<< Ĵ Lazaro Ludoviko Zamenhof: Proverbaro Esperanta

K

Kaldrono ridas pri poto kaj mem estas kota.

Kalkuli muŝojn.

Kalumniante konstante, oni eĉ anĝelon nigrigas.

Kapo estas por tio, ke ĝi zorgu pri ĉio.

Kapo kun herbo, sen guto da cerbo.

Kapo majesta, sed cerbo modesta.

Kapo malsaĝa ne griziĝas nek kalviĝas.

Kapo pekas, piedoj suferas.

Kapoj diferencas, kranioj egalas.

Kaprica fianĉino restos eterne fraŭlino.

Kapricoj de grandsinjoroj kaj multego da kreditoroj.

Kaptu lin kiel forflugintan venton.

Kapuĉo monaĥon ne faras.

Kara estas dono en minuto de bezono.

Kara estas ovo, kiam venas la Pasko.

Karaktero olea.

Karakteron al kanto donas la tono.

Karesi al iu la barbon.

Karesi kontraŭ la haroj.

Kastel' en aero ― malsato sur tero.

Kaŝu kiom vi povos, mensogo sin elŝovos.

Kaŝu malbenon kaj faru bonan mienon.

Ke la lup' estu sata, kaj la ŝaf' ne tuŝata.

Kelktempa ĉeso ne estas forgeso.

Kia ago, tia pago.

Kia demando, tia respondo.

Kia domaĝo.

Kia drapo, tia vesto.

Kia estas la homo, tia estas lia nomo.

Kia estas via laboro, tia estas via valoro.

Kia fripono, tia bastono.

Kia greno, tia pano.

Kia la birdo, tia la kaĝo.

Kia la homo, tia lia nomo.

Kia la kapo, tia la ĉapo.

Kia la poto, tia la kovrilo.

Kia la semo, tia la rikolto.

Kia naskiĝis, tia grandiĝis.

Kia naskinto, tiaj naskitoj.

Kia oni vin vidas, tia oni vin taksas.

Kia pago, tia ago.

Kia paroĥestro, tia paroĥo.

Kia patrino, tia filino.

Kia regalato, tia regalado.

Kia reganto, tia servanto.

Kia sono, tia resono.

Kia sufloro, tia aktoro.

Kia vivo, tia morto.

Kiaj kolegoj, tiaj kutimoj.

Kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝas.

Kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝis.

Kiam forto ordonas, leĝo pardonas.

Kiam fratoj batalas, fremdulo ne eniĝu.

Kiam havo malaperis, saĝo aperis.

Kiam kato jam formanĝis, forpelado ne helpos.

Kiam kato promenas, la musoj festenas.

Kiam kreskas honoro, kreskas humoro.

Kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas.

Kiam pasanto jam trinkis, li la puton insultas.

Kiam pasis la aĝo, aperas la saĝo.

Kiam sako mizeras, amo malaperas.

Kiam vorto eliris, vi ĝin jam ne retiros.

Kie ajn rano iras, ĝi ĉiam marĉon sopiras.

Kie dento doloras, tien iras la lango.

Kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas.

Kie estas harmonio, estas beno de Dio.

Kie estas mielo, tie muŝoj ne mankas.

Kie estas pano, ne mankas panpecetoj.

Kie estas sufero, estas ankaŭ espero.

Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas.

Kie jukas, tie ni gratas.

Kie ĵuron vi aŭdas, malbonon suspektu.

Kie lumo ekzistas, ankaŭ ombro troviĝas.

Kie maldike, tie rompiĝas.

Kie mi disponas, tie mi ordonas.

Kie minaco, tie malpaco.

Kie ne estas konsileble, tie ne estas helpeble.

Kie pano estas, tie musoj ne mankas.

Kie regas konkordo, regas ordo.

Kie regas la forto, tie rajto silentas.

Kie regas virino, malbona estas la fino.

Kie sklav' regadon havas, tie mastro baldaŭ sklavas.

Kie timo, tie honto.

Kiel akirite, tiel perdite.

Kiel li meritis, tiel li profitis.

Kiel oni sternas, tiel oni dormas.

Kiel oni vin taksas, tiel oni vin regalas.

Kiel oni vin vidas, tiel oni vin taksas.

Kiel oni, tiel ĉe ni.

Kien ajn mi pafas, ĉio maltrafas.

Kien kudrilo iras, tien fadenon ĝi tiras.

Kien vi vin turnos, ĉie malbone.

Kies gasto mi estas, ties feston mi festas.

Kio akorde ne sonas, tio rimon ne donas.

Kio al mi sonis, tion mi resonas.

Kio al unu donas forton, al alia donas morton.

Kio aliloke promenos, al ni ankaŭ ĝi venos.

Kio bone aspektas, tion ĉiu elektas.

Kio doloras, pri tio ni ploras.

Kio el la dentoj elsaltas, en la lipoj ne haltas.

Kio en koro sidas, la vizaĝo perfidas.

Kio en la kapo, tio sur la lango.

Kio estas bona por vi, estas bona por mi.

Kio estas farita, estas sankciita.

Kio estas lernita, ne estas perdita.

Kio estis kaj pasis, tion tempo frakasis.

Kio fariĝis, jam ne refariĝos.

Kio iras el koro, venas al koro.

Kio komenciĝis, tio ankaŭ finiĝos.

Kio konvenas al sciuro, ne konvenas al vulturo.

Kio kostas malmulte, kostas plej kare.

Kio mem ne venas, li per la dentoj ĝin prenas.

Kio mia, tio bona.

Kio min ne tuŝas, kuŝu kiel kuŝas.

Kio multe kostas, multe valoras.

Kio pasis, ne revenos.

Kio pasis, nin forlasis.

Kio post la montoj kuŝas, tio nin neniom tuŝas.

Kio servas por ĉio, taŭgas por nenio.

Kio taŭgas por somero, ne taŭgas por vintro.

Kio tra l' dentoj travenis, tion la lipoj ne retenos.

Kio tro ripozas, baldaŭ almozas.

Kio vendiĝas kaŝite, vendiĝas plej profite.

Kiom ajn oni penas, per forto plaĉo ne venas.

Kiom ajn vi penos, nenio elvenos.

Kiom da homoj, tiom da gustoj.

Kiom da juĝantoj, tiom da juĝoj.

Kiom da kapoj, tiom da opinioj.

Kiom da koroj, tiom da voloj.

Kiom la koro deziras.

Kion Dio ne donis, perforte ne postulu.

Kion Dio ne donis, tion perforte ne serĉu.

Kion fari? Kion jaroj ne donis, ofte minuto alportas.

Kion koro portas, vizaĝo raportas.

Kion koro sentas, lango prezentas.

Kion leĝo malpermesas, tio plaĉi ne ĉesas.

Kion mem mi faras, tion ĉie mi flaras.

Kion mi ne scias, tion mi ne envias.

Kion mi ne sentas, pri tio mi silentas.

Kion mi povas, tion mi elŝovas.

Kion ni havas, por ni ne valoras ― kiam ni ĝin perdis, ni ploras.

Kion ni vere bezonas, Dio ĝin donas.

Kion oni volas, tion oni povas.

Kion Parizo aplaŭdas, Berlino mallaŭdas.

Kion rajtas leono, ne rajtas azeno.

Kion saĝulo ne komprenas, ofte malsaĝa divenas.

Kion sobreco deziras, ebrieco ĝin diras.

Kion vi ne perdis, tion ne serĉu.

Kion vi pripenas, tio al vi venas.

Kion vi semas, tion vi rikoltos.

Kiso antaŭ amaso estas kiso de Judaso.

Kiso malsincera estas danĝera.

Kiso publika estas kiso malamika.

Kiu agas afable, vivas agrable.

Kiu akceptas donacon, perdas la pacon.

Kiu akvon evitas, droni ne timas.

Kiu amas ĝuon, amu ankaŭ enuon.

Kiu amas honoron, amu laboron.

Kiu amas la liton, ne akiros profiton.

Kiu amas okulaĉi, ne havas kion maĉi.

Kiu aŭdis unuan, ankaŭ aŭdu la duan.

Kiu aŭskultas, kie li ne devas, tiu aŭdas, kion li ne revas.

Kiu avidas pli bonan, perdas plej bezonan.

Kiu batas edzinon, tiu vundas sin mem.

Kiu bati deziras, trovas bastonon.

Kiu bojas, ne mordas.

Kiu bone agas, timi ne bezonas.

Kiu bone sidas, tiu lokon ne ŝanĝu.

Kiu bone ŝmiras, bone veturas.

Kiu cedas al sia infano, ĝin pereigas per propra mano.

Kiu ĉasas du leporojn, kaptas neniun.

Kiu ĉe l' vojo konstruas, tiun ĉiu instruas.

Kiu ĉion formanĝis en tago, malsatos vespere.

Kiu ĉion senpripense parolas, aŭdos tion, kion li ne volas.

Kiu demandas, tiu ne eraras.

Kiu devas, tiu elekti ne povas.

Kiu devas, tiu povas.

Kiu diras la veron, havas suferon.

Kiu domaĝas groŝon, perdas la tutan poŝon.

Kiu donacon prenas, tiu sin katenas.

Kiu donas rapide, donas duoble.

Kiu donis garantion, tiu pagu la ŝuldon.

Kiu dormas longe, vivas mallonge.

Kiu edziĝas, tiu ŝanĝiĝas.

Kiu elektas tro multe, ricevas nenion.

Kiu entreprenis, tiu sin tenu.

Kiu flatas al ĉiu, plaĉas al neniu.

Kiu forton ne havas, ĉiam malpravas.

Kiu fosas sub alia, falos mem en la foson.

Kiu frapas, al tiu oni malfermas.

Kiu fremdan avidas, propran forperdas.

Kiu frue leviĝas, facile riĉiĝas.

Kiu garantias, trankvilon ne scias.

Kiu glutis tro multe, tiu agas tro stulte.

Kiu groŝon ne honoras, eĉ duongroŝon ne valoras.

Kiu groŝon ne respektas, riĉecon ne kolektas.

Kiu havas abelojn, havas mielon.

Kiu havas bonan najbaron, havas bonan tagon.

Kiu havas forton, havas rajton.

Kiu havas la forton, havas la rajton.

Kiu havas malican celon, ofte perdas sian propran felon.

Kiu havas nenion, estas nenio.

Kiu havas oron, havas honoron.

Kiu hontas nenion, ne timas Dion.

Kiu hundon mian batas, min mem ne tre ŝatas.

Kiu iras sperte, iras certe.

Kiu iras trankvile, iras facile.

Kiu jam havas, tiu pravas.

Kiu kaĉon aranĝas, tiu ĝin manĝas.

Kiu kaĉon kuiris, tiu ĝin manĝu.

Kiu kapon posedas, kombilon jam trovos.

Kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte.

Kiu koleras, tiu ne prosperas.

Kiu koleras, tiu perdas.

Kiu komencas juĝon, iras sub jugon.

Kiu komencas tro frue, finas malfrue.

Kiu komencis kuiri, ne forkuru de l' fajro.

Kiu konsilas kaj rezonas, tiu helpon ne donas.

Kiu konstante lokon ŝanĝas, neniam sin aranĝas.

Kiu kritikas kuraĝe, mem agas malsaĝe.

Kiu kuraĝe aliras, facile akiras.

Kiu kutimis ĉion juĝi, nenie povas rifuĝi.

Kiu laboras kaj deziras, tiu akiras ― kiu mem ne penas, nenio al li venas.

Kiu laboron evitas, bonon ne vidas.

Kiu langon ne tenas, mem sin malbenas.

Kiu leviĝis fiere, baldaŭ falos al tero.

Kiu levis la piedon, devas ekpaŝi.

Kiu lin tuŝas, tiu lin sentas.

Kiu ludas kun koto, malpurigas la manojn.

Kiu lupo naskiĝis, vulpo ne fariĝos.

Kiu malmulte deziras, feliĉon akiras.

Kiu malmulton ne ŝatas, multon ne meritas.

Kiu manĝon al mi donas, tiu al mi ordonas.

Kiu mem sin adoras, nenion valoras.

Kiu mem sin gloras, malbone odoras.

Kiu mem sin laŭdas, tiun neniu aplaŭdas.

Kiu mensogas kutime, mensogas sentime.

Kiu mensogis per unu vorto, ne trovos kredon ĝis la morto.

Kiu metion disponas, mizeron ne konas.

Kiu minacas, tiu avertas.

Kiu mizeron ne havis, mizeron ne konas.

Kiu mordi ne povas, kisi ekprovas.

Kiu multe babilas, al si mem malutilas.

Kiu multe babilas, pensas malmulte.

Kiu multe minacas, ne estas danĝera.

Kiu multe parolas, malamikon konsolas.

Kiu multe parolas, ne multe faras.

Kiu multe profitas, ankaŭ perdon ne evitas.

Kiu multon deziras, nenion akiras.

Kiu naskiĝis sciuro, ne fariĝos vulturo.

Kiu ne akiras, kiam li povas, tiu poste deziras, sed jam ne retrovas.

Kiu ne atentas la se, tiu sentas la ve.

Kiu ne estis kaporalo, ne estos generalo.

Kiu ne konfidas, tiu ne bedaŭras.

Kiu ne krimas, tiu ne timas.

Kiu ne mensogas, tiu ne vendas.

Kiu ne pekis, kiu ne eraris? Kiu ne petas, tiu ne ricevas.

Kiu ne riskas, tiu ne gajnas.

Kiu ne riskas, tiu ne havas.

Kiu nenion valoras, plej multe sin gloras.

Kiu neniun savis, malamikojn ne havas.

Kiu neniun savis, malamikon ne havas.

Kiu okazon forŝovas, ĝin jam ne retrovas.

Kiu panon donas, malsaton ne konas.

Kiu pekis, tiu pagas.

Kiu perdis la kapon, ne bezonas jam ĉapon.

Kiu pli frue venas, pli bonan lokon prenas.

Kiu pli frue venas, pli frue muelas.

Kiu por ĉiuj laboras, pri si mem ne memoras.

Kiu povas antaŭvidi.

Kiu pri ŝtelo silentas, tiu ŝtelon konsentas.

Kiu promesojn faras, tiu ne avaras.

Kiu prudenton ne havas, tiun saĝo ne savas.

Kiu rabi eliras, ofte nuda revenas.

Kiu regalas per ŝtonoj, tiun oni dankas per bastonoj.

Kiu resonis, tiu sin donis.

Kiu riĉiĝas, tiu fieriĝas.

Kiu rigardas ĉielon, maltrafas sian celon.

Kiu ripetas abunde, lernas plej funde.

Kiu rompis la glason, ordigu la kason.

Kiu rompis, tiu pagu.

Kiu saĝon ne havas, Dio lin savas.

Kiu semas venton, rikoltos fulmotondron.

Kiu sentas ― ploras, kiu vidas ― nur ridas.

Kiu serĉas marcipanon, perdas sian panon.

Kiu servas al ĉiu, al si mem malutilas.

Kiu sian langon katenas, Dio lin benas.

Kiu sin enjungis, devas tiri.

Kiu sin gardas, tiu sin savas.

Kiu speson ne tenas, tiu al spesmilo ne venas.

Kiu supren kraĉon ĵetas, sian barbon al ĝi submetas.

Kiu ŝteliston regalas, mem ŝteliston egalas.

Kiu ŝuldojn estingas, riĉecon atingas.

Kiu ŝvitas, tiu profitas.

Kiu timas bestaron, ne iru arbaron.

Kiu trans muro aŭskultas, tiun la muro insultas.

Kiu tro alte svingas, nenion atingas.

Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ okulojn difektas.

Kiu tro bezonas, tiu leĝon ne konas.

Kiu tro forte la manon svingas, nenion atingas.

Kiu tro multe deziras, nenion akiras.

Kiu tro pelas, nur malakcelas.

Kiu tro rapide saltas, tiu baldaŭ haltas.

Kiu tro sin pravigas, tiu mem sin kulpigas.

Kiu venas plej frue, sidas plej ĝue.

Kiu venis post la manĝo, restas sen manĝo.

Kiu venis unue, muelas pli frue.

Kiu vivas sen kalkulo, baldaŭ estos almozulo.

Kiu vivas trankvile, vivas facile.

Kiu vivos, tiu vidos.

Kiu volas komerci, tiu saĝon bezonas.

Kiu volas mensogi, devas bone memori.

Kiu volas panon, ne dorlotu la manon.

Kiun favoras la sorto, por tiu eĉ koko estas ovoporta.

Kiun feliĉo subtenas, al tiu mem ĉio venas.

Kiun la sorto karesas, al tiu ĉio sukcesas.

Kiun la sorto karesos, tiu sukcesos.

Kiun malĝojo ne turmentis, tiu ĝojon ne sentas.

Kiun reĝo protektas, tiun ministro elektas.

Kiun vesto ornamas, tiun homoj ekamas.

Klopodi pri ĉies favoro estas pleje malsaĝa laboro.

Klopodi sen limo per korpo kaj animo.

Klopodo estas kun mono, sed sen ĝi pli malbone.

Knaba gusto kun forto daŭras ĝis la morto.

Knabon senfortan ĉiuj batoj atingas.

Koko krias fiere, sed ne danĝere.

Kolera kiel cento da diabloj.

Kolera kiel rabia hundo.

Kolero montras malsaĝulon.

Kolero pravecon ne donas.

Komenca inklino daŭras ĝis la fino.

Komenci de Adamo.

Komenci per Dio kaj fini per diablo.

Komenci per flato kaj fini per bato.

Komenciĝis mizero, ĝi venas per pordo kaj fenestroj.

Komenciĝis proceso, mono fluas sen ĉeso.

Komenco Aprila ― trompo facila.

Komenco bona ― laboro duona.

Komercisto estas ĉasisto, li rigardas, kiu sin ne gardas.

Komparo ne estas pruvo.

Komplezema malsaĝulo estas pli danĝera ol malamiko.

Konateco ne estas hereda.

Konduki la dancojn.

Konfido naskas konfidon.

Konfidu, sed vidu.

Koniĝas birdo laŭ flugo kaj homo laŭ ago.

Koniĝas majstro laŭ sia verko.

Konkordo malgrandaĵon kreskigas, malkonkordo grandaĵon ruinigas.

Konscienco senmakula estas kuseno plej mola.

Konscienco trankvila estas bona dormilo.

Konsento konstruas, malpaco detruas.

Konservas eĉ karbo la strukturon de l' arbo.

Konsilojn ĉiu donas, sed ne kiam oni bezonas.

Konsilu kiu povas.

Konsoliĝas mizerulo, se li estas ne sola.

Konstrui kastelojn en aero.

Konstrui kastelon sur glacio.

Konsumi sian antaŭan grason.

Konsumi sian grenon antaŭ ĝia maturiĝo.

Kontenteco estas pli bona ol riĉeco.

Kontentigi ĉiujn eĉ anĝelo ne povas.

Kontentigi la katon kaj kune la raton.

Kontentulo estas pli feliĉa, ol homo plej riĉa.

Kontraŭ bato senatenda ekzistas nenia defendo.

Kontraŭ ĉiu malfacilo ekzistas konsilo.

Kontraŭ ĉiu rimedo ekzistas rimedo.

Kontraŭ ĉiu tedo ekzistas rimedo.

Kontraŭ doloro helpas bona humoro.

Kontraŭ faro farita ne helpas medito.

Kontraŭ forta mano la leĝo estas vana.

Kontraŭ homo fiera Dio estas severa.

Kontraŭ kalumnio helpas nenio.

Kontraŭ kalumnio ne povas batali eĉ dio.

Kontraŭ lupo ne helpas kalkulo.

Kontraŭ malfeliĉo ne defendas eĉ riĉo.

Kontraŭ malfeliĉoj baro ne ekzistas.

Kontraŭ muŝoj bravulo, kontraŭ homoj timulo.

Kontraŭ neesto ne helpas protesto.

Kontraŭ nehavo eĉ juĝo silentas.

Kontraŭ peko batalu, sed pekanton ne tuŝu.

Kontraŭ peko prediku, sed pekinton pardonu.

Kontraŭ tuta kohorto eĉ Herkulo estas malforta.

Kontraŭ vesto malbona konspiras ĉiu ŝtono.

Kontraŭ volo de Dio helpos nenio.

Kontraŭstari per ĉiuj fortoj.

Konu nin, ŝatu nin.

Korniko vundita propran voston timas.

Koro pleniĝas ― lango moviĝas.

Koro tro plena ― buŝo parolas.

Korvo al korvo okulon ne pikas.

Kovri la buŝon de sia konscienco.

Kresko mamuta, sed saĝo liliputa.

Krevis la vazo antaŭ la nazo.

Krii el la tuta gorĝo.

Kritiki estas facile, fari malfacile.

Kriu eĉ raŭke, sed kanti ne ĉesu.

Kudri per fluganta kudrilo.

Kuiriston vaporo satigas.

Kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras.

Kun Dio vi iros ĉien, sen Dio nenien.

Kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola.

Kun kiu vi festas, tia vi estas.

Kun kiu vi kuniĝas, tia vi fariĝas.

Kun konfido neniam rapidu.

Kun la peko en mano.

Kun sia tuta domo kaj havo.

Kun sia tuta posedo kaj heredo.

Kun urso promenu, sed pafilon prete tenu.

Kun vero severa komercaĵo forvelkos.

Kune kaptite, kune punite.

Kuradi kiel venenita muso.

Kuraĝa homo en sia domo.

Kuraĝa mieno antaŭ propra kameno.

Kuraĝe li staras, kiam muro lin baras.

Kuraĝo ĉion atingas.

Kurba estas la ligno, sed rekte ĝi brulas.

Kurbiĝadi kiel diablo en akvo benita.

Kurbiĝu hoko laŭ postuloj de l' loko.

Kuri de sia propra korpo.

Kutimo estas dua naturo.

Kvalito bona ne bezonas admonon.

Kvina rado ĉe veturado.

Kvitiĝas servo per reservo