<< IJOB La Malnova Testamento

LA PSALMARO

LIBRO UNUA

1

Feliĉa estas la homo, kiu ne iras laŭ konsilo de malpiuloj,
Nek staras sur vojo de pekuloj,
Nek sidas en kunsido de blasfemantoj;

2 Sed li nur havas deziron por la leĝo de la Eternulo,
Kaj pri Lia leĝo li pensas tage kaj nokte.

3 Kaj li estos kiel arbo, plantita apud akvaj torentoj,
Donanta sian frukton en sia tempo,
Kaj kies folio ne velkas;
Kaj en ĉio, kion li faras, li sukcesos.

4 Ne tiel estas la malpiuloj;
Sed ili estas kiel grenventumaĵo, kiun disblovas la vento.

5 Tial ne staros fortike la malpiuloj ĉe la juĝo,
Nek la pekuloj en societo de piuloj.

6 Ĉar la Eternulo konas la vojon de piuloj;
Sed la vojo de malpiuloj pereos.

2

Kial tumultas popoloj,
Kaj gentoj pripensas vanaĵon?

2 Leviĝas reĝoj de la tero,
Kaj eminentuloj konsiliĝas kune,
Kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ Lia sanktoleito, dirante:

3 Ni disŝiru iliajn ligilojn,
Kaj ni deĵetu de ni iliajn ŝnurojn!

4 La loĝanta en la ĉielo ridas,
La Sinjoro mokas ilin.

5 Tiam Li parolos al ili en Sia kolero,
Kaj per Sia furiozo Li ilin ektimigos, dirante:

6 Mi starigis ja Mian reĝon
Super Cion, Mia sankta monto.

7 Mi raportos pri la decido:
La Eternulo diris al mi: Vi estas Mia filo,
Hodiaŭ Mi vin naskis.

8 Petu Min, kaj Mi donos al vi popolojn por heredo,
Kaj por posedo limojn de tero.

9 Vi disbatos ilin per fera sceptro,
Kiel potan vazon vi ilin dispecigos.

10 Kaj nun, ho reĝoj, prudentiĝu;
Instruiĝu, juĝistoj de la tero!

11 Servu al la Eternulo kun timo,
Kaj ĝoju kun tremo.

12 Kisu la filon, ke Li ne koleru, kaj vi ne pereu sur la vojo,
Ĉar baldaŭ ekbrulos Lia kolero.
Feliĉaj estas ĉiuj, kiuj fidas Lin.

3

Psalmo de David, kiam li forkuris de sia filo Abŝalom.

Ho Eternulo, kiel multaj estas miaj premantoj,
Multaj leviĝis kontraŭ mi!

2 Multaj diradas pri mia animo:
Ne ekzistas por li savo de Dio. Sela.

3 Sed Vi, ho Eternulo, estas ŝildo por mi,
Mia honoro kaj levanto de mia kapo.

4 Per mia voĉo mi vokas al la Eternulo,
Kaj Li respondas al mi de Sia sankta monto. Sela.

5 Mi kuŝiĝas kaj endormiĝas,
Kaj mi vekiĝas, ĉar la Eternulo min subtenas.

6 Mi ne timas miriadojn da kontraŭuloj,
Kiuj estas ĉirkaŭ mi.

7 Leviĝu, ho Eternulo, savu min, mia Dio;
Ĉar Vi frapis al ĉiuj miaj malamikoj la vangojn,
La dentojn de la malpiuloj Vi frakasis.

8 Ĉe la Eternulo estas la savo;
Super Via popolo estu Via beno. Sela.

4

Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo de David.

Kiam mi vokas, respondu al mi, justa mia Dio!
En premo Vi liberigas min;
Korfavoru min, kaj aŭskultu mian preĝon.

2 Homidoj, ĝis kiam mia honoro estos malhonorata?
Ĝis kiam vi amos vantaĵon kaj celos malveron? Sela.

3 Sciu do, ke la Eternulo apartigis la piulon por Si;
La Eternulo aŭdas, kiam mi vokas al Li.

4 Tremu, kaj ne peku;
Meditu en viaj koroj, sur viaj kuŝejoj, kaj estu
fortikanimaj. Sela.

5 Oferdonu oferojn piajn,
Kaj fidu la Eternulon.

6 Multaj diradas: Kiu montros al ni bonon?
Direktu sur nin la lumon de Via vizaĝo, ho Eternulo!

7 Vi metis ĝojon en mian koron, pli ol dum ilia greno kaj ilia
mosto plimultiĝas.

8 Pace mi kuŝiĝas kaj tuj endormiĝas;
Ĉar Vi, ho Eternulo, loĝigas min sola en sendanĝereco.

5

Al la ĥorestro. Por blovaj instrumentoj. Psalmo de David.

Miajn vortojn aŭskultu, ho Eternulo.
Trapenetru miajn pensojn.

2 Aŭdu la voĉon de mia krio, mia Reĝo kaj mia Dio;
Ĉar al Vi mi preĝas.

3 Ho Eternulo, matene Vi aŭdas mian voĉon;
Matene mi eldiras mian preĝon al Vi, kaj mi atendas.

4 Ĉar Vi ne estas tia Dio, kiu amas malpiaĵon;
Malbonulo ne povas gasti ĉe Vi.

5 Fanfaronuloj ne staros antaŭ Vi;
Vi malamas ĉiujn, kiuj faras malbonon.

6 Vi pereigas tiujn, kiuj parolas malveron;
Sangavidan kaj malican la Eternulo abomenas.

7 Kaj mi, pro Via granda favoro, eniros en Vian domon;
Mi kliniĝos en Via sankta templo kun respektego al Vi.

8 Ho Eternulo, gvidu min laŭ Via justeco;
Pro miaj insidantoj ebenigu antaŭ mi Vian vojon.

9 Ĉar ne ekzistas vero en ilia buŝo;
En ilia interno estas malvirteco;
Malfermita tombo estas ilia gorĝo;
Per sia lango ili hipokritas.

10 Montru ilian kulpon, ho Dio,
Ke ili falu per siaj intencoj;
Pro iliaj multaj krimoj ĵetu ilin malsupren,
Ĉar ili ribelis kontraŭ Vi.

11 Kaj ekĝojos ĉiuj, kiuj fidas Vin;
Ili eterne estos gajaj, kaj Vi ilin favoros;
Kaj triumfos pri Vi tiuj, kiuj amas Vian nomon.

12 Ĉar Vi, ho Eternulo, benas piulon;
Kiel per ŝildo Vi ĉirkaŭdefendas lin per favoro.

6

Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj, por basuloj. Psalmo de David.

Ho Eternulo, ne en Via kolero min riproĉu,
Kaj ne en Via furiozo min punu.

2 Korfavoru min, ho Eternulo, ĉar mi senfortiĝis;
Sanigu min, ho Eternulo, ĉar ektremis miaj ostoj.

3 Kaj mia animo forte ektremis;
Kaj Vi, ho Eternulo, ĝis kiam?

4 Returnu Vin, ho Eternulo, savu mian animon;
Helpu min pro Via favorkoreco.

5 Ĉar en la morto ne ekzistas memoro pri Vi;
En Ŝeol, kiu gloros Vin?

6 Mi laciĝis de mia ĝemado;
Ĉiun nokton mi priverŝas mian liton;
Per miaj larmoj mi malsekigas mian kuŝejon.

7 Sekiĝis de malĝojo mia vizaĝo,
Maljuniĝis de ĉiuj miaj premantoj.

8 Foriĝu de mi, ĉiuj, kiuj faras malbonon;
Ĉar aŭdis la Eternulo la voĉon de mia ploro.

9 Aŭdis la Eternulo mian peton;
La Eternulo akceptos mian preĝon.

10 Hontigitaj kaj tre teruritaj estos ĉiuj miaj malamikoj;
Ili forturniĝos kaj tuj estos hontigitaj.

7

Senkulpiĝo de David, kiun li kantis al la Eternulo pri Kuŝ, la Benjamenido.

Ho Eternulo, mia Dio, ĉe Vi mi rifuĝas; helpu min kontraŭ
ĉiuj miaj persekutantoj, kaj savu min,

2 Por ke oni ne elŝiru, kiel leono, mian animon,
Ĝin disŝirante, dum neniu savas.

3 Ho Eternulo, mia Dio! se mi faris ĉi tion,
Se ekzistas maljusteco en miaj manoj,

4 Se al mia amiko mi pagis per malbono,
Aŭ se mi difektis tiun, kiu premis min senkaŭze:

5 Tiam malamiko persekutu mian animon,
Li atingu kaj enpremu mian vivon en la teron,
Kaj mian honoron li metu en la polvon. Sela.

6 Stariĝu, ho Eternulo, en Via kolero,
Leviĝu super la furiozon de miaj premantoj;
Kaj vekiĝu por mi, Vi, kiu ordonis fari juĝon.

7 Kaj amaso da popoloj Vin ĉirkaŭos;
Kaj super ili reiru supren.

8 La Eternulo juĝas popolojn.
Juĝu min, ho Eternulo, laŭ mia justeco kaj laŭ mia pieco.

9 Finiĝu la malboneco de malpiuloj, kaj Vi subtenu justulon,
Vi, kiu esploras korojn kaj internaĵojn, justa Dio!

10 Mia ŝildo estas ĉe Dio,
Kiu savas piajn korojn.

11 Dio estas juĝanto justa,
Kaj Dio minacanta ĉiutage.

12 Se oni ne reĝustiĝas, Li akrigas Sian glavon,
Streĉas Sian pafarkon kaj direktas ĝin.

13 Kaj Li pretigas por ĝi mortigilojn,
Siajn sagojn Li faras bruligaj.

14 Jen tiu gravediĝis per malbono,
Portis en si malicon, kaj naskis mensogon.

15 Li fosis kavon kaj profundigis ĝin,
Kaj li falis en la kavon, kiun li pretigis.

16 Lia malico refalos sur lian kapon,
Kaj sur lian verton falos lia krimo.

17 Mi gloros la Eternulon pro Lia justeco,
Kaj kantos la nomon de la Eternulo Plejalta.

8

Al la ĥorestro. Por la gitito. Psalmo de David.

Ho Eternulo, nia Sinjoro,
Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!
Vi levis Vian gloron super la ĉielon.

2 Per la buŝo de junaj infanoj kaj suĉinfanoj
Vi fondis al Vi potencon kontraŭ Viaj malamikoj,
Por kvietigi la malamikon kaj la venĝemulon.

3 Kiam mi rigardas Vian ĉielon, la faron de Viaj fingroj,
La lunon kaj la stelojn, kiujn Vi estigis:

4 Kio estas homo, ke Vi lin memoras?
Kio estas homido, ke Vi pensas pri li?

5 Vi malaltigis lin malmulte antaŭ Dio;
Per honoro kaj beleco Vi lin kronis.

6 Vi faris lin reganto super la faritaĵoj de Viaj manoj;
Ĉion Vi metis sub liajn piedojn:

7 Ŝafojn kaj bovojn ĉiujn
Kaj ankaŭ la sovaĝajn bestojn,

8 La birdojn de la ĉielo kaj la fiŝojn de la maro,
Ĉion, kio iras la vojojn de la maroj.

9 Ho Eternulo, nia Sinjoro,
Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!

9

Al la ĥorestro. Por mut-labeno. Psalmo de David.

Mi gloros Vin, ho Eternulo, per mia tuta koro;
Mi rakontos ĉiujn Viajn mirindaĵojn.

2 Mi ĝojos kaj triumfos pro Vi;
Mi kantos Vian nomon, ho Vi Plejalta.

3 Ĉar miaj malamikoj turniĝas malantaŭen,
Ili falas kaj pereas antaŭ Vi.

4 Ĉar Vi faris por mi juĝon kaj plenumon de leĝo;
Vi sidiĝis sur la trono, Vi justa juĝanto.

5 Vi indignis kontraŭ la popoloj, Vi pereigis malpiulojn,
Ilian nomon Vi ekstermis por ĉiam kaj eterne.

6 La malamikoj malaperis, ruiniĝis por ĉiam;
Iliajn urbojn Vi renversis,
La memoro pri ili pereis kune kun ili.

7 Sed la Eternulo restas eterne,
Li pretigis Sian tronon por juĝo.

8 Kaj Li juĝos la mondon kun justeco,
Li plenumos leĝojn inter la popoloj kun senpartieco.

9 Kaj la Eternulo estos rifuĝo por la premato,
Rifuĝo en la tempo de mizero.

10 Kaj esperos al Vi tiuj, kiuj konas Vian nomon,
Ĉar Vi ne forlasas tiujn, kiuj serĉas Vin, ho Eternulo.

11 Kantu al la Eternulo, kiu loĝas sur Cion,
Rakontu inter la popoloj Liajn farojn.

12 Ĉar venĝante por la sango, Li memoras pri ili,
Li ne forgesas la krion de malfeliĉuloj.

13 Estu favora al mi, ho Eternulo;
Vidu, kion mi suferas de miaj malamikoj,
Vi, kiu suprenlevas min el la pordegoj de la morto,

14 Por ke mi rakontu Vian tutan gloron
En la pordegoj de la filino de Cion
Kaj mi ĝoju pro Via savo.

15 Eniĝis la popoloj en la kavon, kiun ili elfosis;
En la reton, kiun ili metis, enkaptiĝis ilia piedo.

16 Oni ekkonas la Eternulon laŭ la juĝo, kiun Li faris;
Per la faroj de siaj manoj estas kaptita la malpiulo.
Higajon.Sela.

17 La malbonuloj reiru en Ŝeolon,
Ĉiuj popoloj, kiuj forgesas Dion.

18 Ĉar ne por ĉiam malriĉulo estos forgesita,
Kaj la espero de mizeruloj ne pereos por eterne.

19 Leviĝu, ho Eternulo, ke homoj ne tro fortiĝu;
La popoloj estu juĝataj antaŭ Via vizaĝo.

20 Metu, ho Eternulo, timon sur ilin,
La popoloj sciu, ke ili estas homoj. Sela.

10

Kial, ho Eternulo, Vi staras malproksime?
Kial Vi kaŝas Vin en la tempo de la mizero?

2 Pro la malhumileco de malbonulo suferas malriĉulo;
Ili kaptiĝu per la artifikoj, kiujn ili elpensis.

3 Ĉar malbonulo fanfaronas pri la kapricoj de sia animo;
Rabanto forlasas, malŝatas la Eternulon.

4 Malpiulo en sia malhumileco ne esploras;
En ĉiuj liaj pensoj Dio ne ekzistas.

5 Li ĉiam iras forte laŭ siaj vojoj;
Viaj juĝoj estas tro alte super li;
Ĉiujn siajn malamikojn li forspitas.

6 Li diris en sia koro: Mi ne ŝanceliĝos,
De generacio al generacio neniam estos al mi malbone.

7 Lia buŝo estas plena de malbenado, trompo, kaj malico;
Sub lia lango estas suferigo kaj malvero.

8 Inside li sidas en la vilaĝoj;
Kaŝe li mortigas senkulpulon;
Liaj okuloj spionas malriĉulon.

9 Li sidas inside en kaŝita loko, kiel leono en la kaverno;
Li insidas, por kapti malriĉulon;
Kaj li kaptas malriĉulon, tirante lin en sian reton.

10 Li insidas, alpremiĝas,
Kaj la malriĉulo falas en liajn fortajn ungegojn.

11 Li diras en sia koro: Dio forgesis,
Li kovras Sian vizaĝon, Li neniam vidos.

12 Leviĝu, ho Eternulo; ho Dio, levu Vian manon;
Ne forgesu mizerulojn.

13 Por kio malpiulo malŝatas Dion,
Kaj diras en sia koro, ke Vi ne postulos respondon?

14 Vi vidas ja, ĉar mizerojn kaj suferojn Vi rigardas, por
redoni laŭ Via forto.
Al Vi fordonas sin malriĉulo;
Por orfo Vi estas helpanto.

15 Rompu la brakon de malpiulo kaj malbonulo,
Por ke eĉ serĉante lian malbonon, oni ĝin ne trovu.

16 La Eternulo estas Reĝo por eterne kaj ĉiam,
Pereis la idolistoj de Lia tero.

17 Deziron de humiluloj Vi aŭdas, ho Eternulo;
Vi fortigas ilian koron, Vi atentigas Vian orelon,

18 Por doni juĝon al orfo kaj premato,
Por ke oni ĉesu peli homon de la tero.

11

Al la ĥorestro. De David.

Ĉe la Eternulo mi rifuĝas.
Kial vi diras al mia animo:
Flugu kiel birdo sur vian monton?

2 Ĉar jen la malbonuloj streĉis pafarkon,
Almetis sagon sian al la tendeno,
Por pafi kaŝe kontraŭ la honestajn korojn.

3 Kiam la fundamentoj estas detruitaj,
Kion povas fari la justulo?

4 La Eternulo estas en Sia sankta templo;
La trono de la Eternulo estas en la ĉielo;
Liaj okuloj vidas, Liaj palpebroj esploras la homidojn.

5 La Eternulo elprovas justulon;
Sed malpiulon kaj perfortemulon Lia animo malamas.

6 Sur la malpiulojn Li pluvigos brulantajn karbojn, fajron kaj
sulfuron;
Brula vento estos kaliko, destinita por ili.

7 Ĉar la Eternulo estas justa, Li amas justecon;
La piulo vidos Lian vizaĝon.

12

Al la ĥorestro. Por basuloj. Psalmo de David.

Helpu, ho Eternulo, ĉar malaperis piuloj
Kaj maloftiĝis fideluloj inter la homidoj.

2 Malveron ili parolas unuj al aliaj,
Vortojn flatajn el koro hipokrita.

3 La Eternulo ekstermu ĉiun flatan buŝon
Kaj langon fanfaronantan,

4 Tiujn, kiuj diras: Per nia lango ni venkos,
Nia buŝo estas kun ni; kiu estas sinjoro super ni?

5 Ĉar prematoj estas ruinigataj kaj malfeliĉuloj ĝemas,
Tial nun Mi Min levos, diras la Eternulo;
Mi donos savon al tiuj, kiuj sopiras pri ĝi.

6 La paroloj de la Eternulo estas paroloj puraj,
Arĝento, purigita en tera fandujo kaj sepfoje refandita.

7 Vi, ho Eternulo, konservos ilin,
Vi gardos nin kontraŭ ĉi tiu generacio por eterne.

8 Ĉirkaŭe aperas multe da malpiuloj,
Kiam malnobleco altiĝas inter la homidoj.

13

Al la ĥorestro. Psalmo de David.

Ĝis kiam, ho Eternulo, Vi tute forgesos pri mi?
Ĝis kiam Vi kaŝos Vian vizaĝon antaŭ mi?

2 Ĝis kiam mi havos zorgojn en mia animo
Kaj sopirojn en mia koro ĉiutage?
Ĝis kiam mia malamiko estos supre super mi?

3 Rigardu kaj aŭdu min, ho Eternulo, mia Dio;
Lumigu miajn okulojn, ke mi ne ekdormu per morto;

4 Ke ne diru mia malamiko: Mi lin venkis;
Ke ne ĝoju miaj premantoj, se mi falos.

5 Sed mi esperas al Via favorkoreco;
Mia koro ĝojas pro Via savo.

6 Mi kantos al la Eternulo,
Ĉar Li faris al mi bonon.

14

Al la ĥorestro. De David.

La sensaĝulo diris en sia koro: Dio ne ekzistas.
Ili sentaŭgiĝis, ili abomeniĝis pro siaj faroj;
Ekzistas neniu, kiu faras bonon.

2 La Eternulo el la ĉielo ekrigardis la homidojn,
Por vidi, ĉu ekzistas prudentulo, kiu serĉas Dion.

3 Ĉiuj devojiĝis, ĉiuj malvirtiĝis;
Ekzistas neniu, faranta bonon, ne ekzistas eĉ unu.

4 Ĉu ne prudentiĝos ĉiuj, kiuj faras malbonon,
Kiuj manĝas mian popolon, kiel oni manĝas panon,
Kaj kiuj ne vokas al la Eternulo?

5 Tie ili forte ektimis,
Ĉar Dio estas en la generacio de la justuloj.

6 Vi malhonoris la konsilon de malriĉulo,
Sed la Eternulo estas lia rifuĝejo.

7 Ho, ke venu el Cion savo al Izrael!
Kiam la Eternulo revenigos Sian forkaptitan popolon,
Tiam triumfos Jakob kaj ĝojos Izrael.

15

Psalmo de David.

Ho Eternulo, kiu povas gasti en Via tendo?
Kiu povas loĝi sur Via sankta monto?

2 Tiu, kiu vivas honeste, agas juste,
Kaj parolas veron el sia koro;

3 Kiu ne kalumnias per sia lango,
Ne faras malbonon al sia kunulo,
Kaj ne ĵetas malhonoron sur sian proksimulon;

4 Kiu abomenas malnoblulon
Kaj estimas la respektantojn de la Eternulo,
Kiu faris ĵuron malprofite por si kaj ĝin ne rompas;

5 Kiu sian monon ne donas procentege,
Kaj subaĉetajn donacojn kontraŭ senkulpulo ne akceptas.
Kiu tiel agas, tiu neniam falos.

16

Verko de David.

Gardu min, ho Dio, ĉar mi rifuĝas ĉe Vi.

2 Mi diris al la Eternulo: Vi estas mia Sinjoro;
Mi ne havas alian bonon krom Vi.

3 Al la sanktuloj, kiuj estas sur la tero,
Kaj al la majestuloj iras mia tuta deziro.

4 Multiĝos la malĝojoj de tiuj, kiuj sekvis alian;
Mi ne verŝos iliajn sangajn verŝoferojn
Kaj ne metos iliajn nomojn en mian buŝon.

5 La Eternulo estas mia sorta parto kaj kaliko;
Vi subtenas mian sorton.

6 Loto agrabla trafis min,
Ĉarma estas mia heredo.

7 Mi gloras la Eternulon, kiu konsilas min;
Eĉ en la nokto instruas min mia internaĵo.

8 Ĉiam mi vidas la Eternulon antaŭ mi;
Ĉar Li estas ĉe mia dekstra mano, mi ne falos.

9 Tial ĝojas mia koro, raviĝas mia animo;
Eĉ mia karno ripozas senzorge.

10 Ĉar Vi ne lasos mian animon al Ŝeol;
Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.

11 Vi konigos al mi la vojon de la vivo;
Multe da ĝojoj estas antaŭ Vi,
Ĉarmoj estas en Via dekstra mano eterne.

17

Preĝo de David.

Aŭskultu, ho Eternulo, la justulon, atentu mian krion,
Donu orelon al mia preĝo el ne malsincera buŝo.

2 De Vi venos mia juĝo;
Viaj okuloj rigardos la veremecon.

3 Vi esploras mian koron, ekzamenas ĝin en la nokto; Vi
elprovas min,
Kaj Vi trovas nenion, kion mi intencus,
Sed kio ne volus eliri el mia buŝo.

4 Pri homaj faroj, konforme al la vortoj el Via buŝo,
Mi gardis min de vojoj kontraŭleĝaj.

5 Miaj paŝoj tuj sekvas en Viaj postesignoj, miaj piedoj ne
ŝanceliĝas.

6 Mi vokas al Vi, ĉar Vi respondos al mi, ho Dio;
Klinu al mi Vian orelon kaj aŭdu mian parolon.

7 Montru Vian mirindan favorkorecon,
Vi, kiu per Via dekstra mano helpas la fidantojn kontraŭ la
atakantoj.

8 Gardu min kiel la pupilon de la okulo,
Per la ombro de Viaj flugiloj kaŝu min

9 De la malbonuloj, kiuj atakas min,
De miaj malamikoj, kiuj ĉirkaŭe insidas kontraŭ mia animo.

10 Sian koron ili fermis,
Per sia buŝo ili parolas fiere.

11 Kien ni iras, ili nin ĉirkaŭas;
Siajn okulojn ili direktas, por ĵeti nin sur la teron.

12 Li similas leonon, kiu avidas akiron,
Kaj leonidon, kiu sidas en kaŝita loko.

13 Leviĝu, ho Eternulo, antaŭvenu kaj renversu lin;
Savu mian animon kontraŭ la malbonulo per Via glavo,

14 Kontraŭ la homoj, ho Eternulo, per Via mano,
Kontraŭ la homoj de ĉi tiu mondo, kiuj havas sian parton en
la nuna vivo,
Kaj kies ventron Vi plenigis per Viaj trezoroj,
Ke iliaj filoj estos sataj kaj ili lasos restaĵon por siaj
infanoj.

15 Kaj mi en pieco rigardos Vian vizaĝon;
Vekiĝante, mi satiĝos per Via bildo.

18

Al la ĥorestro. De la sklavo de la Eternulo, David, kiu eldiris al la Eternulo la vortojn de ĉi tiu kanto, kiam la Eternulo lin savis el la manoj de ĉiuj liaj malamikoj kaj el la mano de Saul. Kaj li diris:

Mi varmege Vin amas, ho Eternulo, mia forteco!

2 La Eternulo estas mia Roko, kaj mia fortikaĵo, kaj mia
Savanto,
Mia Dio, mia forta Roko, kiun mi fidas,
Mia ŝildo kaj la korno de mia savo, mia rifuĝejo.

3 Mi vokas al la Eternulo, la glorinda;
Kaj mi saviĝas de miaj malamikoj.

4 Ĉirkaŭis min la ondoj de la morto,
Kaj torentoj pereigaj min teruris;

5 La ŝnuroj de Ŝeol min ĉirkaŭis,
La retoj de la morto min atingis.

6 En mia premiteco mi vokis la Eternulon,
Kaj al mia Dio mi kriis;
El Sia templo Li aŭdis mian voĉon,
Kaj mia krio al Li atingis Liajn orelojn.

7 Ektremis kaj ekskuiĝis la tero,
La fundamentoj de la montoj ekmoviĝis
Kaj ekŝanceliĝis, ĉar Li koleris.

8 Leviĝis fumo el Lia nazo,
Kaj ekstermanta fajro el Lia buŝo;
Karboj ekflamis de ĝi.

9 Li klinis la ĉielon kaj iris malsupren;
Kaj densa mallumo estis sub Liaj piedoj.

10 Kaj Li ekrajdis sur kerubo kaj ekflugis,
Kaj Li portiĝis sur la flugiloj de la vento.

11 El la mallumo Li faris al Si kovron,
Tendon Li faris ĉirkaŭ Si el la mallumo de la akvo, densaj
nuboj.

12 De la brilo antaŭ Li, tra Liaj densaj nuboj,
Flugis hajlo kaj brulantaj karboj.

13 Kaj la Eternulo ektondris en la ĉielo,
Kaj la Plejaltulo aŭdigis Sian voĉon;
Hajlon kaj brulantajn karbojn.

14 Li ĵetis Siajn sagojn, kaj dispelis ilin;
Ĵetis multajn fulmojn, kaj konfuzis ilin.

15 Kaj malkovriĝis la kuŝujoj de la akvoj,
Kaj nudiĝis la fundamentoj de la universo,
De Via minaca voĉo, ho Eternulo,
De la kolera spirado de Via nazo.

16 Li etendas el supre la brakon, kaj prenas min;
Li eltiras min el grandaj akvoj;

17 Li savas min de mia potenca malamiko,
Kaj de miaj malamantoj, ĉar ili estas pli fortaj ol mi.

18 Ili atingis min en la tago de mia malfeliĉo;
Sed la Eternulo fariĝis mia subteno.

19 Kaj Li elkondukis min en vastan lokon;
Li liberigis min, ĉar Li estas favora al mi.

20 La Eternulo rekompencas min laŭ mia justeco;
Laŭ la pureco de miaj manoj Li repagas al mi.

21 Ĉar mi min tenis je la vojoj de la Eternulo,
Kaj mi ne faris malbonon antaŭ mia Dio.

22 Ĉar ĉiuj Liaj leĝoj estis antaŭ mi,
Kaj Liajn ordonojn mi ne forigis de mi.

23 Mi estis senkulpa antaŭ Li,
Kaj mi gardis min, ke mi ne peku.

24 Kaj la Eternulo rekompencis min laŭ mia justeco,
Laŭ la pureco de miaj manoj antaŭ Liaj okuloj.

25 Kun favorkorulo Vi estas favorkora,
Kun piulo Vi estas pia,

26 Kun purulo Vi agas laŭ lia pureco,
Kaj kun maliculo laŭ lia maliceco.

27 Ĉar humilan popolon Vi helpas,
Sed altajn okulojn Vi malaltigas.

28 Ĉar Vi lumigas mian lumilon;
La Eternulo, mia Dio, lumigas mian mallumon.

29 Ĉar kun Vi mi forkurigas militistaron,
Kaj kun mia Dio mi transsaltas muron.

30 La vojo de Dio estas perfekta;
La parolo de la Eternulo estas tute pura;
Li estas ŝildo por ĉiuj, kiuj Lin fidas.

31 Ĉar kiu estas Dio, krom la Eternulo?
Kaj kiu estas Roko, krom nia Dio?

32 Tiu Dio, kiu ĉirkaŭzonas min per forto
Kaj perfektigas mian vojon;

33 Kiu similigas miajn piedojn al cervaj,
Kaj starigas min sur miaj altaĵoj;

34 Kiu instruas mian manon militi,
Kaj miajn brakojn streĉi kupran pafarkon.

35 Vi donis al mi la ŝildon de Via savo;
Kaj Via dekstra mano subtenas min,
Kaj Via favoro min grandigas.

36 Vi larĝigas mian paŝon sub mi,
Por ke ne ŝanceliĝu miaj piedoj.

37 Mi persekutas miajn malamikojn, kaj mi atingas ilin;
Kaj mi ne revenas, ĝis mi ilin pereigas.

38 Mi ilin frakasas, ke ili ne povas plu leviĝi;
Ili falas sub miajn piedojn.

39 Vi ĉirkaŭzonas min per forto por la milito;
Miajn atakintojn Vi ĵetas sub min.

40 Vi forkurigas de mi miajn malamikojn,
Kaj miajn malamantojn mi ekstermas.

41 Ili krias, sed ne venas helpanto;
Al la Eternulo, sed Li ne respondas al ili.

42 Mi disflugigas ilin, kiel polvon laŭ la vento;
Kiel stratan koton mi ilin forĵetas.

43 Vi savas min de popola tumulto;
Vi faras min ĉefo de la nacioj;
Popolo, kiun mi ne konas, servas min.

44 Per atentaj oreloj ili obeas min;
Aligentuloj respektegas min.

45 Aligentuloj senfortiĝas,
Kaj kuras terurite el siaj fortikaĵoj.

46 Vivas la Eternulo; kaj benata estu mia Roko;
Kaj alte glorata estu la Dio de mia savo:

47 Tiu Dio, kiu donas al mi venĝon
Kaj submetas al mi popolojn,

48 Kiu savas min de miaj malamikoj,
Altigas min super miaj atakintoj,
Kaj savas min de perfortulo.

49 Tial mi gloras Vin, ho Eternulo, inter la popoloj,
Kaj pri Via nomo mi kantas.

50 Li donas grandan helpon al Sia reĝo,
Kaj faras favoraĵon al Sia sanktoleito,
Al David kaj al lia idaro, por eterne.

19

Al la ĥorestro. Psalmo de David.

La ĉieloj rakontas la gloron de Dio,
Kaj la farojn de Liaj manoj raportas la ĉiela firmaĵo.

2 Tago al tago transdonas diron,
Kaj nokto al nokto faras sciigon.

3 Sen parolo kaj sen vortoj;
Oni ne aŭdas ilian voĉon.

4 Tra la tuta mondo iras ilia ordono,
Kaj ĝis la fino de la universo iras iliaj vortoj;
Por la suno Li aranĝis tendon inter ili.

5 Kaj ĝi eliras kiel fianĉo el sia baldakeno,
Ĝojas kiel heroo, trakuranta sian vojon.

6 Sur unu rando de la ĉielo estas ĝia leviĝo,
Kaj ĝia rondiro estas ĝis aliaj randoj;
Kaj nenio kaŝiĝas antaŭ ĝia varmego.

7 La instruo de la Eternulo estas perfekta, ĝojigas la animon;
La atesto de la Eternulo estas certa, ĝi saĝigas sensaĝulon.

8 La ordonoj de la Eternulo estas justaj, ĝojigas la koron;
La ordondiro de la Eternulo estas klara, faras lumon antaŭ
la okuloj.

9 La timo antaŭ la Eternulo estas pura, restas eterne;
La juĝoj de la Eternulo estas veraj, kaj ĉiuj estas justaj.

10 Ili estas pli dezirindaj, ol oro kaj ol multe da plej pura
oro;
Ili estas pli dolĉaj, ol mielo kaj ĉelaraj mielgutoj.

11 Ankaŭ Via sklavo instruiĝis per ili;
Kiu ilin observas, tiu havas grandan rekompencon.

12 Kiu scias siajn erarojn? Purigu min de eraroj kaŝitaj.

13 Ankaŭ de intencaj eraroj detenu Vian sklavon,
Ke ili ne regu super mi.
Tiam mi estos perfekta, kaj pura de granda peko.

14 Akceptu favore la vortojn el mia buŝo kaj la parolon de mia
koro antaŭ Vi,
Ho Eternulo, mia Roko kaj mia Liberiganto.

20

Al la ĥorestro. Psalmo de David.

La Eternulo aŭskultu vin en tago de mizero;
Defendu vin la nomo de Dio de Jakob.

2 Li sendu al vi helpon el la sanktejo,
Kaj el Cion Li vin fortigu.

3 Li rememoru ĉiujn viajn oferdonojn,
Kaj via brulofero aperu grasa antaŭ Li. Sela.

4 Li donu al vi tion, kion deziras via koro;
Kaj ĉiujn viajn intencojn Li plenumu.

5 Ni estos gajaj pro Via venko,
Kaj pro la nomo de nia Dio ni levos standardon.
La Eternulo plenumu ĉiujn viajn petojn.

6 Nun mi ekscias, ke la Eternulo savas Sian sanktoleiton;
Li aŭskultas lin el Sia sankta ĉielo,
Forte savas lin per Sia dekstra mano.

7 Unuj fidas veturilojn, aliaj ĉevalojn;
Sed ni alvokas la nomon de la Eternulo, nia Dio.

8 Ili ŝanceliĝas kaj falas,
Kaj ni staras kaj tenas nin forte.

9 Ho Eternulo, savu;
La Reĝo respondu al ni, kiam ni vokas al Li.

21

Al la ĥorestro. Psalmo de David.

Ho Eternulo, pro Via forto ĝojas la reĝo,
Kaj pro Via helpo kiel forte li triumfas!

2 Kion lia koro deziris, tion Vi donis al li;
Kaj la peton de lia buŝo Vi ne rifuzis. Sela.

3 Vi antaŭvenas al li kun beno de bono;
Vi metis sur lian kapon kronon el pura oro.

4 Vivon li petis de Vi;
Kaj Vi donis al li longan vivon por ĉiam kaj eterne.

5 Granda estas lia honoro pro Via helpo;
Gloron kaj majeston Vi metis sur lin.

6 Vi donas al li eternajn benojn;
Vi gajigas lin per ĝojo antaŭ Via vizaĝo.

7 Ĉar la reĝo fidas la Eternulon,
Kaj pro favoro de la Plejaltulo li ne falos.

8 Trovos Via mano ĉiujn Viajn malamikojn,
Via dekstra trovos Viajn malamantojn.

9 Vi similigos ilin al brulanta forno, kiam Vi koleros;
La Eternulo englutos ilin per Sia kolero,
Kaj fajro ilin formanĝos.

10 Ilian naskitaron Vi ekstermos de sur la tero,
Kaj ilian semon el inter la homidoj.

11 Ĉar ili preparis malbonon por Vi,
Pripensis atencon, sed ne povis ĝin plenumi.

12 Vi devigos ilin turni al Vi la dorson,
Viajn tendenojn Vi direktos kontraŭ iliajn vizaĝojn.

13 Leviĝu, ho Eternulo, en Via forto;
Ni kantos kaj gloros Vian potencon.

22

Al la ĥorestro. Por ario: Matenkrepuska Cervino. Psalmo de David.

Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min,
Kaj estas malproksima de mia savo, de miaj plendaj paroloj?

2 Mia Dio, mi vokas en la tago, kaj Vi ne respondas;
En la nokto, kaj mi ne trovas trankvilon.

3 Sed Vi estas sankta,
Ho Vi, kiu loĝas inter la glorado de Izrael.

4 Vin fidis niaj patroj;
Ili fidis, kaj Vi ilin helpis.

5 Al Vi ili kriadis kaj estis savataj;
Vin ili fidis, kaj ili ne devis honti.

6 Sed mi estas vermo kaj ne homo;
Mokata de la homoj, malestimata de la popolo.

7 Ĉiuj, kiuj min vidas, insultas min,
Malfermegas la buŝon, balancas la kapon, dirante:

8 Li apogis sin al la Eternulo: Tiu helpu lin;
Tiu savu lin, se Li amas lin.

9 Vi eltiris ja min el la ventro,
Vi zorgis pri mi sur la brusto de mia patrino.

10 Al Vi mi estis ĵetita de post la momento de mia naskiĝo;
De la ventro de mia patrino Vi estas mia Dio.

11 Ne malproksimiĝu de mi,
Ĉar malfeliĉo estas proksima, kaj helpanton mi ne havas.

12 Ĉirkaŭis min multaj bovoj,
Fortaj bovoj Baŝanaj stariĝis ĉirkaŭ mi.

13 Ili malfermegis kontraŭ mi siajn buŝojn,
Kiel leono ŝiranta kaj krieganta.

14 Kiel akvo mi disverŝiĝis,
Kaj disiĝis ĉiuj miaj ostoj;
Mia koro fariĝis kiel vakso,
Fandiĝis en mia interno.

15 Mia forto elsekiĝis kiel peco da poto;
Mia lango algluiĝis al mia palato;
Kaj Vi metas min en tomban polvon.

16 Ĉar ĉirkaŭis min hundoj;
Amaso da malbonuloj staras ĉirkaŭ mi;
Ili mordas miajn manojn kaj piedojn.

17 Mi povas kalkuli ĉiujn miajn ostojn;
Ili rigardas kaj konstante rigardas.

18 Ili dividas miajn vestojn inter si,
Pri mia tuniko ili lotas.

19 Sed Vi, ho Eternulo, ne malproksimiĝu;
Mia forto, rapidu, por helpi min.

20 Savu de la glavo mian animon,
Mian solan savu de la hundo.

21 Savu min de buŝo de leono,
Kaj helpu min kontraŭ kornoj de bubaloj.

22 Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj;
En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros.

23 Respektantoj de la Eternulo, gloru Lin;
Tuta semo de Jakob, honoru Lin;
Tuta semo de Izrael, estimegu Lin.

24 Ĉar Li ne malŝatis kaj ne malestimis la suferojn de premato,
Kaj ne kaŝis antaŭ li Sian vizaĝon;
Sed aŭskultis lin, kiam tiu kriis al Li.

25 Vin mi gloros en granda komunumo;
Mi plenumos miajn promesojn antaŭ Liaj respektantoj.

26 La humiluloj manĝu kaj satiĝu,
Gloru la Eternulon Liaj serĉantoj;
Via koro vivu eterne.

27 Rememoros kaj revenos al la Eternulo ĉiuj finoj de la mondo;
Kaj kliniĝos antaŭ Vi ĉiuj popolaj familioj.

28 Ĉar al la Eternulo apartenas la reĝado;
Li reĝas super la popoloj.

29 Manĝos kaj kliniĝos ĉiuj grasuloj de la tero;
Antaŭ Li genufleksos ĉiuj forirantaj al la tombo
Kaj nepovantaj konservi sian animon viva.

30 Naskotaro Lin servos;
Oni predikos pri mia Sinjoro al la estonta generacio.

31 Al naskota popolo oni venos kaj predikos
Pri Lia justeco kaj pri Liaj faroj.

23

Psalmo de David.

La Eternulo estas mia paŝtisto; mi mankon ne havos.

2 Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min,
Apud trankvilaj akvoj Li kondukas min.

3 Li kvietigas mian animon;
Li kondukas min laŭ vojo de la vero, pro Sia nomo.

4 Eĉ kiam mi iros tra valo de densa mallumo,
Mi ne timos malbonon, ĉar Vi estas kun mi;
Via bastono kaj apogiĝilo trankviligos min.

5 Vi kovras por mi tablon antaŭ miaj malamikoj;
Vi ŝmiris per oleo mian kapon, mia pokalo estas plenigita.

6 Nur bono kaj favoro sekvos min en la daŭro de mia tuta vivo;
Kaj mi restos en la domo de la Eternulo eterne.

24

Psalmo de David.

Al la Eternulo apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas,
La mondo kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj.

2 Ĉar Li sur la maroj ĝin fondis
Kaj sur la akvoj ĝin fortikigis.

3 Kiu supreniros sur la monton de la Eternulo?
Kaj kiu staros ĉe Lia sankta loko?

4 Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron,
Kiu ne fordonis sian animon al malvero
Kaj ne ĵuras trompe.

5 Li ricevos benon de la Eternulo,
Kaj bonfarojn de Dio, lia savanto.

6 Tio estas la gento de Liaj adorantoj,
De la serĉantoj de Via vizaĝo, ho Dio de Jakob. Sela.

7 Levu, pordegoj, viajn kapojn;
Kaj leviĝu, pordoj antikvaj,
Por ke eniru la Reĝo de gloro.

8 Kiu estas tiu Reĝo de gloro?
La Eternulo forta kaj potenca,
La Eternulo, la potenculo de milito.

9 Levu, pordegoj, viajn kapojn;
Kaj leviĝu, pordoj antikvaj,
Por ke eniru la Reĝo de gloro.

10 Kiu estas tiu Reĝo de gloro?
La Eternulo Cebaot,
Li estas la Reĝo de gloro. Sela.

25

De David.

Al Vi, ho Eternulo, mi levas mian animon.

2 Ho mia Dio, Vin mi fidas;
Ne lasu min hontiĝi;
Ne lasu, ke miaj malamikoj moku pri mi.

3 Ĉar neniu el tiuj, kiuj esperas al Vi, hontiĝos;
Nur tiuj hontiĝos, kiuj forlasas Vin senpripense.

4 Viajn vojojn, ho Eternulo, montru al mi;
Instruu min sekvi Vian iradon.

5 Gvidu min en Via vero kaj lernigu min,
Ĉar Vi estas la Dio, kiu min helpas;
Al Vi mi esperas ĉiun tagon.

6 Rememoru, ho Eternulo, Vian kompatemecon kaj Vian
favorkorecon,
Ĉar ili estis de ĉiam.

7 La pekojn de mia juneco kaj miajn krimojn ne rememoru;
Laŭ Via favorkoreco rememoru min,
Pro Via boneco, ho Eternulo!

8 Bona kaj justa estas la Eternulo,
Tial Li montras al pekantoj la vojon.

9 Li gvidas la humilulojn en justeco,
Kaj instruas al la humiluloj Siajn vojojn.

10 Ĉiuj vojoj de la Eternulo estas favorkoreco kaj fideleco al
tiuj,
Kiuj observas Lian interligon kaj Liajn leĝojn.

11 Pro Via nomo, ho Eternulo, pardonu al mi mian pekon,
Ĉar ĝi estas granda.

12 Al ĉiu homo, kiu timas la Eternulon,
Li montras la vojon, kiun tiu devas elekti.

13 Lia animo ĝuos bonon,
Kaj liaj idoj posedos la teron.

14 Konfidon de la Eternulo havas Liaj timantoj;
Kaj Sian aranĝon Li sciigas al ili.

15 Miaj okuloj estas ĉiam direktitaj al la Eternulo,
Ĉar Li eltiras el reto miajn piedojn.

16 Turnu Vin al mi kaj korfavoru min,
Ĉar mi estas soleca kaj mizera.

17 La suferoj de mia koro estas grandaj;
El mia premateco elkonduku min.

18 Rigardu mian suferon kaj mizeron,
Kaj pardonu ĉiujn miajn pekojn.

19 Rigardu, kiel multaj estas miaj malamikoj
Kaj per kia kruela malamo ili min malamas.

20 Gardu mian animon kaj savu min;
Ne lasu min hontiĝi, ĉar Vin mi fidas.

21 Senkulpeco kaj justeco defendu min,
Ĉar al Vi mi esperas.

22 Liberigu, ho Dio,
Izraelon el ĉiuj liaj suferoj.

26

De David.

Juĝu min, ho Eternulo, ĉar mi iris en sincereco kaj la
Eternulon mi fidis;
Mi ne ŝanceliĝos.

2 Esploru min, ho Eternulo, kaj elprovu min;
Refandu mian internaĵon kaj mian koron.

3 Ĉar Via favorkoreco estas antaŭ miaj okuloj;
Kaj mi marŝas en Via vero.

4 Mi ne sidas kun homoj malveremaj,
Kaj kun falsemuloj mi ne iros.

5 Mi malamas societon de malbonfarantoj,
Kaj kun malpiuloj mi ne sidos.

6 Mi lavas miajn manojn per senkulpeco;
Kaj mi moviĝas ĉirkaŭ Via altaro, ho Eternulo,

7 Por aŭdigi laŭte gloradon
Kaj famigi ĉiujn Viajn miraklojn.

8 Ho Eternulo, mi amas la ejon de Via domo,
Kaj la lokon, en kiu loĝas Via gloro.

9 Ne pereigu mian animon kune kun la pekuloj,
Nek mian vivon kun la sangaviduloj,

10 En kies manoj estas krimo
Kaj kies dekstra mano estas plena de subaĉetaj donacoj.

11 Kaj mi iras en senkulpeco;
Liberigu min kaj korfavoru min.

12 Mia piedo staras sur ebena loko;
En kunvenoj mi benos la Eternulon.

27

De David.

La Eternulo estas mia lumo kaj mia savo; kiun mi devas timi?
La Eternulo estas la forto de mia vivo; kiu povas min
teruri?

2 Kiam alproksimiĝos al mi malbonfarantoj, por manĝi mian
karnon,
Miaj kontraŭuloj kaj malamikoj, ili surpuŝiĝos kaj falos.

3 Se elpaŝos kontraŭ min armeo,
Mia koro ne ektimos;
Se leviĝos kontraŭ min milito,
Ankaŭ tiam mi havos fidon.

4 Nur unu aferon mi petas de la Eternulo, nur tion mi deziras:
Ke mi restu en la domo de la Eternulo en la daŭro de mia
tuta vivo,
Por rigardi la ĉarmon de la Eternulo, admiri Lian templon.

5 Ĉar Li kovros min en Sia kabano en la tago de malbono;
Li kaŝos min en sekreta loko de Sia tendo;
Sur rokon Li levos min.

6 Kaj nun leviĝos mia kapo super miajn malamikojn, kiuj min
ĉirkaŭas;
Kaj mi oferfaros en Lia tendo oferojn de danko;
Mi kantos kaj gloros la Eternulon.

7 Aŭskultu, ho Eternulo, mian voĉon, kiam mi vokas;
Korfavoru min, kaj respondu al mi.

8 De Vi diris al mi mia koro:
Serĉu Mian vizaĝon.
Vian vizaĝon, ho Eternulo, mi serĉas.

9 Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon,
Ne forpuŝu en kolero Vian sklavon;
Vi estis mia helpo,
Ne forpuŝu kaj ne forlasu min, ho Dio de mia savo.

10 Ĉar mia patro kaj mia patrino min forlasis,
Sed la Eternulo min akceptis.

11 Instruu al mi, ho Eternulo, Vian vojon,
Kaj konduku min sur ĝusta irejo, spite miajn insidantojn.

12 Ne fordonu min al la volo de miaj premantoj;
Ĉar stariĝis kontraŭ mi falsaj atestantoj, plenaj de
rabemeco.

13 Se mi ne esperus vidi la bonecon de la Eternulo
En la lando de vivantoj!

14 Esperu al la Eternulo;
Tenu vin forte, forta estu via koro;
Jes, esperu al la Eternulo.

28

De David.

Al Vi, ho Eternulo, mi vokas;
Mia Roko, ne silentu al mi;
Se Vi silentos al mi, mi similiĝos al tiuj,
Kiuj iras en la tombon.

2 Aŭskultu la voĉon de mia petego, kiam mi krias al Vi,
Kiam mi levas miajn manojn al Via plejsanktejo.

3 Ne kunpereigu min kune kun malpiuloj, kaj kun krimfarantoj,
Kiuj parolas pace kun siaj proksimuloj,
Dum malbono estas en ilia koro.

4 Redonu al ili laŭ iliaj faroj kaj laŭ iliaj malbonaj agoj;
Laŭ la faroj de iliaj manoj redonu al ili;
Redonu al ili, kion ili meritas.

5 Ĉar ili ne atentas la agojn de la Eternulo
Kaj la farojn de Liaj manoj,
Li disbatos ilin kaj ne rekonstruos.

6 Glorata estu la Eternulo,
Ĉar Li aŭskultis la voĉon de mia petego.

7 La Eternulo estas mia forto kaj mia ŝildo;
Lin fidis mia koro, kaj Li helpis min;
Tial ekĝojas mia koro,
Kaj per mia kanto mi Lin gloros.

8 La Eternulo estas ilia forto,
Li estas savanta forto por Sia sanktoleito.

9 Helpu Vian popolon kaj benu Vian heredon,
Kaj paŝtu kaj altigu ilin eterne.

29

Psalmo de David.

Tributu al la Eternulo, vi potenculoj,
Tributu al la Eternulo honoron kaj forton.

2 Tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo;
Kliniĝu antaŭ la Eternulo en sankta ornamo.

3 La voĉo de la Eternulo iras super la akvoj;
La Dio de gloro tondras,
La Eternulo super grandaj akvoj.

4 La voĉo de la Eternulo iras kun forto,
La voĉo de la Eternulo iras kun majesto.

5 La voĉo de la Eternulo rompas cedrojn,
La Eternulo rompas la cedrojn de Lebanon.

6 Li saltigas ilin kiel bovidon,
Lebanonon kaj Sirjonon kiel bubalidon.

7 La voĉo de la Eternulo elhakas fajran flamon.

8 La voĉo de la Eternulo skuas dezerton,
La Eternulo skuas la dezerton Kadeŝ.

9 La voĉo de la Eternulo igas cervinojn naski, kaj nudigas
arbarojn;
Kaj en Lia templo ĉio parolas pri Lia gloro.

10 La Eternulo regis en la tempo de la diluvo,
La Eternulo restos Reĝo eterne.

11 La Eternulo donos forton al Sia popolo,
La Eternulo benos Sian popolon per paco.

30

Psalmo-kanto ĉe inaŭguro de la Domo; de David.

Mi gloros Vin alte, ho Eternulo,
Ĉar Vi levis min kaj Vi ne lasis miajn malamikojn triumfi
super mi.

2 Ho Eternulo, mia Dio, mi vokis al Vi,
Kaj Vi min sanigis.

3 Ho Eternulo, Vi ellevis el Ŝeol mian animon;
Vi vivigis min, ke mi ne iru en la tombon.

4 Kantu al la Eternulo, ho Liaj piuloj,
Kaj gloru Lian sanktan nomon.

5 Ĉar nur momenton daŭras Lia kolero,
Sed tutan vivon daŭras Lia favoro;
Vespere povas esti ploro,
Sed matene venos ĝojego.

6 Kaj mi diris en la tempo de mia feliĉo:
Mi neniam falos.

7 Ho Eternulo, per Via favoro Vi starigis mian monton fortike;
Sed kiam Vi kaŝis Vian vizaĝon, mi konfuziĝis.

8 Al Vi, ho Eternulo, mi vokis,
Kaj al la Eternulo mi preĝis:

9 Kion utilos mia sango, se mi iros en la tombon?
Ĉu gloros Vin polvo? ĉu ĝi aŭdigos Vian veron?

10 Aŭskultu, ho Eternulo, kaj korfavoru min;
Ho Eternulo, estu helpanto al mi.

11 Vi anstataŭigis al mi mian plendon per danco;
Vi deprenis de mi mian sakaĵon kaj zonis min per ĝojo,

12 Por ke mia animo kantu al Vi kaj ne silentiĝu.
Ho Eternulo, mia Dio, eterne mi Vin gloros.

31

Al la ĥorestro. Psalmo de David.

Vin, ho Eternulo, mi fidas, ke mi neniam estu hontigita;
Per Via justeco savu min.

2 Klinu al mi Vian orelon, rapide savu min!
Estu por mi forta roko, fortika kastelo, por helpi min.

3 Ĉar Vi estas mia roko kaj mia kastelo;
Kaj pro Via nomo gvidu min kaj konduku min.

4 Eligu min el la reto, kiun ili metis kontraŭ mi;
Ĉar Vi estas mia fortikaĵo.

5 En Vian manon mi transdonas mian spiriton;
Vi savas min, ho Eternulo, Dio de la vero.

6 Mi malamas la adorantojn de vantaj idoloj,
Sed mi fidas la Eternulon.

7 Mi gajas kaj ĝojas pro Via favoro;
Ĉar Vi vidis min mizeron,
Vi eksciis la suferojn de mia animo,

8 Kaj Vi ne transdonis min en la manon de malamiko,
Vi starigis miajn piedojn sur vasta loko.

9 Korfavoru min, ho Eternulo, ĉar mi suferas;
Malfortiĝis de malĝojo mia okulo, mia animo, kaj mia korpo.

10 Ĉar mia vivo konsumiĝis de malĝojo kaj miaj jaroj de ĝemado;
Mia forto malaperis per mia kulpo, kaj miaj ostoj
malfortiĝis.

11 Per ĉiuj miaj malamikoj mi fariĝis granda hontindaĵo por
miaj najbaroj
Kaj teruraĵo por miaj konatoj;
Kiuj vidas min sur la strato, tiuj forkuras de mi.

12 Oni forgesis pri mi en la koro, kiel pri mortinto;
Mi fariĝis kiel rompita vazo.

13 Ĉar mi aŭdas la insultojn de multaj;
Ĉirkaŭe estas minacoj;
Ili kune konspiras kontraŭ mi,
Ili intencas pereigi mian vivon.

14 Sed mi ― mi fidas Vin, ho Eternulo;
Mi diras: Vi estas mia Dio.

15 En Via mano estas mia sorto;
Savu min de la mano de miaj malamikoj kaj persekutantoj.

16 Lumu per Via vizaĝo al Via sklavo,
Helpu min per Via boneco.

17 Ho Eternulo, ne hontigu min, ĉar mi vokis al Vi;
Hontigitaj estu la malpiuloj, ili silentiĝu por Ŝeol.

18 Mutiĝu la mensogaj buŝoj,
Kiuj parolas arogante kontraŭ piulo,
Kun fiero kaj malestimo.

19 Kiel granda estas Via boneco, kiun Vi konservis por tiuj,
kiuj Vin timas,
Kaj kiun Vi faris antaŭ la homoj por tiuj, kiuj Vin fidas!

20 Vi kovras ilin per la kovro de Via vizaĝo kontraŭ homaj
atencoj,
Vi kaŝas ilin en tendo kontraŭ malamikaj langoj.

21 Glorata estu la Eternulo,
Kiu aperigis al mi mirindan favoron en fortikigita urbo.

22 Kaj mi diris en mia konfuziĝo:
Mi estas forpuŝita for de Viaj okuloj;
Tamen Vi aŭskultis la voĉon de mia preĝo, kiam mi vokis al
Vi.

23 Amu la Eternulon, ĉiuj Liaj piuloj;
La fidelulojn la Eternulo gardas,
Kaj Li repagas sufiĉege al tiuj, kiuj agas malhumile.

24 Estu kuraĝaj, kaj forta estu via koro,
Vi ĉiuj, kiuj esperas al la Eternulo!

32

Instruo de David.

Feliĉa estas tiu, kies krimo estas pardonita, kies peko
estas kovrita.

2 Feliĉa estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian
kulpon
Kaj en kies spirito estas nenia malvero.

3 Kiam mi silentis, miaj ostoj senfortiĝis
De mia ĉiutaga ploregado.

4 Ĉar tage kaj nokte pezis sur mi Via mano;
La freŝecon de mia sukoj anstataŭis sekeco de somero. Sela.

5 Mian pekon mi konfesis al Vi, kaj mian kulpon mi ne kaŝis;
Mi diris: Mi konfesos miajn krimojn al la Eternulo;
Kaj Vi deprenis la kulpon de mia peko. Sela.

6 Pro tio preĝu antaŭ Vi ĉiu piulo en favora tempo,
Por ke ĉe la disverŝiĝo de grandaj akvoj ili lin ne atingu.

7 Vi estas mia ŝirmo;
Kontraŭ sufero Vi min gardos,
Per kantoj de savo Vi min ĉirkaŭos. Sela.

8 Mi prudentigos vin, kaj montros al vi la vojon, kiun vi
devas iri;
Kun konsiloj Mi direktos sur vin Mian okulon.

9 Ne estu kiel ĉevalo, kiel senprudenta mulo,
Al kiuj oni devas kateni la buŝon per brido kaj buŝpeco,
Alie ili ne venos al vi.

10 Multajn frapojn havas la malpiulo;
Sed kiu fidas la Eternulon, tiun ĉirkaŭas favoro.

11 Ĝoju pro la Eternulo, kaj gaju, ho justuloj;
Kaj triumfu ĉiuj, kiuj havas pian koron!

33

Ĝoje kantu, ho piuloj, antaŭ la Eternulo;
Al la justuloj konvenas glorado.

2 Gloru la Eternulon per harpo,
Per dekkorda psaltero ludu al Li.

3 Kantu al Li novan kanton,
Bone ludu al Li kun trumpetado.

4 Ĉar ĝusta estas la vorto de la Eternulo,
Kaj ĉiu Lia faro estas fidinda.

5 Li amas justecon kaj juĝon;
La tero estas plena de la boneco de la Eternulo.

6 Per la vorto de la Eternulo estiĝis la ĉielo;
Kaj per la spiro de Lia buŝo estiĝis ĝia tuta ekzistantaro.

7 Li kolektis kiel en tenujon la akvon de la maro,
Li metis la abismojn en konservejojn.

8 Timu la Eternulon la tuta tero;
Tremu antaŭ Li ĉiuj loĝantoj de la mondo.

9 Ĉar Li diris, kaj tio fariĝis;
Li ordonis, kaj tio aperis.

10 La Eternulo neniigas la interkonsenton de la popoloj,
Li detruas la intencojn de la nacioj.

11 La decido de la Eternulo restas eterne,
La pensoj de Lia koro restas de generacio al generacio.

12 Feliĉa estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo;
La gento, kiun Li elektis al Si kiel heredon.

13 El la ĉielo la Eternulo rigardas,
Li vidas ĉiujn homidojn.

14 De la trono, sur kiu Li sidas,
Li rigardas ĉiujn, kiuj loĝas sur la tero,

15 Li, kiu kreis la korojn de ili ĉiuj,
Kiu rimarkas ĉiujn iliajn farojn.

16 La reĝon ne helpos granda armeo,
Fortulon ne savos granda forto.

17 Vana estas la ĉevalo por helpo,
Kaj per sia granda forto ĝi ne savos.

18 Jen la okulo de la Eternulo estas sur tiuj, kiuj Lin timas,
Kiuj esperas Lian favoron,

19 Ke Li savu de morto ilian animon
Kaj nutru ilin en tempo de malsato.

20 Nia animo fidas la Eternulon;
Li estas nia helpo kaj nia ŝildo.

21 Ĉar pro Li ĝojas nia koro,
Ĉar ni fidas Lian sanktan nomon.

22 Via favoro, ho Eternulo, estu super ni,
Kiel ni esperas al Vi.

34

De David, kiam li ŝajnigis sin freneza antaŭ Abimeleĥ, kaj tiu lin forpelis kaj li foriris.

Mi gloros la Eternulon en ĉiu tempo;
Ĉiam laŭdo por Li estos en mia buŝo.

2 Per la Eternulo gloriĝas mia animo;
La humiluloj aŭdu kaj ĝoju.

3 Gloru la Eternulon kun mi,
Kaj ni altigu kune Lian nomon.

4 Mi serĉis la Eternulon, kaj Li respondis al mi,
Kaj de ĉiuj miaj danĝeroj Li savis min.

5 Kiuj rigardas al Li, ricevas lumon,
Kaj ilia vizaĝo ne kovriĝos per honto.

6 Jen ĉi tiu mizerulo vokis, kaj la Eternulo aŭdis,
Kaj de ĉiuj liaj mizeroj Li savis lin.

7 Anĝelo de la Eternulo postenas ĉirkaŭ tiuj, kiuj Lin timas,
Kaj Li ilin savas.

8 Provu kaj vidu, kiel bona estas la Eternulo;
Feliĉa estas la homo, kiu Lin fidas.

9 Timu la Eternulon, Liaj sanktuloj;
Ĉar nenio mankas al tiuj, kiuj Lin timas.

10 Leonidoj estas senhavaj kaj malsataj;
Sed kiuj serĉas la Eternulon, tiuj havas mankon en nenia
bono.

11 Venu, infanoj, aŭskultu min;
Pri timo antaŭ la Eternulo mi vin instruos.

12 Kiu ajn vi estas, homo,
Kiu deziras vivon kaj amas multajn kaj bonajn tagojn:

13 Gardu vian langon kontraŭ malbono,
Kaj vian buŝon kontraŭ mensoga parolo;

14 Dekliniĝu de malbono kaj faru bonon,
Serĉu pacon kaj ĉasu ĝin.

15 La okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj,
Kaj Liaj oreloj al iliaj krioj.

16 La vizaĝo de la Eternulo estas kontraŭ tiuj, kiuj faras
malbonon,
Por ekstermi de la tero la memoron pri ili.

17 Oni krias, kaj la Eternulo aŭdas,
Kaj de ĉiuj iliaj mizeroj Li ilin savas.

18 Proksima estas la Eternulo al tiuj, kies koro estas rompita,
Kaj la spirite suferantajn Li helpas.

19 Multaj estas la suferoj de piulo;
Sed de ĉiuj la Eternulo lin savas.

20 Li gardas ĉiujn liajn ostojn;
Eĉ unu el ili ne rompiĝos.

21 La malbonulon mortigos la malbono;
Kaj la malamantoj de piulo pereos.

22 La Eternulo liberigas la animon de Siaj sklavoj;
Kaj ne pereos ĉiuj, kiuj Lin fidas.

35

De David.

Batalu, ho Eternulo, kontraŭ tiuj, kiuj batalas kontraŭ mi;
Militu kontraŭ tiuj, kiuj militas kontraŭ mi.

2 Prenu ŝildon kaj armilojn,
Kaj stariĝu, por helpi min.

3 Kaj nudigu ponardegon, kaj stariĝu kontraŭ miaj
persekutantoj;
Diru al mia animo: Via helpo Mi estas.

4 Hontigitaj kaj malhonoritaj estu tiuj, kiuj celas kontraŭ
mia animo;
Turniĝu reen kaj estu hontigitaj tiuj, kiuj intencas
malbonon kontraŭ mi.

5 Ili estu kiel grenventumaĵo antaŭ vento,
Kaj anĝelo de la Eternulo ilin forpelu.

6 Ilia vojo estu malluma kaj glitiga,
Kaj anĝelo de la Eternulo ilin persekutu.

7 Ĉar sen mia kulpo ili submetis por mi sian reton,
Sen mia kulpo ili fosis sub mia animo.

8 Venu sur lin pereo neatendite,
Kaj lia reto, kiun li kaŝis, kaptu lin;
Por pereo li falu en ĝin.

9 Kaj mia animo ĝojos pro la Eternulo,
Triumfos pro Lia helpo.

10 Ĉiuj miaj ostoj diros: Ho Eternulo, kiu egalas Vin,
Kiu liberigas mizerulon de lia perfortanto,
Mizerulon kaj malriĉulon de lia rabanto?

11 Stariĝas kontraŭ mi krimaj atestantoj;
Kion mi ne scias, pri tio ili min demandas.

12 Ili pagas al mi malbonon por bono,
Atencon kontraŭ mia animo.

13 Kaj mi dum ilia malsano metis sur min sakaĵon,
Mi turmentis mian animon per fasto,
Kaj mi preĝis sincere, kiel pri mi mem.

14 Mi kondutis, kvazaŭ ili estus miaj amikoj, miaj fratoj;
Kiel homo, kiu funebras pri sia patrino, mi profunde
malĝojis.

15 Sed kiam mi difektiĝis, ili ĝojis, kaj ili kuniĝis;
Kuniĝis kontraŭ mi la senkoruloj, kiam mi ne atendis:
Ili ŝiris kaj ne ĉesis.

16 Laŭ la maniero de malpiaj parazitoj,
Ili kunfrapis kontraŭ mi siajn dentojn.

17 Mia Sinjoro! kiel longe Vi tion rigardos?
Deturnu mian animon de iliaj atakoj,
Mian solan de la leonoj.

18 Mi gloros Vin en granda kunveno,
Meze de multe da popolo mi Vin laŭdos.

19 Ne ĝoju pri mi miaj maljustaj malamikoj;
Kaj tiuj, kiuj malamas min sen mia kulpo, ne moku per la
okuloj.

20 Ĉar ne pri paco ili parolas,
Kaj kontraŭ la kvietuloj sur la tero ili pripensas malicajn
intencojn.

21 Ili larĝe malfermis kontraŭ mi sian buŝon,
Kaj diris: Ha, ha! nia okulo vidis.

22 Vi vidis, ho Eternulo; ne silentu!
Mia Sinjoro, ne malproksimiĝu de mi.

23 Vekiĝu kaj leviĝu, por fari al mi juĝon,
Mia Dio kaj mia Sinjoro, pri mia disputo.

24 Juĝu min laŭ Via justeco, ho Eternulo, mia Dio;
Kaj ili ne ĝoju pri mi.

25 Ili ne diru en sia koro: Ha, ha! tio estas laŭ nia deziro;
Ili ne diru: Ni lin englutis.

26 Ili estu hontigitaj kaj malhonoritaj ĉiuj, kiuj ĝojas pro
mia malfeliĉo;
Vestiĝu per honto kaj malhonoro tiuj, kiuj fanfaronas
kontraŭ mi.

27 Triumfu kaj ĝoju tiuj, kiuj deziras justecon por mi;
Kaj ili diru ĉiam: Granda estas la Eternulo,
Kiu deziras bonstaton por Sia sklavo.

28 Kaj mia lango rakontados pri Via justeco
Kaj ĉiutage pri Via gloro.

36

Al la ĥorestro. De David, sklavo de la Eternulo.

La pekado de malpiulo parolas al lia koro;
Antaŭ liaj okuloj ne ekzistas timo antaŭ Dio.

2 Ĉar ĝi flatas al li en liaj okuloj,
Ĝis lia pekado eltroviĝos kaj li malamiĝos.

3 La paroloj de lia buŝo estas krimo kaj malvero;
Li ne volas kompreni, por fari bonon.

4 Krimon li pripensas sur sia kuŝejo;
Li staras sur vojo ne bona;
Malbonon li ne abomenas.

5 Ho Eternulo, ĝis la ĉielo atingas Via boneco,
Via vereco ĝis la nuboj.

6 Via justeco estas kiel la montoj de Dio,
Viaj juĝoj estas granda abismo;
Homon kaj bruton Vi helpas, ho Eternulo.

7 Kiel grandvalora estas Via favoro, ho Dio!
Kaj la homidoj ricevas rifuĝon en la ombro de Viaj flugiloj.

8 Ili satiĝas per la riĉa havo de Via domo,
Kaj el la rivero de Viaj bonaĵoj Vi ilin trinkigas.

9 Ĉar ĉe Vi estas la fonto de vivo,
Kaj en Via lumo ni vidas lumon.

10 Venigu Vian favoron sur tiujn, kiuj Vin konas,
Kaj Vian bonecon sur la honestulojn.

11 Ne paŝu sur min piedo de fiereco,
Kaj mano de malpiuloj ne renversu min.

12 Tie falu la farantoj de malbono;
Ili estu renversitaj kaj ne povu sin levi.

37

De David.

Ne incitiĝu pro la malvirtuloj;
Ne enviu tiujn, kiuj agas maljuste.

2 Ĉar simile al herbo ili rapide dehakiĝas,
Kaj kiel verda vegetaĵo ili forvelkas.

3 Fidu la Eternulon kaj faru bonon;
Loĝu sur la tero kaj konservu honestecon.

4 Serĉu plezuron ĉe la Eternulo,
Kaj Li plenumos la dezirojn de via koro.

5 Transdonu al la Eternulo vian vojon kaj fidu Lin,
Kaj Li faros.

6 Kaj Li aperigos vian pravecon kiel lumon,
Kaj vian justecon kiel tagmezon.

7 Silentu antaŭ la Eternulo kaj esperu al Li;
Ne incitiĝu, kiam sukcesas homo,
Kiu plenumas malbonajn intencojn.

8 Detenu vin de kolero kaj forlasu furiozon;
Ne incitiĝu, ke vi ne faru malbonon.

9 Ĉar malbonfarantoj ekstermiĝos,
Kaj la esperantaj al la Eternulo heredos la teron.

10 Ankoraŭ malmulte da tempo pasos, kaj la malpiulo jam ne
ekzistos;
Vi rigardos lian lokon, kaj li ne estos.

11 Kaj la humiluloj heredos la teron
Kaj ĝuos grandan pacon.

12 Malvirtulo malbonintencas kontraŭ virtulo
Kaj frapas kontraŭ li per siaj dentoj.

13 Sed mia Sinjoro ridas pri li;
Ĉar Li vidas, ke venas lia tago.

14 Glavon nudigas la malvirtuloj kaj streĉas sian pafarkon,
Por faligi mizerulon kaj malriĉulon kaj buĉi virtulon.

15 Ilia glavo trafos en ilian koron,
Kaj iliaj pafarkoj rompiĝos.

16 Pli bona estas la malmulto, kiun havas virtulo,
Ol la granda havo de multaj malpiuloj.

17 Ĉar la brakoj de malpiuloj rompiĝas;
Sed la virtulojn la Eternulo subtenas.

18 La Eternulo scias la tagojn de la virtuloj;
Kaj ilia havo restos eterne.

19 Ili ne estos hontigitaj en tempo malbona,
Kaj en tagoj de malsato ili estos sataj.

20 Ĉar la malvirtuloj pereos,
Kaj la malamikoj de la Eternulo malaperos kiel beleco de la
herbejoj,
Ili malaperos kiel fumo.

21 Malpiulo prunteprenas kaj ne pagas;
Sed piulo korfavoras kaj donas.

22 Ĉar Liaj benitoj heredos la teron,
Kaj Liaj malbenitoj ekstermiĝos.

23 De la Eternulo fortikiĝas la paŝoj de virta homo,
Kaj lia vojo plaĉas al Li.

24 Falante, li ne estos forĵetita;
Ĉar la Eternulo subtenos lian manon.

25 Mi estis juna kaj mi maljuniĝis,
Kaj mi ne vidis virtulon forlasita,
Nek liajn infanojn petantaj panon.

26 Ĉiutage li korfavoras kaj pruntedonas,
Kaj liaj infanoj estos benitaj.

27 Forturniĝu de malbono kaj faru bonon,
Kaj vi vivos eterne.

28 Ĉar la Eternulo amas justecon,
Kaj ne forlasas Siajn fidelulojn;
Ĉiam ili estos gardataj;
Sed la semo de la malpiuloj estos ekstermita.

29 La virtuloj heredos la teron
Kaj loĝos sur ĝi eterne.

30 La buŝo de virtulo parolas saĝon,
Kaj lia lango diras justecon.

31 La ordonoj de lia Dio estas en lia koro;
Liaj paŝoj ne ŝanceliĝas.

32 Malvirtulo subrigardas virtulon
Kaj celas mortigi lin.

33 Sed la Eternulo ne lasos lin en liaj manoj,
Kaj ne kondamnos lin, kiam li estos juĝata.

34 Esperu al la Eternulo kaj tenu vin je Lia vojo,
Kaj Li altigos vin, ke vi heredu la teron;
Vi vidos la ekstermon de la malvirtuloj.

35 Mi vidis malpiulon, kiu estis spitema,
Kaj tenis sin larĝe, kiel sukplena multebranĉa arbo;

36 Sed apenaŭ mi preterpasis, li jam ne ekzistis;
Mi serĉis lin, kaj li jam ne estis trovebla.

37 Konservu senkulpecon kaj celu veron,
Ĉar estontecon havas homo pacema;

38 Sed la krimuloj ĉiuj estos ekstermitaj;
La estonteco de la malpiuloj pereos.

39 La virtuloj havas helpon de la Eternulo;
Li estas ilia forto en tempo de mizero.

40 Kaj la Eternulo ilin helpos kaj savos;
Li savos ilin de malbonuloj kaj helpos ilin,
Ĉar ili fidas Lin.

38

Psalmo de David. Pro memoro.

Ho Eternulo, ne en Via kolero min riproĉu,
Kaj ne en Via furiozo min punu.

2 Ĉar Viaj sagoj penetris en min,
Kaj pezas sur mi Via mano.

3 Ekzistas neniu sana loko en mia korpo pro Via kolero,
Nenio sendifekta ekzistas en miaj ostoj pro mia peko.

4 Ĉar miaj krimoj superas mian kapon;
Kiel peza ŝarĝo, ili estas tro pezaj por mi.

5 Malbonodoras kaj pusas miaj ulceroj
Pro mia malsaĝeco.

6 Mi kurbiĝis kaj kliniĝis treege,
La tutan tagon mi iras malgaja.

7 Ĉar miaj internaĵoj estas plenaj de brulumo,
Kaj ne ekzistas sana loko en mia korpo.

8 Mi tute senfortiĝis kaj kadukiĝis,
Mi kriegas pro malkvieteco de mia koro.

9 Mia Sinjoro, antaŭ Vi estas ĉiuj miaj deziroj,
Kaj mia ĝemo ne estas kaŝita antaŭ Vi.

10 Mia koro tremegas, forlasis min mia forto;
Kaj eĉ la lumo de miaj okuloj ne estas ĉe mi.

11 Miaj amikoj kaj kamaradoj repaŝis pro mia pesto,
Kaj miaj proksimuloj stariĝis malproksime.

12 Kaj insidis kontraŭ mi tiuj, kiuj celas mian vivon,
Kaj miaj malbondezirantoj parolas pri mia pereo,
Kaj malicojn ili pripensas ĉiutage.

13 Kaj mi estas kiel surdulo kaj ne aŭdas;
Kiel mutulo, kiu ne malfermas sian buŝon.

14 Mi estas kiel homo, kiu ne aŭdas
Kaj kiu ne havas en sia buŝo reparolon.

15 Sed al Vi, ho Eternulo, mi esperas;
Vi aŭskultos, mia Sinjoro, mia Dio.

16 Ĉar mi diris: Ili povus ĝoji pri mi;
Ili fanfaronus pri mi, kiam mia piedo ekŝanceliĝus.

17 Ĉar mi estas preta fali,
Kaj mia sufero estas ĉiam antaŭ mi.

18 Ĉar mi konfesas mian kulpon;
Kaj min ĉagrenas mia peko.

19 Kaj la malamikoj de mia vivo estas fortaj,
Kaj multaj estas miaj senkaŭzaj malamantoj.

20 Kaj tiuj, kiuj pagas al mi malbonon por bono,
Atakas min pro tio, ke mi celas bonon.

21 Ne forlasu min, ho Eternulo;
Mia Dio, ne malproksimiĝu de mi.

22 Rapidu, por helpi min,
Mia Sinjoro, mia helpo!

39

Al la ĥorestro Jedutun. Psalmo de David.

Mi diris: Mi gardos min sur miaj vojoj, ke mi ne peku per
mia lango;
Mi bridos mian buŝon, kiam malpiulo staras kontraŭ mi.

2 Mi estis muta kaj silenta, mi silentis eĉ pri bono;
Kaj mia sufero estis mordanta.

3 Ekbrulis mia koro en mia interno,
En miaj pensoj ekflamis fajro,
Mi ekparolis per mia lango:

4 Sciigu al mi, ho Eternulo, mian finon,
Kaj kia estos la daŭro de miaj tagoj,
Por ke mi sciu, kiel neniiĝa mi estas.

5 Jen Vi donis al mi tagojn larĝajn kiel manplato,
Kaj la daŭro de mia vivo estas antaŭ Vi kiel nenio;
Absoluta vantaĵo estas ĉiu homo, kiel ajn forte li starus.
Sela.

6 Nur kiel fantomo iras la homo, nur vante li klopodas;
Li kolektas, kaj ne scias, kiu ĝin ricevos.

7 Kaj nun kion mi devas esperi, mia Sinjoro?
Mia espero estas al Vi.

8 De ĉiuj miaj pekoj liberigu min,
Ne lasu min fariĝi mokindaĵo por sensaĝulo.

9 Mi mutiĝis, mi ne malfermos mian buŝon,
Ĉar Vi tion faris.

10 Deturnu de mi Vian frapon;
De Via batanta mano mi pereas.

11 Se Vi punas homon pro lia krimo,
Tiam lia beleco konsumiĝas kiel de tineoj.
Nur vantaĵo estas ĉiu homo. Sela.

12 Aŭskultu mian preĝon, ho Eternulo, kaj atentu mian krion;
Al miaj larmoj ne silentu;
Ĉar migranto mi estas ĉe Vi,
Enmigrinto, kiel ĉiuj miaj patroj.

13 Lasu min, ke mi vigliĝu,
Antaŭ ol mi foriros kaj ĉesos ekzisti.

40

Al la ĥorestro. Psalmo de David.

Mi atende esperis al la Eternulo,
Kaj Li kliniĝis al mi kaj aŭskultis mian krion.

2 Kaj Li eltiris min el la pereiga foso, el la ŝlima marĉo,
Kaj Li starigis sur roko mian piedon kaj fortikigis miajn
paŝojn.

3 Kaj Li metis en mian buŝon novan kanton, laŭdon al nia Dio.
Multaj tion vidos kaj ektimos,
Kaj ili esperos al la Eternulo.

4 Feliĉa estas la homo, kiu metis sian esperon sur la
Eternulon
Kaj ne turnis sin al la fieruloj kaj al la mensogemuloj.

5 Multon Vi faris, ho Eternulo, mia Dio!
Viaj mirakloj kaj pensoj estas pri ni.
Neniu egalas Vin.
Mi rakontos kaj parolos,
Sed ili estas super ĉiu kalkulo.

6 Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras;
La orelojn Vi malfermis al mi;
Bruloferojn kaj pekoferojn Vi ne postulas.

7 Tiam mi diris: Jen mi venas;
En la skribrulaĵo estas skribite pri mi.

8 Plenumi Vian volon, mia Dio, mi deziras,
Kaj Viaj ordonoj estas en mia koro.

9 Mi predikas justecon en granda kunveno;
Jen mi ne fermas mian buŝon, ho Eternulo, Vi tion scias.

10 Vian justecon mi ne kaŝis en mia koro,
Pri Via fideleco kaj Via helpo mi parolis;
Mi ne kaŝis Vian favorkorecon kaj Vian verecon antaŭ la
granda kunveno.

11 Vi, ho Eternulo, ne fermu Vian favorkorecon antaŭ mi,
Via boneco kaj Via vereco ĉiam min gardu.

12 Ĉar ĉirkaŭis min suferoj sennombraj,
Atingis min miaj kulpoj, ke mi ne povas vidi;
Ili estas pli multenombraj, ol la haroj sur mia kapo, kaj
mia koro min forlasis.

13 Volu, ho Eternulo, savi min;
Ho Eternulo, rapidu helpi min.

14 Hontiĝu kaj konfuziĝu tiuj, kiuj volas pereigi mian animon;
Retiriĝu kaj estu mokataj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.

15 Teruritaj estu de sia honto tiuj,
Kiuj diras al mi: Ha, ha!

16 Gaju kaj ĝoju pro Vi ĉiuj Viaj serĉantoj;
La amantoj de Via helpo diru ĉiam:
Granda estas la Eternulo.

17 Kaj mi estas mizera kaj malriĉa;
Mia Sinjoro pensu pri mi.
Vi estas mia helpo kaj mia savanto;
Ho mia Dio, ne malrapidu.

41

Al la ĥorestro. Psalmo de David.

Feliĉa estas tiu, kiu atentas senhavulon:
En tago de mizero savos lin la Eternulo.

2 La Eternulo lin gardos kaj vivigos;
Li estos feliĉa sur la tero,
Kaj Vi ne transdonos lin al la volo de liaj malamikoj.

3 La Eternulo fortigos lin sur la lito de malsano;
Lian tutan kuŝejon Vi aliigas en la tempo de lia malsano.

4 Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min;
Sanigu mian animon, ĉar mi pekis antaŭ Vi.

5 Miaj malamikoj parolas malbonon pri mi, dirante:
Kiam li mortos kaj lia nomo pereos?

6 Kaj se iu venas, por vidi min, li parolas malsincere;
Lia koro serĉas malbonon;
Kaj, elirinte eksteren, li ĝin disparolas.

7 Mallaŭte parolas inter si pri mi ĉiuj miaj malamikoj;
Ili pensas malbonon pri mi, dirante:

8 Afero pereiga atakis lin;
Kaj ĉar li kuŝiĝis, li jam ne plu leviĝos.

9 Eĉ mia konfidato, kiun mi fidis, kiu manĝis mian panon,
Levis kontraŭ min la piedon.

10 Sed Vi, ho Eternulo, korfavoru min kaj restarigu min,
Por ke mi povu repagi al ili.

11 Per tio mi scios, ke Vi favoras min,
Se mia malamiko ne triumfos super mi.

12 Kaj min Vi subtenos pro mia senkulpeco,
Kaj Vi starigos min antaŭ Via vizaĝo por ĉiam.

13 Glorata estu la Eternulo, Dio de Izrael,
De eterne ĝis eterne.
Amen, kaj amen!

LIBRO DUA

42

Al la ĥorestro. Instruo de la Koraĥidoj.

Kiel cervo sopiras al fluanta akvo,
Tiel mia animo sopiras al Vi, ho Dio.

2 Mia animo soifas Dion, la vivantan Dion;
Kiam mi venos kaj aperos antaŭ la vizaĝo de Dio?

3 Miaj larmoj fariĝis mia pano tage kaj nokte,
Ĉar oni diras al mi ĉiutage: Kie estas via Dio?

4 Elverŝiĝas mia animo, kiam mi rememoras,
Kiel mi iradis kun la granda homamaso, kaj kondukis ĝin en
la domon de Dio,
Ĉe laŭta kantado kaj glorado de festanta amaso.

5 Kial vi malĝojas, ho mia animo?
Kaj kial vi konsterniĝas en mi?
Esperu al Dio;
Ĉar ankoraŭ mi dankos Lin,
La savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion.

6 Malĝojas en mi mia animo;
Tial mi rememoras pri Vi en la lando de Jordan kaj Ĥermon,
Sur la monto Micar.

7 Abismo resonas al abismo per la bruo de Viaj falakvoj;
Ĉiuj Viaj akvoj kaj ondoj pasis super mi.

8 En la tago la Eternulo aperigas al mi Sian bonecon,
Kaj en la nokto mi havas kanton al Li,
Preĝon al la Dio de mia vivo.

9 Mi diras al Dio, mia Roko: Kial Vi min forgesis?
Kial mi iradas malgaja pro la premado de la malamiko?

10 Kvazaŭ dispremante miajn ostojn, mokas min miaj malamikoj,
Dirante al mi ĉiutage: Kie estas via Dio?

11 Kial vi malĝojas, ho mia animo?
Kaj kial vi konsterniĝas en mi?
Esperu al Dio;
Ĉar ankoraŭ mi dankos Lin,
La savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion.

43

Juĝu min, ho Dio, kaj defendu mian aferon kontraŭ popolo
nepia;
De homo malverema kaj maljusta savu min.

2 Ĉar Vi estas la Dio de mia forto; kial Vi forpuŝis min?
Kial mi iradas malĝoja pro la premado de la malamiko?

3 Sendu Vian lumon kaj Vian veron, ke ili min gvidu,
Ke ili alvenigu min al Via sankta monto kaj al Via loĝejo.

4 Kaj mi venos al la altaro de Dio,
Al la Dio de mia ĝojo kaj ĝuo;
Kaj mi gloros Vin per harpo, ho Dio, mia Dio.

5 Kial vi malĝojas, ho mia animo?
Kaj kial vi konsterniĝas en mi?
Esperu al Dio;
Ĉar ankoraŭ mi dankos Lin,
La savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion.

44

Al la ĥorestro. Instruo de la Koraĥidoj.

Ho Dio, per niaj oreloj ni aŭdis, niaj patroj rakontis al
ni,
Kion Vi faris en iliaj tagoj, en tempo antikva.

2 Vi per Via mano forpelis popolojn, kaj ilin Vi enloĝigis;
Popolojn Vi pereigis, kaj ilin Vi vastigis.

3 Ĉar ne per sia glavo ili akiris la teron,
Kaj ne ilia brako helpis ilin;
Sed nur Via dekstra mano kaj Via brako kaj la lumo de Via
vizaĝo,
Ĉar Vi ilin favoris.

4 Vi estas mia Reĝo, ho Dio;
Disponu helpon al Jakob.

5 Per Vi ni disbatos niajn malamikojn;
Per Via nomo ni piedpremos niajn kontraŭbatalantojn.

6 Ĉar ne mian pafarkon mi fidas,
Mia glavo min ne helpos.

7 Sed Vi helpas nin kontraŭ niaj malamikoj,
Kaj niajn malamantojn Vi kovras per honto.

8 Dion ni gloros ĉiutage,
Kaj Vian nomon ni dankos eterne. Sela.

9 Tamen Vi nin forlasis kaj hontigis,
Kaj Vi ne eliras kun nia militistaro.

10 Vi devigas nin forkuri de nia malamiko,
Ke niaj malamantoj nin prirabu;

11 Vi fordonas nin por formanĝo, kiel ŝafojn,
Kaj inter la popolojn Vi disĵetis nin;

12 Vi vendis Vian popolon por nenio,
Kaj prenis por ili nenian prezon;

13 Vi faris nin malestimataĵo por niaj najbaroj,
Mokataĵo kaj insultataĵo por niaj ĉirkaŭantoj;

14 Vi faris nin instrua ekzemplo por la popoloj,
Ke la nacioj balancas pri ni la kapon.

15 Ĉiutage mia malhonoro estas antaŭ mi,
Kaj honto kovras mian vizaĝon,

16 Pro la voĉo de mokanto kaj insultanto,
Antaŭ la vizaĝo de malamiko kaj venĝanto.

17 Ĉio tio trafis nin, sed ni Vin ne forgesis,
Kaj ni ne perfidiĝis al Via interligo.

18 Ne retiriĝis nia koro,
Kaj niaj paŝoj ne deflankiĝis de Via vojo.

19 Kiam Vi batis nin sur loko de ŝakaloj
Kaj kovris nin per ombro de morto,

20 Tiam se ni forgesus la nomon de nia Dio
Kaj ni etendus niajn manojn al fremda dio:

21 Ĉu Dio tion ne trovus?
Li ja scias la sekretojn de la koro.

22 Pro Vi ni ja estas mortigataj ĉiutage;
Oni rigardas nin kiel ŝafojn por buĉo.

23 Leviĝu, kial Vi dormas, mia Sinjoro?
Vekiĝu, ne forpuŝu por ĉiam.

24 Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon,
Forgesas nian mizeron kaj nian suferon?

25 Nia animo estas ja ĵetita en la polvon;
Nia korpo kliniĝis al la tero.

26 Leviĝu; helpu kaj savu nin pro Via boneco.

45

Al la ĥorestro. Por ŝoŝanoj. Instrua ama kanto de la Koraĥidoj.

Mia koro pleniĝis per bona temo;
Mi kantos pri reĝo;
Mia lango estas kiel plumo de lerta skribisto.

2 Vi estas la plej bela el la homidoj;
Ĉarmo estas sur viaj lipoj;
Tial Dio benis vin por ĉiam.

3 Zonu vian lumbon per glavo,
Vi, forta per via majesteco kaj beleco.

4 Kaj en via beleco prosperu, forrajdu por la vero,
Por justeco al la humiluloj;
Kaj via dekstra mano montros miraklojn.

5 Viaj sagoj estas akraj;
Kaj, faligante antaŭ vi la popolojn,
Ili penetros en la koron de la malamikoj de la reĝo.

6 Via trono estas Dia trono por ĉiam kaj eterne;
La sceptro de via regno estas sceptro de justeco.

7 Vi amas virton kaj malamas malvirton;
Tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de ĝojo pli ol viajn
kamaradojn.

8 De mirho, aloo, kaj kasio odoras ĉiuj viaj vestoj;
En palacoj eburaj ĝojigas vin muziko.

9 Reĝidinoj estas inter viaj karulinoj;
Ĉe via dekstra flanko staras edzino en Ofira oro.

10 Aŭdu, filino, rigardu, kaj klinu vian orelon,
Kaj forgesu vian popolon kaj la domon de via patro;

11 Kaj kiam la reĝo deziros vian belecon,
Ĉar li estas via sinjoro, tiam vi kliniĝu antaŭ li.

12 Kaj la filino de Tiro venos al vi kun donacoj;
Petegos antaŭ vi la riĉuloj de la popolo.

13 En sia plena ornamo estas interne la reĝidino;
El ora teksaĵo estas ŝia vesto.

14 En broditaj vestoj ŝi estas kondukata al la reĝo;
Post ŝi estas kondukataj al vi knabinoj, ŝiaj koleginoj.

15 Ili estas kondukataj kun ĝojo kaj kantoj;
Ili eniras en la palacon de la reĝo.

16 Anstataŭ viaj patroj estos viaj filoj;
Vi faros ilin princoj sur la tuta tero.

17 Mi memorigos vian nomon de generacio al generacio;
Tial gloros vin popoloj ĉiam kaj eterne.

46

Al la ĥorestro. De la Koraĥidoj. Por sopranuloj. Kanto.

Dio estas por ni rifuĝejo kaj forto,
Helpo en mizeroj, rapide trovata.

2 Tial ni ne timas, eĉ se pereus la tero
Kaj la montoj falus en la internon de la maroj.

3 Bruu, bolu Liaj akvoj,
Tremu la montoj de ilia fiera ondado. Sela.

4 Estas rivero, kies torentoj ĝojigas la urbon de Dio,
La sanktan loĝejon de la Plejaltulo.

5 Dio estas en ĝia mezo, ĝi ne ŝanceliĝos;
Dio ĝin helpas en frua mateno.

6 Ekbruis popoloj, ekŝanceliĝis regnoj;
Li sonigis Sian voĉon, kaj la tero fandiĝis.

7 La Eternulo Cebaot estas kun ni;
Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela.

8 Iru, rigardu la farojn de la Eternulo,
Kiu faris detruojn sur la tero,

9 Kiu ĉesigas militojn ĝis la fino de la tero,
Rompas pafarkon, rompas ponardegon,
Forbruligas veturilojn per fajro.

10 Cedu, kaj sciu, ke Mi estas Dio;
Mi estas glora inter la popoloj, Mi estas glora sur la tero.

11 La Eternulo Cebaot estas kun ni;
Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela.

47

Al la ĥorestro. De la Koraĥidoj. Psalmo.

Ĉiuj popoloj, plaŭdu per la manoj,
Kriu al Dio per voĉo de kanto.

2 Ĉar la Eternulo Plejalta estas timinda;
Li estas granda Reĝo super la tuta tero.

3 Li subigas al ni popolojn
Kaj metas gentojn sub niajn piedojn.

4 Li elektas por ni nian heredon,
La majeston de Jakob, kiun Li amas. Sela.

5 Dio supreniras ĉe sonoj de ĝojo,
La Eternulo ĉe trumpetado.

6 Kantu al Dio, kantu!
Kantu al nia Reĝo, kantu!

7 Ĉar Dio estas la Reĝo de la tuta tero:
Kantu edifan kanton!

8 Dio reĝas super la popoloj;
Dio sidas sur Sia sankta trono.

9 La princoj de la popoloj kolektiĝis,
La popolo de la Dio de Abraham;
Ĉar al Dio apartenas la ŝildoj de la tero;
Li estas tre alta.

48

Kanto-psalmo de la Koraĥidoj.

Granda estas la Eternulo,
Kaj tre glora en la urbo de nia Dio,
Sur Lia sankta monto.

2 Bela altaĵo, ĝojiga por la tuta tero
Estas la monto Cion, en la norda regiono,
La urbo de la granda Reĝo.

3 Dio estas konata en ĝiaj palacoj, kiel rifuĝejo.

4 Jen kolektiĝis la reĝoj,
Sed ĉiuj kune foriris.

5 Ili vidis kaj ekmiris,
Konfuziĝis kaj forkuris.

6 Teruro ilin atakis,
Tremo, kiel ĉe akuŝantino.

7 Per orienta vento
Vi ruinigis la ŝipojn de Tarŝiŝ.

8 Kion ni aŭdis, tion ni vidis
En la urbo de la Eternulo Cebaot, en la urbo de nia Dio;
Dio fortikigu ĝin por ĉiam! Sela.

9 Ni meditis, ho Dio, pri Via boneco,
Interne de Via templo.

10 Kiel Via nomo, ho Dio,
Tiel Via gloro estas en la finoj de la tero;
Plena de justeco estas Via dekstra mano.

11 Ĝoju la monto Cion,
Ĝoju la filinoj de Jehuda,
Pro Via juĝoj.

12 Iru ĉirkaŭ Cion kaj ĉirkaŭrigardu ĝin,
Kalkulu ĝiajn turojn.

13 Atentu ĝiajn fortikaĵojn,
Vizitu ĝiajn palacojn,
Por ke vi rakontu al estonta generacio.

14 Ĉar jen estas Dio, nia Dio, por ĉiam kaj eterne;
Li estos nia kondukanto ĝis la morto.

49

Al la ĥorestro. De la Koraĥidoj. Psalmo.

Aŭskultu ĉi tion, ĉiuj popoloj;
Atentu, ĉiuj loĝantoj de la mondo,

2 Kaj altrangulo kaj malaltrangulo,
Riĉulo kaj malriĉulo kune.

3 Mia buŝo diros saĝaĵon,
Kaj la penso de mia koro prudentaĵon.

4 Mi klinos mian orelon al sentenco;
Sur harpo mi esprimos mian enigmon.

5 Kial mi devus timi en tagoj de malbono,
Kiam min ĉirkaŭas la malboneco de miaj persekutantoj,

6 Kiuj fidas sian potencon
Kaj fanfaronas per sia granda riĉeco?

7 Fraton tute ne liberigos homo,
Nek donos al Dio elaĉeton por li

8 (Multekosta estus la elaĉeto de ilia animo,
Kaj neniam tio estos),

9 Ke li restu viva eterne,
Ke li ne vidu la tombon.

10 Oni ja vidas, ke saĝuloj mortas,
Kaj ankaŭ malsaĝulo kaj sensciulo pereas
Kaj lasas al aliaj sian havon.

11 Ilia deziro estas, ke iliaj domoj ekzistu por ĉiam,
Kaj iliaj loĝejoj de generacio al generacio;
Ili nomas siajn bienojn laŭ siaj nomoj.

12 Sed homo ne restas longe en honoro;
Li egaliĝas al bruto buĉota.

13 Tia estas ilia vojo, ilia espero,
Kaj iliaj posteuloj aprobas ilian opinion. Sela.

14 Kiel ŝafoj ili estos metataj en Ŝeolon;
La morto ilin paŝtos;
Kaj matene virtuloj ilin ekposedos,
Kaj ilia bildo pereos en Ŝeol, perdinte loĝejon.

15 Sed Dio liberigos mian animon el la mano de Ŝeol,
Ĉar Li prenos min. Sela.

16 Ne timu, kiam homo riĉiĝas,
Kiam grandiĝas la gloro de lia domo.

17 Ĉar mortante li nenion prenos;
Ne iros post li malsupren lia honoro.

18 Ĉar kvankam li ĝuigas sian animon dum sia vivado,
Kaj oni vin laŭdas por tio, ke vi faras al vi bone,

19 Tamen li iros al la generacio de siaj patroj,
Kiuj neniam vidos lumon.

20 Homo, kiu estas en honoro, sed ne havas prudenton,
Estas egala al bruto buĉota.

50

Psalmo de Asaf.

Dio de la dioj, la Eternulo, ekparolis,
Kaj vokis la teron de la sunleviĝo ĝis la sunsubiro.

2 El Cion, la perfektaĵo de beleco,
Dio ekbrilis.

3 Nia Dio venas kaj ne silentas;
Fajro ekstermanta estas antaŭ Li,
Ĉirkaŭ Li estas granda ventego.

4 Li vokas la ĉielon supre kaj la teron,
Por juĝi Sian popolon:

5 Kolektu al Mi Miajn fidelulojn,
Kiuj faris kun Mi interligon ĉe oferdono.

6 Kaj la ĉielo proklamis Lian justecon,
Ĉar Dio estas tiu juĝanto. Sela.

7 Aŭskultu, ho Mia popolo, kaj Mi parolos;
Ho Izrael, Mi atestos pri vi;
Mi estas Dio, via Dio.

8 Ne pro viaj oferdonoj Mi vin riproĉos,
Ĉar viaj bruloferoj estas ĉiam antaŭ Mi.

9 Mi ne prenos el via domo bovidon,
Nek el viaj kortoj kaprojn:

10 Ĉar al Mi apartenas ĉiuj bestoj en la arbaroj,
Miloj da brutoj sur la montoj;

11 Mi konas ĉiujn birdojn sur la montoj,
Kaj ĉiuj bestoj de la kampoj estas antaŭ Mi.

12 Se Mi fariĝus malsata, Mi ne dirus al vi,
Ĉar al Mi apartenas la mondo, kaj ĉio, kio ĝin plenigas.

13 Ĉu Mi manĝas viandon de bovoj,
Kaj ĉu Mi trinkas sangon de kaproj?

14 Oferdonu al Dio dankon,
Kaj plenumu antaŭ la Plejaltulo viajn promesojn.

15 Voku Min en la tago de mizero;
Mi vin liberigos, kaj vi Min gloros.

16 Sed al la malpiulo Dio diris:
Por kio vi parolas pri Miaj leĝoj
Kaj portas Mian interligon en via buŝo,

17 Dum vi malamas moralinstruon
Kaj ĵetas Miajn vortojn malantaŭen de vi?

18 Kiam vi vidas ŝteliston, vi aliĝas al li,
Kaj kun adultuloj vi estas partoprenanto;

19 Vian buŝon vi uzas por malbono,
Kaj via lango plektas falsaĵon;

20 Vi sidas kaj parolas kontraŭ via frato,
Pri la filo de via patrino vi kalumnias.

21 Tion vi faris, kaj Mi silentis;
Kaj vi pensis, ke Mi estas tia, kiel vi.
Mi punos vin, kaj Mi metos ĉion antaŭ viajn okulojn.

22 Komprenu ĉi tion, vi, kiuj forgesas Dion;
Alie Mi disŝiros, kaj neniu savos.

23 Kiu oferdonas dankon, tiu Min honoras;
Kaj kiu estas singarda en la vojo,
Al tiu Mi aperigos Dian helpon.

51

Al la ĥorestro. Psalmo de David, kiam venis al li la profeto Natan post lia aliĝo al Bat-Ŝeba.

Korfavoru min, ho Dio, laŭ Via boneco;
Laŭ Via granda kompatemeco elstreku miajn pekojn.

2 Lavu min tute pure de mia krimo,
Kaj purigu min de mia peko.

3 Ĉar miajn kulpojn mi konsciadas;
Kaj mia peko estas ĉiam antaŭ mi.

4 Antaŭ Vi sola mi pekis,
Kaj mi faris tion, kio estas malbona antaŭ Viaj okuloj;
Tial Vi estas justa en Via vorto
Kaj pura en Via juĝo.

5 Mi estas ja naskita en krimo;
Kaj en peko gravediĝis per mi mia patrino.

6 Vi amas ja veron en la koro,
Kaj en kaŝiteco Vi aperigas al mi saĝon.

7 Senpekigu min per hisopo, kaj mi fariĝos pura;
Lavu min, kaj mi estos pli blanka ol neĝo.

8 Aŭdigu al mi ĝojon kaj gajecon,
Kaj regajiĝos la ostoj, kiujn Vi batis.

9 Kaŝu Vian vizaĝon de miaj pekoj,
Kaj ĉiujn miajn krimojn elstreku.

10 Koron puran kreu al mi, ho Dio,
Kaj spiriton fidelan novigu en mi.

11 Ne forpuŝu min de Via vizaĝo,
Kaj Vian sanktan spiriton ne forprenu de mi.

12 Redonu al mi la ĝojon de Via helpo;
Kaj spirito bonfara fortikigu min.

13 Mi instruos al la krimuloj Vian vojon;
Kaj pekuloj revenos al Vi.

14 Liberigu min de sango, ho Dio, Dio de mia savo;
Mia lango kantos Vian justecon.

15 Ho, mia Sinjoro, malfermu miajn lipojn;
Kaj mia buŝo rakontos Vian gloron.

16 Ĉar Vi ne deziras oferdonon, alie mi ĝin donus;
Brulofero ne plaĉas al Vi.

17 Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta;
Koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malŝatas.

18 Bonfaru al Cion laŭ Via favoro,
Konstruu la murojn de Jerusalem;

19 Tiam plaĉos al Vi oferdonoj de pieco, brulofero kaj
plenofero;
Tiam oni metos sur Vian altaron junajn bovojn.

52

Al la ĥorestro. Instruo de David, kiam venis Doeg, la Edomido, kaj raportis al Saul, kaj diris al li: David venis en la domon de Aĥimeleĥ.

Kial vi fanfaronas pro malbono, ho tirano?
La boneco de Dio estas ĉiama.

2 Pereon intencas via lango,
Kiel akrigita razilo ĝi tranĉas malicon.

3 Vi pli amas malbonon, ol bonon;
Pli mensogi, ol diri veron. Sela.

4 Vi amas ĉian parolon pereigan,
Parolon malican.

5 Tial Dio pereigos vin por ĉiam,
Elŝiros vin el via tendo,
Kaj elĵetos vin el la lando de la vivantoj. Sela.

6 Kaj virtuloj vidos kaj ektimos,
Kaj pri li ili ridos, dirante:

7 Jen estas la viro, kiu ne en Dio vidis sian forton,
Sed fidis sian grandan riĉecon,
Sentis sin forta per sia malbonpovado.

8 Kaj mi, kiel verda olivarbo en la domo de Dio,
Fidas la bonecon de Dio ĉiam kaj eterne.

9 Mi dankos Vin eterne por tio, kion Vi faris,
Kaj mi esperos al Via nomo, ĉar Vi estas bona por Viaj
fideluloj.

53

Al la ĥorestro. Por maĥalato. Instruo de David.

La sensaĝulo diris en sia koro: Dio ne ekzistas.
Ili sentaŭgiĝis, kaj abomeniĝis en la malvirto;
Ekzistas neniu, kiu faras bonon.

2 Dio el la ĉielo ekrigardis la homidojn,
Por vidi, ĉu ekzistas prudentulo, kiu serĉas Dion.

3 Ĉiu devojiĝis, ĉiuj malvirtiĝis;
Ekzistas neniu, faranta bonon, ne ekzistas eĉ unu.

4 Ĉu ne prudentiĝos tiuj, kiuj faras malbonon,
Kiuj manĝas mian popolon, kiel oni manĝas panon,
Kaj kiuj ne vokas al Dio?

5 Tie ili forte ektimis, kie timindaĵo ne ekzistis;
Ĉar Dio disĵetis la ostojn de tiuj, kiuj vin sieĝas;
Vi hontigis ilin, ĉar Dio ilin forpuŝis.

6 Ho, ke venu el Cion savo al Izrael!
Kiam Dio revenigos Sian forkaptitan popolon,
Tiam triumfos Jakob kaj ĝojos Izrael.

54

Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Instruo de David, kiam venis la Zifanoj, kaj diris al Saul: Jen David kaŝiĝas ĉe ni.

Ho Dio, per Via nomo helpu min,
Kaj per Via forto donu al mi justecon.

2 Ho Dio, aŭskultu mian preĝon,
Atentu la vortojn de mia buŝo.

3 Ĉar fremduloj leviĝis kontraŭ mi,
Kaj fortuloj serĉas mian animon;
Ili ne havas Dion antaŭ si. Sela.

4 Jen Dio estas mia helpanto,
Mia Sinjoro estas subtenanto de mia animo.

5 Li returnos la malbonon al miaj malamikoj:
Laŭ Via vereco ekstermu ilin.

6 Kun volonteco mi faros al Vi oferdonon,
Mi gloros Vian nomon, ho Eternulo, ĉar ĝi estas bona;

7 Ĉar de ĉiuj suferoj Li savis min,
Kaj venĝon sur miaj malamikoj vidas mia okulo.

55

Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Instruo de David.

Aŭskultu, ho Dio, mian preĝon,
Kaj ne kaŝu Vin de mia petego.

2 Atentu min, kaj respondu al mi;
Mi ĝemas en mia malĝojo, kaj mi ploregas,

3 Pro la kriado de la malamiko,
Pro la premado de la malbonulo,
Ĉar ili preparas kontraŭ mi malicon
Kaj kolere min malamas.

4 Mia koro tremas en mi;
Kaj teruroj de morto min atakis;

5 Timo kaj tremo venis sur min,
Kaj konsternego min kovris.

6 Kaj mi diris: Ho, se mi havus flugilojn kiel kolombo!
Mi forflugus kaj mi ie ekloĝus;

7 Malproksimen mi foriĝus,
Mi ekloĝus en dezerto. Sela.

8 Mi rapidus al rifuĝejo
For de ventego kaj fulmotondro.

9 Pereigu, ho mia Sinjoro, disigu ilian langon;
Ĉar mi vidas rabadon kaj malpacon en la urbo.

10 Tage kaj nokte ili ĉirkaŭas ĝiajn murojn;
Kaj malbonfaroj estas interne de ĝi;

11 Pereigemo estas interne de ĝi,
Kaj trompo kaj falso ne forlasas ĝian straton.

12 Ne malamiko min ja insultas ― mi tion tolerus;
Ne mia malamanto tenas sin grande kontraŭ mi ― mi kaŝus min
de li;

13 Sed vi, kiu estas tia sama homo, kiel mi,
Mia amiko, mia kamarado,

14 Vi, kun kiu ni kune intime paroladis,
Iradis en la domon de Dio en la homamaso.

15 La morto ilin kaptu,
Ili iru vivaj en Ŝeolon;
Ĉar malbonagado estas en iliaj loĝejoj, en ilia mezo.

16 Mi vokas al Dio,
Kaj la Eternulo min savos.

17 Vespere kaj matene kaj tagmeze mi plendas kaj ĝemas;
Kaj Li aŭskultas mian voĉon.

18 Li liberigis pace mian animon de atako kontraŭ mi,
Kiam ili grandanombre estis kontraŭ mi.

19 Dio aŭskultos, kaj Li humiligos ilin,
La vivanto de eterne; Sela.
Ĉar ili ne ŝanĝiĝas
Kaj ili ne timas Dion.

20 Li metis sian manon sur siajn amikojn,
Li rompis sian interligon;

21 Pli glata ol butero estas lia buŝo,
Sed milito estas en lia koro;
Liaj vortoj estas pli delikataj ol oleo,
Sed ili estas nudigitaj glavoj.

22 Metu vian ŝarĝon sur la Eternulon,
Kaj Li vin subtenos;
Neniam Li lasos fali piulon.

23 Vi, ho Dio, malsuprenigos ilin en la foson de pereo;
La homoj de sango kaj falso ne atingos la duonon de siaj
tagoj;
Sed mi fidas Vin.

56

Al la ĥorestro. Por Jonatelem-reĥokim. Verko de David, kiam kaptis lin la Filiŝtoj en Gat.

Korfavoru min, ho Dio, ĉar homo volas min engluti,
Dum la tuta tago malamiko min premas.

2 Miaj malamikoj volas min engluti ĉiutage,
Ĉar multaj militas kontraŭ mi fiere.

3 En la tago, kiam mi timas,
Mi fidas Vin.

4 Dion, kies vorton mi gloras,
Tiun Dion mi fidas; mi ne timas:
Kion karno faros al mi?

5 Dum la tuta tago ili atakas miajn vortojn;
Ĉiuj iliaj pensoj pri mi estas por malbono.

6 Ili kolektiĝas, embuskas, observas miajn paŝojn,
Penante kapti mian animon.

7 Por ilia malbonago repagu al ili,
En kolero faligu la popolojn, ho Dio!

8 Mian vagadon Vi kalkulis;
Metu miajn larmojn en Vian felsakon,
Ili estas ja en Via libro.

9 Tiam miaj malamikoj returniĝos malantaŭen en la tago, kiam
mi vokos;
Tion mi scias, ke Dio estas kun mi.

10 Mi gloros vorton de Dio;
Mi gloros vorton de la Eternulo.

11 Dion mi fidas, mi ne timas:
Kion faros al mi homo?

12 Mi faris al Vi, ho Dio, promesojn,
Mi plenumos al Vi dankoferojn.

13 Ĉar Vi savis mian animon de la morto,
Kaj miajn piedojn de falpuŝiĝo,
Por ke mi iradu antaŭ Dio
En la lumo de la vivo.

57

Al la ĥorestro. Por Al-taŝĥet. Verko de David, kiam li forkuris de Saul en la kavernon.

Korfavoru min, ho Dio, korfavoru min;
Ĉar ĉe Vi rifuĝas mia animo,
Kaj sub la ombro de Viaj flugiloj mi min kaŝas,
Ĝis pasos la mizeroj.

2 Mi vokas al Dio Plejalta,
Al Dio, kiu decidas pri mi.

3 Li sendu el la ĉielo kaj helpu min,
Li, kiu hontigas miajn persekutanton; Sela.
Dio sendu Sian favoron kaj Sian veron.

4 Mia animo estas inter leonoj;
Mi kuŝas inter homidoj avidaj, kies dentoj estas ponardegoj
kaj sagoj,
Kaj kies lango estas akra glavo.

5 Altiĝu super la ĉielo, ho Dio;
Via gloro estu super la tuta tero.

6 Reton ili metis antaŭ miaj piedoj;
Ili premis mian animon;
Ili fosis antaŭ mi foson,
Sed ili mem falis en ĝin. Sela.

7 Fortika estas mia koro, ho Dio, fortika estas mia koro;
Mi kantos kaj gloros.

8 Vekiĝu, mia honoro, vekiĝu, psaltero kaj harpo;
Mi vekos la matenan ĉielruĝon.

9 Mi gloros Vin, ho mia Sinjoro, inter la popoloj;
Mi prikantos Vin inter la gentoj.

10 Ĉar granda ĝis la ĉielo estas Via boneco,
Kaj ĝis la nuboj estas Via vero.

11 Altiĝu super la ĉielo, ho Dio;
Via gloro estu super la tuta tero.

58

Al la ĥorestro. Por Al-taŝĥet. Verko de David.

Ĉu efektive vi parolas veron, vi potenculoj?
Ĉu vi juste juĝas, homidoj?

2 Kontraŭe, en la koro vi faras krimaĵojn,
Sur la tero vi pesas per manoj rabemaj.

3 De la momento de sia naskiĝo la malvirtuloj devojiĝis;
De el la ventro de sia patrino la mensogantoj ekeraris.

4 Ilia veneno estas simila al la veneno de serpento,
De surda aspido, kiu ŝtopas sian orelon,

5 Kiu ne aŭskultas la vortojn de sorĉistoj,
Kiel ajn lertaj en sia arto.

6 Ho Dio, frakasu iliajn dentojn en ilia buŝo;
Frakasu la makzelojn de la junaj leonoj, ho Eternulo!

7 Ili forverŝiĝu kiel akvo, kiu malaperas;
Kiam Li ĵetos Siajn sagojn, ili estu kiel buĉitaj.

8 Kiel limako konsumiĝanta ili malaperu,
Kiel abortaĵo virina, kiu ne vidis la sunon;

9 Antaŭ ol viaj kaldronoj eksentos la dornojn,
Ilin vivajn kaj freŝajn pereigu la ventego.

10 Ĝojos la virtulo, kiam li vidos venĝon;
Li lavos siajn piedojn en la sango de la malvirtulo.

11 Kaj la homoj diros: Ekzistas rekompenco por la virtulo,
Ekzistas Dio, juĝanto sur la tero.

59

Al la ĥorestro. Por Al-taŝĥet. Verko de David, kiam Saul sendis, ke oni gardu la domon, por lin mortigi.

Savu min de miaj malamikoj, mia Dio;
Defendu min kontraŭ tiuj, kiuj leviĝis kontraŭ mi.

2 Savu min de la krimuloj,
Kaj kontraŭ la sangaviduloj helpu min.

3 Ĉar jen ili embuskas kontraŭ mia animo,
Fortuloj kolektiĝas kontraŭ mi,
Ne por mia krimo kaj ne por mia peko, ho Eternulo.

4 Sen kulpo de mia flanko ili kunkuras kaj armiĝas;
Rapidu renkonte al mi, kaj rigardu.

5 Vi, ho Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael,
Vekiĝu, por punviziti ĉiujn popolojn;
Ne indulgu ĉiujn krimajn malbonfarantojn. Sela.

6 Ili revenas vespere, bojas kiel hundoj,
Kaj iras ĉirkaŭ la urbo.

7 Jen ili parolaĉas per siaj buŝoj;
Glavoj estas sur iliaj lipoj; ĉar kiu, ili diras, aŭdas?

8 Sed Vi, ho Eternulo, ridos pri ili;
Vi mokos ĉiujn popolojn.

9 Ho mia forto, al Vi mi min turnas;
Ĉar Dio estas mia rifuĝo.

10 Mia bona Dio rapidos al mi;
Dio vidigos al mi venĝon sur miaj malamikoj.

11 Ne mortigu ilin, por ke ne forgesu mia popolo;
Disbatu ilin per Via forto kaj faligu ilin,
Ho Sinjoro, nia ŝildo.

12 La parolo de iliaj lipoj estas peko de iliaj buŝoj;
Ili kaptiĝu per sia malhumileco,
Ĉar ili parolas nur pri ĵurrompo kaj mensogo.

13 Ekstermu ilin en kolerego, ekstermu, ke ili ne plu ekzistu;
Kaj ili eksciu, ke Dio regas ĉe Jakob,
Ĝis la limoj de la mondo. Sela.

14 Ili revenas vespere, bojas kiel hundoj,
Kaj iras ĉirkaŭ la urbo.

15 Ili vagas pro manĝo,
Kaj sen satiĝo pasigas la nokton.

16 Sed mi kantos Vian forton,
Kaj matene mi gloros Vian bonecon;
Ĉar Vi estis por mi defendo kaj rifuĝo
En la tago de mia malfeliĉo.

17 Ho mia forto, al Vi mi kantos;
Ĉar Dio estas mia defendo, la Dio de mia favoro.

60

Al la ĥorestro. Por ŝuŝan-eduto. Instrua verko de David, kiam li militis kun Sirio Mezopotamia kaj kun Sirio Coba, kaj kiam Joab, revenante, batis dek du mil Edomidojn en la Valo de Salo.

Ho Dio, Vi forlasis nin, Vi disbatis nin;
Vi koleris; rekonsolu nin.

2 Vi ekskuis la teron kaj fendis ĝin;
Resanigu ĝiajn vundojn, ĉar ĝi ŝanceliĝas.

3 Vi sentigis al Via popolo pezan sorton;
Vi trinkigis al ni vinon senkonsciigan.

4 Sed Vi donis standardon al tiuj, kiuj Vin timas,
Por ke ili ĝin levu pro la vero. Sela.

5 Por ke liberiĝu Viaj amatoj,
Helpu per Via dekstra mano, kaj aŭskultu min.

6 Dio diris en Sia sanktejo: Mi triumfos;
Mi dividos Ŝeĥemon, kaj la valon Sukot Mi mezuros.

7 Al Mi apartenas Gilead, al Mi apartenas Manase;
Efraim estas la forto de Mia kapo,
Jehuda estas Mia sceptro.

8 Moab estas Mia lavopelvo;
Sur Edomon Mi ĵetos Mian ŝuon;
Super Filiŝtujo Mi triumfe krios.

9 Kiu enkondukos min en fortikigitan urbon?
Kiu alkondukos min ĝis Edom?

10 Ĉu ne Vi, ho Dio, forlasis nin?
Vi ne eliras, ho Dio, kun niaj militistaroj.

11 Donu al ni helpon kontraŭ la malamiko;
Vanta estas helpo de homo.

12 Kun Dio ni faros heroaĵojn;
Kaj Li dispremos niajn malamikojn.

61

Al la ĥorestro. Por korda instrumento. De David.

Aŭskultu, ho Dio, mian krion;
Atentu mian preĝon.

2 De la fino de la tero mi vokas al Vi en la malĝojo de mia
koro:
Sur rokon tro altan por mi suprenkonduku min.

3 Ĉar Vi estis mia rifuĝejo,
Fortika turo kontraŭ malamiko.

4 Lasu min loĝi eterne en Via tendo,
Havi rifuĝon sub la kovro de Viaj flugiloj. Sela.

5 Ĉar Vi, ho Dio, aŭdis miajn promesojn;
Vi donis al mi la heredon de tiuj, kiuj timas Vian nomon.

6 Aldonu tagojn al la tagoj de la reĝo,
Ke liaj jaroj daŭru multajn generaciojn.

7 Li restu eterne antaŭ Dio;
Boneco kaj vero laŭ Via volo lin gardu.

8 Tiel mi prikantos Vian nomon eterne,
Plenumante miajn promesojn ĉiutage.

62

Al la ĥorestro. Por Jedutun. Psalmo de David.

Nur al Dio esperas mia animo;
De Li venas mia savo.

2 Nur Li estas mia fortikaĵo kaj mia savo, mia rifuĝejo;
Mi ne tute renversiĝos.

3 Ĝis kiam vi insidos kontraŭ viro kaj ĉiuj vi penos faligi
lin,
Kiel kliniĝintan muron, kiel barilon kadukan?

4 Ili meditas nur pri tio, ke ili deĵetu lin de lia altaĵo;
Plaĉas al ili malvero;
Per la buŝo ili benas, kaj interne ili malbenas. Sela.

5 Nur Dion fidu, mia animo;
Ĉar Li estas mia espero.

6 Nur Li estas mia fortikaĵo kaj mia savo, mia rifuĝejo;
Mi ne renversiĝos.

7 En Dio estas mia savo kaj mia honoro;
Mia forta roko, mia ŝirmo estas en Dio.

8 Fidu Lin en ĉiu tempo, ho popolo;
Elverŝu antaŭ Li vian koron:
Dio estas nia defendo. Sela.

9 Nur vantaĵo estas la malaltranguloj, malveraĵo estas la
altranguloj;
Metitaj sur pesilon, ili ĉiuj estas malpli ol vantaĵo.

10 Ne fidu perfortaĵon, kaj rabitaĵon ne fidu vane;
Kiam kreskos riĉeco, ne atentu ĝin per via koro.

11 Unu vorton diris Dio,
Dufoje mi ĝin aŭdis,
Ke la forto estas ĉe Dio.

12 Kaj Vi, ho mia Sinjoro, havas favorkorecon;
Ĉar Vi redonas al homo laŭ liaj faroj.

63

Psalmo de David, kiam li estis en la dezerto de Judujo.

Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore serĉas;
Soifas pri Vi mia animo, sopiras pri Vi mia karno,
En lando seka, sensuka, kaj senakva.

2 Mi volus vidi Vin en Via sanktejo,
Vidi Vian forton kaj gloron.

3 Ĉar Via favoro estas pli bona ol vivo;
Miaj lipoj Vin gloras.

4 Tiel mi Vin gloradus en la daŭro de mia vivo,
Levadus miajn manojn pro Via nomo.

5 Kvazaŭ de graso kaj oleo satiĝus mia animo,
Kaj per vortoj de kanto Vin gloradus mia buŝo.

6 Kiam mi rememoras Vin sur mia lito,
En ĉiuj partoj de la nokto mi meditas pri Vi.

7 Ĉar Vi estis por mi helpo,
Kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi ĝojas.

8 Mia animo algluiĝis al Vi;
Min subtenas Via dekstra mano.

9 Kaj tiuj, kiuj penas pereigi mian animon,
Iros en la profundon subteran.

10 Ili estos mortigitaj per glavo,
Fariĝos akiro de vulpoj.

11 Kaj la reĝo ĝojos per Dio;
Triumfos ĉiu, kiu ĵuras al Li;
Ĉar ŝtopiĝos la buŝo de tiuj, kiuj parolas malveron.

64

Al la ĥorestro. Psalmo de David.

Aŭdu, ho Dio, mian krion en mia malĝojo;
De la teruro pri malamiko gardu mian vivon.

2 Ŝirmu min kontraŭ la konspiro de maliculoj,
Kontraŭ la amaso de krimuloj,

3 Kiuj akrigis sian langon kiel glavon,
Direktis vortojn maldolĉajn, kvazaŭ siajn sagojn,

4 Por pafi kaŝe kontraŭ senkulpulon;
Subite ili pafas kontraŭ lin kaj ne timas.

5 Ili fortikigas sin en malbona intenco,
Ili konsiliĝas, por meti sekrete retojn;
Ili diras: Kiu ilin vidos?

6 Ili elpensas krimojn, kaŝas ilin tre zorge interne en si,
En la profundeco de la koro.

7 Sed Dio pafos kontraŭ ilin;
Per sago subita ili estos frapitaj.

8 Kaj ili falos per sia propra lango;
Ĉiuj, kiuj ilin vidos, balancos la kapon.

9 Kaj ektimos ĉiuj homoj,
Kaj ili rakontos la agon de Dio
Kaj komprenos Liajn farojn.

10 La virtulo ĝojos per la Eternulo, kaj fidos Lin;
Kaj triumfos ĉiuj, kiuj havas pian koron.

65

Al la ĥorestro. Psalmo de David. Kanto.

Vin oni fidas kaj gloras, ho Dio, en Cion;
Kaj al Vi oni plenumas promesojn.

2 Al Vi, kiu aŭskultas preĝon,
Venas ĉiu karno.

3 Krimaĵoj min premas;
Niajn pekojn Vi pardonos.

4 Feliĉa estas tiu, kiun Vi elektas kaj alproksimigas al Vi,
Ke li loĝu en Viaj kortoj.
Ni satiĝu per la bonaĵoj de Via domo,
De Via sankta templo.

5 Per timindaĵoj Vi respondas al ni en justeco,
Ho Dio de nia savo,
Espero de ĉiuj finoj de la tero kaj de malproksimaj maroj,

6 Vi, kiu fortigas montojn per Sia forto,
Kiu estas zonita per potenco,

7 Kiu kvietigas la bruadon de maroj, la bruadon de iliaj
ondoj,
Kaj la tumulton de popoloj.

8 Kaj ektimos pro Viaj mirakloj la loĝantoj de la limoj;
La lokojn de la sunleviĝo kaj sunsubiro Vi ĝojigas.

9 Vi memoras pri la tero,
Kaj Vi donas al ĝi akvon, kaj Vi forte ĝin riĉigas;
La torento de Dio estas plena de akvo;
Vi pretigas ĝian panon, ĉar tiel Vi ĝin aranĝis.

10 Vi donas trinkon al ĝiaj sulkoj,
Vi ebenigas ĝiajn bulojn;
Per pluvego Vi ĝin moligas,
Vi benas ĝiajn kreskaĵojn.

11 Vi kronas la jaron per Via bono;
Kaj la signoj de Viaj piedoj gutas per graso.

12 La stepoj de dezerto grasiĝas,
Kaj la montetoj zoniĝas per ĝojo.

13 La herbejoj kovriĝas per brutaroj,
Kaj la kampoj vestiĝas per greno;
Ili ĝojas kaj kantas.

66

Al la ĥorestro. Kanto-psalmo.

Ĝoje kriu al Dio tuta la tero.

2 Muziku la gloron de Lia nomo,
Faru honoron al Lia gloro.

3 Diru al Dio: Kiel timindaj estas Viaj faroj!
Pro Via granda forto kaŝiĝas antaŭ Vi Viaj malamikoj.

4 La tuta tero kliniĝas antaŭ Vi kaj kantas al Vi,
Kantas Vian nomon. Sela.

5 Venu, kaj rigardu la farojn de Dio,
Kiu estas timinda pro Siaj faroj inter la homidoj.

6 Li faris el maro sekan teron;
Riveron oni transpaŝis piede;
Tie ni ĝojis pro Li.

7 Li regas per Sia potenco eterne;
Liaj okuloj rigardas la popolojn;
La ribelantoj ne leviĝu. Sela.

8 Laŭdu, ho popoloj, nian Dion,
Kaj laŭte aŭdigu Lian gloron.

9 Li donis vivon al nia animo,
Kaj ne lasis falŝanceliĝi nian piedon.

10 Ĉar Vi esploris nin, ho Dio;
Vi refandis nin, kiel oni refandas arĝenton.

11 Vi enirigis nin en kaptilon,
Vi metis ŝarĝon sur niajn lumbojn;

12 Vi rajdigis homojn sur niaj kapoj;
Ni trapasis fajron kaj akvon,
Sed Vi elirigis nin en bonstaton.

13 Mi eniros en Vian domon kun bruloferoj;
Mi plenumos al Vi miajn promesojn,

14 Kiujn eligis miaj lipoj kaj elparolis mia buŝo,
Kiam mi estis en premo.

15 Grasajn bruloferojn mi alportos al Vi kun fumo de virŝafoj;
Mi oferos bovidojn kaj kaprojn. Sela.

16 Venu, aŭskultu, ĉiuj, kiuj timas Dion;
Kaj mi rakontos, kion Li faris por mia animo.

17 Al Li mi vokis per mia buŝo,
Kaj Lia glorado estis sub mia lango.

18 Se mi vidus maljustaĵon en mia koro,
Mia Sinjoro min ne aŭskultus;

19 Sed Dio aŭskultis,
Li atentis la voĉon de mia preĝo.

20 Glorata estu Dio,
Kiu ne forpuŝis mian preĝon kaj ne rifuzis al mi Sian
bonecon.

67

Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo-kanto.

Dio nin korfavoru kaj benu;
Li aperigu al ni Sian luman vizaĝon. Sela.

2 Oni ekkonu sur la tero Vian vojon,
En ĉiuj popoloj Vian savon.

3 Danku Vin popoloj, ho Dio,
Danku Vin ĉiuj popoloj.

4 Ĝoju kaj kantu gentoj,
Ĉar Vi juĝas popolojn juste,
Kaj gentojn sur la tero Vi regas. Sela.

5 Danku Vin popoloj, ho Dio,
Danku Vin ĉiuj popoloj.

6 La tero donis sian frukton;
Benos nin Dio, nia Dio.

7 Benos nin Dio;
Kaj respektu Lin ĉiuj limoj de la tero.

68

Al la ĥorestro. De David. Psalmo-kanto.

Leviĝu Dio, disĵetiĝu Liaj malamikoj,
Kaj forkuru Liaj malamantoj for de Li.

2 Kiel dispeliĝas fumo, tiel Vi ilin dispelu;
Kiel vakso fandiĝas de fajro, tiel pereu la malvirtuloj
antaŭ Dio.

3 Sed la virtuloj ĝojos, gajos antaŭ Dio,
Kaj triumfos ĝojege.

4 Kantu al Dio, muziku al Lia nomo,
Gloru la veturantan sur la nuboj;
Lia nomo estas JAH; ĝoju antaŭ Li.

5 Patro de la orfoj kaj juĝanto de la vidvinoj
Estas Dio en Sia sankta loĝejo.

6 Dio donas domon al soluloj,
Elirigas malliberulojn en liberecon;
Nur la ribeluloj restas en dezerto.

7 Ho Dio, kiam Vi iris antaŭ Via popolo,
Kiam Vi paŝis en la dezerto, Sela.

8 La tero tremis kaj la ĉielo fandiĝis de la vizaĝo de Dio,
Tiu Sinaj tremis de la vizaĝo de Dio, Dio de Izrael.

9 Bonfaran pluvon Vi verŝis, ho Dio, sur Vian heredon,
Kaj kiam ĝi perdis la fortojn, Vi ĝin vigligis.

10 Via gento ekloĝis tie;
Vi pretigis per Via boneco ĉion por la malriĉulo, ho Dio.

11 Mia Sinjoro elparolas vorton;
Kaj grandega estas la nombro de la anoncantinoj.

12 Reĝoj de armeoj forkuras, forkuras;
Kaj la hejmesidantino dividas akiron.

13 Kiam vi kuŝas inter brutejoj,
La flugiloj de kolombo estas kovritaj de arĝento,
Kaj ĝiaj plumoj de brilanta oro.

14 Kiam la Plejpotenculo dismetis reĝojn sur la tero,
Ĝi brilis kiel neĝo sur Calmon.

15 Monto de Dio estas la monto Baŝana,
Monto multepinta estas la monto Baŝana.

16 Kial vi, montoj multepintaj, envie rigardas la monton,
Kiun Dio elektis, por sidi sur ĝi,
Kaj sur kiu la Eternulo loĝos eterne?

17 Da veturiloj de Dio ekzistas multaj miloj da miloj;
Inter ili estas mia Sinjoro sur la sankta Sinaj.

18 Vi supreniris alten, alkondukis kaptitojn,
Prenis donacojn de homoj,
Kaj eĉ ribeluloj povas loĝi ĉe la Eternulo, la Dio.

19 Glorata estu mia Sinjoro, ĉiutage Li zorgas pri ni;
Dio estas nia savo. Sela.

20 Dio estas por ni Dio de savo,
Kaj la Eternulo, mia Sinjoro, savas de la morto.

21 Jes, Dio frakasas la kapon de Siaj malamikoj,
La multeharan kranion de tiuj, kiuj obstinas en siaj pekoj.

22 Mia Sinjoro diris: El Baŝan Mi alkondukos,
Mi alkondukos el la profundeco de la maro;

23 Por ke vi trempu vian piedon en sango,
Kaj la lango de viaj hundoj ĝuu de viaj malamikoj.

24 Oni vidis Vian iron, ho Dio,
La iron de mia Dio, mia Reĝo, en la sanktejo.

25 Antaŭe iris kantistoj, poste kordinstrumentistoj,
En la mezo de knabinoj tamburinistinoj.

26 En la kunvenoj gloru Dion, mian Sinjoron,
Vi, devenantoj de Izrael.

27 Tie estas Benjamen, la plej juna, ilia reganto;
La princoj de Jehuda kaj iliaj amasoj;
La princoj de Zebulun kaj de Naftali.

28 Via Dio destinis vian forton.
Fortikigu, ho Dio, tion, kion Vi faris por ni.

29 Pro Via templo en Jerusalem
La reĝoj alportos al Vi donacojn.

30 Kvietigu la beston en la kanoj,
La aron da bovoj kun la bovidoj,
Popoloj, kiuj humiliĝas pro pecoj da arĝento.
Li dispelas la popolojn, kiuj deziras batalojn.

31 Venos eminentuloj el Egiptujo;
Etiopujo rapidos, por etendi siajn manojn al Dio.

32 Regnoj de la tero, kantu al Dio,
Muziku al mia Sinjoro, Sela.

33 Kiu regas en la ĉielo de la eternaj ĉieloj.
Jen Li tondras per Sia voĉo, forta voĉo.

34 Gloru la forton de Dio!
Super Izrael estas Lia majesto,
Kaj Lia potenco estas en la nuboj.

35 Timinda Vi estas, ho Dio, en Via sanktejo.
Li estas la Dio de Izrael,
Li donas forton kaj potencon al la popolo.
Glorata estu Dio.

69

Al la ĥorestro. Por ŝoŝanoj. De David.

Savu min, ho Dio;
Ĉar la akvoj venis ĝis mia animo.

2 Mi profundiĝis en profundan marĉon, kaj mi ne havas, sur kio
stari;
Mi enfalis en la profundon de la akvo, kaj la fluo min
forportas.

3 Mi senfortiĝis de mia kriado, sekiĝis mia gorĝo;
Laciĝis miaj okuloj de la atendado de mia Dio.

4 Pli multaj ol la haroj de mia kapo estas miaj senkaŭzaj
malamantoj;
Fortiĝis miaj premantoj, miaj maljustaj malamikoj;
Kion mi ne rabis, tion mi devas fordoni.

5 Ho Dio, Vi scias mian malsaĝecon;
Kaj miaj kulpoj ne estas kaŝitaj por Vi.

6 Ne hontiĝu per mi tiuj, kiuj esperas al Vi, ho mia Sinjoro,
Eternulo Cebaot!
Ne hontiĝu per mi tiuj, kiuj Vin serĉas, ho Dio de Izrael!

7 Ĉar pro Vi mi portas malhonoron,
Honto kovras mian vizaĝon.

8 Mi fariĝis fremda por miaj fratoj,
Nekonato por la filoj de mia patrino.

9 Ĉar fervoro pri Via domo min konsumis,
Kaj la insultoj de Viaj insultantoj falis sur min.

10 Kaj mi ploras, mia animo estas en fasto,
Kaj pri tio oni min hontigas.

11 Kiel veston mi metis sur min sakon,
Kaj mi fariĝis moka ekzemplo por ili.

12 Parolas pri mi la sidantoj ĉe la pordego,
Kaj la drinkantoj kantas pri mi.

13 Kaj mi preĝas al Vi, ho Eternulo, en favora tempo;
Ho Dio, pro Via granda boneco respondu al mi per Via vera
helpo.

14 Eligu min el la ŝlimo, ke mi ne dronu;
Mi estu savita kontraŭ miaj malamantoj kaj el profunda akvo.

15 Ne fortiru min fluo de la akvo,
Ne englutu min profundo,
Kaj abismo ne fermu super mi sian buŝon.

16 Aŭskultu min, ho Eternulo, ĉar bona estas Via favorkoreco;
Laŭ Via kompatemeco turnu Vin al mi.

17 Kaj ne kaŝu antaŭ Via sklavo Vian vizaĝon, ĉar mi suferas;
Rapidu, aŭskultu min.

18 Alproksimiĝu al mia animo, savu ĝin;
Spite miajn malamikojn liberigu min.

19 Vi scias mian malhonoron kaj mian honton kaj mian mokatecon;
Antaŭ Vi estas ĉiuj miaj premantoj.

20 Honto rompis mian koron, kaj mi senfortiĝis;
Mi atendis kompatantojn, sed ili forestis;
Konsolantojn, sed mi ne trovis.

21 Kaj ili donis al mi por manĝo galon,
Kaj en mia soifo ili trinkigis al mi vinagron.

22 Ilia tablo antaŭ ili fariĝu reto,
Kaj ilia prospero fariĝu kaptilo.

23 Mallumiĝu iliaj okuloj, ke ili ne vidu;
Kaj iliajn lumbojn malfortigu por ĉiam.

24 Verŝu sur ilin Vian furiozon,
Kaj la flamo de Via kolero ilin ataku.

25 Ilia loĝejo dezertiĝu,
En iliaj tendoj ne ekzistu loĝanto.

26 Ĉar tiun, kiun Vi frapis, ili persekutas,
Kaj la suferojn de Viaj batitoj ili rakontas.

27 Aldonu kulpon al ilia kulpo,
Ke ili ne atingu Vian bonecon.

28 Ili estu elstrekitaj el la libro de vivantoj,
Kaj ili ne estu skribitaj kune kun virtuloj.

29 Sed mi estas malriĉa kaj suferanta;
Via helpo min defendu, ho Dio.

30 Mi gloros la nomon de Dio per kanto,
Kaj mi rakontos en danko Lian grandecon.

31 Kaj ĝi estos pli agrabla al la Eternulo,
Ol bovo aŭ bovido kun kornoj kaj fendohavaj hufoj.

32 Vidos humiluloj kaj ĝojos!
Ho serĉantoj de Dio, via koro reviviĝu.

33 Ĉar la Eternulo aŭskultas humilulojn,
Kaj Siajn malliberulojn Li ne malŝatas.

34 Gloru Lin la ĉielo kaj la tero,
La maroj, kaj ĉio, kio en ili moviĝas.

35 Ĉar Dio helpos Cionon kaj konstruos la urbojn de Judujo,
Ke oni tie loĝos kaj ilin heredos.

36 Kaj la idaro de Liaj sklavoj ĝin heredos,
Kaj la amantoj de Lia nomo loĝos en ĝi.

70

Al la ĥorestro. De David. Pro memoro.

Volu, ho Dio, savi min;
Ho Eternulo, rapidu helpi min.

2 Hontiĝu kaj konfuziĝu tiuj, kiuj serĉas mian animon;
Retiriĝu kaj estu mokataj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.

3 Kun honto iru returne tiuj,
Kiuj diras al mi: Ha, ha!

4 Gaju kaj ĝoju pro Vi ĉiuj Viaj serĉantoj;
Kaj la amantoj de Via savo diru ĉiam:
Granda estas Dio.

5 Kaj mi estas mizera kaj malriĉa;
Ho Dio, rapidu al mi.
Vi estas mia helpo kaj mia savanto;
Ho Eternulo, ne malrapidu.

71

Vin, ho Eternulo, mi fidas:
Mi neniam estu hontigita.

2 Per Via justeco savu min kaj liberigu min;
Klinu al mi Vian orelon, kaj helpu min.

3 Estu por mi fortika roko, kien mi povus ĉiam veni,
Kiun Vi destinis por mia savo;
Ĉar Vi estas mia roko kaj mia fortikaĵo.

4 Ho mia Dio, liberigu min el la mano de malbonulo,
El la mano de krimulo kaj premanto.

5 Ĉar Vi estas mia espero, ho mia Sinjoro;
La Eternulo estas mia fido de post mia juneco.

6 Vin mi fidis de la embrieco,
De la ventro de mia patrino Vi estas mia protektanto;
Vin mi ĉiam gloros.

7 Mirindaĵo mi estis por multaj;
Kaj Vi estas mia forta rifuĝejo.

8 Mia buŝo estas plena de glorado por Vi,
Ĉiutage de Via majesto.

9 Ne forpuŝu min en la tempo de maljuneco;
Kiam konsumiĝos miaj fortoj, tiam ne forlasu min.

10 Ĉar miaj malamikoj parolas pri mi,
Kaj tiuj, kiuj insidas kontraŭ mia animo, konsiliĝas inter
si,

11 Dirante: Dio lin forlasis;
Persekutu kaj kaptu lin, ĉar neniu lin savos.

12 Ho Dio, ne malproksimiĝu de mi;
Ho mia Dio, rapidu, por helpi min.

13 Estu hontigitaj kaj malaperu la persekutantoj de mia animo;
De honto kaj malhonoro estu kovritaj tiuj, kiuj deziras al
mi malbonon.

14 Kaj mi ĉiam fidos
Kaj ĉiam pligrandigos Vian gloron.

15 Mia buŝo rakontos Vian justecon,
Ĉiutage Vian helpon,
Ĉar mi ne povus ĉion elkalkuli.

16 Mi gloros la fortojn de mia Sinjoro, la Eternulo;
Mi rakontos nur Vian justecon.

17 Ho Dio, Vi instruis min detempe de mia juneco;
Kaj ĝis nun mi predikas pri Viaj mirakloj.

18 Ankaŭ ĝis la maljuneco kaj grizeco ne forlasu min, ho Dio,
Ĝis mi rakontos pri Via brako al la estonta generacio,
Pri Via forto al ĉiuj venontoj.

19 Via justeco, ho Dio, estas tre alta;
En la grandaj faroj, kiujn Vi plenumis,
Ho Dio, kiu Vin egalas?

20 Vi vidigis al mi grandajn kaj kruelajn suferojn,
Sed Vi denove min vivigis,
Kaj el la abismoj de la tero Vi denove min eligis.

21 Vi pliigas mian grandecon
Kaj denove min konsolas.

22 Kaj mi gloros Vin per psaltero por Via fideleco, ho mia Dio;
Mi kantos al Vi per harpo,
Ho Sanktulo de Izrael!

23 Ĝojas miaj lipoj, kiam mi kantas al Vi;
Kaj mia animo, kiun Vi savis.

24 Kaj mia lango ĉiutage rakontas Vian justecon;
Ĉar hontigitaj kaj malhonoritaj estas tiuj, kiuj deziras al
mi malbonon.

72

Pri Salomono.

Ho Dio, Vian juĝon donu al la reĝo
Kaj Vian justecon al la reĝido.

2 Li juĝu Vian popolon kun vero
Kaj Viajn prematojn kun justeco.

3 La montoj alportu al la popolo pacon,
Ankaŭ la montetoj, per justeco.

4 Li juĝu la prematojn en la popolo,
Li savu la filojn de senhavulo,
Kaj li dispremu la premanton.

5 Oni timu Vin tiel longe, kiel ekzistos la suno kaj la luno,
De generacioj al generacioj.

6 Li malleviĝu, kiel pluvo sur falĉitan herbejon;
Kiel gutoj, kiuj malsekigas la teron.

7 En liaj tagoj floru virtulo kaj granda paco,
Ĝis ne plu ekzistos la luno.

8 Li regu de maro ĝis maro
Kaj de la Rivero ĝis la finoj de la tero.

9 Kliniĝu antaŭ li la dezertanoj,
Kaj liaj malamikoj leku polvon.

10 La reĝoj de Tarŝiŝ kaj de la insuloj alportu donacojn;
La reĝoj de Ŝeba kaj Seba venigu donojn.

11 Kliniĝu antaŭ li ĉiuj reĝoj;
Ĉiuj popoloj lin servu.

12 Ĉar li savos ploregantan malriĉulon
Kaj senhelpan mizerulon.

13 Li estos favorkora por malriĉulo kaj senhavulo,
Kaj li savos la animojn de mizeruloj.

14 De malico kaj krimo li savos iliajn animojn;
Kaj kara estos ilia sango en liaj okuloj.

15 Kaj li vivu, kaj oni donu al li el la oro de Ŝeba;
Kaj oni ĉiam preĝu por li, kaj ĉiutage oni lin benu.

16 Estu multe da greno en la lando;
Sur la supro de la montoj ĝiaj spikoj ondiĝu kiel Lebanon;
Kaj en la urboj ĉio floru, kiel herbo sur la tero.

17 Lia nomo estu eterna;
Tiel longe, kiel ekzistas la suno, kresku lia nomo;
Ĉiuj popoloj sin benu per li kaj gloru lin.

18 Glorata estu Dio la Eternulo, Dio de Izrael,
Kiu sola faras miraklojn.

19 Kaj laŭdata estu Lia glora nomo eterne;
Kaj Lia gloro plenigu la tutan teron.
Amen, kaj amen!

20 Finiĝis la preĝoj de David, filo de Jiŝaj.

LIBRO TRIA

73

Psalmo de Asaf.

Jes, bona estas Dio por Izrael,
Por tiuj, kiuj havas puran koron.

2 Sed mi ― apenaŭ ne falŝanceliĝis miaj piedoj,
Preskaŭ elglitis miaj paŝoj.

3 Ĉar mi ĉagreniĝis pro la fanfaronuloj,
Vidante la bonstaton de la malvirtuloj.

4 Ĉar ili ne havas suferojn de morto,
Kaj iliaj fortoj estas fortikaj.

5 Ili ne partoprenas en la zorgoj de homoj,
Kaj ili ne suferas kun aliaj homoj.

6 Tial ilian kolon ĉirkaŭvolvis fiereco,
Kaj perforteco ilin vestas kiel ornamo.

7 Pro graso elmetiĝis iliaj okuloj,
Superbordiĝis en ilia koro la intencoj.

8 Ili mokas, ili parolas malbonintence pri premado;
Ili parolas de alte.

9 Kontraŭ la ĉielon ili levas sian buŝon,
Kaj ilia lango promenas sur la tero.

10 Tial tien ankaŭ iras Lia popolo,
Kaj ili akvon ĉerpas abunde.

11 Kaj ili diras: Kiel Dio scias?
Kaj ĉu la Plejaltulo komprenas?

12 Jen tiuj estas malvirtuloj,
Kaj ili estas feliĉuloj de la mondo kaj atingis riĉecon!

13 Nur vane mi purigis mian koron
Kaj lavis per senkulpeco miajn manojn,

14 Kaj mi turmentiĝas ĉiutage
Kaj mi suferas punon ĉiumatene!

15 Se mi intencus paroli kiel ili,
Tiam mi fariĝus perfida al la generacio de Viaj filoj.

16 Mi meditis, por kompreni ĉi tion;
Sed ĝi estis malfacila en miaj okuloj,

17 Ĝis mi venis en la sanktejon de Dio
Kaj ekkomprenis la finon de tio.

18 Vi starigas ilin sur glitiga loko;
Kaj Vi ĵetas ilin en pereon.

19 Kiel momente ili ruiniĝis!
Pereis, malaperis de subita teruro!

20 Simile al sonĝo post la vekiĝo,
Vi, ho mia Sinjoro, en kolero tute sensignifigas ilian
bildon.

21 Kiam bolis mia koro
Kaj turmentiĝis mia internaĵo,

22 Tiam mi estis senklerulo kaj mi ne komprenis;
Mi estis kiel bruto antaŭ Vi.

23 Sed mi ĉiam estas apud Vi;
Vi tenas min je la dekstra mano.

24 Per Via konsilo Vi min kondukas,
Kaj poste Vi akceptas min kun honoro.

25 Kiu estas por mi en la ĉielo?
Kaj krom Vi mi nenion volas sur la tero.

26 Konsumiĝas mia karno kaj mia koro;
Sed la fortikaĵo de mia koro kaj mia parto estas Dio por
eterne.

27 Jen tiuj, kiuj malproksimiĝas de Vi, pereas;
Vi ekstermas ĉiun, kiu perfidiĝis al Vi.

28 Sed al mi estas bone, ke mi estas proksima al Dio;
Sur mian Sinjoron, sur la Eternulon, mi metis mian fidon,
Por rakonti ĉiujn Viajn farojn.

74

Instruo de Asaf.

Kial, ho Dio, Vi forpuŝis nin por ĉiam?
Kial fumas Via kolero kontraŭ la ŝafoj de Via paŝtejo?

2 Rememoru Vian komunumon, kiun Vi aĉetis en la tempo antikva,
La genton de Via heredo, kiun Vi liberigis,
Ĉi tiun monton Cion, sur kiu Vi loĝiĝis.

3 Direktu Viajn paŝojn al la eternaj ruinoj,
Al ĉio, kion detruis malamiko en la sanktejo.

4 Krias Viaj malamikoj en Via domo,
Metis tie siajn signojn.

5 Oni vidas, kiel ili levas la hakilojn
Kontraŭ la lignajn plektaĵojn.

6 Kaj nun ĉiujn ĝiajn skulptaĵojn
Ili dishakas per hakilo kaj marteloj.

7 Ili bruligis per fajro Vian sanktejon,
Malhonore alterigis la loĝejon de Via nomo.

8 Ili diris en sia koro: Ni ruinigos ilin tute;
Ili forbruligis ĉiujn domojn de Dio en la lando.

9 Niajn signojn ni ne vidis;
Jam ne ekzistas profeto,
Kaj neniu ĉe ni scias, kiel longe tio daŭros.

10 Kiel longe, ho Dio, mokos la premanto?
Ĉu eterne la malamiko insultos Vian nomon?

11 Kial Vi retenas Vian brakon kaj Vian dekstran manon?
Ekstermu ilin el Via basko.

12 Dio estas ja mia Reĝo de antikve,
Li faras savon sur la tero.

13 Vi disŝiris per Via forto la maron,
Vi rompis la kapojn de balenoj en la akvo;

14 Vi disbatis la kapojn de la levjatano,
Vi donis ĝin por manĝo al la bestoj de la dezerto;

15 Vi elfendis fonton kaj torenton,
Vi elsekigis potencajn riverojn.

16 Al Vi apartenas la tago, kaj al Vi apartenas la nokto;
Vi aranĝis lumon kaj sunon;

17 Vi difinis ĉiujn limojn de la tero;
La someron kaj la vintron Vi aranĝis.

18 Rememoru tion, ke malamiko insultas la Eternulon
Kaj popolo malsaĝa malhonoras Vian nomon.

19 Ne fordonu al sovaĝa besto la animon de Via turto;
La anaron de Viaj mizeruloj ne forgesu por ĉiam.

20 Rememoru la interligon,
Ĉar ĉiuj mallumaj lokoj de la tero estas plenaj de rabejoj.

21 La suferanto ne reiru hontigita;
Malriĉulo kaj mizerulo gloru Vian nomon.

22 Leviĝu, ho Dio, defendu Vian aferon;
Rememoru la malhonoron, kiun malsaĝulo faras al Vi ĉiutage.

23 Ne forgesu la krion de Viaj malamikoj;
La bruo de tiuj, kiuj leviĝis kontraŭ Vi, konstante kreskas.

75

Al la ĥorestro. Por Al-taŝĥet. Psalmo de Asaf. Kanto.

Ni gloras Vin, ho Dio, ni gloras Vin;
Proksima estas Via nomo;
Oni rakontas Viajn miraklojn.

2 Kiam Mi elektos tempon,
Mi faros justan juĝon.

3 Tremas la tero kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj;
Mi fortikigis ĝiajn kolonojn. Sela.

4 Mi diras al la fanfaronuloj: Ne fanfaronu;
Kaj al la malvirtuloj: Ne levu kornon;

5 Ne levu supren vian kornon,
Ne parolu kun nefleksebla kolo;

6 Ĉar ne de oriento kaj ne de okcidento
Kaj ne de la dezerto venas alteco.

7 Nur Dio estas juĝanto;
Unu homon Li malaltigas, kaj alian Li altigas.

8 Ĉar la pokalo estas en la mano de la Eternulo,
Kaj la vino ŝaŭmas, plena de aromaĵo, kaj Li verŝas el ĝi;
Sed nur ĝian feĉon elsuĉos kaj trinkos ĉiuj malvirtuloj de
la tero.

9 Kaj mi eterne predikos,
Mi kantos al la Dio de Jakob.

10 Kaj ĉiujn kornojn de la malvirtuloj mi rompos;
Altiĝos la kornoj de virtulo.

76

Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo de Asaf. Kanto.

Dio estas konata en Judujo;
Granda estas Lia nomo en Izrael.

2 En Salem estas Lia tendo,
Kaj Lia loĝejo sur Cion.

3 Tie Li rompis la sagojn de pafarko,
Ŝildon, glavon, kaj militon. Sela.

4 Vi estas majesta kaj potenca sur la sovaĝbestaj montoj.

5 Senarmiĝis la fortkoruloj, endormiĝis;
Kaj ĉiuj militistoj restis kvazaŭ sen manoj.

6 De Via minaco, ho Dio de Jakob,
Paraliziĝis rajdisto kaj ĉevalo.

7 Vi, Vi estas timinda;
Kaj kiu restos staranta antaŭ Vi, kiam ekflamas Via kolero?

8 El la ĉielo Vi aŭdigis juĝon;
La tero ektimis kaj eksilentis,

9 Kiam Dio leviĝis, por juĝi,
Por savi ĉiujn humilulojn sur la tero. Sela.

10 Ĉar la kolero de homo fariĝas Via gloro,
Kiam Vi zonas Vin per la resto de Via kolero.

11 Faru kaj plenumu promesojn al la Eternulo, via Dio;
Vi ĉiuj, kiuj Lin ĉirkaŭas, alportu donacojn al la
Timindulo.

12 Li humiligis la spiriton de potenculoj;
Li estas timinda por la reĝoj de la tero.

77

Al la ĥorestro. Por Jedutun. Psalmo de Asaf.

Mia voĉo iras al Dio, kaj mi krias;
Mia voĉo iras al Dio, ke Li aŭskultu min.

2 En la tago de mia suferado mi serĉas mian Sinjoron;
En la nokto mia mano estas etendita kaj ne malleviĝas;
Mia animo ne volas konsoliĝi.

3 Mi rememoras Dion, kaj mi ĝemas;
Mi meditas, kaj mia spirito malĝojas. Sela.

4 Vi retenas la palpebrojn de miaj okuloj;
Mi estas frapita, mi ne povas paroli.

5 Mi meditas pri la tagoj antikvaj,
Pri la jaroj antaŭlonge pasintaj.

6 Mi rememoras en la nokto mian kanton;
Mi parolas kun mia koro,
Kaj mia spirito esploras.

7 Ĉu por eterne mia Sinjoro forpuŝis?
Kaj ĉu Li ne plu favoros?

8 Ĉu por eterne ĉesiĝis Lia boneco?
Ĉu Lia promeso ne plenumiĝos por ĉiuj generacioj?

9 Ĉu Dio forgesis indulgi?
Ĉu Li fermis en kolero Sian favorkorecon? Sela.

10 Kaj mi diris: Tio estas mia aflikto,
Ke aliiĝis la dekstra mano de la Plejaltulo.

11 Mi rememoros la farojn de la Eternulo;
Jes, mi rememoros Viajn antikvajn miraklojn.

12 Mi meditos pri ĉiuj Viaj faroj,
Kaj pri Viaj agoj mi parolos.

13 Ho Dio, en sankteco estas Via vojo;
Kiu estas tiel granda dio, kiel nia Dio?

14 Vi estas tiu Dio, kiu faras miraklojn;
Vi montris Vian forton inter la popoloj.

15 Vi liberigis per Via brako Vian popolon,
La filojn de Jakob kaj Jozef. Sela.

16 Vidis Vin akvoj, ho Dio,
Vidis Vin akvoj, kaj ili ektremis,
Kaj abismoj skuiĝis.

17 Nubegoj verŝis akvon,
La ĉielo eligis bruon,
Kaj Viaj sagoj ekflugis.

18 La voĉo de Via tondro estis en la turnovento,
Fulmoj lumigis la mondon;
Tremis kaj ŝanceliĝis la tero.

19 Sur la maro estis Via vojo,
Kaj Via irejo sur grandaj akvoj,
Sed Viaj paŝosignoj ne estis videblaj.

20 Vi kondukis Vian popolon kiel ŝafojn,
Per la mano de Moseo kaj Aaron.

78

Instruo de Asaf.

Atentu, ho mia popolo, mian instruon;
Klinu vian orelon al la paroloj de mia buŝo.

2 Mi malfermos per sentenco mian buŝon;
Mi eldiros enigmojn el tempo antikva.

3 Kion ni aŭdis kaj sciiĝis,
Kion rakontis al ni niaj patroj,

4 Tion ni ne kaŝos antaŭ iliaj infanoj,
Rakontante al venonta generacio la gloron de la Eternulo,
Kaj Lian potencon, kaj Liajn miraklojn, kiujn Li faris.

5 Li starigis ateston en Jakob,
Kaj en Izrael Li fiksis leĝon,
Pri kiu Li ordonis al niaj patroj,
Ke ili sciigu ĝin al siaj infanoj,

6 Por ke sciu estonta generacio, la infanoj, kiuj naskiĝos,
Ili leviĝu kaj rakontu al siaj infanoj.

7 Ili metu sian fidon sur Dion,
Kaj ili ne forgesu la farojn de Dio,
Kaj ili plenumu Liajn ordonojn;

8 Kaj ili ne estu, kiel iliaj patroj,
Generacio ribela kaj perfida,
Generacio, kiu ne estis firma per sia koro,
Nek fidela al Dio per sia spirito.

9 La filoj de Efraim, armitaj, portantaj pafarkon,
Turniĝis malantaŭen en tago de batalo;

10 Ili ne plenumis la interkonsenton de Dio,
Kaj rifuzis sekvi Lian instruon;

11 Kaj ili forgesis Liajn farojn,
Kaj Liajn miraklojn, kiujn Li aperigis al ili.

12 Antaŭ iliaj patroj Li faris miraklojn
En la lando Egipta, sur la kampo Coan.

13 Li fendis la maron kaj pasigis ilin,
Kaj starigis la akvon kvazaŭ muron;

14 Kaj Li kondukis ilin tage en nubo
Kaj la tutan nokton en la lumo de fajro;

15 Li fendis ŝtonojn en la dezerto,
Kaj trinkigis ilin kvazaŭ el granda abismo;

16 Li eligis riveretojn el roko,
Kaj fluigis akvon kiel riverojn.

17 Sed ili plue pekis antaŭ Li,
Ĉagrenis la Plejaltulon en la dezerto;

18 Kaj ili incitis Dion en sia koro,
Petante manĝon pro sia kaprico;

19 Kaj ili parolis kontraŭ Dio,
Kaj diris: Ĉu Dio povas kovri tablon en la dezerto?

20 Jen Li frapis rokon,
Kaj verŝiĝis akvo kaj ekfluis riveroj:
Ĉu Li povas ankaŭ panon doni?
Ĉu Li pretigos ankaŭ viandon por Sia popolo?

21 Tial la Eternulo, aŭdinte, flamiĝis;
Kaj fajro ekbrulis kontraŭ Jakob,
Kaj leviĝis kolero kontraŭ Izrael;

22 Ĉar ili ne kredis je Dio
Kaj ne fidis Lian savon.

23 Kaj Li ordonis el supre al la nuboj,
Kaj Li malfermis la pordojn de la ĉielo;

24 Kaj Li pluvigis al ili manaon, por manĝi,
Kaj Li donis al ili ĉielan grenon.

25 Panon de potenculoj ĉiu manĝis;
Li sendis al ili manĝon satege.

26 Li kurigis tra la ĉielo venton orientan,
Kaj per Sia forto Li aperigis venton sudan;

27 Kaj Li pluvigis sur ilin viandon kiel polvon,
Kaj flugilajn birdojn kiel apudmaran sablon;

28 Kaj Li faligis ĉion mezen de ilia tendaro,
Ĉirkaŭe de iliaj loĝejoj.

29 Kaj ili manĝis kaj tre satiĝis;
Kaj Li venigis al ili tion, kion ili deziris.

30 Sed kiam ili ankoraŭ ne forlasis sian deziron
Kaj ilia manĝaĵo estis ankoraŭ en ilia buŝo,

31 La kolero de Dio venis sur ilin
Kaj mortigis la plej eminentajn el ili,
Kaj la junulojn de Izrael ĝi faligis.

32 Malgraŭ ĉio ĉi tio ili plue ankoraŭ pekis
Kaj ne kredis je Liaj mirakloj.

33 Kaj Li finigis iliajn tagojn en vanteco
Kaj iliajn jarojn en teruro.

34 Kiam Li estis mortiganta ilin, tiam ili Lin ekserĉis,
Returniĝis kaj fervore vokis Dion;

35 Kaj ili rememoris, ke Dio estas ilia fortikaĵo
Kaj Dio la Plejalta estas ilia Liberiganto.

36 Sed ili flatis al Li per sia buŝo,
Kaj per sia lango ili mensogis al Li;

37 Ĉar ilia koro ne estis firma al Li,
Kaj ili ne estis fidelaj en Lia interligo.

38 Tamen Li, favorkora, pardonas pekon, kaj Li ne pereigas,
Kaj Li ofte forklinis Sian koleron,
Kaj Li ne eligis Sian tutan furiozon.

39 Kaj Li rememoris, ke ili estas karno,
Vento, kiu iras kaj ne revenas.

40 Kiom da fojoj ili ĉagrenis Lin en la dezerto
Kaj indignigis Lin en la stepo!

41 Ripete ili incitadis Dion
Kaj provokis la Sanktulon de Izrael.

42 Ili ne rememoris Lian manon,
La tagon, en kiu Li liberigis ilin de premanto,

43 Kiam Li faris en Egiptujo Siajn signojn
Kaj Siajn miraklojn sur la kampo Coan;

44 Kiam Li ŝanĝis en sangon iliajn riverojn kaj torentojn,
Ke ili ne povis trinki.

45 Li sendis sur ilin insektojn, kiuj ilin manĝis,
Kaj ranojn, kiuj ilin pereigis;

46 Iliajn produktojn de la tero Li fordonis al vermoj
Kaj ilian laboron al akridoj;

47 Per hajlo Li batis iliajn vinberojn,
Kaj iliajn sikomorojn per frosto;

48 Li elmetis al hajlo iliajn brutojn,
Kaj iliajn paŝtatarojn al fulmo;

49 Li sendis sur ilin Sian flamantan koleron,
Furiozon, malbenon, kaj mizeron,
Taĉmenton da malbonaj anĝeloj.

50 Li donis liberan vojon al Sia kolero,
Ne ŝirmis kontraŭ la morto ilian animon,
Kaj ilian vivon Li transdonis al pesto;

51 Li mortigis ĉiun unuenaskiton en Egiptujo,
La komencajn fortojn en la tendoj de Ĥam.

52 Kaj Li kondukis kiel ŝafojn Sian popolon,
Kaj Li kondukis ilin kiel paŝtataron tra la dezerto;

53 Li kondukis ilin en sendanĝereco, kaj ili ne timis,
Kaj iliajn malamikojn kovris la maro;

54 Kaj Li venigis ilin al Sia sankta limo,
Al tiu monto, kiun akiris Lia dekstra mano;

55 Li forpelis antaŭ ili popolojn,
Lote disdonis ilian heredon,
Kaj loĝigis en iliaj tendoj la tribojn de Izrael.

56 Sed ili incitis kaj ĉagrenis Dion la Plejaltan,
Kaj Liajn leĝojn ili ne observis;

57 Ili defalis kaj perfidiĝis, kiel iliaj patroj,
Returniĝis, kiel malfidinda pafarko;

58 Ili kolerigis Lin per siaj altaĵoj,
Kaj per siaj idoloj ili Lin incitis.

59 Dio aŭdis kaj flamiĝis,
Kaj forte ekindignis kontraŭ Izrael;

60 Li forlasis Sian loĝejon en Ŝilo,
La tendon, en kiu Li loĝis inter la homoj;

61 Kaj Li fordonis en malliberecon Sian forton,
Kaj Sian majeston en la manon de malamiko;

62 Kaj Li elmetis al glavo Sian popolon,
Kaj kontraŭ Sia heredo Li flamiĝis.

63 Ĝiajn junulojn formanĝis fajro,
Kaj ĝiaj junulinoj ne estis prikantataj;

64 Ĝiaj pastroj falis de glavo,
Kaj ĝiaj vidvinoj ne ploris.

65 Sed mia Sinjoro vekiĝis kiel dormanto,
Kiel fortulo, vigligita de vino.

66 Kaj Li batis ĝiajn malamikojn malantaŭen:
Eternan malhonoron Li donis al ili.

67 Kaj Li malŝatis la tendon de Jozef,
Kaj la tribon de Efraim Li ne elektis;

68 Sed Li elektis la tribon de Jehuda,
La monton Cion, kiun Li ekamis;

69 Kaj Li konstruis Sian sanktejon kiel monton,
Kaj kiel la teron Li fortikigis ĝin por ĉiam.

70 Kaj Li elektis Davidon, Sian sklavon,
Kaj Li prenis lin el la staloj de ŝafoj.

71 De apud la ŝafinoj Li venigis lin,
Por paŝti Lian popolon Jakob kaj Lian heredon Izrael.

72 Kaj li paŝtis ilin laŭ la fideleco de sia koro,
Kaj per lertaj manoj li ilin kondukis.

79

Psalmo de Asaf.

Ho Dio! venis idolanoj en Vian heredon,
Malpurigis Vian sanktan templon,
Faris el Jerusalem ruinojn.

2 La kadavrojn de Viaj sklavoj ili donis kiel manĝon al la
birdoj de la ĉielo,
La karnon de Viaj fideluloj al la bestoj de la tero;

3 Ili verŝis ilian sangon kiel akvon, ĉirkaŭ Jerusalem,
Kaj estis neniu, kiu ilin enterigus.

4 Ni fariĝis hontindaĵo por niaj najbaroj,
Mokataĵo kaj insultataĵo por niaj ĉirkaŭantoj.

5 Ĝis kiam, ho Eternulo, Vi koleros senĉese?
Kaj Via indigno brulos, kiel fajro?

6 Elverŝu Vian koleron sur tiujn naciojn, kiuj Vin ne konas,
Kaj sur la regnojn, kiuj ne vokas Vian nomon;

7 Ĉar ili formanĝis Jakobon
Kaj dezertigis lian loĝejon.

8 Ne memoru niajn antaŭajn krimojn,
Rapide atingu nin Via favorkoreco;
Ĉar ni tre konsumiĝis.

9 Helpu nin, ho Dio de nia savo, pro la gloro de Via nomo;
Kaj savu nin kaj pardonu al ni niajn pekojn pro Via nomo.

10 Kial devas diri la popoloj: Kie estas ilia Dio?
Fariĝu konata inter la popoloj antaŭ niaj okuloj
La venĝo por la verŝita sango de Viaj sklavoj.

11 Venu al Vi la ĝemoj de la malliberuloj;
Per la grandeco de Via brako liberigu tiujn, kiuj estas
kondamnitaj al morto;

12 Kaj redonu al niaj najbaroj sepoble en ilian sinon la
malhonoron,
Per kiu ili malhonoris Vin, ho mia Sinjoro!

13 Kaj ni, Via popolo kaj la ŝafoj de Via paŝtataro,
Eterne Vin dankos,
De generacio al generacio ni rakontos Vian gloron.

80

Al la ĥorestro. Por ŝoŝanoj. Atesto de Asaf. Psalmo.

Ho Paŝtisto de Izrael, aŭskultu;
Vi, kiu kondukas Jozefon, kiel ŝafojn,
Vi, kiu sidas sur keruboj, aperu!

2 Antaŭ Efraim kaj Benjamen kaj Manase veku Vian forton,
Kaj venu, por savi nin.

3 Ho Dio, revenigu nin kaj lumigu Vian vizaĝon,
Por ke ni estu savitaj.

4 Ho Eternulo, Dio Cebaot,
Ĝis kiam Vi kolere repuŝos la preĝon de Via popolo?

5 Vi manĝigis al ili panon larman,
Kaj Vi trinkigis al ili larmojn per granda mezuro.

6 Vi faris nin objekto de disputo por niaj najbaroj;
Kaj niaj malamikoj nin mokas.

7 Ho Dio Cebaot! revenigu nin kaj lumigu Vian vizaĝon,
Por ke ni estu savitaj.

8 Vinberbranĉon el Egiptujo Vi elportis,
Vi forpelis popolojn kaj ĝin plantis;

9 Vi purigis lokon por ĝi;
Kaj ĝi profundigis siajn radikojn kaj plenigis la tutan
landon;

10 Montojn kovris ĝia ombro,
Kaj ĝiaj branĉoj fariĝis kiel cedroj de Dio.

11 Ĝi etendis siajn branĉojn ĝis la maro
Kaj siajn branĉetojn ĝis la Rivero.

12 Kial Vi detruis ĝiajn barilojn,
Ke ĉiuj pasantoj ĝin ŝiras?

13 Subfosas ĝin arbara apro,
Kaj kampa besto ĝin mordas.

14 Ho Dio Cebaot, returniĝu;
Rigardu el la ĉielo kaj vidu, kaj rememoru tiun
vinbertrunkon,

15 Kaj ŝirmu tion, kion plantis Via dekstra mano,
Kaj la kreskaĵidon, kiun Vi fortikigis por Vi.

16 Ĝi estas bruligita de fajro, krevinta;
De Via minaca vizaĝo ili pereis.

17 Via brako estu super la viro de Via dekstra mano,
Super la homido, kiun Vi fortikigis por Vi.

18 Kaj ni ne foriros de Vi;
Vivigu nin, kaj ni vokos Vian nomon.

19 Ho Eternulo, Dio Cebaot! revenigu nin, lumigu Vian vizaĝon,
Por ke ni estu savitaj.

81

Al la ĥorestro. Por la gitito. De Asaf.

Laŭte kantu al Dio, nia forto;
Ĝoje kriu al la Dio de Jakob.

2 Sonigu kanton, donu tamburinon,
Ĉarman harpon, kaj psalteron.

3 Muziku per korno en novmonato,
Je la plenluno, en la tago de nia festo.

4 Ĉar ĝi estas leĝo por Izrael
Kaj ordono de la Dio de Jakob.

5 Li aranĝis ĝin kiel ateston por Jozef,
Kiam Li eliris kontraŭ la landon Egiptan.
Lingvon, kiun mi ne konas, mi aŭdis:

6 Mi liberigis lian dorson de ŝarĝo,
Liaj manoj liberiĝis de korboj.

7 En la mizero vi vokis, kaj Mi vin helpis;
Mi respondis al vi en mistera loko de tondro;
Mi esploris vin ĉe la akvo de Malpaco. Sela.

8 Aŭdu, ho Mia popolo, Mi atestos al vi;
Ho Izrael, se vi Min aŭskultus!

9 Ne estu ĉe vi alia dio;
Kaj ne adoru fremdan dion.

10 Mi estas la Eternulo, via Dio,
Kiu elkondukis vin el la lando Egipta;
Malfermu larĝe vian buŝon, kaj Mi ĝin plenigos.

11 Sed Mia popolo ne aŭskultis Mian voĉon,
Izrael ne obeis Min.

12 Kaj Mi lasis ilin al la kaprico de ilia koro,
Ke ili iru laŭ siaj intencoj.

13 Ho, se Mia popolo aŭskultus Min,
Se Izrael irus per Miaj vojoj!

14 Rapide Mi faligus iliajn malamikojn,
Kaj kontraŭ iliajn premantojn Mi direktus Mian manon.

15 La malamantoj de la Eternulo humiliĝus antaŭ Li,
Kaj ilia bonstato estus eterna.

16 Kaj Mi manĝigus al ili grason de tritiko,
Kaj Mi satigus vin per mielo el roko.

82

Psalmo de Asaf.

Dio stariĝis en Dia anaro;
Inter la dioj Li juĝas.

2 Ĝis kiam vi juĝos maljuste,
Kaj privilegios la personojn de malvirtuloj? Sela.

3 Estu justaj al malriĉulo kaj orfo;
Rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj.

4 Liberigu malriĉulon kaj mizerulon;
El la mano de malvirtulo ilin savu.

5 Ili ne scias kaj ne komprenas,
En mallumo ili marŝas;
Ekŝanceliĝis ĉiuj fundamentoj de la tero.

6 Mi diris: Vi estas dioj,
Kaj ĉiuj vi estas filoj de la Plejaltulo;

7 Sed vi mortos, kiel homoj,
Kaj vi falos, kiel ĉiu el la potenculoj.

8 Leviĝu, ho Dio, juĝu la teron;
Ĉar Vi heredas ĉiujn popolojn.

83

Kanto-psalmo de Asaf.

Ho Dio, ne silentu;
Ne estu senparola kaj ne restu trankvila, ho Dio!

2 Ĉar jen Viaj malamikoj ekbruis,
Kaj Viaj malamantoj levis la kapon.

3 Kontraŭ Via popolo ili sekrete konspiras,
Kaj ili konsiliĝas kontraŭ Viaj gardatoj.

4 Ili diris: Ni iru, kaj ni ekstermu ilin el inter la popoloj,
Ke oni ne plu rememoru la nomon de Izrael.

5 Ĉar ili unuanime interkonsentis,
Ili faris interligon kontraŭ Vi:

6 La tendoj de Edom kaj la Iŝmaelidoj,
Moab kaj la Hagaridoj,

7 Gebal kaj Amon kaj Amalek,
La Filiŝtoj kun la loĝantoj de Tiro;

8 Ankaŭ Asirio aliĝis al ili
Kaj fariĝis helpo al la idoj de Lot. Sela.

9 Faru al ili, kiel al Midjan,
Kiel al Sisera, kiel al Jabin ĉe la torento Kiŝon,

10 Kiuj estis ekstermitaj en En-Dor
Kaj fariĝis sterko por la tero.

11 Agu kun iliaj princoj kiel kun Oreb kaj Zeeb,
Kaj kun ĉiuj iliaj estroj kiel kun Zebaĥ kaj Calmuna,

12 Kiuj diris: Ni ekposedu la loĝejon de Dio!

13 Ho mia Dio, similigu ilin al turniĝanta polvo,
Al pajlrestaĵo antaŭ vento.

14 Kiel fajro bruligas arbaron,
Kaj kiel flamo bruldezertigas montojn,

15 Tiel pelu ilin per Via ventego,
Kaj per Via fulmotondro ilin timigu.

16 Plenigu ilian vizaĝon per malhonoro,
Por ke ili turniĝu al Via nomo, ho Eternulo.

17 Ili estu hontigitaj kaj timigitaj por ĉiam,
Ili malhonoriĝu kaj pereu.

18 Kaj ili eksciu, ke Vi, kies nomo estas ETERNULO,
Estas sola Plejaltulo super la tuta tero.

84

Al la ĥorestro. Por la gitito. Psalmo de la Koraĥidoj.

Kiel ĉarmaj estas Viaj loĝejoj, ho Eternulo Cebaot!

2 Mia animo deziras kaj sopiras al la kortoj de la Eternulo;
Mia koro kaj mia korpo sentas ravon pri la viva Dio.

3 Eĉ birdo trovas domon kaj hirundo neston por si,
En kiu ĝi tenas siajn idojn:
Viajn altarojn, ho Eternulo Cebaot, mia Reĝo kaj mia Dio.

4 Feliĉaj estas tiuj, kiuj loĝas en Via domo:
Ili laŭdas Vin konstante. Sela.

5 Feliĉaj estas la homoj, kies forto estas en Vi,
Kaj en kies koro estas Viaj vojoj;

6 Kiuj pasas tra la Valo de Ploro kaj faras tie fontojn,
Kaj la printempa pluvo ĝin kovras per benoj;

7 Ili iras de forto al forto,
Aperas antaŭ Dio sur Cion.

8 Ho Eternulo, Dio Cebaot, aŭdu mian preĝon;
Aŭskultu, ho Dio de Jakob! Sela.

9 Nia ŝildo, vidu, ho Dio,
Kaj rigardu la vizaĝon de Via sanktoleito.

10 Ĉar tago en Viaj kortoj estas pli bona, ol mil aliaj:
Mi preferas stari sur la sojlo de la domo de mia Dio,
Ol loĝi en tendoj de malvirto.

11 Ĉar Dio, la Eternulo, estas suno kaj ŝildo;
Favoron kaj honoron donas la Eternulo;
Li ne domaĝas bonon al tiuj, kiuj iras en virto.

12 Ho Eternulo Cebaot, bone estas al la homo, kiu Vin fidas.

85

Al la ĥorestro. Psalmo de la Koraĥidoj.

Vi korfavoris, ho Eternulo, Vian landon,
Vi revenigis la forkaptitojn de Jakob;

2 Vi pardonis la kulpon de Via popolo,
Vi kovris ĉiujn ĝiajn pekojn. Sela.

3 Vi retenis Vian tutan koleron,
Forlasis Vian furiozon.

4 Turnu Vin al ni, ho Dio de nia savo,
Kaj ĉesigu Vian koleron kontraŭ ni.

5 Ĉu eterne Vi nin koleros,
Daŭrigos Vian koleron de generacio al generacio?

6 Ĉu Vi ne revivigos nin denove,
Ke Via popolo ĝoju per Vi?

7 Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron,
Kaj Vian helpon donu al ni.

8 Mi aŭdu, kion diras Dio, la Eternulo;
Ĉar Li deklaros pacon al Sia popolo kaj al Siaj fideluloj,
Ke ili ne reiru al malsaĝeco.

9 Jam proksima estas Lia helpo al tiuj, kiuj Lin timas,
Por ke ekregu honoro en nia lando.

10 Bono kaj vero renkontiĝas,
Justeco kaj paco sin kisas.

11 Vero elkreskas el la tero,
Kaj justeco rigardas el la ĉielo.

12 Kaj la Eternulo donos bonon,
Kaj nia tero donos siajn produktojn.

13 Justeco iros antaŭ Li
Kaj faros vojon por Liaj paŝoj.

86

Preĝo de David.

Klinu, ho Eternulo, Vian orelon, aŭskultu min;
Ĉar mi estas mizera kaj malriĉa.

2 Konservu mian animon, ĉar mi estas fidela;
Ho Vi, mia Dio, helpu Vian sklavon, kiu fidas Vin.

3 Korfavoru min, ho mia Sinjoro,
Ĉar mi vokas al Vi la tutan tagon.

4 Ĝojigu la animon de Via sklavo,
Ĉar al Vi, ho mia Sinjoro, mi levas mian animon.

5 Ĉar Vi, mia Sinjoro, estas bona kaj pardonema
Kaj tre favora por ĉiuj, kiuj Vin vokas.

6 Aŭskultu, ho Eternulo, mian preĝon,
Kaj atentu la voĉon de mia petego.

7 En tago de mia sufero mi Vin vokas,
Por ke Vi aŭskultu min.

8 Ne ekzistas simila al Vi inter la dioj, ho mia Sinjoro,
Kaj ne ekzistas faroj kiel Viaj.

9 Ĉiuj popoloj, kiujn Vi kreis, venos kaj kliniĝos antaŭ Via
vizaĝo, ho mia Sinjoro,
Kaj honoros Vian nomon.

10 Ĉar Vi estas granda kaj Vi faras miraklojn;
Vi sola estas Dio.

11 Montru al mi, ho Eternulo, Vian vojon, por ke mi iru en Via
vero;
Dediĉu mian koron al la respektado de Via nomo.

12 Mi dankos Vin, ho mia Sinjoro, mia Dio, per mia tuta koro,
Kaj mi honoros Vian nomon eterne.

13 Ĉar granda estas Via boneco al mi;
Kaj Vi savis mian animon el la profundo de Ŝeol.

14 Ho Dio, fieruloj leviĝis kontraŭ mi,
Kaj anaro da premantoj serĉas mian animon
Kaj ne havas Vin antaŭ si.

15 Sed Vi, mia Sinjoro, estas Dio kompatema kaj favorkora,
Longetolerema kaj tre bona kaj verama.

16 Turnu Vin al mi kaj korfavoru min,
Donu Vian forton al Via sklavo,
Kaj helpu la filon de Via sklavino.

17 Faru super mi signon por bono,
Por ke miaj malamantoj vidu kaj hontiĝu,
Ĉar Vi, ho Eternulo, min helpos kaj konsolos.

87

De la Koraĥidoj. Psalmo-kanto.

Lia fundamento estas sur la sanktaj montoj.

2 La Eternulo amas la pordegojn de Cion
Pli ol ĉiujn loĝejojn de Jakob.

3 Gloraĵojn Li rakontas pri vi, ho urbo de Dio. Sela.

4 Mi parolas al miaj konatoj pri Egiptujo kaj Babel,
Ankaŭ pri Filiŝtujo kaj Tiro kun Etiopujo:
Jen tiu tie naskiĝis.

5 Sed pri Cion oni diras: Tiu kaj tiu tie naskiĝis,
Kaj Li, la Plejaltulo, ĝin fortikigas.

6 La Eternulo notos, enskribante la popolojn:
Ĉi tiu tie naskiĝis. Sela.

7 Kaj la kantistoj kaj muzikistoj:
Ĉiuj miaj fontoj estas en Vi.

88

Kanto-psalmo de la Koraĥidoj. Al la ĥorestro. Por maĥalat- leanoto. Instruo de Heman, la Ezraĥido.

Ho Eternulo, Dio de mia savo!
Tage kaj nokte mi krias antaŭ Vi.

2 Mia preĝo venu antaŭ Vian vizaĝon;
Klinu Vian orelon al mia ploro.

3 Ĉar mia animo trosatiĝis de malbonoj
Kaj mia vivo atingis Ŝeolon.

4 Mi similiĝis al la forirantoj en la tombon;
Mi fariĝis kiel viro sen fortoj,

5 Etendita inter mortintoj;
Kiel mortigitoj, kuŝantaj en la tombo,
Kiujn Vi jam ne rememoras
Kaj kiuj estas forigitaj for de Via mano.

6 Vi metis min en la plej profundan foson,
En mallumon, en abismon.

7 Pezas sur mi Via furiozo,
Kaj per ĉiuj Viaj ondoj Vi min premas. Sela.

8 Vi malproksimigis de mi miajn konatojn,
Vi faris min abomenaĵo por ili;
Mi estas enŝlosita, kaj mi ne povas eliri.

9 Mia okulo mallumiĝis de malĝojo;
Mi vokas Vin, ho Eternulo, ĉiutage,
Mi etendas al Vi miajn manojn.

10 Ĉu por mortintoj Vi faros miraklojn?
Ĉu malvivuloj leviĝos kaj gloros Vin? Sela.

11 Ĉu en la tombo estos rakontata Via boneco,
Kaj fidindeco en la abismo?

12 Ĉu en la mallumo estos konataj Viaj mirakloj,
Kaj Via justeco en la lando de forgeso?

13 Sed mi vokas al Vi, ho Eternulo,
Kaj matene mia preĝo Vin renkontas.

14 Kial, ho Eternulo, Vi forpuŝas mian animon?
Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon de mi?

15 Mi estas mizera kaj senforta detempe de la juneco;
Mi portas Viajn terurojn, mi konsumiĝas.

16 Venis sur min Via furiozo,
Viaj timigoj min dispremas.

17 Ili ĉirkaŭas min, kiel akvo, ĉiutage;
Ili tute min ĉirkaŭsieĝas.

18 Vi malproksimigis de mi amanton kaj amikon;
Miaj konatoj estas en mallumo.

89

Instruo de Etan, la Ezraĥido.

La favorfarojn de la Eternulo mi kantos eterne;
De generacio al generacio mi sciigos Vian fidelecon per mia
buŝo.

2 Ĉar mi diris: Por eterne estas fundamentita la boneco,
En la ĉielo estas fortikigita Via fideleco.

3 Mi faris interligon kun Mia elektito.
Mi ĵuris al David, Mia sklavo:

4 Por eterne Mi fortikigos vian semon,
Kaj Mi konstruis vian tronon por ĉiuj generacioj. Sela.

5 Kaj la ĉielo gloras Viajn miraklojn, ho Eternulo,
Kaj Vian fidelecon en la anaro de la sanktuloj.

6 Ĉar kiu en la ĉielo estas egala al la Eternulo?
Kiu estas simila al la Eternulo inter la potenculoj?

7 Dio estas potenca en la anaro de la sanktuloj,
Kaj timinda por ĉiuj, kiuj Lin ĉirkaŭas.

8 Ho Eternulo, Dio Cebaot,
Kiu estas potenca kiel Vi, ho Eternulo?
Kaj Via fideleco estas en ĉio, kio Vin ĉirkaŭas.

9 Vi regas la malkvietecon de la maro;
Kiam leviĝas ĝiaj ondoj, Vi ilin kvietigas.

10 Vi faligis Rahabon, kiel mortigiton;
Per Via forta brako Vi diskurigis Viajn malamikojn.

11 Al Vi apartenas la ĉielo, kaj ankaŭ al Vi apartenas la tero;
La universon, kaj ĉion, kio ĝin plenigas, Vi fondis.

12 La nordon kaj la sudon Vi kreis;
Tabor kaj Ĥermon prikantas Vian nomon.

13 Vi havas brakon kun forto;
Potenca estas Via mano, alta estas Via dekstra.

14 Virto kaj justeco estas la fundamento de Via trono;
Boneco kaj vero iras antaŭ Via vizaĝo.

15 Feliĉa estas la popolo, kiu konas trumpetadon;
Ho Eternulo, en la lumo de Via vizaĝo ili marŝas;

16 Pro Via nomo ili ĝojas la tutan tagon,
Kaj ili fieras pro Via justeco.

17 Ĉar Vi estas la beleco de ilia forto;
Kaj pro Via favoro altiĝas nia korno.

18 Ĉar de la Eternulo estas nia ŝildo,
Kaj de la Sanktulo de Izrael estas nia reĝo.

19 Tiam Vi parolis en vizio al Viaj fideluloj,
Kaj Vi diris: Mi sendis helpon al heroo,
Mi altigis elektiton el la popolo.

20 Mi trovis Davidon, Mian sklavon,
Per Mia sankta oleo Mi lin ŝmiris.

21 Mia mano lin subtenos,
Kaj Mia brako lin fortikigos.

22 Ne venkos lin malamiko,
Kaj malbonagulo lin ne premos.

23 Kaj Mi disbatos antaŭ lia vizaĝo liajn malamikojn,
Kaj liajn malamantojn Mi frapos.

24 Kaj Mia fideleco kaj Mia favoro estas kun li;
Kaj per Mia nomo altiĝos lia korno.

25 Kaj Mi etendos super la maron lian brakon
Kaj super la riverojn lian dekstran manon.

26 Li vokos Min: Vi estas mia patro,
Mia Dio, kaj la roko de mia savo.

27 Kaj Mi faros lin unuenaskito,
Ĉefo super la reĝoj de la tero.

28 Por ĉiam Mi konservos al li Mian favoron;
Kaj Mia interligo kun li estos fidela.

29 Kaj lian semon Mi faros eterna,
Kaj lian tronon longedaŭra kiel la ĉielo.

30 Se liaj filoj forlasos Mian instruon
Kaj ne iros laŭ Miaj leĝoj;

31 Se Miajn decidojn ili malplenumos
Kaj Miajn ordonojn ili ne observos:

32 Tiam Mi per bastono punos ilian pekon
Kaj per batoj ilian krimon;

33 Sed Mian favoron Mi ne forprenos de li,
Kaj Mian fidelecon Mi ne perfidos;

34 Mi ne malplenumos Mian interligon,
Kaj tion, kio eliris el Mia buŝo, Mi ne ŝanĝos.

35 Unu aferon Mi ĵuris per Mia sankteco:
Mi ne perfidos al David;

36 Lia semo estos eterna,
Kaj lia trono estos kiel la suno antaŭ Mi.

37 Kiel la luno, ĝi staros eterne,
Kaj kiel la atestulo en la ĉielo ĝi estos fidinda. Sela.

38 Sed nun Vi forpuŝis kaj malestimis,
Vi koleris Vian sanktoleiton.

39 Vi disigis la interligon kun Via sklavo,
Ĵetis sur la teron lian kronon.

40 Vi detruis ĉiujn liajn barilojn,
Ruinigis liajn fortikaĵojn.

41 Prirabas lin ĉiuj pasantoj;
Li fariĝis mokataĵo por siaj najbaroj.

42 Vi altigis la dekstran manon de liaj malamikoj,
Vi ĝojigis ĉiujn liajn kontraŭulojn.

43 Vi returnis la tranĉon de lia glavo,
Kaj ne subtenis lin en la milito.

44 Vi forigis lian brilon,
Kaj lian tronon Vi ĵetis sur la teron.

45 Vi mallongigis la tagojn de lia juneco,
Vi kovris lin per honto. Sela.

46 Ĝis kiam, ho Eternulo, Vi kaŝos Vin senĉese
Kaj Via kolerego brulos kiel fajro?

47 Ho, rememoru, kia estas la daŭro de mia vivo,
Por kia vantaĵo Vi kreis ĉiujn homidojn.

48 Kiu homo vivas kaj neniam vidos morton,
Savos sian animon de la mano de Ŝeol? Sela.

49 Kie estas Viaj antaŭaj favorfaroj, mia Sinjoro,
Pri kiuj Vi ĵuris al David per Via fideleco?

50 Rememoru, mia Sinjoro, la malhonoron de Viaj sklavoj,
Kiun mi portas en mia brusto de ĉiuj multaj popoloj,

51 Kaj per kiu malhonoras Viaj malamikoj, ho Eternulo,
Per kiu ili malhonoras la paŝosignojn de Via sanktoleito.

52 Glorata estu la Eternulo eterne.
Amen, kaj Amen!

LIBRO KVARA

90

Preĝo de Moseo, homo de Dio.

Mia Sinjoro, Vi estis por ni loĝejo
De generacio al generacio.

2 Antaŭ ol la montoj naskiĝis
Kaj Vi kreis la teron kaj la mondon,
Kaj de eterne ĝis eterne, Vi estas Dio.

3 Vi venigas homon al polvo;
Kaj Vi diras: Revenu, homidoj.

4 Ĉar mil jaroj estas en Viaj okuloj
Kiel la hieraŭa tago, kiu pasis,
Kaj kiel nokta gardoparto.

5 Vi forfluigas ilin torente, ili estas kiel sonĝo;
Matene ili renoviĝas kiel herbo:

6 Matene ĝi floras kaj ĝermas,
Vespere ĝi dehakiĝas kaj sekiĝas.

7 Jes, ni pereas de Via kolero,
Kaj de Via kolerego ni neniiĝas.

8 Vi metis niajn malbonagojn antaŭ Vin,
Nian kaŝitaĵon antaŭ la lumon de Via vizaĝo.

9 Ĉar ĉiuj niaj tagoj pasis sub Via kolero,
Malaperis niaj jaroj, kiel sono.

10 La daŭro de nia vivo estas sepdek jaroj,
Kaj ĉe forteco okdek jaroj;
Kaj ilia tuta majesto estas penado kaj suferado,
Ĉar ĝi forkuras rapide kaj ni forflugas.

11 Kiu scias la forton de Via kolero,
Vian timindecon kaj Vian indignon?

12 Instruu nin kalkuli niajn tagojn,
Por ke ni akiru saĝan koron.

13 Returnu Vin, ho Eternulo! Kiel longe?
Kaj kompatu Viajn sklavojn.

14 Satigu nin matene per Via boneco;
Kaj ni kantos kaj ĝojos en la daŭro de nia tuta vivo.

15 Ĝojigu nin tiel longe, kiel Vi nin premis,
Tiom da jaroj, kiom ni vidis mizeron.

16 Al Viaj sklavoj aperu Viaj faroj,
Kaj Via beleco al iliaj infanoj.

17 Kaj la favoro de la Eternulo, nia Dio, estu super ni;
Kaj la faron de niaj manoj fortikigu al ni,
Kaj fortikigu la faron de niaj manoj.

91

Kiu loĝas sub la ŝirmo de la Plejaltulo,
Tiu ripozas en la ombro de la Plejpotenculo.

2 Mi diras al la Eternulo: Mia rifuĝejo kaj mia fortikaĵo
Estas Dio, kiun mi fidas.

3 Ĉar Li savos vin de la reto de kaptisto,
De la pereiga pesto.

4 Per Siaj plumoj Li ŝirmos vin,
Kaj sub Liaj flugiloj vi rifuĝos;
Lia fideleco estas ŝildo kaj kiraso.

5 Ne timu la teruron de nokto,
Nek sagon, kiu flugas tage,

6 Nek peston, kiu iras en mallumo,
Nek epidemion, kiu ekstermas tagmeze.

7 Ĉe via flanko falos milo,
Kaj dek miloj ĉe via dekstra flanko;
Sed vin ĝi ne tuŝos.

8 Vi nur rigardos per viaj okuloj,
Kaj vi vidos la redonon al la malvirtuloj.

9 Ĉar Vi, ho Eternulo, estas mia defendo!
La Plejaltulon vi elektis kiel vian rifuĝejon.

10 Ne trafos vin malbono,
Kaj frapo ne atingos vian tendon.

11 Ĉar al Siaj anĝeloj Li ordonis pri vi,
Ke ili vin gardu sur ĉiuj viaj vojoj.

12 Sur la manoj ili vin portos,
Por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo.

13 Sur leonon kaj aspidon vi paŝos,
Vi piedpremos leonidon kaj drakon.

14 Ĉar li ekamis Min, tial Mi lin savos;
Mi defendos lin, ĉar li konas Mian nomon.

15 Li vokos Min, kaj Mi lin aŭskultos;
Mi estos kun li en mizero;
Mi lin liberigos kaj honoratigos.

16 Mi satigos lin per longa vivo,
Kaj aperigos al li Mian helpon.

92

Psalmo-kanto por la tago sabata.

Bone estas glori la Eternulon
Kaj prikanti Vian nomon, ho Plejaltulo;

2 Rakonti matene pri Via boneco
Kaj nokte pri Via fideleco,

3 Sur dekkorda instrumento kaj sur psaltero,
Per solenaj sonoj de harpo.

4 Ĉar Vi ĝojigis min, ho Eternulo, per Viaj agoj;
La farojn de Viaj manoj mi prikantos.

5 Kiel grandaj estas Viaj faroj, ho Eternulo!
Tre profundaj estas Viaj pensoj.

6 Malklerulo ne scias,
Kaj malsaĝulo tion ne komprenas.

7 Kiam malvirtuloj verdestas kiel herbo
Kaj ĉiuj malbonaguloj floras,
Tio kondukas al ilia ekstermiĝo por eterne.

8 Kaj Vi estas alta eterne, ho Eternulo.

9 Ĉar jen Viaj malamikoj, ho Eternulo,
Jen Viaj malamikoj pereas,
Diskuras ĉiuj malbonaguloj.

10 Sed mian kornon Vi altigas kiel la kornon de bubalo;
Mi estas oleita per freŝa oleo.

11 Kaj mia okulo rigardas miajn malamikojn;
Pri la malbonaguloj, miaj kontraŭuloj, aŭdas miaj oreloj.

12 Virtulo verdestas, kiel palmo,
Staras alte, kiel cedro sur Lebanon.

13 Plantitaj en la domo de la Eternulo,
Ili verdestas en la kortoj de nia Dio.

14 Ili floras ankoraŭ en la maljuneco,
Estas sukplenaj kaj freŝaj,

15 Por sciigi, ke la Eternulo estas justa,
Mia fortikaĵo, kaj ne ekzistas en Li maljusteco.

93

La Eternulo reĝas; Li estas vestita de majesto;
La Eternulo estas vestita kaj zonita de potenco;
Kaj fortikigita estas la mondo, ke ĝi ne ŝanceliĝu.

2 De antikve estas fortika Via trono;
Vi estas de eterne.

3 Levas la riveroj, ho Eternulo, levas la riveroj sian voĉon,
Levas la riveroj sian bruon;

4 Pli ol la bruo de multego da akvo,
Ol la potencaj ondoj de la maro,
Potenca estas la Eternulo en la altaĵo.

5 Viaj leĝoj estas tre fidindaj;
Via domo estas ornamita de sankteco,
Ho Eternulo, por eterne.

94

Dio de venĝo, ho Eternulo,
Dio de venĝo, aperu!

2 Leviĝu, Juĝanto de la tero;
Redonu la meritaĵon al la fieruloj.

3 Kiel longe la malvirtuloj, ho Eternulo,
Kiel longe la malvirtuloj triumfos?

4 Ili estas malhumilaj, parolas arogantaĵon;
Fanfaronas ĉiuj malbonaguloj.

5 Vian popolon, ho Eternulo, ili premas,
Kaj Vian heredon ili turmentas.

6 Vidvinon kaj fremdulon ili mortigas,
Kaj orfojn ili buĉas.

7 Kaj ili diras: La Eternulo ne vidas,
Kaj la Dio de Jakob ne scias.

8 Komprenu, senprudentuloj en la popolo;
Kaj vi, malsaĝuloj, kiam vi saĝiĝos?

9 Ĉu ne aŭdas Tiu, kiu aranĝis orelon?
Ĉu ne vidas Tiu, kiu kreis okulon?

10 Ĉu ne punas la ĝustiganto de la popoloj,
Kiu instruas al homo scion?

11 La Eternulo scias la pensojn de homo,
Ke ili estas vantaj.

12 Bone estas al la homo, kiun Vi, ho Eternulo, ĝustigas,
Kaj al kiu Vi instruas Vian leĝon,

13 Por trankviligi lin en la malbonaj tagoj,
Ĝis estos pretigita la foso por la malvirtulo.

14 Ĉar la Eternulo ne forpuŝos Sian popolon,
Kaj Sian heredon Li ne forlasos.

15 Ĉar juĝo revenos al vero,
Kaj ĝin sekvos ĉiuj virtkoruloj.

16 Kiu helpas min kontraŭ malbonuloj?
Kiu staras apud mi kontraŭ malbonaguloj?

17 Se la Eternulo ne estus mia helpanto,
Mia animo preskaŭ kuŝus jam silenta.

18 Kiam mi diris, ke mia piedo ŝanceliĝas,
Via boneco, ho Eternulo, min subtenis.

19 Kiam mi havas interne multe da maltrankvilaj pensoj,
Viaj konsoloj karesas mian animon.

20 Ĉu aliĝos al Vi trono de maljusteco,
Kiu aranĝas maljustaĵon en la nomo de la leĝo?

21 Ili sin armas kontraŭ la animo de virtulo,
Kaj sangon senkulpan ili akuzas.

22 Sed la Eternulo estos mia rifuĝejo;
Kaj mia Dio estos la roko de mia ŝirmo.

23 Kaj Li redonos al ili por iliaj malbonagoj,
Kaj por ilia malboneco Li ilin ekstermos;
Ilin ekstermos la Eternulo, nia Dio.

95

Venu, ni kantu al la Eternulo;
Ni ĝoje kriu al la rifuĝejo de nia helpo.

2 Ni venu antaŭ Lian vizaĝon kun glorado,
Per psalmoj ni ĝoje kriu al Li.

3 Ĉar granda Dio estas la Eternulo
Kaj granda Reĝo super ĉiuj dioj,

4 Kiu havas en Sia mano la profundaĵojn de la tero,
Kaj al kiu apartenas la altaĵoj de la montoj;

5 Al kiu apartenas la maro, kaj Li ĝin faris,
Kaj la sekteron Liaj manoj kreis.

6 Venu, ni kliniĝu, ni ĵetu nin teren,
Ni genuu antaŭ la Eternulo, nia Kreinto.

7 Ĉar Li estas nia Dio,
Kaj ni estas la popolo de Lia paŝtejo kaj la ŝafoj de Lia
mano.
Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon,

8 Ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba,
Kiel en la tago de Masa en la dezerto,

9 Kiam viaj patroj Min incitis,
Esploris kaj vidis Mian faron.

10 Kvardek jarojn Mi indignis kontraŭ tiu generacio,
Kaj Mi diris: Ili estas popolo kun koro malĝusta,
Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;

11 Tial Mi ĵuris en Mia kolero,
Ke ili ne venos en Mian ripozejon.

96

Kantu al la Eternulo novan kanton;
Kantu al la Eternulo la tuta tero.

2 Kantu al la Eternulo, gloru Lian nomon,
Proklamu de tago al tago Lian savon.

3 Rakontu inter la popoloj Lian gloron,
Inter ĉiuj gentoj Liajn miraklojn.

4 Ĉar la Eternulo estas granda kaj tre glorinda,
Li estas timinda pli ol ĉiuj dioj.

5 Ĉar ĉiuj dioj de la popoloj estas nur idoloj;
Sed la Eternulo kreis la ĉielon.

6 Gloro kaj majesto estas antaŭ Li,
Forto kaj beleco estas en Lia sanktejo.

7 Tributu al la Eternulo, familioj de la popoloj;
Tributu al la Eternulo gloron kaj potencon.

8 Tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo;
Alportu donacon kaj venu en Liajn kortojn.

9 Kliniĝu al la Eternulo en sankta ornamo;
Tremu antaŭ Li la tuta tero.

10 Diru inter la popoloj: La Eternulo reĝas,
Kaj fortikigita estas la mondo, ke ĝi ne ŝanceliĝu;
Li juĝas la popolojn en justeco.

11 Ĝoju la ĉielo, kaj estu gaja la tero,
Bruu la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas.

12 Ĝoju la kampo, kaj ĉio, kio estas sur ĝi;
Tiam kantu ĉiuj arboj de la arbaro

13 Antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas,
Ĉar Li venas, por juĝi la teron;
Li juĝos la mondon kun justeco
Kaj la popolojn kun Sia fideleco.

97

La Eternulo reĝas; ĝoju la tero;
Estu gajaj la multaj insuloj.

2 Nubo kaj mallumo estas ĉirkaŭ Li;
Vero kaj justeco estas la fundamento de Lia trono.

3 Fajro iras antaŭ Li,
Kaj bruligas ĉirkaŭe Liajn malamikojn.

4 Liaj fulmoj lumigas la mondon;
La tero vidas, kaj tremas.

5 Montoj fandiĝas kiel vakso antaŭ la vizaĝo de la Eternulo,
Antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro de la tuta tero.

6 La ĉielo rakontas Lian veron,
Kaj ĉiuj popoloj vidas Lian gloron.

7 Hontiĝu ĉiuj, kiuj servas al idoloj,
Kiuj laŭdas sin pro diaĉoj.
Kliniĝu antaŭ Li ĉiuj dioj.

8 Aŭdis kaj ekĝojis Cion,
Kaj ektriumfis la filinoj de Jehuda
Pro Viaj juĝoj, ho Eternulo.

9 Ĉar Vi, ho Eternulo, estas Plejalta super la tuta tero,
Vi tre alte leviĝis super ĉiuj dioj.

10 Amantoj de la Eternulo, malamu malbonon.
Li gardas la animojn de Siaj fideluloj;
Li savos ilin de la mano de malvirtuloj.

11 Lumo verŝiĝas sur virtulon,
Kaj ĝojo sur purkorulojn.

12 Ĝoju, virtuloj, pro la Eternulo,
Kaj gloru Lian sanktan nomon.

98

Psalmo.

Kantu al la Eternulo novan kanton,
Ĉar miraklojn Li faris;
Helpis Lin Lia dekstra mano kaj Lia sankta brako.

2 La Eternulo aperigis Sian savon;
Antaŭ la okuloj de la popoloj Li malkaŝis Sian justecon.

3 Li memoras Sian bonecon kaj Sian fidelecon al la domo de
Izrael.
Vidis ĉiuj finoj de la tero la helpon de nia Dio.

4 Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero;
Kantu, gloru, kaj muziku.

5 Muziku al la Eternulo per harpo,
Per harpo kaj per sonoj de psalmo.

6 Per trumpetoj kaj per sono de korno
Ĝoje kriu antaŭ la Reĝo, la Eternulo.

7 Bruu la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas,
La mondo kaj ĝiaj loĝantoj.

8 La riveroj plaŭdu per la manoj,
La montoj kune kantu ĝoje,

9 Antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas, por juĝi la teron;
Li juĝos la mondon kun justeco kaj la popolojn kun vereco.

99

La Eternulo reĝas, tremas la popoloj;
Li sidas sur keruboj, ŝanceliĝas la tero.

2 La Eternulo estas granda en Cion,
Kaj Li estas alte super ĉiuj popoloj.

3 Oni gloru Vian grandan kaj timindan nomon:
Li estas sankta.

4 Kaj la forton de la reĝo, kiu amas justecon,
Vi fortikigis en praveco;
Juĝon kaj justecon en Jakob Vi aranĝis.

5 Altigu la Eternulon, nian Dion,
Kaj kliniĝu antaŭ la benketo de Liaj piedoj:
Li estas sankta.

6 Moseo kaj Aaron estas inter Liaj pastroj,
Kaj Samuel estas inter tiuj, kiuj vokas Lian nomon;
Ili vokis al la Eternulo, kaj Li ilin aŭskultis.

7 El nuba kolono Li parolis al ili;
Ili observis Liajn regulojn, kaj la leĝon, kiun Li donis al
ili.

8 Ho Eternulo, nia Dio, Vi ilin aŭskultis;
Vi estis por ili Dio pardonanta, kvankam venĝanto por iliaj
faroj.

9 Altigu la Eternulon, nian Dion,
Kaj kliniĝu antaŭ Lia sankta monto;
Ĉar sankta estas la Eternulo, nia Dio.

100

Psalmo de dankado.

Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero!

2 Servu al la Eternulo kun ĝojo,
Venu antaŭ Lian vizaĝon kun kanto.

3 Sciu, ke la Eternulo estas Dio;
Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas,
Lia popolo kaj ŝafoj de Lia paŝtejo.

4 Eniru en Liajn pordegojn kun dankado,
En Liajn kortojn kun laŭdado.
Gloru Lin, benu Lian nomon;

5 Ĉar la Eternulo estas bona;
Lia favorkoreco estas eterna,
Kaj de generacio al generacio daŭras Lia fideleco.

101

Psalmo de David.

Bonecon kaj justecon mi prikantos;
Al Vi, ho Eternulo, mi muzikos.

2 Mi penas iri prudente la vojon de pieco;
Kiam Vi venos al mi?
Mi iras kun pura koro interne de mia domo.

3 Mi ne metas antaŭ miajn okulojn malbonan aferon;
Mi malamas farojn de malfideleco,
Ili ne aliĝas al mi.

4 Koro perversa foriĝu de mi;
Malbonon mi ne volas koni.

5 Kiu sekrete kalumnias sian proksimulon, tiun mi ekstermos;
Kiu havas fieran okulon kaj malhumilan koron, tiun mi ne
toleros.

6 Miaj okuloj restas turnataj al la fideluloj de la tero, ke
ili sidu kun mi;
Kiu iras la vojon de pieco, tiu servu al mi.

7 Ne loĝos interne de mia domo iu, kiu agas hipokrite;
Kiu diras malveron, tiu ne staros antaŭ miaj okuloj.

8 Fervore mi ekstermos ĉiujn malvirtulojn de la lando,
Por elradikigi el la urbo de la Eternulo ĉiujn krimulojn.

102

Preĝo de mizerulo, kiam li perdas la fortojn kaj elverŝas antaŭ la Eternulo sian malĝojon.

Ho Eternulo, aŭskultu mian preĝon;
Kaj mia krio venu al Vi.

2 Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon en la tago de mia suferado;
Klinu al mi Vian orelon;
En la tago, kiam mi vokas, rapide aŭskultu min.

3 Ĉar pasis kiel fumo miaj tagoj,
Kaj miaj ostoj ĉirkaŭbrulis kiel en forno.

4 Falĉiĝis kiel herbo kaj sekiĝis mia koro,
Ĉar mi forgesis manĝi mian panon.

5 De la voĉo de mia plorado
Algluiĝis miaj ostoj al mia karno.

6 Mi similiĝis al pelikano en la dezerto,
Mi fariĝis kiel noktuo en ruinoj.

7 Mi ne dormas,
Kaj mi estas kiel birdo solulo sur tegmento.

8 Ĉiutage insultas min miaj malamikoj,
Miaj mokantoj ĵuras per mi.

9 Ĉar cindron mi manĝis kiel panon,
Kaj mian trinkaĵon mi miksis kun larmoj,

10 Kaŭze de Via kolero kaj indigno;
Ĉar Vi min levis kaj ĵetis.

11 Miaj tagoj malaperas kiel ombro,
Kaj mi sekiĝas kiel herbo.

12 Sed Vi, ho Eternulo, restas eterne;
Kaj la memoro pri Vi restas de generacio al generacio.

13 Vi leviĝos, Vi korfavoros Cionon;
Ĉar estas tempo por ĝin kompati, ĉar venis la tempo.

14 Ĉar Viaj sklavoj ekamis ĝiajn ŝtonojn,
Ĉarma estas por ili ĝia polvo.

15 Kaj ektimos popoloj la nomon de la Eternulo,
Kaj ĉiuj reĝoj de la tero Vian gloron.

16 Ĉar la Eternulo rekonstruis Cionon,
Kaj aperis en Sia gloro.

17 Li Sin turnis al la preĝo de la forlasitoj,
Kaj ne forpuŝis ilian petegon.

18 Ĉi tio estos skribita por estontaj generacioj;
Kaj rekreita popolo gloros la Eternulon.

19 Ĉar Li rigardis malsupren el Sia sankta altaĵo,
El la ĉielo la Eternulo direktis rigardon al la tero,

20 Por aŭdi la ĝemon de malliberulo,
Por liberigi la kondamnitajn al morto;

21 Por ke oni rakontu en Cion pri la nomo de la Eternulo
Kaj en Jerusalem pri Lia gloro,

22 Kiam kolektiĝos kune la popoloj kaj regnoj,
Por servi al la Eternulo.

23 Li lacigis en la vojo miajn fortojn,
Li mallongigis miajn tagojn.

24 Mi diras: Ho mia Dio, ne forprenu min en la mezo de miaj
tagoj,
Vi, kies jaroj estas de generacio al generacio.

25 En antikveco Vi fondis la teron;
Kaj la ĉielo estas la faro de Viaj manoj.

26 Ili pereos, sed Vi restos;
Kaj ĉiuj ili eluziĝos kiel vesto,
Kiel veston Vi ilin ŝanĝos, kaj ili ŝanĝiĝos.

27 Sed Vi restas la sama,
Kaj Viaj jaroj ne finiĝos.

28 La filoj de Viaj sklavoj restos,
Kaj ilia semo fortikiĝos antaŭ Vi.

103

De David.

Benu, ho mia animo, la Eternulon,
Kaj mia tuta internaĵo Lian sanktan nomon.

2 Benu, ho mia animo, la Eternulon,
Kaj ne forgesu ĉiujn Liajn bonfarojn.

3 Li pardonas ĉiujn viajn pekojn,
Li sanigas ĉiujn viajn malsanojn;

4 Li savas de la tombo vian vivon,
Li kronas vin per boneco kaj favorkoreco;

5 Li satigas per bonaĵoj vian maljunan aĝon,
Ke via juneco renoviĝas kiel ĉe aglo.

6 La Eternulo faras justecon kaj juĝon al ĉiuj prematoj.

7 Li sciigis Siajn vojojn al Moseo,
Siajn farojn al la Izraelidoj.

8 Favorkora kaj kompatema estas la Eternulo,
Longetolerema kaj tre bona.

9 Ne eterne Li indignas,
Kaj ne por ĉiam Li koleras.

10 Ne laŭ niaj pekoj Li agis kun ni,
Kaj ne laŭ niaj krimoj Li redonis al ni.

11 Ĉar kiel alte estas la ĉielo super la tero,
Tiel granda estas Lia boneco por tiuj, kiuj Lin timas.

12 Kiel malproksime estas la oriento de la okcidento,
Tiel Li malproksimigis de ni niajn pekojn.

13 Kiel patro korfavoras filojn,
Tiel la Eternulo korfavoras tiujn, kiuj Lin timas.

14 Ĉar Li scias nian esencon;
Li memoras, ke ni estas polvo.

15 La tagoj de homo estas kiel herbo;
Kiel floro de kampo, tiel li floras.

16 Pasas super ĝi vento, kaj ĝi jam ne ekzistas;
Kaj ĝia loko ĝin jam ne rekonas.

17 Sed la boneco de la Eternulo daŭras eterne al tiuj, kiuj Lin
timas,
Kaj Lia bonfaremeco iras ĝis la pranepoj,

18 Kiuj observas Lian interligon
Kaj memoras Liajn ordonojn por ilin plenumi.

19 La Eternulo starigis en la ĉielo Sian tronon;
Kaj Lia reĝeco regas ĉion.

20 Benu la Eternulon Liaj anĝeloj, potencaj per sia forto,
Kiuj plenumas Lian vorton,
Por ke oni obeu la voĉon de Lia vorto.

21 Benu la Eternulon ĉiuj Liaj ĉirkaŭantoj,
Liaj servantoj, kiuj plenumas Lian volon.

22 Benu la Eternulon ĉiuj Liaj kreitaĵoj,
En ĉiuj lokoj de Lia regado.
Benu, ho mia animo, la Eternulon.

104

Benu, ho mia animo, la Eternulon.
Ho Eternulo, mia Dio, Vi estas tre granda,
De majesto kaj beleco Vi estas vestita;

2 Vi, kiu estas ĉirkaŭkovrita de lumo kiel de vesto,
Kiu sternas la ĉielon kiel tapiŝon;

3 Kiu aranĝas sur la akvo Siajn ĉambrojn,
Kiu faras la nubojn Lia veturilo;
Kiu iras sur la flugiloj de la vento;

4 Kiu faras la ventojn Liaj senditoj,
Flamantan fajron Liaj servantoj;

5 Kiu fondis la teron sur ĝiaj fundamentoj,
Ke ĝi neniam ŝanceliĝos.

6 La abismon Vi kovris kiel per vesto,
Sur la montoj staras akvo;

7 De Via minaco ĝi kuras,
De la voĉo de Via tondro ĝi forrapidas.

8 Ĝi leviĝas sur montojn, malleviĝas sur valojn,
Al tiu loko, kiun Vi destinis por ĝi.

9 Vi faris limon, kiun ĝi ne superpaŝos,
Por ke ĝi ne revenu por kovri la teron.

10 Vi sendas fontojn al la riveroj,
Kiuj iras inter montoj;

11 Ili trinkigas ĉiujn kampajn bestojn;
Sovaĝaj azenoj kvietigas sian soifon.

12 Apud ili loĝas la birdoj ĉielaj,
El inter la branĉoj ili sonigas sian voĉon.

13 Vi trinkigas la montojn el Viaj ĉambroj;
Per la produktoj de Viaj faroj satiĝas la tero.

14 Vi kreskigas herbon por la bruto,
Kaj verdaĵon, kiu servas al la homo,
Por elirigi panon el la tero.

15 Kaj la vino gajigas la koron de la homo,
La vizaĝo brilas de la oleo,
Kaj la pano fortikigas la koron de la homo.

16 Satiĝas la arboj de la Eternulo,
La cedroj de Lebanon, kiujn Li plantis;

17 Kaj tie nestas birdoj;
Cikonio havas sian loĝejon sur abioj;

18 La altaj montoj estas por la ibeksoj,
La rokoj estas rifuĝejo por la hirakoj.

19 Li aranĝis la lunon laŭ la partoj de tempo;
La suno scias sian subiron.

20 Vi sendas mallumon, kaj fariĝas nokto,
Dum kiu vagas ĉiuj arbaraj bestoj;

21 La leonidoj krias pri rabakiro,
Por peti de Dio sian manĝaĵon.

22 Kiam leviĝas la suno,
Ili sin kaŝas kaj kuŝiĝas en siaj loĝejoj.

23 Eliras homo por sia okupiĝo,
Por sia laboro ĝis la vespero.

24 Kiel multaj estas Viaj faroj, ho Eternulo!
Ĉion Vi faris kun saĝo;
La tero estas plena de Viaj faritaĵoj.

25 Jen la maro, granda kaj vasta:
Tie estas rampaĵoj sennombraj,
Bestoj malgrandaj kaj grandaj;

26 Tie iras ŝipoj;
Tie estas la levjatano, kiun Vi kreis, ke ĝi tie ludu.

27 Ĉiuj ili atendas de Vi,
Ke Vi donu al ili manĝon en ĝia tempo.

28 Vi donas al ili, ili kolektas;
Vi malfermas Vian manon, kaj ili satiĝas de bonaĵo.

29 Vi kaŝas Vian vizaĝon, tiam ili ektimas;
Vi forprenas ilian spiriton,
Tiam ili mortas kaj revenas al sia polvo.

30 Vi sendas Vian spiriton, tiam ili kreiĝas;
Kaj Vi renovigas la vizaĝon de la tero.

31 Gloro al la Eternulo estu eterne;
La Eternulo ĝoju pri Siaj faritaĵoj.

32 Li ekrigardas la teron, kaj ĝi tremas;
Li ektuŝas la montojn, kaj ili fumiĝas.

33 Mi kantados al la Eternulo, dum mi vivos;
Mi muzikados al mia Dio, dum mi estos.

34 Agrabla estu al Li mia meditado;
Mi ĝojos pri la Eternulo.

35 Malaperu pekuloj de sur la tero,
Kaj malvirtuloj ne plu ekzistu.
Benu, ho mia animo, la Eternulon.
Haleluja!

105

Gloru la Eternulon, voku Lian nomon;
Sciigu inter la popoloj Liajn farojn.

2 Kantu al Li, muziku al Li;
Parolu pri ĉiuj Liaj mirakloj.

3 Laŭdu Lian sanktan nomon;
Ĝoju la koro de tiuj, kiuj serĉas la Eternulon.

4 Turnu vin al la Eternulo kaj al Lia potenco;
Serĉu ĉiam Lian vizaĝon.

5 Memoru Liajn miraklojn, kiujn Li faris,
Liajn signomiraklojn kaj la juĝojn de Lia buŝo;

6 Vi, semo de Abraham, Lia sklavo,
Filoj de Jakob, Liaj elektitoj.

7 Li estas la Eternulo, nia Dio;
Sur la tuta tero estas Liaj juĝoj.

8 Li memoras eterne Sian interligon,
La vorton, kiun Li testamentis por mil generacioj,

9 Kiun Li interkonsentis kun Abraham
Kaj ĵuris al Isaak.

10 Li metis ĝin por Jakob kiel leĝon,
Por Izrael kiel eternan interligon,

11 Dirante: Al vi Mi donos la landon Kanaanan
Kiel vian parton heredan.

12 Kiam ili estis malgrandnombraj,
Malmultaj, kaj fremduloj en ĝi,

13 Kaj ili iradis de popolo al popolo,
El unu regno al alia gento,

14 Tiam Li al neniu permesis premi ilin,
Kaj Li punis pro ili reĝojn, dirante:

15 Ne tuŝu Miajn sanktoleitojn,
Kaj al Miaj profetoj ne faru malbonon.

16 Kaj Li sendis malsaton en la landon,
Rompis ĉion, kio portis panon.

17 Li sendis antaŭ ili homon:
Jozef estis vendita kiel sklavo.

18 Oni enpremis liajn piedojn en katenojn,
Fero ŝarĝis lian korpon,

19 Ĝis la tempo, kiam venis Lia vorto;
La parolo de la Eternulo lin elprovis.

20 Reĝo sendis kaj malligis lin,
Reganto super popoloj liberigis lin;

21 Li faris lin sinjoro super lia domo
Kaj reganto super lia tuta havo,

22 Ke li submetu al si liajn eminentulojn
Kaj saĝigu liajn maljunulojn.

23 Kaj Izrael venis en Egiptujon,
Kaj Jakob enmigris en la landon de Ĥam.

24 Kaj Li tre kreskigis Sian popolon,
Kaj faris ĝin pli forta ol ĝiaj malamikoj.

25 Li malĝustigis ilian koron,
Ke ili ekmalamis Lian popolon, ekruzis kontraŭ Liaj sklavoj.

26 Li sendis Moseon, Sian sklavon,
Kaj Aaronon, kiun Li elektis.

27 Ili faris inter ili Liajn pruvosignojn
Kaj miraklojn en la lando de Ĥam.

28 Li sendis mallumon kaj mallumigis;
Kaj ili ne atentis Liajn vortojn.

29 Li ŝanĝis ilian akvon en sangon,
Kaj senvivigis iliajn fiŝojn.

30 Ilia tero eksvarmigis ranojn,
En la ĉambroj de iliaj reĝoj.

31 Li diris, kaj venis fiinsektoj,
Pedikoj en ĉiuj iliaj regionoj.

32 Anstataŭ pluvo Li donis al ili hajlon,
Flamantan fajron en ilia lando.

33 Li batis iliajn vinbertrunkojn kaj iliajn figarbojn,
Kaj rompis la arbojn en iliaj limoj.

34 Li diris, kaj venis akridoj kaj skaraboj sennombraj

35 Kaj formanĝis la tutan herbon en ilia lando
Kaj formanĝis la produktojn de ilia tero.

36 Kaj Li mortigis ĉiujn unuenaskitojn en ilia lando,
La komencaĵojn de ĉiuj iliaj fortoj.

37 Sed ilin Li elkondukis kun arĝento kaj oro,
Kaj en iliaj triboj estis neniu kadukulo.

38 Ĝojis Egiptujo, kiam ili eliris,
Ĉar atakis ĝin timo antaŭ ili.

39 Li etendis nubon, kiel kovron;
Kaj fajron, por ke ĝi lumu en la nokto.

40 Ili petis, kaj Li sendis koturnojn,
Kaj per pano ĉiela Li ilin satigis.

41 Li malfermis rokon,
Kaj ekfluis akvo kaj ekiris kiel rivero en la dezerto.

42 Ĉar Li memoris Sian sanktan vorton
Al Abraham, Sia sklavo.

43 Kaj Li elkondukis Sian popolon en ĝojo,
Siajn elektitojn kun kantado.

44 Kaj Li donis al ili la landojn de popoloj,
Kaj la laboron de gentoj ili heredis;

45 Por ke ili plenumu Liajn leĝojn
Kaj konservu Liajn instruojn.
Haleluja!

106

Haleluja!
Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona;
Ĉar eterna estas Lia boneco.

2 Kiu eldiros la potencon de la Eternulo,
Aŭdigos Lian tutan gloron?

3 Bone estas al tiuj, kiuj observas justecon,
Kiuj agas bone en ĉiu tempo.

4 Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo;
Sendu al mi Vian savon,

5 Por ke mi vidu la bonstaton de Viaj elektitoj,
Por ke mi ĝoju kun la ĝojo de Via popolo,
Por ke mi triumfu kun Via heredo.

6 Ni pekis kune kun niaj patroj,
Ni malbonagis, ni malvirtis.

7 Niaj patroj en Egiptujo ne komprenis Viajn miraklojn,
Ne memoris Vian grandan bonecon;
Kaj ili ribelis apud la maro, apud la Ruĝa Maro.

8 Sed Li savis ilin pro Sia nomo,
Por montri Sian potencon.

9 Kaj Li ekkriis al la Ruĝa Maro, kaj ĝi elsekiĝis;
Kaj Li kondukis ilin tra la abismoj, kiel tra la dezerto.

10 Kaj Li savis ilin el la mano de la malamanto,
Kaj Li liberigis ilin en la mano de la malamiko.

11 Kaj la akvo kovris iliajn kontraŭulojn;
Eĉ unu el ili ne restis.

12 Tiam ili ekkredis al Liaj vortoj,
Ili ekkantis Lian gloron.

13 Sed baldaŭ ili forgesis Liajn farojn,
Ili ne fidis Lian konsilon.

14 Ili fordonis sin al siaj kapricoj en la dezerto,
Kaj ili incitis Dion en la stepo.

15 Kaj Li plenumis ilian deziron,
Sed Li sendis pereon al iliaj animoj.

16 Ili enviis Moseon en la tendaro,
Aaronon, sanktulon de la Eternulo.

17 Malfermiĝis la tero kaj englutis Datanon,
Kaj kovris la anaron de Abiram.

18 Kaj ekbrulis fajro en ilia anaro,
Flamo forbruligis la malvirtulojn.

19 Ili faris bovidon ĉe Ĥoreb,
Kaj adorkliniĝis antaŭ fandaĵo.

20 Ili ŝanĝis sian honoron
En bildon de bovo, kiu manĝas herbon.

21 Ili forgesis Dion, sian savanton,
Kiu faris grandajn farojn en Egiptujo,

22 Miraklojn en la lando de Ĥam,
Timindaĵojn apud la Ruĝa Maro.

23 Kaj Li decidis ekstermi ilin;
Sed Moseo, Lia elektito, stariĝis antaŭ Li ĉe la fendo,
Por forklini Lian koleregon, ke Li ilin ne ekstermu.

24 Kaj ili malŝatis la dezirindan landon,
Ili ne kredis al Lia vorto.

25 Ili murmuris en siaj tendoj,
Kaj ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo.

26 Tial Li ĵuris al ili per levo de Sia mano,
Por faligi ilin en la dezerto,

27 Kaj por disfaligi ilian semon inter la popoloj,
Kaj disĵeti ilin en la landojn.

28 Kaj ili aliĝis al Baal-Peor,
Kaj manĝis oferricevojn de malvivuloj.

29 Kaj ili kolerigis Lin per siaj faroj;
Kaj disvastiĝis inter ili epidemio.

30 Kaj stariĝis Pineĥas kaj aranĝis juĝon;
Kaj la epidemio haltis.

31 Kaj tio estas kalkulita al li kiel bonfaro,
Por ĉiuj generacioj kaj eterne.

32 Kaj ili kolerigis Lin ĉe la akvo de Meriba,
Kaj pro ili fariĝis malbono al Moseo;

33 Ĉar ili maldolĉigis lian spiriton,
Kaj li eldiris ion nepripensitan per sia buŝo.

34 Ili ne ekstermis la popolojn,
Pri kiuj diris al ili la Eternulo;

35 Sed ili miksiĝis kun la popoloj
Kaj lernis iliajn farojn;

36 Ili servis al iliaj idoloj,
Kaj ĉi tiuj fariĝis reto por ili.

37 Kaj ili oferdonis siajn filojn kaj filinojn al demonoj;

38 Kaj ili verŝis senkulpan sangon, la sangon de siaj filoj kaj
filinoj,
Kiujn ili oferportis al la Kanaanaj idoloj;
Kaj la tero malpuriĝis de sango.

39 Kaj ili malpuriĝis per siaj faroj,
Kaj malĉastiĝis per siaj agoj.

40 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Lia popolo,
Kaj Li abomenis Sian heredon;

41 Kaj Li donis ilin en la manojn de idolanoj,
Kaj iliaj malamantoj ekregis super ili.

42 Kaj premis ilin iliaj malamikoj,
Kaj sub la manoj de ĉi tiuj ili humiliĝis.

43 Multajn fojojn Li ilin savis;
Sed ili ribeladis per siaj entreprenoj,
Kaj ili senfortiĝis pro sia krimeco.

44 Sed Li ekrigardis ilian suferon,
Kiam Li aŭdis ilian kriadon;

45 Kaj Li rememoris Sian interligon kun ili,
Kaj Li ekbedaŭris laŭ Sia granda favorkoreco;

46 Kaj Li aperigis kompaton por ili
Ĉe ĉiuj iliaj malliberigintoj.

47 Savu nin, ho Eternulo, nia Dio,
Kaj kolektu nin el inter la popoloj,
Por glori Vian sanktan nomon,
Por triumfi pro Via gloro.

48 Glorata estu la Eternulo, Dio de Izrael, de eterne ĝis
eterne.
Kaj la tuta popolo diru: Amen.
Haleluja!

LIBRO KVINA

107

Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona;
Ĉar eterna estas Lia boneco:

2 Diru la liberigitoj de la Eternulo,
Kiujn Li liberigis el la mano de malamiko,

3 Kiujn Li kolektis el la landoj,
De oriento kaj okcidento,
De nordo kaj de la maro.

4 Ili vagis en la dezerto, laŭ vojo senviva,
Urbon loĝatan ili ne trovis;

5 Ili malsatis kaj soifis,
Ilia animo en ili senfortiĝis.

6 Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero,
Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.

7 Kaj Li kondukis ilin laŭ ĝusta vojo,
Ke ili venu al urbo loĝata.

8 Ili gloru la Eternulon por Lia boneco,
Kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj.

9 Ĉar Li satigis animon soifantan,
Kaj animon malsatan Li plenigis per bonaĵo.

10 Ili sidis en mallumo kaj en ombro de morto,
Katenitaj de mizero kaj fero;

11 Ĉar ili malobeis la vortojn de Dio
Kaj malŝatis la decidon de la Plejaltulo.

12 Kaj Li frapis ilian koron per sufero;
Ili falis, kaj neniu helpis.

13 Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero,
Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.

14 Li eligis ilin el mallumo kaj ombro de morto,
Kaj iliajn ligilojn Li disŝiris.

15 Ili gloru la Eternulon por Lia boneco,
Kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj.

16 Ĉar Li rompis kuprajn pordojn,
Kaj disbatis ferajn riglilojn.

17 La malsaĝuloj suferis pro siaj pekaj vojoj
Kaj pro siaj krimoj;

18 Ĉiujn manĝojn abomenis ilia animo,
Kaj ili atingis la pordegon de la morto.

19 Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero,
Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.

20 Li sendis Sian vorton,
Kaj Li sanigis ilin kaj savis ilin de la tombo.

21 Ili gloru la Eternulon por Lia boneco,
Kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj.

22 Kaj ili oferdonu dankajn oferojn,
Kaj rakontu Liajn farojn kun kantado.

23 Kiuj veturas per ŝipoj sur la maro,
Kiuj komercas sur grandaj akvoj,

24 Tiuj vidis la farojn de la Eternulo
Kaj Liajn miraklojn en la profundo.

25 Li diris, kaj aperis granda ventego
Kaj alte levis ĝiajn ondojn:

26 Ili leviĝas ĝis la ĉielo, malleviĝas en la abismojn;
Ilia animo konsumiĝas de sufero;

27 Ili iras ĉirkaŭe kaj ŝanceliĝas kiel ebriulo,
Kaj ilia tuta saĝeco malaperas.

28 Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero,
Kaj Li eligis ilin el ilia mizero.

29 Li kvietigis la ventegon,
Kaj ĝiaj ondoj silentiĝis.

30 Kaj ili ekĝojis, kiam fariĝis silente;
Kaj Li alkondukis ilin al la dezirata haveno.

31 Ili gloru la Eternulon por Lia boneco,
Kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj.

32 Kaj ili altigu Lin en popola kunveno,
Kaj en kunsido de plejaĝuloj ili Lin laŭdu.

33 Li ŝanĝas riverojn en dezerton,
Kaj fontojn de akvo en sekaĵon;

34 Fruktoportan teron en salan dezerton,
Pro la malboneco de ĝiaj loĝantoj.

35 Li ŝanĝas dezerton en lagon,
Kaj sekan teron en fontojn de akvo;

36 Kaj Li loĝigas tie malsatulojn,
Kaj ili konstruas urbon loĝatan.

37 Kaj ili prisemas kampojn,
Plantas vinberujojn, kaj ricevas fruktojn.

38 Kaj Li ilin benas, kaj ili tre multiĝas,
Kaj brutoj ne mankas al ili.

39 Kaj kiam ili estas tre malmultaj kaj malfortaj
Pro la premanta malbono kaj mizero,

40 Li verŝas honton sur eminentulojn,
Kaj erarvagigas ilin en dezerto senvoja.

41 Malriĉulon Li altigas el mizero,
Kaj kreas familiojn kiel ŝafojn.

42 La virtuloj tion vidas, kaj ĝojas;
Kaj ĉia malboneco fermas sian buŝon.

43 Kiu estas saĝa, tiu tion observu,
Kaj oni komprenu la favoraĵojn de la Eternulo.

108

Kanto. Psalmo de David.

Fortika estas mia koro, ho Dio;
Mi kantos kaj gloros kun mia honoro.

2 Vekiĝu, psaltero kaj harpo;
Mi vekos la matenan ĉielruĝon.

3 Mi gloros Vin, ho Eternulo, inter la popoloj;
Kaj mi prikantos Vin inter la gentoj.

4 Ĉar granda ĝis super la ĉielo estas Via boneco,
Kaj ĝis la nuboj estas Via vero.

5 Altiĝu super la ĉielo, ho Dio;
Kaj Via gloro estu super la tuta tero.

6 Por ke liberiĝu viaj amatoj,
Helpu per Via dekstra mano, kaj aŭskultu min.

7 Dio diris en Sia sanktejo: Mi triumfos;
Mi dividos Ŝeĥemon, kaj la valon Sukot Mi mezuros.

8 Al Mi apartenas Gilead, al Mi apartenas Manase;
Efraim estas la forto de Mia kapo,
Jehuda estas Mia sceptro.

9 Moab estas Mia lavopelvo;
Sur Edomon Mi ĵetos Mian ŝuon;
Super Filiŝtujo Mi triumfe krios.

10 Kiu enkondukos min en fortikigitan urbon?
Kiu alkondukos min ĝis Edom?

11 Ĉu ne Vi, ho Dio, forlasis nin?
Vi ne eliras, ho Dio, kun niaj militistaroj.

12 Donu al ni helpon kontraŭ la malamiko;
Vanta estas helpo de homo.

13 Kun Dio ni faros heroaĵojn;
Kaj Li dispremos niajn malamikojn.

109

Al la ĥorestro. Psalmo de David.

Ho Dio, mia gloro, ne silentu.

2 Ĉar buŝon malvirtan kaj buŝon malican ili malfermis kontraŭ
mi,
Ili parolas kun mi per mensogema lango.

3 Per vortoj de malamo ili min ĉirkaŭis,
Kaj ili militas kontraŭ mi sen mia kulpo.

4 Por mia amo ili min malamas;
Sed mi preĝas.

5 Ili pagas al mi malbonon por bono
Kaj malamon por mia amo.

6 Metu malvirtulon super lin;
Kaj kontraŭulo stariĝu ĉe lia dekstra mano.

7 Kiam li estos juĝata, li eliru kulpa;
Kaj lia preĝo estu peko.

8 Liaj tagoj estu malmultaj;
Lian oficon ricevu alia.

9 Liaj infanoj estu orfoj,
Kaj lia edzino estu vidvino.

10 Liaj infanoj vagadu,
Kaj ili petu kaj serĉu apud siaj ruinoj.

11 Kreditoro forprenu ĉion, kion li havas;
Kaj fremduloj disrabu lian laboron.

12 Neniu faru al li ion bonan;
Kaj ne troviĝu kompatanto por liaj orfoj.

13 Lia idaro estu kondamnita al ekstermo;
En la dua generacio elviŝiĝu ilia nomo.

14 La malbonago de liaj patroj rememoriĝu al la Eternulo,
Kaj la peko de lia patrino ne elviŝiĝu.

15 Ili estu ĉiam antaŭ la Eternulo,
Kaj Li ekstermu la memoron pri ili de sur la tero.

16 Pro tio, ke li ne memoris fari bonfarojn,
Kaj ke li persekutis mizerulon kaj malriĉulon kaj
korsuferanton,
Por lin mortigi.

17 Li amis malbenon, kaj ĝi venis sur lin;
Li ne volis benon, kaj ĝi malproksimiĝis de li.

18 Li metis sur sin malbenon, kiel veston;
Kaj ĝi penetris en lian internon, kiel akvo,
Kaj en liajn ostojn, kiel oleo.

19 Ĝi estu por li kiel vesto, per kiu li sin kovras,
Kaj kiel zono, kiun li ĉiam portas ĉirkaŭ si.

20 Tia estas de la Eternulo la agado kontraŭ miaj kontraŭuloj,
Kaj kontraŭ tiuj, kiuj parolas malbonon kontraŭ mia animo.

21 Kaj Vi, ho Eternulo, mia Sinjoro, agu kun mi pro Via nomo;
Ĉar bona estas Via favorkoreco, savu min.

22 Ĉar mi estas malriĉulo kaj mizerulo,
Kaj mia koro estas rompita en mia interno.

23 Kiel ombro longiĝanta mi malaperas;
Oni forskuas min kiel akridon.

24 Miaj genuoj senfortiĝis de fastado,
Kaj mia karno perdis la grason.

25 Kaj mi fariĝis mokataĵo por ili;
Kiam ili vidas min, ili balancas sian kapon.

26 Helpu min, ho Eternulo, mia Dio;
Savu min laŭ Via boneco.

27 Kaj oni sciu, ke tio estas Via mano;
Ke Vi, ho Eternulo, tion faris.

28 Ili malbenas, sed Vi benu;
Ili leviĝis, sed ili estos hontigitaj, kaj Via sklavo ĝojos.

29 Miaj kontraŭuloj kovriĝu per malhonoro,
Kaj ili envolviĝu en sian honton kiel en veston.

30 Mi forte gloros la Eternulon per mia buŝo,
Kaj meze de multaj homoj mi Lin laŭdos.

31 Ĉar Li staras ĉe la dekstra flanko de malriĉulo,
Por savi lin de tiuj, kiuj juĝas lian animon.

110

Psalmo de David.

La Eternulo diris al mia sinjoro: Sidu dekstre de Mi,
Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.

2 La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion:
Regu inter viaj malamikoj.

3 En la tago de via potenco via popolo volonte sin donas al vi
en sankta ornamo.
De la komenco de matenruĝo aliĝas al vi la roso de via
junularo.

4 La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos;
Vi estas pastro por ĉiam,
Laŭ la maniero de Melkicedek.

5 La Sinjoro ĉe via dekstra flanko
Frapas reĝojn en la tago de Sia kolero.

6 Li juĝos inter la popoloj, inter plene da kadavroj;
Li frakasos la ĉefon de granda lando.

7 Li trinkos el rivero sur la vojo;
Tial li levos la kapon.

111

Haleluja!
Mi gloras la Eternulon per mia tuta koro,
En rondo de piuloj kaj en kunveno.

2 Grandaj estas la faroj de la Eternulo,
Serĉataj de ĉiuj, kiuj ilin amas.

3 Bela kaj majesta estas Lia verko,
Kaj Lia justeco restas eterne.

4 Memorindaj Li faris Siajn miraklojn;
Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo.

5 Li donas manĝon al tiuj, kiuj Lin timas;
Li memoras eterne Sian interligon.

6 La potencon de Siaj fortoj Li aperigis al Sia popolo,
Doninte al ili la heredon de gentoj.

7 La faroj de Liaj manoj estas vero kaj justeco;
Perfektaj estas ĉiuj Liaj ordonoj;

8 Ili estas fortikaj por eterne,
Faritaj per vero kaj honesto.

9 Liberigon Li sendis al Sia popolo;
Li aranĝis por ĉiam Sian interligon.
Sankta kaj respektinda estas Lia nomo.

10 Komenco de saĝeco estas timo antaŭ la Eternulo;
Bonan prudenton havas ĉiuj plenumantoj.
Lia gloro restas eterne.

112

Haleluja!
Bone estas al la homo, kiu timas la Eternulon
Kaj tre amas Liajn ordonojn.

2 Forta sur la tero estos lia semo;
La gento de virtuloj estos benita.

3 Bonstato kaj riĉeco estas en lia domo;
Kaj lia justeco restas eterne.

4 En mallumo leviĝas lumo por la virtulo.
Li estas kompatema, favorkora, kaj justa.

5 Bone estas al la homo, kiu kompatas kaj pruntedonas,
Kiu pesas siajn farojn per justeco.

6 Ĉar neniam li falos;
Virtulo estos memorata eterne.

7 Malbonan famon li ne timos;
Fortika estas lia koro, ĝi fidas la Eternulon.

8 Senŝanceliĝa estas lia koro;
Li ne timas, ĝis li vidas la pereon de siaj malamikoj.

9 Li ŝutas kaj donas al la malriĉuloj;
Lia justeco restas eterne,
Lia korno altiĝos en honoro.

10 La malvirtulo vidas kaj ĉagreniĝas,
Kunfrapas la dentojn kaj konsumiĝas.
La deziro de malvirtuloj pereos.

113

Haleluja!
Gloru, sklavoj de la Eternulo,
Gloru la nomon de la Eternulo.

2 La nomo de la Eternulo estu benata
De nun kaj eterne.

3 De la leviĝejo de la suno ĝis ĝia malleviĝejo
Estas glorata la nomo de la Eternulo.

4 Alte super ĉiuj popoloj estas la Eternulo;
Super la ĉielo estas Lia gloro.

5 Kiu estas kiel la Eternulo, nia Dio,
Kiu sidas alte,

6 Kiu kliniĝas por rigardi
La ĉielon kaj la teron,

7 Kiu el la polvo restarigas mizerulon,
El la koto levas malriĉulon,

8 Por sidigi lin kun eminentuloj,
Kun la eminentuloj de lia popolo?

9 Li donas familion al senfruktulino,
Kaj faras ŝin ĝoja patrino de infanoj.
Haleluja!

114

Kiam Izrael eliris el Egiptujo,
La domo de Jakob el fremda popolo,

2 Tiam Jehuda fariĝis Lia sanktaĵo,
Izrael Lia regno.

3 La maro vidis kaj forkuris,
Jordan turniĝis malantaŭen;

4 La montoj saltis kiel ŝafoj,
La montetoj kiel ŝafidoj.

5 Kio estas al vi, ho maro, ke vi forkuris?
Jordan, kial vi turniĝis malantaŭen?

6 Montoj, kial vi saltas kiel ŝafoj,
Montetoj, kiel ŝafidoj?

7 Antaŭ la Sinjoro tremu, ho tero,
Antaŭ la Dio de Jakob,

8 Kiu ŝanĝas rokon en lagon da akvo,
Graniton en akvodonan fonton.

115

Ne al ni, ho Eternulo, ne al ni,
Sed al Via nomo donu honoron,
Pro Via favorkoreco, pro Via vereco.

2 Kial devas diri la popoloj:
Kie do estas ilia Dio?

3 Sed nia Dio estas en la ĉielo;
Ĉion, kion Li deziras, Li faras.

4 Iliaj idoloj estas arĝento kaj oro,
Faritaĵo de homaj manoj.

5 Buŝon ili havas, sed ne parolas;
Okulojn ili havas, sed ne vidas;

6 Orelojn ili havas, sed ne aŭdas;
Nazon ili havas, sed ne flaras;

7 Manojn ili havas, sed ne palpas;
Piedojn ili havas, sed ne iras;
Ili ne donas sonon per sia gorĝo.

8 Kiel ili, tiel estos iliaj farantoj,
Ĉiuj, kiuj ilin fidas.

9 Ho Izrael, fidu la Eternulon;
Li estas ilia helpo kaj ŝildo.

10 Ho domo de Aaron, fidu la Eternulon;
Li estas ilia helpo kaj ŝildo.

11 Ho timantoj de la Eternulo, fidu la Eternulon;
Li estas ilia helpo kaj ŝildo.

12 La Eternulo nin memoras, Li benas,
Li benas la domon de Izrael,
Li benas la domon de Aaron;

13 Li benas la timantojn de la Eternulo,
La malgrandajn kaj la grandajn.

14 La Eternulo vin multigu,
Vin kaj viajn infanojn.

15 Vi estas benitaj de la Eternulo,
Kiu faris la ĉielon kaj la teron.

16 La ĉielo estas ĉielo de la Eternulo,
Sed la teron Li donis al la homidoj.

17 Ne la mortintoj gloros la Eternulon,
Kaj ne tiuj, kiuj foriris en la silentejon.

18 Sed ni benos la Eternulon
De nun kaj eterne.
Haleluja!

116

Mi amas, ke la Eternulo aŭdas mian voĉon
Kaj mian petegon,

2 Ke Li klinis Sian orelon al mi;
Kaj en miaj tagoj mi Lin vokos.

3 Ĉirkaŭis min la ondoj de la morto,
Kaj turmentoj de Ŝeol min trafis;
Suferon kaj ĉagrenon mi trovis.

4 Sed la nomon de la Eternulo mi vokis:
Ho Eternulo, savu mian animon.

5 Favorkora estas la Eternulo kaj justa,
Kaj nia Dio estas kompatema.

6 La Eternulo gardas la simplanimulojn;
Mi estis en mizero, kaj Li min savis.

7 Revenu, ho mia animo, al via trankvileco,
Ĉar la Eternulo faris al vi bonon.

8 Ĉar Vi savis mian animon de la morto,
Miajn okulojn de larmoj,
Miajn piedojn de falpuŝiĝo.

9 Mi irados antaŭ la Eternulo
En la lando de la vivo.

10 Kun kredo mi diris:
Mi estas tre afliktita.

11 Mi diris en mia konfuziĝo:
Ĉu homo mensogas.

12 Kion mi redonu al la Eternulo
Por ĉiuj Liaj bonfaroj al mi?

13 Mi levos la pokalon de savo,
Kaj mi vokos la nomon de la Eternulo.

14 Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos
Antaŭ Lia tuta popolo.

15 Grandvalora en la okuloj de la Eternulo
Estas la morto de Liaj fideluloj.

16 Ho Eternulo, mi ja estas Via sklavo,
Mi estas Via sklavo, filo de Via sklavino;
Vi disigis miajn ligilojn.

17 Al Vi mi oferdonos dankan oferon,
Kaj la nomon de la Eternulo mi vokos.

18 Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos
Antaŭ Lia tuta popolo,

19 En la kortoj de la domo de la Eternulo,
Interne de vi, ho Jerusalem.

117

Haleluja!
Gloru la Eternulon ĉiuj popoloj,
Laŭdu Lin ĉiuj gentoj;

2 Ĉar granda estas Lia boneco al ni,
Kaj la vero de la Eternulo restas eterne.

118

Haleluja!
Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona;
Ĉar eterna estas Lia boneco.

2 Izrael diru,
Ke eterna estas Lia boneco.

3 La domo de Aaron diru,
Ke eterna estas Lia boneco.

4 La timantoj de la Eternulo diru,
Ke eterna estas Lia boneco.

5 El premateco mi vokis al la Eternulo,
Kaj per liberigo respondis al mi la Eternulo.

6 La Eternulo estas kun mi, mi ne timas;
Kion faros al mi homo?

7 La Eternulo estas kun mi, kiel mia helpanto;
Kaj mi triumfos super miaj malamikoj.

8 Pli bone estas fidi la Eternulon,
Ol fidi homon.

9 Pli bone estas fidi la Eternulon,
Ol fidi eminentulojn.

10 Ĉiuj popoloj min ĉirkaŭis,
Sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.

11 Ili ĉirkaŭis min de ĉiuj flankoj,
Sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.

12 Ili ĉirkaŭis min kiel abeloj,
Sed ili estingiĝas, kiel fajro en dornoj;
Per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.

13 Oni min puŝis, ke mi falu;
Sed la Eternulo min helpis.

14 La Eternulo estas mia forto kaj mia kanto,
Kaj Li fariĝis mia savo.

15 La voĉo de triumfo kaj de saviĝo sonas en la tendoj de la
virtuloj:
La dekstra mano de la Eternulo faras heroaĵojn;

16 La dekstra mano de la Eternulo estas alte,
La dekstra mano de la Eternulo faras heroaĵojn.

17 Mi ne mortos, sed mi vivos,
Kaj mi rakontos la farojn de la Eternulo.

18 Per forta puno punadis min la Eternulo,
Sed al la morto Li min ne donis.

19 Malfermu al mi la pordegojn de la vero;
Mi iros tra ili, mi gloros la Eternulon.

20 Jen estas la pordego de la Eternulo;
Virtuloj iras tra ĝi.

21 Mi dankas Vin,
Ĉar Vi aŭskultis min kaj fariĝis mia savo.

22 Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj,
Fariĝis ŝtono bazangula.

23 De la Eternulo ĉi tio fariĝis,
Ĝi estas miraklo en niaj okuloj.

24 Ĉi tiun tagon faris la Eternulo;
Ni ĝoju kaj gajiĝu en ĝi.

25 Ho Eternulo, helpu!
Ho Eternulo, sukcesigu!

26 Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo!
Ni benas vin el la domo de la Eternulo.

27 La Eternulo estas Dio, kaj Li lumas al ni.
Aranĝu la festan procesion kun branĉoj ĝis la kornoj de la
altaro.

28 Vi estas mia Dio, kaj mi Vin gloras;
Mia Dio, Vin mi altigas.

29 Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona;
Ĉar eterna estas Lia boneco.

119

Ĉi tiu psalmo estas dividita en dudek du egalajn partojn. En la Hebrea originalo la unuaj vortoj de la ok versoj en ĉiu parto komenciĝas ĉiuj per la litero supremontrita.

א ALEF.

Bone estas al tiuj, kies vojo estas senmakula,
Kiuj iras laŭ la leĝo de la Eternulo.

2 Bone estas al tiuj, kiuj plenumas Liajn decidojn,
Kiuj serĉas Lin per la tuta koro;

3 Ili ne faras malbonagon,
Ili iras laŭ Liaj vojoj.

4 Vi ordonis al ni,
Forte observi Viajn leĝojn.

5 Ho, estu fortikaj miaj vojoj,
Ke mi observu Viajn leĝojn!

6 Tiam mi ne bezonos honti,
Kiam mi atentos ĉiujn Viajn ordonojn.

7 Mi gloros Vin el pura koro,
Lernante la juĝojn de Via justeco.

8 Viajn leĝojn mi observos;
Ne forlasu min tute.

ב BET.

9 Per kio junulo povas purigi sian vojon?
Per plenumado laŭ Viaj vortoj.

10 Per mia tuta koro mi Vin serĉas;
Ne lasu min deflankiĝi de Viaj ordonoj.

11 En mia koro mi konservas Vian diron,
Por ke mi ne peku antaŭ Vi.

12 Benata Vi estas, ho Eternulo;
Instruu al mi Viajn leĝojn.

13 Per miaj lipoj mi rakontas
Ĉiujn decidojn de Via buŝo.

14 Pri la vojo de Viaj leĝoj mi ĝojas,
Kiel pri granda riĉeco.

15 Pri Viaj ordonoj mi meditas,
Kaj mi rigardas Viajn vojojn.

16 Mi havas plezuron de Viaj leĝoj,
Mi ne forgesas Vian vorton.

ג GIMEL.

17 Bonfaru al Via sklavo,
Ke mi vivu kaj plenumu Vian vorton.

18 Malfermu miajn okulojn,
Ke mi vidu miraklojn de Via instruo.

19 Migranto mi estas sur la tero;
Ne kaŝu antaŭ mi Viajn ordonojn.

20 Elturmentiĝis mia animo
De senĉesa sintirado al Viaj juĝoj.

21 Vi humiligas la malbenitajn fierulojn,
Kiuj dekliniĝas de Viaj ordonoj.

22 Forigu de mi honton kaj malhonoron,
Ĉar mi observas Viajn decidojn.

23 Eĉ kiam sidas eminentuloj kaj parolas kontraŭ mi,
Via sklavo meditas pri Viaj leĝoj.

24 Viaj decidoj estas mia plezuro,
Miaj konsilantoj.

ד DALET.

25 Mia animo algluiĝis al la polvo;
Vivigu min laŭ Via vorto.

26 Mi raportis pri miaj vojoj, kaj Vi aŭskultis min;
Instruu al mi Viajn leĝojn.

27 Komprenigu al mi la vojon de Viaj ordonoj;
Kaj mi meditos pri Viaj mirakloj.

28 Konsumiĝis mia animo pro malĝojo;
Restarigu min laŭ Via vorto.

29 La vojon de malvero deturnu de mi,
Kaj donacu al mi Vian instruon.

30 La vojon de la vero mi elektis,
Mi sopiris al Viaj leĝoj.

31 Mi alkroĉiĝis al Viaj ordonoj;
Ho Eternulo, ne hontigu min.

32 Mi kuras laŭ la vojo de Viaj leĝoj,
Ĉar Vi larĝigas mian koron.

ה HE.

33 Montru al mi, ho Eternulo, la vojon de Viaj leĝoj,
Kaj mi ĝin sekvos ĝis la fino.

34 Komprenigu al mi, kaj mi sekvos Vian instruon,
Kaj mi konservos ĝin per la tuta koro.

35 Irigu min sur la vojeto de Viaj ordonoj,
Ĉar en ĝi mi havas plezuron.

36 Klinu mian koron al Viaj leĝoj,
Sed ne al profito.

37 Deturnu miajn okulojn, ke ili ne rigardu falsaĵon;
Vivigu min per Viaj vojoj.

38 Plenumu al Via sklavo Vian diron,
Kiu koncernas respekton por Vi.

39 Forigu mian malhonoron, kiun mi timas;
Ĉar Viaj juĝoj estas bonaj.

40 Jen mi deziregas Viajn ordonojn;
Per Via justeco vivigu min.

ו VAV.

41 Kaj venu al mi Viaj favoroj, ho Eternulo,
Via helpo, konforme al Via vorto,

42 Ke mi povu doni respondon al mia insultanto;
Ĉar mi fidas Vian vorton.

43 Ne forprenu tute de mia buŝo la vorton de vero,
Ĉar mi esperas al Viaj juĝoj.

44 Kaj mi konservos Vian instruon
Ĉiam kaj eterne.

45 Kaj mi iros en libereco,
Ĉar mi serĉas Viajn ordonojn.

46 Kaj mi parolos pri Viaj leĝoj antaŭ reĝoj,
Kaj mi ne hontos.

47 Kaj mi havos plezuron de Viaj ordonoj,
Kiujn mi amas.

48 Kaj mi etendos miajn manojn al Viaj ordonoj, kiujn mi amas,
Kaj mi meditos pri Viaj leĝoj.

ז ZAIN.

49 Rememoru la vorton al Via sklavo,
Pri kio Vi min esperigis.

50 Ĉi tio estas mia konsolo en mia mizero,
Ke Via vorto min revivigas.

51 Fieruloj tre forte min mokas,
Sed de Via instruo mi ne dekliniĝis.

52 Mi rememoras Viajn juĝojn de tempoj tre antikvaj, ho
Eternulo,
Kaj mi konsoliĝas.

53 Flama furiozo min kaptas pro la malvirtuloj,
Kiuj forlasas Vian leĝon.

54 Viaj leĝoj estas por mi kantoj
En la domo de mia migrado.

55 Mi rememoras en la nokto Vian nomon, ho Eternulo,
Kaj mi plenumas Vian instruon.

56 Tio fariĝis al mi,
Ĉar mi observas Viajn ordonojn.

ח ĤET.

57 Mi diris: Mia sortaĵo estas, ho Eternulo,
Plenumi Viajn vortojn.

58 Mi petegas antaŭ Vi per la tuta koro:
Korfavoru min, konforme al Via vorto.

59 Mi esploris miajn vojojn
Kaj direktis miajn paŝojn al Viaj leĝoj.

60 Mi rapidas kaj ne prokrastas,
Por plenumi Viajn ordonojn.

61 Retoj de malvirtuloj min ĉirkaŭis;
Sed Vian instruon mi ne forgesis.

62 En la mezo de la nokto mi leviĝas,
Por glori Vin por Viaj justaj juĝoj.

63 Mi estas kamarado por ĉiuj,
Kiuj Vin timas kaj kiuj observas Viajn ordonojn.

64 De Via boneco, ho Eternulo, la tero estas plena;
Instruu al mi Viajn leĝojn.

ט TET.

65 Bonon Vi faris al Via sklavo, ho Eternulo,
Konforme al Via vorto.

66 Bonajn morojn kaj scion instruu al mi,
Ĉar al Viaj ordonoj mi kredas.

67 Antaŭ ol mi suferis, mi erarvagis,
Sed nun mi observas Vian vorton.

68 Vi estas bona kaj bonfara;
Instruu al mi Viajn leĝojn.

69 Fieruloj plektis mensogon pri mi;
Sed mi per la tuta koro konservas Viajn ordonojn.

70 Grasiĝis kiel sebo ilia koro;
Sed mi havas plezuron de Via instruo.

71 Bone estas al mi, ke mi suferis,
Por ke mi lernu Viajn leĝojn.

72 Pli bona estas por mi la instruo de Via buŝo,
Ol miloj da oreroj kaj arĝenteroj.

י JOD.

73 Viaj manoj min kreis kaj fortikigis;
Prudentigu min, kaj mi lernu Viajn ordonojn.

74 Viaj timantoj min vidos kaj ĝojos,
Ĉar mi fidis Vian vorton.

75 Mi scias, ho Eternulo, ke Viaj juĝoj estas justaj,
Kaj ke Vi juste min suferigis.

76 Via boneco estu do mia konsolo,
Konforme al Via vorto al Via sklavo.

77 Venu sur min Via favorkoreco, ke mi vivu;
Ĉar Via instruo estas mia plezuro.

78 Hontiĝu la fieruloj, ĉar maljuste ili min premis;
Mi meditos pri Viaj ordonoj.

79 Turniĝu al mi Viaj timantoj
Kaj la konantoj de Viaj leĝoj.

80 Mia koro estu ĝusta, laŭ Viaj leĝoj,
Por ke mi ne hontiĝu.

כ KAF.

81 Mia animo avidas Vian savon;
Vian vorton mi fidas.

82 Miaj okuloj avidas Vian vorton, dirante:
Kiam Vi min konsolos?

83 Ĉar mi fariĝis kiel felsako en fumo;
Sed Viajn leĝojn mi ne forgesas.

84 Kiom estos la tagoj de Via sklavo?
Kiam Vi faros juĝon super miaj persekutantoj?

85 Fosojn fosis al mi la fieruloj,
Kontraŭe al Viaj leĝoj.

86 Ĉiuj Viaj ordonoj estas vero;
Maljuste oni min persekutas; helpu min.

87 Oni preskaŭ pereigis min de sur la tero,
Sed mi ne forlasis Viajn ordonojn.

88 Laŭ Via boneco vivigu min,
Kaj mi observos la ordonojn de Via buŝo.

ל LAMED.

89 Por eterne, ho Eternulo,
Via vorto staras forte en la ĉielo.

90 Por ĉiuj generacioj restas Via vero;
Vi fortikigis la teron, kaj ĝi staras.

91 Laŭ Viaj leĝoj ĉio nun staras,
Ĉar ĉio estas Viaj sklavoj.

92 Se Via instruo ne estus mia konsolo,
Mi pereus en mia mizero.

93 Neniam mi forgesos Viajn ordonojn,
Ĉar per ili Vi min vivigas.

94 Al Vi mi apartenas;
Helpu min, ĉar mi serĉas Viajn ordonojn.

95 Pri mi embuskis malvirtuloj, por min pereigi;
Sed mi studas Viajn leĝojn.

96 Ĉe ĉiu afero mi vidis finon;
Sed Via ordono estas tre vasta.

מ MEM.

97 Kiel mi amas Vian instruon!
La tutan tagon mi meditas pri ĝi.

98 Via ordono faras min pli saĝa ol miaj malamikoj,
Ĉar ĝi restas al mi por ĉiam.

99 Mi fariĝis pli saĝa, ol ĉiuj miaj instruantoj,
Ĉar Viaj leĝoj estas mia tuta meditado.

100 Mi estas pli scianta ol maljunuloj,
Ĉar Viajn ordonojn mi konservas.

101 De ĉiu malbona vojo mi detenas mian piedon,
Por plenumi Vian vorton.

102 De Viaj decidoj mi ne dekliniĝas,
Ĉar Vi min gvidas.

103 Kiel dolĉa estas por mia palato Via vorto!
Pli ol mielo por mia buŝo!

104 De Viaj ordonoj mi prudentiĝas;
Tial mi malamas ĉiun vojon de malvero.

נ NUN.

105 Via vorto estas lumilo por miaj piedoj,
Kaj lumo por mia vojo.

106 Mi ĵuris, kaj mi plenumos:
Observi Viajn justajn decidojn.

107 Mi estas tre senfortigita, ho Eternulo;
Vivigu min, konforme al Via vorto.

108 La oferdono de mia buŝo plaĉu al Vi, ho Eternulo,
Kaj pri Viaj decidoj instruu min.

109 Mia animo estas ĉiam en mia mano,
Sed Vian instruon mi ne forgesas.

110 La malvirtuloj metis reton por mi;
Sed de Viaj ordonoj mi ne dekliniĝis.

111 Mi heredigis al mi Viajn ordonojn por ĉiam,
Ĉar ili estas la ĝojo de mia koro.

112 Mi klinis mian koron,
Por plenumi Viajn leĝojn eterne ĝis la fino.

ס SAMEĤ.

113 Skeptikulojn mi malamas,
Sed Vian instruon mi amas.

114 Vi estas mia ŝirmo kaj ŝildo;
Vian vorton mi fidas.

115 Foriĝu de mi, malbonagantoj;
Mi observos la ordonojn de mia Dio.

116 Subtenu min laŭ Via diro, ke mi vivu;
Kaj ne hontigu min pri mia espero.

117 Fortikigu min, ke mi saviĝu,
Kaj mi ĉiam havos plezuron de Viaj leĝoj.

118 Vi forpuŝas ĉiujn, kiuj dekliniĝas de Viaj leĝoj,
Ĉar ilia falsaĵo estas mensoga.

119 Kiel skorion Vi forĵetas ĉiujn malvirtulojn sur la tero;
Tial mi amas Viajn decidojn.

120 De Via teruro tremas mia karno,
Kaj Viajn juĝojn mi timas.

ע AIN.

121 Mi faris juĝon kaj justecon;
Ne transdonu min al miaj premantoj.

122 Garantie liberigu Vian sklavon por bono,
Por ke fieruloj min ne premu.

123 Miaj okuloj sopiras Vian helpon
Kaj Vian justan vorton.

124 Agu kun Via sklavo laŭ Via boneco,
Kaj Viajn leĝojn instruu al mi.

125 Mi estas Via sklavo;
Klerigu min, ke mi sciu Viajn decidojn.

126 Estas tempo, ke la Eternulo agu:
Ili rompis Vian leĝon.

127 Tial mi amas Viajn ordonojn
Pli ol oron, eĉ ol puran oron.

128 Tial mi estimas ĉiujn Viajn ordonojn,
Ĉiun vojon de malvero mi malamas.

פ PE.

129 Mirindaj estas Viaj decidoj;
Tial mia animo ilin konservas.

130 Malkaŝo de Via vorto klerigas,
Ĝi prudentigas simplanimulojn.

131 Mi malfermas mian buŝon kaj enspiras,
Ĉar mi deziregas Viajn ordonojn.

132 Turnu Vin al mi kaj korfavoru min,
Kiel Vi agas kun la amantoj de Via nomo.

133 Direktu miajn paŝojn laŭ Via promeso;
Kaj nenia malhonesteco ekregu super mi.

134 Liberigu min de homa premado;
Kaj mi observos Viajn ordonojn.

135 Lumu per Via vizaĝo sur Vian sklavon,
Kaj instruu al mi Viajn leĝojn.

136 Torentojn da akvo elverŝas miaj okuloj,
Pro tio, ke oni ne plenumas Vian instruon.

צ CADI.

137 Justulo Vi estas, ho Eternulo,
Kaj justaj estas Viaj juĝoj.

138 Vi aperigis Viajn decidojn
Kun justeco kaj plena vero.

139 Elturmentis min mia fervoro,
Ĉar miaj malamikoj forgesis Viajn vortojn.

140 Tre pura estas Via vorto,
Kaj Via sklavo ĝin amas.

141 Mi estas malgranda kaj malestimata;
Sed Viajn ordonojn mi ne forgesas.

142 Via justeco estas justeco eterna,
Kaj Via instruo estas vero.

143 Sufero kaj mizero min trafis;
Sed Viaj ordonoj estas mia plezuro.

144 La justeco de Viaj decidoj estas eterna;
Klerigu min, por ke mi vivu.

ק KOF.

145 Mi vokas el la tuta koro; aŭskultu min, ho Eternulo;
Mi plenumos Viajn leĝojn.

146 Mi vokas al Vi; savu min,
Kaj mi konservos Viajn decidojn.

147 Antaŭ la matenruĝo mi vokas;
Vian vorton mi fidas.

148 Antaŭ la noktaj gardopartoj miaj okuloj vekiĝas,
Por ke mi meditu pri Via vorto.

149 Mian voĉon aŭskultu, laŭ Via boneco, ho Eternulo;
Laŭ Via justeco lasu min vivi.

150 Alproksimiĝas malicaj persekutantoj;
Malproksimaj ili estas de Via leĝo.

151 Proksima Vi estas, ho Eternulo;
Kaj ĉiuj Viaj ordonoj estas vero.

152 De longe mi scias pri Viaj decidoj,
Ke Vi fiksis ilin por ĉiam.

ר REŜ.

153 Rigardu mian mizeron, kaj liberigu min,
Ĉar Vian instruon mi ne forgesis.

154 Defendu mian aferon, kaj liberigu min;
Laŭ Via vorto lasu min vivi.

155 Malproksima de malvirtuloj estas savo,
Ĉar ili ne ŝatas Viajn leĝojn.

156 Via favorkoreco estas granda, ho Eternulo;
Laŭ Via justeco lasu min vivi.

157 Multaj estas miaj persekutantoj kaj premantoj,
Sed de Viaj decidoj mi ne dekliniĝis.

158 Mi vidis perfidulojn, kaj mi ilin abomenis,
Ĉar Vian vorton ili ne observis.

159 Rigardu, mi amas Viajn ordonojn;
Ho Eternulo, laŭ Via boneco lasu min vivi.

160 La esenco de Via vorto estas vero,
Kaj eterna estas ĉiu juĝo de Via justeco.

ש ŜIN.

161 Princoj persekutas min senkaŭze;
Sed Vian vorton timas mia koro.

162 Mi ĝojas pri Via vorto,
Kiel ricevinto de granda akiro.

163 Malveron mi malamas kaj abomenas;
Vian instruon mi amas.

164 Sepfoje ĉiutage mi Vin gloras
Por Viaj justaj juĝoj.

165 Grandan pacon havas la amantoj de Via instruo;
Kaj ili ne falpuŝiĝas.

166 Mi atendas Vian savon, ho Eternulo,
Viajn ordonojn mi plenumas.

167 Mia animo observas Viajn decidojn,
Kaj mi ilin forte amas.

168 Mi observas Viajn ordonojn kaj decidojn,
Ĉar ĉiuj miaj vojoj estas antaŭ Vi.

ת TAV.

169 Mia krio venu al Vi, ho Eternulo;
Laŭ Via vorto klerigu min.

170 Mia petego venu al Vi;
Laŭ Via diro savu min.

171 Miaj lipoj eldiru gloradon,
Ĉar Vi instruas al mi Viajn leĝojn.

172 Mia lango predikos pri Via vorto,
Ĉar ĉiuj Viaj ordonoj estas justaj.

173 Via mano estu al mi helpo,
Ĉar Viajn ordonojn mi elektis.

174 Mi deziregas Vian savon, ho Eternulo,
Kaj Via instruo estas mia plezuro.

175 Mia animo vivu kaj gloru Vin,
Kaj Viaj juĝoj min helpu.

176 Mi erarvagis kiel perdita ŝafo;
Elserĉu Vian sklavon, ĉar Viajn ordonojn mi ne forgesis.

120

Kanto de suprenirado.

Al la Eternulo mi vokis en mia sufero,
Kaj Li aŭskultis min.

2 Ho Eternulo, savu mian animon de mensoga parolo,
De falsa lango.

3 Kion Li donos al vi,
Kaj kion Li alportos al vi, ho falsa lango?

4 Akrajn sagojn de fortulo
Kun karboj genistaj.

5 Ve al mi, ke mi gastas en Meŝeĥ,
Ke mi loĝas inter la tendoj de Kedar!

6 Tro longe loĝis mia animo
Inter malamantoj de paco.

7 Mi estas pacema;
Sed kiam mi ekparolas, ili komencas militon.

121

Kanto de suprenirado.

Mi levas miajn okulojn al la montoj:
De kie venas al mi helpo?

2 Mia helpo venas de la Eternulo,
Kiu kreis la ĉielon kaj la teron.

3 Li ne lasos vian piedon falpuŝiĝi;
Via gardanto ne dormetas.

4 Jen ne dormetas kaj ne dormas
La gardanto de Izrael.

5 La Eternulo estas via gardanto;
La Eternulo estas via ombro ĉe via dekstra mano.

6 En la tago la suno vin ne frapos,
Nek la luno en la nokto.

7 La Eternulo vin gardos de ĉia malbono,
Li gardos vian animon.

8 La Eternulo gardos vian eliron kaj eniron,
De nun kaj eterne.

122

Kanto de suprenirado. De David.

Mi ekĝojis, kiam oni diris al mi:
Ni iru en la domon de la Eternulo.

2 Niaj piedoj staris en viaj pordegoj,
Ho Jerusalem,

3 Vi Jerusalem, konstruita kiel urbo,
En kiu ĉio kuniĝis.

4 Tien supreniris la triboj, la triboj de la Eternulo,
Laŭ la moro de Izrael,
Por glori la nomon de la Eternulo.

5 Ĉar tie staris tronoj de juĝo,
Tronoj de la domo de David.

6 Deziru pacon al Jerusalem;
Bonan staton havu viaj amantoj.

7 Paco estu inter viaj muroj,
Bonstato en viaj palacoj.

8 Pro miaj fratoj kaj amikoj mi do diru:
Paco estu al vi.

9 Pro la domo de la Eternulo, nia Dio,
Mi deziras al vi bonon.

123

Kanto de suprenirado.

Al Vi mi levas miajn okulojn,
Ho Vi, kiu sidas en la ĉielo!

2 Jen kiel la okuloj de sklavoj estas direktitaj al la mano de
iliaj sinjoroj,
Kiel la okuloj de sklavino al la mano de ŝia sinjorino,
Tiel niaj okuloj estas direktitaj al la Eternulo, nia Dio,
Ĝis Li korfavoros nin.

3 Korfavoru nin, ho Eternulo, korfavoru nin;
Ĉar ni suferis sufiĉe da malestimo.

4 Tute pleniĝis nia animo
De la insultado de arogantuloj,
De la malhonorado de fieruloj.

124

Kanto de suprenirado. De David.

Se la Eternulo ne estus kun ni,
Diru nun Izrael,

2 Se la Eternulo ne estus kun ni,
Kiam homoj leviĝis kontraŭ ni:

3 Tiam ili englutus nin vivajn,
Kiam ekflamis kontraŭ ni ilia kolero;

4 Tiam dronigus nin akvo, torento kovrus nian animon;

5 Tiam kovrus nian animon pereiga akvo.

6 Benata estu la Eternulo,
Kiu ne fordonis nin kiel rabakiron al iliaj dentoj.

7 Nia animo liberiĝis, kiel birdo el la reto de kaptistoj;
La reto disŝiriĝis, kaj ni liberiĝis.

8 Nia helpo estas en la nomo de la Eternulo,
Kiu kreis la ĉielon kaj la teron.

125

Kanto de suprenirado.

Kiuj fidas la Eternulon,
Tiuj estas kiel la monto Cion,
Kiu ne ŝanceliĝas, sed restas eterne.

2 Montoj estas ĉirkaŭ Jerusalem,
Kaj la Eternulo ĉirkaŭas Sian popolon,
De nun kaj eterne.

3 Ĉar ne kuŝos la sceptro de malvirteco sur la sorto de la
virtuloj;
Por ke la virtuloj ne etendu siajn manojn al maljustaĵo.

4 Bonfaru, ho Eternulo, al tiuj,
Kiuj estas bonaj kaj piaj per sia koro;

5 Sed tiujn, kiuj dekliniĝas al siaj malrektaj vojoj,
La Eternulo pereigos kune kun la malbonaguloj.
Paco al Izrael!

126

Kanto de suprenirado.

Kiam la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion,
Tiam ni estis kiel sonĝantoj.

2 Tiam nia buŝo estis plena de gajeco,
Kaj nia lango plena de kantado;
Tiam oni diris inter la popoloj:
Ion grandan la Eternulo faris por ĉi tiuj.

3 Ion grandan la Eternulo faris por ni:
Ni ĝojas.

4 Revenigu, ho Eternulo, niajn forkaptitojn,
Kiel riveretojn en sudan landon.

5 Kiuj semas kun larmoj,
Tiuj rikoltos kun kanto.

6 Iras kaj ploras la portanto de semotaĵo;
Venos kun kanto la portanto de siaj garboj.

127

Kanto de suprenirado. De Salomono.

Se la Eternulo ne konstruas la domon,
Tiam vane laboras super ĝi ĝiaj konstruantoj;
Se la Eternulo ne gardas urbon,
Tiam vane maldormas la gardanto.

2 Vane vi frue leviĝas, malfrue sidas,
Manĝas panon kun klopodoj:
Al Sia amato Li donas en dormo.

3 Jen, heredo de la Eternulo estas infanoj;
Rekompenco estas la frukto de ventro.

4 Kiel sagoj en la mano de fortulo,
Tiel estas junaj filoj.

5 Bone estas al la homo, kiu plenigis per ili sian sagujon;
Ili ne estos hontigitaj,
Kiam ili parolos kun la malamikoj ĉe la pordego.

128

Kanto de suprenirado.

Feliĉa estas tiu, kiu timas la Eternulon
Kaj iras laŭ Liaj vojoj.

2 Kiam vi manĝas la laborakiron de viaj manoj,
Feliĉe kaj bone estas al vi.

3 Via edzino estas kiel fruktoporta vinberbranĉo interne en
via domo;
Viaj filoj estas kiel olivaj branĉoj ĉirkaŭ via tablo.

4 Jen tiel estas benata tiu homo,
Kiu timas la Eternulon.

5 Benos vin la Eternulo el Cion,
Kaj vi vidos la bonstaton de Jerusalem en la daŭro de via
tuta vivo.

6 Kaj vi vidos la infanojn de viaj infanoj.
Paco al Izrael!

129

Kanto de suprenirado.

Multe oni afliktis min de post mia juneco,
Diras Izrael,

2 Multe oni afliktis min de post mia juneco,
Sed oni min ne pereigis.

3 Sur mia dorso plugis plugistoj,
Faris siajn sulkojn longaj.

4 La Eternulo estas justa;
Li dishakis la ŝnurojn de la malvirtuloj.

5 Hontiĝu kaj turniĝu malantaŭen
Ĉiuj malamantoj de Cion.

6 Ili estu kiel tegmenta herbo,
Kiu forvelkas, antaŭ ol oni ĝin elŝiris;

7 Per kiu ne plenigas rikoltanto sian manon
Nek garbiganto sian baskon.

8 Kaj la preterirantoj ne diros:
Beno de la Eternulo estu al vi,
Ni benas vin per la nomo de la Eternulo.

130

Kanto de suprenirado.

El profundo mi vokas Vin, ho Eternulo.

2 Mia Sinjoro, aŭskultu mian voĉon;
Viaj oreloj atentu la voĉon de mia petego.

3 Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn,
Kiu povus stari, ho mia Sinjoro?

4 Sed Vi estas pardonema,
Por ke Vi estu respektata.

5 Mi esperis al la Eternulo, esperis mia animo,
Kaj Lian vorton mi fidis.

6 Mia animo atendas mian Sinjoron pli,
Ol la gardantoj atendas la matenon,
La gardantoj la matenon.

7 Izrael fidu la Eternulon;
Ĉar ĉe la Eternulo estas favorkoreco
Kaj ĉe Li estas granda liberigo.

8 Kaj Li liberigos Izraelon
De ĉiuj liaj pekoj.

131

Kanto de suprenirado. De David.

Ho Eternulo, ne tenas sin alte mia koro, kaj ne leviĝas alte
miaj okuloj;
Kaj mi ne okupas min per aferoj grandaj kaj neatingeblaj por
mi.

2 Mi trankviligis kaj kvietigis mian animon;
Kiel infano formetita for de la mamo de sia patrino, kiel
infano demamigita,
Tiel estas en mi mia animo.

3 Ho Izrael, fidu la Eternulon,
De nun kaj eterne.

132

Kanto de suprenirado.

Rememoru, ho Eternulo,
Davidon kaj ĉiujn liajn suferojn;

2 Ke li ĵuris al la Eternulo,
Kaj donis sanktan promeson al la Potenculo de Jakob:

3 Mi ne eniros en la ŝirmejon de mia domo,
Mi ne supreniros sur la liton, pretigitan por mi;

4 Mi ne donos dormon al miaj okuloj,
Nek dormeton al miaj palpebroj,

5 Ĝis mi trovos lokon por la Eternulo,
Loĝejon por la Potenculo de Jakob.

6 Jen ni aŭdis, ke ĝi estas en Efrata;
Ni ĝin trovis sur arbara kampo.

7 Ni iru en Lian loĝejon,
Ni kliniĝu antaŭ la benketo de Liaj piedoj.

8 Leviĝu, ho Eternulo, en Vian ripozejon,
Vi kaj la kesto de Via potenco.

9 Viaj pastroj vestiĝu per justeco,
Kaj Viaj fideluloj triumfu.

10 Pro David, Via sklavo,
Ne forturnu la vizaĝon de Via sanktoleito.

11 La Eternulo ĵuris al David veron, kaj Li ne dekliniĝos de
ĝi:
Frukton de via ventro Mi sidigos sur via trono;

12 Se viaj filoj observos Mian interligon kaj Mian leĝon, kiun
Mi instruos al ili,
Tiam ankaŭ iliaj filoj eterne sidos sur via trono.

13 Ĉar la Eternulo elektis Cionon,
Kaj deziris, ke ĝi estu loĝejo por Li:

14 Ĉi tio estas Mia ripozejo por eterne;
Ĉi tie Mi loĝos, ĉar ĝin Mi ekdeziris.

15 Ĝian nutraĵon Mi abunde benos,
Ĝiajn malriĉulojn Mi satigos per pano.

16 Kaj ĝiajn pastrojn Mi vestos per savo;
Kaj ĝiaj fideluloj ĝojos kaj triumfos.

17 Tie Mi elkreskigos kornon al David,
Tie Mi aranĝos lumilon por Mia sanktoleito.

18 Liajn malamikojn Mi kovros per honto;
Sed sur li brilos lia krono.

133

Kanto de suprenirado. De David.

Jen, kiel bone kaj ĉarme estas,
Se fratoj vivas kune!

2 Kiel la bona oleo,
Kiu de la kapo defluas sur la barbon, la barbon de Aaron,
Kaj defluas sur la randon de lia vesto;

3 Kiel la roso,
Kiu de Ĥermon malleviĝas sur la montojn de Cion;
Ĉar tie la Eternulo donas la benon,
Vivon por eterne.

134

Kanto de suprenirado.

Nun benu la Eternulon, ĉiuj sklavoj de la Eternulo,
Kiuj en la noktoj staras en la domo de la Eternulo.

2 Levu la manojn al la sanktejo,
Kaj benu la Eternulon.

3 El Cion benu vin la Eternulo,
La Kreinto de la ĉielo kaj la tero.

135

Haleluja!
Gloru la nomon de la Eternulo,
Gloru, sklavoj de la Eternulo,

2 Kiuj staras en la domo de la Eternulo,
En la kortoj de la domo de nia Dio.

3 Gloru la Eternulon, ĉar la Eternulo estas bona;
Prikantu Lian nomon, ĉar ĝi estas ĉarma.

4 Ĉar Jakobon la Eternulo elektis al Si,
Izraelon kiel Sian trezoron.

5 Ĉar mi scias, ke la Eternulo estas granda
Kaj ke nia Sinjoro estas super ĉiuj dioj.

6 Ĉion, kion la Eternulo deziras, Li faras,
En la ĉielo kaj sur la tero, sur la maroj kaj en ĉiuj
abismoj.

7 Li levas la nubojn de la randoj de la tero,
Li aperigas fulmojn en la pluvo,
Li elirigas la venton el Siaj provizejoj.

8 Li batis la unuenaskitojn en Egiptujo,
De homo ĝis bruto.

9 Li aperigis signojn kaj miraklojn interne de vi, ho
Egiptujo,
Super Faraono kaj ĉiuj liaj sklavoj.

10 Li batis multajn popolojn,
Kaj mortigis potencajn reĝojn:

11 Siĥonon, reĝon de la Amoridoj,
Kaj Ogon, reĝon de Baŝan,
Kaj ĉiujn regnojn Kanaanajn.

12 Kaj Li donis ilian landon kiel heredon,
Heredon al Lia popolo Izrael.

13 Ho Eternulo, Via nomo estas eterna;
Ho Eternulo, la memoro pri Vi restas por ĉiuj generacioj.

14 Ĉar la Eternulo juĝos Sian popolon,
Kaj Li korfavoros Siajn sklavojn.

15 La idoloj de la popoloj estas arĝento kaj oro,
Faritaĵo de homaj manoj.

16 Buŝon ili havas, sed ne parolas;
Okulojn ili havas, sed ne vidas;

17 Orelojn ili havas, sed ne aŭdas;
Kaj ne ekzistas spiro en ilia buŝo.

18 Kiel ili, tiel estos iliaj farantoj,
Ĉiuj, kiuj ilin fidas.

19 Ho domo de Izrael, benu la Eternulon;
Ho domo de Aaron, benu la Eternulon;

20 Ho domo de Levi, benu la Eternulon;
Ho timantoj de la Eternulo, benu la Eternulon.

21 El Cion estu benata la Eternulo,
Kiu loĝas en Jerusalem.
Haleluja!

136

Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona,
Ĉar eterna estas Lia boneco.

2 Gloru la Dion de la dioj,
Ĉar eterna estas Lia boneco.

3 Gloru la Sinjoron de la sinjoroj,
Ĉar eterna estas Lia boneco.

4 La sola faranto de grandaj mirakloj,
Ĉar eterna estas Lia boneco;

5 Kiu saĝege kreis la ĉielon,
Ĉar eterna estas Lia boneco;

6 Kiu etendis la teron super la akvo,
Ĉar eterna estas Lia boneco;

7 Kiu kreis grandajn lumojn,
Ĉar eterna estas Lia boneco;

8 La sunon, por regi en la tago,
Ĉar eterna estas Lia boneco;

9 La lunon kaj la stelojn, por regi en la nokto,
Ĉar eterna estas Lia boneco;

10 Kiu batis Egiptujon en ĝiaj unuenaskitoj,
Ĉar eterna estas Lia boneco;

11 Kaj elkondukis el ĝia mezo Izraelon,
Ĉar eterna estas Lia boneco;

12 Per forta mano kaj etendita brako,
Ĉar eterna estas Lia boneco;

13 Kiu fendis la Ruĝan Maron en du partojn,
Ĉar eterna estas Lia boneco;

14 Kaj trairigis Izraelon tra ĝi,
Ĉar eterna estas Lia boneco;

15 Kaj enĵetis Faraonon kaj lian militistaron en la Ruĝan
Maron,
Ĉar eterna estas Lia boneco;

16 Kiu kondukis Sian popolon tra la dezerto,
Ĉar eterna estas Lia boneco;

17 Kiu batis grandajn reĝojn,
Ĉar eterna estas Lia boneco;

18 Kaj mortigis reĝojn potencajn,
Ĉar eterna estas Lia boneco;

19 Siĥonon, reĝon de la Amoridoj,
Ĉar eterna estas Lia boneco;

20 Kaj Ogon, reĝon de Baŝan,
Ĉar eterna estas Lia boneco;

21 Kaj donis ilian landon kiel heredon,
Ĉar eterna estas Lia boneco;

22 Heredon al Lia sklavo Izrael,
Ĉar eterna estas Lia boneco;

23 Kiu rememoris nin, kiam ni estis humiligitaj,
Ĉar eterna estas Lia boneco;

24 Kaj liberigis nin de niaj premantoj,
Ĉar eterna estas Lia boneco;

25 Kiu donas panon al ĉiu karno,
Ĉar eterna estas Lia boneco.

26 Gloru la Dion de la ĉielo,
Ĉar eterna estas Lia boneco.

137

Apud la riveroj de Babel
Ni sidis kaj ploris,
Rememorante Cionon.

2 Sur la salikoj tie
Ni pendigis niajn harpojn.

3 Ĉar tie niaj kaptintoj postulis de ni kantojn,
Kaj niaj mokantoj ĝojon, dirante:
Kantu al ni el la kantoj de Cion.

4 Kiel ni kantos sur fremda tero
La kanton de la Eternulo?

5 Se mi forgesos vin, ho Jerusalem,
Tiam forgesiĝu mia dekstra mano;

6 Algluiĝu mia lango al mia palato,
Se mi vin ne memoros,
Se mi ne levos Jerusalemon en la supron de miaj ĝojoj.

7 Rememorigu, ho Eternulo, al la filoj de Edom
La tagon de Jerusalem, kiam ili diris:
Detruu, detruu ĝis ĝia fundamento.

8 Ho ruinigema filino de Babel!
Bone estos al tiu,
Kiu repagos al vi por la faro, kiun vi faris al ni.

9 Bone estos al tiu,
Kiu prenos kaj frakasos viajn infanetojn sur ŝtono.

138

De David.

Mi gloras Vin el mia tuta koro;
Antaŭ la dioj mi Vin prikantas.

2 Mi kliniĝas antaŭ Via sankta templo,
Kaj mi gloras Vian nomon por Via boneco kaj vereco;
Ĉar Vi grandigis pli ol ĉio Vian nomon per Via vorto.

3 En la tago, kiam mi vokis, Vi aŭskultis min,
Vi donis forton al mia animo.

4 Gloros Vin, ho Eternulo, ĉiuj reĝoj de la tero,
Ĉar ili aŭdis la vortojn de Via buŝo.

5 Kaj ili prikantos la vojojn de la Eternulo;
Ĉar granda estas la gloro de la Eternulo.

6 Ĉar kvankam la Eternulo estas alte, tamen Li rigardas
humilulon,
Kaj fierulon Li rimarkas de malproksime.

7 Kvankam mi iras meze de suferoj, tamen Vi konservas mian
vivon;
Kontraŭ la kolero de miaj malamikoj Vi etendas Vian brakon,
Kaj Via dekstra mano min helpas.

8 La Eternulo plenumos por mi.
Ho Eternulo, Via boneco estas eterna;
La kreitaĵojn de Viaj manoj ne forlasu.

139

Al la ĥorestro. Psalmo de David.

Ho Eternulo, Vi min esploras kaj min konas.

2 Vi scias, kiam mi sidas kaj kiam mi leviĝas;
Vi komprenas mian penson de malproksime.

3 Kiam mi iras kaj kiam mi ripozas, Vi estas ĉirkaŭ mi,
Kaj ĉiujn miajn vojojn Vi konas.

4 Ĉar antaŭ ol troviĝas vorto sur mia lango,
Jen, ho Eternulo, Vi ĉion jam scias.

5 De malantaŭe kaj de antaŭe Vi ĉirkaŭbaris min
Kaj metis sur min Vian manon.

6 Mirinda estas por mi tia sciado, tro alta;
Mi ĝin ne povas kompreni.

7 Kien mi iros for de Via spirito?
Kaj kien mi kuros for de Via vizaĝo?

8 Se mi leviĝos al la ĉielo, Vi estas tie;
Se mi kuŝiĝos en Ŝeol, jen Vi tie estas.

9 Ĉu mi okupos la flugilojn de la matenruĝo,
Ĉu mi loĝiĝos sur la rando de la maro:

10 Ankaŭ tie Via mano min kondukos,
Kaj Via dekstra mano min tenos.

11 Se mi diros: Mallumo min kovros,
Kaj la lumo ĉirkaŭ mi fariĝos nokto:

12 Eĉ mallumo ne mallumas antaŭ Vi,
Kaj la nokto lumas kiel tago;
Mallumo fariĝas kiel lumo.

13 Ĉar Vi kreis mian internaĵon,
Formis min en la ventro de mia patrino.

14 Mi gloras Vin, ĉar mi estas mirinde kreita;
Mirindaj estas Viaj kreitaĵoj,
Kaj mia animo tion bone konscias.

15 Ne estis kaŝitaj antaŭ Vi miaj ostoj,
Kiam mi estis kreata en kaŝiteco,
Kiam mi estis formata en la profundo de la tero.

16 Mian embrion vidis Viaj okuloj,
Kaj en Via libro estis enskribitaj ĉiuj tagoj destinitaj,
Kiam ankoraŭ eĉ unu ne ekzistis.

17 Kiel grandvaloraj estas por mi Viaj pensoj, ho Dio!
Kiel granda estas ilia nombro!

18 Se mi ilin kalkulus, ili estus pli multaj ol la sablo;
Kiam mi vekiĝas, mi estas ankoraŭ kun Vi.

19 Mortigu, ho Dio, la malvirtulojn,
Kaj sangaviduloj foriĝu de mi!

20 Ili parolas pri Vi malice,
Kaj Viaj malamikoj leviĝas por trompo.

21 Viajn malamantojn, ho Eternulo, mi ja malamas,
Kaj Viajn kontraŭulojn mi abomenas.

22 Per ekstrema malamo mi ilin malamas;
Ili fariĝis por mi malamikoj.

23 Esploru min, ho Dio, kaj konu mian koron;
Provu min kaj sciu miajn pensojn.

24 Kaj rigardu, ĉu mi estas sur malbona vojo,
Kaj gvidu min sur la vojo de eterneco.

140

Al la ĥorestro. Psalmo de David.

Liberigu min, ho Eternulo, de malbona homo,
Gardu min kontraŭ perfortulo;

2 Kontraŭ tiuj, kiuj elpensas malbonon en la koro,
Ĉiutage kaŭzas militojn;

3 Kiuj akrigas sian langon, kiel serpento;
Veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj. Sela.

4 Gardu min, ho Eternulo, kontraŭ la manoj de malvirtuloj,
Gardu min kontraŭ perfortuloj,
Kiuj intencas renversi miajn paŝojn.

5 Fieruloj kaŝis kaptilon por mi kaj ŝnurojn,
Ili etendis reton ĉe la vojo, implikilon ili metis por mi.
Sela.

6 Mi diris al la Eternulo: Vi estas mia Dio;
Atentu, ho Eternulo, la voĉon de mia petego.

7 Ho Eternulo, mia Sinjoro, forto de mia savo,
Vi ŝirmas mian kapon en la tago de batalo.

8 Ne donu, ho Eternulo, al malvirtulo lian dezirataĵon,
Lian intencon ne efektivigu, ke ili ne fieriĝu. Sela.

9 La veneno de miaj ĉirkaŭantoj,
La malicaĵo de iliaj lipoj kovru ilin.

10 Falu sur ilin brulantaj karboj;
Ili ĵetiĝu en fajron,
En abismojn, ke ili ne leviĝu.

11 Kalumnianto ne staros forte sur la tero;
Perfortulon la malbono entiros en pereon.

12 Mi scias, ke la Eternulo defendos la aferon de mizerulo,
La rajton de malriĉuloj.

13 Kaj virtuloj ja gloros Vian nomon;
Piuloj restos antaŭ Via vizaĝo.

141

Psalmo de David.

Ho Eternulo, mi vokas al Vi; rapidu al mi;
Atentu mian voĉon, kiam mi vokas al Vi.

2 Mia preĝo valoru antaŭ Vi kiel incenso,
La levo de miaj manoj kiel vespera oferdono.

3 Metu, ho Eternulo, gardon al mia buŝo,
Gardu la pordon de miaj lipoj.

4 Ne klinu mian koron al io malbona,
Al partoprenado en malbonagoj kun malbonaguloj;
Mi ne manĝu iliajn bongustaĵojn.

5 Virtuloj min frapu favorkore kaj punu min:
Ĝi estos oleo por la kapo;
Mia kapo ne rifuzos, se estos eĉ pli;
Kaj mi preĝas ĉe iliaj malfeliĉoj.

6 Disiĝis sur roko iliaj juĝantoj,
Kaj ili aŭdis miajn vortojn, kiel amikaj ili estis.

7 Kiel iu plugas kaj dispecigas la teron,
Tiel estas disĵetitaj iliaj ostoj ĝis la buŝo de Ŝeol.

8 Ĉar al Vi, ho Eternulo, mia Sinjoro, estas direktitaj miaj
okuloj;
Al Vi mi esperas: ne forpuŝu mian animon.

9 Gardu min kontraŭ la reto, kiun oni metis al mi,
Kontraŭ la implikilo de la malbonaguloj.

10 La malvirtuloj falu en siajn retojn ĉiuj,
Dum mi preteriros.

142

Instruo de David, kiam li estis en la kaverno. Preĝo.

Per mia voĉo mi krias al la Eternulo,
Per mia voĉo mi preĝas al la Eternulo.

2 Mi elverŝas antaŭ Li mian peton,
Mian suferon mi al Li rakontas.

3 Kiam senfortiĝis en mi mia spirito, tiam Vi sciis mian
vojon:
Sur la vojo, kiun mi iras, ili kaŝis reton por mi.

4 Rigardu dekstren kaj vidu: neniu volas min koni;
Malaperis rifuĝejo por mi, neniu zorgas pri mia animo.

5 Mi krias al Vi, ho Eternulo;
Mi diras: Vi estas mia rifuĝejo,
Mia parto en la lando de la vivantoj.

6 Atentu mian ploron, ĉar mi tre senfortiĝis;
Savu min de miaj persekutantoj, ĉar ili estas pli fortaj ol
mi.

7 Eligu mian animon el malliberejo, por ke mi gloru Vian
nomon.
Min ĉirkaŭos la virtuloj, kiam Vi bonfaros al mi.

143

Psalmo de David.

Ho Eternulo, aŭskultu mian preĝon,
Atentu mian petegon laŭ Via vereco,
Respondu al mi laŭ Via justeco.

2 Kaj ne eniru en juĝon kun Via sklavo,
Ĉar neniu vivanta povos praviĝi antaŭ Vi.

3 Ĉar malamiko persekutis mian animon,
Premis al la tero mian vivon;
Li metis min en mallumon, kiel delonge mortintojn.

4 Senfortiĝas en mi mia animo,
Konsumiĝas en mi mia koro.

5 Mi rememoras la tagojn antikvajn,
Mi meditas pri ĉiuj Viaj faroj,
Mi pensas pri la faritaĵoj de Viaj manoj.

6 Mi etendas al Vi miajn manojn;
Mia animo soifas Vin kiel seka tero. Sela.

7 Rapidu, aŭskultu min, ho Eternulo, mia spirito konsumiĝas;
Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon,
Ĉar mi similiĝus al la forirantaj en la tombon.

8 Aŭdigu al mi matene Vian bonecon,
Ĉar Vin mi fidas;
Montru al mi la vojon, kiun mi devas iri,
Ĉar al Vi mi levas mian animon.

9 Savu min de miaj malamikoj, ho Eternulo;
Al Vi mi rifuĝas.

10 Instruu al mi plenumi Vian volon, ĉar Vi estas mia Dio;
Via bona spirito gvidu min sur ebena tero.

11 Pro Via nomo, ho Eternulo, lasu min vivi;
Pro Via justeco eligu mian animon el mizero.

12 Kaj pro Via favorkoreco ekstermu miajn malamikojn
Kaj pereigu ĉiujn premantojn de mia animo,
Ĉar mi estas Via sklavo.

144

De David.

Benata estu la Eternulo, mia Roko,
Kiu instruas miajn manojn batali, miajn fingrojn militi:

2 Mia bono kaj mia fortikaĵo,
Mia rifuĝejo kaj mia savanto,
Mia ŝildo, Li, kiun mi fidas,
Kiu submetas al mi mian popolon.

3 Ho Eternulo, kio estas homo, ke Vi lin konas,
Kaj homido, ke Vi lin atentas?

4 Homo estas simila al spireto;
Liaj tagoj estas kiel pasanta ombro.

5 Ho Eternulo, klinu Vian ĉielon kaj iru malsupren;
Tuŝu la montojn, kaj ili ekfumiĝos.

6 Ekbriligu fulmon, kaj dispelu ilin;
Sendu Viajn sagojn, kaj konfuzu ilin.

7 Etendu Vian manon el supre;
Liberigu min, kaj savu min el granda akvo,
El la mano de fremduloj,

8 Kies buŝo parolas malveraĵon
Kaj kies dekstra mano estas mano de trompo.

9 Ho Dio, novan kanton mi kantos al Vi,
Sur dekkorda psaltero mi muzikos al Vi,

10 Kiu donas helpon al la reĝoj,
Kiu savas Sian sklavon David de danĝera glavo.

11 Liberigu min, kaj savu min el la mano de fremduloj,
Kies buŝo parolas malveraĵon
Kaj kies dekstra mano estas mano de trompo.

12 Niaj filoj kiel plantitaĵoj kreskas en sia juneco;
Niaj filinoj estas kiel skulptitaj kolonoj, ornamoj de
palaco;

13 Niaj grenejoj estas plenaj, enhavas sufiĉe da greno de ĉiu
speco;
Niaj ŝafoj estas en la nombro de miloj kaj dekmiloj sur niaj
paŝtejoj;

14 Niaj bovoj estas ŝarĝitaj;
Ne ekzistas difekto, ne ekzistas perdo, ne ekzistas ploro
sur niaj stratoj;

15 Feliĉa estas la popolo, kiu havas tian staton;
Feliĉa estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo.

145

Glorkanto de David.

Mi altigos Vin, mia Dio, ho Reĝo,
Kaj mi benos Vian nomon ĉiam kaj eterne.

2 Ĉiutage mi Vin benos,
Kaj mi gloros Vian nomon ĉiam kaj eterne.

3 Granda estas la Eternulo kaj tre glorinda,
Kaj Lia grandeco estas nemezurebla.

4 Generacio al generacio laŭdos Viajn farojn
Kaj rakontos pri Via potenco.

5 Pri la majesto de Via granda gloro
Kaj pri Viaj mirindaj faroj mi meditos.

6 La forton de Viaj timindaĵoj oni priparolos,
Kaj Vian grandecon mi rakontos.

7 Oni gloros la renomon de Via granda boneco,
Kaj oni prikantos Vian justecon.

8 Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo,
Longetolera kaj kun granda boneco.

9 La Eternulo estas bona por ĉiuj;
Lia favorkoreco estas super ĉiuj Liaj kreitaĵoj.

10 Gloros Vin, ho Eternulo, ĉiuj Viaj kreitaĵoj,
Kaj Viaj fideluloj Vin benos.

11 Ili raportos pri la gloro de Via regno
Kaj parolos pri Via potenco,

12 Por sciigi al la homidoj Lian potencon
Kaj la majestan gloron de Lia regno.

13 Via reĝeco estas reĝeco eterna,
Kaj Via regado estas por ĉiuj generacioj.

14 La Eternulo subtenas ĉiujn falantojn
Kaj restarigas ĉiujn kurbigitojn.

15 Ĉies okuloj estas turnitaj al Vi,
Kaj Vi donas al ili ilian manĝon en ĝia tempo.

16 Vi malfermas Vian manon
Kaj satigas favore ĉion vivantan.

17 Justa estas la Eternulo en ĉiuj Siaj vojoj
Kaj bona en ĉiuj Siaj faroj.

18 Proksima estas la Eternulo por ĉiuj, kiuj Lin vokas,
Por ĉiuj, kiuj vokas Lin sincere.

19 La deziron de Siaj respektantoj Li plenumas,
Kaj ilian krion Li aŭdas kaj helpas ilin.

20 La Eternulo gardas ĉiujn Sian amantojn,
Kaj ĉiujn malvirtulojn Li ekstermas.

21 La gloron de la Eternulo eldiros mia buŝo,
Kaj ĉiu karno benu Lian sanktan nomon ĉiam kaj eterne.

146

Haleluja!
Gloru, ho mia animo, la Eternulon.

2 Mi gloros la Eternulon en la daŭro de mia tuta vivo,
Mi kantos al mia Dio tiel longe, kiel mi estos.

3 Ne fidu eminentulojn,
Homidon, kiu ne povas helpi.

4 Eliras lia spirito, li reiras en sian teron;
Kaj en tiu tago neniiĝas ĉiuj liaj intencoj.

5 Bone estas al tiu, kies helpo estas la Dio de Jakob,
Kiu esperas al la Eternulo, lia Dio,

6 Kiu kreis la ĉielon kaj la teron,
La maron, kaj ĉion, kio estas en ili,
Kiu gardas la veron eterne;

7 Kiu faras justecon al la prematoj,
Donas panon al la malsataj.
La Eternulo liberigas la malliberulojn;

8 La Eternulo malfermas la okulojn al la blinduloj;
La Eternulo restarigas la kurbigitojn;
La Eternulo amas la virtulojn;

9 La Eternulo gardas la enmigrintojn,
Subtenas orfon kaj vidvinon;
Sed la vojon de malvirtuloj Li pereigas.

10 La Eternulo reĝas eterne,
Via Dio, ho Cion, por ĉiuj generacioj.
Haleluja!

147

Haleluja!
Ĉar estas bone kanti al nia Dio,
Ĉar agrabla estas la glorkantado.

2 La Eternulo konstruas Jerusalemon,
La elpelitojn de Izrael Li kolektas.

3 Li sanigas la korprematojn
Kaj bandaĝas iliajn vundojn.

4 Li kalkulas la stelojn,
Kaj al ili ĉiuj Li donas nomojn.

5 Granda estas nia Sinjoro kaj tre forta;
Lia saĝo estas nemezurebla.

6 La Eternulo altigas la humilulojn;
Sed la malvirtulojn Li malaltigas ĝis la tero.

7 Kantu al la Eternulo gloradon,
Muziku al nia Dio per harpo.

8 Li kovras la ĉielon per nuboj,
Pretigas por la tero pluvon,
Kreskigas sur la montoj herbon.

9 Li donas al la bruto ĝian nutraĵon,
Kaj al la korvidoj, kiuj krias.

10 Ne la forton de ĉevalo Li ŝatas;
Ne la femuroj de homo al Li plaĉas:

11 Plaĉas al la Eternulo Liaj timantoj,
Kiuj fidas Lian bonecon.

12 Laŭdu, ho Jerusalem, la Eternulon;
Gloru vian Dion, ho Cion.

13 Ĉar Li fortikigis la riglilojn en viaj pordegoj,
Li benis viajn filojn interne de vi.

14 Li donas pacon al viaj limoj,
Li satigas vin per la plej bona el la tritiko.

15 Li sendas Sian ordonon al la tero;
Tre rapide kuras Lia vorto.

16 Li donas neĝon kiel lanon,
Li ŝutas prujnon kiel cindron.

17 Li ĵetas Sian glacion kiel pecojn;
Kiu kontraŭstaros al Lia frosto?

18 Li sendas Sian vorton, kaj ĉio degelas;
Li blovas per Sia vento, kaj ekfluas akvo.

19 Li sciigas al Jakob Sian vorton,
Siajn leĝojn kaj decidojn al Izrael.

20 Tiel Li ne faras al iu alia popolo;
Kaj Liajn decidojn ili ne scias.
Haleluja!

148

Haleluja!
Gloru la Eternulon el la ĉielo,
Gloru Lin en la alto.

2 Gloru Lin, ĉiuj Liaj anĝeloj;
Gloru Lin, ĉiuj Liaj militistaroj.

3 Gloru Lin, suno kaj luno;
Gloru Lin, ĉiuj lumaj steloj.

4 Gloru Lin, plej supraj ĉieloj,
Kaj la akvo, kiu estas super la ĉielo.

5 Ili gloru la nomon de la Eternulo;
Ĉar Li ordonis, kaj ili kreiĝis.

6 Kaj Li starigis ilin por ĉiam, por eterne;
Li donis leĝon, kiun ili ne malobeos.

7 Gloru la Eternulon el la tero,
Marmonstroj kaj ĉiuj abismoj;

8 Fulmo kaj hajlo, neĝo kaj nebulo,
Ventego, kiu plenumas Lian vorton;

9 Montoj kaj ĉiuj montetoj,
Fruktoportaj arboj kaj ĉiuj cedroj;

10 Bestoj kaj ĉiaj brutoj,
Rampaĵoj kaj flugilaj birdoj;

11 Reĝoj de la tero kaj ĉiuj popoloj,
Princoj kaj ĉiuj juĝantoj sur la tero;

12 Junuloj kaj junulinoj,
Maljunuloj kaj knaboj.

13 Ili gloru la nomon de la Eternulo,
Ĉar sole Lia nomo estas alta,
Lia majesto estas sur la tero kaj en la ĉielo.

14 Kaj Li altigis la kornon de Sia popolo,
La gloron de ĉiuj Liaj fideluloj,
De la filoj de Izrael, Lia plej proksima popolo.
Haleluja!

149

Haleluja!
Kantu al la Eternulo novan kanton,
Lian gloron en la anaro de fideluloj.

2 Izrael ĝoju pri sia Kreinto,
La filoj de Cion ĝoju pri sia Reĝo.

3 Ili gloru Lian nomon en danco,
Per tamburino kaj harpo ili muziku al Li.

4 Ĉar al la Eternulo plaĉas Lia popolo;
Li ornamas humilulojn per savo.

5 La fideluloj ĝoju en honoro,
Kantu ĝoje sur siaj kuŝejoj.

6 Glorado al Dio estas en ilia buŝo,
Kaj dutranĉa glavo en ilia mano,

7 Por fari venĝon super la popoloj,
Punkorektadon super la gentoj;

8 Por malliberigi iliajn reĝojn per ĉenoj
Kaj iliajn eminentulojn per feraj katenoj;

9 Por fari super ili antaŭdestinitan juĝon.
Tio estas honoro por ĉiuj Liaj fideluloj.
Haleluja!

150

Haleluja!
Gloru Dion en Lia sanktejo,
Gloru Lin en la firmaĵo de Lia forto.

2 Gloru Lin por Liaj potencaj faroj,
Gloru Lin laŭ Lia granda majesto.

3 Gloru Lin per sonado de trumpeto,
Gloru Lin per psaltero kaj harpo.

4 Gloru Lin per tamburino kaj danco,
Gloru Lin per kordinstrumentoj kaj fluto.

5 Gloru Lin per laŭtaj cimbaloj,
Gloru Lin per tintantaj cimbaloj.

6 Ĉio spiranta gloru la Eternulon.
Haleluja!