<< Ĉapitro II Volter: Kandid

Ĉapitro III

Kiel Kandid forkuris el inter la Bulgaroj kaj kio li fariĝis.

Nenio estis tiom bela, tiom facilmova, tiom brila, tiom bonorda kiel la du armeoj. La trumpetoj, la fajfiloj, la hobojoj, la tamburoj, la kanonoj, formis tian harmonion, kia neniam estis en infero. Unue la kanonoj ambaŭflanke terenfaligis proksimume ses mil homojn; poste la muskedistaro forigis el la plej bona mondo proksimume naŭ aŭ dek mil friponojn, kiuj putrigis ĝian supraĵon. La bajoneto ankaŭ estis la sufiĉa kialo por la morto de kelkaj miloj da homoj. Sume oni buĉis eble tridekmil homojn. Kandid, kiu tremis kiel filozofo, sin kaŝis tiel bone, kiel li povis, dum tiu heroa buĉado.

Fine, dum la du reĝoj, ĉiu en sia propra tendaro, ordonis, ke oni kantu Te Deum-ojn, li decidis iri en alian lokon rezonadi pri la efikoj kaj la kaŭzoj. Li trapasis amason da mortintoj kaj mortantoj, kaj atingis apudan vilaĝon; ĝi estis cindrigita; ĝi estis abara vilaĝo, kiun bruligis la Bulgaroj, laŭ la leĝoj de la ĝenerala juro. Ĉi tie estis trapikitaj maljunuloj, kiuj rigardis morti buĉitajn virinojn, tenantajn siajn infanojn ĉe la sangantaj mamoj; tie estis junulinoj kun tratranĉitaj ventroj, kiuj, satiginte la naturajn bezonojn de kelkaj herooj, ellasis la lastan spiron; aliaj, duone bruligitaj, kripetegis, ke oni finmortigu ilin. Cerbaĵoj estis disŝutitaj sur la tero apud tratranĉitaj kruroj kaj brakoj.

Kandid kiel eble plej rapide forkuris en alian vilaĝon: ĝi apartenis al la Bulgaroj, kaj estis ricevinta de la abaraj herooj saman traktadon. Kandid, ĉiam marŝante sur membroj ankoraŭ vivantaj aŭ tra ruinoj, finfine atingis ekster la batalkampon, portante iom da provizaĵo en sia sako, kaj neniam forgesante F-inon Kunegond. Lia provizaĵo mankis, kiam li trafis Holandon; sed aŭdinte, ke en ĉi tiu lando ĉiuj personoj estas riĉaj kaj kristanaj, li ne dubis, ke oni traktos lin tiel bone, kiel li estis traktata en la kastelo de lia barona moŝto, antaŭ ol li estis forpelata pro la belaj okuloj de F-ino Kunegond.

Li almozpetis ĉe kelkaj gravaj personoj, kiuj respondis, ke se li daŭrigos tiel konduti, oni fermos lin en pundomon por lin eduki.

Poste, li sin turnis al iu viro, kiu en granda kunveno dum unu horo estis ĵus parolanta pri humaneco. Tiu oratoro, strabe rigardante al li, diris:

― Kion vi faras ĉi tie? Ĉu vi servas la bonan kaŭzon? (aferon) (↓1).

― Ne ekzistas efiko sen kaŭzo, modeste respondis Kandid, ĉio estas nepre interligita kaj aranĝita plej bone. Necesis, ke oni forpelu min de apud F-ino Kunegond, ke mi estu vergata, kaj ke mi almozpetu panon ĝis mi povos ĝin laborakiri; ĉio tio ne povis aliel okazi.

― Mia amiko, diris al li la oratoro, ĉu vi kredas, ke la papo estas la Antikristo?

― Ĝis nun pri tio mi ne aŭdis, respondis Kandid; sed ĉu li estas, aŭ ne estas, tio ne povas ŝanĝi la fakton, ke mankas al mi pano.

― Ci ne meritas manĝi panon, diris la alia; for, fripono, for, malŝatindulo, neniam proksimiĝu al mi.

La edzino de la oratoro, rigardinte tra la fenestron, kaj vidinte homon, kiu dubas ĉu la papo estas aŭ ne la Antikristo, elverŝis sur lian kapon plenan... Ho ĉielo! ĝis kia grado atingas ĉe virinoj la fervoro al religio!

Iu viro, kiu ne estis baptita, iu bona anabaptisto, nomita Jakobo, vidis la kruelan kaj malnoblegan manieron laŭ kiu oni traktis unu el siaj fratoj, unu estulon kun du piedoj kaj sen plumoj (↓2), kiu havas animon; li kondukis la fraton hejmen, purigis lin, donis al li panon kaj bieron, donacis al li du florenojn kaj volis eĉ lernigi lin labori en siaj holandaj manufakturoj, en kiuj oni fabrikis persajn ŝtofojn. Kandid preskaŭ genuiĝante antaŭ li, ekkriis:

― Majstro Panglos prave diris, ke ĉio statas kiel eble plej bone en ĉi tiu mondo, ĉar mi estas multe pli forte kortuŝata de via treege granda malavaro ol de la senkompato de tiu sinjoro kun nigra mantelo kaj de lia edzino.

La morgaŭon, promenante, li renkontis mizerulon, tute kovritan per pustuloj, kun malvivaj okuloj, kun nazo ĉirkaŭmanĝita, kun malrekta buŝo, kun nigraj dentoj kaj gorĝa voĉo, turmentata de fortega tuso kaj kraĉanta denton ĉe ĉiu peno.


(↑1) Ludvorto; en la franca lingvo la vorto cause (kaŭzo) tradukas la esperantajn vortojn afero kaj kaŭzo. ― Trad.

(↑2) Moka aludo al iu difino de la fama antikva filozofo Plato. ― Trad.