<< Ĉio sur sian ĝustan lokon! H. C. Andersen: Fabeloj

Koboldo ĉe la butikisto

Estis iam efektiva studento, kiu loĝis en subtegmenta ĉambreto kaj nenion posedis; estis ankaŭ efektiva butikisto, kiu loĝis en bona loĝejo kaj posedis la tutan domon, kaj kun li sin tenis la koboldo, ĉar ĉe li ĉiun Kristnaskan vesperon li ricevadis pladon da kaĉo kun granda peco da butero en ĝi; tion la butikisto povis doni; tial la koboldo restis en la butiko, kaj tio estis tre instrua.

Unu vesperon la studento eniris tra la malantaŭa pordo, por persone aĉeti por si sian kandelon kaj fromaĝon; li havis neniun por sendi, kaj tial li iris mem. Li ricevis tion, kion li petis, li pagis, kaj la butikisto kaj lia edzino kapsalutis lin. Ĉi tiu lasta estis virino, kiu povosciis pli ol kapsaluti, ŝi havis talenton! La studento ankaŭ kapsalutis kaj komencis legi la paperfolion, en kiu estis envolvita la fromaĝo. Tio estis folio, elŝirita el malnova libro, kiu ne meritis esti disŝirita; tio estis malnova libro plena de poezio.

"Jen kuŝas ankoraŭ pli da tio!" diris la butikisto; "mi donis pro tio al maljuna virino kelke da kafaj faboj; se vi pagos al mi du spesdekojn, vi ricevos la restaĵon."

"Koran dankon!" diris la studento; "donu ĝin al mi anstataŭ la fromaĝo. Mi povas manĝi nur buterpanon; estus peko, se la tuta libro estus disŝirita. Vi estas brava homo, praktika homo, sed pri poezio vi komprenas ne pli ol ĉi tiu tino!"

Tio estis diro neĝentila, precipe koncerne la tinon, tamen la butikisto ridis, ĉar tio estis ja dirita nur ŝerce. Sed la koboldo koleris, ke oni povas permesi al si diri ion similan al butikisto, kiu estas domposedanto kaj vendas la plej bonan buteron.

Kiam fariĝis nokto, la butiko estis fermita kaj krom la studento ĉiuj estis en la lito, la koboldo eniris kaj prenis la parolilon de la mastrino, kiun ŝi dum la dormado ne bezonis. Sur kiun ajn objekton en la ĉambro li ĝin metis, ĉiu ricevis parolkapablon kaj povis eldiri siajn pensojn tiel same bone, kiel la dommastrino; sed ĉiufoje nur unu objekto povis tion havi, kaj tio estis feliĉo, ĉar alie ili ja parolus ĉiuj kune.

La koboldo metis la parolilon sur la tinon, en kiu kuŝis la malnovaj gazetoj. "Ĉu efektive estas vero, ke vi ne scias, kio estas poezio?"

"Jes, tion mi scias," diris la tino, "tio estas io; kio staras en la malsupra parto de la gazetoj kaj estas detranĉata; mi opinias ne sen kaŭzo, ke mi havas en mi pli multe da ĝi, ol la studento, kaj kompare kun la butikisto mi estas ja nur senvalora tino."

La koboldo metis la parolilon sur la kafmuelilon; ha, kiel ĝi komencis krakadi! Li metis ĝin sur la tino kun butero kaj sur la tirkeston kun la mono; ĉiuj havis la saman opinion, kiel la tino, kaj tion, pri kio ĉiuj opinioj konsentas, oni devas respekti.

"Nun la studento ĝin ricevu!" Kaj la koboldo iris kun ĝi senbrue laŭ la kujreja ŝtuparo supren en la subtegmentan ĉambreton, en kiu loĝis la studento. En la ĉambreto estis lume; la koboldo rigardis tra la serura truo kaj vidis, ke la studento legas en la disŝirita libro el la butiko. Sed kiel hele tie estis! El la libro iris hela radio, kiu disvolviĝis en trunkon, en potencan arbon, kiu leviĝis kaj larĝe etendis siajn branĉojn super la studento. Ĉiu folio estis freŝa kaj suke verda, kaj ĉiu floraĵo estis bela knabina kapo, kelkaj estis kun okuloj mallumaj kaj radiantaj, aliaj kun bluaj kaj mirinde klaraj. Ĉiu frukto estis lumanta stelo, kaj mirinde belega kantado kaj sonado aŭdiĝis en la senornama ĉambreto.

Nu, tian belegecon la malgranda koboldo neniam antaŭe prezentis al si kaj neniam aŭdis paroli pri ĝi. Tial li restis starante sur la piedfingroj kaj rigardis, ĝis la lumo estingiĝis; la studento videble estingis sian lampon kaj enlitiĝis, sed la koboldo ĉiam ankoraŭ staris, ĉar plue kaj plue sonis la kantado, kviete kaj belege, ĉarma dormetiga kanto por la studento, kiu kuŝiĝis por ripozi.

"Ĉi tie estas nekompareble bele!" diris la koboldo, "tion mi neniam atendus! Mi dezirus resti ĉe la studento!" Kaj li pripensadis, pripensadis, tamen fine li ekĝemis: "La studento ne havas kaĉon!" Kaj li foriris, jes, li iris returne al la butikisto. Estis bone, ke li venis, ĉar la tino preskaŭ eluzis la tutan parolilon de la mastrino; ĉion, kion ĝi en sin enprenis, ĝi senlace elŝprucigadis tra la sama flanko, kaj ĵus ĝi volis turniĝi, por elfluigi tion ankaŭ tra alia flanko, sed ĝuste tiam venis la koboldo kaj reprenis la parolilon de la mastrino. Sed la tuta butiko, de la monkesto ĝis la brulligno, de tiu tempo formadis siajn opiniojn konforme al la opinioj de la tino; ĉiuj estimis ĝin en tia grado kaj havis tian konfidon al ĝi, ke ĉiufoje, kiam la butikisto legis el sia vespera gazeto la informojn pri arto kaj teatroj, ili firme kredis, ke tiuj informoj venas de la tino.

Sed la koboldo ne sidadis plu silente, aŭskultante ĉiujn saĝaĵojn tie malsupre; ne, tuj kiam montriĝadis lumo el la subtegmenta ĉambreto, la radioj estis kvazaŭ fortikaj ankroŝnuroj, kiuj tiradis la koboldon supren; kaj li devis iri supren kaj rigardi tra la serura truo, kaj tie ĉirkaŭbruis lin io majesta, simila al tio, kion ni sentas ĉe la ondiĝanta maro, kiam Dio en ventego paŝas super ĝi; kaj tiam la koboldo verŝadis larmojn, li mem ne sciis, pro kio li ploras, sed en tiuj larmoj estis ia mirinda beno.

Kiel ĉarmega tio sendube estus, se li sidus ĉe la studento sub la arbo, sed tio ja estis ne ebla, ― li estis jam kontenta je sia serura truo. Li staris tie ankoraŭ en la malvarma koridoro, kiam la aŭtuna vento jam blovis tra la truoj de la tegmento kaj la malvarmo estis tre granda. Sed la malgrandulo eksentis tion nur tiam, kiam la lumo en la subtegmenta ĉambreto estis estingita kaj la tonoj fariĝis neaŭdeblaj pro la vento. Hu, tiam li eksentis froston kaj returne grimpis malsupren en sian varman angulon; tie estis oportune kaj komforte! Kaj kiam venis la Kristnaska kaĉo kun granda peco da butero, ― nu, tiam la butikisto estis por li la plej grava persono.

Sed en la mezo de la nokto la koboldo vekiĝis pro terura bruo ĉe la fenestraj kovriloj; homoj tie ekstere frapegis sur ili, la gardisto fajfis, ― estis brulo; la tuta strato estis hele lumita; ĉu brulis ĉi tie en la domo aŭ ĉe la najbaro? Kie? Estis terura tumulto, terura konfuzo. La butikistino estis tiel konsternita, ke ŝi elprenis siajn orajn orelringojn el la oreloj kaj metis ilin en la poŝon, por ja ion savi, la butikisto prenis siajn valorajn paperojn kaj la servistino sian silkan mantilon, kiun ŝiaj rimedoj permesis al ŝi aĉeti. Ĉiu volis savi la plej bonan, kaj tion volis ankaŭ la koboldo, kaj per unu salto li flugis supren laŭ la ŝtuparo en la ĉambreton al la studento, kiu tute trankvile staris ĉe la malfermita fenestro kaj rigardis la fajron, kiu ekflamis en la kontraŭa domo. La koboldo kaptis la mirindan libron, kiu kuŝis sur la tablo, ŝovis ĝin en sian ruĝan ĉapon kaj tenis ĝin forte per ambaŭ manoj; la plej bona trezoro de la domo estis savita. Poste li rapidis pluen, sur la tegmenton, al la plej supra pinto de la kamentubo, kaj tie li sidis, prilumita de la brulanta kontraŭa domo, tenante ambaŭ manojn forte alpremite al sia ruĝa ĉapo, en kiu kuŝis la trezoro. Nun li ekkonis sian internan karakteron, eksciis, al kiu li en efektiveco apartenas. Sed kiam la fajro estis estingita kaj la malgrandulo denove rekonsciiĝis, li diris: "Ili ambaŭ havu sian parton en mi; tute disiĝi de la butikisto mi ne povas, pro la kaĉo!"

Kaj tio estis tute laŭ homa naturo! Ni, ĉiuj aliaj, ankaŭ ja iras al la butikisto ― pro la kaĉo.