<< Paŝtisto de porkoj H. C. Andersen: Fabeloj

Poligono

Se post fulmotondro oni preteriras poligonan kampon, oni ofte rimarkas, ke ĝi aspektas nigre kaj kvazaŭ bruligite. Oni havas la impreson, kvazaŭ flamo de fajro transiris la kampon, kaj la kamparano tiam diras: "Tion la poligono ricevis de la fulmo!" Sed kial ĝi tion ricevis? Mi rakontos, kion diris al mi la pasero, kaj al la pasero tion rakontis maljuna saliko, kiu staris apud poligona kampo kaj ankoraŭ tie staras. Tio estas tre respektinda alta saliko, sed tuberplena kaj maljuna, en la mezo ĝi estas disfendita, kaj el la kavaĵo elkreskas herbo kaj rubuso. La arbo estas klinita antaŭen, kaj la branĉoj pendas malsupren al la tero, kvazaŭ ili estus verdaj longaj haroj.

Sur ĉiuj kampoj ĉirkaŭe kreskis greno, sekalo, hordeo kaj aveno. Ho, la ĉarma aveno! Kiam ĝi estas matura, ĝi aspektas kiel tuta amaso da malgrandaj flavaj kanarioj sur unu branĉo. La greno promesis riĉan kaj benitan rikolton, kaj ju pli peza ĝi estis, des pli profunde ĝi kliniĝis en pia humileco.

Sed tie estis ankaŭ kampo kun poligono, kaj ĝi kuŝis ĝuste kontraŭ la maljuna saliko. La poligono ne havis intencon klini sin kiel la alia greno; ĝi tenis la kapon alte kaj staris fiere kaj rigide.

"Mi estas tiel same riĉa kiel la spikoj," ĝi diris, "kaj krom tio mi estas multe pli bela. Miaj floraĵoj laŭ sia beleco estas egalaj al la floraĵoj de la pomarboj. Estas plezuro rigardi min kaj la miajn. Ĉu vi konas iun, kiu aspektas pli bele ol ni, vi maljuna saliko?"

Kaj la saliko balancis la kapon, kvazaŭ ĝi volus diri: "Certe mi konas!" Sed la poligono plenblovis sin de malhumileco kaj diris: "La malsaĝa arbo, ĝi estas tiel maljuna, ke al ĝi en la ventro kreskas jam herbo!"

Subite amasiĝis teruraj fulmotondraj nuboj. Ĉiuj kampaj floroj kunmetis siajn foliojn aŭ klinis siajn delikatajn kapojn, kiam la fulmotondro kuris super ili. Nur la poligono fanfaronis per sia fiereco.

"Klinu vian kapon kiel ni!" diris la floroj,

"Tion mi tute ne bezonas!" respondis la poligono.

"Klinu vian kapon kiel ni!" kriis la greno! "jen alflugas la anĝelo de fulmotondro! Li havas flugilojn, kiuj estas longaj de la nuboj ĝis la tero. Li disbatos vin, antaŭ ol vi havos la tempon petegi lin pri indulgo!"

"Mi tamen ne volas min klini!" diris la poligono.

"Fermu viajn floraĵojn kaj klinu viajn foliojn!" admonis ankaŭ la maljuna saliko. "Ne rigardu en la fulmon, kiam la nubo diskrevos! Eĉ al la homoj tio ne estas permesata, ĉar tra la fulmo oni povas enrigardi en la ĉielon de Dio, sed tiu vido blindigus eĉ la homojn. Kio do fariĝus des pli al ni, al la kreskaĵoj de la tero, se ni tion permesus al ni, kiuj estas ja multe malpli gravaj!"

"Multe malpli gravaj?" respondis la poligono. "Nu, mi do ĝuste volas enrigardi en la ĉielon de Dio!" Kaj ĝi efektive tion faris en sia malhumileco kaj fiereco. Aspektis tiel, kvazaŭ la tuta mondo staras en flamoj, tiel forte fulmis.

Kiam la fulmotondro pasis, la floroj kaj la greno staris en la trankvila, pura aero refreŝigitaj de la pluvo, sed la poligono estis karbonigre brulkolorita de la fulmo; ĝi estis nun senviva, senvalora kreskaĵo sur la kampo.

La maljuna saliko movis siajn branĉojn en la vento, kaj grandaj gutoj da akvo falis de ĝiaj verdaj folioj, kvazaŭ la arbo plorus; kaj la paseroj demandis: "Kial vi ploras? ĉi tie estas ja mirinde freŝige! vidu, kiel la suno lumas, vidu, kiel la nuboj rapide kuras! ĉu vi povas senti la odoron de la floroj kaj de la arbetoj? kial vi tiel ploras, vi maljuna saliko?"

Kaj la saliko rakontis pri la fiereco, pri la malhumileco kaj pri la puno de la poligono. La puno ĉiam sekvas. Mi, kiu rakontas la historion, aŭdis ĝin de la paseroj; ili rakontis ĝin al mi unu vesperon, kiam mi petis ilin pri fabelo.