<< Najbaraj familioj H. C. Andersen: Fabeloj

Malgranda Tuk

Jes, tio estis la malgranda Tuk. En efektiveco lia nomo ne estis Tuk, sed kiam li ne povis ankoraŭ bone paroli, li mem sin nomis Tuk; tio devis signifi Karolo, estas bone, se oni tion scias. Li devis vartadi sian malgrandan fratinon Gustavinon, kiu estis ankoraŭ multe pli malgranda ol li, kaj krom tio li devis ankaŭ lernadi siajn lecionojn, sed tiuj ambaŭ aferoj ne povis bone iri kune. La kompatinda knabo sidis kun sia fratineto sur la genuoj kaj kantis al ŝi ĉiujn kantojn, kiujn li sciis, kaj de tempo al tempo li ĵetadis kaŝitan rigardon en sian libron de geografio, kiu kuŝis antaŭ li malfermita. Ĝis morgaŭ li devis ellerni parkere ĉiujn urbojn en la provinco Zelando kaj enbati en sian memoron iliajn rimarkindaĵojn.

Jen lia patrino kiu estis elirinta, venis hejmen kaj prenis la malgrandan Gustavinon; Tuk ekkuris al la fenestro kaj legis tiel pene, ke li de legado preskaŭ blindigis siajn okulojn, ĉar estis jam krepusko, kaj lia patrino ne havis rimedojn, por aĉeti kandelojn.

"Jen la maljuna lavistino eliras tie el la strateto!" diris la patrino, elrigardante tra la fenestro, "Ŝi apenaŭ povas treni sin mem, kaj devas tamen porti ankoraŭ la sitelon de la pumpilo. Elsaltu, kara Tuk, estu brava knabo kaj helpu al la maljuna virino!"

Tuk tuj elsaltis kaj helpis; sed kiam li venis returne hejmen, estis jam plena nokto, pri kandelo oni ne povis eĉ paroli, kaj li devis iri en la liton. Tio estis malnova litbenko. Sur ĝi li kuŝis nun kaj pensis pri sia leciono de geografio, pri la provinco Zelando kaj pri ĉio, kion la instruisto diris pri ĝi. La leciono kompreneble devis esti lernata, sed tion li ja nun ne povis fari. La libron de geografio li ŝovis sub la kapkusenon, ĉar li aŭdis, ke tio multe helpas al la memorado de leciono; kun certeco oni tamen ne povas tion fidi.

Tiel li nun kuŝis kaj pensis kaj pensis, kaj subite li havis la impreson, kvazaŭ iu kisas lin sur la okuloj kaj la buŝo; li dormis, kaĵ tamen li samtempe ne dormis; estis al li, kvazaŭ lin rigardas la mildaj okuloj de la maljuna lavistino. Ĉi tiu diris afable: "Estus granda honto, se vi ne scius vian lecionon! Vi helpis al mi, nun mi helpos al vi, kaj la bona Dio tion ĉiam faros!"

Subite la libro sub la kapo de la malgranda Tuk eksusuris kaj ekbruetis.

"Put, put! put, put!" Tio estis kokino, kiu eniris, kokino el la urbeto Kjöge. "Mi estas unu el la kokinoj de Kjöge!" Kaj ĝi diris la nombron de la loĝantoj kaj rakontis pri la batalo, kiu tie okazis kaj kiu en efektiveco ne estis priparolinda.

"Kribel, krabel, bum!" jen iu enfaletis. Tio estia ligna birdo, kiu nun alpaŝis; tio estis la papago de la birdopafado en Prästo. Ĝi raportis, ke tie loĝas precize tiom da loĝantoj, kiom da najloj ĝi havas en la korpo. Ĝi estis ankaŭ sufiĉe da fiereco kaj malmodesteco. "Ĉe mi loĝis Thorwaldsen. Bum! Mi havas belan situacion!"

Sed la malgranda Tuk ne kuŝis, li subite fariĝis sidanta sur ĉevalo. Li rajdis galope, galope. Belege vestita kavaliro kan lumanta kasko kaj gaje flirtanta plumaĵo tenis lin antaŭ si sur la ĉevalo. lli rajdis tra la arbaro al la malnova urbo Vordingborg, kaj tio estis granda, bruoplena urbo. Altaj turoj fiere staris sur la reĝa kastelo, kaj lumo de kandeloj elradiis malproksimen tra la fenestroj. Kantoj kaj dancoj plenigis la salonon. La reĝo Valdemar kaj junaj riĉe ornamitaj fraŭlinaj turniĝadis en gaja danco. Fariĝis mateno, kaj kiam la suno leviĝis, enfalis en la teron la urbo kaj la kastelo de la reĝo, unu turo post la alia, fine staris nur unu turo sur la monteto, sur kiu antaŭe troviĝis la kastelo. La nova urbo estis tre malgranda kaj malriĉa; la lernejaj knaboj venis kun siaj libroj sub la brako kaj diris: "Du mil loĝantoj" , sed tio estis trograndigita, tiom multe tie ne estis.

Kaj la malgranda Tuk kuŝis en sia lito; li havis la impreson, ke li sonĝas kaj tamen ne sonĝas. Sed iu troviĝis tute apud li.

"Malgranda Tuk! Malgranda Tuk!" oni flustris. Tio estis maristo, tute malgranda persono, kvazaŭ li estus kadeto. "Mi havas por vi multe da salutoj el Korsör. Ĝi estas potence disvolviĝanta, vigla urbo, al kiu la vaporŝipoj kaj fervojo alvenigas riĉaĵojn kaj vojaĝantojn. Antaŭe oni ĝin nomis malbela urbo, sed tio estas opinio, kiu jam perdis sian sencon. Mi kuŝas ĉe la maro, diris Korsör, mi havas bonajn vojojn kaj agrablajn arbaretojn, mi naskis poeton, kiu estas interesa, kaj tion oni ne pri ĉiuj povas diri. Mi volis elsendi ŝipon por ĉirkaŭmonda veturo; estas vero, ke mi tion ne faris, sed mi povus tion fari; kaj krom tio mi disvastigas belegajn bonodorojn, ĝuste apud mia pordego floras la plej belaj rozoj."

La malgranda Tuk ilin vidis. Ruĝe kaj verde fariĝis antaŭ liaj okuloj; sed kiam la koloroj disapartiĝis, li ekvidis arbarkovritan deklivon senpere apud klara golfeto. Alte supre staris belega malnova preĝejo kun du altaj pintaj turoj. El la deklivo fluetis fontoj en formo de dikaj radioj de akvo, tiel ke ilia plaŭdiĝado estis aŭdebla malproksime. Apude sidis maljuna reĝo kun ora krono sur siaj longaj defalantaj haroj; tio estis la reĝo Hroar ĉe la fontoj, apud la urbo Roeskilde, kiel la loko nun estas nomata. Kaj laŭ la milde leviĝanta deklivo en la malnovan preĝejon iris manon en mano ĉiuj reĝoj kaj reĝinoj de Danujo, ĉiuj kun la ora krono sur la kapo, kaj la orgeno ludis, kaj la fontoj fluetis. La malgranda Tuk ĉion vidis, ĉion aŭdis. "Ne forgesu la delegitaron!" diris la reĝo Hroar.

Subite ĉio denove malaperis! ha, kie do ĝi restis? Kiel per turno de la mano ĉio forpasis. Kaj jen tie staris maljuna virino, ŝi estis ĝardenistino, ŝi venis el Sorö, kie herbo kreskas sur la vendeja placo. Ŝian grizan tolan antaŭtukon ŝi suprenŝovis trans la kapon ĝis la dorso. La antaŭtuko estis tute malseka, videble estis antaŭe pluvo. "Jes, pluvis!" ŝi diris, kaj tiam ŝi rakontis kelke da komikaj scenoj el la komedioj de Holberg, kaj ŝi sciis ankaŭ la teatraĵon "Valdemar kaj Absalon" . Sed subite ŝi ŝrumpis, ŝancelis la kapon, faris geston kvazaŭ ŝi volas salti kaj ekkriis: "Kvak! Estas malseke! Estas malseke! Estas ĉarmege en Sorö, tomba silento regas super tiu urbo!" En momento ŝi fariĝis rano. "Kvak!" kaj ŝi denove fariĝis la maljuna virino. "Oni devas sin vesti konforme al la vetero!" ŝi diris. "Estas malseke! Estas malseke! Mia urbo estas kiel botelo. Ĉe la korkŝtopado oni devas eniri, kaj poste oni devas denove eliri! Antaŭe mi havis marĉajn fiŝojn, kaj nun mi havas viglajn ruĝvangajn knabojn sur la fundo de la botelo; ili lernas saĝecon: lingvon grekan, grekan, hebrean, Kvak!" Sonis kvazaŭ ranoj kvakas aŭ iu kun akvobotoj iras en marĉa akvo. Estis ĉiam la sama sono, tiel monotona, tiel enuiga, tiel terure enuiga, ke la malgranda Tuk enfalis en profundan dormon, kaj tio estis bonefika por li.

Sed eĉ en tiu dormo li havis sonĝon; lia malgranda fratino Gustavino kun la bluaj okuloj kaj la blondaj buklaj haroj subite estis jam plenkreska bela knabino, kaj, kvankam ŝi ne havis flugilojn, ŝi povosciis flugi, kaj ili flugis trans Zelandon kun ĝiaj arbaroj kaj bluaj akvoj.

"Ĉu vi aŭdas kokokrion, malgranda Tuk? Kokeriko! La kokinoj suprenflugas el la urbo Kjöge! Vi ricevos kokinaron, tiel grandan, tiel grandan, vi ne suferos malsaton nek mizeron! Vi depafos la birdon, kiel oni diras, la papagon, kiun vi konas, vi fariĝos riĉa kaj feliĉa homo! Via domo leviĝos majeste, kiel la turo de la reĝo Valdemar. Riĉajn ornamaĵojn ĝi havos, kun statuoj el marmoro, similaj al tiuj, kiuj troviĝas ĉe la rando de Prästo. Vi min komprenas? Via nomo glorkovrite flugos malproksimen tra la mondo, kiel la ŝipo, kiu devis eliri el Korsör, kaj en la urbo Roeskilde - ne forgesu la delegitaron!" diris la reĝo Hroar - tie vi parolos bone kaj saĝe, ho malgranda Tuk, kaj kiam oni poste iam portos vin en la tombon, vi dormos tiel trankvile,... - "Kvazaŭ mi kuŝus en Sörö!" diris Tuk kaj vekiĝis. Estis hela luma mateno. Li nenion povis rememori el sia sonĝo, sed tion li ankaŭ ne devis fari, ĉar oni ne devas scii, kio estos poste.

Li elsaltis el la lito, tralegis sian lecionon kaj tuj ĝin sciis. Kaj la maljuna lavistino enŝovis la kapon tra la pordo kaj diris: "Koran dankon, bona infano, ke vi hieraŭ tiel helpis al mi. Dio donu al vi plenumon de via plej bona sonĝo!"

La malgranda Tuk tute ne sciis, kion li sonĝis, sed Dio tion sciis.