj la restintoj el Mia popolo heredos ilin. 10 Tio fariĝos al ili pro ilia malhumileco, pro tio, ke ili insultadis la popolon de la Eternulo Cebaot kaj tenis sin alte antaŭ ĝi. 11 La Eternulo estos terura por ili; ĉar Li ekstermos ĉiujn diojn de la tero; kaj antaŭ Li adorkliniĝos, ĉiu sur sia loko, ĉiuj insuloj de la nacioj. 12 Ankaŭ vi, ho Etiopoj, estos mortigitaj de Mia glavo. 13 Li etendos Sian manon norden kaj pereigos Asirion, kaj faros Nineven ruinoj, senakva loko, kiel dezerto. 14 Kaj ripozados en ĝi amasoj da ĉiuspecaj bestoj; eĉ pelikanoj kaj botaŭroj noktos en ĝiaj kapiteloj, kaj ilia voĉo estos aŭdata tra la fenestroj; la sojloj estos ruinigitaj, ĉar la cedraj tabuloj estos forŝiritaj. 15 Tia estos la gaja urbo, kiu estis ekster danĝero, kaj kiu parolis en sia koro: Mi estas sola, kaj ne ekzistas alia krom mi. Kiel ĝi estas ruinigita, fariĝis ripozejo por bestoj! Ĉiu preteriranto fajfos pri ĝi kaj svingos la manon.

3

Ve al la abomeninda kaj malpurigita urbo-premanto! 2 Ĝi ne aŭskultas voĉon, ne akceptas admonon; la Eternulon ĝi ne fidas, al sia Dio ĝi sin ne turnas. 3 Ĝiaj eminentuloj meze de ĝi estas kiel blekegantaj leonoj; ĝiaj juĝistoj estas kiel lupoj vespere; ili nenion restigas ĝis mateno. 4 Ĝiaj profetoj estas facilanimaj kaj perfidaj; ĝiaj pastroj malsanktigas la sanktejon, kripligas la instruon. 5 La Eternulo estas justulo meze de ĝi, Li ne faras maljustaĵon; ĉiumatene Li montras Siajn leĝojn, ne ĉesas; sed la malpiulo ne konas honton. 6 Mi ekstermis naciojn; ruinigitaj estas iliaj turoj; Mi dezertigis iliajn stratojn tiel, ke neniu trairas ilin; iliaj urboj estas ruinigitaj tiel, ke tie troviĝas jam neniu homo, neniu loĝanto. 7 Mi diris al ĝi: Timu Min, akceptu admonon! Kaj ne estus ekstermita ĝia loĝejo, kiom ajn Mi punus ĝin; sed ili rapidis malbonigi ĉiujn siajn agojn. 8 Tial atendu Min, diras la Eternulo, ĝis Mi Miatempe leviĝos; ĉar Mi decidis kolekti la naciojn, kunvenigi la regnojn, por elverŝi sur ilin Mian koleron, la tutan flamon de Mia indigno; ĉar de la fajro de Mia severeco forbrulos la tuta tero. 9 Tiam Mi redonos al la popoloj lingvon puran, por ke ĉiuj vokadu la nomon de la Eternulo kaj servadu al Li unuanime. 10 El trans la riveroj de Etiopujo Miaj adorantoj, Mia disĵetita popolo, alportos al Mi donacojn. 11 En tiu tempo vi ne plu hontos pri ĉiuj viaj agoj, per kiuj vi krimis kontraŭ Mi; ĉar tiam Mi forigos el inter vi viajn fierajn fanfaronulojn, kaj vi ne plu tenos vin malhumile sur Mia sankta monto. 12 Mi restigos en via mezo popolon humilan kaj malriĉan, kaj ili fidados la nomon de la Eternulo. 13 La restintoj el Izrael ne faros maljustaĵon, ne parolos mensogon, kaj en ilia buŝo ne troviĝos lango trompa, sed ili paŝtiĝados kaj ripozados, kaj neniu ilin timigos. 14 Ĝojkriu, ho filino de Cion; triumfu, ho Izrael; ĝoju kaj estu gaja el la tuta koro, ho filino de Jerusalem. 15 La Eternulo forigis la verdikton pri vi, forpelis vian malamikon; la Reĝo de Izrael, la Eternulo, estas meze de vi, kaj vi ne plu vidos malfeliĉon. 16 En tiu tempo oni diros al Jerusalem: Ne timu! kaj al Cion: Viaj manoj ne senfortiĝu. 17 La Eternulo, via Dio, estas meze de vi, forta Savanto; Li ĝojos pri vi gaje, Li pardonos al vi pro Sia amo, Li ĝoje triumfos pri vi. 18 La sentaŭgulojn el via mezo Mi forprenos, por ke vi ne plu havu malhonoron pro ili. 19 Jen Mi faros finon en tiu tempo al ĉiuj viaj premantoj, Mi helpos la lamulojn, Mi kolektos la dispelitojn, kaj Mi faros ilin gloraj kaj honorataj en ĉiuj landoj, kie oni malestimis ilin. 20 En tiu tempo Mi venigos vin, kaj en tiu tempo Mi kolektos vin; ĉar Mi faros vin gloraj kaj honorataj inter ĉiuj popoloj de la lando, kiam Mi revenigos viajn kaptitojn antaŭ viaj okuloj, diras la Eternulo.