<< ĈAPITRO VII B. Prus: La Faraono

ĈAPITRO VIII

Post kelke da tagoj la princo sendis sian favoraton al Kama por inviti ŝin en la palacon. Ŝi venis tuj en zorge kovrita portilo.

Ramzes akceptis ŝin en aparta ĉambro.

― Mi estis ― diris li ― foje vespere apud via domo.

― Ho Astoret!... ― ekkriis la pastrino. ― Al kiu mi ŝuldas ĉi tiun plej altan favoron?... Kaj kio malhelpis vin, nobla sinjoro, ke vi ne bonvolis alvoki vian sklavinon?...

― Staris tie iaj brutoj; Asirianoj, oni diras.

― Do via ekscelenco bonvolis veni vespere?... Neniam mi kuraĝus supozi, ke nia estro estis kelke da paŝoj de mi, sub la libera ĉielo. La princo ruĝiĝis. Kiel ŝi mirus eksciinte, ke la princo dek vesperojn pasigis sub ŝiaj fenestroj!...

Eble ŝi sciis ankaŭ pri tio? Igis tion supozi ŝiaj ridetantaj lipoj kaj hipokrite mallevitaj okuloj.

― Do nun, Kama ― diris la princo ― vi akceptas ĉe vi Asirianojn?

― Tio estas granda sinjoro!... ― ekkriis Kama. ― Tio estas reĝa boparenco, Sargon, kiu oferis dek talentojn al nia diino...

― Kaj vi repagos al li, Kama ― mokis la princo. ― Kaj ĉar li estas tiel malavara sinjoro, la feniciaj dioj ne punos vin per morto.

― Kion vi diras, sinjoro!... ― respondis ŝi, kunmetante la manojn. ― Ĉu vi ne scias, ke Aziano, eĉ se li trovus min en la dezerto, ne levos la manon kontraŭ mi; eĉ se mi mem donus min al li. Ili timas la diojn...

― Por kio do venas al vi ĉi tiu malbonodora... ne, ĉi tiu pia Aziano?

― Li invitas min transveturi en la templon de la babilona Astarte.

― Kaj vi veturos?

― Mi veturos.., se vi, sinjoro, ordonos... ― respondis Kama, kovrante la vizaĝon per la vualo.

La princo silente prenis ŝian manon. Liaj lipoj tremis.

― Ne tuŝu min, sinjoro ― murmuretis ŝi humile. ― Vi estas mia monarĥo kaj apogo mia, same kiel de ĉiuj Fenicianoj en ĉi tiu lando, sed... vi estu kompatema...

La vic-reĝo ellasis ŝin kaj komencis paŝi en la ĉambro.

― Varmega tago, ĉu ne?... ― diris li. ― Ekzistas, oni diras, landoj, kie en la monato Meĥir falas de la ĉielo teren blanka lanugo, kiu aliiĝas en akvon kaj faras malvarmon. Kama, petu viajn diojn, ke ili sendu al mi iom da tiu lanugo!... Sed kion mi diras?... Se ili kovrus per ĝi la tutan Egipton, la tuta lanugo fariĝus akvo, sed ĝi ne malvarmigus mian koron...

― Ĉar vi estas kiel la dia Amon, vi estas la suno, kaŝita en homa figuro ― respondis Kama. ― La mallumo forkuras de tie, kien vi turnas vian vizaĝon, kaj sub la brilo de viaj rigardoj kreskas la floroj...

La princo ree proksimiĝis al ŝi.

― Sed estu kompatema ― murmuretis ŝi. ― Vi ja estas bona dio, vi do ne povas fari malbonon al via pastrino...

La princo ree sin forŝovis kaj skuis, kvazaŭ volante deĵeti de si ŝarĝon. Kama rigardis lin de sub siaj mallevitaj palpebroj kaj nerimarkeble ekridetis.

Kiam la silento daŭris tro longe, ŝi demandis:

― Vi ordonis alvoki min, sinjoro. Jen mi estas kaj mi atendas, ke vi proklamu al mi vian volon.

― Jes, jes!... ― diris la princo, kvazaŭ vekiĝante. ― Diru al mi, pastrino... Kiu estis tiu, tiel simila al mi, kiun mi vidis en via templo, tiam?...

Kama metis la fingron sur la lipojn.

― Sankta mistero... ― murmuretis ŝi.

― Unu estas mistero, alio malpermesita ― respondis la princo. ― Mi almenaŭ eksciu, kiu li estas: homo aŭ spirito?...

― Spirito.

― Tamen tiu spirito kantis sub viaj fenestroj?...

Kama ekridetis.

― Mi ne volas atenci la misterojn de via templo... ― diris la princo.

― Vi promesis tion al Hiram ― diris la pastrino.

― Bone!... bone!... ― interrompis la ekscitita vic-reĝo. ― Kaj tial mi parolos pri tiu ĉi miraklo nek kun Hiram, nek kun iu alia, sed kun vi... Do Kama, diru al la spirito aŭ homo, kiu tiel similas min, ke li plej baldaŭ forlasu Egipton kaj sin montru al neniu. Ĉar... en neniu lando povas esti du kronprincoj...

Subite li ekfrapis sian frunton. Ĝis nun li parolis tiel por embarasi Kaman, sed en la lasta momento venis al li tute serioza penso:

― Mi dezirus scii ― diris li, severe rigardante Kaman ― kial viaj samlandanoj montris al mi mian vivantan bildon?... Ĉu ili volas averti min, ke ili havas por mi anstataŭulon?... Vere, mirigas min ilia faro,

Kama falis al liaj piedoj.

― Ho sinjoro! ― murmuretis ŝi. ― Vi, kiu portas sur via brusto nian plej altan talismanon, ĉu vi povas supozi, ke Fenicianoj faras ion por via malutilo?... Konsideru nur... Se danĝero minacus vin, aŭ se vi volus trompi viajn malamikojn, ĉu tia homo ne estus utila?... Nur tion Fenicianoj volis montri al vi en la templo...

La princo pensis momenton kaj levis la ŝultrojn.

― Jes ― diris li al si. ― Se mi bezonus ies ŝirmon!... Sed ĉu Fenicianoj pensas, ke mi mem ne sufiĉos al mi?... En tia okazo ili elektus al si malbonan protektanton.

― Sinjoro ― murmuretis Kama ― ĉu vi ne scias, ke Ramzes Granda havis, krom sia propra figuro, ankoraŭ du aliajn por la malamikoj?... Tiuj du reĝaj ombroj pereis, kaj li vivis...

― Fine, sufiĉe... ― interrompis la princo. ― Por ke la popoloj de Azio sciu, ke mi estas favora por ili, mi destinas, Kama, kvin talentojn por ludoj je la honoro de Astoret, kaj multekostan pokalon por ŝia templo. Ankoraŭ hodiaŭ vi ricevos ĉion.

Li adiaŭis la pastrinon per movo de l' kapo.

Kiam ŝi foriris, nova fluo de pensoj ekregis lin.

― Vere, ruzaj estas Fenicianoj. Se tiu ĉi mia vivanta bildo estas homo, ili povas doni lin al mi kiel multvaloran donacon, kaj mi farus miraklojn, kiajn oni eble neniam vidis en Egipto. La faraono loĝas en Memfiso kaj samtempe montras sin en Teboj aŭ Tanis!... La faraono marŝas kun la armeo Babilonon, Asirianoj tien kolektas la ĉefajn fortojn, kaj samtempe la faraono kun alia armeo prenas Ninivon... Mi pensas, ke Asirianoj estus tre mirigitaj per tia okazo...

Kaj ree vekiĝis en li surda malamo al la potencaj Azianoj, kaj ree vidis sian triumfan ĉaron, traveturantan la batalan kampon, plenan de asiriaj kadavroj, kaj korbojn da detranĉitaj manoj.

Nun la milito fariĝis por lia animo tiel necesa, kiel la pano por la korpo. Ne sole li povis per ĝi riĉigi Egipton, plenigi la trezorejon kaj akiri eternan gloron, sed ankaŭ li povis satigi, ĝis nun senkonscian, hodiaŭ potence vekitan instinkton detrui Asirion.

Ĝis kiam li ne vidis ĉi tiujn batalistojn kun densaj barboj, li ne pensis pri ili. Sed hodiaŭ ili ĝenis lin. Malvaste estis al li kun ili en la mondo, kaj iu devis cedi: ili aŭ li.

Kian rolon ludis en la nuna stato de lia animo Hiram kaj Kama? -- tion li ne komprenis. Li sentis nur, ke li devas havi militon kontraŭ Asirio, kiel migranta birdo sentas, ke en la monato Paĥono ĝi devas forflugi al la nordo.

La pasio de la milito rapide ekregis la princon. Li malpli parolis, malpli ofte ridetis, dum la festenoj sidis medite, kaj samtempe pli kaj pli ofte pasigis la tempon kun la armeo kaj aristokrataro. Vidante la favorojn, kiujn la vic-reĝo verŝis sur tiujn, kiuj portas armilojn, la nobelaj junuloj, eĉ pli aĝaj homoj komencis sin enskribi en la regimentojn. Tio altiris la atenton de la sankta Mentezufis, kiu sendis al Herhor jenan leteron:

"De la alveno de Asirianoj en la urbon Pi-Bast la kronprinco estas ekscitita, kaj lia kortego havas batalemajn inklinojn. Ili trinkas kaj ludas ostojn kiel antaŭe, sed ĉiuj forĵetis delikatajn vestojn kaj perukojn kaj malgraŭ la terura varmego portas soldatajn kufojn kaj kamizolojn. Mi timas, ke tia arma preteco povas ofendi la noblan Sargonon."

Herhor tuj respondis:

"Ne malutilas, ke nia viriniĝinta nobelularo ekamis la militajn aferojn, en la tempo kiam venis Asirianoj: ili havos pli bonan opinion pri ni. La plej nobla vic-reĝo, inspirita kredeble de la dioj, divenis, ke ĝuste nun oni devas sonorigi la glavojn, kiam ni havas ĉe ni la senditojn de tiel batalema popolo.

Mi estas certa, ke tiu ĉi brava konduto de nia junularo igos Sargonon pripensi kaj faros lin pli cedema en la traktato."

La unuan fojon, de kiam ekzistis Egipto, juna princo trompis la viglecon de la pastroj... Verdire, staris post li Fenicianoj kaj la ŝtelita de ili sekreto pri la traktato kun Asirio, kion la pastroj tute ne suspektis.

Fine, la plej bona masko por la kronprinco antaŭ la suspektemaj altranguloj estis la moviĝemo de lia karaktero. Ĉiuj memoris, kiel facile en la pasinta jaro li ĵetis sin de la manovroj apud Pi-Bailos en la kvietan bienon de Sara, kaj kiel en la lasta tempo li flamiĝis vice al festenoj, administraj okupoj, pieco, por fine reveni al la festenoj. Kaj tial neniu, ekster Tutmozis, kredus, ke la ŝanĝiĝema junulo havas ian planon, ian celon, kiun li penos atingi kun nevenkebla obstino.

Ĉi tiun fojon oni ne bezonis longe atendi pruvojn de l' ŝanĝiĝemo de la gustoj de Ramzes.

En Pi-Baston, malgraŭ la varmego, venis Sara kun la tuta kortego kaj filo. Ŝi estis iom pala, la infano iom malsaneta aŭ laca, sed ambaŭ havis tre belan aspekton.

La princo estis ravita. En la plej bela parto de la palaca ĝardeno li elektis por Sara domon kaj preskaŭ tutajn tagojn sidis ĉe la lulilo de sia filo.

La festenoj, manovroj kaj malĝojaj meditoj de Ramzes estis metitaj flanken; la sinjoroj de lia sekvantaro devis trinki kaj amuziĝi solaj, ili baldaŭ demetis la glavojn kaj surmetis plej elegantajn vestojn. La ŝanĝo de la kostumo estis por ili tiom pli necesa, ke la princo po kelke da ili kondukadis en la loĝejon de Sara, por montri al ili sian infanon; sian filon...

― Rigardu, Tutmozis ― diris li foje al la favorato ― kiel bela infano; vera roza folieto, kaj el tio devas iam elkreski homo, el tia nenio!... Ĉi tiu roza birdido iam paŝos, parolos, eĉ lernos la saĝon en la pastraj lernejoj...

― Ĉu vi vidas liajn manetojn, Tutmozis?... ― kriis la ravita Ramzes. ― Ekmemoru bone ĉi tiujn delikatajn manetojn, por rakonti pri ili iam, kiam mi donacas al li regimenton kaj ordonos porti post mi mian hakilon. Kaj tio estas mia filo, mia propra filo!...

Ne estas mirige, ke kiam tiel parolis la sinjoro, liaj korteganoj ĉagreniĝis, ke ili ne povas fariĝi vartistinoj, eĉ nutristinoj de la infano, kiu havis neniajn dinastiajn rajtojn, estis tamen la unua filo de la estonta faraono.

Sed tiu ĉi idilio tre baldaŭ finiĝis, ĉar ĝi ne estis dezirinda por Fenicianoj.

Foje la nobla Hiram venis en la palacon kun granda sekvantaro de komercistoj, sklavoj kaj malriĉaj Egiptanoj, al kiuj li donadis la almozon, kaj haltinte antaŭ la princo, diris:

― Favora nia sinjoro! Por doni pruvon, ke via koro estas malfermita ankaŭ por ni, Azianoj, vi donacis al ni kvin talentojn, por aranĝi ludojn je la honoro de Astarte. Via volo estas plenumita; ni preparis la ludojn, kaj nun ni venas petegi vin, ke vi bonvolu honori ilin per via ĉeesto.

Parolante tion ĉi la grizhara tira princo ekgenuis antaŭ Ramzes kaj sur ora plado donis al li oran ŝlosilon de la loĝio en la cirko. Ramzes volonte akceptis la inviton, kaj la sanktaj pastroj Mefres kaj Mentezufis tute ne oponis, ke la princo partoprenu en la soleno por la honoro de Astarte.

― Antaŭ ĉio Astarte ― diris la nobla Mefres al Mentezufis ― same kiel la ĥaldea Istar, estas nia Izido. Due, se ni permesis al Azianoj konstrui templon sur nia tero, decas de tempo al tempo esti ĝentila al iliaj dioj.

― Ni eĉ havas la devon fari malgrandan ĝentilaĵon al Fenicianoj post nia traktato kun Asirio!... ― intermetis ridante la nobla Mentezufis.

Je la kvara horo post la tagmezo la princo kun la nomarĥo kaj ĉefaj oficiroj iris en la cirkon, kiu estis konstruita en la ĝardeno de Astarte. Tio estis ronda loko, ĉirkaŭita de barilo alta kiel du homoj, kaj ĉe la barilo estis multe da seĝoj kaj benkoj, amfiteatre metitaj. La konstruaĵo ne posedis tegmenton; sed super la loĝioj estis pendigitaj diverskoloraj tukoj, kvazaŭ papiliaj flugiloj, kiujn oni surverŝis per parfuma akvo kaj movis por malvarmigi la aeron.

Kiam la vic-reĝo aperis en la loĝio, Azianoj kaj Egiptanoj, kolektiĝintaj en la cirko, akceptis lin per laŭta aklamo. Poste la spektaklo komenciĝis per procesio de muzikistoj, kantistoj kaj dancistinoj.

La princo rigardis ĉirkaŭ si. Li havis ĉe la dekstra flanko la loĝion de Hiram kaj de la plej eminentaj Fenicianoj, maldekstre la loĝion de la feniciaj pastroj kaj pastrinoj, inter kiuj Kama, okupanta unu el la antaŭaj seĝoj, altiris al si la atenton per sia riĉa vesto kaj beleco. Ŝi havis diafanan veston, ornamitan per diverskoloraj brodaĵoj, orajn braceletojn sur la brakoj kaj kruroj, kaj sur la kapo rubandon kun lotusa floro, arte faritan el multekostaj ŝtonoj.

Kama kun la kunuloj respekte salutis la princon kaj sin turnis al la maldekstra loĝio. Ŝi komencis vivan interparoladon kun fremdulo de bela kresko kaj kun griziĝantaj haroj. La fremdulo kaj liaj kunuloj havis la barbojn kaj harojn, plektitajn en malgrandajn harligojn.

Ramzes, kiu venis en la cirkon preskaŭ rekte de sia filo, estis bonhumora. Sed kiam li ekvidis, ke Kama parolas kun iu fremdulo, forlasis lin la gajeco.

― Ĉu vi ne scias ― demandis li Tutmozison ― kiu estas la grandulo, kiun amindumas la pastrino?...

― Tio estas ĝuste la fama babilona piligrimo, la nobla Sargon.

― Li ja estas maljunulo! ― diris la princo.

― Sendube li estas pli maljuna ol ni ambaŭ, sed li estas bela homo.

― Ĉu tia barbaro povas esti bela!... ― indignis la princo. ― Mi estas certa, ke li odoras sebon...

Ambaŭ eksilentis: la princo de kolero, Tutmozis de timo, ke li kuraĝis laŭdi homon, kiu ne plaĉis al lia sinjoro.

Dume en la areno spektaklo sekvis spektaklon. Aperis unuj post aliaj: gimnastikistoj, dresistoj de serpentoj, dancistoj, ĵonglistoj kaj arlekenoj; ĉiujn akceptis la publiko per laŭtaj krioj.

Sed la vicreĝo estis malgaja. En lia animo revekiĝis la pasioj, dormigitaj por unu momento: malamo al Asirianoj kaj ĵaluzo pro Kama.

"Kiel povas ĉi tiu virino ― pensis li ― amindumi tiun ĉi maljunan homon, kiu havas vizaĝon de l' koloro de tanita haŭto, nigrajn maltrankvilajn okulojn kaj barbon de kapro?..."

Nur unu fojon la princo turnis pli vivan atenton al la areno.

Eniris kelke da nudaj Ĥaldeanoj. La plej aĝa metis en la teron tri mallongajn lancojn, la pintojn supren, kaj per movoj de l' manoj dormigis la plej junan. Poste la aliaj prenis lin sur la manojn kaj metis sur la lancojn tiel, ke unu subtenis lian kapon, dua la dorson, tria la piedojn.

La dormanta estis rigida, kvazaŭ ligno. Tiam la maljunulo faris super li ankoraŭ kelke da movoj per la manoj kaj eltiris la lancon, subtenantan la piedojn. Post momento li eltiris tiun, sur kiu kuŝis la dorso, fine forpuŝis la lastan, sur kiu estis apogita la kapo.

Kaj en klara tago, antaŭ kelke da miloj da ĉeestantoj la dormanta Ĥaldeano, sen iu ajn apogo, ekpendis horizontale en la aero, kelke da metroj super la tero. Fine la maljunulo puŝis lin teren kaj vekis.

En la cirko ekregis mirego. Neniu kuraĝis krii aŭ aplaŭdi. Nur el kelkaj loĝioj oni ĵetis florojn.

Ramzes ankaŭ miris. Li klinis sin al la loĝio de Hiram kaj murmuretis al la maljuna princo:

― Ankaŭ tiun ĉi miraklon vi povus fari en la templo de Astarte?

― Mi ne konas ĉiujn misterojn de niaj temploj, ― respondis li konfuzita ― sed mi scias, ke Ĥaldeanoj estas tre lertaj...

― Tamen ni ĉiuj vidis, ke la junulo pendis en la aero.

― Se oni ne ĵetis sur nin sorĉon ― diris Hiram kaj perdis sian bonan humoron.

Post mallonga interakto, dum kiuj en la loĝiojn de la altranguloj oni disportis freŝajn florojn, malvarman vinon kaj kukojn, komenciĝis la ĉefa parto de la spektaklo, la batalo de la bovoj.

Ĉe la sonoj de trumpetoj, tamburoj kaj flutoj oni enkondukis en la arenon fortikan bovon, kun tuko sur la kapo, por ke li vidu nenion. Poste enkuris kelke da nudaj homoj, armitaj per lancoj kaj unu kun mallonga glavo.

La princo donis signon. La kondukantoj forkuris, kaj unu el la armitaj deŝiris de l' bovo la tukon. La besto kelke da momentoj staris kvazaŭ surdigita, poste li komencis persekuti la lancistojn, kiuj incitis lin per pikado.

Ĉi tiu vana batalo daŭris dekkelkon da minutoj; la homoj turmentis la bovon, kiu ŝaŭmante kaj sangante stariĝis sur la postaj piedoj kaj persekutis sur la tuta areno la malamikojn, sed neniun povis kapti.

La princo enuante, anstataŭ la arenon rigardis la loĝion de la feniciaj pastroj. Kaj li vidis, ke Kama, proksimiĝinte al Sargon, vive parolis kun li. La Asiriano manĝis ŝin per la rigardo, kaj ŝi ridanta kaj hontanta jen murmuretis al li, sin klinante tiel, ke ŝiaj haroj miksiĝis kun la haregoj de la barbaro, jen sin deturnis de li, ŝajnigante koleron.

Ramzes sentis doloron en la koro. La unuan fojon okazis al li, ke virino antaŭ li donis sian preferon al alia viro. Kaj preskaŭ al maljunulo, al Asiriano!...

Dume inter la publiko eksonis murmuro. Sur la areno la homo, armita per glavo, ordonis, ke oni ligu lian maldekstran manon al la brusto, la aliaj preparis siajn lancojn, kaj oni enkondukis alian bovon.

Kiam unu el la armitaj viroj deŝiris la tukon de liaj okuloj, la bovo sin turnis kaj ĉirkaŭrigardis, kvazaŭ volante kalkuli la kontraŭulojn. Poste li mallevis la kapon kaj de sub la palpebroj observis la movojn de la atakantoj.

En la komenco la lancistoj singarde ŝteliris de la flankoj por lin piki. Sed kiam la besto staris ĉiam senmova, ili kuraĝiĝis kaj komencis preterkuri antaŭ liaj okuloj, pli kaj pli proksime.

La bovo ankoraŭ pli mallevis la kapon, sed li staris kvazaŭ enigita en la teron. La publiko komencis ridi, sed subite ĝia ĝojo aliiĝis en krion de teruro. La bovo elektis momenton, saltis antaŭen, trafis la lanciston kaj per unu bato de la kornoj ĵetis lin supren.

La homo falis teren kun frakasitaj piedoj, kaj la bovo ekgalopis en la alian parton de la areno kaj ree haltis en defenda sintenado.

La lancistoj ĉirkaŭis lin kaj komencis inciti, dume enkuris cirkaj servistoj por levi la vunditan, kiu ĝemis. La bovo, malgraŭ duobligitaj pikoj de la lancoj, staris senmove; sed kiam la tri servistoj prenis sur la ŝultrojn la svenintan lanciston, kiel uragano li ĵetis sin sur la grupon, renversis ilin kaj komencis terure piedbati.

Tumulto ekregis inter la publiko: la virinoj ploris, la viroj insultis kaĵ ĵetis sur la bovon ĉion, kion ili havis en la manoj. Sur la arenon komencis fali bastonoj, tranĉiloj, eĉ tabuloj de l' benkoj.

Tiam alkuris al la furioza besto la homo kun la glavo. Sed la lancistoj perdis la kapon kaj ne sufiĉe lin helpis, la bovo do renversis lin kaj komencis persekuti la aliajn.

Afero vidata neniam ĝis nun en la cirkoj: sur la areno kuŝis kvin homoj, la aliaj forkuris de la besto, kaj la publiko kriegis de kolero aŭ teruro.

Subite, ĉio eksilentis, la spektatoroj leviĝis kaj sin klinis el siaj lokoj, la terurita Hiram paliĝis kaj disetendis la manojn... Sur la arenon, el la loĝio de la altranguloj, elsaltis du: la princo Ramzes kun levita glavo kaj Sargon kun mallonga hakilo.

La bovo, kun mallevita kapo kaj etendita vosto, kuris ĉirkaŭ la areno, en nubo de polvo. Li kuris rekte al la princo. Sed kvazaŭ forpuŝita de la majesto de la reĝa infano, li preterpasis Ramzeson, sin ĵetis sur Sargonon kaj... falis sur la loko. La lerta kaj gigante forta Asiriano faligis lin per unu bato de la hakilo inter la okulojn.

La publiko kriegis de l' ĝojo kaj komencis ŝuti florojn sur Sargonon kaj sur lian oferon. Ramzes kun la levita glavo staris mirigita kolera, rigardante, kiel Kama elŝiris florojn de siaj najbaroj por ĵeti ilin sur la Asirianon.

Sargon indiferente akceptis la signojn de la admiro de l' publiko. Li tuŝegis la bovon per la mano por konvinkiĝi, ĉu li vivas ankoraŭ, kaj poste proksimiĝis kelke da paŝoj al la princo, diris ion en sia lingvo kaj salutis lin kun memestimo de granda sinjoro.

Sanga nebulo pasis antaŭ la okuloj de Ramzes: li volonte trapikus per sia glavo la bruston de la venkinto. Sed li ekregis sin, pensis momenton kaj, demetinte de sia kolo oran ĉenon, donis ĝin al Sargon.

La Asiriano ree sin klinis, kisis la ĉenon kaj metis ĝin sur sian kolon. La princo, kun ruĝaj kaj bluaj makuloj sur la vizaĝo, sin direktis al la pordeto, tra kiu eniradis sur la arenon la aktoroj, kaj profunde humiligita, forlasis la cirkon, aplaŭdata de la publiko.