D-ro L. L. Zamenhof
Fundamenta Krestomatio, 17 eld., p. 253-297

Esenco kaj Estonteco de la Lingvo internacia


Esenco kaj Estonteco de Ideo de Lingvo internacia

I

Ĉiuj ideoj, kiuj estas ludontaj gravan rolon en la historio de la homaro, havas ĉiam tiun saman egalan sorton: kiam ili ekaperas, la samtempuloj renkontas ilin ne sole kun rimarkinde obstina malkonfido, sed eĉ kun ia neklarigebla malamikeco; la pioniroj de tiuj ĉi ideoj devas multe batali kaj multe suferi; oni rigardas ilin kiel homojn frenezajn, infane malsaĝajn, aŭ fine eĉ rekte kiel homojn tre malutilajn. Dum la homoj, kiuj okupas sin je ĉia plej sencela kaj senutila sensencaĵo, se ĝi nur estas en modo kaj konforma al la rutinaj ideoj de la amaso, ĝuas ne sole ĉiujn bonojn de la vivo, sed ankaŭ la honoran nomon de "instruituloj" aŭ "utilaj publikaj agantoj", la pioniroj de novaj ideoj renkontas nenion krom mokoj kaj atakoj; la unua renkontita tre malmulte lerninta bubo rigardas ilin de alte kaj diras al ili, ke ili okupas sin je malsaĝaĵoj; la unua renkontita gazeta felietonisto skribas pri ili "spritajn" artikolojn kaj notojn, ne preninte sur sin la laboron almenaŭ iom ekscii, super kio ili propre laboras; kaj la publiko, kiu ĉiam iras kiel anaro da ŝafoj post la kriemuloj, ridas kaj ridegas kaj eĉ por unu minuto ne faras al si la demandon, ĉu ekzistas eĉ guto da senco kaj logiko en ĉiuj tiuj ĉi "spritaj" mokoj. Pri tiuj ĉi ideoj "estas modo" paroli ne alie, ol kun ironia kaj malestima rideto, tial tiel agas ankaŭ A kaj B kaj C, kaj ĉiu el ili timas enpensiĝi serioze eĉ unu minuton pri la mokata ideo, ĉar li "scias antaŭe", ke "ĝi krom malsaĝaĵo enhavas ja nenion", kaj li timas, ke oni iel alkalkulos lin mem al la nombro de "tiuj malsaĝuloj", se li eĉ en la daŭro de unu minuto provos rilati serioze al tiu ĉi malsaĝaĵo. La homoj miras, "kiamaniere en nia praktika tempo povas aperi tiaj malsaĝaj fantaziuloj kaj kial oni ne metas ilin en la domojn por frenezuloj".

Sed pasas kelka tempo. Post longa vico da batalado kaj suferoj la "buboj-fantaziuloj" atingis la celon. La homaro fariĝis pli riĉa per unu nova grava akiro kaj eltiras el ĝi la plej vastan kaj diversforman utilon. Tiam la cirkonstancoj ŝanĝiĝas. La jam fortiĝinta nova afero ŝajnas al la homoj tiel simpla, tiel "komprenebla per si mem", ke la homoj ne komprenas, kiamaniere oni povis tutajn miljarojn vivi sen ĝi. Kiam la posteuloj legas la rakontojn pri tio, kiel sin tenis kontraŭ la dirita ideo la samtempuloj de ĝia naskiĝo, ili absolute ne volas kredi kaj pensas, ke ĉion tion ĉi elpensis la historioskribantoj pro mokado je la foririntaj generacioj. "Ĉu efektive", ili diras, "la tuta mondo tiam konsistis el idiotoj? Ĉu efektive ekzistis homoj, kiuj elpaŝadis kontraŭ la pioniroj kun tiaj sensencaj kontraŭparoloj, kaj la ceteraj homoj silentadis, kaj la unua renkontita kvinjara infano ne diradis al tiuj kritikantoj: "Sinjoroj, vi ja parolas teruran, sur nenio fonditan sensencaĵon, kies rebato sin trovas ja tuj antaŭ via nazo!"? Absolute nekompreneble! La historiistoj certe trograndigas!"

Legu la historion de naskiĝo de la kristaneco kaj de diversaj grandaj ideoj en la regiono de moralo, filozofio kaj scienco; legu la historion de la eltrovo de Ameriko, de la enkonduko de fervojoj k. t. p., k. t. p. Ĉie tute tio sama. Es ist eine alte Geschichte, doch bleibt sie immer neu. La lumo aperas kiel necesa bezonataĵo al tiu, kiu staras malproksime, sed al la proksime starantaj ĝi tranĉas la okulojn kaj ili penas estingi ĝin. La ideo de Kolumbo, ke "devas ekzisti okcidenta vojo Hindujon", ŝajnas al ni nun tiel simpla, tiel natura, kaj ni simple ne volas kredi, ke povis iam ekzisti homoj, kiuj, sciante jam, ke la tero estas globo, povis dubi, ke al ĉia lando oni povas veni ne sole de oriento, sed ankaŭ de okcidento, kaj ke en tiu ĉi ne esplorita okcidento povas eble troviĝi ne konataj al ni interesaj landoj. Kiam ni legas tiujn kontraŭparolojn, kiujn oni tiam faradis al Kolumbo, ekzemple, ke neniu okcidenten de Eŭropo veturis, sekve ĝi estas ne ebla, ke Dio malpermesis tion ĉi fari, ke la ŝipoj malleviĝados malsupren kaj ne povos returne leviĝadi supren ... k. t. p., ― ni kontraŭvole demandas nin, kiamaniere homoj maturaĝaj povis paroli tiajn sensencaĵojn, pro kiuj en nia tempo ruĝiĝus ĉia infano. Kaj tamen en tiu tempo ĝuste tiuj ĉi naivaj kontraŭparoloj estis rigardataj kiel veroj, ne ebligantaj ian dubon, kiel plej logika opinio de la tuta prudenta mondo, kaj la ideoj de Kolumbo estis kalkulataj kiel infanaĵo, kiu estas inda nenian atenton. Kiam oni montris al la homoj la forton de la vaporo kaj ĝian uzeblecon, ŝajnis, ke kia prudenta homo povus ion kontraŭparoli kontraŭ ĝi? Kaj tamen kiom da multjara batalado, suferoj kaj mokoj la elpensinto devis elporti! kaj eĉ tiam, kiam fine prosperis jam atingi la celon, kiam en Anglujo jam dum tutaj tri jaroj la lokomotivoj kuradis kaj alportadis grandegan utilon, sur la kontinento de Eŭropo instruitaj homoj kaj eĉ tutaj instruitaj korporacioj, anstataŭ simple ekrigardi kaj konvinkiĝi, skribadis ankoraŭ profundapensajn traktatojn pri tio, ke konstruado de lokomotivoj estas infana entrepreno, ke ĝi estas ne ebla, ke ĝi estas malutila k. t. p. Kio tio ĉi estas? ni demandas nin; ĉu tio ĉi estis ia ĉiuhoma epidemia idioteco? ĉu efektive ekzistis tiaj generacioj? Jes, ekzistis tiaj generacioj, kaj ni, kiuj nun miregas, ni en efektiveco estas ne pli bonaj ol ili, kaj niaj nepoj estos ne pli bonaj ol ni. Ĉiuj tiuj ĉi homoj kun iliaj indignige sensencaj kontraŭparoloj kaj atakoj estis tamen ne idiotoj, kvankam ili nun eble ŝajnas al ni tiaj. Ilia tuta kulpo konsistis nur en tio, ke, dank' al la natura spirita inercio de ĉiu el ni, ili aŭ tute ne volis prijuĝi la naskiĝantajn novajn aperojn, plivolante limigi sin per sanosubtenanta ridado, aŭ alpaŝadis al la prijuĝado kun antaŭe jam preta konvinko, ke la afero proponata al ili estas neplenumebla, kaj ĉiujn siajn argumentojn ili penadis konformigadi al tiu antaŭe farita decido, ne rimarkante la tutan senfundamentecon de tiuj ĉi argumentoj, kaj kontraŭ la argumentoj de la defendantoj de la nova ideo ili fermadis sian cerbon per la plej fortikaj seruroj, kaj tial tiuj ĉi lastaj argumentoj, kiuj penadis pruvi la eblecon de tio, "pri kio ĉiuj ja scias, ke ĝi estas neebla", devis ŝajni al tiuj inerciaj homoj tiel same infanaj, kiel al ni nun ŝajnas iliaj tiamaj kontraŭparoloj.

Al tiaj ideoj, kiuj al la samtempuloj ŝajnas senenhava fantazio kaj al la posteuloj ŝajnas tia natura afero, ke ili ne komprenas, kiamaniere la homoj miljarojn vivis sen ĝi, ― al tiaj ideoj apartenas ankaŭ la ideo de enkonduko de komuna lingvo por la komunikiĝoj inter diversaj popoloj. Kiam niaj posteuloj legos en la historio, ke la homoj, tiuj ĉi reĝoj de la tero, tiuj ĉi plej altaj reprezentantoj de la monda inteligenteco, tiuj ĉi duon-dioj, en la daŭro de tutaj miljaroj vivis unuj apud la aliaj, ne komprenante unuj la aliajn, ili simple ne volos kredi. "Por tio ĉi oni ja bezonis nenian supernaturan forton," ili diros; "ĉiu el tiuj ĉi homoj posedis ja kolekton da kondiĉaj sonoj, per kiuj li tute precize kompreniĝadis kun siaj plej proksimaj najbaroj, ― kiel do ne venis al ili en la kapon konsentiĝi inter si, ke unu el tiaj kolektoj da kondiĉaj sonoj estu enkondukita por la reciproka kompreniĝado inter ĉiuj, simile al tio, kiel por la plimulto de la kulturaj popoloj estis enkondukita jam longe unu kondiĉa kolekto da mezuroj, unu kondiĉa alfabeto, unuj kondiĉaj muzikaj signoj k. t. p.!" Niaj posteuloj indignos, kiam ili ekscios, ke la homojn, kiuj penadis pri la enkonduko de komuna lingvo, la samtempuloj montradis per la fingroj, kiel maniulojn, bubojn, ne meritantajn la nomon de seriozaj homoj; ke pri tiuj ĉi homoj ĉiu malplenkapulo povis spritadi en la gazetoj, kiom li volis, kaj troviĝis neniu, kiu dirus al tiuj malplenkapuloj: "Vi povas trovi tiujn ĉi ideojn plenumeblaj aŭ ne plenumeblaj, ― sed moki ilin, eĉ ne konatiĝinte kun ili, estas honte, sinjoroj!" Kore ridegos niaj posteuloj, kiam ili aŭdos tiujn naivajn kontraŭparolojn, kiujn multaj el niaj samtempuloj faradis kontraŭ la ideo de lingvo internacia entute kaj de lingvo arta speciale. Simile al tio, kiel ni kun rideto de kompato rilatas al tiu el niaj pra-praavoj, kiu antaŭ kelke da miljaroj eble protestis kontraŭ la enkonduko de arta alfabeto, kriante kun la aplombo de instruitulo, sed tute senpruve, ke rimedo por la esprimado de niaj pensoj estas objekto organa, natura, kreita de la historio (skribado per hieroglifaj desegnaĵoj) kaj ne povanta "esti kreita en kabineto", ― tiel niaj posteuloj mokados tiujn samtempulojn, kiuj nur pro tiu nenion diranta cirkonstanco, ke la nunaj lingvoj kreiĝis blinde per si mem, aŭtoritate certigas, ke lingvo ne povas esti kreita arte. "Ĝis nun ne estis, sekve ne povas esti!" ― "Kiel mi povas kredi", diros en la venonta centjaro ia dekjara lernanto al sia instruanto, "ke ekzistis homoj, kiuj neadis la eblecon de ekzistado de arta lingvo, kiam antaŭ ilia nazo tia lingvo jam ekzistis, havis jam riĉan literaturon kaj bonege plenumadis jam en la praktiko ĉiujn funkciojn, kiujn oni povas postuli de lingvo internacia, kaj tiuj ĉi sinjoroj, anstataŭ babiladi ĉiam teorian sensencaĵon, bezonis nur malfermi la okulojn kaj ekrigardi! Ĉu estas eble, ke homoj maturaĝaj parolus ĉiam frazistan sensencaĵon pri ia diferenco de la voĉaj organoj ĉe la popoloj, kiam ĉiu infano vidis sur ĉiu paŝo membrojn de unu popolo, bonege parolantajn en la lingvo de alia popolo!" Kaj la instruanto respondos: "ĝi estas efektive nekredebla, kaj tamen ĝi tiel estis!"

Cetere en la nuna tempo en la afero de lingvo internacia la rutino kaj spirita inercio komencas iom post iom cedadi al la sana prudento. Jam longe tie aŭ aliloke en diversaj gazetoj kaj revuoj aperas artikoloj plenaj de aprobo por la ideo mem kaj por ĝiaj batalantoj. Sed tiuj ĉi artikoloj estas ankoraŭ senkuraĝaj, kvazaŭ la aŭtoroj timas, ke oni ne elmetu ilin al publika malhonoro. Tiuj ĉi senkuraĝaj voĉoj perdiĝas en la laŭtega horo de la kriistoj kaj mokistoj, tiel ke la grandega plimulto de la publiko, kutiminta iradi nur tien, kie oni krias la plej laŭte, kaj opiniadi ĉiun mokanton saĝulo, ĉiun atakanton bravulo kaj ĉiun atakaton kulpulo, ĉiam ankoraŭ rigardas la ideon de lingvo internacia kiel sensencan infanan fantazion. Tiun ĉi publikon konvinki ni ne entreprenas, ĉar ĉiuj niaj vortoj pereus vane. Ilin konvinkos nur la tempo. Morgaŭ ĝi al la pioniroj de la ideo konstruos monumentojn kun tia sama anara sento, kun kiu ĝi hodiaŭ superĵetas ilin per koto. Nia parolo estas difinita nur por tiuj, kiuj provis rilati al nia ideo kun juĝo memstara, sed sub la influo de diversaj aŭditaj opinioj perdis la egalpezon, ne scias, kiel ili devas sin teni, dezirus kredi kaj samtempe turmentiĝas per konstantaj duboj. Por ili ni tie ĉi analizos la demandon, ĉu efektive ni, la amikoj de la ideo de lingvo internacia, laboras por ia utopio, kaj ĉu minacas al ni la danĝero, ke ĉiuj niaj laboroj pereos vane, kiel kredigas niaj kontraŭuloj, aŭ ĉu ni iras al celo klare difinita, senduba kaj nepre atingota.

Ni scias, estimataj aŭskultantoj, ke vi kutimis rilati kun estimo nur al tiaj argumentoj, kiuj estas plenigitaj per multo da citatoj, traplektitaj per multo da laŭtaj aŭtoritataj nomoj kaj brilas per amasego da alteflugaj kvazaŭ-sciencaj frazoj. Ni avertas vin, ke ĉion tion ĉi vi en nia parolo ne trovos. Se vi trovas atentinda nur tion, kio estas ligita kun laŭtaj nomoj, legu ian verkon pri lingvo internacia, kaj vi trovos tie longan serion da gloraj kaj aŭtoritataj scienculoj, kiuj laboris por la ideo de lingvo internacia. Sed ni tie ĉi forlasos ĉian superfluan balaston kaj parolos al vi nur en la nomo de la nuda logiko. Ne turnu atenton sur tion, kion diras Petro aŭ Johano, sed pripensu mem. Se niaj argumentoj estas ĝustaj, akceptu ilin, ― se ili estas malĝustaj, forĵetu ilin, se eĉ miloj da laŭtaj nomoj starus post ili.

Ni analizos sisteme la sekvantajn demandojn: (1) ĉu lingvo internacia estas bezona; (2) ĉu ĝi estas ebla en principo; (3) ĉu ekzistas espero, ke ĝi efektive estos enkondukita praktike; (4) kiam kaj kiamaniere tio ĉi estos farita kaj kia lingvo estos enkondukita; (5) ĉu nia nuna laborado kondukas al ia difinita celo, aŭ ni agas ankoraŭ blinde kaj riskas, ke nia laborado pereos vane, kaj prudentaj homoj devas ankoraŭ sin teni flanke de ni, ĝis "la afero klariĝos".

II

Ĉu lingvo internacia estas bezona? Tiu ĉi demando per sia naiveco elvokos ridon ĉe la estontaj generacioj, tiel same kiel niaj samtempuloj ekridus ekzemple ĉe la demando "Ĉu poŝto estas bezona?" La plimulto de la inteligenta mondo jam nun trovos tiun ĉi demandon tute superflua; tamen pro konsekvenco ni metas tiun ĉi demandon dank'al tio, ke ekzistas ankoraŭ multe da homoj, kiuj respondas je tiu ĉi demando per "ne". La sola motivo, kiun kelkaj el tiuj ĉi homoj elmetas, estas sekvanta: "lingvo internacia detruos la lingvojn naciajn kaj la naciojn". Ni konfesas, ke kiom ajn ni rompis al ni la kapon, ni neniel povis kompreni, en kio nome konsistus la malfeliĉo por la homaro, se en unu bela tago montriĝus, ke ne ekzistas jam plu nacioj kaj lingvoj naciaj, sed ekzistas nur unu ĉiuhoma familio kun unu ĉiuhoma lingvo. Sed ni supozu, ke tio ĉi efektive estus io terura, kaj ni rapidos trankviligi tiujn ĉi sinjorojn. Lingvo internacia deziras nur doni al la homoj de malsamaj popoloj, kiuj staras unu antaŭ alia kiel mutuloj, la eblon komprenadi unu alian, sed ĝi neniel intencas enmiksiĝi en la internan vivon de la popoloj. Timi, ke lingvo internacia detruos la lingvojn naciajn, estas tiel same ridinde, kiel ekzemple timi, ke la poŝto, kiu donas al homoj malproksimaj unu de alia la eblon komunikiĝadi, minacas neniigi la buŝajn interparoladojn inter la homoj! "Lingvo internacia" kaj "lingvo tutmonda" estas du tute malsamaj objektoj, kiujn miksi inter si oni neniel devas. Se ni supozus, ke fariĝos iam kunfluiĝo de la homoj en unu ĉiuhoman popolon, en tiu ĉi "malfeliĉo" (kiel nomos ĝin la naciaj ŝovinistoj) estos kulpa ne la lingvo internacia, sed la aliiĝintaj konvinkoj kaj opinioj de la homoj. Tiam efektive la lingvo internacia faciligos al la homoj la atingon de tio, kio antaŭe estos principe decidita de ili kiel dezirinda; sed se la celado al kunfluiĝo ne naskiĝos ĉe la homoj memstare, la lingvo internacia per si mem certe ne volos altrudi al la homoj tian unuiĝon. Lasante tute flanke la demandon pri la dezirindeco aŭ nedezirindeco de nacia ŝovinismo, ni notos nur tion, ke celadon al lingvo internacia ne devas escepti eĉ la plej varmega blinda ŝovinismo; ĉar la rilato inter celado al lingvo internacia kaj inter nacia ŝovinismo estas tia sama, kiel inter nacia patriotismo kaj amo al sia familio: ĉu iu povas diri, ke la pligrandigo de reciprokaj komunikiĝoj kaj interkonsentoj inter homoj de tiu sama lando (celado patriota) minacas per io al la amo familia? Per si mem la lingvo internacia ne sole ne povas malfortigi la lingvojn naciajn, sed kontraŭe, ĝi sendube devas konduki al ilia granda fortigado kaj plena ekflorado: dank'al la neceseco ellernadi diversajn fremdajn lingvojn, oni nun malofte povas renkonti homon, kiu posedas perfekte sian patran lingvon, kaj la lingvoj mem, konstante kunpuŝiĝante unuj kun la aliaj, ĉiam pli kaj pli konfuziĝas, kripliĝas kaj perdas sian naturan riĉecon kaj ĉarmon; sed kiam ĉiu el ni devos ellernadi nur unu fremdan lingvon (kaj ankoraŭ tre facilan), ĉiu el ni havos la eblon ellerni sian lingvon fonde, kaj ĉiu lingvo, liberiĝinte de la premado de multaj najbaroj kaj konservinte plene por si sola ĉiujn fortojn de sia popolo, disvolviĝos baldaŭ plej potence kaj brile.

La dua motivo, kiun elmetas la malamikoj de lingvo internacia, estas la timo, ke kiel lingvo internacia estos eble elektita ia el la lingvoj naciaj kaj ke tiam la homoj ne alproksimiĝos al si reciproke, sed simple ia unu popolo dispremos kaj englutos ĉiujn aliajn popolojn, dank' al la grandega superforto, kiun ĝi ricevos super ĉiuj aliaj popoloj. Tiu ĉi motivo estas ne tute senfundamenta; sed ĝi povas esti elmetita nur kontraŭ tia aŭ alia nepripensita kaj malĝusta formo de lingvo internacia. Tiu ĉi motivo kompreneble perdas ĉian signifon, se ni turnos atenton, ke lingvo internacia povas esti kaj estos nur ia neŭtala lingvo, kiel ni malsupre montros.

Sekve se ni lasos por kelka tempo flanke la demandon pri la ebleco aŭ neebleco de la enkonduko de lingvo internacia (pri tiu ĉi punkto ni parolos malsupre), se ni supozos, ke la enkonduko de tia lingvo dependas nur de nia deziro, kaj se ni esceptos ian kriantan erarpaŝon en la elekto de la lingvo, ĉiu devas konsenti, ke pri malutilo de lingvo internacia neniel povas esti eĉ la plej malgranda parolo. Sed la utilo, kiun tia lingvo alportus al la mondo, estas tiel grandega kaj videbla por ĉiu, ke pri tio ĉi ni propre ne bezonus paroli. Tamen kelke da vortoj ni diros pri tio ĉi, se eĉ simple pro pleneco de nia analizo.

Ĉu vi ekpensis iam pri tio, kio propre levis la homaron tiel neatingeble alte super ĉiuj aliaj bestoj, kiuj ja en efektiveco estas konstruitaj laŭ tiu sama tipo, kiel la homo? La tutan nian altan kulturon kaj civilizacion ni dankas nur al unu objekto: al la posedado de lingvo, kiu ebligis al ni la interŝanĝadon le pensoj. Kio estus kun ni, fieraj reĝoj de la mondo, se ni ne povus lingve komunikiĝadi unuj kun aliaj, se sian tutan scion kaj inteligentecon ĉiu el ni devus de la komenco mem ellaboradi al si mem, anstataŭ faradi uzon ― dank' al interŝanĝo de pensoj ― de la jam pretaj fruktoj de la sperto kaj diversaj scioj de tutaj miljaroj de tutaj milionoj kaj miliardoj da aliaj similaj al ni kreitaĵoj? Ni tiam eĉ per unu plej malgranda ŝtupeto ne starus pli alte ol tiuj diversaj bestoj, kiuj nin ĉirkaŭas kaj kiuj estas tiel sensaĝaj kaj senhelpaj! Forprenu de ni la manojn kaj la piedojn kaj kion vi volas, sed lasu al ni nur la povadon interŝanĝadi la pensojn, ― kaj ni restos tiuj samaj reĝoj de la naturo, kaj ni konstante kaj senfine perfektiĝados; sed donu al ĉiu el ni eĉ centon da manoj, donu al ni eĉ centon da diversaj ĝis nun ne konataj sentoj kaj povoj, sed forprenu de ni la povon de interŝanĝado de pensoj ― kaj ni restos sensaĝaj kaj senhelpaj bestoj. Sed se la tre neplena kaj tre limigita ebleco de interŝanĝo de pensoj havis por la homaro tian grandegan signifon, ekpensu pri tio, kian grandegan kaj kun nenio kompareblan utilon donus al la homaro tiu lingvo, kiu farus la interŝanĝadon de pensoj plena, kaj dank' al kiu ne sole A havus la eblon kompreniĝadi kun B, C kun D, E kun F, sed ĉiu el ili povus kompreniĝadi kun ĉiu el la aliaj! Tuta cento da plej grandaj elpensoj ne faros en la vivo de la homaro tian grandan kaj bonfaran revolucion, kian faros la enkonduko de lingvo internacia! Ni prenu kelkajn malgrandajn ekzemplojn. Ni penas tradukadi la verkojn de ĉiu nacio en la lingvojn de ĉiuj aliaj nacioj; sed tio ĉi englutas ja neproduktive grandegan multon da laboroj kaj mono, kaj tamen malgraŭ ĉio ni povas traduki nur la plej sensignifan parton de la homa literaturo, kaj la grandega plimulto de la homa literaturo kun riĉaj provizoj da diversaj pensoj por ĉiu el ni restas neakirebla. Sed kiam ekzistus lingvo internacia, tiam ĉio, kio aperas en la regiono de la homa penso, estus tradukata nur en tiun ĉi unu neŭtralan lingvon kaj multaj verkoj estus skribataj rekte en tiu ĉi lingvo, kaj ĉiuj produktoj de la homa spirito fariĝus akireblaj por ĉiu el ni. Por la perfektigado de tiu aŭ alia branĉo de la homaj scioj ni aranĝas sur ĉiu paŝo internaciajn kongresojn, ― sed kian mizeran rolon ili ludas, kiam partopreni en ili povas ne tiu, kiu efektive kun utilo dezirus ion aŭdi, ne tiu, kiu efektive ion gravan volus komuniki, sed nur tiu, kiu scias babiladi en kelkaj lingvoj. Nia vivo estas mallonga, kaj la scienco estas vasta; ni devas lerni, lerni, lerni! Al la lernado ni povas dediĉi nur parton de nia mallonga vivo, nome niajn infanajn kaj junulajn jarojn; sed ho ve! granda parto de tiu ĉi kara tempo foriras tute neproduktive por la ellernado de lingvoj! Kiom multe ni gajnus, se, dank' al ekzistado de lingvo internacia, ni povus la tutan tempon, dediĉatan nun al la neproduktiva lernado de lingvoj, dediĉi al la lernado de efektivaj kaj pozitivaj sciencoj! Kiel alte tiam leviĝus la homaro! ...

Sed ni ne parolos plu pri tiu ĉi punkto, ĉar kiel ajn ĉiu el niaj aŭskultantoj rilatus al tiu aŭ alia formo de lingvo internacia, ni dubas, ĉu troviĝos inter ili eĉ unu, kiu dubus la utilecon mem de tia lingvo. Sed ĉar al multaj homoj, kiuj ne kutimis donadi al si precizan kalkulon pri siaj simpatioj kaj antipatioj, ordinare ŝajnas, ke se ili ne aprobas tiun aŭ alian formon de ia ideo, ili nepre devas ataki la ideon mem entute, ― tial ni, pro sistemeco de nia analizo, petas ĉiun el la estimataj aŭskultantoj antaŭ ĉio noti al si bone en la memoro, ke pri la utileco de lingvo internacia entute ― se tia estus enkondukita ― li ne dubas. Ekmemoru do, sinjoroj, bone la unuan konkludon, al kiu ni venis, notu al vi kaj ekmemoru, ke kun tiu ĉi konkludo vi konsentas, nome:

La ekzistado de lingvo internacia, per kiu povus kompreniĝadi inter si la homoj de ĉiuj landoj kaj popoloj, alportus al la homaro grandegan utilon.

III

Nun ni transiros al la dua demando: "ĉu lingvo internacia estas ebla?" Ankaŭ pri tio ĉi nenia senantaŭjuĝa homo eĉ unu minuton povas dubi, ĉar ne sole ne ekzistas eĉ la plej malgrandaj faktoj, kiuj parolus kontraŭ tia ebleco, sed ne ekzistas eĉ la plej malgrandaj kaŭzoj, kiuj devigus eĉ unu minuton dubi pri tia ebleco. Ekzistas en efektiveco homoj, kiuj kun scienca aplombo kredigas, kvazaŭ lingvo estas objekto natura, organa, kiu dependas de apartaj fiziologiaj ecoj de la organoj de parolo de ĉiu popolo, de la klimato, heredeco, kruciĝado de rasoj, historiaj kondiĉoj k.t.p. Kaj al la amaso tiaj instruitaj paroloj tre imponas, precipe se ili en sufiĉa mezuro estas traplektitaj per diversaj citatoj kaj per misteraj por la amaso terminoj teĥnikaj. Sed homo klera, kiu kuraĝas havi propran juĝon, scias ja tre bone, ke ĉio tio ĉi estas nur senenhava pseŭdo-scienca babilado, kiu havas nenian sencon kaj kiun rebati povus tre facile la unua renkontita infano. El la ĉiutaga sperto ni ĉiuj ja scias tre bone, ke se ni prenos infanon el kiu ajn lando aŭ nacio kaj de la tago de ĝia naskiĝo edukados ĝin inter personoj de nacio tute fremda kaj eĉ antipoda por ĝi, ĝi parolados en la lingvo de tiu ĉi nacio tiel same bonege kaj pure, kiel ĉiu natura filo de tiu ĉi nacio. Se por homo maturaĝa estas ordinare malfacile ellerni fremdan lingvon, tio ĉi ja tute ne venas de la konstruo de liaj organoj de parolo, sed simple de tio, ke li ne havas paciencon, ne havas tempon, ne havas instruantojn, ne havas rimedojn k.t.p. Tiu ĉi sama maturaĝulo renkontus ja tiujn ĉi samajn malfacilaĵojn ĉe la ellernado de sia hejma lingvo, se li en la infaneco ne estus edukita en tiu ĉi lingvo, sed devus ellernadi ĝin per helpo de lecionoj. Fine ĉiu klera homo ja ankaŭ nun devas ellernadi kelkajn fremdajn lingvojn, kaj li certe ne elektas tiujn lingvojn, kiuj kvazaŭ estas konformaj al liaj organoj de parolado, sed nur tiujn, kiujn li bezonas; estas sekve nenio neebla en tio, ke anstataŭ ke ĉiu lernas diversajn lingvojn, ĉiuj ellernadu unu saman lingvon kaj sekve povu komprenadi unu alian. Se eĉ ĉiu posedus la komuneakceptitan lingvon ne en plena perfekteco, eĉ tiam la demando de lingvo internacia estus jam decidita, kaj la homoj ĉesus staradi unu antaŭ alia kiel surda-mutaj. Kaj oni devas ja memori, ke se ĉie estus sciate, ke por komunikiĝoj kun la tuta mondo oni devas ellerni nur unu lingvon ― ĉie ekzistus multego da bonaj instruistoj de tiu ĉi lingvo, da specialaj lernejoj, ĉiu ellernadus tiun ĉi lingvon kun la plej granda volonteco kaj fervoreco, kaj fine ĉiuj gepatroj alkutimigadus siajn infanojn al tiu ĉi lingvo en la infaneco, paralele kun la patra lingvo. Sekve, lasante dume flanke la demandon pri tio, ĉu la homoj volos elekti ian unu lingvon por la rolo de internacia kaj ĉu prosperos al ili veni al interkonsento pri tiu ĉi elekto, ni dume konstatas tiun fakton, kiu kun plena sendubeco sekvas el ĉio, kion ni diris supre, nome, ke la ekzistado mem de lingvo internacia estas tute ebla. Notu do al vi bone en la memoro tiujn du sendubajn konkludojn, al kiuj ni venis ĝis nun, nome:

  1. Lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon;
  2. La ekzistado de lingvo internacia estas plene ebla.

IV

Ĉu lingvo internacia estos iam enkondukita? Se ni venis al la konkludo, ke lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon kaj ke ĝia ekzistado estas ebla, el tiuj ĉi du konkludoj jam per si mem elfluas la konkludo, ke tia lingvo pli aŭ malpli frue nepre estos enkondukita, ĉar alie ni devus nei ĉe la homaro la ekzistadon de ĉia eĉ plej elementa inteligenteco. Se lingvo, povanta plenumadi la rolon de internacia, ĝis nun ankoraŭ ne ekzistus, sed devus ankoraŭ esti kreita, tiam respondo je la demando metita en la komenco de tiu ĉi ĉapitro estus duba, ĉar estus nesciate ankoraŭ, ĉu oni povos krei tian lingvon. Sed ni ja scias, ke da lingvoj ekzistas tre multe kaj ke ĉiu el ili en okazo de bezono povus esti difinita kiel internacia, nur kun tia diferenco, ke unu el ili pli taŭgus por tiu ĉi celo kaj alia malpli. Ni havas sekve ĉion pretan, kaj ni bezonas nur ekdeziri kaj elekti, ― kaj en tia okazo la respondo je la supre metita demando jam ne povas esti duba. La homoj vivas per vivo konscia kaj senĉese celadas al sia bono; tial se ni scias, ke tiu aŭ alia afero promesas al la homoj grandegan kaj senduban utilon kaj ke ĝi estas por ili atingebla, ni ĉiam kun plena certeco povas antaŭdiri, ke de tiu momento, kiam la homoj nur ekturnis sian atenton al tiu ĉi afero, ili jam obstine celados al ĝi ĉiam pli kaj pli kaj ne ĉesos en sia celado tiel longe, ĝis ili la aferon atingos. Se du homaj grupoj estas disigitaj unu de alia per rivereto, sed scias, ke por ili estus tre utile komunikiĝadi inter si, kaj ili vidas, ke tabuloj por la kunigo de ambaŭ bordoj kuŝas tute pretaj apud iliaj manoj, tiam oni ne bezonas esti profeto, por antaŭvidi kun plena certeco, ke pli aŭ malpli frue tabulo estos transĵetita trans la rivereto kaj komunikiĝado estos aranĝita. Estas vero, ke pasas ordinare kelka tempo en ŝanceliĝado, kaj tiu ĉi ŝanceliĝado estas ordinare kaŭzata de la plej sensencaj pretekstoj: saĝaj homoj diras, ke celado al aranĝo de komunikiĝo estas infanaĵo, ĉar neniu el ili okupas sin je metado de tabuloj trans rivereto, kaj tiu ĉi afero estas tute ne en modo; spertaj homoj diras, ke la antaŭuloj ne metadis tabulojn trans rivereto, sekve ĝi estas utopio; instruitaj homoj pruvas, ke komunikiĝado povas esti nur afero natura kaj ke la homa organismo ne povas sin movadi sur tabuloj, k.t.p. Tamen pli aŭ malpli frue tabulo estas transmetata kaj la komunikiĝado estas aranĝata. Tiel estis kun ĉiu utila ideo, tiel estis kun ĉiu utila elpenso; apenaŭ la senantaŭjuĝaj homoj venadis al senduba konkludo, ke la donita afero estas tre utila kaj samtempe efektivigebla, ili povis ĉiam scii antaŭe kun plena certeco, ke pli aŭ malpli frue la afero nepre estos akceptita, malgraŭ ĉia batalado de la flanko de la rutinuloj; ĉar tion ĉi garantias ne sole la natura inteligenteco de la homaro, sed ankaŭ ĝia celado al sia praktika bono kaj profito. Tiel estos ankaŭ kun la lingvo internacia. En la daŭro de multaj centjaroj la homoj, ankoraŭ ne tre bezonante lingvon internacian, ne enpensiĝadis pri tiu ĉi demando; sed nun, kiam la fortiĝintaj komunikiĝoj inter la homoj turnis ilian atenton al tiu ĉi demando, nun, kiam la homoj komencis konvinkiĝadi, ke lingvo internacia alportos al ili grandegan utilon kaj ke ĝi estas atingebla, ili sen ia dubo jam celados al ĝi ĉiam pli kaj pli, ĝia neceseco fariĝados por ili kun ĉiu tago ĉiam pli sentebla, kaj ili jam ne trankviliĝos tiel longe, ĝis la demando estos solvita. Ĉu vi povas tion ĉi dubi? Certe ne! Kiam tio ĉi venos ― ni ne intencas nun antaŭdiri: povas esti, ke ĝi venos post unu jaro, post dek jaroj, post cent jaroj aŭ eĉ post kelkaj centoj da jaroj, ― sed unu afero estas jam senduba, ke kiom ajn devos suferi la unuaj pioniroj de tiu ĉi ideo, kaj se eĉ tiu ĉi ideo multajn fojojn endormiĝadus je tutaj dekjaroj, ĝi jam neniam mortos: ĉiam pli ofte kaj pli obstine eksonados voĉoj, postulantaj enkondukon de lingvo internacia, kaj fine, pli aŭ malpli frue ― se la demando ne estos solvita de la societo mem ― la registaroj de ĉiuj landoj devos cedi, aranĝi internacian kongreson kaj elekti ian unu lingvon kiel internacian. Tie ĉi povas esti nur demando pri la tempo: unuj el vi diros, ke tio ĉi venos tre baldaŭ, aliaj diros, ke ĝi venos nur en plej malproksima estonteco; sed ke tiu ĉi fakto entute iam venos kaj ke la homaro, vidante la grandegan utilecon kaj samtempe la atingeblecon de lingvo internacia, ne restos eterne indiferenta por tiu ĉi afero kaj senhelpa anaro da ekzistaĵoj, ne komprenantaj unu alian ― pri tio ĉi certe neniu el vi dubas eĉ minuton. Ni petas vin tial noti al vi en la memoro la trian konkludon, al kiu ni venis, nome:

"Pli aŭ malpli frue lingvo internacia nepre estos enkondukita."

Tie ĉi ni faros malgrandan paŭzon kaj diros kelke da vortoj pri ni, batalantoj pro la ideo de lingvo internacia. El ĉio pruvita de ni vi vidas, ke ni tute ne estas tiaj fantaziistoj kaj utopiistoj, kiajn multaj el vi eble vidis en ni kaj kiajn nin pentras multaj gazetoj, ne dezirantaj eniĝadi en la esencon de tio, pro kio ni batalas. Vi vidas, ke ni batalas pro afero, kiu alportos al la homaro grandegan utilon kaj kiu pli aŭ malpli frue nepre estos atingita. Ĉiu prudenta homo povas sekve kuraĝe aliĝi al ni, ne timante la mokojn de la malsaĝa kaj nepensanta amaso. Ni batalas pro afero tute pripensita kaj certa, kaj tial neniaj mokoj nek atakoj nin debatos de la vojo. La estonteco apartenas al ni. Ni supozu eĉ, ke tiu formo de lingvo internacia, pro kiu ni batalas, montriĝos en la estonteco kiel erara kaj ke venonta lingvo internacia estos ne tiu, kiun ni elektis, ― sed tio ĉi ja tute nin ne devas konfuzi, ĉar ni batalas ne pro la formo, sed pro la ideo, kaj formon konkretan al nia batalado ni donis nur tial, ke ĉia batalado abstrakta kaj teoria ordinare al nenio kondukas. Malsupre ni pruvos, ke eĉ ankaŭ tiu konkreta formo de la lingvo estas tute pripensita kaj havas senduban estontecon; sed se vi eĉ tion ĉi dubus, la formo ja neniom nin ligas: se tiu ĉi formo montriĝos erara, ni morgaŭ ĝin ŝanĝos, kaj en okazo de bezono ni ĝin post-morgaŭ ankoraŭ unu fojon ŝanĝos, sed ni batalados pro nia ideo tiel longe, ĝis ĝi pli aŭ malpli frue estos plene efektivigita. Se ni, obeante la voĉon de la indiferenta egoismo, detenadus nin de nia laborado nur tial, ke kun la tempo la formo de la lingvo internacia eble estos alia, ol tiu, pro kiu ni nun laboras, tio ĉi signifus tion saman, kiel ekzemple rifuzi la uzadon de vaporo tial, ke poste eble estos trovita pli bona rimedo de komunikiĝado, aŭ rifuzi regnajn plibonigojn tial, ke poste iam eble estos trovitaj pli bonaj formoj por la regna konstruo. Nun ni estas ankoraŭ malfortaj, kaj ĉia bubo povas ankoraŭ mokadi nin kaj montradi nin per la fingroj; sed plej bone ridas tiu, kiu ridas la lasta. Nia afero iras malrapide kaj malfacile; tre povas esti, ke la plimulto de ni ne ĝisvivos tiun momenton, kiam montriĝos la fruktoj de nia agado kaj ĝis la morto mem ni estos objekto de mokoj; sed ni iros en la tombon kun la konscio, ke nia afero ne mortos, ke ĝi morti neniam povas, ke pli aŭ malpli frue ĝi devas atingi la celon. Kaj se eĉ, lacaj de la sendanka laborado, ni kun malespero kaj apatio lasus fali la manojn, ― tute egale, la afero ne mortos: anstataŭ la lacigitaj batalantoj aperos batalantoj novaj; ĉar ni denove ripetas, ke se estas ekster dubo, ke lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon kaj ke ĝi estas atingebla, en tia okazo por nenia homo ne blindigita de rutino povas esti ia dubo, ke ĝi pli aŭ malpli frue nepre estos atingita, kaj nia konstanta laborado estos por la homaro eterna memorigado tiel longe, ĝis la ideo de lingvo internacia estos efektivigita. La posteuloj benos nian memoron, kaj al tiuj saĝaj homoj, kiuj nun nomas nin fantaziistoj, ili rilatos tiel, kiel ni nun rilatas al la saĝaj samtempuloj de la eltrovo de Ameriko, de la elpenso de vaporveturiloj k.t.p.

V

Sed ni revenu al nia interrompita analizado. Ni pruvis, ke lingvo internacia pli aŭ malpli frue nepre estos enkondukita; sed restas la demando: kiam kaj kiamaniere ĝi venos? Povas esti, ke tio ĉi venos nur post centoj aŭ eble eĉ post miloj da jaroj? Ĉu por tio ĉi estas bezona nepre reciproka interkonsento de la registaroj de ĉiuj landoj? Por doni pli-malpli kontentigajn respondojn je tiuj ĉi demandoj, ni devas antaŭe analizi alian demandon, nome: "Ĉu oni povas antaŭvidi, kia lingvo estos internacia?" Inter la unuaj demandoj kaj la lasta ekzistas la sekvanta malvasta ligiteco: se oni ne povas antaŭvidi, kia lingvo estos farita internacia, kaj se diversaj lingvoj havas por tio ĉi pli-malpli egalajn ŝancojn, tiam oni devas atendi ĝis la registaroj de ĉiuj (almenaŭ la plej gravaj) regnoj decidos aranĝi por tiu ĉi celo kongreson kaj decidi la demandon pri lingvo internacia. Kiu scias, kun kia granda malfacileco la registaroj decidiĝas por ĉia nova afero, tiu komprenos, ke pasos ankoraŭ tre kaj tre multe da jaroj, antaŭ ol la registaroj trovos la demandon de lingvo internacia sufiĉe maturiĝinta kaj inda je ilia enmiksiĝo, kaj poste pasos kredeble ankoraŭ vico da jaroj por la laborado de diversaj komitatoj kaj diplomatiistoj, antaŭ ol la afero estos decidita. Apartaj personoj kaj societoj tie ĉi nenion povus fari; ili povus nur konstante instigadi la registarojn, sed mem solvi la demandon sen la enmiksiĝo de la registaroj ili ne povus. Ĝis la solvo de la demando en tia okazo estus sekve ankoraŭ tre kaj tre malproksime. Sed tute alia afero estus, se montriĝus, ke oni povas antaŭe antaŭvidi kun plena precizeco kaj plena certeco, kia nome lingvo estos iam internacia: tiam oni jam ne bezonus atendi eble senfinan multon da jaroj, tiam ĉia societo, ĉia aparta persono povus laŭ sia propra gvido labori por la disvastigo de tiu ĉi lingvo; la nombro da adeptoj de tiu ĉi lingvo kreskadus kun ĉiu horo, ĝia literaturo rapide riĉiĝadus, kongresoj internaciaj tuj povus komenci uzadi ĝin por la reciproka kompreniĝado de siaj membroj, kaj en la plej mallonga tempo tiu ĉi lingvo tiom fortikiĝus en la tuta mondo, ke al la registaroj restus nur doni sian sankcion al fakto jam plenumiĝinta. Ĉu ni povas antaŭvidi, kia lingvo estos internacia? Feliĉe ni povas respondi tiun ĉi demandon tute pozitive: "jes, ni povas antaŭvidi, kia lingvo estos internacia, ni povas tion ĉi antaŭvidi kun plena precizeco kaj certeco, sen ia ombro da dubo".

Por konvinki pri tio ĉi niajn aŭskultantojn, ni petas ilin prezenti al si, ke kongreso da reprezentantoj de diversaj regnoj jam efektiviĝis, kaj ni trarigardos, kian lingvon ili povus elekti. Ne malfacile estos por ni pruvi, ke ekzistas nur unu sola lingvo, kiun ili povus elekti, kaj ke ĉia elekto de ia alia lingvo estus por ili rekte ne ebla, se ili eĉ volus ĝin elekti, kaj ke se ili kontraŭ ĉiu atendo kaj spite ĉiuj argumentoj de la sana prudento tamen elektus ian alian lingvon, tiam kontraŭ tio ĉi protestus la vivo mem, kaj ilia elekto restus nur malviva litero.

Tiel ni prezentu al ni, ke la reprezentantoj de diversaj regnoj kunveturiĝis kaj ke ili alpaŝas al la elekto de lingvo internacia. Al ili antaŭstarus la sekvanta: (1) aŭ elekti ian el la ekzistantaj lingvoj vivantaj, (2) aŭ elekti ian el la lingvoj mortintaj (ekzemple latinan, grekan, hebrean), (3) aŭ elekti ian el la ekzistantaj lingvoj artaj, (4) aŭ difini komitaton, kiu okupus sin je la kreado de lingvo tute nova, ankoraŭ ne ekzistanta. Por ke niaj aŭskultantoj povu pense partopreni en la laboroj kaj konsideroj de la elektantoj, ni devas antaŭe konatiĝi ilin iom kun la karaktero de la nomitaj lingvaj kategorioj. La karaktero de la lingvoj vivantaj kaj mortintaj estas al la aŭskultantoj pli aŭ malpli konata, ni diros tial kelke da vortoj nur pri la lingvoj artaj, kiuj por la plimulto de niaj aŭskultantoj prezentas kredeble absolutan terra incognita.

Kiamaniere ĉe la homoj naskiĝis la ideo de lingvo arta, kiel tiu ĉi ideo disvolviĝadis, trairadis diversajn stadiojn, komencante de la plej malperfektaj pazigrafioj ĝis la plej perfekta tipo de plena kaj riĉa lingvo, kia grandega multo da provoj estis farita en tiu ĉi direkto, kia grandega multo da laboroj iris ofere por tiu ĉi ideo en la daŭro de la lastaj du centjaroj, ― pri ĉio tio ĉi ni ne parolos, ĉar por elaŭskulti ĉion tion ĉi vi ne havus sufiĉe da tempo nek pacienco. Ni diros nur ion pri la specialaj ecoj de la artaj lingvoj, ĉe kio ni kompreneble havos antaŭ la okuloj ne la diversajn malprosperajn provojn antaŭajn, kiuj la plimulton da analizataj de ni ecoj ne posedas, sed la plej perfektan formon de lingvo internacia, ekzistantan en la nuna tempo.

Krom plena neŭtraleco en rilato nacia, arta lingvo distingiĝas per la sekvantaj ecoj:

  1. Ĝi estas mireginde kaj nekredeble facila por ellernado: sen trograndigo oni povas diri, ke ĝi estas almenaŭ kvindek fojojn pli facila, ol ĉia lingvo natura. Kiu ne konatiĝis kun lingvo arta, ne povas eĉ kredi, ĝis kia grado atingas ĝia facileco. La granda verkisto kaj filozofo Leono Tolstoj, kiun certe neniu en la tuta mondo kuraĝos suspekti en tio, ke li volas fari reklamon al la lingvo internacia, diris pri la lingvo Esperanto jenon: "La facileco de ĝia ellernado estas tia, ke, ricevinte Esperantan gramatikon, vortaron kaj artikolojn skribitajn en tiu ĉi lingvo, mi post ne pli ol du horoj da sinokupado havis la eblon se ne skribi, tamen libere legi en tiu ĉi lingvo. En ĉia okazo, la oferoj, kiujn alportos ĉiu homo de nia Eŭropa mondo, dediĉinte kelkan tempon al la ellernado de tiu ĉi lingvo, estas tiel sensignifaj, kaj la sekvoj, kiuj povas veni, se ĉiuj, almenaŭ la Eŭropanoj kaj Amerikanoj, aligos al si tiun ĉi lingvon, estas tiel grandegaj, ke oni ne povas ne fari tiun ĉi provon". Komprenu, sinjoroj, kion tio ĉi signifas: "post ne pli ol du horoj da sinokupado"! Kaj en tiu ĉi sama maniero esprimis sin pri la lingvo Esperanto ĉiuj tiuj senantaŭjuĝaj kaj honestaj homoj, kiuj, anstataŭ filozofadi pri ĝi blinde, prenis sur sin la malgrandan laboron efektive konatiĝi kun ĝi. Estas vero, ke homoj instruitaj povas ellerni Esperanton pli rapide, ol homoj neinstruitaj, sed ankaŭ la lastaj ellernas ĝin treege kaj mireginde facile, ĉar por la ellernado de la lingvo Esperahto de la lernanto estas postulataj neniaj antaŭaj scioj. Inter la esperantistoj vi trovos multe da homoj tiom neinstruitaj, ke ili ĝis nun en sia propra, patra lingvo skribas treege malbone kaj plene da eraroj, kaj tamen en la lingvo Esperanto ili skribas tute senerare, ― kaj ili ellernis tiun ĉi lingvon en la daŭro de iaj kelke da semajnoj, dum la ellernado de ia lingvo natura ĉe tiuj samaj personoj devus okupi almenaŭ 4 aŭ 5 jarojn.

    Kiam en la jaro 1895 Odeson venis svedaj studentoj, kiuj sciis sole svede kaj Esperante, unu ĵurnalisto, kiu deziris interparoli kun ili, matene la unuan fojon en sia vivo prenis en la manojn lernolibron Esperantan kaj vespere en tiu sama tago li povis jam sufiĉe bone paroli kun la svedoj.

    De kie venas tia nekredebla facileco de lingvo internacia? Ĉiu lingvo natura konstruiĝis blinde, per la vojo de amasiĝado de la plej diversaj kaj pure okazaj cirkonstancoj; tie agadis nenia logiko, nenia difinita plano, sed simple nur la uzo: tian vorton estas akceptite uzi tiel, kaj tial ni devas ĝin uzi tiel, ― tian vorton estas akceptite uzi alie, kaj tial ni devas ĝin uzi alie. Jam antaŭe tial oni povas diri, ke sistemo da sonoj por la esprimado de pensoj, kiun kreos homa inteligenteco konscie kaj laŭ severe difinitaj kaj logikaj leĝoj, devos esti multe, tre multe da fojoj pli facila, ol tia sistemo da sonoj, kiu konstruiĝis okaze kaj senkonscie. Ni ne havas la eblon analizi tie ĉi la tutan tiun iron de la pensoj, je kiu gvidadis sin la aŭtoroj de artaj lingvoj, nek montri detale ĉiujn tiujn grandegajn faciligojn, kiujn arta lingvo posedas en komparo kun la naturaj, ĉar tio ĉi postulus tutan vastan traktaton, ― ni prenos tial nur simple kelkajn ekzemplojn. Tiel ekzemple preskaŭ en ĉiuj lingvoj ĉiu substantivo ial apartenas al tia aŭ alia sekso, ekzemple en la lingvo germana "kapo" havas viran sekson, en la lingvo franca virinan kaj en la lingvo latina neŭtralan; ĉu ekzistas en tio ĉi ia eĉ plej malgranda senco aŭ celo? Kaj tamen kian grandegan malfacilecon prezentas por la lernanto la memorado de la sekso de ĉiu substantivo! Kiom multe la lernanto devas ekzerciĝadi, ekzerciĝadi kaj denove ekzerciĝadi, antaŭ ol li venos al tiu perfekteco, ke li jam plu ne konfuziĝados kaj ne diros ekzemple "le fin" anstataŭ "la fin" aŭ "das Strick" anstataŭ "der Strick"! En lingvo arta tiu ĉi sekso de la substantivoj estas tute elĵetita, ĉar montriĝis, ke ĝi ne havas en la lingvo eĉ la plej malgrandan celon. Jen vi havas sekve jam unu ekzemplon de tio, kiel per la plej bagatela rimedo estas atingita plej grandega faciligo de la lingvo. En la lingvoj naturaj ekzistas la plej komplikitaj kaj konfuzitaj deklinacioj kaj konjugacioj kun grandega multo da diversaj formoj ne sole por ĉiuj deklinacioj kaj konjugacioj, sed en ĉiu el ili ankoraŭ tuta serio da formoj; ekzemple en la konjugacioj vi havas ne sole por ĉiu tempo kaj modo tutajn seriojn da formoj, sed en ĉiu el tiuj ĉi tempoj kaj modoj ankoraŭ apartajn formojn por ĉiu persono kaj nombro. Oni ricevas vicon da grandegaj gramatikaj tabeloj, kiujn oni devas ellerni kaj konservadi en la memoro; sed tio ĉi estas ankoraŭ nur komenco: al tio ĉi aliĝas multego da deklinacioj kaj konjugacioj neregulaj, ĉiu kun aparta serio da formoj, kaj ĉion tion ĉi oni devas ne sole ellerni kaj konservadi en la memoro, sed konstante memori, kia vorto ŝanĝiĝas laŭ la regulaj deklinacioj aŭ konjugacioj kaj kia laŭ la malregulaj kaj laŭ kia nome de tiuj ĉi regulaj aŭ malregulaj tabeloj la donita vorto ŝanĝiĝas. La ekposedo de ĉio tio ĉi postulas inferan paciencon, multegon da tempo kaj konstantan senĉesan ekzerciĝadon. Dume lingvo arta anstataŭ tiu ĉi tuta ĥaoso, kiu postulas tutajn jarojn da pacienca laborado, donas al vi sole nur 6 vortetojn "i, as, is, os, us, u", kiujn vi povas perfekte ekposedi en la daŭro de kelke da minutoj kaj kiujn vi jam neniam forgesos kaj neniam konfuzos. Vi kun mirego demandas: "Kiel tio ĉi estas ebla?" Jen, tre simple: Esperanto diras al vi, ke deklinacioj tute estas bezonaj neniaj, ĉar ili plene anstataŭiĝas per la prepozicioj, kiujn ni ja sen tio uzas, kaj en la konjugacioj ne sole sufiĉas unu tabelo por ĉiuj verboj, sed eĉ por tiu ĉi tabelo tute sufiĉas, se ĝi enhavas en si (krom participoj, prezentantaj apartan formon) sole nur 6 finiĝojn, nome: por la tempoj estanta, estinta kaj estonta kaj por la modoj sendifina, kondiĉa kaj ordona. Vi certe en la unua minuto ekpensos, ke dank' al tiu ĉi malgrandega tabelo da konjugacioj la lingvo perdas sian flekseblecon? Tute neniel: konatiĝu kun la lingvo arta, kaj vi ekvidos, ke ĝia konjugacio esprimas ĉiujn nuancojn de la penso senkompare pli bone kaj pli precize, ol la plej komplikitaj kaj konfuzitaj tabeloj de la lingvoj naturaj, ĉar la arta lingvo forĵetis ne tion, kion la lingvo bezonas, sed nur tion, kio prezentas en ĝi absolute superfluan kaj tute al nenio servantan balaston. Efektive, por kio ni bezonas apartan serion da finiĝoj por ĉiu persono kaj nombro, kaj al tio ĉi en ĉiu tempo kaj en ĉiu modo apartan novan serion da tiuj ĉi finiĝoj, se ĉiuj tiuj ĉi finiĝoj estas ja tute superfluaj, ĉar la pronomo, kiu staras antaŭ la verbo, jam tute sufiĉe montras ĝian personon kaj nombron?

    La ortografio en la plimulto da lingvoj (kaj al tio ĉi la plej multe ĝuste en tiuj lingvoj, kiuj la plej multe havas da ŝancoj por esti elektitaj kiel internaciaj) prezentas veran krucon por la lernanto: en unu vorto la donita litero estas elparolata, en alia ĝi ne estas elparolata aŭ estas elparolata alie, en unu vorto la donita sono estas skribata tiel, en alia vorto alie.... Tutajn jarojn devas uzi franco aŭ anglo por tio, ke li ekpovu regule skribi en sia patra lingvo! Radikale ŝanĝi tiun ĉi ortografion estas absolute ne eble, ĉar tiam grandega multo da vortoj, kiuj diferencas unu de alia aŭ neniel, aŭ nur per ia apenaŭ rimarkebla nuanco en la elparolado, fariĝus en la skribado tute nediferencigeblaj unu de alia. La lingvo arta donis al ĉiu sia litero klaran, severe difinitan kaj ĉiam egalan elparoladon, kaj dank' al tio en la lingvo arta la demando de ortografio tute ne ekzistas, kaj jam post kvarono da horo da sinokupado je la arta lingvo (t. e. simple post la konatiĝo kun ĝia plej simpla alfabeto) ĉiu skribos en ĝi diktaton tute senerare, dum en lingvo natura li atingos tion ĉi nur post tutaj jaroj da malfacila kaj enua laborado.

    Jam el tiuj kelkaj ekzemploj, kiujn ni donis, vi povas ricevi ideon pri tio, kian grandegan faciligon donas al la lingvo la enmiksiĝo de konscia arto. Ni povus citi kompreneble ankoraŭ multe da aliaj ekzemploj, ĉar sur ĉiu paŝo ni renkontas en la lingvoj naturaj grandegajn malfacilaĵojn kaj konfuzaĵojn, kiuj en lingvo arta estas aŭ tute elĵetitaj kiel superflua balasto, aŭ alkondukitaj al ia unu aŭ du mallongaj vortetoj aŭ reguloj, sen ia eĉ plej malgranda difekto por la fleksebleco, riĉeco kaj precizeco de la lingvo. Tamen ni ne parolos pli pri tio ĉi, sed ni diros sole tion, ke la tuta gramatiko de la lingvo Esperanto konsistas tuta nur el 16 mallongaj reguletoj, kiujn ĉiu povas bonege ellerni en la daŭro de duonhoro! Post unu sola duonhoro da laborado super Esperanto la lernanto en tia grado ekposedas la tutan gramatikon kaj tutan konstruon de la lingvo, ke al li restas jam nur la simpla kaj facila akirado de provizo de vortoj! Por kompreni kaj taksi la tutan gravecon de tio ĉi, imagu al vi, ke vi entreprenis la ellernadon de ia lingvo natura kaj ke post kelke da jaroj da pacienca laborado vi fine venis al tio, ke vi ekposedis la konstruon de la lingvo en perfekteco kaj ke vi estas certaj, ke vi jam plu neniam povas fari en tiu ĉi lingvo ian gramatikan aŭ ortografian eraron kaj ke vi nun jam nur bezonas simple lernadi kiom eble pli da vortoj, ― vi ja tiam sentus vin feliĉa kaj dirus, ke la plej malfacilan kaj plej enuan parton de la laboro vi jam pasis. ... Ĉu ne vere? En la lingvo Esperanto vi atingas tion ĉi jam post duonhoro da laborado!

    Sekve se Esperanto havus eĉ nur tiun econ, pri kiu ni supre parolis, t. e. grandegan facilecon kaj regulecon de la gramatiko kaj ortografio, ni jam devus diri pri ĝi, ke ĝi estas multajn, multajn fojojn pli facila, ol ĉiu lingvo natura. Sed per tio ĉi ne finiĝas ankoraŭ la facileco de la lingvo Esperanto. Kiam vi venis al tio, ke al vi restas jam nur simpla ellernado de vortoj, vi eĉ tie ĉi renkontos ankoraŭ grandegajn faciligojn. Tiel ekzemple jam la reguleco mem de la lingvo donas al vi grandegan ekonomion en la nombro de la vortoj, kiujn vi bezonos lerni; ĉar sciante de la vorto la formon substantivan, vi jam antaŭe, kaj sen ia lernado, scias ankaŭ ĝian adjektivon kaj ĝian adverbon kaj ĝian verbon k. t. p., dum en ĉiu lingvo natura tre multaj esprimoj havas por ĉiu parto de parolo apartan vorton (ekzemple: parler, oral, verbalement). Havante plenan kaj ne limigitan rajton kunigi ĉian vorton kun ĉia prepozicio kaj kun ĉia alia vorto, vi estas liberigitaj de la lernado de multego da vortoj, kiuj en la lingvoj naturaj havas por si apartajn radikojn nur tial, ke tia aŭ alia kunigo de vortoj estas ial ne permesita. Sed krom tiuj ĉi naturaj vortfaraj oportunaĵoj, kiujn la lingvo Esperanto havas, vi trovos en ĝi ankoraŭ apartajn, tiel diri artajn rimedojn, kiuj enkondukas grandegan ekonomion ĉe la lernado de la vortoj. Tiaj ekzemple estas ĝiaj sufiksoj kaj prefiksoj, el kiuj ni citos nur kelkajn pro ekzemplo: la prefikso "mal" donas al la vorto sencon rekte kontraŭan ("bona" bon ― "malbona" mauvais), ― sekve sciante la vortojn "bona, mola, varma, larĝa, supre, ami, estimi" k. t. p., vi jam mem povas formi la vortojn "malbona, malmola, malvarma, mallarĝa, malsupre, malami, malestimi" k. t. p., aldonante al la vorto jam konata de vi nur la prefikson "mal"; la sufikso "in" signifas la virinan sekson ("patro" pere ― "patrino" mere), ― sekve sciante la vortojn "patro, frato, onklo, fianĉo, bovo, koko" k. t. p., vi jam estas liberigitaj de la lernado de la vortoj "patrino, fratino, onklino, fianĉino, bovino, kokino" k. t. p.; la sufikso "il" signifas ilon ("tranĉi" trancher ― "tranĉilo" couteau), ― sekve sciante la vortojn "tranĉi, kombi, tondi, pafi, sonori, plugi" k. t. p., vi jam mem scias la vortojn "tranĉilo, kombilo, tondilo, pafilo, sonorilo, plugilo" k. t. p. Da tiaj vortopartetoj, kiuj treege malgrandigas la vortaron de la lingvo, ekzistas ankoraŭ multaj aliaj.

    Rememoru do nun ĉion, kion ni diris pri la konstruo de arta lingvo, kaj tiam vi facile konsentos, ke se ni diris, ke lingvo arta estas almenaŭ 50 fojojn pli facila, ol natura, en tio ĉi estis nenia trograndigo. Notu al vi en la memoro tiun ĉi grandegan facilecon de arta lingvo, ĉar ni al ĝi poste ankoraŭ revenos.

  2. La dua distingiĝa eco de lingvo arta estas ĝia perfekteco, kiu konsistas en matematika precizeco, fleksebleco kaj senlima riĉeco. Ke lingvo arta posedos tian econ, tion ĉi ankoraŭ antaŭ la apero de la unua arta lingvo antaŭvidis kaj antaŭdiris ĉiuj tiuj eminentaj kapoj, kiuj rilatis al tiu ĉi por la homaro treege grava ideo pli serioze, ol diversaj nuntempaj Jupiteroj, kiuj pensas, ke ĉia eĉ plej supraĵa konatiĝo kun la esenco de lingvoj artaj malaltigus ilian honoron kaj indecon. Ni povus citi tiajn grandajn lumojn, kiel ekzemple Bacon, Leibnitz, Pascal, de Brosses, Condillac, Descartes, Voltaire, Diderot, Volney, Ampere, Max Muller k. t. p., ― sed ni rigardas la citatojn kiel batalilon nur de pseŭdoinstruitaj sofistoj; tial, ne fanfaronante per citatoj, ni penos pruvi ĉion nur per la sola logiko. Ke lingvo arta ne sole povas, sed devas esti pli perfekta, ol lingvoj naturaj, tion ĉi komprenos ĉiu mem, se li konsideros la jenon: Ĉia lingvo natura konstruiĝadis per tia vojo, ke unu ripetadis tion, kion li aŭdis de aliaj; nenia logiko, nenia konscia decido de la homa inteligenteco tie ĉi havis ian forton. Ĉian esprimon, kiun vi multajn fojojn aŭdis, vi povas uzi, kaj ĉian esprimon, kiun vi ankoraŭ neniam aŭdis, estas al vi malpermesite uzi. Tial ni en ĉia lingvo natura sur ĉiu paŝo renkontas la sekvantan aperon: en via cerbo aperas ia komprenaĵo, sed ... vi ne havas la eblon esprimi ĝin per buŝa vorto kaj devas tial helpi al vi per tuta multvorta kaj tre neoportuna priskribo de tiu komprenaĵo, kiu en via cerbo ekzistas kiel unu komprenaĵo, kiel unu spirita vorto. Tiel ekzemple, dank'al tio, ke je lavado de tolaĵo sin okupas ordinare virinoj, vi en ĉiu lingvo havas vorton por esprimo de la komprenaĵo "lavistino"; sed se viro ekvolos okupadi sin je lavado de tolaĵo, vi en tre multaj lingvoj staras jam senhelpe kaj ne scias, kiel nomi tian homon, ĉar nomon de viro, kiu okupas sin je lavado de tolaĵo, vi neniam aŭdis! Je kuracado ĝis nun okupadis sin sole viroj; sed kiam ekaperis kuracistinoj, aŭ virinoj posedantaj ian sciencan rangon, por ili en la plimulto da lingvoj ne troviĝis vorto! Por la esprimo de ilia nomovorto oni bezonis jam helpi al si per priskriba uzo de kelke da vortoj, kaj kiam vi ankoraŭ el ilia titolo volas fari adjektivon, verbon k. t. p. ― tio ĉi estas jam tute ne ebla! En ĉiu lingvo vi trovos multe da substantivoj, kiuj ne havas tiun aŭ alian sekson, tiun aŭ alian kazon, tiun aŭ alian devenan formon; adjektivojn, kiuj ne havas tiun aŭ alian gradon de komparado, tiun aŭ alian formon; verbojn, kiuj ne havas tiun aŭ alian tempon, personon, modon k. t. p.; de tia substantivo vi ne povas fari adjektivon, de tia verbo vi ne povas fari substantivon k. t. p. Ĉar, ni ripetas, ĉiu lingvo natura estas fondita ne sur la logiko, sed sur la blinda "oni tiel parolas" aŭ "oni tiel ne parolas"; sekve ĉian komprenaĵon, kiu naskiĝas en via cerbo, sed por kiu vi ĝis nun vortan esprimon ne aŭdis, vi ordinare esprimi ne havas la eblon kaj vi devas helpi al vi per priskriboj. Sed en lingvo arta, konscie fondita sur la severaj, permesantaj nenian escepton nek arbitron leĝoj de pensado, nenio simila povas havi lokon. Esprimoj en la speco de "tia vorto ne havas tiajn formojn aŭ ne permesas tiajn ideajn kuniĝojn" ― en lingvo arta estas tute ne eblaj. Supozu ekzemple, ke morgaŭ viro ricevas la eblon naski infanojn aŭ nutri ilin per siaj mamoj, ― kaj por li tuj ekzistas en la lingvo preta vorto, ĉar en lingvo arta estas ne ebla la ekzistado de ia vorto por unu sekso kaj neekzistado por la dua sekso. Supozu, ke morgaŭ iu elektas al si ian novan, eĉ la plej strangan profesion, ekzemple laboradon je aero, ― por li tuj ekzistas preta vorto, ĉar se en lingvo arta nur ekzistas sufikso por la esprimo de profesio, ĝi donas al vi jam la eblon esprimi ĉian profesion, kia nur povus aperi en via cerbo.

    Krom tio ne forgesu, ke la perfektiĝado de lingvo arta estas ebla ĝis senfineco, ĉar ĉiun bonan regulon, bonan formon, bonan esprimon, kiu ekzistas en kiu ajn lingvo, lingvo arta havas plenan rajton aligi al si, ĉian mankon, kiu povus troviĝi en ĝi, ĝi havas la rajton plibonigi kaj ŝanĝi, dum en lingvo natura pri nenio simila povas esti parolo, ĉar tiam lingvo natura transformiĝus jam en artan.

Krom la analizitaj de ni du grandegaj plibonaĵoj de lingvo arta (eksterordinara facileco kaj perfekteco), ekzistas ankoraŭ aliaj, pri kiuj ni ne parolos. Ni transiru nun rekte al la malbonaĵoj de lingvo arta. Kiu eĉ malmulte konatiĝis kun lingvo arta kaj havas sufiĉe da kuraĝo por kredi tion, kion li vidas kaj ne kun fermitaj okuloj ripetadi fremdajn frazojn, tiu povas veni nur al unu konkludo, nome, ke mankojn en komparo kun lingvo natura lingvo arta posedas neniajn. Ĉiu el vi, vere, havis la okazon aŭdi tre multajn atakojn kontraŭ lingvo arta; sed kontraŭ ĉiuj tiuj ĉi atakoj ni povas rediri nur unu respondon: ĉiuj ili eliras el la buŝo de homoj, kiuj pri lingvo arta havas nenian scion kaj neniam ĝin eĉ vidis, ― ne sole ne vidis kaj ne esploris, sed eĉ neniam logike enpensiĝis pri ĝia esenco, kaj anstataŭ ekpensi pri tio, kion ili parolas, preferas blinde ĵetadi dekstren kaj maldekstren laŭtajn kaj modajn sed sensencajn frazojn. Se ili nur iom konatiĝus kun lingvo arta, ili ekvidus, ke iliaj frazoj estas tute falsaj; se ili, eĉ tute ne konatiĝante kun la lingvo, simple ekpensus pri ĝi teorie, ili ekvidus, ke ĉiuj iliaj frazoj ne havas eĉ la plej malgrandan fundamenton. Se iu ekdeziros kredigi, ke en la najbara urbo ĉiuj domoj estas konstruitaj el papero kaj ke ĉiuj homoj tie estas sen manoj kaj sen piedoj, ― li povas imponi per tio ĉi al la amaso, kiu ĉiun vorton elparolitan per aŭtoritata tono de scianto sankte kredas; sed homo prudenta jam de antaŭe rilatos al tiuj ĉi vortoj tre kritike, ĉar jam en sia saĝo li trovos neniajn akcepteblajn fundamentojn por tiuj ĉi frazoj; kaj kiam ĉe li restos ia dubo, li simple iros en la najbaran urbon kaj rigardos, kaj tiam li konvinkiĝos, ke ĉiuj frazoj, kiujn li aŭdis, estas la plej absoluta sensencaĵo. Tiel estas ankaŭ kun lingvo arta: anstataŭ blinde ripetadi frazojn, vi bezonas nur simple ekpensi pri la esenco de tiuj ĉi frazoj, kaj vi jam komprenos, ke ili ne havas eĉ la plej malgrandan fundamenton; kaj se teoria pripenso estos por vi ankoraŭ nesufiĉa, tiam iru simple kaj rigardu, ĵetu okulon en lernolibron de lingvo arta, konatiĝu kun la konstruo de tiu ĉi lingvo, profundiĝu iom en ĝian jam tre riĉan kaj diversaspecan literaturon, faru ian provon, rigardu la faktojn, kiuj sur ĉiu paŝo sin trovas antaŭ via nazo, ― kaj tiam vi komprenos, kia grandega sensencaĵo sin trovas en ĉiuj tiuj frazoj, kiujn vi aŭdadis kontraŭ lingvo arta. Vi aŭdis ekzemple frazon "lingvo ne povas esti kreita en kabineto, kiel viva ekzistaĵo ne povas esti kreita en la retorto de ĥemiisto"; tiu ĉi frazo sonas tiel bele kaj "saĝe", ke por la grandega plimulto da homoj ĝi jam lasas nenian dubon pri tio, ke lingvo arta estas infanaĵo. Kaj tamen se tiuj ĉi homoj havus tiom da propra kritika kapablo, por meti malgrandan, tre malgrandan demandon "Kial?" ― tiam tiu ĉi laŭta frazo per unu fojo perdus en iliaj okuloj ĉian sencon, ĉar ili ekvidus, ke nenia logika respondo ekzistas, ke tiu ĉi frazo estas bele sonanta kolekto da vortoj, kiu ne havas eĉ la plej malgrandan logikan fundamenton. Tute tian saman frazon oni ja povus uzi ankaŭ kontraŭ la arta alfabeto, kiun la homaro jam tiel longe uzas kun la plej granda utilo por si, kaj kontraŭ la arta veturado per helpo de vaporo aŭ velocipedo, kaj kontraŭ nia tuta arta civilizacio! Kaj tiun ĉi kaj similajn frazojn la homoj obstine ripetadas ĉiun fojon, kiam aperas ia nova utila ideo.... Ho, frazo, frazo, frazo, kiam vi ĉesos regi super la spiritoj de la homoj!

Vi aŭdis, ke arta lingvo estas ne ebla, ke en ĝi homoj ne komprenados unu alian, ke ĉiu popolo uzados ĝin alie, ke en ĝi oni nenion povas esprimi, k. t. p., k. t. p. Se ni turnos atenton, ke ĉio tio ĉi estas aferoj, kiujn ĉe plej malgranda dozo da honesteco kaj bona volo ĉiu povas facile praktike trakontroli, kaj ke ĉiuj tiuj ĉi frazistoj simple ne volas trakontroli tion, pri kio ili parolas kun tia aŭtoritata tono, sed pro la aplaŭdado de la amaso ili preferas fermi la okulojn kaj ĵetadi koton sur la aferon nur tial, ke ĝi estas nova kaj ankoraŭ ne moda, ― tiam ĉiuj tiuj ĉi frazoj montriĝas jam ne sole ridindaj, sed rekte indignigaj. Anstataŭ blinde ĵetadi frazojn, iru kaj rigardu, ― kaj tiam vi vidos, ke ĉiuj viaj vortoj estas simple senceremonia mensogado: vi ekvidos, ke en efektiveco lingvo arta fakte de longe jam ekzistas, ke homoj de la plej diversaj nacioj jam longe kun la plej granda utilo por si uzas ĝin, ke ili unu alian komprenas bonege kaj plej precize, kiel skribe, tiel ankaŭ buŝe; ke homoj de ĉiuj nacioj uzas ĝin ĉiuj tute egale; ĝia jam tre riĉa kaj diversaspeca literaturo montros al vi tute okulvideble, ke ĉiuj nuancoj de la homa penso kaj sento povas esti esprimitaj en ĝi en la plej bona maniero.... Anstataŭ blinde babiladi diversan teorian sensencaĵon, iru kaj rigardu la faktojn, la longe jam ekzistantajn, de ĉiu facile kontroleblajn sendubajn kaj nemalkonfeseblajn faktojn, ― kaj tiam por vi restos nenia dubo pri tio, ke iaj motivoj, parolantaj kontraŭ la enkonduko de lingvo arta en komunan uzadon, ekzistas absolute neniaj.

Ni revenu nun al tio, pri kio ni parolis en la komenco de tiu ĉi ĉapitro, t. e. ni prezentu al ni, ke kolektiĝis kongreso el reprezentantoj de ĉiuj plej gravaj regnoj, por elekti lingvon internacian. Ni rigardu, kian lingvon ili povas elekti. Ne malfacile estos pruvi, ke ilian elekton ni povas antaŭvidi ne sole kun tre granda kredebleco, sed eĉ kun plena certeco kaj precizeco.

El ĉio, kion ni supre diris pri la grandegaj plibonaĵoj de la lingvoj artaj en komparo kun la lingvoj naturaj, jam per si mem sekvus, ke esti elektita povas nur lingvo arta. Ni supozu tamen por unu minuto, ke la tuta kongreso malfeliĉe konsistos plene el la plej obstinaj rutinuloj kaj malamikoj de ĉio nova kaj ke al ili venos en la kapon la ideo pli bone elekti ian en ĉiuj rilatoj maloportunan lingvon naturan, ol centoble pli oportunan lingvon artan. Ni rigardu, kio tiam estos. Se ili ekdeziros elekti ian lingvon vivantan de ia el la ekzistantaj nacioj, tiam kiel grandega malhelpo tie ĉi aperos ne sole la reciproka envio de la popoloj, sed ankaŭ la tute natura timo de ĉiu nacio jam simple pro sia ekzistado: ĉar estas afero tute komprenebla, ke tiu popolo, kies lingvo estos elektita kiel internacia, baldaŭ ricevos tian grandegan superforton super ĉiuj aliaj popoloj, ke ĝi ilin simple dispremos kaj englutos. Sed ni supozu, ke la delegatoj de la kongreso jam tute ne atentos tion ĉi, aŭ ke ili, por eviti reciprokan envion kaj engluton, elektos ian lingvon mortintan, ekzemple la latinan, ― kio do tiam estos? Estos tre simple tio, ke la decido de la kongreso restos simple malviva litero kaj fakte neniam atingos efektiviĝon. Ĉiu lingvo natura, kiel viva, tiel ankoraŭ pli mortinta, estas tiel terure malfacila, ke la almenaŭ iom fonda ellernado de ĝi estas ebla nur por personoj, kiuj posedas grandan kvanton da libera tempo kaj grandajn monajn rimedojn. Ni havus sekve ne lingvon internacian en la vera senco de tiu ĉi vorto, sed nur lingvon internacian por la pli altaj klasoj de la societo. Ke la afero starus tiel kaj ne alie, tion ĉi montras al ni ne sole la logiko, sed tion ĉi jam longe okulvideble montris al ni la vivo mem: en efektiveco la lingvo latina estas ja de longe jam elektita de ĉiuj registaroj kiel internacia, kaj jam longe en la gimnazioj en ĉiuj landoj laŭ ordono de la registaroj la junularo devigite dediĉas tutan vicon da jaroj al la ellernado de tiu ĉi lingvo, ― kaj tamen ĉu ekzistas multe da homoj, kiuj libere posedas la lingvon latinan? La decido de la kongreso sekve donus al ni nenion novan, sed aperus nur kiel sencela kaj senfrukta ripeto de tiu decido, kiu longe jam estas farita kaj eĉ efektivigita, sed sen ia rezultato. En nia tempo nenia decido eĉ de plej aŭtoritata kongreso iam povas jam doni al la lingvo latina tiun forton, kiun ĝi havis en la mezaj centjaroj: tiam ne sole por ĝia internacieco, sed eĉ por ĝia absoluta regado unuanime staris ĉiuj registaroj, la tuta societo, la tuta ĉiopova eklezio, kaj eĉ la vivo mem, tiam ĝi prezentis la fundamenton de ĉia scienco kaj de ĉia scio, tiam al ĝi estis dediĉata la pli granda parto de la vivo, ĝi elpuŝis per si ĉiujn lingvojn patrajn, ĝi estis ellernata kaj prilaborata devigite, jam simple pro tio, ke en siaj patraj lingvoj la instruituloj simple ne havis la eblon esprimadi sin, ― kaj tamen malgraŭ ĉio la lingvo ne sole falis, sed eĉ en sia plej bona tempo ĝi estis kaj povis esti nur apartenaĵo de la elektitaj klasoj de la societo! Dume en okazo de elekto de lingvo arta ĝin post kelke da monatoj povus bonege posedi jam per unu fojo la tuta mondo, ĉiuj sferoj de la homa societo, ne sole la inteligentaj kaj riĉaj, sed eĉ la plej malriĉaj kaj senkleraj vilaĝanoj.

Vi vidas sekve, ke la estonta kongreso tute ne povas elekti ian alian lingvon krom lingvo arta. Elekti ian lingvon naturan, kiam ni havas la eblon elekti lingvon artan, kiu havas antaŭ la lingvoj naturaj en ĉiuj rilatoj senduban kaj okulvideblan grandegan plibonecon, estas tia sama malsaĝaĵo, kiel ekzemple sendi ion el Parizo Peterburgon per ĉevaloj, kiam ni havas la eblon fari tion ĉi per fervojo. Nenia kongreso povas fari tian elekton; sed se ni eĉ supozus, ke la kongreso tiom malmulte pripensos kaj estos tiel blindigita per la rutinaj kutimoj, ke ĝi tamen faros tian absurdan elekton, tiu ĉi elekto per la forto de la cirkonstancoj tute egale restos malviva litero, kaj en la vivo la demando pri lingvo internacia fakte restos nesolvita tiel longe, ĝis pli aŭ malpli frue kolektiĝos nova kongreso kaj elektos lingvon artan.

Tiel ni petas vin noti al vi en la memoro tiun konkludon, al kiu ni venis, nome: lingvo internacia de la venontaj generacioj estos sole kaj nepre nur lingvo arta.

VI

Nun restas ankoraŭ solvi la demandon, kia nome arta lingvo estos enkondukita en komunan uzadon. En la unua minuto ŝajnas, ke respondi tiun ĉi demandon ekzistas nenia eblo, ĉar ― kiel vi sendube diros ― "da lingvoj artaj ekzistas ja tre multe kaj ilia nombro povas esti ankoraŭ mil fojojn pli granda, ĉar ĉiu aparta homo povas krei apartan lingvon artan laŭ sia arbitro". Ĉu ekzistas tial ia eblo antaŭvidi, kiu el ili estos elektita? Tiel efektive ŝajnas de la unua rigardo al la homoj ne konantaj la aferon, kaj tamen antaŭvidi kaj antaŭdiri, kia lingvo arta estos elektita, estas tre facile. Tio ĉi venas de tio, ke la supre dirita en la publiko tre populara opinio pri la nombro de la ekzistantaj kaj povantaj ankoraŭ aperi lingvoj artaj estas tute erara kaj estas fondita sur plena nesciado de la historio kaj esenco de la artaj lingvoj.

Antaŭ ĉio ni konstatas la fakton, ke, malgraŭ la grandega nombro da personoj, kiuj laboris aŭ laboras super lingvoj artaj jam en la daŭro de 200 jaroj, ĝis nun aperis sole nur du efektive pretaj lingvoj, nome Volapuk kaj Esperanto. Turnu atenton sur tion ĉi: sole nur du artaj lingvoj. Estas vero, ke vi preskaŭ ĉiutage legas en la gazetoj, ke jen tie jen aliloke aperis ankoraŭ unu aŭ ankoraŭ kelkaj artaj lingvoj, oni citas al vi ilian nomon, oni donas al vi ofte eĉ notojn pri la konstruo de tiuj ĉi lingvoj, oni alportas al vi kelkajn frazojn en tiuj ĉi tiel nomataj novaj lingvoj, kaj al la publiko ŝajnas, ke novaj artaj lingvoj elkreskadas kiel fungoj post pluvo. Sed tiu ĉi opinio estas tute erara kaj venas de tio, ke la gazetoj ne trovas necesa eniĝi en tion, pri kio ili skribas, kaj kontentiĝas nur per tio, ke ili havas la eblon regali la legantojn per ridinda novaĵo aŭ fari spritaĵon. Sciu do, ke ĉio tio, kio ĉiutage estas alportata al vi de la gazetoj sub la laŭta nomo de "novaj lingvoj internaciaj", estas nur projektoj, en rapideco kaj sen sufiĉa pripenso elbakitaj projektoj, kiuj de realiĝo staras ankoraŭ tre kaj tre malproksime. Tiuj ĉi projektoj aperas jen en formo de mallongaj folietoj, jen eĉ en la formo de dikaj libroj kun la plej laŭtaj kaj multepromesaj frazoj, ― aperas kaj tuj malaperas de la horizonto, kaj vi jam plu neniam aŭdas ion pri ili; kiam la aŭtoroj de tiuj ĉi projektoj alpaŝas al ilia realigado, ili tuj konvinkiĝas, ke tio ĉi estas tute ne laŭ iliaj fortoj kaj ke tio, kio en teorio ŝajnis afero tiel facila, en la praktiko montriĝas tre malfacila kaj neplenumebla. Kial la efektivigo de tiuj ĉi projektoj estas tiel malfacila kaj tial ĝis hodiaŭ aperis sole nur du efektive pretaj kaj vivipovaj lingvoj ―- pri tio ni parolos malsupre, kaj dume ni nur turnas vian atenton sur tion, ke da lingvoj artaj ĝis nun ekzistas sole nur du kaj ke sekve se la kongreso hodiaŭ efektiviĝus, ĝi el la jam ekzistantaj artaj lingvoj havus por elekto nur du. La problemo de la kongreso estus sekve jam tute ne tiel malfacila, kiel povus ŝajni de la unua rigardo. Kian el tiuj ĉi du lingvoj elekti ― la kongreso ankaŭ ne ŝanceliĝus eĉ unu minuton, ĉar la vivo mem jam longe solvis tiun ĉi demandon en la plej senduba maniero kaj Volapuk ĉie estas jam elpuŝita de la lingvo Esperanto. La pliboneco de Esperanto antaŭ Volapuk estas tiel frapante granda, ke ĝi falas al ĉiu en la okulojn tuj de la unua rigardo kaj ne estas malkonfesata eĉ de la plej fervoraj Volapukistoj. Estos sufiĉe, se ni diros al vi la jenon: Volapuk aperis tiam, kiam la entuziasmo de la publiko por la nova ideo estis ankoraŭ tute freŝa, kaj Esperanto, dank'al financaj malfacilaĵoj de la aŭtoro, aperis antaŭ la publiko kelkajn jarojn pli malfrue kaj renkontis jam ĉie pretajn malamikojn; la Volapukistoj havis por sia agitado grandajn rimedojn kaj agadis per la plej vasta, pure Amerika reklamo, kaj la Esperantistoj agadis la tutan tempon preskaŭ tute sen iaj materialaj rimedoj kaj montradis en sia agado grandegan nelertecon kaj senhelpecon; kaj malgraŭ ĉio, de la unua momento de la apero de Esperanto ni vidas grandegan multon da Volapukistoj, kiuj transiris malkaŝe al Esperanto, kaj ankoraŭ pli grandan multon da tiaj, kiuj, konsciante, ke Volapuk staras multe pli malalte ol Esperanto, sed ne dezirante montri sin venkitaj tute defalis de la ideo de lingvo internacia entute, ― dume en la tuta tempo de ekzistado de Esperanto (13 jaroj) nenie sur la tuta tera globo troviĝis eĉ unu persono, ― ni ripetas, eĉ unu ― kiu transirus de Esperanto al Volapuk! Dum Esperanto, malgraŭ la grandegaj malfacilaĵoj, kun kiuj ĝi devas batali, daŭre vivas kaj floras kaj konstante plifortiĝas, Volapuk jam longe estas forlasita preskaŭ de ĉiuj kaj povas esti nomata jam de longe mortinta.

En kio konsistas la pliboneco de Esperanto antaŭ Volapuk, ni ne povas kompreneble analizi tie ĉi tute detale; pro ekzemplo ni montros nur kelkajn punktojn: (1) Dum Volapuk sonas tre sovaĝe kaj maldelikate, Esperanto estas plena je harmonio kaj estetiko kaj memorigas per si la lingvon italan. (2) eĉ por tute neinstruitaj Esperanto estas multe pli facila ol Volapuk, sed por instruitaj ĝi estas tre multe pli facila, ĉar ĝiaj vortoj ― krom kelkaj tre malmultaj ― ne estas arbitre elpensitaj, sed prenitaj el la lingvoj romana-germanaj en tia formo, ke ĉiu ilin facile rekonas. Tial ĉiu iom civilizita homo jam post kelkaj horoj da lernado povas libere legi ĉian verkon en Esperanto jam preskaŭ tute sen vortaro. (3) Dum la uzanto de Volapuk nepre devas ĝin konstante ripetadi, ĉar alie li ĝin baldaŭ forgesas (dank'al la plena elpensiteco de la vortoj), la uzanto de Esperanto, unu fojon ĝin ellerninte, jam ĝin ne forgesas, se li eĉ longan tempon ĝin ne uzas. (4) Esperanto jam en la komenco estas tre facila por buŝa interparolado, dum en Volapuk oni devas tre longe kaj pacience ekzercadi sian orelon, ĝis oni alkutimiĝas al klara diferencigado de la multaj reciproke tre simile sonantaj vortoj (ekzemple "bap, pab, pap, pap, pep, pop, peb, bob, bob, pop, pup, bub, pub, pub, bib, pip, pup" k. t. p., kiuj fariĝas ankoraŭ pli similaj inter si, se oni prenas ilin en la multenombro, t. e. kun s en la fino). (5) En Volapuk, dank'al kelkaj fundamentaj eraroj en la principoj de la konstruo (ekzemple: vokaloj en la komenco aŭ fino de vorto ne povas esti uzataj, ĉar ili estas signoj gramatikaj), ĉiu nove bezonata vorto nepre devas esti kreita de la aŭtoro (eĉ ĉiuj nomoj propraj, ekzemple Ameriko = Melop, Anglujo = Nelij). Tio ĉi ne sole donas grandegan nombron da tute superfluaj vortoj por lernado, sed faras ĉian disvolviĝan paŝon de la lingvo ĉiam dependa de ĝia aŭtoro aŭ de ia ordonanta Akademio. Dume en Esperanto, dank'al la plena seninflueco de la gramatiko sur la vortaron kaj dank'al la regulo, ke ĉiuj vortoj "fremdaj", kiuj jam de si mem estas internaciaj, estas uzataj senŝanĝe egale kiel en la aliaj lingvoj, ― ne sole grandega multo da vortoj fariĝas tute senbezona por lernado, sed la lingvo ricevas la eblon disvolviĝadi eterne ĉiam pli kaj pli, sen ia dependo de la aŭtoro aŭ de ia Akademio.

Parolante pri la pliboneco de Esperanto antaŭ Volapuk, ni tute ne intencas per tio ĉi malgrandigi la meritojn de la elpensinto de Volapuk. La meritoj de Schleyer estas grandegaj, kaj lia nomo ĉiam staros sur la plej honora loko en la historio de la ideo de lingvo internacia. Ni volis nur montri, ke se hodiaŭ efektiviĝus kongreso por la elekto de lingvo internacia, tiam ĝi inter la ambaŭ nun ekzistantaj lingvoj artaj ne povus ŝanceliĝi eĉ unu minuton.

Ni pruvis sekve, ke se hodiaŭ efektiviĝus kongreso por la elekto de lingvo internacia, tiam malgraŭ la grandega nombro da ekzistantaj lingvoj ni povus jam nun kun plena certeco kaj precizeco antaŭvidi, kian lingvon ĝi elektos, nome: el ĉiuj ekzistantaj lingvoj vivaj, mortintaj kaj artaj la kongreso povas elekti sole nur unu lingvon: Esperanto. Kia ajn estus la konsisto de la kongreso, kiaj ajn estus la politikaj kondiĉoj, je kiaj ajn konsideroj, antaŭjuĝoj, simpatioj aŭ antipatioj la kongreso sin gvidus, ĝi absolute ne povus elekti ian alian lingvon krom Esperanto, ĉar por la rolo de lingvo internacia Esperanto estas nun la sola kandidato en la tuta mondo, la sola, tute sen iaj konkurantoj. Ĉar eĉ ĉe la plej malprospera konsisto de la kongreso en ĝi tamen sidos homoj pensantaj, kaj la grandega pliboneco de la lingvo Esperanto antaŭ ĉiuj aliaj lingvoj tro forte falas en la okulojn al ĉiu, kiu almenaŭ iom konatiĝis kun tiu ĉi lingvo, tial estas tute ne eble supozi, ke la kongreso elektos ian alian lingvon. Se tamen, kontraŭ ĉia atendo, la kongreso estos tiom blindigita, ke ĝi ekdeziros ian alian lingvon, tiam ― kiel ni pruvis supre ― la vivo mem zorgos pri tio, ke la decido de la kongreso restu sole malviva litero, tiel longe ĝis kolektiĝos nova kongreso kaj faros elekton ĝustan.

VII

Nun restas al ni respondi ankoraŭ unu lastan demandon nome: En la nuna minuto Esperanto, vere, aperas kiel sola kandidato por lingvo internacia; sed ĉar kongreso de reprezentantoj de diversaj regnoj por la elekto de lingvo internacia efektiviĝos kredeble ankoraŭ ne baldaŭ, eble post dek kaj eble post cent jaroj, tre povas ja esti, ke ĝis tiu tempo aperos multaj novaj artaj lingvoj, kiuj staros multe pli alte ol Esperanto, kaj sekve unu el ili devos esti elektita de la kongreso? Aŭ eble la kongreso mem aranĝos kompetentan komitaton, kiu okupos sin je la kreo de nova arta lingvo?

Je tio ĉi ni povas respondi jenon. La ebleco de apero de nova lingvo per si mem estas tre duba, kaj komisii al komitato la kreadon de nova lingvo estus tiel same sensence, kiel ekzemple komisii al komitato verki bonan poemon. Ĉar la kreado de plena, en ĉiuj rilatoj taŭga kaj vivipova lingvo, kiu al multaj ŝajnas tia facila kaj ŝerca afero, en efektiveco estas afero tre kaj tre malfacila. Ĝi postulas de unu flanko specialan talenton kaj inspiron, kaj de la dua flanko grandegan energion, paciencon kaj varmegan, senfine aldonitan amon al la entreprenita afero. Multajn niaj vortoj tre mirigos, ĉar ŝajnas al ili, ke oni bezonas nur decidi al si, ke tablo ekzemple estos "bam", seĝo estos "bim" k. t. p., k. t. p., kaj lingvo jam estos preta. Kun la kreado de pleneca, taŭga kaj vivipova lingvo estas tute tiel same, kiel ekzemple kun la ludado sur fortepiano aŭ kun la trairado de densega arbaro. Al homo, kiu ne konas la esencon de muziko, ŝajnas, ke nenio estas pli facila, ol ludi fortepianon, ― oni ja bezonas nur ekfrapi unu klavon, kaj estos ricevita tono, vi ekfrapos alian klavon, kaj vi ricevos alian tonon, ― vi frapados en la daŭro de tuta horo diversajn klavojn, kaj vi ricevos tutan kompozicion ... ŝajnas, ke nenio estas pli facila; sed kiam li komencas ludi sian improvizitan kompozicion, ĉiuj kun ridego diskuras, kaj eĉ li mem, aŭdante la ricevatajn de li sovaĝajn sonojn, baldaŭ komencos komprenetadi, ke la afero iel estas ne glata, ke muziko ne konsistas en sola frapado de klavoj, ― kaj tiu heroo, kiu kun tia memfida mieno sidiĝis antaŭ la fortepiano, fanfaronante, ke li ludos pli bone ol ĉiuj, kun honto forkuras kaj jam plu ne montras sin antaŭ la publiko. Al homo, kiu neniam estis en granda arbaro, ŝajnas, ke nenio estas pli facila, ol trairi arbaron de unu fino ĝis la dua: "kio artifika tie ĉi estas? ĉiu infano ja povas tion ĉi fari: oni bezonas nur eniri, iri ĉiam rekte antaŭen, ― kaj post kelke da horoj aŭ post kelke da tagoj vi trovos vin en la kontraŭa fino de la arbaro". Sed apenaŭ li eniris iom en la profundaĵon de la arbaro, li baldaŭ tiel perdas la vojon, ke li aŭ tute ne povas elrampi el la arbaro, aŭ post longa vagado li eliras, sed tute, tute ne en tiu loko, kie li eliri devis. Tiel estas ankaŭ kun arta lingvo: entrepreni la kreadon de lingvo, doni al ĝi jam antaŭe nomon, trumpeti pri ĝi al la leganta mondo ― ĉio tio ĉi estas tre facila, ― sed feliĉe fini tiun ĉi laboron estas tute ne tiel facile. Kun memfida mieno multaj entreprenas tian laboron; sed apenaŭ ili iom enprofundiĝis en ĝin, ili aŭ ricevas senordan kolekton da sonoj sen ia difinita plano kaj sen ia indo, aŭ ili puŝiĝas je tiom da malhelpoj, je tiom da reciproke kontraŭparolantaj postuloj, ke ili perdas ĉian paciencon, ĵetas la laboron kaj jam plu ne montras sin antaŭ la publiko.

Ke la kreado de taŭga kaj vivipova lingvo ne estas tiel facila afero, kiel al multaj ŝajnas, oni povas interalie la plej bone vidi el la sekvanta fakto: oni scias, ke ĝis la apero de Volapuk kaj Esperanto estis grandega multo da diversaj provoj krei artan lingvon internacian; ne malmulte da provoj aperis ankaŭ post la apero de la diritaj du lingvoj; grandegan serion da nomoj de tiuj ĉi provoj kaj iliaj aŭtoroj vi trovos en ĉia historio de la ideo de lingvo internacia; tiuj ĉi provoj estis farataj kiel de privataj personoj, tiel ankaŭ de tutaj societoj; ili englutis grandegan multon da laboroj, kaj kelkaj el ili englutis ankaŭ tre grandajn kapitalojn; ― kaj tamen el tiu ĉi tuta grandega nombro nur du, sole nur du atingis efektiviĝon kaj trovis adeptojn kaj praktikan uzon! Sed ankaŭ tiuj ĉi du aperis nur okaze, dank' al tio, ke unu el la aŭtoroj ne sciis pri la laborado de la dua. La aŭtoro de la lingvo Esperanto, kiu dediĉis al sia ideo sian tutan vivon, komencante de la plej frua infaneco, kiu kun tiu ĉi ideo kunkreskiĝis kaj estis preta ĉion oferi al ĝi, konfesas mem, ke lian energion subtenadis nur tiu konscio, ke li kreas ion tian, kio ankoraŭ neniam ekzistis, kaj ke la malfacilaĵoj, kiujn li renkontadis en la daŭro de sia laborado, estis tiel grandaj kaj postulis tiom multe da pacienco, ke se Volapuk estus aperinta 5-6 jarojn pli frue, kiam Esperanto ne estis ankoraŭ finita, li (la aŭtoro de Esperanto) certe perdus la paciencon kaj rifuzus la pluan laboradon super sia lingvo, malgraŭ ke li tute bone konsciis la grandegan plibonecon de sia lingvo antaŭ Volapuk. El ĉio supredirita vi komprenos, ke nun, kiam la tuta mondo scias, ke du tute plenaj artaj lingvoj jam longe ekzistas, estas tre dube, ke troviĝu iu, kiu entreprenus nun similan Sizifan laboron de la komenco kaj havus sufiĉe da energio, por alkonduki ĝin al feliĉa fino, tiom pli, ke lin ne vigligus la espero doni iam ion pli bonan ol tio, kio jam ekzistas. Kiom malmulte da espero havus tia entreprenanto, oni vidas la plej bone el tiuj tre multaj provoj kaj projektoj, kiuj aperis post Esperanto: malgraŭ ke la aŭtoroj havis antaŭ si jam tute pretan modelon, laŭ kiu ili povis labori, ne sole nenia el tiuj ĉi provoj eliris el la regiono de projektoj, sed eĉ jam el tiuj ĉi projektoj mem oni klare vidas, ke se iliaj aŭtoroj havus la paciencon kaj povon alkonduki ilin ĝis fino, tiuj ĉi laboroj prezentiĝus ne pli bone, sed kontraŭe, multe malpli bone ol Esperanto. Dum Esperanto bonege kontentigas ĉiujn postulojn, kiuj povas esti farataj al lingvo internacia (eksterordinara facileco, precizeco, riĉeco, natureco, vivipoveco, fleksebleco, sonoreco k. t. p.), ĉiu el tiuj projektoj penas plibonigi unu ian flankon de la lingvo, oferante por tio ĉi kontraŭvole ĉiujn aliajn flankojn. Tiel ekzemple multaj el la plej novaj projektistoj uzas la sekvantan ruzaĵon: sciante, ke la publiko taksos ĉiun projekton konforme al tio, kiel al ĝi rilatos la instruitaj lingvistoj, ili zorgas ne pri tio, ke ilia projekto estu efektive taŭga por io en la praktiko, sed nur pri tio, ke ĝi en la unua minuto faru bonan impreson sur la lingvistojn; por tio ili prenas siajn vortojn preskaŭ tute sen ia ŝanĝo el la plej gravaj jam ekzistantaj lingvoj naturaj. Ricevinte frazon skribitan en tia projektita lingvo, la lingvistoj rimarkas, ke ili per la unua fojo komprenis tiun ĉi frazon multe pli facile ol en Esperanto, ― kaj la projektistoj jam triumfas kaj anoncas, ke ilia "lingvo" (se ili iam finos ĝin) estos pli bona ol Esperanto. Sed ĉiu prudenta homo tuj konvinkiĝas, ke tio ĉi estas nur iluzio, ke al la malgrava principo, elmetita pro montro kaj allogo, tie ĉi estas oferitaj la principoj plej gravaj (kiel ekzemple la facileco de la lingvo por la nekleruloj, fleksebleco, riĉeco, precizeco k. t. p.), kaj ke se simila lingvo eĉ povus esti iam finita, ĝi en la fino absolute nenion donus! Ĉar se la plej grava merito de lingvo internacia konsistus en tio, ke ĝi kiel eble plej facile estu tuj komprenata de la instruitaj lingvistoj, ni ja por tio ĉi povus simple preni ian lingvon, ekzemple la latinan, tute sen iaj ŝanĝoj, ― kaj la instruitaj lingvistoj ĝin ankoraŭ pli facile komprenos per la unua fojo! La principo de kiel eble plej malgranda ŝanĝado de la naturaj vortoj ne sole estis bone konata al la aŭtoro de la lingvo Esperanto, sed ĝuste de li la novaj projektistoj ja prenis tiun ĉi principon: sed dum Esperanto prudente kontentigas tiun ĉi principon laŭ mezuro de ebleco, penante plej zorge, ke ĝi ne kontraŭagadu al aliaj pli gravaj principoj de lingvo internacia, la projektistoj turnas la tutan atenton nur sur tiun ĉi principon, kaj ĉion alian, nekompareble pli gravan, ili fordonas kiel oferon, ĉar kunigi kaj konsentigi inter si diversajn principojn ili ne povas kaj eĉ ne havas deziron, ĉar ili eĉ mem ne esperas doni ion pretan kaj taŭgan, sed ili volas nur fari efekton.

El ĉio supredirita vi vidas, ke ne ekzistas eĉ la plej malgranda kaŭzo por timi, ke aperus ia nova lingvo, kiu elpuŝus Esperanton, ― tiun lingvon, en kiun estas enmetita tiom da talento, tiom da oferoj kaj tiom da jaroj da pacienca kaj varmege aldonita laboro, la lingvon, kiu en la daŭro de multaj jaroj estas jam elprovita en ĉiuj rilatoj kaj en la praktiko tiel bonege plenumas ĉion tion, kion ni povas atendi de lingvo internacia. Sed por vi, estimataj aŭskultantoj, tio ĉi estas ne sufiĉa: vi deziras, ke ni donu al vi plenan kaj senduban logikan certecon pri tio, ke la lingvo Esperanto ne havos konkurantojn. Feliĉe ni trovas nin en tia situacio, ke ni povas doni al vi tiun ĉi plenan certecon.

Se la tuta esenco de lingvo arta konsistus en ĝia gramatiko, tiam de la momento de la apero de Volapuk la demando de lingvo internacia estus solvita por ĉiam, kaj iaj konkurantoj al la lingvo Volapuk aperi jam ne povus; ĉar malgraŭ diversaj eraroj la gramatiko de Volapuk estas tiel facila kaj tiel simpla, ke doni ion multe pli facilan kaj pli simplan oni jam ne povus. Lingvo nova povus diferenci de Volapuk nur per kelkaj bagateloj, kaj ĉiu komprenas, ke pro bagateloj neniu entreprenus la kreadon de nova lingvo, kaj la mondo pro bagateloj ne rifuzus la jam tute pretan kaj elprovitan lingvon. En la ekstrema okazo la estonta akademio aŭ kongreso farus en la Volapuka gramatiko tiujn negrandajn ŝanĝojn, kiuj montriĝus utilaj, kaj lingvo internacia sen ia dubo restus Volapuk, kaj ĉia konkurado estus por ĉiam esceptita. Sed lingvo konsistas ne sole el gramatiko, sed ankaŭ el vortaro, kaj la ellernado de la vortaro postulas en lingvo arta cent fojojn pli da tempo, ol la ellernado de la gramatiko. Dume Volapuk solvis nur la demandon de la gramatiko, kaj la vortaron ĝi lasis tute sen atento, doninte simple tutan kolekton da diversaj elpensitaj vortoj, kiujn ĉiu nova aŭtoro havus la rajton elpensi al si laŭ sia propra deziro. Jen kial jam en la komenco mem de la ekzistado de Volapuk eĉ la plej fervoraj Volapukistoj nature timis, ke morgaŭ aperos nova lingvo, tute ne simila je Volapuk, kaj inter la ambaŭ lingvoj komenciĝos batalado. Tute alia afero estas kun Esperanto: oni scias ― kaj tion ĉi eĉ por unu minuto nenia esploranto neas, ― ke Esperanto solvis ne sole la demandon de la gramatiko, sed ankaŭ la demandon de la vortaro, sekve ne unu malgrandan parton de la problemo, sed la tutan problemon. Kio do en tia okazo restis por fari al la aŭtoro de ia nova lingvo, se tia iam aperus? Al li restus jam nenio ol ... eltrovi la jam eltrovitan Amerikon! Ni prezentu al ni efektive, ke nun, malgraŭ la jam ekzistanta, bonega en ĉiuj rilatoj, ĉiuflanke elprovita, havanta jam multegon da adeptoj kaj vastan literaturon lingvo Esperanto, aperis tamen homo, kiu decidis dediĉi tutan serion da jaroj al la kreado de nova lingvo, ke li sukcesis alkonduki sian laboron ĝis la fino kaj ke la lingvo proponita de li montriĝas efektive pli bona ol Esperanto, ― ni rigardu do, kian vidon havus tiu ĉi lingvo. Se la gramatiko de la lingvo Esperanto, kiu donas plenan eblon esprimi en la plej preciza maniero ĉiujn nuancojn de la homa penso, konsistas tute el 16 malgrandaj reguletoj kaj povas esti ellernita en duono da horo, ― tiam kion la nova aŭtoro povus doni pli bonan? En ekstrema okazo li donus eble anstataŭ 16 reguloj 15 kaj anstataŭ 30 minutoj da laborado postulus 25 minutojn? Ĉu ne vere? Sed ĉu deziros iu pro tio ĉi krei novan lingvon, kaj ĉu la mondo pro tia bagatelo rifuzos la jam ekzistantan kaj ĉiuflanke elprovitan? Sendube ne; en ekstrema okazo la mondo diros: "Se en via gramatiko ia bagatelo estas pli bona ol en Esperanto, ni tiun ĉi bagatelon enkondukos en Esperanton, kaj la afero estos finita". Kia estos la vortaro de tiu ĉi lingvo? En la nuna tempo nenia esploranto jam dubas, ke la vortaro de lingvo internacia ne povas konsisti el vortoj arbitre elpensitaj, sed devas konsisti nepre el vortoj romana-germanaj en ilia plej komune uzata formo; tio ĉi estas ne por tio, ke ― kiel opinias multaj pli novaj projektistoj ― la instruitaj lingvistoj povu tuj kompreni tekston skribitan en tiu ĉi lingvo (en tia afero, kiel lingvo internacia, la instruitaj lingvistoj ludas la lastan rolon, ĉar por ili ja tia lingvo estas malplej bezona), sed pro aliaj, pli gravaj kaŭzoj. Tiel ekzemple ekzistas grandega nombro da vortoj tiel nomataj "fremdaj", kiuj en ĉiuj lingvoj estas uzataj egale kaj al ĉiuj estas konataj sen ellernado kaj kiujn ne uzi estus rekta absurdo; al ili unisone devas soni ankaŭ ĉiuj aliaj vortoj de la vortaro, ĉar alie la lingvo estus sovaĝa, sur ĉiu paŝo estus kunpuŝiĝo de elementoj, malkompreniĝoj, kaj la konstanta regula riĉiĝado de la lingvo estus malfaciligita. Ekzistas ankoraŭ diversaj aliaj kaŭzoj, pro kiuj la vortaro devas esti kunmetita nur el tiaj vortoj, kaj ne el aliaj, sed pri tiuj ĉi kaŭzoj, kiel tro specialaj, ni tie ĉi detale ne parolos. Estos sufiĉe, se ni nur diros, ke ĉiuj plej novaj esplorantoj akceptas tiun ĉi leĝon por la vortaro kiel allasantan jam nenian dubon. Kaj ĉar la lingvo Esperanto ĝuste per tiu ĉi leĝo sin gvidis kaj ĉar ĉe tiu ĉi leĝo granda arbitro en la elekto de vortoj ekzisti ne povas, restas la demando, kion do povus al ni doni aŭtoro de nova lingvo, se tia estus kreita? Estas vero, ke al tiu aŭ alia vorto oni povus doni pli oportunan formon, ― sed da tiaj vortoj ekzistas tre nemulte. Tion ĉi oni la plej bone vidas el tio, ke kian ajn el la multaj projektoj aperintaj post Esperanto vi prenus, vi trovos en ĉiu el ili almenaŭ 60% da vortoj, kiuj havas tute tiun saman formon, kiel en Esperanto. Kaj se vi al tio ĉi ankoraŭ aldonos, ke ankaŭ la restaj 40% da vortoj diferencas de la Esperanta formo pleje nur tial, ke la aŭtoroj de tiuj projektoj aŭ ne turnis atenton sur diversajn principojn, kiuj por lingvo internacia estas treege gravaj, aŭ simple ŝanĝis la vortojn tute sen ia bezono, ― vi facile venos al la konkludo, ke la efektiva nombro da vortoj, al kiuj oni anstataŭ la formo Esperanta povus doni formon pli oportunan, prezentas ne pli ol iajn 10%. Sed se en la Esperanta gramatiko oni preskaŭ nenion povas ŝanĝi kaj en la vortaro oni povus ŝanĝi nur iajn 10% da vortoj, tiam estas la demando, kion do prezentus per si la nova lingvo, se ĝi iam estus kreita kaj se ĝi efektive montriĝus kiel lingvo taŭga en ĉiuj rilatoj? Tio ĉi estus ne nova lingvo, sed nur iom ŝanĝita lingvo Esperanto! Sekve la tuta demando pri la estonteco de la lingvo internacia alkondukiĝas nur al tio, ĉu Esperanto estos akceptita senŝanĝe en ĝia nuna formo, aŭ en ĝi estos faritaj iam iaj ŝanĝoj! Sed tiu ĉi demando por la Esperantistoj havas jam nenian signifon; ili protestas nur kontraŭ tio, se apartaj personoj volas ŝanĝi Esperanton laŭ sia bontrovo; sed se iam aŭtoritata kongreso aŭ akademio decidos fari en la lingvo tiajn aŭ aliajn ŝanĝojn, la Esperantistoj akceptos tion ĉi kun plezuro kaj nenion perdos de tio ĉi: ili ne bezonos tiam de la komenco ellerni ian novan malfacilan lingvon, sed ili bezonos nur oferi unu aŭ kelkajn tagojn por la ellerno de tiuj ŝanĝoj en la lingvo, kiuj estos faritaj, kaj la afero estos finita.

La Esperantistoj tute ne pretendas, ke ilia lingvo prezentas ion tiom perfektan, ke nenio pli alta jam povus ekzisti. Kontraŭe: kiam efektiviĝos aŭtoritata kongreso, pri kiu oni scios, ke ĝia decido havos forton por la mondo, la Esperantistoj mem proponos al ĝi difini komitaton, kiu okupus sin je la trarigardo de la lingvo kaj farus en ĝi ĉiujn utilajn plibonigojn, se eĉ por tio ĉi oni devus ŝanĝi la lingvon ĝis plena nerekonebleco; sed ĉar ekzistas nenia eblo antaŭvidi, ĉu tiu ĉi laboro entute sukcesos al la komitato, ĉu ĝi ne daŭros senfinan serion da jaroj, ĉu ĝi en konsenteco estos alkondukita al feliĉa fino, kaj ĉu la finita laboro en la praktiko montriĝos tute taŭga, sekve kompreneble estus tre malsaĝe kaj nepardoneble de la flanko de la komitato, se ĝi pro la problema estontaĵo rifuzus la faktan kaj en ĉiuj rilatoj finitan kaj elprovitan nunaĵon; sekve se eĉ la kongreso venus al la konkludo, ke Esperanto ne estas bona, ĝi povus decidi nur la jenon: akcepti dume la lingvon Esperanto en ĝia nuna formo kaj paralele kun tio ĉi difini komitaton, kiu okupus sin je la perfektigo de tiu ĉi lingvo aŭ je la kreo de ia nova lingvo pli ideala; kaj nur tiam, kiam kun la tempo montriĝus, ke la laborado de la komitato estas feliĉe alkondukita al fino kaj post multaj provoj montriĝis tute taŭga, nur tiam oni povus anonci, ke la nuna formo de la lingvo internacia estas eksigata kaj anstataŭ ĝi eniras en la vivon la formo nova. Ĉiu prudenta homo konsentos, ke la kongreso povas agi nur tiel kaj ne alie. Sekve se ni eĉ supozos, ke fina lingvo de la estontaj generacioj estos ne Esperanto, sed ia alia ankoraŭ ellaborota lingvo, en ĉia okazo la vojo al tiu lingvo nepre devas konduki tra Esperanto.

Sekve resumante ĉion, kion ni diris de la komenco ĝis la nuna minuto, ni turnas vian atenton sur tion, ke ni venis al la sekvantaj konkludoj:

  1. La enkonduko de lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon;
  2. La enkonduko de lingvo internacia estas tute ebla;
  3. La enkonduko de lingvo internacia pli aŭ malpli frue nepre kaj sendube efektiviĝos, kiom ajn la rutinistoj batalus kontraŭ tio ĉi;
  4. Kiel internacia neniam estos elektita ia alia lingvo krom arta;
  5. Kiel internacia neniam estos elektita ia alia lingvo krom Esperanto; ĝi aŭ estos lasita por ĉiam en ĝia nuna formo, aŭ en ĝi estos poste faritaj iaj ŝanĝoj.

VIII

Kaj nun ni rigardu, kio sekvas el ĉio, kion ni supre diris. Unue sekvas tio, ke la Esperantistoj tute ne estas tiaj fantaziistoj, kiaj ili ŝajnas al multaj tiel nomataj "saĝaj" kaj "praktikaj" homoj, ― kiuj juĝas pri ĉio supraĵe kaj sen ia logika pripenso kaj mezuras ĉion per mezurilo de la modo. Ili batalas por afero, kiu ne sole havas grandegan gravecon por la homaro, sed kiu al tio havas en si nenion fantazian kaj kiu pli aŭ malpli frue devas efektiviĝi kaj nepre efektiviĝos, kiom ajn la inerciuloj batalus kontraŭ ĝi, kiom ajn la saĝuloj ŝercadus pri ĝi. Kiel estas sendube, ke post la nokto venas mateno, tiel sendube estas, ke post mallonga aŭ longa batalado Esperanto pli aŭ malpli frue estos enkondukita en komunan uzon por la komunikiĝoj internaciaj. Ni konfirmas tion ĉi kuraĝe ne tial, ke ni tiel volas, ke ni tion esperas, sed tial, ke la konkludoj de simpla logiko diras, ke tiel esti devas kaj ke alie esti ne povas. Longan tempon eble ankoraŭ la Esperantistoj devos bataladi, longan tempon eble ankoraŭ ĉia bubo ĵetados sur ilin ŝtonojn, koton kaj malsaĝajn spritaĵojn, sed tio, kio devas veni, pli aŭ malpli frue venos. La iniciatoroj de la Esperanta afero eble ne ĝisvivos ĝis tiu tempo, kiam fariĝos videblaj la fruktoj de ilia agado, ili iros eble en la tombon kun la malestima nomo de homoj, kiuj okupadis sin je infanaĵoj, sed pli aŭ malpli frue por la maldolĉa kaliko, kiun ili trinkas el la manoj de la samtempuloj, la posteuloj konstruos al ili monumentojn kaj elparolados ilian nomon kun la plej granda danko. Longe ankoraŭ eble ili ŝajnos al la mondo senfortaj, multajn fojojn eble ankoraŭ ilia afero ŝajnos al la mondo eĉ mortinta kaj je ĉiam enterigita ― sed tiu ĉi afero jam neniam mortos, ĉar ĝi morti jam neniam povas. La afero vivos kaj konstante rememorigados pri si; post ĉiu nova silenta tempo, se ĝi eĉ daŭrus dekon da jaroj, aperos nova revigligo; kiam laciĝos unuj batalantoj, aperos pli aŭ malpli frue novaj energiaj batalantoj, kaj tiel la afero iros tiel longe, ĝis fine ĝi plene atingos sian celon. Ne malĝoju tial, Esperantistoj, se nesaĝaj homoj ironie rimarkas al vi, ke vi estas ankoraŭ tre malmultaj, ne perdu la kuraĝon se via afero iras malrapide. La afero konsistas ne en rapideco, sed en certeco. Multe da sencelaj aferoj ekbrilis antaŭ la mondo rapide, sed ankaŭ rapide falis; afero bona kaj certa progresas ordinare malrapide kaj kun grandaj malhelpoj.

Sur la supre montritajn kvin konkludojn ni turnas apartan atenton de tiuj Esperantistoj, kiuj batalas por sia ideo senkonscie kaj tial ĉe la plej malgranda rimarko de la kontraŭuloj ekstaras senhelpe kaj ne scias, kion respondi, aŭ perdas la kuraĝon. Ĉiuj tiuj konkludoj prezentas produkton de la simpla kaj severa logiko. Tial se oni diras al vi "La mondo ne volas vian lingvon", respondu kuraĝe: "Ĉu la mondo volas aŭ ne volas, ĝi pli aŭ malpli frue devos akcepti ĝin, ĉar alie esti ne povas". Kiam vi aŭdos "Oni diras, ke aperis nova lingvo, oni diras, ke tia aŭ alia instruita societo aŭ kongreso deziras elekti tian aŭ alian lingvon aŭ krei novan lingvon", respondu kuraĝe: "Ĉiuj tiuj ĉi famoj aŭ entreprenoj estas fonditaj sur la plej absoluta nekomprenado de la esenco kaj historio de la ideo de lingvo internacia; tiaj provoj de la flanko ne sole de privataj personoj, sed ankaŭ de tutaj societoj ripetiĝis jam multajn fojojn kaj ĉiufoje finiĝadis kaj devis finiĝadi per la plej plena fiasko; lingvo internacia povas esti nur Esperanto, ĉar laŭ la leĝoj de la logiko kaj laŭ la esenco de la afero alie esti neniel povas".

Se oni diras al vi: "Tiu aŭ alia Esperantisto aŭ societo Esperantista en tro granda sed ne prudenta fervoro faris ian falsan paŝon kaj ridindigis aŭ diskreditigis per tio ĉi vian tutan aferon", tiam respondu: "La afero Esperanta dependas de nenia persono nek societo, kaj nenia homo per siaj privataj falsaj paŝoj povas havi ian influon sur ĝian sorton; eĉ la aŭtoro de Esperanto mem estas nun por Esperanto absolute seninflua, ĉar Esperanto jam longe fariĝis afero pure publika".

La dua, kio sekvas el ĉio, kion ni supre diris, estas la sekvanta: Se la elekto de lingvo internacia dependus de ia kongreso de reprezentantoj de diversaj regnoj, ni longe, tre longe kredeble devus tion ĉi atendi kaj neniu el ni ion povus fari por tio ĉi. Sed se, kiel ni vidis supre, oni jam nun povas kun plena certeco kaj precizeco antaŭvidi, al kia nome lingvo la sorto difinis fariĝi iam internacia, tiam la afero ŝanĝiĝas. Ni ne bezonas jam nun atendi kongresojn: la celo estas tute klara kaj ĉiu povas sin tiri al ĝi. Ne bezonante rigardadi, kion diras aŭ faras aliaj, ĉiu povas alporti sian ŝtonon por la kreskanta konstruo. Nenia ŝtono perdiĝos. Nenia laboranto tie ĉi dependas de la alia, ĉiu povas agadi aparte, en sia sfero, laŭ siaj fortoj, kaj ju pli da laborantoj estos, tiom pli rapide estos finita la granda konstruo. Precipe ni turnas nin al diversaj sciencaj societoj kaj kongresoj. Ne rigardante, kion faras aliaj, ne atendante, ke aliaj prenu sur sin la iniciativon, ĉiu societo aŭ kongreso aparte decidu ion tian, kio alproksimigus la grandan komunehoman celon almenaŭ je unu paŝo.