<< U Lazaro Ludoviko Zamenhof: Proverbaro Esperanta

V

Valoras ne la vesto, valoras la enesto.

Valoron de objekto ni ekkonas post difekto.

Vane vi tentas, mi ne konsentos.

Vazo rompita longe sin tenas.

Venas ĉagreno sen granda peno.

Venas kvazaŭ vokita kaj petita.

Venas profito ― venas merito.

Venas proverbo el popola la cerbo.

Venas prudento post la ĝusta momento.

Venas rido post minaco, kaj paciĝo post malpaco.

Venis fino al mia latino.

Venis mizero ― helpu min, frato; pasis mizero ― for, malamato.

Venis tranĉilo al la gorĝo.

Venkas ne forto, venkas la sorto.

Venkiton oni ne batas.

Venos knabeto ankaŭ kun peto.

Venos ŝtelisto al la juĝisto.

Venos tempo, venos konsilo.

Vento al li ekflugis sub la haŭto.

Vento sendita tondron reportos.

Ventro malsata orelon ne havas.

Vera kiel vorto de profeto.

Vera opinio montriĝas en ebrio.

Vergo doloras, sed saĝon ellaboras.

Vero ne bezonas mediti nek spriti.

Verŝi aeron al aero.

Vespere ĝuu lunon, sed ne serĉu la sunon.

Vespero lacigas, mateno freŝigas.

Vesto eluzita, sed pureco spirita.

Vesto homon prezentas.

Veturi sur sia paro da kruroj.

Vi amas preni, amu redoni.

Vi min manĝigos, mi vin trinkigos.

Vi ne kredas, ne aŭskultu, sed min ne insultu.

Vi povas eĉ haki lignon sur lia kapo.

Vi sekrete vorton diros, ĝi tra l' tuta mondo iros.

Vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino.

Vi varmigos serpenton, ĝi al vi enpikos la denton.

Via dekstra mano ne sciu, kion faras la maldekstra.

Vian vivon ĝuu, sed fremdan ne detruu.

Vidas okulo, sed mano ne trafas.

Vilaĝano kreditas, vilaĝestro pruntas.

Vilaĝano kreditas, vilaĝestro prunteprenas.

Vin ne tuŝu la eraroj en fremdaj faroj.

Virina lango buĉas sen sango.

Virina ploro sen valoro.

Virina rideto pli kaptas ol reto.

Virino batas per lango ― aperas vundo plej sanga.

Virino bonorda estas muta kaj surda.

Virino eliĝis, kaleŝo senpeziĝis.

Virino havas haron longan kaj saĝon mallongan.

Virino kolera pli ol hundo danĝera.

Virino scias ― tuta mondo scias.

Virta virino straton ne konas.

Vitro kaj feliĉo ne estas fortikaj.

Vivanton ni malhonoras, mortinton ni adoras.

Vivi de estontaj enspezoj.

Vivi de ŝparita kaso.

Vivi emerite.

Vivi en silko kaj veluro, en ĝojo kaj plezuro.

Vivi iele ― trapele.

Vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita.

Vivi kiel ĉe la brusto de Dio.

Vivi kiel kuko en butero.

Vivi kun iu en fido kaj konfido.

Vivi kun iu en intima amikeco.

Vivi kun iu kiel hundo kun kato.

Vivi larĝe kaj lukse.

Vivi laŭ postuloj de la ĝustaj kalkuloj.

Vivi modere, ne tro interne nek tro ekstere.

Vivi per sistemo de el mano al buŝo.

Vivi sate kaj glate.

Vivis puninde, mortis ridinde.

Vivo glate ne fluas, ĉiam batas kaj skuas.

Vivo modera estas vivo sendanĝera.

Vivo sen modero kondukas al mizero.

Vivon privatan kaŝu la muroj.

Vivon travivi estas art' malfacila.

Vivu mizere, sed vivu libere.

Vivu stomako laŭ stato de l' sako.

Vivu, progresu, sed lerni ne ĉesu.

Vizaĝo agrabla kaj ungo diabla.

Vizaĝo de Katono, sed virto de fripono.

Vizaĝo sen kulpo, sed koro de vulpo.

Vojon batitan herbo ne kovras.

Volanta kruro ne laciĝas de kuro.

Vole―nevole.

Voli aŭ ne voli neniu malpermesas.

Volo kaj deziro leĝojn ne konas.

Volo kaj sento faras pli ol prudento.

Volu―ne―volu ― elekto ne ekzistas.

Volus kato fiŝojn, sed la akvon ĝi timas.

Vort' en ĝusta momento faras pli ol arĝento.

Vorto dirita al la mondo apartenas kaj neniam revenas.

Vorto donita estas kiel leĝo.

Vorto sona estas plej admona.

Vortoj sakon ne plenigas.

Vortojn ŝparu, agojn faru.

Vulpo faras oferon ― atendu danĝeron.

Vulpo mienon ŝanĝas, sed plue kokidojn manĝas.

Vundan lokon protektis, alian difektis.

Vundo pasas, vorto restas.

Vundo sekreta doloras plej multe