<< H Lazaro Ludoviko Zamenhof: Proverbaro Esperanta

I

Iafoje oni devas okulon fermeti.

Iele, iome, duone malbone.

Ili estas en akordo, kiel peto kaj mordo.

Ili vivas per unu animo en du korpoj.

Ilo el oro taŭgas por ĉiu laboro.

Imiti grandsinjoron ― perdi baldaŭ la oron.

Infana inklino restas ĝis la fino.

Infano ne krias, patrino ne scias.

Infano ŝtelas ovon, grandaĝulo ŝtelas bovon.

Infanoj kaj fiŝoj voĉon ne havas.

Infanon malbonigas ne petolado, sed malbona kamarado.

Instruas mizero manĝi panon sen butero.

Insulto ne algluiĝas.

Inter faro kaj rakonto staras meze granda monto.

Inter fremdaj ŝi estas edzino―anĝelo, kun la edzo ŝi estas demono kruela.

Inter generaloj parolu pri bataloj.

Inter kornikoj ne konvenas predikoj.

Inter la blinduloj reĝas la strabuloj.

Inter la mano ĝis la buŝo ofte disverŝiĝas la supo.

Inter lupoj kriu lupe.

Inter miaj muroj estu miaj plezuroj.

Inter pokalo kaj lipoj povas multe okazi.

Interkonsento estas pli bona ol mono.

Iom da malvero ne estas danĝero.

Iras ĉiu kruro laŭ sia plezuro.

Iri for en bona hor'