<< Anĝelo H. C. Andersen: Fabeloj

La najtingalo

En Ĥinujo, kiel vi sendube scias, la imperiestro estas Ĥino kaj ĉiuj liaj ĉirkaŭantoj astas ankaŭ Ĥinoj. De post la tempo, pri kiu mi rakontos al vi, pasis jam multe da jaroj, sed ĝuste tial valoras aŭskulti la historion, ĉar alie oni povus ĝin forgesi. La palaco de la imperiestro estis la plej belega en la mondo, ĝi estis tuta el delikata porcelano, tiel multekosta, sed ankaŭ tiel rompebla, tiel tuŝotima, ke oni devis ĉiam esti tre singarda. En la ĝardeno oni povis vidi la plej rimarkindajn florojn, kaj al la plej belaj el ili estis alligitaj arĝentaj sonoriloj, kiuj senĉese sonoradis, por ke oni ne povu preteriri, ne rimarkante la florojn. Ĉio en la ĝardeno de la imperiestro estis aranĝita plej sagace, kaj la ĝardeno estis tiel grandega, ke eĉ la ĝardenisto ne sciis, kie estas ĝia fino. Fervore marŝante, oni venadis el la ĝardeno en plej belegan arbaron kun altaj arboj kaj profundaj lagoj. La arbaro kondukis al la maro, kiu estis blua kaj profunda. Grandaj ŝipoj povis naĝi sub la superpendantaj branĉoj, kaj en tiuj lastaj loĝis najtingalo, kiu kantadis tiel dolĉe, ke eĉ la malriĉa fiŝkaptisto, kiu tute kaj plene estis okupita de sia profesio, silente kuŝiĝadis kaj aŭskultadis, kiam li, elveturinte en la nokto, por etendi sian reton, aŭdis la najtingalon. "Mia Dio, kiel bela ĉi tio estas!" li diradis, sed baldaŭ li estis devigata zorgi pri sia profesio, kaj li forgesadis la birdon. Sed kiam la najtingalo en la sekvanta nokto denove kantis kaj la fiŝkaptisto tien venis, li ripetadis: "Mia Dio, kiel bela ĉi tio estas!"

El ĉiuj landoj de la mondo venadis vojaĝantoj en la urbon de la imperiestro kaj admiradis ĝin, la palacon kaj la ĝardenon; sed kiam ili aŭdis la najtingalon, ili ĉiuj diradis: "Tio ĉi tamen estas la plej bona!"

La vojaĝantoj rakontadis pri tio post sia reveno hejmen, kaj la scienculoj verkis librojn pri la urbo, pri la palaco kaj pri la ĝardeno, sed la najtingalon ili ne forgesis, al ĝi estis dediĉita la ĉefa ĉapitro; kaj tiuj, kiuj sciis verki versojn, verkis plej belajn poeziaĵojn pri la najtingalo en la arbaro apud la profunda maro.

La libroj estis tradukitaj en ĉiujn lingvojn, kaj kelkaj el tiuj libroj unu fojon trafis ankaŭ en la manojn de la imperiestro. Li sidis en sia ora seĝo, legis kaj legis kaj balancadis ĉiuminute la kapon, ĉar estis al li agrable sciiĝi pri tiuj belegaj priskriboj de la urbo, la palaco kaj la ĝardeno. "Sed la najtingalo estas tamen la plej bona el ĉio!" estis skribite en la libroj.

"Kion ĉi tio povas signifi?" diris la imperiestro, "La najtingalo? Ĝin mi ja tute ne konas. Ĉu ekzistas tia birdo en mia regno kaj en mia propra ĝardeno? Pri tio mi nemiam aŭdis! Kaj pri io simila mi sciiĝis nur el la libroj!"

Li alvokis sian kortegestron, kiu estis tiel eminenta, ke ĉiufoje, kiam iu malpli altranga ekparolis al li aŭ kuraĝis demandi lin pri io, li respondadis nenion krom "P!" , kaj "P!" ja nenion signifas.

"Oni ja rakontas, ke ĉi tie troviĝas eksterordinare rimarkinda birdo, nomata najtingalo! - ekparolis al li la imperiestro. - Oni diras, ke ĝi estas la plej bona objekto en mia granda regno! Kial oni neniam ion diris al mi pri ĝi?"

"Mi neniam antaŭe aŭdis pri ĝi!" diris la kortegestro; "ĝi neniam estis prezentita en la kortego!"

"Mi ordonas, ke ĝi hodiaŭ vespere venu ĉi tien kaj kantu antaŭ mi!" diris plue la imperiestro; "la tuta mondo scias, kion mi havas, kaj mi ĝin ne scias."

"Mi neniam antaŭe aŭdis pri ĝi!" respondis la kortegestro, "sed mi ĝin serĉos, mi ĝin trovos!"

Sed kie oni povis ĝin trovi? La kortegestro kuradis supren kaj malsupren sur ĉiuj ŝtuparoj, tra salonoj kaj koridoroj, sed neniu el tiuj, kiujn li renkontis, iam ion aŭdis pri la najtingalo; kaj la kortegestro kuris returne al la inperiestro kaj diris, ke ĝi estas verŝajne fabelo de la libroverkistoj.

"Via imperiestra moŝto tute ne povas prezenti al si; kiaj diversaj mensogoj estas verkataj. Ĉio ĉi tio estas fantazioj kaj apartenas al la tiel nomata nigra magio!"

"Sed la libro, en kiu mi tion ĉi legis," respondis la imperiestro, "estas sendita al mi de la altepotenca imperiestro de Japanujo, kaj sekve ĝi ne povas esti malveraĵo. Mi volas aŭdi la najtingalon! Ĝi nepre devas esti hodiaŭ vespere ĉi tie! Ĝi havas mian plejmoŝtan favoron! Kaj se ĝi ne venos, tiam mi ordonos piedpremi la ventrojn de ĉiuj korteganoj tuj post ilia vespermanĝo!"

"Tsing-Pe," diris la kortegestro, kaj li ekkuris denove supren kaj malsupren sur ĉiuj ŝtuparoj, tra ĉiuj salonoj kaj koridoroj. Duono de la kortego kuris kune kun li, ĉar ili ne tre volis lasi al si piedpremi la ventrojn. Tiam komenciĝis fervora demandado pri la rimarkinda birdo, kiun konis la tuta mondo, sed, nur neniu en la kortego.

Fine ili trovis malgrandan, malriĉan kuirejan knabineton. Ŝi diris "Ho Dio, la najtingalo! Mi bone ĝin konas! Jes, kiel bonege ĝi kantas! Ĉiuvespere oni permesas al mi forporti por mia bedaŭrinda malsana patrino kelkajn restaĵojn da manĝaĵoj; ŝi loĝas malsupre apud la bordo de la maro; kaj kiam mi iras returne, estas laca kaj ripozas en la arbaro, tiam mi aŭdas la najtingalon. Tiam larmoj staras en miaj okuloj kaj mi havas tian senton kvazaŭ mi kisus mian patrinon!"

"Malgranda kuireja knabineto!" diris la kortegestro, "ni havigos al vi konstantan oficon en la kuirejo kaj permeson vidadi, kiel la imperiestro manĝas, se vi povas konduki nin al la najtingalo, ĉar estas ordonite, ke ĝi hodiaŭ vespere venu por kanti!"

Post tio ili ĉiuj elmarŝis al la arbaro, kie la najtingalo ordinare kantadis; duono de la kortego partoprenis en la marŝado. Kiam ili tramarŝis pecon de la vojo, subite bovino komencis bleki.

"Ho!" diris unu kortegano, "jen ni ĝin havas! sidas efektive tute eksterordinara forto en tia malgranda besteto. Mi certe ĝin iam antaŭe aŭdis!"

"Ne, tio estas bovinoj, kiuj blekas!" diris la kuireja knabineto; "ni estas ankoraŭ tre malproksime de la ĝusta loko!"

Poste ekblekis ranoj en la marĉo.

"Belege!" diris la ĥina palaca predikisto; "nun mi ĝin aŭdas; tio ĉi sonas ĝuste kiel malgrandaj sonoriletoj de preĝejo!"

"Ne, tio estas ranoj!" diris la kuireja knabineto; "sed nun mi pensas, ni baldaŭ ĝin aŭdos."

Subite aŭdiĝis trilado de la najtingalo.

"Jen ĝi estas!" ekkriis la knabineto; "aŭskultu, aŭskaltu, kaj jen tie ĝi sidas!" kaj ŝi montris en la direkto al malgranda griza birdo supre en la branĉoj.

"Ĉu ĝi estas ebla!" diris la kortegestro, "tia mi neniam ĝin prezentus al mi! Kian simplan eksteraĵon ĝi havas! ĝi certe paliĝis pro tio, ke ĝi vidas ĉirkaŭ si tiom multe da altrangaj personoj!"

"Najtingaleto!" ekkriis la kuireja knabineto tute laŭte, "nia plejmoŝta kaj plej favorkora imperiestro deziras, ke vi kantu anlaŭ li!"

"Kun la plej granda plezuro!" respondis la najtingalo, kaj ĝi ekkantis tiel, ke estis plej agrabla ĝuo ĝin aŭdi.

"Tio sonas tute kiel vitraj sonoriloj!" diris la kortegestro, "kaj rigardu do la malgrandan gorĝeton, kiel ĝi forte laboras! Estas tre strange, ke ni antaŭe neniam ĝin aŭdis! Ĝi havos grandan sukceson en la kortego!"

"Ĉu mi kantu ankoraŭ unu fojon antaŭ la imperiestro?" demandis la najtingalo, kiu pensis, ke antaŭ ĝi estas la imperiestro.

"Mia bonega, ĉarma najtingalo!" diris la kortegestro, "eĉ mi havas la grandan plezuron komuniki al vi la ordonon, ke vi aperu hodiaŭ vespere al palaca festo, kie vi devas ravi lian imperiestran moŝton per via ĉarmega kantado!"

"La plej bonan efikon ĝi faras en verdaĵo!" respondis la najtingalo, sed ĝi tamen iris kun ili, kiam ĝi aŭdis, ke la imperiestro tion deziras.

En la palaco ĉio estis en festa parado. La muroj kaj plankoj, kiuj estis el porcelano, brilis en la lumo de multaj miloj da oraj lampoj. La plej belaj floroj, kiuj povis laŭte tinti per siaj sonoriletoj, staris en la koridoroj. Tie estis granda moviĝado, kio kaŭzis grandan trablovan venton, kaj ĉiuj sonoriloj sonoris tiel senĉese, ke oni ne povis kompreni eĉ sian propran vortun.

Meze en la salono, en kiu sidis la imperiestro, estis starigita malgranda ora kolono, sur kiu devis sidi la najtingalo, la tuta kortego tie estis kolektita, kaj la kuireja knabineto ricevis la permeson stari malantaŭ la pordo, ĉar nun, estis jam donita al ŝi la titolo de efektiva kortega kuiristino. Ĉiuj havis sur si siajn festajn vestojn, kaj ĉiuj rigardadis la malgrandan grizan birdeton, al kiu la imperiestro faradis aprobajn kapmovojn.

La najtingalo kantis tiel ĉarme, ke ĉe la imperiestro aperis larmoj en la okuloj; la larmoj fluis malsupren sur liaj vangoj kaj tiam la najtingalo kantis ankoraŭ pli bele, kaj ĝia kantado iris profunde en la koron. La imperiestro estis tiel ĝoja kaj kontenta, ke li bonvolis decidi, ke la najtingalo portu oran pantoflon ĉirkaŭ la kolo. Sed la najtingalo dankis, dirante, ke ĝi ricevis jam sufiĉan rekompencon.

"Mi vidis larmojn en la okuloj de la imperiestro, tio estas por mi la plej granda trezoro! La larmoj de imperiestro havas mirindan potencon! Dio scias, ke mi estas sufiĉe rekompencita!"

Kaj tiam ĝi denove ekkantis per sia dolĉa, ensorĉanta voĉo.

"Ĉi tio estas la plej eleganta maniero, por akiri al si favoron," diris la sinjorinoj ĉirkaŭe, kaj ili prenis akvon en la buŝon, por doni al sia voĉo ploretan nuancon, kiam iu ekparolos kun ili. Kaj tiam ili pensis, ke ili ankaŭ estas najtingaloj. Eĉ la servistoj kaj servistinoj esprimis sian plej altan kontentecon, kaj tio ĉi tre multe signifas, ĉar ĝuste ili havas ĉiam la plej grandajn postulojn. Jes, la najtingalo havis efektive grandan feliĉon.

Estis decidite, ke ĝi restu nun en la kortego, havu sian propran kaĝon kaj ĝuu la liberecon dufoje en la tago kaj unu fojon en la nokto fari promenon en la libera aero. Dekdu servistoj devis ĝin akompanadi, kaj ili ĉiuj devis ĝin teni per rubando, ligita ĉirkaŭ unu el ĝiaj piedetoj. Certe ne estis granda plezuro en tiaj promenadoj.

La tuta urbo parolis nur pri la mirinda birdo; kaj se du personoj sin renkontis, ili ĝemis kaj faris tiajn ekstazajn mienojn, kvazaŭ ili estus en ne tute normala stato. Eĉ dekunu infanoj de butikistinoj estis baptitaj per ĝia nomo, kvankam iliaj voĉaj organoj tute ne montris ian grandan antaŭkapablon por la kantarto.

Unu tagon oni alportis al la imperiestro grandan keston, sur kiu estis skribite: "Najtingalo!"

"Jen ni havas novan libron pri nia fama birdo!" diris la imperiestro.

Sed ĝi ne estis libro, ĝi estis malgranda artaĵa objekto, kiu kuŝis en skatolo, artefarita najtingalo, kiu estis kvazaŭ simila al la viva, sed ĉe ĉiuj flankoj estis garnita per diamantoj, rubenoj kaj safiroj. Se oni streĉtordis la artefaritan birdon, ĝi povis kanti unu el la pecoj, kiujn kantis la efektiva najtingalo, kaj samtempe ĝi movadis la voston supren kaj malsupren kaj brilis de arĝento kaj oro. Ĉirkaŭ la kolo ĝi portis rubandeton sur kiu estis skribite: "La najtingalo de la imperiestro de Japanujo estas senvalora en komparo kun la najtingalo de la imperiestro de Ĥinujo!" "Belege!" ili ĉiuj diris, kaj tiu, kiu alportis la artefaritan birdon, ricevis tuj la titolon de la imperiestra ĉefa kortega alportisto de najtingaloj.

"Nun ili kantu kune! Kia belega dueto ĝi estos!"

Kaj ili devis kanti kune; sed la afero ne volis iri bone, ĉar la efektiva najtingalo kantis laŭ sia maniero, kaj la artefarita birdo kantis laŭ la rulcilindroj.

"Ĉi tiu ne estas kulpa!" diris la muzikaĵisto, "ĉi tiu severe observas la takton kaj estas tute el mia lernejo!"

Nun oni ordonis, ke la artefarita birdo kantu sole. Ĝi havis tiel same grandan sukceson, kiel la efektiva najtingalo, kaj al tio ĝi havis multe pli belan eksteraĵon: ĝi brilis, kiel braceletoj kaj brustaj pingloj.

Tridek-tri fojojn ĝi kantis tiun saman pecon kaj tamen ne laciĝis. La homoj volonte ĝin aŭdus denove de la komenco, sed la imperiestro esprimis la opinion, ke nun ankaŭ la viva najtingalo devas ion aŭdigi. Sed kie ĝi estis! Neniu rimarkis, ke ĝi elflugis tra la nefermita fenestro for al siaj verdaj arbaroj.

"Sed kio ĝi estas?" ekkriis la imperiestro; kaj ĉiuj korteganoj insultis kaj diris, ke la najtingalo estas terure sendanka besto. "La pli bonan birdon ni tamen havas!" ili diris, konsolante sin, kaj tial la artefarita birdo devis denove kanti, kaj la tridek-kvaran fojon estis antaŭludita al ili la sama peco, sed ili ĉiam ankoraŭ ne konis ĝin perfekte, ĉar ĝi estis tro malfacila. La muzikaĵisto laŭdadis la birdon super ĉiuj mezuroj, li eĉ certigadis, ke ĝi estas pli bona ol la efektiva najtingalo ne sole pro la vestoj kaj la multaj brilantaj diamantoj, sed ankaŭ rilate sian internaĵon.

"Ĉar vidu, miaj sinjoroj, kaj antaŭ ĉio via imperiestra moŝto, ĉe la efektiva najtingalo oni neniam povas antaŭkalkuli, kio venos, sed ĉe la artefarita birdo ĉio estas difinita: ĝi estos tiel kaj ne alie: Oni povas fari kalkulojn pri ĝi, oni povas ĝin malfermi oni povas montri la homan prikalkulon, montri, kiel kuŝas la rulcilindroj, kiel ili iras kaj kiel unu faro sekvas el alia...."

"Tio estas tute miaj pensoj!" diris ĉiuj, kaj la muzikaĵisto ricevis la permeson montri la birdon en la plej proksima dimanĉo al la popolo.

"Ili ankaŭ aŭdu ĝian kantadon!" diris la imperiestro; kaj ili ĝin aŭdis kaj fariĝis tiel gajaj, kvazaŭ ili ebriiĝus per teo, ĉar tio estas tute ĥina maniero. "Ho!" ili diris, kaj laŭ sia moro ili levis unu fingron supren kaj balancis la kapon. Sed la malriĉaj fiŝkaptistoj, kiuj aŭdis la veran najtingalon, diris: "Estas vero, ke tio ĉi sonas tute bele; oni ne povas eĉ nei, ke ekzistas kelka simileco de la melodio, sed io mankas, io; kion mi nur ne scias ĝuste esprimi!"

La efektiva najtingalo estis ekzilita el la lando kaj regno.

La artefarita birdo havis sian lokon sur silka kuseno, senpere apud la lito de la imperiestro. Ĉiuj donacoj, kiujn ĝi ricevis, oro kaj juveloj, kuŝis ĉirkaŭ ĝi, kaj pri la titolo ĝi jam atingis la altecon de grandimperiestra noktotabla kantisto kun la rango de konsilisto de la unua klaso de la maldekstra flanko. Ĉar la imperiestro rigardis kiel plej eminentan tiun flankon, sur kiu troviĝas la koro, kaj la koro eĉ ĉe imperiestro troviĝas sur la maldekstra flanko. Sed la muzikaĵisto verkis dudek-kvin dikajn volumojn pri la artefarita birdo. Tiu ĉi verko estis tiel instruiteca kaj tiel longa, tiel plena de la plej malfacilaj ĥinaj vortoj, ke ĉiuj homoj certigis, ke ili ĝin legis kaj komprenis, ĉar alie oni ja rigardus ilin kiel malsaĝajn, kaj oni piedpremus al ili la ventrojn.

Tiel la aferoj iris en la daŭro de tuta jaro. La imperiestro, la kortego kaj ĉiuj aliaj Ĥinoj sciis ĉiun sonon de la kanto de la artefarita birdo parkere, sed ĝuste tial ili plej alte ĝin ŝatis. Ili povis mem kunkanti; kaj ili tion faris. La strataj buboj kantadis: "cicici! klukluklu!" kaj la imperiestro ankaŭ tion kantadis. Ho, estis ĉarmege!

Sed unu vesperon, kiam la artefarita birdo ĝuste kantis plej bone kaj la imperiestro kuŝis en la lito kaj aŭskultis, el la interno de la birdo aŭdigi : "ŝŝŝup!" Io krevis: "ŝurrr!" Ĉiuj radoj ekkuris, kaj baldaŭ la muziko silentiĝis.

La imperiestro tuj elsaltis el la lito kaj sendis voki lian konstantan kuraciston; sed kion tiu povis helpi? Poste oni iris voki la horloĝiston. kaj post longa demandado kaj esplorado li almenaŭ iom riparis la birdon, sed li deklaris; ke ĝi devas esti tre ŝparata, ĉar la pivotoj estas eluzitaj kaj estas ne eble enmeti novajn tiamaniere, ke la muziko iru kun certeco. Kia granda malĝojo nun estis! Nur unu fojon en jaro oni povis lasi kanti la birdon, kaj eĉ tio ĉi estis granda risko. Sed la muzikaĵisto havis malgrandan paroladon kaj certigis, ke ĝi estas ankoraŭ tiel bona, kiel antaŭe, kaj tiam ĉio estis tiel bona, kiel antaŭe.

Pasis kvin jaroj, Subite la tuta lando ricevis efektivan kaŭzon por granda malĝojo. Ĉiuj alte ŝatis sian imperiestron, kaj nun li estis malsana, kaj oni diris, ke li ne povas plu vivi. Nova imperiestro estis jam antaŭprepare elektita, kaj la popolo staris ekstere sur la strato kaj demandadis la kortegestron, kia estas la stato de ilia landestro.

"P!" li respondadis kaj balancadis la kapon,

Malvarma kaj pala kuŝis la imperiestro en sia granda belega lito; la tuta kortego rigardis lin kiel jam mortintan, kaj ĉiu kuris montri sian respekton al la nova imperiestro; la palacaj servistoj elkuris, por babili pri tio, kaj la palacaj servistinoj havis multe da gastoj. En ĉiuj salonoj kaj koridoroj estis sternitaj drapaj kovraĵoj, por ke oni ne audŭ la paŝojn, kaj tial ĉie estis tiel silente, tiel silente. Sed la imperiestro ankoraŭ ne mortis. Rigida kaj pala li kuŝis en la belega lito kun la longaj veluraj kurtenoj kaj la pezaj oraj penikoj. Alte supre unu fenestro estis malfermita, kaj la luno lumis sur la imperiestron kaj la artefaritan birdon.

La malfeliĉa imperiestro apenaŭ povis spiri; estis al li, kvazaŭ io kuŝus sur lia brusto. Li malfermis la okulojn, kaj tiam li vidis, ke tio, kio sidis sur lia brusto, estas la morto. Ĝi metis sur sin lian oran kronon kaj tenis en unu mano la oran glavon de la imperiestro kaj en la dua mano lian belegan standardon. El la faldoj de la grandaj veluraj kurtenoj ĉirkaŭe rigardis strangaj kapoj, el kiuj kelkaj estis tre malbelaj, aliaj estis pacplenaj kaj mildaj. Tio estis ĉiuj malbonaj kaj bonaj faroj de la imperiestro, kiuj nun, kiam la morto sidis sur lia koro, staris antaŭ liaj okuloj, "Ĉu vi memoras ĉi tion?" murmuretis unu post alia. "Ĉu vi memoras ĉi tion?" Kaj ili rakontis al li tiom multe, ke la ŝvito fluis de lia frunto.

"Tion mi neniam sciis," ĝemis la imperiestro. "Vi, ĉarma ora birdeto, kantu do, kantu! Mi donis al vi oron kaj juvelojn, mi eĉ pendigis ĉirkaŭ via kolo mian oran pantoflon, kantu do, kantu!"

Sed la birdo silentis, ĉar estis neniu, por ĝin streĉtordi, kaj sen tio ĝi ne kantis. Sed la morto daŭrigis rigardi lin per siaj grandaj malplenaj okulkavoj, kaj ĉirkaŭe estis tiel silente, tiel terure silente.

Sed jen subite, ĝuste apud la fenestro, eksonis plej bela kantado. Ĝi venis de la malgranda viva najtingalo, kiu sidis ekstere sur branĉo. Ĝi aŭdis pri la mizero de sia imperiestro, kaj tial ĝi venis por kanti al li konsolon kaj esperon. Kaj dum ĝi kantis, la fantomoj pli kaj pli paliĝis, ĉiam pli rapide pulsis la sango en la malforta korpo de la imperiestro, kaj eĉ la morto mem aŭskultis kaj diris:

"Daŭrigu, najtingaleto, daŭrigu!"

"Jes, se vi donos al mi la belegan oran glavon, se vi donos al mi la riĉan standardon kaj la kronon de la imperiestro!"

Kaj la morto donis ĉiujn multekostaĵojn, po unu por ĉiu kanto kaj la najtingalo estis senlaca en sia kantado. Ĝi kantis pri la silenta tombejo, kie kreskas la blankaj rozoj, kie odoras la siringo, kaj kie la freŝa herbo estas malsekigata de la larmoj de la postvivantoj. Tiam la morto eksopiris pri sia ĝardeno, kaj kiel malvarma blanka nebulo ĝi elflugis tra la fenestro.

"Mi dankas, mi dankas!" diris la imperiestro; "vi, ĉiela birdeto, mi bone vin konas! Vin mi ekzilis el mia lando kaj regno, kaj tamen vi forkantis de mia lito la malbonojn, vi forpelis la morton de mia koro! Kiel mi povas vin rekompenci?"

"Vi min rekompencis!" diris la najtingalo; "larmojn elverŝis viaj okuloj, kiam mi la unuan fojon kantis antaŭ vi; tion mi neniam forgesos al vi, tio estas la juveloj, kiuj estas agrablaj al la koro de kantanto. Sed dormu nun, fariĝu freŝa kaj sana! Mi kantos kaj endormigos vin."

Ĝi kantis; kaj la imperiestro dolĉe endormiĝis; kvieta kaj bonfara estis la dormo.

La radioj de la suno tra la fenestro falis sur lin, kiam li, refortigita kaj sana, vekiĝis. Ankoraŭ neniu el liaj servistoj revenis, ĉar ili pensis, ke li jam ne vivas, sed la najtingalo ankoraŭ tie sidis kaj kantis.

"Por ĉiam vi devas resti ĉe mi!" diris la imperiestro; "vi kantos nur tiam, kiam vi volos, kaj la artefaritan birdon mi disbatos je mil pecoj."

"Ne faru ĉi tion!" diris la najtingalo; "la bonon, kiun ĝi povis fari, ĝi ja faris; konservu ĝin, kiel antaŭe! Mi ne povas loĝi en kastelo, sed permesu al mi venadi, kiam mi mem havos la deziron. Tiam mi vespere sidos tie sur la branĉo apud la fenestro, kaj mi kantos al vi, por ke vi fariĝu gaja, sed samtempe ankaŭ meditema. Mi kantos pri la feliĉuloj kaj pri tiuj, kiuj suferas; mi kantos pri la bono kaj malbono kiu estas kaŝata antaŭ vi. La malgranda birdeto flugas malproksime, al la malriĉa fiŝkaptisto, al la tegmento de la kampulo, al ĉiu, kiu estas malproksima de vi kaj de via kortego. Vian koron mi amas pli ol vian kronon, kaj tamen la krono havas en si ion de la odoro de sankteco. Mi venados, mi, kantados al vi! Sed unu aferon vi devas promesi al mi!"

"Ĉion!" diris la imperiestro, kaj li staris en siaj imperiestraj vestoj, kiujn li mem surmetis sur sin, kaj la glavon, kiu estis peza de oro, li almetis al sia koro.

"Pri unu afero mi vin petas! Rakontu al neniu, ke vi havas birdeton, kiu ĉion diras al vi, tiam ĉio iros ankoraŭ pli bone!"

Kaj la najtingalo forflugis.

La servistoj envenis, por rigardi la mortintan imperiestron.... Surprizite ili haltis, kaj la imperiestro diris al ili

"Bonan tagon!"