<< ĈAPITRO XVIII B. Prus: La Faraono

ĈAPITRO XIX

La eksterlandula kvartalo en Memfiso estis en la nord-orienta angulo de l' urbo proksime de Nilo. Oni kalkulis tie kelkcenton da domoj kaj dekkelkon da miloj da loĝantoj: Asirianoj, Hebreoj, Grekoj kaj precipe Fenicianoj. Tio estis riĉa kvartalo. Strato tridek paŝojn larĝa, sufiĉe rekta, pavimita per plataj ŝtonoj, formis la ĉefan arterion. De ambaŭ flankoj leviĝis domoj brikaj, sabloŝtonaj aŭ kalkŝtonaj, tri ĝis kvin etaĝojn altaj. En la keloj estis tenejoj de krudaj materialoj, en la surteraj etaĝoj loĝejoj de riĉaj homoj, pli alte stabloj de teksistoj, juvelistoj, ŝuistoj, supre malvastaj loĝejoj de laboristoj.

La konstruaĵoj en ĉi tiu kvartalo, cetere kiel en ĉiuj aliaj, estis plej parte blankaj. Sed oni povis vidi ankaŭ domojn verdajn kiel la herbejoj, flavajn kiel la tritikaj kampoj, bluajn kiel la ĉielo kaj ruĝajn kiel la sango.

En multaj domoj la antaŭaj muroj estis ornamitaj per pentraĵoj, prezentantaj la okupojn de iliaj loĝantoj.

Sur la domo de la juvelisto longaj vicoj de pentraĵoj anoncis, ke ĝia posedanto vendas al fremdlandaj reĝoj ĉenojn kaj braceletojn, faritajn de li, kiuj naskis ilian miron. La grandega palaco de la komercisto estis kovrita per pentraĵoj, rakontantaj la penojn kaj danĝerojn de la komercista vivo: sur la maro kaptas la homon teruraj monstroj kun fiŝaj vostoj ― en la dezerto flugilaj, fajron elspirantaj drakoj, kaj sur la malproksimaj insuloj lin turmentas grandeguloj, kies sandalo estas pli granda ol fenicia ŝipo.

La kuracisto montris sur la muroj de sia kabineto personojn, kiuj dank' al lia helpo retrovis la perditajn brakojn kaj krurojn, eĉ la dentojn kaj la junecon. Kaj sur la konstruaĵo, okupita de la administrantaro de l' kvartalo, oni vidis barelon, en kiun oni ĵetas orajn ringojn, skribiston, al kiu iu murmuretas en la orelon kaj kondamniton, kiun bastonas du aliaj personoj.

La strato estis plena. Apud la muroj atendis la portilistoj, ventumistoj, sendatoj kaj laboristoj, pretaj al servoj. En la mezo ondis seninterrompa ĉeno de komercaĵoj, portataj de homoj, azenoj aŭ bovoj, jungitaj al veturiloj. Sur la trotuaroj svarmis kriemaj vendistoj de akvo, vinberoj, daktiloj, fumaĵitaj fiŝoj kaj inter la vendistoj kolportistoj, muzikistoj kaj ĉiaspecaj artistoj.

En ĉi tiu homa fluo, kiu ruliĝis, dispuŝis, aĉetis kaj vendis, distingiĝis la policistoj. Ĉiu havis brunan ĉemizon ĝis la genuoj, nudajn krurojn, antaŭtukon kun bluaj kaj ruĝaj strioj, mallongan glavon ĉe la flanko kaj potencan bastonon en la mano. Ĉi tiu oficisto promenis sur la trotuaro, iafoje parolis kun sia kolego, sed plej ofte sin lokis sur ŝtono, por pli bone ĉirkaŭpreni per la rigardo la amason, preterfluantan ĉe liaj piedoj.

Ĉe tia vigleco la strataj ŝtelistoj devis agi ekstreme prudente. Ordinare du el ili komencis batalon, kaj kiam kolektiĝis hom-amaso kaj la policistoj regalis per bastonoj la batalantojn kaj la rigardantojn, aliaj anoj de l' arto ŝtelis.

Preskaŭ en la mezo de la strato staris gastejo de Asarhadon, Feniciano de Tiro; en ĝi, por pli facila kontrolo, estis devigataj loĝi ĉiuj eksterlanduloj. Tio estis granda kvadrata domo, havanta de ĉiu flanko dekkelkon da fenestroj; ĝi ne tuŝis la najbarajn domojn, oni do povis ĉirkaŭiri ĝin kaj observi de tiuj flankoj. Super la ĉefa pordego pendis modelo de ŝipo, sur la fronta muro estis pentraĵoj, prezentantaj lian sanktecon Ramzeson XII dum oferado al la dioj aŭ dum protektado de l' fremduloj, inter kiuj Fenicianoj distingiĝis per alta kresko kaj kuprekolora vizaĝo.

La fenestroj estis mallarĝaj, ĉiam malfermitaj kaj nur en okazo de l' bezono kovrataj per kurtenoj el tolo aŭ el koloraj vergoj. La loĝejoj de la mastro kaj vojaĝantoj okupis tri etaĝojn; malsupre estis drinkejo kaj restoracio. La maristoj, portilistoj, metiistoj kaj ĝenerale pli malriĉaj vojaĝantoj manĝis kaj trinkis en la korto, kiu havis mozaikan plankon kaj tolajn tegmentojn, pendigitajn sur kolonoj, por ke oni povu vidi ĉiujn gastojn. La pli riĉaj kaj pli alte naskitaj festenis en la galerio, ĉirkaŭanta la korton.

En la korto oni sidis sur la tero, ĉe ŝtonoj, kiuj anstataŭis tablojn. En la galerio, kie estis malvarmete, oni trovis tablojn, benkojn kaj seĝojn, eĉ malaltajn kanapojn el kusenoj, sur kiuj oni povis dormeti.

En ĉiu galerio estis granda tablo, ŝarĝita per pano, viandoj, fiŝoj kaj fruktoj, kaj per bareloj da vino, biero kaj akvo. Negroj kaj negrinoj disportis la manĝaĵojn al la gastoj, forigis la malplenajn barelojn, alportis plenajn; skribistoj, observante la tablojn, zorge notis ĉiun pecon da pano, ĉiun ajlon, ĉiun pokalon da akvo. En la mezo de l' korto, sur pli alta loko, staris du gardistoj kun bastonoj, kiuj unuflanke kontrolis la servistojn kaj skribistojn, aliflanke kvietigis la malkonsentojn inter la malriĉaj fremduloj. Dank' al tia organizo ŝteloj kaj bataloj okazis ĉi tie malofte; eĉ pli ofte en la galerio, ol en la korto.

La mastro de la gastejo, la fama Feniciano Asarhadon, homo pli ol kvindekjara, vestita per longa ĉemizo kaj muslina skarpo, iradis inter la gastoj, por vidi, ĉu ĉiu havas, kion li bezonas.

― Manĝu kaj trinku, miaj filoj! ― diris li al grekaj maristoj ― ĉar tia porkaĵo kaj biero ne ekzistas en la tuta mondo. Mi aŭdis, ke ventego atakis vin en la ĉirkaŭaĵo de Rufi? Vi devus fari grandajn oferojn al la dioj, ke ili savis vin!... En Memfiso dum sia tuta vivo oni povas ne vidi ventegon, sed sur la maro pli facile estas trovi fulmotondron ol utenon... Mi havas mielon, farunon, kaj tie en la anguloj staras la dioj de ĉiuj popoloj: En mia gastejo la homo povas esti sata kaj pia por tre malmulte da mono.

Li deturnis sin kaj eniris en la galerion, inter la komercistojn.

― Manĝu. kaj trinku, noblaj sinjoroj! ― instigis li salutante. ― La tempoj estas bonaj. Lia ekscelenco, la kronprinco (li vivu eterne!) veturas al Pi-Bast kun granda sekvantaro, kaj el Supra Egipto venis oro por vendo, kaj pli ol unu el vi havos belan profiton en ĉi tiu afero. Ni havas perdrikojn, junajn anserinojn, fiŝojn freŝajn el la rivero, bonegan kapreolan rostaĵon. Kaj kian vinon oni sendis al mi de Kipro!... Mi fariĝu Hebreo, se unu pokalo da tia nektaro ne valoras du draĥmojn!... Sed al vi, miaj patroj kaj bonfarantoj, mi donos ĝin por unu draĥmo. Sed nur hodiaŭ por fari la komencon.

― Donu pokalon por duono da draĥmo, tiam ni gustumos ― diris unu el la komercistoj.

― Por duono da draĥmo! ― ripetis la mastro. ― Antaŭe Nilo fluos al Teboj, ol mi donos tian dolĉaĵon por duono da draĥmo! Eble nur por vi, sinjoro Belezis, kiu estas la perlo de Sidono... Rapide, sklavoj!... alportu al niaj bonfarantoj grandan kruĉon da kipra vino.

Kiam li foriris, la komercisto, nomita Belezis, diris al siaj kamaradoj:

― Sekiĝos mia mano, se ĉi tiu vino valoras duonon da draĥmo! Sed la diablo lin prenu!... Ni havos malpli da embaraso kun la polico.

La interparolado kun la gastoj de ĉiuj nacioj kaj rangoj ne malhelpis la mastron observi la skribistojn, kiuj notis la menditajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn, kaj antaŭ ĉio vojaĝanton, kiu en la galerio sidis kun krucitaj kruroj sur kusenoj kaj dormetis ĉe plenmano da daktiloj kaj glaso da pura akvo. Ĉi tiu vojaĝanto havis ĉirkaŭ kvardek jarojn, densajn harojn kaj barbon de korve nigra koloro, revemajn okulojn kaj strange noblajn trajtojn, kiujn neniam, ŝajnis, sulkigis la kolero, aŭ la timo.

― Tio estas danĝera rato!... ― pensis la mastro, suspekte lin rigardante. ― Li havas aspekton de pastro, kaj portas nigran mantelon... Li lasis ĉe mi juvelojn kaj oron por unu talento, kaj li ne manĝas viandon, ne trinkas vinon.... Tio devas esti granda profeto, aŭ granda ― ŝtelisto!...

En la korton eniris du psiloj aŭ dresistoj de serpentoj kun sako plena de venenaj rampaĵoj kaj komencis spektaklon. La pli juna ludis fluton, la pli maljuna volvis ĉirkaŭ si malgrandajn kaj grandajn serpentojn, el kiuj ĉiu sufiĉus por dispeli ĉiujn gastojn el la gastejo "Sub Ŝipo". La fluto sonis pli kaj pli alte, la dresisto tordiĝis, ŝaŭmis, tremis konvulsie kaj senĉese incitis la serpentojn. Fine unu el la serpentoj ekmordis lian manon, dua la vizaĝon, kaj la trian, la plej malgrandan manĝis la dresisto mem.

La gastoj kaj servistoj rigardis kun maltrankvilo la ludojn de l' dresisto. Ili tremis, kiam li incitis la serpentojn, fermis la okulojn, kiam la serpento mordis la homon. Sed kiam la psilo manĝis la serpenton, ili kriegis de ĝojo kaj miro...

Nur la vojaĝanto de la fronta galerio ne forlasis siajn kusenojn, eĉ ne bonvolis ekrigardi la ludon. Kaj kiam la dresisto proksimiĝis por la pago, La fremdulo ĵetis teren du utenojn, donante al li signon per la mano ne proksimiĝi.

La spektaklo daŭris duonon da horo. Kiam la psiloj forlasis la korton, al la mastro alkuris Negro, kiu servis en la ĉambroj de l' gastoj, kaj murmuretis ion kun tima mieno. Poste, oni ne scias de kie, aperis polica dekestro kaj kondukinte Asarhadonon en flankan niĉon, longe parolis kun li, kaj la respektinda mastro frapis al si la bruston, tordis la manojn kaj premis sian kapon per ambaŭ manoj. Fine li piedbatis la Negron en la ventron, ordonis alporti al la dekestro rostitan anseron kaj kruĉon da kipra vino, kaj li mem proksimiĝis al la gasto de la fronta galerio, kiu ŝajnis ĉiam dormi, kvankam liaj okuloj estis malfermitaj.

― Mi havas por vi malgajan novaĵon, nobla sinjoro ― diris la mastro, sidiĝante apud la vojaĝanto.

― La dioj sendas al la homoj pluvon kaj malĝojon, kiam tio plaĉas al ili ― respondis indiferente la fremdulo.

― Kiam ni ĉi tie rigardis la psilojn, ― daŭrigis la mastro, tiregante sian grizan barbon ― ŝtelistoj penetris en la supran etaĝon kaj ŝtelis viajn pakaĵojn... tri sakojn kaj keston, sendube tre multvaloran!...

― Vi devas sciigi tion al la juĝejo.

― Por kio al la juĝejo?... ― murmuretis la mastro. ― Ĉe ni la ŝtelistoj havas sian korporacion... Ni venigos ilian estron, ni taksos vian propraĵon, vi pagos al li dudek procentojn de ilia valoro, kaj ĉio estos retrovita. Mi povas helpi vin.

― En mia lando ― diris la vojaĝanto ― oni ne traktas kun ŝtelistoj, mi ankaŭ ne traktos. Mi loĝas ĉe vi, al vi mi konfidis mian propraĵon, kaj vi estas responda pri ĝi.

La respektinda Asarhadon komencis sin grati inter la skapoloj.

― Homo el malproksima lando ― diris li per mallaŭta voĉo ― vi Ĥetoj kaj ni Fenicianoj estas fratoj, mi do sincere konsilas al vi eviti la egiptan juĝejon, ĉar ĝi havas nur unu pordon: tiun, tra kiu oni eniras, sed ĝi ne havas tiun, tra kiu oni eliras...

― La dioj eĉ tra muro elkondukos la senkulpan ― respondis la fremdulo.

― Senkulpan!... Kiu estas senkulpa en la lando de la mallibero? ― murmuretis la mastro. ― Jen rigardu ― tie la dekestro manĝas mian anseron, kiun mi mem volonte manĝus. Kaj ĉu vi scias, kial mi donis al li ĉi tiun frandaĵon; forpreninte ĝin de mia propra buŝo?... Ĉar la policisto venis por demandi pri vi...

Dirinte ĉi tion, la Feniciano strabe ekrigardis la fremdulon, kiu eĉ dum unu momento ne perdis sian trankvilon.

― Li demandas min ― daŭrigis la mastro ― la policisto demandas min: "Kiu estas ĉi tiu nigrulo, kiu sidas du horojn ĉe plenmano da daktiloj?..." Mi respondas: "Tre respektinda homo, sinjoro Phut."

"De kie li estas?..." "El la lando de Ĥetoj, el la urbo Harran; li havas tie belan domon trietaĝan kaj kampon." "Por kio li venis ĉi tien?" "Li venis, mi diras, por repreni de pastro kvin talentojn, kiujn pruntedonis lia patro."

Kaj ĉu vi scias, nobla sinjoro ― daŭrigis la mastro ― kion rediris al mi la policisto?... Jenajn vortojn: "Asarhadon, mi scias, ke vi estas fidela servisto de lia sankteco, la faraono, ke vi havas bonan manĝaĵon kaj nefalsitajn vinojn, kaj tial mi diras al vi ― gardu vin!... Gardu vin kontraŭ eksterlanduloj, kiuj koniĝas kun neniu, evitas vinon kaj ĉiujn plezurojn kaj silentas. Ĉi tiu Phut el Harran eble estas asiria spiono."

La koro ĉesis bati en mi, kiam mi aŭdis tion ― daŭrigis la mastro. ― Sed vin nenio interesas!... ― indignis li, vidante, ke eĉ la terura suspekto pri spionado ne influis la trankvilon de l' Ĥeto.

― Asarhadon ― diris la gasto post momento ― mi konfidis al vi min kaj mian propraĵon. Zorgu do pri tio, ke oni redonu al mi la sakojn kaj keston, ĉar se ne, mi plendos kontraŭ vi al la sama policisto, kiu manĝis la anseron, destinitan por vi.

― Permesu do, ke mi pagu al la ŝtelistoj nur dek kvin procentojn ― ekkriis la mastro.

― Vi ne havas rajton pagi.

― Donu al ili almenaŭ tridek draĥmojn.

― Ne, eĉ unu utenon ne.

― Donu al la malfeliĉuloj almenaŭ dek draĥmojn...

― Iru en paco, Asarhadon, kaj petu la diojn, ke ili redonu al vi la saĝon ― respondis la vojaĝanto ĉiam same indiferente.

La mastro salte leviĝis de la kusenoj, spiregante de l' kolero.

"Jen vipero! ― pensis li. ― Li venis ne nur pro la ŝuldo... Li faros ĉi tie ankaŭ ian aferon... Mia koro diras al mi, ke li estas riĉa komercisto, eble eĉ restoraciisto, kiu kun pastroj kaj juĝistoj malfermos ĉi tie apud mia flanko duan gastejon... La fajro ĉiela antaŭe bruligu vin! La lepro vin manĝu!... Avarulo, trompisto, ŝtelisto, de kiu honesta homo nenion povas profiti!"

La nobla Asarhadon ne trankviligis ankoraŭ sian koleron, kiam sur la strato eksonis fluto kaj malgranda tamburo, kaj post momento enkuris kvar preskaŭ nudaj dancistinoj. La portistoj kaj maristoj salutis ilin per krioj de l' ĝojo, eĉ la seriozaj komercistoj en la galerio komencis scivole rigardi kaj fari rimarkojn pri ilia beleco. La dancistinoj salutis la ĉeestantojn per movo de l' manoj kaj per rideto. Unu el ili komencis ludi duoblan fluton, la alia akompanis ŝin per tamburo, kaj du pli junaj dancis ĉirkaŭ la korto tiamaniere, ke estis preskaŭ neniu gasto ne tuŝita per iliaj muslinaj tukoj.

La trinkantoj komencis kanti, krii kaj inviti al si la dancistinojn, kaj inter la popolaĉo naskiĝis malkonsento, kiun la gardistoj facile trankviligis, levinte supren siajn bastonojn. Sole iu Libiano, incitita per la vido de la bastono, eltiris tranĉilon; sed du Negroj kaptis lin je la manoj, forprenis de li kelke da kupraj ringoj, kiel pagon por la manĝo, kaj elĵetis lin sur la straton. Dume unu dancistino restis kun la maristoj, du iris al komercistoj, kiuj donis al ili vinon kaj kukojn, kaj la plej maljuna iris ĉirkaŭ la tabloj kaj kolektis monon:

― Por la templo de la dia Izido!... ― kriis ŝi. ― Faru oferojn, piaj fremduloj, por la templo de Izido, de l' diino, kiu protektas ĉiujn estaĵojn... Ju pli multe vi donos, des pli multe da feliĉo kaj benoj vi ricevos... Por la templo de la patrino Izido!...

Oni ĵetis al ŝi sur la tamburon volvaĵojn de kupra fadeno, iafoje orajn grajnojn. Iu komercisto demandis, ĉu oni povas ŝin viziti? kaj ŝi kun rideto klinis la kapon.

Kiam ŝi eniris en la frontan galerion, Phut, enigis la manon en sian ledan sakon kaj eltiris oran ringon, dirante:

― Istar estas diino granda kaj bona, akceptu ĉi tion por ŝia templo.

La pastrino penetre lin rigardis kaj murmuretis:

― Anael, Sahiel...

― Amabiel, Abalidot ― respondis per la sama tono la vojaĝanto.

― Mi vidas, ke vi amas la patrinon Izidon ― diris la pastrino laŭte.

― Vi devas esti riĉa kaj estas malavara, vi do meritas, ke oni antaŭdiru al vi la sorton.

Ŝi sidiĝis apud li, manĝis kelke da daktiloj kaj diris, rigardante lian manon:

― Vi venas el malproksima lando de Bretor kaj Hagit... Vi havis feliĉan vojaĝon... De kelke da tagoj vin spionas Fenicianoj ― aldonis ŝi mallaŭte...

Venu al mi post la subiĝo de l' suno en la domon sub la "Verda Stelo" ― murmuretis ŝi.

Sed gardu vin de l' ŝtelistoj, kiuj avide rigardas vian havon ― finis ŝi, vidante, ke Asarhadon aŭskultas.

― Neniu ŝtelisto estas en mia domo!... ― eksplodis la Feniciano. ― Eble nur tiuj, kiuj venas de la strato.

― Ne koleru, maljunulo ― diris moke la pastrino ― ĉar tuj aperas ruĝa strio sur via kolo, kaj tio antaŭdiras fruan morton.

Aŭdinte tion, Asarhadon kraĉis tri fojojn kaj mallaŭte diris preĝon kontraŭ malbonaj antaŭdiroj. Kiam li foriris malproksime en la galerion, la pastrino komencis koketi la Harrananon. Ŝi donis al li rozon el sia bukedo, por la adiaŭo ĉirkaŭprenis lin kaj iris al la aliaj tabloj.

La vojaĝanto faris signon al la mastro.

― Mi volas ― diris li ― ke ĉi tiu virino estu ĉe mi. Ordonu konduki ŝin en mian ĉambron.

Asarhadon ekrigardis liajn okulojn, brubatis la manojn kaj eksplodis de rido.

― Tifono ekposedis vin, Harranano!... ― ekkriis li. ― Se io simila okazus en mia domo al egipta pastrino, oni elpelus min el la urbo. Ĉi tie oni povas akcepti nur fremdulinojn.

― En tia okazo mi iros al ŝi ― respondis Phut. ― Ĉar ŝi estas saĝa kaj pia virino kaj ŝi konsilos al mi en multaj okazoj. Post la subiro de l' suno vi donos al mi gvidiston, por ke mi ne perdu la vojon.

― Ĉiuj malbonaj spiritoj eniris en vian animon ― respondis la mastro.

― Ĉu vi scias, ke ĉi tiu koniĝo kostos al vi ducent draĥmojn, eble tricent, ne kalkulante tion, kion vi devas doni al la servistinoj kaj templo. Por tia sumo ― fine por kvincent draĥmoj, vi povas koniĝi kun virino juna kaj virta, mia filino, kiu havas jam dek kvar jarojn kaj kiel prudenta knabino kolektas al si doton. Ne vagu do nokte en fremda urbo, ĉar vi falos en la manojn de la polico aŭ ŝtelistoj, sed profitu tion, kion la dioj donas al vi hejme. Ĉu vi volas?....

― Kaj ĉu via filino veturos kun mi Harranon ― demandis Phut.

La mastro mire lin rigardis. Subite li ekbatis sian frunton, kvazaŭ diveninte sekreton, kaj kaptinte la vojaĝanton je la mano, tiris lin en niĉon.

― Mi jam scias ĉion! ― murmuretis li ekscitita. ― Vi komercas la virinojn... Sed memoru, ke pro forpreno de unu Egiptanino vi perdos vian havon kaj iros en la minejojn. Ekster... se ni faros la aferon kune, ĉar ĉi tie mi konas ĉie la vojojn...

― En tiu okazo vi montros al mi la vojon al la domo de ĉi tiu pastrino ― respondis Phut. ― Memoru, ke post la subiro de l' suno mi bezonas gvidiston, kaj morgaŭ miajn sakojn kaj kestojn, ĉar alie mi plendos al la juĝejo.

Dirinte ĉi tion, Phut forlasis la restoracion kaj iris supren en sian ĉambron.

Rabia de kolero Asarhadon proksimiĝis al la tableto, ĉe kiu trinkis feniciaj komercistoj kaj vokis flanken unu el ili, Kuson.

― Bonajn gastojn vi donas al mi por gardi!... ― diris la mastro, ne povante haltigi la tremon de l' voĉo. ― Ĉi tiu Phut preskaŭ nenion manĝas, ordonas al mi reaĉeti de la ŝtelistoj la pakaĵojn, kiujn oni ŝtelis de li, kaj nun kvazaŭ por moki mian domon li preprariĝas por viziti egiptan dancistinon, anstataŭ fari donacojn al miaj virinoj.

― Kio miriga? ― respondis Kus ridante. ― Fenicianinojn li havas en Sidono, kaj ĉi tie li preferas egiptajn knabinojn. Malsaĝa estas tiu, kiu en Kipro ne gastumas kipran vinon, sed trinkas tiran bieron.

― Kaj mi, mi diras al vi, ke li estas danĝera homo... ― interrompis la mastro ― li ŝajnigas simplan homon, kvankam li havas mienon de pastro.

― Vi Asarhadon havas aspekton de ĉefepiskopo, kaj estas nur drinkejestro! La benko ne ĉesas esti benko, kvankam ĝi havas sur si leonan felon.

― Sed por kio li vizitas pastrinojn?... Mi ĵurus, ke tio estas ruzo, kaj ke la ĥeta malĝentilulo anstataŭ al festeno kun virinoj iros al kunveno de konspirantoj.

― La kolero kaj avideco nebuligis vian saĝon ― respondis serioze Kus. ― Vi estas kiel homo, kiu, serĉante kukurbon sur figarbo, ne vidas la figon. Por ĉiu komercisto estas klare, ke Phut dezirante repreni kvin talentojn de pastro, devas akiri favoron de ĉiuj, kiuj moviĝas ĉirkaŭ la sanktejoj. Sed vi komprenas nenion.

― Ĉar la koro diras al mi, ke tio estas asiria sendito, embuskanta kontraŭ lia sankteco.

Kus rigardis la mastron kun malestimo.

― Do spionu lin, observu ĉiun lian paŝon. Kaj se vi malkovros ion, eble ia parto de lia havo transiros al vi.

― Oh, nun vi diras saĝan vorton! ― ekkriis la mastro. ― Ĉi tiu rato iru al la pastrinoj, kaj de ili en lokon de mi nekonatan. Sed mi sendos post li miajn pupilojn, de kiuj nenio sin kaŝos!