<< Avineto H. C. Andersen: Fabeloj

Monteto de elfoj

Rapide kaj lerte kuradis kelke da lacertoj en la fendoj de maljuna arbo; ili bone povis kompreni unu la alian, ĉar ili parolis lingvon de lacertoj.

"Ha, kia bruado kaj mastrumado estas tie an la malnova monteto, de elfoj!" diris unu el la lacertoj; "pro la bruo mi jam de du noktoj ne povis fermi okulon; tute tiel same, kiel se mi kuŝus kaj havus dentodoloron, ĉar tiam mi aukaŭ pe povas dormi!"

"Io okazis!" diris la dua lacerto. "Ĝis la unua krio de koko ili nun tenas la monteton sur kvar ruĝaj stangoj, oni ĝin fundamente aerumas, kaj, kiel oni povas juĝi laŭ la sonado de la paŝoj, la elfknabinoj ekzerciĝas en novaj dancoj. Io tie okazis!"

"Jes, mi parolis kun unu el miaj konataj lumbrikoj," rakontis la tria lacerto; "ĝi venis rekte el la monteto, kie ĝi tage kaj nokte fosis en la tero. Ĝi multe aŭdis; vidi la kompatinda besto ja ne povas, sed autaŭ si senti kaj aŭskulti ĝi povoscias. Ili atendas fremdulojn en la monteto de elfoj, eminentajn fremdulojn, sed kiun - tion la lumbriko ne volis diri, aŭ eble ĝi mem tion ne sciis. Al ĉiuj vaglumoj oni ordonis pretiĝi por torĉa procesio, kiel oni tion nomas, kaj la arĝento kaj oro, da kiaj la monteto havas tre multe, estas frotpurigata kaj elmetata sub la lumon de la luno."

"Kiuj povas esti tiuj fremduloj?" diris ĉiuj lacertoj. "Kio povis okazi? Aŭskultu, kiel tie zumas! Aŭskultu, kiel tie bruas!"

Subite la monteto de elfoj malfermiĝis, kaj nejuna elfknabino, kiu krom la nuda dorso estis tre konvene vestita, saltetante eliris. Tio estis la mastrumistino de la maljuna reĝo de elfoj, ŝi estis malproksima parencino de la familio kaj portis sukcenan koron sur la frunto. Vigle ŝi movadis siajn piedetojn, kaj kun lerta saltetado ŝi iris rekte malsupren, al la marĉo, al la nokta korvo.

"Oni invitas vin por hodiaŭ nokte en la monteton de elfoj!" ŝi diris; "sed ĉu vi ne volos antaŭe fari al ni grandan komplezon kaj afable preni sur vin la disportadon de la invitoj? Vi ankaŭ devas ion fari, ĉar vi mem ne havas apartan domon. Venos al ni kelke da tre eminentaj fremduloj, sorĉistoj, kiuj ludas grandan rolon, kaj tial la maljuna reĝo de elfoj volas dece sin montri."

"Kiun oni devas inviti?" demandis la nokta korvo.

"Al la granda balo povas veni ĉiu, eĉ homoj, se ili nur parolas dum la dormado, aŭ se ili povas fari ion alian konforman al nia esenco. Sed por la ĉefa festeno ni devas observi plej severan elekton. Pri tio mi havis kun la reĝo de elfoj plenforman disputon, ĉar mi opinias, ke eĉ al fantomoj ni ne devas permesi la venon. Sur la unua loko devas esti invitata la mara vireto kun sia filino; mi konfesas, ke la venado sur sekan teron ne estas por ili granda plezuro, sed oni zorgos, ke ĉiu el ili ricevu malsekan ŝtonon por sidi aŭ eble eĉ ion pli bonan, kaj tial mi esperas, ke ĉi tiun fojon ili ne rifuzos. Ĉiujn maljunajn koboldojn de la unua vostoporta klaso, la akvofeojn kaj terkoboldojn, ni devas havi, ankaŭ la lupfantomon, la inferĉevalon kaj la preĝejajn spiritojn ni laŭ mia opinio ne devas lasi sen invito. Kvankam ili apartenas al la ekleziularo, kiu ne tute povas esti alkalkulata al nia kompanio, tio tamen estas ja ilia ofico, ili estas proksime parencaj al ni kaj ofte faras al ni vizitojn."

"Bone!" diris la nokta korvo kaj ekflugis, por disporti la invitojn.

La elfknabino jam dancis sur la monteto de elfoj, ĉarme farante uzon de siaj ŝaloj, kiuj estis teksitaj el roso kaj lunlumo; tio estis danco, kiu por amantoj de tiaspecaj plezuroj tre bele aspektas. Meze en la monteto de elfoj la granda festosalono estis brilante ornamita, la planko estis lavita per lunlumo kaj la murojn oni ŝmiris per graso de sorĉistinoj, tiel ke de la brilo de la kandeloj ili lumis kiel folioj de tulipoj. En la kuirejo troviĝis abunda provizo da ranoj sur rostostango, limakaj konkoj kun farĉo el infanaj fingroj kaj salatoj el semoj de fungoj, malsekaj buŝoj de musoj kaj cikuto. Refreŝigan trinkaĵon prezentis la bieraĵo de la marĉa virino kaj briletanta salpetra vino el tombaj arkaĵoj. Ĉio atestis pri bonhaveco kaj bona gusto; rustiĝintaj najloj kaj vitro el preĝejaj fenestroj prezentis la frandaĵon de la deserto.

La maljuna reĝo lasis poluri sian oran kronon per la polvo el pistita grifelo; tio estis tofa grifelo, kaj al la reĝo de elfoj estas tre malfacile havigi al si tofan grifelon. En la dormoĉambro oni pendigis kurtenojn kaj fiksis ilin per kornoj de limakoj. Estis sufiĉe granda zumado kaj bruado.

"Nun oni devas ankoraŭ prifumi ĉi tie per ĉevalharoj kaj porkoharoj, tiam mi povos min konsoli, ke mi faris ĉion, kion mi devis fari!" diris la nejuna elfknabino.

"Kara, bona patro!" diris la plej malgranda el la filinoj de la reĝo, "ĉu mi povas fine sciiĝi, kiuj estas la eminentaj fremduloj?"

"Nu, nu!" respondis la reĝo, "en tia okazo mi devas tion diri! Du el miaj filinoj devas pretigi sin por edziniĝo. Du certe edziniĝos. La maljuna gnomo el Norvegujo, kiu loĝas en la malnova roko de Dovro kaj posedas multe da rokaj kasteloj kaj orminejon, kiu estas multe pli bona ol oni supozas, venos kun siaj du filoj, kiuj volas serĉi por si edzinojn. La maljuna gnomo estas en sia tuta esenco plej honesta norda maljunulo, gaja, simpla kaj senartifika. Mi konas lin de longa tempo, de la tempo de nia juneco, kiam ni trinkis unu kun la alia porfratiĝon. Li estis tiam ĉi tie ĉe ni, por preni sian edzinon. Ŝi nun plu ne vivas, ŝi estis filino de la rokreĝo de Möen. Ho, kiel mi sopiras al la norda maljuna gnomo! Liaj filoj, oni diras, estas iom malbonkondutaj, arogantaj knaboj, sed povas esti, ke oni estas maljustaj koncerne ilin, kaj kun la tempo ili jam solidiĝos. Nun montru al mi, ke vi komprenas instrui al ili bonajn manierojn."

"Kaj kiam ili venos?" demandis unu el la filinoj.

"Tio dependas de la vento kaj vetero!" respondis la elfreĝo. "Kiel akurataj ili estas, tion pruvas ilia vojago, ili faras uzon de ŝipvetura okazo. Mi deziris, ke ili veturu tra Svedujo, sed la maljunulo ĝis nun ankoraŭ ne havas simpation por tiu lando. Li ne progresas kun la tempo, kaj tio al mi ne plaĉas." Subite ensaltis du vaglumoj; unu kuris pli rapide ol la dua, kaj tial tiu unu venis antaŭe.

"Ili venas! Ili venas!" ili ekkriis.

"Donu al mi mian kronon kaj lasu min stari en la lunlumo!" diris la elfreĝo.

La filinoj levis siajn ŝalojn kaj kliniĝis ĝis la tero.

Jen staris la maljuna gnomo el Dovro kun krono el harditaj feroj kaj poluritaj abiaj konusoj sur la kapo; li havis sur si ursan pelton kaj akvobotojn, sed la filoj havis nudan kolon kaj skotan kostumon, ĉar ili estis sportistoj.

"Ĉu tio estas monteto?" demandis la plej malgranda el la knaboj, montrante la monteton de elfoj. "Ĉe ni en Norvegujo ni nomas tion truo!"

"Knaboj!" diris la maljunulo; "truo direktiĝas internen, monteto direktiĝas supren! Ĉu vi ne havas okulojn en la kapo?"

La sola, kio laŭ ilia aserto mirigis ilin, estis tio, ke ili facile komprenis la lingvon.

"Ne afektu tiel!" diris la maljunulo; "oni povus pensi, ke vi estas ankoraŭ malgrandaj buboj!"

Ili eniris en la monteton de elfoj, kie dume jam kolektiĝis la efektive bontona societo, tiel rapide, kvazaŭ ili estus alblovitaj, kaj por ĉiu estis farita ia aparta beleta kaj ĉarma aranĝo. La akvofeoj sidis ĉe tablo en tinoj kun akvo, ili diris, ke ili sentas sin tute kiel hejme. Ĉiuj severe observis la ĉetablan etiketon, krom la du malgrandaj nordaj gnomoj, kiuj metis la piedojn sur la tablon, ĉar ili opiniis, ke ĉio estas konvena por ili.

"La piedojn for de la plado!" ordonis la maljuna gnomo, kaj efektive ili obeis, kvankam kun kelka hezitado. Sian ĉetablan sinjorinon ili tikladis per abiaj konusoj, kiujn ili havis ĉe si, kaj, por pli oportune sidi; ili demetis siajn botojn kaj donis ilin al la sinjorino, por ke ŝi ilin tenu. Tute alia estis la patro, la maljuna gnomo el Dovro. Li rakontis en plej interesa maniero pri la fieraj nordaj rokoj kaj pri la falakvoj, kiuj saŭmante falegas malsupren kun bruo simila al frapoj de tondro kaj sonoj de orgeno; li rakontis pri la salmo, kiu saltas eĉ kontraŭ la falantan akvon, kiam la akvofeino ludas sur ora harpo. Li rakontis pri la lumaj vintraj noktoj, kiam la tintiloj de la glitveturiloj tintadis kaj la knaboj kun brulantaj torĉoj kuradis sur la brilante pura glacio, kiu estis tiel travidebla, ke ili povis vidi, kiel la fiŝoj sub iliaj piedoj timiĝis. Jes, li povosciis rakonti tiel, ke la priskribatajn objektojn oni vidis antaŭ si kvazaŭ vivantajn. Oni aŭdis bone la krakadon de la mueliloj, la kantadon de la servistoj kaj servistinoj, kaj oni vidis iliajn kamparajn dancojn. Hura! subite la maljuna gnomo donis al la nejuna elfknabino laŭtan kison, tian kison, kian oni akceptas senkolere, kaj tamen ili tute ne estis en ia parenceco inter si.

Nun la elfknabinoj devis danci, antaŭe simple, poste kun piedfrapado, kio efektive tre bone alaspektis al ili. Poste komenciĝis la artodanco, aŭ, kiel ili tion nomis, la "danceliĝado" . Ha, kiel ili povosciis etendi la piedojn! Oni ne povis distingi, kie estis komenco kaj kie estis fino, kio estis brakoj kaj kio estis kruroj, simile al neĝaj flokoj ĉio turniĝadis miksite, kaj poste ili svingiĝis ĉirkaŭe en tia maniero, ke al la inferĉevalo fariĝis nebone kaj ĝi devis forlasi la tablon.

"Prrr!" diris la maljuna gnomo, "kiel bone ili administras siajn piedojn! Sed kion alian ili ankoraŭ povoscias krom danci, tordi la piedojn kaj fari turnoventon?"

"Pri tio vi mem tuj konvinkiĝos!" diris la elfreĝo, kaj li alvokis la plej junan el siaj filinoj. Ŝi estis tiel delikata kaj klara, kiel lunlumo, ŝi estis la plej delikata el ĉiuj fratinoj. Ŝi prenis en la buŝon blankan stangon kaj subite malaperis; en tio konsistis ŝia arto.

Sed la maljuna gnomo diris, ke tian arton li ĉe sia edzino ne povus toleri, kaj li ankaŭ ne opinias, ke liaj filoj estus amantoj de io simila.

La dua povosciis iradi flanke de si mem, kvazaŭ ŝi havus ombron, kion, kiel oni scias, la elfoj ne havas.

La tria estis tute de alia speca; ŝi lernis en la bierfarejo de la marĉa virino, kaj ŝi povosciis lardi alnajn tuberojn per lampiroj.

"Ŝi estos iam bona mastrino!" diris la maljuna gnomo; kaj, ĉar li ne volis tro multe trinki, li anstataŭ interfrapado de la glasoj faris porsanan signon per siaj okuloj.

Nun estis la vico de la kvara elfknabino; ŝi havis por ludi grandan oran harpon. Apenaŭ ŝi ekfrapis la unuan kordon, ĉiuj levis la maldekstran piedon, ĉar la gnomoj estas maldekstruloj; kaj kiam ŝi ekfrapis la duan kordon, ili ĉiuj devis fari, kion ŝi deziris.

"Tio estas danĝera virino!" diris la maljuna gnomo; sed la du filoj eliris el la monteto, ĉar al ili fariĝis enue.

"Kaj kion povoscias la sekvanta filino?" demandis la maljuna gnomo.

"Mi lernis ami la Norvegojn!" ŝi respondis, "kaj mi edziniĝos nur en tia okazo, se mi povos veni Norvegujon!"

Sed la plej malgranda el la filinoj flustris al la maljuna gnomo: "La kaŭzo estas tio, ke el unu nordlanda kanto ŝi sciiĝis, ke ĉe la pereo de da mondo la Norvegaj rokoj restos kiel monumentoj, kaj tial ŝi volas iri sur tiujn rokojn, ĉar la pereon ŝi tre timas" .

"Ha, ha!" diris la maljuna gnomo, "tia estas la afero! Sed kion povoscias la sepa kaj lasta?"

"Antaŭ la sepa iras la sesa!" diris la elfreĝo, ĉar li povosciis kalkuli; sed la sesa tre ne deziris aperi.

"Mi nur povoscias diri al la homoj la veron!" ŝi diris. "Pri mi zorgas neniu, kaj mi havas sufiĉe da laboro en la preparado de mia ĉemizo de mortitno."

Nun venis la sepa kaj lasta, kaj kion ŝi povosciis? Ŝi povosciis senfine rakonti fabelojn.

"Jen estas ĉiuj miaj kvin fingroj!" diris la maljuna gnomo, "rakontu al mi fabelon pri ĉiu el ili!"

La elfknabino prenis lin je manartiko, kaj li ridis tiel, ke la ventro al li skuiĝis, kaj kiam ŝi atingis la ringofingron, kiu, kvazaŭ sciante, ke estos fianĉino, ornamis sin per ora ringo, la maljuna gnomo ekkriis: "Tenu forte, kion vi havas, la mano apartenas al vi; mi mem volas havi vin kiel edzinon!"

La elfknabino respondis, ke ŝi antaŭe devas ankoraŭ rakonti la fabelon pri la ringofingro kaj pri la malgranda Petro-ludisto.

"Tiujn fabelojn ni aŭskultos en vintro!" diris la maljuna gnomo, "ankaŭ pri la abio ni aŭskultos kaj pri la betulo kaj pri la donacoj de la arbaraj nimfoj kaj pri la sonanta frosto! Vi havos sufiĉe da okazoj por rakonti, ĉar tie en la nordo oni ankoraŭ tro malmulte praktikas tiun arton. Tiam ni sidos en la ŝtona domo, kie brulas la keno, kaj ni trinkos mielvinon el la oraj kornoj de la antikvaj nordlandaj reĝoj. La nikso donacis al mi kelke da ili. Kiam ni tiel sidos kune, venos vizite la doma spirito, li kantos al vi ĉiujn kantojn de la paŝtistinoj. Kia plezuro tio estos! La salmo saltos kontraŭ la falantan akvon kaj frapos sin kontraŭ la ŝtonajn murojn, sed ĝi tamen ne povos eniri! Estu certa, estas tre bone en la kara malnova Norvegujo! Sed kie estas la junuloj?"

Kie estis la junuloj? Ili kuradis sur la kampo kaj estingis la vaglumojn, kiuj bonkore plenumis la peton pri aranĝo de torĉa procesio.

"Ĉu estas konvene vagadi?" diris al ili la maljuna gnomo post ilia reveno. "Mi nun elektis por vi patrinon, nun vi povas elserĉi al vi fratinon de via patrino."

Sed la junuloj diris, ke ili havas deziron fari parolojn kaj trinki porfratiĝon, sed ne havas eĉ la plej malgrandan deziron edziĝi. Kaj efektive ili faris parolojn, trinkis porfratiĝon, eltrinkante ĝis la fundo, por montri sian arton de trinkado, poste ili demetis siajn surtutojn kaj senceremonie kuŝiĝis sur la tablo, por dormi. Sed la maljuna gnomo dancis kun sia juna fianĉino en la ĉambro kaj interŝanĝis kun ŝi botojn, ĉar tio estas pli bontona, ol interŝanĝo de ringoj.

"Nun krias la koko!" diris la nejuna elfknabino, kiu estis la ĉefa mastrumistino. "Nun ni devas fermi la fenestrajn kovrilojn, por ke la suno ne enlumu bruligante!"

Kaj tiam la monteto fermiĝis.

Sed ekstere la lacertoj kuradis supren kaj malsupren en la krevinta arbo, kaj unu diris al alia: "Ho, kiel plaĉas al mi la nordlanda maljuna gnomo!"

"Al mi pli plaĉas la junuloj!" diris la lumbriko, sed la kompatinda mizera besto ne povis ja vidi!