<< Dekdu per la poŝto H. C. Andersen: Fabeloj

Sterkskarabo

La ĉevalo de la imperiestro ricevis orajn hufumojn, po unu ora hufumo sur ĉiu piedo.

Kial ĝi ricevis orajn hufumojn?

Ĝi estis la plej bela besto, havis graciajn piedojn, saĝajn okulojn kaj kolharojn, kiuj pendis ĉirkaŭ ĝia kolo kiel silka vualo. Ĝi portis sian sinjoron en fumo de pulvo kaj en pluvo de kugloj, ĝi aŭdis la kantadon kaj sibladon de kugloj. Ĝi mordis kaj batis ĉirkaŭ si kaj partoprenis en la batalado, kiam la malamikoj penetris antaŭen. Per unu salto ĝi transgalopis la ĉevalon de la falinta malamiko, savis al sia imperiestro la kronon el ruĝa oro, savis al sia imperiestro la vivon, kio valoris pli ol la ruĝa oro, kaj tial la ĉevalo de la imperiestro ricevis orajn hufumojn, po unu ora hufumo sur ĉiu piedo.

Tiam elrampis la sterkskarabo.

"Antaŭe la grandaj, poste la malgrandaj," ĝi diris; "ne laŭ la grandeco oni devas juĝi." Kaj ĝi etendis siajn maldikajn piedetojn.

"Kion vi volas?" demandis la forĝisto.

"Orajn hufumojn!" respondis la skarabo.

"Via prudento certe estas ne en normala stato!" diris la forĝisto. "Vi volas ankaŭ havi orajn hufumojn?" "Orajn hufumojn!" respondis obstine la skarabo. "Ĉu mi ne estas tiel same bona kiel la granda besto, kiu ĉiam estas priservata, striglata, vartata kaj ricevas bonan manĝadon kaj drinkadon? Ĉu mi ne apartenas ankaŭ al la stalo de la imperiestro?"

"Sed kial la ĉevalo ricevas orajn hufumojn?" demandis la forĝisto. "Ĉu vi tion tute ne komprenas?"

"Kompreni? Mi komprenas almenaŭ tion, ke tio estas malŝato kontraŭ mi," diris la skarabo, "tio estas ofendo, ― kaj nun mi tial eliras en la malproksiman mondon."

"Forportu vin!" ridante diris la forĝisto.

"Malĝentilulo!" diris la skarabo kaj eliris tra la pordo de la stalo, flugis malgrandan distancon kaj troviĝis en beleta malgranda florĝardeno, kie oni sentis la odoron de rozoj kaj lavendo.

"Ĉu ĉi tie ne estas belege?" demandis malgranda makulkolora kokcinelo. "Kiel dolĉe odoras kaj kiel bele estas ĉi tie!"

"Mi alkutimiĝis al io pli bona," respondis la skarabo. "Vi nomas tion ĉi tie bela? Ĉi tie oni ja eĉ ne havas sterkejon."

Kaj ĝi iris pluen kaj trafis en la ombron de levkojo; sur levkojo rampis raŭpo.

"Kiel bela estas la mondo!" diris la raŭpo; "la suno estas tiel varma! Ĉio estas tiel ĝoja kaj kontenta, kaj kiam mi iam endormiĝos kaj mortos, kiel ili tion nomas, mi poste denove vekiĝos kaj estos papilio."

"Ne imagu al vi tro multe!" diris la skarabo; "nun ni flugas ĉirkaŭen kiel papilioj! Mi venas el la stalo de la imperiestro, sed neniu en ĝi, eĉ ne la persona ĉevalo de la imperiestro, ĝi, kiu fieras kun miaj formetitaj oraj hufumoj, imagas al si ion similan. Ricevi flugilojn! Flugi! Jes, nun ni flugas!" Kaj ĉe tiuj vortoj ĝi ekflugis. "Mi ne volas koleri, sed mi tamen koleras."

Ĝi falis sur grandan pecon da herbotero. Ĉi tie ĝi iom kuŝis kaj poste endormiĝis.

Ho ve! Kia pluvego ekverŝiĝis! La skarabo vekiĝis de la plaŭdado de la akvo kaj volis tuj enrampi en la teron, sed ĝi ne povis tion fari. Ĝi ruliĝis, ĝi naĝis sur la ventro kaj sur la dorso, pri flugado oni eĉ ne povis pensi, ĝi certe neniam foriros vivanta de ĉi tiu loko. Ĝi kuŝis tie, kie ĝi kuŝis, kaj ĝi tie restis.

Kiam la pluvo iom kvietiĝis kaj la skarabo elpalpebrumis al si la akvon el la okuloj, ĝi ekvidis antaŭ si ion blankan; tio estis tolo, kiu devis blankiĝi. La skarabo rapidis tien kaj enrampis en faldon de la malseka tolo. Certe ĝi tie ne kuŝis tiel komforte kiel en la varma sterko en la stalo; sed troviĝis nenio pli bona, kaj tial ĝi kuŝis tie dum tuta tago kaj tuta nokto; la pluvo ne ĉesis. Frue matene la skarabo denove elrampis; ĝi estis tre kolera pro la malbona vetero.

Du ranoj sidis sur la tolo; iliaj helaj okuloj lumis de raviteco. "Ĉarmega vetero!" diris unu el ili. "Kiel ĝi refreŝigas! Kaj la tolo tiel bone konservas la akvon; tiklas kaj jukas al mi en la malantaŭaj piedoj, kvazaŭ mi devus naĝi."

"Mi volus nur scii," diris la dua, "ĉu la hirundo, kiu vagas tiel malproksimen, ĉu en siaj multaj vojaĝoj eksterlanden ĝi trovis ie pli bonan klimaton ol la nia. Tia pluvo, tia malsekeco! estas tute tiel, kvazaŭ oni kuŝus en malseka foskavo. Se oni pri tio ne ĝojas, tiam oni vere ne amas sian patrujon."

"Vi certe neniam estis en la stalo de la imperiestro?" demandis la skarabo. "Tie la malsekeco estas varma kaj spica. Al tio mi alkutimiĝis; tio estas la klimato, kiu plej bone al mi plaĉas, sed bedaŭrinde oni ne povas preni ĝin kun si en la vojaĝon. Ĉu ne ekzistas ĉi tie en la ĝardeno ia sterkejo, kie altklasaj personoj, kiel mi, povus loĝi kaj senti sin hejmece?"

Sed la ranoj ĝin ne komprenis aŭ ne volis ĝin kompreni.

"Mi neniam demandas duafoje," diris la skarabo, kiam ĝi estis demandinta tri fojojn kaj ricevis nenian respondon.

Trairinte ian distancon pluen, ĝi renkontis krevpecon de poto; ĉi tiu en efektiveco ne devis kuŝi ĉi tie, sed ĉar ĝi jam kuŝis, ĝi prezentis ŝirmon. Ĉi tie loĝis kelke da forfikulaj familioj. Ili ne postulis grandajn spacojn, sed nur socian kunvivadon. Precipe la virinoj distingiĝis per granda patrina amo, kaj tial ankaŭ ĉiu el ili opiniis siajn idojn la plej belaj kaj plej saĝaj.

"Nia filo fianciĝis," diris unu el la patrinoj. "La dolĉa senkulpeco! Lia plej alta celo estas enrampi iam en la orelon de pastro. Li estas tiel aminda kaj infaneca, kaj lia fianĉiĝo tenas lin malproksime de ĉiuj diboĉaĵoj. Ekzistas nenio pli ĝojiga por patrino."

"Nia filo," rakontis alia patrino, "apenaŭ elrampis el la ovo, li jam komencis gaje ludi. En li bolas, li devas fari la kutimajn junulajn malsaĝaĵojn. Tio vere estas granda ĝojo por patrino! Ĉu ne vere, sinjoro skarabo?" Laŭ la eksteraĵo de la skarabo ili vidis, ke li estas fremdulo.

"Vi ambaŭ estas pravaj!" diris la skarabo, kaj tiam oni lin invitis, ke li venu pli proksimen, kiom li havis la eblon rampi sub la potpecon.

"Nun vi devas vidi ankaŭ niajn malgrandajn forfikulojn," diris tria kaj kvara el la patrinoj. "Ili estas la plej ĉarmaj infanoj kaj tiel amuzaj! Ili neniam estas malbonkondutaj, krom la okazo, kiam ili havas ventrodoloron, sed tion oni ja ricevas tre facile en ilia aĝo."

Kaj poste ĉiu patrino rakontis pri siaj infanoj, kaj la infanoj enmiksis sin en la paroladon, kaj ili uzis la forkon, kiun ili havis malantaŭe ĉe la vosto, por pinĉi la skarabon je lia barbo.

"Sed ili ĉion tuj rimarkas, la malgrandaj petoluloj!" diris la patrinoj, spiregante de patrina amo. Sed la skarabon tio ĉagrenis, kaj tial ĝi demandis, ĉu la sterkejo ne troviĝas ie proksime.

"Ho, ĝi troviĝas malproksime, malproksime en la mondo, transe de la foskavo," diris unu forfikulo; "tiel malproksime, ke, kiel mi esperas, neniu el miaj infanoj iam venos tiel malproksimen, ĉar tio estus mia morto."

"Mi tamen provos iri tiel malproksimen," respondis la skarabo kaj foriris sen adiaŭdiro. Tiel estas plej bonmaniere.

Ĉe la foskavo ĝi renkontis multajn el sia speco, ĉiuj estis sterkskaraboj.

"Ĉi tie ni loĝas!" ili diris. "Estas al ni tre varme. Ĉu estas permesite al ni havi la kuraĝon inviti vin al ni? La vojaĝo certe vin lacigis."

"Tute vere," respondis la skarabo. "Dum pluva vetero mi kuŝis sur tolo, kaj pureco estas por mi tute speciale sentebla. Mi ankaŭ ricevis artriton en unu el la flugilartikoj, ĉar mi devis stari en trablovo sub potpeco. Estas vera ĝuo, kiam oni fine denove venas al siaspeculoj."

"Vi eble venas de la sterkejo?" demandis la plej aĝa.

"Pli alte!" respondis la skarabo. "Mi venas el la stalo de la imperiestro, en kiu mi naskiĝis kun oraj hufumoj. Mi vojaĝas kun sekreta komisio, pri kiu vi ne devas min demandi, ĉar mi tion ja ne diros al vi."

Post tio la skarabo iris malsupren en la grasan ŝlimon. Ĉi tie sidis tri junaj sterkskarabaj fraŭlinoj, kiuj honteme ridetis, ĉar ili ne sciis, kion ili devas diri.

"Ili ankoraŭ ne estas fianĉigitaj," diris la patrino, kaj ili denove komencis rideti, sed nun pro embaraso.

"Eĉ en la stalo de la imperiestro mi ne vidis pli belajn!" galante respondis la vojaĝanta skarabo.

"Ne malbonigu al mi miajn knabinojn kaj ne parolu kun ili, se vi ne havas pli realajn intencojn; sed vi ilin havas, kaj mi donas al vi mian benon."

"Hura!" ekkriis la aliaj, kaj tiamaniere la skarabo subite vidis sin fianĉigita. Antaŭe fianĉiĝo, poste edziĝo; ekzistis ja nenio, por kio oni bezonus atendi.

La sekvanta tago pasis tre bone, la postsekvanta pasis jam pli malrapide, sed en la tria tago estis ja necese pensi pri manĝaĵo por la edzino kaj eble ankaŭ por infanoj.

"Mi lasis min kapti neatendite," diris la skarabo al si mem, "tial mi havas la rajton ankaŭ miaflanke fari al ili neatenditaĵon...."

Kaj li tion faris. Li malaperis; li forestis la tutan tagon, li forestis la tutan nokton, ― kaj la edzino fariĝis pajla vidvino. La aliaj skaraboj asertis, ke ili bedaŭrinde akceptis en la familion kompletan vagiston. La virino nun estis por ili ŝarĝo.

"En tia okazo ŝi povas denove resti ĉe mi kiel virgulino," diris la patrino, "resti ĉe mi kiel mia infano. Fi al la abomeninda kotanimulo, kiu ŝin trompe forlasis!"

Nia skarabo dume troviĝis denove sur la landvojo; sur folio de brasiko ĝi transŝipiĝis trans la foskavon. Ĉirkaŭ la mateno venis subite du homoj, ili rimarkis la skarabon, prenis ĝin, turnis ĝin ĉiuflanken, kaj ili ambaŭ estis mireginde instruitaj, precipe la knabo. "Alaho vidas la nigran skarabon en la nigra ŝtonaĵo de la nigra roko! Ĉu ne tiel estas skribite en la Korano?" li demandis, kaj li tradukis la nomon de la skarabo en la lingvon latinan kaj priskribis ĝian rason kaj ĝian naturon. La pli aĝa scienculo ne konsilis preni la skarabon hejmen; oni tie havas tiel same bonajn ekzemplerojn, li diris, kaj tio ne estis ĝentila parolo laŭ la opinio de la skarabo. Tial ĝi elflugis el lia mano, kaj, ĉar ĝiaj flugiloj elsekiĝis, ĝi flugis sufiĉe grandan distancon kaj atingis la oranĝerion, kie unu fenestro estis so^vita supren, kaj tial la skarabo tre oportune povis englitigi sin kaj sin enfosi en la freŝan sterkon. "Ĉi tie estas belege kaj bonguste!" ĝi ekkriis.

Baldaŭ ĝi endormiĝis kaj sonĝis, ke la ĉevalo de la imperiestro pereis kaj sinjoro la sterkskarabo ricevis ĝiajn orajn hufumojn kaj la promeson, ke ĝi ricevos ankoraŭ du. Kiel agrabla, kiel ĝojiga estas tia sonĝo! Kiam la skarabo vekiĝis, ĝi elrampis kaj rigardis ĉirkaŭen. Kia lukso estis ĉi tie en la oranĝerio! Grandaj ventumilformaj palmoj staris gracie kaj alte, la suno faris ilin kvazaŭ travideblaj, kaj sub ili kreskis abundo da verdaĵo kaj lumis floroj ruĝaj kiel fajro, flavaj kiel sukceno kaj blankaj kiel freŝe falinta neĝo.

"Ĝi estas nekomparebla beleco! Kiel delikatan guston tio kredeble havas, kiam ĉiuj ĉi tiuj kreskaĵoj komencas putri!" diris la skarabo. "Ĝi estas bonega manĝprovizejo. Ĉi tie certe loĝas membroj de mia familio. Mi iom esploros kaj rigardos, ĉu mi povos trovi iun, kun kiu oni povas interrilati. Mi estas konvenaspekta, tio estas mia fiero!" Kaj ĝi serĉis ĉie kaj pensis pri sia sonĝo pri la mortinta ĉevalo kaj pri la akiritaj oraj hufumoj.

Subite ia mano ĉirkaŭis la skarabon; ĝi estis kunpremita kaj turnata tien kaj reen.

La malgranda filo de la ĝardenisto kaj unu el liaj kamaradoj troviĝis en la oranĝerio, ili vidis skarabon kaj volis amuziĝi per ĝi. Oni volvis ĝin en vinberan folion kaj metis en varman pantalonan poŝon. Ĝi turniĝadis tien kaj reen, sed ricevis pro tio fortan premon per la mano de la knabo, kiu rapide iris kun ĝi al granda lageto en la fino de la ĝardeno. Ĉi tie la skarabo estis metita en malnovan rompitan lignan ŝuon, kies supra parto defalis. La knabo starigis en ĝi stangeton kiel maston kaj alligis al ĉi tiu per lana fadeno la skarabon. Ĝi devis prezenti ŝipiston kaj forŝipiĝi.

La lageto estis sufiĉe granda, la skarabo opiniis, ke ĝi estas oceano, kaj tiel miregis, ke ĝi falis sur la dorson kaj baraktis per la piedetoj.

La ligna ŝuo fornaĝis, en la akvo estis sufiĉe rimarkebla fluado; kiam la ŝipeto tro malproksimiĝis de la bordo, unu el la knaboj tuj tiris supren siajn pantalonojn kaj venigis ĝin returne. Sed kiam ĝi denove estis en plena kurado, oni vokis la knabojn. Ili rapide foriris kaj forlasis la lignan ŝuon. Ĝi ĉiam pli malproksimiĝis de la tero, ĉiam antaŭen; al la skarabo estis tre malbone en la koro. Flugi ĝi ne povis, ĉar ĝi estis ja fortike alligita al la masto.

Ĝi ricevis viziton de muŝo.

"Ni havas hodiaŭ tre belan veteron," komencis la muŝo la interparoladon. "Ĉi tie mi povas ripozi, ĉi tie mi povas sidi en la sunlumo. Vi vivas efektive tre agrable kaj komforte!"

"Vi babilas, kiel vi komprenas! Ĉu vi ne vidas, ke mi estas fortike alligita?"

"Sed mi ne estas alligita," respondis la muŝo kaj forflugis.

"Nun mi konas la mondon," diris la skarabo. "Ĝi estas malnobla mondo, mi estas la sola konvena estaĵo en ĝi! Antaŭe oni rifuzas al mi orajn hufumojn, poste mi devas kuŝi sur malseka tolo, stari en trablovo, kaj fine oni ankoraŭ altrudas al mi edzinon. Kiam mi faras rapidan paŝon en la malproksiman mondon kaj vidas, kion oni povas havi kaj kion oni devus havi, venas tia homa bubaĉo, alligas min kaj fordonas min al la sovaĝa maro. Kaj dume la ĉevalo de la imperiestro promenas kun oraj hufumoj! Ĉi tio min plej multe kolerigas. Sed dankon kaj kunsenton oni ne povas atendi en ĉi tiu mondo! Mia biografio estas tre instrua kaj interesa, sed kion tio povas helpi, se neniu ĝin ekscios! La mondo cetere eĉ tute ne meritas ekscii ĝin, alie ĝi en la stalo de la imperiestro donus al mi orajn hufumojn samtempe kun la ĉevalo, kiam ĝi etendis siajn piedojn. Se mi ricevus orajn hufumojn, mi fariĝus honoro por la stalo. Nun la stalo min perdis kaj la mondo min perdis, ĉio estas finita!"

Sed ne ĉio ankoraŭ estis finita. Venis boato kun kelke da junaj knabinoj. Ili troviĝis flanke de la ligna ŝuo, eltiris ĝin el la akvo, kaj unu el la knabinoj elprenis malgrandan tondilon, distranĉis la lanan fadenon, ne difektante la skarabon, kaj kiam ili eliris sur la bordon, ŝi metis ĝin en la herbon.

"Rampu, rampu! Flugu, flugu, se vi povas!" ŝi diris; "libereco estas bela afero."

Kaj la skarabo enflugis ĝuste en la malfermitan fenestron de granda konstruaĵo; laca ĝi falis sur la delikatan, molan, longan kolhararon de la imperiestra ĉevalo, kiu staris en la stalo, kiu estis la hejmo de ĝi kaj de la skarabo. Ĝi forte alkroĉiĝis al la kolhararo, sidis tie iomete kaj iom post iom mallaciĝis. "Jen mi sidas sur la amata ĉevalo de la imperiestro, mi sidas sur ĝi kiel rajdanto! Kion mi diras! Ha, nun fariĝas al mi klare! Tio estas bona ideo kaj tute vera. Kial la ĉevalo ricevis orajn hufumojn? Pri tio demandis min ankaŭ li, la forĝisto. Nun mi komprenas; pro mi la ĉevalo ricevis orajn hufumojn!"

Kaj ĉi tiu ideo metis la skarabon en bonan humoron

"En vojaĝoj oni fariĝas komprenema!" ĝi diris.

La radioj de la suno falis rekte sur ĝin, la suno lumis tiel belege. "La mondo tamen ne estas tiel malbona," diris la skarabo, "oni nur devas ĝin kompreni." La mondo denove estis bela, ĉar la ĉevalo de la imperiestro ricevis orajn hufumojn pro tio, ke la sterkskarabo estis rajdonta sur ĝi.

"Nun mi tamen malsupreniros kaj rakontos al la aliaj membroj de la familio, kiom multe oni faris por mi. Mi rakontos ĉiujn agrablaĵojn, kiujn mi ĝuis dum mia eksterlanda vojaĝo, kaj mi diros al ili, ke mi nun restos hejme tiel longe, ĝis la ĉevalo eluzos siajn orajn hufumojn."