<< C Lazaro Ludoviko Zamenhof: Proverbaro Esperanta

Ĉ

Ĉasaĵo ĉasanton ne atendas.

Ĉe botisto la ŝuo estas ĉiam kun truo.

Ĉe l' freŝa faro.

Ĉe la tagiĝo.

Ĉe mastro ŝtelisto la servantoj ne ŝtelas.

Ĉe plej granda fido memoru pri perfido.

Ĉe stomako malsata ne kapricas palato.

Ĉe tablo malplena babilo ne fluas.

Ĉe tro ĝentila ekstero mankas sincero.

Ĉe vesto velura suferas stomako.

Ĉe vulpoj ĉiam naskiĝas nur vulpoj.

Ĉerpi akvon per kribrilo.

Ĉesis esti vino, sed vinagro ne fariĝis.

Ĉia dono estas bono.

Ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme.

Ĉio dependas de se kaj kiam.

Ĉio estas por li kiel polvero sur la tero.

Ĉio havas finon.

Ĉio havas sian sed kaj se.

Ĉio sia estas plej ĉarma.

Ĉio supermezura estas terura.

Ĉio taŭgas, kio venas.

Ĉio transmara estas ĉarma kaj kara.

Ĉion novan oni ŝatas, malnovan oni forbatas.

Ĉion rigardi tra sia persona vitro.

Ĉirkaŭ sanktuloj diabloj vagas.

Ĉirkaŭflatadi kaj ĉirkaŭflirtadi iun.

Ĉiu li havas sian ŝi.

Ĉiu tial havas sian kial.

Ĉiu abomenaĵo trovas sian adoranton.

Ĉiu angulo kun sia sanktulo.

Ĉiu barono havas sian kapricon.

Ĉiu besto zorgas pri sia nesto.

Ĉiu eraro estas kulpo.

Ĉiu estis junulo, ĉiu estis pekulo.

Ĉiu familio havas sian kriplulon.

Ĉiu havas sian guston.

Ĉiu havas sian kaŝitan mizeron.

Ĉiu havas sian propran guston.

Ĉiu havas sian ŝarĝon.

Ĉiu havas sian vermon.

Ĉiu iras, kiel saĝ' al li diras.

Ĉiu klopodu nur en sia metio, tiam al la urbo mankos nenio.

Ĉiu komenco estas malfacila.

Ĉiu kreas sian forton, ĉiu forĝas sian sorton.

Ĉiu manĝas, kiel li aranĝas.

Ĉiu mano al si altiras.

Ĉiu medalo du flankojn posedas.

Ĉiu mezuras aliajn laŭ sia mezurilo.

Ĉiu morgaŭ havas sian zorgon.

Ĉiu persono kun sia bezono.

Ĉiu por si ― por ĉiuj Di'.

Ĉiu por si mem estas la plej kara.

Ĉiu propran saĝon posedas.

Ĉiu provas, kion li povas.

Ĉiu sezono kun sia bono.

Ĉiu sin direktas, kiel la kap' al li diktas.

Ĉiu sin gvidas, kiel li vidas.

Ĉiu tajloro havas sian tranĉmanieron.

Ĉiu vivas laŭ sia prudento kaj sento.

Ĉiu vulpo sian voston laŭdas.

Ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj.

Ĉiuj milionoj konsistas el milonoj.

Ĉiun demandu, sed mem al vi komandu