<?xml-stylesheet type="text/xml" href="fabeloj.xsl"?>

<!DOCTYPE TEI.2 PUBLIC "-//TEI//DTD TEI Lite XML ver. 1//EN" "teixlite.dtd" 
[

<!-- e-aj literoj -->
<!ENTITY Ccirc "&#x0108;">
<!ENTITY ccirc "&#x0109;">
<!ENTITY Gcirc "&#x011c;">
<!ENTITY gcirc "&#x011d;">
<!ENTITY Hcirc "&#x0124;">
<!ENTITY hcirc "&#x0125;">
<!ENTITY Jcirc "&#x0134;">
<!ENTITY jcirc "&#x0135;">
<!ENTITY Scirc "&#x015c;">
<!ENTITY scirc "&#x015d;">
<!ENTITY Ubreve "&#x016c;">
<!ENTITY ubreve "&#x016d;">

<!-- aliaj literoj -->
<!ENTITY dash "&#x2015;"> 
<!ENTITY auml "&#x00e4;"> 
<!ENTITY aacute "&#x00e1;">
<!ENTITY leftquot "&#x201e;">
<!ENTITY rightquot "&#x201c;">

]>

<!-- $Id: fabeloj1.xml,v 1.5 2007/01/24 20:20:53 revo Exp $ -->
<!-- 
  $Log: fabeloj1.xml,v $
  Revision 1.5  2007/01/24 20:20:53  revo
  prilaboretis verkoliston

  Revision 1.4  2002/09/21 11:30:31  revo
  enhavtabelo kreighas lau la atributoj type anstatau rend=inx, por subdokumentoj uzu nun rend=doc

  Revision 1.3  2001/12/18 20:09:33  revo
  nova: Proverbaro

  Revision 1.2  2001/04/06 11:41:48  revo
  korekteto che Log

  Revision 1.1  2001/03/18 21:19:19  revo
  unuaj XMLigitaj verkoj: paroloj de Z, fabeloj
  -->


<TEI.2>
<teiHeader>

  <fileDesc>
    <titleStmt>
      <title>Fabeloj - unua parto</title>
      <author>H. C. Andersen</author>
      <respStmt>
        <resp>tradukis</resp>
        <name>L. L. Zamenhof</name>
      </respStmt>
      <respStmt>
        <resp>enkomputiligita kaj adaptitaj al TEI de</resp>
        <name>Wolfram DIESTEL</name>
      </respStmt>
    </titleStmt>
    <editionStmt>
      <edition>$Id: fabeloj1.xml,v 1.5 2007/01/24 20:20:53 revo Exp $</edition>
    </editionStmt>
    <extent>512 kB</extent>
    <publicationStmt>
      <publisher>Esperanta Centra Librejo</publisher>
      <pubPlace>Paris</pubPlace>
      <date>1926</date>
    </publicationStmt>
    <sourceDesc>
      <p>Vidu la redaktan noton.</p>
    </sourceDesc>
  </fileDesc>

  <encodingDesc>
    <projectDesc>
      <p>Tiu teksto esti&gcirc;is kadre de projekto
      celanta disponigi gravajn verkojn de la esperanta literaturo
      en XML-igita formo por ebligi konvertadon al aliaj formoj
      kaj a&ubreve;tomatan traser&ccirc;adon je cita&jcirc;oj.</p>
    </projectDesc>
    <editorialDecl>
      <p>La tekstoj registri&gcirc;is per signorekona programo
      kaj posta mana korekto.</p>

      <p>La unuopaj rakontoj estas apartigitaj per
      &lt;div type="story" id="markilo"&gt;. Unu rakonto
      <title>La galo&scirc;oj de feli&ccirc;o</title> enhavas &ccirc;apitrojn,
      apartigitajn per &lt;div type="chapter" n="numero"&gt;.</p>

      <p>Simplajn rima&jcirc;ojn mi krampis per &lt;lg&gt;, plurstrofajn
      per &lt;lg type="poem"&gt;, iliajn strofojn per  &lt;lg type="stanza"&gt;.
      Du kantoj estas &ccirc;irka&ubreve;itaj de
      citiloj, signitaj per &amp;leftquot; kaj &amp;rightquot;.</p>

      <p>Simplajn citilojn ene de parolo, mi signis per &lt;q rend="'"&gt;.
      En du lokoj estas pli longaj tekstoj en citiloj enhavantaj anka&ubreve; paroladon.
      Tiujn mi signis per &lt;q type="story"&gt; kaj &lt;q type="ballad"&gt;.</p>

      <p>En tri lokoj estas rimarkoj, kiujn mi signis per &lt;note&gt;.</p>

      <p>En unu loko estas subtitolo post noto, mi do ne povis uzi
      &lt;head&gt; kaj anstata&ubreve;e uzis &lt;title type="head"&gt;.</p>
       
    </editorialDecl>	
  </encodingDesc>

  <profileDesc>
    <langUsage>
      <language id="eo">Esperanto</language>
    </langUsage>
  </profileDesc>
</teiHeader>

<text lang="eo">

 <front rend="index">
    <titlePage>
      <docAuthor>H. C. Andersen</docAuthor>
      <docTitle>
        <titlePart type="main">Fabeloj</titlePart>
        <titlePart type="series">Plena Kolekto</titlePart>
        <titlePart type="translator">
          tradukis <name>d-ro L. L. Zamenhof</name>
        </titlePart>
        <titlePart type="part">unua parto</titlePart>
      </docTitle>
      <docEdition>
        dua eldono
      </docEdition>
      <docImprint>
         <pubPlace>Paris</pubPlace>
         <publisher>Esperantista Centra Librejo</publisher>
         <date>1926</date>
      </docImprint>
    </titlePage>
  </front>

  <body>

<div type="story" rend="doc" id="fajrilo">
<head>Fajrilo</head>

<p>         Sur la granda vojo mar&scirc;is soldato : <q>Unu, du! unu, du!</q> Li havis 
         tornistron sur la dorso kaj sabron &ccirc;e la flanko, &ccirc;ar li estis anta&ubreve;e 
         en milito, sed nun li iris hejmen. Jen li renkontis sur la vojo maljunan 
         sor&ccirc;istinon; &scirc;i estis terure malbela, &scirc;ia malsupra lipo pendis &gcirc;is la 
         brusto. &Scirc;i diris : <q>Bonan tagon, soldato! Kian belan sabron kaj grandan 
         tornistron vi havas! Vi estas vera soldato! Nun vi ricevos tiom multe 
         da mono, kiom vi volas havi.</q>
</p><p>         <q>Mi dankas, maljuna sor&ccirc;istino!</q> diris la soldato.
</p><p>         <q>&Ccirc;u vi vidas tie la grandan arbon?</q> diris la sor&ccirc;istino, montrante 
         arbon, kiu trovi&gcirc;is apud ili. <q>&Gcirc;i estas interne tute malplena. Se vi 
         grimpos sur &gcirc;i &gcirc;is la supro, vi ekvidos truon, tra kiu vi povos enrampi kaj 
         mallevi&gcirc;i malsupren &gcirc;is la profundo de la arbo. Mi alligos al vi &scirc;nuron 
         al la korpo, por ke mi povu returne tiri vin supren, kiam vi min vokos.</q>
</p><p>         <q>Kion do mi devas fari tie en la arbo?</q> demandis la soldato.
</p><p>         <q>Preni monon!</q> diris la sor&ccirc;istino. <q>Kiam vi venos sur la fundon de 
         la arbo, vi trovi&gcirc;os en longa koridoro; tie estas tute lume, &ccirc;ar tie brulas 
         pli ol cent lampoj. Tie vi rimarkos tri pordojn. Vi povas ilin malfermi, la 
         &Scirc;losilo sidas en ili. Kiam vi eniros en la unuan &ccirc;ambron, vi ekvidos 
         en la mezo, sur la planko, grandan keston, sur kiu sidas hundo. &Gcirc;i havas 
         du okulojn tiel grandajn, kiel du tasoj, sed vi ne timu pro tio! Mi donas
         al vi mian anta&ubreve;tukon kun bluaj &ccirc;eloj; vi etendos &gcirc;in sur la planko, 
         poste aliru rapide, kaptu la hundon, metu &gcirc;in sur mian anta&ubreve;tukon, 
         kaj tiam malfermu la keston kaj prenu tiom da mono, kiom vi volas. 
         La tuta mono estas kupra. Sed se vi preferas havi ar&gcirc;enton, vi devas
         iri en la sekvantan &ccirc;ambron; tie sidas hundo, kiu havas okulojn tiel 
         grandajn, kiel radoj de muelilo; vi tame ne timu, metu la hundon 
         sur mian auta&ubreve;tukon kaj prenu monon. Se vi tamen volas havi oron, vi 
         povas &gcirc;in anka&ubreve; ricevi en tia granda kvanto, kian vi povos porti, se vi 
         iros en la trian &ccirc;ambron. Sed la hundo, kiu tie sidas sur la kesto kun 
         la mono, havas du okulojn, el kiuj &ccirc;iu estas tiel granda, kiel ronda turo. 
         Jes, tio estas &gcirc;usta hundo. Vi tamen ne timu; metu la hundon sur mian 
         antta&ubreve;tukon, tiam &gcirc;i nenion faros al vi, kaj prenu el la kesto tiom da 
         oro, kiom vi volos.</q>
</p><p>         <q>Tio tute ne estas malbona!</q> diris la soldato. <q>Sed kion mi devas 
         doni al vi, maljuna sor&ccirc;istino? &Ccirc;ar mi povas ja kompreni, ke vi anka&ubreve; 
         volas ion havi!</q>
</p><p>         <q>Ne</q>, diris la sor&ccirc;istino, <q>e&ccirc; unu speson mi ne volas havi. Al mi alportu 
         nur la malnovan fajrilon, kiun mia avino forgesis, kiam &scirc;i estis tie 
         interne la lastan fojon.</q>
</p><p>         <q>Bone</q>, diris la soldato, <q>alligu do al mi la &scirc;nuron al la korpo</q>.
</p><p>         <q>Jen &gcirc;i estas</q>, diris la sor&ccirc;istino, <q>kaj jen estas mia anta&ubreve;tuko kun 
         la bluaj &ccirc;eloj.</q>
</p><p>         La soldato grimpis sur la arbon, rampis tra la truo malsupren kaj 
         trovi&gcirc;is, kiel la sor&ccirc;istino diris, en la granda koridoro, kie brulis pli 
         ol cent lampoj.
</p><p>         Li malfermis la unuan pordon. Ha, tie sidis hundo, kun okuloj tiel 
         grandaj, kiel tasoj, kaj rigide lin rigardis.
</p><p>        <q>Vi estas brava knabo!</q> diris la soldato, metis &gcirc;in sur la anta&ubreve;tukon 
         de la sor&ccirc;istino kaj prenis tiom da kupra mono, kiom povis eniri en 
         liajn po&scirc;ojn, poste li fermis la keston, metis sur &gcirc;in returne la hundon 
         kaj iris en la duan &ccirc;ambron. Al la diablo! tie sidis la hundo kun la okuloj 
         tiel grandaj, kiel radoj de muelilo.
</p><p>         <q>Ne rigardu min tiel rigide!</q> diris la soldato, <q>&ccirc;ar la okuloj vin 
         ekdolorus!</q> Kaj li metis la hundon sur la anta&ubreve;tukon de la sor&ccirc;istino. Kiam 
         li ekvidis la multon de la ar&gcirc;enta mono en la kesto, li el&jcirc;etis la tutan 
         kupran monon kaj plenigis al si la po&scirc;ojn kaj la tornistron sole per 
         ar&gcirc;ento. Poste li eniris en la trian &ccirc;ambron. Ha, kiel terure! La hundo, 
         kiu tie estis, efektive havis du okulojn tiel grandajn, kiel rondaj turoj, 
         kaj ili turni&gcirc;adis en &gcirc;ia kapo, kiel radoj.
</p><p>         <q>Bonan vesperon!</q> diris la soldato kaj ektu&scirc;is per la mano sian
         &ccirc;akon, &ccirc;ar tian hundon li neniam anta&ubreve;e vidis; sed post kiam li dum 
         kelka tempo &gcirc;in rigardis, li ekpensis : <q>Nu, nun estas sufi&ccirc;e!</q> kaj li 
         metis la hundon sur la plankon kaj malfermis la keston. Ha, Dio nin 
         gardu! Kia grandega amaso da oro! Per &gcirc;i li povus a&ccirc;eti la tutan 
         Kopenhagon kaj la sukera&jcirc;ojn, la stanajn soldatojn, la vipojn kaj la 
         balanc&ccirc;evalojn de la tuta mondo. Jes, tie estis bela kvanto da mono! 
         La soldato el&jcirc;etis for la tutan ar&gcirc;entan monon, per kiu li anta&ubreve;e plenigis 
         siajn po&scirc;ojn kaj sian tornistron, kaj anstata&ubreve; tio li prenis oron; &ccirc;iujn 
         po&scirc;ojn, la tornistron, la &ccirc;akon kaj la botojn li plenigis tiel, ke li preska&ubreve; 
         ne povis iri. Ho, kiom multe da mono li nun havis! La hundon
         li residigis sur la keston, li fermis la pordon kaj ekkriis supren tra la arbo:
</p><p>         <q>Tiru min supren, maljuna sor&ccirc;istino!</q>
</p><p>         <q>&Ccirc;u vi prenis anka&ubreve; la fajrilon?</q> demandis la sor&ccirc;istino.
</p><p>         <q>Efektive</q> diris la soldato, <q>pri tio mi tute forgesis</q>. Kaj li iris kaj 
         prenis la fajrilon. La sor&ccirc;istino tiris lin supren, kaj li trovi&gcirc;is denove sur 
         la vojo kun po&scirc;oj, botoj, tornistro kaj &ccirc;ako plenegaj de oro.
</p><p>         <q>Por kio vi bezonas la fajrilon?</q> demandis la soldato.
</p><p>         <q>Tio tute ne estas via afero!</q> diris la sor&ccirc;istino, <q>vi ricevis ja monon, 
         nun donu al mi nur la fajrilon.</q>
</p><p>         <q>Babila&jcirc;o!</q> diris la soldato; <q>tuj diru al mi, por kio vi &gcirc;in bezonas, a&ubreve; 
         mi eltiros mian sabron kaj dehakos al vi la kapon!</q>
</p><p>         <q>Ne!</q> diris la sor&ccirc;istino.
         Tiam la soldato dehakis al &scirc;i la kapon. &Scirc;i falis senviva. Sed li enligis 
         sian tutan monon en &scirc;ian anta&ubreve;tukon, prenis &gcirc;in sur la dorson, kiel 
         paksakon, metis la fajrilon en la po&scirc;on kaj iris rekte en la urbon.
</p><p>         Tio estis bela urbo; kaj li engasti&gcirc;is en la plej bela hotelo, postulis la 
         plej belajn &ccirc;ambrojn kaj tiujn man&gcirc;a&jcirc;ojn, kiujn li plej multe amis, &ccirc;ar 
         nun li estis ja ri&ccirc;a, havante tiom multe da mono.
</p><p>         Estas vero, ke al la servisto, kiu estis purigonta liajn botojn, &scirc;ajnis, 
         ke tio estas tre strangaj malnovaj botoj por tiel ri&ccirc;a sinjoro; sed li 
         ankora&ubreve; ne a&ccirc;etis al si novajn. Sed la sekvantan tagon li ricevis botojn, kun 
         kiuj oni efektive povus paradi, kaj anka&ubreve; plej bonspecajn vestojn. Nun 
         el la soldato fari&gcirc;is eminenta sinjoro, kaj oni rakontadis al li pri &ccirc;iuj 
         belega&jcirc;oj de la urbo, pri la re&gcirc;o, kaj pri tio, kia &ccirc;armega re&gcirc;idino estas 
         lia filino.
</p><p>         <q>Kie oni povas &scirc;in vidi?</q> demandis la soldato.
</p><p>         <q>Oni tute ne povas &scirc;in vidi!</q> oni respondis al li. <q>&Scirc;i lo&gcirc;as en granda 
         kupra kastelo, defendata &ccirc;irka&ubreve;e de multe da muregoj kaj turoj. Neniu 
         krom la re&gcirc;o, havas la permeson venadi al &scirc;i, &ccirc;ar estis anta&ubreve;dirite, ke &scirc;i 
         edzini&gcirc;os kun tute simpla soldato, kaj tion la re&gcirc;o ne povas toleri.</q>
</p><p>         <q>Mi tre volus &scirc;in vidi!</q> pensis la soldato, sed por tio li kornpreneble 
         ne povis ricevi la permeson.
</p><p>         Li ekvivis tre gaje, iradis tre ofte en la teatron, veturadis
         en la &gcirc;ardenon de la re&gcirc;o kaj donadis multe da mono al la malri&ccirc;uloj, kio estis tre 
         la&ubreve;dinda. Li sciis ja el la anta&ubreve;a tempo, kiel malbone estas, kiam oni ne 
         posedas e&ccirc; unu speson. Nun li estis ri&ccirc;a, havis bonspecajn vestojn 
         kaj ricevis multe da amikoj, kiuj &ccirc;iuj diris, ke li estas brava homo, vera 
         kavaliro, kaj tio tre pla&ccirc;is al la soldato. Sed &ccirc;ar li &ccirc;iutage nur elspezadis 
         monon kaj neniam ion enspezis, tial fine restis al li nur dek spesoj; kaj 
         el la belegaj &ccirc;ambroj, en kiuj li anta&ubreve;e lo&gcirc;is, li devis translo&gcirc;i&gcirc;i tre alten, 
         en malgrandan frontonan &ccirc;ambreton tute sub la tegmento, li devis mem 
         brosadi al si siajn botojn kaj flikadi ilin per flikkudrilo, kaj neniu el 
         liaj amikoj venadis al li, &ccirc;ar oni devis levi&gcirc;i al li per tro multe da &scirc;tupoj. 
</p><p>         Estis tre malluma vespero, kaj li ne povis e&ccirc; a&ccirc;eti al si kandelon; tiam 
         li subite rememoris, ke ver&scirc;ajne trovi&gcirc;as ankora&ubreve; peceto da me&ccirc;o en la 
         fajrilo, kiun li kunportis kun si el la kaverno de la arbo, en kiun la 
         sor&ccirc;istino envenigis lin. Li elprenis la fajrilon kaj la me&ccirc;on; sed apena&ubreve; 
         li ekbatis fajron kaj la fajreroj ekflugis el la fajrilo, la pordo rapide 
         malfermi&gcirc;is, kaj la hundo, kiu havis okulojn kiel tasojn kaj kiujn li vidis 
         siatempe sub la arbo, staris nun anta&ubreve; li kaj diris : <q>Kion mia sinjoro 
         ordonas?</q>
</p><p>         <q>Kio tio estas!</q> diris la soldato, <q>tio estas ja stranga fajrilo, se mi 
         povas ricevi per &gcirc;i tion, kion mi volas! Havigu al mi iom da mono</q>, li 
         diris al la hundo; kaj fulmorapide &gcirc;i malaparis, kaj fulmorapide &gcirc;i 
         reaperis, tenante en sia bu&scirc;o grandan monujon plenan de mono.
</p><p>         Nun la soldato sciis, kia eksterordinara fajrilo tio estis. Se li batis unu 
         fojon, venis la hundo, kiu sidis sur la kesto kun la kupra mono; se li 
         batis du fojojn, venis tiu, kiu havis la ar&gcirc;entan monon; kaj se li batis tri 
         fojojn, venis tiu, kiu havis la oron. Nun la soldato denove translo&gcirc;i&gcirc;is en 
         belegajn &ccirc;ambrojn malsupre, vestis sin per bonaj vestoj, kaj tiam tuj 
         rekonis lin &ccirc;iuj liaj bonaj amikoj kaj tre forte lin estimis.
</p><p>         Unu fojon li ekpensis: <q>Estas ja efektive strange, ke oni ne povas vidi 
         la re&gcirc;idinon! &Ccirc;iuj diras, ke &scirc;i estas eksterordinare bela, sed kion oni 
         havas de tio, se &scirc;i &ccirc;iam devas sidi en la granda kupra kastelo kun la 
         multo da turoj? &Ccirc;u mi tute ne povus &scirc;in vidi? Kie estas mia fajrilo?</q> 
         Li ekbatis fajron, kaj fulmorapide aperis la hundo kun la okuloj kiel tasoj. 
</p><p>         <q>Estas vero, ke nun estas malfrue en la nokto</q>, diris la soldato, <q>mi 
         tamen tre forte dezirus vidi la re&gcirc;idinon, almena&ubreve; por unu malgranda 
         momento!</q>
</p><p>         La hundo tuj malaperis, kaj auta&ubreve; ol la soldato povis pensi pri tio, li
         vidis &gcirc;in jam returne kun la re&gcirc;idino. &Scirc;i sidis kaj dormis sur la dorso de 
         la hundo, kaj &scirc;i estis tiel bela, ke &ccirc;iu povus vidi, ke &scirc;i estas vera re&gcirc;idino. 
         La soldato ne povis sin deteni kaj kisis &scirc;in, &ccirc;ar li estis vera soldato.
</p><p>         Post tio la hundo kun la re&gcirc;idino forkuris returne. Kiam fari&gcirc;is mateno 
         kaj la re&gcirc;o kaj la re&gcirc;ino sidis &ccirc;e la matenman&gcirc;o, la re&gcirc;idino diris, ke &scirc;i 
         havis en la nokto tre strangan son&gcirc;on pri hundo kaj soldato; ke &scirc;i rajdis 
         sur la hundo kaj la soldato &scirc;in kisis.
</p><p>         <q>Tio estus efektive bela historio!</q> diris la re&gcirc;ino.
         Oni decidis, ke en la venonta nokto unu el la maljunaj sinjorinoj de la 
         kortego maldormos &ccirc;e la re&gcirc;idino, por vidi, &ccirc;u tio estis efektiva son&gcirc;o, 
         a&ubreve; kio alia &gcirc;i estas.
</p><p>         La soldato terure sopiris vidi denove la belan re&gcirc;idinon, kaj tial la 
         hundo denove venis en la nokto, prenis la re&gcirc;idinon kaj kuris kiel rapide 
         &gcirc;i povis; sed la maljuna korteganino metis sur sin akvobotojn
         kaj postkuris tiel same rapide. Kiam &scirc;i vidis, ke ili malaperis en granda domo, 
         &scirc;i pensis: <q>Nun mi scias, kie estas la loko!</q> kaj &scirc;i markis per peco da 
         kreto sur la pordo grandan krucon. Post tio &scirc;i iris hejmen kaj ku&scirc;i&gcirc;is, 
         kaj anka&ubreve; la hundo kun la re&gcirc;idino revenis. Sed kiam la hundo vidis, ke 
         sur la pordo, kie lo&gcirc;as la soldato, estas desegnita kruco, &gcirc;i anka&ubreve; prenis 
         pecon de kreto kaj faris krucojn sur &ccirc;iuj pordoj en la tuta urbo. Tio estis 
         sa&gcirc;a ago, &ccirc;ar nun la korteganino ne povis ja trovi la &gcirc;ustan pordon, &ccirc;ar 
         sur &ccirc;iuj trovi&gcirc;is krucoj.
</p><p>         Frue matene venis la re&gcirc;o kaj la re&gcirc;idino, la maljuna korteganino kaj 
         &ccirc;iuj oficiroj, por vidi, kie la re&gcirc;idino estis en la nokto.
</p><p>         <q>Jen &gcirc;i estas!</q> diris la re&gcirc;o, kiam li ekvidis la unuan
         pordon, markitan per kruco.
</p><p>         <q>Ne, &gcirc;i estas tie, kara edzeto!</q> diris la re&gcirc;ino, kiam &scirc;i rimarkis la 
         duan pordon kun la kruco.
</p><p>         <q>Sed jen estas anka&ubreve;, kaj jen estas denove!</q> ili &ccirc;iuj ekkriis; kien 
         ajn ili rigardis, trovi&gcirc;is krucoj sur la pordoj. Tiam ili komprenis, ke &ccirc;ia 
         ser&ccirc;ado estus vana.
</p><p>         Sed la re&gcirc;ino estis tre sa&gcirc;a virino, kiu povosciis pli ol nur veturadi en 
         kale&scirc;o. Si prenis sian grandan oran tondilon, distran&ccirc;is grandan pecon 
         da silka &scirc;tofo kaj kudris malgrandan beletan saketon, kiun &scirc;i plenigis 
         per delikata poligona grio kaj alligis al la dorso de la re&gcirc;idino; &scirc;i faris en 
         la saketo malgrandan truon, tiel, ke la grio povis &scirc;utmarki la tutan vojon, 
         kiun la re&gcirc;idino trapasus.
</p><p>         En la nokto la hundo venis denove, prenis la re&gcirc;idinon sur sian dorson 
         kaj kuris kun &scirc;i al la soldato, kiu &scirc;in tre forte amis kaj tre dezirus esti 
         princo, por povi edzi&gcirc;i kun &scirc;i.
</p><p>         La hundo tute ne rimarkis, kiel la tuta vojo de la kastelo &gcirc;is la fenestro, 
         tra kiu &gcirc;i eniris kun la re&gcirc;idino, estis &scirc;utmarkita. Tial matene la re&gcirc;o 
         kaj la re&gcirc;ino vidis klare, kie ilia filino estis en la nokto, kaj tiam ili 
         prenis la soldaton kaj &jcirc;etis lin en malliberejon.
</p><p>         Tie do li sidis. Ha, kiel mallume kaj enuige estis tie! Oni anka&ubreve; diris 
         al li: <q>Morga&ubreve; oni vin pendigos!</q>. Tio ne estis tre agrabla sciigo; kaj 
         plie li restigis sian fajrilon en la hotelo. Matene li tra la fera krado anta&ubreve; 
         sia malgranda fenestro povis vidi, kiel la popolo el la urbo rapide alkuras, 
         por vidi, kiel oni lin pendigos. Li a&ubreve;dis la tamburadon kaj vidis la 
         mar&scirc;antajn soldatojn. &Ccirc;iuj lo&gcirc;antoj, de la urbo estis sur la piedoj; inter 
         ili estis anka&ubreve; unu botista bubo kun leda anta&ubreve;tuko kaj pantofloj; li kuris 
         tiel rapide, ke unu pantoflo desaltis kaj falis &gcirc;uste anta&ubreve; la muro 
         malanta&ubreve; kiu sidis la soldato kaj rigardis tra la krado.
</p><p>         <q>A&ubreve;skultu, botisteto! vi ne bezonas tiel rapidi</q>, diris al li la soldato, 
         <q>oni ja nenion faros, anta&ubreve; ol mi venos. Sed se vi kuros al mia anta&ubreve;a 
         lo&gcirc;ejo kaj alportos al mi mian fajrilon, vi ricevos kelke da spesdekoj. 
         Sed kuru rapide, prenu la piedojn en la manojn!</q>. La botista bubo volis 
         havi la monon, kaj rapide kiel sago li kuris, prenis la fajrilon, donis &gcirc;in 
         al la soldato, kaj... nun ni balda&ubreve; a&ubreve;dos.
</p><p>         Ekster la urbo estis konstruita granda pendigilo, &ccirc;irka&ubreve;e staris la 
         soldatoj kaj multaj miloj da homoj. La re&gcirc;o kaj la re&gcirc;ino sidis sur 
         belega trono, &gcirc;uste kontra&ubreve;e de la ju&gcirc;istoj kaj de la tuta konsilistaro.
</p><p>         Jam la soldato staris supre sur la &scirc;tuparo; sed kiam oni volis meti la 
         &scirc;nuron &ccirc;irka&ubreve; lian kolon, li diris, ke anta&ubreve; ol mizera pekinto estas 
         ekzekutata, oni ja &ccirc;iam plenumas al li ian senkulpan deziron; li tre 
         dezirus fumi pipon da tabako, tio estos ja la lasta pipo, kiun li ricevos en 
         &ccirc;i tiu mondo!
</p><p>         Tion la re&gcirc;o ne dolis rifuzi al li; la soldato prenis do sian fajrilon kaj 
         ekbatis fajron, unu, du, tri fojojn. Kaj jen aperis &ccirc;iuj hundoj, tiu kun 
         la okuloj kiel tasoj, tiu kun la okuloj kiel radoj de muelilo kaj tiu, kiu 
         havis okulojn tiel grandajn, kiel rondaj turoj.
</p><p>         <q>Helpu al mi, ke oni min ne pendigu!</q> diris la soldato. Tiam la hundoj 
         &jcirc;etis sin sur la ju&gcirc;istojn kaj sur ta tutan konsilistaron, kaptis unu je la 
         piedoj, alian je la nazo, kaj &jcirc;etis ilin tiel alten en la aeron, ke &ccirc;e la 
         refalado ili disrompi&gcirc;is en pecetojn.
</p><p>         <q>Mi ne volas!</q> diris la re&gcirc;o, sed la plej granda hundo kaptis lin kaj 
         la re&gcirc;inon kaj &jcirc;etis ilin, kiel &ccirc;iujn aliajn. Tiam la soldatoj ektimis, kaj 
         la tuta popolo ekkriis: <q>Kara soldato, vi estos nia re&gcirc;o kaj ricevos la 
         belan re&gcirc;idinon!</q>
</p><p>         Post tio oni sidigis la soldaton en la kale&scirc;o de la re&gcirc;o, kaj &ccirc;iuj tri
         hundoj dancis anta&ubreve;e kaj kriis <q>Hura!</q> kaj la knaboj fajfis tra la 
         fingroj, kaj la soldatoj faris prezentadon. La re&gcirc;idino estis elliberigita el 
         la kupra kastelo kaj fari&gcirc;is re&gcirc;ino, kaj tio certe pla&ccirc;is al &scirc;i. La edzi&gcirc;a 
         festo da&ubreve;ris ok tagojn, kaj la hundoj sidis anka&ubreve; &ccirc;e la tablo kaj rigardis 
         per grandaj okuloj.</p>


</div>
<div type="story" rend="doc" id="nikoj">
<head>Malgranda Niko kaj granda Niko</head>

<p>         En unu vila&gcirc;o lo&gcirc;is du viroj, kiuj amba&ubreve; havis la saman nomon. Amba&ubreve; 
         estis nomataj Niko, sed unu el ili posedis kvar &ccirc;evalojn kaj la dua nur 
         unu &ccirc;evalon. Por distingi ilin unu de la alia, oni nomadis tiun, kiu posedis 
         kvar &ccirc;evalojn, la granda Niko, kaj tiun, kiu posedis nur unu &ccirc;evalon, 
         oni nomadis la malgranda Niko. Nun ni a&ubreve;skultu, kio okazis al ili amba&ubreve;, 
         &ccirc;ar tio estas vera historio.
</p><p>         Dum la tuta semajno la malgranda Niko devis plugadi por la granda 
         Niko kaj pruntadi al li sian solan &ccirc;evalon; pro tio la granda Niko 
         pruntadis al li &ccirc;iujn siajn kvar &ccirc;evalojn, sed nur unu fojon en la semajno. 
         nome en diman&ccirc;o. Huha! kiel la malgranda Niko krakadis tiam 
         per sia vipo super &ccirc;iuj kvin &ccirc;evaloj! ili estis ja dum tiu tago kvaza&ubreve; liaj 
         propraj. La suno brilis tiel belege, &ccirc;iuj sonoriloj de la pre&gcirc;eja turo 
         sonorvokis en la pre&gcirc;ejon, la homoj estis orname vestitaj kaj iris kun la 
         kantolibro sub la brako, por a&ubreve;skulti la predikon, kaj ili rigardis la 
         malgrandan Nikon, kiu plugis per siaj kvin &ccirc;evaloj, kaj li estis tiel 
         bonhumora, ke li denove krakis per la vipo kaj kriis: <q>Hop, &ccirc;iuj miaj 
         &ccirc;evaloj!</q>
</p><p>         <q>Ne parolu tiel</q>, diris la granda Niko, <q>al vi apartenas ja nur unu 
         &ccirc;evalo !</q>
</p><p>         Sed kiam denove iu preteriris al la pre&gcirc;ejo, la malgranda Niko 
         forgesis, ke li ne devas tiel paroli, kaj li ekkriis: <q>Hop, &ccirc;iuj miaj kvin 
         &ccirc;evaloj!</q>,
</p><p>         <q>Nun mi devas energie peti, ke vi &ccirc;esu,</q> diris la granda Niko, 
         <q>&ccirc;ar se vi ankora&ubreve; unu fojon tiel parolos, tiam mi frapos vian &ccirc;evalon 
         sur la kapon tiel, ke &gcirc;i falos senviva, kaj vi plu havos
         nenion!</q>
</p><p>         <q>Mi certe plu ne parolos tiel</q>, respondis la malgranda Niko; tamen
         kiam homoj preteriris kaj diris al li: bonan tagon, li fari&gcirc;is tiel
         bonhumora kaj la posedado de kvin &ccirc;evaloj por la priplugado de sia kampo
         &scirc;ajnis al li tiel bela, ke li krakis per la vipo kaj ekkriis: <q>Dekstren, &ccirc;iuj
         miaj &ccirc;evaloj!</q>
</p><p>         <q>Mi instruos vin krii al viaj &ccirc;evaloj,</q> diris la granda Niko; kaj li
         prenis stangon kaj frapis sur la kapon la solan &ccirc;evalon de la 
         malgranda Niko tiel, ke &gcirc;i falis kaj tuj mortis.
</p><p>         <q>Ho ve, nun mi plu havas neniun &ccirc;evalon!</q>, diris la malgranda Niko
         kaj komencis plori. Poste li senfeligis la &ccirc;evalon, bone elsekigis la felon
         en la vento, metis &gcirc;in en sakon, kiun li prenis sur sian dorson, kaj iris
         en la urbon, por vendi la felon de sia &ccirc;evalo.
</p><p>         Li havis anta&ubreve; si longan vojon, li devis iri tra granda, malluma arbaro,
         kaj la vetero fari&gcirc;is terure malbona; li tute perdis la vojon, kaj anta&ubreve;
         ol li denove trovis la &gcirc;ustan vojon, fari&gcirc;is vespero, kaj estis tro 
         malproksime, por ke oni povu anta&ubreve; plena nokti&gcirc;o atingi la urbon a&ubreve; veni
         returne hejmen.
</p><p>         Tute apude de la vojo trovi&gcirc;is granda korto de vila&gcirc;ano; la 
         fenestrokovriloj estis fermitaj, tamen tra ili briletis lumo. <q>Tie oni eble permesos
         al mi tranokti</q>, pensis la malgranda Niko, kaj li aliris kaj frapetis.
</p><p>         La vila&gcirc;anino malfermis; sed kiam &scirc;i a&ubreve;dis, kion li volas, &scirc;i diris, ke li
         iru sian vojon, ke &scirc;ia edzo ne estas hejme kaj &scirc;i ne povas akcepti 
         fremdulojn.
</p><p>         <q>Mi devas do ku&scirc;i ekstere</q>, diris la malgranda Niko, kaj la vila&gcirc;anino
         fermis la pordon anta&ubreve; lia nazo.
</p><p>         Tre proksime de la pordo staris granda fojnamaso, kaj inter &gcirc;i kaj la
         domo trovi&gcirc;is malgranda stalo kun plata pajla tegmento.
</p><p>         <q>Tie supre mi povas ku&scirc;i</q>, diris la malgranda Niko, kiam li ekvidis
         la tegmenton, <q>tio estas ja bonega lito; la cikonio certe ne 
         malsuprenflugos kaj ne mordos min je la piedoj.</q> &Ccirc;ar vivanta cikonio staris supre
         sur la tegmento, kie &gcirc;i havis sian neston.
</p><p>         La malgranda Niko grimpis sur la stalon, kie li sin ku&scirc;igis kaj 
         turnadis sin en diversajn flankojn, por trovi la plej bonan ku&scirc;manieron. La
         fenestrokovriloj supre ne kovris, kaj tial li povis rigardi &gcirc;uste en la
         dominternon.
</p><p>         Tie estis kovrita granda tablo, kaj sur &gcirc;i staris vino kaj rosta&jcirc;o kaj
         delikata fi&scirc;o. La vila&gcirc;anino kaj la sakristiano sidis &ccirc;e la tablo, kie estis
         neniu alia krom ili, kaj &scirc;i enver&scirc;is al li vinon, kaj li ekatakis la fi&scirc;on,
         &ccirc;ar tio estis io la&ubreve; lia gusto.
</p><p>         <q>Ho, se mi anka&ubreve; povus ricevi ion de tio!</q>, diris la
         malgranda Niko
         kaj al&scirc;ovis la kapon tute al la fenestro. Al la diablo! kian belegan kukon
         li tie vidis! Jes, kia festeno tio estis! Subite li a&ubreve;dis, ke iu alrajdas de la
         vojo al la domo; tio estis la edzo de la vila&gcirc;anino, venanta hejmen.
</p><p>         Li estis &gcirc;enerale bona homo, sed li havis la strangan malfortecon, ke
         li ne povis toleri la aspekton de sakristiano. Se li vidis sakristianon, li
         fari&gcirc;is tute furioza. Tio estis la ka&ubreve;zo, pro kiu la sakristiano iris saluti la
         virinon, kiam li sciis, ke &scirc;ia edzo ne estas hejme, kaj la bona virino
         metis anta&ubreve; lin la plej bonajn man&gcirc;a&jcirc;ojn, kiujn &scirc;i havis. Kiam ili nun
         a&ubreve;dis, ke la edzo venas, ili tre ektimis, kaj la virino petis la sakristianon,
         ke li enrampu en grandan malplenan keston, kiu staris en angulo. Tion
         li efektive faris, &ccirc;ar li ja sciis, ke la kompatinda edzo ne povas toleri la
         aspekton de sakristiano. La virino rapide ka&scirc;is la tutan bonegan man&gcirc;a&jcirc;on
         kaj la vinon en sian bakfornon, &ccirc;ar se la edzo tion vidus, li ja certe
         demandus, kion tio signifas.
</p><p>         <q>Ha ha!</q>, ek&gcirc;emis la malgranda Niko, vidante, kiel la tuta man&gcirc;a&jcirc;o
         malaperas. 
</p><p>         <q>&Ccirc;u iu estas tie supre?</q>, demandis la vila&gcirc;ano kaj rigardis supren al
         la malgranda Niko. <q>Kial vi tie ku&scirc;as? venu prefere kun mi en la
         domon.</q>
</p><p>         La malgranda Niko tiam rakontis, kiel li perdis la vojon, kaj petis la
         permeson tranokti &ccirc;e li.
</p><p>         <q>Kompreneble</q>, diris la vila&gcirc;ano, <q>sed anta&ubreve; &ccirc;io ni devas ion man&gcirc;i.</q>
         La virino akceptis ilin amba&ubreve; eksterordinare afable, kovris longan
         tablon kaj donis al ili grandan pladon da gria&jcirc;o. La vila&gcirc;ano estis 
         malsata kaj man&gcirc;is kun granda apetito, sed la malgranda Niko ne povis &ccirc;esi
         pensi pri la delikata rosta&jcirc;o, fi&scirc;o kaj kuko, kiuj, kiel li sciis, staris en
         la bakforno.
</p><p>         Sub la tablon anta&ubreve; siajn piedojn li estis metinta la sakon kun la felo de
         la &ccirc;evalo, &ccirc;ar ni scias ja, ke pro &gcirc;i li ekvojiris, por vendi &gcirc;in en la
         urbo. La gria&jcirc;o tute ne povis pla&ccirc;i al li. Li ekpa&scirc;is sur sian sakon, kaj la
         seka felo en la sako la&ubreve;te ekknaris.
</p><p>         <q>Ts!</q>, diris la malgranda Niko al sia sako, sed samtempe li denove
         ekpa&scirc;is sur la sakon tiel, ke &gcirc;i knaris ankora&ubreve; pli la&ubreve;te, ol anta&ubreve;e.
</p><p>         <q>He; kion vi tie havas en la sako?</q>, demandis la vila&gcirc;ano.
</p><p>         <q>Ha, tio estas sor&ccirc;isto</q>, diris la malgranda Niko, <q>li diras, ke ni ne
         man&gcirc;u gria&jcirc;on, &ccirc;ar li sor&ccirc;e plenigis la tutan fornon per rosta&jcirc;o, fi&scirc;o kaj
         kuko!</q>
</p><p>         <q>Ne eble!</q> diris la vila&gcirc;ano kaj rapide malfermis la fornon, kie li
         ekvidis &ccirc;iujn bonegajn man&gcirc;a&jcirc;ojn, kiujn lia edzino tie ka&scirc;is, sed pri kiuj
         li nun pensis, ke la sor&ccirc;isto en la sako tien ilin ensor&ccirc;is. La virino ne
         kura&gcirc;is ion diri, sed &scirc;i tuj metis la man&gcirc;a&jcirc;ojn sur la tablon, kaj tiel ili
         man&gcirc;is la fi&scirc;on, kaj anka&ubreve; la rosta&jcirc;on kaj la kukon. La malgranda Niko
         denove surpa&scirc;is sur la sakon, ke la felo ekknaris.
</p><p>         <q>Kion li nun diras?</q> demandis la vila&gcirc;ano.
</p><p>         <q>Li diras,</q> respondis la malgranda Niko, <q>ke li sor&ccirc;is por ni anka&ubreve;
         tri botelojn da vino; ili anka&ubreve; staras en la forno</q>. Tiam la virino
         devis elpreni la vinon, kiun &scirc;i ka&scirc;is, kaj la vila&gcirc;ano trinkis kaj fari&gcirc;is
         bonhumora; tian sor&ccirc;iston, kian la malgranda Niko havas en la sako, li
         tre forte dezirus posedi.
</p><p>        <q>&Ccirc;u li povas anka&ubreve; sor&ccirc;venigi la diablon?</q> demandis la vila&gcirc;ano; <q>mi
         tre dezirus lin vidi, &ccirc;ar nun mi estas en tre bona humoro.</q>
</p><p>         <q>Jes</q>, diris la malgranda Niko, <q>mia sor&ccirc;isto povas fari &ccirc;ion, kion
         mi postulas. &Ccirc;u ne vere, he vi?</q>, li demandis kaj surpa&scirc;is sur la sakon,
         ke &gcirc;i knaris. <q>&Ccirc;u vi a&ubreve;das? Li diras jes! Sed la diablo aspektas malbele,
         ne penvaloras lin vidi.</q>
</p><p>        <q>Ho, mi tute ne timas! Kiel do li aspektas?</q>
</p><p>         <q>Nu, li aspektas kiel vivanta sakristiano!</q>
</p><p>         <q>Hu!</q> ekkriis la vila&gcirc;ano, <q>tio efektive estus tre malbela! Vi devas
         scii, ke mi ne povas toleri la aspekton de sakristiano. Tamen tio estas
         negrava, mi scios ja, ke tio estas la diablo, kaj tial &gcirc;i ne faros sur mi tian
         impreson. Nun mi estas kura&gcirc;a, sed li ne tro alproksimi&gcirc;u al mi!</q>
</p><p>         <q>Atentu! Nun mi demandos mian sor&ccirc;iston</q>, diris la malgranda Niko,
         kaj li surpa&scirc;is sur la sakon kaj alklinis al &gcirc;i sian orelon.
</p><p>         <q>Kion li diras?</q>. 
</p><p>         <q>Li diras, ke vi povas iri kaj malfermi la keston, kiu staras en la
         angulo, kaj tiam vi ekvidos tie la diablon; sed vi devas teni la kovrilon
         en la mano, por ke la demono ne elkuru.</q>
</p><p>         <q>&Ccirc;u vi volas helpi al mi teni?</q>, demandis la vila&gcirc;ano, kaj li iris al la
         kesto, en kiu la virino ka&scirc;is la efektivan sakristianon, kiu nun tie sidis
         kaj pro timo frapadis per la dentoj.
</p><p>         La vila&gcirc;ano levis iomete la kovrilon kaj enrigardis. <q>Hu!</q>, li ekkriis
         kaj forsaltis. <q>Jes, mi lin vidis, li aspektis tute tiel, kvaza&ubreve; li estus nia
         sakristiano! Ha, tio estis terura!</q>
         Post tio oni devis trinki, kaj tiamaniere ili trinkis &gcirc;is malfrue en la
         nokto.
</p><p>         <q>La sor&ccirc;iston vi devas vendi al mi</q>, diris la vila&gcirc;ano; <q>postulu pro li
         tiom, kiom vi volas! Mi tuj donos al vi tutan bu&scirc;elon da mono!</q>
</p><p>         <q>Ne, tion mi ne povas fari!</q>, diris la malgranda Niko; <q>pripensu do,
         kiom multe da utilo mi povas havi de tiu sor&ccirc;isto!</q>
</p><p>         <q>Ha, mi tiel forte dezirus havi lin!</q>, diris la vila&gcirc;ano kaj ne &ccirc;esis petadi.
  
</p><p>         <q>Nu</q>, diris fine la malgranda Niko, <q>&ccirc;ar vi estis tiel bona kaj donis
         al mi rifu&gcirc;on en &ccirc;i tiu nokto, mi cedas al via peto. Vi ricevos la sor&ccirc;iston
         pro bu&scirc;elo da mono, sed mi volas, ke la bu&scirc;elo estu superrande
         plenega.</q>
</p><p>         <q>Tion vi ricevos</q>, diris la vila&gcirc;ano, <q>sed la keston tie en la angulo vi
         devas kunpreni kun vi, mi ne volas teni &gcirc;in en mia domo e&ccirc; unu horon
         plue, &ccirc;ar oni ne povas scii, &ccirc;u li eble ne sidas ankora&ubreve; tie!</q>
</p><p>         La malgranda Niko donis al la vila&gcirc;ano sian sakon kun la seka felo kaj
         ricevis pro tio tutan bu&scirc;elon da mono, superrande plenegan. La vila&gcirc;ano
         e&ccirc; donacis al li ankora&ubreve; grandan pu&scirc;&ccirc;aron, por ke li povu forveturigi la
         monon kaj la keston. 
</p><p>         <q>Adia&ubreve;!</q>, diris la malgranda Niko, kaj li forveturis kun sia mono kaj
         kun la granda kesto, en kiu &ccirc;iam ankora&ubreve; trovi&gcirc;is la sakristiano.
</p><p>         Sur la dua flanko de la arbaro trovi&gcirc;is granda, profunda torento; la
         akvo en &gcirc;i fluis tiel brue, ke estis tre ma1facile na&gcirc;i kontra&ubreve; la fluado.
         Super &gcirc;i estis konstruita nova ponto; en la mezo de tiu ponto la 
         malgranda Niko haltis kaj diris tute la&ubreve;te, tiel ke la sakristiano en la kesto
         povu tion a&ubreve;di:
</p><p>         <q>Kion mi nun faru kun la sensenca kesto? &Gcirc;i estas tiel peza, kvaza&ubreve; en
         &gcirc;i trovi&gcirc;us &scirc;tonoj! Se mi &gcirc;in veturigos pluen, mi tute laci&gcirc;os. Mi prefere
         &jcirc;etos &gcirc;in en la torenton; se &gcirc;i mem alna&gcirc;os al mia domo, bone, - se &gcirc;i
         tion ne faros, anka&ubreve; ne estos granda perdo.</q>
</p><p>         Li prenis la keston per unu mano kaj iom &gcirc;in levis, kvaza&ubreve; li volus &jcirc;eti
         &gcirc;in en la akvon.
</p><p>         <q>Ne, atendu!</q>, ekkriis la sakristiano en la kesto; <q>anta&ubreve;e lasu min
         eliri!</q>
</p><p>         <q>Hu!</q>, diris la malgranda Niko kaj &scirc;ajnigis, kvaza&ubreve; li ektimis. <q>Li
         estas ankora&ubreve; tie! Rapide en la torenton, ke li dronu!</q>
</p><p>         <q>Ho ne, ho ne!</q>, ekkriis la sakristiano, <q>ne faru tion; mi donos al vi,
         tutan bu&scirc;elon da mono!</q>
</p><p>         <q>Ha, tio estas io alia!</q>, diris la malgranda Niko kaj malfermis la
         keston. La sakristiano tuj elrampis, pu&scirc;is la malplenan keston en la
         akvon kaj iris hejmen, kie la malgranda Niko ricevis tutan bu&scirc;elon da
         mono. &Ccirc;ar unu bu&scirc;elon li ricevis jam anta&ubreve;e de la vila&gcirc;ano, li havis nun
         tutan pu&scirc;&ccirc;aron plenan de mono. 
</p><p>         <q>Nu, pro la &ccirc;evalo oni bone pagis al mi!</q>, li diris al si mem, kiam li
         alvenis hejmen kaj &scirc;utkunigis en sia lo&gcirc;ejo, sur la mezo de la planko,
         la tutan monon en formo de granda amasa&jcirc;o. <q>Mi prezentas al mi, kiel
         tio &ccirc;agrenos la grandan Nikon, kiam li ekscios, kiel ri&ccirc;a mi fari&gcirc;is per
         mia sola &ccirc;evalo; mi tamen ne diros al li tion tute malka&scirc;e.</q>
</p><p>         Li sendis knabon al la granda Niko, por peti de li bu&scirc;elmezurilon.
</p><p>         <q>Por kio li tion bezonas!</q>, pensis la granda Niko; kaj li &scirc;miris la
         fundon de la mezurilo per gudro, por ke el tio, kio estos mezurata, io
         restu algluita. Kaj tiel efektive okazis; kiam li ricevis la mezurilon
         returne, sur &gcirc;ia fundo trovi&gcirc;is algluite tri grandaj novaj ar&gcirc;entaj
         moneroj.
</p><p>         <q>Kio tio estas?</q>, diris la granda Niko, kaj li tuj kuris al la malgranda.
         <q>Kie vi ricevis la tutan monon?</q>
</p><p>         <q>Ho, tio estas pro mia &ccirc;evalfelo, kiun mi vendis hiera&ubreve; vespere.</q>
</p><p>         <q>Al la diablo, oni bone pagis pro &gcirc;i!</q>, diris la granda Niko, kaj li kuris
         hejmen, kaptis hakilon kaj dehakis la kapon al &ccirc;iuj, siaj kvar &ccirc;evaloj.
         Poste li detiris de ili la felon kaj veturis kun tio al la urbo.
</p><p>         <q>Feloj, feloj! Kiu a&ccirc;etos felojn?</q>, li kriis sur la stratoj.
</p><p>         &Ccirc;iuj botistoj kaj tanistoj alkuris kaj demandis, kiom li postulas pro la
         feloj.
</p><p>         <q>Bu&scirc;elon da mono pro &ccirc;iu felo</q>, diris la granda Niko.
</p><p>         <q>&Ccirc;u vi estas freneza?</q>, diris &ccirc;iuj, <q>&ccirc;u vi pensas, ke ni havas tiom da
         mono, ke ni mezuras ilin per bu&scirc;eloj?</q>
</p><p>         <q>Feloj, feloj! Kiu a&ccirc;etos felojn?</q>, li kriis denove; sed al &ccirc;iuj, kiuj
         demandis pri la prezo, li respondis: <q>Bu&scirc;elo da mono.</q>
</p><p>         <q>Li mokas nin!</q>, kriis &ccirc;iuj; kaj la botistoj kaptis siajn rimenojn, la
         tanistoj siajn ledojn, kaj ili komencis batadi la grandan Nikon.
</p><p>         <q>Feloj, feloj!</q>, ili moke imitkriis; <q>atendu, ni faros el via ha&ubreve;to tian
         felon, kiu estos verda kaj flava. For el la urbo!</q>, ili kriis; kaj la granda
         Niko devis kuri per &ccirc;iuj siaj fortoj. Tiel solide li neniam ankora&ubreve; estis
         batita.
</p><p>         <q>Atendu!</q>, li diris, kiam li venis hejmen, <q>pro tio la malgranda Niko
         al mi pagos; mi lin mortigos!</q>
</p><p>         Dume en la domo de la malgranda Niko mortis lia maljuna avino.
         Kvankam &scirc;i estis &ccirc;iam tre malbona kaj kolerema kontra&ubreve; li, li tamen
         estis nun tre afliktita; li prenis la senvivan virinon kaj metis &scirc;in en sian
         varman liton, esperante, ke eble li per tio denove &scirc;in revivigos. Tie &scirc;i
         estis ku&scirc;onta la tutan nokton, kaj li mem intencis sidi en angulo kaj
         dormi sur se&gcirc;o, kiel li ofte faradis anta&ubreve;e.
</p><p>         Kiam li en la nokto tiel sidis, subite malfermi&gcirc;is la pordo, kaj eniris la
         granda Niko kun sia hakilo. Li sciis, kie staras la lito de la malgranda
         Niko, li iris rekte tien kaj frapis la kapon de la mortinta avino, 
         pensante, ke tio estas la malgranda Niko.
</p><p>         <q>Jen vi havas!</q>, li diris <q>nun vi ne havos plu la deziron moki min!</q>. 
         Kaj li iris returne hejmen.
</p><p>         <q>Kia malbona kaj terura homo!</q>, diris la malgranda Niko; <q>li intencis
         mortigi min. Estas feli&ccirc;o, ke la maljuna avino jam ne vivis, alie li 
         senvivigus &scirc;in!</q>
</p><p>         Li vestis la maljunan avinon per &scirc;iaj diman&ccirc;aj vestoj, pruntis de la
         najbaro &ccirc;evalon, aljungis &gcirc;in al la veturilo, sidigis la maljunan avinon
         sur la malanta&ubreve;a sidloko, por ke &scirc;i ne elfalu dum la veturado, kaj 
         ekveturis kun &scirc;i tra la arbaro. Kiam la suno levi&gcirc;is, ili trovi&gcirc;is jam anta&ubreve;
         granda enveturejo, kie la malgranda Niko haltis, por tie matenman&gcirc;i.
</p><p>         La mastro havis tre multe da mono, li estis anka&ubreve; bona homo, sed tiel
         koleri&gcirc;ema, kvaza&ubreve; li havus en si pipron kaj tabakon.
</p><p>         <q>Bonan tagon!</q>, li diris al la malgranda Niko <q>vi hodia&ubreve; frue metis
         sur vin viajn diman&ccirc;ajn vestojn!.</q>
</p><p>         <q>Jes!</q> diris la malgranda Niko, <q>mi veturas kun mia maljuna avino
         al la urbo, &scirc;i sidas tie en la veturilo; mi ne povas konsentigi &scirc;in iri en la
         &ccirc;ambron. &Ccirc;u vi ne donos al &scirc;i glason da trinkmielo? Vi devas tamen la&ubreve;te
         krii, &ccirc;ar &scirc;i ne bone a&ubreve;das.</q>
</p><p>         <q>Bone, mi tion faros!</q> diris la mastro kaj enver&scirc;is grandan glason
         da trinkmielo, kun kiu li iris al la mortinta avino, kiu trovi&gcirc;is en
         sidanta pozicio en la veturilo.
</p><p>         <q>Jen estas glaso da trinkmielo, kiun sendas al vi via filo!</q> diris la
         mastro; sed la mortinta virino ne respondis e&ccirc; unu vorton, sed &scirc;i sidis tute
         silente.
</p><p>         <q>&Ccirc;u vi ne a&ubreve;das?</q> kriis la mastro tiel la&ubreve;te, kiel li nur povis; <q>jen
         estas glaso da trinkmielo, sendita de via filo!</q>
</p><p>         Ankora&ubreve; unu fojon li kriis tion saman, poste ankora&ubreve; unu fojon; sed
         &ccirc;ar &scirc;i tute ne movi&gcirc;is de sia loko, li fari&gcirc;is kolera kaj &jcirc;etis al &scirc;i la glason
         rekte en la viza&gcirc;on, tiel, ke la trinkmielo ekfluis sur &scirc;ia nazo kaj &scirc;i elfalis
         el la veturilo, &ccirc;ar &scirc;i estis nur sidigita, sed ne alligita.
</p><p>         <q>He he!</q> ekkriis la malgranda Niko, elsaltis tra la pordo kaj kaptis
         la mastron je la brusto; <q>vi mortigis mian avinon! Rigardu, &scirc;i havas
         grandan truon en la frunto!</q>
</p><p>         <q>Ho, kia malfeli&ccirc;o !</q> ekkriis la mastro kaj interfrapis la manojn super
         la kapo; <q>&ccirc;io venas de mia koleri&gcirc;emo! Mia kara malgranda Niko, mi
         donos al vi tutan bu&scirc;elon da mono, kaj mi lasos enterigi vian avinon tiel,
         kiel se &scirc;i estus mia propra, nur silentu, &ccirc;ar alie oni dehakos al mi la
         kapon, kaj tio estas tiel malbona!</q>
</p><p>         Tiamaniere la malgranda Niko ricevis tutan bu&scirc;elon da mono, kaj
         la mastro lasis enterigi la maljunan avinon tiel, kiel se &scirc;i estus lia
         propra.
</p><p>         Kiam la malgranda Niko kun la multo da mono revenis hejmen, li tuj

         sendis knabon al la granda Niko, por peti lin, ke li volu prunti al li
         bu&scirc;elmezurilon.
</p><p>         <q>Kio tio estas!</q> diris la granda Niko; <q>&ccirc;u mi lin ne mortigis? mi
         devas mem iri kaj rigardi!</q> Kaj li mem iris kun la mezurilo al la 
         malgranda Niko.
</p><p>         <q>Ha! kie vi ricevis la tutan monon?</q> li demandis, lar&gcirc;e malfermante
         la okulojn &ccirc;e la vido de la nova amaso da mono.
</p><p>         <q>Ne min, sed mian avinon vi mortigis!</q> diris la malgranda Niko;
         <q>mi vendis &scirc;in kaj ricevis pro &scirc;i bu&scirc;elon da mono.</q>
</p><p>         <q>Vere bone pagite!</q> diris la granda Niko, kaj li rapidis hejmen,
         prenis hakilon kaj tuj mortigis sian maljunan avinon, metis &scirc;in en veturilon,
         veturis en la urbon, kie lo&gcirc;is la apotekisto, kaj demandis, &ccirc;u &ccirc;i tiu
         volas a&ccirc;eti senvivan homon. 
</p><p>         <q>Kiu li estas, kaj kie vi lin prenis?</q> demandis la apotekisto.
</p><p>         <q>Tio estas mia avino</q>, diris la granda Niko, <q>mi &scirc;in mortigis, por
         vendi &scirc;in pro bu&scirc;elo da mono</q>.
</p><p>         <q>Dio nin gardu!</q> ekkriis la apotekisto. <q>Vi certe deliras! Ne parolu
         tiajn aferojn, &ccirc;ar vi povas perdi la kapon!</q> Kaj li faris al li solidan 
         moralinstruon, klarigis al li, kian teruran malnobla&jcirc;on li faris, kia malbona
         homo li estas kaj kiel forte li meritas punon. La granda Niko tiel forte
         ektimis, ke el la apoteko li saltis rekte en la veturilon, ekfrapis la &ccirc;evalojn
         kaj forveturis hejmen. La apotekisto kaj &ccirc;iuj aliaj homoj pensis, ke
         li estas freneza, kaj tiel ili permesis al li veturi, kien li volas.
</p><p>         <q>Mi repagos al vi!</q>, diris la granda Niko, kiam li estis sur la granda
         vojo; <q>jes, vi estos pagita, vi malgranda
         Niko!</q> Tuj, kiam li venis
         hejmen, li prenis la plej grandan sakon, kiun li povis trovi, iris al la
         malgranda Niko kaj diris: <q>Nun vi denove moke amuzis vin pri mi! Unue
         mi mortigis miajn &ccirc;evalojn, poste mian maljunan avinon! Tio estas nur
         via kulpo, sed vi plu neniam faros min mokata&jcirc;o!</q>Kaj li kaptis la 
         malgrandan Nikon &ccirc;irka&ubreve; la korpo, en&scirc;ovis lin en la sakon, prenis &ccirc;i tiun
         sur la dorson kaj diris: <q>Nun mi iros kaj dronigos vin!</q>
</p><p>         Oni devas iri longan distancon, anta&ubreve; ol veni al la rivero, kaj la malgranda
         Niko ne estis tre malpeza. La vojo kondukis preter pre&gcirc;ejon, la
         orgeno ludis, kaj la homoj tiel bele tie kantis; tial la granda Niko demetis
         la sakon kun la malgranda Niko tute apude de la pre&gcirc;eja pordo kaj 
         diris al si, ke estos tre bone, se li anta&ubreve;e eniros kaj kunkantos, anta&ubreve; ol
         li iros pluen: la malgranda Niko ne povas ja forkuri, kaj &ccirc;iuj homoj
         estas en la pre&gcirc;ejo. Kaj li eniris.
</p><p>         <q>Ho ve, ho ve!</q>, &gcirc;emis la malgranda Niko interne de la sako; li sin
         turnadis tien kaj reen, sed li ne povis malligi la ligilojn. En tiu tempo

         preteriris la maljuna pa&scirc;tisto kun ne&gcirc;blanka barbo kaj kun granda bastono
         en la mano; li pelis anta&ubreve; si tutan gregon da bovoj kaj bovinoj; ili
         kuris sur la sakon, en kiu trovi&gcirc;is la malaranda Niko, kaj la sako ren-
         versi&gcirc;is.
</p><p>         <q>Ho ve!</q>, &gcirc;emis la malgranda Niko <q>mi estas ankora&ubreve; tiel juna, kaj
         mi jam devas iri en la regnon &ccirc;ielan!</q>
</p><p>         <q>Kaj mi, malfeli&ccirc;a</q> diris la pa&scirc;tisto <q>estas jam tiel maljuna kaj
         tamen ne povas ankora&ubreve; tien veni!</q>
</p><p>         <q>Malligu la sakon!</q>, ekkriis la malgranda Niko <q>enrampu &ccirc;i tien
         anstata&ubreve; mi, tiam vi tuj venos en la regnon &ccirc;ielan!</q>
</p><p>         <q>Bone, tion mi volonte faros!</q>, diris la pa&scirc;tisto, kaj li malligis la sakon
         al la malgranda Niko, kiu nun tuj elsaltis.
</p><p>         <q>&Ccirc;u vi gardos miajn brutojn?</q>, diris la maljuna homo kaj enrampis
         en la sakon; la malgranda Niko &gcirc;in ligis kaj poste foriris kun &ccirc;iuj bovoj
         kaj bovinoj.
</p><p>         Tuj poste la granda Niko elvenis el la pre&gcirc;ejo kaj prenis sian sakon
         denove sur la dorson. Al li &scirc;ajnis, ke la sako fari&gcirc;is tre malpeza, &ccirc;ar la
         maljuna pa&scirc;tisto ne pezis e&ccirc; duonon de tio, kion pezis, la malgranda
         Niko. <q>Kiel facile oni nun povas lin porti! Tio estas rekompenco pro tio,
         ke mi kantis pre&gcirc;on!</q>. Kaj li iris al la rivero, kiu estis profunda kaj
         granda, &jcirc;etis la sakon kun la maljuna pa&scirc;tisto en la akvon kaj kriis al li,
         pensante, ke tio estas la malgranda Niko: <q>Nu, nun vi plu ne amuzos vin
         pri mi!</q>. Kaj li iris returne hejmen. Sed kiam li venis al la vojkruci&gcirc;o, 
         li renkontis la malgrandan Nikon, kiu pelis anta&ubreve; si sian tutan
         brutaron.
</p><p>         <q>Kio &gcirc;i estas!</q>, ekkriis la granda Niko, <q>&ccirc;u mi vin ne dronigis?</q>
</p><p>         <q>Jes</q>, diris la malgranda Niko, <q>vi &jcirc;etis ja min anta&ubreve; duono da horo en 
         la riveron!</q>
</p><p>         <q>Kie do vi ricevis &ccirc;i tiun tutan belan brutaron?</q>, demandis la granda
         Niko.
</p><p>         <q>Tio estas maraj brutoj!</q> diris la malgranda Niko. <q>Mi rakontos al
         vi la tutan historion, kaj mi anka&ubreve; kore vin dankas pro tio, ke vi min
         dronigis, &ccirc;ar nun mi fari&gcirc;is tre ri&ccirc;a, kredu al mi! Estis al mi tiel terure,
         kiam mi sidis en la sako kaj la vento fajfis anta&ubreve; mia nazo, estis al mi
         tiel terure, kiam vi &jcirc;etis min de la ponto en la malvarman akvon! Mi
         falis tuj sur Ia fundon, tamen mi tie ne ricevis frapon, &ccirc;ar tie malsupro
         kreskas la plej delikata mola herbo. Sur tiun herbon mi falis, kaj plej
         bela junulino en ne&gcirc;blankaj vestoj kaj kun verda krono &ccirc;irka&ubreve; la kapo
         prenis min je la mano kaj diris: <q rend="'">Tio estas vi, malgranda Niko? Nun
         ricevu anta&ubreve; &ccirc;io iom da brutoj; unu mejlon de &ccirc;i tie trovi&gcirc;as ankora&ubreve;
         tuta pa&scirc;tejo plena de brutoj, kiujn mi anka&ubreve; donacas al
         vi.</q> Tiam mi
         rimarkis, ke la rivero estas granda vojo por la lo&gcirc;antoj de la maro. 
         Malsupre sur la fundo iradis kaj veturadis homoj de la maro en la mezon de
         la lando &gcirc;is la komenci&gcirc;a fonto de la rivero. Kiel belege tie estis! kiom
         multe da floroj kaj da fre&scirc;a herbo estis &ccirc;ie! La fi&scirc;oj, kiuj na&gcirc;is en la
         akvo, fulmorapide preterflugadis preter miaj oreloj, kiel &ccirc;i tie la birdoj
         en la aero. Kiaj belaj homoj tie estis! Kaj des pli la brutoj, kiuj pa&scirc;ti&gcirc;is
         tie &ccirc;e la kavoj kaj bariloj!</q>
</p><p>         <q>Sed kial do vi tuj suprenvenis returne al ni?</q> demandis la granda
         Niko. <q>Mi tion ne farus, se tie malsupre efektive estas tiel bele.</q>
</p><p>         <q>Ha, &gcirc;uste tio estas ja tre ruza de mia flanko</q>, diris la malgranda
         Niko. <q>Vi a&ubreve;dis ja, kion mi rakontis al vi: la mara junulino diris, ke
         unu mejlon de tie sur la vojo - sub <q rend="'">vojo</q> &scirc;i komprenas ja la riveron,
         &ccirc;ar ien aliloken &scirc;i ne povas iri - trovi&gcirc;as ankora&ubreve; tuta pa&scirc;tejo plena de
         brutoj por mi. Sed kiel mi scias, la rivero havas multe da fleksoj en
         diversaj lokoj; tio postulus ja tro multe da superflua irado; oni povas
         sekve tre mallongigi al si la vojon, se oni supreniras sur la teron kaj
         poste iras al la rivero la&ubreve;lar&gcirc;e. Per tio mi &scirc;paras ja preska&ubreve; duonmejlon,
         kaj mi atingos miajn brutojn pli frue.</q>
</p><p>         <q>Ho, vi estas feli&ccirc;a homo!</q>, diris la granda Niko. <q>&Ccirc;u vi opinias, ke
         mi anka&ubreve; ricevus marajn brutojn, se mi venus sur la fundon de la
         rivero?</q>
</p><p>         <q>Jes, tiel mi opinias!</q>, diris la malgranda Niko, <q>sed mi ne povas porti
         vin en sako &gcirc;is la rivero, vi estas tro peza por tio. Sed se vi mem tien
         iros kaj rampos en la sakon, tiam mi kun granda plezuro &jcirc;etos vin en la
         riveron.</q>
</p><p>         <q>Mi tre dankas!</q>, diris la granda Niko; <q>sed se mi ne ricevos marajn
         brutojn, kiam mi venos malsupren, tiam mi faros al vi solidan batadon;
         pri tio estu certa.</q>
</p><p>         <q>Ho ne, ne estu tiel malbona!</q>. Ili iris al la rivero. Kiam la brutoj,
         kiuj havis soifon, ekvidis la akvon, ili ekkuris kiel eble plej rapide
         malsupren, al la trinkejo.
</p><p>         <q>Vidu, kiel ili rapidas!</q>, diris la malgranda Niko, <q>ili deziregas veni
         returne sur la fundon!</q>
</p><p>         <q>Bone, helpu do al mi</q>, diris la granda Niko, <q>&ccirc;ar alie vi ricevos
         batojn</q>. Kaj li enrampis en grandan sakon, kiu ku&scirc;is sur la dorso de
         unu el la bovoj. <q>Enmetu &scirc;tonon</q>, diris la granda Niko, <q>&ccirc;ar mi
         timas, ke alie mi ne alfundi&gcirc;os</q>.
</p><p>         <q>Bone!</q>, diris la malgranda Niko, metis grandan &scirc;tonon en la sakon,
           forte kuntiris la ligilon kaj stre&ccirc;is sin kontra&ubreve; la sakon. Pum! la granda
         Niko falis en la riveron kaj tuj flugis al la fundo.
</p><p>         <q>Mi timas, mi timas, ke li tamen ne trovos la marajn brutojn!</q>, diris
         la malgranda Niko, kaj, pelante siajn brutojn, li iris hejmen.</p>
         
</div>
<div type="story" rend="doc" id="pizo">
<head>Re&gcirc;idino sur pizo</head>

<p>         Estis iam re&gcirc;ido, kiu volis edzi&gcirc;i kun re&gcirc;idino, sed li nepre volis, ke
         tio estu vera re&gcirc;idino. Li travoja&gcirc;is la tutan mondon, por trovi tian, sed
         &ccirc;ie trovi&gcirc;is ia kontra&ubreve;a&jcirc;o. Da re&gcirc;idinoj estis sufi&ccirc;e multe, sed &ccirc;u tio
         estas veraj re&gcirc;idinoj, pri tio li neniel povis konvinki&gcirc;i; &ccirc;iam trovi&gcirc;is io,
         kio ne estis tute konforma. Tial li venis returne hejmen kaj estis tre
         mal&gcirc;oja, &ccirc;ar li tre deziris havi veran re&gcirc;idinon.
</p><p>         Unu vesperon fari&gcirc;is granda uragano: fulmis kaj tondris, forte pluvegis,
         estis terure. Subite oni frapetis je la urba pordego, kaj la maljuna re&gcirc;o
         iris, por malfermi. Montri&gcirc;is, ke ekstere anta&ubreve; la pordo staras re&gcirc;idino.
         Sed, ho mia Dio, kiel &scirc;i aspektis pro la pluvo kaj la ventego! La akvo
         fluis de &scirc;iaj haroj kaj vestoj, kaj ver&scirc;i&gcirc;is en &scirc;iajn &scirc;uojn kaj elen. Kaj &scirc;i
         diris, ke &scirc;i estas vera re&gcirc;idino.
</p><p>         <q>Nu, pri tio ni tre balda&ubreve; konvinki&gcirc;os!</q> pensis la maljuna re&gcirc;ino.
         &Scirc;i tamen nenion diris, sed &scirc;i iris en la dormo&ccirc;ambron, elprenis &ccirc;iujn
         lita&jcirc;ojn kaj metis unu pizon sur la fundon de la lito. Post tio &scirc;i prenis
         dudek matracojn, metis ilin sur la pizon, kaj poste ankora&ubreve; dudek
         lanuga&jcirc;ojn sur la matracojn. En tiu lito la re&gcirc;idino devis dormi dum la
         nokto.
</p><p>         Matene oni &scirc;in demandis, kiel &scirc;i dormis. 
</p><p>         <q>Ho, terure malbone!</q> diris la re&gcirc;idino; <q>preska&ubreve; dum la tuta nokto
         mi ne povis fermi la okulojn! Dio scias, kio estis en mia lito! Mi ku&scirc;is
         sur io malmola, kaj mia korpo pro tio fari&gcirc;is blua kaj bruna! Estis
         terure!</q>.
</p><p>         Per tio oni povis vidi, ke &scirc;i estas vera re&gcirc;idino, &ccirc;ar tra la dudek
         matracoj kaj la dudek lanuga&jcirc;oj &scirc;i sentis la pizon. Tiel delikatsenta povis
         esti nur vera re&gcirc;idino!
</p><p>         Tiam la re&gcirc;ido edzi&gcirc;is kun &scirc;i, &ccirc;ar nun li sciis, ke li havas veran 
         re&gcirc;idinon; kaj la pizon oni metis en la muzeon, kie oni ankora&ubreve; nun povas
         &gcirc;in vidi, se neniu &gcirc;in forprenis.
</p><p>         Vidu, tio estis vera historio.</p> 

</div>
<div type="story" rend="doc" id="floroj">
<head>Floroj de la malgranda Ida</head>

<p>         <q>Miaj kompatindaj floroj tute forvelkis!</q> diris la malgranda Ida.
         <q>Hiera&ubreve; vespere ili estis ankora&ubreve; tiel belaj, kaj nun &ccirc;iuj floroj pendas
         seki&gcirc;intaj! Kial tio estas?</q> &scirc;i demandis la studenton, kiu sidis sur la sofo
         kaj kiun &scirc;i tre alte &scirc;atis; li sciis plej belajn historiojn kaj eltran&ccirc;adis
         plej amuzantajn bildojn: korojn kun malgrandaj knabinoj interne, kiuj
         dancis, florojn kaj grandajn kastelojn, kies pordojn oni povis malfermi.
         Jes, tio estis gaja studento! <q>Kial la floroj hodia&ubreve; aspektas tiel senkoloraj?
        </q> &scirc;i demandis kaj montris al li tutan bukedon, kiu tute forvelkis.
</p><p>         <q>Nu, &ccirc;u vi scias, kio mankas al ili?</q> diris la studento; <q>la floroj
         hodia&ubreve; en la nokto estis en balo, kaj tial ili mallevis la kapojn.</q>
</p><p>         <q>Sed la floroj ja ne povoscias danci!</q> diris la malgranda Ida.
</p><p>         <q>Ho jes!</q> diris la studento, <q>kiam fari&gcirc;as mallume kaj ni &ccirc;iu
         dormas, tiam ili gaje dancas; preska&ubreve; &ccirc;iun nokton ili havas balon</q>.
</p><p>         <q>&Ccirc;u nenia infano povas veni anka&ubreve; al la balo?</q>
</p><p>         <q>Jes</q> diris la studento, <q>la malgrandaj &ccirc;armaj lekantoj kaj la
         konvaloj</q>.
</p><p>         <q>Kie la belaj floroj dancas?</q> demandis la malgranda Ida.
</p><p>         <q>&Ccirc;u vi ne estis ofte anta&ubreve; la pordego de la granda palaco, kie la re&gcirc;o
         lo&gcirc;as en somero kaj kie trovi&gcirc;as la bela &gcirc;ardeno kun la multo da floroj?
         Vi vidis ja la belajn cignojn, kiuj alna&gcirc;as al vi, kiam vi volas doni al ili
         eretojn da pano. Tie efektive okazas baloj, kredu al mi.</q>
</p><p>         <q>Ankora&ubreve; hiera&ubreve; mi estis kun mia patrino tie en la &gcirc;ardeno</q> diris
         Ida, <q>sed &ccirc;iuj folioj estis falintaj de la arboj, kaj neniaj floroj plu estis
         tie! Kie ili estas? En somero mi vidis tiom multe da ili!</q>
</p><p>         <q>Ili estas interne en la palaco</q> diris la studento. <q>Sciu, ke kiam la
         re&gcirc;o kaj la korteganoj translo&gcirc;i&gcirc;as returne en la urbon, tiam la floroj
         tuj kuras el la &gcirc;ardeno en la palacon kaj ili estas tre gajaj. Tion vi devus
         iam vidi. La du plej belaj rozoj sidi&gcirc;as sur la trono kaj estas tiam re&gcirc;o
         kaj re&gcirc;ino. La grandaj krestofloroj &ccirc;iuj stari&gcirc;as flanke en vico, kaj ili
         staras kaj faras salutojn. Tio estas la kortegjunuloj. Poste venas la plej
         &ccirc;armaj floroj, kaj tiam komenci&gcirc;as granda balo. La bluaj violoj prezentas
         malgrandajn kadetojn, ili dancas kun hiacintoj kaj safranoj, kiujn ili
         nomas fra&ubreve;linoj. La tulipoj kaj fajrolilioj estas matronoj, kiuj observas,
         ke oni bele dancu kaj ke oni kondutu bonorde.</q>
</p><p>         <q>Sed</q>, demandis la malgranda Ida, <q>&ccirc;u neniu punas la florojn pro
         tio, ke ili dancas en la palaco de la re&gcirc;o?</q>
</p><p>         <q>Neniu ion scias pri tio</q>, diris la studento. <q>Estas vero, ke de tempo
         al tempo en la nokto venas la maljuna administranto de la palaco, kiu
         tie devas &ccirc;ion kontroladi; sed apena&ubreve; la floroj a&ubreve;das la frapsonadon de
         lia granda fasko da &scirc;losiloj, ili fari&gcirc;as tute silentaj, ka&scirc;as sin malanta&ubreve; la
         longaj kurtenoj kaj el&scirc;ovas la kapon. - Mia flarsento diras al mi, ke
         trovi&gcirc;as floroj en la salono! - diras la maljuna administranto de la
         palaco, tamen vidi ilin li ne povas.</q>
</p><p>         <q>Tio estas amuza</q>, diris la malgranda Ida kaj pla&ubreve;dis per la manoj.
         <q>Sed &ccirc;u mi anka&ubreve; ne povus vidi la florojn?</q>
</p><p>         <q>Ho jes!</q> diris la studento, <q>nur ne forgesu, kiam vi denove estos
         tie, rigardi tra la fenestro, tiam vi certe ilin vidos. Tion mi faris hodia&ubreve;,
         kaj mi vidis, kiel longa narciso ku&scirc;is sur sofo kaj etendis sin; tio estis
         korteganino.</q>
</p><p>         <q>&Ccirc;u anka&ubreve; la floroj el la botanika &gcirc;ardeno tien venas? &Ccirc;u ili povas
         fari tian grandan vojiron?</q>
</p><p>         <q>Certe!</q> diris la studento, <q>&ccirc;ar se ili volas, ili povas flugi. &Ccirc;u vi ne
         vidis la belegajn papiliojn, la ru&gcirc;ajn, flavajn kaj blankajn? Ili aspektas
         preska&ubreve; kiel floroj, kaj ili efektive estis floroj. De la trunketo ili saltis
         alten en la aeron, ekbatis per siaj folietoj kiel per malgrandaj flugiloj,
         kaj ili ekflugis. Pro tio, ke ili bone kondutis, ili ricevis la permeson flugi
         anka&ubreve; dum la tago, ili ne bezonis veni returne hejmen kaj sidi trankvile
         sur la trunketo, kaj tiamaniere la folietoj fine fari&gcirc;is efektivaj flugiloj.
         Tion vi ja mem vidis! Tamen povas anka&ubreve; esti, ke la floroj de la botanika
         &gcirc;ardeno neniam ankora&ubreve; estis en la palaco de la re&gcirc;o a&ubreve; ke ili e&ccirc; ne
         scias, ke tie en la nokto estas tiel gaje. Tial mi nun diros al vi ion, pri kio
         la profesoro de botaniko, kiu lo&gcirc;as proksime de &ccirc;i tie - vi lin ja konas?

         - tre forte mirus. Se vi venos en lian &gcirc;ardenon, tiam rakontu al unu el
         la floroj, ke tie en la palaco estas granda balo. Tiam &gcirc;i diros tion al &ccirc;iuj
         aliaj, kaj ili forflugos. Kiam la profesoro tiam venos en sian &gcirc;ardenon,
         tie estos plu neniu floro, kaj li tute ne povos kompreni, kio fari&gcirc;is al
         ili.</q> 
</p><p>         <q>Sed kiamaniere floro povas rakonti tion al la aliaj? La floroj ja ne
         povoscias paroli!</q>.
</p><p>         <q>Ne, en efektiveco paroli ili ne povas</q> respondis la studento, <q>sed
         ili interkompreni&gcirc;as per signoj. &Ccirc;u vi ne vidis, ke, kiam blovas venteto,
         la floroj sin klinas kaj &ccirc;iuj verdaj folioj sin movas? Tio estas tiel same
         klara, kiel se ili parolus.</q> .
</p><p>         <q>&Ccirc;u la profesoro komprenas tiun signolingvon?</q> demandis Ida.
</p><p>         <q>Ho certe! Unu matenon la profesoro iris en sian &gcirc;ardenon kaj
         rimarkis, kiel granda urtiko faris signojn al belega ru&gcirc;a dianto; &gcirc;i diris:
         <q rend="'">Vi estas tre &ccirc;arma kaj mi tre amas vin!</q> Sed tion la profesoro ne povas
         toleri; tial li frapis la urtikon je la folioj, kiuj estas &gcirc;iaj fingroj, sed li
         bruldifektis al si la manon, kaj de tiu tempo li ne tu&scirc;as plu urtikon.</q>
</p><p>         <q>Tio estas amuza!</q>, diris la malgranda Ida kaj ridis.
</p><p>         <q>Kiel vi povas paroli al infano tiajn aferojn!</q> diris la murmurema
         kancelariano, kiu venis vizite kaj sidis sur la sofo. Li ne amis la studenton
         kaj &ccirc;iam murmuris, kiam li vidis, kiel &ccirc;i tiu eltran&ccirc;as la komikajn
         amuzajn bildojn: jen homon, kiu pendas sur pendigilo kaj tenas koron
         en la mano, tio estis &scirc;telinto de koro; jen maljunan sor&ccirc;istinon, kiu
         rajdas sur balailo kaj tenas sian viron sur la nazo. Tion la kancelariano
         ne povis toleri, kaj tiam li &ccirc;iam diradis kiel nun: <q>Kiel vi povas paroli
         al infano tiajn aferojn!</q>
</p><p>         Sed la malgranda Ida trovis tre gaja tion, kion la studento rakontis al
         &scirc;i pri &scirc;iaj floroj, kaj &scirc;i multe pensis pri tio. La floroj mallevis siajn
         kapojn pro tio, ke ili estis lacaj de la nokta dancado; ili kredeble estis
         malsanaj. &Scirc;i iris kun siaj floroj al &ccirc;iuj aliaj siaj ludiloj, kiuj staris sur
         beleta malgranda tablo, kies tuta tirkesto estis plena de pupornama&jcirc;oj.
         En la puplito ku&scirc;is &scirc;ia pupo Sofio kaj dormis; sed la malgranda Ida diris
         al &scirc;i: <q>Beda&ubreve;rinde vi devas levi&gcirc;i, Sofio, kaj ne esti malkontenta, ke
         hodia&ubreve; nokte vi ku&scirc;os en la tirkesto: la kompatindaj floroj estas malsanaj,
         kaj tial ili devas ku&scirc;i en via lito; eble ili denove fari&gcirc;os fre&scirc;aj kaj
         bonfartaj.</q> Kaj &scirc;i elprenis la pupon, kiu aspektis tre malkontenta kaj
         ne diris e&ccirc; unu vorton, &ccirc;ar &gcirc;in &ccirc;agrenis tio, ke &gcirc;i ne devas resti en sia
         lito.
</p><p>         Tiam Ida metis la florojn en la pupliton, tute kovris ilin per la
         malgranda litkovrilo kaj diris al ili, ke ili ku&scirc;u trankvile, ke &scirc;i balda&ubreve;
         pretigos por ili teon, por ke ili denove fari&gcirc;u bonfartaj kaj fre&scirc;aj kaj por
         ke ili morga&ubreve; povu denove levi&gcirc;i. La kurtenojn anta&ubreve; la malgranda lito &scirc;i
         tute kovrotiris, por ke la suno ne lumu al la ku&scirc;antoj en la okulojn.
</p><p>         Dum la tuta vespero &scirc;i ne povis sin deteni, por ne pensi pri tio, kion
         la studento al &scirc;i rakontis. Kiam &scirc;i mem devis enliti&gcirc;i, &scirc;i anta&ubreve;e &scirc;ovis sian
         viza&gcirc;on malanta&ubreve; la flankkurtenojn de la fenestroj, kie staris la belegaj
         floroj de &scirc;ia patrino, hiacintoj kaj tulipoj, kaj &scirc;i flustris al ili tre 
         malla&ubreve;te: <q>Mi nun scias, vi iros hodia&ubreve; en la nokto al balo!</q> Sed la floroj
         &scirc;ajnigis, ke ili nenion komprenas, kaj ne movis e&ccirc; unu folieton; tamen
         la malgranda Ida sciis ja, kion &scirc;i sciis.
</p><p>         Kiam &scirc;i estis jam en la lito, &scirc;i longe ankora&ubreve; ku&scirc;is kaj pensis pri tio,
         kiel bele estus, se oni povus vidi, kiel la belegaj floroj dancas en la
         palaco de la re&gcirc;o. <q>&Ccirc;u miaj floroj efektive tie anka&ubreve; estis?</q> Fine &scirc;i
         tamen endormi&gcirc;is. En la nokto &scirc;i denove veki&gcirc;is. &Scirc;i songis pri la floroj
         kaj pri la studento, kiun la kancelariano ripro&ccirc;is, dirante, ke li nur
         blagas al &scirc;i. En la dormo&ccirc;ambro, kie lda ku&scirc;is, estis tute silente; la
         nokta lampo brulis sur la tablo, kaj &scirc;iaj gepatroj dormis.
</p><p>         <q>&Ccirc;u miaj floroj nun ku&scirc;as en la lito de Sofio?</q> &scirc;i diris al si mem;
         <q>mi tre dezirus tion scii!</q> &Scirc;i iom levi&gcirc;is kaj rigardis al la pordo. &Ccirc;i tiu
         estis nur duonfermita, kaj en la postporda &ccirc;ambro ku&scirc;is &scirc;iaj floroj kaj
         &ccirc;iuj &scirc;iaj ludiloj. &Scirc;i a&ubreve;skultis, kaj tiam &scirc;ajnis al &scirc;i, ke &scirc;i a&ubreve;das, ke tie en
         la &ccirc;ambro oni ludas sur fortepiano, tamen tre malla&ubreve;te kaj tiel bele, kiel
         &scirc;i neniam anta&ubreve;e a&ubreve;dis.
</p><p>         <q>Nun certe &ccirc;iuj floroj tie dancas</q> &scirc;i diris; <q>ha, kiel mi volus tion
         vidi!</q> Sed &scirc;i ne povis al si permesi sin levi, &ccirc;ar per tio &scirc;i vekus la 
         gepatrojn. <q>Ho, se ili volus eniri &ccirc;i tien!</q> &scirc;i diris; sed la floroj ne venis.
         Kiam la bela muziko ludis &ccirc;iam plue, &scirc;i ne povis plu elteni, &ccirc;ar tio estis
         tro alloga. Nea&ubreve;deble &scirc;i elrampis el sia malgranda lito, aliris tre malla&ubreve;te
         al la pordo kaj enrigardis en la alian &ccirc;ambron. Ha, kiel amuza estis tio,
         kion &scirc;i nun ekvidis!
</p><p>         Nokta lampo ne brulis tie, kaj tamen estis tute lume; la luno brilis tra
         la fenestro sur la mezon de la planko tiamaniere, ke estis preska&ubreve; tiel
         lume, kiel tage. &Ccirc;iuj hiacintoj kaj tulipoj staris en du longaj vicoj sur la
         planko, &ccirc;e la fenestro restis plu neniuj floroj, tie staris nur malplenaj
         potoj. Sur la planko la floroj dancis tre &ccirc;arme unuj kun la aliaj, formis
         bonordajn &ccirc;enojn kaj tenis sin reciproke je la longaj verdaj folioj, svingante
         sin tien kaj reen. &Ccirc;e la fortepiano sidis granda fajrolilio, kiun la
         malgranda Ida certe estis vidinta en la somero, &ccirc;ar &scirc;i memoris ankora&ubreve;
         tre bone, ke la studento diris: <q>Rigardu, kiel &gcirc;i similas al fra&ubreve;lino
         Lina!</q> Tiam &ccirc;iuj ridis pri li, sed nun Ida efektive trovis, ke la longa
          flava floro similas al la fra&ubreve;lino. E&ccirc; en la ludado &gcirc;i estis simila al &scirc;i, &gcirc;i
         klinadis sian longan flavan viza&gcirc;on jen al unu, jen al alia flanko kaj
         balancadis la kapon la&ubreve; la takto de la bela muziko. La malgranda Ida
         restis tute nerimarkate. Jen &scirc;i ekvidis, ke granda blua safrano saltis sur
         la mezon de la tablo, sur kiu staris la ludiloj, iris rekte al la puplito kaj
         for&scirc;ovis la kurtenojn flanken. Tie ku&scirc;is la malsanaj floroj, sed ili tuj
         levi&gcirc;is kaj kapsignis al la aliaj sur la planko, ke ili anka&ubreve; volas danci. La
         maljuna sinjoro sur la fumista kesteto, tiu sinjoro, kies malsupra lipo
         estis derompita, levi&gcirc;is kaj salute klini&gcirc;is anta&ubreve; la belaj floroj. Ili tute ne
         aspektis plu malsanaj, saltis mezen de la aliaj kaj estis tre &gcirc;ojaj.
</p><p>         Ts! &Ccirc;u ne a&ubreve;di&gcirc;is, ke io defalis de la tablo? Ida ekrigardis tien. Tio
         estis la karnavala vergo, kiu saltis malsupren. &Scirc;ajnis, ke &gcirc;i anka&ubreve; apartenas
         al la floroj. &Gcirc;i estis anka&ubreve; sufi&ccirc;e beleta, kaj supre sur &gcirc;ia pinto
         sidis malgranda vaksa pupo, kiu havis sur la kapo tute tiel same lar&gcirc;an
         &ccirc;apelon, kiel portis la kancelariano. La karnavala vergo saltis sur siaj
         tri ru&gcirc;aj lignaj kruroj mezen inter la florojn kaj la&ubreve;te piedfrapadis la
         plankon, &ccirc;ar &gcirc;i dancis mazurkon. &Ccirc;i tiun dancon la aliaj floroj ne
         povosciis, &ccirc;ar ili estis tre malpezaj kaj ne povis piedfrapi la plankon.
</p><p>         La vaksa pupo sur la karnavala vergo subite fari&gcirc;is granda kaj longa,
         svingis sin alte super la paperajn florojn kaj ekkriis la&ubreve;te: <q>Kiel oni
         povas ion similan paroli al infano! tio estas malsa&gcirc;a&jcirc;o!</q> Kaj tiam la
         vaksa pupo estis tute simila al la kancelariano kun lia lar&gcirc;a &ccirc;apelo; &gcirc;i
         aspektis tute tiel same flave kaj murmureme. Sed la paperaj floroj batis
         lin je la maldikaj kruroj, kaj tiam li denove malvasti&gcirc;is kaj fari&gcirc;is tre
         malgranda vaksa pupo. Tio aspektis tre komike! La malgranda Ida ne
         povis sin deteni de ridado. La karnavala vergo ne &ccirc;esis danci, kaj la
         kancelariano devis danci kune kun &gcirc;i, nenio al li helpis, &ccirc;u li faris sin
         granda kaj longa, &ccirc;u li fari&gcirc;is denove la malgranda flava vaksa pupo kun
         la granda nigra &ccirc;apelo. Tiam la aliaj floroj petis por li, precipe tiuj, kiuj
         estis ku&scirc;intaj en la puplito, kaj tiam la karnavala vergo fine lasis lin
         trankvila. En la sama momento io ekfrapis tute la&ubreve;te en la interno de la
         tirkesto, kie ku&scirc;is la pupo de Ida, Sofio, kune kun multaj aliaj ludiloj,
         La sinjoreto, kiu estis sur la fumista kesteto, alkuris al la rando de la
         tablo, ku&scirc;igis sin la&ubreve;longe sur la ventro kaj komencis eltiradi la tirkeston.
         Tiam Sofio levi&gcirc;is kaj tute mirigite ekrigardis &ccirc;irka&ubreve;en, <q>&Ccirc;i tie estas
         ja balo!</q>, &scirc;i diris, <q>kial do neniu tion diris al mi?</q>
</p><p>         <q>&Ccirc;u vi vola&scirc; danci kun mi?</q>, diris la fumista sinjoreto.
</p><p>         <q>Efektive, tio estus tre konvena por mi danci kun vi!</q>, &scirc;i diris kaj
         turnis al li sian dorson. Poste &scirc;i sidi&gcirc;is sur la tirkesto kaj pensis, ke
         balda&ubreve; espereble venos iu a&ubreve; alia floro kaj invitos &scirc;in al danco; sed
         neniu venis. &Scirc;i ektusis <q>hm, hm, hm</q>, tamen malgra&ubreve; tio neniu venis.
         La fumista sinjoreto dancis tute sola kaj tute ne tiel malbone.
</p><p>         &Ccirc;ar &scirc;ajnis, ke neniu el la floroj vidas Sofion, &scirc;i deglitis de la tirkesto
         rekte sur la plankon, tiel, ke fari&gcirc;is granda bruo.
</p><p>         &Ccirc;iuj floroj tuj &scirc;in &ccirc;irka&ubreve;is kaj demandis, &ccirc;u &scirc;i ne faris al si ian
         difekton, kaj ili &ccirc;iuj kondutis tre serveme rilate al &scirc;i, precipe tiuj floroj,
         kiuj estis ku&scirc;intaj en &scirc;ia lito. Sed &scirc;i faris al si neniun difekton, kaj &ccirc;iuj
         floroj de Ida dankis &scirc;in pro la belega lito kaj montris al &scirc;i grandan
         simpation. Ili tiris &scirc;in kun si &gcirc;is la mezo de la planko, kie lumis la luno,
         dancis kun &scirc;i, kaj &ccirc;iuj aliaj floroj faris rondon &ccirc;irka&ubreve; &scirc;i. Nun Sofio estis
         gaja kaj diris, ke ili povas tute trankvile konservi por si la liton, ke &scirc;i
         tiel same volonte ku&scirc;as en la tirkesto.
</p><p>         Sed la floroj diris: <q>Akceptu nian plej sinceran dankon, sed ni ne
         povas plu vivi longe; morga&ubreve; ni estos senvivaj; sed diru al la malgranda
         Ida, ke &scirc;i enterigu nin tie en la &gcirc;ardeno, tie, kie ku&scirc;as la kanario; en tia
         okazo ni en somero kreskus denove kaj fari&gcirc;us ankora&ubreve; multe pli
         belaj.</q>
</p><p>         <q>Ne, vi ne devas morti!</q> diris Sofio kaj kisis la florojn. En tiu
         momento malfermi&gcirc;is la pordo de la salono kaj granda nombro da
         belegaj floroj dancante eniris. Ida tute ne povis kompreni, de kie ili
         venis; tio certe estis la floroj el la palaco de la re&gcirc;o. Anta&ubreve;e iris du
         belegaj rozoj kaj portis malgrandajn orajn kronojn; tio estis re&gcirc;o kaj
         re&gcirc;ino. Poste sekvis plej &ccirc;armaj levkojoj kaj diantoj, kiuj salutadis
         &ccirc;iuflanken. Ili havis muzikon kun si, grandaj papavofloroj kaj peonioj
         blovis tra pizosilikvoj tiel forte, ke ili fari&gcirc;is tute ru&gcirc;viza&gcirc;aj. La bluaj
         kampanuloj kaj la malgrandaj blankaj ne&gcirc;boruloj tintis; kvaza&ubreve; ili portus
         tintilojn. Tio estis komika muziko. Poste venis multaj aliaj floroj kaj
         dancis &ccirc;iuj kune, la bluaj violoj kaj la ru&gcirc;aj amarantoj, la lekantoj kaj
         la konvaloj: Kaj &ccirc;iuj floroj kisis sin reciproke, kio aspektis tre &ccirc;arme. 
</p><p>         Fine la floroj diris al si reciproke <q>bonan nokton</q>. Tiam anka&ubreve; la
         malgranda Ida senbrue iris en sian liton, kie &scirc;i son&gcirc;is pri &ccirc;io, kion &scirc;i
         vidis. 
</p><p>         Kiam la sekvantan matenon &scirc;i veki&gcirc;is, &scirc;i tuj iris al la malgranda tablo,
         por vidi, &ccirc;u la floroj estas ankora&ubreve; tie. &Scirc;i fortiris la kurtenon anta&ubreve; la
         malgranda lito; jes, tie ili &ccirc;iuj ku&scirc;is, sed ili estis tute velkintaj, multe
         pli ol hiera&ubreve;. Sofio ku&scirc;is en la tirkesto, kien &scirc;i &scirc;in estis metinta; &scirc;i
         aspektis tre dormema.
</p><p>         <q>&Ccirc;u vi memoras, kion vi devas diri al mi?</q> demandis la malgranda
         Ida, sed Sofio aspektis tute malsa&gcirc;a kaj ne diris e&ccirc; unu vorton.
</p><p>         <q>Vi tute ne estas &gcirc;entila</q>, diris Ida, <q>kaj tamen ili &ccirc;iuj dancis kun
         vi</q>. &Scirc;i prenis paperan skatoleton, sur kiu estis pentritaj &ccirc;armaj birdoj,
         malfermis &gcirc;in kaj enmetis tien la mortintajn florojn. <q>Tio estos via
         beleta &ccirc;erko</q>, &scirc;i diris, <q>kaj kiam poste venos la kuzoj, ili &ccirc;eestos &ccirc;e
         la enterigo tie en la &gcirc;ardeno, por ke vi en somero povu denove kreski
         kaj fari&gcirc;u ankora&ubreve; multe pli belaj</q>.
</p><p>         La kuzoj estis du viglaj knaboj, kiuj estis nomataj Jono kaj Adolfo;
         ilia patro donacis al ili du novajn pafarkojn, kiujn ili portis kun si, por
         montri ilin al Ida. &Scirc;i rakontis al ili pri la kompatindaj floroj, kiuj mortis,
         kaj poste ili ricevis la permeson enterigi ilin. Amba&ubreve; iris anta&ubreve;e kun la
         pafarkoj sur la &scirc;ultroj, kaj la malgranda Ida sekvis ilin kun la mortintaj
         floroj en Ia &ccirc;arma skatolo. Tie en la &gcirc;ardeno oni elfosis malgrandan
         tombon; Ida kisis la florojn, metis ilin kune kun la skatolo en la teron,
         kaj Adolfo kaj Jono pafis per la pafarkoj super la tombon, &ccirc;ar ili ne havis
         pafilojn a&ubreve; kanonojn.</p>


</div>
<div type="story" rend="doc" id="fingreto">    

<head>Elinjo-fingreto</head>


<p>         Estis iam virino, kiu tre deziris havi malgrandan infanon, sed &scirc;i tute
         ne sciis, kie &scirc;i povus &gcirc;in ricevi. &Scirc;i iris al maljuna sor&ccirc;istino kaj diris al
         &scirc;i: <q>Mi tre dezirus havi malgrandan infanon; &ccirc;u vi ne povas diri al mi,
         kie mi povas ricevi &gcirc;in?</q>
</p><p>         <q>Ho jes, tio ne estos malfacila</q>, diris la sor&ccirc;istino. <q>Jen mi donas
         al vi grajnon de hordeo; &gcirc;i ne estas tiaspeca, kia kreskas sur kampo de
         kampulo, a&ubreve; per kia oni nutras kokinojn. Metu &gcirc;in en florpoton, tiam vi
         balda&ubreve; ion vidos.</q>
</p><p>         <q>Mi tre dankas!</q> diris la virino kaj donis al la sor&ccirc;istino ar&gcirc;entan
         moneron; poste &scirc;i iris hejmen, plantis la hordean grajnon, kaj tuj tiam
         elkreskis granda belega floro, kiu estis tute simila al tulipo, sed &gcirc;iaj
         folioj estis forte fermitaj, kvaza&ubreve; ili estus ankora&ubreve; en bur&gcirc;ono.
</p><p>         <q>Tio estas bela floro</q>, diris la virino kaj kisis la belajn ru&gcirc;ajn kaj
         flavajn foliojn; sed dum &scirc;i kisis, la floro la&ubreve;te ekkrakis kaj malfermi&gcirc;is,
         Tio estis, kiel oni nun povis vidi, efektiva tulipo; sed meze en la floro,
         sur la verda florpistilo, sidis eksterordinare malgranda knabineto, delikata
         kaj &ccirc;arma. &Scirc;i estis ne pli granda ol fingro, kaj pro tio &scirc;i ricevis la
         nomon Elinjo-fingreto.
</p><p>         Belegan lakitan &scirc;elon de juglando &scirc;i ricevis kiel lulilon, bluaj folietoj
         de violo estis &scirc;iaj matracoj, kaj folieto de rozo estis &scirc;ia litkovrilo. En ili
         &scirc;i dormadis en la nokto, sed en la tago &scirc;i ludadis sur la tablo. La virino
         starigis sur &gcirc;i teleron, &ccirc;irka&ubreve; kiu &scirc;i aran&gcirc;is tutan kronon da floroj,
         kies trunketoj atingis &gcirc;is la akvo. Tie na&gcirc;is granda folio de tulipo, kaj sur
         &ccirc;i tiu Elinjo-fingreto havis la permeson sidi kaj na&gcirc;adi de unu rando de
         la telero &gcirc;is la alia. Por remi &scirc;i havis du blankajn &ccirc;evalharojn. Tio
         aspektis nepriskribeble &ccirc;arme. &Scirc;i povosciis anka&ubreve; kanti, tiel delikate kaj
         &ccirc;arme, kiel oni neniam anta&ubreve;e a&ubreve;dis.
</p><p>         En unu nokto, kiam &scirc;i ku&scirc;is en sia bela liteto, tra la fenestro, en kiu
         estis rompita vitro, ensaltis malbela bufo. La bufo estis terure abomeninda,
         granda kaj malseka; &gcirc;i saltis rekte sur la tablon, sur kiu Elinjo-
         fingreto ku&scirc;is kaj dormis sub la ru&gcirc;a folieto de rozo.
</p><p>         <q>Tio estus bela edzino por mia filo!</q> diris la bufo, kaj &gcirc;i kaptis la
         &scirc;elon de juglando, en kiu dormis Elinjo-fingreto, kaj &gcirc;i forsaltis kun &gcirc;i
         tra la vitro en la &gcirc;ardenon.
</p><p>         Tie fluis granda, lar&gcirc;a rivereto; tute &ccirc;e la bordo estis mar&ccirc;o; tie lo&gcirc;is
         la bufo kun sia filo. Hu, &ccirc;i tiu estis tiel same abomeninda kaj malbela,
         kiel lia patrino, kies plena portreto li estis. <q>K&ubreve;aks, k&ubreve;aks, brekekekeks!</q>
         estis &ccirc;io, kion li povis diri, kiam li ekvidis la belan malgrandan knabineton.
</p><p>         <q>Ne babilu tiel la&ubreve;te, &ccirc;ar &scirc;i veki&gcirc;us!</q> diris la maljuna bufo; <q>&scirc;i povus
         ankora&ubreve; forkuri de ni, &ccirc;ar &scirc;i estas tiel malpeza, kiel lanugero! Ni metos
         &scirc;in sur la rivereton, sur unu el la lar&gcirc;aj folioj de la akvolilioj, kaj por &scirc;i,
         kiu estas tiel malpeza kaj malgranda, tio estos kvaza&ubreve; insulo. Tiam &scirc;i ne,
         povos forkuri, dum ni aran&gcirc;os la festosalonon profunde sub la mar&ccirc;o, kie
         vi lo&gcirc;os kaj vivos.</q>
</p><p>         En la rivereto kreskis tre multe da akvolilioj kun siaj lar&gcirc;aj verdaj
         folioj. Ili aspektis, kvaza&ubreve; ili na&gcirc;as sur la akvo. La folio, kiu el&scirc;ovi&gcirc;is
         plej malproksimen, estis anka&ubreve; la plej granda. Al &gcirc;i la maljuna bufo
         alna&gcirc;is kaj metis sur &gcirc;in la juglandan &scirc;elon kun Elinjo-fingreto.
</p><p>         La kompatinda malgranda knabineto veki&gcirc;is &ccirc;e la komenco de tagi&gcirc;o,
         kaj, kiam &scirc;i ekvidis, kie &scirc;i trovi&gcirc;as, &scirc;i komencis maldol&ccirc;e plori, &ccirc;ar akvo
         &ccirc;irka&ubreve;is &ccirc;iuflanke la grandan verdan folion; estis por &scirc;i ne eble veni sur
         la teron.
</p><p>         La maljuna bufo sidis malsupre en la mar&ccirc;o kaj ornamadis sian &ccirc;ambron
         per junko kaj flavaj akvolilioj, &ccirc;ar por la nova bofilino &ccirc;io devis
         esti aran&gcirc;ita en plej bona maniero. Poste &gcirc;i na&gcirc;is kun la malbela filo al
         la folio, sur kiu staris Elinjo-fingreto. Ili volis preni &scirc;ian &ccirc;arman liton,
         kiu estis metota en la &ccirc;ambron de la fian&ccirc;ino, anta&ubreve; ol &scirc;i mem transiros
         &gcirc;ian sojlon.
</p><p>         La maljuna bufo klini&gcirc;is anta&ubreve; &scirc;i &gcirc;is profunde en la akvon kaj diris:
         <q>Jen mi prezentas al vi mian filon, kiu estos via edzo; malsupre en la
         mar&ccirc;o vi lo&gcirc;os belege.</q> 
</p><p>         <q>K&ubreve;aks, k&ubreve;aks, brekekekeks!</q> estis &ccirc;io, kion la filo povis diri.
         Ili prenis la belan malgrandan liton kaj forna&gcirc;is kun &gcirc;i; sed Elinjo-
         fingreto sidis tute sola kaj ploris per varmegaj larmoj sur la verda folio,
         &ccirc;ar &scirc;i ne volis lo&gcirc;i &ccirc;e la malbela bufo, nek esti edzino de &scirc;ia malbela filo.
         La malgrandaj fi&scirc;oj, kiuj na&gcirc;adis malsupre en la akvo, bone vidis la bufon
         kaj a&ubreve;dis, kion &gcirc;i diris. Tial ili &ccirc;iuj el&scirc;ovis la kapojn supren, &ccirc;ar ili
         volis vidi anka&ubreve; la malgrandan knabineton. Kiam ili &scirc;in ekvidis, ili trovis
         &scirc;in tiel &ccirc;armega, ke ili beda&ubreve;ris, ke &scirc;i devas veni al la abomeninda
         bufo. Ne, tio neniel devas fari&gcirc;i! Ili kolektis sin malsupre en la akvo
         &ccirc;irka&ubreve; la verda trunketo, kiu tenis la folion, sur kiu la kuabineto staris,
         tramordis per la dentoj la trunketon, kaj jen la folio kun Elinjo-fingreto
         forna&gcirc;is malproksimen, tute malproksimen, kien la bufo ne povis
         atingi.
</p><p>         Elinjo-fingreto preterna&gcirc;is preter tre multaj urboj, kaj la malgrandaj
         birdoj sidis en la arbeta&jcirc;oj, rigardis kaj kantis; <q>Kia &ccirc;arma knabineto!</q>
         &Ccirc;iam pli kaj pli malproksimen na&gcirc;is la folio kun &scirc;i; tiamaniere Elinjo-
         fingreto voja&gcirc;is eksterlanden.
</p><p>         &Ccirc;armega malgranda papilio konstante &scirc;in &ccirc;irka&ubreve;flirtadis kaj fine flugis
         sur la folion, &ccirc;ar &gcirc;i tre amis Elinjon-fingreton. &Ccirc;i tiu estis tre &gcirc;oja, &ccirc;ar
         la bufo nun ne povis plu &scirc;in atingi, kaj la lokoj, kie &scirc;i na&gcirc;is, estis tiel
         &ccirc;armaj. La suno lumis sur la akvon, kaj &ccirc;i tiu brilis, kiel oro. &Scirc;i prenis
         sian zonon, volvis unu &gcirc;ian finon &ccirc;irka&ubreve; la papilio kaj alfortikigis la duan
         finon al la folio. La folio glitadis nun sur la akvo multe pli rapide kune
         kun &scirc;i, &ccirc;ar &scirc;i staris ja sur la folio.
</p><p>         Subite alflugis granda majskarabo; kiu &scirc;in ekvidis kaj tuj &ccirc;irka&ubreve;prenis
         per siaj kaptiloj &scirc;ian gracian korpon kaj forflugis kun &scirc;i sur arbon. Sed
         la verda folio na&gcirc;is pluen, la&ubreve; la fluo de la rivero, kaj kune kun &gcirc;i na&gcirc;is
         la papilio, &ccirc;ar &gcirc;i estis alligita al la folio kaj ne povis sin liberigi.
</p><p>         Ho, kiel forte ektimis la kompatinda Elinjo-fingreto, kiam la majskarabo
         flugis kun &scirc;i sur la arbon! Sed plej multe mal&gcirc;ojigis &scirc;in la penso
         pri la bela blanka papilio, kiun &scirc;i estis alliginta al la folio. Se &gcirc;i ne povos
         liberi&gcirc;i, &gcirc;i devos ja nesaveble morti de malsato. Sed tio tute ne tu&scirc;is la
         majskarabon. &Gcirc;i sidi&gcirc;is kun &scirc;i sur la plej granda verda folio de la arbo,
         man&gcirc;igis al &scirc;i la mielon de floroj kaj diris, ke &scirc;i estas tre bela, kvankam
         &scirc;i tute neniel estas simila al majskarabo. Poste venis kun vizito &ccirc;iuj aliaj
         majskaraboj, kiuj lo&gcirc;is en la arbo; ili &ccirc;irka&ubreve;rigardis Elinjon-fingreton de
         &ccirc;iuj flankoj, kaj la majskarabaj fra&ubreve;linoj levis siajn palpilojn kaj diris:
         <q>&Scirc;i havas ja nur du piedojn, tio aspektas ja tre mizere!</q> <q>&Scirc;i ne havas
         palpilojn!</q> mokis la aliaj. <q>Kiel maldika &scirc;i estas &ccirc;e la koksoj! Fi, &scirc;i
         estas tute simila al homo! Kiel malbela &scirc;i estas!</q> diris &ccirc;iuj majskarabaj
         virinoj, kaj tamen Elinjo-fingreto estis ja tiel bela. Anka&ubreve; la majskarabo,
         kiu &scirc;in forkaptis, trovis, ke &scirc;i estas bela; sed &ccirc;ar &ccirc;iuj aliaj unuanime
         trovis, ke &scirc;i estas malbela, tial li fine mem tion kredis, kaj li ne volis plu
         &scirc;in havi; &scirc;i povis iri, kien &scirc;i volis. Ili flugis kun &scirc;i malsupren de la arbo
         kaj metis &scirc;in sur lekanton. Tiam &scirc;i ekploris pro tio, ke &scirc;i estas tiel malbela,
         ke e&ccirc; la majskaraboj ne volas toleri &scirc;in inter si; kaj tamen &scirc;i estis
         neimageble bela, delikata kaj pura, kiel plej bela folieto de rozo.
</p><p>         Dum la tuta somero Elinjo-fingreto vivis tute sola en la granda arbaro.
         &Scirc;i plektis al si liton el trunketoj de herboj kaj pendigis &gcirc;in sub granda
         folio de lapo tiel, ke &scirc;i estis &scirc;irmita kontra&ubreve; pluvo. Mielo de floroj estis
         &scirc;ia nutra&jcirc;o, kaj sian soifon &scirc;i trankviligadis per la roso, kiu matene trovi&gcirc;adis
         sur la folioj. Tiel pasis la somero kaj la a&ubreve;tuno; sed jen venis
         la vintro, la malvarma, longa vintro. &Ccirc;iuj birdoj, kiuj anta&ubreve;e tiel bele
         kantadis al &scirc;i, forflugis, la arboj kaj floroj velkis; la granda folio de lapo,
         sub kiu &scirc;i estis lo&gcirc;inta, &scirc;rumpis, kaj de &gcirc;i restis nur flava seki&gcirc;inta trunketo.
         &Scirc;in terure turmentis la frosto, &scirc;iaj vestoj estis dis&scirc;iritaj, kaj &scirc;i mem estis
         tre delikata kaj malgranda; la kompatinda Elinjo-fingreto estis mortonta
         de frosto. &Scirc;i komencis krii, kaj &ccirc;iu floko da ne&gcirc;o, kiu falis sur &scirc;in, havis
         la saman efikon, kiel se oni &jcirc;etas sur nin tutan &scirc;ovelamason, &ccirc;ar ni estas
         grandaj, sed &scirc;i havis nur la longon de malgranda fingro. &Scirc;i kovris sin
         per velkinta folio, sed tio ne varmigis &scirc;in; &scirc;i tremis de malvarmo.
</p><p>         Tute &ccirc;e la rando de la arbaro, kien &scirc;i nun venis, trovi&gcirc;is granda grenkampo;
         sed la greno jam de longe estis fortran&ccirc;ita, nur la nudaj sekaj
         stoploj elstaris el la glacii&gcirc;inta tero. Por &scirc;i ili estis kiel granda arbaro,
         kiun &scirc;i devis tramigri, kaj &scirc;iaj dentoj frapadis pro malvarmo. Vagante, &scirc;i
         alvenis al la lo&gcirc;ejo de kampa muso. La tuta lo&gcirc;ejo konsistis el malgranda
         kaverno sub la stoploj. Tie la kampa muso lo&gcirc;is &scirc;irmite kaj komforte, &gcirc;i
         havis &ccirc;ambron plenan de greno kaj bonegan kuirejon kaj provizejon. La
         kompatinda Elinjo-fingreto stari&gcirc;is anta&ubreve; la pordo, tute tiel same kiel &ccirc;iu
         alia almozulino, kaj petis pri malgranda peco da hordea greno, &ccirc;ar de du
         tagoj &scirc;i ricevis absolute nenion por man&gcirc;i.
</p><p>         <q>Ho kompatinda etulino!</q> diris la muso, &ccirc;ar en efektiveco &gcirc;i estis bona
         maljuna kampa muso, <q>eniru en mian varman &ccirc;ambron kaj man&gcirc;u kun
         mi!</q>
</p><p>         &Ccirc;ar Elinjo-fingreto pla&ccirc;is al &gcirc;i, &gcirc;i diris: <q>Vi povas tre bone resti &ccirc;e mi
         la tutan vintron, sed vi devas teni la &ccirc;ambron en bona ordo kaj rakontadi
         al mi historiojn, &ccirc;ar mi tion tre amas!</q> Elinjo-fingreto plenumadis tion,
         kion la bona maljuna muso postulis, kaj estis al &scirc;i tre bone &ccirc;e la
         muso.
</p><p>         <q>Nun ni kredeble balda&ubreve; ricevos gaston!</q> diris la muso. <q>Mia najbaro
         ordinare vizitas min &ccirc;iutage. Li atingis ankora&ubreve; multe pli ol mi,
         li havas grandajn salonojn kaj portas belegan nigran veluran pelton.
         Se vi povus ricevi lin kiel edzon, tiam vi estus bone prizorgita. Sed li
         ne povas vidi. Vi devas rakonti al li la plej belajn historiojn, kiujn
         vi scias.</q>
</p><p>         Sed tio tute ne interesis Elinjon-fingreton, &scirc;i tute ne volis havi la najbaron,
         &ccirc;ar li estis talpo. Li venis kaj faris sian viziton en sia nigra velura
         pelto. La kampa muso diris, ke li estas tre ri&ccirc;a kaj tre instruita. Lia
         lo&gcirc;ejo efektive estis dudekoble pli granda, ol la lo&gcirc;ejo de la muso, kaj tre
         instruita li estis, sed la sunon kaj la belajn florojn li tre ne amis, pri ili
         li rakontadis nur malbonon, &ccirc;ar li neniam ilin vidis. Elinjo-fingreto devis
         kanti, kaj &scirc;i kantis tre bele: <q>Majskarabo, flugu!</q> kaj <q>La pastro iras
         al la fojno.</q> Pro &scirc;ia bela vo&ccirc;o la talpo enami&gcirc;is je &scirc;i, li tamen nenion
         diris; ho, li estis persono tre prudenta!
</p><p>         Anta&ubreve; nelonge li elfosis al si longan trairejon tra la tero de sia lo&gcirc;ejo
         &gcirc;is &scirc;ia; la muso kaj Elinjo-fingreto havis la permeson promenadi en &gcirc;i
         kiom ili volis. Li tamen petis ilin, ke ili ne timu la mortintan birdon, kiu
         ku&scirc;as en la trairejo. Tio estis tuta birdo kun plumoj kaj beko, kiu mortis
         anta&ubreve; nelonge, kredeble en la komenco de la vintro, kaj estas enterigita
         &gcirc;uste tie, kie li aran&gcirc;is sian trairejon.
</p><p>         La talpo prenis putran lignopecon en la bu&scirc;on, &ccirc;ar tia ligno en mallumo
         brilas kiel fajro; kun tio li iris anta&ubreve;en kaj lumigis al ili en la
         longa malluma koridoro. Kiam ili alvenis al la loko, kie ku&scirc;is la mortinta
         birdo, la talpo ekpremis per sia lar&gcirc;a nazo la arka&jcirc;an plafonon kaj dispu&scirc;is
         la teron tiamaniere, ke fari&gcirc;is granda truo, tra kiu penetris lumo.
         Meze sur la planko ku&scirc;is mortinta hirundo kun la belaj flugiloj forte
         alpremitaj al la flanko, kun la piedoj kaj kapo &scirc;ovitaj sub la plumojn. La
         malfeli&ccirc;a birdo certe mortis de malvarmo. Elinjo-fingreto sincere beda&ubreve;ris
         &gcirc;in, &scirc;i amis &ccirc;iujn malgrandajn birdetojn, &ccirc;ar ili ja dum la tuta somero
         tiel bele kantadis kaj pepadis al &scirc;i, sed la talpo pu&scirc;is &gcirc;in per siaj mallongaj
         piedoj kaj diris: <q>Nun &gcirc;i plu ne fajfos! Estas kredeble tre malagrabla
         afero na&scirc;ki&gcirc;i malgranda birdeto! Dank' al Dio, ke miaj infanoj ne
         fari&gcirc;os tiaj. Krom sia <q rend="'">kvivit</q> tia birdo havas ja nenion, kaj en vintro
         &gcirc;i devas mizere morti de malsato!</q>
</p><p>         <q>Jes, kiel prudenta homo vi kompreneble povas tion diri!</q> respondis
         la muso. <q>Kion birdo havas pro &ccirc;iuj siaj kvivitoj, kiam venas la vintro?
         &Gcirc;i devas suferi malsaton kaj malvarmon, kaj tio certe ne estas bagatelo.</q>
          Elinjo-fingreto nenion diris, sed kiam amba&ubreve; aliaj forturnis sin de la
         birdo, &scirc;i klini&gcirc;is, dis&scirc;ovis la plumojn, kiuj estis super &gcirc;ia kapo, kaj kisis
         &gcirc;in sur la fermitaj okuloj. <q>Eble &gcirc;i estis tiu, kiu en la somero tiel
         bele kantis por mi</q>, &scirc;i pensis; <q>kiel multe da &gcirc;ojo &gcirc;i havigis al mi, la
         kara, bela birdo!</q>
</p><p>         La talpo ree &scirc;topis la truon, tra kiu penetris la taga lumo, kaj akompanis
         la sinjorinojn hejmen. Sed en la nokto Elinjo-fingreto ne povis
         dormi. &Scirc;i levi&gcirc;is de sia lito, plektis el fojno grandan belan tapi&scirc;on, portis
         &gcirc;in malsupren, etendis &gcirc;in super la mortinta birdo, kaj sub la flankojn
         de la birdo &scirc;i metis molan kotonon, kiun &scirc;i trovis en la &ccirc;ambro de la
         muso, por ke &gcirc;i ku&scirc;u varme en la malvarma tero.
</p><p>         <q>Adia&ubreve;, vi bela kara birdo!</q> &scirc;i diris, <q>adia&ubreve;, kaj akceptu mian
         dankon pro via bela kantado dum la somero, kiam &ccirc;iuj arboj estis verdaj
         kaj la suno tiel varme brilis sur nin!</q> Poste &scirc;i metis sian kapeton sur
         la bruston de la birdo, sed tuj &scirc;i timigite eksaltis, &ccirc;ar &scirc;ajnis al &scirc;i, ke io
         frapas interne. Tio estis la koro de la birdo. La birdo ne
         estis mortinta, &gcirc;i estis nur rigidi&gcirc;inta, nun &gcirc;i varmi&gcirc;is kaj denove ekvivis.
</p><p>         En a&ubreve;tuno &ccirc;iuj hirundoj flugas al la varmaj landoj; se iu el ili 
         malfrui&gcirc;as, tiam &gcirc;i frosti&gcirc;as tiel, ke &gcirc;i falas kvaza&ubreve; senviva sur la teron kaj
         restas tie, kien &gcirc;i falis, kaj la malvarma ne&gcirc;o &gcirc;in kovras.
</p><p>         Elinjo-fingreto forte tremis pro timo, &ccirc;ar en komparo kun &scirc;i, kiu
         apena&ubreve; havis la longon de unu fingro, la birdo estis ja terure granda; &scirc;i
         tamen rekura&gcirc;i&gcirc;is, metis la kotonon pli dense &ccirc;irka&ubreve; la hirundon kaj
         alportis mentofolion, kiu servis al &scirc;i kiel litkovrilo, kaj metis &gcirc;in super
         la kapon de la birdo.
</p><p>         En la sekvanta nokto &scirc;i denove sekrete iris al la birdo; nun &gcirc;i estis
         vivanta, sed tiel senforta, ke &gcirc;i nur por mallonga momento povis malfermi
         siajn okulojn kaj ekrigardi Elinjon-fingreton, kiu staris apud &gcirc;i
         kun peceto da putra ligno, &ccirc;ar alian lampon &scirc;i ne povis havi.
</p><p>         <q>Sinceran dankon, ho &ccirc;arma malgranda infano!</q> diris al &scirc;i la malsana
         hirundo, <q>mi bone revarmi&gcirc;is! Balda&ubreve; mi denove havos miajn
         fortojn, kaj mi povos flugadi tie, en la varma lumo de la suno.</q>
</p><p>         <q>Ha</q> &scirc;i diris, <q>ekstere estas tre malvarme, ne&gcirc;as kaj frostas! Restu
         en via varma liteto, mi vin flegados!</q>
</p><p>         &Scirc;i alportis al la hirundo akvon en folieto de floro, kaj la birdo trinkis
         kaj rakontis al &scirc;i, kiel &gcirc;i difektis al si unu el siaj flugiloj per dornarbeta&jcirc;o,
         kio malhelpis &gcirc;in flugi tiel rapide, kiel la aliaj hirundoj, kiam &ccirc;i
         tiuj flugis for, malproksimen, al la varmaj landoj; fine &gcirc;i falis sur la
         teron, sed tion, kio estis poste, &gcirc;i jam plu ne memoras, &gcirc;i tute ne scias,
         kiamaniere &gcirc;i venis &ccirc;i tien.
</p><p>         Dum la tuta vintro &gcirc;i restis tie malsupre, kaj Elinjo-fingreto flegadis
         &gcirc;in plej bone kaj amis &gcirc;in. Nek la talpo nek la kampa muso ion eksciis
         pri tio, &ccirc;ar ili ne amis la kompatindan hirundon.
</p><p>         Kiam la printempo venis kaj la suno varmigis la teron, la hirundo
         diris adia&ubreve; al Elinjo-fingreto, kiu nun malfermis la truon, kiun la talpo
         faris en la plafono. La suno belege lumis sur ilin, kaj la hirundo
         demandis, &ccirc;u Elinjo-fingreto volas akompani &gcirc;in, kaj diris, ke &scirc;i povas
         sidi sur &gcirc;ia dorso kaj ili flugos malproksimen, en la verdan arbaron. Sed
         Elinjo-fingreto sciis, ke tio mal&gcirc;ojigus la maljunan muson, se &scirc;i forlasus
         &ccirc;i tiun en tia maniero. 
</p><p>         <q>Ne, mi ne povas!</q> diris Elinjo-fingreto. <q>Adia&ubreve;, adia&ubreve;, vi bona bela
         knabineto!</q> diris la hirundo kaj elflugis en la lumon de la suno. Elinjo-
         fingreto postrigardis &gcirc;in, kaj larmoj aperis en &scirc;iaj okuloj, &ccirc;ar &scirc;i tre amis
         la hirundon.
</p><p>         <q>Kvivit, kvivit!</q> kantis la birdo kaj enflugis en la verdan arbaron.
</p><p>         Elinjo-fingreto estis tre mal&gcirc;oja. &Scirc;i neniam ricevis permeson eliri en la
         varman lumon de la suno. La greno, kiu estis semita sur la kampo super
         la domo de la kampa muso, elkreskis alte en la aeron; por la kompatinda
         malgranda knabino, kiu apena&ubreve; havis la longon de unu fingro, tio
         estis tute nepenetrebla arbaro.
</p><p>         <q>Dum la somero vi devas kudri vian dota&jcirc;on,</q> diris al &scirc;i la muso, &ccirc;ar
         nun la najbaro, la enuiga talpo en la nigra velura pelto, petis pri &scirc;ia
         mano. <q>Vi havos lana&jcirc;on kaj lina&jcirc;on. Mi donos al vi dote tablotola&jcirc;on
         kaj lita&jcirc;ojn, kiam vi fari&gcirc;os edzino de la talpo.</q>
</p><p>         Elinjo-fingreto devis turnadi la &scirc;pinilon, kaj la muso dungis kvar araneojn,
         kiuj devis &scirc;pinadi kaj teksadi tage kaj nokte. &Ccirc;iuvespere venadis
         vizite la talpo, kaj li konstante paroladis nur pri tio, ke kiam la somero
         estos pasinta kaj la suno plu ne brilos tiel varme - nun &gcirc;i per sia varmego
         malmoligas ja la teron kiel &scirc;tonon - kiam la somero fine estos
         pasinta, tiam li festos sian edzi&gcirc;on kun Elinjo-fingreto. &Scirc;i tamen tute
         ne &gcirc;ojis, &ccirc;ar &scirc;i tute ne amis la enuigan talpon. &Ccirc;iun matenon, kiam la
         suno levi&gcirc;is, kaj &ccirc;iun vesperon, kiam &gcirc;i subiris, &scirc;i ka&scirc;ite eliradis ekster
         la pordon, kaj kiam la vento disblovis la spikojn de la greno kaj &scirc;i povis
         vidi la bluan &ccirc;ielon, &scirc;i pensadis pri tio, kiel hele kaj bele estas ekstere,
         kaj &scirc;i forte deziradis vidi denove la karan hirundon; sed &ccirc;i tiu
         neniam revenis, &gcirc;i certe forflugis malproksimen, en la belan verdan
         arbaron.
</p><p>         Kiam venis la a&ubreve;tuno, Elinjo-fingreto havis sian dota&jcirc;on tute preta.
         <q>Post kvar semajnoj estos via edzi&gcirc;ofesto!</q> diris al &scirc;i la muso. Sed
         Elinjo-fingreto ploris kaj diris, ke &scirc;i ne volas interedzi&gcirc;i kun la enuiga
         talpo.
</p><p>         <q>Nu, nu!</q> diris la muso. <q>Ne estu obstina, &ccirc;ar alie mi devus vin
         mordi per miaj blankaj dentoj. Vi ricevas ja bonegan edzon. Tian nigran
         pelton e&ccirc; la re&gcirc;ino ne havas. Lia kuirejo kaj kelo estas bone provizitaj.
         Danku Dion pro li!</q>
</p><p>         Jen devis jam esti la edzi&gcirc;ofesto. La talpo jam venis, por preni
         Elinjon-fingreton. &Scirc;i devis lo&gcirc;i &ccirc;e li profunde sub la tero, neniam eliri
         en la varman sunon, &ccirc;ar li &gcirc;in ne amis. La malfeli&ccirc;a infano estis tre
         mal&gcirc;oja, &scirc;i devis nun diri adia&ubreve; al la bela suno, kiun &ccirc;e la kampa
         muso &scirc;i almena&ubreve; havis la permeson rigardi tra la pordo.
</p><p>         <q>Adia&ubreve;, vi hela radio de la suno!</q> &scirc;i diris kaj etendis alten la malgrandajn
         brakojn kaj iris &ccirc;e malgrandan distancon for de la domo de la
         kampa muso, &ccirc;ar nun la greno estis rikoltita kaj restis nur la sekaj
         stoploj. <q>Adia&ubreve;, adia&ubreve;!</q> &scirc;i diris kaj &ccirc;irka&ubreve;prenis per siaj braketoj
         malgrandan ru&gcirc;an floron, kiu staris apude. <q>Salutu en mia nomo la
         karan hirundon, se vi &gcirc;in vidos!</q>
</p><p>         <q>Kvivit, kvivit!</q> eksonis en la sama momento super &scirc;ia kapo. &Scirc;i
         ekrigardis supren; tio estis la hirundo, kiu &gcirc;uste tiam preterflugis. Kiam
         Elinjo-fingreto &gcirc;in ekvidis, &scirc;i tre ek&gcirc;ojis. Si rakontis al &gcirc;i, kiel nevolonte
         &scirc;i edzini&gcirc;as kun la talpo kaj ke &scirc;i de nun devos lo&gcirc;i profunde sub la
         tero, kien la lumo de la suno neniam penetras. &Ccirc;e tio &scirc;i ne povis deteni
         sin de larmoj. 
</p><p>         <q>Nun venas la malvarma vintro</q>, diris la hirundo, <q>mi flugas kun la
         aliaj al la varmaj landoj. &Ccirc;u vi volas akompani min? Vi povas sidi sur
         mia dorso. Alligu vin per via zono, tiam ni forflugos for de la abomeninda
         talpo kaj de lia malluma lo&gcirc;ejo, malproksimen trans la montojn
         al la varmaj landoj, kie la suno lumas pli bele ol &ccirc;i tie, kie &ccirc;iam estas
         somero, kie &ccirc;iam floras belaj floroj. Flugu kun mi, vi dol&ccirc;a malgranda
         Elinjo-fingreto; kiu savis al mi la vivon, kiam mi frosti&gcirc;inta, ku&scirc;is en la
         malluma interno de la tero!</q>
</p><p>         <q>Jes, mi foriros kun vi</q>, diris Elinjo-fingreto, kaj &scirc;i sidi&gcirc;is sur la
         dorso de la birdo, metinte la piedojn sur &gcirc;iajn etenditajn flugilojn, &scirc;i
         alligis sian zonon al unu el la plej fortikaj plumoj, kaj jen la hirundo
         levi&gcirc;is alte en la aeron, trans arbarojn kaj lagojn, alte trans la grandajn
         montojn, sur kiuj ku&scirc;as eterna ne&gcirc;o. Al Elinjo-fingreto estis tre malvarme
         en la malvarma aero, sed &scirc;i ka&scirc;is sin sub la varmaj plumoj de la
         birdo kaj el&scirc;ovis nur la kapeton, por rigardi la belegan pejza&gcirc;on sub si.
</p><p>         Fine ili alvenis en la varmajn landojn. Tie la suno lumis multe pli hele
         ol &ccirc;e ni, la &ccirc;ielo estis duoble pli alte, kaj &ccirc;e la kavoj kaj bariloj kreskis
         plej belaj verdaj kaj bluaj vinberoj. En la arbaroj pendis citronoj kaj
         oran&gcirc;oj, mirtoj kaj mentoj plenigis &ccirc;ion per sia bonodoro, kaj sur la
         vojoj saltadis plej belaj infanoj kaj ludadis kun grandaj diverskoloraj
         papilioj. Sed la hirundo flugis &ccirc;iam ankora&ubreve; pluen, kaj la pejza&gcirc;oj fari&gcirc;adis
         &ccirc;iam pli belaj. Sub plej belegaj verdaj arboj apud blua lago staris
         de antikva tempo blanka marmora kastelo. Vinberbran&ccirc;oj volvis sin
         &ccirc;irka&ubreve; altaj kolonoj; &ccirc;e la supra elstara&jcirc;o estis multe da hirundaj nestoj,
         kaj en unu el ili lo&gcirc;is la hirundo, kiu portis Eliujon-fingreton.
</p><p>         <q>Jen estas mia domo!</q> diris la hirundo. <q>Sed elser&ccirc;u al vi mem unu
         el la plej belaj floroj, kiuj kreskas tie malsupre, kaj tiam mi metos vin
         tien, kaj via sorto estos tiel feli&ccirc;a, kiel vi nur deziros!</q>
</p><p>         <q>Ho, kiel belege!</q> &scirc;i diris kaj ekpla&ubreve;dis per siaj manetoj.
 </p><p>        Jen ku&scirc;is granda blanka marmora kolono, kiu estis falinta sur la teron
         kaj rompi&gcirc;inta en tri pecojn; inter tiuj pecoj kreskis plej belaj grandaj
         blankaj floroj. La hirundo flugis kun Elinjo-fingreto malsupren kaj metis
         &scirc;in sur unu el la lar&gcirc;aj folioj. Sed kiu povas prezenti &scirc;ian miregon: meze
         de la floro sidis malgranda viro, tiel blanka kaj diafana, kvaza&ubreve; li estus
         el vitro. Plej &ccirc;arman oran kronon li havis sur la kapo kaj plej belajn
         helajn flugilojn &ccirc;e la &scirc;ultroj. Li mem estis ne pli granda ol Elinjo-
         fingreto. Tio estis la an&gcirc;elo de la floroj. En &ccirc;iu floro lo&gcirc;is tia malgranda
         viro a&ubreve; virino, sed &ccirc;i tiu estis la re&gcirc;o super &ccirc;iuj.
</p><p>         <q>Ho Dio, kiel bela li estas!</q>, flustris Elinjo-fingreto al la hirundo.
</p><p>         La malgranda re&gcirc;o forte ektimis pro la hirundo, &ccirc;ar en komparo kun
         li, kiu estis tiel malgranda kaj delikata, &gcirc;i aspektis vere giganta birdo.
         Sed kiam li ekvidis Elinjon-fingreton, li tre ek&gcirc;ojis, &ccirc;ar &scirc;i estis ja la plej
         bela knabino, kiun li iam vidis. Tial li deprenis de sia kapo la oran
         kronon kaj metis &gcirc;in sur &scirc;in, kaj li demandis, kia estas &scirc;ia nomo kaj &ccirc;u
         &scirc;i volas esti lia edzino, kaj li diris, ke en tia okazo &scirc;i fari&gcirc;os re&gcirc;ino super
         &ccirc;iuj floroj. Ha, Dio! tio estis ja tute alia edzo ol la filo de la bufo a&ubreve; la
         talpo kun la nigra velura pelto. Tial &scirc;i donis al la bela re&gcirc;o sian
         konsenton. Kaj de &ccirc;iu floro venis sinjorino a&ubreve; sinjoro, tiel &ccirc;armaj, ke
         estis plezuro vidi ilin. &Ccirc;iu el ili alportis al Elinjo-fingreto ian donacon.
         Sed la plej bona el &ccirc;iuj estis paro da belaj flugiloj de granda blanka
         mu&scirc;o; oni alfortikigis ilin al Elinjo-fingreto al la dorso, kaj nun &scirc;i anka&ubreve;
         povis flugi de floro al floro. &Ccirc;ie oni &gcirc;ojis pro tio, kaj la hirundo sidis
         supre en sia nesto kaj kantis ion al ili tiel bone, kiel &gcirc;i povis, sed en la
         koro &gcirc;i tamen estis mal&gcirc;oja, &ccirc;ar &gcirc;i tro amis Elinjon-fingreton kaj volus
         neniam disi&gcirc;i de &scirc;i.
</p><p>         <q>De nun vi plu ne estos nomata Elinjo-fingreto!</q> diris al &scirc;i la an&gcirc;elo
         de la floroj; <q>tio estas malbela nomo, kaj vi estas ja tiel bela. Ni nomos
         vin Maja.</q>
</p><p>         <q>Adia&ubreve;, adia&ubreve;!</q> diris la hirundo kaj denove forflugis el la varmaj
         landoj malproksimen en nian malvarman klimaton. &Ccirc;i tie &gcirc;i havis
         malgrandan neston super la fenestro, kie lo&gcirc;as la homo, kiu povoscias
         rakonti fabelojn. Al &ccirc;i tiu &gcirc;i kantis sian <q>kvivit, kvivit</q>. Kaj tiamaniere
         ni eksciis la tutan historion.</p>

</div>
<div type="story" rend="doc" id="knabo"> 

<head>Malbonkonduta knabo</head>

<p>         Estis iam maljuna poeto, efektive bona maljuna poeto. Unu vesperon,
         kiam li sidis hejme, ekstere fari&gcirc;is terura malbonvetero; forte pluvegis,
         sed la poeto sidis varme kaj komforte &ccirc;e sia kahela forno, en kiu brulis
         fajro kaj rosti&gcirc;is pomoj.
</p><p>         <q>Sur la malfeli&ccirc;uloj, kiuj en &ccirc;i tiu malbona vetero estas ekstere, ne
         restos e&ccirc; unu seka fadeno!</q>, li diris, &ccirc;ar li estis bonkora poeto.
</p><p>         <q>Ho, malfermu al mi! Estas al mi malvarme kaj tiel malseke!</q>
         subite vokis ekstere malgranda infano. &Gcirc;i ploris kaj frapadis je la pordo,
         dum la pluvo faladis torente kaj la ventego furiozis &ccirc;e &ccirc;iuj fenestroj.
</p><p>         <q>Ho, malfeli&ccirc;a esta&jcirc;o!</q> diris la maljuna poeto kaj levi&gcirc;is, por
         malfermi la pordon. Tie staris malgranda knabo; li estis tute malseka,
         kaj la akvo fluis el liaj longaj blondaj haroj. Li tremis de malvarmo; se
         li ne estus enirinta, li certe pereus en la malbona vetero.
</p><p>         <q>Vi malgranda knabo!</q> diris la maljuna poeto kaj prenis lin je la
         mano. <q>Venu al mi, mi jam varmigos vin! Anka&ubreve; vinon kaj pomon vi
         ricevos, &ccirc;ar vi estas belega knabo!</q>
</p><p>         Tia li efektive estis. Liaj okuloj aspektis kiel du helaj steloj, kaj
         kvankam el liaj haroj fluis la akvo, ili tamen estis tre &ccirc;arme krispaj. Li
         aspektis kiel malgranda an&gcirc;elo, sed li estis pala de malvarmo kaj tremis
         per la tuta korpo. En la mano li tenis belegan pafarkon, kiu tamen estis
         tute difektita de la pluvo; la koloroj de la belaj sagoj tute intermiksi&gcirc;is
         pro la malseka vetero. 
</p><p>         La maljuna poeto sidi&gcirc;is denove &ccirc;e la forno, prenis la malgrandan
         knabon sur la genuojn, elpremis al li la akvon el la haroj, varmigis liajn
         manojn en siaj propraj kaj kuiris por li dol&ccirc;an vinon. Tiam la knabo
         reforti&gcirc;is, ricevis ru&gcirc;ajn vangojn, saltis malsupren sur la plankon kaj
         komencis danci &ccirc;irka&ubreve; la maljuna poeto.
</p><p>         <q>Vi estas gaja knabo!</q> diris la maljunulo. <q>Kia estas via nomo?</q>
</p><p>         <q>Mi estas nomata Amoro!</q> li respondis; <q>&ccirc;u vi min ne konas? Jen
         ku&scirc;as mia pafarko. Per &gcirc;i mi tre bone pafas. Rigardu, nun la vetero ekstere
         fari&gcirc;as denove bona; la luno lumas!</q>
</p><p>         <q>Sed via pafarko estas difektita!</q> diris la poeto.
</p><p>         <q>Tio estus malbona!</q> diris la malgranda knabo, kaj li prenis la
         pafarkon kaj esploris &gcirc;in. <q>Ho, &gcirc;i estas jam seka, kaj &gcirc;i tute ne difekti&gcirc;is.
         La tendeno estas tute en ordo; nun mi &gcirc;in elprovos!</q> Kaj li
         stre&ccirc;is la pafarkon, metis sur &gcirc;in sagon, ekcelis kaj pafis al la maljuna
         bona poeto rekte en la koron. <q>Nun vi povas vidi, ke mia pafarko ne
         estis difektita!</q> li diris, la&ubreve;te ekridis kaj forkuris. La malbona knabo!
         Tiele pafi sur la maljunan poeton, kiu tiel afable akceptis lin en sian
         varman &ccirc;ambron, estis tiel bona por li kaj donis al li tiel belan vinon
         kaj plej bonan pomon!
</p><p>         La bona poeto ku&scirc;is sur la planko kaj ploris, li estis trafita rekte en la
         koron. <q>Fi!</q> li diris, <q>kia malbonkonduta knabo estas tiu Amoro! Al
         &ccirc;iuj bonaj infanoj mi tion rakontos, por ke ili povu gardi sin koutra&ubreve; li
         kaj por ke ili neniam ludu kun li, &ccirc;ar li farus al ili nur malbonon.</q>
</p><p>         &Ccirc;iuj bonaj infanoj, knabinoj kaj knaboj, al kiuj li tion rakontis, efektive
         estis singardaj kontra&ubreve; la malbona Amoro, sed li tamen superruzis
         ilin, &ccirc;ar li estas tre lerta kaj ruza. Kiam la studentoj venas de la lekcioj,
         li iras apud ili, en nigra redingoto kaj kun libro sub la brako. Ili ne
         rekonas lin kaj tial enlasas lin en sian mezon, &ccirc;ar ili pensas, ke li anka&ubreve;
         estas studento; sed tiam li traboras al ili la bruston per sia sago. Kiam
         la knabinoj venas de la predikisto kaj kiam ili staras en la pre&gcirc;ejo, li
         anka&ubreve; &ccirc;iam estas malanta&ubreve; ili. Jes, en &ccirc;iuj tempoj li estas malanta&ubreve;
         la homoj. Li sidas en la granda lustro en la teatro kaj lumas tre hele;
         homoj pensas, ke tio estas lampo, sed poste ili rimarkas, ke tio estis
         io alia. Li kuradas en la re&gcirc;a parko kaj sur la remparoj; li iam pafis e&ccirc;
         vian propran patron kaj vian propran patrinon rekte en la koron.
         Demandu ilin, kaj vi a&ubreve;dos, kion ili diros al vi. Jes, tio estas malbona
         knabo, tiu Amoro, neniam havu ian aferon kun li. Malanta&ubreve; &ccirc;iuj homoj
         li aperas. Prezentu al vi, li iam pafis sagon e&ccirc; en la maljunan avinon.
         Estas vero, ke de tiam pasis jam multe da tempo, sed &scirc;i neniam tion
         forgesas. Fi, la malbona Amoro! Sed nun vi lin konas; rimarku, kia
         malbonkonduta knabo li estas!</p>

</div>
<div type="story" rend="doc" id="kamarado"> 

<head>Vojkamarado</head>

<p>         La malfeli&ccirc;a Johano estis tre mal&gcirc;oja, &ccirc;ar lia patro estis tre malsana
         kaj balda&ubreve; mortonta. Neniu krom ili amba&ubreve; estis en la malgranda
         &ccirc;ambro. La lampo sur la tablo estis balda&ubreve; estingi&gcirc;onta, kaj estis malfrue
         vespere.
</p><p>         <q>Vi estis bona filo, Johano</q>, diris la malsana patro; <q>la Eternulo jam
         helpos al vi en la mondo!</q> Li ekrigardis la filon per seriozaj, mildaj
         okuloj, profunde ekspiris kaj mortis. &Scirc;ajnis, kvaza&ubreve; li dormas. Sed
         Johano ploris, nun li havis plu neniun en la tuta mondo, nek patron nek
         patrinon, nek fraton nek fratinon. Malfeli&ccirc;a Johano!  Li ku&scirc;is genue
         anta&ubreve; la lito, kisadis la manon de la mortinta patro kaj ploris multe da
         varmegaj larmoj, &gcirc;is fine liaj okuloj fermi&gcirc;is kaj li endormi&gcirc;is, tenante
         la kapon sur la malmola rando de la lito.
</p><p>         Tiam li havis strangan son&gcirc;on. Li son&gcirc;is, ke la suno kaj la luno sin
         klinas anta&ubreve; li, li vidis sian patron denove vigla kaj sana, li a&ubreve;dis lin
         ridanta tiel, kiel li &ccirc;iam ridadis, kiam li estis en tre bona humoro. Plej
         &ccirc;arma knabino kun ora krono sur siaj longaj belaj haroj etendis al
         Johano la manon, kaj lia patro diris: <q>Vi vidas, kian belan fian&ccirc;inon vi
         ricevis? &Scirc;i estas la plej bela en la tuta mondo!</q> Tiam li veki&gcirc;is, kaj la
         tuta &ccirc;arma&jcirc;o de lia son&gcirc;o malaperis, Lia patro ku&scirc;is senviva kaj malvarma
         en la lito, neniu estis apud li. Malfeli&ccirc;a Johano!
</p><p>         Unu semajnon poste la mortinto estis enterigita. Johano iris senpere
         post la &ccirc;erko, kaj li ne povis plu vidi viza&gcirc;o kontra&ubreve; viza&gcirc;o la bonan
         patron, kiu lin tiel amis. Li a&ubreve;dis, kiel oni &jcirc;etis la terbulojn sur la &ccirc;erkon;
         li vidis nun &gcirc;ian ekstreman randon, kiu tuj anka&ubreve; malaperis sub la
         sekvanta &scirc;ovelkvanto da tero, kiu estis &jcirc;etita malsupren: kaj li havis la
         senton, kvaza&ubreve; pro mal&gcirc;ojo tuj krevos al li la koro. Tiam oni ekkantis sanktan
         kanton, kaj &gcirc;i sonis tiel bele, ke &ccirc;e Johano aperis larmoj en la okuloj;
         li ploris, kaj tio iom plifaciligis lian suferadon. La suno tiel bele brilis
         sur la verdaj arboj, kvaza&ubreve; &gcirc;i volus diri: <q>Ne mal&gcirc;oju, Johano! Vidu,
         kiel bele blua estas la &ccirc;ielo; Tie supre estas nun via patro kaj petas la
         bonan Dion, ke vi &ccirc;iam estu en bona stato.</q>
</p><p>         <q>Mi &ccirc;iam estos bona</q>, diris Johano, <q>tiam mi anka&ubreve; venos al mia
         patro en la &ccirc;ielon, kaj kia &gcirc;ojo estos, kiam ni amba&ubreve; reciproke nin
         revidos! Tiom multe mi havos tiam por rakonti al li, kaj li denove montros
         al mi diversajn aferojn, klarigos al mi la belega&jcirc;ojn de la &ccirc;ielo tiel
         same, kiel li instruis min &ccirc;i tie sur la tero. Ho, kia &gcirc;ojo tio estos!</q>
</p><p>         Johano prezentis al si tion tiel klare, ke li &ccirc;e tio nevole ekridetis,
         kvankam la larmoj ankora&ubreve; fluis sur liaj vangoj. La malgrandaj birdoj
         sidis supre en la ka&scirc;tanarboj kaj pepadis: <q>Kvivit, kvivit!</q> Ili estis
         gajaj, kvankam ili ja anka&ubreve; estis &ccirc;e la enterigo, sed ili sciis kredeble, ke
         la mortinta homo estas nun supre en la &ccirc;ielo, havas flugilojn multe pli
         belajn kaj pli grandajn ol iliaj propraj, ke li nun estas feli&ccirc;a, &ccirc;ar li en
         &ccirc;i tiu mondo estis bona, kaj pro tio ili estis tiel gajaj. Johano vidis, kiel
         de la verdaj arboj ili flugis malproksimen en la mondon, kaj li anka&ubreve;
         ricevis, deziron flugi kun ili. Sed anta&ubreve;e li pritran&ccirc;is grandan lignan
         krucon, por meti &gcirc;in sur la tombon de sia patro. Kiam li vespere alportis
         &gcirc;in tien, li ekvidis kun miro, ke la tombo estas ornamita per sablo kaj
         floroj. Tion faris fremdaj homoj, &ccirc;ar ili &ccirc;iuj tre amis la karan patron,
         kiu nun plu ne vivis.
</p><p>         Frue en la sekvanta mateno li pakis sian malgrandan hava&jcirc;on, ka&scirc;is
         en sia zono sian tutan hereda&jcirc;on, kiu konsistis el kvindek spesmiloj kun
         kelkaj spesdekoj, kaj kun tio li volis elmigri en la mondon. Sed anta&ubreve;
         tio li iris ankora&ubreve; sur la tombejon, al la tombo de sia patro, pre&gcirc;is sian
         <q>Patro nia</q>'n kaj diris: <q>Adia&ubreve;, kara patro, mi &ccirc;iam estos bona homo;
         petu do la bonan Dion, ke li donu al mi prosperadon!</q>
</p><p>         Sur la kampo, kie Johano nun iris, &ccirc;iuj floroj staris fre&scirc;e kaj bele en
         la varma lumo de la suno, kaj ili balancadis la kapojn en la venteto,
         kvaza&ubreve; ili volus diri: <q>Bonvenon en la verdejo! &Ccirc;u &ccirc;i tie ne estas bele!</q>
         Sed Johano ankora&ubreve; unu fojon sin returnis, por &jcirc;eti la lastan rigardon
         sur la malnovan pre&gcirc;ejon, kie li, estante malgranda infano, estis baptita,
         kie li &ccirc;iudiman&ccirc;e &ccirc;eestis la Diservon kun sia maljuna patro kaj kantadis
         la sanktajn kantojn. Tiam li subite rimarkis alte supre, en unu el la
         sonaperturoj de la turo, la spiriton de la pre&gcirc;ejo kun lia ru&gcirc;a pinta
         &ccirc;apeto; li &scirc;irmis sian viza&gcirc;on per la kurbigita brako, por ke la suno ne
         brilu al li en la okulojn. Johano kapsignis al li adia&ubreve;on, kaj la spirito
         svingis sian ru&gcirc;an &ccirc;apeton, metis la manon sur la koron kaj sendis al
         li per la fingroj multe da kisoj, por montri al li, ke li deziras al li multe
         da bono kaj anta&ubreve; &ccirc;io tre feli&ccirc;an voja&gcirc;on.
</p><p>         Johano pensis pri tio, kiom multe da bela&jcirc;oj li nun vidos en la granda
         bela mondo, kaj li iris &ccirc;iam pluen kaj pluen, tiel malproksimen, kiel li
         neniam anta&ubreve;e estis; li ne konis la urbojn, tra kiuj li iris, nek la
         homojn, kiujn li renkontis; li estis malproksime en fremdaj lokoj.
</p><p>         La unuan nokton li devis tradormi sur fojnamaso meze de senbara
         kampo; alian liton li ne havis. Sed &gcirc;uste tio &scirc;ajnis al li tre bela; neniu
         re&gcirc;o, li pensis, povas senti sin pli bone. La tuta kampo kun la rivereto
         kaj kun la fojnamaso, kaj super &ccirc;io la blua &ccirc;ielo, tio estis ja bela 
         dormo&ccirc;ambro. La verda herbo kun la malgrandaj ru&gcirc;aj kaj blankaj floroj
         estis la subpieda tapi&scirc;o, la arbeta&jcirc;oj de siringo kaj de sova&gcirc;aj rozoj estis
         bukedoj da floroj, kaj anstata&ubreve; lavujo li havis anta&ubreve; si la tutan rivereton
         kun la klara, fre&scirc;a akvo, kie la junkoj klini&gcirc;adis tien kaj reen, dezirante
         al li bonan vesperon kaj bonan matenon. La luno estis grandega nokta
         lampo, alte supre en la blua aero, kaj &ccirc;e tiu lampo ne ekzistis dan&gcirc;ero,
         ke povas ekbruli la kurtenoj. Johano povis dormi tute senzorge, kaj tion
         li efektive faris. Li veki&gcirc;is nur tiam, kiam la suno levi&gcirc;is kaj &ccirc;iuj 
         birdetoj &ccirc;irka&ubreve; li kantis: <q>Bonan matenon, bonan matenon! &Ccirc;u vi ankora&ubreve;
         ne veki&gcirc;is?</q>
</p><p>         La sonoriloj vokadis al la pre&gcirc;ejo, estis diman&ccirc;o. La homoj iris al la
         prediko, kaj Johano ilin sekvis, partoprenis en la kantado de sanktaj
         kantoj kaj a&ubreve;skultis la vorton de Dio. Li havis impreson, kvaza&ubreve; li
         trovi&gcirc;as en sia propra pre&gcirc;ejo, en kiu li estis baptita kaj tiel ofte kantis
         kun sia patro la Diservajn kantojn.
</p><p>         Ekstere sur la tombejo estis granda nombro da tomboj, kaj sur multaj
         el ili kreskis alta herbo. Johano ekpensis pri la tombo de sia patro, kiu
         iam anka&ubreve; povas aspekti kiel &ccirc;i tiuj, &ccirc;ar li ne povos &gcirc;in purigi kaj ornami.
         Tial li sidi&gcirc;is kaj de&scirc;iris la herbon, restarigis la falintajn lignajn krucojn,
         kaj la florkronojn, kiujn la vento forblovis de la tomboj, li metis denove
         sur ilian lokon, pensante: <q>Eble iu faros tion saman sur la tombo de
         mia patro, kiam mi ne povos tion fari!</q>
</p><p>         Anta&ubreve; la pordo de la tombejo staris maljuna almozulo, apogante sin
         sur sia lambastono. Johano donis al li la kelke da spesdekoj, kiujn li
         havis, kaj poste li feli&ccirc;a kaj gaja iris pluen, en la malproksiman
         mondon.
</p><p>         &Ccirc;irka&ubreve; la vespero fari&gcirc;is terure malbona vetero. Johano rapidis, por
         trovi ian rifu&gcirc;ejon, sed balda&ubreve; fari&gcirc;is mallumega nokto. Fine li atingis
         malgrandan pre&gcirc;ejon, kiu staris tute solece sur monteto. La pordo feli&ccirc;e
         estis nur fermita sen&scirc;lose, kaj li eniris. &Ccirc;i tie li volis transatendi la
         malbonan veteron.
</p><p>         <q>Mi sidi&gcirc;os en angulo</q>, li diris, <q>mi estas tute laca, kaj mi bone
         meritis ripozon</q>. Li sidi&gcirc;is, kunmetis la manojn, eldiris vesperan
         pre&gcirc;on, kaj, anta&ubreve; ol li povis rimarki, li endormi&gcirc;is kaj ekson&gcirc;is, dum
         ekstere tondris kaj fulmis.
</p><p>         Kiam li veki&gcirc;is, estis mezo de la nokto; la malbonvetero pasis, kaj la
         luno brilis tra la fenestro. En la mezo de la pre&gcirc;eja navo staris nefermita
         &ccirc;erko kun mortinta viro, kiu ne estis ankora&ubreve; enterigita. Johano, kiu
         havis puran konsciencon, ne timis; li anka&ubreve; sciis, ke la mortintoj al
         neniu faras ion malbonan; nur vivantaj malbonaj homoj faras al ni
         malbonon. El tiu speco de vivantaj malbonaj homoj staris nun du apud
         la mortinta viro, kiun oni anta&ubreve; la enterigo restigis en la pre&gcirc;ejo. Al li
         tiuj homoj volis fari malbonon, ne lasi lin ku&scirc;i en lia &ccirc;erko, sed el&jcirc;eti
         lin anta&ubreve; la pordon de la pre&gcirc;ejo, la kompatindan mortintan homon.
</p><p>         <q>Kial vi volas tion fari?</q> demandis Johano; <q>tio estus ago malbona,
         lasu lin ripozi en la nomo de Jesuo!</q>
</p><p>         <q>Babila&jcirc;o!</q> diris amba&ubreve; malbonaj homoj; <q>li nin trompis; li &scirc;uldas
         al ni monon kaj ne povis tion repagi. &Ccirc;ar li nun nuligis sian kalkulon
         per la morto, ni ne ricevos e&ccirc; unu speson. Tial ni volas ven&gcirc;i al li; kiel
         hundo li ku&scirc;u ekstere anta&ubreve; la pre&gcirc;eja pordo!</q>
</p><p>         <q>Mi havas ne pli ol kviudek spesmilojn</q>, diris Johano, <q>tio estas mia
         tuta hereda&jcirc;o; tion mi volonte donos al vi, se vi promesos al mi honeste,
         ke vi lasos la kompatindan viron trankvila. Mi certe helpos al mi anka&ubreve;
         sen mono, &ccirc;ar mi havas sanajn fortajn membrojn, kaj la bona Dio subtenos
         min.</q>
</p><p>         <q>Jes</q>, diris la malbonaj homoj, <q>se vi efektive volas pagi lian &scirc;uldon,
         tiam ni certe nenion faros al li, vi povas esti certa!</q> Ili prenis la monon,
         kiun Johano donis al ili, mokis lin pro lia bonkoreco kaj foriris. Johano
         returne aran&gcirc;is la mortinton en lia &ccirc;erko, kunmetis liajn manojn, diris
         al li adia&ubreve;, kaj poste li en bona humoro kaj kun kontenta spirito iris
         pluen tra la granda arbaro.
</p><p>         &Ccirc;irkaue &ccirc;iuflanke, kien ajn la luno povis lumi tra inter la arboj, li
         vidis plej &ccirc;armajn malgrandajn elfojn, kiuj gaje ludis unuj kun la aliaj.
         Ili ne interrompis sian ludadon, &ccirc;ar ili ja sciis, ke li estas bona kaj
         senkulpa homo. Nur la malbonaj homoj ne sukcesas vidi la elfojn.
         Kelkaj el ili estis ne pli grandaj ol fingro, kaj iliaj longaj blondaj haroj
         estis interfiksitaj per oraj kombiloj. Duope ili sin balancadis sur la
         grandaj gutoj da roso, kiuj ku&scirc;is sur la folioj kaj sur la alta herbo. De
         tempo al tempo ia guto deruli&gcirc;is kaj restis pendante inter la longaj
         trunketoj de la herbo, kaj tiam fari&gcirc;is la&ubreve;ta ridado kaj bruo inter la
         malgranduloj. Tio estis tre amuza! Ili kantis, kaj Johano rekonis tre
         klare &ccirc;iujn belajn melodiojn, kiujn li lernis, kiam li estis ankora&ubreve; 
         malgranda infano. Grandaj diverskoloraj araneoj kun ar&gcirc;entaj kronoj sur la
         kapo devis &scirc;pini de unu arbo al alia longajn pendantajn pontojn kaj palacojn,
         kiuj, kiam la roso falis sur ilin, aspektis kiel briletanta oro en la
         lumo de la luno. Tiel tio da&ubreve;ris sen&ccirc;ese &gcirc;is la levi&gcirc;o de la suno. Tiam la
         malgrandaj elfoj enrampis en la bur&gcirc;onojn de la floroj kaj la vento for&scirc;iris
         la pontojn kaj la palacojn tiel, ke ili flugadis tra la aero kiel grandaj
         aranea&jcirc;oj.
</p><p>         Apena&ubreve; Johano eliris el la arbaro, forta vira vo&ccirc;o ekkriis al li: <q>He,
         kamarado! kien vi migras?</q>
</p><p>         <q>For en la malproksiman mondon!</q> diris Johano. <q>Mi havas nek
         patron nek patrinon, mi estas malri&ccirc;a junulo, sed la bona Dio certe al
         mi helpos.</q>
</p><p>         <q>Mi anka&ubreve; volas iri en la malproksiman mondon</q>, diris la fremdulo.
         <q>&Ccirc;u vi konsentas, ke ni voja&gcirc;u kune?</q>
</p><p>         <q>Certe!</q> diris Johano, kaj de nun ili iris kune. Ili balda&ubreve; korinklini&gcirc;is
         unu al la alia, &ccirc;ar ili amba&ubreve; estis bonaj homoj. Sed Johano balda&ubreve;
         rimarkis, ke la fremdulo estas pli sa&gcirc;a ol li. Li estis travoja&gcirc;inta preska&ubreve;
         la tutan mondon kaj povosciis rakonti pri &ccirc;iuj eblaj aferoj.
</p><p>         La suno staris jam alte, kiam ili sidi&gcirc;is sub granda arbo, por man&gcirc;i
         sian matenman&gcirc;on. Subite aperis maljuna virino. &Scirc;i estis tre maljuna
         kaj tute &gcirc;ibi&gcirc;inta. &Scirc;i apogis sin sur apogbastono kaj havis sur sia dorso
         faskon da bruloligno, kiun &scirc;i estis kolektinta en la arbaro. &Scirc;ia anta&ubreve;tuko
         estis suprentirita, kaj Johano rimarkis, ke el &gcirc;i elstaris tri grandaj vergoj
         el filiko kaj saliko. Kiam &scirc;i estis tre proksime de ili, &scirc;ia piedo elgliti&gcirc;is,
         &scirc;i falis kaj la&ubreve;te ekkriis, &ccirc;ar &scirc;i rompis al si piedon, la maljuna kompatinda
         virino.
</p><p>         Johano tuj proponis, ke ili amba&ubreve; prenu &scirc;in sur siajn manojn kaj
         portu &scirc;in al &scirc;ia lo&gcirc;ejo; sed la fremdulo malfermis sian tornistron,
         elprenis vazeton kaj diris, ke li havas tie &scirc;mira&jcirc;on, kiu povus tuj fari
         &scirc;ian piedon sendifekta kaj sana tiel, ke &scirc;i mem povus iri hejmen,
         kvaza&ubreve; &scirc;i neniam estus rompinta la piedon. Sed kiel rekompencon li
         postulis, ke &scirc;i donacu al li la tri vergojn, kiujn &scirc;i havis en sia anta&ubreve;tuko.
</p><p>         <q>Tio estus tre kara pago!</q> diris la maljunulino, mistere balancante la
         kapon. &Scirc;i ne havis deziron fordoni siajn vergojn, sed ku&scirc;i kun rompita
         piedo anka&ubreve; ne estis io agrabla. Tial &scirc;i fine donis la vergojn; kaj apena&ubreve;
         li enfrotis al &scirc;i la &scirc;mira&jcirc;on en la piedon, la maljunulino levi&gcirc;is kaj
         ekiris multe pli vigle ol anta&ubreve;e. Tian efikon havis la &scirc;mira&jcirc;o. Sed oni
         anka&ubreve; ne povis ricevi &gcirc;in en apoteko.
</p><p>         <q>Por kio vi bezonas la vergojn?</q> demandis Johano sian vojkamaradon.
         <q>Tio estas tri beletaj vergoj</q>, respondis &ccirc;i tiu, <q>mi amas
         tiajn, &ccirc;ar mi estas stranga knabego</q>.
</p><p>         Ili iris ankora&ubreve; kelkan distancon.
</p><p>         <q>Vidu, kia malbonvetero balda&ubreve; fari&gcirc;os!</q> diris Johano, montrante
         rekte anta&ubreve; sin. <q>Jen estas terure densa nubo!</q>
</p><p>         <q>Ne</q>, diris la vojkamarado, <q>tio ne estas nubo, tio estas monto,
         belega granda monto, sur kiu oni povas esti alte super la nuboj en la
         libera monta aero. Kiel belege estas tie! Morga&ubreve; ni certe estos jam alte
         en la montoj!</q>
</p><p>         Tio ne estis tiel proksima, kiel &gcirc;i aspektis. Ili devis iri ankora&ubreve; dum
         tuta tago, anta&ubreve; ol ili atingis la monton, sur kiu la nigraj arbaroj levis
         sian supron al la &ccirc;ielo kaj kie trovi&gcirc;is rokoj tiel grandaj, kiel tuta urbo.
         Transiri tiun monton oni certe ne povis sen forta &scirc;vitado; tial Johano
         kun sia kamarado eniris en gastejon, por anta&ubreve;e bone ripozi kaj kolekti
         fortojn por la morga&ubreve;a irado.
</p><p>         En la granda drink&ccirc;ambro de la gastejo estis tre multe da homoj, &ccirc;ar
         tie trovi&gcirc;is pupteatristo. Li &jcirc;us starigis sian malgrandan teatron, kaj la
         homoj sidis &ccirc;irka&ubreve;e, por rigardi la komedion. La &ccirc;efan kaj plej bonan
         lokon okupis maljuna dika viandisto; lia granda buldogo, kiu aspektis
         tre sova&gcirc;a kaj mordema, sidis apud li kaj lar&gcirc;e malfermis la okulojn, kiel
         &ccirc;iuj aliaj.
</p><p>         Jen komenci&gcirc;is la prezentado, kaj tio estis tre bela dramo kun re&gcirc;o
         kaj re&gcirc;ino, kiuj sidis sur velura trono, havis orajn kronojn sur la kapo
         kaj longajn trena&jcirc;ojn &ccirc;e la vestoj, &ccirc;ar iliaj rimedoj tion permesis al ili.
         La &ccirc;armaj lignaj pupoj kun vitraj okuloj kaj grandaj lipharoj staris &ccirc;e
         &ccirc;iuj pordoj kaj malfermadis kaj fermadis ilin, por enlasadi fre&scirc;an aeron
         en la &ccirc;ambron. Tio estis mirinde bela teatra&jcirc;o kaj tute ne malgaja; sed
         &gcirc;uste en la momento, kiam la re&gcirc;ino sin levis kaj ekiris sur la planko,
         tiam, - Dio scias, kion en efektiveco pensis en si la granda
         buldogo - la hundo, ne tenata de la dika viandisto, saltis en la teatron, kaptis la
         re&gcirc;inon je &scirc;ia gracia korpo tiel, ke oni klare a&ubreve;dis sonon de rompi&gcirc;o.
         Estis tute terure.
</p><p>         La kompatinda homo, al kiu apartenis la pupteatro, ektremis de
         teruro kaj estis tre afliktita pri sia re&gcirc;ino, &ccirc;ar tio estis la plej &ccirc;arma
         pupo, kiun li posedis, kaj nun la abomeninda buldogo demordis al &gcirc;i la
         kapon. Sed kiam la homoj foriris, la fremdulo: la sama, kiu venis
         kun Johano, diris, ke li ree &gcirc;in metos en bonan staton. Li elprenis
         sian vazeton kaj &scirc;miris la pupon per la &scirc;mira&jcirc;o, per kiu li helpis al la
         kompatinda maljuna virino, kiu rompis al si la piedon. Kiam la pupo
         estis &scirc;mirita, &gcirc;i tuj fari&gcirc;is denove sendifekta, &gcirc;i e&ccirc; povis mem movadi
         &ccirc;iujn siajn membrojn, oni tute ne bezonis plu tiri la &scirc;nuron. La pupo
         fari&gcirc;is kvaza&ubreve; vivanta homo. La homo, al kiu apartenis la malgranda
         pupteatro, tre ek&gcirc;ojis. Nun li plu ne bezonis tenadi la pupon, &gcirc;i povis
         mem danci. Neniu el la aliaj povis tion fari.
</p><p>         Kiam fari&gcirc;is nokto kaj &ccirc;iuj homoj en la gastejo enliti&gcirc;is, oni subite
         eka&ubreve;dis, ke iu tre profunde &gcirc;emas; la &gcirc;emado estis tiel sen&ccirc;esa, ke &ccirc;iuj
         ree levi&gcirc;is, por vidi, kiu tiel &gcirc;emas. La homo, kiu estis prezentinta la
         komedion, iris al sia teatro, &ccirc;ar el tie estis a&ubreve;data la &gcirc;emado. &Ccirc;iuj
         lignaj pupoj ku&scirc;is senorde, la re&gcirc;o kaj &ccirc;iuj korteganoj, kaj estis ili, kiuj
         tiel plende &gcirc;emadis kaj rigardadis per siaj grandaj vitraj okuloj, &ccirc;ar ili
         tre deziris anka&ubreve; esti iom &scirc;miritaj per la &scirc;mira&jcirc;o, por ke ili anka&ubreve; ricevu
         la kapablon movi sin mem. La re&gcirc;ino staris sur la genuoj, tenis alte sian
         oran kronon kaj petis: <q>Forprenu &gcirc;in de mi, sed nur &scirc;miru mian
         edzon kaj miajn korteganojn!</q> Tiam la kompatinda homo, al kiu apartenis
         la teatro kaj &ccirc;iuj pupoj, ne povis deteni sin de larmoj, &ccirc;ar li beda&ubreve;ris
         &scirc;in sincere. Li tuj promesis al la vojkamarado, ke li fordonos al li la
         tutan monon, kiun li enspezos pro la prezentado en la sekvanta vespero,
         se li nur &scirc;miros kvar a&ubreve; kvin el liaj plej belaj pupoj. Sed la vojkamarado
         respondis, ke li postulas nenion alian krom la granda sabro, kiun la
         teatristo portas &ccirc;e sia flanko; kaj kiam li &gcirc;in ricevis, li &scirc;miris ses
         pupojn, kiuj tuj komencis danci, kaj ili dancis tiel &ccirc;arme, ke &ccirc;iuj
         knabinoj, la vivantaj homaj knabinoj, kiuj tion vidis, ne povis kontra&ubreve;stari
         al la deziro danci anka&ubreve;. La veturigisto kaj la kuiristino dancis, la
         kelnero kaj la &ccirc;ambristino, &ccirc;iuj fremduloj, e&ccirc; la fajro&scirc;ovelilo kaj la
         fajroprenilo. Sed &ccirc;i tiuj du renversi&gcirc;is tuj, kiam ili faris la unuajn
         saltojn. Jes tio estis gaja nokto. 
</p><p>         La sekvantan matenon Johano kaj lia vojkamarado diris adia&ubreve; al
         &ccirc;iuj, ekiris supren; sur la altajn montojn, tra densaj pinarbaroj. Ili venis
         tiel alten, ke la pre&gcirc;ejaj turoj sub ili fine aspektis nur kiel malgrandaj
         ru&gcirc;aj beroj en la tuta verda&jcirc;o. Ili povis rigardi malproksimen, sur la
         distancon de tre multe da mejloj, sur tiajn lokojn, kie ili neniam estis.
         Tiom multe da bela&jcirc;oj en la mondo Johano neniam anta&ubreve;e vidis per unu
         fojo, kaj la suno lumis tiel varme el la fre&scirc;a blua aero, li a&ubreve;dis anka&ubreve;,
         kiel la &ccirc;asistoj inter la montoj blovadis per kornoj; &ccirc;io estis tiel bela
         kaj &ccirc;arma, ke en liaj okuloj aperis larmoj de &gcirc;ojo, kaj nevole li
         ekkriis: <q>Ho bona, amata Dio! mi volus vin kisi pro tio, ke vi estas
         tiel bona por ni &ccirc;iuj kaj donacis al ni &ccirc;iuj la multajn bela&jcirc;ojn en la 
         mondo!</q>
</p><p>         Anka&ubreve; la vojkamarado staris kun kunmetitaj manoj kaj rigardis trans 
         la urbojn kaj arbarojn en la belan lumon de la suno. Subite super iliaj 
         kapoj a&ubreve;di&gcirc;is strangaj sonoj. Ili rigardis supren: granda blanka cigno 
         &scirc;vebis en la aero. &Gcirc;i estis tiel bela kaj kantis tiel, kiel ili neniam a&ubreve;dis 
         alian birdon kanti. Sed la kantado fari&gcirc;is &ccirc;iam pli kaj pli malforta; la 
         cigno klinis la kapon kaj falis malrapide anta&ubreve; iliajn piedojn, kie &gcirc;i restis 
         senviva, la bela birdo.
</p><p>         <q>Du tiaj belaj flugiloj</q>, diris la vojkamarado, <q>tiel blankaj kaj 
         grandaj, kiajn havas &ccirc;i tiu birdo, havas grandan valoron; mi prenos ilin 
         kun mi. Nun vi vidos, kiel bone estis, ke mi ricevis la sabron!</q> Kaj per 
         unu frapo li dehakis amba&ubreve; flugilojn de la mortinta birdo.
</p><p>         Ili voja&gcirc;is multe, multe da mejloj, trans la montoj, &gcirc;is ili fine atingis 
         grandan urbon kun pli ol cent turoj, kiuj brilis kiel ar&gcirc;ento en la lumo 
         de la suno. En la mezo de la urbo staris belega marmora palaco kun 
         brilanta ora tegmento, kaj &ccirc;i tie lo&gcirc;is la re&gcirc;o.
</p><p>         Johano kaj la vojkamarado ne volis tuj eniri en la urbon, sed ili restis 
         en eksterurba gastejo, por ke ili anta&ubreve;e povu bonaran&gcirc;i siajn vestojn, &ccirc;ar 
         ili volis ja bele aspekti, kiam ili montros sin sur la stratoj. La mastro 
         rakontis al ili, ke la re&gcirc;o estas bona kaj afabla homo, kiu al neniu 
         homo faras ian malbonon, sed lia filino - ho, Dio nin gardu, &scirc;i 
         estas tre malbona re&gcirc;idino. Beleco al &scirc;i ne mankas, kontra&ubreve;e, neniu 
         povas esti tiel bela kaj alloga; sed por kio tio servas? &Scirc;i estas malbona, 
         kruela sor&ccirc;istino, kaj &scirc;i estas la ka&ubreve;zo, pro kiu multaj bonegaj re&gcirc;idoj 
         perdis sian vivon. &Ccirc;iuj homoj havas la permeson aspiri pri edzi&gcirc;o kun 
         &scirc;i; &ccirc;iu povas veni, tute egale, &ccirc;u li estas re&gcirc;ido, &ccirc;u almozulo; sed li 
         devas diveni tri aferojn, pri kiuj &scirc;i demandas. Se li povos tion fari, &scirc;i 
         edzini&gcirc;os kun li, kaj post la morto de &scirc;ia patro li fari&gcirc;os re&gcirc;o super la 
         tuta lando; sed se li ne povas diveni la tri aferojn, &scirc;i ordonas pendigi a&ubreve; 
         senkapigi lin; tiel malbona kaj kruela estas la re&gcirc;idino. &Scirc;ia patro, la 
         maljuna re&gcirc;o, estas tre mal&gcirc;oja pro tio, li tamen ne povas malpermesi 
         al &scirc;i esti tiel malbona, &ccirc;ar li unu fojon diris, ke en la aferon de &scirc;iaj 
         aspirantoj li ne volas sin enmiksi, ke &scirc;i povas mem agi, kiel pla&ccirc;as al &scirc;i. 
         &Ccirc;iun fojon, kiam venas re&gcirc;ido kaj devas diveni, por ricevi la re&gcirc;idinon, li 
         tion ne povas fari, kaj tiam oni lin pendigas a&ubreve; senkapigas. Oni ja &gcirc;ustatempe
         avertis lin, li povis ja rifuzi la svati&gcirc;adon. La maljuna re&gcirc;o estas 
         tiel afliktita de tiu tuta malbona&jcirc;o kaj malfeli&ccirc;a&jcirc;o, ke &ccirc;iujare li dum tuta 
         tago ku&scirc;as sur la genuoj kune kun &ccirc;iuj siaj soldatoj kaj pre&gcirc;as, ke la 
         re&gcirc;idino fari&gcirc;u pli bona, &scirc;i tamen tute ne volas tion fari. La maljunaj
         virinoj, kiuj trinkas brandon, por funebro donas al &gcirc;i anta&ubreve; la trinkado 
         tute nigran koloron, pli ili ja ne povas fari.
</p><p>         <q>Malbonega re&gcirc;idino!</q> diris Johano, <q>&scirc;i efektive devus ricevi 
         vergojn, tio bone efikus. Se mi estus la maljuna re&gcirc;o, tiam certe ne 
         mankus al &scirc;i decaj punoj!</q>
</p><p>         En la sama momento ili eka&ubreve;dis, ke la popolo sur la stratoj krias hura. 
         La re&gcirc;idino preterrajdis, kaj &scirc;i efektive estis tiel bela, ke &ccirc;iuj forgesis, 
         kiel kruela &scirc;i estas, kaj tial ili kriis hura. Dekdu belaj junulinoj, &ccirc;iuj en 
         blankaj silkaj vestoj kaj tenante en la mano oran tulipon, rajdis sur 
         karbonigraj &ccirc;evaloj flanke de &scirc;i; la re&gcirc;idino rajdis sur ne&gcirc;blanka &ccirc;evalo, 
         &scirc;i estis ornamita per diamantoj kaj rubenoj, &scirc;ia rajdvesto estis el plej 
         pura oro, kaj la vipeto, kiun &scirc;i tenis en la mano, aspektis kiel radio de la 
         suno. La ora krono sur &scirc;ia kapo aspektis kiel amaso da steloj de la 
         &ccirc;ielfirma&jcirc;o, kaj &scirc;ia mantelo estis kunmetita el pli ol mil belegaj flugiloj 
         de papilioj; sed &scirc;i mem estis pli bela ol &ccirc;iuj &scirc;iaj vestoj.
</p><p>         Kiam Johano &scirc;in ekvidis, li ru&gcirc;i&gcirc;is &gcirc;is la frunto kaj ne povis eldiri e&ccirc; 
         unu vorton. La re&gcirc;idino estis kopie simila al la bela knabino kun la ora 
         krono, kiun li vidis en son&gcirc;o en tiu nokto, kiam mortis lia patro. Li 
         trovis &scirc;in tiel bela, ke li sammomente enami&gcirc;is en &scirc;in. <q>Tio certe ne 
         estas vera</q>, li diris, <q>ke &scirc;i estas malbona sor&ccirc;istino, kiu lasas pendigi 
         kaj senkapigi homojn, se ili ne povas diveni, kion &scirc;i postulas de ili. &Ccirc;iu 
         havas ja la permeson svati&gcirc;i je &scirc;i, e&ccirc; la plej malri&ccirc;a almozulo; tial mi 
         anka&ubreve; iros en la palacon, &ccirc;ar mi ne povas agi alie!</q>
</p><p>         &Ccirc;iuj diris, ke li tion ne faru, ke al li certe okazos tio sama, kio okazis 
         al la aliaj. Anka&ubreve; la vojkamarado konsilis al li ne fari tion, sed Johano 
         diris, ko &ccirc;io cstos bona, li brosis al si la botojn kaj la surtuton, kombis 
         al si la belajn blondajn harojn kaj iris tute sola en la urbon kaj al la 
         palaco.
</p><p>         <q>Eniru!</q> diris la maljuna re&gcirc;o, kiam Johano frapis je la pordo. Johano 
         malfermis, kaj la maljuna re&gcirc;o, en nokta robo kaj broditaj pantofloj, 
         iris renkonte al li; la oran kronon li havis sur la kapo, la sceptron en unu 
         mano kaj la regnoglobon en la dua, <q>Atendu momenton!</q> li diris, kaj 
         li prenis la regnoglobon sub la brakon, por povi doni la manon al Johano. 
         Sed kiam li a&ubreve;dis, ke tio estas svati&gcirc;anto, li tiel ekploris, ke la sceptro 
         kaj la regnoglobo falis sur la teron, kaj li devis vi&scirc;i al si la okulojn per 
         sia nokta robo. Kompatinda maljuna re&gcirc;o!
</p><p>         <q>Lasu tion!</q> li diris, <q>vi havos tre malbonan finon, kiel &ccirc;iuj aliaj; vi 
         beda&ubreve;rinde tion vidos</q>. Li kondukis Johanon en la &gcirc;ardenon de la 
         re&gcirc;idino. Tie montri&gcirc;is terura vida&jcirc;o! Sur la supro de &ccirc;iu arbo pendis tri a&ubreve; 
         kvar re&gcirc;idoj, kiuj estis svati&gcirc;intaj pri la re&gcirc;idino, sed ne povis diveni la
         aferojn, kiujn &scirc;i taskis al ili. &Ccirc;iufoje, kiam levi&gcirc;is vento, &ccirc;iuj skeletoj
         klakadis tiel, ke la birdetoj timis kaj neniam kura&gcirc;is veni en la &gcirc;ardenon;
         &ccirc;iuj floroj estis alligitaj al ostoj de homoj, kaj en la florpotoj staris kapoj
         de mortintoj kaj rikanis. Tio estis stranga &gcirc;ardeno por re&gcirc;idino.
</p><p>         <q>Jen vi povas vidi!</q> diris la maljuna re&gcirc;o, <q>vi havos tute tian sorton,
         kiel &ccirc;iuj, kiujn vi &ccirc;i tie vidas; tial pli bone estos, se vi forlasos la aferon.
         Vi farus min efektive malfeli&ccirc;a, &ccirc;ar tio min tiel forte turmentas!</q>
</p><p>         Johano kisis la manon al la bona maljuna re&gcirc;o kaj diris, ke &ccirc;io certe
         iros bone, &ccirc;ar li tiel varmege amas la re&gcirc;idinon.
</p><p>         En tiu momento la re&gcirc;idino kun &ccirc;iuj siaj sinjorinoj enrajdis en la
         palacon. Tial ili eliris al &scirc;i kaj diris al &scirc;i bonan tagon. &Scirc;i estis efektive
         mirinde bela, &scirc;i donis al Johano la manon, kaj li enami&gcirc;is je &scirc;i ankora&ubreve;
         pli. &Scirc;i certe ja ne povis esti malbona, kruela sor&ccirc;istino, kiel &ccirc;iuj homoj diris
         pri &scirc;i. Poste ili iris supren en la salonon, kaj la pa&gcirc;ioj anta&ubreve;metis al li
         konfita&jcirc;on kaj spiconuksojn; sed la maljuna re&gcirc;o pro mal&gcirc;ojo tute ne
         povis man&gcirc;i, kaj la spiconuksoj estis anka&ubreve; tro malmolaj por li.
</p><p>         Estis nun interkonsentite, ke Jobano en la sekvanta mateno denove
         venos en la palacon, kie estos kolekti&gcirc;intaj la ju&gcirc;istoj kaj la tuta konsilistaro,
         por a&ubreve;di, kiel li faras sian ekzamenon. Se li divenos &gcirc;uste, tiam
         li devos veni ankora&ubreve; du fojojn; tamen &gcirc;is nun trovi&gcirc;is ankora&ubreve; neniu,
         kiu havus sukceson en la provo unuafoja, kaj &ccirc;iuj perdis sian vivon.
</p><p>         Johano tute ne estis maltrankvila pri tio, kiel la afero iros, kontra&ubreve;e,
         li estis tre gaja, li pensis nur pri la mirinde bela re&gcirc;idino kaj havis plenan
         konfidon, ke la bona Dio al li helpos; sed kiamaniere tiu helpo venos, li
         kompreneble tute ne sciis, kaj li preferis tute ne pensi pri tio. Reirante
         al la gastejo, en kiu lia vojkamarado lin atendis, li dancis la&ubreve;longe de la
         tuta vojo.
</p><p>         Johano ne povis &ccirc;esi kun sia rakontado pri tio, kiel afabla la re&gcirc;idino
         estis rilate al li kaj kiel mirinde bela &scirc;i estas. Li sopiris jam senmezure
         pri la morga&ubreve;a tago, kiam li devos en la palaco provi sian feli&ccirc;on per
         divenado.
</p><p>         Sed la vojkamarado balancis la kapon kaj estis tre mal&gcirc;oja. <q>Mi vin
         amas</q>, li diris, <q>ni povus aukora&ubreve; longe resti kune, sed nun mi devas
         jam perdi vin! Ho kompatinda kara Johano, larmoj venas en miajn okulojn,
         tamen en la eble lasta vespero, kiun ni pasigas kune, mi ne volas
         malhelpi vian &gcirc;ojon. Ni estu gajaj, tre gajaj; morga&ubreve;, kiam vi plu ne estos
         &ccirc;i tie, mi povos sufi&ccirc;e plori.</q>
</p><p>         &Ccirc;iuj homoj en la urbo tuj eksciis, ke venis nova svati&gcirc;anto je la re&gcirc;idino,
         kaj tial granda mal&gcirc;ojo estis &ccirc;ie en la urbo, la teatro restis fermita,
         &ccirc;iuj kukistinoj alligis nigran krepon al siaj sukerpupoj, la re&gcirc;o kaj la
         pastroj ku&scirc;is surgenue en la pre&gcirc;ejoj; kien ajn oni rigardis, oni vidis
         signojn de sincera mal&gcirc;ojo, &ccirc;ar la sorto de Johano neniel povis ja esti
         pli bona, ol estis la sorto de la aliaj svati&gcirc;intoj.
</p><p>         &Ccirc;irka&ubreve; la vespero la vojkamarado pretigis grandan vazon da pun&ccirc;o kaj
         diris al Johano, ke ili estu nun tre gajaj kaj trinku pro la sano de la regidino.
         Sed kiam Johano eltrinkis du glasojn, li fari&gcirc;is tiel dormema, ke
         li ne povis plu teni la okulojn nefermitaj kaj li endormi&gcirc;is. La vojkamarado
         levis lin tre malla&ubreve;te de la se&gcirc;o kaj metis lin en lian liton; kaj
         kiam fari&gcirc;is tute malluma nokto, li prenis la du grandajn flugilojn, kiujn
         li estis dehakinta de la cigno, kaj alligis ilin al si fortike al la &scirc;ultroj. La
         plej grandan el la vergoj, kiujn li ricevis de la maljuna virino, kiu estis
         falinta kaj rompinta al si la piedon, li metis en la po&scirc;on, kaj tiam li super
         la urbo flugis rekte al la palaco, kie li sidi&gcirc;is en angulo sub la fenestro,
         kiu apartenis al la dormo&ccirc;ambro de la re&gcirc;idino.
</p><p>         En la tuta urbo estis tute silente. Jen la horlo&gcirc;o sonis tri kvaronojn de
         la dek-dua, la fenestro malfermi&gcirc;is, kaj la re&gcirc;idino en granda blanka
         mantelo kaj kun longaj nigraj flugiloj flugis super la urbo eksteren, al
         granda monto. Sed la vojkamarado faris sin nevidebla, tiel, ke &scirc;i ne
         povis lin vidi, li flugis malanta&ubreve; &scirc;i kaj vipadis la re&gcirc;idinon per sia vergo
         tiamaniere, ke &ccirc;ie, kie li frapis, el&scirc;prucis sango. Kia flugado tra la aero
         tio estis! La vento blovis en &scirc;ian mantelon, kiu etendi&gcirc;adis &ccirc;iuflanken
         simile al granda velo de &scirc;ipo, kaj la luno lumis tra &gcirc;in.
</p><p>         <q>Kia hajlo! Kia hajlo!</q> diris la re&gcirc;idino &ccirc;e &ccirc;iu frapo, kiun &scirc;i ricevis
         de la vergo, kaj tion &scirc;i certe meritis. Fine &scirc;i atingis la monton kaj 
         ekfrapis. Kun tondrosimila bruo la monto malfermi&gcirc;is, kaj la re&gcirc;idino eniris.
         La vojkamarado sekvis tuj post &scirc;i, &ccirc;ar neniu povis lin vidi, li estis ja
         nevidebla. Ili iris tra granda, longa koridoro, kie la muroj briletis tre
         strange: tio estis pli ol mil brilantaj araneoj, kiuj kuradis sur la muroj
         tien kaj reen kaj lumis tute kiel fajro. Jen la venintoj eniris en grandan
         salonon, konstruitan el oro kaj ar&gcirc;ento. Floroj, havantaj la grandecon de
         sunfloroj, ru&gcirc;aj kaj bluaj, brilis &ccirc;e la muroj, sed neniu povis de&scirc;iri la
         florojn, &ccirc;ar iliaj trunketoj estis abomenindaj, venenaj serpentoj, kaj la
         floroj mem estis fajro, kiu flamis el iliaj fa&ubreve;koj. &Ccirc;e la plafono brilis 
         lampiroj kaj &ccirc;ielbluaj vespertoj, kiuj frapadis per la maldikaj flugiloj. &Ccirc;io
         aspektis tre strange. En la mezo sur la tero staris trono, kiun portis sur
         si kvar &ccirc;evalskeletoj, havantaj jungilaron el ru&gcirc;aj
         fajraraneoj. La trono mem
         estis el laktoblanka vitro, kaj la kuseno sur &gcirc;i konsistis el malgrandaj
         nigraj musoj, kiuj reciproke mordadis al si la vostojn. Super la trono
         estis baldakeno el rozokoloraj aranea&jcirc;oj, inkrustitaj per plej &ccirc;armaj 
         malgrandaj verdaj mu&scirc;oj, kiuj brilis kiel multekostaj &scirc;tonoj. Sur la trono
         sidis maljuna sor&ccirc;isto kun krono sur la abomeninda kapo kaj kun sceptro
         en la mano. Li kisis la re&gcirc;idinon sur la frunto, sidigis &scirc;in flanke de si
         sur la multekosta trono, kaj nun komenci&gcirc;is la muziko. Grandaj nigraj
         akridoj ludis sur bu&scirc;harmoniko kaj strigo frapadis sin sur la ventron, &ccirc;ar
         &gcirc;i ne havis tamburon. Tio estis amuza koncerto. Malgrandaj etaj koboldoj
         kun vaglumo sur la &ccirc;apo dancis &ccirc;irka&ubreve;e en la salono. La vojkamaradon
         neniu povis vidi, li stari&gcirc;is &gcirc;uste malanta&ubreve; la trono kaj vidis kaj a&ubreve;dis
         &ccirc;ion. La korteganoj, kiuj nun anka&ubreve; aperis, estis elegantaj kaj grandsinjoraj,
         sed kiu povosciis bone rigardi, tiu povis tuj rimarki, kia estis ilia
         esenco. Ili estis bastonoj de balailoj kun brasikaj kapoj supre, nenio pli.
         La sor&ccirc;isto nur ensor&ccirc;is en ilin vivon kaj donis al ili broditajn vestojn.
         Sed tio ne estis ja grava, ili estis ja uzataj nur por parado.
</p><p>         Post kelktempa dancado la re&gcirc;idino rakontis al la sor&ccirc;isto, ke &scirc;i ricevis
         novan svati&gcirc;anton, kaj demandis lin, pri kio &scirc;i pensu, por ke en la sekvanta
         mateno &scirc;i lin demandu pri tio, kiam li venos en la palacon.
</p><p>         <q>A&ubreve;du!</q> diris la sor&ccirc;isto, <q>mi ion diros al vi. Elektu ion tre facilan,
         tiam &gcirc;i certe ne venos al li en la kapon. Pensu pri via &scirc;uo. Tion li ne
         divenos. Tiam lasu dehaki al li la kapon, sed ne forgesu, kiam vi morga&ubreve;
         nokte denove venos al mi, kunporti kun vi liajn okulojn, &ccirc;ar mi volas
         ilin man&gcirc;i.</q>
</p><p>         La re&gcirc;idino klini&gcirc;is tre profunde kaj diris, ke &scirc;i ne forgesos pri la
         okuloj. Tiam la sor&ccirc;isto malfermis la monton, kaj &scirc;i flugis returne
         hejmen, sed la vojkamarado sekvis &scirc;in kaj batadis &scirc;in per la vergo tiel
         forte, ke &scirc;i la&ubreve;te &gcirc;emadis pro la terura hajlo kaj penis per &ccirc;iuj fortoj
         kiel eble plej rapide veni tra la fenestro en sian dormo&ccirc;ambron. La 
         vojkamarado flugis al la gastejo, kie Johano &ccirc;iam ankora&ubreve; dormis, li malligis
         siajn flugilojn kaj poste metis sin anka&ubreve; en la liton, &ccirc;ar li estis kompreneble
         tre laca.
</p><p>         Estis ankora&ubreve; frue matene, kiam Johano veki&gcirc;is. La vojkamarado
         anka&ubreve; levi&gcirc;is kaj rakontis, ke li havis en la nokto tre strangan son&gcirc;on
         pri la re&gcirc;idino kaj pri &scirc;ia &scirc;uo, kaj tial li petis, ke Johano demandu, &ccirc;u
         la re&gcirc;idino ne pensis pri sia &scirc;uo. Tion li a&ubreve;dis ja de la sor&ccirc;isto en la
         monto, sed pri tio li ne volis rakonti al Johano.
</p><p>         <q>Mi povas demandi tion tiel same bone, kiel &ccirc;ion alian</q>, diris Johano;
         <q>eble tio estas &gcirc;usta, kion vi son&gcirc;is, &ccirc;ar mi firme konfidas, ke la bona
         Dio al mi helpos. Sed por &ccirc;iu okazo mi volas diri al vi por&ccirc;iaman adia&ubreve;,
         &ccirc;ar se mi divenos mal&gcirc;uste, mi vin plu neniam vidos.</q>
</p><p>         Ili kisis sin reciproke, kaj Johano iris en la urbon, al la palaco. La
         tuta salono estis plena de homoj, la ju&gcirc;istoj sidis en siaj apogse&gcirc;oj kaj
         havis malanta&ubreve; la kapo kusenojn el lanugo de molanasoj, &ccirc;ar ili devis
         multe pensi. La maljuna re&gcirc;o levi&gcirc;is kaj vi&scirc;is al si la okulojn per blanka
         po&scirc;tuko. Jen eniris la re&gcirc;idino; &scirc;i estis ankora&ubreve; multe pli bela ol hiera&ubreve;
         kaj salutis plej afable la &ccirc;eestantojn, sed al Johano &scirc;i donis la manon
         kaj diris: <q>Bonan tagon, mia kara!</q>
</p><p>         Nun Johano devis diveni, pri kio &scirc;i pensis. Ho Dio, kiel amike &scirc;i lin
         rigardis! Sed apena&ubreve; &scirc;i a&ubreve;dis, ke li eldiris la solan vorton <q>&scirc;uo</q>, &scirc;ia
         viza&gcirc;o fari&gcirc;is blanka kiel kreto kaj tremo trakuris &scirc;ian tutan korpon;
         nenio tamen povis helpi al &scirc;i, &ccirc;ar li divenis &gcirc;uste.
</p><p>         Ha, kiel &gcirc;oja fari&gcirc;is la maljuna re&gcirc;o! Pro raviteco li faris transkapi&gcirc;an
         salton, kaj &ccirc;iuj homoj la&ubreve;te apla&ubreve;dis al li kaj al Johano, kiu nun la unuan
         fojon &gcirc;uste divenis.
</p><p>         La vojkamarado lumradiis de &gcirc;ojo, kiam li a&ubreve;dis, kiel bone la afero
         pasis; sed Johano kunmetis la manojn kaj dankis al la bona Dio, kiu
         certe helpos al li anka&ubreve; la du aliajn fojojn. En la sekvanta tago li devis
         jam diveni denove.
</p><p>         La vespero pasis kiel la hiera&ubreve;a. Kiam Johano dormis, la vojkamarado
         flugis malanta&ubreve; la re&gcirc;idino al la monto kaj vipadis &scirc;in ankora&ubreve; pli forte
         ol la unuan fojon, &ccirc;ar nun li kunprenis kun si du vergojn. Neniu povis
         lin vidi, kaj li &ccirc;ion a&ubreve;dis. La re&gcirc;idino decidis pensi pri sia ganto, kaj
         tion li rakontis al Johano, kvaza&ubreve; li tion son&gcirc;is. Johano facile povis
         &gcirc;uste diveni, kaj en la palaco fari&gcirc;is plej granda &gcirc;ojo. Nun la tuta
         kortego saltis transkapi&gcirc;e, imitante tion, kion la re&gcirc;o faris la unuan
         fojon, sed la re&gcirc;idino ku&scirc;is sur sofo kaj ne povis diri e&ccirc; unu vorton.
         Nun &ccirc;io dependis de tio, &ccirc;u Johano anka&ubreve; la trian fojon povos bone
         diveni. Se li sukcesos, li ricevos ja la belan re&gcirc;idinon kaj heredos la
         tutan regnon post la morto de la maljuna re&gcirc;o; sed se li divenos
         mal&gcirc;uste, li perdos sian vivon kaj la sor&ccirc;isto man&gcirc;os liajn belajn bluajn
         okulojn.
</p><p>         En la vespero anta&ubreve; tiu lasta divenado Johano frue enliti&gcirc;is, faris sian
         vesperan pre&gcirc;on kaj trankvile endormi&gcirc;is; sed la vojkamarado alligis
         siajn flugilojn al la dorso, zonis la sabron al sia flanko kaj prenis kun si
         &ccirc;iujn tri vergojn, kaj tiam li flugis al la palaco.
</p><p>         Estis mallumega nokto; estis tia ventego, ke la tegoloj deflugis de la
         tegmentoj kaj en la &gcirc;ardeno la arboj, sur kiuj pendis la skeletoj, &ccirc;iuminute
         fleksis sin kiel kano. Fulmadis sen&ccirc;ese, kaj tondroj bruadis dum
         la tuta nokto tiamaniere, kvaza&ubreve; tio estus unu seninterrompa frapo. Jen
         la fenestro malfermi&gcirc;is, kaj la re&gcirc;idino elflugis. &Scirc;i estis pala, kiel la
         morto, sed &scirc;i ridis pri la malbona vetero, kiu &scirc;ajnis al &scirc;i ankora&ubreve; ne
         sufi&ccirc;e sova&gcirc;a kaj ventega, kaj &scirc;ia blanka mantelo saltadis en la aero
         kiel granda velo de &scirc;ipo. Sed la vojkamarado vipadis &scirc;in per siaj tri
         vergoj tiamaniere, ke &scirc;ia sango gutadis sur la teron kaj &scirc;i preska&ubreve; tute
         ne povis flugi pluen. Fine &scirc;i tamen atingis la monton.
</p><p>         <q>Estas granda hajlo kaj ventego</q>, &scirc;i diris, <q>neniam mi estis eksterdome
         en tia vetero!</q> 
</p><p>         <q>Tro multe da bono anka&ubreve; estas nebone</q>, diris la sor&ccirc;isto. &Scirc;i rakontis
         al li, ke Johano anka&ubreve; la duan fojon &gcirc;uste divenis; ke se tiel estos
         anka&ubreve; morga&ubreve;, tiam li gajnos, kaj tiam &scirc;i neniam plu povos veni al li en
         la monton kaj neniam plu povos fari tiajn sor&ccirc;a&jcirc;ojn, kiel anta&ubreve;e; ke pro
         tio &scirc;i estas tre afliktita.
</p><p>         <q>Li tion ne divenos!</q> diris la sor&ccirc;isto; <q>jam venos al mi en la kapon
         io, pri kio li neniam pensis! A&ubreve; li estas ankora&ubreve; pli granda sor&ccirc;isto ol
         mi. Sed nun ni estu gajaj!</q> Kaj li prenis la re&gcirc;idinon je amba&ubreve; manoj,
         kaj ili dancis kun &ccirc;iuj malgrandaj koboldoj kun vaglumoj, kiuj estis en la
         &ccirc;ambro; la ru&gcirc;aj araneoj anka&ubreve; saltadis sur la muroj gaje tien kaj reen,
         kaj ili aspektis kiel fajraj floroj. La strigoj tamburadis, la griloj &ccirc;irpadis,
         kaj la nigraj akridoj blovadis en la bu&scirc;harmonikon. Estis gaja balo.
</p><p>         Kiam ili estis jam dancintaj sufi&ccirc;e longe, la re&gcirc;idino devis pensi pri la
         reiro hejmen, &ccirc;ar alie oni povus rimarki en la palaco, ke &scirc;i forestas; la
         sor&ccirc;isto diris, ke li &scirc;in akompanos, por ke ili estu kune kiel eble plej
         longe.
</p><p>         Ili elflugis en la malbona vetero, kaj la vojkamarado rompis siajn tri
         vergojn sur la dorso de amba&ubreve;. Neniam anta&ubreve;e la sor&ccirc;isto estis eksterdome
         en tia hajlo. Anta&ubreve; la palaco li diris al la re&gcirc;idino adia&ubreve; kaj
         flustris al &scirc;i: <q>Pensu pri mia kapo!</q> Sed la vojkamarado tion a&ubreve;dis,
         kaj en la sama momento, kiam la re&gcirc;idino englitis tra la fenestro en sian
         dormo&ccirc;ambron kaj la sor&ccirc;isto volis ekflugi returne, li kaptis &ccirc;i tiun je
         lia longa nigra barbo kaj dehakis al li per la sabro lian abomenindan
         kapon tute &ccirc;e la &scirc;ultroj, tiel, ke la sor&ccirc;isto e&ccirc; dum unu momento ne povis
         lin vidi. La korpon li el&jcirc;etis en la lagon al la fi&scirc;oj, &scirc;ed la kapon li nur
         trempis en la akvo kaj poste enligis &gcirc;in en sian silkan po&scirc;tukon,
         kunprenis &gcirc;in en sian gastejon, kaj tie li enliti&gcirc;is.
         En la sekvanta mateno li donis al Johano la po&scirc;tukon, sed diris al li,
         ke li ne malligu &gcirc;in pli frue, ol kiam la re&gcirc;idino demandos pri la objekto,
         pri kiu &scirc;i pensas.
</p><p>         En la malgranda salono de la palaco estis tiom multe da homoj, ke ili
         staris unu apud la alia tiel dense, kiel rafanetoj en fasko. La konsilistoj
         sidis en siaj se&gcirc;oj kun la molaj kapkusenoj, la maljuna re&gcirc;o havis sur si
         novajn vestojn, kaj lia ora krono kaj la sceptro estis frotpurigitaj tiel, ke
         &ccirc;io aspektis belege. Sed la re&gcirc;idino estis frapante pala kaj havis sur
         si karbonigran veston, kvaza&ubreve; &scirc;i devus iri al enterigo.
</p><p>         <q>Pri kio mi pensis?</q> &scirc;i diris al Johano; kaj tuj li malligis la po&scirc;tukon,
         kaj lin mem frapis teruro, kiam li ekvidis la malbelan kapon de la
         sor&ccirc;isto. Tremo atakis &ccirc;e tiu terura vido &ccirc;iujn homojn, sed la re&gcirc;idino
         sidis tute kiel &scirc;tona statuo kaj ne povis eldiri e&ccirc; unu vorton. Fine &scirc;i
         levi&gcirc;is kaj donis al Johano la manon, &ccirc;ar li divenis ja &gcirc;uste. &Scirc;i rigardis
         nek lin nek iun alian, &scirc;i nur &gcirc;emis tute la&ubreve;te: <q>Nun vi estas mia
         sinjoro! hodia&ubreve; vespere ni festos la interedzi&gcirc;on!</q>
</p><p>         <q>Tiel la afero pla&ccirc;as al mi!</q> diris la maljuna re&gcirc;o, <q>tion certe ni
         deziras!</q> &Ccirc;iuj homoj kriis hura, la parada gardistaro eksonigis muzikon
         sur la stratoj, la sonoriloj sonoris kaj la kukistinoj deprenis la nigran
         krepon de siaj sukerpupoj, &ccirc;ar nun &ccirc;ie regis &gcirc;ojo. Tri tutaj rostitaj
         bovoj, far&ccirc;itaj per anasoj kaj kokinoj, estis elmetitaj meze de la bazaro,
         kaj &ccirc;iu havis la rajton detran&ccirc;i al si pecon. La fontanoj &scirc;prucigis plej
         bonan vinon, kaj kiam oni a&ccirc;etis &ccirc;e la bulkisto spesdekan krakenon, oni
         ricevis kiel aldonon ses grandajn bulkojn, kaj tiuj bulkoj e&ccirc; estis kun
         sekvinberoj.
</p><p>         Vespere la tuta urbo estis iluminita, la soldatoj pafis per kanonoj kaj
         la knaboj per krakiloj, kaj en la palaco oni man&gcirc;is kaj trinkis, intertu&scirc;is
         la glasojn kaj saltis, &ccirc;iuj altrangaj sinjoroj kaj belaj fra&ubreve;linoj dancis
         unuj kun la aliaj; malproksime estis a&ubreve;data ilia kantado:</p>

<lg>
            <l>&leftquot;Por edzi&gcirc;a fest' en la salono</l>
            <l>La knabinoj belaj kolekti&gcirc;is.</l>
	    <l>He, sinjoroj! sonas violono!</l>
	    <l>He, fra&ubreve;linoj! danco komenci&gcirc;is!</l>
	    <l>Dancu, saltu gaje, brue, &gcirc;oje,</l>
	    <l>Dancu plu, denove kaj refoje!&rightquot;</l>
</lg>
<p>         Sed la re&gcirc;idino estis ja ankora&ubreve; sor&ccirc;istino kaj tute ne amis Johanon
         Pri tio la vojkamarado memoris, kaj tial li donis al Johano tri plumojn
         el la flugiloj de la cigno kaj unu boteleton, kiu enhavis en si nur malmulte
         da gutoj. Li konsilis al Johano, ke li starigu anta&ubreve; la lito de la re&gcirc;idino
         barelon plenan de akvo kaj, dum &scirc;ia enirado en la liton, li donu al &scirc;i
         malgrandan pu&scirc;on tiel, ke &scirc;i falu en la akvon; tiam li subakvigu &scirc;in
         trifoje, enmetinte anta&ubreve;e la plumojn kaj la gutojn; tiam la sor&ccirc;a spirito
         fori&gcirc;os de &scirc;i, kaj &scirc;i lin ekamos.
</p><p>         Johano faris &ccirc;ion, kion la vojkamarado konsilis. La re&gcirc;idino la&ubreve;te
         ekkriis, kiam li &scirc;in subakvigis, kaj &scirc;i baraktis sub liaj manoj en la
         formo de granda karbonigra cigno kun flam&jcirc;etantaj okuloj. Kiam &gcirc;i la
         duan fojon elakvi&gcirc;is, la cigno estis blanka, esceptinte unu solan nigran
         ringon &ccirc;irka&ubreve; la kolo. Johano pie pre&gcirc;is al Dio kaj triafoje subakvigis la
         birdon, kaj en la sama momento &gcirc;i aliformi&gcirc;is en plej belan re&gcirc;idinon.
         &Scirc;i estis ankora&ubreve; pli bela ol anta&ubreve;e kaj dankis lin kun larmoj en la okuloj
         pro tio, ke li forigis &scirc;ian sor&ccirc;itecon.
</p><p>         En la sekvanta mateno venis la maljuna re&gcirc;o kun sia tuta korteganaro,
         kaj tiam komenci&gcirc;is senfina gratulado; plej laste venis la vojkamarado,
         kiu havis sian bastonon en la mano kaj la tornistron sur la dorso.
         Johano kisis lin multfoje kaj diris, ke li ne devas forvoja&gcirc;i, ke li devas
         resti &ccirc;e li, &ccirc;ar li estas ja la ka&ubreve;zo de lia tuta feli&ccirc;o. Sed la kamarado
         balancis la kapon kaj diris milde kaj amike: <q>Ne, nun mia tempo fini&gcirc;is.
         Mi nur pagis mian &scirc;uldon. &Ccirc;u vi memoras la mortintan viron, al kiu la
         malbonaj homoj volis fari ofendon? Vi fordonis &ccirc;ion, kion vi havis, por
         ke li havu ripozon en sia &ccirc;erko. La mortinto estas mi!</q>
</p><p>         En la sama momento li malaperis.
</p><p>         La edzi&gcirc;a festo da&ubreve;ris tutan monaton. Johano kaj la re&gcirc;idino tre amis
         unu la alian, kaj la maljuna re&gcirc;o travivis multe da &gcirc;ojaj tagoj, li rajdigadis
         sur siaj genuoj iliajn plej &ccirc;armajn malgrandajn infanojn kaj lasis
         ilin ludi kun lia sceptro. Johano fari&gcirc;is re&gcirc;o super la tuta lando.</p>
   

</div>
<div type="story" rend="doc" id="marvirino"> 

<head>La virineto de maro</head>


<p>         Malproksime en la maro la akvo estas tiel blua, kiel la folioj de la plej
         bela cejano, kaj klara, kiel la plej pura vitro, sed &gcirc;i estas tre profunda,
         pli profunda, ol povas atingi ia ankro; multaj turoj devus esti starigitaj
         unu sur la alia, por atingi de la fundo &gcirc;is super la akvo. Tie lo&gcirc;as la
         popolo de maro. 
</p><p>         Sed ne pensu, ke tie estas nuda, blanka, sabla fundo; ne, tie kreskas la
         plej mirindaj arboj kaj kreska&jcirc;oj, de kiuj la trunketo kaj folioj estas tiel
         flekseblaj kaj elastaj, ke ili &ccirc;e la plej malgranda fluo de la akvo sin movas,
         kiel vivaj esta&jcirc;oj. &Ccirc;iuj fi&scirc;oj, malgrandaj kaj grandaj, traglitas inter la
         bran&ccirc;oj, tute tiel, kiel tie &ccirc;i supre la birdoj en la aero. En la plej profunda
         loko staras la palaco de la re&gcirc;o de la maro. La muroj estas el koraloj,

         kaj la altaj fenestroj el la plej travidebla sukceno; la tegmento estas
         farita el konkoj, kiuj sin fermas kaj malfermas la&ubreve; la fluo de la akvo.
         Tio &ccirc;i estas belega vido, &ccirc;ar en &ccirc;iu konko ku&scirc;as brilantaj perloj, el kiuj
         &ccirc;iu sola jam estus efektiva beliga&jcirc;o en la krono de re&gcirc;ino.
</p><p>         La re&gcirc;o de la maro perdis jam de longe sian edzinon, sed lia maljuna
         patrino kondukis la mastra&jcirc;on de la domo. &Scirc;i estis sa&gcirc;a virino, sed tre
         fiera je sia nobeleco, tial &scirc;i portis dekdu ostrojn sur la vosto, dum aliaj
         nobeloj ne devis porti pli ol ses. Cetere &scirc;i meritis &ccirc;ian la&ubreve;don, la plej
         multe &ccirc;ar &scirc;i montris la plej grandan zorgecon kaj amon por la malgrandaj
         re&gcirc;idinoj, &scirc;iaj nepinoj. Ili estis ses belegaj infanoj, sed la plej
         juna estis tamen la plej bela el &ccirc;iuj; &scirc;ia ha&ubreve;to estis travidebla kaj delikata,
         kiel folieto de rozo, &scirc;iaj okuloj - bluaj, kiel la profunda maro;
         sed, kiel &ccirc;iuj aliaj, &scirc;i ne havis piedojn, la korpo fini&gcirc;is per fi&scirc;a vosto.
</p><p>         La tutan tagon ili povis ludi en la palaeo, en la grandaj salonoj, kie
         vivaj floroj elkreskadis el la muroj. La grandaj sukcenaj fenestroj estis
         malfermataj, kaj tiam la fi&scirc;oj enna&gcirc;adis al ili, tute kiel &ccirc;e ni enflugas la
         hirundoj, kiam ni malfermas la fenestrojn. La fi&scirc;oj alna&gcirc;adis al la
         malgrandaj re&gcirc;idinoj, man&gcirc;adis el iliaj manoj kaj lasadis sin karesi.
</p><p>         Anta&ubreve; la palaco sin trovis granda &gcirc;ardeno kun ru&gcirc;aj kaj nigrabluaj
         floroj; la fruktoj brilis kiel oro kaj la floroj kiel fajro, dum la trunketoj
         kaj folioj sin movis sen&ccirc;ese. La tero estis la plej delikata sablo, sed blua,
         kiel flamo de sulfuro. Super &ccirc;io estis ia blua brileto. Oni povus pli diri,
         ke oni sin trovas alte supre, en la aero, havante nur &ccirc;ielon super kaj sub
         si, ol ke oni estas sur la fundo de la maro. En trankvila vetero oni povis
         vidi la sunon, kiu elrigardis kiel purpura floro, el kiu venis lumo
         &ccirc;irka&ubreve;en.
</p><p>         &Ccirc;iu el la malgrandaj re&gcirc;idinoj havis en la &gcirc;ardeno sian apartan loketon,
         kie &scirc;i povis la&ubreve; sia pla&ccirc;o kaj bontrovo fosi kaj planti. Unu donis al sia
         florejo la formon de baleno; alia trovis pli bone, ke &scirc;ia florejo similas je
         virineto de maro; sed la plej juna donis al la sia formon rondan, kiel la
         suno, kaj havis nur florojn ru&gcirc;e brilantajn, kiel tiu. &Scirc;i estis en &ccirc;io originala
         infano, silenta kaj pensanta, kaj kiam la aliaj fratinoj sin ornamis
         per la mirindaj objektoj, kiujn ili ricevis de &scirc;ipoj, venintaj al la fundo
         &scirc;i volis havi, krom la ru&gcirc;aj floroj, kiuj similis je la suno, nur unu belan
         statuon, kiu prezentis tre belan knabon. &Gcirc;i estis farita el blanka klara
         marmoro kaj falis sur la fundon de la maro &ccirc;e la rompi&gcirc;o de &scirc;ipo. &Scirc;i
         plantis apud la statuo rozaru&gcirc;an salikon, kiu kreskis belege kaj tenis
         siajn bran&ccirc;ojn super la statuo, &gcirc;is la blua sablo de la fundo; kie la
         ombro havis koloron nigrabluan kaj movadis sin sen&ccirc;ese, kiel la bran&ccirc;oj.
         &Gcirc;i elrigardis, kiel la supro kaj la radikoj ludus inter si kaj sin kisus.
 
</p><p>         Ne estis pli granda plezuro por la juna re&gcirc;idino, ol a&ubreve;di pri la mondo
         supra kaj la homoj. La maljuua avino devis rakontadi &ccirc;ion, kion &scirc;i sciis
         pri &scirc;ipoj kaj urboj, homoj kaj bestoj. Sed la plej bela kaj mirinda estis
         por &scirc;i, ke la floroj supre sur la tero odoras, kion ne faras la floroj sur la
         fundo de la maro, kaj ke la arbaroj estas vardaj kaj la fi&scirc;oj, kiujn oni
         vidas tie inter la bran&ccirc;oj, tiel la&ubreve;te kaj agrable kantas, ke estas plezuro
         ilin a&ubreve;di. &Gcirc;i estis la birdetoj, kiujn la avino nomis fi&scirc;oj, &ccirc;ar alie &scirc;iaj
         nepinoj, kiuj ne vidis ankora&ubreve; birdojn, ne povus &scirc;in kompreni.
</p><p>         <q>Kiam vi atingos la a&gcirc;on de dekkvin jaroj,</q> diris la avino, <q>vi ricevos
         la permeson sin levi el la maro, sidi sub la lumo de la luno sur la maraj
         &scirc;tonegoj kaj rigardi la grandajn &scirc;ipojn, kiuj veturos anta&ubreve; vi; vi vidos
         anka&ubreve; arbarojn kaj urbojn!</q> Balda&ubreve; unu el la fratinoj devis atingi la a&gcirc;on
         de dekkvin jaroj, sed la aliaj.... &ccirc;iu el ili estis unu jaron pli juna, ol la
         alia, tiel ke al la plej juna mankis ankora&ubreve; plenaj kvin jaroj, &gcirc;is &scirc;i povus
         sin levi de la fundo de la maro kaj vidi, kiel nia mondo elrigardas. Sed
         unu promesis al la alia rakonti al &scirc;i, kion &scirc;i vidis kaj kio la plej multe
         pla&ccirc;is al &scirc;i en la unua tago; &ccirc;ar ilia avino ne sufi&ccirc;e ankora&ubreve; rakontis al
         ili, estis ankora&ubreve; multaj aferoj, pri kiuj ili volus scii.
</p><p>         Sed neniu el ili estis tiel plena je deziroj, kiel la plej juna, &gcirc;uste &scirc;i,
         kiu devis ankora&ubreve; la plej longe atendi kaj estis tiel silenta kaj plena je
         pensoj. Ofte en la nokto &scirc;i staris anta&ubreve; la malfermita fenestro kaj rigardis
         supren tra la mallume blua akvo, kiel la fi&scirc;oj per siaj na&gcirc;iloj kaj vostoj
         &gcirc;in batis. La lunon kaj stelojn &scirc;i povis vidi; ili &scirc;ajnis tre palaj, sed por
         tio ili tra la akvo elrigardis multe pli grandaj, ol anta&ubreve; niaj okuloj. Se
         sub ili glitis io kiel nigra nubo, &scirc;i sciis, ke tio &ccirc;i estas a&ubreve; baleno na&gcirc;anta
         super &scirc;i, a&ubreve; e&ccirc; &scirc;ipo kun multaj homoj. Ili certe ne pensis, ke bela
         virineto de maro staras sur la fundo kaj eltiras siajn blankajn manojn
         kontra&ubreve; la &scirc;ipo.
</p><p>         Jen la plej maljuna re&gcirc;idino atingis la a&gcirc;on de dekkvin jaroj kaj
         ricevis la permeson sin levi super la supra&jcirc;on de la maro. Kiam &scirc;i
         revenis, &scirc;i havis multege por rakonti; sed la plej bela estas, &scirc;i diris, ku&scirc;i
         en la lumo de la luno sur supermara sabla&jcirc;o sur trankvila maro kaj
         rigardi la grandan urbon, kiu sin trovas tuj sur la bordo de la maro,
         belan urbon, kie la lumoj brilas kiel centoj da steloj, a&ubreve;di la muzikon
         kaj la bruon de kale&scirc;oj kaj homoj, vidi la multajn pre&gcirc;ejojn kaj turojn
         kaj a&ubreve;skulti la sonadon de la pre&gcirc;ejaj sonoriloj. &Gcirc;uste, &ccirc;ar al la plej
         juna estis ankora&ubreve; longe malpermesite sin levi, &scirc;i la plej multe sentis
         grandan deziregon je &ccirc;io &ccirc;i. Kun kia atento &scirc;i a&ubreve;skultis tiujn &ccirc;i
         rakontojn! Kaj kiam &scirc;i poste je la vespero staris anta&ubreve; la malfermita
         fenestro kaj rigardis tra la mallume blua akvo, &ccirc;iuj &scirc;iaj pensoj estis

         okupitaj je la granda urbo kun &gcirc;ia bruado, kaj &scirc;ajnis al &scirc;i, ke la sonado
         de la pre&gcirc;ejaj sonoriloj trapenetras malsupren al &scirc;i.
</p><p>         Post unu jaro la dua fratino ricevis la permeson sin levi tra la akvo
         kaj na&gcirc;i kien &scirc;i volas. &Scirc;i suprenna&gcirc;is &ccirc;e la subiro de la suno, kaj tiu &ccirc;i
         vido la&ubreve; &scirc;ia opinio estis la plej bela. La tuta &ccirc;ielo elrigardis kiel oro, &scirc;i
         diris, kaj la nuboj - ha, ilian belecon &scirc;i ne povus sufi&ccirc;e bone priskribi!
         Ru&gcirc;aj kaj nigrabluaj ili sin transportis super &scirc;i, sed multe pli rapide ol
         ili, flugis, kiel longa blanka kovrilo, amaso da sova&gcirc;aj cignoj super la
         akvo al la fori&gcirc;anta suno. Ili flugis al la suno, sed tiu &ccirc;i mallevi&gcirc;is kaj la
         roza brilo estingi&gcirc;is sur la maro kaj la nuboj.
</p><p>         En la sekvanta jaro la tria fratino sin levis; &scirc;i estis la plej kura&gcirc;a el
         &ccirc;iuj kaj na&gcirc;is tial supren en unu lar&gcirc;an riveron, kiu fluas al la maro.
         Palacoj kaj vila&gcirc;aj dometoj estis vidataj tra belegaj arbaroj. &Scirc;i a&ubreve;dis
         kiel &ccirc;iuj birdoj kantis, kaj la suno lumis tiel varme, ke &scirc;i ofte devis na&gcirc;i
         sub la akvon, por iom malvarmigi sian brule varmegan viza&gcirc;on. En unu
         malgranda golfo &scirc;i renkontis tutan amason da belaj homaj infanoj; ili
         kuradis tute nudaj kaj batadis en la akvo. &Scirc;i volis ludi kun ili, sed
         kun teruro ili forkuris. Poste venis malgranda nigra besto, tio estis
         hundo, sed &scirc;i anta&ubreve;e neniam vidis hundon; tiu &ccirc;i komencis tiel furioze
         &scirc;in boji, ke &scirc;i tute ektimi&gcirc;is kaj ree forkuris en la liberan maron.
         Sed neniam &scirc;i forgesos la belegajn arbarojn, la verdajn montetojn kaj
         la malgrandajn infanojn, kiuj povis na&gcirc;i, kvankam ili ne havis fi&scirc;an
         voston.
</p><p>         La kvara fratino ne estis tiel kura&gcirc;a; &scirc;i restis en la mezo de la sova&gcirc;a
         maro kaj rakontis, ke &gcirc;uste tie estas la plej bele. Oni povas rigardi tre
         malproksime &ccirc;irka&ubreve;e, kaj la &ccirc;ielo staras kiel vitra klo&scirc;o super la maro.
         &Scirc;ipojn &scirc;i vidis, sed nur tre malproksime, ili elrigardis kiel mevoj; la
         ludantaj delfenoj sin renversadis kaj la grandaj balenoj &scirc;prucis akvon el
         la truoj de siaj nazoj supren, ke &gcirc;i elrigardis &ccirc;irka&ubreve;e kiel centoj da
         fontanoj.
</p><p>         Nun venis la tempo por la kvina fratino. &Scirc;ia naskotago estis &gcirc;uste en
         la mezo de vintro, kaj tial &scirc;i vidis, kion la aliaj la unuan fojon ne vidis.
         La maro estis preska&ubreve; tute verda, kaj &ccirc;irka&ubreve;e na&gcirc;is grandaj montoj de
         glacio, el kiuj, la&ubreve; &scirc;ia rakonto, &ccirc;iu elrigardis kiel perlo kaj tamen estis
         multe pli granda ol la turoj, kiujn la homoj konstruas. En la plej
         mirindaj formoj ili sin montris kaj brilis kiel diamantoj. &Scirc;i sidi&gcirc;is sur
         unu el la plej grandaj, kaj &ccirc;iuj &scirc;ipistoj forkuradis kun teruro de la loko,
         kie &scirc;i sidis kaj lasis la venton ludi kun &scirc;iaj longaj haroj. Sed je la vespero
         la &ccirc;ielo kovri&gcirc;is je nuboj, &gcirc;i tondris kaj fulmis, dum la nigra maro
         levis la grandajn pecegojn da glacio alte supren kaj briligis
         ilin en la

         forta fulmado. Sur &ccirc;iuj &scirc;ipoj oni mallevis la velojn; estis timego, teruro,
         sed &scirc;i sidis trankvile sur sia na&gcirc;anta glacia monto kaj vidis, kiel la
         fajraj fulmoj zigzage sin &jcirc;etadis en la &scirc;a&ubreve;man maron.
</p><p>         Kiam iu el la fratinoj venis la unuan fojon super la akvon, &ccirc;iu estis
         ravata de la nova kaj bela, kiun &scirc;i vidis; sed nun, kiam ili kiel granda&gcirc;aj
         knabinoj havis la permeson supreniri &ccirc;iufoje la&ubreve; sia volo, &gcirc;i fari&gcirc;is
         por ili indiferenta; ili deziregis ree hejmen, kaj post la paso de unu
         monato ili diris, ke malsupre en la domo estas la plej bele kaj tie oni
         sin sentas la plej oportune.
</p><p>         Ofte en vespera horo la kvin fratinoj &ccirc;irka&ubreve;prenadis unu la alian per la
         manoj kaj suprenna&gcirc;adis en unu linio super la akvon. Ili havis belegajn
         vo&ccirc;ojn, pli belajn ol la vo&ccirc;o de homo, kaj kiam ventego komenci&gcirc;is kaj
         ili povis supozi, ke rompi&gcirc;os &scirc;ipoj, ili na&gcirc;adis anta&ubreve; la &scirc;ipoj kaj kantadis
         agrable pri la beleco sur la fundo de la maro, kaj petis la &scirc;ipanojn ne
         timi veni tien. Sed tiuj &ccirc;i ne povis kompreni la vortojn, ili pensis ke &gcirc;i
         estas la ventego; kaj ili anka&ubreve; ne povis vidi la bela&jcirc;ojn de malsupre, &ccirc;ar
         se la &scirc;ipo iris al la fundo, la homoj mortis en la akvo kaj venis nur jam
         kiel malvivuloj en la palacon de la re&gcirc;o de la maro.
</p><p>         Kiam je la vespero la fratinoj tiel mano en mano sin alte levis tra la
         maro, tiam la malgranda fratino restis tute sola kaj rigardis post ili, kaj
         estis al &scirc;i, kiel &scirc;i devus plori; sed virino de maro ne havas larmojn, kaj
         tial &scirc;i suferas multe pli multe.
</p><p>         <q>Ho, se mi jam havus la a&gcirc;on de dekkvin jaroj!</q> &scirc;i diris. <q>Mi scias,
         ke &gcirc;uste mi forte amos la mondon tie supre kaj la homojn, kiuj tie lo&gcirc;as
         kaj konstruas!</q>
</p><p>         Fine &scirc;i atingis la a&gcirc;on de dekkvin jaroj.
</p><p>         <q>Jen vi elkreskis,</q> diris &scirc;ia avino, la maljuna re&gcirc;inovidvino. <q>Venu,
         kaj mi vin ornamos kiel viajn aliajn fratinojn!</q> &Scirc;i metis al &scirc;i kronon el
         blankaj lilioj sur la harojn, sed &ccirc;iu folieto de floro estis duono de perlo;
         kaj la maljuna avino lasis almordi&gcirc;i al la vosto de la re&gcirc;idino ok grandajn
         ostrojn, por montri &scirc;ian altan staton.
</p><p>         <q>Tio &ccirc;i doloras!</q> diris la virineto de maro.
</p><p>         <q>Jes, kortega ceremonio postulas maloportunecon!</q> diris la avino.
</p><p>         Ho, &scirc;i fordonus kun plezuro &ccirc;iun &ccirc;i belega&jcirc;on kaj de&jcirc;etus la multepezan
         kronon! &Scirc;iaj ru&gcirc;aj &gcirc;ardenaj floroj staris al &scirc;i multe pli bone, sed nenio
         helpis. <q>Adia&ubreve;!</q> &scirc;i diris kaj levis sin facile kaj bele tra la akvo.
</p><p>         Anta&ubreve; momento subiris la suno, kiam &scirc;i levis la kapon super la
         supra&jcirc;o de la maro; sed &ccirc;iuj nuboj brilis ankora&ubreve; kiel rozoj kaj oro,
         kaj tra la palru&gcirc;a aero lumis la stelo de la vespero, la aero estis trankvila
         kaj fre&scirc;a kaj nenia venteto movis la maron. Sur la maro staris granda
         trimasta &scirc;ipo, nur unu velo estis levita, &ccirc;ar estis nenia bloveto, kaj inter
         la &scirc;nuregaro sidis &ccirc;ie &scirc;ipanoj. Oni a&ubreve;dis muzikon kaj kantadon, kaj kiam
         la vespero fari&gcirc;is pli malluma, centoj da koloraj lanternoj estis ekbruligitaj;
         &gcirc;i elrigardis, kvaza&ubreve; la flagoj de &ccirc;iuj nacioj blovi&gcirc;as en la aero. La
         virineto de maro alna&gcirc;is &gcirc;is la fenestro de la kajuto, kaj &ccirc;iufoje, kiam
         la akvo &scirc;in levis, &scirc;i provis rigardi tra la klaraj vitroj de la fenestroj en la
         kajuton, kie staris multaj ornamitaj homoj, sed la plej bela el ili estis la
         juna re&gcirc;ido kun la grandaj nigraj okuloj. Li povis havi la a&gcirc;on de dekses
         jaroj, lia tago de naski&gcirc;o &gcirc;uste nun estis festata, kaj pro tio &ccirc;i regis la
         tuta tiu gajeco kaj belegeco. La &scirc;ipanoj dancis sur la ferdeko, kaj kiam
         la re&gcirc;ido al ili eliris, pli ol cent raketoj levi&gcirc;is en la aeron. Ili lumis kiel
         luma tago, tiel ke la virineto de maro ektimis kaj subi&gcirc;is sub la akvon,
         Sed balda&ubreve; &scirc;i denove ellevis la kapon kaj tiam &scirc;ajnis al &scirc;i, kvaza&ubreve; &ccirc;iuj
         steloj de la &ccirc;ielo defalas al &scirc;i. Neniam ankora&ubreve; &scirc;i vidis tian fajra&jcirc;on.
         Grandaj sunoj mu&gcirc;ante sin turnadis, belegaj fajraj fi&scirc;oj sin levadis en la
         bluan aeron kaj de &ccirc;io estis vidata luma rebrilo en la klara trankvila
         maro. Sur la &scirc;ipo mem estis tiel lume, ke oni povis vidi e&ccirc; la plej malgrandan
         &scirc;nuron, ne parolante jam pri la homoj. Kiel bela la juna re&gcirc;ido
         estis, kaj li premis al la homoj la manojn kun afabla ridetado, dum la
         muziko sonis tra la bela nokto.
</p><p>         Jam farigis malfrue, sed la virineto de maro ne povis deturni la okulojn
         de la &scirc;ipo kaj de la bela re&gcirc;ido. La koloraj lanternoj estingi&gcirc;is, la raketoj
         sin ne levadis pli en la aeron, la pafilegoj jam pli ne tondris, sed profunde
         en la maro estis movado kaj bruado. La virineto de maro sidis sur
         la akvo kaj balanci&gcirc;is supren kaj malsupren, tiel ke &scirc;i povis enrigardadi
         en la kajuton. Sed pli rapide la &scirc;ipo kuris super la ondoj, unu velo post
         la alia estis levataj, pli forte batis la ondoj, nigra nubego sin montris kaj
         fulmoj malproksimaj ekbrilis. Terura ventego balda&ubreve; komenci&gcirc;is. Tial la
         &scirc;ipanoj demetis la velojn. La granda &scirc;ipo balanci&gcirc;is en rapidega kurado
         sur la sova&gcirc;a maro; kiel grandaj nigraj montoj sin levadis la &scirc;a&ubreve;manta
         akvo, minacante sin trans&jcirc;eti super la mastoj, sed la &scirc;ipo sin mallevadis
         kiel cigno inter la altaj ondoj kaj levadis sin ree sur la akvajn montojn.
         Al la virineto de maro &gcirc;i &scirc;ajnis kiel veturo de plezuro, sed la &scirc;ipanoj
         tute alie tion &ccirc;i rigardis; la &scirc;ipo &gcirc;emegis kaj krakis, la &ccirc;efa masto
         rompi&gcirc;is en la mezo kiel kano, kaj la &scirc;ipo ku&scirc;i&gcirc;is sur flanko kaj la akvo
         eniris en la interna&jcirc;on de la &scirc;ipo. Nun la virineto de maro vidis, ke la
         &scirc;ipanoj estas en dan&gcirc;ero, &scirc;i devis sin mem gardi anta&ubreve; la traboj kaj
         rompa&jcirc;oj de la &scirc;ipo, kiuj estis pelataj super la akvo. Kelkan tempon
         estis tiel mallumege, ke &scirc;i nenion povis vidi; sed jen ekfulmis kaj fari&gcirc;is
         denove tiel lume, ke la virineto de maro klare revidis &ccirc;iujn sur la &scirc;ipo.

         &Ccirc;iu penis sin savi, kiel li povis. La plej multe &scirc;i observadis la junan
         re&gcirc;idon kaj &scirc;i vidis, kiam la &scirc;ipo rompi&gcirc;is, ke li falis en la profundan
         maron. En la unua momento &scirc;i estis tre &gcirc;oja, &ccirc;ar nun li ja venos al &scirc;i,
         sed balda&ubreve; venis al &scirc;i en la kapon, ke la homoj ja ne povas vivi en la
         akvo kaj tiel li nur malviva venos en la palacon de la re&gcirc;o de la maro.
         Ne, morti li ne devas! Tial la virineto de maro ekna&gcirc;is inter la traboj
         kaj tabuloj, kiuj kuradis sur la maro, forgesis la propran dan&gcirc;eron, subna&gcirc;is
         profunde en la akvon kaj sin levis denove inter la altaj ondoj.
         Fine &scirc;i atingis la junan re&gcirc;idon, kiu jam apena&ubreve; sin tenis sur la supra&jcirc;o
         de la sova&gcirc;a maro. Liaj manoj kaj piedoj komencis jam laci&gcirc;i, la belaj
         okuloj sin fermis, li devus morti, se &scirc;i ne alvenus. &Scirc;i tenis lian kapon
         super la akvo kaj lasis sin peli de la ondoj, kien ili volis.
</p><p>         &Ccirc;irka&ubreve; la mateno la ventego fini&gcirc;is. De la &scirc;ipo ne restis e&ccirc; unu ligneto.
         Ru&gcirc;a kaj brilanta sin levis la suno el la akvo, kaj &scirc;ajnis, ke per tio &ccirc;i la
         vangoj de la re&gcirc;ido ricevis vivon, tamen liaj okuloj restis fermitaj. La
         virineto de maro kisis lian altan belan frunton kaj reordigis liajn malsekajn
         harojn. &Scirc;ajnis al &scirc;i, ke li estas simila je la marmora statuo en
         &scirc;ia malgranda &gcirc;ardeno. &Scirc;i lin kisis kaj rekisis kaj forte deziris, ke li
         restu viva.
</p><p>         Jen montri&gcirc;is tero, altaj bluaj montoj, sur kies suproj brilis la blanka
         ne&gcirc;o, kiel amaso da cignoj. Malsupre sur la bordo staris belegaj verdaj
         arbaroj kaj anta&ubreve; ili staris pre&gcirc;ejo a&ubreve; mona&hcirc;ejo, estis ankora&ubreve; malfacile
         bone &gcirc;in diferencigi, sed konstruo &gcirc;i estis. Citronaj kaj oran&gcirc;aj arboj
         kreskis en la &gcirc;ardeno, kaj anta&ubreve; la eniro staris altaj palmoj. La maro
         faris tie &ccirc;i malgrandan golfeton, en kiu la akvo estis tute trankvila, sed
         tre profunda, kaj kiu estis limita de superakvaj &scirc;tonegoj, kovritaj de
         delikata blanka sablo. Tien &ccirc;i alna&gcirc;is la virineto de maro kun la bela
         princo, ku&scirc;igis lin sur la sablo kaj zorgis, ke lia kapo ku&scirc;u alte en la
         varma lumo de la suno.
</p><p>         Eksonis la sonoriloj en la granda blanka konstruo kaj multaj junaj
         knabinoj sin montris en la &gcirc;ardeno. Tiam la virineto de maro forna&gcirc;is
         kaj ka&scirc;is sin post kelkaj altaj &scirc;tonoj, kiuj elstaris el la akvo, kovris
         la harojn kaj bruston per &scirc;a&ubreve;mo de la maro, tiel ke neniu povis vidi
         &scirc;ian belan viza&gcirc;on, kaj &scirc;i nun observadis, kiu venos al la malfeli&ccirc;a
         re&gcirc;ido.
</p><p>         Ne longe da&ubreve;ris, kaj alvenis juna knabino. &Scirc;i videble forte ektimis,
         sed nur unu momenton, kaj balda&ubreve; &scirc;i vokis multajn homojn, kaj la
         virineto de maro vidis, ke la re&gcirc;ido denove ricevis la konscion kaj ridetis
         al &ccirc;iuj &ccirc;irka&ubreve;starantoj, sed al sia savintino li ne ridetis, li ja e&ccirc; ne sciis,
         ke al &scirc;i li devas danki la vivon. &Scirc;i sentis sin tiel mal&gcirc;oja,
         ke &scirc;i, kiam oni
         lin forkondukis en la grandan konstruon, malgaje subna&gcirc;is sub la akvon
         kaj revenis al la palaco de sia patro.
</p><p>         &Scirc;i estis &ccirc;iam silenta kaj enpensa, sed nun &gcirc;i fari&gcirc;is ankora&ubreve; pli multe.
         La fratinoj &scirc;in demandis, kion &scirc;i vidis la unuan fojon tie supre, sed &scirc;i
         nenion al ili rakontis.
</p><p>         Ofte en vespero kaj mateno &scirc;i levadis sin al la loko, kie &scirc;i forlasis la
         re&gcirc;idon. &Scirc;i vidis, kiel la fruktoj de la &gcirc;ardeno fari&gcirc;is maturaj kaj estis
         de&scirc;iritaj, &scirc;i vidis, kiel la ne&gcirc;o fluidi&gcirc;is sur la altaj montoj, sed la re&gcirc;idon
         &scirc;i ne vidis, kaj &ccirc;iam pli mal&gcirc;oja &scirc;i tial revenadis hejmen. &Scirc;ia sola plezuro
         estis sidi en sia &gcirc;ardeneto kaj &ccirc;irka&ubreve;preni per la brakoj la belan marmoran
         statuon, kiu estis simila je la re&gcirc;ido; sed siajn florojn &scirc;i ne flegis,
         kaj sova&gcirc;e ili kreskis super la vojetoj, kaj iliaj longaj trunketoj kaj
         folioj sin kunplektis kun la bran&ccirc;oj de la arboj tiel, ke tie fari&gcirc;is tute
         mallume.
</p><p>         Fine &scirc;i ne povis pli elteni kaj rakontis al unu el siaj fratinoj, kaj
         balda&ubreve; tiam scii&gcirc;is &ccirc;iuj aliaj, sed je vorto de honoro neniu pli ol tiu, kaj
         kelkaj aliaj virinetoj de maro, kiuj tamen rakontis &gcirc;in nur al siaj plej
         proksimaj amikinoj. Unu el ili povis doni scia&jcirc;on pri la re&gcirc;ido, &scirc;i anka&ubreve;
         vidis la feston naskotagan sur la &scirc;ipo, sciis, de kie la re&gcirc;ido estas kaj kie
         sin trovas lia regno.
</p><p>         <q>Venu, fratineto!</q> diris la aliaj re&gcirc;idinoj, kaj interplektinte la
         brakojn reciproke post la &scirc;ultroj, ili sin levis en longa linio el la maro
         tien, kie sin trovis la palaco de la re&gcirc;ido.
</p><p>         Tiu &ccirc;i palaco estis konstruita el helflava brilanta speco de &scirc;tono, kun
         grandaj marmoraj &scirc;tuparoj, el kiuj unu kondukis rekte en la maron.
         Belegaj orkovritaj kupoloj sin levadis super la tegmentoj, kaj inter la
         kolonoj, kiuj &ccirc;irka&ubreve;is la tutan konstruon, staris marmoraj figuroj, kiuj
         elrigardis kiel vivaj ekzista&jcirc;oj. Tra la klara vitro en la altaj fenestroj oni
         povis rigardi en la plej belegajn salonojn, kie pendis multekostaj silkaj
         kurtenoj kaj tapi&scirc;oj kaj &ccirc;iuj muroj estis ornamitaj per grandaj pentra&jcirc;oj,
         ke estis efektiva plezuro &ccirc;ion tion &ccirc;i vidi.
</p><p>         En la mezo de la granda salono batis alta fontano, &gcirc;iaj radioj sin
         levadis &gcirc;is la vitra kupolo de la plafono, tra kiu la suno lumis sur la
         akvo kaj la plej belaj kreska&jcirc;oj, kiuj sin trovis en la granda baseno.
</p><p>         Nun &scirc;i sciis, kie li lo&gcirc;as, kaj tie &scirc;i montradis sin ofte en vespero kaj en
         nokto sur la akvo; &scirc;i alna&gcirc;adis multe pli proksime al la tero, ol kiel
         kura&gcirc;us iu alia, &scirc;i e&ccirc; sin levadis tra la tuta mallar&gcirc;a kanalo, &gcirc;is sub la
         belega marmora balkono. Tie &scirc;i sidadis kaj rigardadis la junan re&gcirc;idon,
         kiu pensis, ke li sidas sola en la klara lumo de la luno. 
</p><p>         Ofte en vespero &scirc;i vidadis lin forveturantan sub la sonoj de muziko en
         lia belega &scirc;ipeto ornamita per flagoj; &scirc;i rigardadis tra la verdaj kanoj; kaj
         se la vento kaptadis &scirc;ian longan blankan vualon kaj iu &scirc;in vidis, li pensis,
         ke &gcirc;i estas cigno, kiu disvastigas la flugilojn.
         Ofte en la nokto, kiam la fi&scirc;istoj kaptadis fi&scirc;ojn sur la maro &ccirc;e lumo de
         tor&ccirc;oj; &scirc;i a&ubreve;dadis, ke ili rakontas multon da bona pri la juna re&gcirc;ido, kaj
         &scirc;i &gcirc;ojadis, ke &scirc;i savis al li la vivon, kiam li preska&ubreve; sen vivo estis pelata
         de la ondoj, kaj &scirc;i ekmemoradis, kiel firme lia kapo ripozis sur &scirc;ia
         brusto kaj kiel kore &scirc;i lin kisis. Pri tio &ccirc;i li nenion sciis, li ne povis e&ccirc;
         son&gcirc;i pri &scirc;i.
</p><p>         &Ccirc;iam pli kaj pli kreskis &scirc;ia amo al la homoj, &ccirc;iam pli &scirc;i deziris povi
         sin levi al ili kaj vivi inter ili, kaj ilia mondo &scirc;ajnis al &scirc;i multe pli granda
         ol &scirc;ia. Ili ja povas flugi sur &scirc;ipoj trans la maron, sin levi sur la altajn
         montojn alte super la nubojn, kaj la landoj, kiujn ili posedas, sin etendas
         kun siaj arbaroj kaj kampoj pli malproksime, ol &scirc;i povas atingi per sia
         rigardo. Multon &scirc;i volus scii, sed la fratinoj ne povis doni al &scirc;i respondon
         je &ccirc;io, kaj tial &scirc;i demandadis pri tio la maljunan avinon, kiu bone konis
         la pli altan mondon, kiel &scirc;i nomadis la landojn super la maro.
</p><p>         <q>Se la homoj ne dronas</q>, demandis la virineto de maro, <q>&ccirc;u ili tiam
         povas vivi eterne, &ccirc;u ili ne mortas, kiel ni tie &ccirc;i sur la fundo de la
         maro?</q>
</p><p>         <q>Ho jes</q>, diris la maljunulino, <q>ili anka&ubreve; devas morti, kaj la tempo
         de ilia vivo estas ankora&ubreve; pli mallonga ol de nia. Ni povas atingi la a&gcirc;on
         de tricent jaroj, sed kiam nia vivo &ccirc;esi&gcirc;as; ni turni&gcirc;as en &scirc;a&ubreve;mon kaj ni
         ne havas tie &ccirc;i e&ccirc; tombon inter niaj karaj. Ni ne havas senmortan
         animon, ni jam neniam reveki&gcirc;as al vivo, ni similas je la verda kreska&jcirc;o,
         kiu, unu fojon detran&ccirc;ita, jam neniam pli povas revivi&gcirc;i. Sed la homoj
         havas animon, kiu vivas eterne, kiam la korpo jam refari&gcirc;is tero. La
         animo sin levas tra la etero supren, al la brilantaj steloj! Tute tiel, kiel
         ni nin levas el la maro kaj rigardas la landojn de la homoj, tiel anka&ubreve;
         ili sin levas al nekonataj belegaj lokoj, kiujn ni neniam povos vidi.</q>
</p><p>         <q>Kial ni ne ricevis senmortan animon?</q> mal&gcirc;oje demandis la virineto
         de maro. <q>Kun plezuro mi fordonus &ccirc;iujn centojn da jaroj, kiujn mi
         povas vivi, por nur unu tagon esti homo kaj poste preni parton en la
         &ccirc;iela mondo!</q>
</p><p>         <q>Pri tio &ccirc;i ne pensu!</q> diris la maljunulino, <q>nia sorto estas multe
         pli feli&ccirc;a kaj pli bona, ol la sorto de la homoj tie supre!</q>
</p><p>         <q>Sekve mi mortos kaj disflui&gcirc;os kiel sa&ubreve;mo sur la maro, mi jam ne
         a&ubreve;dados la muzikon de la ondoj, ne vidados pli la belajn florojn kaj la
         luman sunon! &Ccirc;u mi nenion povas fari, por ricevi eternan animon?</q>
</p><p>         <q>Ne!</q> diris la maljunulino, <q>nur se homo vin tiel ekamus, ke vi
         estus por li pli ol patro kaj patrino, se li alligi&gcirc;us al vi per &ccirc;iuj siaj
         pensoj kaj sia amo kaj petus, ke la pastro metu lian dekstran manon en
         la vian kun la sankta promeso de fideleco tie &ccirc;i kaj &ccirc;ie kaj eterne, tiam
         lia animo transfluus en vian korpon kaj vi anka&ubreve; ricevus parton en la
         feli&ccirc;o de la homoj. Li donus al vi animon kaj retenus tamen anka&ubreve; sian
         propran. Sed tio &ccirc;i neniam povas fari&gcirc;i! &Gcirc;uste tion, kio tie &ccirc;i en la maro
         estas nomata bela, vian voston de fi&scirc;o, ili tie supre sur la tero trovas
         malbela. &Ccirc;ar mankas al ili la &gcirc;usta komprenado, tie oni devas havi du
         malgraciajn kolonojn, kiujn ili nomas piedoj, por esti nomata bela!</q>
</p><p>         La virineto de maro ek&gcirc;emis kaj rigardis mal&gcirc;oje sian fi&scirc;an voston.
</p><p>         <q>Ni estu gajaj!</q> diris la maljunnlino, <q>ni saltadu kaj dancadu en la
         tricent jaroj, kiujn la sorto al ni donas; &gcirc;i estas certe sufi&ccirc;a tempo, poste
         oni tiom pli senzorge povas ripozi. Hodia&ubreve; vespere ni havos balon de
         kortego!</q>
</p><p>         Kaj &gcirc;i estis efektive belego, kiun oni sur la tero neniam vidas: La
         muroj kaj la plafono de la granda salono estis el dika, sed travidebla
         vitro. Multaj centoj da grandegaj konkoj, ru&gcirc;aj kiel rozoj kaj verdaj kiel
         herbo, staris en vicoj sur &ccirc;iu flanko kun blue brulanta flamo, kiu lumigis
         la tutan salonon kaj tralumis e&ccirc; tra la muroj, tiel ke la maro &ccirc;irka&ubreve;e
         estis tute plena je lumo. Oni povis bone vidi &ccirc;iujn la sennombrajn fi&scirc;ojn,
         grandajn kaj malgrandajn, kiel ili alna&gcirc;adis al la vitraj muroj; sur unuj
         la skvamoj &scirc;ajnis purpuraj, sur aliaj ili brilis kiel oro kaj ar&gcirc;ento.
</p><p>         En la mezo tra la salono fluis lar&gcirc;a kvieta rivero, kaj sur &gcirc;i dancis la
         viroj kaj virinetoj de maro la&ubreve; sia propra dol&ccirc;a kantado. Tiel belajn
         vo&ccirc;ojn la homoj sur la tero ne havas. La plej juna re&gcirc;idino kantis la plej
         bele, oni apla&ubreve;dadis al &scirc;i, kaj por unu momento &scirc;i sentis &gcirc;ojon en la
         koro, &ccirc;ar &scirc;i sciis, ke &scirc;i havas la plej belan vo&ccirc;on en la maro kaj sur la
         tero. Sed balda&ubreve; &scirc;i denove komencis pensadi pri la mondo supra. &Scirc;i ne
         povis forgesi la belan re&gcirc;idon kaj sian doloron, ke &scirc;i ne havas senmortan
         animon kiel li. Tial &scirc;i el&scirc;teli&gcirc;is el la palaco de sia patro, kaj dum interne
         &ccirc;io kantadis kaj &gcirc;ojadis, &scirc;i sidis malgaja en sia &gcirc;ardeneto. Tiam subite
         &scirc;i eka&ubreve;dis la sonon de korno, penetrantan al &scirc;i tra la akvo, kaj &scirc;i
         ekpensis: <q>Nun li kredeble &scirc;ipas tie supre, li, kiun mi amas pli ol
         patron kaj patrinon, li, al kiu mi pendas per &ccirc;iuj miaj pensoj kaj en kies
         manon mi tiel volonte metus la feli&ccirc;on de mia vivo. &Ccirc;ion mi riskos, por
         akiri lin kaj senmortan animon! Dum miaj fratinoj dancas en la palaco
         de mia patro, mi iros al la mara sor&ccirc;istino. &Gcirc;is hodia&ubreve; mi &ccirc;iam sentis
         teruron anta&ubreve; &scirc;i, sed eble &scirc;i povas doni al mi konsilon kaj helpon.</q>
</p><p>         La rer&gcirc;idino eliris el sia &gcirc;ardeneto kaj rapidis al la bruanta akvoturnejo,
         post kiu lo&gcirc;is la sor&ccirc;istino. Sur tiu &ccirc;i vojo &scirc;i anta&ubreve;e neniam iris;
         tie kreskis nenia floro, nenia herbeto, nur nuda griza sabla tero sin
         etendis &gcirc;is la akvoturnejo, kie la akvo &scirc;a&ubreve;me batadis, turni&gcirc;ante kiel
         bruantaj radoj muelaj, kaj &ccirc;ion, kion &gcirc;i kaptadis, tiregadis kun si en la
         profundegon. Inter tiuj &ccirc;i &ccirc;ion ruinigantaj akvaj turna&jcirc;oj la re&gcirc;idino
         devis trapasi, por atingi la tera&jcirc;on de la sor&ccirc;istino, kaj tie &scirc;i devis ankora&ubreve;
         longe iri sur varma &scirc;anceli&gcirc;anta &scirc;limo, kiun la sor&ccirc;istino nomadis sia
         torfa&jcirc;o. Post tiu staris &scirc;ia domo en la mezo de stranga arbaro. &Ccirc;iuj arboj
         kaj arbeta&jcirc;oj estis polipoj, duone besto duone kreska&jcirc;o, ili elrigardis kiel
         centkapaj serpentoj, kiuj kreskis el la tero; &ccirc;iuj bran&ccirc;oj estis longaj
         &scirc;limaj brakoj kun fingroj kiel fleksaj vermoj, kaj &ccirc;iu membro sin movadis,
         de la radiko &gcirc;is la plej alta supro. &Ccirc;ion, kion ili povis en la maro kapti,
         ili &ccirc;irka&ubreve;volvadis fortike, por jam neniam &gcirc;in ellasi. La malgranda re&gcirc;idino
         kun teruro haltis anta&ubreve; tiu &ccirc;i arbaro; &scirc;ia koro batis de timego; &scirc;i
         jam estis preta iri returne, sed &scirc;i ekpensis pri la re&gcirc;ido kaj pri la akirota
         homa animo kaj fari&gcirc;is denove kura&gcirc;a. Siajn longajn, libere defalantajn
         harojn &scirc;i arigis fortike &ccirc;irka&ubreve; la kapo, por ke la polipoj ne povu per tio
         &ccirc;i &scirc;in ekkapti, la amba&ubreve; manojn &scirc;i almetis kruce al la brusto kaj rapide
         iris anta&ubreve;en, kiel fi&scirc;o rapidanta tra la akvo, inter la teruraj polipoj, kiuj
         etendadis post &scirc;i siajn fleksajn brakojn kaj fingrojn. &Scirc;i rimarkis, kiel &ccirc;iu
         el ili objekton unu fojon kaptitan tenis forte per centoj da malgrandaj
         brakoj, kiel per feraj ligiloj. Homoj pereintaj en la maro kaj falintaj al
         la fundo elrigardadis kiel blankaj ostaroj el la brakoj de la polipoj. En la
         brakoj ili tenis partojn de &scirc;ipoj kaj kestojn, ostarojn de bestoj surteraj
         kaj, kio &scirc;ajnis al la re&gcirc;idino la plej terura - virineton de maro, kiun ili
         estis kaptintaj kaj sufokintaj.
</p><p>         Jen &scirc;i venis al granda, preska&ubreve; &ccirc;ie kovrita de &scirc;limo, placo en la arbaro,
         kie grandaj grasaj maraj serpentoj sin volvadis kaj montradis sian abomenan
         blankflavan ventron. En la mezo de la placo staris domo, konstruita
         el la blankaj ostoj de homoj pereintaj en la maro; tie sidis la
         sor&ccirc;istino de la maro kaj man&gcirc;igadis testudon el sia bu&scirc;o, kiel la homoj
         donas sukeron al kanarieto. La malbelajn grasajn serpentojn de la maro
         &scirc;i nomadis siaj amataj kokidoj kaj lasis ilin ludi sur &scirc;ia granda sponga
         brusto.
</p><p>         <q>Mi jam scias, kion vi volas!</q> diris la sor&ccirc;istino. <q>Tre malsa&gcirc;e!
         Tamen via volo estos plenumita, &ccirc;ar &gcirc;i &jcirc;etos vin en malfeli&ccirc;on, mia bela
         re&gcirc;idineto. Vi volus liberi&gcirc;i de via fi&scirc;a vosto kaj por tio havi du trabojn
         por la irado, kiel la homoj, por ke la juna re&gcirc;ido enami&gcirc;u en vin kaj vi
         ricevu lin kaj senmortan animon!</q> &Ccirc;e tio &ccirc;i la sor&ccirc;istino ridis tiel la&ubreve;te
         kaj malbele, ke la testudo kaj la serpentoj falis sur la teron. <q>Vi ne povis
         veni en pli oportuna tempo. Morga&ubreve; post la levi&gcirc;o de la suno mi jam ne
         povus al vi helpi, &gcirc;is ree pasus jaro. Mi kuiros al vi trinka&jcirc;on, kun kiu vi
         ankora&ubreve; anta&ubreve; la levi&gcirc;o de la suno devas na&gcirc;i al la tero, sidi&gcirc;i sur la
         bordo kaj eltrinki la trinka&jcirc;on; tiam via fi&scirc;a vosto turni&gcirc;os en tion, kion
         la homoj nomas graciaj piedoj, sed &gcirc;i doloros, &gcirc;i estos al vi, kiel se akra
         glavo vin tran&ccirc;us. &Ccirc;iuj, kiuj vin vidos, diros, ke vi estas la plej bela homa
         esta&jcirc;o, kiun ili vidis. Restos al vi via facila flugetanta irado, nenia dancistino
         povos flirtadi tiel gracie kiel vi, sed &ccirc;e &ccirc;iu pa&scirc;o, kiun vi faros, vi
         sentos, kiel vi pa&scirc;us sur akran tran&ccirc;ilon. Se vi volas &ccirc;ion &ccirc;i elteni, tiam
         mi al vi helpos!</q>
</p><p>         <q>Jes!</q> diris la virineto de maro kun tremanta vo&ccirc;o kaj pensis pri la
         re&gcirc;ido kaj pri la ricevota animo.
</p><p>         <q>Sed memoru</q>, diris la sor&ccirc;istino, <q>se vi unu fojon fari&gcirc;is homo, vi
         jam neniam pli povas refari&gcirc;i virineto de maro! vi jam neniam pli povos
         vin mallevi tra la akvo al viaj fratinoj kaj al la palaco de via patro, kaj se
         vi ne akiros la amon de la princo, tiel ke li pro vi forgesu patron kaj
         patrinon, alligi&gcirc;u al vi per &ccirc;iuj siaj pensoj kaj ordonu al la pastro, ke
         tiu metu viajn manojn en la liajn tiel, ke vi fari&gcirc;u edzo kaj edzino, tiam
         vi ne ricevos senmortan animon! Je la unua mateno post lia edzi&gcirc;o kun
         alia via koro dis&scirc;iri&gcirc;os kaj fari&gcirc;os &scirc;a&ubreve;mo sur la maro.</q>
</p><p>         <q>Mi &gcirc;in volas!</q> diris la virineto de maro, kaj &scirc;i estis pala, kiel la
         morto.
</p><p>         <q>Sed vi devas anka&ubreve; pagi al mi!</q> diris la sor&ccirc;istino, <q>kaj ne malmulton
         mi postulas. Vi havas la plej belan vo&ccirc;on el &ccirc;iuj tie &ccirc;i sur
         la fundo de la maro, per &gcirc;i vi esperas tie ensor&ccirc;i la re&gcirc;idon, sed la vo&ccirc;on vi devas
         doni al mi. La plej bonan, kion vi posedas, mi volas ricevi por mia kara
         trinka&jcirc;o! Mian propran sangon mi ja devas doni por &gcirc;i, por ke la trinka&jcirc;o
         fari&gcirc;u akra, kiel glavo amba&ubreve;flanke tran&ccirc;anta!</q>
</p><p>         <q>Sed se vi prenos de mi mian vo&ccirc;on</q>, diris la virineto de maro, <q>kio
         do tiam restos al mi?</q>
</p><p>         <q>Via bela ekstera&jcirc;o</q>, diris la sor&ccirc;istino, <q>via flugetanta irado kaj
         viaj parolantaj okuloj, per kiuj vi jam povas malsa&gcirc;igi homan koron. Nu,
         &ccirc;u vi perdis la kura&gcirc;on? Eletendu vian malgrandan langon, kaj mi
         detran&ccirc;os &gcirc;in por mia peno kaj vi ricevos la karan trinka&jcirc;on!</q>
</p><p>         <q>&Gcirc;i fari&gcirc;u!</q> diris la virineto de maro, kaj la sor&ccirc;istino metis la kaldronon,
         por kuiri la sor&ccirc;an trinka&jcirc;on. <q>Pureco estas duono de vivo!</q> &scirc;i
         diris kaj elfrotis la kaldronon per la serpentoj, kiujn &scirc;i kunligis en unu
         tuberon. Poste &scirc;i gratis al si mem la bruston kaj engutigis en la kaldronon
         sian nigran sangon. La vaporo formis la plej strangajn figurojn,
         tiel ke estis terure ilin vidi. &Ccirc;iun momenton la sor&ccirc;istino metis novajn
         objektojn en la kaldronon, kaj kiam &gcirc;i komencis bone boli, estis tute,
         kiel se plorus krokodilo. Fine la trinka&jcirc;o estis preta; &gcirc;i elrigardis kiel la 
         plej klara akvo.
</p><p>         <q>Jen ricevu &gcirc;in!</q> diris la sor&ccirc;istino kaj detran&ccirc;is al la virineto de 
         maro la langon; la virineto nun jam estis muta, povis jam nek kanti nek 
         paroli. 
</p><p>         <q>Se la polipoj volos vin kapti, kiam vi iros returne tra mia arbaro</q>, 
         diris la sor&ccirc;istino, <q>&scirc;prucu sur ilin nur unu solan guton de tiu &ccirc;i trinka&jcirc;o,
         tiam iliaj brakoj kaj fingroj disfalos en mil pecojn!</q> Sed tion &ccirc;i la 
         re&gcirc;idino ne bezonis, la polipoj timigite sin retiris de &scirc;i, kiam ili vidis la 
         brilantan trinka&jcirc;on, kiu lumis en &scirc;ia mano kiel radianta stelo. Tiel &scirc;i 
         balda&ubreve; pasis la arbaron, la mar&ccirc;on kaj la akvoturnejon.
</p><p>         &Scirc;i povis vidi la palacon de sia patro; la tor&ccirc;oj en la granda salono de 
         dancado estis estingitaj; tie certe jam &ccirc;iuj dormis, tamen &scirc;i ne kura&gcirc;is 
         iri al ili nun, kiam &scirc;i estis muta kaj la koro volis dis&scirc;iri&gcirc;i al &scirc;i de mal&gcirc;ojo;
         &scirc;i en&scirc;teli&gcirc;is en la &gcirc;ardenon, derompis floron de la bedoj de &ccirc;iuj 
         siaj fratinoj, &jcirc;etis al la palaco milojn da kisoj per la fingroj kaj levi&gcirc;is tra 
         la mallume-blua maro supren,
</p><p>         La suno ankora&ubreve; ne estis levi&gcirc;inta, kiam &scirc;i ekvidis la palacon de la 
         re&gcirc;ido kaj supreniris sur la belega marmora &scirc;tuparo. La luno lumis 
         mirinde klare. La malgranda virineto de maro eltrinkis la brule akran 
         trinka&jcirc;on, kaj estis al &scirc;i, kiel se amba&ubreve;akra glavo trairus tra &scirc;ia delikata 
         korpo, &scirc;i perdis la konscion kaj falis kiel mortinta. Kiam la suno eklumis 
         super la maro, &scirc;i veki&gcirc;is kaj sentis fortan doloron, sed rekte anta&ubreve; &scirc;i 
         staris la aminda juna re&gcirc;ido, kiu direktis sur &scirc;in siajn okulojn nigrajn 
         kiel karbo, tiel ke &scirc;i devis mallevi la siajn, kaj tiam &scirc;i rimarkis, ke &scirc;ia 
         fi&scirc;a vosto perdi&gcirc;is kaj &scirc;i havis la plej graciajn malgrandajn blankajn 
         piedetojn, kiujn bela knabino nur povas havi. Sed &scirc;i estis tute nuda, 
         kaj tial &scirc;i envolvis sin en siajn densajn longajn harojn. La re&gcirc;ido 
         demandis, kiu &scirc;i estas kaj kiel &scirc;i venis tien &ccirc;i, kaj &scirc;i ekrigardis lin per 
         siaj mallumebluaj okuloj kviete sed anka&ubreve; tiel malgaje, &ccirc;ar paroli &scirc;i ja 
         ne povis. Tiam li prenis &scirc;ian manon kaj kondukis &scirc;in en la palacon. &Ccirc;e 
         &ccirc;iu pa&scirc;o, kiun &scirc;i faris, estis al &scirc;i, kiel la sor&ccirc;istino anta&ubreve;diris, kiel se &scirc;i 
         pa&scirc;us sur akrajn pinglojn kaj tran&ccirc;ilojn, sed &scirc;i elportadis &gcirc;in volonte, 
         Sub la mano de la re&gcirc;ido &scirc;i supreniris facile kiel akva veziko sur la &scirc;tuparo,
         kaj li kaj anka&ubreve; &ccirc;iuj aliaj admiris &scirc;ian gracian flugetantan iradon.
</p><p>         Multekostaj vestoj el silko kaj muslino estis nun donitaj al &scirc;i, en la 
         palaco &scirc;i estis la plej bela el &ccirc;iuj, sed &scirc;i estis muta, povis nek kanti 
         nek paroli. Belaj sklavinoj, vestitaj en silko kaj oro, eliradis kaj kantadis 
         anta&ubreve; la re&gcirc;ido kaj liaj gepatroj. Unu kantis pli agrable ol &ccirc;iuj aliaj, kaj 
         la re&gcirc;ido apla&ubreve;dis kaj ridetis al &scirc;i; tiam la virineto de maro fari&gcirc;is mal&gcirc;oja,
         &scirc;i sciis, ke &scirc;i mem kantus multe pli bele. Ho! &scirc;i diris al si mem, se 
         li nur scius, ke, por esti &ccirc;e li, mi fordonis je eterne mian vo&ccirc;on!
</p><p>         Jen la sklavinoj ekdancis belegajn flugetajn dancojn sub la plej bela 
         muziko; tiam la virineto de maro levis siajn belajn blankajn brakojn, 
         stari&gcirc;is sur la pintoj de la fingroj piedaj kaj ekflugetis sur la planko, 
         dancante kiel ankora&ubreve; neniu dancis. &Ccirc;e &ccirc;iu movo &scirc;ia beleco pli multe 
         elmontri&gcirc;adis, kaj &scirc;iaj okuloj parolis pli interne kaj pli profunde al la 
         koro, ol la kantado de la sklavinoj.
</p><p>         &Ccirc;iuj estis ensor&ccirc;itaj de &gcirc;i, aparte la re&gcirc;ido, kiu nomis la re&gcirc;idinon lia 
         amata trovitino, kaj &scirc;i dancis senhalte, kvankam &ccirc;iufoje, kiam &scirc;ia piedo 
         tu&scirc;is la plankon, &scirc;ajnis al &scirc;i, kiel &scirc;i ekpa&scirc;us sur akran tran&ccirc;ilon. La 
         re&gcirc;ido diris, ke &scirc;i estu &ccirc;iam apud li, kaj &scirc;i e&ccirc; ricevis la permeson dormi sur 
         velura kuseno anta&ubreve; lia pordo.
</p><p>         Li lasis fari al &scirc;i viran vesta&jcirc;on, por ke &scirc;i povu akompanadi lin anka&ubreve; 
         sur &ccirc;evalo. Ili rajdadis tra la bonodoraj arbaroj, kie la verdaj bran&ccirc;oj 
         tu&scirc;adis iliajn &scirc;ultrojn kaj la birdetoj kantadis inter la fre&scirc;aj folioj. &Scirc;i 
         levadis sin kun la re&gcirc;ido sur la altajn montojn, kaj kvankam &scirc;iaj graciaj 
         piedetoj sangadis, &scirc;i tamen ridadis je tio &ccirc;i kaj sekvadis lin &gcirc;is ili ekvidadis
         la nubojn preterflugantaj profunde sub ili, kiel se &gcirc;i estus amaso 
         da birdoj, iranta al la fremdaj landoj.
</p><p>         En domo, en la palaco de la re&gcirc;ido, &scirc;i iradis, kiam en la nokto la aliaj 
         dormis, sur la lar&gcirc;an marmoran &scirc;tuparon kaj malvarmigadis siajn brulantajn
         piedojn en la malvarma akvo de la maro kaj tiam &scirc;i pensadis pri 
         siaj parencoj en la profunda&jcirc;o.
</p><p>         En unu nokto &scirc;iaj fratinoj venis, reciproke tenante sin per la brakoj; 
         ili kantis, na&gcirc;ante super la akvo, tre malgajajn melodiojn. &Scirc;i faris al ili 
         signon, kaj ili &scirc;in rekonis kaj rakontis, kiel profunde &scirc;i ilin &ccirc;iujn mal&gcirc;ojigis.
         De tiu tempo ili vizitadis &scirc;in &ccirc;iun nokton, kaj en unu nokto &scirc;i 
         rimarkis en granda malproksimeco la maljunan avinon, kiu jam de tre 
         longa tempo ne estis sin levinta al la supra&jcirc;o de la maro, kaj la re&gcirc;on de 
         la maro kun sia krono sur la kapo. Ili etendis al &scirc;i la manojn, sed amba&ubreve; 
         ne kura&gcirc;is veni tiel proksime al la tero, kiel la fratinoj.
</p><p>         De tago al tago la re&gcirc;ido &scirc;in &ccirc;iam pli ekamadis, li amis &scirc;in, kiel oni 
         povas nur ami bonan belan infanon, sed fari &scirc;in re&gcirc;ino tio &ccirc;i neniam 
         venis al li en la kapon, kaj tamen &scirc;i ja devis fari&gcirc;i lia edzino, &ccirc;ar alie &scirc;i 
         ne ricevus senmortan animon, sed devus en la mateno de lia edzi&gcirc;o fari&gcirc;i 
         &scirc;a&ubreve;mo sur la maro.
</p><p>         <q>&Ccirc;u vi ne amas min pli ol &ccirc;iun?</q> kvaza&ubreve; paroladis la okuloj de la 
         re&gcirc;idineto, kiam li &scirc;in prenadis en siajn brakojn kaj kisadis &scirc;ian belan 
         frunton.
</p><p>         <q>Jes, vin mi amas la plej multe!</q> diris la re&gcirc;ido, <q>&ccirc;ar vi havas la
         plej bonan koron, vi estas al mi la plej multe aldonita kaj vi estas simila
         je unu juna knabino, kiun mi unu fojon vidis, sed jam kredeble neniam
         revidos. Mi estis sur &scirc;ipo, kiu rompi&gcirc;is; la ondoj alpelis min al tero
         proksime de sankta pre&gcirc;ejo, en kiu multaj junaj knabinoj faris la meson.
         La plej juna el ili trovis min tie sur la bordo kaj savis al mi la vivon;
         nur du fojojn mi &scirc;in vidis: &Scirc;i estus la sola knabino, kiun mi povus ami
         en tiu &ccirc;i mondo, sed vi estas simila je &scirc;i, vi preska&ubreve; forprenas &scirc;ian
         figuron en mia animo. &Scirc;i apartenas al la sankta pre&gcirc;ejo, kaj tial vin sendis
         al mi mia bona feli&ccirc;o; neniam ni disi&gcirc;os unu de la alia!</q>
</p><p>         <q>Ha! li ne scias, ke mi savis al li la vivon!</q> pensis la re&gcirc;idineto, <q>mi
         portis lin trans la maron al la arbaro, kie staras la pre&gcirc;ejo; mi rigardis
         lin post la sa&ubreve;mo kaj atendis, &ccirc;u ne venos al li ia homo. Mi vidis la belan
         knabinon, kiun li amas pli ol min!</q> La virineto de maro profunde &gcirc;emis,
         plori &scirc;i ne povis, <q>La knabino apartenas al la sankta pregejo,</q> li diris,
         <q>neniam &scirc;i elvenos en la mondon, ili neniam renkontos unu la alian,
         mi estas apud li, mi vidas lin &ccirc;iutage, mi lin flegos, mi lin amos, mi
         oferos al li mian vivon!</q>
</p><p>         Sed jen la re&gcirc;ido devis edzi&gcirc;i kaj ricevi kiel edzinon la filinon de la
         najbara re&gcirc;o; tial oni pretigis, lian belan &scirc;ipon. La re&gcirc;ido veturas, oni
         diras, por ekkoni la landojn de la najbara re&gcirc;o, sed efektive &gcirc;i estas
         farata por rigardi la filinon de la najbara re&gcirc;o; grandan sekvantaron li
         devis kunpreni. La virineto de maro balancis la kapeton kaj ridetis; &scirc;i
         konis la pensojn de la re&gcirc;ido pli bone ol &ccirc;iuj aliaj. <q>Mi devas veturi!</q> li
         diris al &scirc;i, <q>mi devas rigardi la belan re&gcirc;idinon; miaj gepatroj &gcirc;in postulas,
         sed por preni &scirc;in kiel fian&ccirc;inon, tion ili ne volas min devigi. Mi ne povas
         &scirc;in ami! &scirc;i ne estas simila je la bela knabino en la pre&gcirc;ejo, je kiu vi
         estas simila. Se mi iam devus elekti fian&ccirc;inon, tiam la elekto pli volonte
         falus sur vin, mia muta trovitineto kun la parolantaj okuloj!</q> &Ccirc;e tio li
         &scirc;in kisis sur &scirc;ia ru&gcirc;a bu&scirc;o, ludis kun &scirc;iaj longaj haroj kaj metis sian
         kapon al &scirc;ia koro; kaj pli vive &scirc;i ekrevis pri homa feli&ccirc;o kaj pri senmorta
         animo.
</p><p>         <q>Vi ja ne timas la maron, vi, muta infano</q>, li demandis, kiam ili
         staris sur la belega &scirc;ipo, kiu devis lin veturigi al la lando de la najbara
         re&gcirc;o, kaj li rakontis al &scirc;i pri ventegoj kaj senventeco, pri mirindaj fi&scirc;oj
         en la profunda&jcirc;o kaj kion la subakvi&gcirc;istoj tie vidis, kaj &scirc;i ridis &ccirc;e lia
         rakontado, &ccirc;ar &scirc;i sciis ja pli bone ol &ccirc;iu alia pri la fundo de la maro.
</p><p>         En luna nokto, kiam &ccirc;iuj dormis, krom la direktilisto apud sia direktilo,
         tiam &scirc;i sidis sur la rando de la &scirc;ipo kaj senmove rigardis malsupren
         tra la klara akvo, kaj &scirc;ajnis al &scirc;i, kvaza&ubreve; &scirc;i vidas la palacon de sia patro;
         sur la plej alta turo de tiu palaco staris la maljuna avino kun la ar&gcirc;enta
         krono sur la kapo kaj rigardadis sendeturni&gcirc;e tra la ondanta akvo al la
         kilo de la &scirc;ipo. Jen &scirc;iaj fratinoj elna&gcirc;is el la interna&jcirc;o de la maro, rigardadis
         &scirc;in malgaje kaj kunerompadis la blankajn manojn. &Scirc;i faris al ili
         signojn, ridetis kaj volis rakonti, ke &ccirc;io iras bone kaj feli&ccirc;e, sed la servanto
         de la &scirc;ipo alproksimi&gcirc;is al &scirc;i kaj la fratinoj suvakvi&gcirc;is, tiel ke li
         pensis, ke la blanka&jcirc;o, kion li vidis, estis nur &scirc;aumo sur la maro.
</p><p>         Je la sekvanta mateno la &scirc;ipo enna&gcirc;is en la havenon de la belega
         &ccirc;efurbo de la najbara re&gcirc;o. &Ccirc;iuj sonoriloj de pre&gcirc;ejoj sonoris, kaj de la
         altaj turoj eksonis trumpetoj, dum la soldatoj kun etenditaj standardoj
         kaj brilantaj bajonetoj staris orditaj en parado. &Ccirc;iu tago estis pasigata
         feste. Baloj kaj kolekti&gcirc;oj sekvis unu la alian, sed la re&gcirc;idino ankora&ubreve; ne
         estis tie, &scirc;i estis edukata, kiel oni diris, malproksime en unu sankta
         mona&hcirc;ejo, kie &scirc;i lernadis &ccirc;iujn re&gcirc;ajn virtojn, Fine &scirc;i alveturis.
</p><p>         La virineto de maro brulis de deziro vidi &scirc;ian belecon kaj devis konfesi,
         ke personon pli belan kaj &ccirc;arman &scirc;i neniam ankora&ubreve; vidis. &Scirc;ia ha&ubreve;to
         estis delikata kaj travidebla kaj post la longaj mallumaj okulharoj ridetis
         paro da nigrabluaj fidelaj okuloj.
</p><p>         <q>Vi &gcirc;i estas!</q> &gcirc;oje ekkriis la re&gcirc;ido, <q>vi, kiu min savis, kiam mi
         ku&scirc;is malviva sur la bordo de la maro!</q> kaj li premis &scirc;in kiel sian ru&gcirc;i&gcirc;antan
         fian&ccirc;inon en siaj brakoj. <q>Ho, mi estas tro feli&ccirc;a</q>, li diris al la
         virineto de maro. <q>La plej bona, kiun mi neniam esperis atingi, estas
         al mi plenumita. Vi &gcirc;ojos je mia feli&ccirc;o, &ccirc;ar vi min amas la plej multe!</q>
         La virineto de maro kisis al li la manon, kaj jam nun estis al &scirc;i, kiel &scirc;i
         sentus, ke &scirc;ia koro dis&scirc;iri&gcirc;as. La mateno de la edzi&gcirc;o de la princo devis
         ja alporti al &scirc;i la morton kaj turni &scirc;in en &scirc;a&ubreve;mon sur la maro.
</p><p>         &Ccirc;iuj sonoriloj de la pre&gcirc;ejoj sonoris, la heroldoj rajdadis tra la tuta
         urbo kaj sciigadis la fian&ccirc;i&gcirc;on. Sur &ccirc;iuj altaroj brulis bonodora oleo en
         multekostaj ar&gcirc;entaj lampoj. La pastroj balancadis la fumilojn kaj la
         gefian&ccirc;oj donis unu al la alia la manon kaj ricevis la benon de la
         episkopo. La virineto de maro staris en silko kaj oro kaj tenis la
         trena&jcirc;on, de la vesto de la fian&ccirc;ino, sed &scirc;ia orelo ne a&ubreve;dis la festan
         muzikon, &scirc;ia okulo ne vidis la sanktan ceremonion, &scirc;i pensis pri sia
         nokto de la morto, pensis pri &ccirc;io, kion &scirc;i perdis en tiu &ccirc;i mondo.
</p><p>         Ankora&ubreve; en tiu sama vespero la gefian&ccirc;oj iris sur la &scirc;ipon; la pafi]egoj
         tondris, &ccirc;iuj flagoj sin movadis en la aero, kaj en la mezo de la &scirc;ipo estis
         konstruita re&gcirc;a tendo el oro kaj purpuro kaj provizita je la plej belaj
         kusenoj, sur kiuj devis ripozi la gefian&ccirc;oj en la trankvila malvarmeta
         nokto.
</p><p>         La vento blovis la velojn kaj la &scirc;ipo glitis facile kaj sen forta &scirc;anceli&gcirc;ado
         sur la klara maro. Kiam fari&gcirc;is vespero, oni ekbruligis kolorajn
         lampojn kaj la maristoj dancis gajajn dancojn sur la ferdeko. La virineto
         de maro tiam ekmemoris tiun vesperon, kiam &scirc;i je la unua fojo suprenna&gcirc;is
         el la maro kaj vidis tian saman belegecon kaj &gcirc;ojon, kaj nun &scirc;i sin turnadis
         en la danco, flugetante kiel flugetas la hirundo, kiam &gcirc;i estas persekutata,
         kaj &ccirc;iuj admirante apla&ubreve;dadis al &scirc;i, neniam ankora&ubreve; &scirc;i dancis
         tiel belege. Kvaza&ubreve; akraj tran&ccirc;iloj tran&ccirc;adis en &scirc;iaj delikataj piedoj, sed
         &scirc;i &gcirc;in ne sentadis, &ccirc;ar pli multe &gcirc;i tran&ccirc;adis al &scirc;i la koron. &Scirc;i sciis, ke &gcirc;i
         estas la lasta vespero, ke &scirc;i lin vidas, lin, por kiu &scirc;i forlasis la amikojn
         kaj hejmon, fordonis sian belegan vo&ccirc;on kaj &ccirc;iutage suferadis malfacilajn
         dolorojn, dum li &gcirc;in e&ccirc; la plej malmulte ne scietis. &Gcirc;i estis la lasta nokto,
         ke &scirc;i enspiradis tiun saman aeron, kiel li, kaj vidadis la profundan
         maron kaj la bluan stelan &ccirc;ielon. Eterna nokto sen pensado kaj son&gcirc;ado
         &scirc;in atendis, &ccirc;ar &scirc;i ne havis animon kaj jam neniam povis &gcirc;in ricevi. &Ccirc;io
         sur la &scirc;ipo estis plena je &gcirc;ojo kaj gajeco, multe ankora&ubreve; post la mezo de
         la nokto; &scirc;i ridetadis kaj dancadis kun pensoj de morto en sia koro. La
         re&gcirc;ido kisis sian belan fian&ccirc;inon kaj &scirc;i ludis kun liaj nigraj haroj kaj
         brako en brako ili iris en la belegan tendon por ripozi.
</p><p>         Fari&gcirc;is trankvile kaj malla&ubreve;te sur la &scirc;ipo, nur la direktilisto staris apud
         la direktilo; la virineto de maro metis siajn blankajn brakojn sur la
         randon de la &scirc;ipo kaj rigardadis al oriento, atendante la &ccirc;ielru&gcirc;on de
         mateno. &Scirc;i sciis, ke la unua radio de la suno estos &scirc;ia alportanto de
         morto. Tiam &scirc;i ekvidis siajn fratinojn levi&gcirc;antajn el la maro, ili estis
         palaj kiel &scirc;i mem, iliaj longaj belaj haroj jam ne movadis sin en la vento,
         ili estis detran&ccirc;itaj.
</p><p>         <q>Ni donis &gcirc;in al la sor&ccirc;istino, por ke &scirc;i donu helpon kaj por ke vi ne
         devu morti en tiu &ccirc;i nokto! &Scirc;i donis al ni tran&ccirc;ilon, jen &gcirc;i estas! Vi vidas,
         kiel akra &gcirc;i estas? Anta&ubreve; ol la suno levi&gcirc;os, vi devas &gcirc;in enpu&scirc;i en la
         koron de la re&gcirc;ido, kaj kiam lia varma sango &scirc;prucos sur viajn piedojn,
         tiam viaj piedoj kunkreski&gcirc;os en unu fi&scirc;an voston kaj vi denove fari&gcirc;os
         virineto de maro, vi povos veni al ni en la maron kaj vivi viajn tricent
         jarojn, anta&ubreve; ol vi fari&gcirc;os malviva sala &scirc;a&ubreve;mo de la maro. Rapidu, rapidu!
         Li a&ubreve; vi devas morti anta&ubreve; la levi&gcirc;o de la suno. Nia maljuna avino mal&gcirc;ojas
         tiel, ke la blankaj haroj al &scirc;i elfalis, kiel niaj falis sub la tondilo de
         la sor&ccirc;istino. Mortigu la re&gcirc;idon kaj revenu! Rapidu! &Ccirc;u vi vidas la ru&gcirc;an
         strion sur la &ccirc;ielo? Post kelkaj minutoj levi&gcirc;os la suno kaj vi devos
         morti!</q> Kaj ili strange kaj profunde ekgemis kaj mallevi&gcirc;is en la akvon.
</p><p>         La re&gcirc;idineto de maro fortiris la purpuran kurtenon anta&ubreve; la tendo
         kaj vidis, kiel la bela fian&ccirc;ino dormas, tenante sian kapon sur la brusto
         de la re&gcirc;ido, kaj &scirc;i kiini&gcirc;is, kisis lin sur la bela frunto, suprenrigardis
         al la &ccirc;ielo, kie la ru&gcirc;o de la mateno ricevadis &ccirc;iam pli brulantan koloron,
         ekrigardis la akran tran&ccirc;ilon kaj direktis ree siajn okulojn sur la re&gcirc;idon,
         kiu en la son&gcirc;o elparoladis la nomon de sia fian&ccirc;ino, - &scirc;i sola vivis en
         liaj pensoj - kaj la tran&ccirc;ilo tremis en la manoj de la virineto de maro...
         sed jen &scirc;i &jcirc;etis &gcirc;in malproksime for en la ondojn, kiuj ru&gcirc;e eklumis, kie
         falis la tran&ccirc;ilo; elrigardadis, kiel se gutoj da sango &scirc;prucus supren el la
         akvo.
</p><p>         Ankora&ubreve; unu fojon &scirc;i ekrigardis la re&gcirc;idon per rigardo duone estingita,
         &jcirc;etis sin de la &scirc;ipo en la maron kaj sentis; kiel &scirc;ia korpo sin turnis en
         &scirc;a&ubreve;mon.
</p><p>         Nun la suno levi&gcirc;is el la maro, kviete kaj varme falis &gcirc;iaj radioj sur la
         malvarman malvivan &scirc;a&ubreve;mon de la maro kaj la re&gcirc;idineto de maro sentis
         nenion de la morto. &Scirc;i ekvidis la sunon kaj proksime super &scirc;i flugetis
         centoj da travideblaj belegaj esta&jcirc;oj; &scirc;i povus tra ili vidi la blankajn
         velojn de la &scirc;ipo kaj la ru&gcirc;ajn nubojn sur la &ccirc;ielo. llia vo&ccirc;o estis kiel
         sonorado de sferoj, sed tiel spirita, ke nenia homa orelo povis &gcirc;in a&ubreve;di,
         kiel anka&ubreve; nenia tera okulo povis vidi tiujn &ccirc;i &ccirc;ielajn esta&jcirc;ojn. Sen
         flugiloj ili sin portadis tra la aero danke sian propran facilecon. La virineto
         de maro vidis, ke &scirc;i havas korpon tian kiel ili, kiu &ccirc;iam pli kaj pli
         sin levadis el la &scirc;a&ubreve;mo.
</p><p>         <q>Al kiu mi venis?</q> &scirc;i demandis, kaj &scirc;ia vo&ccirc;o sonis kiel la vo&ccirc;o de
         la aliaj esta&jcirc;oj, tiel spirite, ke nenia tera muziko povas &gcirc;in reprezenti.
</p><p>         <q>Al la filinoj de la aero!</q> respondis la aliaj. <q>La virino de maro ne
         havas senmortan animon kaj neniam povas &gcirc;in ricevi, se ne prosperis al
         &scirc;i akiri la amon de homo! De fremda potenco dependas &scirc;ia eterna ekzistado.
         La filinoj de la aero anka&ubreve; ne havas senmortan animon, sed ili
         povas &gcirc;in akiri al si mem per bonaj faroj. Ni flugas al la varmaj landoj,
         kie la brulanta spiro de la pesta aero mortigas la homojn; tie ni blovetados
         malvarmeton. Ni disetendas la bonodoron de la floroj tra la aero
         kaj alportas refre&scirc;i&gcirc;on kaj sani&gcirc;on. Se ni en la da&ubreve;ro de tricent jaroj
         penadis fari &ccirc;ion bonan, kion ni povas, tiam ni ricevas senmortan animon
         kaj prenas parton en la eterna feli&ccirc;o de la homoj. Vi, malfeli&ccirc;a virineto
         de maro, el la tuta koro &ccirc;iam laboradis al tiu sama celo kiel ni, vi
         suferis kaj paciencis, vi levi&gcirc;is nun al la mondo de la spiritoj de la aero,
         nun vi povas mem akiri al vi post tri centjaroj senmortan animon per
         bonaj faroj!</q>
</p><p>         La virineto de maro levis siajn travideblajn brakojn al la luma suno
         kaj je la unua fojo &scirc;i sentis larmojn. Sur la &scirc;ipo denove regis bruo kaj
         vivo; &scirc;i rimarkis, kiel la re&gcirc;ido kun sia bela fian&ccirc;ino &scirc;in ser&ccirc;as, malgaje
         ili direktis siajn okulojn sur la ondantan &scirc;a&ubreve;mon, kiel se ili scius, ke &scirc;i
         &jcirc;etis sin en la maron. Nevidate &scirc;i kisis la frunton de la fian&ccirc;ino, ridetis
         al la re&gcirc;ido kaj levis sin kun la aliaj infanoj de la aero al la rozeru&gcirc;a
         nubo, kiu na&gcirc;is en la aero.
</p><p>         <q>Post tricent jaroj ni tiel transflugetos en la regnon
         &ccirc;ielan!</q>
</p><p>         <q>E&ccirc; pli frue ni povas tien veni!</q> diris unu el la spiritoj de la aero.
         <q>Nevidate ni enflugetas en la domojn de la homoj, kie estas infanoj, kaj
         por &ccirc;iu tago, en kiu ni trovas bonan infanon, kiu faras &gcirc;ojon al siaj
         gepatroj kaj meritas ilian amon, Dio mallongigas al ni nian tempon de
         provado. La infano ne scias, kiam ni flugas tra la &ccirc;ambro, kaj kiam ni el
         &gcirc;ojo pro tiu infano ridetas, tiam niaj tricent jaroj perdas unu jaron,
         sed se ni vidas malbonkondutan kaj malbonan infanon, tiam ni devas
         plori larmojn de mal&gcirc;ojo, kaj &ccirc;iu larmo aldonas al nia tempo de provado
         unu tagan!</q></p>
   

</div>
<div type="story" rend="doc" id="vestoj"> 

<head>La novaj vestoj de la re&gcirc;o</head>


<p>         Anta&ubreve; multaj jaroj vivis unu re&gcirc;o, kiu tiel amis belajn novajn vestojn,
         ke li elspezadis sian tutan monon, por nur esti &ccirc;iam bele ornamita. Li ne
         zorgadis pri siaj soldatoj, nek pri teatro kaj &ccirc;aso, esceptinte nur se ili
         donadis al li okazon montri siajn novajn vestojn. Por &ccirc;iu horo de la tago
         li havis apartan surtuton, kaj kiel pri &ccirc;iu alia re&gcirc;o oni ordinare diras:
         <q>Li estas en la konsilanejo</q>, oni tie &ccirc;i &ccirc;iam diradis: <q>La re&gcirc;o estas en 
         la vestejo.</q>
</p><p>         En la granda urbo, en kiu li lo&gcirc;is, estis tre gaje; &ccirc;iun tagon tien venadis
         multaj fremduloj. Unu tagon venis anka&ubreve; du trompantoj, kiuj diris, ke 
         ili estas teksistoj kaj teksas la plej belan &scirc;tofon, kiun oni nur povas al si
         prezenti; ke ne sole la koloroj kaj desegnoj de tiu &ccirc;i &scirc;tofo estas eksterordinare
         belaj, sed la vestoj, kiujn oni preparas el tiu &ccirc;i &scirc;tofo, havas la
         mirindan econ, ke al &ccirc;iu, kiu ne ta&ubreve;gas por sia ofico a&ubreve; estas tro malsa&gcirc;a, 
         ili restas nevideblaj. 
</p><p>         <q>Tio &ccirc;i estas ja bonegaj vestoj!</q> pensis la re&gcirc;o; <q>havante tian surtuton,
         mi ja povus scii&gcirc;i, kiu en mia regno ne ta&ubreve;gas por la ofico, kiun
         

         li havas; mi povus diferencigi la sa&gcirc;ajn de la malsa&gcirc;aj! Jes, la &scirc;tofo
         devas tuj esti teksita por mi!</q> Kaj li donis al la amba&ubreve; trompantoj
         grandan sumon da mono anta&ubreve;e, por ke ili komencu sian laboron.
</p><p>         Ili starigis du teksilojn, faris mienojn kvaza&ubreve; ili laboras, sed havis
         nenion sur la teksiloj. Tamen en la postuloj ili estis tre fervoraj kaj postuladis
         la plej delikatan silkon kej la plej bonan oron. Tion &ccirc;i ili metadis
         en siajn proprajn po&scirc;ojn kaj laboradis super la malplenaj teksiloj, kaj e&ccirc;
         &gcirc;is profunda nokto.
</p><p>         <q>Mi volus scii, kiom de la &scirc;tofo ili jam pretigis!</q> ekpensis la re&gcirc;o,
         sed kaptis lin kelka timo &ccirc;e la penso, ke tiu, kiu estas malsa&gcirc;a a&ubreve; ne
         bone ta&ubreve;gas por sia ofico, ne povas vidi la &scirc;tofon. Li estis kvankam konvinkita,
         ke li pro si ne devas timi, tamen li preferis anta&ubreve;e sendi alian
         personon, por vidi, kiel la afero staras. &Ccirc;iuj homoj en la tuta urbo sciis,
         kian mirindan forton la &scirc;tofo havas, kaj &ccirc;iu kun senpacienco jam volis
         vidi, kiel malsa&gcirc;a lia najbaro estas.
</p><p>         <q>Mi sendos al la teksistoj mian maljunan honestan ministron!</q> pensis
         la re&gcirc;o, <q>li la plej bone vidos, kiel la &scirc;tofo elrigardas, &ccirc;ar li estas homo
         sa&gcirc;a kaj neniu pli bone ta&ubreve;gas por sia ofico, ol li!</q>
</p><p>         Tiel la maljuna bonkora ministro iris en la salonon, en kiu la amba&ubreve;
         trompantoj sidis anta&ubreve; la malplenaj teksiloj kaj laboris. <q>Dio, helpu al
         mi!</q> ekpensis la maljuna ministro, lar&gcirc;e malfermante la okulojn, <q>mi
         nenion povas vidi!</q> Sed li tion &ccirc;i ne eldiris.
</p><p>         La amba&ubreve; trompantoj petis lin alveni pli proksime kaj demandis, &ccirc;u
         &gcirc;i ne estas bela desegno kaj belegaj koloroj. &Ccirc;e tio &ccirc;i ili montris la malplenan
         teksilon, kaj la malfeli&ccirc;a ministro uzis &ccirc;iujn fortojn por malfermi
         bone la okulojn, sed li nenion povis vidi, &ccirc;ar nenio estis.
</p><p>         <q>Mia Dio!</q> li pensis, <q>&ccirc;u mi estas malsa&gcirc;a? tion &ccirc;i mi neniam supozis
         kaj tion &ccirc;i neniu devas scii&gcirc;i! &Ccirc;u mi ne ta&ubreve;gas por mia ofico? Ne, neniel
         mi povas rakonti, ke mi ne vidas la teksa&jcirc;on!</q>
</p><p>         <q>Nu, vi ja nenion diras!</q> rimarkis unu el la teksantoj.
</p><p>         <q>Ho, &gcirc;i estas bonega, tre &ccirc;arma!</q> diris la maljuna ministro kaj
         rigardis tra siaj okulvitroj. <q>Tiu &ccirc;i desegno kaj tiuj &ccirc;i koloroj! Jes, mi
         raportos al la re&gcirc;o, ke &gcirc;i tre al mi pla&ccirc;as!</q>
</p><p>         <q>Tre agrable al ni!</q> diris la amba&ubreve; teksistoj kaj nomis la kolorojn
         kaj komprenigis la neordinaran desegnon. La maljuna ministro atente
         a&ubreve;skultis; por povi diri tion saman, kiam li revenos al la re&gcirc;o; kaj tiel li
         anka&ubreve; faris.
</p><p>         Nun la trompantoj postulis pli da mono, pli da silko kaj oro, kion ili
         &ccirc;iam ankora&ubreve; bezonis por la teksa&jcirc;o. Ili &ccirc;ion metis an sian propran
         po&scirc;on, en la teksilon ne venis e&ccirc; unu fadeno, sed ili, kiel anta&ubreve;e, da&ubreve;rigadis
         labori super la malplenaj teksiloj.
</p><p>         La re&gcirc;o balda&ubreve; denove sendis alian bonkoran oficiston, por revidi, kiel
         iras la teksado kaj &ccirc;u la &scirc;tofo balda&ubreve; estos preta. Estis kun li tiel same,
         kiel kun la ministro: li rigardadis kaj rigardadis, sed &ccirc;ar krom la malplena
         teksilo nenio estis, tial li anka&ubreve; nenion povis vidi.
</p><p>         <q>Ne vere, &gcirc;i estas bela peco da &scirc;tofo?</q> diris la trompantoj kaj montris
         kaj klarigis la belan desegnon, kiu tute ne ekzistis.
</p><p>         <q>Malsa&gcirc;a mi ja ne estas! pensis la sinjoro, tial sekve mi ne ta&ubreve;gas por
         mia bona ofico. Tio &ccirc;i estas stranga, sed almena&ubreve; oni ne devas tion &ccirc;i
         lasi rimarki!</q> Tial li la&ubreve;dis la &scirc;tofon, kiun li ne vidis, kaj certigis ilin
         pri sia &gcirc;ojo pro la belaj koloroj kaj la bonega desegno. <q>Jes, &gcirc;i estas
         rava!</q> li diris al la re&gcirc;o.
</p><p>         &Ccirc;iuj homoj en la urbo parolis nur pri la belega &scirc;tofo.
</p><p>         Nun la re&gcirc;o mem volis &gcirc;in vidi, dum &gcirc;i estas ankora&ubreve; sur la teksiloj.
         Kun tuta amaso da elektitaj homoj, inter kiuj sin trovis anka&ubreve; la amba&ubreve;
         maljunaj honestaj oficistoj, kiuj estis tie anta&ubreve;e, li iris al la ruzaj trompantoj,
         kiuj nun teksis per &ccirc;iuj fortoj, sed sen fadenoj.
</p><p>         <q>Nu, &ccirc;u tio &ccirc;i ne estas efektive belega? diris amba&ubreve; honestaj oficistoj.
         Via Re&gcirc;a Mo&scirc;to nur admiru, kia desegno, kiaj koloroj!</q> kaj &ccirc;e tio &ccirc;i ili
         montris sur la malplenan teksilon, &ccirc;ar ili pensis, ke la aliaj kredeble
         vidas la &scirc;tofon.
</p><p>         <q>Kio tio &ccirc;i estas!</q> pensis la re&gcirc;o, <q>mi ja nenion vidas! Tio &ccirc;i estas
         ja terura! &Ccirc;u mi estas malsa&gcirc;a? &ccirc;u mi ne ta&ubreve;gas kiel re&gcirc;o? tio &ccirc;i estus la
         plej terura, kio povus al mi okazi. Ho, &gcirc;i estas tre bela</q>, diris tiam la
         re&gcirc;o la&ubreve;te, <q>&gcirc;i havas mian plej altan aprobon!</q> Kaj li balancis kontente
         la kapon kaj observadis la malplenan teksilon; li ne volis konfesi, ke li
         nenion vidas. La tuta sekvantaro, kiun li havis kun si, rigardadis kaj
         rigardadis, sed nenion pli rimarkis, ol &ccirc;iuj aliaj; tamen ili &ccirc;iam ripetadis
         post la re&gcirc;o: <q>Ho, &gcirc;i ja estas tre bela!</q> Kaj ili konsilis al li porti tiujn
         &ccirc;i belegajn vestojn el tiu &ccirc;i belega materialo la unuan fojon &ccirc;e la solena
         irado, kiu estis atendata. <q>Rava, belega, mirinda!</q> ripetadis &ccirc;iuj unu
         post la alia kaj &ccirc;iuj estis tre &gcirc;ojaj. La re&gcirc;o donacis al la amba&ubreve; trompantoj
         kavaliran krucon kaj la titolon de sekretaj teksistoj de la kortego.
</p><p>         La tutan nokton anta&ubreve; la tago de la parado la trompantoj pasigis maldorme
         kaj ekbruligis pli ol dekses kandelojn. &Ccirc;iuj povis vidi, kiel okupitaj
         ili estis je la pretigado de la novaj vestoj de la re&gcirc;o. Ili faris mienon,
         kvaza&ubreve; ili prenas la &scirc;tofon de la teksiloj, tran&ccirc;adis per grandaj tondiloj
         en la aero, kudradis per kudriloj sen fadenoj kaj fine diris: <q>Nun la
         vestoj estas pretaj!</q>
</p><p>         La re&gcirc;o mem venis al ili kun siaj plej eminentaj korteganoj, kaj amba&ubreve;
         trompantoj levis unu manon supren, kvaza&ubreve; ili ion tenus, kaj diris:
         <q>Vidu, jen estas la pantalono! jen estas la surtuto! jen la mantelo! kaj
         tiel plu. &Gcirc;i estas tiel malpeza, kiel aranea&jcirc;o! oni povus pensi, ke oni
         nenion portas sur la korpo, sed tio &ccirc;i estas ja la plej grava eco!</q>
</p><p>         <q>Jes!</q> diris &ccirc;iuj korteganoj, sed nenion povis vidi, &ccirc;ar nenio estis.
</p><p>         <q>Via Re&gcirc;a Mo&scirc;to nun volu plej afable demeti viajn plej altajn vestojn,
         diris la trompantoj, kaj ni al Via Rega Mo&scirc;to tie &ccirc;i anta&ubreve; la
         spegulo vestos la novajn.</q>
</p><p>         La re&gcirc;o demetis siajn vestojn, kaj la trompantoj faris, kvaza&ubreve; ili vestas
         al li &ccirc;iun pecon de la novaj vestoj, kiuj kvaza&ubreve; estis pretigitaj; kaj ili
         prenis lin per la kokso kaj faris kvaza&ubreve; ili ion alligas - tio &ccirc;i devis esti
         la trena&jcirc;o de la vesto - kaj la re&gcirc;o sin turnadis kaj returnadis anta&ubreve; la
         spegulo.
</p><p>         <q>Kiel belege ili elrigardas, kiel bonege ili sidas!</q> &ccirc;iuj kriis, <q>Kia
         desegno, kiaj koloroj! &gcirc;i estas vesto de granda indo!</q>
</p><p>         <q>Sur la strato oni staras kun la baldakeno, kiun oni portos super Via
         Re&gcirc;a Mo&scirc;to en la parada irado!</q> raportis la &ccirc;efa ceremoniestro.
</p><p>         <q>Nu, mi estas en ordo!</q> diris la re&gcirc;o. <q>&Ccirc;u &gcirc;i ne bone sidas?</q> Kaj
         ankora&ubreve; unu fojon li turnis sin anta&ubreve; la spegulo, &ccirc;ar li volis montri, ke
         li kvaza&ubreve; bone observas sian ornamon.
</p><p>         La &ccirc;ambelanoj, kiuj devis porti la trena&jcirc;on de la vesto, eltiris siajn
         manojn al la planko, kvaza&ubreve; ili levas la trena&jcirc;on. Ili iris kaj tenis la
         manojn eltirite en la aero; ili ne devis lasi rimarki, ke ili nenion vidas.
         Tiel la re&gcirc;o iris en parada mar&scirc;o sub la belega baldakeno, kaj &ccirc;iuj homoj
         sur la stratoj kaj en la fenestroj kriis: <q>Ho, &ccirc;ielo, kiel senkomparaj
         estas la novaj vestoj de la re&gcirc;o! Kian belegan trena&jcirc;on li havas al la surtuto!
         kiel bonege &ccirc;io sidas!</q> Neniu volis lasi rimarki, ke li nenion vidas,
         &ccirc;ar alie li ja ne ta&ubreve;gus por sia ofico a&ubreve; estus terure malsa&gcirc;a. Nenia el la
         vestoj de la re&gcirc;o &gcirc;is nun havis tian sukceson.
</p><p>         <q>Sed li ja estas tute ne vestita!</q> subite ekkriis unu
         malgranda infano.
         <q>Ho &ccirc;ielo, a&ubreve;du la vo&ccirc;on de la senkulpeco!</q> diris la patro; kaj unu al la
         alia murmuretis, kion la infano diris.
</p><p>         <q>Li estas tute ne vestita; tie staras malgranda infano, kiu diras, ke li
         tute ne estas vestita! Li ja tute ne estas vestita!</q> kriis fine la tuta popolo.
         Tio &ccirc;i pikis la re&gcirc;on, &ccirc;ar al li jam mem &scirc;ajnis, ke la popolo estas prava;
         sed li pensis: <q>Nun nenio helpos, oni devas nur kura&gcirc;e
         resti &ccirc;e sia opinio!</q>
         Li prenis teni&gcirc;on ankora&ubreve; pli fieran, kaj la &ccirc;ambelanoj iris kaj
         portis la trena&jcirc;on, kiu tute ne ekzistis.</p>
 

</div>
<div type="story" rend="doc" id="galosxoj"> 

<head>Galo&scirc;oj de feli&ccirc;o</head>

<div type="chapter" n="I">
<head>Komenco</head>

<p>         En unu el la domoj de la Orienta strato en Kopenhago, proksime de la
         Nova Re&gcirc;a Bazaro, estis iam granda gastokunveno, kiel ofte okazas
         ka&ubreve;ze de reciproka intervivado. Aran&gcirc;i tion oni ja devis; nun tio estis
         farita kaj donis la agrablan perspektivon ricevi denove invitojn. Unu
         duono de la gastaro sidis jam &ccirc;e la ludotabloj, kaj la dua duono atendis,
         kio rezultos el la propono de la mastrino: <q>Volu proponi, kion ni
         komencu!</q> La interparolado estis sufi&ccirc;e vigla. Interalie la interparolado
         ektu&scirc;is anka&ubreve; la epokon de la mezaj jarcentoj. Kelkaj opiniis, ke &gcirc;i
         estis multe pli bona ol nia tempo; la jura konsilisto Knap defendis tiun
         opinion tiel fervore, ke la mastrino tuj konsentis kun li, kaj ili amba&ubreve;
         akre atakis la gazetan artikolon de Oersted pri malnovaj kaj novaj
         tempoj, en kiu la prefero estis donita al nia tempo. La jura konsilisto
         opiniis, ke la plej bela kaj plej feli&ccirc;a estis la tempo de la dana re&gcirc;o
         Johano.
</p><p>         Dum tuta &ccirc;i tiu parolado kaj diskutado, kiu nur por unu momento estis
         interompita per la alporto de la gazetoj, kiuj cetere enhavis nenion
         legindan, ni enrigardu iom en la anta&ubreve;&ccirc;ambron, kie trovis rifu&gcirc;on la
         supervestoj, bastonoj, pluvombreloj kaj galo&scirc;oj. Tie sidis du knabinoj,
         juna kaj maljuna; oni povus pensi, ke ili venis, por rekonduki kun si
         siajn mastrinojn, tiun a&ubreve; alian maljunan fra&ubreve;linon a&ubreve; vidvinon. Sed se
         oni rigardis pli precize, oni povis tuj rimarki, ke ili ne povis esti simplaj
         servistinoj: iliaj manoj estis tro delikataj, ilia teni&gcirc;o kaj movi&gcirc;ado estis
         tro re&gcirc;aj, kaj iliaj vestoj havis tro originalan fasonon: Tio estis du feinoj;
         la pli juna estis ne la Diino de Feli&ccirc;o mem, sed unu el la servistinoj de
         &scirc;iaj &ccirc;ambelaninoj, kiuj disdonas la malpli gravajn donacojn de la feli&ccirc;o;
         la dua aspektis eksterordinare serioze, &scirc;i estis la mal&gcirc;ojo; &ccirc;i tiu faras
         siajn aferojn &ccirc;iam mem, per sia propra persono, &ccirc;ar tiam &scirc;i scias, ke la
         aferoj estas bone plenumitaj.
</p><p>         Ili rakontis al si reciproke, kie ili estis en tiu tago; tiu, kiu estis servistino
         de &ccirc;ambelanino de la Diino de Feli&ccirc;o, plenumis nur negravajn komisiojn:
         &scirc;i &scirc;irmis, kiel &scirc;i rakontis, novan &ccirc;apelon kontra&ubreve; subita pluvego,
         &scirc;i havigis al unu honesta homo saluton de ia altranga nulo, kaj aliajn
         similajn komisiojn; sed tio, kion &scirc;i estis ankora&ubreve; faronta, estis io tute
         eksterordinara.
</p><p>         <q>Mi devas diri al vi, ke hodia&ubreve; estas mia naski&gcirc;tago, kaj porhonore de
         tio estas komisie transdonita al mi paro da galo&scirc;oj, kiujn mi devas
         alporti al la homoj. La galo&scirc;oj havas tiun econ, ke &ccirc;iu, kiu ilin portas,
         tuj estas transportata en tiun situacion a&ubreve; en tiun tempon, kie li pleje
         volas esti. &Ccirc;iu deziro rilate tempon a&ubreve; lokon estas tuj plenumata, kaj la
         homo tiamaniere povas fine trovi feli&ccirc;on sur la tero.</q>
</p><p>         <q>&Ccirc;u vi tion kredas?</q> diris la Mal&gcirc;ojo; <q>mi ne kredas; kontra&ubreve;e, li
         fari&gcirc;os senfine malfeli&ccirc;a kaj benos la momenton, kiam li denove liberi&gcirc;os
         de la galo&scirc;oj.</q>
</p><p>         <q>Kia ideo!</q> respondis la dua. <q>Jen mi starigos ilin &ccirc;i tie apud la
         pordo, iu per eraro metos ilin sur sin kaj fari&gcirc;os feli&ccirc;ulo.</q></p>
</div>
<div type="chapter" n="II">
<head>Kio okazis al la jura konsilisto</head>


<p>         Estis mallume. La jura konsilisto Knap, tute enprofundi&gcirc;inta en la
         tempon de la re&gcirc;o Johano, volis foriri hejmen, kaj hazarde li anstata&ubreve;
         siaj galo&scirc;oj prenis la galo&scirc;ojn de feli&ccirc;o, kaj kun ili li eliris sur la
         Orientan straton; sed per la sor&ccirc;a forto de la galo&scirc;oj li transporti&gcirc;is en la
         tempon de la re&gcirc;o Johano, kaj tial lia piedo trovis sur la strato nenion
         krom &scirc;limo kaj mar&ccirc;o, &ccirc;ar en tiu tempo ne ekzistis ankora&ubreve; &scirc;tona
         pavimo.
</p><p>         <q>Estas terure, kiel malpure estas &ccirc;i tie!</q> diris la jura konsilisto.
         <q>La tuta trotuaro kvaza&ubreve; malaperis, kaj &ccirc;iuj lanternoj estas estingitaj!</q>
</p><p>         La luno ne levi&gcirc;is ankora&ubreve; sufi&ccirc;e alte, krom tio estis iom da nebulo,
         tial regis tia mallumo, ke oni ne multe povis distingi. Tamen &ccirc;e la plej
         proksima angulo pendis lanterno anta&ubreve; bildo de la Sankta Virgulino, sed
         la lumo estis preska&ubreve; kiel nenio, tiel, ke li &gcirc;in rimarkis nur tiam, kiam
         li staris tute sub &gcirc;i, kaj liaj okuloj tute mirigite trafis la pentritan bildon
         de la patrino kun la infano.
</p><p>         <q>&Ccirc;i tie certe trovi&gcirc;as ia muzeo</q>, li pensis, <q>kaj oni forgesis depreni
         la elpenda&jcirc;on!</q>
</p><p>         Kelkaj homoj, vestitaj la&ubreve; la tiuepoka modo, preteriris preter li.
</p><p>         <q>Kiel strange ili aspektas! Ili certe venas de maskobalo!</q>
</p><p>         Subite eksonis tamburado kaj fajfado, kaj &ccirc;iam pli kaj pli alproksimi&gcirc;adis
         lumo de tor&ccirc;oj. La jura konsilisto ekmiregis kaj ekvidis nun
         strangan procesion. Anta&ubreve;e mar&scirc;is tuta ta&ccirc;mento da tamburistoj, kiaj
         batadis la&ubreve;tan ruladon; ilin sekvis korpogardistoj kun pafarkoj kaj arbalestoj.
         La plej eminenta en la procesio estis altranga ekleziulo. Mirigite la
         jura konsilisto demandis, kion tio signifas kaj kiu estas tiu homo?
</p><p>         <q>Tio estas la episkopo de Zelando,</q> oni respondis.
</p><p>         <q>Ho Dio, kio al la episkopo venis en la kapon?</q> diris la jura konsilisto
         kaj balancis la kapon. Tio certe ja ne povis esti la episkopo. En profunda
         meditado pri tio kaj ne rigardante dekstren nek maldekstren, la jura
         konsilisto iris tra la Orienta strato kaj trans la Alipontan placon. La
         ponto, kiu kondukas al la Palaca placo, estis netrovebla. En malfortaj
         konturoj nur montri&gcirc;is al li plata bordo, kaj fine li alvenis al du homoj,
         kiuj sidis en boato.
</p><p>         <q>&Ccirc;u sinjoro deziras, ke ni &scirc;iptransigu lin al Holm?</q> ili demandis.
</p><p>         <q>Al Holm?</q> diris la jura konsilisto, kiu ja ne sciis, en kiu epoko li
         faras sian noktan promenadon; <q>mi volas iri al la Kristiana haveno en
         la malgrandan Torfan straton.</q> 
</p><p>         La homoj rigardis lin mirigite.
</p><p>         <q>Diru al mi nur, kie estas la ponto?</q> li diris plue. <q>Estas hontinde,
         ke &ccirc;i tie brulas nenia lanterno, kaj krom tio estas &ccirc;i tie koto kaj &scirc;limo,
         kvaza&ubreve; oni irus en mar&ccirc;o!</q>
</p><p>         Ju pli longe li parolis kun la boatistoj, des pli nekompreneblaj ili
         fari&gcirc;is por li.
</p><p>         <q>Mi ne komprenas vian Bornholman paroladon!</q> li fine diris kolere
         kaj turnis al ili la dorson. La ponton li ne povis trovi, balustrado anka&ubreve;
         ne ekzistis. <q>Fi, estas peko kaj honto, kia ordo estas &ccirc;i tie!</q> li diris.
         Neniam li trovis sian epokon pli mizera, ol en tiu nokto. <q>Plej bone
         estos, se mi prenos dro&scirc;kon!</q> li ekpensis. Sed kie staras la dro&scirc;koj?
         oni ne vidis e&ccirc; unu. <q>Mi devas decidi iri returne &gcirc;is la Nova Re&gcirc;a
         Bazaro, tie kredeble staras veturiloj, alie mi kredeble neniam venos al la
         Kristiana haveno!</q>
</p><p>         Li iris returne al la Orienta strato kaj la&ubreve;longe trairis &gcirc;in jam pre&scirc;ka&ubreve;
         tutan, kiam eklumis la luno.
</p><p>         <q>Mia Dio, kian strangan stratbaron oni tie starigis!</q> li ekkriis, ekvidinte
         la Orientan pordegon, kiu en tiu tempo staris &ccirc;e la fino de la
         Orienta strato.
</p><p>         Fine li tamen rimarkis nefermitan pordeton kaj venis tra &gcirc;i sur nian
         Novan Bazaron, kiu tamen tiam estis ankora&ubreve; granda herbejo. Elstaris
         nur apartaj arbeta&jcirc;oj, kaj la&ubreve;lar&gcirc;e de la herbejo tiri&gcirc;is lar&gcirc;a kanalo
         a&ubreve; rivereto. Kelkaj mizeraj lignaj budoj por Holandaj &scirc;ipistoj, la&ubreve;
         kiuj la loko estas nomita <q>Holanda Herbejo</q>, staris sur la transa
         bordo.
</p><p>         <q>A&ubreve; mi vidas veran fata-morganon, kiel oni tion nomas, a&ubreve; mi estas
         ebria!</q> ekkriis la jura konsilisto. <q>Kio do tio estas? Kio tio estas?</q>
</p><p>         Li iris denove returne, firme kredante, ke li estas malsana. Kiam li
         denove iris sur la straton, li rigardis la domojn pli atente, - la plimulto
         el ili estis el traboj, kaj multaj havis nur pajlan tegmenton.
</p><p>         <q>Ne, mi estas forte malsana!</q> li &gcirc;emis, <q>kaj tamen mi trinkis ja nur
         unu solan glason da pun&ccirc;o; sed mi ne povas &gcirc;in digesti! Tio estis efektive
         stranga ideo doni al ni pun&ccirc;on kaj varman salmon; mi tion diros al nia
         mastrino. &Ccirc;u eble mi iru returne kaj rakontu, kiel mi fartas? Sed tio
         aspektus ja iom absurde, kaj cetere kiu scias, &ccirc;u ili ankora&ubreve; ne
         dormas!</q>
</p><p>         Li tamen komencis ser&ccirc;i per la okuloj la domon, sed li nenie povis &gcirc;in
         trovi.
</p><p>         <q>Estas ja terure! Mi ne povas plu rekoni la Orientan straton! Neniu
         magazeno &ccirc;i estas! Mi vidas malnovajn, mizerajn, kadukajn kabanojn,
         kvaza&ubreve; mi trovi&gcirc;us en provinca urbeto. Mi estas malsana; mi ne devas
         min &gcirc;eni. Sed kien, al la diablo, malaperis la domo de mia mastro? &Gcirc;i
         ne estas plu la sama! Sed interne almena&ubreve; homoj ankora&ubreve; ne dormas.
         Ha, mi certe estas malsana!</q>
         Fine li trafis ne tute fermitan pordon, kie lumo penetris tra fendo. Tio
         estis unu el la tiuepokaj gastejoj, speco de bierejo. La &ccirc;ambro havis la
         aspekton de Holstinia vestiblo. Sufi&ccirc;e multe da homoj, apartenantaj al la
         pli bonstataj klasoj, maristoj, Kopenhagaj bur&gcirc;oj kaj anka&ubreve; kelke da
         scienculoj sidis en vigla interparolado &ccirc;e siaj kru&ccirc;etoj kaj malmulte
         atentis la eniranton.
</p><p>         <q>Pardonu!</q> diris la jura konsilisto al la mastrino, kiu aliris al li
         renkonte; <q>Mi subite tre malsani&gcirc;is; &ccirc;u vi ne volas esti tiel bona kaj
         venigi por mi dro&scirc;kon, por veturi al la Kristiana haveno?</q>
</p><p>         La virino rigardis lin de la kapo &gcirc;is la piedoj kaj skuis la &scirc;ultrojn.
         Tiam li ekparolis al &scirc;i germane; la jura konsilisto supozis, ke &scirc;i ne
         komprenas dane, kaj tial li ripetis sian deziron germane. Tio, kiel anka&ubreve;
         liaj vestoj, firmigis &ccirc;e la virino la opinion, ke li estas alilandulo. Ke li
         estas malsana, &scirc;i tuj rimarkis, kaj tial &scirc;i alportis al li kru&ccirc;on da akvo,
         kiu cetere havis strangan aldonan guston, preska&ubreve; kiel mara akvo
         kvankam &gcirc;i &jcirc;us estis alportita el puto.
</p><p>         La jura konsilisto apogis sian kapon sur la mano, profunde spiris kaj
         meditis pri la tuta stranga&jcirc;o, kiun li vidis &ccirc;irka&ubreve; si.
</p><p>         <q>&Ccirc;u tio estas la hodia&ubreve;a vespera gazeto?</q> li demandis, nur por ion
         diri, kiam li vidis, ke la virino formetis grandan pecon da papero:
</p><p>         &Scirc;i ne komprenis, pri kio li parolas, &scirc;i tamen transdonis al li la folion,
         Tio estis lignogravuro, kiu prezentis aeran fenomenon, kiu aperis en la
         urbo Kolonjo.
</p><p>         <q>&Gcirc;i estas tre malnova!</q> diris la jura konsilisto kaj denove ricevis
         bonan humoron pro tio, ke li hazarde trovis tian malnovan ekzempleron.
</p><p>         <q>Kiamaniere trafis en viajn manojn &ccirc;i tiu malofta&jcirc;a folio? &Gcirc;i estas tre
         interesa, kvankam &gcirc;i estas nur fabelo. Nuntempe oni klarigas tiaspecajn
         aerajn fenomenojn per norda lumo, kiun oni vidis; kredeble ili naski&gcirc;as
         per la elektra forto.</q>
</p><p>         Tiuj, kiuj sidis plej proksime de li kaj a&ubreve;dis lian parolon, ekrigardis
         lin kun mirego, kaj unu el ili levi&gcirc;is, demetis respekte la &ccirc;apelon kaj
         diris kun plej serioza mieno: <q>Vi certe estas tre alte instruita homo,
         mia sinjoro!</q>
</p><p>         <q>Ho ne!</q> respondis la jura konsilisto, <q>mi povas nur partopreni
         en parolado pri tiaj aferoj, kiuj estas kompreneblaj por &ccirc;iuj.</q>
</p><p>         <q>Modesteco estas bela virto!</q> diris la homo; <q>cetere koncerne vian
         parolon mi devas konfesi, ke pri tiu punkto mi havas alian opinion; sed
         mi ne volas &scirc;ovi min kun mia opinio.</q>
</p><p>         <q>&Ccirc;u estas permesate demandi, kun kiu mi havas la plezuron paroli?</q>
         demandis la jura konsilisto.
</p><p>         <q>Mi estas bakala&ubreve;ro de la Sankta Skribo,</q> respondis la homo.
</p><p>         &Ccirc;i tiu respondo estis tute sufi&ccirc;a por la jura konsilisto, la titolo kaj la
         kostumo estis tute konformaj unu al la alia. <q>Supozeble tio estas,</q> li
         pensis, <q>maljuna vila&gcirc;a lernejestro, tute speciala klaso da homoj, kiujn
         oni en kelkaj lokoj povas ankora&ubreve; trovi en Jutlando</q>.
</p><p>         <q>Kvankam &ccirc;i tie ne estas la &gcirc;usta loko por pritraktado de sciencaj
         demandoj, mi tamen petas, ke vi plej afable honoru nin per viaj vortoj.
         Vi certe havas grandan erudicion koncerne la antikvajn verkojn!</q>
</p><p>         <q>Ho; jes,</q> respondis la jura konsilisto, <q>mi tre volonte legas
         antikvajn utilajn verkojn, sed mi estas anka&ubreve; amanto de la novaj verkoj,
         nur ne de la <q rend="'">ordinaraj historioj</q>, da kiuj ni havas tute sufi&ccirc;e en la
         reala vivo.</q>
</p><p>         <q>Ordinaraj historioj?</q> demandis la bakala&ubreve;ro.
</p><p>         <q>Jes, mi parolas pri tiuj novaj romanoj, kiuj aperis anta&ubreve; nelonge.</q>
</p><p>         <q>Ho</q>, diris la homo ridetante, <q>el ili tamen brilas multe da spirito,
         Kaj anka&ubreve; &ccirc;e la kortego oni fervore ilin legas. La re&gcirc;o precipe amas la
         romanon pri sinjoro Tvent kaj sinjoro Gaudian, rakontantan pri la re&gcirc;o
         Arturo kaj pri la herooj de lia ronda tablo. Li e&ccirc; &scirc;ercis pri tio kun siaj
         altrangaj sinjoroj.</q>
<note>
       (Holberg rakontas en sia historio de la Dana regno, ke unu tagon, kiam la re&gcirc;o Johano
         legis en la romano pri la re&gcirc;o Arturo, li diris &scirc;erce al la fama Otto Nud, kiun li tre amis:
         <q>Sinjoro Tvent kaj sinjoro Gaudian estis bonegaj kavaliroj, tiajn kavalirojn oni nun plu
         ne trovas.</q> Tiam Otto Nud respondis: <q>Se nun trovi&gcirc;us tiaj re&gcirc;oj, kiel re&gcirc;o Arturo,
         tiam trovi&gcirc;us anka&ubreve; tiaj kavaliroj, kiel sinjoro Tvent kaj
       sinjoro Gaudian.</q>)
</note>
 
</p><p>         <q>Jes, tiun romanon mi ankora&ubreve; ne legis</q>, diris la jura konsilisto,
         <q>kredeble &gcirc;i estas tute nova, eldonita de Heiberg.</q>
</p><p>         <q>Ho ne</q>, respondis la homo, <q>&gcirc;i aperis ne &ccirc;e Heiberg, sed &ccirc;e Gottfried
         de Ghemen.</q>
</p><p>         <q>Li do estas la a&ubreve;toro!</q> diris la jura konsilisto; <q>tio estas tre antikva
         nomo; li estis ja la unua dana presisto!</q>
</p><p>         <q>Jes, li estas nia unua presisto!</q> diris la homo.
</p><p>         &Gcirc;is nun &ccirc;io iris bone. Nun unu el la bur&gcirc;oj komencis paroli pri la terura
         pesto, kiu furiozis anta&ubreve; kelke da jaroj, kaj li pensis per tio pri la pesto
         de la jaro 1484. La jura konsilisto supozis, ke la parolo estas pri la
         &hcirc;olero, kaj tiamaniere la interparolado iris tute bone. La milito kontra&ubreve;
         la maraj rabistoj estis en tia proksima rilato al la priparolata afero, ke
         oni ne povis ne tu&scirc;i &gcirc;in. La anglaj maraj rabistoj, oni diris, forprenis
         &scirc;ipojn de la ankrejo. La jura konsilisto, kiu havis tre bone en la
         memoro la okazinta&jcirc;ojn de la jaro 1801, bonege subtenis la insultadon
         kontra&ubreve; la angloj. Sed la plua interparolado iris ne tiel bone, &ccirc;iuminute
         oni penis korekti unu la alian; la bonkora bakala&ubreve;ro estis tro neklera,
         kaj la plej simplaj opiniesprimoj de la jura konsilisto siaflanke &scirc;ajnis al
         li tro maltimaj kaj tro malpiaj. Ili reciproke rigardadis sin kun miro kaj
         tute ne povis interkompreni&gcirc;i; la bakala&ubreve;ro komencis paroli latine, por
         esti pli bone komprenata, tio tamen neniom helpis.
</p><p>         <q>Kiel vi vin sentas?</q> demandis la mastrino kaj ektu&scirc;is la brakon de
         la jura konsilisto. Nun li denove rekonscii&gcirc;is, &ccirc;ar en la flameco de la
         interparolado li estis forgesinta &ccirc;ion, kio anta&ubreve;e okazis.
</p><p>         <q>Ho Dio, kie mi estas!</q> li diris, kaj li ricevis kapturni&gcirc;on, kiam li
         ekpensis pri tio.
</p><p>         <q>Ni trinku klareton! Trinkmielon kaj Bremenan bieron!</q> ekkriis nun
         unu el ja gastoj, <q>kaj vi devas trinki kun ni!</q>
</p><p>         Du knabinoj, el kiuj unu portis strangan kufon, eniris; ili enver&scirc;is
         la trinka&jcirc;on kaj faris riverencon. La jura konsilisto eksentis froston en
         la dorso,
</p><p>         <q>Kio do tio estas, kio &gcirc;i estas!</q> li diris, sed li devis trinki kun ili, &ccirc;u
     li volis, &ccirc;u li ne volis. Li estis tute en malespero, kaj kiam unu el ili
         diris, ke li estas ebria, li tute ne dubis pri la vereco de tiuj vortoj. Sed
         kiam li ilin poste petis, ke ili havigu al li dro&scirc;kon, ili pensis, ke li parolas
         ruse.
</p><p>         Neniam anta&ubreve;e li estis en tia maldelikata kaj needukita kompanio; oni
         povus pensi, li diris, ke la lando refalis en idolistecon. <q>Tio estas la plej
         terura momento en mia vivo!</q> Sed subite venis en lian kapon la ideo
         klini&gcirc;i sub la tablon, rampi al la pordo kaj tiamaniere forkuri. Sed kiam
         li estis jam &ccirc;e la pordo, la aliaj rimarkis lian intencon kaj kaptis lin je
         la piedoj; feli&ccirc;e por li &ccirc;e tio defalis la galo&scirc;oj, kaj kune kun tio malaperis
         la tuta ensor&ccirc;iteco.
</p><p>         La jura konsilisto ekvidis tute klare anta&ubreve; si brulantan lanternon, kaj
         malanta&ubreve; &ccirc;i tiu staris majesta konstrua&jcirc;o; li rekonis &gcirc;in, kiel anka&ubreve; la
         domojn najbarajn; tio estis la Orienta strato, en tiu aspekto, kiun &gcirc;i nun
         havas; li ku&scirc;is kun la piedoj direktitaj al la pordo de la domo, kaj &gcirc;uste
         kontra&ubreve;e sidis la gardisto kaj dormis.
</p><p>         <q>Ho mia Kreinto, mi ku&scirc;is &ccirc;i tie sur la strato kaj son&gcirc;is!</q> li diris.
         <q>Jes, tio estas la Orienta strato! Kiel agrable hele kaj vivoplene! Vere
         teruran efikon faris sur mi la glaso da pun&ccirc;o!</q>
</p><p>         Post du minutoj li sidis en dro&scirc;ko, kiu veturigis lin al la Kristiana
         haveno; Li pensis pri la teruro kaj mizero, kiun li trasentis, kaj kore benis
         la feli&ccirc;an nuntempecon, la nunan epokon, kiun, malgra&ubreve; &ccirc;iuj giaj malbona&jcirc;oj,
         li tamen trovis pli bona ol tiu epoko, en kiu li jus trovi&gcirc;is; kaj tio
         estis prudenta de la flanko de la jura konsilisto.</p>
</div> 
<div type="chapter" n="III">

<head>Aventuro de la gardisto</head>

<p>         <q>Ha, jen ku&scirc;as ja paro da galo&scirc;oj!</q> diris la gardisto. <q>Ili certe
         apartenas al la le&ubreve;tenanto, kiu lo&gcirc;as tie supre. Ili ku&scirc;is &gcirc;uste apud la
         pordo de la domo!</q>
</p><p>         La honesta homo havis la deziron tiri la sonorilon kaj transdoni la
         galo&scirc;ojn al la le&ubreve;tenanto, &ccirc;ar &ccirc;e li estis ankora&ubreve; lume; sed li ne volis veki
         la aliajn homojn en la domo, kaj tial li tion ne faris.
</p><p>         <q>Estas kredeble varme kaj komforte, se oni havas sur si paron da tiaj
         a&jcirc;oj! Ili estas el tiel mola ledo! Ili estus por mi la&ubreve;mezuraj, kvaza&ubreve; fanditaj
         sur mia piedo. Kiel malsa&gcirc;e la aferoj iras en &ccirc;i tiu mondo! Tiu
         supre povus nun meti sin en sian varman liton, sed li tion ne faras, ne,
         li mar&scirc;adas sur la planko tien kaj reen. Kia feli&ccirc;a homo li estas! Li
         havas nek edzinon nek kriistojn! &Ccirc;iun vesperon li estas en societo. Ho,
         se mi estus sur lia loko, tiam mi estus feli&ccirc;a homo!</q>
</p><p>         Apena&ubreve; li eldiris la deziron, ekefikis la galo&scirc;oj, kiujn li dume estis
         metinta sur sin; la gardisto plene transiris en la personon kaj pensmanieron
         de la le&ubreve;tenanto. Jen li staris supre en la &ccirc;ambro kaj tenis inter
         la fingroj malgrandan rozokoloran paperon, sur kiu trovi&gcirc;is versa&jcirc;o,
         versa&jcirc;o de sinjoro la le&ubreve;tenanto mem. &Ccirc;ar kiu ne estis iam en sia vivo
         en poezia mensostato? kaj se oni tiam skribas siajn pensojn, tio &ccirc;iam
         estas farata en versoj. Sur la papero estis skribite:</p>

<lg type="poem">
<head>Se estus mi ri&ccirc;a!</head>
<lg type="stanza"> 
         <l><q>Se estus mi ri&ccirc;a!</q> tre ofte mi revis,</l>
	 <l>Kaj ofte pri tio e&ccirc; pre&gcirc;on mi levis.</l>
	 <l>Mi tiam ja tuj oficiro fari&gcirc;us,</l>
	 <l>Per sabro, plum&ccirc;ap' kaj orden' ornami&gcirc;us!</l>
         <l>Jen nun oficiro mi fine jam estas,</l>
         <l>Sed, kiel anta&ubreve;e, ri&ccirc;eco forestas.</l>
         <l>Min benu, Kreanto, min benu, Gvidanto!</l>
</lg>
<lg type="stanza">
         <l>Vespere mi sidis kun juna knabino,</l>
         <l>&Gcirc;uante la kisojn de la amatino;</l>
         <l>Plej dol&ccirc;aj paroloj kaj kantoj ne &ccirc;esis;</l>
         <l>&Ccirc;ar, kvankam min mono neniam karesis,</l>
         <l>Vi scias, min &ccirc;iam allogis la kanto,</l>
         <l>Ho granda Kreanto, ho mia Gvidanto!</l>
</lg>
<lg type="stanza">
         <l><q>Ho, estu mi ri&ccirc;a!</q> pli forte mi pre&gcirc;is.</l>
         <l>De kiam &ccirc;e mi en la kor' &scirc;i ekre&gcirc;is,</l>
         <l>La bela, la bona, pli pura ol &ccirc;io.</l>
         <l>Se &scirc;ia rigard' kiel suna radio</l>
         <l>Sciigus al mi: mi al vi apartenas!</l>
         <l>Sed ve! Vi ja min per ri&ccirc;eco ne benas,</l>
         <l>Ho granda Kreanto, ho mia Gvidanto!</l>
</lg>
<lg type="stanza">
         <l><q>Se estus mi ri&ccirc;a!</q> Se via okulo</l>
         <l>Eklumus konsolon al mi, mizerulo!</l>
         <l>Vi, kara, &ccirc;u mian vi konas la koron?</l>
         <l>Tralegu la versojn kaj mian doloron.</l>
         <l>Sed estos pli bone, se vi &gcirc;in ne konas,</l>
         <l>&Ccirc;irka&ubreve;as min nokto... kaj Vi, ho Kreanto,</l>
         <l>Konsolu &scirc;in, benu &scirc;in, mia Gvidanto!</l>
</lg>
</lg>

<p>         Jes, tiajn versojn oni skribas, kiam oni estas enami&gcirc;inta, sed homo
         prudehta ilin ne presigas. Le&ubreve;tenanto, amo kaj mizero estas kvaza&ubreve;
         triangulo, a&ubreve; kvaza&ubreve; duyono de rompita &jcirc;etkubo de la feli&ccirc;o. Tion anka&ubreve;
         la le&ubreve;tenanto sentis, kaj tial li apogis la kapon al la kadro de la fenestro
         kaj profunde ek&gcirc;emis.
</p><p>         <q>La kompatinda nokta gardisto tie sur la strato estas multe pli
         feli&ccirc;a ol mi. Li ne sentas tion, kion mi nomas manko. Li havas bone
         orditan mastruma&jcirc;on, li havas edzinon kaj infanojn, kiuj ploras kun li,
         kiam li ploras, &gcirc;ojas kun li, kiam li &gcirc;ojas. Ho, mi estus pli feli&ccirc;a ol mi
         estas, se mi povus esti sur lia loko, &ccirc;ar li estas pli feli&ccirc;a ol mi!</q>
</p><p>         En la sama momento la gardisto fari&gcirc;is denove gardisto: &ccirc;ar per la
         galo&scirc;oj de feli&ccirc;o li estis fari&gcirc;inta le&ubreve;tenanto, sed, kiel ni vidis, li en tiu
         situacio sentis sin ankora&ubreve; multe malpli kontenta kaj esprimis preferon
         por sia propra stato. Tiamaniere la gardisto fari&gcirc;is denove gardisto.
</p><p>         <q>Tio estis malbela son&gcirc;o!</q> li diris, <q>sed sufi&ccirc;e stranga. &Scirc;ajnis al mi,
         kvaza&ubreve; mi estas la le&ubreve;tenanto tie supre, kio tamen tute ne faris al mi
         plezuron. Mankis al mi mia edzino kaj la malgrandaj kriistoj, kiuj
         sen&ccirc;ese kaj senlace &ccirc;iam denove min kisas.</q>
</p><p>         Li sidi&gcirc;is denove kaj jese balancis la kapon; li ne povis &ccirc;esi pensi pri
         la son&gcirc;o. La galo&scirc;ojn li &ccirc;iam ankora&ubreve; havis sur la piedoj. Dume falstelo
         kiel brilanta linio traflugis la &ccirc;ielon.
</p><p>         <q>&Gcirc;i malaperis!</q> li diris; <q>nu, ekzistas ankora&ubreve; sufi&ccirc;e multe! Mi
         dezirus iam vidi tiujn objektojn pli proksime, precipe la lunon, &ccirc;ar tiam
         &gcirc;i ne povus forkuri de mi. Kiam ni mortas, ni flugas, kiel diras la studento,
         por kiu mia edzino lavas la tola&jcirc;on, de unu stelo al alia. Tio
         estas mensogo, sed tio certe estus bela. Se ni povus fari almena&ubreve; unu
         salton tien supren, tiam mi nenion havus kontra&ubreve; tio, se mia korpo e&ccirc;
         restus sur la &scirc;tuparo!</q>
</p><p>         Vidu, oni ne devas pentri la diablon sur la muro, sed tute aparta
         singardeco estas necesa, kiam oni havas sur siaj piedoj la galo&scirc;ojn de la
         feli&ccirc;o. A&ubreve;skultu do, kio fari&gcirc;is al la gardisto!
</p><p>         Ni, homoj, konas ja preska&ubreve; &ccirc;iuj la rapidecon de la vaporforta veturado,
         ni elprovis &gcirc;in a&ubreve; sur fervojo, a&ubreve; sur &scirc;ipo sur la maro. Sed &ccirc;i tiu
         flugado estas kiel la irado de la besto nomata bradipo a&ubreve; kiel &scirc;ovi&gcirc;ado
         de limako en komparo kun la rapideco de la radio de lumo. &Ccirc;i tiu flugas
         dekna&ubreve;-milionoble pli rapide, ol la plej bona vetkuristo, kaj tamen la
         elektro estas ankora&ubreve; pli rapida. La morto estas elektra frapo, kiun ni
         ricevas en la koron; sur la flugiloj de la elektro levi&gcirc;as la liberi&gcirc;inta
         animo. Ok minutojn kaj kelke da sekundoj bezonas la sunlumo por
         voja&gcirc;o de pli ol dudek milionoj da mejloj; per la rapida po&scirc;to de la
         elektro la animo bezonas ankora&ubreve; malpli da minutoj, por plenumi tian
         saman flugon. La interspaco inter la korpoj &ccirc;ielaj estas por &gcirc;i ne pli
         granda, ol por ni estas la distanco inter ni kaj niaj amikoj en la domoj
         de la sama urbo, e&ccirc; se ili trovi&gcirc;as tre proksime unuj de la aliaj. Sed tiu
         elektra frapo en la koron malebligas al ni por &ccirc;iam la pluan uzadon
         de nia korpo, se ni ne havas sur ni simile al la gardisto la galo&scirc;ojn de
         feli&ccirc;o.
</p><p>         En la da&ubreve;ro de kelke da sekundoj la gardisto traflugis la 52 000
         mejlojn &gcirc;is la luno, kiu, kiel oni scias, estas el pli malpeza materio ol
         nia tero kaj mola; kiel fre&scirc;e falinta ne&gcirc;o. Li trovi&gcirc;is sur unu el la
         multegaj ringaj montaroj, kiujn ni konas el la granda lunkarto de D-ro M&auml;dler;
         vi &gcirc;in ja konas? Al la flanko interna la ringa montaro estis tute
         kruta kaj formis grandegan rondvalon. En &ccirc;i tiu trovi&gcirc;is urbo, kiu
         havis strangan aspekton. Prezentu al vi glason da akvo, en kiu estas
         disbatita ovoblanko. Tiel mola estis la urbo, kaj en &gcirc;i estis videblaj
         similaj formita&jcirc;oj kun turoj kaj kupoloj kaj velformaj altanoj, diafanaj
         kaj pendantaj en la maldensa aero. Nia tero &scirc;vebis super lia kapo kiel
         granda fajroru&gcirc;a globo. 
</p><p>         Tie estis tre multe da ekzista&jcirc;oj, &ccirc;iuj estis el tiu speco, kiun ni nomas
         homoj, sed ili aspektis tute alie ol ni. Ili anka&ubreve; havis lingvon, sed neniu
         povas ja postuli, ke la animo de la gardisto &gcirc;in komprenu; &gcirc;i tamen &gcirc;in
         komprenis.
</p><p>         La animo de la gardisto tre bone komprenis la lingvon de la lunlo&gcirc;antoj.
         Ili interparolis pri nia tero kaj dubis, &ccirc;u &gcirc;i povas esti lo&gcirc;ata, &ccirc;ar, ili
         diris, la aero tie estas ja multe tro peza, ke prudenta ekzista&jcirc;o tie povu
         vivi. Nur la luno, ili opiniis, estas kapabla servi kiel lo&gcirc;loko por vivantaj
         ekzista&jcirc;oj; &gcirc;i estas la &ccirc;efa &ccirc;iela korpo, sur kiu de &ccirc;iam vivis la civitano
         de la mondo.
</p><p>         Sed ni ne forgesu pri la Orienta strato, kaj ni rigardu, kio fari&gcirc;is al la
         korpo de la gardisto.
         Senvive &gcirc;i sidis sur la &scirc;tuparo, la gardista bastono elfalis el &gcirc;ia mano,
         kaj &gcirc;iaj okuloj rigardis supren al la luno, kie nun trovi&gcirc;is &gcirc;ia honesta
         animo.
</p><p>         <q>Kioma horo estas, gardisto?</q> demandis iu pasanto. Sed la gardisto
         absolute nenion respondis; tial la pasanto tre milde pin&ccirc;is lin je la nazo;
         sed tiam malaperis la ekvilibro. La korpo falis kaj etendi&gcirc;is la&ubreve; sia tuta
         longo; la homo estis senviva. Tiam la pin&ccirc;inton atakis granda teruro; la
         gardisto estis senviva kaj restis senviva. Oni raportis pri tio al la polico, oni
         priparolis la okazinta&jcirc;on, kaj matene oni transportis la korpon en la
         hospitalon.
</p><p>         Tio povus fari&gcirc;i bela &scirc;erco por la animo, se &gcirc;i revenus kaj kredeble
         ser&ccirc;us sian korpon en la Orienta strato, sed ne trovus &gcirc;in. Kredeble &gcirc;i
         anta&ubreve; &ccirc;io kurus en la policejon kaj demandus en la fako por perditaj
         objektoj, &gcirc;is &gcirc;i fine trafus en la hospitalon. Ni tamen povas konsoli nin
         per tio, ke la animo estas plej sa&gcirc;a tiam, kiam &gcirc;i agas memstare; &gcirc;iaj
         malsa&gcirc;a&jcirc;oj estas ka&ubreve;zataj nur de la korpo.
</p><p>         Kiel ni diris, la korpo de la gardisto estis forportita en la hospitalon,
         tie oni portis &gcirc;in en la &ccirc;ambron de purigado, kaj la unua afero, kiun oni
         faris, estis kompreneble detiro de la galo&scirc;oj, kaj nun la animo devis
         reveni. &Gcirc;i direktis sin tuj al la korpo, kaj en momento la homo revivi&gcirc;is.
         Li asertis, ke tio estis la plej terura nokto de lia vivo; por la plej granda
         sumo da mono li ne volus ankora&ubreve; unu fojon havi tian senta&jcirc;on. Sed nun
         tio estis ja feli&ccirc;e travivita. 
</p><p>         Ankora&ubreve; en la sama tago li povis forlasi la hospitalon, sed la galo&scirc;oj
         tie restis.</p>
</div>

<div type="chapter" n="IV">  
<head>&Ccirc;efa momento</head>
<note>Peco, ta&ubreve;ganta por deklamado.</note>
<p><title type="head">Tute eksterordinara voja&gcirc;o</title></p>

<p>         &Ccirc;iu Kopenhagano scias, kiel aspektas la enirejo de la Frederika hospitalo
         en Kopenhago; sed &ccirc;ar &ccirc;i tiun historion espereble legos anka&ubreve;
         kelkaj ne-Kopenhaganoj, tial ni devas doni pri &gcirc;i negrandan priskribon.
</p><p>         La hospitalo estas apartigita de la strato per sufi&ccirc;e alta krado, en kiu
         la dikaj feraj stangoj estas tiel malproksimaj unu de la alia, ke, kio estas
         publika sekreto, multaj maldikaj lo&gcirc;antoj de tiu institucio sin trapremas
         kaj faras ekstere siajn malgrandajn vizitojn. La korpoparto, kiun estas
         plej malfacile traigi, estas la kapo. En &ccirc;i tio, kiel ofte en la mondo, la
         malgrandaj kapoj estas la plej feli&ccirc;aj. Tio sufi&ccirc;u kiel enkonduko.
</p><p>         Unu el la junaj oficistoj, pri kiu oni nur en korpa senco povis diri, ke
         li havas dikan kapon, devis &gcirc;uste en tiu vespero havi sian de&jcirc;oron. La
         pluvo faladis torente; sed malgra&ubreve; la diritaj du malhelpoj li devis nepre
         eliri, nur por horkvarono. Li opiniis, ke tute ne penindas konfidi tion al
         la pordisto, se oni povas trarampi inter la feraj stangoj. Tie ku&scirc;is la
         galo&scirc;oj, kiujn forgesis la gardisto. Li ne havis e&ccirc; la plej malgrandan scion
         pri tio, ke tio estas la galo&scirc;oj de feli&ccirc;o; en tiu malbona vetero ili povus
         esti tre utilaj por li. Li surmetis ilin. Nun li devis fari la provon, &ccirc;u li
         povos sin trapremi; li neniam anta&ubreve;e tion provis. Li komencis.
</p><p>         <q>Dio donu, ke mi anta&ubreve; &ccirc;io trapremu la kapon!</q> li diris; kaj tuj &gcirc;i
         traglitis facile kaj sukcese, kvankam &gcirc;i estis tre granda kaj dika; tion
         faris la galo&scirc;oj. Sed nun anka&ubreve; la korpo devis trairi; &gcirc;i haltis.
</p><p>         <q>Ho ve, mi estas tro dika!</q> li diris. <q>Mi pensis, ke plej malfacile iros
         la kapo! Mi ne povas trai&gcirc;i.</q>
</p><p>         Nun li volis rapide retiri la kapon, sed li ne sukcesis. La kolon li povis
         facile movi, sed nenion pli. Lia unua sento estis &ccirc;agreno, la dua estis
         absoluta perdo de humoro. La galo&scirc;oj de feli&ccirc;o metis lin en tiun teruran
         situacion, kaj malfeli&ccirc;e ne venis al li la ideo ekdeziri sian liberi&gcirc;on, ne, li
         agis, kaj tial li ne povis &scirc;ovi&gcirc;i de la loko. Torente faladis la pluvo, e&ccirc;
         unu homon oni ne povis vidi sur la strato. La sonorilon de la pordo li ne
         povis atingi, kiel do li nun liberi&gcirc;us? Li anta&ubreve;vidis, ke li povus stari &ccirc;i
         tie &gcirc;is la mateno, tiam oni devus anta&ubreve; &ccirc;io venigi for&gcirc;iston, por trafajli
         la ferajn stangojn, sed tio ne povas esti farata tre rapide; la tuta knaba
         lernejo, kiu trovi&gcirc;is &gcirc;uste kontra&ubreve;e, levi&gcirc;us sur la piedojn, &ccirc;iuj lo&gcirc;antoj
         de la institucio kunvenus, por vidi lin &ccirc;e la kolono de malhonoro,
         fari&gcirc;us granda kunkuro. <q>Ho! la sango levi&gcirc;as al mi en la kapon tiel,
         ke mi povas frenezi&gcirc;i. Jes, mi frenezi&gcirc;as. Ho, se mi denove estus libera,
         tiam &ccirc;io pasus!</q>
</p><p>         Nu, tion li devis diri pli frue! Tuj, kiam la deziro estis eldirita, lia
         kapo liberi&gcirc;is, kaj li enkuris nun en la domon, tute surdigita de la
         teruro, kiun ka&ubreve;zis al li la galo&scirc;oj de feli&ccirc;o.
</p><p>         Tamen ne pensu, ke kun tio &ccirc;io pasis; ho ne, venis ankora&ubreve; io pli
         malbona.
</p><p>         Pasis la nokto kaj anka&ubreve; la sekvanta tago, kaj neniu demandis pri la
         galo&scirc;oj.
</p><p>         Vespere okazis prezentado en fama amatora teatro. &Ccirc;iuj lokoj en la
         teatro estis okupitaj. Inter la deklama&jcirc;oj trovi&gcirc;is anka&ubreve; nova versa&jcirc;o, sub
         la titolo <q>Okulvitroj de la onklino</q>. Kiam iu rigardis tra ili, la homoj
         aperis al li kiel ludkartoj, kaj la&ubreve; ili oni povis anta&ubreve;diri la okazonta&jcirc;ojn
         de la venonta jaro.
</p><p>         La versa&jcirc;o estis bonege deklamita, kaj la deklaminto ricevis grandan
         apla&ubreve;don. Inter la rigardantoj trovi&gcirc;is anka&ubreve; nia juna hospitala oficisto,
         kiu videble tute forgesis jam sian hiera&ubreve;an noktan aventuron. La galo&scirc;ojn
         li metis sur sin, &ccirc;ar oni ilin ne reprenis, kaj &ccirc;ar sur la strato estis tre
         kote, ili povis esti al li tre utilaj.
</p><p>         La versa&jcirc;o pla&ccirc;is al li. Lin tre vigle okupis la penso, kiajn profitojn oni
         havus, se oni posedus tiajn okulvitrojn. Eble oni povus, per &gcirc;usta uzado,
         rigardi al la homoj en la koron. Tio, li pensis, estus ja multe pli interesa,
         ol nur rigardi, kio fari&gcirc;os en la venonta jaro, &ccirc;ar la lastan oni ja sen tio
         ekscios, sed la unuan oni neniam povas ekscii. <q>Mi prezentas al mi la
         tutan vicon de la sinjoroj kaj sinjorinoj sur la unua benko, se oni povus
         rekte enrigardi al ili en la bruston! tio estus ja ekspozicio, speco de
         magazeno! &Ccirc;e tiu sinjorino tie mi certe malkovrus grandan magazenon
         de moda&jcirc;oj, &ccirc;e &ccirc;i tiu nur malplenan halon, por kiu tamen purigo estus
         tre utila. Sed &ccirc;u trovi&gcirc;us anka&ubreve; bonaj magazenoj? Ho jes!</q> li ek&gcirc;emis,
         <q>mi konas unu, en kiu &ccirc;io estas bonega, sed en &gcirc;i regas jam komizo,
         tio estas la sola malbona&jcirc;o en la tuta magazeno! El tiu a&ubreve; alia oni a&ubreve;dus
         la inviton: <q rend="'">Estu tiel bona kaj eniru!</q> Jes, mi dezirus eniri, mi dezirus
         tramigri la korojn, kiel &ccirc;arma malgranda penso.</q>
</p><p>         Nu, tio sufi&ccirc;is por la galo&scirc;oj; la tuta juna oficisto &scirc;rumpis kaj komencis
         tute eksterordinaran voja&gcirc;an tra la koroj de la unuavicaj rigardantoj. La
         unua koro, kiun li tramigris, apartenis al sinjorino; sed en la unua
         momento li pensis, ke li trovi&gcirc;as en ortopedia instituto, kiel oni nomas
         tian domon, en kiu la kuracistoj liberigas homojn de iliaj elkreska&jcirc;oj
         kaj faras ilin denove rektaj; li pensis, ke li trovi&gcirc;as en la &ccirc;ambro, kie
         sur la muroj pendas la gipsaj kopioj de malbone kreskintaj membroj;
         sed la diferenco konsistis en tio, ke en la instituto ili estas farataj post
         la eniro en la instituton, sed &ccirc;i tie en la koro ili estis faritaj post la eliro
         de la gastoj kaj bone konservataj. Tio estis gipsaj kopioj de amikinoj;
         kopioj de iliaj korpaj kaj spiritaj kripla&jcirc;oj, kiuj tie estis konservataj.
</p><p>         Rapide li eniris en alian virinan koron; sed &ccirc;i tiu prezenti&gcirc;is al li kiel
         granda sankta pre&gcirc;ejo. La blanka kolombo de senkulpeco flugetadis
         super la &ccirc;efaltaro. Tre volonte li stari&gcirc;us sur la genuoj; sed li devis iri
         pluen, en la sekvantan koron, li tamen a&ubreve;dis ankora&ubreve; la tonojn de
         orgeno, kaj &scirc;ajnis al li, ke li mem fari&gcirc;is nova, pli bona homo, li mem
         ne sentis sin plu nedigna, por eniri en la sekvantan sanktejon, kiu
         montris al li malri&ccirc;an subtegmentan &ccirc;ambreton kun malsana patrino,
         sed tra la malfermita fenestro lumis la varma suno de Dio, belegaj rozoj
         balancadis la kapojn el la malgranda ligna kesteto sur la tegmento, kaj
         du &ccirc;ielbluaj birdoj kantis pri &gcirc;ojo de infano, dum la malsana patrino
         petegis Dion pri beno por &scirc;ia filino.
</p><p>         Nun li rampis sur la manoj kaj piedoj tra plenigita butiko de bu&ccirc;isto,
         li trovis nur viandon kaj &ccirc;ie denove nur viandon; tio estis la koro de
         ri&ccirc;a fama viro; kies nomo estis sur &ccirc;ies lipoj. Jen li trovi&gcirc;is en la koro
         de lia edzino, kiu prezentis malnovan ruini&gcirc;intan kolombejon; la bildo
         de la edzo servis nur kiel ventoflago; &gcirc;i estis en komuniki&gcirc;o kun la pordoj,
         kiuj malfermi&gcirc;adis kaj fermi&gcirc;adis la&ubreve; la turni&gcirc;oj de la edzo.
</p><p>         Poste li venis en spegul&ccirc;ambron, similan al tiuj, kiuj trovi&gcirc;as en
         kelkaj kasteloj, sed la speguloj &ccirc;ion pligrandigadis en nekredebla proporcio.
         Meze sur la planko sidis, kvaza&ubreve; Dalai-Lama, la sensignifa <q>mi</q>
         de la persono, admirante sian propran grandecon.
</p><p>         Poste &scirc;ajnis al li, ke li trovi&gcirc;as en malvasta pinglujo, plena de akrapintaj
         pingloj. <q>Tio certe estas la koro de maljuna fra&ubreve;lino</q>, li ekpensis
         nevole. Sed tiel ne estis, kontra&ubreve;e, tio estis tute juna soldato kun
         kelkaj ordenoj, tia, pri kia oni ordinare diras: homo kun spirito kaj koro.
</p><p>         Tute surdigita la juna oficisto eliris el la lasta koro de la vico; li ne
         povis ordigi siajn pensojn, li pensis, ke lia ekscitita imago faris al li
         petola&jcirc;on.
</p><p>         <q>Ho Dio</q>, li &gcirc;emis, <q>mi certe havas la inklinon frenezi&gcirc;i! Sed estas
         efektive nepardoneble varmege &ccirc;i tie! La sango levi&gcirc;as al mi en la
         kapon!</q> Kaj nun li rememoris la teruran okazinta&jcirc;on de la pasinta vespero,
         kiel li ne povis retiri sian kapon el la krado anta&ubreve; la hospitalo.
         <q>Tio kredeble ka&ubreve;zis al mi &ccirc;ion!</q> li pensis. <q>Mi ne devas malatenti tion.
         Rusa bano estus bona por mi. Ho, se mi jam ku&scirc;us sur la plej supra
         breto!</q> 
         
</p><p>         Kaj jen li ku&scirc;is sur la plej supra breto en vaporbanejo, sed li ku&scirc;is tie
         en &ccirc;iuj siaj vestoj, kune kun la botoj kaj la galo&scirc;oj. La varmegaj akveroj
         gutadis al li rekte en la viza&gcirc;on.
</p><p>         <q>Hu!</q> li ekkriis kaj saltis malsupren, por preni malvarman ver&scirc;on.
         La servisto anka&ubreve; la&ubreve;te ekkriis, kiam li ekvidis la vestitan homon.
</p><p>         La juna oficisto tamen rapide ricevis sufi&ccirc;e da spirit&ccirc;eesto, por flustri
         al la servisto: <q>Tio estas veto!</q> Sed la unua afero, kiun li faris post sia
         reveno hejmen, estis tio, ke li almetis al si sur la nukon kaj sur la
         dorson po unu granda kantarida plastro, por eltiri la frenezecon.
</p><p>         En la sekvanta mateno li havis sangsubfluan dorson; tio estis lia profito
         de la galo&scirc;oj de feli&ccirc;o.</p>
 
</div>
<div type="chapter" n="V">

<head>Metamorfozo de la skribisto</head>

<p>         La gardisto, kiun ni certe ankora&ubreve; memoras, dume rememoris pri la
         galo&scirc;oj, kiujn li trovis kaj kunportis kun si en la hospitalon. Li prenis
         ilin returne; sed &ccirc;ar nek la le&ubreve;tenanto nek ia alia lo&gcirc;anto de la strato
         alkonfesis ilin al si, oni forportis ilin en la policejon.
</p><p>         <q>Ili aspektas kiel miaj propraj galo&scirc;oj!</q> diris unu al la sinjoroj skribistoj,
         pririgardante la trovita&jcirc;on kaj starigante ilin apude de siaj; <q>e&ccirc;
         okulo de botisto ne povus ilin distingi!</q>
</p><p>         <q>Sinjoro skribisto!</q> ekkriis servisto, kiu eniris kun kelkaj paperoj.
</p><p>         La skribisto sin turnis, parolis kun la enirinto, kaj kiam la interparolado
         estis finita kaj li denove pririgardis la galo&scirc;ojn, li tute ne sciis, &ccirc;u
         al li apartenas tiuj, kiuj staras dekstre, &ccirc;u tiuj, kiuj staras maldekstre.
</p><p>         <q>Kredeble tiuj, kiuj estas malsekaj!</q> li pensis; sed li pensis mal&gcirc;uste,
         &ccirc;ar tio estis la galo&scirc;oj de feli&ccirc;o. Sed &ccirc;u la polico anka&ubreve; ne povas erari?
         Li metis sur sin la galo&scirc;ojn, en&scirc;ovis kelkajn paperojn en la po&scirc;on,
         prenis aliajn sub la brakon, por hejme ilin tralegi kaj transskribi. Tiam
         estis diman&ccirc;a anta&ubreve;tagmezo, kaj la vetero estis bela. <q>Promeno al
         Monto Frederika certe estus bona por mi</q>, li pensis, kaj li ekvojiris.
</p><p>         Neniu povis esti pli modesta kaj pii diligenta ol tiu juna homo, kaj tial
         ni plenkore povas bondeziri al li en lia promenado; post la multa sidado
         &gcirc;i estis vera bonfaro por li. En la komenco li nur vagadis senpense, kaj
         tial la galo&scirc;oj ne havis okazon, por montri sian sor&ccirc;an forton.
</p><p>         En la granda aleo, kiu kondukis al la kastelo, li renkontis konaton,
         junan poeton, kiu rakontis al li, ke morga&ubreve; li komencos sian someran
         voja&gcirc;on.
</p><p>         <q>Do jam denove for!</q> diris la skribisto; <q>vi estas feli&ccirc;a, libera homo! 
         Vi povas flugi, kien vi volas, sed ni havas katenojn sur la piedoj!</q>
</p><p>         <q>Estas vere, vi estas alkatenita, sed al pandona arbo!</q> diris la poeto.
         <q>Vi ne bezonas zorgi pri la morga&ubreve;a tago, kaj kiam vi maljuni&gcirc;as, vi
         ricevas sufi&ccirc;an emeritan salajron.</q>
</p><p>         <q>Al vi tamen estas plej bone!</q> diris la skribisto. <q>Sidi &ccirc;e si kaj
         verki poezia&jcirc;ojn estas ja certe vera plezuro! La tuta mondo diras al vi
         agrabla&jcirc;ojn, kaj krom tio vi estas via propra sinjoro. Vi devus iam fari
         provon kaj sidi en la ju&gcirc;ejo &ccirc;e la enuigaj aferoj!</q>
</p><p>         La poeto balancis la kapon, la skribisto anka&ubreve; balancis la kapon, &ccirc;iu
         restis &ccirc;e sia opinio, kaj ili disi&gcirc;is.
</p><p>         <q>Stranga popoleto estas tiuj poetoj!</q> diris la skribisto. <q>Mi dezirus,
         ke mi iam povu eni&gcirc;i en tian naturon kaj mem fari&gcirc;i poeto. Mi estas
         certa, ke mi ne skribus tiajn mizerajn versojn, kiel la aliaj. Hodia&ubreve; estas
         &gcirc;usta printempa tago por poeto, la aero estas tiel eksterordinare klara,
         la nuboj tiel belaj, kaj &ccirc;i tie en la verda&jcirc;o estas tia aromo, al mi estas tiel
         bone kaj feli&ccirc;e, kiel mi jam de multe da jaroj min ne sentis!</q>
</p><p>         Ni povas jam rimarki, ke li fari&gcirc;is poeto. La&ubreve; la ekstera&jcirc;o oni tion kompreneble
         ne povis tuj vidi, &ccirc;ar estus ja malsa&gcirc;e pensi; ke poeto estas alia,
         ol la ordinaraj homoj, inter kiuj ofte trovi&gcirc;as naturoj pli poetaj, ol estas
         e&ccirc; kelkaj plej famaj poetoj. La diferenco konsistas nur en tio, ke la poeto
         havas pli bonan spiritan memoron, li povoscias konservi la ideojn kaj
         sentojn, &gcirc;is ili klare kaj precize ricevas la formon de vortoj, kaj tion la
         aliaj ne povoscias. Sed transmeti&gcirc;o el naturo ordinara en naturon talentan
         estas kaj restas malfacila transiro, kaj &ccirc;i tiun faris nun la skribisto.
</p><p>         <q>La &ccirc;armega aromo!</q> li diris, <q>kiel forte &gcirc;i rememorigas al mi la
         violojn de la bona onklino! Jes, tiam mi estis ankora&ubreve; malgranda knabo.
         Ho Dio, kiel longe mi ne pensis pri tio! La bona maljuna virgulino, &scirc;i
         lo&gcirc;is tie malanta&ubreve; la borso. &Ccirc;iam la bona onklino havis ian kreska&jcirc;on
         a&ubreve; kelke da junaj markotoj en akvo, kiel ajn malmilda estus la vintro.
         La violoj odoris, dum mi alpremadis al la glacikovrita fenestra vitro la
         varmigitajn kuprajn monerojn kaj faradis truojn por rigardi. Belan vidon
         ili prezentis! Ekstere en la kanalo ku&scirc;is la &scirc;ipoj, englaciigitaj, forlasitaj
         de la &scirc;ipanaro, krianta korniko prezentis la tutan ekipa&jcirc;on. Sed kiam
         komencis blovadi la mildaj ventetoj de la printempo, tiam ekmovi&gcirc;is
         nova vivo. Kun kantado kaj hurakrioj oni trasegadis la glacion, la &scirc;ipoj
         estis gudrataj kaj &scirc;nuregataj, kaj veturis al la fremdaj landoj. Mi restis
         &ccirc;i tie kaj devas &ccirc;iam resti, mi &ccirc;iam devis sidi en la malfre&scirc;aera &ccirc;ambro
         de la polico kaj nur rigardi, kiel aliaj homoj prenas por si pasportojn por
         la eksterlando; tia estas mia sorto. Ho jes!</q> li &gcirc;emis. Sed subite li haltis.
         <q>Ho Dio, kio fari&gcirc;as en mi! Tiele mi ja neniam anta&ubreve;e pensis nek sentis!
         Tion kredeble ka&ubreve;zas la printempa aero! Tio estas timiga kaj tamen tiel
         agrabla!</q>. Li ekkaptis siajn paperojn en la po&scirc;o. <q>&Ccirc;i tiuj turnos min al
         aliaj pensoj!</q> li diris kaj trakuris per la okuloj la unuan pa&gcirc;on. <q>Sinjorino
         Sigbrith, tragedio en kvin aktoj</q>, li legis. <q>Kio do &gcirc;i estas? Kaj
         &gcirc;i estas ja mia propra skribo! &Ccirc;u mi verkis la tragedion? Ruza&jcirc;o sur la
         remparo, a&ubreve; tago de pento kaj pre&gcirc;o, komedio. - Sed kiamaniere mi
         venis al tio? Certe oni &scirc;ovis tion al mi en la po&scirc;on. Jen estas anka&ubreve;
         letero.</q> La letero estis de teatra direktoro; la teatra&jcirc;oj estis malakceptitaj,
         kaj la letero estis en tute ne &gcirc;entila tono. <q>Hm, hm!</q> diris la
         skribisto kaj sidi&gcirc;is sur benko; multe da pensoj atakis lin, lia koro estis
         agordita melankolie, nevole li de&scirc;iris unu el la plej proksimaj floroj. Tio
         estis simpla lekanto; kion la naturistoj povas diri al ni nur per multe da
         lekcioj, &gcirc;i rakontis en unu minuto: &gcirc;i rakontis la historion de sia
         naski&gcirc;o, &gcirc;i rakontis pri la vivodona forto de la sunradioj, kiuj disvolvis
         &gcirc;iajn delikatajn foliojn kaj devigis ilin bonodori; tiam li ekpensis pri la
         bataloj de la vivo, kiuj anka&ubreve; vekis la sentojn en nia brusto. Aero kaj
         lumo, li pensis, karese donas al la floro la florstaton, sed la lumo estas
         la plifavorato inter tiuj du konkurantoj, al &gcirc;i la floro sin klinas, kaj kiam
         &gcirc;i malaperas, tiam la floro kunvolvas siajn foliojn kaj kviete endormi&gcirc;as
         sub la &ccirc;irka&ubreve;preno de la aero. <q>La ornamon donas al mi la lumo!</q>
         diris la floro; <q>sed la aero donas al vi la spiradon!</q> flustris la vo&ccirc;o de
         la poeto.
</p><p>         Proksime staris knabo kaj frapadis per sia bastono en mar&ccirc;an kavon,
         tiel ke gutoj da akvo &scirc;prucadis supren &gcirc;is la verdaj bran&ccirc;oj. Tiam la
         skribisto ekpensis pri la milionoj da nevideblaj bestetoj, kiuj en &ccirc;iu guto
         estis &jcirc;etegataj en tian altecon, kiu en komparo kun ilia grandeco devis
         &scirc;ajni al ili alteco de la nuboj. Dum la skribisto okupadis sin per tiu
         penso kaj meditadis pri la &scirc;an&gcirc;o, kiu fari&gcirc;is en li, li ridetis: <q>Mi
         dormas kaj son&gcirc;as; estas tamen mirinde, kiel vive oni povas son&gcirc;i kaj
         samtempe tamen konscii, ke tio estas nur son&gcirc;o! Mi dezirus nur; ke
         morga&ubreve; &ccirc;e la veki&gcirc;o mi tion ankora&ubreve; memoru. &Scirc;ajnas al mi, ke mi havas
         tre strangan naturon! &Ccirc;io staras klare kaj plastike anta&ubreve; mia animo, mi
         sentas min tiel vigla, kaj tamen mi estas konvinkita, ke morga&ubreve; mi nur
         tre malklare kaj konfuze povos rememori mian son&gcirc;on, kiel jam ofte
         okazis al mi! &Ccirc;io sa&gcirc;a kaj belega, kion oni a&ubreve;das kaj vidas en son&gcirc;o,
         havas tian saman sorton, kiel la oro de la subteraj pigmeoj: kiam oni
         &gcirc;in ricevas, &gcirc;i estas grandvalora kaj belega, sed kiam oni rigardas &gcirc;in
         &ccirc;e la taga lumo, tio estas nur &scirc;tonoj kaj velkintaj
         folioj. Ha</q>, li &gcirc;emis
         melankolie kaj rigardis la pepantajn birdojn, kiuj vigle saltadis de
         bran&ccirc;o sur bran&ccirc;on; <q>al ili estas multe pli bone ol al mi! La flugado
         estas belega arto, kaj feli&ccirc;a estas tiu, kiu posedas &gcirc;in de sia naski&gcirc;o!
         Jes, se mi povus aliformi&gcirc;i en ion, mi volus esti tia &ccirc;arma ala&ubreve;do!</q>
</p><p>         En la sama momento liaj baskoj kaj manikoj etendi&gcirc;is en formo de
         flugiloj, liaj vestoj fari&gcirc;is plumoj, kaj la galo&scirc;oj fari&gcirc;is ungegoj. Li tion
         bone rimarkis, kaj li ridetis interne. <q>Ha, nun mi almena&ubreve; povas vidi,
         ke mi son&gcirc;as, sed tia malsa&gcirc;a&jcirc;o anta&ubreve;e neniam aperis al mi en son&gcirc;o!</q>
         Li flugis sur la verdajn bran&ccirc;ojn kaj kantis; sed al lia kantado mankis
         la alta pensmaniero, &ccirc;ar la poeta naturo malaperis. Simile al &ccirc;iu, kiu
         bone komprenas sian aferon, la galo&scirc;oj povis per unu fojo fari nur unu
         aferon; kiam li volis fari&gcirc;i poeto, li fari&gcirc;is, nun li volis esti malgranda
         birdo, sed kiam li ricevis la naturon de &ccirc;i tiu, lia anta&ubreve;a karaktero
         malaperis.
</p><p>         <q>Estas amuze</q>, li diris; <q>dum la tago mi sidas en la policejo &ccirc;e la
         enuigaj aktoj, kaj en la nokto mi son&gcirc;as, ke mi flugas en formo de ala&ubreve;do
         en la Frederika parko. Vere, oni povus skribi pri tio tutan komedion!</q>
</p><p>         Li flugis malsupren en la herbon, turnis la kapon &ccirc;iuflanken kaj bekis
         la balanci&gcirc;antajn trunketojn de la herboj, kiuj en komparo kun lia nuna
         grandeco aperis al li tiel altaj, kiel la palmobran&ccirc;oj de Norda Afriko.
</p><p>         Tio da&ubreve;ris nur malgrandan momenton, kaj subite &ccirc;irka&ubreve; li fari&gcirc;is plej
         nigra nokto. La objekto, kiu &scirc;ajnis al li grandega, estis &jcirc;etita super lin;
         tio estis granda &ccirc;apo, kiun knabo el proksima loko &jcirc;etis super lin. Sub
         &gcirc;in en&scirc;ovi&gcirc;is mano kaj kaptis la skribiston je ta dorso kaj la flugiloj, tiel
         ke li ekpepis. Kun teruro li ekkriis la&ubreve;te: <q>Vi senhonta bubo! mi estas
         policoficisto!</q> Sed al la knabo tio sonis nur kiel <q>pep-pep</q>. Li frapis la
         birdon sur la bekon kaj iris. 
</p><p>         Sur la returna vojo li renkontis du lernejkamaradojn el pli alta klaso,
         kiuj a&ccirc;etis de li la birdon kontra&ubreve; kelke da spesdekoj. Tiamaniere la
         skribisto venis en Kopenhagon al ia familio en la Gota strato.
</p><p>         <q>Estas bone, ke mi son&gcirc;as!</q> diris la skribisto, <q>&ccirc;ar alie mi nun
         efektive kolerus! Anta&ubreve;e mi estis poeto; nun mi estas ala&ubreve;do! Nur mia
         poeta talento povis ka&ubreve;zi la aliformi&gcirc;on en tiun besteton. Tio estas tute
         ne gaja afero, precipe se oni enfalas en la manojn de iaj buboj. Mi estas
         scivola, kiel tio fini&gcirc;os!</q>
</p><p>         La knaboj portis lin en tre ri&ccirc;e meblitan &ccirc;ambron. Dika ridetanta
         virino akceptis ilin, sed &scirc;i tute ne estis kontenta, ke ili enportis kun si la
         simplan kampan birdon, kiel &scirc;i nomis la ala&ubreve;don. <q>Hodia&ubreve;, &scirc;i diris, mi
         tamen tion permesas</q>, kaj ili devis meti &gcirc;in en malplenan ka&gcirc;on, kiu
         staris apud la fenestro. <q>Pap&ccirc;jo eble &gcirc;ojos pri tio!</q> &scirc;i diris plue kaj
         ekrigardis ridetante al granda verda papago, kiu en sia bela flavkupra
         ka&gcirc;o grandsinjore balancadis sin en ringo. <q>Hodia&ubreve; estas naski&gcirc;tago de
         pap&ccirc;jo!</q> &scirc;i diris &scirc;erce, <q>tial la malgranda kampa birdo volas gratuli
         &gcirc;in!</q>
</p><p>         Pap&ccirc;jo ne respondis e&ccirc; unu vorton, sed nur balancadis sin grandsinjore
         tien kaj reen; sed bela kanario, kiu en la lasta somero estis transportita
         &ccirc;i tien el sia varma, aromoplena patrujo, komencis la&ubreve;te kanti.
</p><p>         <q>Kriisto!</q> diris la virino kaj &jcirc;etis blankan po&scirc;tukon sur la ka&gcirc;on.
</p><p>         <q>Pep, pep!</q> &gcirc;i ek&gcirc;emis, <q>estas videble terura ne&gcirc;o!</q> Kaj kun tiu
         &gcirc;emo &gcirc;i silenti&gcirc;is.
</p><p>         La skribisto, a&ubreve;, kiel diris la virino, la kampa birdo, estis metita en
         malgrandan ka&gcirc;on tute apude de la kanario, ne malproksime de la
         papago. La sola frazo, kiun pap&ccirc;jo povosciis babili kaj kiu ofte sonis tre
         komike, estis : <q>Ne, ni estu do homoj!</q> &Gcirc;ia cetera kriado estis tiel same
         nekomprenebla, kiel la pepado de la kanario, nur ne por la skribisto,
         kiu nun mem estis birdo kaj bone komprenis siajn kamaradojn.
</p><p>         <q>Mi flugadis sub la verda palmo kaj la floranta migdalarbo!</q> kantis
         la kanario. <q>Mi flugadis kun miaj fratoj kaj fratinoj super la belegaj
         floroj kaj super la spegulklara lago, kie la kreska&jcirc;oj balanci&gcirc;adis en la
         akvo. Mi vidis anka&ubreve; multe da belegaj papagoj, kiuj rakontadis plej
         gajajn historiojn, tiel longajn kaj tiel multajn!</q>
</p><p>         <q>Tio estis sova&gcirc;aj birdoj</q>, respondis la papago, <q>al ili mankis klereco.
         Ne, ni estu do homoj. Kial vi ne ridas? Se nia sinjorino kaj &ccirc;iuj gastoj
         povas ridi pri tio, vi anka&ubreve; povas. Estas granda manko, se oni ne interesi&gcirc;as
         pri gaja&jcirc;oj. Ne, ni estu do homoj!</q>
</p><p>         <q>Ho, &ccirc;u vi memoras ankora&ubreve; la belajn knabinojn, kiuj dancadis sub
         la stre&ccirc;ita tendo apud la florantaj arboj? &Ccirc;u vi memoras ankora&ubreve; la
         dol&ccirc;ajn fruktojn kaj la refre&scirc;igan sukon en la sova&gcirc;e kreskantaj herboj?</q>
</p><p>         <q>Ho jes!</q> diris la papago, <q>sed &ccirc;i tie estas al mi multe pli bone! Mi
         havas bonan man&gcirc;a&jcirc;on kaj bonegan traktadon; mi scias, ke mi havas
         bonan kapon, kaj pli mi ne deziras. Ne, ni estu do homoj! Vi estas poeta
         animo, kiel ili tion nomas, sed mi havas solidajn sciojn kaj spiriton; al
         vi mankas ne spirito, sed pripensemeco, vi elsaltas kun plej altaj naturaj
         sonoj, kaj tial ili vin kovras. Al mi oni ne kura&gcirc;as tion fari, ho ne, &ccirc;ar
         mi kostis al ili iom pli. Mi per mia beko inspiras al ili estimon kaj singardecon,
         kaj mi anka&ubreve; povas fari sprita&jcirc;on. Ne, ni estu do homoj!</q>
</p><p>         <q>Ho mia varma, floranta patrujo!</q> kantis la kanario. <q>Mi volas
         kanti pri viaj verdaj arboj, pri viaj trankvilaj margolfoj, kie la bran&ccirc;oj
         kisas la klaran spegulon de la akvo; mi kantos pri la gajeco de &ccirc;iuj
         miaj briletantaj fratoj kaj fratinoj, kie kreskas la fonta&jcirc;oj de la
         dezerto!</q> (t.e. kaktoj);
</p><p>         <q>&Ccirc;esu do fine kun viaj plorkantoj!</q> diris la papago. <q>Diru ion, pri kio
         oni povus ridi! Ridado estas la signo de plej alta spirita stato. Diru
         mem, &ccirc;u hundo a&ubreve; &ccirc;evalo povas ridi? Ne, plori ili povas, sed ridi - tiun
         kapablon havas nur la homo. Ho, ho, ho!</q> ridis pap&ccirc;jo kaj aldonis al
         tio sian sprita&jcirc;on : <q>Ni estu do homoj!</q>
</p><p>         <q>Vi malgranda griza &ccirc;i-landa birdo!</q> diris la kanario, <q>vi do anka&ubreve;
         fari&gcirc;is malliberulo! En viaj arbaroj certe estas malvarme, sed tie lo&gcirc;as la
         libereco; elflugu! Oni forgesis fermi vian ka&gcirc;on; la supra fenestro ne
         estas fermita. Flugu, flugu!</q>
</p><p>         Kaj tion efektive la skribisto faris, rapide li elflugis el la ka&gcirc;o. En la
         sama momento ekknaris la duonfermita pordo, kiu kondukis en la
         flankan &ccirc;ambron, kaj glite, kun verdaj briletantaj okuloj, en&scirc;ovi&gcirc;is la
         kato de la domo kaj komencis &ccirc;asadon kontra&ubreve; li. La kanario flugetadis
         en la ka&gcirc;o, la papago batadis per la flugiloj kaj kriis: <q>Ni estu do
         homoj!</q> La skribisto sentis plej teruran angoron kaj elflugis tra la
         fenestro super domojn kaj stratojn; fine li devis iom ripozi. La kontra&ubreve;e
         trovi&gcirc;anta domo havis por li ion hejman, unu fenestro estis nefermita, li
         enflugis, - tio estis lia propra &ccirc;ambro; li sidi&gcirc;is sur la tablo.
</p><p>         <q>Ni estu do homoj!</q> li diris senpense, imitante la papagon, kaj en la
         sama momento li fari&gcirc;is denove la anta&ubreve;a skribisto, sed li sidis sur la
         tablo. 
</p><p>         <q>Dio nin gardu!</q> li diris, <q>kiamaniere mi venis &ccirc;i tien kaj endormi&gcirc;is?
         Malkvietan son&gcirc;on mi havis. La tuta afero estis nenio krom
         sensenca&jcirc;o!</q></p>
</div>
<div type="chapter" n="VI">

<head>La plej bona afero, kiun faris la galo&scirc;oj</head>

<p>         Frumatene en la sekvanta tago, kiam la skribisto ku&scirc;is ankora&ubreve; en sia
         lito, oni frapetis je la pordo. Tio estis najbaro, kiu lo&gcirc;is en la sama eta&gcirc;o,
         studento de teologio, kiu eniris.
</p><p>         <q>Pruntu al mi viajn galo&scirc;ojn;</q> li diris, <q>en la &gcirc;ardeno
         estas tre malseke, sed la suno brilas tiel belege, ke mi volus elfumi pipon tie
         malsupre.</q>
</p><p>         Li metis sur sin la galo&scirc;ojn kaj balda&ubreve; trovi&gcirc;is malsupre en la &gcirc;ardeno,
         kiu havis en si unu prunarbon kaj unu pirarbon. E&ccirc; tiel malgranda &gcirc;ardeneto
         estas rigardata en Kopenhago kiel granda belega&jcirc;o.
</p><p>         La studento promenadis en la aleo tien kaj reen; estis ankora&ubreve; nur la
         sesa horo; de la strato ekstere sonis korno de po&scirc;to.
</p><p>         <q>Ho voja&gcirc;i, voja&gcirc;i!</q> li diris la&ubreve;te; <q>tio estas la plej &ccirc;arma, kion oni
         povas havi en la mondo, kaj tio estas la plej alta celo de miaj deziroj!
         Tiam kvieti&gcirc;us la maltrankvileco, kiun mi sentas en mi. Sed tre malproksimen
         mi devus iri! Mi volus vidi la belegan Svisujon, travoja&gcirc;i Italujon
         kaj...</q>
</p><p>         Nu, estis bone, ke la galo&scirc;oj tuj efikis, &ccirc;ar alie li venus tro malproksimen.
         Li voja&gcirc;is. Li estis meze de Svisujo, sed li estis pakita kun ok
         aliaj personoj en la interno de po&scirc;ta kale&scirc;o; li havis kapdoloron, lia
         kolo estis tute rigida, kaj la sango amasi&gcirc;is en liaj piedoj, kiuj &scirc;velis kaj
         forte doloris al li en la malvastaj botoj. Li trovi&gcirc;is en stato duondorma.
         En sia dekstra po&scirc;o li portis la papermonon, en lia maldekstra po&scirc;o trovi&gcirc;is
         la pasporto, kaj en leda saketo sur la brusto li havis kelke da
         alkudritaj oraj moneroj. En &ccirc;iu son&gcirc;o li havis la timigan imagon, ke unu
         a&ubreve; la alia el tiuj grandvalora&jcirc;oj perdi&gcirc;is, kaj tial li &ccirc;iuminute febre levi&gcirc;adis,
         kaj la unua movo, kiun faris lia mano, estis triangula movo de la
         dekstra flanko al la maldekstra kaj supren al la brusto, por palpi, &ccirc;u li
         havas ankora&ubreve; siajn valora&jcirc;ojn a&ubreve; ne. Pluvombreloj, bastonoj kaj &ccirc;apeloj
         balanci&gcirc;adis en la reto supre &ccirc;e la plafono de la kale&scirc;o kaj preska&ubreve; tute
         ne permesis vidi la pejza&gcirc;on, kiu estis vere ravanta. Malgra&ubreve; tio li de
         tempo al tempo sukcesis &jcirc;eti kelkajn rigardojn eksteren, kaj en lia koro
         movi&gcirc;is poetaj pensoj.
</p><p>         Granda, serioza kaj malluma estis la tuta naturo &ccirc;irka&ubreve;e. Kiel eriko
         aspektis la pinarbaroj sur la altaj rokoj, kies suproj estis vualitaj de la
         nuboj. Komencis ne&gcirc;i; levi&gcirc;is akra vento.
</p><p>         <q>Ha!</q> li &gcirc;emis, <q>se ni estus jam sur la alia flanko de la Alpoj, tiam
         regus &ccirc;irka&ubreve; ni somero kaj mi povus &scirc;an&gcirc;i miajn
         valorpaperojn; la timo,
         kiun mi havas pri ili, ka&ubreve;zas tion, ke mi tute ne povas &gcirc;ui Svisujon. Ho,
         se mi fine estus sur la alia flanko!</q>
</p><p>         Kaj jen li estis sur la alia flanko, en la mezo mem de Italujo li estis,
         inter Florenco kaj Romo. La Trazimena lago ku&scirc;is en vespera lumo, kiel
         flamanta oro, inter la mallume-bluaj montoj. &Ccirc;i tie, kie Hannibalo venkobatis
         Flaminion, la vinberbran&ccirc;oj nun pace etendis al si reciproke la
         verdajn fingrojn. &Ccirc;armaj duonnudaj infanoj gardis amason da karbonigraj
         porkoj sub grupo da aromaj la&ubreve;rarboj &ccirc;e la vojo. Se ni povoscius
         prezenti tiun bildon en la tuta belegeco de la koloroj, &ccirc;iuj certe ekkrius:
         <q>Ho belega Italujo!</q>. Sed tion ne diris la teologo nek e&ccirc; unu el liaj
         voja&gcirc;kamaradoj en la kale&scirc;o.
</p><p>         Miriadoj da venenaj mu&scirc;oj kaj kuloj enflugadis al ili, vane ili frapadis
         &ccirc;irka&ubreve; si per bran&ccirc;o de mirto, la mu&scirc;oj ne &ccirc;esis pikadi. &Ccirc;iuj rigardis sin
         reciproke per viza&gcirc;oj &scirc;velintaj de la pikado kaj sangaj. La kompatindajn
         &ccirc;evalojn oni preska&ubreve; ne povis plu rekoni, amasege sidis sur ili la mu&scirc;oj,
         kaj nur por unu momento tio helpis, ke la veturigisto malsupreniris kaj
         skrapis la bestojn. Jen la suno subiris, mallonga sed glacia malvarmo
         iris tra la naturo, estis tre malagrable; sed &ccirc;irka&ubreve;e la montoj ricevis
         belegan verdan tonon, tiel klaran, tiel brilantan... jes, iru mem kaj
         rigardu, tio estas pli bona, ol legi la priskribon de tio! Estis vida&jcirc;o nekomparebla,
         
         sed... la stomako estis malplena, la korpo estis laca, &ccirc;iuj sopiroj
         de la koro celis nur lo&gcirc;ejon por la nokto, sed, sed... kion oni povis
         atendi! Al &gcirc;i oni sopiris multe pli, ol al la bela naturo.
</p><p>         La vojo kondukis tra olivarbaro, oni havis la senton, kvaza&ubreve; oni
         veturas hejme inter tuberkovritaj salikoj, kaj tie staris soleca enveturejo.
         Kvin a&ubreve; ses almozpetantaj kripluloj sie&gcirc;is &gcirc;ian pordon: La plej sana el
         ili aspektis, <q>kiel la plej a&gcirc;a filo de la Malsato</q>, la aliaj estis a&ubreve; blindaj,
         havis velkseki&gcirc;intajn piedojn kaj rampis sur la manoj, a&ubreve; iliaj brakoj
         estis ftizi&gcirc;intaj kaj iliaj manoj kripli&gcirc;intaj. Tie la mizero senorname
         rigardis el siaj &ccirc;ifonoj. <q>Kompatu, afablaj sinjoroj, kompatu!</q> ili
         &gcirc;emadis kaj montradis siajn malsanajn membrojn. La mastrino mem,
         kun nudaj piedoj, ne kombitaj haroj kaj vestita nur per malpura bluzo,
         akceptis la gastojn. La pordoj estis ligitaj per &scirc;nuretoj; la planko en la
         &ccirc;ambroj prezentis duone disfositan pavimon el brikoj. Sub la plafono flugais
         vespertoj, kaj la odoro en la &ccirc;ambroj...
</p><p>         <q>Kovru al ni la tablon prefere en la &ccirc;evalejo!</q> diris unu
         el la voja&gcirc;antoj,
         <q>tie oni almena&ubreve; scias, kion oni enspiras!</q>
</p><p>         Oni malfermis la fenestrojn, por enlasi iom da fre&scirc;a aero, sed pli rapide
         ol &ccirc;i tiu enpenetris en la &ccirc;ambrojn la velkseki&gcirc;intaj brakoj kaj la sen&ccirc;esa
         plor&gcirc;emado: <q>Kompatu, afablaj sinjoroj!</q> Sur la muroj trovi&gcirc;is multe
         da surskriboj, el kiuj duono estis direktitaj kontra&ubreve; la bela Italujo.
</p><p>         Oni surtabligis la man&gcirc;a&jcirc;on. Estis akva supo, spicita per pipro kaj
         ranca oleo. Anka&ubreve; la salato ricevis sufi&ccirc;an porcion da tia sama oleo.
         Putraj ovoj kaj rostitaj kokokrestoj estis la &ccirc;efaj man&gcirc;a&jcirc;oj. E&ccirc; la vino
         havis ian aldonan guston, &gcirc;i estis vera medicina&jcirc;o.
</p><p>         Por la nokto oni starigis la kofrojn kontra&ubreve; la pordo; unu el la voja&gcirc;antoj
         gardode&jcirc;oris, dum la aliaj dormis. La teologo estis la de&jcirc;oranto.
         Ho, kiel sufoke estis tie interne! La varmego premis, la kuloj
         zumadis kaj pikadis, la kripluloj ekstere plor&gcirc;emadis e&ccirc; dum la dormado.
</p><p>         <q>Jes, voja&gcirc;i estus bone, se oni nur ne havus korpon!</q> &gcirc;emis la
         studento. <q>Ho, se la korpo povus ripozi kaj nur la spirito flugus! &Ccirc;ie,
         kien mi venas, trovi&gcirc;as ia malbona&jcirc;o, kiu premas la koron. Ion pli bonan
         ol la nuna&jcirc;o deziras mia koro; ion pli bonan, la plej bonan... sed kie kaj
         kio &gcirc;i estas? En efektiveco mi scias, kion mi deziras, mi deziras atingi
         feli&ccirc;an celon, la plej feli&ccirc;an el &ccirc;iuj!</q>
</p><p>         Apena&ubreve; li eldiris la vorton, li ekvidis sin transportita en la hejmon; la
         longaj blankaj kurtenoj &ccirc;e la fenestroj estis mallevitaj, kaj sur la mezo
         de la planko staris &ccirc;erko. En la &ccirc;erko ku&scirc;is li mem en sia kvieta dormo
         de la morto, lia deziro estis plenumita, la korpo ripozis kaj la spirito
         voja&gcirc;is. <q>Neniun oni povas nomi feli&ccirc;a anta&ubreve; lia morto</q> estis sentenco
         de Solon, kaj &ccirc;i tie &gcirc;i estis konfirmita.
</p><p>         &Ccirc;iu kadavro estas la sfinkso de la senmorteco; anka&ubreve; la sfinkso &ccirc;i tie
         anta&ubreve; ni en la nigra &ccirc;erko donas al ni respondon pri tio, kion la vivinto
         skribis du tagojn pli frue:</p>

<lg type="poem">
<lg type="stanza">         
         <l>Terura morto! &Ccirc;ion vi nur neas!</l>
         <l>La tomboj ne parolas al la cerbo!</l>
         <l>&Ccirc;u anka&ubreve; la spirit' per vi pereas?</l>
         <l>&Ccirc;u &ccirc;io nenii&gcirc;as kiel herbo?</l>
</lg>
<lg type="stanza">
         <l>Mizeron nian mondo ne komprenas!</l>
         <l>Vi, kiu vane pri amik` sopiris,</l>
         <l>Feli&ccirc;on sole &gcirc;i por vi entenas,</l>
         <l>La ter', en kiun vi por &ccirc;iam iris.</l>
</lg>
</lg>
<p>         Du figuroj movi&gcirc;adis en la &ccirc;ambro; ni konas ilin amba&ubreve;: tio estis la
         feino de Mal&gcirc;ojo kaj la senditino de Feli&ccirc;o; ili klinis sin super la mortinto.
</p><p>         <q>Vi vidas,</q> diris, la Mal&gcirc;ojo, <q>kian feli&ccirc;on viaj galo&scirc;oj alportis al la
         homoj?</q>
</p><p>         <q>Almena&ubreve; al tiu, kiu dormas &ccirc;i tie, ili alportis por &ccirc;iam restantan
         bonon</q> respondis la &Gcirc;ojo.
</p><p>         <q>Ho ne,</q> diris la Mal&gcirc;ojo; <q>li mem foriris, li ne estis forvokita! Lia
         spirita kapablo ne havis sufi&ccirc;e da forto, por eluzi tiujn trezorojn, kiujn
         li devas eluzi konforme al sia destino. Mi faros al li bonfaron!</q>
</p><p>         &Scirc;i detiris al li la galo&scirc;ojn de la piedoj; tiam fini&gcirc;is la morta dormo,
         kaj la revivi&gcirc;into levi&gcirc;is. La Mal&gcirc;ojo malaperis, sed samtempe malaperis
         anka&ubreve; la galo&scirc;oj; la Mal&gcirc;ojo certe rigardis ilin kiel sian propra&jcirc;on.</p>
</div>
</div> 

<div type="story" rend="doc" id="lekanto">
<head>Lekanto</head>
 
<p>         Atentu!
</p><p>         En la kamparo, tute &ccirc;e la vojo, staris kampa domo; vi certe jam mem
         &gcirc;in iam vidis. Anta&ubreve; &gcirc;i trovi&gcirc;as flor&gcirc;ardeneto kun bele kolorigita palisaro
         Tre proksime de &gcirc;i, sur rando de kavo, meze de plej densa verda herbo,
         kreskis lekanto. La suno lumis sur &gcirc;in tiel same varme kaj bele, kiel sur
         la grandajn, luksajn ornamoflorojn interne en la &gcirc;ardeno, kaj tiel &gcirc;i
         kreskis kun &ccirc;iu tago pli kaj pli. Unu matenon &gcirc;i staris, tute disvolvi&gcirc;inta
         kun siaj brilante blankaj folietoj, sidantaj kiel radioj &ccirc;irka&ubreve; la interna
         flava suno. &Gcirc;i tute ne pensis pri tio, ke neniu homo rimarkas &gcirc;in tie en
         la herbo kaj ke &gcirc;i estas malri&ccirc;a, malestimata floreto; ho ne, &gcirc;i estis tute
         gaja, turnis sin tute kun la viza&gcirc;o al la varma suno, rigardis supren al
         &gcirc;i kaj a&ubreve;skultis la ala&ubreve;don, kiu kantis en la aero.
</p><p>         La lekanto sentis sin tiel feli&ccirc;a, kvaza&ubreve; tiam estus grava festotago, kaj
         tamen tiam estis nur simpla lundo; &ccirc;iuj infanoj estis en la lernejo. Dum
         &ccirc;i tiuj sidis sur siaj benkoj kaj lernis, la lekanto sidis sur sia malgranda
         verda trunketo kaj anka&ubreve; lernis de la varma suno kaj de &ccirc;io &ccirc;irka&ubreve;e, kiel
         bona estas Dio, kaj &gcirc;i trovis tion tute la&ubreve;orda, ke &ccirc;ion, kion &gcirc;i sentis
         silente, la malgranda ala&ubreve;do tiel klare kaj bele kantis. La lekanto rigardis
         kun ia respekto supren al la feli&ccirc;a birdo, kiu povosciis kanti kaj flugi,
         kaj &gcirc;in tute ne afliktis tio, ke &gcirc;i mem ne povosciis tion. <q>Mi vidas ja kaj
         a&ubreve;das!</q> &gcirc;i pensis, <q>la suno lumas sur min kaj la vento min kisas! Ho,
         kiel ri&ccirc;e mi estas naturdotita!</q>
</p><p>         Interne de la palisara barilo staris multe da fiermienaj, aristokrataj
         floroj; ju malpli da bonodoro ili havis, des pli fiere ili alte tenis sian
         kapon. La sunfloroj plenblovis sin, por aspekti pli grandaj ol la rozoj,
         sed la ekstera grandeco ne estas ja grava. La tulipoj havis la plej belajn
         kolorojn, kaj tion ili sciis, kaj ili tenis sin rekte kiel kandeloj, por ke
         oni pli bone ilin rimarku. La &jcirc;us disvolvi&gcirc;intan lekanton ili tute ne
         rimarkis, sed des pli atente la lekanto rigardis ilin kaj pensis: <q>Kiel
         ri&ccirc;aj kaj belaj ili estas! Jes al ili certe alflugos la belega birdo kaj
         vizitos ilin. Dank' al Dio, ke mi staras tiel proksime, tial mi povas vidi la
         tutan bela&jcirc;on.</q> Kaj &gcirc;uste dum &gcirc;i pensis pri tio, a&ubreve;di&gcirc;is pepado kaj la
         ala&ubreve;do alflugis, tamen ne al la sunfloroj kaj tulipoj, sed malsupren en
         la herbon, al la malri&ccirc;a lekanto, kiu pro granda &gcirc;ojo tiel ektimis, ke &gcirc;i
         tute ne sciis, kion &gcirc;i devas pensi.
</p><p>         La malgranda birdo dancis &ccirc;irka&ubreve; la lekanto kaj kantis: <q>Kiel mola
         estas la herbo! Ha, kia &ccirc;armega floreto kun oro en la koro kaj ar&gcirc;ento
         sur la vestoj!</q> Efektive, la flava punkto en la lekanto brilis kiel oro kaj
         la malgrandaj folioj &ccirc;irka&ubreve;e kiel ar&gcirc;ento.
</p><p>         Kiel feli&ccirc;a estis la lekanto, ho, tion oni tute ne povas imagi at si. La
         birdo kisis &gcirc;in per sia beko, kantis anta&ubreve; &gcirc;i kaj poste denove levi&gcirc;is en
         la bluan aeron. Pasis certe horkvarono, anta&ubreve; ol la floreto povis denove
         rekonscii&gcirc;i. Duone hontanta kaj tamen interne tre &gcirc;oja, &gcirc;i ekrigardis al
         la floroj tie en la &gcirc;ardeno. Ili vidis ja la honoron kaj feli&ccirc;on, kiuj trafis
         &gcirc;in, ili devis ja kompreni, kia &gcirc;ojo tio estis. Sed la tulipoj levis sin
         ankora&ubreve; duoble pli rigidmiene ol anta&ubreve;e kaj havis viza&gcirc;on tute pikeman
         kaj ru&gcirc;an, &ccirc;ar ili koleris. La sunfloroj havis tute &scirc;velintajn kapojn. Hu,
         estis bone, ke ili ne povis paroli, &ccirc;ar alie ili farus al la lekanto grandan
         insultadon: La modesta floreto bone vidis, ke ili perdis sian bonan
         humoron, kaj tio &gcirc;in sincere afliktis. En la sama momento en la &gcirc;ardenon
         eniris knabino kun akra, malproksimen brilanta tran&ccirc;ilo. &Scirc;i iris inter la
         tulipojn, detran&ccirc;is unu post la alia. <q>Ha!</q> ek&gcirc;emis la lekanto, <q>tio estis
         ja terura, nun ili tute pereis!</q> La knabino foriris kun Ia tulipoj; la
         lekanto &gcirc;ojis, ke gi staras ekstere en la herbo kaj estas nur simpla
         floreto. &Gcirc;i sentis sin tre dankema, kaj kiam la suno subiris, &gcirc;i kunmetis
         siajn folietojn, endormi&gcirc;is kaj son&gcirc;is la tutan nokton pri la suno kaj pri
         la malgranda birdo.
 </p><p>        Kiam en la sekvanta mateno la floro denove etendis al la aero &ccirc;iujn
         siajn blankajn foliojn kiel malgrandajn brakojn, &gcirc;i rekonis la vo&ccirc;on de
         la birdo, sed &gcirc;ia kantado estis tre mal&gcirc;oja. Jes, la kompatinda ala&ubreve;do
         havis ka&ubreve;zon, por esti mal&gcirc;oja, &ccirc;ar &gcirc;i estis kaptita kaj sidis nun en ka&gcirc;o
         tute apud la malfermita fenestro. &Gcirc;i kantis pri tio, kiel belege estas, kiam
         oni povas flugadi libere kaj feli&ccirc;e, &gcirc;i kantis pri la juna verda greno sur
         la kampo kaj pri la bela voja&gcirc;o, kiun &gcirc;i per siaj flugiloj povus fari alte
         en la aero. La kompatinda birdo estis en malbona humoro, kaptita &gcirc;i
         sidis tie en la ka&gcirc;o.
 </p><p>        La lekanto tiel forte dezirus helpi, sed kiamaniere &gcirc;i povus tion fari?
         Jes, estis malfacile trovi ian rimedon. &Gcirc;i tute forgesis pri tio, kiel bele
         &ccirc;io staras &ccirc;irka&ubreve;e, kiel varme lumas la suno kaj kiel bele brilas &gcirc;iaj
         propraj folietoj. Ho, &gcirc;i povis pensi nur pri la kaptita birdo, por kiu &gcirc;i
         nenion povis fari.
 </p><p>        En tiu momento el la &gcirc;ardeno venis du malgrandaj knaboj, unu el ili
         havis tran&ccirc;ilon en la mano, grandan kaj akran kiel tiu, per kiu la
         knabino detran&ccirc;is la tulipojn. Ili iris rekte al la lekanto, kiu tute ne povis
         kompreni, kion ili intencas.
</p><p>         <q>&Ccirc;i tie ni povas eltran&ccirc;i por la ala&ubreve;do belegan pecon da herbotero!</q>
         diris unu el la knaboj kaj komencis fari profundan entran&ccirc;adon kvadrate
         &ccirc;irka&ubreve; la lekanto, tiel ke la lasta trovi&gcirc;is en la mezo de la eltran&ccirc;ata
         herbotero.
</p><p>         <q>De&scirc;iru la floron!</q> diris la alia knaho, kaj la lekanto forte ektremis
         pro timo, &ccirc;ar esti de&scirc;irita signifis ja perdi la vivon, kaj &gcirc;uste nun &gcirc;i tre
         forte volis vivi, &ccirc;ar &gcirc;i povis ja veni kun la herbotero al la ala&ubreve;do en la
         ka&gcirc;on.
</p><p>         <q>Ne, &gcirc;i restu!</q> diris la alia knabo, <q>&gcirc;i estas tiel &ccirc;arma ornamo!</q> Kaj
         la lekanto restis kaj venis kune kun la herbotero en la ka&gcirc;on al la
         ala&ubreve;do.
</p><p>         Sed la kompatinda birdo la&ubreve;te plendis pri sia perdita libereco kaj
         frapadis per siaj flugiloj la metalfadenan plekta&jcirc;on de la ka&gcirc;o. La
         lekanto ne povis paroli, ne povis diri e&ccirc; unu konsolan vorton, kiel ajn
         forte &gcirc;i tion dezirus fari. Tiamaniere pasis la tuta anta&ubreve;tagmezo.
</p><p>         <q>&Ccirc;i ne estas akvo!</q> diris la kaptita ala&ubreve;do. 
         <q>Ili &ccirc;iuj eliris kaj forgesis
         starigi por mi iom da akvo. Mia gor&gcirc;o estas seka kaj brule varmega. Jen
         mi ardas de varmego, jen mi tremas de frosto, kaj la aero estas tiel peza!
         Ha, mi devas morti, mi devas diri adia&ubreve; al la varma lumo de la suno, al
         la fre&scirc;a verda&jcirc;o, al la tuta belega&jcirc;o, kiun Dio kreis!</q> &Gcirc;i enpikis, sian
         malgrandan bekon en la malvarmetan herboteron, por tie sin iom refre&scirc;igi.
         Tiam &gcirc;iaj okuloj trafis la lekanteton, kaj la birdo faris al &gcirc;i kapsignojn,
         kisis &gcirc;in per sia beko kaj diris: <q>Vi anka&ubreve; devas &ccirc;i tie forvelki,
         vi kompatinda floreto! Vin kaj la verdan terpeceton oni donis al mi anstata&ubreve;
         la tuta mondo, kiun mi havis ekstere! Tiu malgranda trunketo de
         herbo devas esti por mi verda arbo, &ccirc;iu el viaj blankaj folietoj devas esti
         por mi bonodora floro! Ho, vi nur rakontas al mi, kiel multe mi perdis!</q>
</p><p>         <q>Ho, se mi povus &gcirc;in konsoli!</q> pensis la lekanto, sed &gcirc;i ne povis e&ccirc;
         movi unu folieton; tamen la bonodoro, kiun eligadis la delikataj folietoj,
         estis multe pli forta, ol ordinare &gcirc;in havas tiu floro. Tion rimarkis anka&ubreve;
         la birdo, kaj kvankam &gcirc;i senforti&gcirc;is de soifo kaj en sia suferado de&scirc;iris
         la verdajn herbotrunketojn &gcirc;i tamen la floreton tute ne tu&scirc;is.
</p><p>         Fari&gcirc;is vespero, kaj tamen ankora&ubreve; neniu aperis nek alportis al la
         malfeli&ccirc;a birdo guton da akvo. Tiam la birdo etendis siajn belajn flugilojn,
         ankora&ubreve; unu fojon konvulsie ektremis, &gcirc;ia kantado estis mal&gcirc;oja
         pepado, &gcirc;ia kapeto klini&gcirc;is al la floro, kaj &gcirc;ia koro krevis de senforteco
         kaj sopirado. Tiam anka&ubreve; la floro ne povis kiel en la anta&ubreve;a vespero
         kunmeti siajn foliojn kaj endormi&gcirc;i. Malsana kaj mal&gcirc;oja &gcirc;i pendis al la
         tero.
</p><p>         Nur en la sekvanta mateno venis la knaboj, kaj ili ekploris, kiam ili
         vidis, ke la birdo mortis, ploris multe da larmoj kaj fosis por la birdo
         beletan tombon, kiun ili ornamis per folietoj de tilioj. La kadavron de la
         birdo oni metis en belan ru&gcirc;an skatolon, re&gcirc;an enterigon &gcirc;i havis, la
         malfeli&ccirc;a birdo! Kiam &gcirc;i vivis kaj kantis, ili forgesis pri &gcirc;i, devigis &gcirc;in
         sidi en ka&gcirc;o kaj suferi mizeron, - nun oni faris por &gcirc;i grandan paradon
         kaj multe da larmoj estis ploritaj pri &gcirc;i.
</p><p>         Sed la pecon da herbotero kun la lekanto oni el&jcirc;etis en la polvon de la
         granda vojo. Neniu pensis pri la floro, kiu ja plej multe kunsentis al la
         birdo kaj tiel sincere volis &gcirc;in konsoli.</p>
   
</div>
<div type="story" rend="doc" id="soldato">

<head>Persista stana soldato</head>
 
<p>         Estis iam dudek kvin stanaj soldatoj, kiuj &ccirc;iuj estis fratoj, &ccirc;ar oni
         fandis ilin el la sama malnova stana kulero. La pafilon ili tenis en la
         mano, ilia viza&gcirc;o estis direktita anta&ubreve;en, kontra&ubreve; la malamikon; ru&gcirc;a
         kaj blua, per unu vorto - belega estis ilia uniformo. La unua, kion ili
         a&ubreve;dis en &ccirc;i tiu mondo, kiam oni forprenis la kovrilon de la skatolo, en
         kiu ili ku&scirc;is, estis ta vorto: <q>Stanaj soldatoj!</q>. Tion ekkriis malgranda
         knabo, &gcirc;oje pla&ubreve;dante per la manoj. Li ricevis ilin en sia naski&gcirc;tago kaj
         starigis ilin nun sur la tablo en batala ordo. &Ccirc;iu soldato similis la alian
         plej precize, nur unu sola estis iom malsimila: li havis nur unu kruron,
         &Ccirc;ar li estis fandita la lasta, kiam ne estis plu sufi&ccirc;e da stano; tamen li
         staris sur sia sola kruro tiel same firme, kiel la aliaj sur siaj du kruroj,
         kaj &gcirc;uste li estis distingi&gcirc;onta tute aparte per sia sorto.
</p><p>         Sur la tablo, sur kiu ili estis starigitaj, staris ankora&ubreve; multe da aliaj
         ludiloj; sed ludilo, kiu plej multe altiris al si la atenton, estis bela
         kastelo el papero. Tra la malgrandaj fenestroj oni povis rigardi internen
         en la salonojn. Anta&ubreve; &gcirc;i staris malgrandaj arboj, &ccirc;irka&ubreve;e estis peco da
         spegula vitro, kiu devis prezenti lagon. Cignoj el vakso na&gcirc;adis sur &gcirc;i kaj
         speguli&gcirc;adis en &gcirc;i. &Ccirc;io certe estis tre &ccirc;arma, sed la plej &ccirc;arma estis
         malgranda knabino, kiu staris meze de la malfermita pordego de la
         kastelo. &Gcirc;i anka&ubreve; estis eltran&ccirc;ita el papero, sed havis sur &gcirc;i silkan veston
         kaj malgrandan, mallar&gcirc;an, bluan rubandon trans la &scirc;ultroj; en la mezo
         de la rubando trovi&gcirc;is brilanta stelo, tiel granda, kiel &gcirc;ia tuta viza&gcirc;o.
         La malgranda knabino &ccirc;arme etendis supren siajn amba&ubreve; brakojn, &ccirc;ar &scirc;i
         estis dancistino, kaj krom tio &scirc;i levis unu kruron tiel alten, ke la stana
         soldato tute ne povis &gcirc;in rimarki kaj pensis, ke &scirc;i, simile al li, havas nur
         unu piedon.
</p><p>         <q>&Scirc;i estus bona por mi kiel edzino!</q> li pensis, <q>sed &scirc;i estas tro altrangula
         por mi, &scirc;i lo&gcirc;as en kastelo, dum mi havas nur skatolon, kiu apartenas
         ankora&ubreve; al dudek kvar aliaj, tio ne estas lo&gcirc;ejo por &scirc;i. Tamen mi
         vidu, &ccirc;u mi povas konati&gcirc;i kun &scirc;i!</q> Li ku&scirc;i&gcirc;is la&ubreve; sia tuta longo malanta&ubreve;
         flartabakujo, kiu staris sur la tablo. De tie li povis bone observadi la
         malgrandan elegantan sinjorinon, kiu senlace staris sur unu piedo, ne
         perdante la ekvilibron.
</p><p>         Kiam fari&gcirc;is vespero, oni metis la aliajn stanajn soldatojn en ilian
         skatolon kaj la homoj en la domo enliti&gcirc;is. Nun la ludiloj komencis ludi,
         jen <q>Ni ricevas gastojn</q>, jen <q>Rabistoj kaj urbaj soldatoj</q>, jen
</p><p>         <q>Ka&scirc;i&gcirc;o</q>. La stanaj soldatoj frapobruis en sia skatolo, &ccirc;ar ili volis
         anka&ubreve; partopreni en la ludado, sed ili ne povis levi la kovrilon. La
         nuksrompilo faris transkapi&gcirc;ojn, kaj la grifelo gaje ruli&gcirc;adis sur la tablo.
         Fari&gcirc;is tia bruo, ke la kanario veki&gcirc;is kaj ali&gcirc;is anka&ubreve; kun sia kantado,
         sed nur per versoj. La solaj, kiuj ne movi&gcirc;is de sia loko, estis la stana
         soldato kaj la malgranda dancistino. &Scirc;i staris tute rekte sur la pinto de
         sia piedo, kaj amba&ubreve; &scirc;iaj brakoj estis levitaj; li sur sia unu piedo estis
         tiel same persista kaj ne deturnis de &scirc;i siajn okulojn e&ccirc; por unu sekundo.
</p><p>         Jen la horlo&gcirc;o sonis noktomezon, kaj subite desaltis la kovrilo de la
         flartabakujo; tamen ne flartabako estis interne, sed malgranda nigra
         koboldo; tio estis artifika&jcirc;o.
</p><p>         <q>Stana soldato!</q>, diris la koboldo, <q>per la sen&ccirc;esa rigardado vi eluzos
         ankora&ubreve; viajn okulojn!</q>
</p><p>         Sed la soldato &scirc;ajnigis, ke li tion ne a&ubreve;das.
</p><p>         <q>Nu, atendu &gcirc;is morga&ubreve;</q>, diris la koboldo.
         Kiam fari&gcirc;is mateno kaj la infanoj levi&gcirc;is, oni starigis la soldaton en
         la fenestro; kaj - &ccirc;u tio estis la koboldo, &ccirc;u trablovo - subite la
         fenestro lar&gcirc;e malfermi&gcirc;is kaj la soldato elfalis malsupren el la tria
         eta&gcirc;o. Tio estis terura falo, li etendis sian solan piedon rekte en la aeron
         kaj enpu&scirc;i&gcirc;is inter la &scirc;tonojn de la pavimo kun la kasko kaj la bajoneto
         malsupre.
</p><p>         La servistino kaj la malgranda knabo tuj kuris malsupren, por lin
         ser&ccirc;i; sed kvankam ili preska&ubreve; surpa&scirc;is sur lin, ili tamen ne povis lin
         rimarki. Se la stana soldato ekkrius: <q>&Ccirc;i mi estas!</q> ili certe lin trovus;
         sed &ccirc;ar li estis en uniformo, li opiniis nekonvena tiel la&ubreve;te krii.
</p><p>         Nun komencis pluvi; falis gutoj post gutoj, kaj balda&ubreve; fari&gcirc;is vera
         pluvego; kiam &gcirc;i fini&gcirc;is, venis du strataj buboj.
</p><p>         <q>Vidu, vidu!</q> diris unu el ili, <q>jen ku&scirc;as stana soldato, li devas eliri
         kaj &scirc;ipveturi!</q>
</p><p>         Ili faris &scirc;ipeton el gazeta papero, metis la stanan soldaton internen
         kaj ekna&gcirc;igis lin en la strata defluilo. Amba&ubreve; knaboj kuris apude kaj
         pla&ubreve;dis per la manoj. Ho &ccirc;ielo, kiaj ondoj levi&gcirc;adis en la strata defluilo,
         kaj kia forta torento tie estis! Jes, videble la pluvo falis torente. La papera
         &scirc;ipeto balanci&gcirc;adis supren kaj malsupren, kaj de tempo al tempo &gcirc;i
         turni&gcirc;adis en rondo, tiel ke teruro atakis la stanan soldaton. Malgra&ubreve;
         tio li restis firma, ne pali&gcirc;is, rigardis nur anta&ubreve;en kaj forte tenis la
         pafilon en la mano.
</p><p>         Subite la &scirc;ipeto subna&gcirc;is sub longan stratdefluilan ponton; &ccirc;i tie estis
         tiel same mallume, kiel en lia skatolo.
</p><p>         <q>Kien mi nun venos?</q>, li pensis. <q>Jes, jes, tio estas kulpo de la
         koboldo! Ha, se almena&ubreve; la malgranda knabino sidus &ccirc;i tie en la &scirc;ipeto,
         tiam mi ne mal&gcirc;ojus, se e&ccirc; estus duoble pli mallume!</q>
</p><p>         En la sama momento aperis granda akva rato, kiu havis sian lo&gcirc;ejon
         sub la stratdefluila ponto.
</p><p>         <q>&Ccirc;u vi havas pasporton?</q>, demandis la rato. <q>Tuj montru
         la pasporton!</q>
</p><p>         Sed la stana soldato silentis kaj nur ankora&ubreve; pli forte tenis sian pafilon.
         La &scirc;ipeto veturis pluen kaj la rato &gcirc;in sekvis. Hu, kiel &gcirc;i grincigis la
         dentojn kaj kriadis al la lignetoj kaj pajleroj: <q>Haltigu lin, haltigu lin!
         Li ne pagis doganpagon, li ne montris sian pasporton!</q>
</p><p>         Sed la fluo fari&gcirc;is &ccirc;iam pli kaj pli forta; jam anta&ubreve; ol li atingis la
         finon de la ponto, li povis ekvidi la tagan lumon; sed samtempe li
         eka&ubreve;dis bruan tonon, kiu povis ektimigi la koron e&ccirc; de plej kura&gcirc;a
         viro. Prezentu al vi, &ccirc;e la fino de la ponto la stratdefluilo falis &gcirc;uste en
         grandan kanalon, kio por li estis tiel same dan&gcirc;era, kiel por ni la
         &scirc;ipveturado malsupren sur granda akvofalo.
</p><p>         Li estis nun jam tiel proksime, ke li ne povis halti. La &scirc;ipeto na&gcirc;is
         malsupren, la kompatinda stana soldato tenis sin, kiom li povis, tute
         rekte. Neniu povus diri pri li, ke li e&ccirc; palpebrumis unu momenton per
         la okuloj. La &scirc;ipeto turni&gcirc;is tri a&ubreve; kvar fojojn kaj pleni&gcirc;is de akvo &gcirc;is la
         rando, &gcirc;i devis droni. La stana soldato staris en akvo &gcirc;is la kolo, kaj
         la &scirc;ipeto iris &ccirc;iam pli kaj pli profunden. &Ccirc;iam pli kaj pli la papero
         dissolvi&gcirc;is; jen la akvo iris jam super la kapon de la soldato. Tiam li
         pensis pri la malgranda &ccirc;arma dancistino, kiun li plu neniam vidos; kaj
         en la oreloj de la stana soldato sonis:</p>

<lg>
            <l>&leftquot;La tagi&gcirc;o, la tagi&gcirc;o</l>
            <l>Estos mia nenii&gcirc;o!&rightquot;</l>
</lg>

<p>         Jen la papero dis&scirc;iri&gcirc;is, kaj la stana soldato trafalis, sed en la sama
         momento lin englutis granda fi&scirc;o.
</p><p>         Ha, kiel mallume estis interne! tie estis ankora&ubreve; pli malbone ol sub la
         defluila ponto, kaj anta&ubreve; &ccirc;io estis tre malvaste. Malgra&ubreve; &ccirc;io la stana soldato
         estis firma kaj ku&scirc;is la&ubreve; sia tuta longo kun la pafilo en la mano.
</p><p>         La fi&scirc;o &jcirc;etadis sin tien kaj reen kaj faradis la plej terurajn movojn;
         fine fari&gcirc;is tute silente, kaj li eksentis subite kvaza&ubreve; radion de fulmo.
         Enpenetris hela lumbrilo, kaj iu ekkriis la&ubreve;te: <q>La stana soldato!</q> La
         fi&scirc;o estis kaptita, alportita sur la vendejon, tie oni &gcirc;in vendis, kaj &gcirc;i venis
         en la kuirejon, kie la servistino per granda tran&ccirc;ilo &gcirc;in distran&ccirc;is. &Scirc;i
         prenis la soldaton je la mezo de lia korpo kaj enportis lin en la &ccirc;ambron,
         kie &ccirc;iuj volis vidi la rimarkindan viron, kiu voja&gcirc;is en la stomako de
         fi&scirc;o; la stana soldato tamen tute ne estis fiera pri tio. Oni starigis lin sur
         la tablo, kaj tie - kiaj strangaj aferoj ofte fari&gcirc;as en la mondo - la
         stana soldato trovi&gcirc;is en la sama &ccirc;ambro, en kiu li estis anta&ubreve;e, li vidis
         la samajn infanojn, kaj la samaj ludiloj staris sur la tablo: la belega
         kastelo kun la &ccirc;arma malgranda dancistino. &Scirc;i &ccirc;iam ankora&ubreve; staris sur
         unu piedo kaj tenis la duan alte en la aero, &scirc;i anka&ubreve; estis persista. Tio
         tiel kortu&scirc;is la soldaton, ke li estis preta plori per stano, tamen tio ne
         konvenis. Li rigardis &scirc;in, kaj &scirc;i rigardis lin, sed ili nenion diris unu al
         la alia.
</p><p>         Subite unu el la malgrandaj knaboj kaptis la stanan soldaton kaj
         &jcirc;etis lin rekte en fornon, kvankam li tute ne havis ian ka&ubreve;zon por tio.
         Certe la koboldo en la tabakujo estis kulpa en tio.
</p><p>         La stana soldato staris tute prilumita kaj sentis teruran varmegon, sed
         li ne povis distingi, &ccirc;u tio estas sekvo de la efektiva fajro, &ccirc;u de lia tro
         granda ardo de amo. &Ccirc;iuj koloroj sur li malaperis; &ccirc;u tio fari&gcirc;is dum la
         voja&gcirc;o, &ccirc;u tio fari&gcirc;is de lia profundega mal&gcirc;ojo, tion neniu povus diri.
         Li rigardis la malgrandan knabinon, kaj &scirc;i rigardis lin. Li sentis, ke li
         disfandi&gcirc;as, tamen li &ccirc;iam ankora&ubreve; staris persiste kun sia pafilo en la
         mano. Tiam malfermi&gcirc;is pordo, la vento kaptis la dancistinon, kaj simile
         al silfino &scirc;i anka&ubreve; flugis rekte en la fornon, al la stana soldato, ekflamis
         per hela flamo kaj malaperis. Tiam la stana soldato fandi&gcirc;is kaj fari&gcirc;is
         bulo, kaj kiam en la sekvanta tago la servistino elprenis la cindron el la
         forno, &scirc;i trovis lin en formo de malgranda stana koro. Sed de la dancistno
         restis nur la stelo, kaj &gcirc;i estis tute brulnigri&gcirc;inta.</p>
</div>
<div type="story" rend="doc" id="cignoj">    


<head>Sova&gcirc;aj cignoj</head>

<p>        Tre malproksime de &ccirc;i tie, tie, kien flugas la hirundoj, anta&ubreve; ol venas
         nia vintro, lo&gcirc;is re&gcirc;o, kiu havis dek unu filojn kaj unu filinon, Elizon.
         La dek unu fratoj, kiuj kompreneble estis re&gcirc;idoj, iradis en la lernejon
         kun stelo sur la brusto kaj sabro &ccirc;e la flanko. Ili skribadis sur oraj
         tabeloj per diamantaj grifeloj, kaj ili bone legadis kaj lernadis parkere;
         oni povis tuj a&ubreve;di, ke ili estas re&gcirc;idoj. Ilia fratino Elizo sidadis sur se&gcirc;eto
         el spegula vitro kaj havis bildolibron, kiu kostis duonon de regno.
</p><p>         Ho, al la infanoj estis tre bone, sed beda&ubreve;rinde ne por &ccirc;iam devis resti
         tiel!
</p><p>         Ilia patro, kiu estis re&gcirc;o super la tuta lando, edzi&gcirc;is kun malbona
         re&gcirc;ino, kiu tute ne amis la kompatindajn infanojn. Jam en la unua tago
         ili klare povis tion rimarki. En la palaco estis granda festo, kaj tiam la
         infanoj ludis <q>Ni ricevas gastojn</q>; sed dum ili ordinare ricevadis &ccirc;iujn
         kukojn kaj rostitajn pomojn, kiuj nur estis riceveblaj, &scirc;i donis al ili nur
         sablon en taso kaj diris, ke ili povas ja imagi al si, ke tio io estas.
</p><p>         En la sekvanta semajno &scirc;i transdonis la malgrandan Elizon al unu
         vila&gcirc;ana familio sur la kamparon, kaj en la da&ubreve;ro de nelonga tempo &scirc;i
         eldiris al la re&gcirc;o pri la kompatindaj re&gcirc;idoj tiom multe da malbono, ke li
         tute &ccirc;esis zorgi pri ili. 
</p><p>         <q>Elflugu en la mondon kaj zorgu mem pri vi!</q>, diris la malbona
         re&gcirc;ino; <q>flugu en la formo de grandaj birdoj sen vo&ccirc;o.</q> Tamen &scirc;i ne
         povis atingi la malbonon en tia grado, kiel &scirc;i intencis: ili aliformi&gcirc;is en
         dek unu belegajn sova&gcirc;ajn cignojn. Kun stranga krio ili elflugis tra la
         fenestroj de la palaco trans la parkon kaj la arbaron.
</p><p>         Estis ankora&ubreve; tute frue, klam ili preterflugis anta&ubreve; tiu vila&gcirc;ana domo,
         en kiu ilia fratino tiam ku&scirc;is en la lito kaj dormis. Ili &scirc;vebis super la
         tegmento, turnadis siajn longajn kolojn tien kaj reen kaj frapadis per la
         flugiloj, sed neniu tion vidis nek a&ubreve;dis. Ili devis denove flugi pluen, alte
         al la nuboj, for en la malproksiman mondon, kie ili flugis &gcirc;is granda
         malluma arbaro, kiu etendi&gcirc;is &gcirc;is la bordo de la maro.
</p><p>         La kompatinda malgranda Elizo staris en la vila&gcirc;ana &ccirc;ambro kaj ludis
         kun verda folio, &ccirc;ar aliajn ludilojn &scirc;i ne havis. &Scirc;i trapikis
         truon en la folio, rigardis tra &gcirc;i al la suno, kaj tiam
         &scirc;ajnis al &scirc;i, kvaza&ubreve; &scirc;i vidas la
         lumajn okulojn de siaj fratoj; kaj &ccirc;iufoje, kiam la varmaj radioj de la
         suno lumis sur &scirc;iaj vangoj, &scirc;i rememoradis &ccirc;iujn iliajn kisojn.
</p><p>         Pasis tagoj post tagoj. Kiam la vento blovis tra la grandaj rozarbeta&jcirc;oj
         anta&ubreve; la domo, &gcirc;i flustradis al la rozoj: <q>Kiu povas esti pli bela ol vi?</q>
         Sed la rozoj balancadis la kapon kaj diradis: <q>Tia estas Elizo!</q> Kaj
         kiam diman&ccirc;e la maljuna avino sidis anta&ubreve; la pordo kaj legis en sia pre&gcirc;olibro,
         tiam la vento transigadis la foliojn kaj diradis al la pre&gcirc;olibro:
         <q>Kiu estas pli pia ol vi?</q> <q>Tia estas Elizo!</q> respondadis la pre&gcirc;olibro.
         Kaj tio, kion diris la rozoj kaj la pre&gcirc;olibro, estis pura vero.
</p><p>         Kiam &scirc;i atingis la a&gcirc;on de dekkvin jaroj, &scirc;i devis reveni hejmen. Sed
         kiam la re&gcirc;ino ekvidis &scirc;ian eksterordinaran belecon, &scirc;ia koro pleni&gcirc;is de
         kolero kaj malamo kontra&ubreve; la knabino. Tre volonte &scirc;i anka&ubreve; sian dnonfilinon
         aliformigus, simile al &scirc;iaj fratoj, en sova&gcirc;an cignon, sed &scirc;i ne
         kura&gcirc;is tuj fari tion, &ccirc;ar la re&gcirc;o ja volis vidi sian filinon.
</p><p>         Frue matene la re&gcirc;ino iris en banejon, kiu estis konstruita el marmoro
         kaj aran&gcirc;ita kun molaj kusenoj kaj plej belaj tapi&scirc;oj, &scirc;i prenis tri bufojn,
         kisis ilin kaj diris al unu el ili: <q>Kiam Elizo venos, sidi&gcirc;u sur &scirc;ia kapo,
         por ke &scirc;i fari&gcirc;u tiel mallaborema kiel vi!</q> Al la dua &scirc;i diris: <q>Sidi&gcirc;u
         sur &scirc;ia frunto, por ke &scirc;i fari&gcirc;u tiel malbela kiel vi, por ke &scirc;ia patro &scirc;in
         ne rekonu!</q> Al la tria &scirc;i flustris: <q>Ku&scirc;u sur &scirc;ia koro, por ke &scirc;i ricevu
         malbonan koron, por ke &scirc;i pro tio havu suferojn!</q> Poste &scirc;i metis la
         bufojn en la klaran akvon, kiu tuj ricevis verdetan koloron, &scirc;i vokis
         Elizon, senvestigis &scirc;in kaj enirigis &scirc;in en la akvon. Kiam Elizo subakvi&gcirc;is,
         unu bufo sidi&gcirc;is en &scirc;iaj haroj, la dua sur &scirc;ia frunto kaj la tria
         sur &scirc;ia brusto, sed Elizo kvaza&ubreve; tute ne rimarkis ilin. Kiam &scirc;i denove
         levi&gcirc;is, tri ru&gcirc;aj papavofloroj na&gcirc;is sur la akvo. Se la bestoj ne estus
         venenaj kaj se ili ne estus ricevintaj kison de la sor&ccirc;istino, ili aliformi&gcirc;us
         en ru&gcirc;ajn rozojn; ili tamen fari&gcirc;is floroj pro tio, ke ili ku&scirc;is sur
         &scirc;ia kapo kaj sur &scirc;ia brusto. &Scirc;i estis tro pia kaj senkulpa, ke la sor&ccirc;a arto
         povu havi forton sur &scirc;i.
</p><p>         Kiam la malbona re&gcirc;ino tion vidis, &scirc;i frotis Elizon per suko de juglando,
         tiel ke &scirc;i fari&gcirc;is tute mallume bruna, &scirc;miris &scirc;ian belan viza&gcirc;on per malbonodora
         &scirc;mira&jcirc;o kaj malordigis &scirc;iajn belajn harojn. Estis neeble rekoni
         la belan Elizon.
</p><p>         Kiam &scirc;ia patro ekvidis &scirc;in en tia stato, li eksentis teruron kaj diris, ke
         tio ne estas lia filino. Neniu volis &scirc;in rekoni, krom la anta&ubreve;pordega
         hundo kaj la hirundoj, sed ili estis mizeraj bestoj kaj neniu demandis
         ilian opinion.
</p><p>         Tiam la malfeli&ccirc;a Elizo ekploris kaj rememoris siajn dek unu fratojn,
         kiuj &ccirc;iuj malaperis. Mal&gcirc;oje &scirc;i eliris el la palaco kaj iris dum la tuta tago
         tra kampoj kaj mar&ccirc;oj, &gcirc;is &scirc;i venis al la granda arbaro. &Scirc;i ne sciis, kien
         &scirc;i volas iri, sed en sia mal&gcirc;ojo &scirc;i sopiris al siaj fratoj, kiuj certe, simile
         al &scirc;i, estis elpelitaj en la mondon. &Scirc;i volis ilin ser&ccirc;i, kaj &scirc;i esperis, ke &scirc;i
         ilin trovos.
</p><p>         Post kiam &scirc;i estis mallongan tempon en la arbaro, fari&gcirc;is nokto. &Scirc;i
         tute perdis la vojon. &Scirc;i ku&scirc;i&gcirc;is sur la mola musko, faris sian vesperan
         pre&gcirc;on kaj apogis sian kapeton al trunko de arbo. Estis tiel senbrue, la
         aero estis tiel milda, kaj &ccirc;irka&ubreve;e en la herbo kaj sur la musko briletis
         per verdeta lumo pli ol cent lampiroj. Kiam &scirc;i iomete ektu&scirc;is unu bran&ccirc;on
         per la mano, la lumantaj insektoj falis al &scirc;i malsupren kiel falantaj
         steloj.
</p><p>         Dum la tuta nokto &scirc;i son&gcirc;is pri siaj fratoj; ili denove ludis kiel infanoj,
         skribis per diamantaj grifeloj sur oraj tabeloj kaj rigardis en la belan bildolibron,
         kiu kostis duonon de regno. Sed sur la tabeloj ili skribis ne
         nulojn kaj streketojn, kiel iam anta&ubreve;e, sed la kura&gcirc;ajn farojn, kiujn ili
         plenumis, &ccirc;ion, kion ili travivis kaj vidis. En la bildolibro &ccirc;io estis
         vivanta, la birdoj kantis, la homoj plenforme eliris el la libro kaj parolis
         kun Elizo kaj kun &scirc;iaj fratoj, sed kiam &scirc;i transigis la foliojn, ili tuj
         returne ensaltis, por ke ne fari&gcirc;u malordo inter la bildoj.
</p><p>         Kiam &scirc;i levi&gcirc;is, la suno staris jam alte. &Scirc;i ne povis &gcirc;in vidi, &ccirc;ar la altaj
         arboj etendis dense siajn bran&ccirc;ojn, sed la radioj ludis tie supre kiel flugetanta
         malpeza teksa&jcirc;o. Tre agrabla odoro eli&gcirc;adis el la verda&jcirc;o, kaj la
         birdoj estis tiel konfidemaj, ke ili preska&ubreve; sidi&gcirc;adis sur la &scirc;ultroj de
         Elizo. &Scirc;i a&ubreve;dis la pla&ubreve;dadon de akvo, kiun ka&ubreve;zis multe da abundaj
         fontoj, kiuj &ccirc;iuj elver&scirc;i&gcirc;adis en lageton, kies fundo konsistis el plej bela
         sablo, kvankam &ccirc;irka&ubreve;e kreskis densaj arbeta&jcirc;oj, tamen sur unu loko la
         cervoj faris grandan liberan lokon, kaj en tiu direkto Elizo iris al la
         akvo. La lasta estis tiel klara, ke, se la vento ne movus la bran&ccirc;ojn kaj
         la arbeta&jcirc;ojn, oni povus preska&ubreve; kredi, ke ili estas pentritaj sur la fundo,
         tiel klare tie speguli&gcirc;is &ccirc;iu folio.
</p><p>         Kiam &scirc;i ekvidis sian propran viza&gcirc;on, &scirc;i eksentis grandan teruron, tiel
         bruna kaj malhela &gcirc;i estis. Sed kiam &scirc;i malsekigis sian malgrandan
         manon kaj frotis al si per &gcirc;i la okulojn kaj la frunton, aperis denove &scirc;ia
         blanka ha&ubreve;to. Tiam &scirc;i demetis &ccirc;iujn siajn vestojn kaj eniris an la fre&scirc;an
         akvon. Pli bela re&gcirc;idino ol &scirc;i trovi&gcirc;is nenie en la mondo.
</p><p>         Kiam &scirc;i denove sin vestis kaj plektis siajn longajn harojn, &scirc;i iris al la
         &scirc;prucanta fonto, trinkis el sia kavigita mano kaj ekiris pli profunden en
         la arbaron, mem ne sciante kien. &Scirc;i pensis pri siaj fratoj, pensis pri la
         bona Dio, kiu certe ne forlasos &scirc;in. Kaj Li, kiu kreis la sova&gcirc;ajn arbarajn
         fruktojn, montris anka&ubreve; al &scirc;i arbon, kies bran&ccirc;oj fleksi&gcirc;is sub siaj
         fruktoj, Tie &scirc;i man&gcirc;is sian tagman&gcirc;on, apogis la tro&scirc;a&gcirc;itajn bran&ccirc;ojn
         kaj poste eniris en la plej malluman parton de la arbaro. Tie estis tiel
         silente, ke &scirc;i a&ubreve;dis siajn proprajn pa&scirc;ojn kaj &ccirc;iun velkintan folion, kiu
         fleksi&gcirc;is sub &scirc;iaj piedoj. E&ccirc; unu birdon oni tie ne povis vidi, e&ccirc; unu radio
         de la suno ne povis penetri tra la densaj kaj grandaj bran&ccirc;oj de la arboj.
         La altaj trunkoj staris tiel dense unu apud la alia, ke kiam &scirc;i rigardis
         rekte anta&ubreve;en, &scirc;ajnis al &scirc;i, ke &gcirc;in &ccirc;irka&ubreve;as unu sola densa barilo el
         traboj. Tie estis tia izoliteco, kiun &scirc;i neniam anta&ubreve;e spertis.
</p><p>         La nokto fari&gcirc;is tute malluma. E&ccirc; unu lampiro ne brilis el la musko;
         mal&gcirc;oje &scirc;i ku&scirc;i&gcirc;is por dormi. Tiam &scirc;ajnis al &scirc;i, kvaza&ubreve; la arbobran&ccirc;oj
         super &scirc;i fleksi&gcirc;as flanken kaj la bona Dio per mildaj okuloj rigardas sur
         &scirc;in malsupren kaj malgrandaj an&gcirc;eloj rigardas super Lia kapo kaj sub
         Liaj brakoj.
</p><p>         Kiam en la sekvanta mateno &scirc;i veki&gcirc;is, &scirc;i ne sciis, &ccirc;u &scirc;i nur son&gcirc;is a&ubreve;
         &ccirc;u tio estis efektiva&jcirc;o.
</p><p>         Trairinte kelke da pa&scirc;oj, &scirc;i renkontis maljunan virinon, kiu portis
         berojn en sia korbo. La maljunulino donacis al &scirc;i iom da ili. Elizo
         demandis, &ccirc;u &scirc;i ne vidis dek unu re&gcirc;idojn, rajdantajn tra la arbaro.
</p><p>         <q>Ne</q>, diris la maljunulino, <q>sed hiera&ubreve; mi vidis dek unu cignojn kun
         oraj kronoj sur la kapo, na&gcirc;antajn malsupren la&ubreve; la torento.</q>
</p><p>         &Scirc;i kondukis Elizon kelkan distancon pluen &gcirc;is deklivo, &ccirc;e kies bazo 
         brue fluis torento. La arboj sur &gcirc;iaj bordoj interplektis siajn foliri&ccirc;ajn
         suprojn, kaj tie, kie ili per sia natura kreskado ne povis interatingi&gcirc;i, ili
         el&scirc;iris siajn radikojn el la tero kaj pendis,
         interplekti&gcirc;inte per la bran&ccirc;oj, super la akvo.
</p><p>         Elizo diris adia&ubreve; al la maljunulino kaj ekiris la&ubreve;longe de la torento
         &gcirc;is &gcirc;ia enfluejo.
</p><p>         La tuta belega maro ku&scirc;is nun etendita anta&ubreve; la juna knabino. Sed e&ccirc;
         unu velo ne montri&gcirc;is tie, ne estis videbla e&ccirc; unu &scirc;ipeto, sur kiu &scirc;i povus
         voja&gcirc;i pluen. &Scirc;i rigardis la sennombrajn malgrandajn &scirc;tonojn sur la
         bordo; la akvo per konstanta tornado donis al ili &ccirc;iuj formon globan.
         Vitro, fero, &scirc;tonoj, &ccirc;io, kion la maro albordigis, akceptis tiun formon,
         kiun donis al &gcirc;i la akvo, kiu tamen estis ja pli mola ol &scirc;ia delikata mano.
         <q>Senlace &gcirc;i ruli&gcirc;as kaj ruli&gcirc;as, kaj tiamaniere la malmola&jcirc;o ebeni&gcirc;as;
         mi anka&ubreve; volas esti tiel senlaca! Mi dankas vin pro via instruo, vi klaraj
         ruli&gcirc;antaj ondoj! Jam; tion diras al mi mia koro, vi portos min al miaj
         fratoj!</q>
</p><p>         Sur la akvalpelita mara herbo ku&scirc;is dek unu blankaj plumoj de cignoj;
         &Scirc;i kolektis ilin kaj faris el ili bukedon. Gutoj da akvo trovi&gcirc;is sur ili; &ccirc;u
         tio estas roso a&ubreve; larmoj, tion neniu povis vidi. Tie sur la bordo estis tre
         solece, sed &scirc;i tion ne sentis, &ccirc;ar la maro prezentis konstantajn &scirc;an&gcirc;i&gcirc;ojn,
         en la da&ubreve;ro de kelke da horoj pli multe, ol la sensalaj lagoj povas
         prezenti en la da&ubreve;ro de tuta jaro. Kiam aperis granda nigra nubo, tiam
         oni havis impreson, kvaza&ubreve; la maro volas diri: <q>Mi anka&ubreve; povas aspekti
         malserene!</q> Kiam levi&gcirc;is vento, tiam la, ondoj krispi&gcirc;is kaj montris sin
         en vesto el &scirc;a&ubreve;mo. Sed kiam la nuboj ru&gcirc;i&gcirc;is kaj la vento kvieti&gcirc;is, tiam
         la maro fari&gcirc;is kiel folio de rozo; jen &gcirc;i aspektis verde, jen blanke, sed
         kiel ajn senbrua kaj trankvila &gcirc;i estis, &ccirc;iam tamen &ccirc;e la bordo estis
         negranda movi&gcirc;ado; la akvolevi&gcirc;adis malforte, kiel la brusto de dormanta
         infano.
</p><p>         Kiam la suno estis tuj subironta, Elizo ekvidis dek unu sova&gcirc;ajn 
         cignojn kun oraj kronoj sur la kapo, flugantajn al la bordo; ili &scirc;vebis 
         unu post la alia, tio aspektis kiel longa blanka rubando. Tiam Elizo iris
         supren sur la deklivon kaj ka&scirc;is sin malanta&ubreve; arbeta&jcirc;o. La cignoj
         mallevi&gcirc;is sur la teron tute apude de &scirc;i kaj frapis per siaj grandaj
         blankaj flugiloj.
</p><p>         Kiam la suno subiris sub la akvon, la volvokovroj subite falis, kaj tiam
         montri&gcirc;is dek unu belaj re&gcirc;idoj, la fratoj de Elizo. &Scirc;i la&ubreve;te ekkriis, &ccirc;ar
         kvankam ili e&ccirc; multe &scirc;an&gcirc;i&gcirc;is, &scirc;i tamen sciis, ke tio estas ili, &scirc;i sentis,
         ke tio devis esti ili; kaj &scirc;i saltis en iliajn brakojn, vokis ilin la&ubreve;nome,
         kaj ili estis senfine feli&ccirc;aj, kiam ili ekvidis kaj rekonis sian fratineton,
         kiu nun estis tiel granda kaj bela. Ili ridis kaj ploris, kaj ili balda&ubreve;
         reciproke klarigis al si, kiel malbone ilia duonpatrino agis kontra&ubreve; ili
         &ccirc;iuj.
</p><p>         <q>Ni, fratoj,</q> diris la plej a&gcirc;a, <q>flugadas kiel sova&gcirc;aj cignoj tiel longe,
         kiel la suno staras sur la &ccirc;ielo; kiam &gcirc;i subiras, ni ricevas returne nian
         homan formon. Tial nia &ccirc;efa zorgado devas konsisti en tio, ke en la
         momento de la sunsubiro ni havu sub niaj piedoj firman grundon, &ccirc;ar se
         ni tiam flugus ankora&ubreve; inter la nuboj, ni tiam, kiel homoj, devus falegi
         malsupren. &Ccirc;i tie ni ne lo&gcirc;as; transe de la maro trovi&gcirc;as lando tiel same
         bela, kiel &ccirc;i tiu; la vojo &gcirc;is tie estas granda, ni devas transflugi la grandan
         maron, kaj sur nia vojo trovi&gcirc;as neniu insulo, sur kiu ni povus pasigi la
         nokton. Nur unu sola roko elstaras meze de tiu vojo; &gcirc;i estas nur &gcirc;uste
         tiel granda, ke ni povas ripozi sur &gcirc;i dense flanko &ccirc;e flanko. Kiam la
         maro estas maltrankvila, tiam la akvo &scirc;prucas alte super nin; malgra&ubreve;
         tio ni tamen dankas Dion pro &gcirc;i. Tie ni pasigas la nokton en nia homa
         formo; sen &gcirc;i ni neniam povus revidi nian karan patrujon, &ccirc;ar du plej
         longajn tagojn de la jaro ni bezonas por nia transflugo. Nur unu fojon
         &ccirc;iujare estas al ni permesite viziti nian patran hejmon. Dum dek unu
         tagoj ni havas la permeson resti &ccirc;i tie, flugi trans &ccirc;i tiun grandan arbaron,
         rigardi de tie la palacon, en kiu ni naski&gcirc;is kaj kie lo&gcirc;as nia patro, vidi
         la altan turon de la pre&gcirc;ejo, en kiu estas entombigita nia patrino. &Ccirc;i tie
         la arboj kaj arbeta&jcirc;oj &scirc;ajnas al ni parencaj, &ccirc;i tie la sova&gcirc;aj &ccirc;evaloj
         galopas tra la vastaj stepoj, kiel ni tion vidis en nia infaneco; &ccirc;i tie la
         karbisto kantas la malnovajn melodiojn, la&ubreve; kiuj ni en nia infaneco tiel
         ofte dancadis; &ccirc;i tie estas nia patrujo, &ccirc;i tien nin tiras nia koro, kaj &ccirc;i
         tie ni trovis vin, nia kara fratineto. Ankora&ubreve; dum du tagoj estas al ni
         permesite resti &ccirc;i tie, poste ni devas flugi trans la maron en belegan
         landon; kiu tamen ne estas nia patrujo. Sed kiamaniere ni nin aran&gcirc;os,
         ke ni povu preni vin kun ni? Ni ne havas &scirc;ipon nek boaton.</q>
</p><p>         <q>Kion mi povas fari, por liberigi vin?</q> demandis la fratino.
</p><p>         Ili interparolis preska&ubreve; dum la tuta nokto, nur por kelke da horoj la
         dormo fermis iliajn okulojn.
</p><p>         Elizo veki&gcirc;is de la bruo de la cignaj flugiloj, kiuj movi&gcirc;adis super &scirc;i.
         La fratoj denove kolekti&gcirc;is, flugis en grandaj rondoj, kaj fine ili forflugis
         malproksimen, tamen restis unu el ili, la plej juna. La cigno metis sian
         kapon sur &scirc;ian bruston, kaj &scirc;i karesadis &gcirc;iajn plumojn; dum la tuta tago
         ili restis kune. Vespere la aliaj revenis, kaj kiam la suno subiris; ili
         aperis en sia homa formo.
</p><p>         <q>Morga&ubreve; ni forflugos de &ccirc;i tie, kaj ni ne povos reveni pli frue, ol post
         unu jaro; sed vin ni neniel povas tiel forlasi! &Ccirc;u vi havas kura&gcirc;on por
         akompani nin? Nia brako estas sufi&ccirc;e forta, por porti vin tra la arbaron;
         &ccirc;u la flugiloj de ni &ccirc;iuj ne havus sufi&ccirc;e da forto, por flugi kun vi trans la
         maron?</q>
</p><p>         <q>Jes, prenu min kun vi!</q> diris Elizo.
</p><p>         La tutan nokton ili pasigis en tio, ke el elasta &scirc;elo de saliko kaj el
         junko ili plektis fortikan reton; sur &gcirc;i ku&scirc;i&gcirc;is Elizo, kaj kiam la suno
         levi&gcirc;is kaj la fratoj aliformi&gcirc;is en sova&gcirc;ajn cignojn, ili prenis la reton
         per siaj bekoj kaj ekflugis kun sia kara fratino, kiu ankora&ubreve; dol&ccirc;e dormis,
         alten al la nuboj. La radioj de la suno brilis al &scirc;i rekte en la viza&gcirc;on,
         tial unu el la cignoj &scirc;vebis super &scirc;ia kapo, por ombri &scirc;in per siaj lar&gcirc;aj
         flugiloj.
</p><p>         Ili estis jam malproksime de la tero, kiam Elizo veki&gcirc;is. &Scirc;ajnis al &scirc;i, ke
         &scirc;i ankora&ubreve; son&gcirc;as, tiel stranga &scirc;ajnis al &scirc;i la fakto, ke &scirc;i estas portata tra
         la aero alte super la maro. Flanke de &scirc;i ku&scirc;is bran&ccirc;o kun belegaj
         maturaj beroj kaj fasko da aromaj radikoj. Ilin kolektis kaj ku&scirc;igis por
         &scirc;i la plej juna frato, kaj danke &scirc;i ridetadis al li, &ccirc;ar &scirc;i konsciis, ke tio
         estis li, kiu flugis super &scirc;ia kapo kaj ombris &scirc;in per la flugiloj.
</p><p>         Ili &scirc;vebis tiel alte, ke la unua &scirc;ipo, kiun ili ekvidis sub si, aperis al
         ili kiel mevo, ku&scirc;anta sur la akvo. Granda nubo trovi&gcirc;is sub ili, havante
         la formon de turoj, amasigitaj unu sur la alia, kaj sur tiu nubo Elizo
         rimarkis sian propran ombron kaj la ombron de la dek unu cignoj, &gcirc;i
         akompanis kvaza&ubreve; ia grandegulo ilian rapidan flugadon. Tio estis bildo,
         similan al kiu &scirc;i neniam anta&ubreve;e vidis. Sed iom post iom, kiam la suno
         levi&gcirc;is pli alten kaj la nubo restis malproksime sub ili, la &scirc;vebanta
         ombra bildo malaperis.
</p><p>         Dum la tuta tago ili flugis seninterrompe, kiel sago flugas tra la aero,
         tamen nun, kiam ili devis porti sian fratinon, la flugado estis senteble
         malpli rapida ol ordinare. Jen prepari&gcirc;is fulmotondro kaj la vespero
         alproksimi&gcirc;is. Kun timo Elizo vidis, ke la suno &ccirc;iam pli kaj pli mallevi&gcirc;as
         kaj &ccirc;iam ankora&ubreve; oni ne vidas la solecan rokon en la maro. &Scirc;i havis la
         impreson, ke la cignoj pli forte frapas per la flugiloj. Ha, &scirc;i estis la
         kulpo, ke ili ne povis flugi sufi&ccirc;e rapide! Kiam la suno estos subirinta,
         ili tuj devos fari&gcirc;i homoj, falegi en la maron kaj droni. Tiam &scirc;i el plej
         profunda koro pre&gcirc;is al Dio; &scirc;i tamen rimarkis ankora&ubreve; nenian rokon.
         La nigra nubo &ccirc;iam pli kaj pli alproksimi&gcirc;is, la fortaj pu&scirc;oj de la vento
         anta&ubreve;diris ventega&jcirc;on. La nuboj kunbuli&gcirc;is en unu solan, grandan,
         minacan mason, kiu en formo de bulego da plumbo &scirc;ovi&gcirc;adis anta&ubreve;en.
         Ekbrilis fulmoj unu post alia.
</p><p>         Jen la suno atingis la nivelon de la maro. Al Elizo forte batis la koro.
         Subite la cignoj ekflugis malsupren, tiel rapide, ke &scirc;i pensis, ke &scirc;i falas.
         Sed jen ili denove &scirc;vebis. Kiam la suno jam duone subakvi&gcirc;is, &scirc;i nur
         tiam rimarkis la malgrandan rokon sub si. &Gcirc;i aspektis ne pli granda ol
         foko, kiu levis la kapon el la akvo. La suno rapide mallevi&gcirc;is; nur
         mallar&gcirc;a strio brilis ankora&ubreve; super la akvo; tiam iliaj piedoj ektu&scirc;is
         firman grundon. La lumo de la suno estingi&gcirc;is kiel lasta fajrero de
         brulanta papero. &Scirc;i vidis, ke la fratoj staras &ccirc;irka&ubreve; &scirc;i brako sub brako,
         sed pli da loko, ol estis nepre necesa por ili kaj &scirc;i, &ccirc;i ne estis. La maro
         frapadis sur la rokon kaj ver&scirc;i&gcirc;adis super &gcirc;in kiel pluvego; la &ccirc;ielo
         lumis, kvaza&ubreve; &gcirc;i estus en flamoj, kaj la tondro a&ubreve;digadis brue frapon
         post frapo. Sed la fratino kaj la fratoj tenis sin reciproke je la manoj
         kaj kantis pre&gcirc;ojn, el kiuj ili &ccirc;erpis konsolon kaj kura&gcirc;on.
</p><p>         Kiam komencis tagi&gcirc;i, la aero estis pura kaj trankvila. Tuj kiam la
         suno levi&gcirc;is. la cignoj kun Elizo forflugis de la insuleto. La maro
         ankora&ubreve; alten levi&gcirc;adis, tiel ke, &scirc;vebante alte en la aero, lli havis la
         impreson, kvaza&ubreve; la blanka &scirc;a&ubreve;mo sur la mallume verda maro estas
         milionoj da cignoj, kiuj balanci&gcirc;as sur la akvo.
</p><p>         Kiam la suno levi&gcirc;is pli alten, Elizo rimarkis anta&ubreve; si duone na&gcirc;antan
         en la aero montori&ccirc;an landon kun briletantaj glaciamasoj sur la rokoj,
         kaj en la mezo de tiu lando etendi&gcirc;is vastega palaco kun unu fantazia
         kolonaro super la alia. En la profundo ondi&gcirc;adis palmaj arbaroj kaj
         belegaj floroj tiel grandaj kiel muelradoj, &Scirc;i demandis, &ccirc;u tiu lando estas
         la celo de ilia voja&gcirc;o, sed la cignoj balancis la kapon, &ccirc;ar tio, kion &scirc;i
         vidis, estis la belega, konstante &scirc;an&gcirc;i&gcirc;anta nuba palaco de
         la feino Fata-Morgana. Neniu homo povas tien eniri. Elizo rigardis &gcirc;in sen&ccirc;ese. Subite
         la montoj, arbaroj kaj la palaco mem disfalegis, kaj anstata&ubreve; ili aperis
         dudek majestaj pre&gcirc;ejoj, &ccirc;iuj similaj unu al la alia, kun altaj turoj kaj
         pintarkaj fenestroj. &Scirc;ajnis al &scirc;i, ke &scirc;i a&ubreve;das la sonadon de orgeno; sed
         tio, kion &scirc;i a&ubreve;dis, estis nur la maro. &Scirc;i estis jam tute proksima al la
         pre&gcirc;ejoj, kiam ili aliformi&gcirc;is en &scirc;iparon, kiu veturis sub &scirc;i. &Scirc;i ekrigardis
         atente, kaj tiam montri&gcirc;is, ke tio estas nur la mara nebulo, kiu ruli&gcirc;adis
         super la akvo. Jes, sen&ccirc;esaj aliformi&gcirc;oj prezenti&gcirc;adis anta&ubreve; &scirc;iaj okuloj.
         Sed jen &scirc;i ekvidis anka&ubreve; la efektivan landon, al kiu ili rapidis. Tie staris
         belegaj bluaj montoj kun cedraj arbaroj, urboj kaj palacoj. Longe anta&ubreve;
         la sunsubiro &scirc;i sidis sur roko anta&ubreve; granda kaverno, kiu estis
         &ccirc;irka&ubreve;kreskita de delikataj verdaj rampaj kreska&jcirc;oj, kiuj aspektis kiel
         broditaj tapi&scirc;oj.
</p><p>         <q>Nun ni rigardos, kion vi hodia&ubreve; nokte son&gcirc;os &ccirc;i tie!</q> diris la plej
         juna frato kaj montris al &scirc;i &scirc;ian dormo&ccirc;ambron.
</p><p>         <q>Ho se mi son&gcirc;us, kiamaniere mi povas vin liberigi!</q> &scirc;i respondis.
         Tiu penso okupadis &scirc;in tiel vive, &scirc;i tiel plenkore petadis Dion pri helpo,
         e&ccirc; dum la dormado &scirc;ia spirito plue pre&gcirc;adis, ke fine ek&scirc;ajnis al &scirc;i, ke &scirc;i
         flugas alte en la aeron al la nuba palaco de Fata-Morgano, kaj la feino
         eliris al &scirc;i renkonte, bela kaj brilanta. Kaj tamen &scirc;i similis al la maljuna
         virino; kiu en la arbaro donis al &scirc;i berojn kaj rakontis al &scirc;i pri la cignoj
         kun la oraj kronoj.
</p><p>         <q>Viaj fratoj povas esti liberigitaj!</q> &scirc;i diris; <q>sed &ccirc;u
         vi havas kura&gcirc;on
         kaj persiston? La maro estas pli mola ol viaj delikataj manoj kaj tamen
         &gcirc;i aliformigas la malmolajn &scirc;tonojn, sed &gcirc;i ne sentas la doloron, kiun
         viaj fingroj sentos, &gcirc;i ne havas koron, ne suferas la timon kaj turmentojn,
         kiujn vi devos tratoleri. &Ccirc;u vi vidas &ccirc;i tiun urtikon, kiun mi tenas en
         mia mano? El la sama speco kreskas multe &ccirc;irka&ubreve; la kaverno, en kiu vi
         dormas. Nur ili kaj anka&ubreve; tiuj, kiuj elkreskas el la tomboj de la tombejo,
         estas uzeblaj. Rimarku: ilin vi devas &scirc;irkolekti, kvankam ili brulvundos
         vin tiel, ke viaj manoj estos plenaj de vezikoj. Kiam vi batos la urtikon
         per viaj piedoj, vi ricevos linon, el kiu vi devas plekti dek unu
         ma&scirc;kirasojn kun longaj manikoj; &jcirc;etu ilin sur la dek unu cignojn, tiam
         la sor&ccirc;o pasos. Sed memoru bone, ke de la komenco &gcirc;is la fino de tiu
         laboro, se &gcirc;i da&ubreve;rus e&ccirc; jarojn, vi ne devas paroli; la unua vorto, kiu
         eliros el viaj lipoj, frapos kiel mortiga ponardo la koron de viaj fratoj;
         de via lango dependas ilia vivo. &Ccirc;ion &ccirc;i tion bone rimarku al vi!</q>
</p><p>         Samtempe &scirc;i ektu&scirc;is la manon de Elizo per la urtiko; &ccirc;i tiu bruligis
         kiel fajro, tiel ke la re&gcirc;idino veki&gcirc;is de doloro. Estis luma, hela tago, kaj
         tute apud la loko, kie &scirc;i dormis, ku&scirc;is urtiko simila al tiu, kiun &scirc;i vidis,
         en la son&gcirc;o. Tiam &scirc;i stari&gcirc;is sur la genuoj, dankis Dion kaj eliris el la
         kaverno, por tuj komenci sian laboron.
</p><p>         Per siaj delikataj manoj &scirc;i komencis &scirc;iri la abomenindan urtikon, kiu
         efikis kiel fajro. Grandajn vezikojn &gcirc;i aperigis sur &scirc;iaj manoj kaj brakoj,
         sed volonte &scirc;i estis preta tion suferi, se &scirc;i povos per tio liberigi siajn
         fratojn. &Scirc;i batis &ccirc;iun urtikon per siaj nudaj piedoj kaj plektis la verdan
         linon.
</p><p>         Kiam la suno subiris, venis la fratoj kaj eksentis teruron, kiam ili
         trovis, ke &scirc;i estas muta. En la komenco ili pensis, ke tio estas nova sor&ccirc;o
         de ilia malbona duonpatrino; sed kiam ili ekvidis &scirc;iajn manojn, ili
         komprenis, kion &scirc;i faras por ili. La plej juna frato ploris, kaj sur la lokoj,
         kien falis liaj larmoj, &scirc;i plu ne sentis doloron, tie malaperis la bruligantaj 
         vezikoj.
</p><p>         La nokton &scirc;i pasigis &ccirc;e sia laboro, &ccirc;ar &scirc;i ne povis havi trankvilecon
         &gcirc;is &scirc;i liberigos siajn fratojn. En la da&ubreve;ro de la tuta sekvanta tago, dum
         la cignoj forestis, &scirc;i sidis en sia soleco, sed neniam la tempo tiel rapide
         forflugis por &scirc;i. Unu ma&scirc;kiraso estis jam preta, kaj &scirc;i komencis la
         duan.
</p><p>         Jen inter la montoj eka&ubreve;di&gcirc;is la sonoj de &ccirc;askorno. &Scirc;i ektimis. La
         sonoj fari&gcirc;is &ccirc;iam pli proksimaj; &scirc;i a&ubreve;dis bojadon de hundoj. Terurite
         &scirc;i retiris sin en la kavernon, ligis en unu faskon la urtikojn, kiujn &scirc;i
         kolektis kaj pretigis, kaj sidi&gcirc;is sur &gcirc;i.
</p><p>         Subite granda hundo alsaltis el inter la arbeta&jcirc;oj, kaj tuj poste alia kaj
         ankora&ubreve; alia. Post kelke da minutoj &ccirc;iuj &ccirc;asistoj staris anta&ubreve; la pordo.
         La plej bela el ili estis la re&gcirc;o de la lando, kiu nun aliris al Elizo. Neniam
         li vidis pli belan knabinon.
</p><p>         <q>De kie vi venis, vi belega infano?</q> li diris al &scirc;i. Elizo balancis la
         kapon, &scirc;i ne devis ja paroli, &ccirc;ar de tio dependis la vivo kaj savi&gcirc;o de
         &scirc;iaj fratoj. Siajn manojn &scirc;i ka&scirc;is sub la anta&ubreve;tuko, por ke la re&gcirc;o ne
         vidu, kion &scirc;i devas suferi.
</p><p>         <q>Akompanu min!</q> li komencis denove; <q>&ccirc;i tie vi ne devas resti. Se
         vi estas tiel same bona, kiel vi estas bela, tiam mi vestos vin per veluro
         kaj silko, mi metos al vi sur la kapon la oran kronon, kaj vi lo&gcirc;os en
         mia plej ri&ccirc;a palaco!</q> Kaj li levis &scirc;in sur sian &ccirc;evalon. &Scirc;i ploris kaj
         intertordis la manojn, sed la re&gcirc;o diris: <q>Mi deziras nur vian feli&ccirc;on,
         iam vi dankos min pro tio!</q> Kaj li ekgalopis anta&ubreve;en inter la montoj,
         tenis &scirc;in anta&ubreve; si sur la &ccirc;evalo, kaj la &ccirc;asistoj galopis post li.
</p><p>         Kiam la suno subiris, anta&ubreve; ili ku&scirc;is la belega re&gcirc;urbo kun siaj pre&gcirc;ejoj
         kaj kupoloj, kaj la re&gcirc;o enkondukis &scirc;in en la palacon, kie en la altaj
         marmoraj salonoj pla&ubreve;dis grandaj fontanoj, kie la muroj kaj plafonoj
         estis ornamitaj per pentra&jcirc;oj; sed &scirc;i tion ne rigardis, &scirc;i ploris kaj
         mal&gcirc;ojis. Kontra&ubreve;vole &scirc;i toleris, kiam la virinoj metis sur &scirc;in re&gcirc;ajn
         vestojn, enplektis perlojn en &scirc;iajn harojn kaj surtiris delikatajn gantojn
         sur &scirc;iajn bruligitajn fingrojn.
</p><p>         Kiam &scirc;i staris en sia tuta ornamo, &scirc;i estis tiel ravante bela, ke la
         kortego ankora&ubreve; pli profunde klini&gcirc;is anta&ubreve; &scirc;i, kaj la re&gcirc;o elektis &scirc;in,
         ke &scirc;i estu lia fian&ccirc;ino, kvankam la &ccirc;efepiskopo balancis la kapon kaj 
         flustris, ke la bela arbara knabino certe estas sor&ccirc;istino, ke &scirc;i blindigis
         iliajn okulojn kaj trompis la koron de la re&gcirc;o. 
</p><p>         Sed la re&gcirc;o ne a&ubreve;skultis tion, li ordonis, ke muziko ludu, ke oni
         surtabligu plej delikatajn man&gcirc;a&jcirc;ojn, ke la plej &ccirc;armaj knabinoj dancu
         &ccirc;irka&ubreve; &scirc;i, kaj oni kondukis &scirc;in tra bonodoraj &gcirc;ardenoj en plej luksajn
         salonojn. Sed e&ccirc; unu rideto ne aperis sur &scirc;ia bu&scirc;o kaj ne ekbrilis el &scirc;iaj
         okuloj; oni vidis en ili nur mal&gcirc;ojon, kiel &scirc;ian por&ccirc;iaman hereda&jcirc;on kaj
         propra&jcirc;on. La re&gcirc;o malfermis malgrandan &ccirc;ambron tute apude de tiu,
         en kiu &scirc;i estis dormonta. &Gcirc;i estis ornamita per belegaj verdaj tapi&scirc;oj kaj
         plene similis al la kaverno, en kiu la re&gcirc;o &scirc;in trovis. Sur la planko ku&scirc;is
         la fasko da lino, kiun &scirc;i estis &scirc;pininta el la urtikoj, kaj sub la plafono
         pendis la ma&scirc;kiraso, kiu estis jam prete trikita. &Ccirc;ion &ccirc;i tion kunprenis
         unu el la &ccirc;asistoj kiel rimarkinda&jcirc;on.
</p><p>         <q>&Ccirc;i tie vi povas revi, kvaza&ubreve; vi estas en via anta&ubreve;a hejmo!</q> diris la
         re&gcirc;o. <q>Jen estas la labora&jcirc;o, kiu tie vin okupadis. Nun, meze de via
         lukso, estos al vi interese pensi pri la pasinta tempo.</q>
</p><p>         Kiam Elizo ekvidis tion, kio estis tiel kara por &scirc;ia koro, rideto aperis
         sur &scirc;ia bu&scirc;o kaj la sango revenis en &scirc;iajn vangojn; &scirc;i pensis pri la
         liberigo de siaj fratoj, kisis al la re&gcirc;o la manon; kaj li alpremis &scirc;in al
         sia koro, kaj li ordonis, ke per &ccirc;iuj pre&gcirc;ejaj sonoriloj oni anoncu la
         edzi&gcirc;ofeston. La bela muta knabino el la arbaro fari&gcirc;is la re&gcirc;ino de la
         lando.
</p><p>         Kvankam la &ccirc;efepiskopo flustris malbonajn vortojn en la orelon al la
         re&gcirc;o, ili tamen ne penetris en lian koron; la edzi&gcirc;o restis decidita, la
         &ccirc;efepiskopo mem devis meti al &scirc;i la kronon sur la kapon, kaj en sia
         kolero li premis al &scirc;i la ringegon de la krono tiel forte al la frunto, ke
         tio faris al &scirc;i doloron. Sed pli premanta ringego &ccirc;irka&ubreve;is &scirc;ian koron: la
         mal&gcirc;ojo pri siaj fratoj; en komparo kun tio la korpa sufero estis nenio.
</p><p>         &Scirc;ia bu&scirc;o estis muta, &ccirc;ar unu sola vorto mortigus ja &scirc;iajn fratojn, sed
         &scirc;iaj okuloj spegulis &scirc;ian internan amon al la bona, bela re&gcirc;o, kiu faradis
         &ccirc;ion, por &scirc;in &gcirc;ojigi. &Scirc;i amis lin kun &ccirc;iu tago pli varmege kaj pli sincere.
         Ho, se estus permesite al &scirc;i sin konfidi al li, konfesi al li sian suferadon!
         Sed &scirc;i devis esti muta, &scirc;i devis mute plenumi sian laboron. Tial en la
         nokto &scirc;i sekrete fori&gcirc;adis de lia flanko, iradis en sian ka&scirc;itan &ccirc;ambreton,
         kiu estis aran&gcirc;ita kiel la kaverno, kaj &scirc;i trikis unu ma&scirc;kirason post la
         alia; sed kiam &scirc;i komencis la sepan, &scirc;i plu ne havis linon.
</p><p>         Kiel &scirc;i sciis, la urtikoj, la solaj, kiujn &scirc;i povas uzi, kreskas sur la
         tombejo, sed &scirc;i devis mem ilin de&scirc;iri; kiamaniere nun tion fari?
</p><p>         <q>Ho, kion signifas la doloro de miaj fingroj en komparo kun la
         turmento, kiun suferas mia koro!</q> &scirc;i pensis. <q>Mi devas
         riski, Dio ne
         fortiros de mi sian manon!</q> Kun kora timo, kvaza&ubreve; &scirc;i entreprenus
         malbonan aferon, &scirc;i en unu lunluma nokto &scirc;telmaniere iris malsupren
         en la &gcirc;ardenon, kaj tra la longaj aleoj kaj dezertaj stratoj &scirc;i iris al la
         tombejo. Tie sur unu el la plej lar&gcirc;aj tombaj &scirc;tonoj &scirc;i ekvidis rondeton
         da malbelaj sor&ccirc;istinoj. lli demetis de si siajn &ccirc;ifona&jcirc;ojn, kvaza&ubreve; ili
         volus sin bani, kaj per siaj longaj, malgrasaj fingroj ili fosis en la fre&scirc;ajn
         tombojn kaj elprenis la viandon de la mortintoj. Elizo devis iri tute
         proksime preter ili, kaj ili fiksis sur &scirc;i siajn malbonajn rigardojn, sed &scirc;i
         pre&gcirc;is, kolektis la bruligantajn urtikojn kaj prenis ilin kun si al la
         palaco.
</p><p>         Nur unu sola homo &scirc;in vidis, la &ccirc;efepiskopo; li ankora&ubreve; ne dormis,
         kiam la aliaj dormis. Nun konfirmi&gcirc;is do lia opinio, ke &scirc;i ne estas tia,
         kia devas esti re&gcirc;ino; &scirc;i estis sor&ccirc;istino, kaj tial &scirc;i malsa&gcirc;igis la re&gcirc;on
         kaj la tutan popolon.
</p><p>         &Ccirc;e la konfesprenado li rakontis al la re&gcirc;o, kion li vidis kaj kion li
         timas; kaj kiam lia lango parolis tiujn maljustajn vortojn, la skulptitaj
         sanktulbildoj balancis siajn kapojn, kvaza&ubreve; ili volus diri: <q>Ne estas tiel,
         Elizo estas senkulpa!</q> Sed la &ccirc;efepiskopo komentariis tion alie, li
         asertas, ke ili atestas kontra&ubreve; &scirc;i, ke ili balancas la kapojn pri &scirc;iaj pekoj.
         Tiam du grandaj larmoj elfluis sur la vangojn de la re&gcirc;o, kaj kun dubo
         en la koro li iris hejmen. En la nokto li &scirc;ajnigis, ke li dormas, sed
         trankvila dormo ne venis sur liajn okulojn; li rimarkis, kiel Elizo
         levi&gcirc;is, kiel &scirc;i tion ripetadis &ccirc;iunokte, kaj &ccirc;iufoje li senbrue sekvis &scirc;in
         kaj vidis, kiel &scirc;i malaperas en sia &ccirc;ambreto.
</p><p>         Kun &ccirc;iu tago lia mieno fari&gcirc;adis pli malserena. Elizo tion bone vidis,
         sed &scirc;i ne komprenis la ka&ubreve;zon. Tia sintenado &scirc;in turmentis, kaj krom
         tio kiel multe &scirc;i suferis en sia koro pri siaj fratoj! Sur la re&gcirc;an veluron
         kaj purpuron fluadis malsupreu &scirc;iaj maldol&ccirc;aj larmoj; kiel brilantaj
         diamantoj ili ku&scirc;is sur tiuj &scirc;tofoj, kaj &ccirc;iuj, kiuj vidis tiun ri&ccirc;an
         belega&jcirc;on, deziris esti re&gcirc;inoj. Dume &scirc;ia laboro estis balda&ubreve; fini&gcirc;onta,
         nur unu ma&scirc;kiraso ankora&ubreve; mankis, sed &scirc;i nun ne havis plu linon kaj
         e&ccirc; ne unu urtikon. Unu fojon, nur &ccirc;i tiun lastan fojon, &scirc;i tial devis
         ankora&ubreve; iri al la tombejo kaj &scirc;irkolekti kelke da plenmanoj. Kun timego
         &scirc;i pensis pri tiu soleca vagado, kun timego &scirc;i pensis pri la teruraj sor&ccirc;istinoj,
         sed &scirc;ia volo estis tiel same ne&scirc;ancelebla, kiel &scirc;ia fido je la Eternulo.
</p><p>         Elizo iris, sed la re&gcirc;o kaj la &ccirc;efepiskopo &scirc;in sekvis kaj vidis, kiel &scirc;i
         eniris tra la pordo de la tombejo kaj malaperis. Kiam ili aliris al la
         tombejo, ili ekvidis sur la tomba &scirc;tono la sor&ccirc;istinojn, tiel same, kiel
         Elizo ilin vidis, kaj la re&gcirc;o sin deturnis, &ccirc;ar li supozis, ke inter ili trovi&gcirc;as
         tiu, kies kapo ankora&ubreve; en &ccirc;i tiu nokto ripozis &ccirc;e lia brusto.
</p><p>         <q>La popolo &scirc;in kondamnu!</q> li diris, kaj la popolo &scirc;in kondamnis al
         forbruligo sur lignaro.
</p><p>         El la luksaj re&gcirc;aj salonoj oni trenis &scirc;in en malluman, malsekan
         malliberejon, en kiun la vento fajfadis tra la krada fenestro; anstata&ubreve; la
         veluro kaj la silko oni donis al &scirc;i la faskon da urtikoj, kiun &scirc;i kolektis;
         sur &gcirc;i &scirc;i povis ku&scirc;igi sian kapon. La malmolaj brulpikantaj ma&scirc;kirasoj,
         kiujn &scirc;i estis trikinta, devis servi al &scirc;i an&scirc;tata&ubreve; kusenoj kaj litkovrilo,
         tamen tio estis la plej agrabla, kion oni povis al &scirc;i donaci. &Scirc;i denove
         komencis sian laboron kaj fervore pre&gcirc;is al Dio. Ekstere anta&ubreve; &scirc;iaj
         fenestroj la strataj buboj kantadis mokokantojn pri &scirc;i, kaj neniu &scirc;in
         konsolis per ia kora vorto.
</p><p>         Sed jen &ccirc;irka&ubreve; la vespero tute anta&ubreve; la krado mem ekbruis flugilo de
         cigno; tio estis la plej juna el la fratoj, kiu fine eltrovis la fratinon.
         La&ubreve;te &scirc;i ekploris pro &gcirc;ojo, kvankam &scirc;i sciis, ke la venonta nokto eble
         estos la lasta, kiun &scirc;i vivos. Sed nun &scirc;ia laboro estis ja preska&ubreve; finita
         kaj &scirc;iaj fratoj estis &ccirc;i tie.
</p><p>         La &ccirc;efepiskopo venis, por pasigi kun &scirc;i la lastan horon, tion li promesis
         al la re&gcirc;o; sed &scirc;i balancis la kapon kaj petis lin per la rigardo kaj la 
         mieno, ke li denove foriru. En tiu nokto &scirc;i devis ja fini sian laboron, &ccirc;ar
         alie &ccirc;io estus vana, vana estus &scirc;ia doloro, &scirc;iaj larmoj, &scirc;iaj sendormaj
         noktoj. La &ccirc;efepiskopo forlasis &scirc;in kun koleraj vortoj, sed la kompatinda
         Elizo konsciis sian senkulpecon kaj laboris plue.
</p><p>         La malgrandaj musoj kuradis sur la planko, trenadis la urtikojn &gcirc;is
         &scirc;iaj piedoj, por anka&ubreve; iom helpi, kaj la turdo sidi&gcirc;is &ccirc;e la krado de la
         fenestro kaj kantis tiel gaje, kiel &scirc;i povis, por ke &scirc;i ne perdu la kura&gcirc;on.
</p><p>         Komencis krepuski, post unu horo la suno estis levi&gcirc;onta; tiam la dek
         unu fratoj staris anta&ubreve; la pordego de la palaco kaj postulis, ke oni konduku
         ilin al la re&gcirc;o. Sed oni respondis al ili, ke tio ne povas fari&gcirc;i, &ccirc;ar
         estas ja nokto, la re&gcirc;o dormas kaj oni ne povas permesi al si veki lin.
         Ili petis, ili minacis, la gardistaro venis, e&ccirc; la re&gcirc;o mem eliris el sia
         dormo&ccirc;ambro kaj demandis, kion tio signifas; sed en tiu momento
         radiante levi&gcirc;is la suno, kaj oni plu vidis jam neniun fraton, sed super la
         palacon forflugis dek unu sova&gcirc;aj cignoj.
</p><p>         El la urba pordego torente movi&gcirc;adis la tuta popolo, por vidi, kiel oni
         forbruligos la sor&ccirc;istinon. Mizera &ccirc;evala&ccirc;o tiris la &ccirc;aron, sur kiu &scirc;i sidis.
         Oni vestis &scirc;in per kitelo el maldelikata saktolo; &scirc;iaj longaj belegaj haroj
         senorde ondi&gcirc;adis &ccirc;irka&ubreve; la bela kapo, &scirc;iaj vangoj estis kadavre palaj,
         &scirc;iaj lipoj malforte movi&gcirc;adis, dum &scirc;iaj fingroj plektadis la verdan linon.
         E&ccirc; sur sia vojo al la morto &scirc;i ne interrompis la komencitan laboron, la
         dek ma&scirc;kirasoj ku&scirc;is anta&ubreve; &scirc;iaj piedoj, la dekunuan &scirc;i trikis; la
         popolamaso mokis &scirc;in.
</p><p>         <q>Rigardu la sor&ccirc;istinon, kiel &scirc;i murmuras al si mem; pre&gcirc;olibron &scirc;i ne
         havas en la mano, ne, kun sia abomeninda sor&ccirc;a&jcirc;o &scirc;i tie sidas. Dis&scirc;iru
         tion al &scirc;i en mil pecojn!</q>
</p><p>         &Ccirc;iuj alpu&scirc;i&gcirc;is al &scirc;i kaj volis tion dis&scirc;iri. Tiam alflugis dek blankaj
         cignoj, ili sidi&gcirc;is &ccirc;irka&ubreve; &scirc;i sur la &ccirc;aro kaj batis per siaj grandaj flugiloj.
         Tiam la popolamaso timigite retiri&gcirc;is flanken.
</p><p>         <q>Tio estas signo el la &ccirc;ielo! &Scirc;i certe estas senkulpa!</q> flustris multaj,
         sed eldiri tion la&ubreve;te ili ne kura&gcirc;is.
</p><p>         Nun la ju&gcirc;eja servisto prenis &scirc;in je la mano. Tiam &scirc;i rapide &jcirc;etis sur la
         cignojn la dek unu ma&scirc;kirasojn, kaj subite montri&gcirc;is dek unu graciaj
         re&gcirc;idoj, sed la plej juna havis cignan flugilon anstata&ubreve; unu el la brakoj,
         &ccirc;ar al lia ma&scirc;kiraso mankis unu maniko, kiun &scirc;i ankora&ubreve; ne finis.
</p><p>         <q>Nun estas al mi permesate paroli!</q> &scirc;i ekkriis, <q>mi estas senkulpa!</q>
</p><p>         Kaj la popolo, kiu vidis, kio okazis, klini&gcirc;is anta&ubreve; &scirc;i, kiel anta&ubreve;
         sanktulino, sed &scirc;i mem senvive falis en la brakojn de siaj fratoj, tiel
         efikis sur &scirc;i la stre&ccirc;eco, timo kaj doloro.
</p><p>         <q>Jes, senkulpa &scirc;i estas!</q> diris la plej a&gcirc;a frato kaj rakontis nun &ccirc;ion,
         kio okazis; kaj dum li parolis, disvasti&gcirc;is bonodoro kiel de milionoj da
         rozoj, &ccirc;ar &ccirc;iu lignopeco de la lignaro eligis radikojn kaj bran&ccirc;ojn. Tie
         staris bonodora arbeta&jcirc;aro, alta kaj granda, kun ru&gcirc;aj rozoj; sed plej
         supre balanci&gcirc;adis floro blanka kaj luma, kiu brilis kiel stelo. &Gcirc;in
         derompis la re&gcirc;o, metis &gcirc;in sur la bruston de Elizo, kaj tiam &scirc;i veki&gcirc;is
         kun paco kaj feli&ccirc;o en sia koro.
</p><p>         &Ccirc;iuj pre&gcirc;ejaj sonoriloj eksonoris per si mem, kaj la birdoj alflugis en
         grandaj amasoj. Oni faris edzi&gcirc;ofestan procesion returne al la palaco,
         tian, kian ankora&ubreve; neniam vidis iu re&gcirc;o.</p>
</div>
<div type="story" rend="doc" id="paradizo">



<head>&Gcirc;ardeno de la paradizo</head>

<p>         Estis iam re&gcirc;ido; neniu havis tiom multajn kaj tiel belajn librojn, kiel
         li. &Ccirc;ion, kio okazis iam en &ccirc;i tiu mondo, li povis en ili legi kaj vidi
         pentritan en plej belaj bildoj. Pri &ccirc;iu popolo kaj pri &ccirc;iu lando li povis
         ricevi informojn; nur pri tio, kie trovi&gcirc;as la &gcirc;ardeno de la paradizo, en
         tiuj libroj ne estis e&ccirc; unu vorto. Sed &gcirc;uste pri tio li plej multe pensadis.
</p><p>         Kiam li estis ankora&ubreve; tre malgranda kaj estis komenconta sian
         lernadon, lia avino rakontis al li, ke &ccirc;iu floro en la &gcirc;ardeno de la
         paradizo estas plej dol&ccirc;a kuko kaj &gcirc;iaj stamenoj estas plej delikata vino;
         ke sur unu el tiuj kukoj trovi&gcirc;as historio, sur alia geografio a&ubreve; aritmetikaj
         tabeloj; ke oni bezonas nur man&gcirc;i la kukon, kaj tiam oni jam scias sian
         taskon, kaj ju pli oni man&gcirc;as, des pli da historio, geografio kaj tabeloj
         oni ricevas en sian kapon.
</p><p>         Tiam li tion kredis; sed kiam li elkreskis, pli lernis kaj fari&gcirc;is pli
         sa&gcirc;a, li nature komprenis, ke la belega&jcirc;oj de la gardeno de la paradizo
         devas havi tute alian karakteron.
</p><p>         <q>Ho, kial Eva de&scirc;iris frukton de la arbo de sciado! Kial Adam man&gcirc;is
         la malpermesitan frukton! Se mi estus sur lia loko, mi ne lasus tenti
         min al tio. Neniam la peko venus en la mondon!</q>
</p><p>         Tion li diris tiam, sed tion saman li diris ankora&ubreve;, kiam li havis la a&gcirc;on
         de deksep jaroj. Nur pri la &gcirc;ardeno de la paradizo li &ccirc;iam meditadis kaj
         pensadis.
</p><p>         Unu tagon li iris en la arbaron; li iris sola, &ccirc;ar tio estis lia plej granda
         plezuro.
</p><p>         Estis jam vespera krepusko, nuboj kolekti&gcirc;is, fari&gcirc;is tiel forta pluvego,
         kvaza&ubreve; la &ccirc;ielo estus unu sola kluzo, el kiu falegas la akvo. Estis tute
         malluma nokto. La re&gcirc;ido glitfaladis sur la malseka herbo, falpu&scirc;i&gcirc;adis
         sur la nudaj &scirc;tonoj, kiuj elstaradis el la rokeca tero. De &ccirc;io fluis akvo,
         la kompatinda re&gcirc;ido ne havis sur si e&ccirc; unu sekan fadenon. Li devis
         rampi trans grandajn blokojn da &scirc;tono, kie la akvo trasorbi&gcirc;adis el la
         alta musko. Li estis tiel laca, ke li nur malfacile povis sin teni sur la
         piedoj. Subite li eka&ubreve;dis strangan bruon kaj ekvidis anta&ubreve; si grandan,
         hele prilumitan kavernon. Interne de &gcirc;i flamis fajro tia, ke oni povus

         rosti sur &gcirc;i tutan bovon, kaj similan celon la fajro efektive havis. Plej
         bela cervo kun majesta kornaro trovi&gcirc;is sur rostostango kaj malrapide
         estis turnata inter du dehakitaj abioj. Virino iom maljuna, alta kaj forta,
         kvaza&ubreve; &scirc;i estus maskita viro, sidis &ccirc;e la fajro kaj &jcirc;etadis en &gcirc;in unu
         lignopecon post la alia.
</p><p>         <q>Venu pli proksimen!</q> &scirc;i diris al li, <q>sidi&gcirc;u &ccirc;e la fajro, por ke viaj
         vestoj seki&gcirc;u.</q>
</p><p>         <q>&Ccirc;i tie estas ia malagrabla trablovo!</q> diris la re&gcirc;ido kaj sidi&gcirc;is sur la
         planko.
</p><p>         <q>Tio fari&gcirc;os ankora&ubreve; pli malbona, kiam miaj filoj venos hejmen,</q>
         respondis la virino, <q>Vi trovi&gcirc;as en la kaverno de la ventoj, miaj filoj
         estas la kvar ventoj de la mondo. &Ccirc;u vi povas tion kompreni?</q>
</p><p>         <q>Kie estas viaj filoj?</q> demandis la re&gcirc;ido.
</p><p>         <q>Unu malsa&gcirc;ulo povas pli multe demandi, ol dek sa&gcirc;uloj
         povas respondi!</q>
         respondis la virino. <q>Miaj filoj estas memstaraj kaj ne demandas
         permeson; ili ludas pilkon kun la nuboj tie supre en la salono de la
         mondo.</q> Kaj &scirc;i montris supren.
</p><p>         <q>Ha, tiel!</q> diris la re&gcirc;ido. <q>Cetere vi turnas vin al mi iom maldelikate
         kaj ne parolas tiel milde, kiel la virinoj, kiujn mi ordinare vidas
         &ccirc;irka&ubreve; mi!</q>
</p><p>         <q>Jes, tiuj havas nenion alian por fari! Sed mi devas esti maldelikata
         kaj severa, se mi volas teni en ordo miajn filojn. Kaj tion mi povoscias,
         kvankam ili estas grandaj obstinuloj. &Ccirc;u vi vidas la kvar sakojn, kiuj
         pendas tie sur la muro? Tiujn sakojn ili tiel same forte timas, kiel vi
         iam timis la vergon malanta&ubreve; la spegulo. Kredu al mi, ke mi povoscias
         kvietigi ilin, kaj tiam ili devas eniri en la sakon; ni ne faras ceremoniojn.
         Tie ili sidas kaj mi ne ellasas ilin, por denove vagi, pli frue, ol kiam mi
         trovas tion bona. Sed jen venas unu el ili!</q>
</p><p>         Tio estis la norda vento, kiu eniris kun vera glacia malvarmo; grandaj
         hajleroj falis sur la plankon, kaj flokoj da ne&gcirc;o flugadis &ccirc;irka&ubreve; li. Liaj
         pantalonoj kaj jako estis el ursaj feloj; &ccirc;apo el ursa felo sidis sur lia kapo
         &gcirc;is sub la oreloj. Longaj pendoglacioj pendis sur lia barbo, kaj unu
         hajlero post la alia faladis malsupren de la kolumo de lia jako.
</p><p>         <q>Ne iru tuj al la fajro!</q> diris la re&gcirc;ido, <q>&ccirc;ar vi povus facile ricevi
         frostodifektojn sur la viza&gcirc;o kaj sur la manoj!</q>
</p><p>         <q>Frostodifektojn!</q> ekkriis la norda vento kaj la&ubreve;te ridis. <q>Frosto
         &gcirc;uste estas mia plej granda plezuro! Cetere kia speco de mizera&jcirc;o vi
         estas? Kiamaniere vi venis en la kavernon de la ventoj?</q>
</p><p>         <q>Li estas mia gasto,</q> diris la maljuna virino, <q>kaj se tia klarigo vin
         ne kontentigas, vi povas iri en la sakon. Vi konas mian opinion!</q>
</p><p>         Nu, tio helpis, kaj la norda vento rakontis, de kie li venas kaj kie
         li pasigis preska&ubreve; tutan monaton.
</p><p>         <q>De la Glacia Maro mi venas,</q> li diris, <q>mi estis kun la rusaj rosmar&ccirc;asistoj
         sur la Ursa Insulo. Mi sidis kaj dormis sur la direktilo, kiam ili
         de Nordkap &scirc;ipe elveturis sur la maron. Kiam mi de tempo al tempo
         iom veki&gcirc;is, la ventegbirdo flugadis &ccirc;irka&ubreve; miaj piedoj. Tio estas
         komika birdo, &gcirc;i faras rapidan frapon per la flugiloj, poste &gcirc;i tenas ilin
         etenditaj senmove kaj tamen rapide flugas.</q>
</p><p>         <q>Nur ne rakontu tro detale!</q> diris la patrino de la ventoj. <q>Vi venis
         do al la Ursa Insulo?</q>
</p><p>         <q>Belege, belege tie estas. Tio estas grundo kvaza&ubreve; kreita por dancado,
         plata kiel telero, duone degelinta ne&gcirc;o sur musko. Tie ku&scirc;is akraj &scirc;tonoj
         kaj skeletoj de rosmaroj kaj blankaj ursoj, kiuj aspektis kiel gigantaj
         brakoj kaj kruroj, kovritaj de verdeta &scirc;imo. Oni povus kredi, ke la suno
         neniam lumis sur ili. Mi blovis iom en la nebulon, por ke oni povu
         ekvidi la sopiratan veturilejon; tio estis domo, konstruita el rompita&jcirc;oj
         de &scirc;ipoj kaj kovrita per feloj de rosmaroj. La internan flankon oni turnis
         eksteren, &gcirc;i aspektis ru&gcirc;a kaj verda. Sur la tegmento sidis vivanta
         blanka urso kaj murmuregis. Mi iris al la marbordo, elser&ccirc;is la nestojn
         de la birdoj kaj rigardis la nudajn idojn. Kiam ili kriis kaj malfermis la
         bekojn, sopirante man&gcirc;a&jcirc;on, mi blovis al ili en la fa&ubreve;kon tiel, ke ili
         lernis teni la bekon fermita. Tute malsupre &ccirc;e la bordo ruli&gcirc;adis rosmaroj
         kiel intestaj vermoj a&ubreve; gigantaj akaroj kun porkaj kapoj kaj ulnolongaj dentoj!</q>
</p><p>         <q>Vi rakontas bone, mia fileto!</q> diris la patrino. <q>&Ccirc;e la sola a&ubreve;dado
         jam kolekti&gcirc;as al mi salivo en la bu&scirc;o!</q>
</p><p>         <q>Kaj jen oni komencis la &ccirc;asadon! La harpunon oni enpu&scirc;is al la
         rosmaro en la bruston tiel, ke radio da varma sango el&scirc;prucis trans la
         glacion kiel fontano. Tiam mi rememoris anka&ubreve; mian ludon. Mi montris,
         kiel mi povoscias blovi, kaj mi arangis tiel, ke miaj maristoj, la altegaj
         glacimontoj, enpremis la boatojn. Hu, kiel oni fajfis, kiel oni kriis, sed
         mi fajfis pli la&ubreve;te. La korpojn de la mortigitaj bestoj, la kestojn kaj
         &scirc;nuregojn, &ccirc;ion ili devis elpaki sur la glacion! Mi &scirc;utadis super ili la
         ne&gcirc;ajn flokojn, kaj en iliaj enpremitaj &scirc;ipetoj kune kun ilia akira&jcirc;o mi
         na&gcirc;igis ilin suden, por tie gustumi salan akvon. Ili neniam plu venos al
         la Ursa Insulo!</q>
         

</p><p>         <q>Vi faris do malbona&jcirc;on!</q> diris la patrino de la ventoj.
</p><p>         <q>Pri la bona&jcirc;o, kiun mi faris, rakontu aliaj!</q> li diris; <q>sed jen estas
         mia frato de la okcidento; lin mi plej multe amas, li havas odoron de
         maro kaj alportas kun si agrablan malvarmon.</q>
</p><p>         <q>&Ccirc;u tio estas la malgranda Zefiro?</q> demandis la re&gcirc;ido.
</p><p>         <q>Jes, li estas Zefiro!</q> respondis la maljuna virino; <q>sed li ne estas
         plu tiel malgranda. En la antikvaj tempoj li estis beleta knabo, sed nun
         tio pasis!</q>
</p><p>         Li aspektis kiel sova&gcirc;a viro kaj havis sur si kusenan &ccirc;apelon, por ne
         difekti&gcirc;i. En la mano li portis bastonegon el mahagona ligno, elhakitan
         en la Amerikaj mahagonaj arbaroj. Pli modesta bastono ne kontentigus
         lin.
</p><p>         <q>De kie vi venas?</q> demandis la patrino.
</p><p>         <q>El la primitivaj arbaroj!</q> li diris; <q>kie la dornoplenaj lianoj prezentas
         netrapenetreblan densejon inter la arboj, kie la akvoserpento
         ku&scirc;as en la malseka herbo kaj la ekzistado de homoj &scirc;ajnas superflua!</q>
</p><p>         <q>Kion vi tie faris?</q>
</p><p>         <q>Mi observadis la profundan riveron, mi observadis, kiel &gcirc;i &jcirc;etas sin
         de la rokoj, fari&gcirc;as polvo kaj flugas &gcirc;is la nuboj, por porti la &ccirc;ielarkon.
         Mi vidis sova&gcirc;an bubalon, kiu na&gcirc;is sur la rivero, sed la fluo fortiris &gcirc;in
         kun si; &gcirc;i estis pelata kune kun amaso da sova&gcirc;aj anasoj, kiuj &ccirc;e la
         akvofalo levi&gcirc;is en la aeron, sed la bubalo falis malsupren. Kia plezuro
         tio estis! Kaj mi blovis tian ventegon, ke plej maljunegaj arboj elradiki&gcirc;is
         kaj disbati&gcirc;is en lignetojn!</q>
</p><p>         <q>Kaj krom tio vi nenion alian faris?</q> demandis la maljunulino.
</p><p>         <q>Mi faris transkapi&gcirc;ojn en la savanoj, mi karesis la sova&gcirc;ajn &ccirc;evalojn,
         mi deskuis kokosojn. Jes, jes, mi povus rakonti multe da historioj, sed
         oni ne devas &ccirc;ion rakonti, kion oni scias. Tion vi ja scias,
         kara patrineto!</q>
         Kaj li kisis sian patrinon tiel skuege, ke &scirc;i preska&ubreve; renversi&gcirc;is.
         Li efektive estis sova&gcirc;a knabego.
</p><p>         Poste venis la suda vento kun turbano kaj kun flugetanta beduena
         mantelo.
</p><p>         <q>Estas tre malvarme &ccirc;i tie!</q> li diris kaj &jcirc;etis lianon en la fajron.
         <q>Oni povas tuj vidi, ke la norda vento venis la unua!</q>
</p><p>         <q>Estas tiel varmege &ccirc;i tie, ke oni povus rosti blankan urson!</q> respodis
         la norda vento.
</p><p>         <q>Vi mem estas blanka urso!</q> diris la suda vento.
</p><p>         <q>&Ccirc;u vi volas esti en&scirc;ovitaj en la sakon?</q> demandis la maljunulino:
         <q>Sidi&gcirc;u tie sur la &scirc;tono kaj rakontu, kie vi estis.</q>
</p><p>         <q>En Afriko, kara patrino!</q> li respondis. <q>Mi estis kun la Hotentotoj
         &ccirc;e &ccirc;asado kontra&ubreve; leonoj en la lando de la Kafroj. Kia herbo tie kreskas
         sur la ebena&jcirc;oj, verda kiel olivoj. Tie dancis la antilopo, kaj la struto
         vetkuris kun &gcirc;i, mi tamen havas pli rapidajn krurojn. Mi venis en la
         dezerton al la flava sablo, kie aspektas kiel sur la fundo de la maro. Mi
         renkontis karavanon; ili &gcirc;uste en tiu momento estis bu&ccirc;antaj sian lastan
         kamelon, por ricevi trinkakvon, sed ili ricevis nur malmulte. La suno
         bruligis de supre, kaj la sablo elspiris ardantan varmegon de malsupre.
         Tiam mi komencis ruladi min en la delikata libera sablo kaj turnoblovis
         &gcirc;in alten en formo de grandaj kolonoj. Kia danco tio estis! Vi devus
         vidi, kiel timigite staris la dromedaro kaj la komercisto tiris al si la
         kaftanon super la kapon! Li &jcirc;etis sin anta&ubreve; mi viza&gcirc;altere kiel anta&ubreve;
         Alaho, sia Dio. Nun ili estas enterigitaj, super ili &ccirc;iuj staras piramido el
         sablo. Se mi iam &gcirc;in forblovos, tiam la suno blankigos iliajn ostojn, tiam
         la voja&gcirc;antoj povos vidi, ke tie jam anka&ubreve; pli frue estis homoj, - alie
         oni en la dezerto ne povus tion kredi.</q>
</p><p>        <q>Sekve nur malbona&jcirc;on vi faris!</q> diris la patrino. <q>Mar&scirc;u en la
         sakon!</q> Kaj anta&ubreve; ol li tion rimarkis, &scirc;i kaptis la sudan venton &ccirc;irka&ubreve;
         la korpo kaj enpu&scirc;is en la sakon. Li ruladis sin sur la planko, sed &scirc;i
         sidi&gcirc;is sur li, kaj tiam li devis ku&scirc;i trankvile.
</p><p>         <q>Vi havas efektive petolemajn knabojn!</q> diris la re&gcirc;ido.
</p><p>         <q>Jes, certe!</q> &scirc;i respondis, <q>kaj mi havas la eblon kvietigi ilin. Jen
         venas la kvara!</q>
</p><p>         Tio estis la orienta vento, kiu aperis en &Hcirc;inaj vestoj.
</p><p>         <q>Vi nun venas do tie?</q> diris la patrino; <q>mi pensis, ke
         vi estis en la &gcirc;ardeno de la paradizo!</q>
</p><p>         <q>Tien mi flugos nur morga&ubreve;!</q> diris la orienta vento. <q>Morga&ubreve; fini&gcirc;os
         &gcirc;uste cent jaroj de la tago, kiam mi tie estis. Nun mi venas el &Hcirc;inujo,
         kie mi dancis &ccirc;irka&ubreve; la porcelana turo tiel, ke &ccirc;iuj sonoriletoj tintis.
         Malsupre sur la strato la mandarenoj ricevis batojn, la bambuaj kanoj
         estis rompitaj sur iliaj &scirc;ultroj, kaj tamen tio estis oficistoj de la unua &gcirc;is
         la na&ubreve;a gradoj. Ili kriis: <q rend="'">Mi tre dankas, mia patra bonfaranto!</q> Sed 
         tion ili diris nur tial, ke ili devis, kaj mi sonoradis per la sonoriloj kaj
         kantis: tsing, tsang, tsu!</q>
</p><p>         <q>Vi petolis &ccirc;e tio!</q> diris la maljunulino. <q>Estas bone, ke vi morga&ubreve;
         venos en la &gcirc;ardenon de la paradizo; tio faras nur bonan efikon sur via
         klereco. Trinku tiam diligente el la fonto de la sa&gcirc;o kaj alportu anka&ubreve; al
         mi boteleton da akvo el tie.</q>
</p><p>         <q>Mi tion faros!</q> diris la orienta vento. <q>Sed kial vi enmetis en la
         sakon mian fraton de la sudo? Ellasu lin! Li rakontu al mi pri la birdo
         fenikso; la re&gcirc;idino en la &gcirc;ardeno de la paradizo &ccirc;iam volas a&ubreve;di pri &gcirc;i,
         &ccirc;iufoje kiam mi post cent jaroj faras al &scirc;i mian viziton. Malfermu la sakon,
         tiam vi estos mia kara, dol&ccirc;a patrino kaj mi anka&ubreve; donacos al vi du
         plenajn po&scirc;ojn da teo, tute verda kaj fre&scirc;a, kiun mi mem &scirc;irkolektis sur
         la loko de &gcirc;ia kreskado.</q>
</p><p>         <q>Nu, pro la teo, kaj anka&ubreve; pro tio, ke vi estas mia plej amata infano,
         mi malfermos la sakon.</q> &Scirc;i tion faris, kaj la suda vento elrampis, sed li
         havis mienon tre &gcirc;enitan, &ccirc;ar la fremda re&gcirc;ido &ccirc;ion vidis.
</p><p>         <q>Jen mi donas al vi palman folion por la re&gcirc;idino,</q> diris la suda
         vento. <q>La folion donis al mi la maljuna birdo fenikso, la sola, kiu estis
         en la mondo. Per sia beko &gcirc;i gratis sur la folio sian tutan biografion,
         &ccirc;iujn cent jarojn de sia vivo. Nun &scirc;i mem povas tion legi. Mi mem tion
         vidis, kiel la birdo fenikso mem metis fajron sub sian neston, sidis en &gcirc;i
         kaj forbrulis, kiel edzino de hindo. Kiel kraketis la sekaj bran&ccirc;oj! Estis
         terura fumo kaj odoro! Fine &ccirc;io hele ekflamis kaj la maljuna birdo
         fenikso fari&gcirc;is cindro; sed &gcirc;ia ovo ku&scirc;is ru&gcirc;e ardante en la fajro, &gcirc;i krevis
         kun granda krako, kaj la ido elflugis. Nun &gcirc;i estas la reganto super &ccirc;iuj
         birdoj kaj la sola birdo fenikso en la mondo. En la palma folio, kiun mi
         donis al vi, &gcirc;i elmordis truon, kiel saluton al la re&gcirc;idino.</q>
</p><p>         <q>Nun do ni anta&ubreve; &ccirc;io man&gcirc;u!</q> diris la patrino de la ventoj, kaj &ccirc;iuj
         alsidi&gcirc;is, por man&gcirc;i la rostitan cervon. La re&gcirc;ido sidis apud la orienta
         vento, tial ili balda&ubreve; interamiki&gcirc;is.
</p><p>         <q>A&ubreve;skultu, diru al mi, mi petas,</q> komencis la re&gcirc;ido, <q>kia re&gcirc;idino
         tio estas, pri kiu oni &ccirc;i tie tiel multe parolis, kaj kie efektive trovi&gcirc;as la
         &gcirc;ardeno de la paradizo?</q>
</p><p>         <q>Ho ho!</q> respondis la orienta vento, <q>se vi volas veni tien, tiam iru
         morga&ubreve; kun mi; sed mi devas al vi diri, ke depost la tempo de Adam kaj
         Eva neniu homo tie estis. Ilin vi ja konas el via Biblia historio?</q>
</p><p>         <q>Kompreneble!</q> diris la re&gcirc;ido.
</p><p>         <q>Kiam ili tiam estis forpelitaj, la &gcirc;ardeno de la paradizo enfalis
         internen de la tero, &gcirc;i tamen konservis sian varman sunlumon, sian
         mildan aeron kaj sian tutan belegecon. Tie lo&gcirc;as la re&gcirc;ino de la feinoj;
         tie trovi&gcirc;as la insulo de feli&ccirc;o, kien neniam penetras la morto kaj kie
         vivi estas &ccirc;armege!  Sidi&gcirc;u morga&ubreve; sur mia dorso, kaj tiam mi vin kunprenos
         kun mi. Mi pensas, ke tio estos farebla. Sed por hodia&ubreve; estas
         sufi&ccirc;e paroli pri tio, &ccirc;ar mi volas dormi.</q>
</p><p>         Kaj ili &ccirc;iuj iris dormi.
</p><p>         Tre frue matene la re&gcirc;ido veki&gcirc;is, kaj kun granda mirego li ekvidis,
         ke li trovi&gcirc;as jam alte super la nuboj. Li sidis sur la dorso de la
         orienta vento, kiu tre garde lin tenis. Ili &scirc;vebis tiel alte en la aero, ke
         la arbaroj kaj kampoj, riveroj kaj lagoj aspektis kvaza&ubreve; sur geografia
         karto.
</p><p>         <q>Bonan matenon!</q> diris la orienta vento, <q>vi povas kura&gcirc;e ankora&ubreve;
         iom dormi, &ccirc;ar sur la ebena tero sub ni ne trovi&gcirc;as multe da vidinda&jcirc;o
         A&ubreve; eble vi volas kalkuli la pre&gcirc;ejojn? Tie sur la verda tabulo ili aspektas
         kiel punktoj de kreto.</q> Tio, kion li nomis verda tabulo, estis kampoj kaj
         herbejoj.
</p><p>         <q>Estis mal&gcirc;entile, ke mi ne diris adia&ubreve; al via patrino kaj al viaj
         fratoj!</q> diris la re&gcirc;ido.
</p><p>         <q>Se oni dormas, oni estas pardonata,</q> diris la orienta vento, kaj ili
         ekflugis pluen ankora&ubreve; pli rapide. Oni povis tion a&ubreve;di en la arbarpintoj
         de la arbaroj; kiam ili flugis super &ccirc;i tiuj, &ccirc;iuj bran&ccirc;oj kaj folioj bruis;
         oni povis tion a&ubreve;di sur la maro kaj sur la lagoj, &ccirc;ar kie ajn ili flugis, la
         ondoj levi&gcirc;adis pli alte kaj la grandaj &scirc;ipoj profunde mallevi&gcirc;adis en la
         akvon, kiel na&gcirc;antaj cignoj.
</p><p>         Kiam vespere fari&gcirc;is mallume, la grandaj urboj prezentis belegan
         vida&jcirc;on. Jen tie, jen &ccirc;i tie aporis lumoj malsupre. Tio faris tian impreson,
         kvaza&ubreve; oni ekbruligis pecon da papero kaj vidas la multajn malgrandajn
         fajrerojn, kiuj rapide denove malaperas, kiel infanoj, kiuj rapidas el la
         lernejo. La re&gcirc;ido pla&ubreve;dis per la manoj, sed la orienta vento petis lin, ke
         li tion ne faru kaj ke li prefere tenu sin fortike, &ccirc;ar alie li facile povus
         fali malsupren kaj pendhalti sur iu pre&gcirc;eja pinto.
</p><p>         La aglo en la nigraj arbaroj flugis facile, sed la orienta vento flugis pli
         facile. La kozako sur sia malgranda &ccirc;evalo galopis rapidege sur la
         ebena&jcirc;o, sed pli rapidege galopis anta&ubreve;en la re&gcirc;ido.
</p><p>         <q>Nun vi povas jam vidi la Himalajon!</q> diris la orienta vento, <q>&gcirc;i
         estas la plej alta montaro en Azio, balda&ubreve; ni atingos la &gcirc;ardenon de la
         paradizo!</q> Ili direktis sin pli suden, kaj la aromo de spicoj kaj floroj
         balda&ubreve; levi&gcirc;is al ili. Figoj kaj granatoj kreskis sova&gcirc;e, kaj la sova&gcirc;a          
         vinberbran&ccirc;o havis sur si bluajn kaj ru&gcirc;ajn berojn. &Ccirc;i tie amba&ubreve; mallevi&gcirc;is
         kaj etendis sin sur la mola herbo, kie la floroj balancis la kapon al la
         vento, kvaza&ubreve; ili volus diri: <q>Ni salutas vin je via reveno!</q>
</p><p>         <q>&Ccirc;u ni estas nun en la &gcirc;ardeno de la paradizo?</q> demandis la re&gcirc;ido.
</p><p>         <q>Ne, ankora&ubreve; ne!</q> respondis la orienta vento, <q>sed ni balda&ubreve; tien
         venos. &Ccirc;u vi vidas tie la rokan muregon kaj la grandan kavernon, anta&ubreve;
         kiu la vinberbran&ccirc;oj pendas malsupren kiel grandaj verdaj kurtenoj?
         Tie ni devas trairi. Envolvu vin en vian mantelon, &ccirc;ar kiel ajn varmege
         &ccirc;i tie rostas la suno, unu pa&scirc;on plue estas glacie malvarme. La birdo,
         kiu flanke preterflugas, havas unu flugilon ekstere en la varma somero
         kaj la duan interne en la malvarma vintro.</q>
</p><p>         <q>Tio do estas la vojo al la &gcirc;ardeno de la paradizo?</q> demandis re&gcirc;ido.
</p><p>         Nun ili eniris en la kavernon. Hu, kiel glacie malvarme tie estis!
         Tamen tio ne longe da&ubreve;ris. La orienta vento etendis siajn flugilojn, kaj
         ili lumis kiel brilanta fajro. Ha, kia kaverno tio estis! La grandaj
         &scirc;tonblokoj, de kiuj gutadis la akvo, pendis super ili en plej fantaziaj
         formoj: Jen la vojo estis tiel malvasta, ke ili devis rampi sur la manoj
         kaj piedoj, jen &gcirc;i estis tiel alta kaj vasta, kiel en la libera aero. Aspektis
         kvaza&ubreve; tombaj kapeloj kun mutaj orgentuboj kaj &scirc;toni&gcirc;intaj standardoj.
</p><p>         <q>Sajnas al mi, ke al la &gcirc;ardeno de la paradizo ni iras per la vojo de
         la morto?</q> diris la re&gcirc;ido, sed la orienta vento ne respondis e&ccirc; unu
         vorton, sed nur montris anta&ubreve;en, kaj plej bela blua lumo radiis renkonte
         al ili. La &scirc;tonblokoj super ili &ccirc;iam pli kaj pli dissolvi&gcirc;is en nebulon, kiu
         fine fari&gcirc;is tiel klara kaj travidebla, kiel blanka nubo en la lumo de la
         luno. Nun ili trovi&gcirc;is en plej &ccirc;arma milda aero, tiel fre&scirc;a kiel sur la
         montoj, tiel aroma kiel &ccirc;e la rozoj en la valo.
</p><p>         Tie fluis rivero tiel klara, kiel la aero mem, kaj la fi&scirc;oj en &gcirc;i brilis kiel
         ar&gcirc;ento kaj oro; purpurru&gcirc;aj angiloj, el kiuj &ccirc;e &ccirc;iu movi&gcirc;o &scirc;prucis bluaj
         fajreroj, ludis malsupre en la akvo, kaj la lar&gcirc;aj folioj de la akva rozo
         havis la kolorojn de &ccirc;ielarko, la floro mem estis ru&gcirc;ete brulanta flamo,
         kiun nutris la akvo tiel same, kiel lampo ricevas sian nutra&jcirc;on de la oleo.
         marmora ponto, fortika, sed konstruita tiel arte kaj delikate, kvaza&ubreve; &gcirc;i
         estus el puntoj kaj vitraj perloj, kondukis super la akvo al la insulo de
         feli&ccirc;o, kie floris la &gcirc;ardeno de la paradizo.
</p><p>         La orienta vento prenis la re&gcirc;idon sur siajn brakojn kaj transportis lin
         tien. Tie la floroj kaj la folioj kantis la plej belajn melodiojn el lia
         infaneco, sed tiel mirinde bele, kiel nenia homa vo&ccirc;o povas kanti.
</p><p>         &Ccirc;u tio estis palmaj arboj a&ubreve; gigantaj akvaj kreska&jcirc;oj, kiuj tie kreskis?
         Tiel sukori&ccirc;ajn kaj grandajn arbojn la re&gcirc;ido anta&ubreve;e neniam ankora&ubreve;
         vidis. En longaj girlandoj tie pendis plej mirindaj grimpokreska&jcirc;oj, tiaj,
         kiajn oni vidas pentritajn per farboj kaj oro nur sur la rando de malnovaj
         libroj de legendoj a&ubreve; kiaj ofte estas traplektitaj en la &ccirc;apitrokomencaj
         literoj. Tio estas plej strangaj miksa&jcirc;oj el birdoj, floroj kaj spirala&jcirc;oj. En
         la herbo apude staris amaso da pavoj kun etenditaj radiantaj vostoj. Jes,
         jes, estis efektive tiel! Sed kiam la re&gcirc;ido ilin ektu&scirc;is, li rimarkis, ke tio
         estis ne bestoj, sed kreska&jcirc;oj. Tio estis grandaj lapoj, kiuj tie radiis
         kiel belega vosto de pavo. Leonoj kaj tigroj simile al lertaj katoj saltadis
         inter la verdaj plektobariloj, kiuj odoris kiel la flora&jcirc;oj de olivarbo, kaj
         la leonoj kaj tigroj estis malsova&gcirc;aj; la sova&gcirc;a arbara kolombo, briletante
         kiel plej bela perlo, tu&scirc;etadis per siaj flugiloj la kolharojn de la leonoj,
         kaj la ordinare tiel timema antilopo staris kaj balancadis la kapon,
         kvaza&ubreve; &gcirc;i anka&ubreve; volus kune ludi.
</p><p>         Jen venis la feino de la paradizo; &scirc;iaj vestoj radiis kiel la suno, kaj &scirc;ia
         viza&gcirc;o estis milda kiel la viza&gcirc;o de pia patrino, kiam &scirc;i sentas sin tute
         feli&ccirc;a koncerne sian infanon. &Scirc;i estis juna kaj &ccirc;arma, kaj plej belaj
         knabinoj, &ccirc;iu kun lumanta stelo en la haroj, &scirc;in sekvis.
</p><p>         La orienta vento donis al &scirc;i la skribitan folion de la birdo fenikso, kaj
         &scirc;iaj oknloj lumis de &gcirc;ojo. &Scirc;i prenis la re&gcirc;idon je la mano kaj kondukis
         lin en sian palacon, kies muroj brilis kolore kiel plej bela folio de tulipo,
         kiam oni &gcirc;in tenas kontra&ubreve; la suno. La plafono mem estis granda radianta
         floro, kaj ju pli longe oni &gcirc;in rigardis, des pli profunda &scirc;ajnis &gcirc;ia kaliko.
         La re&gcirc;ido aliris al la fenestro kaj ekrigardis tra unu el la fenestraj
         vitroj. Tiam li ekvidis la arbon de la sciado kun la serpento, kaj Adam
         kaj Eva staris tute apude. <q>&Ccirc;u ili ne estas elpelitaj?</q>
         li demandis, kaj
         la feino ridetis kaj klarigis al li, ke la tempo tiamaniere stampis sur &ccirc;iu
         fenestrovitro sian bildon. Sed la bildo ne estis tia, kiajn oni ordinare
         vidas, ne, &gcirc;i havis en si vivon, la folioj de la arboj movi&gcirc;adis, la homoj
         venadis kaj foriradis kiel en bildo spegula. Li rigardis tra alia vitro kaj
         ekvidis tie la son&gcirc;on de Jakob, en kiu la &scirc;tupetaro atingis &gcirc;is la &ccirc;ielo
         kaj la an&gcirc;eloj kun grandaj flugiloj &scirc;vebadis supren kaj malsupren. Jes,
         &ccirc;io, kio okazis en &ccirc;i tiu mondo, vivis kaj movi&gcirc;adis sur la fenestraj vitroj,
         tiajn ravantajn pentra&jcirc;ojn povis gravuri nur la tempo.
</p><p>         La feino ridetis kaj kondukis lin en grandan kaj altan salonon, kies
         muroj &scirc;ajnis tralumantaj pentra&jcirc;oj, sur kiuj unu viza&gcirc;o estis pli bela ol
         la alia. Milionoj da &ccirc;ielfeli&ccirc;uloj estis tie prezentitaj, ili ridetis kaj kantis
         tiel, ke &ccirc;io kunfluis en unu melodion. La plej supraj estis tiel malgrandaj,
         ke ili aspektis pli malgrandaj ol la plej malgranda bur&gcirc;ono de rozo, kiu
         prezenti&gcirc;as nur kiel punkteto. Meze en la salono staris granda arbo kun
         malsuprenpendantaj luksaj bran&ccirc;oj; oraj pomoj, grandaj kaj malgrandaj,
         pendis kiel oran&gcirc;oj inter la verdaj folioj. Tio estis la arbo de sciado, de
         kies fruktoj man&gcirc;is Adam kaj Eva. De &ccirc;iu folio gutis lumanta ru&gcirc;a guto
         da roso. Aspektis, kvaza&ubreve; la arbo ploras per sangaj larmoj.
</p><p>         <q>Ni eniru nun en la boaton!</q> diris la feino, <q>tie sur la ondanta akvo
         ni prenos iom da refre&scirc;iga&jcirc;o. La boato balanci&gcirc;as, &gcirc;i tamen ne movi&gcirc;as
         de sia loko, sed &ccirc;iuj landoj de la mondo preterglitas anta&ubreve; niaj okuloj.</q>
         Tio estis mirinda vida&jcirc;o, kiam la tuta bordo movi&gcirc;adis. Jen venis la altaj,
         ne&gcirc;kovritaj Alpoj, kun nuboj kaj mallumaj abioj, la Alpa korno sonis
         profunde melankolie, kaj la pa&scirc;tisto gaje jodlis en la valo. Jen la
         bananarboj klinis super la boaton siajn longajn pendantajn bran&ccirc;ojn,
         karbonigraj cignoj na&gcirc;is sur la akvo kaj plej strangaj bestoj kaj floroj
         montri&gcirc;is sur la bordo. Tio estis Nova Holando, la kvina parto de la
         mondo, kiu preterglitis kun perspektivo de la bluaj montoj. Oni a&ubreve;dis la
         kantadon de la pastroj kaj vidis la dancadon de la sova&gcirc;uloj &ccirc;e sonado de
         tamburoj kaj de ostaj trumpetoj. La Piramidoj de Egiptujo, altaj &gcirc;is la
         nuboj, renversitaj kolonoj kaj sfinksoj; duone enterigitaj en la sablo,
         rapide preterkuris. La norda brilo flamis super la glacimontoj de la
         nordo; tio estis fajra&jcirc;o, kiun neniu povus imiti. La re&gcirc;ido estis feli&ccirc;a, li
         vidis ja centoble pli multe, ol kiom ni &ccirc;i tie rakontas. 
</p><p>         <q>&Ccirc;u mi povas resti &ccirc;i tie por &ccirc;iam?</q> demandis la re&gcirc;ido.
</p><p>         <q>Tio dependas de vi mem!</q> respondis la feino. <q>Se vi ne ekdeziros
         malpermesita&jcirc;on, kiel Adam, tiam vi povas resti &ccirc;i tie por &ccirc;iam</q>.
</p><p>         <q>Mi neniam tu&scirc;os la pomojn de la arbo de sciado!</q> diris la re&gcirc;ido.
         <q>&Ccirc;i tie trovi&gcirc;as ja miloj da fruktoj tiel same belaj kiel tiuj!</q>
</p><p>         <q>Elprovu vin mem, kaj se vi ne sentas vin sufi&ccirc;e forta, tiam iru returne
         kun la orienta vento, kiu vin alportis. Li flugas nun returne kaj revenos
         ne pli frue, ol post cent jaroj. La tempo pasos al vi sur &ccirc;i tiu loko tiel
         rapide, kvaza&ubreve; tio estus nur cent horoj, sed por tento kaj peko &gcirc;i estas
         ja sufi&ccirc;e longa tempo. &Ccirc;iun vesperon, kiam mi diros al vi adia&ubreve;, mi devos
         diri al vi: <q rend="'">Venu kun mi</q>, mi devos fari al vi signojn per la mano, vi
         tamen restu. Ne iru kun mi, &ccirc;ar kun &ccirc;iu pa&scirc;o via dezirego kreskos; vi
         venos en la salonon, en kiu kreskas la arbo de sciado; mi dormas sub
         &gcirc;iaj aromaj malsuprenpendantaj bran&ccirc;oj, vi klinos vin super min, kaj
         mi devos rideti. Sed se vi ektu&scirc;os mian bu&scirc;on per kiso, tuj la paradizo
         enfalos profupde en la teron kaj estos perdita por vi. La akra vento de la
         dezerto ekbruos &ccirc;irka&ubreve; vi, la malvarma pluvo gutos el viaj haroj. Mal&gcirc;ojo
         kaj suferoj fari&gcirc;os via sorto!</q>
</p><p>         <q>Mi restas &ccirc;i tie!</q> diris la re&gcirc;ido, kaj la orienta vento kisis lin sur la
         frunto kaj diris: <q>Estu forta, tiam ni &ccirc;iuj post cent jaroj denove estos
         &ccirc;i tie kune. Adia&ubreve;, adia&ubreve;!</q> La orienta vento etendis siajn lar&gcirc;ajn
         flugilojn; ili brilis kiel sentondra fulmo en la tempo de la rikoltado, a&ubreve;
         kiel la norda brilo en malvarma vintro. <q>Adia&ubreve;, adia&ubreve;!</q> vokis arboj kaj
         floroj. Cikonioj kaj pelikanoj flugis en vicoj simile al flugetantaj rubandoj
         kaj akompanis lin &gcirc;is la limo de la &gcirc;ardeno.
</p><p>         <q>Nun ni rekomencu nian dancadon!</q> diris la feino. <q>Kiam &gcirc;i estos
         finita, post la subiro de la suno, vi vidos, ke mi faros al vi signojn, vi
         a&ubreve;dos, ke mi vokas al vi: <q rend="'">Sekvu min!</q> vi tamen tion ne faru. Dum
         cent jaroj mi &ccirc;iutage devas tion ripeti. Post &ccirc;iu venko kontra&ubreve; vi mem vi
         ricevos pli da forto, kaj fine vi plu tute ne pensos pri tio. Hodia&ubreve; vespere
         tio okazos la unuan fojon; jen mi vin avertis!</q>
</p><p>         La feino kondukis lin en grandan salonon el blankaj diafanaj lilioj, kies
         flavaj stamenoj formis malgrandan oran harpon, kiu eksonis per tonoj de
         kordoj kaj de fluto. Plej belaj knabinoj, graciaj kaj flugetantaj, vestitaj
         per ondi&gcirc;anta gazo tiel, ke iliaj &ccirc;armaj membroj videble elmontri&gcirc;is,
         &scirc;vebis dancante tien kaj reen kaj kantis pri tio, kiel belega estas la vivo,
         ke ili neniam mortos kaj ke la &gcirc;ardeno de la paradizo floras eterne.
</p><p>         La suno mallevi&gcirc;is, la tuta &ccirc;ielo fari&gcirc;is ora maro, kio donis al la lilioj
         la brilantan aspekton de plej belaj rozoj. La re&gcirc;ido trinkis el la &scirc;a&ubreve;manta
         vino, kiun prezentis al li la knabinoj, kaj li sentis tian feli&ccirc;on, kian li
         neniam anta&ubreve;e sentis. Li rimarkis, kiel la fundmuro de la salono
         malfermi&gcirc;is. La arbo de sciado radiis kun brilo, kiu kvaza&ubreve;blindigis liajn
         okulojn. La kantado, kiu sonis de tie, estis milda kaj &ccirc;arma, kiel la vo&ccirc;o
         de lia patrino, kaj li havis tian impreson, kvaza&ubreve; &scirc;i kantas: <q>Mia infano,
         mia amata infano!</q>
</p><p>         Tiam la feino faris signon kaj vokis karese: <q>Sekvu min, sekvu
         min!</q>. Kaj li &jcirc;etegis sin post &scirc;i, forgesis sian promeson, forgesis &gcirc;in
         jam en la unua vespero, kaj &scirc;i balancis la kapon kaj ridetis. La bonodoro,
         la aroma bonodoro &ccirc;irka&ubreve;e, fari&gcirc;is &ccirc;iam pli forte, la harpoj sonis &ccirc;iam
         pli &ccirc;arme, kaj estis kvaza&ubreve; en la salono, en kiu kreskis la arbo, milionoj
         da ridetantaj kapoj balanci&gcirc;as kaj kantas: <q>&Ccirc;ion oni devas scii, la homo
         estas la sinjoro de la tero!</q> De la folioj de la arbo de sciado faladis jam
         ne sangaj larmoj, tio estis, la&ubreve; sia aspekto, ru&gcirc;aj briletantaj steloj.
         <q>Sekvu min, sekvu min!</q> sonis la tremantaj tonoj, kaj kun &ccirc;iu pa&scirc;o la
         vangoj de la re&gcirc;ido brulis pli varmege, lia sango pulsis pli forte. <q>Mi
         devas!</q> li diris, <q>tio ne estas ja peko, ne povas esti peko! Kial ne sekvi
         la belon kaj &gcirc;ojon! Nur vidi &scirc;in mi volas, kiel &scirc;i dormas. Per tio ja nenio
         ankora&ubreve; estos perdita, se mi nur ne fortiri&gcirc;os kaj ne kisos &scirc;in, kaj tion
         mi ne faros, mi estas forta, mi havas fortan volon!</q>
</p><p>         La feino de&jcirc;etis sian radiantan veston, fleksis flanken la bran&ccirc;ojn, kaj
         unu momenton poste &scirc;i malaperis malanta&ubreve; ili.
</p><p>         <q>Mi ne pekis ankora&ubreve;,</q> diris la re&gcirc;ido, <q>kaj mi tion anka&ubreve; ne faros.</q>
         Li tamen tiris flanken la bran&ccirc;ojn. Tie &scirc;i jam dormis, aminde &ccirc;arma,
         kiel povas esti nur la feino en la &gcirc;ardeno de la paradizo. &Scirc;i ridetis en la
         dormo; li klinis sin super &scirc;in kaj vidis larmojn, kiuj tremis inter &scirc;iaj
         okulharoj.
</p><p>         <q>&Ccirc;u vi ploras pri mi?</q> li flustris. <q>Ne ploru, &ccirc;armega virino! Nur
         nun mi komprenas la feli&ccirc;on de la paradizo, &gcirc;i trapenetras mian sangon,
         trapenetras miajn pensojn. Forton de Kerubo kaj vivon eternan mi sentas
         en mia tera korpo. Eterna nokto min kovru, sed unu minuto tia, kiel la
         nuna, estas sufi&ccirc;a ri&ccirc;a&jcirc;o.</q> Kaj li kisis la larmojn de &scirc;iaj okuloj, lia bu&scirc;o
         tu&scirc;is &scirc;ian.
</p><p>         Tiam ekkrakis frapo de tondro, tiel profunda, tiel terura, kian neniu
         iam a&ubreve;dis anta&ubreve;e, kaj &ccirc;io falegis: la bela feino, la floranta paradizo falis
         en la teron, profunden, &ccirc;iam pli profunden. La re&gcirc;ido vidis, kiel &ccirc;io
         malaperas en nigran nokton, kiel malgranda, malforte briletanta stelo
         &gcirc;i radiis tre malproksime. Morta malvarmo ektremigis liajn membrojn,
         li fermis siajn okulojn kaj ku&scirc;is dum longa tempo kiel mortinto.
</p><p>         La malvarma pluvo frapis lian viza&gcirc;on, la akra vento &ccirc;irka&ubreve;blovis lian
         korpon, tiel ke li fine denove rekonscii&gcirc;is. <q>Kion mi faris!</q> li &gcirc;emis,
         <q>mi pekis kiel Adam; pekis tiel, ke la paradizo anta&ubreve; mi falis en la
         teron!</q> Li malfermis la okulojn; la stelon tre malproksime, la stelon,
         kiu radiis kiel la enteri&gcirc;inta paradizo, li vidis ankora&ubreve;, - tio estis la
         matena stelo sur la &ccirc;ielo.
</p><p>         Li levi&gcirc;is, kaj tiam li vidis, ke li trovi&gcirc;as en la granda arbaro tute
         apude de la kaverno de la ventoj, kaj la patrino de la ventoj sidis apud
         li. &Scirc;i aspektis kolera kaj levis sian brakon supren:
</p><p>         <q>Jam en la unua vespero!</q> &scirc;i diris. <q>Jes, mi tion anta&ubreve;vidis. Se vi
         estus mia filo, vi irus en la sakon!</q>
</p><p>         <q>Tien li efektive iros!</q> diris la Morto. Tio estis forta maljuna viro kun
         fal&ccirc;ilo en la mano kaj kun grandaj nigraj flugiloj. <q>En la &ccirc;erkon li estos
         metita, sed ankora&ubreve; ne nun. Mi nur markos lin, kaj poste mi permesos
         al li ankora&ubreve; vagi dum kelka tempo sur la tero, suferi punon pro siaj
         pekoj, fari&gcirc;i bona kaj pli bona. Mi venos neatendite. Kiam li tion plej
         malmulte suspektos, mi &scirc;ovos lin en la nigran &ccirc;erkon, metos lin sur
         mian kapon kaj flugos supren al la steloj. Tie anka&ubreve; floras &gcirc;ardeno de
         la paradizo, kaj se li estos bona kaj pia, li tien venos. Sed se liaj agoj
         kaj pensoj estos malbonaj kaj lia koro estos plena de pekoj, tiam li
         mallevi&gcirc;os kun la &ccirc;erko pli profunden, ol la paradizo mallevi&gcirc;is, kaj nur
         unu fojon en mil jaroj mi lin elprenos, por ke li falu pli profunden a&ubreve;
         estu transportata sur la briletantan stelon tie supre.</q></p>

</div>
<div type="story" rend="doc" id="kofro">


<head>Fluganta kofro</head>

<p>         Vivis iam komercisto, kiu estis tiel ri&ccirc;a, ke tutan straton kaj e&ccirc;
         ankora&ubreve; flankan strateton li povus plenpavimi sole per grandaj ar&gcirc;entaj
         moneroj. Tamen tion li ne faris, li uzadis sian monon en alia maniero.
         Kiam li elspezis spesdekon, li ricevis spesmilon returne. Jes, kapabla
         komercisto li estis; sed li tamen devis morti.
</p><p>         Lia filo do ricevis la tutan monon, kaj li vivis gaje, li iradis &ccirc;iunokte
         al maskobaloj, li faradis flugludilojn el spesmilaj banknotoj, kaj en la
         lagon li &jcirc;etadis orajn monerojn anstata&ubreve; &scirc;tonetoj. Tiamaniere la mono
         kompreneble povis malmulti&gcirc;i, kaj tion &gcirc;i efektive faris. Fine li posedis
         ne pli ol kelke da spesdekoj kaj havis neniajn aliajn vestojn krom paro
         da pantofloj kaj malnova nokta surtuto. Nun liaj amikoj plu ne zorgis
         pri li, &ccirc;ar ili ja ne povis montri sin kun li sur la strato; nur unu el ili,
         bonkora homo, sendis al li malnovan kofron kaj dirigis al li: <q>Enpaku!</q>
         Jes, tio eble estus bona, sed li havis nenion por enpaki, kaj tial li metis
         sin mem en la kofron.
</p><p>         Tio estis stranga kofro. Kiam oni premis la seruron, la kofro povis
         flugi. Li faris tion, kaj subite la kofro ekflugis kun li tra la kamentubo
         tre alten, super la nubojn, pluen, &ccirc;iam pluen. De tempo al tempo la
         fundo suspekteble krakis, kaj li tiam forte timis, ke la kofro rompi&gcirc;os, 
         - estus tiam tre bela salto tra la aero! Dio nin gardu! Fine li venis en
         la landon de la Turkoj. La kofron li ka&scirc;is en arbaro sub velkintaj folioj,
         kaj li mem iris en la urbon. Tion li povis tre bone fari, &ccirc;ar &ccirc;e la Turkoj
         &ccirc;iuj, simile al li, iras ja en nokta surtuto kaj pantofloj. Li renkontis
         vartistinon kun malgranda infano. <q>A&ubreve;skultu, vi, Turka vartistino!</q> li
         diris, <q>kio estas tiu granda kastelo, tuj apud la urbo, kun la tiel altaj
         fenestroj?</q>
</p><p>         <q>Tie lo&gcirc;as la filino de la re&gcirc;o!</q> &scirc;i diris, <q>oni anta&ubreve;diris al &scirc;i, ke pro
         amanto &scirc;i fari&gcirc;os tre malfeli&ccirc;a, kaj tial neniu havas la permeson veni al
         &scirc;i, se ne &ccirc;eestas la re&gcirc;o kaj la re&gcirc;ino.</q>
</p><p>         <q>Mi dankas!</q> diris la komercistido, kaj li iris en arbaron, sidi&gcirc;is en
         sia kofro, flugis sur la tegmenton de la kastelo kaj enrampis tra la
         fenestro al la re&gcirc;idino.
</p><p>         &Scirc;i ku&scirc;is sur la sofo kaj dormis; &scirc;i estis tiel &ccirc;arma, ke li devis &scirc;in kisi.
         &Scirc;i veki&gcirc;is kaj forte ektimis, sed li diris, ke li estas la dio de la Turkoj,
         kiu venis al &scirc;i tra la aero, kaj tio flatis &scirc;in.
</p><p>         Ili sidis flanko &ccirc;e flanko, kaj li rakontadis al &scirc;i historiojn pri &scirc;iaj
         okuloj, ke ili estas plej &ccirc;armaj mallumaj maroj kaj la pensoj na&gcirc;as en
         ili kiel virinetoj de maro. Li rakontadis pri &scirc;ia frunto, ke &gcirc;i estas
         ne&gcirc;monto kun la plej belegaj salonoj kaj bildoj. Li rakontadis anka&ubreve; pri
         la cikonio, kiu alportas plej &ccirc;armajn infanetojn.
</p><p>         Jes, tio estis belegaj historioj! Poste li faris al la re&gcirc;idino edzi&gcirc;opeton,
         kaj &scirc;i tuj diris <q>jes</q>.
</p><p>         <q>Sed vi devas veni diman&ccirc;e, tiam la re&gcirc;o kaj la re&gcirc;ino estas &ccirc;e mi al
         teo. Ili estos tre fieraj pri tio, ke mi ricevas la dion de la Turkoj. Sed
         zorgu pri tio, ke vi povu rakonti suli&ccirc;e belan fabelon, &ccirc;ar tio estas por
         miaj gepatroj la plej agrabla tempopasigo. Mia patrino amas a&ubreve;di
         fabelojn moralajn kaj bonmorajn, kaj mia patro gajajn, pri kiuj oni
         povas ridi.</q>
</p><p>         <q>Jes, mi alportos nenian alian fian&ccirc;donacon krom fabelo!</q> Kaj ili
         disi&gcirc;is; sed la re&gcirc;idino donis al li glavon, garnitan per oraj moneroj, kaj
         &ccirc;i tiuj estis por li tre utilaj.
</p><p>         Nun li forflugis, a&ccirc;etis al si novan noktan surtuton kaj sidis en la
         arbaro kaj verkis fabelon. &Gcirc;i devis esti preta &gcirc;is sabato, kaj tio ne estis
         tre facila.
</p><p>         Kiam &gcirc;i estis preta, estis jam &gcirc;uste sabato.
         La re&gcirc;o, la re&gcirc;ino kaj la tuta kortego atendis &ccirc;e la re&gcirc;idino kun la
         teo. Oni akceptis lin tre afable.
</p><p>         <q>Volu nun rakonti fabelon</q>, diris la re&gcirc;ino, <q>ian profundpensan kaj
         edifan.</q>
</p><p>         <q>Sed tian, pri kiu oni povas anka&ubreve; ridi!</q> diris la re&gcirc;o.
</p><p>         <q>Bone:</q> li diris kaj komencis rakonti. Nun oni devas bone atenti.
</p><p>&leftquot;Estis iam fasko da alumetoj, kiuj estis tre fieraj pri sia alta deveno.
         Ilia prapatro, t. e. la granda pino, el kiu &ccirc;iu el ili estis tre malgranda
         peceto, estis granda, alta arbo en arbaro. La alumetoj ku&scirc;is sur kornico
         inter fajrofarilo kaj malnova fera poto, kaj al &ccirc;i tiuj ili rakontis pri sia
         juneco. <q>Jes, kiam ni estis sur la verda bran&ccirc;o</q>, ili diris, <q>tiam ni
         efektive havis bonan vivon. &Ccirc;iun vesperon kaj matenon ni havis
         diamantan teon, tio estis la roso; la tutan tagon ni havis sunbrilon, t. e.
         kiam la suno brilis, kaj &ccirc;iuj malgrandaj birdoj devis rakontadi al ni
         historiojn. Ni povis tre bone rimarki, ke ni estas anka&ubreve; ri&ccirc;aj, &ccirc;ar la arboj
         folihavaj estis vestitaj nur en somero, sed nia familio havis sufi&ccirc;e da
         rimedoj, por havigi al si verdajn vestojn ne sole por somero, sed anka&ubreve;
         por vintro. Sed jen venis arbohakistoj, kaj tiam fari&gcirc;is granda revolucio;
         nia tuta familio disparti&gcirc;is. La patro de la familio ricevis oficon de &ccirc;efa
         masto sur belega &scirc;ipo, kiu povis &ccirc;irka&ubreve;veturi la tutan mondon, kiam &gcirc;i
         volis. La aliaj bran&ccirc;oj ricevis aliajn oficojn, kaj ni havas nun la taskon
         bruligi lumon por la malalta popolamaso.</q>
</p><p>         <q>Mi povas kanti alian kanton</q>; diris la fera poto, &ccirc;e kies flanko ku&scirc;is
         la alumetoj, <q>De la momento, kiam mi ekvidis la lumon de la mondo,
         oni min multe da fojoj frotlavis kaj boligis. Mi zorgas pri la aferoj solidaj,
         kaj en efektiveco mi estas &ccirc;i tie la unua en la domo. Mia sola plezuro
         estas post la tagman&gcirc;o ku&scirc;i pura kaj bonorda sur la kornico kaj prudente
         babili kun la kamaradoj. Sed esceptinte la sitelon, kiu de tempo al tempo
         iras malsupren sur la korton, ni &ccirc;iuj vivas &ccirc;i tie &ccirc;iam pordofermite. Nia
         sola kuriero de nova&jcirc;oj estas la bazara korbo, sed &ccirc;i tiu parolas tro
         ribeleme pri la registaro kaj la popolo. Anta&ubreve; nelonge unu malnova poto
         ka&ubreve;ze de tio pro teruro e&ccirc; falis sur la plankon kaj rompi&gcirc;is en pecojn. &Ccirc;i
         tiu estas politike bonintenca, mi povas certigi al vi.</q>
</p><p>         <q>Nun vi parolas tro multe!</q> diris la fajrofarilo, kaj la &scirc;talo ekfrapis
         la fajro&scirc;tonon tiel, ke fajreroj ek&scirc;prucis. <q>&Ccirc;u ni ne aran&gcirc;u al ni gajan
         vesperon?</q>
</p><p>         <q>Jes, ni parolu pri tio, kiu estas la plej glordevena!</q> diris la alumetoj.
</p><p>         <q>Ne, mi ne amas paroli pri mi mem!</q> respondis la argila poto. <q>Mi
         proponas vesperan amuzi&gcirc;on. Mi faros la komencon kaj ion rakontos;
         &ccirc;iu rakontos, kion li travivis. &Ccirc;e tio oni povas tre bone &ccirc;ion kunvivi
         spirite, kaj tio estas tre gaja. A&ubreve;skultu do: apud la Balta Maro &ccirc;e la
         Danaj golfoj...</q>
</p><p>         <q>Belega komenco!</q> ekkriis &ccirc;iuj teleroj, <q>tio certe estos historio, kiu
         pla&ccirc;os al &ccirc;iuj!</q>
</p><p>         <q>Jes, tie mi pasigis mian junecon &ccirc;e senbrua familio; la mebloj estis
         polurataj, la planko estis &scirc;mirvi&scirc;ata, kaj &ccirc;iujn dekkvar tagojn estis
         pendigataj novaj kurtenoj.</q>
</p><p>         <q>Kiel klarimageble vi rakontas!</q> diris la harbalailo. <q>Oni tuj povas
         a&ubreve;di, ke rakontas virino; oni sentas ion pureman!</q>
</p><p>         <q>Jes, tion oni sentas</q>, diris la sitelo, kaj pro &gcirc;ojo &gcirc;i faris salton, ke
         oni a&ubreve;dis krakon sur la planko.
</p><p>         La poto da&ubreve;rigis sian rakontadon, kaj la fino estis konforma al la
         komenco.
</p><p>         &Ccirc;iuj teleroj tintis pro &gcirc;ojo, kaj la harbalailo eltiris verdan petroselon
         el la balaa&jcirc;ejo kaj kronis la poton, &ccirc;ar &gcirc;i sciis, ke per tio &gcirc;i faros
         &ccirc;agrenon al la aliaj; krom tio &gcirc;i pensis: <q>Se mi kronos &gcirc;in hodia&ubreve;, &gcirc;i
         kronos min morga&ubreve;.</q> 
</p><p>         <q>Nun mi dancos!</q> diris la fajroprenilo kaj ekdancis. Ho Dio, kiel alte
         &gcirc;i svingis sian piedon! La tega&jcirc;o de la malnova se&gcirc;o en la angulo krevis,
         vidante tion. <q>&Ccirc;u oni min anka&ubreve; kronos?</q> demandis la fajroprenilo,
         kaj tion oni efektive faris al &gcirc;i.
</p><p>         <q>Tio ja estas nur popola&ccirc;o!</q> pensis la alumetoj.
</p><p>         Nun la samovaro devis kanti, sed &gcirc;i senkulpigis sin per malvarmumo;
         krom tio &gcirc;i diris, ke &gcirc;i povas kanti nur en stato de bolado, sed en
         efektiveco tio estis nur grandsinjora maniereco; &gcirc;i volis kanti nur sur la
         tablo en la &ccirc;ambro de la gesinjoroj.
</p><p>         En la fenestro sidis malnova plumo, per kiu ordinare skribadis la
         servistino. &Gcirc;i havis en si nenion rimarkindan, eble nur tion, ke &gcirc;i estis
         tro profunde trempita en la inkujo, sed &gcirc;uste pri tio &gcirc;i iom fieris. <q>Se
         la samovaro ne volas kanti,</q> &gcirc;i diris, <q>&gcirc;i povas ne kanti. Tie en ka&gcirc;o
         sidas najtingalo, kiu povoscias kanti; estas vero, ke &gcirc;i nenion lernis,
         tamen hodia&ubreve; vespere ni ne estos tro postulemaj kontra&ubreve; &gcirc;i!</q>
</p><p>         <q>Mi trovas tion plej altgrade nekonvena</q>, esprimis sian opinion la
         tekaldrono, kiu plenumadis la oficon de kuireja kantisto kaj estis
         duonfrato de la samovaro, <q>ke oni a&ubreve;skultu fremdan birdon. &Ccirc;u
         tio estas patriota? Mi proponas, ke la bazarkorbo diru pri tio sian
         opinion!</q>
</p><p>         <q>Mi nur indignas!</q> diris la bazarkorbo, <q>mi indignas tiel forte, kiel
         neniu povas prezenti al si! &Ccirc;u tio estas maniero, por pasigi la vesperon?
         &Ccirc;u ne estus multe pli prudente enkonduki la &gcirc;ustan ordon en la tutan
         domon? Tiam &ccirc;iu ricevus fine la lokon, kiu decas al li, kaj mi plenumus
         la tutan aran&gcirc;on.</q>
</p><p>         <q>Jes, ni faru bruon!</q> kriis &ccirc;iuj. Subite malfermi&gcirc;is la pordo. Eniris
         la servistino, kaj nun ili &ccirc;iuj eksilentis kaj ne kura&gcirc;is eligi e&ccirc; unu sonon.
         Tamen inter la potoj ne estis e&ccirc; unu, kiu ne havus la senton de sia
         potenco kaj digno. <q>Jes, se mi nur volus</q>, pensis &ccirc;iu el ili, <q>tiam ni
         certe havus gajan vesperon!</q>
</p><p>         La servistino prenis la alumetojn kaj faris per ili fajron. Ho Dio, kiel
         ili &scirc;prucigis kaj flamis!
</p><p>         <q>Nun &ccirc;iu povas vidi, ke ni estas la unuaj!</q> ili pensis. <q>Kian brilon,
         kian lumon ni havas!</q> Kaj ili forbrulis.&rightquot;</p>
<p>         <q>Tio estis belega fabelo!</q> diris la re&gcirc;ino. <q>Mi sentas min spirite tute
         transportita al la alumetoj en la kuirejo. Jes, nun vi ricevos nian filinon!</q>
</p><p>         <q>Jes, jes!</q> diris la re&gcirc;o, <q>lunde ci ricevos nian filinon!</q> &ccirc;ar nun,
         kiel al estonta bofilo, li parolis al li <q>ci</q>.
</p><p>         La tago de la edzi&gcirc;o estis fiksita, kaj la vesperon anta&ubreve;e la tuta urbo
         estis iluminita. Oni disdonadis bulkojn kaj kringojn, la buboj pu&scirc;adis sin

         sur la stratoj, kriadis <q>hura</q> kaj fajfadis helpe de la fingroj; estis
         eksterordinare belege.
</p><p>         <q>Mi tamen anka&ubreve; devas peni iom kontribui al la solena&jcirc;oj!</q> pensis la
         komercistido, kaj li a&ccirc;etis raketojn, krakpizojn kaj plej diversajn
         fajra&jcirc;ojn, metis ilin en sian kofron kaj ekflugis kun &ccirc;io en la aeron.
</p><p>         &Ccirc;io rapide levi&gcirc;is tre alten kaj eksplodis kun granda bruo.
</p><p>         &Ccirc;iuj Turkoj eksaltis tiel alte, ke la pantofloj flugis al ili trans la
         orelojn. Tiajn aerajn fenomenojn ili neniam anta&ubreve;e vidis. Nun ili
         konvinki&gcirc;is, ke tiu, kiu ricevos la re&gcirc;idinon, estas efektive la Turka dio
         mem.
</p><p>         Kiam la komercistido kun sia kofro denove mallevi&gcirc;is en la arbaron,
         li ekpensis: <q>Mi iros iom en la urbon, por rakontigi al mi, kian efekton
         &ccirc;io faris.</q> Oni povas facile kompreni, ke li havis grandan deziron tion
         scii.
</p><p>         Ha, kion la homoj ne rakontis al li! &Ccirc;iu, kiun li demandis, vidis la&ubreve;
         sia maniero, sed belegan impreson tio faris sur &ccirc;iuj.
</p><p>         <q>Mi vidis la Turkan dion mem!</q> rakontis unu; <q>li havis okulojn
         similajn al brilegantaj steloj, kaj lia barbo estis kiel &scirc;a&ubreve;manta akvo!</q>
</p><p>         <q>Li flugis en fajra mantelo</q>, rakontis alia, <q>Plej &ccirc;armaj kapetoj de
         an&gcirc;eloj elrigardis inter la faldoj!</q>
</p><p>         Jes, belegajn aferojn li a&ubreve;dis, kaj la sekvantan tagon devis esti lia
         edzi&gcirc;o. 
</p><p>         Li iris returne en la arbaron, por meti sin en sian kofron.... Sed kie &ccirc;i
         tiu estis? La kofro forbrulis. El la fajrajo restis fajrero, kiu faris brulon
         kaj cindrigis la tutan kofron. Li ne povis do plu flugi, li ne povis veni al
         sia fian&ccirc;ino.
</p><p>         Kaj &scirc;i staris la tutan tagon sur la tegmento kaj atendis lin. &Scirc;i atendas
         ankora&ubreve; nun, sed li vagas tra la mondo kaj rakontas fabelojn, kiuj
         tamen ne estas plu tiel gajaj, kiel la fabelo pri la alumetoj.</p>
</div>
<div type="story" rend="doc" id="cikonioj">


<head>Cikonioj</head>

<p>         Sur la lasta domo de malgranda vila&gcirc;o trovi&gcirc;is nesto de cikonioj. La
         cikonio-patrino sidis en la nesto &ccirc;e siaj kvar idoj, kiuj el&scirc;ovis la kapon
         kun la malgranda nigra beko, &ccirc;ar &ccirc;i tiu ankora&ubreve; ne fari&gcirc;is ru&gcirc;a. En
         kelka distanco de tio sur la supro de la tegmento rigide kaj senmove
         staris la cikonio-patro. Unu piedon li levis sub sin, por ke li anka&ubreve; havu
         ian plendmotivon dum sia gardostarado. Oni povus pensi, ke li estas
         tornita el ligno, tiel senmove li staris: <q>Certe tio aspektas tre
         grandsinjore, ke mia edzino havas gardostaranton anta&ubreve; la nesto!</q> li
         pensis. <q>Oni ja ne povas scii, ke mi estas &scirc;ia edzo, oni certe pensas, ke
         mi estas alkomandita &ccirc;i tien. Tio certe aspektas kiel io tre grava!</q> Kaj
         senlace li staris sur unu piedo.
</p><p>         Malsupre sur la strato ludis amaso da infanoj, kaj kiam ili ekvidis la
         cikoniojn, unu el la plej kura&gcirc;aj knaboj kaj iom post iom anka&ubreve; &ccirc;iuj
         aliaj ekkantis strofon el malnova kanto pri cikonioj, kiom ili tion
         memoris:</p>
<lg>
         <l>Cikonio en aero,</l>
         <l>Vin atendas nun dan&gcirc;ero!</l>
         <l>Via nest' kun la infanoj</l>
         <l>Estos tuj en miaj manoj.</l>
         <l>Unu estos trapikita,</l>
         <l>Dua estos sufokita,</l>
         <l>Tria estos bruligita,</l>
         <l>Kvara estos forprenita.</l>
</lg>
<p>         <q>A&ubreve;skultu, kion la knaboj kantas!</q> diris la malgrandaj cikoniidoj.
         <q>Ili diras, ke ni estos rostitaj kaj bruligitaj!</q>
</p><p>         <q>Tio vin tute ne maltrankviligu!</q> diris la cikonio-patrino. <q>Ne
         a&ubreve;skultu tion, nenio al vi fari&gcirc;os!</q>
</p><p>         Sed la knaboj ripetadis &ccirc;iam denove kaj montradis per la fingroj la
         cikonion. Nur unu knabo, kiu havis la nomon Petro, diris, ke estas peko
         kaj honto moki bestojn, kaj li ne partoprenis en ilia
         petolado. La cikonio-patrino konsolis siajn infanojn: 
         <q>Ne zorgu pri tio!</q> &scirc;i diris; <q>vidu nur,
         kiel trankvile kaj senzorge staras via patro, kaj e&ccirc; sur unu piedo!</q>
</p><p>         <q>Ni tiel timas!</q> diris la idoj kaj retiris siajn kapojn en la neston.
</p><p>         Kiam en la sekvanta tago la knaboj denove kunvenis por ludi kaj
         ekvidis la cikoniojn, ili denove komencis sian malnovan
         kanton:</p>
<lg>
         <l>Unu estos trapikita,</l>
         <l>Dua estos sufokita...</l>
</lg>
<p>         <q>&Ccirc;u ni estos trapikitaj kaj sufokitaj?</q> demandis la cikoniidoj.
</p><p>         <q>Ne, certe ne!</q> respondis la patrino. <q>Vi lernos flugi; mi jam bone
         ekzercos tion kun vi! Tiam vi elflugos sur la herbejon kaj faros viziton al
         la ranoj. Ili klinos sin anta&ubreve; ni en la akvon, kantos <q rend="'">kva, kva!</q> kaj
         poste ni ilin man&gcirc;os. Tio estas vera plezuro!</q>
</p><p>         <q>Kaj poste?</q> demandis la cikoniidoj.
</p><p>         <q>Poste kolekti&gcirc;os &ccirc;iuj cikonioj, kiuj lo&gcirc;as &ccirc;i tie en la lando, kaj tiam
         komenci&gcirc;os la granda a&ubreve;tuna ekzercado. Tiam oni devas bone flugi, tio
         estas tre grava, &ccirc;ar kiu ne povoscias flugi, tiun la generalo trapikas per
         sia beko. Tial lernu bone flugi, kiam la instruado komenci&gcirc;os!</q>
</p><p>         <q>Tiam oni ja tamen nin trapikos, kiel diris la knaboj, kaj a&ubreve;skultu,
         jen ili tion jam denove diras!</q>
</p><p>         <q>A&ubreve;skultu min, ne ilin!</q> diris la cikonio-patrino. <q>Post la granda
         ekzercado ni flugos al la varmaj landoj, malproksimen de &ccirc;i tie, tran&scirc; 
         montojn kaj arbarojn. Al Egiptujo ni flugos, kie trovi&gcirc;as triflankaj
         &scirc;tonaj domoj, kiuj supre fini&gcirc;as per unu pinto kaj atingas &gcirc;is la nuboj.
         Ili estas nomataj piramidoj kaj estas pli maljunaj, ol cikonio povas al si
         imagi. Tie anka&ubreve; trovi&gcirc;as rivero, kiu eliras el siaj bordoj kaj kovras la
         tutan landon per &scirc;limo. Oni promenadas en la &scirc;limo kaj man&gcirc;as ranojn.</q>
</p><p>         <q>Ho!</q> ekkriis &ccirc;iuj idoj.
</p><p>         <q>Jes, tie estas mirinde bele! Dum la tuta tago oni faras
         nenion alian,
         nur man&gcirc;as. Kaj en tiu tempo, kiam al ni estas tiel bone, &ccirc;i tie en la
         lando ne trovi&gcirc;as e&ccirc; unu verda folio sur la arboj. &Ccirc;i tie estas tiel
         malvarme, ke la nuboj glacii&gcirc;as en bulojn kaj falas malsupren en formo
         de malgrandaj blankaj &ccirc;ifonetoj.</q> &Scirc;i parolis pri la ne&gcirc;o, sed &scirc;i ne povis
         klarigi tion pli precize.
</p><p>         <q>&Ccirc;u anka&ubreve; la malbonkondutaj knaboj glacii&gcirc;as?</q> demandis la
         cikoniidoj.
</p><p>         <q>Ne, ili ne glacii&gcirc;as, sed ne multe mankas &gcirc;is tio, kaj ili devas sidi
         en la senluma &ccirc;ambro kaj &ccirc;e la forno. Sed vi, kontra&ubreve;e, povas flugadi en
         fremdaj landoj, kie trovi&gcirc;as floroj kaj regas varma sunlumo!</q>
</p><p>         Dume pasis jam kelka tempo, kaj la idoj fari&gcirc;is tiel grandaj, ke ili
         povis stari rekte en la nesto kaj rigardi &ccirc;irka&ubreve;en. La cikonio-patro
         alflugadis &ccirc;iuta&gcirc;e kun bongustaj ranoj, malgrandaj serpentoj kaj &ccirc;iaj
         troveblaj franda&jcirc;oj por cikonioj. Kaj kiajn gajajn artifika&jcirc;ojn li faradis
         anta&ubreve; ili! Li povosciis meti la kapon &gcirc;uste sur la voston, per la beko li
         klakadis tiel, kvaza&ubreve; &gcirc;i estus klakilo, kaj krom tio li rakontadis al ili
         historiojn, kiuj &ccirc;iuj koncernis la mar&ccirc;on.
</p><p>         <q>A&ubreve;skultu, nun vi devas lerni flugi!</q> diris unu tagon la cikonio-patrino,
         tiam &ccirc;iuj kvar idoj devis iri sur la supron de la tegmento.
         Ho, kiel ili &scirc;anceli&gcirc;is! Kiel ili penis per la flugiloj teni sin en ekvilibro
         kaj tamen ili &ccirc;iam estis en dan&gcirc;ero fali malsupren!
</p><p>         <q>Rigardu min!</q> diris la patrino; <q>tiel vi devas teni la kapon, tiel vi
         devas starigi la piedojn! Unu, du! unu, du! Tiamaniere vi irados en la
         mondo anta&ubreve;en!</q> Kaj &scirc;i traflugis malgrandan distancon, kaj la idoj
         faris malgrandan mallertan movi&gcirc;on. Bum! ili falis, &ccirc;ar ili estis ankora&ubreve;
         tro mallertaj.
</p><p>         <q>Mi ne volas flugi!</q> diris unu el la idoj kaj rampis returne en la
         neston. <q>Mi tute ne havas deziron iri al la varmaj landoj.</q>
</p><p>         <q>Vi volas do frosti&gcirc;i &ccirc;i tie en la vintro? Vi volas do, ke la knaboj venu
         kaj vin trapiku, sufoku kaj bruligu? En tia okazo mi ilin vokos!</q>
</p><p>         <q>Ho ne !</q> diris la cikoniido kaj saltis denove sur la tegmenton al la
         aliaj. En la tria tago ili jam povosciis sufi&ccirc;e bone iom flugi, kaj nun ili
         pensis, ke ili povoscias anka&ubreve; &scirc;vebi en la aero. Tion ili volis fari, sed
         bum! ili mallerte falis kaj devis tuj denove ekmovi siajn flugilojn. La
         knaboj tiam kuradis sur la strato kaj kantis sian malnovan kanton:</p>

         <l><q>Cikonio en aero!</q></l>

<p>         <q>&Ccirc;u ni flugu tien kaj elpiku al ili la okulojn?</q> demandis la
         cikoniidoj.
</p><p>         <q>Ne, lasu tion!</q> diris la patrino. <q>A&ubreve;skultu nur min, tio estas multe
         pli grava. Unu, du, tri! Nun ni flugu dekstren! Unu, du, tri! Nun
         maldekstren, &ccirc;irka&ubreve; la kamentubon! Nu, tio estis tre bona! La lasta
         frapo de la flugiloj estis tiel bela kaj &gcirc;usta, ke vi ricevos la permeson iri
         kun mi morga&ubreve; al la mar&ccirc;o. Tie kunvenadas multe da honorindaj
         cikoniaj familioj kun siaj infanoj. Pruvu do, ke miaj estas la plej bone
         edukitaj, kaj tenu vin tute rekte, tio bone aspektas kaj ka&ubreve;zas &scirc;atatecon.</q>
</p><p>         <q>Sed &ccirc;u ni faru nenian ven&gcirc;on al la malbonaj knaboj?</q> demandis la
         cikoniidoj.
</p><p>         <q>Lasu ilin krii, kion ili volas! Vi tamen levi&gcirc;os al la nuboj kaj venos
         en la landon de la piramidoj, dum ili devos senti froston kaj havos
         neniun verdan folion nek dol&ccirc;an pomon!</q>
</p><p>         <q>Jes, ni ven&gcirc;os!</q> ili flustris unu al la alia, kaj ili denove diligente
         ekzerci&gcirc;is. 
</p><p>         El &ccirc;iuj knaboj sur la strato neniu tiel obstine kantadis la mokan
         kanton, kiel tiu, kiu ekkantis &gcirc;in la unua, kaj tio estis tute malgranda
         bubo, kiu certe havis la a&gcirc;on de ne pli ol ses jaroj. La cikoniidoj tamen
         pensis, ke li havas la a&gcirc;on de cent jaroj, &ccirc;ar li estis multe pli granda, ol
         ilia patro kaj ilia patrino. Ili ja havis nenian komprenon pri tio, kian
         a&gcirc;on povas havi malgrandaj kaj grandaj infanoj. Sian tutan ven&gcirc;on ili
         volis elver&scirc;i sur tiun knabon, &ccirc;ar li ja komencis la kanton kaj ankora&ubreve;
         senlace &gcirc;in ripetadis. La junaj cikonioj estis tre koleraj, kaj ju pli
         grandaj ili fari&gcirc;is, des malpli ili volis tion toleri. Fine la patrino devis
         promesi al ili, ke &scirc;i donos al ili la eblon ven&gcirc;i, sed ne pli frue ol en la
         lasta tago de ilia restado en &ccirc;i tiu lando.
</p><p>         <q>Ni devas ja anta&ubreve;e vidi, kiel vi pruvos vian ta&ubreve;gecon &ccirc;e la granda
         ekzercado! Se vi faros vian provon malbone, tiel ke la generalo devos
         trapiki vian bruston per sia beko, tiam la knaboj estos ja pravaj,
         almena&ubreve; en unu rilato! Ni do anta&ubreve;e vidu!</q>
</p><p>         <q>Jes, vi tion vidos!</q> diris la infanoj, kaj ili estis tre diligentaj. Ili
         ekzerci&gcirc;is &ccirc;iutage kaj flugis tiel &ccirc;arme kaj facile, ke estis plezuro tion
         vidi.
</p><p>         Jen venis la a&ubreve;tuno. &Ccirc;iuj cikonioj iom post iom kolekti&gcirc;is, por ekflugi
         anta&ubreve; la vintro al la varmaj landoj. Kia ekzercado estis anta&ubreve;e farata!
         Ili devis flugi trans arbarojn kaj urbojn, por vidi, &ccirc;u ili povoscias bone
         flugi, &ccirc;ar ili havis ja anta&ubreve; si grandan voja&gcirc;on. Niaj junaj cikonioj faris
         sian ekzameni&gcirc;on tiel bone, ke ili ricevis la noton: <q>Perfekte bone, kun
         rano kaj serpento.</q> Tio estis la plej bona atesto, kaj la ranon kaj
         serpenton ili povis man&gcirc;i, kaj tion ili efektive faris.
</p><p>         <q>Nun ni devas fari nian ven&gcirc;on!</q> ili diris.
</p><p>         <q>Jes,</q> diris la cikonio-patrino. <q>Kion mi elpensis, tio estos la plej
         &gcirc;usta. Mi scias, kie trovi&gcirc;as la lageto, en kiu ku&scirc;as &ccirc;iuj malgrandaj
         homaj infanoj, &gcirc;is venas la cikonio kaj portas ilin al iliaj gepatroj. La
         &ccirc;armaj malgrandaj infanoj dormas kaj son&gcirc;as tiel dol&ccirc;e, kiel ili poste
         neniam plu son&gcirc;as. &Ccirc;iuj gepatroj tre deziras havi tian malgrandan
         infanon, kaj &ccirc;iuj infanoj volas havi fratinon a&ubreve; fraton. Nun ni flugu al la
         lageto kaj prenu po unu etulo por &ccirc;iu el la infanoj, kiu ne kantis la
         malbonan kanton kaj ne mokis la cikoniojn.</q>
</p><p>         <q>Sed koncerne tiun malbonan, abomenindan knabon, kiu faris la
         komencon kun la kantado, kion ni faros al li!</q>
</p><p>         <q>Tie en la lageto ku&scirc;as malgranda senviva infano, kiu mortis dum la
         dormado. &Gcirc;in ni portos al li, tiam li devos plori, &ccirc;ar ni estos alportintaj
         al li senvivan frateton. Sed al tiu bona knabo, kiun vi certe ankora&ubreve; ne
         forgesis, kaj kiu diris, ke estas peko kaj honto moki la bestojn, - al tiu
         ni alportos kaj frateton kaj fratineton; kaj &ccirc;ar la knabo estas nomata
         Pe&ccirc;jo, tial vi &ccirc;iuj estu nomataj Pe&ccirc;jo!</q>
</p><p>         Kaj kiel &scirc;i diris, tiel fari&gcirc;is. De tiu tempo &ccirc;iuj cikonioj ricevis la
         nomon Pe&ccirc;jo, kaj tiel ili ankora&ubreve; nun estas nomataj.</p>
 
</div>
<div type="story" rend="doc" id="porko">

<head>Kupra porko</head>

<p>         En la urbo Florenco, ne malproksime de la <q>Piazza del Granduca</q>,
         trovi&gcirc;as malgranda transversa strato, kiu, se mi ne eraras, estas nomata
         <q>Porta Rossa</q>. Sur &gcirc;i, kiu anta&ubreve;e estis vendejo por verda&jcirc;oj, trovi&gcirc;as
         plej perfekte artiste farita porko el kupro. La fre&scirc;a, klara akvo fluetas el,
         la bu&scirc;o de la besto, kiu pro maljuneco aspektas tute mallume verda. Nur
         la rostro brilas, kvaza&ubreve; &gcirc;i estus polurita, kaj &gcirc;i estas efektive polurita de
         la multaj centoj da infanoj kaj malri&ccirc;aj homoj, kiuj &ccirc;irka&ubreve;prenas &gcirc;in
         per siaj manoj kaj almetas sian bu&scirc;on al la bu&scirc;ego de la besto, por
         trinki. &Ccirc;i estas bela bildo, kiam oni vidas, kiel la belforman beston
         &ccirc;irka&ubreve;prenas beleta duonnuda bubo, kiu almetas sian fre&scirc;an bu&scirc;on al la
         rostro de la besto.
</p><p>         &Ccirc;iu, kiu venas en Florencon, devas nur demandi la unuan renkontitan
         almozulon pri la kupra porko, kaj li certe &gcirc;in trovos.
         Estis malfrue vespere en vintro, la montoj estis kovritaj de ne&gcirc;o, sed
         lumis la luno, kaj la luno en Italujo donas tian lumon, kiu ne estas
         malpli bona ol neluma vintra tago en nordo, &gcirc;i estas e&ccirc; pli bona, &ccirc;ar la
         aero lumas, la aero vigligas, dum en nordo, la malvarma, griza,
         kvaza&ubreve; plumba tago nin premas al la tero, al la malvarma, malseka tero,
         kiu iam premos nian &ccirc;erkon.
</p><p>         En la palaca &gcirc;ardeno de la granda duko, sub la &scirc;irmo de pinioj, kie e&ccirc;
         en vintro floras miloj da rozoj; sidis jam dum tuta tago unu malgranda
         &ccirc;ifonvestita knabo, tia knabo, kiu povus prezenti per si bildon de Italujo,
         tiel bela, tiel ridetanta kaj tamen tiel suferanta li aspektis. Li estis
         malsata kaj soifa, neniu donis al li speson, kaj kiam fari&gcirc;is mallume
         kaj la &gcirc;ardeno devis esti &scirc;losfermata, la pordisto lin forpelis. Longe li
         staris revante sur la ponto, kiu kondukas trans Arnon, kaj rigardis la
         stelojn, kiuj speguli&gcirc;is en la akvo inter li kaj la belega marmora ponto.
</p><p>         Li direktis sin al la kupra porko, duone genuis, &ccirc;irka&ubreve;prenis per siaj
         brakoj &gcirc;ian kolon, almetis sian malgrandan bu&scirc;on al &gcirc;ia brilanta rostro
         kaj trinkis avide la fre&scirc;an akvon. Apude ku&scirc;is kelke da salatfolioj kaj
         kelke da ka&scirc;tanoj, kaj ili servis al li kiel vesperman&gcirc;o. E&ccirc; unu homo ne
         estis sur la strato, li estis tute sola, li sidi&gcirc;is sur la dorso de la kupra
         porko, klinis sin anta&ubreve;en, tiel ke lia malgranda bukla kapeto ripozis sur
         la kapo de la besto, kaj, anta&ubreve; ol li tion povis rimarki, li endormi&gcirc;is.
</p><p>         Estis noktomezo, la kupra porko sin movis; li a&ubreve;dis, ke &gcirc;i diris tute
         klare: <q>Vi, malgranda knabo, tenu vin forte, &ccirc;ar mi tuj ekkuros!</q> Kaj
         &gcirc;i efektive ekkuris kun li; tio estis neordinara galopado. Anta&ubreve; &ccirc;io ili
         venis sur la Piazza del Granduca. La bronza &ccirc;evalo, kiu portis sur si la
         statuon de la duko, la&ubreve;te blekis. La mikskolora blazono sur la malnova
         urbodomo lumis kvaza&ubreve; travidebla, kaj David de Michel Angelo svingadis
         sian &scirc;ton&jcirc;etilon. Stranga vivo &ccirc;ie montri&gcirc;is. La grupoj, kiuj prezentis
         Perseon kaj la rabon de la Sabinoj, estis e&ccirc; tro vivaj. Morta krio eksonis
         de ili trans la belan dezertan placon.
</p><p>         &Ccirc;e la Palazzo degli Uffici, sub la arkadoj, kie la nobelaro en la tempo
         de la granda fasto kolekti&gcirc;as por karnavalaj &scirc;ercoj, la kupra porko
         haltis.
</p><p>         <q>Tenu vin forte!</q> diris la besto, <q>tenu vin forte, &ccirc;ar nun mi kuros
         supren la&ubreve; la &scirc;tuparo.</q> La knabo ne diris ankora&ubreve; e&ccirc; unu vorton, duone
         li tremis, duone li estis feli&ccirc;a.
</p><p>         Ili eniris en longan galerion, kiun li tre bone konis; li jam estis iam
         &ccirc;i tie. La muroj estis ornamitaj per pentra&jcirc;oj. Tie staris statuoj kaj
         bustoj, &ccirc;iuj en plej bela lumo, tute tiel, kvaza&ubreve; estus luma tago; sed
         plej bele estis, kiam malfermi&gcirc;is la pordoj al la flankaj &ccirc;ambroj. Jes, tiun
         belega&jcirc;on la knabo rememoris, sed en tiu nokto &ccirc;io estis en sia plej bela
         brilo.
</p><p>         Tie staris nuda belega virino, tiel bela, kiel povis krei nur la naturo
         kaj la plej granda majstro de marmoro. &Scirc;i movadis siajn &ccirc;armajn
         membrojn, delfenoj saltadis anta&ubreve; &scirc;iaj piedoj, la senmorteco brilis el
         &scirc;iaj okuloj. La mondo nomas &scirc;in la Medicea Venero. Amba&ubreve;flanke de &scirc;i
         staris belaj marmoraj statuoj, belformaj viroj. Unu akrigadis la glavon,
         li estas nomata la Akriganto; la duan grupon prezentis la Luktistoj. La
         glavo estis akrigata, la Luktistoj luktis pri la diino de beleco.
</p><p>         De tiu tuta brilo la knabo kvaza&ubreve; blindi&gcirc;is; la muroj radiis per
         diversaj koloroj, kaj &ccirc;ie estis vivo kaj movi&gcirc;ado. Duoble montri&gcirc;is la
         bildo de Venero, de la surtera Venero, tiel vivoplena kaj flama, kiel
         Ticiano tion vidis. Du belegaj virinaj bildoj! La belajn ne vualitajn
         membrojn ili etendis sur la molaj kusenoj, la brusto levi&gcirc;adis kaj la
         kapo movi&gcirc;adis, tiel ke la abundaj bukloj ondi&gcirc;adis &ccirc;irka&ubreve; la rondaj
         &scirc;ultroj, dum la mallumaj okuloj esprimadis ardantajn pensojn. Tamen
         neniu el &ccirc;iuj bildoj kura&gcirc;is eliri tute el la kadro. E&ccirc; la diino de beleco,
         la luktistoj kaj la akrigisto restis sur siaj lokoj, &ccirc;ar la a&ubreve;reolo, kiu radiis
         de la Dipatrino, de Jesuo kaj de Johano, ilin katenis. La sanktulbildoj
         estis plu ne bildoj, sed la sanktuloj mem.
</p><p>         Kia brilo kaj kia beleco estis en la salonoj! Kaj la knabo &ccirc;ion vidis; la
         kupra porko iris pa&scirc;o post pa&scirc;o preter &ccirc;iuj belega&jcirc;oj kaj &ccirc;armega&jcirc;oj. Unu
         vida&jcirc;o forpu&scirc;is la alian, sed nur unu bildo restis tute fortike en lia animo,
         precipe pro la gajaj, feli&ccirc;aj infanoj, kiuj trovi&gcirc;is sur &gcirc;i kaj al kiuj la
         knabo jam iam &ccirc;e taglumo aprobe balancis sian kapon.
</p><p>         Multaj kredeble preteriras anta&ubreve; tiu bildo senatente, kaj tamen &gcirc;i
         enhavas en si tutan trezoron da poezio: tio estas Kristo, kiu malsupreniras
         en la inferon, sed &ccirc;irka&ubreve; li oni vidas ne kondamnitojn, sed nur la
         idolistojn. La Florencano Angiolo Bronzino pentris tiun bildon; plej
         bele estas esprimita la certeco de la infanoj pri tio, ke ili venos en la
         &ccirc;ielon: du knaboj jam &ccirc;irka&ubreve;prenas unu la alian, unu knabo etendas la
         manon al alia, kiu trovi&gcirc;as ankora&ubreve; profunde, kaj li montras sur sin
         mem, kvaza&ubreve; li volus diri: <q>Mi iras en la &ccirc;ielon!</q> &Ccirc;iuj aliaj staras kun
         necerteco a&ubreve; kun espero a&ubreve; klini&gcirc;as, humile pre&gcirc;ante, anta&ubreve; la Sinjoro
         Jesuo.
</p><p>         Tiun bildon la knabo rigardis pli longe ol &ccirc;iun alian. La kupra porko
         longe kaj silente staris anta&ubreve; &gcirc;i. Oni a&ubreve;dis malla&ubreve;tan &gcirc;emon. &Ccirc;u &gcirc;i
         venis el la bildo a&ubreve; el la brusto de la besto? La knabo levis la manon al
         la ridetantaj infanoj. Subite la besto kun li forgalopis, anta&ubreve;en tra la
         nefermita vestiblo.
</p><p>         <q>Dankon kaj benon al vi, ho bonega besto!</q> diris la malgranda
         knabo kaj karesis la kupran porkon, kiu saltis kun li malsupren la&ubreve; la
         &scirc;tuparo, bum, bum!
</p><p>         <q>Dankon kaj benon al vi mem!</q> diris la kupra porko, <q>mi helpis al
         vi, kaj vi helpis al mi, &ccirc;ar nur havante senkulpan infanon sur mia dorso,
         mi ricevas forton, por kuri. Jes, vi vidas, mi anka&ubreve; havas la eblon veni
         sub la radiojn de la lampo anta&ubreve; la bildo de la Dipatrino. Mi povas porti
         vin &ccirc;ien, nur ne internen en la pre&gcirc;ejon. Sed de ekstere mi povas, se vi
         estas kun mi, enrigardi tra la malfermita portalo. Ne deiru de mia dorso,
         &ccirc;ar se vi tion faros, tiam mi fari&gcirc;os senviva, kiel vi vidas min en la tago
         sur la strato Porta Rossa!</q>
</p><p>         <q>Mi restos kun vi, ho afabla besto!</q> diris la knabo, kaj tiam ili
         ekgalopis tra la stratoj de Florenco &gcirc;is la placo anta&ubreve; la pre&gcirc;ejo Santa
         Croce.
</p><p>         La granda pordo malfermi&gcirc;is, la kandeloj radiis de la altaro tra la
         pre&gcirc;ejo eksteren sur la dezertan placon.
</p><p>         Stranga brilo radiis el unu tomba monumento en la maldekstra flanka
         koridoro, miloj da movi&gcirc;antaj steloj formis kvaza&ubreve; a&ubreve;reolon &ccirc;irka&ubreve; &gcirc;i.
         Sur la tombo trovi&gcirc;is blazono, ru&gcirc;a &scirc;tupetaro sur blua fundmuro, &gcirc;i
         &scirc;ajnis flamanta kiel fajro. Tio estis la tombo de Galilei; &gcirc;i estas simpla
         monumento, sed la ru&gcirc;a &scirc;tupetaro sur la blua fundmuro estas signifoplena
         blazona signo, tia, kia decas al &ccirc;iu arto, &ccirc;ar; en &gcirc;i la vojo &ccirc;iam kondukas
         sur flamanta &scirc;tupetaro supren, al la &ccirc;ielo. &Ccirc;iuj profetoj de la spirito
         levi&gcirc;as al la &ccirc;ielo, kiel la profeto Elia.
</p><p>         En la koridoro maldekstre &ccirc;iu statuo sur la ri&ccirc;aj sarkofagoj &scirc;ajnis
         kvaza&ubreve; ricevinta vivon. Tie staris Michel Angelo, tie staris Dante kun la
         la&ubreve;ra krono &ccirc;irka&ubreve; la frunto. Alfieri, Machiavelli, - flanko &ccirc;e flanko tie
         ripozas tiuj herooj de la spirito, la fiero de Italujo.
<note> 
         (&Gcirc;uste kontra&ubreve; la tombo de Galilei trovi&gcirc;as la tombo de Michel-Angelo;
         sur la monumento trovi&gcirc;as lia busto kaj anka&ubreve; tri figuroj: la Skulpturo, la
         Pentrarto kaj la Ar&hcirc;itekturo. Tute apude estas la tombo de Dante (la kadavro
         mem trovi&gcirc;as en Ravenna); sur la monumento oni vidas Italujon, kiu montras
         al la kolosa statuo de Dante; la Poezio ploras pri la mortinto. Kelke da pa&scirc;oj
         plue trovi&gcirc;as la tomba monumento de Alfieri, ornamita per la&ubreve;roj, liro kaj
         maskoj. Italujo ploras, klinita super lia &ccirc;erko. Machiaveli finas &ccirc;i tie la vicon
         de tiuj grandaj homoj.)
</note>
         Tio estas belega
         pre&gcirc;ejo, multe pli bela, kvankam ne tiel granda, kiel la konstruita el
         marmoro katedra pre&gcirc;ejo de Florenco.
</p><p>         &Scirc;ajnis, ke la marmoraj statuoj movi&gcirc;as, ke la grandaj figuroj levas sian
         kapon &ccirc;iam pli alten kaj &ccirc;e kantado kaj harmoniaj sonoj rigardas en la
         nokto al la kolorri&ccirc;a, radianta altaro, kie blanke vestitaj knaboj svingas
         orajn incensilojn. La forta odoro de la incensoj fluis el la pre&gcirc;ejo sur la
         liberan placon.
</p><p>         La knabo etendis sian manon en la direkto al la a&ubreve;reolo, sed en la
         sama momento la kupra porko forgalopis; li devis bone sin alpremi al
         &gcirc;i; la vento bruis &ccirc;irka&ubreve; liaj oreloj, li a&ubreve;dis, kiel la pordoj de la pre&gcirc;ejo
         knarante turnas sin sur siaj hokoj, fermi&gcirc;ante, sed samtempe la konscio
         kvaza&ubreve; lin forlasis, li eksentis glacian malvarmon kaj malfermis la
         okulojn.
</p><p>         Estis mateno; li sidis duone degliti&gcirc;inte de la kupra porko, kiu, kiel
         &ccirc;iam, staris sur la strato Porta Rossa.
</p><p>         Granda timo atakis la knabon &ccirc;e la penso pri tiu, kiun li nomis sia
         patrino, pri &scirc;i, kiu hiera&ubreve; lin elsendis, por akiri monon. Tion li ne
         akiris, kaj li estis malsata kaj soifa. Ankora&ubreve; unu fojon li &ccirc;irka&ubreve;prenis la
         kolon de la kupra porko, kisis &gcirc;in sur la rostro, faris al &gcirc;i amikajn
         kapsignojn kaj ekmigris pluen al unu el la plej mallar&gcirc;aj stratoj, kies
         lar&gcirc;o apena&ubreve; sufi&ccirc;is por bone &scirc;ar&gcirc;ita azeno. Granda fergarnita pordo
         staris duone malfermita; li iris supren la&ubreve; &scirc;tona &scirc;tuparo kun malpuraj
         &scirc;tupoj kaj glata &scirc;nuro anstata&ubreve; balustrado kaj eniris en nefermitan
         galerion kun &ccirc;irka&ubreve;e pendantaj &ccirc;ifonoj. De tie kondukis &scirc;tuparo sur la
         korton, kie estis etenditaj fortikaj metalfadenoj al &ccirc;iuj eta&gcirc;oj de la domo,
         kaj unu sitelo &scirc;vebis apud la alia, dum la levma&scirc;ino knaris kaj la siteloj
         dancadis en la aero, tiel ke la akvo dis&scirc;prucadis sur la korton. Li iris
         ankora&ubreve; sur alian ruinan &scirc;tuparon. Du maristoj, rusoj, gaje saltis
         malsupren kaj preska&ubreve; renversis la kompatindan knabon; ili venis de
         sia nokta amuzi&gcirc;o. Post ili venis ne tre juna, sed fortikakorpa virino
         kun abundaj nigraj haroj. <q>Kion vi alportas hejmen?</q> &scirc;i demandis la
         knabon.
</p><p>         <q>Ne koleru!</q> petis la knabo, <q>mi ricevis nenion, tute nenion!</q> Li
         kaptis la jupon de la patrino, kvaza&ubreve; li volus &gcirc;in kisi. Ili eniris en la
         &ccirc;ambron; ni &gcirc;in ne priskribos, ni nur diros, ke tie staris ansopoto kun
         ardantaj karboj, kion ili tie nomas <q>marito</q>. &Gcirc;in &scirc;i prenis sur la
         brakon, varmigis al si la fingrojn kaj ekpu&scirc;is la knabon per la kubuto.
         <q>Certe vi havas monon!</q> &scirc;i kriis.
</p><p>         La infano ploris; &scirc;i pu&scirc;is lin per la piedoj, kaj la infano la&ubreve;te ekkriis.
         <q>&Ccirc;u vi silentos, a&ubreve; mi frakasos al vi, kriisto, la kapon!</q> &scirc;i diris kaj
         eksvingis la fajropoton, kiun &scirc;i tenis en la mano. La knabo kriante
         alklinis sin al la tero. Tiam tra la pordo eniris la najbarino, anka&ubreve; kun
         sia <q>marito</q> sur la brako. <q>Felicita! Kion vi faras kun la knabo?</q>
</p><p>         <q>Tio estas mia infano!</q> respondis Felicita. <q>Mi povas &gcirc;in mortigi,
         se mi volos, kaj vin anka&ubreve;, Gianina!</q> Kaj &scirc;i svingis sian fajropoton. La
         najbarino levis sian defende supren, kaj tiamaniere amba&ubreve; potoj
         interfrapi&gcirc;is tiel, ke en la &ccirc;ambro ekflugis potpecoj, fajro kaj cindro. Sed
         la knabo rapide elkuris tra la pordo, trans la korton kaj for el la domo.
         La kompatinda knabo kuris tiel longe, &gcirc;is li fine plu ne povis spiri. Li
         haltis anta&ubreve; la pre&gcirc;ejo Santa Croce, anta&ubreve; tiu pre&gcirc;ejo, kies portalo en la
         lasta nokto malfermi&gcirc;is anta&ubreve; li, kaj li eniris. &Ccirc;io radiis! Li stari&gcirc;is
         genue apud la unua tombo dekstre - tio estis la tombo de Michel Angelo
         - kaj balda&ubreve; li la&ubreve;te ploris. Homoj eniradis kaj eliradis, la Diservo estis
         farata, kaj neniu zorgis pri la knabo. Nur unu maljuna urbano haltis,
         atente rigardis lin kaj poste foriris simile al la aliaj.
</p><p>         Malsato kaj soifo turmentis la knabon, li estis malsana kaj preska&ubreve;
         sveninta. Li rampis en la angulon inter la muro kaj la marmora
         monumento kaj endormi&gcirc;is. Estis jam &ccirc;irka&ubreve; vespero, kiam li veki&gcirc;is
         per tio, ke iu lin skuis. Li salte levi&gcirc;is, kaj anta&ubreve; li staris tiu sama
         maljuna urbano.
</p><p>         <q>&Ccirc;u vi estas malsana? Kie estas via hejmo? &Ccirc;u vi estis &ccirc;i tie dum la
         tuta tago?</q> tiel sonis kelkaj el la muliaj demandoj, kiujn
         faris al li la
         maljunulo. La demandojn la knabo respondis, kaj la maljunulo prenis
         lin kun si en malgrandan dometon, kiu trovi&gcirc;is tre proksime en unu el la
         flankaj stratoj. Tio estis metiejo de gantisto; ili eniris. La edzino &ccirc;iam
         ankora&ubreve; sidis diligente &ccirc;e sia laboro kaj kudris, kiam ili alvenis.
         Malgranda blanka Bolonia hundeto, &ccirc;irka&ubreve;tondita tiel mallonge, ke oni
         povis vidi &gcirc;ian rozokoloran ha&ubreve;ton, saltis sur la tablon kaj komencis
         saltadi anta&ubreve; la malgranda knabo.
</p><p>         <q>Senkulpaj animoj rekonas sin reciproke,</q> diris la virino kaj karese
         ektu&scirc;is la hundon kaj la knabon. La bonaj homoj donis al li man&gcirc;i kaj
         trinki kaj diris, ke li povas resti &ccirc;e ili anka&ubreve; por la nokto. La sekvantan
         tagon patro Giuseppe parolos kun lia patrino. Oni donis al li malgrandan
         senkomfortan liteton, sed por li, kiu ofte devis dormi sur la &scirc;tona tero,
         la liteto estis re&gcirc;e bonega. Li dormis tre bone kaj son&gcirc;is pri la luksaj
         bildoj kaj pri la kupra porko.
</p><p>         En la sekvanta mateno patro Giuseppe eliris, sed la kompatinda infano
         tute ne &gcirc;ojis pri tio, &ccirc;ar &gcirc;i sciis, ke tiu iro havis la intencon venigi &gcirc;in
         al &gcirc;ia patrino; kaj la knabo ploris kaj kisis la malgrandan viglan hundon,
         kaj la virino balancis al ili amba&ubreve; sian kapon.
</p><p>         Kaj kian respondon alportis patro Giuseppe? Li multe parolis kun sia
         edzino, kaj &scirc;i kapjesis kaj karesis la knabon. <q>Li estas &ccirc;armega knabo!</q>
         &scirc;i diris. <q>Li povas fari&gcirc;i tiel same brava gantisto, kiel vi estis! Kaj li
         havas fingrojn delikatajn kaj flekseblajn! La Dipatrino mem destinis al
         li, ke li fari&gcirc;u gantisto!</q>
</p><p>         Kaj la knabo restis en la domo, kaj la virino mem instruis al li la
         kudradon. Li bone man&gcirc;is, li bone dormis, li fari&gcirc;is vigla kaj komencis
         reciprokan incitetadon kun Bellissima - tiel estis nomata la hundeto.
         La virino minacis per la fingroj, faris ripro&ccirc;ojn kaj koleris, kaj la knabo
         prenis tion al sia koro. Enpensi&gcirc;inte li sidis en sia malgranda &ccirc;ambro,
         kiu per sia fenestro estis turnita al la strato, kie oni sekigadis felojn.
         Dikaj feraj stangoj estis anta&ubreve; la fenestroj, li ne povis dormi, la kupra,
         porko okupis lian kapon, kaj subite li a&ubreve;dis ekstere ian bruon. Jes, tio
         certe estis &gcirc;i! Li alsaltis al la fenestro, sed oni nenion vidis, &ccirc;io pasis.
</p><p>         <q>Helpu al la sinjoro porti lian keston kun farboj!</q> diris matene la
         virino al la knabo, kiam la juna najbaro, pentristo, entrenis la keston kaj
         grandan pecon da kunrulita tolo. La infano prenis la keston, sekvis la
         pentriston, kaj ili ekiris la vojon al la galerio, levi&gcirc;is la&ubreve; la sama &scirc;tuparo,
         kiun li konis de tiu nokto, kiam li rajdis sur la kupra porko. Li denove
         rekonis la statuojn kaj pentra&jcirc;ojn, la belegan marmoran Veneron kaj
         &ccirc;ion, kio tie estis pentrita; li vidis denove la Dipatrinon, Jesuon kaj
         Johanon.
</p><p>         Jen ili haltis anta&ubreve; la pentra&jcirc;o de Bronzino, sur kiu Kristo mallevi&gcirc;as
         en la inferon kaj la infanoj &ccirc;irka&ubreve; li ridetas en dol&ccirc;a certeco pri la &ccirc;ielo.
         La malri&ccirc;a infano anka&ubreve; ridetis, &ccirc;ar &ccirc;i tie &gcirc;i estis en sia &ccirc;ielo.
</p><p>         <q>Nun iru hejmen!</q> diris la pentristo al li, post kiam li staris la tutan
         tempon, kiu estis bezonata por aran&gcirc;i la stablon.
</p><p>         <q>&Ccirc;u vi permesas al mi rigardi?</q> demandis la knabo. <q>&Ccirc;u vi permesas
         al mi rigardi, kiel vi pentros la bildon sur la blanka peco da tolo?</q>
</p><p>         <q>Nun mi ankora&ubreve; ne pentras,</q> respondis la sinjoro kaj elprenis sian
         nigran kreton. Rapide movi&gcirc;is la mano, la okulo mezuris la grandan
         bildon, kaj, kvankam oni vidis nur maldikan strekon, balda&ubreve; tie staris
         Kristo, &scirc;vebante, kiel sur la kolora bildo.
</p><p>         <q>Sed iru do!</q> diris la pentristo, kaj la knabo silente iris hejmen,
         sidi&gcirc;is sur la tablo kaj lernis kudradon de gantoj.
</p><p>         Sed dum la tuta tago liaj pensoj estis en la galerio de pentra&jcirc;oj, kaj
         tial li pikadis al si la fingrojn kaj laboris tre mallerte, sed kun Bellissima
         li plu ne petolis. Kiam fari&gcirc;is vespero kaj la pordo al la strato estis
         nefermita, li nerimarkite eliris. Estis malvarme, tamen stellume, bele
         kaj serene. Li vagis tra la stratoj, sur kiuj estis jam senbrue, kaj balda&ubreve;
         li haltis anta&ubreve; la kupra porko. Li klinis sin super &gcirc;in, kisis &gcirc;ian
         brilantan rostron kaj sidi&gcirc;is sur &gcirc;ia dorso. <q>Ho afabla besto,</q> li diris,
         <q>kiel forte mi sopiris al vi! En &ccirc;i tiu nokto ni devas fari rajdan
         promenon!</q>
 </p><p>        La kupra porko ku&scirc;is senmove, kaj la fre&scirc;a akvo fluetis el &gcirc;ia bu&scirc;o.
         La knabo sidis kvaza&ubreve; kavaliro, kaj subite iu ektiris lin je la basko. Li
         ekrigardis, - tio estis Bellissima, la malgranda &gcirc;isnude tondita
         Bellissima. La hundo el&scirc;teli&gcirc;is el la domo kune kun li kaj sekvis lin, ne
         rimarkate de li. Bellissima bojis, kvaza&ubreve; &gcirc;i volus diri: <q>Vidu, jen mi
         estas, kial vi sidi&gcirc;is &ccirc;i tie?</q> Neniu fajrokra&ccirc;anta drako povus ektimigi
         la knabon pli, ol la hundeto sur &ccirc;i tiu loko. Bellissima sur la strato, kaj
         krom tio ne vestita, kiel parolis la maljuna patrino, - kio fari&gcirc;os el tio!
         En vintra tempo la hundo neniam eliris, ne ricevinte sur sin pritonditan
         kaj bele &ccirc;irka&ubreve;kudritan &scirc;afidan felon. La felo povis esti alfortikigata per
         ru&gcirc;a rubando al la kolo, sur kiu pendis banto kaj tintilo; tiel same &gcirc;i
         estis ligata anka&ubreve; sub la ventro. Kiam la hundo en vintra tempo eliris en
         tiu kostumo kun la sinjorino, &gcirc;i aspektis preska&ubreve; kiel juna kapro. Nun
         Bellissima eliris kun li, kaj ne vestita! Kio fari&gcirc;os el tio! &Ccirc;iuj revoj
         malaperis, tamen la knabo kisis la kupran porkon, prenis Bellissiman,
         tremantan de malvarmo, sub la brakon kaj ekkuris hejmen tiel rapide,
         kiel li povis.
</p><p>         <q>Kun kio vi forkuras!</q> ekkriis du &gcirc;endarmoj, kiujn li renkontis; kaj
         Bellissima bojis. <q>Kie vi &scirc;telis la belan hundon?</q> ili demandis kaj
         prenis la hundon.
</p><p>         <q>Ho, redonu &gcirc;in al mi!</q> plorkriis la knabo.
</p><p>         <q>Se vi &gcirc;in ne &scirc;telis, tiam vi povas diri hejme, ke oni povas ricevi la
         hundon returne en la gardejo.</q> Ili diris al li la nomon de la loko kaj
         foriris kun Bellissima.
</p><p>         Kia mizero kaj malfeli&ccirc;o! Li ne sciis, &ccirc;u li devas &jcirc;eti sin en Arnon a&ubreve;
         iri hejmen kaj &ccirc;ion konfesi. <q>Ili certe min batmortigos,</q> li pensis.
         <q>Sed mi volonte lasos batmortigi min, tiam mi ja venos al Jesuo kaj al la
         Dipatrino!</q> Kaj li iris hejmen, preska&ubreve; speciale por esti batmortigita.
</p><p>         La pordo estis &scirc;losfermita, la pordan martelon li ne povis atingi, kaj
         sur la strato estis neniu; sed unu &scirc;tono el la pavimo estis elliberi&gcirc;inta,
         kaj per &gcirc;i li ekfrapis je la pordo. <q>Kiu estas?</q> oni demandis el
         interne.
</p><p>         <q>Estas mi,</q> li kriis, <q>Bellissima malaperis! Malfermu al mi kaj
         batmortigu miu!</q>
</p><p>         Ha, kia teruro nun fari&gcirc;is pro la kompatinda Bellissima, precipe &ccirc;e
         la sinjorino. &Scirc;i tuj ekrigardis sur la muron, kie estis konservata la
         kovra&jcirc;o de la hundo, kaj la malgranda felo tie pendis!
</p><p>         <q>Bellissima en la gardejo!</q> &scirc;i ekkriis akre. <q>Ho malbona infano!
         Kiamaniere vi &gcirc;in ellasis! &Gcirc;i mortos de frosto! La delikata besto inter la
         krudaj soldatoj!</q>
</p><p>         La patro devis tuj kuri! La virino kriis, kaj la knabo ploris. &Ccirc;iuj
         lo&gcirc;antoj de la domo kurkolekti&gcirc;is, anka&ubreve; la pentristo. Li prenis la
         knabon inter siajn genuojn, faris al li demandojn, kaj iom post iom li
         eksciis la tutan historion pri la kupra porko kaj la galerio de pentra&jcirc;oj.
         Tute klare komprenebla &gcirc;i ne estis, la pentristo tamen konsolis la
         knabeton, penis trankviligi la virinon, sed &ccirc;i tiu kontenti&gcirc;is ne pli frue
         ol tiam, kiam venis la patro kun Bellissima, kiu estis trovi&gcirc;inta inter la
         soldatoj. Tiam fari&gcirc;is granda &gcirc;ojo, kaj la pentristo karesis la
         kompatindan knabon kaj donis al li kelke da pentra&jcirc;etoj.
</p><p>         Kiaj belegaj pecoj tio estis, kiaj komikaj kapoj! Sed anta&ubreve; &ccirc;io inter
         tiuj bildoj trovi&gcirc;is la kupra porko mem, tute kiel vivanta! Nenio povis
         esti pli bela! En malmulte da strekoj &gcirc;i staris sur la papero, kaj e&ccirc; la
         domo malanta&ubreve;e estis aludita.
</p><p>         <q>Ho, se mi anka&ubreve; povoscius desegni kaj pentri! Mi povus ja tiam
         alproprigi al mi la tutan mondon!</q>
</p><p>         En la sekvanta tago, en la unua minuto, en kiu li estis sola, la
         knabeto prenis la krajonon kaj provis sur la blanka flanko de unu el la
         pentra&jcirc;etoj fari desegnon de la kupra porko; kaj li sukcesis! La desegno
         estis iom malrekta, iom tro alta a&ubreve; tro malalta, unu piedo dika, alia
         maldika, &gcirc;i tamen estis rekonebla; li mem &gcirc;ojegis pri tio. La krajono
         nur ne volis iri tiel &gcirc;uste, kiel &gcirc;i devis, tion li bone rimarkis. Sed en la
         sekvanta tago trovi&gcirc;is jam alia kupra porko apud la unua, kaj &gcirc;i estis
         centoble pli bona; la tria estis tiel bona, ke &ccirc;iu povis &gcirc;in rekoni tuj per
         la unua rigardo.
</p><p>         Sed kun la kudrado de gantoj la afero iris malbone; en sia metio li
         progresadis nur malrapide; &ccirc;ar la kupra porko nun instruis lin, ke &ccirc;iujn
         bildojn oni povas transporti sur paperon, kaj la urbo Florenco estas tuta
         lernolibro, se oni nur volas folii en &gcirc;i. Sur la Piazza della Trinit&aacute; staras
         gracia kolono kaj sur &gcirc;i la diino de justeco kun ligitaj okuloj kaj kun
         pesilo; balda&ubreve; &gcirc;i staris sur papero, kaj &gcirc;in starigis tie la malgranda
         knabo de la gantisto. La kolekto da bildoj kreskis, sed &gcirc;is nun nur
         senvivaj objektoj donis por tio la materialon. Jen unu tagon saltis anta&ubreve;
         li Bellissima. <q>Staru trankvile!</q> li vokis al &gcirc;i, <q>tiam vi fari&gcirc;os glora
         kaj trovos lokon inter miaj bildoj!</q> Sed Bellissima ne volis stari
         trankvile, tial oni devis &gcirc;in ligi: &Gcirc;iajn kapon kaj voston li alligis, &gcirc;i
         bojis kaj saltis, li devis stre&ccirc;i la &Scirc;nuron. Tiam eniris la sinjorino.
 </p><p>        <q>Ho malbonega knabo! La malfeli&ccirc;a besto!</q> estis &ccirc;io, kion &scirc;i povis
         diri. &Scirc;i pu&scirc;is la knabon je la flanko, tretis lin per la piedoj kaj forpelis
         lin el sia domo, lin, kiu montri&gcirc;is plej sendanka senta&ubreve;gulo, plej malpia
         infano. Kaj kun ploro &scirc;i kisis sian malgrandan duone sufokitan
         Bellissiman.
</p><p>         En tiu momento sur la &scirc;tuparo iris malsupren la pentristo.... &Ccirc;i tie
         estas la punkto de turni&gcirc;o de la historio.
</p><p>         En la jaro 1834 en Florenco, en la Academia delle Arte, estis ekspozicio;
         du pentra&jcirc;oj, trovi&gcirc;antaj unu apud la alia, kolektis &ccirc;irka&ubreve; si amason da
         admirantoj. Sur la malpli granda bildo estis prezentita malgranda vigla
         knabo, kiu sidis kaj desegnis. Kiel modelon li havis blankan mallonge
         pritonditan mopson; sed la besto, kiu ne volis stari trankvile, pro tio
         estis alligita je la kapo kaj la vosto per &scirc;nuretoj. Tiu bildo havis en si
         tian vivon kaj verecon, ke &gcirc;i &ccirc;iujn altiris. La pentrinto, kiel oni rakontis,
         estis juna Florencano, kiu, estante malgranda knabo, estis trovita sur la
         strato kaj edukita de maljuna gantisto. La pentradon li lernis mem. Unu
         nun glora pentristo eltrovis la talenton, kiam oni intencis forpeli la
         knabon pro tio, ke la favoraton de la sinjorino, la malgrandan mopson,
         li ligis kaj faris modelo.
</p><p>         La gantista knabo fari&gcirc;is granda pentristo, tion montris la bildo,
         precipe tion montris la apude pendanta pli granda pentra&jcirc;o. &Ccirc;i tie estis
         nur unu sola figuro, &ccirc;ifona&jcirc;e vestita bela knabo, kiu sidis sur la strato
         kaj dormis. Li apogis sin al la kupra porko sur la strato Porta Rossa.
         &Ccirc;iuj rigardantoj konis la lokon. La brakoj de la knabo ripozis sur la kapo
         de la porko; la knabo dormis tute senzorge, la lampo anta&ubreve; la bildo de
         la Dipatrino &jcirc;etadis fortan lumon sur la palan belan viza&gcirc;on de la infano.
         Tio estis belega pentra&jcirc;o; granda orita kadro &gcirc;in &ccirc;irka&ubreve;is, kaj super la
         supro de la kadro pendis la&ubreve;ra krono, sed inter la verdaj folioj trovi&gcirc;is
         plektita nigra banto, kaj de &gcirc;i pendis malsupren longa funebra krepo.
</p><p>         La juna artisto mortis anta&ubreve; ketke da tagoj!
</p>
</div>
<div type="story" rend="doc" id="amikeco">

<head>Ligo de amikeco</head>

<p>         En la lasta tempo ni faris malgrandan voja&gcirc;on; nun ni deziras
         entrepreni pli grandan. Kien? Al Sparto! Al Mikeno! Al Delfoj! kie
         trovi&gcirc;as centoj da lokoj, &ccirc;e kies nomo la koro ekbatas per voja&gcirc;deziro.
         Sur&ccirc;evale oni devas levi&gcirc;i la&ubreve; krutaj montaj vojetoj, trans arbeta&jcirc;oj kaj
         dorna&jcirc;oj; unu sola voja&gcirc;anto bezonas por sia anta&ubreve;enirado tutan
         karavanon; li mem rajdas kun sia gvidanto anta&ubreve;e, &scirc;ar&gcirc;o&ccirc;evalo portas
         kofrojn, tendon kaj provianton, kelke da soldatoj por defendo lin sekvas.
         Nenia gastejo kun bone aran&gcirc;ita lito atendas lin post la laciga taga
         voja&gcirc;o. La tendo ofte estas lia tegmento en la granda sova&gcirc;a naturo; la
         gvidanto kuiras por li pilafon (&Gcirc;i estas peeparata el kokina viando kaj rizo), por vesperman&gcirc;o; miloj da kuloj
         svarmas &ccirc;irka&ubreve; la malgranda tendo, tio estas mizera nokta
         ripozo.

         Matene la vojo kondukas trans &scirc;velintaj riveroj. Sidu forte sur via &ccirc;evalo,
         por ke la torenta akvo vin ne for&scirc;ir&ubreve;!
</p><p>         Kian rekompencon oni ricevas pro &ccirc;iuj tiuj maloportuna&jcirc;oj? Plej
         grandan, plej ri&ccirc;an! La naturo sin montras &ccirc;i tie en sia tuta grandeco,
         &ccirc;iu terpeco estas historia, la okuloj kaj pensoj havas &gcirc;uon. La poeto
         povas &gcirc;in prikanti, la pentristo povas &gcirc;in prezenti en luksaj bildoj, sed la
         aromon de la realeco, kiu enpenetras en la menson kaj penson de la
         rigardanto kaj restas tie por &ccirc;iam, ili ne povas transdoni.
</p><p>         Se vi deziras ekkoni per apartaj trajtoj la landon de la antikvaj grekoj,
         la ermita pa&scirc;tisto alte en la montaro per simpla rakonto de unu el la
         okazinta&jcirc;oj de sia vivo eble malfermus al vi la okulojn pli bone, ol
         priskribanto de voja&gcirc;oj.
</p><p>         Lasu do lin rakonti! Pri unu moro, bela; orininala moro, la pa&scirc;tisto
         tie sur la montaro rakontu al ni: pri la ligo de amikeco.
</p><p>         Nia domo estis kungluita el argilo, sed la fostoj de la pordo konsistis
         el kanelitaj kolonoj, kiuj estis trovitaj sur la loko de konstruado mem.
         La tegmento preska&ubreve; tu&scirc;is la teron, &gcirc;i estis nun nigrebruna kaj malbela,
         sed kiam oni &gcirc;in aran&gcirc;i&scirc;, &gcirc;i konsistis el floranta oleandro kaj fre&scirc;aj
         la&ubreve;robran&ccirc;oj, alportitaj el malanta&ubreve; la montoj. Malmulte da spaco estis
         tie cirka&ubreve; nia domo, nudaj rokaj muroj tie staris alte kaj havis malluman
         koloron. Ofte sur iliaj suproj pendis nuboj simile al blankaj vivantaj
         figuroj. Neniam mi tie a&ubreve;dis kantantan birdon, neniam la viroj tie dancis
         la&ubreve; la muziko de sakfajfistoj, sed la loko estis sankta de plej antikvaj
         tempoj, pri tio memorigas la nomo mem, la loko estas ja nomata
         Delfoj! La mallumaj seriozaj montoj estis &ccirc;iuj kovritaj de ne&gcirc;o; la plej
         alta, kiu plej longe brilis en la ru&gcirc;a vespera suno, estis Parnaso; la
         torento proksime de nia domo fluis malsupren de tiu monto, kaj &gcirc;i mem
         anka&ubreve; iam estis sankta; nun la azeno malklarigas &gcirc;in per siaj piedoj,
         tamen la akvo fluas pluen kaj fari&gcirc;as denove klara. Ho, kiel mi memoras
         &ccirc;iun loketon kaj &gcirc;ian sanktan profundan izolitecon! Meze en la kabano
         oni ekbruligadis la fajron, kaj kiam la varmega cindro ku&scirc;is alte kaj
         ardante, oni bakadis en &gcirc;i la panon. Kiam la ne&gcirc;o ku&scirc;is ekstere &ccirc;irka&ubreve;
         nia kabano tiel alte, ke la kabano preska&ubreve; estis ka&scirc;ita, tiam mia patrino
         &scirc;ajnis plej gaja, tiam &scirc;i tenadis mian kapon inter siaj manoj, kisadis min
         sur la frunto kaj kantadis tiujn kantojn, kiujn &scirc;i en aliaj cirkonstancoj
         neniam kantis, &ccirc;ar la Turkoj, niaj sinjoroj, ilin ne toleris. &Scirc;i kantis:
         <q type="ballad">Sur la supro de Olimpo, en la malalta abia arbaro, sidis maljuna cervo,
         kies okuloj estis pezaj de larmoj. Ru&gcirc;ajn, verdajn kaj bluajn larmojn &gcirc;i
         ploris. Preteriris kapreolo. <q>Kio do estas al vi, ke vi tiel ploras, ke vi
         ploras larmojn ru&gcirc;ajn, verdajn kaj bluajn?</q> - <q>La Turko venis en
         nian vila&gcirc;on, li havas sova&gcirc;ajn hundojn por sia &ccirc;aso, teruran amason.</q>
         - <q>Mi forpelos ilin trans la insulojn</q>, diris la juna kapreolo, <q>mi
         forpelos ilin trans la insulojn en la profundan maron.</q> Sed anta&ubreve; ol
         venis la vespero, la kapreolo estis mortigita, kaj anta&ubreve; ol la vespero
         venis, la cervo estis &ccirc;asita kaj mortigita!</q> Kiam mia patrino tiel
         kantis, &scirc;iaj okuloj fari&gcirc;is malsekaj kaj larmo pendis en &scirc;iaj longaj
         okulharoj, &scirc;i &gcirc;in ka&scirc;is kaj turnis nian nigran panon en la cindro. Tiam
         mi pugnigis mian manon kaj diris: <q>Ni mortigos la Turkon!</q> Sed &scirc;i
         nur ripetis la strofon: <q>Mi forpelos ilin trans la insulojn en la profundan
         maron; sed anta&ubreve; ol venis la vespero, la kapreolo estis mortigita, kaj
         anta&ubreve; ol la vespero venis, la cervo estis &ccirc;asita kaj mortigita!</q> Dum multe
         da noktoj kaj tagoj ni estis solece en nia kabano. Venis mia patro. Mi
         sciis, ke li alportos por mi konkojn el la golfo de Lepanto a&ubreve; e&ccirc; tran&ccirc;ilon,
         akran kaj brilantan. Sed &ccirc;i tiun fojon li alportis al ni infanon, malgrandan
         nudan knabineton, kiun li tenis sub sia &scirc;afa pelto. &Scirc;i estis envolvita en
         felon, kaj &ccirc;io, kion &scirc;i havis, kiam liberigita el la envolva&jcirc;o &scirc;i ku&scirc;is sur
         la genuoj de mia patrino, estis tri ar&gcirc;entaj moneroj enligitaj en &scirc;iajn
         nigrajn harojn. Kaj la patro rakontis pri la Turkoj, kiuj mortigis la
         gepatrojn de la infano, kaj li rakontis al ni tiom multe, ke dum la tuta
         nokto mi son&gcirc;is pri tio. Mia patro mem estis vundita, la patrino banda&gcirc;is
         al li la brakon, la vundo estis profunda. La dika &scirc;afa pelto, malsekigita
         de sango, rigidi&gcirc;is de frosto. Estis decidite, ke la malgranda knabineto
         estos mia fratino; &scirc;i estis tre bela, brilante serena; e&ccirc; la okuloj de mia
         patrino ne estis pli mildaj ol &scirc;iaj. Anastazio - tiel oni &scirc;in nomis - devis
         esti mia fratino, &ccirc;ar &scirc;ia patro estis alkonsekrita al mia patro la&ubreve; antikva
         moro, kiun ni ankora&ubreve; plenumas. En la tempo de sia juneco ili starigis
         inter si fratecon, kaj la plej belan kaj plej virtan knabinon el la tuta
         &ccirc;irka&ubreve;ajo ili elektis, ke &scirc;i sanktigu ilian ligon de amikeco. Mi ofte a&ubreve;dis
         pri tiu bela kaj originala moro.
</p><p>         La knabineto fari&gcirc;is do mia fratino; &scirc;i sidadis sur miaj genuoj, mi
         alportadis al &scirc;i florojn kaj plumojn de birdoj, kiuj havis sian neston sur
         la rokoj, ni trinkadis kune el la fonta akvo de Parnaso, ni dormadis kapo
         &ccirc;e kapo sub la la&ubreve;ra tegmento de la kabano, kiam mia bona patrino ankora&ubreve;
         dum multe da vintroj kantadis pri la ru&gcirc;aj, verdaj kaj bluaj larmoj;
         sed mi ne komprenis ankora&ubreve;, ke en tiuj larmoj speguli&gcirc;is la milforma
         mal&gcirc;ojo de mia propra popolo.
</p><p>         Unu tagon venis tri frankaj viroj, kiuj estis vestitaj alie ol ni; ili havis
         siajn litojn kaj tendojn kun si sur &ccirc;evaloj, kaj pli ol dudek Turkoj,
         armitaj per sabroj kaj pafiloj, eskortis ilin, &ccirc;ar ili estis amikoj de la
         guberniestro kaj havis leterojn de li. Ili venis nur por vidi niajn montojn,
         por supreniri Parnason en ne&gcirc;o kaj nuboj kaj pririgardi la originalajn,
         nigrajn, krutajn rokojn &ccirc;irka&ubreve; nia kabano. Ili ne povis &ccirc;iuj trovi rifu&gcirc;on
         en &gcirc;i, ili anka&ubreve; ne povis elteni la fumon, kiu el sub la plafono iradis tra
         la malaltan pordon. Ili starigis siajn tendojn sur la malvasta placo
         anta&ubreve; nia kabano, rostis &scirc;afidojn kaj birdojn kaj trinkis dol&ccirc;ajn, fortajn
         vinojn, sed al la Turkoj ne estis permesite trinki el tio.
</p><p>         Kiam ili forveturis, mi sekvis ilin kelkan distancon, kaj mia malgranda
         fratino Anastazio, enkudrita en felon de kapro, pendis sur mia dorso.
         Unu el la frankaj sinjoroj starigis min anta&ubreve; roko kaj desegnis min kaj
         &scirc;in, tiel vive, kiel ni staris, ni preska&ubreve; aspektis kiel unu sola esta&jcirc;o.
         Neniam mi pensis pri tio, sed Anastazio kaj mi estis ja kiel unu, &ccirc;iam &scirc;i
         ku&scirc;is sur miaj genuoj a&ubreve; pendis sur mia dorso, kaj kiam mi son&gcirc;is, &scirc;i
         estis en mia son&gcirc;o.
</p><p>         Post du noktoj anta&ubreve; nia kabano aperis aliaj homoj, kiuj estis armitaj
         per tran&ccirc;iloj kaj pafiloj. Tio estis Albanoj, kura&gcirc;aj homoj, kiel diris mia
         patrino. Ili restis tie nur mallongan tempon; mia fratino Anastazio sidis
         sur la genuoj de unu el ili; post lia foriro &scirc;i havis en la haroj nur du
         ar&gcirc;entajn monerojn, ne tri. Ili volvis tabakon en strion da papero kaj fumis
         tiamaniere. La plej a&gcirc;a parolis pri la vojo, pri kiu li &scirc;ajnis esti en dubo.
         <q>Se mi kra&ccirc;os supren,</q> li diris, <q>tio falos al mi sur la viza&gcirc;on; se mi
         kra&ccirc;os malsupren, &gcirc;i falos al mi en la barbon.</q> Tamen iun vojon oni
         devis elekti; ili iris, kaj mia patro ilin akompanis. Post kelke da minutoj
         ni eka&ubreve;dis pafojn kaj tuj poste aliajn krakojn. En nian kabanon
         enpenetris soldatoj, ili kaptis mian patrinon, min kaj Anastazion. Ili
         diris, ke la rabistoj ricevis &ccirc;e ni rifu&gcirc;on, ke mia patro ilin akompanis,
         ke tial oni devas nin forkonduki. Mi vidis la kadavrojn de la rabistoj, mi
         vidis la kadavron de mia patro, kaj mi ploris, &gcirc;is mi endormi&gcirc;is. Kiam
         mi veki&gcirc;is, ni estis en malliberejo, sed la &ccirc;ambro ne estis pli mizera ol
         nia propra kabano. Mi ricevis bulbojn kaj rezine odoretantan vinon, kiun
         oni enver&scirc;is el gudrita felsako; pli bonan ni hejme anka&ubreve; ne havis.
</p><p>         Kiel longe ni estis en la malliberejo, tion mi ne scias; sed multe da
         noktoj kaj tagoj ni tie pasigis. Kiam ni eliris el la malliberejo, estis
         &gcirc;uste nia sankta festo de Pasko. Mi portis Anastazion sur mia dorso, &ccirc;ar
         mia patrino estis malsana. &Scirc;i povis iri nur malrapide, kaj estis
         malproksime, &gcirc;is ni venis al la maro, al la golfo de Lepanto. Ni eniris en
         pre&gcirc;ejon, kiu kun siaj pentra&jcirc;oj sur ora grundo radiis en plena brilo. La
         pentra&jcirc;oj prezentis an&gcirc;elojn, kaj tre belajn, sed la malgranda Anastazio
         &scirc;ajnis al mi tiel same bela. En la mezo sur la planko staris &ccirc;erko
         plenigita de rozoj. Tio estas la Sinjoro Kristo, kiu ku&scirc;as
         kiel belega floro,
         diris mia patrino; kaj la pastro proklamis: Kristo revivi&gcirc;is! &Ccirc;iuj kisis
         unuj la aliajn, &ccirc;iu tenis brulantan kandelon en sia mano, mi anka&ubreve;
         ricevis unu kaj Anastazio unu; la sakfajfiloj eksonis, la viroj eldancis
         mano en mano el la pre&gcirc;ejo, kaj ekstere la virinoj rostis la Paskan
         &scirc;afidon. Oni nin invitis, mi sidis &ccirc;e la fajro, iu knabo pli a&gcirc;a ol mi
         &ccirc;irka&ubreve;prenis min kaj kisis min kaj diris: <q>Kristo revivi&gcirc;is!</q> Tiel ni
         amba&ubreve; renkontis nin reciproke la unuan fojon, Aftanido kaj mi.
</p><p>         Mia patrino povosciis plekti fi&scirc;kaptajn retojn, kio &ccirc;i tie, &ccirc;e la golfo,
         donis bonan laborenspezon. Ni restis longan tempon &ccirc;e la maro, &ccirc;e la
         belega maro, kiu havis la guston de larmoj kaj per siaj koloroj
         rememorigis la larmojn de la cervo, &gcirc;i estis ja jen ru&gcirc;a, jen verda, jen
         blua.
</p><p>         Aftanido povosciis direkti boaton, kaj mi sidis kun mia malgranda
         Anastazio en la boato, kiu glitis sur la akvo, kiel nubo tra la aero. Kiam
         poste la suno mallevi&gcirc;is, la montoj fari&gcirc;is &ccirc;iam pli kaj pli mallume-bluaj.
         Unu &ccirc;eno da montoj elstaris pli alte ol alia, kaj plej malproksime
         staris Parnaso kun sia ne&gcirc;o, en la vespera suno &gcirc;ia supro brilis kiel
         brulru&gcirc;a fero. Aspektis, kvaza&ubreve; la brilo radias el interne, &ccirc;ar &gcirc;i lumis
         longe en la blua, briletanta aero, longe post la subiro de la suno. La
         blankaj maraj birdoj frapadis per siaj flugiloj la spegulon de la akvo,
         krom tio &ccirc;i tie estis tiel silente, kiel en Delfoj inter la nigraj rokoj. Mi
         ku&scirc;is en la boato sur la dorso, Anastazio sidis sur mia brusto, kaj la steloj
         super ni lumis ankora&ubreve; pli forte, ol la lampoj en nia pre&gcirc;ejo. Tio estis la
         samaj steloj, kaj ili staris &gcirc;uste sur la sama loko super mi, kiel mi tion
         vidis en Delfoj anta&ubreve; nia kabano. Fine &scirc;ajnis al mi, ke mi estas ankora&ubreve;
         tie.... Subite io pla&ubreve;de falis en la akvon, kaj la boato forte ek&scirc;anceli&gcirc;is.
         Mi la&ubreve;te ekkriis, &ccirc;ar Anastazio falis en la akvon; sed Aftanido &jcirc;etis sin tiel
         same rapide, kaj balda&ubreve; li levis &scirc;in al mi supren. Ni deprenis al &scirc;i de la
         korpo la vestojn, tordelpremis la akvon kaj metis ilin denove sur &scirc;in.
         Tion saman Aftanido faris kun si mem, kaj ni restis
         eksterhejme, &gcirc;is la
         vestoj denove seki&gcirc;is. Neniu eksciis pri nia teruro koncerne la
         malgrandan adoptitan fratinon, en kies vivo Aftanido nun ja anka&ubreve; havis
         sian parton.
</p><p>         Fari&gcirc;is somero. La suno brulis tiel varmege, ke la foliarboj velkis; mi
         pensis pri niaj malvarmetaj montoj kaj pri la fre&scirc;a akvo en ili. Mia
         patrino anka&ubreve; sopiris al tio, kaj unu vesperon ni ekmigris returne tien.
         Kiel senvive kaj silente tie estis! Ni iris super la alta timiano, kiu tamen
         ankora&ubreve; bonodoris, kvankam la suno elsekigis &gcirc;iajn foliojn. E&ccirc; unu
         pa&scirc;tiston ni ne renkontis, e&ccirc; unu kabanon ni ne preteriris. &Ccirc;ie estis
         silente kaj dezerte, nur la falstelo rakontis al ni, ke supre en la &ccirc;ielo
         movi&gcirc;as vivo. Mi ne scias, &ccirc;u la klara blua aero mem lumis a&ubreve; &ccirc;u tio estis
         lumo de la steloj, sed ni vidis klare la konturojn de &ccirc;iuj montoj. Mia
         patrino faris fajron, rostis la bulbojn, kiujn &scirc;i kunportis kun si, kaj mi
         kaj la malgranda fratino endormi&gcirc;is en la timiano, ne timante fantomojn,
         nek lupojn a&ubreve; &scirc;akalojn. Mia patrino sidis ja apud ni, kaj tion mi rigardis
         kiel sufi&ccirc;an defendon.
</p><p>         Ni atingis nian hejmon, sed nia kabano estis amaso da ruinoj, estis
         necese konstrui novan. Kelke da virinoj helpis al mia patrino, kaj en la
         da&ubreve;ro de nemulte da tagoj la muroj estis starigitaj kaj nova tegmento el
         oleandro estis etendita super ili. Mia patrino plektis el ledo kaj basto
         multe da ingoj por boteloj, kaj mi gardis la malgrandajn brutarojn de la
         pastroj (Vila&gcirc;ano, kiu povoscias legi, ofte estas nomata pastro kaj plej sankta
         sinjoro. La popolamaso kisas la teron, kiam &gcirc;i lin renkontas.) Anastazio kaj la malgrandaj testudoj estis miaj kamaradoj de
         ludo. 
</p><p>         Unu tagon venis al ni gaste la kara Aftanido; li senfine
         sopiris revidi nin, li rakontis, kaj li restis &ccirc;e ni tutajn ok tagojn.
</p><p>         Post unu monato li venis denove kaj rakontis al ni, ke li devas veturi
         kun &scirc;ipo al Patras kaj Korfu. Li tamen devis anta&ubreve;e diri al ni adia&ubreve;, kaj
         krom tio li alportis al mia patrino grandan fi&scirc;on. Li povosciis multe
         rakonti, ne sole pri la fi&scirc;oj en la golfo de Lepanto, sed anka&ubreve; pri re&gcirc;oj
         kaj herooj, kiuj iam regis en Grekujo tute tiel, kiel nun la Turkoj.
</p><p>         Mi vidis, kiel rozujo ricevis bur&gcirc;onon, kaj &ccirc;i tiu post nemultaj tagoj
         kaj semajnoj fari&gcirc;is disvolvi&gcirc;inta floro; &gcirc;i fari&gcirc;is tia, anta&ubreve; ol mi
         komencis mediti pri tio, kiel granda, kiel bela kaj ru&gcirc;a &gcirc;i estas. Tiel
         same estis anka&ubreve; kun Anastazio. &Scirc;i estis belega plenkreska knabino; mi
         estis forta junulo. La lupofelojn sur la lito de mia patrino kaj de Anastazio
         mi mem de&scirc;iris de la bestoj, kiujn mia pafilo mortigis. Pasis jaroj.
         Unu vesperon venis Aftanido, gracia kiel kano, forta kaj bruna. Li
         kisis nin &ccirc;iujn kaj rakontis pri la: nemezurebla maro, pri la fortika&jcirc;oj de
         Malto kaj pri la mirindaj tombolokoj de Egiptujo. &Ccirc;io sonis mirinde, kiel
         la legendoj pri la sanktuloj. Mi rigardis lin kun ia respektego.
</p><p>         <q>Kiom multe vi scias!</q> mi diris, <q>kiel vi povoscias rakonti!</q>
</p><p>         <q>Vi tamen iam rakontis al mi aferon plej belan!</q> li respondis, <q>vi
         rakontis al mi ion, kion mi neniam forgesis, pri tiu bela antikva moro de
         ligo de amikeco. Plenumi tiun moron mi nun havas plej grandan
         deziron. Frato, simile al tio, kiel iam faris via patro kaj la patro de
         Anastazio, ni amba&ubreve; iru en la pre&gcirc;ejon. La plej bela kaj plej senkulpa
         knabino estas fratino Anastazio, &scirc;i do interkonsekru nin. Neniu havas pli
         belan moron ol ni, Grekoj!</q>
</p><p>         Anastazio ru&gcirc;i&gcirc;is kiel fre&scirc;a folio de rozo, mia patrino kisis Aftanidon.
</p><p>         En unuhora distanco de nia kabano, kie la rokoj estas kovritaj de
         humo kaj solece starantaj arboj donas ombron, staris la malgranda
         pre&gcirc;ejo; ar&gcirc;enta lampo pendis anta&ubreve; la altaro.
</p><p>         Mi havis sur mi miajn plej bonajn vestojn, la ru&gcirc;a kamizolo sidis sur
         mi strikte kaj stre&ccirc;ite, la kvasto sur mia fezo estis ornamita per ar&gcirc;ento;
         en mia zono sidis tran&ccirc;ilo kaj pistolo. Aftanido havis sur si sian bluan
         veston, kiun portas ordinare la Grekaj maristoj, ar&gcirc;enta plata&jcirc;eto kun la
         Dipatrino pendis sur lia brusto, lia skarpo estis multekosta, tia, kian
         povas porti nur ri&ccirc;aj homoj. &Ccirc;iu povis vidi, ke ni amba&ubreve; iras al unu
         festo. Ni eniris en la malgrandan solecan pre&gcirc;ejon, kie la vespera suno
         tra la pordo prilumis la brulantan lampon kaj la diverskolorajn bildojn
         sur ora grundo. Ni stari&gcirc;is genue anta&ubreve; la &scirc;tupoj de la altaro, kaj
         Anastazio stari&gcirc;is anta&ubreve; ni. Longa blanka tuko malstre&ccirc;e kaj malpeze
         kovris &scirc;iajn belajn membrojn; &scirc;ia blanka kolo kaj &scirc;ia brusto estis
         kovritaj per granda &ccirc;ena&jcirc;o de malnovaj kaj novaj moneroj, kiuj formis
         veran grandan kolumon. &Scirc;iaj nigraj haroj supre sur la kapo estis
         kunmetitaj en formo de unu tubero, alfortikigita per &ccirc;apeto el ar&gcirc;entaj
         kaj oraj moneroj, kiujn oni trovis en la malnovaj temploj. Pli belan
         ornamon havis neniu Greka knabino. &Scirc;ia viza&gcirc;o lumis, &scirc;iaj okuloj estis
         kiel du steloj.
</p><p>         Ni &ccirc;iuj tri faris malla&ubreve;tan pre&gcirc;on; kaj jen &scirc;i nin demandis: <q>&Ccirc;u vi
         volas esti amikoj en la vivo kaj morto?</q> Ni respondis: <q>Jes!</q> - <q>&Ccirc;u
         &ccirc;iu el vi volas, kio ajn okazos, memori: mia frato estas parto de mi,
         mia sekreto estas lia, mia feli&ccirc;o estas lia! Oferojn, persistecon, &ccirc;ion mi
         prenas sur min por li kiel por mia propra animo!</q> Kaj ni ripetis nian
         <q>Jes</q>. Kaj &scirc;i kunmetis niajn manojn, kisis nin sur la frunto, kaj ni
         denove faris malla&ubreve;tan pre&gcirc;on. Tiam eliris la pastro el malanta&ubreve; la altara
         krado, benis nin &ccirc;iujn tri, kaj la kantado de la aliaj plej sanktaj sinjoroj
         eksonis al ni el malanta&ubreve; la altaro. La eterna ligo de amikeco estis
         starigita. Kiam ni nin levis, mi ekvidis &ccirc;e la pordo de la pre&gcirc;ejo mian
         patrinon, kiu profunde kaj maldol&ccirc;e ploris.
</p><p>         Kiel gaje estis en nia malgranda kabano kaj &ccirc;e la fontoj de Delfoj! La
         vesperon anta&ubreve; la forveturo de mia amiko mi kaj Aftanido sidis
         enpensi&gcirc;inte &ccirc;e deklivo de monto. Lia brako &ccirc;irka&ubreve;volvis mian korpon,
         mia lian kolon. Ni parolis pri la mizero de Grekujo, pri viroj, al kiuj oni
         povus havi konfidon. &Ccirc;iu penso en nia animo estis klara por ni amba&ubreve;.
         Tiam mi prenis lian manon kaj diris:
</p><p>         <q>Ankora&ubreve; unu aferon vi devas ekscii! ion, kion &gcirc;is nun scias nur Dio
         kaj mi. Mia tuta animo estas amo, amo pli forta ol la amo al mia patrino
         kaj al vi....</q>
</p><p>         <q>Kaj kiun vi amas?</q> demandis Aftanido, kaj lia viza&gcirc;o ru&gcirc;i&gcirc;is &gcirc;is la
         kolo.
</p><p>         <q>Mi amas Anastazion!</q> mi respondis. Kaj lia mano ektremis en mia,
         kaj li fari&gcirc;is pala kiel kadavro. Mi tion vidis, mi tion komprenis! Mi
         pensas, ke anka&ubreve; mia mano tremis; mi klinis min al li, kisis lin sur la
         frunto kaj flustris: <q>Mi neniam tion diris al &scirc;i, eble &scirc;i min ne amas!
         Ho frato, memoru, ke mi &scirc;in vidis &ccirc;iutage, &scirc;i elkreskis &ccirc;e mia flanko,
         enkreskis en mian animon!</q>
</p><p>         <q>Kaj &scirc;i estu via!</q> li respondis, <q>&scirc;i estu via! Mi ne povas kaj ne volas
         mensogi al vi, mi anka&ubreve; &scirc;in amas. Sed morga&ubreve; mi foriros! Post unu jaro
         ni denove reciproke nin vidos, tiam vi estos interedzigitaj, ne vere? Mi
         havas iom da mono, &gcirc;i apartenas al vi! Prenu &gcirc;in, vi devas nepre &gcirc;in
         preni!</q> Silente ni iris trans la rokon; tio estis la lasta vespero, en kiu ni
         staris anta&ubreve; la kabano de mia patrino.
</p><p>         Anastazio tenis anta&ubreve; ni la lampon, kiam ni eniris; ne la patrino tion
         faris. Kun ia speciala mal&gcirc;ojo &scirc;i rigardis Aftanido. <q>Morga&ubreve; vi foriros de
         ni!</q> &scirc;i diris. <q>Ho kiel tio min mal&gcirc;ojigas!</q>
</p><p>         <q>&Ccirc;u tio vin mal&gcirc;ojigas?</q> li diris, kaj mi havis la impreson, ke tiuj
         vortoj enhavas en si profundan doloron, tiel grandan, kiel mia propra.
         Mi ne povis paroli, sed li kaptis &scirc;ian manon kaj diris: <q>Nia frato vin
         amas, &ccirc;u vi lin amas? &Gcirc;uste en lia silentado ku&scirc;as lia amo!</q> Tiam
         Anastazio ektremis kaj larmoj komencis flui el &scirc;iaj okuloj; tiam mi vidis
         nur &scirc;in, pensis nur pri &scirc;i; per mia brako mi &ccirc;irka&ubreve;prenis &scirc;ian korpon
         kaj diris: <q>Jes, mi vin amas!</q> Tiam &scirc;i alpremis sian bu&scirc;on al mia kaj
         siajn brakojn &scirc;i metis &ccirc;irka&ubreve; mian kolon. Sed la lampo falis sur la teron,
         &ccirc;irka&ubreve; ni estis mallume, kiel en la koro de la kara, kompatinda Aftanido.
</p><p>         Anta&ubreve; tagi&gcirc;o li levi&gcirc;is, kisis nin &ccirc;iujn por adia&ubreve; kaj forveturis. Al mia
         patrino li donis por ni sian tutan monon. Anastazio estis mia fian&ccirc;ino,
         kaj post nemulte da tagoj &scirc;i fari&gcirc;is mia edzino.</p>
</div>
</body>
</text>
</TEI.2>



















