<<  VI RESANIĜIS! Raymond Schwartz: La Stranga Butiko

MIA BIBLIOTEKO

Kiel bravaj grenadiroj,
Vicigitaj flank'-ĉe-flanko,
Sur bretar' de l' libroŝranko
Ili staras en spaliroj.

Admirinda kern-falango,
Ĉiam preta, kun rapiroj
De l' spirit', al militiroj
Kontraŭ la tirana Manko.

Botelvic' da eliksiroj
El la plej nobela sango
Donas spriton al la lango

Kaj inspiron al la liroj
Pli ol lernolibrodiroj!
Al Botel' do estu danko!