<< Sovaĝaj cignoj H. C. Andersen: Fabeloj

Ĝardeno de la paradizo

Estis iam reĝido; neniu havis tiom multajn kaj tiel belajn librojn, kiel li. Ĉion, kio okazis iam en ĉi tiu mondo, li povis en ili legi kaj vidi pentritan en plej belaj bildoj. Pri ĉiu popolo kaj pri ĉiu lando li povis ricevi informojn; nur pri tio, kie troviĝas la ĝardeno de la paradizo, en tiuj libroj ne estis eĉ unu vorto. Sed ĝuste pri tio li plej multe pensadis.

Kiam li estis ankoraŭ tre malgranda kaj estis komenconta sian lernadon, lia avino rakontis al li, ke ĉiu floro en la ĝardeno de la paradizo estas plej dolĉa kuko kaj ĝiaj stamenoj estas plej delikata vino; ke sur unu el tiuj kukoj troviĝas historio, sur alia geografio aŭ aritmetikaj tabeloj; ke oni bezonas nur manĝi la kukon, kaj tiam oni jam scias sian taskon, kaj ju pli oni manĝas, des pli da historio, geografio kaj tabeloj oni ricevas en sian kapon.

Tiam li tion kredis; sed kiam li elkreskis, pli lernis kaj fariĝis pli saĝa, li nature komprenis, ke la belegaĵoj de la gardeno de la paradizo devas havi tute alian karakteron.

"Ho, kial Eva deŝiris frukton de la arbo de sciado! Kial Adam manĝis la malpermesitan frukton! Se mi estus sur lia loko, mi ne lasus tenti min al tio. Neniam la peko venus en la mondon!"

Tion li diris tiam, sed tion saman li diris ankoraŭ, kiam li havis la aĝon de deksep jaroj. Nur pri la ĝardeno de la paradizo li ĉiam meditadis kaj pensadis.

Unu tagon li iris en la arbaron; li iris sola, ĉar tio estis lia plej granda plezuro.

Estis jam vespera krepusko, nuboj kolektiĝis, fariĝis tiel forta pluvego, kvazaŭ la ĉielo estus unu sola kluzo, el kiu falegas la akvo. Estis tute malluma nokto. La reĝido glitfaladis sur la malseka herbo, falpuŝiĝadis sur la nudaj ŝtonoj, kiuj elstaradis el la rokeca tero. De ĉio fluis akvo, la kompatinda reĝido ne havis sur si eĉ unu sekan fadenon. Li devis rampi trans grandajn blokojn da ŝtono, kie la akvo trasorbiĝadis el la alta musko. Li estis tiel laca, ke li nur malfacile povis sin teni sur la piedoj. Subite li ekaŭdis strangan bruon kaj ekvidis antaŭ si grandan, hele prilumitan kavernon. Interne de ĝi flamis fajro tia, ke oni povus rosti sur ĝi tutan bovon, kaj similan celon la fajro efektive havis. Plej bela cervo kun majesta kornaro troviĝis sur rostostango kaj malrapide estis turnata inter du dehakitaj abioj. Virino iom maljuna, alta kaj forta, kvazaŭ ŝi estus maskita viro, sidis ĉe la fajro kaj ĵetadis en ĝin unu lignopecon post la alia.

"Venu pli proksimen!" ŝi diris al li, "sidiĝu ĉe la fajro, por ke viaj vestoj sekiĝu."

"Ĉi tie estas ia malagrabla trablovo!" diris la reĝido kaj sidiĝis sur la planko.

"Tio fariĝos ankoraŭ pli malbona, kiam miaj filoj venos hejmen," respondis la virino, "Vi troviĝas en la kaverno de la ventoj, miaj filoj estas la kvar ventoj de la mondo. Ĉu vi povas tion kompreni?"

"Kie estas viaj filoj?" demandis la reĝido.

"Unu malsaĝulo povas pli multe demandi, ol dek saĝuloj povas respondi!" respondis la virino. "Miaj filoj estas memstaraj kaj ne demandas permeson; ili ludas pilkon kun la nuboj tie supre en la salono de la mondo." Kaj ŝi montris supren.

"Ha, tiel!" diris la reĝido. "Cetere vi turnas vin al mi iom maldelikate kaj ne parolas tiel milde, kiel la virinoj, kiujn mi ordinare vidas ĉirkaŭ mi!"

"Jes, tiuj havas nenion alian por fari! Sed mi devas esti maldelikata kaj severa, se mi volas teni en ordo miajn filojn. Kaj tion mi povoscias, kvankam ili estas grandaj obstinuloj. Ĉu vi vidas la kvar sakojn, kiuj pendas tie sur la muro? Tiujn sakojn ili tiel same forte timas, kiel vi iam timis la vergon malantaŭ la spegulo. Kredu al mi, ke mi povoscias kvietigi ilin, kaj tiam ili devas eniri en la sakon; ni ne faras ceremoniojn. Tie ili sidas kaj mi ne ellasas ilin, por denove vagi, pli frue, ol kiam mi trovas tion bona. Sed jen venas unu el ili!"

Tio estis la norda vento, kiu eniris kun vera glacia malvarmo; grandaj hajleroj falis sur la plankon, kaj flokoj da neĝo flugadis ĉirkaŭ li. Liaj pantalonoj kaj jako estis el ursaj feloj; ĉapo el ursa felo sidis sur lia kapo ĝis sub la oreloj. Longaj pendoglacioj pendis sur lia barbo, kaj unu hajlero post la alia faladis malsupren de la kolumo de lia jako.

"Ne iru tuj al la fajro!" diris la reĝido, "ĉar vi povus facile ricevi frostodifektojn sur la vizaĝo kaj sur la manoj!"

"Frostodifektojn!" ekkriis la norda vento kaj laŭte ridis. "Frosto ĝuste estas mia plej granda plezuro! Cetere kia speco de mizeraĵo vi estas? Kiamaniere vi venis en la kavernon de la ventoj?"

"Li estas mia gasto," diris la maljuna virino, "kaj se tia klarigo vin ne kontentigas, vi povas iri en la sakon. Vi konas mian opinion!"

Nu, tio helpis, kaj la norda vento rakontis, de kie li venas kaj kie li pasigis preskaŭ tutan monaton.

"De la Glacia Maro mi venas," li diris, "mi estis kun la rusaj rosmarĉasistoj sur la Ursa Insulo. Mi sidis kaj dormis sur la direktilo, kiam ili de Nordkap ŝipe elveturis sur la maron. Kiam mi de tempo al tempo iom vekiĝis, la ventegbirdo flugadis ĉirkaŭ miaj piedoj. Tio estas komika birdo, ĝi faras rapidan frapon per la flugiloj, poste ĝi tenas ilin etenditaj senmove kaj tamen rapide flugas."

"Nur ne rakontu tro detale!" diris la patrino de la ventoj. "Vi venis do al la Ursa Insulo?"

"Belege, belege tie estas. Tio estas grundo kvazaŭ kreita por dancado, plata kiel telero, duone degelinta neĝo sur musko. Tie kuŝis akraj ŝtonoj kaj skeletoj de rosmaroj kaj blankaj ursoj, kiuj aspektis kiel gigantaj brakoj kaj kruroj, kovritaj de verdeta ŝimo. Oni povus kredi, ke la suno neniam lumis sur ili. Mi blovis iom en la nebulon, por ke oni povu ekvidi la sopiratan veturilejon; tio estis domo, konstruita el rompitaĵoj de ŝipoj kaj kovrita per feloj de rosmaroj. La internan flankon oni turnis eksteren, ĝi aspektis ruĝa kaj verda. Sur la tegmento sidis vivanta blanka urso kaj murmuregis. Mi iris al la marbordo, elserĉis la nestojn de la birdoj kaj rigardis la nudajn idojn. Kiam ili kriis kaj malfermis la bekojn, sopirante manĝaĵon, mi blovis al ili en la faŭkon tiel, ke ili lernis teni la bekon fermita. Tute malsupre ĉe la bordo ruliĝadis rosmaroj kiel intestaj vermoj aŭ gigantaj akaroj kun porkaj kapoj kaj ulnolongaj dentoj!"

"Vi rakontas bone, mia fileto!" diris la patrino. "Ĉe la sola aŭdado jam kolektiĝas al mi salivo en la buŝo!"

"Kaj jen oni komencis la ĉasadon! La harpunon oni enpuŝis al la rosmaro en la bruston tiel, ke radio da varma sango elŝprucis trans la glacion kiel fontano. Tiam mi rememoris ankaŭ mian ludon. Mi montris, kiel mi povoscias blovi, kaj mi arangis tiel, ke miaj maristoj, la altegaj glacimontoj, enpremis la boatojn. Hu, kiel oni fajfis, kiel oni kriis, sed mi fajfis pli laŭte. La korpojn de la mortigitaj bestoj, la kestojn kaj ŝnuregojn, ĉion ili devis elpaki sur la glacion! Mi ŝutadis super ili la neĝajn flokojn, kaj en iliaj enpremitaj ŝipetoj kune kun ilia akiraĵo mi naĝigis ilin suden, por tie gustumi salan akvon. Ili neniam plu venos al la Ursa Insulo!"

"Vi faris do malbonaĵon!" diris la patrino de la ventoj.

"Pri la bonaĵo, kiun mi faris, rakontu aliaj!" li diris; "sed jen estas mia frato de la okcidento; lin mi plej multe amas, li havas odoron de maro kaj alportas kun si agrablan malvarmon."

"Ĉu tio estas la malgranda Zefiro?" demandis la reĝido.

"Jes, li estas Zefiro!" respondis la maljuna virino; "sed li ne estas plu tiel malgranda. En la antikvaj tempoj li estis beleta knabo, sed nun tio pasis!"

Li aspektis kiel sovaĝa viro kaj havis sur si kusenan ĉapelon, por ne difektiĝi. En la mano li portis bastonegon el mahagona ligno, elhakitan en la Amerikaj mahagonaj arbaroj. Pli modesta bastono ne kontentigus lin.

"De kie vi venas?" demandis la patrino.

"El la primitivaj arbaroj!" li diris; "kie la dornoplenaj lianoj prezentas netrapenetreblan densejon inter la arboj, kie la akvoserpento kuŝas en la malseka herbo kaj la ekzistado de homoj ŝajnas superflua!"

"Kion vi tie faris?"

"Mi observadis la profundan riveron, mi observadis, kiel ĝi ĵetas sin de la rokoj, fariĝas polvo kaj flugas ĝis la nuboj, por porti la ĉielarkon. Mi vidis sovaĝan bubalon, kiu naĝis sur la rivero, sed la fluo fortiris ĝin kun si; ĝi estis pelata kune kun amaso da sovaĝaj anasoj, kiuj ĉe la akvofalo leviĝis en la aeron, sed la bubalo falis malsupren. Kia plezuro tio estis! Kaj mi blovis tian ventegon, ke plej maljunegaj arboj elradikiĝis kaj disbatiĝis en lignetojn!"

"Kaj krom tio vi nenion alian faris?" demandis la maljunulino.

"Mi faris transkapiĝojn en la savanoj, mi karesis la sovaĝajn ĉevalojn, mi deskuis kokosojn. Jes, jes, mi povus rakonti multe da historioj, sed oni ne devas ĉion rakonti, kion oni scias. Tion vi ja scias, kara patrineto!" Kaj li kisis sian patrinon tiel skuege, ke ŝi preskaŭ renversiĝis. Li efektive estis sovaĝa knabego.

Poste venis la suda vento kun turbano kaj kun flugetanta beduena mantelo.

"Estas tre malvarme ĉi tie!" li diris kaj ĵetis lianon en la fajron. "Oni povas tuj vidi, ke la norda vento venis la unua!"

"Estas tiel varmege ĉi tie, ke oni povus rosti blankan urson!" respodis la norda vento.

"Vi mem estas blanka urso!" diris la suda vento.

"Ĉu vi volas esti enŝovitaj en la sakon?" demandis la maljunulino: "Sidiĝu tie sur la ŝtono kaj rakontu, kie vi estis."

"En Afriko, kara patrino!" li respondis. "Mi estis kun la Hotentotoj ĉe ĉasado kontraŭ leonoj en la lando de la Kafroj. Kia herbo tie kreskas sur la ebenaĵoj, verda kiel olivoj. Tie dancis la antilopo, kaj la struto vetkuris kun ĝi, mi tamen havas pli rapidajn krurojn. Mi venis en la dezerton al la flava sablo, kie aspektas kiel sur la fundo de la maro. Mi renkontis karavanon; ili ĝuste en tiu momento estis buĉantaj sian lastan kamelon, por ricevi trinkakvon, sed ili ricevis nur malmulte. La suno bruligis de supre, kaj la sablo elspiris ardantan varmegon de malsupre. Tiam mi komencis ruladi min en la delikata libera sablo kaj turnoblovis ĝin alten en formo de grandaj kolonoj. Kia danco tio estis! Vi devus vidi, kiel timigite staris la dromedaro kaj la komercisto tiris al si la kaftanon super la kapon! Li ĵetis sin antaŭ mi vizaĝaltere kiel antaŭ Alaho, sia Dio. Nun ili estas enterigitaj, super ili ĉiuj staras piramido el sablo. Se mi iam ĝin forblovos, tiam la suno blankigos iliajn ostojn, tiam la vojaĝantoj povos vidi, ke tie jam ankaŭ pli frue estis homoj, - alie oni en la dezerto ne povus tion kredi."

"Sekve nur malbonaĵon vi faris!" diris la patrino. "Marŝu en la sakon!" Kaj antaŭ ol li tion rimarkis, ŝi kaptis la sudan venton ĉirkaŭ la korpo kaj enpuŝis en la sakon. Li ruladis sin sur la planko, sed ŝi sidiĝis sur li, kaj tiam li devis kuŝi trankvile.

"Vi havas efektive petolemajn knabojn!" diris la reĝido.

"Jes, certe!" ŝi respondis, "kaj mi havas la eblon kvietigi ilin. Jen venas la kvara!"

Tio estis la orienta vento, kiu aperis en Ĥinaj vestoj.

"Vi nun venas do tie?" diris la patrino; "mi pensis, ke vi estis en la ĝardeno de la paradizo!"

"Tien mi flugos nur morgaŭ!" diris la orienta vento. "Morgaŭ finiĝos ĝuste cent jaroj de la tago, kiam mi tie estis. Nun mi venas el Ĥinujo, kie mi dancis ĉirkaŭ la porcelana turo tiel, ke ĉiuj sonoriletoj tintis. Malsupre sur la strato la mandarenoj ricevis batojn, la bambuaj kanoj estis rompitaj sur iliaj ŝultroj, kaj tamen tio estis oficistoj de la unua ĝis la naŭa gradoj. Ili kriis: ‚Mi tre dankas, mia patra bonfaranto!’ Sed tion ili diris nur tial, ke ili devis, kaj mi sonoradis per la sonoriloj kaj kantis: tsing, tsang, tsu!"

"Vi petolis ĉe tio!" diris la maljunulino. "Estas bone, ke vi morgaŭ venos en la ĝardenon de la paradizo; tio faras nur bonan efikon sur via klereco. Trinku tiam diligente el la fonto de la saĝo kaj alportu ankaŭ al mi boteleton da akvo el tie."

"Mi tion faros!" diris la orienta vento. "Sed kial vi enmetis en la sakon mian fraton de la sudo? Ellasu lin! Li rakontu al mi pri la birdo fenikso; la reĝidino en la ĝardeno de la paradizo ĉiam volas aŭdi pri ĝi, ĉiufoje kiam mi post cent jaroj faras al ŝi mian viziton. Malfermu la sakon, tiam vi estos mia kara, dolĉa patrino kaj mi ankaŭ donacos al vi du plenajn poŝojn da teo, tute verda kaj freŝa, kiun mi mem ŝirkolektis sur la loko de ĝia kreskado."

"Nu, pro la teo, kaj ankaŭ pro tio, ke vi estas mia plej amata infano, mi malfermos la sakon." Ŝi tion faris, kaj la suda vento elrampis, sed li havis mienon tre ĝenitan, ĉar la fremda reĝido ĉion vidis.

"Jen mi donas al vi palman folion por la reĝidino," diris la suda vento. "La folion donis al mi la maljuna birdo fenikso, la sola, kiu estis en la mondo. Per sia beko ĝi gratis sur la folio sian tutan biografion, ĉiujn cent jarojn de sia vivo. Nun ŝi mem povas tion legi. Mi mem tion vidis, kiel la birdo fenikso mem metis fajron sub sian neston, sidis en ĝi kaj forbrulis, kiel edzino de hindo. Kiel kraketis la sekaj branĉoj! Estis terura fumo kaj odoro! Fine ĉio hele ekflamis kaj la maljuna birdo fenikso fariĝis cindro; sed ĝia ovo kuŝis ruĝe ardante en la fajro, ĝi krevis kun granda krako, kaj la ido elflugis. Nun ĝi estas la reganto super ĉiuj birdoj kaj la sola birdo fenikso en la mondo. En la palma folio, kiun mi donis al vi, ĝi elmordis truon, kiel saluton al la reĝidino."

"Nun do ni antaŭ ĉio manĝu!" diris la patrino de la ventoj, kaj ĉiuj alsidiĝis, por manĝi la rostitan cervon. La reĝido sidis apud la orienta vento, tial ili baldaŭ interamikiĝis.

"Aŭskultu, diru al mi, mi petas," komencis la reĝido, "kia reĝidino tio estas, pri kiu oni ĉi tie tiel multe parolis, kaj kie efektive troviĝas la ĝardeno de la paradizo?"

"Ho ho!" respondis la orienta vento, "se vi volas veni tien, tiam iru morgaŭ kun mi; sed mi devas al vi diri, ke depost la tempo de Adam kaj Eva neniu homo tie estis. Ilin vi ja konas el via Biblia historio?"

"Kompreneble!" diris la reĝido.

"Kiam ili tiam estis forpelitaj, la ĝardeno de la paradizo enfalis internen de la tero, ĝi tamen konservis sian varman sunlumon, sian mildan aeron kaj sian tutan belegecon. Tie loĝas la reĝino de la feinoj; tie troviĝas la insulo de feliĉo, kien neniam penetras la morto kaj kie vivi estas ĉarmege! Sidiĝu morgaŭ sur mia dorso, kaj tiam mi vin kunprenos kun mi. Mi pensas, ke tio estos farebla. Sed por hodiaŭ estas sufiĉe paroli pri tio, ĉar mi volas dormi."

Kaj ili ĉiuj iris dormi.

Tre frue matene la reĝido vekiĝis, kaj kun granda mirego li ekvidis, ke li troviĝas jam alte super la nuboj. Li sidis sur la dorso de la orienta vento, kiu tre garde lin tenis. Ili ŝvebis tiel alte en la aero, ke la arbaroj kaj kampoj, riveroj kaj lagoj aspektis kvazaŭ sur geografia karto.

"Bonan matenon!" diris la orienta vento, "vi povas kuraĝe ankoraŭ iom dormi, ĉar sur la ebena tero sub ni ne troviĝas multe da vidindaĵo Aŭ eble vi volas kalkuli la preĝejojn? Tie sur la verda tabulo ili aspektas kiel punktoj de kreto." Tio, kion li nomis verda tabulo, estis kampoj kaj herbejoj.

"Estis malĝentile, ke mi ne diris adiaŭ al via patrino kaj al viaj fratoj!" diris la reĝido.

"Se oni dormas, oni estas pardonata," diris la orienta vento, kaj ili ekflugis pluen ankoraŭ pli rapide. Oni povis tion aŭdi en la arbarpintoj de la arbaroj; kiam ili flugis super ĉi tiuj, ĉiuj branĉoj kaj folioj bruis; oni povis tion aŭdi sur la maro kaj sur la lagoj, ĉar kie ajn ili flugis, la ondoj leviĝadis pli alte kaj la grandaj ŝipoj profunde malleviĝadis en la akvon, kiel naĝantaj cignoj.

Kiam vespere fariĝis mallume, la grandaj urboj prezentis belegan vidaĵon. Jen tie, jen ĉi tie aporis lumoj malsupre. Tio faris tian impreson, kvazaŭ oni ekbruligis pecon da papero kaj vidas la multajn malgrandajn fajrerojn, kiuj rapide denove malaperas, kiel infanoj, kiuj rapidas el la lernejo. La reĝido plaŭdis per la manoj, sed la orienta vento petis lin, ke li tion ne faru kaj ke li prefere tenu sin fortike, ĉar alie li facile povus fali malsupren kaj pendhalti sur iu preĝeja pinto.

La aglo en la nigraj arbaroj flugis facile, sed la orienta vento flugis pli facile. La kozako sur sia malgranda ĉevalo galopis rapidege sur la ebenaĵo, sed pli rapidege galopis antaŭen la reĝido.

"Nun vi povas jam vidi la Himalajon!" diris la orienta vento, "ĝi estas la plej alta montaro en Azio, baldaŭ ni atingos la ĝardenon de la paradizo!" Ili direktis sin pli suden, kaj la aromo de spicoj kaj floroj baldaŭ leviĝis al ili. Figoj kaj granatoj kreskis sovaĝe, kaj la sovaĝa vinberbranĉo havis sur si bluajn kaj ruĝajn berojn. Ĉi tie ambaŭ malleviĝis kaj etendis sin sur la mola herbo, kie la floroj balancis la kapon al la vento, kvazaŭ ili volus diri: "Ni salutas vin je via reveno!"

"Ĉu ni estas nun en la ĝardeno de la paradizo?" demandis la reĝido.

"Ne, ankoraŭ ne!" respondis la orienta vento, "sed ni baldaŭ tien venos. Ĉu vi vidas tie la rokan muregon kaj la grandan kavernon, antaŭ kiu la vinberbranĉoj pendas malsupren kiel grandaj verdaj kurtenoj? Tie ni devas trairi. Envolvu vin en vian mantelon, ĉar kiel ajn varmege ĉi tie rostas la suno, unu paŝon plue estas glacie malvarme. La birdo, kiu flanke preterflugas, havas unu flugilon ekstere en la varma somero kaj la duan interne en la malvarma vintro."

"Tio do estas la vojo al la ĝardeno de la paradizo?" demandis reĝido.

Nun ili eniris en la kavernon. Hu, kiel glacie malvarme tie estis! Tamen tio ne longe daŭris. La orienta vento etendis siajn flugilojn, kaj ili lumis kiel brilanta fajro. Ha, kia kaverno tio estis! La grandaj ŝtonblokoj, de kiuj gutadis la akvo, pendis super ili en plej fantaziaj formoj: Jen la vojo estis tiel malvasta, ke ili devis rampi sur la manoj kaj piedoj, jen ĝi estis tiel alta kaj vasta, kiel en la libera aero. Aspektis kvazaŭ tombaj kapeloj kun mutaj orgentuboj kaj ŝtoniĝintaj standardoj.

"Sajnas al mi, ke al la ĝardeno de la paradizo ni iras per la vojo de la morto?" diris la reĝido, sed la orienta vento ne respondis eĉ unu vorton, sed nur montris antaŭen, kaj plej bela blua lumo radiis renkonte al ili. La ŝtonblokoj super ili ĉiam pli kaj pli dissolviĝis en nebulon, kiu fine fariĝis tiel klara kaj travidebla, kiel blanka nubo en la lumo de la luno. Nun ili troviĝis en plej ĉarma milda aero, tiel freŝa kiel sur la montoj, tiel aroma kiel ĉe la rozoj en la valo.

Tie fluis rivero tiel klara, kiel la aero mem, kaj la fiŝoj en ĝi brilis kiel arĝento kaj oro; purpurruĝaj angiloj, el kiuj ĉe ĉiu moviĝo ŝprucis bluaj fajreroj, ludis malsupre en la akvo, kaj la larĝaj folioj de la akva rozo havis la kolorojn de ĉielarko, la floro mem estis ruĝete brulanta flamo, kiun nutris la akvo tiel same, kiel lampo ricevas sian nutraĵon de la oleo. marmora ponto, fortika, sed konstruita tiel arte kaj delikate, kvazaŭ ĝi estus el puntoj kaj vitraj perloj, kondukis super la akvo al la insulo de feliĉo, kie floris la ĝardeno de la paradizo.

La orienta vento prenis la reĝidon sur siajn brakojn kaj transportis lin tien. Tie la floroj kaj la folioj kantis la plej belajn melodiojn el lia infaneco, sed tiel mirinde bele, kiel nenia homa voĉo povas kanti.

Ĉu tio estis palmaj arboj aŭ gigantaj akvaj kreskaĵoj, kiuj tie kreskis? Tiel sukoriĉajn kaj grandajn arbojn la reĝido antaŭe neniam ankoraŭ vidis. En longaj girlandoj tie pendis plej mirindaj grimpokreskaĵoj, tiaj, kiajn oni vidas pentritajn per farboj kaj oro nur sur la rando de malnovaj libroj de legendoj aŭ kiaj ofte estas traplektitaj en la ĉapitrokomencaj literoj. Tio estas plej strangaj miksaĵoj el birdoj, floroj kaj spiralaĵoj. En la herbo apude staris amaso da pavoj kun etenditaj radiantaj vostoj. Jes, jes, estis efektive tiel! Sed kiam la reĝido ilin ektuŝis, li rimarkis, ke tio estis ne bestoj, sed kreskaĵoj. Tio estis grandaj lapoj, kiuj tie radiis kiel belega vosto de pavo. Leonoj kaj tigroj simile al lertaj katoj saltadis inter la verdaj plektobariloj, kiuj odoris kiel la floraĵoj de olivarbo, kaj la leonoj kaj tigroj estis malsovaĝaj; la sovaĝa arbara kolombo, briletante kiel plej bela perlo, tuŝetadis per siaj flugiloj la kolharojn de la leonoj, kaj la ordinare tiel timema antilopo staris kaj balancadis la kapon, kvazaŭ ĝi ankaŭ volus kune ludi.

Jen venis la feino de la paradizo; ŝiaj vestoj radiis kiel la suno, kaj ŝia vizaĝo estis milda kiel la vizaĝo de pia patrino, kiam ŝi sentas sin tute feliĉa koncerne sian infanon. Ŝi estis juna kaj ĉarma, kaj plej belaj knabinoj, ĉiu kun lumanta stelo en la haroj, ŝin sekvis.

La orienta vento donis al ŝi la skribitan folion de la birdo fenikso, kaj ŝiaj oknloj lumis de ĝojo. Ŝi prenis la reĝidon je la mano kaj kondukis lin en sian palacon, kies muroj brilis kolore kiel plej bela folio de tulipo, kiam oni ĝin tenas kontraŭ la suno. La plafono mem estis granda radianta floro, kaj ju pli longe oni ĝin rigardis, des pli profunda ŝajnis ĝia kaliko. La reĝido aliris al la fenestro kaj ekrigardis tra unu el la fenestraj vitroj. Tiam li ekvidis la arbon de la sciado kun la serpento, kaj Adam kaj Eva staris tute apude. "Ĉu ili ne estas elpelitaj?" li demandis, kaj la feino ridetis kaj klarigis al li, ke la tempo tiamaniere stampis sur ĉiu fenestrovitro sian bildon. Sed la bildo ne estis tia, kiajn oni ordinare vidas, ne, ĝi havis en si vivon, la folioj de la arboj moviĝadis, la homoj venadis kaj foriradis kiel en bildo spegula. Li rigardis tra alia vitro kaj ekvidis tie la sonĝon de Jakob, en kiu la ŝtupetaro atingis ĝis la ĉielo kaj la anĝeloj kun grandaj flugiloj ŝvebadis supren kaj malsupren. Jes, ĉio, kio okazis en ĉi tiu mondo, vivis kaj moviĝadis sur la fenestraj vitroj, tiajn ravantajn pentraĵojn povis gravuri nur la tempo.

La feino ridetis kaj kondukis lin en grandan kaj altan salonon, kies muroj ŝajnis tralumantaj pentraĵoj, sur kiuj unu vizaĝo estis pli bela ol la alia. Milionoj da ĉielfeliĉuloj estis tie prezentitaj, ili ridetis kaj kantis tiel, ke ĉio kunfluis en unu melodion. La plej supraj estis tiel malgrandaj, ke ili aspektis pli malgrandaj ol la plej malgranda burĝono de rozo, kiu prezentiĝas nur kiel punkteto. Meze en la salono staris granda arbo kun malsuprenpendantaj luksaj branĉoj; oraj pomoj, grandaj kaj malgrandaj, pendis kiel oranĝoj inter la verdaj folioj. Tio estis la arbo de sciado, de kies fruktoj manĝis Adam kaj Eva. De ĉiu folio gutis lumanta ruĝa guto da roso. Aspektis, kvazaŭ la arbo ploras per sangaj larmoj.

"Ni eniru nun en la boaton!" diris la feino, "tie sur la ondanta akvo ni prenos iom da refreŝigaĵo. La boato balanciĝas, ĝi tamen ne moviĝas de sia loko, sed ĉiuj landoj de la mondo preterglitas antaŭ niaj okuloj." Tio estis mirinda vidaĵo, kiam la tuta bordo moviĝadis. Jen venis la altaj, neĝkovritaj Alpoj, kun nuboj kaj mallumaj abioj, la Alpa korno sonis profunde melankolie, kaj la paŝtisto gaje jodlis en la valo. Jen la bananarboj klinis super la boaton siajn longajn pendantajn branĉojn, karbonigraj cignoj naĝis sur la akvo kaj plej strangaj bestoj kaj floroj montriĝis sur la bordo. Tio estis Nova Holando, la kvina parto de la mondo, kiu preterglitis kun perspektivo de la bluaj montoj. Oni aŭdis la kantadon de la pastroj kaj vidis la dancadon de la sovaĝuloj ĉe sonado de tamburoj kaj de ostaj trumpetoj. La Piramidoj de Egiptujo, altaj ĝis la nuboj, renversitaj kolonoj kaj sfinksoj; duone enterigitaj en la sablo, rapide preterkuris. La norda brilo flamis super la glacimontoj de la nordo; tio estis fajraĵo, kiun neniu povus imiti. La reĝido estis feliĉa, li vidis ja centoble pli multe, ol kiom ni ĉi tie rakontas.

"Ĉu mi povas resti ĉi tie por ĉiam?" demandis la reĝido.

"Tio dependas de vi mem!" respondis la feino. "Se vi ne ekdeziros malpermesitaĵon, kiel Adam, tiam vi povas resti ĉi tie por ĉiam".

"Mi neniam tuŝos la pomojn de la arbo de sciado!" diris la reĝido. "Ĉi tie troviĝas ja miloj da fruktoj tiel same belaj kiel tiuj!"

"Elprovu vin mem, kaj se vi ne sentas vin sufiĉe forta, tiam iru returne kun la orienta vento, kiu vin alportis. Li flugas nun returne kaj revenos ne pli frue, ol post cent jaroj. La tempo pasos al vi sur ĉi tiu loko tiel rapide, kvazaŭ tio estus nur cent horoj, sed por tento kaj peko ĝi estas ja sufiĉe longa tempo. Ĉiun vesperon, kiam mi diros al vi adiaŭ, mi devos diri al vi: ‚Venu kun mi’, mi devos fari al vi signojn per la mano, vi tamen restu. Ne iru kun mi, ĉar kun ĉiu paŝo via dezirego kreskos; vi venos en la salonon, en kiu kreskas la arbo de sciado; mi dormas sub ĝiaj aromaj malsuprenpendantaj branĉoj, vi klinos vin super min, kaj mi devos rideti. Sed se vi ektuŝos mian buŝon per kiso, tuj la paradizo enfalos profupde en la teron kaj estos perdita por vi. La akra vento de la dezerto ekbruos ĉirkaŭ vi, la malvarma pluvo gutos el viaj haroj. Malĝojo kaj suferoj fariĝos via sorto!"

"Mi restas ĉi tie!" diris la reĝido, kaj la orienta vento kisis lin sur la frunto kaj diris: "Estu forta, tiam ni ĉiuj post cent jaroj denove estos ĉi tie kune. Adiaŭ, adiaŭ!" La orienta vento etendis siajn larĝajn flugilojn; ili brilis kiel sentondra fulmo en la tempo de la rikoltado, aŭ kiel la norda brilo en malvarma vintro. "Adiaŭ, adiaŭ!" vokis arboj kaj floroj. Cikonioj kaj pelikanoj flugis en vicoj simile al flugetantaj rubandoj kaj akompanis lin ĝis la limo de la ĝardeno.

"Nun ni rekomencu nian dancadon!" diris la feino. "Kiam ĝi estos finita, post la subiro de la suno, vi vidos, ke mi faros al vi signojn, vi aŭdos, ke mi vokas al vi: ‚Sekvu min!’ vi tamen tion ne faru. Dum cent jaroj mi ĉiutage devas tion ripeti. Post ĉiu venko kontraŭ vi mem vi ricevos pli da forto, kaj fine vi plu tute ne pensos pri tio. Hodiaŭ vespere tio okazos la unuan fojon; jen mi vin avertis!"

La feino kondukis lin en grandan salonon el blankaj diafanaj lilioj, kies flavaj stamenoj formis malgrandan oran harpon, kiu eksonis per tonoj de kordoj kaj de fluto. Plej belaj knabinoj, graciaj kaj flugetantaj, vestitaj per ondiĝanta gazo tiel, ke iliaj ĉarmaj membroj videble elmontriĝis, ŝvebis dancante tien kaj reen kaj kantis pri tio, kiel belega estas la vivo, ke ili neniam mortos kaj ke la ĝardeno de la paradizo floras eterne.

La suno malleviĝis, la tuta ĉielo fariĝis ora maro, kio donis al la lilioj la brilantan aspekton de plej belaj rozoj. La reĝido trinkis el la ŝaŭmanta vino, kiun prezentis al li la knabinoj, kaj li sentis tian feliĉon, kian li neniam antaŭe sentis. Li rimarkis, kiel la fundmuro de la salono malfermiĝis. La arbo de sciado radiis kun brilo, kiu kvazaŭblindigis liajn okulojn. La kantado, kiu sonis de tie, estis milda kaj ĉarma, kiel la voĉo de lia patrino, kaj li havis tian impreson, kvazaŭ ŝi kantas: "Mia infano, mia amata infano!"

Tiam la feino faris signon kaj vokis karese: "Sekvu min, sekvu min!". Kaj li ĵetegis sin post ŝi, forgesis sian promeson, forgesis ĝin jam en la unua vespero, kaj ŝi balancis la kapon kaj ridetis. La bonodoro, la aroma bonodoro ĉirkaŭe, fariĝis ĉiam pli forte, la harpoj sonis ĉiam pli ĉarme, kaj estis kvazaŭ en la salono, en kiu kreskis la arbo, milionoj da ridetantaj kapoj balanciĝas kaj kantas: "Ĉion oni devas scii, la homo estas la sinjoro de la tero!" De la folioj de la arbo de sciado faladis jam ne sangaj larmoj, tio estis, laŭ sia aspekto, ruĝaj briletantaj steloj. "Sekvu min, sekvu min!" sonis la tremantaj tonoj, kaj kun ĉiu paŝo la vangoj de la reĝido brulis pli varmege, lia sango pulsis pli forte. "Mi devas!" li diris, "tio ne estas ja peko, ne povas esti peko! Kial ne sekvi la belon kaj ĝojon! Nur vidi ŝin mi volas, kiel ŝi dormas. Per tio ja nenio ankoraŭ estos perdita, se mi nur ne fortiriĝos kaj ne kisos ŝin, kaj tion mi ne faros, mi estas forta, mi havas fortan volon!"

La feino deĵetis sian radiantan veston, fleksis flanken la branĉojn, kaj unu momenton poste ŝi malaperis malantaŭ ili.

"Mi ne pekis ankoraŭ," diris la reĝido, "kaj mi tion ankaŭ ne faros." Li tamen tiris flanken la branĉojn. Tie ŝi jam dormis, aminde ĉarma, kiel povas esti nur la feino en la ĝardeno de la paradizo. Ŝi ridetis en la dormo; li klinis sin super ŝin kaj vidis larmojn, kiuj tremis inter ŝiaj okulharoj.

"Ĉu vi ploras pri mi?" li flustris. "Ne ploru, ĉarmega virino! Nur nun mi komprenas la feliĉon de la paradizo, ĝi trapenetras mian sangon, trapenetras miajn pensojn. Forton de Kerubo kaj vivon eternan mi sentas en mia tera korpo. Eterna nokto min kovru, sed unu minuto tia, kiel la nuna, estas sufiĉa riĉaĵo." Kaj li kisis la larmojn de ŝiaj okuloj, lia buŝo tuŝis ŝian.

Tiam ekkrakis frapo de tondro, tiel profunda, tiel terura, kian neniu iam aŭdis antaŭe, kaj ĉio falegis: la bela feino, la floranta paradizo falis en la teron, profunden, ĉiam pli profunden. La reĝido vidis, kiel ĉio malaperas en nigran nokton, kiel malgranda, malforte briletanta stelo ĝi radiis tre malproksime. Morta malvarmo ektremigis liajn membrojn, li fermis siajn okulojn kaj kuŝis dum longa tempo kiel mortinto.

La malvarma pluvo frapis lian vizaĝon, la akra vento ĉirkaŭblovis lian korpon, tiel ke li fine denove rekonsciiĝis. "Kion mi faris!" li ĝemis, "mi pekis kiel Adam; pekis tiel, ke la paradizo antaŭ mi falis en la teron!" Li malfermis la okulojn; la stelon tre malproksime, la stelon, kiu radiis kiel la enteriĝinta paradizo, li vidis ankoraŭ, - tio estis la matena stelo sur la ĉielo.

Li leviĝis, kaj tiam li vidis, ke li troviĝas en la granda arbaro tute apude de la kaverno de la ventoj, kaj la patrino de la ventoj sidis apud li. Ŝi aspektis kolera kaj levis sian brakon supren:

"Jam en la unua vespero!" ŝi diris. "Jes, mi tion antaŭvidis. Se vi estus mia filo, vi irus en la sakon!"

"Tien li efektive iros!" diris la Morto. Tio estis forta maljuna viro kun falĉilo en la mano kaj kun grandaj nigraj flugiloj. "En la ĉerkon li estos metita, sed ankoraŭ ne nun. Mi nur markos lin, kaj poste mi permesos al li ankoraŭ vagi dum kelka tempo sur la tero, suferi punon pro siaj pekoj, fariĝi bona kaj pli bona. Mi venos neatendite. Kiam li tion plej malmulte suspektos, mi ŝovos lin en la nigran ĉerkon, metos lin sur mian kapon kaj flugos supren al la steloj. Tie ankaŭ floras ĝardeno de la paradizo, kaj se li estos bona kaj pia, li tien venos. Sed se liaj agoj kaj pensoj estos malbonaj kaj lia koro estos plena de pekoj, tiam li malleviĝos kun la ĉerko pli profunden, ol la paradizo malleviĝis, kaj nur unu fojon en mil jaroj mi lin elprenos, por ke li falu pli profunden aŭ estu transportata sur la briletantan stelon tie supre."