<< Knabineto kun alumetoj H. C. Andersen: Fabeloj

Bildo el kastelremparo

Estas aŭtuno, ni staras sur la remparo de la kastelo kaj rigardas sur la maron, sur la multajn ŝipojn kaj transen al la Sveda bordo, kiu alte leviĝas en la lumo de la vespera suno. Malantaŭ ni la remparo krute malleviĝas. Tie staras belaj arboj, la flavaj folioj defalas de la branĉoj. En la profundo staras malserenaj, malbonimpresaj domoj kun lignaj palisaroj, kaj interne, kie iradas la gardostarantoj, estas tre malvaste kaj malĝoje; sed ankoraŭ pli malserenaj estas tie poste la kradfenestraj malliberejoj, en kiuj sidas malliberuloj, la plej gravaj krimuloj.

Radio de la subiranta suno enfalas en la nudan kameron. La suno lumas sur bonulojn kaj malbonulojn! La malserena kolermiena malliberulo rigardas la malvarman radion de la suno per malama rigardo. Malgranda birdo alflugas al la kradita fenestro. La birdo kantas por bonuloj kaj malbonuloj! Ĝi kantas mallongan "kvivit" , restas, batas per la flugilo, elpinĉas el ĝi plumon, hirtigas la aliajn plumojn ĉirkaŭ la kolo, - kaj la malbona homo en la katenoj tion rigardas. Pli milda esprimo aperas sur lia malama vizaĝo. Penso, kiun li mem ne povas klarigi al si, elnaĝas en lia brusto; ĝi estas parenca al la radio de la suno, kiu falas tra la krado, parenca al la bonodoro de la violoj, kiuj en printempo abunde kreskas tie ekstere. Subite eksonas ĉaskorno, ĉarme kaj forte. La birdo forflugas de la krado de la malliberulo, la radio de la suno malaperas, kaj mallume estas interne en la kamero, mallume en la koro de la malbona homo; sed la suno tamen enlumis, la birdo enkantis.

Sonu plue, vi tonoj de la bela ĉaskorno! La vespero estas milda, la maro estas glata kiel spegulo kaj silenta.