<< ĈAPITRO XX B. Prus: La Faraono

ĈAPITRO XXI

La vojaĝo de la kronprinco komenciĝis en la plej bela sezono de l' jaro, en la monato Famenut (fino de decembro, komenco de januaro).

La akvo malleviĝis je duono, malkovrante novajn kaj novajn terajn pecojn. De Teboj veturis al la maro multenombraj flosoj kun la tritiko; en Malsupra Egipto oni rikoltis la trifolion kaj seneson. La oranĝaj kaj granataj arboj estis kovritaj de floroj, kaj sur la kampoj oni semis la linon, hordeon, fabon, fazeolon, kukumojn kaj aliajn legomojn.

Kondukita al la memfisa haveno de la pastroj, plej altaj ŝtataj oficistoj, gvardio de lia sankteco kaj popolamasoj, la kronprinco Ramzes eniris en oritan barkon, ĉirkaŭ la deka horo matene. Sub la ferdeko, sur kiu estis multekostaj tendoj, remis dudek soldatoj; ĉe la masto kaj sur ambaŭ ekstremoj de la barko okupis lokojn plej bonaj riveraj inĝenieroj. Unuj zorgis pri la veloj, aliaj komandis la remistojn, ceteraj direktis la ŝipon.

Ramzes invitis la plej respektindan ĉefepiskopon Mefreson kaj la sanktan patron Mentezufison, kiuj devis akompani lin en la vojaĝo kaj en la estrado. Li alvokis ankaŭ la nomarĥon de Memfiso, kiu devis konduki la princon ĝis la limoj de sia provinco.

Kelkcenton da paŝoj antaŭ la vic-reĝo veturis la bela barko de Otoes, kiu estis nomarĥo de la najbara provinco Aa. Kaj post la princo sin etendis senfina vico de ŝipoj, okupataj de la korteganoj, pastroj, oficiroj kaj oficistoj.

La provizoj kaj servistoj estis jam senditaj antaŭe.

Nilo ĝis Memfiso fluas inter du montaj vicoj. Poste la montoj disiĝas al la oriento kaj okcidento, kaj la rivero dividiĝas en kelke da brakoj, kies akvoj ruliĝas al la maro tra granda ebenaĵo.

Kiam la barko forlasis la bordon, la kronprinco volis paroli kun la ĉefepiskopo Mefres. Sed en la sama momento leviĝis tia krio de la popolamaso, ke la kronprinco devis eliri el la tendo kaj sin montri al la popolo.

Sed la bruo anstataŭ malgrandiĝi kreskis senĉese. Sur ambaŭ bordoj staris pli kaj pli grandiĝantaj amasoj: duone nudaj laboristoj kaj feste vestitaj burĝoj. Multaj havis kronojn sur la kapoj, preskaŭ ĉiuj ― verdajn branĉetojn en la manoj. Kelkaj grupoj kantis, en aliaj sonis tamburoj kaj flutoj.

Interrompis la laboron la gruoj, dense starantaj sur la bordoj, kaj malplenaj restis iliaj siteloj. Kontraŭe sur Nilo svarmis etaj ŝipetoj, kies remistoj ĵetis florojn al la barko de l' kronprinco. Kelkaj saltis en la akvon kaj naĝis post la princa ŝipo.

― Sed ili salutas min, kiel lian sanktecon!... ― pensis la kronprinco.

Kaj granda fiero ekregis lian koron, kiam li vidis tiom da ornamitaj ŝipoj, kiujn li povis haltigi per unu gesto, kaj tiom da homoj, kiuj forlasis siajn okupojn kaj ne timis la kripliĝon, eĉ la morton, puŝataj de unu sola deziro ekrigardi lian dian vizaĝon. Ŝajnis al la princo, ke se li saltus de la ferdeko, li ne atingus la akvon, ĉar la entuziasmo de l' popolo kaptus lin kaj levus super la teron, kiel birdon.

La senĉesaj krioj de la popolo ebriigis la princon. Ĉi tiu krio plenigis lian bruston kaj kapon, levis lin tutan.

La ŝipo iom proksimiĝis al la kontraŭa bordo, la figuroj de l' amaso desegniĝis pli klare, kaj la kronprinco rimarkis ion, kion li ne atendis. Dum la unuaj vicoj aplaŭdis kaj kantis, en la pli malproksimaj oni povis vidi bastonojn, kiuj dense kaj rapide falis sur nevideblajn dorsojn.

La mirigita kronprinco sin turnis al la nomarĥo de Memfiso:

― Ekrigardu via nobleco... Tie laboras bastonoj?...

La nomarĥo ŝirmis la okulojn per la mano; lia kolo ruĝiĝis...

― Pardonu, via ekscelenco, sed mi ne bone vidas...

― Oni bastonas, certe oni bastonas ― ripetis la princo.

― Tio estas ebla ― respondis la nomarĥo. ― Kredeble la polico kaptis bandon da ŝtelistoj...

Ne tre kontentigita, la kronprinco iris al la fino de l' ŝipo inter la inĝenierojn, kaj de tiu punkto rigardis al Memfiso.

Supre, la bordoj de Nilo estis preskaŭ malplenaj, la ŝipetoj malaperis, la gruoj, ĉerpantaj akvon, laboris, kvazaŭ nenio estus okazinta.

― Ĉu la soleno jam estas finita?... ― demandis la princo inĝenieron, montrante la supron de l' rivero.

― Jes... la homoj revenas al la laboro ― respondis la inĝeniero.

― Tre rapide!...

― Ili devas retrovi la perditan tempon ― respondis la inĝeniero nesingarde.

La kronprinco ektremis kaj fikse rigardis la parolanton. Sed tuj li trankviliĝis kaj revenis sub la tendon. La aklamoj ne interesis lin plu. Li estis malgaja kaj silenta. Post la eksplodo de la fiero li sentis malestimon al la amaso, kiu tiel rapide transiras de l' entuziasmo al la gruoj, ĉerpantaj koton.

En ĉi tiu loko Nilo komencas dividiĝi en brakojn. La ŝipo de l' nomarĥo de Aa sin turnis al la okcidento kaj post unuhora veturado atingis la bordon. La popolamasoj estis ankoraŭ pli multenombraj, ol apud Memfiso. Oni starigis multe da kolonoj kun standardoj kaj triumfajn pordegojn, ornamitajn per verdaĵo. Inter la popolo pli ofte oni povis renkonti fremdajn vizaĝojn kaj vestojn.

Kiam la princo eliris sur la teron, proksimiĝis pastroj kun baldakeno, kaj la nomarĥo Otoes diris al li:

― Saluton al vi, vic-reĝo, en la limoj de la nomeso Aa! Kiel signon de via favoro, kiu estas por ni kiel la ĉiela roso, volu doni oferon al la dio Ptah, kiu estas nia patrono, kaj akceptu sub vian protekton ĉi tiun nomeson kun ĝiaj temploj, oficistoj, popolo, brutaro, greno kaj ĉio, kio estas ĉi tie.

Poste li prezentis al li grupon de junaj elegantuloj, parfumitaj, kolorigitaj, en vestoj, broditaj per oro.

Ramzes atente rigardis ilin.

― Ah!... ― ekkriis li ― ŝajnis al mi, ke io mankas al ĉi tiuj sinjoroj, kaj nun mi vidas. Ili ne havas perukojn...

― Ĉar vi, nobla princo, ne portas perukon, nia junularo ĵure promesis ne uzi plu ĉi tiun ornamon ― respondis la nomarĥo.

Post ĉi tiu klarigo unu el la junuloj stariĝis post la princo kun ventumilo, dua kun ŝildo, tria kun lanco, kaj komenciĝis solena irado. La kronprinco iris sub baldakeno, antaŭ li pastro bruliganta incensojn kaj kelke da junaj knabinoj, ĵetantaj florojn sur la vojeton, sur kiu estis ironta la kronprinco.

La popolo, en festaj vestoj, kun branĉetoj en la manoj, formis spaliron kaj kriis, kantis aŭ falis teren antaŭ la kronprinco. Sed Ramzes rimarkis, ke malgraŭ la laŭta ĝojo, la vizaĝoj estis rigidaj kaj maltrankvilaj. Li rimarkis ankaŭ, ke la amaso estas dividita en grupojn, kiujn direktas iaj homoj, kaj ke oni ĝojas laŭ komando. Kaj ree li eksentis en la koro malestimon al la popolaĉo, kiu ne scias eĉ ĝoji.

Malrapide oni proksimiĝis al la kolono, kiu apartigis la nomeson Aa de la memfisa nomeso. Sur la kolono de tri flankoj estis surskriboj pri la grandeco, loĝantaro kaj urboj de l' provinco; de la kvara flanko staris statuo de la dio Ptah, vindita de l' piedoj ĝis la brusto, en ordinara kufo sur la kapo, kun bastono en la mano.

Unu el la pastroj donis al la princo oran kuleron kun brulanta incenso. La kronprinco, dirante la konvenajn preĝojn, levis la kuleron ĝis la alto de l' dia vizaĝo kaj kelkfoje profunde sin klinis.

La krioj de l' popolo kaj pastroj plilaŭtiĝis, kvankam inter la aristokrataj junuloj oni povis rimarki ridetojn kaj mokojn. La princo, kiu de l' tempo de la paciĝo kun Herhor montris grandan respekton al la dioj kaj pastroj, iom sulkigis la brovojn, kaj tuj la junuloj ŝanĝis la sintenadon. Ĉiuj fariĝis seriozaj, kelkaj falis teren antaŭ la kolono.

― Vere! ― pensis la princo ― la homoj de nobela deveno estas pli bonaj, ol ĉi tiu popolaĉo... Kion ajn ili faras, ili faras kore, ne kiel tiuj, kiuj kriante por mia honoro, dezirus plej baldaŭ reveni al siaj staloj kaj stabloj....

Nun pli bone ol iam li vidis la interspacon, kiu ekzistis inter li kaj la simpluloj. Kaj li komprenis, ke nur la aristokratio estas klaso, kun kiu lin ligas la komuneco de l' sentoj. Se subite malaperus ĉi tiuj elegantaj junuloj kaj belaj virinoj, kies brulantaj rigardoj observas ĉiun lian movon por tuj servi lin kaj plenumi la ordonojn, se ili malaperus, la princo en la sennombra amaso sin sentus pli sola, ol en la dezerto.

Dek Negroj alportis portilon, kies baldakeno estis ornamita per strutaj plumoj, kaj la princo sidiĝis en ĝin kaj foriris en la ĉefurbon de la nomeso Sohem; kie li ekloĝis en la registara palaco.

La ĉeesto de Ramzes en ĉi tiu provinco, nur kelke da mejloj de Memfiso, daŭris unu monaton. La tuta tempo pasis en akceptado de petantoj kaj de honoraj vizitoj, en prezentado de oficistoj kaj en festenoj.

La festenoj estis duoblaj: unuj en la palaco, en kiuj partoprenis nur la aristokratio, la aliaj ― sur la ekstera korto, kie oni rostis tutajn bovojn, manĝis centojn da panoj kaj trinkis riverojn da biero. Tie sin regalis la princaj servistoj kaj la malaltaj oficistoj de l' nomeso.

Ramzes admiris la malavarecon de l' nomarĥo kaj la amon de l' grandaj sinjoroj, kiuj tage kaj nokte ĉirkaŭis la vic-reĝon, atentaj al ĉiu lia gesto kaj pretaj plenumi liajn ordonojn.

Fine laca de la plezuroj, Ramzes diris al la nobla Otoes, ke li volas ekkoni de proksime la administradon de l' provinco, ĉar tian ordonon li ricevis de lia sankteco.

Lia deziro estis plenumita. La nomarĥo petis la princon, ke li eniru en portilon, portatan nur de du homoj, kaj kun granda sekvantaro kondukis lin al la templo de l' dio Hator. Tie la sekvantaro restis en la vestiblo, kaj la nomarĥo ordonis porti la princon sur la supron de unu el la pilonoj kaj li mem akompanis lin.

De la supro de la sesetaĝa turo, de kie la pastroj observadis la ĉielon kaj per diverskoloraj standardoj komunikiĝis kun la najbaraj temploj, en Memfiso, Athribis kaj Anu, la rigardo ĉirkaŭprenis en kelkmejla radio preskaŭ la tutan provincon.

De ĉi tiu loko Otoes montris al la princo: kie kuŝas la kampoj kaj vinberejoj de l' faraono, kiun kanalon oni purigas nun, kiun akvobaron oni rebonigas, kie estas la reĝaj grenejoj, kie marĉoj kovritaj de lotusoj kaj papirusoj, kiuj kampoj estas superŝutitaj de sablo, k. c.

Ramzes estis ravita de la bela vidaĵo kaj varmege dankis Otoeson pro la plezuro. Sed kiam li revenis en la palacon kaj laŭ la konsilo de l' patro komencis noti la impresojn, li konvinkiĝis, ke liaj scioj pri la ekonomia stato de l' nomeso Aa ne plivastiĝis.

Post kelke da tagoj li ree postulis klarigojn de Otoes pri la administrado de l' provinco. Tiam la nomarĥo ordonis al ĉiuj oficistoj kunveni kaj preteriri antaŭ la princo, kiu sidis sur alte lokita seĝo.

Tiel pasis antaŭ la vic-reĝo grandaj kaj malgrandaj trezoristoj, skribistoj de greno, vino, brutaro kaj teksaĵoj, estroj de masonistoj kaj fosistoj, teraj kaj maraj inĝenieroj, kuracistoj de diversaj malsanoj, oficiroj de l' laboristaj regimentoj, policaj skribistoj, juĝistoj, gardistoj de malliberejoj, eĉ paraŝitoj kaj ekzekutistoj. Post ili la nomarĥo prezentis al Ramzes liajn proprajn oficistojn en ĉi tiu provinco. La princo kun nemalgranda miro eksciis, ke en la nomeso Aa kaj en la urbo Sohem li posedas: personan koĉeron, arkpafiston, pordiston de ŝildo, lanco kaj hakilo, dekkelkon da portilistoj, kelke da kuiristoj, perukistoj kaj aliaj servistoj, plene fidelaj al li, kvankam Ramzes tute ne konis ilin, eĉ ne aŭdis iam iliajn nomojn.

Lacigita kaj enuigita de la senfrukta parado de la oficistoj, la princo perdis la kuraĝon. Teruris lin la penso, ke li komprenas nenion, ke li ne estas do kapabla administri la ŝtaton. Sed li timis konfesi tion eĉ al si mem.

Ĉar se li ne scias regi Egipton, kaj la aliaj tion rimarkos, kio restos al li?... Nur la morto. Ramzes sentis, ke ekster la trono ne ekzistas por li feliĉo, ke sen povo li ne povus vivi.

Sed post kelktaga ripozo, se eble estas ripozi en la ĥaoso de la kortega vivo, li ree alvokis al si Otoeson kaj diris al li:

― Mi petis, ke via ekscelenco malkovru al mi la sekretojn de l' administrado de via provinco. Vi faris tiel: vi montris al mi la landon kaj la oficistojn, sed mi ― mi scias ankoraŭ nenion. Kontraŭe, mi estas kiel homo en la subteraj galerioj de niaj temploj, kiu vidas ĉirkaŭ si tiom da vojoj, ke fine li tute ne povas eliri.

La nomarĥo ekmeditis.

― Kion mi devas fari?... ― ekkriis li. ― Kion vi postulas de mi, monarĥo?... Diru unu solan vorton, kaj mi redonos al vi mian oficon, riĉaĵon, eĉ kapon.

Kaj vidante, ke la princo favore akceptas liajn certigojn, li daŭrigis: ― Dum la vojaĝo vi vidis la popolon de ĉi tiu nomeso. Vi diros, ke ne ĉiuj estis tie; vi estas prava. Mi ordonos, ke venu la tuta loĝantaro, kaj ili estas: viroj, virinoj, maljunuloj kaj infanoj ― ĉirkaŭ ducent mil. Vi bonvolis rigardi nian teritorion de l' supro de la pilono. Sed se vi deziras, vi povas viziti ĉiun kampon, ĉiun vilaĝon kaj ĉiun straton de l' urbo Bohem.

Fine mi montris al vi la oficistojn, inter kiuj, estas vere, mankis la plej malaltaj. Sed diru unu vorton, kaj morgaŭ aperos ĉiuj kaj kuŝos sur la ventroj antaŭ via ekscelenco.

― Kion mi devas fari?... respondu, plej glora sinjoro!... ―

― Mi kredas al vi, ke vi estas tre fidela respondis la princo. ― Klarigu do al mi du aferojn: unue ― kial malgrandiĝis la enspezoj de lia sankteco? due ― kion vi mem faras en la nomeso?... ―

Maltrankvilo ekregis Otoeson, kaj la princo tuj aldonis:

― Mi volas scii, kion vi faras ĉi tie kaj kiel vi administras, ĉar mi estas ankoraŭ juna kaj nur komencas la regadon.

― Sed vi havas la saĝon de centjara maljunulo!... ― murmuretis la nomarĥo.

― Konvenas do al mi demandi la spertajn, kaj al vi instrui min.

― Mi ĉion montros al vi kaj rakontos ― diris Otoes. ― Sed ni devas iri en lokon, kie ne regas tia tumulto...

Efektive, en la palaco, kiun okupis la princo, sur la eksteraj kaj internaj kortoj, svarmis multego da homoj, kvazaŭ en foiro. Ili manĝis, trinkis, kantis, vete batalis aŭ kuris, kaj ĉio ĉi por la honoro de l' vic-reĝo, kies servistoj ili estis.

Ĉirkaŭ la tria horo, post la tagmezo la nomarĥo ordonis elkonduki du ĉevalojn, sur kiuj ili kun la princo elrajdis el la urbo okcidenten. Kaj la korteganoj restis en la palaco kaj amuziĝis ankoraŭ pli gaje.

La tago estis bela, malvarmeta, la tero estis kovrita de verdaĵo kaj floroj. Super la kapoj de l' rajdantoj kantis birdoj, la aero estis plena de bonodoro.

― Kiel agrable estas ĉi tie!... ― ekkriis Ramzes. ― De unu monato unuafoje mi povas kolekti la pensojn. Mi jam komencis kredi, ke en mia kapo ekloĝis tuta regimento de militaj veturiloj kaj faras ekzercojn de la mateno ĝis la nokto.

― Tia estas la sorto de la potenculoj de l' mondo ― respondis la nomarĥo.

Ili haltis sur monteto. Ĉe iliaj piedoj sin etendis grandega herbejo, distranĉita de blua rivereto. Norde kaj sude oni vidis blankajn murojn de urbetoj; post la herbejo, ĝis la limoj de l' horizonto brilis la ruĝaj sabloj de la okcidenta dezerto, de kie iafoje blovis la spiro de varmega vento, kvazaŭ el forno.

Sur la herbejo sin paŝtis sennombraj aroj de hejmaj bestoj: bovoj senkornaj kaj kornaj, ŝafinoj, kaprinoj, azenoj, antilopoj, eĉ rinoceroj. Tie ĉi kaj tie oni vidis marĉojn, kovritajn de akvaj kreskaĵoj kaj arbetoj, inter kiuj amase flugis sovaĝaj anseroj, anasoj, kolomboj, cikonioj, ibisoj kaj pelikanoj.

― Ekrigardu, sinjoro ― diris la nomarĥo ― jen estas la bildo de nia lando Queneh, de Egipto. Oziriso amis ĉi tiun teran strion inter la dezertoj, superŝutis ĝin per kreskaĵoj kaj bestoj por havi utilon de ili. Poste la bona dio prenis homan figuron kaj estis la unua faraono. Kaj kiam li eksentis, ke lia koro velkas, li forlasis lin kaj transiris en la koron de sia filo, kaj poste en la filon de la filo.

Tiamaniere Oziriso vivas inter ni de jarcentoj, kiel faraono, kaj havas profiton de Egipto kaj de ĝiaj riĉaĵoj, kiujn li mem kreis. Li disetendis siajn branĉojn, kiel potenca arbo. Liaj radikoj estas ĉiuj egiptaj reĝoj, liaj branĉoj ― la nomarĥoj kaj pastroj, liaj branĉetoj ― la militistoj. La videbla dio sidas sur la tera trono kaj prave ricevas la profiton de la lando; la nevidebla akceptas oferojn en la temploj kaj per la buŝo de l' pastroj anoncas sian volon.

― Vi diras la veron ― interrompis la princo. ― Tiel estas skribite.

― Ĉar la Oziriso-faraono ne povas mem administri sian surteran mastraĵon, li do ordonas zorgi pri ĝi al ni, nomarĥoj, kiuj devenas de lia sango.

― Tio estas vera ― diris Ramzes. ― Eĉ iafoje la suna dio transiras en la korpon de nomarĥo kaj donas la komencon al nova dinastio. Tiel naskiĝis la dinastio memfisa, elefantina, teba, ksoita...

― Vi diris, sinjoro ― daŭrigis Otoes. ― Kaj nun mi respondos vian demandon:

Vi demandis: kion mi faras en la nomeso?... Mi gardas la riĉaĵon de Oziriso-faraono kaj mian parton en ĝi. Rigardu ĉi tiujn arojn: vi vidas diversajn bestojn. Unuj liveras lakton, aliaj viandon, aliaj lanon kaj felojn. Same la loĝantaro de Egipto: unuj liveras grenon, aliaj vinon, teksaĵojn, meblojn, konstruaĵojn. Kaj mia afero estas preni de ĉiu, kion li ŝuldas kaj meti antaŭ la piedoj de l' faraono.

Mi ne povus mem gardi tiel multenombrajn brutarojn kaj tial mi elektis viglajn hundojn kaj saĝajn paŝtistojn: Unuj melkas la brutojn, tondas kaj ŝiras de ili la haŭtojn; aliaj gardas, ke oni ne ŝtelu ilin aŭ ke rabobestoj ilin ne disŝiru. Same en la nomeso: mi ne povus mem kolekti ĉiujn impostojn kaj gardi la tutan loĝantaron, mi do havas oficistojn, kiuj faras ĉion ĉi kaj al mi prezentas raportojn pri sia agado.

― Ĉio ĉi estas vera ― interrompis la princo ― mi tion scias kaj komprenas. Sed mi ne povas malkovri, kial malgrandiĝis la enspezoj de lia sankteco, se oni tiel zorge gardas ilin?

― Bonvolu rememori ― respondis la nomarĥo ― ke la dio Set, kvankam li estas la vera frato de la suna Oziriso, malamas lin, batalas kontraŭ li kaj malbonigas ĉiujn liajn verkojn: Li sendas mortajn malsanojn al la homoj kaj bestoj, li faras, ke la leviĝo de Nilo estas tro malgranda aŭ tro rapida, li en la varmega sezono ĵetas sur Egipton polvajn nebulojn.

Kiam la jaro estas bona, Nilo atingas la dezerton, kiam ĝi estas malbona ― la dezerto venas al Nilo, kaj tiam la reĝaj enspezoj devas esti pli malgrandaj.

Rigardu, via ekscelenco ― finis li, montrante la herbejojn. ― Multenombraj estas la brutaroj, sed dum mia juneco ili estis pli multenombraj. Kaj kiu estas kulpa? Neniu alia, ol Set, al kiu ne povas kontraŭstari la homaj fortoj. Ĉi tiu herbejo, hodiaŭ granda, estis iam ankoraŭ pli granda, kaj de ĉi tiu loko oni ne povis vidi la dezerton, kiu teruras nin hodiaŭ. Kie batalas la dioj, la homo estas senforta; kie Set venkas Ozirison, kiu povas bari al li la vojon?

La respektinda Otoes finis; Ramzes mallevis la kapon. Ne malmulte li aŭdis en la lernejoj pri la favoroj de Oziriso kaj pri la maljustaĵoj de Set, kaj kiam li estis ankoraŭ infano, li koleris, ke oni ne reguligis definitive la kontojn kun Set.

― Kiam mi estos granda ― pensis li tiam ― kaj mi povos porti lancon, mi trovos Seton kaj ni provos niajn fortojn!...

Kaj jen hodiaŭ li rigardis la senlimajn sablojn, la regnon de la malbona dio, kiu malgrandigis la enspezojn de Egipto; sed li ne pensis pri batalo kontraŭ li. Ĉar kiel batali kontraŭ la dezerto?... Oni povas nur evitadi ĝin, aŭ perei en ĝi.