<< § 14. FUNDAMENTO DE ESPERANTO EKZERCARO

§ 15.

La feino (Daŭrigo).

En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino, kiu petis ŝin, ke ŝi donu al ŝi trinki. „Tre volonte, mia bona,“; diris la bela knabino. Kaj ŝi tuj lavis sian kruĉon kaj ĉerpis akvon en la plej pura loko de la fonto kaj alportis al la virino, ĉiam subtenante la kruĉon, por ke la virino povu trinki pli oportune. Kiam la bona virino trankviligis sian soifon, ŝi diris al la knabino: „Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon“ (ĉar tio ĉi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino, por vidi, kiel granda estos la ĝentileco de tiu ĉi juna knabino). „Mi faras al vi donacon,“ daŭrigis la feino, „ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros aŭ floro aŭ multekosta ŝtono.“

fonto source | fountain | Quelle | источникъ | żródło.

riĉa riche | rich | reich | богатый | bogaty.

viro homme (sexe) | man | Mann | мужчина, мужъ | mężczyzna, mąż.

volonte volontiers | willingly | gern | охотно | chętnie.

tuj tout de suite, aussitôt | immediate | bald, sogleich | сейчасъ | natychmiast.

lavi laver | wash | waschen | мыть | myć.

sub sous | under, beneath, below | unter | подъ | pod.

teni tenir | hold, grasp | halten | держать | trzymać.

oportuna commode, qui est à propos | opportune, suitable | bequem | удобный | wygodny.

trankvila tranquille | quiet | ruhig | спокойный | spokojny.

soifi avoir soif | thirst | dursten | жаждать | pragnąć.

donaci faire cadeau | make a present | schenken | дарить | darować.

preni prendre | take | nehmen | брать | brać.

formo forme | form | Form | форма | forma, kształt.

vilaĝo village | village | Dorf | деревня | wieś.

ĝentila gentil, poli | polite, gentle | höflich | вѣжливый | grzeczny.

ĉe chez | at | bei | у, при | u, przy.