<< Ĉapitro XXV Volter: Kandid

Ĉapitro XXVI

Pri vespermanĝo, kiun ĉeestis Kandid kaj Marten kun ses fremduloj, kaj kiaj ili estis.

Iun vesperon, kiam Kandid, akompanate de Marten, estis altabliĝonta kun la fremduloj, kiuj loĝis en la sama gastejo, homo kun fulgokolora vizaĝo proksimiĝis al li de malantaŭe, kaj kaptinte lin ĉe la brako, diris al li:

― Estu preta por foriri kun ni, vi ne preterlasu la okazon.

Li sin turnas kaj ekvidas Kakambo. Nur la ekvido de Kunegond povus lin pli mirigi. Li estis freneziĝonta pro ĝojo. Li ĉirkaŭbrakas sian karan amikon.

― Kunegond estas ĉi tie, sendube? Kie ŝi estas? Konduku min al ŝi, ke mi mortu pro ĝojo kun ŝi.

― Kunegond ne estas ĉi tie, diris Kakambo, ŝi estas en Konstantinopolo.

― Ha, ĉielo! en Konstantinopolo! sed eĉ se ŝi estus en Ĉinio, tien mi flugus, ni foriru.

― Ni forveturos post la vespermanĝo, denove daŭrigis Kakambo; mi ne povas diri plu al vi; mi estas sklavo, mia mastro atendas min; mi devas iri por lin servi ĉetable: ne diru vorton; vespermanĝu kaj tenu vin preta.

Ŝanceliĝante inter ĝojo kaj doloro, ravite esti revidinta sian fidelan agenton, mirigite vidi lin sklavo, tute okupite de la penso retrovi sian amatinon, kun maltrankvila koro, kun konfuzita spirito, Kandid altabliĝis kun Marten, kiu malvarmsange vidis ĉiujn tiujn aventurojn, kaj kun ses fremduloj, kiuj estis venintaj en Venezion por pasigi la karnavalon.

Kakambo, kiu donis por trinki al unu el tiuj fremduloj, proksimiĝis al la orelo de sia mastro, ĉe la finiĝo de l' manĝado, kaj diris al li: «Via Reĝa Moŝto foriros kiam al ĝi plaĉos, la ŝipo estas preta.» Eldirinte tiujn vortojn, li foriris. La kunmanĝantoj mirigite rigardis unuj la aliajn, ne dirante eĉ unu solan vorton, kiam alia servisto proksimiĝante al sia mastro, diris al li: «Reĝa Moŝto, la portseĝo de via Majesto estas en Padova kaj la barko estas preta.» La mastro faris signon kaj la servisto foriris. Ĉiuj kunmanĝantoj denove rigardis unuj la aliajn, kaj la komuna surprizo duobliĝis. Iu tria servisto, proksimiĝante al tria fremdulo, diris al li: «Reĝa Moŝto, kredu min, Via Majesto ne devas resti ĉi tie pli longe: mi ekpreparos ĉion»; kaj li tuj malaperis.

Kandid kaj Marten tiam ne plu dubis, ke tio estis karnavala maskiĝado. Kvara servisto diris al kvara mastro: «Via Majesto forveturos, kiam al ĝi plaĉos», kaj li eliris, kiel la aliaj. La kvina servisto diris la samon al la kvina mastro. Sed la sesa servisto malsame parolis al la sesa fremdulo, kiu estis apud Kandid; li diris al li: «Nu, via Reĝa Moŝto, oni ne plu volas krediti al Via Majesto, nek al mi ankaŭ, kaj ni riskas esti enkarcerigataj ĉi tiun nokton, vi kaj mi; mi iras por zorgi pri miaj aferoj: adiaŭ.»

Kiam ĉiuj servistoj estis malaperintaj, la ses fremduloj, Kandid kaj Marten restis profunde silentaj. Fine Kandid ekparolis: «Sinjoroj, li diris, jen estas stranga ŝerco. Kial vi ĉiuj estas reĝoj? Koncerne min, mi konfesas, ke nek mi, nek Marten estas tiaj.»

La mastro de Kakambo seriozmiene ekparolis, kaj diris itallingve: «Mi tute ne ŝercas, mi nomiĝas Aĥmet la III (↓1). Dum pluraj jaroj mi estis grandsultano; mi detronigis mian fraton; mia nevo detronigis min; oni fortranĉis la kolon al miaj veziroj; mi finpasigas mian vivon en la malnova palaco; mia nevo, la granda sultano Mahmud, kelkfoje permesas al mi vojaĝi pro mia sano, kaj mi venis al Venezio por pasigi la karnavalon.»

Junulo, kiu estis apud Aĥmet, parolis post li, kaj diris: «Mi nomiĝas Ivan (↓2); mi estis imperiestro de ĉiuj Rusioj; mi estis detronigata dum mi kuŝis ankoraŭ en la lulilo; mia patro kaj mia patrino (↓3) estis malliberigitaj; oni edukis min en malliberejo; mi kelkfoje havas la permeson vojaĝi akompanate de gardantoj, kaj mi venis al Venezio por pasigi la karnavalon.»

La tria diris: «Mi estas Karl-Edvard (↓4), reĝo de Anglio; mia patro translasis al mi siajn rajtojn je la reĝlando; mi batalis por defendi ilin; oni elŝiris la koron al ok cent el miaj amikoj kaj per ĝi oni batis iliajn vangojn. Mi estis metata en malliberejon; mi iras al Romo fari viziton al la reĝo mia patro, kiu estas kiel mi kaj mia avo detronigita, kaj mi venis al Venezio por pasigi la karnavalon.»

La kvara tiam ekparolis kaj diris: «Mi estas reĝo de la Polakoj (↓5); la sorto de l' milito senigis min je miaj heredaj Ŝtatoj (↓6); mia patro spertis la samajn malfeliĉojn; mi rezigne obeas la Providencon kiel la sultano Aĥmet, la imperiestro Ivan kaj la reĝo Karl-Edvard, al kiu Dio donu longan vivon; kaj mi venis al Venezio por pasigi la karnavalon.»

La kvina diris: «Mi ankaŭ estas reĝo de la Polakoj; dufoje mi perdis mian reĝlandon (↓7); sed la Providenco donis al mi alian Ŝtaton, en kiu mi faris pli da bono ol ĉiuj reĝoj de Sarmatio kune faris ĉe la bordoj de Vistulo; mi ankaŭ rezigne obeas al la Providenco, kaj mi venis en Venezion por pasigi la karnavalon.»

Restis al la sesa monarko paroli: «Sinjoroj, li diris, mi ne estas tiom granda sinjorego kiel vi, tamen mi ankaŭ estis reĝo. Mi estas Teodor ( (↓8) oni elektis min reĝo de Korsiko; oni nomis min Via Majesto, kaj nun oni apenaŭ nomas min Sinjoro. Mi fabrikigis monerojn, kaj mi ne posedas unu denaron; mi havis du ŝtatsekretariojn, kaj mi apenaŭ havas serviston; mi sidis sur trono, kaj dum longa tempo en Londono mi sidis sur pajlo. Mi tre timas, ke ĉi tie oni same traktos min, kvankam mi venis en Venezion por pasigi la karnavalon.»

La kvin aliaj reĝoj aŭskultis tiun paroladon kun nobla kompato. Ĉiu el ili donacis orajn monerojn al la reĝo Teodor, por ke li havigu al si vestojn kaj ĉemizojn; Kandid donacis al li diamanton je valoro de du mil ormoneroj. «Kiu do estas tiu simplulo, diris la kvin reĝoj, kiu estas en stato donaci centfoje pli ol ĉiu el ni, kaj kiu ĝin donacas?»

Ĉe la momento kiam oni detabliĝis, venis en la saman gastejon kvar princaj Moŝtoj, kiuj ankaŭ estis perdintaj siajn Ŝtatojn sekve de milito, kaj kiuj venis en Venezion por pasigi la reston de l' karnavalo; sed Kandid tute ne atentis la nove venintajn. Okupis lin nur la penso iri al Konstantinopolo por trovi sian karan Kunegond.

ĈAPITRO XXVII Vojaĝo de Kandid al Konstantinopolo.

La fidela Kakambo estis jam sukcesinta atingi, ke la turka mastro, kiu estis rekondukonta la sultanon Aĥmet al Konstantinopolo, akceptos Kandid kaj Marten en sian ŝipon. Ambaŭ iris tien, respektege genufleksinte antaŭ Lia kompatinda sultana Moŝto. Irante, Kandid diris al Marten:

― Jen estas tamen ses detronigitaj reĝoj, kun kiuj ni vespermanĝis! kaj eĉ inter tiuj ses reĝoj estas unu, al kiu mi almozis. Eble estas multaj aliaj princoj pli malfeliĉaj. Koncerne min, mi perdis nur cent ŝafojn, kaj mi flugas en la brakojn de Kunegond. Mia kara Marten, unu fojon pli, Panglos estis prava, ĉio statas bone.

― Tion mi deziras, diris Marten.

― Sed, diris Kandid, jen estas tre nekredebla aventuro, kiun ni havis en Venezio. Neniam oni vidis nek aŭdis, ke ses detronigitaj reĝoj kune vespermanĝis en gastejo.

― Tio ne estas pli eksterordinara ol la plejparto el la aferoj, kiuj okazis al ni. Estas tre ordinare, ke reĝoj estas detronigataj; kaj rilate al la honoro, kiun ni havis vespermanĝante kun ili, tio estas bagatelo neniel inda je nia atento.

Apenaŭ Kandid estis sur la ŝipo, ke li saltis sur la kolon de sia eks-servisto, de sia amiko Kakambo.

― Nu! li diris, kion faras Kunegond? Ĉu ŝi estas ĉiam eksterordinare bela? Ĉu ŝi min amas ankoraŭ? Kiel ŝi fartas? Ci sendube aĉetis por ŝi palacon en Konstantinopolo?

― Mia kara mastro, respondis Kakambo, Kunegond purigas pelvetojn ĉe la bordoj de la Propontid (↓9), ĉe princo, kiu havas tre malmulte da pelvetoj; ŝi estas sklavo en la domo de eksa suvereno, nomita Ragocki (↓10), al kiu la Granda Turko donas tri ormonerojn potage en la azilo; sed pli bedaŭrinde estas, ke ŝi perdis sian belon kaj fariĝis terure malbela.

― Ha! ĉu bela, ĉu malbela, diris Kandid, mi estas honesta homo, kaj mia devo estas ŝin ami ĉiam. Sed kiel estas eble, ke ŝi povis fali en tian mizeregan staton malgraŭ la kvin aŭ ses milionoj, kiujn ci kunportis?

― Nu, diris Kakambo, ĉu do mi ne devis doni du milionojn al la sinjoro Fernando d'Ibara, kaj Figuerora, kaj Maskarenes, kaj Lampurdos, kaj Suza, guberniestro de Bonaero, por ricevi la permeson repreni F-inon Kunegond? Kaj ĉu do pirato brave ne forrabis de ni ĉion ceteran? Ĉu do tiu pirato ne veturigis nin al la promontoro Matapan, al Milo, al Nikario, al Samos, al Petra, al la Dardaneloj, al Marmora, al Skutari? Kunegond kaj la maljunulino servas ĉe tiu princo, pri kiu mi parolis al vi, kaj mi, mi estas sklavo de la detronigita sultano.

― Kiom da malfeliĉoj kunigitaj unu kun la aliaj! diris Kandid. Sed, ĉio konsiderite, mi havas ankoraŭ kelkajn diamantojn; mi facile liberigos Kunegond. Estas tre domaĝe, ke ŝi fariĝis malbela.

Poste, sin turnante al Marten:

― Laŭ via opinio, kiu estas pli kompatinda, ĉu la imperiestro Aĥmet, ĉu la imperiestro Ivan, ĉu la reĝo Karl-Edvard, ĉu mi?

― Mi ne scias, diris Marten; estus necese, ke mi estu en viaj koroj por scii tion.

― Ha! diris Kandid, se Panglos ĉeestus, li scius tion kaj dirus al ni.

― Mi ne scias per kiaj pesiloj via Panglos povus pesi la malfeliĉojn de la homoj kaj taksi iliajn dolorojn. Mi tamen konjektas, ke sur la tero ekzistas milionoj da homoj, kiuj estas centfoje pli kompatindaj ol la reĝo Karl-Edvard, la imperiestro Ivan kaj la sultano Aĥmet.

― Tio povas esti, diris Kandid.

Post malmulte da tagoj oni venis en la kanalon de la Nigra Maro. Kandid unue reaĉetis Kakambo tre kare, kaj ne perdante tempon, li kaj liaj akompanantoj sin ĵetis en galeron por iri al la bordo de Propontid serĉi Kunegond, kia ajn povus esti ŝia malbelo.

Inter la punlaborularo troviĝis du punuloj, kiuj tre malbone remadis kaj al kiuj la malgrandaziana mastro donis kelke da batoj per bovtendeno sur la nudajn ŝultrojn; Kandid, laŭ natura movo, pli atente rigardis ilin ol la aliajn punlaborulojn kaj kompateme proksimiĝis al ili. Kelke da kriplaj trajtoj de ilaj vizaĝoj ŝajnis al li havi ian similon kun Panglos kaj kun tiu malfeliĉa jezuito, tiu barono, tiu frato de Kunegond. «En vero, li diris al Kakambo, se mi ne vidus pendigi majstron Panglos, kaj se mi ne havus la malfeliĉon mortigi la baronon, mi kredus, ke estas ili, kiuj remadas sur ĉi tiu galero.»

Aŭdante la nomojn barono kaj Panglos, la du punlaboruloj ekkriis, haltis sur sia benko kaj lasis fali siajn remilojn. La malgrandaziana mastro alkuris sur ilin, kaj la batoj per bovtendeno duobliĝis.

― Haltu! haltu! sinjoro, ekkriis Kandid; mi donos al vi tiom da mono, kiom vi postulos.

― Kio! ĝi estas Kandid! diris unu el la punuloj.

― Kio! ĝi estas Kandid! diris la alia.

― Ĉu tio estas sonĝo? diris Kandid; ĉu mi maldormas? Ĉu mi estas en ĉi tiu galero? Ĉu tio estas la barono, kiun mi mortigis? Ĉu tio estas majstro Panglos, kiun mi vidis pendigata?

― Tio estas ni mem, tio estas ni mem, ili respondis.

― Kio! tio estas tiu granda filozofo? diris Marten.

― He! sinjoro malgrandaziana mastro, diris Kandid, kiom da mono vi postulas por reaĉeti sinjoron De Thunder-ten-tronckh, unu el la unuarangaj baronoj de la Imperio, kaj sinjoron Panglos, la plej profundpensan metafizikiston el Germanio?

― Hunda kristano, respondis la malgrandaziana mastro, ĉar ĉi tiuj du hundaj kristanaj punlaboruloj estas baronoj kaj metafizikistoj, kio sendube estas altranga ofico en ilia lando, ci pagos por ili kvindek mil ormonerojn.

― Vi ricevos ilin, sinjoro: veturigu min fulmorapide al Konstantinopolo, kaj vi tuj estos pripagata. Sed, pli trafe; konduku min al F-ino Kunegond.

La malgrandaziana mastro, ĉe la unua propono de Kandid, jam turnis la antaŭkilon al la urbo, kaj li remigis tiel rapide, ke la galero kvazaŭ flugis kiel birdo en aero.

Kandid centfoje ĉirkaŭbrakis la baronon kaj Panglos.

― Kiel povas esti, ke mi ne mortigis vin, mia kara barono? kaj, mia kara Panglos, kiel vi vivas post kiam oni pendigis vin? kaj kial ambaŭ vi estas punlaboruloj sur galero en Turkio

― Ĉu estas tute vere, ke mia kara fratino estas en ĉi tiu lando? diris la barono.

― Jes, respondis Kakambo.

― Mi do revidas mian karan Kandid! ekkriis Panglos.

Kandid prezentis al ili Marten kaj Kakambo. Ĉiuj ĉirkaŭbrakis unuj la aliajn, ili ĉiuj parolis samtempe. La galero flugis, jam ili estis en la haveno. Oni venigis judon, al kiu Kandid vendis por kvindek mil ormoneroj diamanton, kiu valoris centmil, kaj kiu ĵuris laŭ Abrahamo, ke li ne povis pagi pli kare. Kandid tuj pagis la reaĉeton de la barono kaj de Panglos. Ĉi tiu sin ĵetis al la piedoj de sia liberiganto kaj superverŝis ilin per larmoj; la alia dankis al li per kapsigno kaj promesis redoni ĉi tiun monon al li ĉe la unua okazo.

― Sed ĉu estas eble, ke mia fratino estas en Turkio? li diris.

― Nenio estas pli ebla, rediris Kakambo, ĉar ŝi frotpurigas la teleraron ĉe iu princo de Transilvanio.

Oni tuj venigis du judojn; Kandid vendis ankoraŭ diamantojn; kaj ili denove veturis per alia galero por iri liberigi Kunegond.


(↑1) Aĥmet la III, turka imperiestro, fakte reĝis de 1703 ĝis 1730.

(↑2) Ivan la VI, naskiĝis en 1740, surtroniĝis la saman jaron kaj estis detronigata de Elizabet Petrovna, filino de Petro la Granda, kaj murdata en 1764.

(↑3) Ivan estis filo de princo Antonio de Braŭnŝvajg (germane: von Braunschweig) — Volfenbütl-Bevern (germane: Wolfenbüttel-Bewern) kaj de Elizabet-Katerine-Kristine de Meklenburg-Ŝverin (germane: Elisabeth-Katherine-Christine von Mecklenburg-Schwerin).

(↑4) Karl-Edvard, nomita la Pretendanto, naskiĝis en Romo, dum la jaro 1720, kaj mortis en Firenze dum la jaro 1788. Li estis filo de Jakobo Stjuat (angle: James Stuart) kaj nepo de Jakobo la II, li vane provis rekonkiri sian reĝolandon, kaj forpelite el Francio de Ludoviko la XV, li iris en Italion, kie li vivis sub la nomo Grafo de Albanti.

(↑5) Poloj.

(↑6) Aŭgusto la III, elektrajtulo de Saksio kaj reĝo de Polio, naskiĝis en 1763. Li estis senigita je Saksio de Frederiko la II, dum la Sepjara milito. ― Trad.

(↑7) Stanislas Leczinski, bopatro de Ludoviko la XV, naskiĝis en Lemberg dum la jaro 1677 kaj mortis en Lunevil (Francio) dum la jaro 1766. Pro la Viena Kontrakto (1735), farita inter Francio kaj la Imperio, li rezignis je Polio, gardante tamen la titolon de reĝo, kaj ricevis de la Aŭstria dinastio dumvivan suverenecon super la dukejoj de Bar kaj de Lotaringio, kiuj, post lia morto, devis transiri al Francio.

(↑8) Teodor, barono de Neŭhof, naskiĝis en Mes (france: Metz) ĉirkaŭ la jaro 1690; li sin proklamigis reĝo de Korsiko en 1736 kun la nomo Teodor la I. Li mortis en Londono, en granda mizero, ĉe la fino de 1756. ― Trad.

(↑9) Marmara Maro.

(↑10) Francisko-Leopoldo Ragocki, naskiĝis en 1676, mortis en 1735; li estis proklamata princo de Transilvanio en 1707. Li estis venkata kaj detronigata kaj rifuĝis unue en Polion, el tie li transiris en Francion, poste en Turkion. ― Trad.