<< Ruĝaj ŝuoj H. C. Andersen: Fabeloj

Konkurso de saltado

Pulo, akrido kaj cerambiko volis iam vidi, kiu el ili povas salti plej alte, kaj tial ili invitis la tutan mondon kaj ĉiujn aliajn, kiuj volus veni, por rigardi tiun artkonkurson. Oni devas konfesi, tri elprovitaj saltistoj estis tiuj, kiuj kunvenis tie en la ĉambro.

"Al tiu, kiu saltos plej alte, mi donos mian filinon kiel edzinon!" diris la reĝo, "ĉar estus efektive tro mizere, se tiuj personoj saltus senrekompence."

La pulo elpaŝis la unua; ĝi montris siajn bonajn manierojn, salutante ĉiuflanken; ne estas mirinde, ĉar sango de fraŭlinoj fluis en ĝiaj vejnoj, kaj - kio havas gravan signifon - ĝi estis alkutimiĝinta al interrilatoj kun homoj.

Poste elpaŝis la akrido; certe, ĝi estis multe pli peza; sed ĝi havis gracian kreskon kaj aperis en verda uniformo, kiu estis ĉe ĝi denaskiĝa; krom tio ĝi fieris pri tio, ke ĝi devenas el tre antikva familio en la lando Egipta, kie tiu familio estis tre alte honorata, Oni prenis ĝin de libera kampo kaj metis en kartodomon, kies tri etaĝoj ĉiuj estas konstruitaj el ludkartoj kun la figura flanko internen. Tie ekzistas pordoj kaj fenestroj, kiuj ĉiuj estas eltranĉitaj nur en tiaj kartoj, kiuj prezentas kerajn damojn. "Mi kantas tiel," ĝi fanfaronis, "ke dekses indiĝenaj griloj, kiuj fajfadis de sia plej frua infaneco kaj tamen ne ricevis kartodomon, ĉe la aŭskultado de mia kantado pro ĉagreno fariĝis ankoraŭ pli maldikaj ol ili estis jam antaŭe."

Ambaŭ, la pulo kaj la akrido, tiamaniere atentigis ĉiun pri sia valoro kaj pri tio, ke ili povas sin rigardi kiel indajn ricevi la manon de reĝidino.

La cerambiko nenion diris, sed oni asertis pri ĝi, ke ĝi des pli multe pensas, kaj kiam la korta hundo ĝin priflaris, ĝi garantiis, ke la cerambiko estas el bona familio. La maljuna konsilano, kiu pro persista silentado ricevis tri ordenojn; asertis, ke li scias tute certe, ke la cerambiko havas la kapablon de antaŭdirado, ke laŭ ĝia dorso oni povas antaŭvidi, ĉu oni havos mildan ĉu severan vintron, kaj tion oni ne povas vidi eĉ sur la dorso de la kalendaristo.

"Mi nenion diras!" diris la maljuna reĝo, "sed mi iras mian propran vojon kaj havas miajn proprajn pensojn!"

Jen oni devis fari la provon. La pulo saltis tiel alte, ke neniu povis tion vidi, kaj tial oni diris, ke ĝi tute ne saltis, kaj tio estis ja mizera kalumnio.

La akrido saltis nur duonon de tiu alteco, sed bedaŭrinde ĝi saltis al la reĝo rekte en la vizaĝon kaj la reĝo diris, ke tio estas malbonkonduta.

La cerambiko longe staris silente kaj pripensadis; tiel ke oni fine pensis, ke ĝi tute ne povoscias salti.

"Ĉu ĝi nur ne malsaniĝis?" diris la hundo kaj denove ĝin priflaris. Furr! ĝi subite per oblikva svingiĝo saltis rekte sur la bruston al la reĝidino, kiu sidis sur malalta ora benketo.

Tiam la reĝo diris: "La plej alta salto estas, kiam oni per eksalto leviĝas ĝis mia filino, ĉar en tio konsistas la vera bontoneco, sed por tia ideo estas bezonata bona kapo, kaj la cerambiko pruvis, ke ĝi havas kapon. Ĝi havas la kapon sur la ĝusta loko."

Kaj tial ĝi ricevis la reĝidinon.

"Mi saltis ja plej alte!" konsolis sin la pulo. "Sed estas tute egale. Ŝi prenu la pezan moŝton! Mi saltis ja plej alte, sed por esti bone vidata en la mondo, oni devas havi sufiĉan korpon!"

Post tio la pulo iris en fremdlandan militservon, kie, kiel oni diras, ĝi estas mortigita.

La akrido sidiĝis eksterurbe en kavo kaj meditis pri tio, kiel strange iras la aferoj en la mondo, kaj ĝi ankaŭ diris: "Korpon oni devas havi, korpon oni devas havi!" Kaj ĝi ekkantis sian strange malgajan kanton, el kiu ni prenis nian historion, kiu, se ĝi ne estus presita, povus esti rigardata kiel mensogaĵo.