<< Dorna vojo de la honoro H. C. Andersen: Fabeloj

Juda knabino

En la lernejo de la malriĉuloj, inter la aliaj infanoj troviĝis malgranda juda knabino, vigla kaj bona, la plej lerta kaj kapabla el ĉiuj; sed en unu el la lernofakoj ŝi ne povis partopreni, en la lecionoj de religio; ŝi estis ja en Kristana lernejo.

Estis permesite al ŝi teni antaŭ si sian libron de geografio aŭ prepari siajn taskojn, sed ĉi tiuj estis rapide pretigataj. Tiam antaŭ ŝi kuŝis malfermita libro, sed la knabineto ne legis en ĝi, ŝi sidis kaj aŭskultis, kaj baldaŭ la instruisto rimarkis, ke ŝi sekvas la instruadon kun tia atento, kiel preskaŭ neniu el la aliaj knabinoj.

"Legu en via libro!" li diris milde kaj serioze, sed la knabineto rigardis lin per siaj nigraj radiantaj okuloj, kaj kiam li ankaŭ ŝin pri io demandis, ŝi donis pli ĝustajn respondojn ol ĉiuj aliaj. Ŝi aŭdis, komprenis kaj perceptis.

Ŝia patro estis malriĉa honesta homo; kiam li transdonis sian filinon al la lernejo, li metis la kondiĉon, ke oni ne instruu al ŝi la Kristanan religion. Se oni forliberigus ŝin por tiu lernohoro, tio ĉe la aliaj infanoj eble povus veki malkontentecon kaj iajn specialajn pensojn, tial ŝi restadis, sed tio ne povis daŭri pli longe.

La instruisto iris al la patro kaj diris, al li, ke li devas aŭ forpreni sian filinon el la lernejo, aŭ lasi ŝin fariĝi Kristanino. "Mi ne povas elteni, kiam mi vidas tiujn brulantajn okulojn, tiun ardon kaj kvazaŭ animan soifon je la vortoj de la Evangelio!" diris la instruisto.

La patro ekploris: "Mi mem scias nur malmulte el nia propra religio, sed ŝia patrino estis filino de Izrael, forta kaj fidela en sia kredo, sur ŝia mortlito mi donis al ŝi la promeson, ke nia infano neniam estos baptita Kristane; mi devas plenumi mian promeson, mi rigardas ĝin kiel interligon kun Dio."

La malgranda Juda knabino estis forprenita el la lernejo de la Kristanoj.

Pasis jaroj.

En unu el la plej malgrandaj urbetoj de Jutlando, en malriĉa urbana domo servis malriĉa knabino de Mosea religio, tio estis Sara. Ŝiaj haroj estis nigraj kiel ebono, ŝiaj okuloj estis mallumaj kaj tamen plenaj de brilo, kiel ordinare estas ĉe la filinoj de la oriento. La trajtoj de la vizaĝo ĉe la nun tute plenkreska knabino montris ankoraŭ la saman esprimon, kiu iam lumis sur la vizaĝo de la infano, kiam ŝi sidis sur la lerneja benko kaj kun pensoplena rigardo aŭskultis.

Ĉiun dimanĉon el la preĝejo sonadis la ludado de la orgeno kaj la kantado de la paroĥanoj kaj penetradis trans la strato ĝis la kontraŭe staranta domo, kie la Juda knabino, diligenta kaj fidela en sia profesio, staris ĉe sia laboro. "Venu, ho tago de Dio, eniru en mian koron kaj faru ĝin pura kaj sankta!" tiel sonis la leĝo de la juna Judino, sed ŝia tago de Dio, ŝia sabato, estis labortago de la Kristanoj, kaj ŝi povis teni ĝin sankta nur en sia koro. Sed kion antaŭ Dio signifas tago kaj horo? Ĉi tiu penso naskiĝis en ŝia animo, kaj en dimanĉo de la Kristanoj ŝia preĝmeditado estis malpli malhelpata. Kiam la sonado de la orgeno kaj la sankta kantado penetradis al ŝi en la kuirejon, tiam eĉ ĉi tiu loko fariĝadis silenta kaj sankta. Tiam ŝi legadis la Malnovan Testamenton, la trezoron kaj propraĵon de sia popolo, kaj nur tion, ĉar tio, kion ŝia patro parolis al ŝi, kiam li ŝin forprenis el la lernejo, profunde penetris en ŝian koron, la promeso, kiun li estis doninta al ŝia mortanta patrino, ke Sara neniam fariĝos Kristanino, neniam forlasos la religion de siaj gepatroj. La Nova Testamento estis kaj devis resti por ŝi ŝlosita libro, kaj tamen ŝi sciis multe el ĝi, brilante kaj lumante tio staris antaŭ ŝi en la rememoroj el ŝia infaneco.

Unu vesperon ― ŝi sidis en angulo de la ĉambro ― ŝi aŭdis, kiel ŝia mastro laŭte antaŭlegas, kaj ŝi povis senĝene lin aŭskulti, ĉar li legis ne el la Evangelio, sed el malnova historia libro. La historio rakontis pri Hungara kavaliro, kiu estis kaptita de Turka guberniestro, kiu lasis aljungi lin kune kun la bovoj al la plugilo, peladi per vipado kaj terure mokadi, ĝis li tute senfortiĝis.

La edzino de la kavaliro vendis ĉiujn siajn juvelojn, garantidonis la kastelon kaj la terposodaĵojn, liaj amikoj kolektis grandajn sumojn, ĉar preskaŭ nekredebla estis la elaĉeta mono, kiu estis postulata; la mono tamen estis kolektita, kaj oni lin liberigis de la malhonoro kaj sklaveco.

Malsana kaj suferanta li revenis en sian hejmon. Sed baldaŭ denove eksonis ĝenerala alvoko kontraŭ la malamikojn de la Kristaneco. La malsanulo tion aŭdis, kaj nun li plu ne povis ripozi; li lasis sin levi sur sian batalan ĉevalon, liaj vangoj denove ruĝiĝis, liaj fortoj videble revenis, kaj li elmoviĝis kaj venkis. Ĝuste tiu guberniestro, kiu estis ordoninta aljungi lin al la plugilo, moki kaj suferigi, fariĝis nun lia kaptito kaj estis metita de li en la malliberejon de lia hereda kastelo; sed jam en la unua horo de lia enŝlositeco venis al li la kavaliro kaj demandis sian kaptiton:

"Kio, laŭ via opinio, vin atendas?"

"Mi scias!" respondis la Turko, "repago!"

"Jes, la repago de la Kristanoj!" diris la kavaliro; "la Kristaneco ordonas al ni pardoni al niaj malamikoj, ami nian proksimulon. Dio estas la amo! Veturu pace al via hejmo kaj al viaj karaj, fariĝu milda kaj bona koncerne tiujn, kiuj suferas!"

Tiam la kaptito forte ekploris. "Kiel mi povus pensi, ke io simila estas ebla! Mi estis tute certa, ke min atendas turmentoj kaj martireco, kaj tial mi prenis venenon, kiu post kelke da horoj min mortigos. Mi devas morti, kontraŭ tio okzistas nenia helpo! Sed antaŭ ol mi mortos, sciigu al mi la instruon, kiu enhavas en si tian amon kaj favorkorecon, ĝi estas granda kaj Dia! Donu al mi la eblon morti en ĝi, morti kiel Kristano!"

Kaj lia peto estis plenumita.

Tiel rakontis la historio, la legendo, kiu estis voĉlegita; ĉiuj aŭskultis kun streĉita atento kaj intereso, sed la plej grandan impreson ĝi faris sur tiu, kiu sidis forlasita en la angulo, sur la servistino Sara, sur la Juda knabino. Grandaj pezaj larmoj staris en ŝiaj brilantaj karbonigraj okuloj.

Tie ŝi sidis kun tiu infana animo, kun kiu ŝi iam sidis sur la benko de la lernejo kaj aŭskultis la altajn instruojn de la Evangelio. La larmoj fluis sur ŝiaj vangoj.

"Mia infano ne fariĝu Kristanino!" sonis la lastaj vortoj de la patrino sur la lito de morto, tio tremigis ŝian koron kaj animon, kaj la leĝo diris plue en ŝia interno: "Respektu la patron kaj la patrinon!"

"Mi ne estas ja Kristanino! Ili vokas min Juda knabino. Tiel moke kriis post mi la knaboj de la najbaro la lastan dimanĉon, kiam mi haltis antaŭ la malfermita pordo de la preĝejo kaj enrigardis tien, kie la altaraj kandeloj brulis kaj la preĝantoj kantis. De post mia lerneja tempo ĝis la nuna tago en tio kuŝis kaj kuŝas por mi forto de la Kristaneco, kiu, simile al sunlumo, profunde lumas en la koron, eĉ se mi kovras antaŭ tio miajn okulojn. Sed, ho patrino, mi ne afliktos vin en via tombo, mi ne rompos la sanktan promeson, kiun la patro al vi donis. Mi ne legos la Kristanan Biblion, mi havas ja Dion de miaj prapatroj, por apogi al Li mian kapon!"

Jaroj pasis.

La mastro mortis, la mastrino troviĝis en premita situacio, la servistino fariĝis nenecesa; tamen Sara restis, ŝi estis ŝia helpantino en la mizero, ŝi subtenis la tutan mastraĵon. Ŝi laboris ĝis malfrue vespere kaj havigadis panon per la laboro de siaj manoj. Troviĝis neniu pli proksima parenco, kiu povus zorgi pri la familio, en kiu la patrino krom tio fariĝadis kun ĉiu tago ĉiam pli malforta kaj jam de multaj monatoj estis alkatenita al la lito. Tiam Sara vartadis, flegadis, laboradis, milda kaj pia, beno en la malriĉa domo.

"Tie kuŝas la Biblio!" diris la malsanulino; "voĉlegu al mi ion el ĝi en ĉi tiu longa vespero; mi tiel kore sopiras aŭdi la vorton de Dio!"

Sara klinis sian kapon. Ŝiaj manoj kunmetiĝis ĉirkaŭ la Biblio, el kiu ŝi legis al la malsanulino. Ofte ŝi verŝadis larmojn, sed ŝiaj okuloj fariĝis pli klaraj kaj en ŝia animo fariĝis pli klare. "Patrino, via filino ne ricevos la bapton de la Kristanoj, ŝi ekstere ne estos alkalkulata al ilia komunumo, pri tio ni interkonsentis sur ĉi tiu tero, sed super ĝi... la unueco estas pli granda en Dio. Li akompanas nin trans la morton!... Li punas la teron, kaj, soifiginte ĝin, li ĝin riĉigas. Ho, mi tion komprenas! Tio fariĝas per Li kaj en Li: Kristo."

Ŝi tremis ĉe la elparolado de la sankta nomo; fajra bapto ŝin trafluis, pli forta, ol la korpo povas traelporti, kaj ŝia korpo kliniĝis pli senforte ol la korpo de la malsanulino, ĉe kiu ŝi maldormis.

"Malfeliĉa Sara!" oni diris, "la laboro kaj maldormado ŝin trolacigis!"

Oni venigis ŝin en la malsanulejon de la malriĉulejo, kie ŝi mortis kaj de kie oni ŝin enterigis, sed ne sur la tombejo de la Kristanoj, ― tie ne ekzistis loketo por la Juda knabino, ― ne, ekstere apud la muro oni ŝin metis en la teron.

Kaj la suno de Dio, kiu lumis sur tombojn de la Kristanoj, lumis ankaŭ super la tombo de la Juda knabino tie ekstere, kaj la kantoj, kiuj sonadis sur la tombejo de la Kristanoj, penetris ankaŭ super ŝian tombon.

Ankaŭ al ĝi sonis la proklamo: "ekzistas reviviĝo en Kristo, en Li, kiu diris al siaj disĉiploj: Johano baptis per akvo, sed vi estu baptataj per la Sankta Spirito!"