<<  TELEGRAMO Raymond Schwartz: La Stranga Butiko

P. P. P.

POR PLENIGI PAĜOJN

(Verkita laŭ metodo, pri kiu mi konfidence atentigas mian amikon Grenkamp) (*).

Kial mi pene tramigrus
Rimoserĉante la kompletan kolekton
De l' Esperantaj rimoj,
Se
Entute mi havas
Nenion por diri?

Estas pli bone, pli malkare
Kaj samtempe tempoŝpare
―-- (Pardonu ĉi tiun
Rimon neintencitan) ―
Sentencojn eternajn
Ligi bukede
Per versoj liberaj.

La supro de l'
Blanka Monto
Estas blanka, ĉar
Ĝin kovras neĝo ĉiama.
Pro tio, cetere,
La Monto nomiĝas tre ĝuste
„La Blanka“.

(Miaj versoj ankaŭ Nomiĝas „blankaj“, Sed Pro aliaj kaŭzoj.)

De l' monto malsupren,
Malsupren al valoj
Fluadas sen halt' riveretoj,
Ĉar ... flui supren
Kontraŭus la leĝojn
Fizikajn.

Ĉi tie ni haltu,
Ĉar pli ol du paĝojn
Oferi al tia versarto
Signifus de l' kompostisto
Misuzi la tempon
Kaj de l' afabla leganto
Verŝajne
Trouzi bonvolon.

Krom tio, mi jam
Per tiu ruz-uzo
Atingis la celon:
La finon de l' paĝo.
Mi rajtas do
Kiel vi
Nun ripozi.


(*) Nia ĉie kaj fame konata Univer... Salo Grenkamp publikigis libron, kiun li verkis mem: „5.000.000“ Ĝi estas rimarkinda laŭ pluraj vidpunktoj. Unue, la aŭtoro sukcesis jam en la nuran titolon enŝovi 6 nulojn ! ― Due, ĝi estas la sola verko eldonita en Esperanto speciale por miopuloj, t. e. por miopuloj, kiuj ne posedas okulvitrojn. Tial la paĝoj entenas nur malmultajn liniojn, sed, kompense, tiuj malmultaj linioj konsistas el tre grandaj literoj.