<<  PRI SOMERO Raymond Schwartz: La Stranga Butiko

MUZIKO

Mi ne pretendas, ke nur sonsubstancoj
La kvintesencon donas de l' amuz',
Sed tamen mi dum certaj cirkonstancoj
Muzikon ŝatas por persona uz',

Ne kiel dando, kiu civilizon
Inventi kredas, ĉar li ― laŭ la mod' ―
Dumtage portas fonografvalizon
Kaj nokte dormas en radi-komod',

Sed kiel hom' normala laŭ konstruo
Preferas mi en kiu ajn medi'
Ritmitan movon de obtuza bruo
Al fuŝa scen' de l' Homa Komedi'!