<< Ĉapitro VI Volter: Kandid

Ĉapitro VII

Kiel maljunulino flegis Kandid, kaj kiel li retrovis. la amatinon.

Kandid ne perdis kuraĝon, kaj sekvis la maljunulinon en domaĉon; ŝi donis al li poton da pomado por ke li ŝmiru sin, donis al li por manĝi kaj trinki; ŝi montris al li malgrandan liton sufiĉe puran; estis apud la lito kompleta vestaro. «Manĝu, trinku kaj dormu, ŝi diris al li, zorgas pri vi Nia Sinjorino de Atoĥa, sinjorego sankta Antonio de Padova, sinjorego sankta Jakobo de Kompostel: mi revenos morgaŭ.»

Kandid, mirigite de ĉio, kion li vidis, de ĉio, kion li suferis, kaj ankoraŭ pli de la bonkoreco de la maljunulino, volis al ŝi kisi la manon. «Ne mian manon vi devas kisi, diris la maljunulino; mi revenos morgaŭ. Ŝmiru vin per pomado, manĝu kaj dormu.»

Kandid, malgraŭ tiom da malfeliĉoj, manĝis kaj dormis. La morgaŭon la maljunulino alportas al li matenmanĝon, ekzamenas lian dorson, frotŝmiras lin per alia pomado; poste ŝi alportas al li tagmanĝon, ŝi revenas vespere, kaj kunportas vespermanĝon. La postmorgaŭon, ŝi faris samajn klopodojn.

«Kiu vi estas? ĉiam demandis al ŝi Kandid; kiu inspiris al vi tiom da bonkoreco? Kiel mi povas danki al vi?»

La bonulino neniam respondis; ŝi revenis ĉirkaŭ la vespero kaj ne kunportis manĝon. «Iru kun mi, ŝi diris, kaj silentu». Ŝi prenas lin ĉe la brako kaj lin subtenante marŝas kun li sur la kamparo proksimume dum triona kilometro. Ili atingis izolan domon, ĉirkaŭitan per ĝardeno kaj kanaloj. La maljunulino frapas pordeton. Oni malfermas; ŝi kondukas Kandid, laŭ kaŝa ŝtuparo, en orumitan kabineton, sidigas lin sur orŝtofan kanapon, kaj ferminte la pordon foriras. Kandid kredis sonĝi, kaj rigardis sian tutan vivon kiel malfeliĉigan sonĝon, kaj la nunan momenton kiel agrablan sonĝon.

La maljunulino baldaŭ reaperis; ŝi pene subtenis tremantan virinon, kun majesta staturo, brilornamitan per juveloj kaj vuale kovritan.

«Demetu ĉi tiun vualon», diris al Kandid la maljunulino. La junulo alproksimiĝas; per tima mano li levas la vualon. Kia momento! kia surprizo! Li kredas vidi fraŭlinon Kunegond; li fakte ŝin vidas; estis ŝi mem. Mankas al li forto, li ne povas eldiri vorton, li falas al ŝiaj piedoj. Kunegond falas sur la kanapon. La maljunulino superverŝas ilin per alkoholaĵoj, ili rekonsciiĝas, ili interparolas, unue per interrompaj mallongaj vortoj, demandoj kaj respondoj, kiuj intermiksiĝas, per ĝemetoj, larmoj, krioj. La maljunulino rekomendas, ke ili faru malpli da bruo kaj lasas ilin solaj.

― Nu! estas vi, diris al ŝi Kandid, vi vivas, mi retrovas vin en Portugalio! Oni do ne seksperfortis vin? Oni do ne tranĉis al vi la ventron, kiel al mi certigis filozofo Panglos?

― Jes, fakte, tio okazis, diris la bela Kunegond; sed oni ne ĉiam mortas pro tiaj akcidentoj.

― Sed ĉu viaj gepatroj ne estis mortigataj?

― Tio bedaŭrinde estas ja vera.

― Kaj via frato?

― Mia frato ankaŭ estis mortigata.

― Kaj kial vi estas en Portugalio? kaj kiel vi eksciis, ke ankaŭ mi estas tie? kaj pro kia stranga aventuro vi kondukis min en ĉi tiun domon?

― Mi klarigos al vi ĉion, respondis la sinjorino, sed antaŭe vi devas rakonti ĉion, kio okazis al vi depost la senpeka kiso, kiun vi donis al mi kaj la piedbatoj, kiujn vi ricevis.

Kandid respektplene respondis; kaj, kvankam konsternita li estis, kvankam malforta estis lia voĉo, kvankam lia spino ankoraŭ doloretis, li rakontis ĉion, kion li spertis depost la momento de ilia disiĝo. Kunegond ĉielen levis la okulojn; ŝi larmis, eksciante pri la morto de la bona anabaptisto kaj de Panglos, post tio ŝi parolis jene al Kandid, kiu aŭskultegis kaj avidege ŝin rigardis.