<<  LIRIKO KAJ PRAKTIKO Raymond Schwartz: La Stranga Butiko

VILAĜANINO

En vilaĝo de montaroj,
For de l' bruo de l' kulturo,
Vivas ĝis en niaj jaroj
Prototip' de pranaturo.

Tie mi knabinon konas,
― Pura koro, ŝtalmuskoloj, ―
Kies brusto ne bezonas
La sekreton de piloloj!

Kiam ŝia buŝ' ― por brili ―
Sorbas majmatenan roson,
Estus peke alkonsili,
Ke ŝi uzu dentobroson.

Ĉar okuloj, vangoj, buŝo
Estas fruktoj aŭtentikaj
Sen bezono de retuŝo
Per artaĵoj kosmetikaj!

Ŝi ne dancas, ― ŝi ne fumas,
(Tio ŝajnas jam legendo!)
Kaj nur ete ŝi parfumas
Tolĉemizojn per lavendo;

Ŝi ne revas pri teatro,
Tualeton ŝi ne faras,
Kaj ŝi tiel al la patro
Ĉiujare sumojn ŝparas.

Mi admiras vin, knabino,
Kaj glorkante mi proklamas
Virton de l' vilaĝanino,
Sed ― mi urbaninon amas ...