<<  DANC-REKORDO Raymond Schwartz: La Stranga Butiko

SIBILLA ORAKOLAS

(Tiuepoke mi scivolis, kion la jaro 1930 estis alportonta.)

Ŝi loĝas en ĉambreto de subtegment-etaĝo,
Ŝi estas sorĉistino kaj puto de mondsaĝo;
Por ŝi l' Estonta Tempo ne kaŝas plu sekreton
Kaj antaŭ ol mi diris, ŝi konis mian peton.

„Vi volas scii, kion la alvenanta jaro
Alportos interesan por l' Esperantistaro?
Pri tio tuj mi donos klarigon kaj informon,
Sed mi antaŭe falu en plej profundan dormon.“

Ŝi tiam prenis libron (ĉar libron ŝi posedis),
Eklegis dek liniojn kaj lace jam oscedis,
Ŝi dormis ... kaj ekdormis eĉ dika araneo
Falinta sur la libron: la „Idoj de Morfeo“ ...

„Orakolo,
Karambolo,
Hum-kaj-bug'
De l' centrifug'!
Rajdoside
Surakride
Super val', river' kaj mont'
Nun senbride
Akravide
Saltu, saltu al Estont'!“

Mi vidas ... vidas urbon ... Kolonjon ĉe 'rivero
Prepari la kongreson kun ĝojo kaj espero,
La Rejno ŝaŭme saltas ĝis super sia bordo,
Kaj tamen la kongreso ... okazos en Oksfordo!

Mi vidas nun tri virojn, ― aŭ eble estas kvaro ―
Jungitajn ― (sed sen Teo) ― al ĉaro de l' Vortaro;
Venkitaj de la SAT'o jen ili tiras, puŝas ...
Ho sankta Kabe; helpu ! ― Ĉi tiuj kvar akuŝas!

Mi vidas nun ezokon kun grasiĝanta koro ...
Ĉu tio parabolus pri C.K. kaj pri K.R.?
Jes, sane pumpas K.R. kaj pompe sanus C.K.,
Se ĝin ne juke ĝenus kelkfoje G.N.K.K. (*)

Mi vidas ... Dek mil homoj samkiel al spektaklo
Sin puŝas en lernejon avidaj pri l' miraklo,
Entuziasmo kreskas, triumfa ĝojo bruas,
Ĉi tie ― tute simple ― sinjoro Ĉe instruas ...

„Orakolo,
Karambolo,
Hum-kaj-bug'
De l' centrifug'!
Rajdoside
Surakride
Super val', river' kaj mont'
Nun senbride
Viv-avide
Ni revenu al la Mond'!“


(*) Supozeble G. N. K. K. signifas: Gratulaj Notoj de l' Konstanta Kritiko.