<< Ŝparmonujo H. C. Andersen: Fabeloj

Ib kaj malgranda kristino

Proksime de Gudenaa, apud la arbaro de Silkeborg, simile al granda remparo leviĝas altaĵo, nomata Aasen, kaj sub ĝi staris, eĉ nun ankoraŭ staras, malgranda vilaĝana domo, ĉirkaŭita de kelke da malgrasaj grenkampoj; la sablo travidiĝas tra la maldensaj spikoj de sekalo kaj hordeo.

Sufiĉe multe da jaroj pasis de post la fariĝoj, kiujn ni volas rakonti; la homoj, kiuj tiam loĝis en la dometo, mastrumadis sian malgrandan vilaĝanan posedaĵon, kaj ili havis tri ŝafojn, unu porkon kaj du bovojn; por diri mallonge, ili havis sufiĉajn vivrimedojn, ĉar ili kontentiĝis je sia modesta sorto; ili povus eĉ teni paron da ĉevaloj, sed ili diris kiel la aliaj vilaĝanoj: "Ĉevalo sin mem formanĝas, nutrante ĝi konsumas."

Jeppe-Jäns en somero prilaboradis sian malgrandan plugokampon, kaj en vintro li per lerta kaj diligenta mano pretigadis lignajn ŝuojn. Ne mankis al li ankaŭ helpanto; kune kun li laboris unu homo, kiu tute perfekte povosciis la ellaboradon de lignaj ŝuoj; ili estis fortikaj kaj samtempe ankaŭ malpezaj kaj elegantaj. Ŝuojn kaj lignajn kulerojn ili skulptadis; tio donadis monon, kaj oni ne povis nomi Jeppe-Jänson malriĉa homo.

La malgranda Ib, la sepjara knabo, la sola infano de la domo, sidadis apude kaj rigardadis, ofte li tranĉis pecon da ligno kaj iufoje ankaŭ tranĉis al si la fingron; sed unu tagon li eltranĉis du pecetojn da ligno, kiuj similis al malgrandaj lignaj ŝuoj. Ili estos donacitaj, li diris, al la malgranda Kristino, kiu estis malgranda filino de ŝipisto; ŝi estis delikata kaj ĉarma, kiel infano de altklasaj gepatroj. Neniu povus supozi, ke ŝi devenas el dometo, kiu estas konstruita el torfo kaj staras sur la erikejo.

Tie loĝis ŝia patro, li estis vidvo kaj laborenspezadis per tio, ke li ŝipadis brullignon el la arbaro al Silkeborg, kaj ofte de tie eĉ pli malproksimen ĝis Randers. Li havis neniun, kiu povus priatenti la malgrandan Kristinon, kiu estis unu jaron pli juna ol Ib, kaj tial ŝi preskaŭ ĉiam estis kun li, sur la ŝipo aŭ inter la eriko kaj vakciniaj arbustetoj. Se li iam devis veturi ĝis Randers, li tiam transkondukadis la malgrandan Kristinon al Jeppe-Jäns.

La ludado kaj manĝado ĉe Ib kaj la malgranda Kristino iris tre bone; ili fosadis kaj ŝutadis teron, ili grimpadis kaj vagadis, kaj unu tagon ili ambaŭ tute solaj supreniris sur la altaĵon kaj eniris iom malproksimen en la arbaron; unu fojon ili tie trovis ovojn de skolopo, kaj tio estis granda okazintaĵo.

Ib ankoraŭ neniam estis sur la erikejo, li ankoraŭ neniam veturis tra la lagoj al Gudenaa, sed nun tio estis okazonta; li estis invitita de la ŝipisto, kaj la antaŭirantan vesperon li akompanis lin al lia domo.

Sur la brulligno, kiu estis alte amasigita sur la ŝipo, frue matene sidis ambaŭ infanoj kaj manĝis panon kaj frambojn. La ŝipisto kaj lia servanto per siaj stangoj puŝis la ŝipon antaŭen, la fluo faciligis ilian laboron, kaj rapide ili veturis laŭ la fluo de la rivero kaj tra la lagoj, kiuj sur ĉiuj flankoj ŝajnis fermitaj de arbaro kaj kanoj. Sed tamen ĉiam denove montriĝadis ia traveturejo, kvankam la maljunaj arboj eĉ malsuprenkliniĝis al ili kaj la kverkoj etendis al ili siajn senŝeligitajn branĉojn, kvazaŭ ili havis retiritajn manikojn kaj volis montri siajn ostecajn nudajn brakojn. Maljunaj alnoj, kiujn la fluo depuŝis de la dekliva bordo, per siaj radikoj forte teniĝis je la fundo kaj aspektis kiel malgrandaj arbaraj insuloj. Akvolilioj balanciĝadis sur la akvo, estis belega veturo. Fine oni venis al la angilkaptejo, kie la akvo bruis tra la kluzoj. Kiom multe Ib kaj Kristino povis tie vidi!

Tiam tie ekzistis ankoraŭ neniu fabriko aŭ vilaĝo, tie staris nur la malnova angildigo, kiu okupis la fortojn de ne multe da homoj. La falado de la akvo tra la kluzoj kaj la kriado de la sovaĝaj anasoj tiam estis la solaj signoj de vivo en la silenta naturo. Kiam la brulligno estis elŝarĝita, la patro de Kristino aĉetis al si grandan faskon da angiloj kaj buĉitan porkideton, kaj ĉion kune en korbo li starigis malantaŭe en la ŝipo. Poste ili ekveturis kontraŭflue hejmen, sed la vento estis favora, kaj ĉar ili streĉis la velojn, tial estis tiel same bone, kvazaŭ ili estus tirataj de du ĉevaloj.

Kiam la ŝipo velveturis tra la arbaro kaj oni atingis la lokon, de kiu la ŝipservisto havis nur mallongan distancon ĝis sia loĝejo, li kaj la patro de Kristino eliris sur la bordon, kaj antaŭ tio la patro ordonis al la infanoj, ke ili estu trankvilaj kaj singardaj. Tion ili tamen ne longe faris; ili devis rigardi en la korbon, en kiu estis konservataj la angiloj kaj la porkideto, la porkideton ili nepre devis alte levi kaj teni, kaj ĉar ili ambaŭ volis ĝin teni, ili elfaligis ĝin, kaj rekte en la akvon. La fluo ĝin forportis, tio estis terura okazintaĵo.

Ib en timego elsaltis sur la teron kaj kuris ian distapcon, poste venis ankaŭ Kristino. "Prenu min kun vi!" ŝi kriis, kaj poste ili ambaŭ rapide saltis en la arbetaĵaron. Baldaŭ la ŝipo kaj la rivero malaperis antaŭ iliaj okuloj. Ankoraŭ kelkan pecon ili kuris, kaj tiam Kristino falis kaj ekploris; Ib ŝin levis.

"Venu kun mi!" li diris; "nia domo troviĝas tie proksime." Sed bedaŭrinde ĝi ne troviĝis tie proksime. Ili iris kaj iris super velkintaj folioj kaj sekaj defalintaj branĉoj; kraketis sub iliaj malgrandaj piedoj. Jen ili aŭdis fortan kriadon, ― ili ekstaris silente kaj aŭskultis. Subite ekkriis aglo, tio estis malbela krio, kiu ilin terure timigis, sed antaŭ ili en la arbaro kreskis plej belaj mirteloj en nekredebla multego. Ĉio estis tro alloga, por ke ili ne restu, kaj ili restis kaj manĝis kaj ricevis tute bluajn buŝon kaj vangojn. Jen denove aŭdiĝis voko.

"Ni ricevos batojn, pro la porkideto!" diris Kristino.

"Ni iru al mia hejmo!" diris Ib; "nia domo certe staras ĉi tie en la arbaro!" Kaj ili iris; ili venis al vetura vojo, sed hejmen ĝi ne kondukis, kaj fariĝis mallume, kaj ili timis. La neordinara silento ĉirkaŭe estis interrompata nur de la malbela kriado de gufo aŭ de la kantado de birdoj, kiujn ili ne konis. Fine ambaŭ implikiĝis en arbetaĵo, Kristino ploris kaj Ib ploris, kaj post kiam ili tiel estis plorintaj kelkan tempon, ili kuŝiĝis sur la verdaĵo kaj endormiĝis.

La suno staris jam alte sur la ĉielo, kiam ili vekiĝis; estis al ili tre malvarme, sed Ib opiniis, ke tie supre sur la altaĵo, sur kiun la suno tra inter la arboj tiel brile lumis, ili povus varmiĝi, kaj de tie ili ankaŭ povus vidi la domon de liaj gepatroj. Sed ili troviĝis malproksime de ĝi, en tute alia parto de la arbaro. Kun grandega malfacileco ili suprengrimpis tute sur la altaĵon, kaj jen ili staris sur kruta deklivo apud klara lago kun travidebla akvo. Granda nombro da fiŝoj naĝadis en ĝi, prilumitaj de la radioj de la suno. Tio, kion la infanoj vidis, estis por ili tute neatendita, kaj tute apude ili ekvidis arbeton plenan de nuksoj. Ili deŝiris kaj klakis kaj manĝis la delikatajn kernojn, kiuj komencis formiĝi. Jen aperis nova surprizo, eĉ teruro. El la arbetaĵo eliris granda maljuna virino, kies vizaĝo estis bruna kaj kies haroj estis brile nigraj; la blanko en ŝiaj okuloj lumis kiel ĉe negro. Ŝi portis ligaĵon sur la dorso kaj bastonegon en la mano; tio estis ciganino. La infanoj ne tuj komprenis, kion ŝi diris; kaj ŝi elprenis el la poŝo tri grandajn nuksojn, pri kiuj ŝi diris, ke en ĉiu el ili estas kaŝitaj la plej ĉarmaj objektoj, ke tio estas sorĉaj nuksoj. Ib rigardis la virinon; ŝi estis tre afabla, kaj tial Ib ricevis kuraĝon kaj demandis, ĉu li ricevos la nuksojn; la virino donis ilin al li kaj ŝirkolektis al si plenan poŝon da nuksoj avelaj.

Ib kaj Kristino rigardis per grandaj okuloj la tri sorĉajn nuksojn.

"Ĉu en ĉi tiu troviĝas kaleŝo kun ĉevaloj?" demandis Ib.

"Eĉ ora kaleŝo kun oraj ĉevaloj!" respondis la virino.

"En tia okazo donu ĝin al mi!" petis la malgranda Kristino, kaj Ib donis ĝin al ŝi, kaj la virino enligis al ŝi la nukson en ŝian koltukon.

"Ĉu en ĉi tiu troviĝas tia sama bela koltuko, kiel Kristino havas?" demandis Ib.

"Dek koltukoj tie troviĝas!" respondis la virino, "kaj krom tio ankoraŭ elegantaj vestoj, ŝtrumpoj kaj ĉapelo."

"En tia okazo mi ĝin ankaŭ volas havi!" diris Kristino, kaj la malgranda Ib donis al ŝi ankaŭ la duan nukson. La tria estis malgranda kaj nigra.

"Ĉi tiun vi povas konservi por vi!" diris Kristino, "ĝi ankaŭ ja estas tre bela."

"Kaj kion ĝi enhavas?" demandis Ib.

"Tion, kio estas plej bona por vi!" respondis la ciganino.

Kaj Ib forte tenis sian nukson. La virino promesis, ke ŝi kondukos ilin al ĝusta vojo hejmen, kaj ili iris, sed ĝuste en la direkto ĝuste kontraŭa al tiu, en kiu ili devus iri; oni tamen ne devas pro tio akuzi ŝin, ke ŝi intencis ŝteli la infanojn.

Meze en la senvojeta arbaro ili renkontis la arbariston Chrän, kiu konis Ibon, kaj per lia helpo Ib kun la malgranda Kristino venis returne hejmen kie oni estis en granda timo pri ili, Ili ricevis pardonon, kvankam ili ambaŭ tute juste meritis la vergon, unue ĉar ili faligis en la akvon la porkideton kaj due ĉar ili forkuris, Kristino revenis hejmen al sia erikejo, kaj Ib restis en la malgranda arbara domo. La unua, kion li faris vespere, estis tio, ke li elprsnis la nukson, kiu enhavis en si la "plej bonan" objekton. Li metis ĝin inter la pordon kaj sojlon kaj alpremis la pordon; la nukso krakis kaj rompiĝis, sed en ĝi ne troviĝis plena kerno; ĝi havis en si ian specon de flartabako aŭ vermopulvoro. Ĝi estis vermotrua, kiel oni ordinare diras.

"Jes, tion mi povis antaŭvidi!" diris al si Ib; "kaj efektive, kiamaniere en ĝi, en tiel malgranda nukso, povus trovi lokon la plej bona objkto! Kristino el siaj du nuksoj ricevos nek elegantajn vestojn nek oran kaleŝon."

Venis la vintro, kaj venis la nova jaro.

Pasis multe da jaroj. Ib devis nun komenci la vizitadon de antaŭkonfirmaciaj lecionoj, kaj la pastro loĝis sufiĉe malproksime. En tiu tempo unu fojon venis la ŝipisto kaj rakontis al la gepatroj de Ib, ke la malgranda Kristino intencas akcepti servolokon. Li diris, ke tio estas por ŝi vera feliĉo, ke ŝi trafas en tiel bonajn manojn, ke ŝi povos servi ĉe tiel bonaj homoj. Ŝi iros al la riĉaj gemastroj de drinkejo en la ĉirkaŭaĵo de Herning; tie ŝi helpados al la mastrino, kaj se ŝi taŭgos kaj estos konfirmita, ili ŝin restigos ĉe si.

Ib kaj Kristino diris al si reciproke adiaŭ; iliaj gepatroj rigardis ilin kiel gefianĉojn. Ĉe la adiaŭo ŝi montris al li, ke ŝi ĉiam ankoraŭ posedas la du nuksojn, kiujn ŝi tiam ricevis de li, kiam ili perdis la vojon en la arbaro; ŝi ankaŭ rakontis, ke en sia kofro ŝi konservas la lignajn ŝuojn, kiujn li, estante knabo, eltranĉis el ligno kaj donacis al ŝi.

Ib estis konfirmita, sed restis en la domo de sia patrino, ĉar li estis lerta lignoŝuisto kaj somere li administradis la malgrandan terposedaĵon tiel, ke ŝi estis plene kontenta. Ŝi havis por tio nur lin, ĉar la patro de Ib mortis.

Nur malofte, ordinare nur per poŝtisto aŭ per vaganta angilvendisto, oni aŭdis ion pri Kristino. Ĉe la riĉaj gemastroj estis al ŝi bone, kaj kiam ŝi estis konfirmita, ŝi skribis al sia patro kaj komisiis al li ankaŭ saluti Ibon kaj lian patrinon. En la letero ŝi skribis pri donaco de ses novaj ĉemizoj kaj bela vesto, kiujn ŝi ricevis de siaj gemastroj. Tio estis efektive bonaj sciigoj.

En la sekvanta printempo en unu bela tago oni frapis je la pordo de Ib kaj de lia patrino, kaj eniris la ŝipisto kun Kristino; ŝi venis vizite por unu tago. Ĝuste troviĝis okazo, por veturi ĝis la plej proksima najbaraĵo kaj returne, kaj ŝi uzis ĝin. Ŝi estis bela kaj ĉarma kiel delikata fraŭlino kaj havis sur si belajn vestojn, kiuj estis kudritaj gustoplene kaj estis al ŝi bone alaspektaj. En plena parado ŝi tie staris, kaj Ib havis sur si siajn malnovajn ĉiutagajn vestojn. La ĝojo kaj surprizo faris lin muta! Kvankam li prenis ŝian manon, tenis ĝin forte, kaj plena feliĉo radiis el liaj okuloj, li siajn lipojn tamen ne povis movi; sed des pli rapide la malgranda Kristino ekmovis siajn lipojn, ŝi rakontis multe kaj vigle kaj kisis Ibon sur la buŝo.

"Ĉu vi ankoraŭ min konas?" ŝi demandis. Sed eĉ kiam ili ambaŭ restis solaj kaj li ĉiam ankoraŭ staris kaj tenis ŝian manon, li povis nur elbalbuti: "Vi fariĝis eleganta sinjorino, kaj mi devas montri min al vi en mia malpura kitelo! Kiel ofte mi pensis pri vi kaj pri la malnova tempo!"

Brako sub brako ili iris sur la altaĵon kaj rigardis trans Guldenaa al la erikejo kun ĝiaj verdaj montetoj, sed Ib nenion diris; tamen kiam ili diris al si reciproke adiaŭ; en lia animo estis tute klare, ke Kristino devas fariĝi lia edzino; jam en ilia infaneco oni ja nomadis ilin gefianĉoj; ili estis, kiel li opiniis, fianĉigita paro, kvankam neniu el ili mem tion eldiris.

Nur kelke da horoj ili povis ankoraŭ esti kune, ĉar ŝi devis iri returne al tiu loko, kie ŝi elkaleŝiĝis, por morgaŭ frue matene ekveturi returne.

Ŝia patro kaj Ib akompanis ŝin; estis hela lunlumo, kaj kiam ili alvenis al sia celo kaj devis disiĝi, Ib tute ne povis ellasi ŝian manon. Kiel ajn klare liaj rigardoj esprimis la deziron de lia koro, li tamen povis eldiri ĝin nur per malmulte da vortoj, sed ĉiu el ili venis el la plejprofundo de la koro. "Se vi en la lasta tempo ne alkutimiĝis al tro eleganta vivo," li diris, "kaj se vi estus kontenta vivi en la domo de mia patrino kun mi kiel kun via edzo, tiam ni fariĝu geedzoj!... Sed ni povas ja ankoraŭ iom atendi!"

"Jes, venos tempo, venos konsilo, Ib!" ŝi diris; kaj ŝi premis al li la manon, kaj li kisis ŝin sur la buŝo. "Mi havas konfidon al vi, Ib!" diris Kristino, "kaj mi opinias, ke mi vin amas; sed lasu min antaŭe pripensi!" Kaj ili disiĝis. Ib rakontis al la ŝipisto, ke li kaj Kristino estas jam kvazaŭ fanĉigitaj, kaj la ŝipisto trovis, ke estas tiel, kiel li ĉiam pensis. Li akompanis Ibon hejmen kaj dormis kun li en unu lito, kaj tie plu ne estis parolate pri la fianĉiĝo.

Pasis unu jaro; du leterojn skribis al si reciproke Ib kaj Kristino, kaj ĉiu el ili estis subskribita: "fidela ĝis la morto". Unu tagon la ŝipisto venis al Ib kaj transdonis al li salutojn de Kristino. La transdono de la pluaj sciigoj videble estis por li malfacila, sed la esenco estis, ke al Kristino estas bone, eĉ pli ol bone, ŝi estas ja bela knabino, estimata kaj amata; ke la filo de la mastro venis vizite hejmen; ke li havas en Kopenhago tre gravan kaj altkvalitan oficon, komizecon en kontoro, ke Kristino al li plaĉis kaj ŝi lin ankaŭ trovas laŭ sia gusto, ke liaj gepatroj ankaŭ ne kontraŭparolas, sed ke nun la koro de Kristino rememorigas al ŝi, ke kredeble Ib ĉiam ankoraŭ pensas pri ŝi, kaj ke tial ŝi estas preta forpuŝi de si sian feliĉon. Tiel parolis la ŝipisto.

Ib en la unua momento ne diris eĉ unu vorton, sed li paliĝis, skuis la kapon kaj poste diris: "Kristino ne devas forpuŝi de si sian feliĉon!" "Skribu al ŝi vian opinion per kelke da vortoj!" diris la ŝipisto. Kaj Ib skribis; sed li ne povis meti la vortojn tiel, kiel li volis, li trastrekis kaj disŝiris, ― tamen ĝis la mateno li elverkis leteron al la malgranda Kristino, kaj jen estas ĝia enhavo:

„La leteron, kiun vi skribis al via patro, mi legis, kaj mi vidas el ĝi, ke al vi en ĉiuj rilatoj estas bone kaj ke vi povas havi eĉ sorton ankoraŭ pli bonan. Demandu vian propran koron, Kristino, kaj pripensu bone, kio vin atendas, se vi min prenos. Mi povas proponi nur malmulte. Ne pensu pri mi nek pri tio, kio fariĝos el mi, sed nur pri via propra profito! Per nenia promeso vi estas ligita al mi, kaj se en via koro vi faris al mi ian promeson, mi liberigas vin de ĝi. Plena kaj ĉiurilata feliĉo venu sur vin, kara Kristino! Dio espereble ankaŭ por mia koro donos konsilon.

Por ĉiam via sincera amiko. Ib.“

La letero estis forsendita, kaj Kristino ĝin ricevis.

La tagon de sankta Marteno estis farita pri ŝi edziĝanonco kiel en la preĝejo sur la erikejo, tiel ankaŭ en Kopenhago, kie loĝis la fianĉo, kaj tien ŝi veturis kun sia bopatrino, ĉar la fianĉo pro siaj multaj okupoj ne povis entrepreni la vojaĝon al Jutlando. Laŭ interkonsento Kristino renkontiĝis kun sia patro en la vilaĝo Funder, tra kiu ŝia vojo kondukis kaj kiu troviĝis ne malproksime de ŝia hejma erikejo; tie ili reciproke diris al si adiaŭ. Oni iom eksciis pri tio, sed Ib nenion diris; li estas tre meditema, diris lia maljuna patrino. Jes, profunde enpensa kaj meditema li estis, kaj tial li denove rememoris la tri nuksojn, kiujn li kiel infano ricevis de la ciganino kaj el kiuj li du fordonis al Kristino. Tio estis tiuj sorĉaj nuksoj, kiuj devis alporti al Kristino oran kaleŝon kun ĉevaloj kaj plej belajn vestojn. Jes, jes, tio plenumiĝis! Tiun tutan lukson la sorto tie en la potenca reĝurbo Kopenhago donis al ŝi. Por ŝi tio plenumiĝis! Por Ib la nukso enhavis en si nur nigran polvon kaj teron. "Tion, kio estas la plej bona por li," kiel diris la ciganino, ― jes, tio ankaŭ plenumiĝis, por li la plej bona estis polvo kaj tero. Nun li komprenis klare, kion la virino aludis: en la nigra tero, en la malvarma tombo estos por li plej bone.

Pasis jaroj, ― ne multaj, sed ho ve, al Ib ili ŝajnis tiel longaj; la maljunaj gemastroj de la drinkejo mortis, unu mallonge post la alia. La tutan havon, multajn milojn da taleroj, heredis la filo. Jes, nun Kristino povis veturi en ora kaleŝo kaj porti elegantajn vestojn.

En la du sekvantaj jaroj la patro ricevis de Kristino neniun leteron, kaj kiam fine unu letero alvenis, tiam la riĉeco kaj la plezuroj estis malaperintaj. La kompatinda Kristino! Nek ŝi nek ŝia edzo povosciis etendi siajn piedojn konforme al la litkovrilo; la riĉaĵo foriris, kiel ili ĝin akiris, ĝi havis sur si neniun benon.

La eriko floris, kaj la eriko denove velkis; pli ol unu vintro pelis la neĝon super la erikejo kaj super la altaĵo, kie Ib loĝis en silenta izoliĝo.

La printempa suno lumis, kaj Ib estis prilaboranta sian kampon. Subite li per sia plugilo surpuŝiĝis sur ion, kio ŝajnis al li siliko; ia stranga objekto, simila al nigra rabotaĵo, elŝoviĝis sur la supraĵon, kaj kiam Ib ĝin levis, li rimarkis, ke ĝi estas el metalo; la loko, kiun la plugilo difektis, brilis tute strange. Tio estis peza, granda ora brakringo el antikva idolista tempo. Li estis disfosinta tombon de antikva grandegulo, kaj li trovis ĝian plej multekostan ornamon. Ib montris tion al sia pastro, kiu klarigis al li ĝian altan valoron. Poste li iris kun li al la distriktestro, kiu raportis pri tio en Kopenhagon kaj donis al Ib la konsilon, ke li mem transdonu al la estraro la grandvaloran trovitaĵon.

"Vi trovis en la tero la plej bonan, kion ĝi povis doni al vi!" diris la distriktestro.

"La plej bonan!" pensis Ib. "La plej bonan por mi ― kaj en la tero! En tia okazo la ciganino ja tamen estis prava, se tio estis la plej bona!" Ib veturis per la poŝta ŝipo al la ĉefurbo; al li, kiu ĝis nun estis veturinta nur ĝis Gudenaa, la nuna vojaĝo ŝajnis kvazaŭ vojaĝo transoceana.

Kaj Ib alvenis en Kopenhago.

Oni pagis al li la valoron de la trovita oro, tio estis granda sumo: mil spesmiloj. Tial Ib nun povis permesi al si vagadon tra la strata labirinto de Kopenhago.

Ĝuste en la vespero antaŭ sia forveturo al Aarhus li devojiĝis en la stratoj, trafis en tute alian direkton, ol li intencis iri, kaj trans la Kolona ponto li trafis al la Kristiana Haveno anstataŭ al la remparo ĉe la Okcidenta pordego. Kvankam li tenis sin je la okcidenta direkto, li tamen tre forte dekliniĝis de la bezonata vojo. Neniun homon oni povis vidi sur la strato. Malgranda knabino eliris el mizera domo; Ib petis informon pri la vojo, kiun li serĉis. La knabineto surpriziĝis, ekrigardis al li supren, kaj en ŝiaj okuloj montriĝis larmoj. Li demandis, kio al ŝi estas; ŝi diris ion, kion li ne komprenis, kaj kiam ili ambaŭ troviĝis sub lanterno kaj la lumo falis rekte sur ŝian vizaĝon, al li fariĝis tute strange en la animo, ĉar li ekvidis antaŭ si la malgrandan Kristinon, ŝian tute vivantan portreton, tute tian, kian li ŝin rememoris el la tempo, kiam ili ambaŭ estis infanoj.

Li sekvis la malgrandan knabinon en la mizeran domon kaj supreniris laŭ la mallarĝa ruiniĝinta ŝtuparo ĝis malgranda kurba ĉambreto sub la tegmento. Peza, sufoka aero plenigis la ĉambreton, nenia lumo tie estis.

En unu augulo aŭdiĝis ĝemado, kaj el tie penetradis malfacila spirado.

Ib ekbruligis alumeton. Sur mizera lito tie kuŝis la patrino de la infano.

"Ĉu mi eble povas en ia maniero helpi al vi?" demandis Ib. "La infano renkontis min sur la strato, sed mi mem estas ĉi tie tute fremda en la urbo. Ĉu ne troviĝas ĉi tie ia najbaro aŭ iu alia, kiun mi povus voki?" Kaj dirante tion, li levis ŝian kapon.

Tio estis Kristino el la erikejo!

De longa tempo ŝia nomo tie en Jutlando ne estis elparolata, ĉar tio kaŭzus grandan tumulton en la silenta meditado de Ib, kaj cetere la famo kaj la vero rakontis ja nenion bonan: la multo de mono, kiun ŝia edzo heredis de siaj gepatroj, faris lin malhumila kaj facilanima. Sian konstantan servolokon li forrifuzis, dum duono da jaro li vojaĝadis en la eksterlando, poste li revenis kaj faris ŝuldojn; ĉiam pli kaj pli la veturilo kliniĝis kaj fine ĝi renversiĝis. Liaj multaj gajaj tablamikoj asertis, ke li meritas sian sorton, ĉar li vivis ja kiel absoluta malsaĝulo. Unu matenon oni trovis lian kadavron en la palaca lageto.

De post lia morto Kristino suferis tre multe; ŝia pli juna malgranda infano, kiu naskiĝis ankoraŭ dum la bonstato, mortis; nun Kristino atingis tian gradon, ke danĝere malsana, forlasita, ŝi kuŝis en mizera ĉambreto, en tia mizera stato, kian ŝi en siaj junaj jaroj sur sia senhoma erikejo eble povus toleri, sed kiu nun, post ŝia alkutimiĝo al pli bonaj cirkonstancoj, treege sentigis al ŝi ŝian mizeron. Ŝia pli aĝa infano, kiu ankaŭ estis malgranda Kristino, suferadis kun ŝi mizeron kaj malsaton, kaj ŝi nun alkondukis al ŝi Ibon.

"Mi timas, ke la morto disigos min de mia malfeliĉa infano!" ŝi ĝemis; "kien en la mondo ŝi tiam povos iri!" Plu ŝi nenion povis diri.

Ib denove ekflamigis alumeton kaj trovis peceton da kandelo, kiun li ekbruligis; per tio la mizera ĉambreto almenaŭ iom prilumiĝis.

Ib rigardis la malgrandan knabinon kaj rememoris Kristinon en ŝiaj junaj jaroj. Pro Kristino li povis esti bona por tiu infano, kiu estis por li fremda kaj nekonata. La mortantino lin rigardis, ŝiaj okuloj fariĝis pli kaj pli grandaj.... Ĉu ŝi lin rekonis? Li tion ne eksciis, eĉ unu vorton li plu ne aŭdis de ŝi.

* * *

Estis en la arbaro de Gudenaa, proksime de la erikejo. La aero estis griza, la eriko komencis velki, la okcidentaj ventegoj peladis la flavajn foliojn en la rivereton kaj trans la erikejon, sur kiu ĉiam ankoraŭ staris la domo, konstruita el torfo; en ĝi nun loĝis fremdaj homoj. Sed ĉe la bazo de la altaĵo, sub la ŝirmo de altaj arboj, staris malgranda domo, blanka kaj afablaspekta. En la ĉambro brulis torfo en la forno, en la ĉambro estis sunbrilo, kiu lumis el du infanaj okuloj. Kiel printempa kantado de alaŭdo sonis la parolo el la ruĝa ridetanta buŝo de la infano. Vivo kaj gajeco regis en la domo, la malgranda Kristino ĵus alveturis. Ŝi sidis sur la genuoj de Ib; Ib anstataŭis al ŝi patron kaj patrinon, kiuj ambaŭ malaperis, kiel sonĝo malaperas ĉe infano kaj ĉe plenkreskulo. Ib sidis en la pura, beleta domo, bonhava homo; la patrino de la malgranda infano kuŝis sur la tombejo de malriĉuloj en la reĝurbo Kopenhago.

Ib havis monon en la kesto, kiel oni asertis, monon el la tero, kaj krom tio li havis ja ankaŭ la malgrandan Kristinon.