<?xml-stylesheet type="text/xml" href="fabeloj.xsl"?>
 
<!DOCTYPE TEI.2 PUBLIC "-//TEI//DTD TEI Lite XML ver. 1//EN" "teixlite.dtd"
[
 
<!-- e-aj literoj -->
<!ENTITY Ccirc "&#x0108;">
<!ENTITY ccirc "&#x0109;">
<!ENTITY Gcirc "&#x011c;">
<!ENTITY gcirc "&#x011d;">
<!ENTITY Hcirc "&#x0124;">
<!ENTITY hcirc "&#x0125;">
<!ENTITY Jcirc "&#x0134;">
<!ENTITY jcirc "&#x0135;">
<!ENTITY Scirc "&#x015c;">
<!ENTITY scirc "&#x015d;">
<!ENTITY Ubreve "&#x016c;">
<!ENTITY ubreve "&#x016d;">
 
<!-- aliaj literoj -->
<!ENTITY dash "&#x2015;">
 
<!ENTITY leftquot "&#x201e;">
<!ENTITY rightquot "&#x201c;">

<!ENTITY auml "&#x00e4;">
<!ENTITY ouml "&#x00f6;"> 
<!ENTITY uuml "&#x00fc;">
<!ENTITY egrave "&#x00e8;">   
<!ENTITY eacute "&#x00e9;">   

<!ENTITY TRISTELO "* * *">
 
]>
 
<!-- $Id: fabeloj3.xml,v 1.7 2007/01/24 20:20:53 revo Exp $ -->
<!-- 
  $Log: fabeloj3.xml,v $
  Revision 1.7  2007/01/24 20:20:53  revo
  prilaboretis verkoliston

  Revision 1.6  2002/09/21 11:30:32  revo
  enhavtabelo kreighas lau la atributoj type anstatau rend=inx, por subdokumentoj uzu nun rend=doc

  Revision 1.5  2001/05/05 12:00:02  revo
  tristelo centrigite

  Revision 1.4  2001/04/06 11:53:01  revo
  forigis eldonon, char ne scias

  Revision 1.3  2001/04/06 11:49:40  revo
  korekteto

  Revision 1.2  2001/04/06 11:41:49  revo
  korekteto che Log

  Revision 1.1  2001/04/05 19:59:19  revo
  nova
-->
 
<TEI.2>
<teiHeader>     


  <fileDesc>
    <titleStmt>
      <title>Fabeloj - tria parto</title>
      <author>H. C. Andersen</author>
      <respStmt>
        <resp>tradukis</resp>
        <name>L. L. Zamenhof</name>
      </respStmt>
      <respStmt>
        <resp>enkomputiligita kaj adaptita al TEI de</resp>
        <name>Wolfram DIESTEL</name>
      </respStmt>
    </titleStmt>
    <editionStmt>
      <edition>$Id: fabeloj3.xml,v 1.7 2007/01/24 20:20:53 revo Exp $</edition>
    </editionStmt>
    <extent>501 kB</extent>
    <publicationStmt>
      <publisher>Esperantista Centra Librejo</publisher>
      <pubPlace>Paris</pubPlace>
      <date>1932</date>
    </publicationStmt>
    <sourceDesc>
      <p>Vidu la redaktan noton.</p>
    </sourceDesc>
  </fileDesc>

  <encodingDesc>
    <projectDesc>
      <p>Tiu teksto esti&gcirc;is kadre de projekto
      celanta disponigi gravajn verkojn de la esperanta literaturo
      en XML-igita formo por ebligi konvertadon al aliaj formoj
      kaj a&ubreve;tomatan traser&ccirc;adon je cita&jcirc;oj.</p>
    </projectDesc>
    <editorialDecl>
      <p>La unuopaj rakontoj estas apartigitaj per
      &lt;div type="story" id="markilo"&gt;. La rakonto 
      <title>Supo el kolbasaj bastonetoj</title>
      enhavas &ccirc;apitrojn, apartigitajn per &lt;div type="chapter"&gt;.
      La anta&ubreve;parto estas signita per type="opener" la fina
      alineo per type="closer"</p>
 
      <p>Kelkaj kantoj estas &ccirc;irka&ubreve;itaj de
      citiloj, signitaj per &amp;leftquot; kaj &amp;rightquot;.
      Same mi signis komencon kaj finon de pli longa rakonto
      inter citiloj</p>
 
      <p>Simplajn citilojn ene de parolo, mi signis per &lt;q rend="'"&gt;.</p>
 
      <p>En iu loko aperas letereto, kies subskribo estas
      markita per rend="signed".</p>
 
    </editorialDecl>
  </encodingDesc>

 <profileDesc>
    <langUsage>
      <language id="eo">Esperanto</language>
      <language id="fr">franca</language>
      <language id="it">itala</language>
    </langUsage>
  </profileDesc>
</teiHeader>
 
<text lang="eo">
 
 <front rend="index">
    <titlePage>
      <docAuthor>H. C. Andersen</docAuthor>
      <docTitle>
        <titlePart type="main">Fabeloj</titlePart>
	<titlePart type="series">Plena Kolekto</titlePart>  
        <titlePart type="translator">
          tradukis <name>d-ro L. L. Zamenhof</name>
        </titlePart>
        <titlePart type="part">tria parto</titlePart>
      </docTitle>
      <docImprint>
         <pubPlace>Paris</pubPlace>
         <publisher>Esperantista Centra Librejo</publisher>
         <date>1932</date>
      </docImprint>
    </titlePage>
  </front>
  <body>
 
<div type="story" rend="doc" id="patrinhistorio">
<head>Historio de unu patrino</head>
<p>
         Unu patrino sidis apud sia malgranda infano; &scirc;i estis plena de timo, 
         ke la infano mortos. La infano ku&scirc;is pala, la malgrandaj okuloj estis 
         fermitaj, &gcirc;ia spirado estis malla&ubreve;ta, nur de tempo al tempo interrompata 
         de profunda enspiro, simila al &gcirc;emo; kaj la patrino tiam ankora&ubreve; pli 
         dolorplene ekrigardadis sian amaton.
</p><p>
         Jen oni ekfrapis je la pordo, kaj eniris malri&ccirc;a maljuna homo, kiu 
         estis envolvita en granda &ccirc;evalkovrilo, &ccirc;ar tio varmigas, kaj varmon li 
         bezonis, &ccirc;ar ekstere regis malvarma vintro. &Ccirc;io ku&scirc;is kovrita de glacio 
         kaj ne&gcirc;o, kaj kruda vento tran&ccirc;is al &ccirc;iu la viza&gcirc;on.
</p><p>
         &Ccirc;ar la maljuna homo tremis de malvarmo kaj la infano nun &gcirc;uste 
         endormi&gcirc;is por momento, tial la patrino metis en la fornon malgrandan 
         poton kun biero, por varmigi &gcirc;in por la veninto. La maljuna homo sidis 
         kaj lulis la infanon, kaj la patrino sidi&gcirc;is sur la se&gcirc;o tute apude de li, 
         observis sian malsanan infanon, kiu profunde spiris, kaj levis la 
	 malgrandan manon.
</p><p>
         <q>&Ccirc;u vi ne opinias anka&ubreve;, ke mia filo restos vivanta?</q> &scirc;i demandis. 
</p><p>
         <q>Dio ne volos forpreni lin de mi!</q>
</p><p>
         La maljuna homo, kiu estis la Morto mem, movetis iom strange la 
         kapon, tio povis tiel same bone signifi <q>jes</q>, kiel <q>ne</q>. La patrino sidis 
         kun mallevitaj okuloj kaj la larmoj ruli&gcirc;adis sur &scirc;iaj vangoj. &Scirc;ia kapo
         fari&gcirc;is peza, dum tri noktoj kaj tri tagoj &scirc;i ne fermis okulon, kaj nun &scirc;i
         endormi&gcirc;is, sed nur por unu momento, poste &scirc;i, tremante de malvarmo,
         eksalte levi&gcirc;is. <q>Kio tio estas!</q> &scirc;i ekkriis kaj rigardis &ccirc;iuflanken. Sed
         la maljuna homo malaperis, kaj &scirc;ia malgranda infano anka&ubreve; malaperis,
         li forprenis &gcirc;in kun si. Kaj en la angulo zumis kaj zumis la malnova 
	 horlo&gcirc;o, la granda plumba pezilo atingis la plankon, kaj bum! anka&ubreve; la 
	 horlo&gcirc;o eksilentis.
</p><p>
         La malfeli&ccirc;a patrino elkuris el la domo kaj vokis sian infanon.
         Ekstere, meze de la ne&gcirc;o, sidis virino en longaj nigraj vestoj, kaj &scirc;i
         diris: <q>La Morto estis tie en via lo&gcirc;ejo, mi vidis, ke li forflugis kun via
         malgranda infano; li flugas pli rapide ol la vento, kaj neniam li alportas
         returne tion, kion li prenis!</q>
</p><p>
         <q>Diru al mi nur, kiun vojon li iris!</q> respondis la patrino, <q>diru al mi
         la vojon, kaj mi lin trovos!</q>
</p><p>
         <q>Mi scias la vojon!</q> diris la virino en la nigraj vestoj, <q>sed anta&ubreve; ol mi
         diros &gcirc;in al vi, vi devas kanti al mi &ccirc;iujn kantojn, kiujn vi kantis al via
         infano. Mi amas ilin, mi jam anta&ubreve;e a&ubreve;dis ilin, mi estas la Nokto, mi
         vidis viajn larmojn, kiam vi kantis.</q>
</p><p>
         <q>Mi kantos &ccirc;iujn, &ccirc;iujn!</q> respondis la patrino, <q>sed ne retenu min,
         por ke mi povu lin kuratingi, por ke mi povu trovi mian infanon!</q>
</p><p>
         Sed la Nokto sidis muta kaj silenta; tiam la patrino interplektis la
         manojn, kantis kaj ploris, kaj granda estis la kvanto de la kantoj, sed
         ankora&ubreve; multe pli granda la kvanto de la larmoj. Kaj tiam la Nokto diris:
</p><p>
         <q>Tenu vin dekstre kaj eniru en la malluman pinarbaron, mi vidis, ke
         tien foriris la Morto kun via malgranda infano.</q>
</p><p>
         Profunde en la arbaro la vojoj kruci&gcirc;is, kaj &scirc;i plu ne sciis, kien &scirc;i
         devas iri. Tie staris dornarbeta&jcirc;o, kiu havis nek foliojn nek flora&jcirc;ojn, sed
         estis ja malvarma vintra tempo, kaj prujno ku&scirc;is sur &gcirc;iaj bran&ccirc;oj.
</p><p>
         <q>&Ccirc;u vi ne vidis la Morton, preterpasantan kun mia kara infano?</q>
</p><p>
         <q>Jes!</q> diris la dornarbeta&jcirc;o, <q>sed mi ne diros al vi, kiun vojon li iris,
         se vi anta&ubreve;e ne varmigos min &ccirc;e via koro; mi frosti&gcirc;as, mi fari&gcirc;as 
	 absoluta glacio.</q>
</p><p>
         Kaj forte &scirc;i alpremis la dornarbeta&jcirc;on al sia koro, por ke &gcirc;i povu bone
         varmi&gcirc;i, kaj la dornoj penetris al &scirc;i en la karnon, tiel ke la sango elfluis
         per grandaj gutoj, sed la dornarbeta&jcirc;o elkreskigis fre&scirc;ajn verdajn foliojn
         kaj flora&jcirc;oj disvolvi&gcirc;is en la malvarma vintra nokto, tiel varme estis &ccirc;e
         la mal&gcirc;oja patrino; kaj la dornarbeta&jcirc;o priskribis al &scirc;i la vojon, kiun &scirc;i
         devas iri.
</p><p>
         Poste &scirc;i venis al granda lago, kie oni vidis nek &scirc;ipon nek boaton. La
         glacio sur &gcirc;i ne estis ankora&ubreve; sufi&ccirc;e fortika, por &scirc;in transporti, kaj la
         akvo ne estis sufi&ccirc;e nekovrita kaj glata, por ke &scirc;i povu kura&gcirc;i travadi
         &gcirc;in, kaj tamen transi&gcirc;i &scirc;i nepre devis, se &scirc;i volis trovi sian infanon. En
         la malespero &scirc;i kusi&gcirc;is, por eltrinki la lagon, kaj tio por homo estas ja
         ne ebla. Sed la afliktita patrino pensis, ke eble okazos miraklo.
</p><p>
         <q>Ne, tio ne estas farebla!</q> diris la lago, <q>prefere ni amba&ubreve; rigardu,
         &ccirc;u ni ne povos interkonsenti. Kolekti perlojn estas mia pasio kaj viaj
         okuloj estas la du plej helaj perloj, kiujn mi &gcirc;is nun vidis. Se vi volas
         elplori ilin en min, tiam mi transportos vin al la granda florvarmejo, en
         kiu la Morto lo&gcirc;as kaj kulturas florojn kaj arbojn; &ccirc;iu el ili estas homa
         vivo.</q>
</p><p>
         <q>Ho, kion mi ne fordonus, por veni al mia infano!</q> respondis la
         kompatinda patrino kun larmoj, kiuj nun ekfluis ankora&ubreve; pli abunde,
         &gcirc;is &scirc;iaj okuloj falis sur la fundon de la lago kaj fari&gcirc;is du grandvaloraj
         perloj; sed la lago &scirc;in levis, kvaza&ubreve; &scirc;i sidus sur balanca se&gcirc;o, kaj per unu
         eksvingo &scirc;i transflugis sur la transan bordon, sur kiu staris mejlolar&gcirc;a
         mirinda domo. Oni ne sciis, &ccirc;u &gcirc;i prezentas monton kun arbaroj kaj
         kavernoj, a&ubreve; &ccirc;u &gcirc;i estas farita&jcirc;o de homa mano; sed la kompatinda
         patrino ne povis &gcirc;in vidi, &scirc;i estis ja elplorinta siajn okulojn.
</p><p>
         <q>Kie mi povas trovi la Morton, kiu foriris kun mia kara infano?</q> &scirc;i
         &gcirc;emis.
</p><p>
         <q>&Ccirc;i tien li ankora&ubreve; ne alvenis,</q> diris la maljuna tombistino, al kiu
         estis komisiita la inspektado super la granda florvarmejo de la Morto
</p><p>.
         <q>Kiamaniere vi povis veni &ccirc;i tien, kaj kiu al vi helpis?</q>
</p><p>
         <q>La bona Dio al mi helpis!</q> &scirc;i respondis; <q>Li estas kompatema, kaj
         vi anka&ubreve; estos kompatema! Kie mi povas trovi mian karan infanon?</q>
</p><p>
         <q>Sed mi &gcirc;in ne konas!</q> diris la virino, <q>kaj vi ne povas vidi! Multe da
         floroj kaj arboj forvelkis en &ccirc;i tiu nokto, la Morto balda&ubreve; venos kaj 
	 transplantos ilin! Vi certe scias, ke &ccirc;iu homo, konforme al sia esenco, havas
         sian vivarbon a&ubreve; sian vivofloron; ili aspektas kiel aliaj kreska&jcirc;oj, sed
         havas korbatadon. Anka&ubreve; infanaj koroj povas jam bati. A&ubreve;skultu la
         batadon de la koroj, eble vi povos rekoni la koron de via infano. Sed
         kion vi donos al mi, se mi diros al vi, kion vi ankora&ubreve; krom tio devas
         fari?</q>
</p><p>
         <q>Mi havas nenion plu por doni!</q> diris la mal&gcirc;oja patrino, <q>sed mi iros
         por vi &gcirc;is la fino de la mondo.</q>
</p><p>
         <q>Tie mi havas nenion por fari,</q> respondis la virino, <q>sed vi povas doni
         al mi viajn longajn nigrajn harojn; vi certe ja mem scias, ke ili estas belaj,
         kaj ili pla&ccirc;as al mi. Anstata&ubreve; tio vi ricevos miajn blankajn harojn, kaj tio
         ja anka&ubreve; io estas!</q>
</p><p>
         <q>&Ccirc;u vi nenion plu postulas?</q> &scirc;i diris; <q>tion mi donos al vi kun &gcirc;ojo!</q>
         Kaj &scirc;i donis al la virino siajn belajn nigrajn harojn kaj ricevis anstata&ubreve; tio
         la ne&gcirc;blankajn harojn de la maljunulino.
</p><p>
         Post tio ili iris en la grandan florvarmejon de la Morto, kie en stranga
         maniero kreskis floroj kaj arboj. Jen sub vitraj klo&scirc;oj staris delikataj
         hiacintoj kaj grandaj arbosimilaj peonioj; jen kreskis akvaj kreska&jcirc;oj,
         unuj estis fre&scirc;aj, aliaj duonvelkintaj, akvaj serpentoj ku&scirc;is sur ili, kaj
         nigraj kankroj forte alkro&ccirc;i&gcirc;is al la trunko. Jen staris belegaj palmoj,
         kverkoj kaj platanoj, jen petroselo kaj floranta timiano; &ccirc;iu arbo kaj &ccirc;iu
         floro havis apartan nomon, &ccirc;iu estis homa vivo, la homo ankora&ubreve; vivis,
         unu en &Hcirc;inujo, alia en Grenlando, sur la tuta tero &ccirc;irka&ubreve;e. Jen estis grandaj
         arboj en malgrandaj potoj, tiel ke ili staris kripligite kaj preska&ubreve; krevigis
         la potojn; sur alia loko oni vidis malgrandan delikatan floron en grasa
         tero, &ccirc;iuflanke kovritan de musko kaj bone vartatan. &dash; La mal&gcirc;oja patrino
         klinis sin super la plej malgrandajn kreska&jcirc;ojn kaj a&ubreve;skultis, kiel en ili
         batas la homa koro, kaj inter milionoj &scirc;i rekonis la koron de sia infano.
</p><p>
         <q>&Ccirc;i tio &gcirc;i estas!</q> &scirc;i ekkriis kaj etendis la manon super malgrandan
         bluan krokuson, kiu tute velke klini&gcirc;is sur unu flankon.
</p><p>
         <q>Ne ektu&scirc;u la floron!</q> avertis la maljuna virino, <q>sed stari&gcirc;u &ccirc;i tie,
         kaj kiam la Morto, kiun mi jam delonge atendas, alvenos, tiam ne lasu lin
         el&scirc;iri la kreska&jcirc;on. Minacu al li, ke vi faros tion saman al la aliaj 
	 kreska&jcirc;oj, tiam li fari&gcirc;os zorga. Li estas responda anta&ubreve; Dio, ke sen Lia 
	 permeso neniu kreska&jcirc;o estos el&scirc;irita.</q>
</p><p>
         Subite tra la &ccirc;ambrego ekflugis glacie malvarma blovo, kaj la blinda
         patrino povis kompreni, ke la Morto alproksimi&gcirc;as.
</p><p>
         <q>Kiel vi povis trovi la vojon &ccirc;i tien?</q> li demandis, <q>kiel vi povis alveni
         pli rapide ol mi?</q>
</p><p>
         <q>Mi estas patrino!</q> &scirc;i respondis.
</p><p>
         Kaj la Morto etendis sian longan manon al la malgranda delikata floro,
         sed &scirc;i tenis super &gcirc;i, forte &scirc;irmante, siajn manojn, tute super &gcirc;i kaj tamen
         plena de timo, ke &scirc;i eble ektu&scirc;os unu el la folietoj. Tiam la Morto ekblovis
         sur &scirc;iajn manojn, kaj &scirc;i sentis, ke lia spiro estas pli malvarma ol la 
	 malvarma vento, kaj &scirc;iaj manoj senforte mallevi&gcirc;is.
</p><p>
         <q>Vi nenion povas fari kontra&ubreve; mi!</q> diris la Morto.
</p><p>
         <q>Sed Dio povas!</q> &scirc;i respondis.
</p><p>
         <q>Mi faras nur tion, kion Li volas!</q> diris la Morto. <q>Mi estas Lia 
	 &gcirc;ardenisto. Mi prenas &ccirc;iujn Liajn florojn kaj arbojn kaj transplantas ilin
         en la grandan &gcirc;ardenon de la paradizo, en la nekonatan landon, sed kiel
         ili tie kreskas kaj kiel tie estas, tion mi ne havas la rajton diri al vi!</q>
</p><p>
         <q>Redonu al mi mian infanon!</q> diris la patrino kaj ploris kaj petis.
</p><p>
         Sed subite &scirc;i ekkaptis per amba&ubreve; manoj du belajn florojn &ccirc;e sia flanko
         kaj ekkriis al la Morto : <q>Mi el&scirc;iros &ccirc;iujn viajn florojn, &ccirc;ar mi estas en
         malespero!</q>
</p><p>
         <q>Ne ektu&scirc;u ilin!</q> ekkriis la Morto. <q>Vi diras, ke vi estas malfeli&ccirc;a,
         kaj nun vi alian patrinon volas fari tiel same malfeli&ccirc;a!</q>
</p><p>
         <q>Alian patrinon!</q> diris la kompatinda virino kaj tuj ellasis la florojn.
         <q>Jen mi donas al vi viajn okulojn!</q> diris la Morto; <q>mi elkaptis ilin el
         la lago, ili lumis tiel brile. Mi ne sciis, ke ili estas viaj. Prenu ilin returne,
         ili nun estas pli klaraj ol anta&ubreve;e; rigardu per ili en la profundan puton
         ne malproksime de vi. Mi diros al vi la nomojn de la du floroj, kiujn vi
         volis el&scirc;iri, kaj vi vidos ilian tutan estontecon, ilian tutan homan vivon,
         vi vidos, kion vi volis detrui kaj neniigi!</q>
</p><p>
         Kaj &scirc;i ekrigardis en la puton. Feli&ccirc;ega &gcirc;ojo plenigis &scirc;in, kiam &scirc;i vidis,
         kiel unu el ili fari&gcirc;is beno por la mondo, kiam &scirc;i vidis, kiom multe da feli&ccirc;o
         kaj &gcirc;ojo eliros el li. &Scirc;i vidis la vivon de la alia, tie estos &ccirc;eno de zorgoj
         kaj suferoj, mizero kaj malfeli&ccirc;o.
</p><p>
         <q>Amba&ubreve; estas la volo de Dio!</q> diris la Morto.
</p><p>
         <q>Kiu el ili estas la floro de la malfeli&ccirc;o kaj kiu estas la floro de la beno?</q>
         &scirc;i demandis.
</p><p>
         <q>Tion mi ne diros al vi!</q> diris la Morto, <q>sed almena&ubreve; tion sciu, ke
         unu el tiuj floroj estis la floro de via propra infano, &gcirc;i estis la sorto de via
         infano, kion vi vidis, la estonteco de via propra infano.</q>
</p><p>
         Tiam la patrino plena de teruro ekkriis: <q>Kiu el ili estis mia infano?
         Diru tion al mi, liberigu la senkulpan! Liberigu mian infanon de tiu
         tuta mizero! Prefere forportu &gcirc;in! Portu &gcirc;in en la regnon de Dio!
         Forgesu miajn larmojn, forgesu miajn petojn kaj &ccirc;ion, kion mi diris kaj
         faris!</q>
</p><p>
         <q>Mi vin ne komprenas!</q> diris la Morto. <q>&Ccirc;u vi volas havi returne vian
         infanon, a&ubreve; &ccirc;u mi iru kun &gcirc;i tien, de kie ne ekzistas reveno?</q>
</p><p>
         Tiam la patrino interplektis siajn manojn, &jcirc;etis sin surgenue kaj pre&gcirc;is
         al Dio: <q>Ne mia, sed via volo fari&gcirc;u, &gcirc;i sola estas la plej bona! Ne
         a&ubreve;skultu min! Ne a&ubreve;skultu min!</q>
</p><p>
         Kaj &scirc;i klinis sian kapon sur sian bruston.
</p><p>
         Sed la Morto foriris kun &scirc;ia infano en la nekonatan landon.
</p>     
</div>

<div type="story" rend="doc" id="kolumo">
<head>Kolumo</head>
<p>
         Estis iam eleganta kavaliro, kies tuta lo&gcirc;eja ilaro konsistis nur el 
	 bototirilo kaj kombilo, sed kompense li havis la plej belan kolumon en la
         mondo, kaj la historion de tiu kolumo ni nun a&ubreve;du. Li &jcirc;us atingis la
         edzi&gcirc;ota&ubreve;gan a&gcirc;on, kiam li okaze trafis en lavotan tola&jcirc;on kune kun
         &scirc;trumpa rubando.
</p><p>
         <q>He!</q> diris la kolumo, <q>neniam &gcirc;is nun mi vidis tiel gracian, tiel
         delikatan, tiel velure molan kaj tiel &ccirc;arman personon. &Ccirc;u vi permesas
         demandi pri via estimata nomo?</q>
</p><p>
         <q>&Gcirc;in mi ne diros!</q> respondis la &scirc;trumpa rubando
</p><p>.
         <q>Kie vi lo&gcirc;as?</q> demandis plue la kolumo.
</p><p>
         Sed la &scirc;trumpa rubando, kiu estis tre hontema kaj sin&gcirc;enema, opiniis
         nekonvena respondi pri tio.
</p><p>
         <q>Vi kredeble estas zono?</q> demandis la kolumo, <q>interna zono, por
         tiel diri? Mi jam vidas, vi servas kiel por utilo, tiel anka&ubreve; por ornamo,
         kara fra&ubreve;lino.</q>
</p><p>
         <q>Mi ne komprenas, kiel vi povas permesi al vi alparoli min!</q> diris
         la &scirc;trumpa rubando. <q>&Scirc;ajnas al mi, ke mi donis al vi nenian ka&ubreve;zon
         per tio.</q>
</p><p>
         <q>Tute sendube, se oni estas tiel bela kiel vi!</q> respondis la kolumo.
         <q>Tio prezentas sufi&ccirc;an ka&ubreve;zon!</q>
</p><p>
         <q>Ne tro alproksimi&gcirc;u al mi!</q> ekkriis la &scirc;trumpa rubando. <q>Vi aspektas
         tiel vire maltima!</q>
</p><p>
         <q>Mi efektive estas bontona kavaliro!</q> diris la kolumo, <q>mi posedas
         bototirilon kaj kombilon.</q> En efektiveco tio estis tute malvera, &ccirc;ar ili
         apartenis ja al lia mastro, kiu ilin posedis, sed li nur fanfaronis.
         <q>Ne estu tro familiara kun mi!</q> ekkriis la &scirc;trumpa rubando, <q>mi
         ne estas kutima je tio!</q>
</p><p>
         <q>Afektulino!</q> moke respondis la kolumo, kaj post tio oni elprenis
         ilin el la tola&jcirc;o. Oni ilin amelis, pendigis super se&gcirc;o en la sunlumo, kaj
         poste oni ilin metis sur la gladotabulon. Tiam venis la varmega gladilo.
</p><p>
         <q>Sinjorino!</q> diris la kolumo, <q>kara sinjorino vidvino, al mi fari&gcirc;as
         tute varmege! Mi min mem plu ne rekonas, mi tute perdas miajn
         faldojn, vi elbruligos en mi truon! Hu! Mi petas vin pri via mano!</q>
</p><p>
         <q>Kanajlo!</q> diris la gladilo kaj fiere ekglitis sur kolumo, &ccirc;ar &gcirc;i imagis
         al si, ke &gcirc;i estas vaporma&scirc;ina kaldrono, kiu devas iri sur la fervojon, por
         tiri vagonojn.
</p><p>
         <q>Kanajlo!</q> &gcirc;i diris.
</p><p>
         La kolumo iom disfadeni&gcirc;is sur la rando, tial venis la tondilo kaj devis
         detran&ccirc;i la fadenojn.
</p><p>
         <q>Ho!</q> ekkriis la kolumo, <q>vi kredeble estas unua baletistino? Kiel
         forte vi etendas la piedojn! Tio estas la plej &ccirc;arma afero, kiun mi iam
         vidis. Neniu homo povas tion fari tiel, kiel vi!</q>
</p><p>
         <q>Tion mi scias!</q> respondis la tondilo.
</p><p>
         <q>Vi meritas esti grafino!</q> diris la kolumo. <q>&Ccirc;io, kion mi posedas,
         estas kavaliro, bototirilo kaj kombilo! Ho, se mi havus graflandon!</q>
</p><p>
         <q>&Scirc;ajnas al mi, ke tio estas svati&gcirc;ado!</q> diris la tondilo, kiu serioze
         ekkoleris. Tial &gcirc;i donis al la kolumo fortan tran&ccirc;on, kaj oni lin formetis.
</p><p>
         <q>Mi opinias, ke mi devos turni mian okulon al la kombilo!</q> diris la
         kolumo. <q>Estas rimarkinde, kiel bone vi povoscias konservi &ccirc;iujn viajn
         dentojn, kara fra&ubreve;lino! &Ccirc;u vi neniam pensis pri fian&ccirc;i&gcirc;o?</q>
</p><p>
         <q>Kompreneble!</q> diris la kombilo. <q>Mi ja estas jam fian&ccirc;igita kun la
         bototirilo!</q>
</p><p>
         <q>Fian&ccirc;igita!</q> ekkriis la kolumo. Nun en la regiono de lia konateco
         ekzistis plu neniu, pri kiu li povus svati&gcirc;i, kaj tial li kun hipokrita
	 malestimo &jcirc;uris, ke li ne volas edzi&gcirc;i.
</p><p>
         Pasis sufi&ccirc;e longa tempo, &gcirc;is la kolumo fine transmigris en la
	 paperfarejon. Tie estis granda societo de &ccirc;ifona&jcirc;oj, la delikataj aparte kaj la
         maldelikataj aparte, bonorde, kiel devas esti. &Ccirc;iuj havis multe por rakonti
         unu al la alia, sed plej multe la kolumo, li estis perfekta fanfaronulo.
</p><p>
         <q>Mi havis terure multe da amantinoj!</q> rakontis la kolumo, <q>e&ccirc; unu
         momenton oni ne lasis min trankvila. Estas vero, ke mi &ccirc;iam estis
	 eleganta kavaliro kaj krom tio &ccirc;iam amelita. Mi posedis bototirilon kaj
         kombilon, kiujn mi neniam uzis. Vi devus min vidi tiam, min vidi, kiam
         mi ku&scirc;is sur la flanko! Neniam mi forgesos mian unuan amatinon, &scirc;i
         estis zono, tiel delikata, tiel velure mola, tiel &ccirc;arma! Pro mi &scirc;i &jcirc;etis sin
         en lavokuvon. Estis anka&ubreve; unu vidvino, kiu ekardis per amo al mi, sed
         mi lasis &scirc;in stari kaj malvarmi&gcirc;i! Estis poste unua baletistino, &scirc;i donis al
         mi tran&ccirc;on, kiu ankora&ubreve; nun min malornamas, &scirc;i estis tre tran&ccirc;a kaj
         kolerema. Mia propra kombilo enami&gcirc;is je mi kaj pro ama suferado
         perdis &ccirc;iujn siajn dentojn. Jes, en tiu speco mi multe travivis. Sed plej
         multe mi beda&ubreve;ras la &scirc;trumpan rubandon, mi volis diri la zonon, kiu
         &jcirc;etis sin en la lavokuvon. Mi havas multe sur mia konscienco; al mi oni
         ne povas malaprobi mian sopiron fari&gcirc;i blanka papero!</q>
</p><p>
         Kaj li efektive fari&gcirc;is blanka papero; &ccirc;iuj &ccirc;ifona&jcirc;oj fari&gcirc;is blanka
         papero, sed la kolumo fari&gcirc;is &gcirc;uste tiu peco da blanka papero, kiun ni
         vidas &ccirc;i tie, sur kiu estas presita &ccirc;i tiu historio, pro tio, ke li tiel terure
         fanfaronis per aferoj, kiuj en efektiveco havis esencon tute alian. Tio
         devas esti por ni averto, por ke ni ne kondutu tiel same, &ccirc;ar ni vere ne
         povas scii, &ccirc;u ni anka&ubreve; ne transmigros iam en paperfarejon kaj estos
         aliformigitaj en blankan paperon kaj oni presos sur ni nigre sur blanke
         nian tutan historion, e&ccirc; la plej sekretajn aferojn, kaj ni devos mem kuradi
         kun tio kaj elbabili &ccirc;ion, kiel la kolumo.
</p>
</div>
<div type="story" rend="doc" id="lino">
<head>Lino</head>
<p>
         La lino staris en plena florado. &Gcirc;i havis belajn bluajn flora&jcirc;ojn, molajn
         kiel flugiloj de tineoj kaj ankora&ubreve; multe pli delikatajn. La suno
	 prilumadis la linon, kaj la pluvaj nuboj priver&scirc;adis &gcirc;in, kaj tio estis por &gcirc;i
         tiel same bonefika, kiel por malgrandaj infanoj estas esti banata kaj poste
         ricevi kison de la patrino; ili fari&gcirc;as ja de tio multe pli belaj, kaj tiel
         estis anka&ubreve; kun la lino.
</p><p>
         <q>La homoj diras, ke mi bonege aspektas,</q> pensis la lino, <q>mi atingos
         neordinaran altecon kaj havigos belegan pecon da tolo. Ha, kiel feli&ccirc;a mi
         estas! Mi certe estas la plej feli&ccirc;a el &ccirc;iuj! Estas al mi bone, kaj mi atingos
         ion valoran. Kiel la sunlumo refre&scirc;igas kaj kiel la pluvo estas bongusta
         kaj vigliga! Mi estas senfine feli&ccirc;a, mi estas la plej feli&ccirc;a el &ccirc;iuj!</q>
</p><p>
         <q>Jes, jes, jes!</q> diris la palisoj de la barilo, <q>vi ne konas la mondon
         kiel ni, ni havas en ni nodojn kaj tuberojn!</q> Kaj ili knaris malgaje:
</p>
<lg>      
         <l>&leftquot;Knar', knar', knar' de la knarant'!</l>
         <l>Finita estas nun la kant'!&rightquot;</l>
</lg>
<p>
         <q>Ne, &gcirc;i ne estas ankora&ubreve; finita!</q> respondis la lino; <q>la suno anka&ubreve;
         morga&ubreve; lumos, la pluvo donas tian &gcirc;uon, mi povas a&ubreve;di, kiel mi kreskas,
         mi povas senti, ke mi floras; mi estas la plej feli&ccirc;a el &ccirc;iuj!</q>
</p><p>
         Sed unu tagon venis homoj, prenis la linon je la kaptufo kaj el&scirc;iris &gcirc;in
         kune kun la radiko; ho, tio doloris! Poste oni metis &gcirc;in en akvon, kvaza&ubreve;
         oni volus &gcirc;in dronigi, kaj tuj poste oni elmetis &gcirc;in al fajro, kvaza&ubreve; oni
         volus &gcirc;in rosti; estis terure!
</p><p>
         <q>Oni ne povas &ccirc;iam havi bone!</q> diris la lino. <q>Oni devas elteni
	 diversajn elprovojn, tiam oni ion scias!</q>
</p><p>
         Tamen fari&gcirc;is malbone, tre malbone. La linon oni &scirc;iris kaj rompis,
         sekigis kaj preparis. Poste &gcirc;i venis sur la bobenstangon, &scirc;urr, &scirc;urr....
         Estis ne eble kolekti siajn pensojn.
</p><p>
         <q>Mi estis tro feli&ccirc;a!</q> pensis la lino dum sia tuta suferado. <q>Oni devas
         &gcirc;oji pri la bona&jcirc;o, kiun alportis la juneco. &Gcirc;oji, &gcirc;oji, ho, ho!</q> Kaj tiel
         &gcirc;i parolis ankora&ubreve;, kiam &gcirc;i venis sur la teksilon. &Ccirc;i tie &gcirc;i fari&gcirc;is belega
         granda peco da tolo. La tuta lino, &ccirc;iu aparta trunketo, trovis sian aplikon
         en tiu unu peco.
</p><p>
         &leftquot;Tio estos ja nekomparebla! Tion mi neniam kredus! Ha, kiel la feli&ccirc;o
         restas fidela al mi! Jes, la barilaj palisoj estis nepravaj kun sia kanto. La
         kanto tute ne estas ankora&ubreve; finita, &gcirc;i nur nun komenci&gcirc;as! Estas 
	 nekompareble! Se mi suferis, kompense anka&ubreve; io fari&gcirc;is el mi; mi estas la plej
         feli&ccirc;a el &ccirc;iuj. Mi estas tiel forta kaj tiel mola, tiel blanka kaj tiel longa!
         Tio estas io tute alia ol esti nur kreska&jcirc;eto, e&ccirc; se oni estas en plena florado.
</p><p>
         Oni ne havas &gcirc;ustan vartadon, kaj akvon oni ricevas nur tiam, kiam 
	 pluvas. Nun mi havas vartadon! La servistino turnas min &ccirc;iumatene, kaj per
         la ver&scirc;ilo mi &ccirc;iuvespere ricevas pluvan banon; sinjorino la pastredzino e&ccirc;
         faris parolon pri mi kaj asertis, ke mi estas la plej bona peco en la paro&hcirc;o.
         Mi ne povas jam fari&gcirc;i pli feli&ccirc;a!&rightquot;
</p><p>
         Jen la tolo venis en la domon, jen &gcirc;i venis sub la tondilon. Kiel oni &gcirc;in
         tran&ccirc;is, kiel oni &scirc;iris, kiel oni pikis per la kudrilo! Tio vere ne estis 
	 plezuro. Sed el la tolo oni altran&ccirc;is dekdu pecojn da tia tola&jcirc;o, kiun oni ne
         volonte nomas, sed kiun &ccirc;iuj homoj devas havi; estis dekdu pecoj da ili.
</p><p>
         <q>Ha, vidu do, nur nun io fari&gcirc;is el mi! Tio do estis mia destino! Sed
         tio vere estas bonega! Nun mi alportos al la mondo utilon, kaj tion oni
         devas fari, en tio konsistas la vera &gcirc;ojo. Estas vero, ke ni fari&gcirc;is dekdu
         pecoj, sed ni ja &ccirc;iuj estas unu tuta&jcirc;o, ni estas kompleta dekduo! Kia
         nekomparebla feli&ccirc;o tio estas!</q>
</p><p>
         Pasis jaroj, &dash; kaj ili ne povis plu teni&gcirc;i.
</p><p>
         <q>Iam &ccirc;io devas ja fini&gcirc;i!</q> diris &ccirc;iu peco, <q>mi certe volus ankora&ubreve;
         teni&gcirc;i plue, sed oni ne devas deziri aferojn ne eblajn!</q> Oni dis&scirc;iris ilin
         en striojn kaj &ccirc;ifonojn, kaj ili estis konvinkitaj, ke nun &ccirc;io por ili fini&gcirc;is,
         &ccirc;ar oni ilin dishakis, dispremis kaj kuiris, ili mem ne sciis, kio al ili estis
         farata, - kaj jen ili fari&gcirc;is bela blanka delikata papero!
</p><p>
         <q>Ha, kia surprizo!</q> diris la papero. <q>Nun mi estas pli delikata ol anta&ubreve;e,
         kaj nun oni e&ccirc; skribos sur mi! Kion oni ne povas skribi sur mi! Tio estas
         ja nekomparebla feli&ccirc;o!</q> Kaj la plej belaj historioj estis skribitaj sur &gcirc;i,
         kaj la homoj a&ubreve;skultis tion, kio estis skribita sur &gcirc;i, kaj tio estis &gcirc;usta kaj
         bona, &gcirc;i faris la homojn multe pli sa&gcirc;aj kaj pli bonaj, vera bono estis tio,
         kio per vortoj fluis el la papero.
</p><p> 
         <q>Tio estas pli ol kiom mi povis son&gcirc;i, kiam mi estis ankora&ubreve; malgranda
         blua kampa floro; kiel mi povis pensi, ke mi atingos tiom multe, ke mi
         disva&scirc;tigos inter la homoj &gcirc;ojon kaj sciojn! Mi mem ankora&ubreve; ne povas tion
         kompreni! Tamen estas ja efektive tiel! Dio povas atesti, ke mi miaflanke
         enportis en tion ne pli da laboro, ol kiom mi la&ubreve; mia malforta povo devis
         fari, por subteni mian ekzistadon! Kaj tamen Li amasigas sur mi &gcirc;ojojn
         kaj honorojn unu post la alia. &Ccirc;iufoje kiam mi pensas <q>la kanto estas
         finita</q>, mi &gcirc;uste levi&gcirc;as al grado multe pli alta. Nun mi certe devos
	 travoja&gcirc;i la tutan mondon, por ke &ccirc;iuj homoj povu min legi! Tio estas la plej
         ver&scirc;ajna! Iam mi portis bluajn flora&jcirc;ojn, nun mi pri &ccirc;iu flora&jcirc;o disdonas
         la plej belajn pensojn. Mi estas la plej feli&ccirc;a el &ccirc;iuj!</q>
</p><p>
         Sed la papero ne estis sendita voja&gcirc;i, &gcirc;i venis al la presisto, kie &ccirc;ion, kio
         estis skribita sur &gcirc;i, oni presis kaj kunligis en libron, e&ccirc; en multajn 
	 centojn da libroj, &ccirc;ar tiamaniere multe pli da homoj povis &gcirc;ui de tio utilon
         kaj &gcirc;ojon, ol se la sola papero, sur kiu trovi&gcirc;is la skribita&jcirc;o; trakurus la
         mondon kaj jam en la duono de la vojo estus eluzita.
</p><p>
         <q>Jes, jes, tio efektive estas la plej prudenta!</q> pensis la priskribita
         papero. <q>Tio tute ne venis al mi en la kapon! Mi restas trankvile hejme
         kaj estas tenata en honoro, kiel maljuna avo. Mi estas tiu, sur kiu estis
         skribite, sur min fluis la vortoj el la plumo. Mi restas, kaj la libroj voja&gcirc;as
         &ccirc;iuflanken. Tiamaniere oni povas atingi ion utilan. Ha, kiel &gcirc;oja, kiel
         feli&ccirc;a mi estas!</q>
</p><p>
         Poste oni kunkunmetis la paperon en paketon kaj konservis &gcirc;in en
         libro&scirc;ranko. <q>Estas bele ripozi de siaj faroj!</q> diris la papero. <q>Tio estas
         &gcirc;usta principo, ke oni devas kolekti siajn pensojn kaj mediti pri sia
         propra interna esenco. Nur nun mi atingas la veran klarecon pri mia ri&ccirc;a
         enhavo. Kaj rekoni sin mem estas la vera progreso. Kio nun povas veni?
         Ia iro anta&ubreve;en certe okazos, mi iras konstante anta&ubreve;en!</q>
</p><p>
         Unu tagon la tuta papero estis metita en la kamenon, por esti
	 forbruligita, &ccirc;ar oni ne volis, ke &gcirc;i iru al la butikisto kaj servu por
	 envolvado de butero kaj sukerpulvoro. &Ccirc;iuj infanoj en la 
	 domo staris &ccirc;irka&ubreve;e, ili volis
         vidi, kiel la papero ekflamos, ili volis vidi en la cindro la multon da
         ru&gcirc;aj fajreroj, kiuj kvaza&ubreve; forkuras kaj poste unu post la alia estingi&gcirc;as,
         tio estis simila al la infanoj, kiuj foriras el la lernejo, kaj la lasta post
         ili estas la instruisto. Ofte oni pensas, ke li jam foriris, sed jen li subite
         ekkuras post la aliaj.
</p><p>
         La tuta papero ku&scirc;is kiel unu paka&jcirc;eto en la fajro. Hu, kiel &gcirc;i
         ekflamis! <q>Hu!</q> &gcirc;i diris, kaj en la sama momento &ccirc;io prezentis unu
         solan flamon, kiu levi&gcirc;is tiel alte, kiel la lino neniam povis levi sian
         malgrandan bluan flora&jcirc;on, kaj brilis tiel hele, kiel la blanka tolo neniam
         povis brili. &Ccirc;iuj skribitaj literoj momente ekardis, kaj &ccirc;iuj vortoj kaj
         pensoj malaperis en la flamo.
</p><p>
         <q>Nun mi levi&gcirc;as rekte al la suno!</q> eksonis vo&ccirc;o meze de la flamo, kaj
         &scirc;ajnis, kvaza&ubreve; mil vo&ccirc;oj krias tion unuanime, kaj la flamo elflugis supren
         tra la kamentubo. Kaj pli delikate ol la flamo, tute ne videblaj por la homa
         okulo, &scirc;vebis malgrandaj etaj esta&jcirc;oj en nombro egala al la nombro de
         la flora&jcirc;oj de la lino. Ili estis ankora&ubreve; pli malpezaj ol la flamo, kiu ilin
         naskis, kaj kiam la flamo estingi&gcirc;is kaj de la papero restis nur la cindro,
         ili ankora&ubreve; unu fojon transdancis super &gcirc;i, kaj &ccirc;ie, kie ili &gcirc;in ektu&scirc;is,
         oni vidis iliajn postesignojn, tiujn ru&gcirc;ajn fajrerojn, kiuj similis al la infanoj,
         kiuj iras el la lernejo kaj post kiuj la lasta kuras la instruisto. Estis
         plezuro tion vidi, kaj la infanoj de la domo staris kaj kantis apud la
         senviva cindro:
</p>
<lg>

         <l>&leftquot;Knar', knar', knar' de la knarant'!</l>
         <l>Finita estas nun la kant'!&rightquot;</l>
</lg>
<p>
         Sed la malgrandaj nevideblaj esta&jcirc;oj diris kontra&ubreve;e: <q>Neniam la kanto
         fini&gcirc;as, tio en la tuta afero estas la plej bela! Ni tion scias, kaj tial ni estas
         la plej feli&ccirc;aj el &ccirc;iuj!</q>
</p><p>
         Sed la infanoj ne povis tion a&ubreve;di nek kompreni, kaj tion ili anka&ubreve; ne
         devis, &ccirc;ar infanoj ne bezonas &ccirc;ion scii.
</p>
</div>

<div type="story" rend="doc" id="fenikso">
<head>Birdo Fenikso</head>
<p>
         En la &gcirc;ardeno de la paradizo, sub la arbo de la sciado, staris rozarbeta&jcirc;o;
         &ccirc;i tie, en la unua rozo, naski&gcirc;is birdo, kiu per sia flugado povis konkuri
         kun la lumo kaj kies koloroj estis admirindaj, kies kantado estis belega.
</p><p>
         Sed kiam Eva de&scirc;iris la frukton de la sciado, kiam &scirc;i kaj Adam estis
         elpelitaj el la &gcirc;ardeno Eden, tiam de la flamanta glavo de la kerubo falis
         fajrero en la neston de la birdo kaj ekbruligis &gcirc;in. La birdo mortis en la
         flamo, sed el la ardanta ovo ekflugis nova, la sola, la &ccirc;iam sola birdo
         fenikso. La legendo diras, ke tiu birdo havas sian neston en Arabujo kaj
         en &ccirc;iu centa jaro mem sin forbruligas en sia nesto, kaj nova fenikso, la
         sola en la mondo, elflugas el la ardanta ovo.
</p><p>
         La birdo flugas &ccirc;irka&ubreve; ni, rapida kiel la lumo, admirinda pro siaj
         koloroj, belega en sia kantado. Kiam la patrino sidas &ccirc;e la lulilo de la
         infano, la birdo trovi&gcirc;as apud la kapkuseno kaj frapas per siaj flugiloj,
         &gcirc;is &ccirc;irka&ubreve; la kapo de la infano formi&gcirc;as a&ubreve;reolo. &Gcirc;i flugas tra la &ccirc;ambro
         de mizero, kaj tiam tie ekregas sunlumo, tiam la mizera komodo ricevas
         odoron de violoj.
</p><p>
         Sed la birdo fenikso estas ne sole birdo de Arabujo, &gcirc;i flugas anka&ubreve;
         en la brilo de la nordlumo super la glaciaj kampoj de Laplando, &gcirc;i
         saltetas anka&ubreve; inter la flavaj floroj en la mallonga somero de Grenlando.
</p><p>
         Inter la kuprahavaj rokoj de Fahlun kaj en la karbominejoj de Anglujo
         oni a&ubreve;das la frapadon de &gcirc;iaj flugiloj, kaj &gcirc;i flugas super la pre&gcirc;olibro
         en la manoj de la pia laboristo. Sur la folio de la lotuso &gcirc;i pelas la
         sanktan akvon de la rivero Gango, kaj la okuloj de la Hinda knabino
         eklumas, kiam &scirc;i &gcirc;in ekvidas.
</p><p>
         Birdo fenikso! &Ccirc;u vi ne konas &gcirc;in, la paradizan birdon, la sanktan
         cignon de la kantado? Sur la &ccirc;aro de Tespis &gcirc;i sidis kiel babilema korvo
         kaj frapadis per la nigraj fe&ccirc;ogutantaj flugiloj. Super la harpo de la
         Islanda kantisto glitadis la ru&gcirc;a sonora beko de la birdo; sur la &scirc;ultroj de
         Shakespeare &gcirc;i sidis kiel korvo de Odin kaj flustradis al li en la orelon:
         senmorteco. Dum la festo de la kantistoj &gcirc;i flugis tra la kavalira salono
         de Wartburg.
</p><p>
         Birdo fenikso! &Ccirc;u vi &gcirc;in ne konas? &Gcirc;i kantis al vi la Marseljezon, kaj
         vi kantis la plumon, kiu elfalis el &gcirc;iaj flugiloj; &gcirc;i venis en paradiza brilo,
         kaj vi eble deturnis vin de &gcirc;i kaj turnis vin al la pasero, kiu sidis kun
         orita&jcirc;o sur la flugiloj.
</p><p>
         Ho vi paradiza birdo, &ccirc;iucentjare renovigata, en flamoj naskata kaj en
         flamoj mortanta, via bildo pendas en ora kadro en la salonoj de la ri&ccirc;uloj,
         dum vi mem, ofte erarvaganta kaj sola, flugas tien kaj reen, nur legendo:
         birdo fenikso en Arabujo.
</p><p>
         En la &gcirc;ardeno Eden, kie vi naski&gcirc;is sub la arbo de sciado, en la unua
         rozo, tie Dio vin kisis kaj donis al vi la &gcirc;ustan nomon: poezio.
</p>
</div>

<div type="story" rend="doc" id="historio">
<head>Historio</head>
<p>
         En la &gcirc;ardeno &ccirc;iuj pomarboj staris en plena beleco de florado, ili rapidis
         eligi flora&jcirc;ojn, anta&ubreve; ol ili ricevis verdajn foliojn. &Ccirc;iuj junaj anasoj estis
         ekstere sur la korto, kaj anka&ubreve; la kato, kiu ku&scirc;is en la sunlumo kaj
         lekadis sian piedon. Kiam oni rigardis al la kampo, oni povis vidi, ke tie
         staras la greno mirinde verda, oni a&ubreve;dis &gcirc;ojkriadon kaj pepadon de &ccirc;iuj
         malgrandaj birdoj, kvaza&ubreve; estus granda festo; kaj oni efektive povis tion
         diri, &ccirc;ar estis diman&ccirc;o. La sonoriloj sonoradis, kaj la homoj en siaj plej
         bonaj vestoj iris en la pre&gcirc;ejon kaj aspektis tre &gcirc;ojaj. Jes, &ccirc;e &ccirc;iuj oni
         povis vidi ion &gcirc;ojan; cetere la tago estis tiel varma, tiel ravanta, ke oni
         certe povis diri: <q>Dio vere estas senfine bona por ni homidoj!</q>
</p><p>
         Sed interne en la pre&gcirc;ejo staris la pastro sur la katedro kaj predikis
         per la&ubreve;ta kaj kolera vo&ccirc;o; li diris, ke la homoj estas malpiaj kaj tial Dio
         devas ilin puni, kaj post la morto la malbonuloj venas en la inferon, kie
         ili devas eterne bruli; li asertis, ke ilia vermo ne mortas kaj ilia fajro
         neniam estingi&gcirc;as, ke neniam ili povas trovi ripozon kaj pacon. Estis
         terure tion a&ubreve;di, kaj li tion diris kun plej granda certeco. Li priskribis al
         ili la inferon kiel malbonodoran kavernon, en kiun enfluas la tuta
	 malpura&jcirc;o kaj maldelikata&jcirc;o de la tuta mondo, kie nenia venteto blovas krom
         la varmega sulfura flamo, kie trovi&gcirc;as nenia fundo, sed kie oni &ccirc;iam pli
         kaj pli profunden eni&gcirc;as en eternan silenton. Jam la sola a&ubreve;dado estis
         terura, sed oni povis vidi sur la pastro, ke la afero estas por li tre serioza,
         kaj &ccirc;iuj homoj en la pre&gcirc;ejo estis tute teruritaj.
</p><p>
         Sed ekstere anta&ubreve; la pre&gcirc;ejo &ccirc;iuj malgrandaj birdoj kantis tiel gaje kaj
         la suno lumis tiel varme, estis kvaza&ubreve; &ccirc;iu floro proklamas: <q>Dio estas
         sentine bona por ni &ccirc;iuj!</q> Jes, ekstere tute ne estis tiel, kiel predikis la
         pastro.
</p><p>
         Vespere, kiam oni devis jam iri dormi, la pastro vidis, ke lia edzino
         sidas silente kaj meditante.
</p><p>
         <q>Kio mankas al vi?</q> li &scirc;in demandis.
</p><p>
         <q>Kio en efektiveco mankas al mi?</q> &scirc;i diris, <q>al mi mankas tio, ke mi
         ne povas bone kolekti miajn pensojn, ke viajn asertojn mi ne tute bone
         povas kompreni, kiam vi diras, ke ekzistas tiom multe da malpiuloj kaj
         ke ili devas eterne bruli! Eterne, ha, kiel longe! Mi estas nur peka homa
         esta&jcirc;o, kaj tamen mia koro ne povus permesi al mi, ke e&ccirc; la plej
	 malbonan pekulon mi lasu bruli eterne, &dash; kiel do tion povus fari Dio, Li, kiu
         estas tiel senfine bona kaj kiu scias, kiel la malbono kaptas nin de
         ekstere kaj de interne. Ne, mi ne povas tion imagi al mi, kvankam vi
         tion asertas.</q>
</p><p>
         Estis a&ubreve;tuno, la folioj defalis de la arboj; la serioza, severa pastro sidis
         &ccirc;e la lito de mortanto; pia kredantino fermis siajn okulojn, tio estis la
         pastredzino.
</p><p>
         <q>Se iu ricevas pacon en la tombo kaj favorkorecon &ccirc;e Dio, tio estos
         anta&ubreve; &ccirc;io vi!</q> diris la pastro, kaj li kunmetis &scirc;iajn manojn kaj eldiris
         pre&gcirc;on pri mortintoj.
</p><p>
         Oni portis &scirc;in en la tombon; du pezaj larmoj defluis sur la vangoj de
         la serioza viro. En la domo de la pastro estis silente kaj malplene, la
	 sunlumo tie estingi&gcirc;is, &scirc;i ja foriris, foriris por &ccirc;iam.
</p><p>
         Estis nokto, malvarma vento blovis super la kapo de la pastro, li
	 malfermis la okulojn, kaj li havis la impreson, kvaza&ubreve; la luno lumas en la
         &ccirc;ambron, sed la luno tute ne lumis. Ia figuro staris anta&ubreve; lia lito, tio
         estis la fantomo de lia mortinta edzino, &scirc;i rigardis lin senfine mal&gcirc;oje,
         estis kvaza&ubreve; &scirc;i volas ion diri.
</p><p>
         La viro duone levi&gcirc;is kaj etendis al &scirc;i la manojn. <q>E&ccirc; al vi ne estas
         donita eterna ripozo? Vi suferas? Vi, la plej bona, la plej pia!</q>
         Kaj la mortintino klinis sian kapon jesante kaj metis la manon sur la
         bruston.
</p><p>
         <q>Kaj &ccirc;u mi povas havigi al vi trankvilecon en la tombo?</q>
         <q>Jes!</q> li klare a&ubreve;dis.
</p><p>
         <q>Kaj kiamaniere?</q>
</p><p>
         <q>Donu al mi haron, nur unu solan haron de la kapo de pekulo, kies
         fajro neniam estingi&gcirc;os, de tia pekulo, kiun Dio volas &jcirc;etegi en la inferon
         por eterna turmento.</q>
</p><p>
         <q>Ho, kiel facile oni povas vin liberigi, vi pura, vi pia!</q> li respondis.
</p><p>
         <q>Sekvu do min!</q> diris la mortintino. <q>Tio estas permesita al ni. &Ccirc;e
         mia flanko vi povas &scirc;vebi, kien viaj pensoj volas. Nevideblaj por la homoj,
         ni povas rigardi en la plej ka&scirc;itajn faldojn de ilia koro. Sed per mano certa
         vi devas montri tiun, kiu estas kondamnita por la eterna turmento, kaj
         anta&ubreve; la kokokrio li devas esti trovita!</q>
</p><p>
         Kaj rapide, kiel portite de la pensoj, ili trovi&gcirc;is en la granda urbo. De
         la muroj de la domoj lumis per fajraj literoj la nomoj de la mortomeritaj
         pekoj: malhumileco, avareco, drinkemeco, voluptemeco, &dash; per unu vorto,
         la tuta sepkolora &ccirc;ielarko de la mortomeritaj pekoj.
</p><p>
         <q>Jes, tie interne, kiel mi supozis, kiel mi sciis,</q> diris la pastro,
         <q>lo&gcirc;as tiuj, kiuj estas kondamnitaj al la eterna fajro.</q> Ili staris anta&ubreve;
         belege prilumita portalo; lar&gcirc;aj &scirc;tuparoj, kovritaj per tapi&scirc;oj kaj ornamitaj
         per floroj, kondukis en la internon de la domo, kaj bala muziko bruis tra
         la festaj salonoj. Anta&ubreve; &gcirc;i majeste staris la pordisto en veluro kaj silko,
         kun granda ar&gcirc;entita bastono.
</p><p>
         <q>Nia balo estas egala al la balo de la re&gcirc;o!</q> li diris, turnante sin al
         la kolekti&gcirc;inta popolamaso sur la strato; de la verto &gcirc;is la fingroj de la
         piedoj lumis el li la penso: <q>Kompatindaj senvaloruloj, kiuj enrigardas
         tra la pordo, vi &ccirc;iuj kompare kun mi estas ja nur mizeraj kanajloj!</q>
</p><p>
         <q>Malhumileco!</q> diris la mortintino, <q>&ccirc;u vi lin vidas?</q>
</p><p>
         <q>Lin?</q> ripetis la pastro. <q>Jes, sed li estas naivulo, nur malsa&gcirc;ulo, kaj
         li ne devas esti kondamnita al eterna fajro kaj eterna turmento.</q>
</p><p>
         <q>Nur malsa&gcirc;ulo!</q> sonis tra la tuta domo de la malhumileco, tiaj ili
         &ccirc;iuj tie estis.
</p><p>
         Ili flugis internen de la kvar nudaj muroj de avarulo, kie, tute
	 malgrasa, tremanta de malvarmo, malsata kaj soifa, la maljunulo per &ccirc;iuj
         siaj pensoj kaj meditoj alkro&ccirc;i&gcirc;is al sia mono; ili vidis, kiel li febre
         suprensaltis de sia, mizera ku&scirc;loko kaj elprenis libere sidantan &scirc;tonon el
         la muro, en kiu ku&scirc;is oraj moneroj en &scirc;trumpo; li pripalpis sian
	 &ccirc;ifona&jcirc;an noktan veston, en kiu estis enkudritaj oraj moneroj, kaj liaj
	 malsekaj fingroj tremis.
</p><p>
         <q>Li estas malsana, tio estas frenezo, sen&gcirc;oja frenezo, &ccirc;irka&ubreve;ita de
         timego kaj malbonaj son&gcirc;oj!</q>
</p><p>
         Kaj ili rapide fori&gcirc;is, kaj ili trovi&gcirc;is apud la ku&scirc;tabulo de la krimuloj,
         kie ili en longa vico dormis flankon &ccirc;e flanko. Unu el ili eksaltis el sia
         dormo kiel sova&gcirc;a besto, eligante malbelan krion; per siaj pintaj kubutoj
         li ekbatis sian kamaradon, kaj &ccirc;i tiu dormeme sin turnis:
</p><p> 
         <q>Tenu la bu&scirc;a&ccirc;on, vi sova&gcirc;a besto, kaj dormu! Tiel estas &ccirc;iun
         nokton...!</q>
</p><p>
         <q>&Ccirc;iun nokton!</q> ripetis tiu, <q>jes, &ccirc;iun nokton &gcirc;i venas, krias kaj
         sufokas min. En flameco mi faris tion a&ubreve; alian, kun kolerema spirito mi
         naski&gcirc;is, tio alkondukis min &ccirc;i tien la duan fojon; sed se mi agis
	 malbone, mi havas ja mian punon. Nur unu aferon mi ne konfesis. Kiam mi
         la lastan fojon eliris de &ccirc;i tie kaj preteriris anta&ubreve; la bieneto de mia
         mastro, tiam mia interno ekbolis kaj sova&gcirc;aj pensoj levi&gcirc;is en mia animo,
         &dash; mi ekfrotis alumeton kontra&ubreve; la muro; super kiu tre malalte elstaris
         la pajla tegmento. &Ccirc;io ekbrulis, flamo ekkaptis &gcirc;in tiel, kiel &gcirc;i ofte min
         ekkaptas. Mi helpis savi la brutojn kaj meblojn. Krom unu abelaro, kiu
         flugis en la fajron, kaj krom la &ccirc;enita hundo, neniu vivanta esta&jcirc;o
	 forbrulis. Pri tiu lasta mi ne pensis. Oni povis a&ubreve;di, kiel &gcirc;i blekegas, 
	 &dash; kaj tiun blekegon mi &ccirc;iam ankora&ubreve; a&ubreve;das &ccirc;iufoje, 
	 kiam mi volas ekdormi,
         kaj kiam mi endormi&gcirc;as, tiam venas la hundo, granda kaj vila &gcirc;i staras
         anta&ubreve; mi. &Gcirc;i metas sin sur min, blekegas, premas min, sufokas min.
         A&ubreve;skultu do, kion mi rakontas, vi povas ronki, ronki la tutan nokton,
         sed mi ne povas dormi e&ccirc; horkvaronon.</q> Kaj liaj okuloj subpleni&gcirc;is per
         sango, li &jcirc;etis sin sur la kamaradon kaj batis lin per kunpremita pugno
         en la viza&gcirc;on.
</p><p>
         <q>La furioza Mads denove frenezi&gcirc;is!</q> oni diris &ccirc;irka&ubreve;e, kaj la aliaj
         friponoj kaptis lin, luktis kun li, fleksis lin tiel, ke lia kapo atingis liajn
         piedojn, kaj en tiu pozicio ili forte lin ligis, tiel ke la sango preska&ubreve;
         el&scirc;prucis el liaj okuloj kaj el &ccirc;iuj liaj poroj.
</p><p>
         <q>Vi lin mortigas!</q> ekkriis la pastro, <q>ho li malfeli&ccirc;a!</q> Kaj dum li
         defende etendis la manon super la pekulon, super lin, kiu jam &ccirc;i tie
         suferis tro kruele, la sceno subite &scirc;an&gcirc;i&gcirc;is. Ili flugis tra ri&ccirc;aj salonoj kaj
         mizeraj kameroj; volupto, envio, &ccirc;iuj mortomeritaj pekoj preteriris anta&ubreve;
         ili, an&gcirc;elo de la ju&gcirc;o vo&ccirc;legis iliajn pekojn, kiel anka&ubreve; ilian defendon. &Gcirc;i
         havis malgrandan valoron anta&ubreve; Dio, sed Dio legas ja en la koroj, Li scias
         &ccirc;ion senescepte, Li scias la malbonon, kiu atakas nin de interne kaj de
         ekstere, Li, la favorkoreco, la amo. La mano de la pastro tremis, li ne
         kura&gcirc;is etendi &gcirc;in, por el&scirc;iri haron de la kapo de la pekulo. Kaj el liaj
         okuloj ekfluis larmoj, kiel akvo de favorkoreco kaj de amo, kiu estingas
         la eternan fajron de la infero.
</p><p>
         Subite ekkriis la koko.
</p><p>
         <q>Kompatplena Dio! Donu Vi al &scirc;i la tomban ripozon, kiun mi ne povis
         havigi al &scirc;i!</q>
</p><p>
         <q>&Gcirc;in mi nun havas!</q> diris la mortintino; <q>via kruela vorto, via
	 malluma kredo pri Dio kaj pri Liaj kreita&jcirc;oj pelis min al vi! Ekkonu la
         homojn, e&ccirc; en la malbonaj trovi&gcirc;as parto de Dio, parto, kiu venkos kaj
         estingos la fajron de la infero.</q>
</p><p>
         Kiso estis metita sur la bu&scirc;on de la pastro, fari&gcirc;is lume &ccirc;irka&ubreve; li; la
         klara suno de Dio lumis en lian &ccirc;ambron, kie lia edzino, vivante, milde
         kaj ame vekis lin el son&gcirc;o, kiun Dio sendis al li.
</p>
</div>

<div type="story" rend="doc" id="muta_libro">
<head>Muta libro</head>
<p>
         &Ccirc;e la granda vojo meze en la arbaro staris soleca vila&gcirc;ana domo, al
         kiu la eniro kondukis tra la korto; varme lumis la suno, &ccirc;iuj fenestroj
         estis malfermitaj, vivo kaj movado regis interne, sed sur la korto, en
         floranta siringa la&ubreve;bo, staris nefermita &ccirc;erko; la mortinto estis jam 
	 elmetita, &ccirc;ar en tiu anta&ubreve;tagmezo devis okazi la enterigo. Neniu staris mal&gcirc;oje
         apud la mortinto nek rigardis lin afliktite, neniu ploris pri li, lia viza&gcirc;o
         estis kovrita per blanka tuko, kaj sub lian kapon estis metita granda dika
         libro, kies folioj konsistis el griza papero en plej granda formato. Inter
         &ccirc;iuj du folioj de la libro ku&scirc;is velkintaj floroj, forgesitaj kaj ka&scirc;itaj, tuta
         herbario, kolektita en diversaj lokoj. La&ubreve; lia propra postulo tio devis
         esti metita kun li en lian tombon. Kun &ccirc;iu floro estis ligita &ccirc;apitro el lia
         vivo.
</p><p>
         <q>Kiu estas la mortinto?</q> ni demandis, kaj oni respondis: <q>La
	 maljuna Upsala studento! Oni diras, ke li estis iam kapabla homo, ke li
         komprenis fremdajn lingvojn, ke li povosciis kanti kaj verki kantojn. Sed
         poste io stari&gcirc;is sur lia vojo, kaj tiam li komencis dronigadi siajn pensojn
         kaj sin mem en brando. Kiam lia sano estis ruinigita, li venis en la
         kamparon, kie oni pagis por lia lo&gcirc;ado kaj man&gcirc;ado. Li estis pia kiel
         infano, kiam nur ne atakis lin lia nigra spirito, &ccirc;ar tiam li fari&gcirc;adis
         nekvietigebla kaj kuradis tra la arbaro kiel &ccirc;asata besto. Sed &ccirc;iufoje,
         kiam ni sukcesis venigi lin returne hejmen, kiam ni sukcesis enigi en
         lian manon la libron kun la sekigitaj kreska&jcirc;oj, tiam li povis sidi anta&ubreve; &gcirc;i
         dum la tuta tago, pririgardi unu kreska&jcirc;on post la alia, kaj ofte sur liaj
         vangoj fluis larmoj. Dio scias, pri kio li pensis tiam! Sed li petis, ke oni
         metu al li la libron en la &ccirc;erkon, kaj nun &gcirc;i ku&scirc;as apud li, kaj balda&ubreve;
         oni alnajlos super li la fermoplaton, kaj li ku&scirc;os kviete en la malvarma
         tombo.</q>
</p><p>
         Oni levis la kadavran tukon; paco estis sur la viza&gcirc;o de la mortinto,
         radio de la suno falis sur &gcirc;in. Hirundo rapidege enflugis en la la&ubreve;bon,
         kaj, gaje pepinte super la kapo de la mortinto, &gcirc;i ne haltinte flugis
         returne.
</p><p>
         Kiel strange estas al ni en la animo &dash; ni &ccirc;iuj tion spertis &dash; kiam ni
         denove elprenas malnovajn leterojn el nia juneco kaj legas ilin. Tiam
         relevi&gcirc;as kvaza&ubreve; tuta vivo kun &ccirc;iuj siaj esperoj, kun &ccirc;iuj siaj zorgoj.
         Kiom multe el tiuj homoj kun kiuj ni en tiu tempo tiel amike
	 interrilatis, estas nun mortintaj por ni, kvankam ili ankora&ubreve; vivas; sed longe,
         longe ni ne pensis pri tiuj, pri kiuj ni iam esperis, ke ni restos en intima
         rilato kun ili, ke ni reciproke dividos inter ni mal&gcirc;ojon kaj &gcirc;ojon.
</p><p>
         La seki&gcirc;inta kverka folio en la libro rememorigas pri amiko, lerneja
         amiko, amiko por la tuta vivo. Li alfiksis la folion al la studenta &ccirc;apo tie
         en la verda arbaro, kiam la ligo estis farata por la tuta vivo. Kie li nun
         vivas? La folio konservi&gcirc;is, la amikeco forgesi&gcirc;is! Jen estas fremdlanda
         florvarmeja kreska&jcirc;o, tro delikata por la &gcirc;ardenoj de la nordo, &dash; &scirc;ajnas,
         kvaza&ubreve; ekzistas ankora&ubreve; la bonodoro en &ccirc;i tiuj folioj! &Scirc;i donis &gcirc;in al li,
         la fra&ubreve;lino el la nobela &gcirc;ardeno. Jen estas la akvolilio, kiun li mem de&scirc;iris
         kaj malsekigis per maldol&ccirc;aj larmoj, kun la maldol&ccirc;aj larmoj la lilio el
         la sensalaj akvoj. Kaj jen estas urtiko, &dash; kion diras &gcirc;ia folio? Kion li
         pensis, kiam li &gcirc;in de&scirc;iris, kiam li &gcirc;in konservis? Kaj jen estas konvalo el
         la soleco de la arbaro; jen estas lonicero el la florpoto de la drinkejo, kaj
         jen estas nudaj akraj herbaj trunketoj!... 
</p><p>
         La floranta siringo klinis siajn fre&scirc;ajn bonodorajn flora&jcirc;ojn super la
         kapon de la mortinto; la hirundo denove preterflugas: <q>kvivit! kvivit!</q>
         Nun venas la portistoj kun najloj kaj martelo, la fermoplaton oni metas
         super la mortinton, lia kapo ripozas sur la muta libro. 
</p><p>
	 Konservita-forgesita!
</p>
</div>

<div type="story" rend="doc" id="diferenco">
<head>Ekzistas diferenco</head>
<p>
         Tio estis en la monato Majo, la vento blovis ankora&ubreve; malvarme, sed la
         printempo jam venis, tion predikis arbeta&jcirc;oj kaj arboj, kampoj kaj 
	 herbejoj. Estis amaso da flora&jcirc;oj, kaj anta&ubreve; &ccirc;io, supre &ccirc;e la plektbarilo. &Gcirc;uste
         tie la printempo mem zorgis pri siaj aferoj; &gcirc;i parolis de pomarbo, kiu
         eligis nur unu solan bran&ccirc;on, fre&scirc;an, florantan bran&ccirc;on, &scirc;ar&gcirc;itan de
	 rozokoloraj bur&gcirc;onoj. La arbeto certe mem sciis, kiel bela &gcirc;i estas. Tial &gcirc;i
         tute ne estis surprizita, kiam subite sur la vojo, tute anta&ubreve; &gcirc;i, haltis 
	 sinjora kale&scirc;o kaj la juna grafino en la kale&scirc;o diris, ke la pomarbo estas la
         plej &ccirc;arma, kion oni povas vidi, ke &gcirc;i estas la printempo mem en sia plej
         bela prezenti&gcirc;o. La bran&ccirc;on oni derompis, kaj &scirc;i tenis &gcirc;in en sia delikata
         mano kaj &scirc;irmis &gcirc;in per sia silka ombrelo. Post tio ili veturis al la 
	 kastelo, kie ilin akceptis altaj salonoj kaj belegaj &ccirc;ambroj. Puraj blankaj
         kurtenoj flirtis &ccirc;e la malfermitaj fenestroj, kaj belegaj floroj staris en
         brilantaj diafanaj vazoj, kaj en unu el ili, kiu briletis kvaza&ubreve; &gcirc;i estus
         skulptita el fre&scirc;e falinta ne&gcirc;o, oni plantis la pomarban bran&ccirc;on inter
         fre&scirc;aj helaj bran&ccirc;oj fagaj; estis plezuro &gcirc;in rigardi.
</p><p>
         Tiam la bran&ccirc;o fari&gcirc;is fiera, kaj tio estis ja tute kiel &ccirc;e homoj.
</p><p>
         Multaj homoj de diversaj specoj trairis la &ccirc;ambrojn, kaj la&ubreve;grade de la
         valoro, kiun ili havis, ili permesis al si esprimi sian admiron. Unuj diris
         absolute nenion, aliaj diris tro multe, kaj la pomarba bran&ccirc;o rimarkis,
         ke inter la homoj tiel same ekzistas diferenco, kiel inter la kreska&jcirc;oj.
</p><p>
         <q>Unuj servas por ornamo, kaj aliaj por man&gcirc;o, ekzistas anka&ubreve; tiaj, kiuj
         estas tute superfluaj,</q> diris al si la pomarba bran&ccirc;o; kaj &ccirc;ar oni &gcirc;in
         starigis &gcirc;uste &ccirc;e malfermita fenestro, tra kiu &gcirc;i povis rigardi kiel en la
         &gcirc;ardenon, tiel anka&ubreve; sur la kampon, tial &gcirc;i havis sufi&ccirc;e da floroj kaj
         kreska&jcirc;oj por konsiderado. Tie staris ri&ccirc;aj kaj malri&ccirc;aj, e&ccirc; kelkaj tro
         malri&ccirc;aj.
</p><p>
         <q>Kompatindaj mizeraj herboj!</q> diris la pomarba bran&ccirc;o, <q>tie oni
	 efektive faris diferencon. Kiel malfeli&ccirc;aj ili kredeble sin sentas, se tiaspecaj
         esta&jcirc;oj &gcirc;enerale povas senti, kiel mi kaj miaspecaj esta&jcirc;oj sentas. Estas
         efektive farita diferenco, sed &gcirc;i devas esti farata, alie &ccirc;iuj estus ja
         egalaj!</q>
</p><p>
         La pomarba bran&ccirc;o rigardis kun kompato precipe unu specon de
	 floroj, kiuj en granda amaso trovi&gcirc;is sur la kampoj kaj &ccirc;e la terkavoj.
         Neniu ligis ilin en bukedon, ili estis por tio tro simplaj, oni povis e&ccirc;
         trovi ilin inter la pavimaj &scirc;tonoj, ili &ccirc;ie kreskis kiel la plej malbona
         herbo, kaj al tio ili havis ankora&ubreve; la malbelan nomon <q>buterfloroj de la
         diablo</q>.
</p><p>
         <q>Kompatinda malestimata kreska&jcirc;o!</q> diris la pomarba bran&ccirc;o, <q>vi ne
         estas kulpa, ke vi fari&gcirc;is tio, kio vi estas, ke vi estas tiel simpla kaj ke vi
         ricevis la malbelan nomon, kiun vi havas! Sed kun la kreska&jcirc;oj estas tiel
         same, kiel kun la homoj, nepre devas ekzisti diferencoj!</q>
</p><p>
         <q>Diferencoj!</q> diris la radio de la suno kaj kisis la florantan pomarban
         bran&ccirc;on, sed kisis anka&ubreve; la flavajn buterflorojn de la diablo sur la kampo,
         &ccirc;iuj fratoj de la sunradio kisis ilin, la malri&ccirc;ajn florojn tiel same, kiel la
         ri&ccirc;ajn.
</p><p>
         La pomarba bran&ccirc;o neniam meditis pri la senfina amo de Dio al &ccirc;io,
         kio vivas; neniam &gcirc;i meditis pri tio, kiom multe da bela&jcirc;o kaj bona&jcirc;o
         ku&scirc;as ka&scirc;ite, sed ne forgesite, &dash; sed tio ja anka&ubreve; estis tute kiel &ccirc;e homoj.
         La sunradio, la radio de la lumo sciis tion pli bone: <q>Vi ne vidas
         malproksime, vi ne vidas klare! Kio estas tiu mizera herbo, kiun vi
	 precipe pri&gcirc;emas?</q>
</p><p>
         <q>La buterfloroj de la diablo!</q> diris la pomarba bran&ccirc;o. <q>Neniam oni
         ligas ilin en bukedon, oni premas ilin per la piedoj, ili ekzistas en tro
         granda nombro, kaj kiam ili ricevas semon, &gcirc;i flugas en formo de
	 malgrandaj lanaj flokoj super la vojo kaj alkro&ccirc;i&gcirc;as al la homoj sur la vestoj.
         Herba&ccirc;o &gcirc;i estas! Sed tio ili ja anka&ubreve; devas esti! Mi estas efektive tre
         danka, ke mi ne fari&gcirc;is unu el tiuj floroj</q>
</p><p>
         Sur la kampon venis subite tuta amaso da infanoj; la plej juna el ili
         estis ankora&ubreve; tiel malgranda, ke li estis portata de la aliaj. Kiam oni
	 sidigis lin sur la herbo inter la flavaj floroj, li la&ubreve;te
	 ekridis de &gcirc;ojo, baraktis
         per la piedetoj, rulis sin sur la tero, de&scirc;iris nur la flavajn florojn kaj kisis
         ilin en dol&ccirc;a senkulpeco. La iom pli grandaj infanoj derompis la florojn
         de la trunketoj kaj formis el ili ringojn, &gcirc;is fine el tio fari&gcirc;is tuta &ccirc;eno;
         anta&ubreve;e &ccirc;eno &ccirc;irka&ubreve; la kolo, poste alia trans la &scirc;ultro, pendante &gcirc;is la
         ventro, kaj anka&ubreve; la kapo ne estis forgesita; belege aspektis la verdaj
         rubandoj kaj la &ccirc;enoj. Sed la plej grandaj infanoj singarde de&scirc;iris la
         elflorintajn kreska&jcirc;etojn, la trunketojn, kiuj portis sur si la floksimile
         kunmetitan semkronon, tiun malkompaktan, aeran, lansimilan floron,
         kiu estas kvaza&ubreve; formita el plej delikataj plumoj, flokoj a&ubreve; lanugoj. Ili
         tenis &gcirc;in anta&ubreve; la bu&scirc;o, por per unu ekblovo &gcirc;in tute forblovi. Kiu povos
         tion fari, ricevos novajn vestojn anta&ubreve; la fino de la jaro, diris la avino.
         La malestimata floro estis en tiu okazo &scirc;atata profeto.
</p><p>
         <q>&Ccirc;u vi vidas?</q> diris la sunradio, <q>&ccirc;u vi vidas la belecon, &ccirc;u vi vidas
         la potencon de tiu floreto?</q>
</p><p>
         <q>Jes, por infanoj!</q> respondis la pomarba bran&ccirc;o.
</p><p>
         Jen sur la kampon venis maljuna virino, kaj per sia malakra sentenila
         tran&ccirc;ilo &scirc;i ekfosis malsupre &ccirc;irka&ubreve; la radikoj de la floroj kaj eltiris ilin;
         parton de la radikoj &scirc;i volis uzi kiel aldonon al la kafo, la aliajn &scirc;i volis
         vendi al la apotekisto kiel kuracilojn.
</p><p>
         <q>Beleco estas tamen io pli alta!</q> diris la pomarba bran&ccirc;o. <q>Nur la
         elektitoj venas en la regnon de la belo! Ekzistas diferenco inter la
	 kreska&jcirc;oj, kiel ekzistas diferenco inter la homoj.</q>
</p><p>
         La sunradio parolis pri la senfina amo de Dio al &ccirc;ia kreita&jcirc;o kaj al &ccirc;io,
         kio havas en si vivon, kaj ke Li en la tempo kaj la eterneco distribuis
         &ccirc;ion egalmezure.
</p><p>
         <q>Jes, tio estas via opinio!</q> diris la pomarba bran&ccirc;o.
</p><p>
         Nun en la &ccirc;ambron eniris homoj, kaj venis anka&ubreve; la juna grafino, kiu
         tie bele starigis la pomarban bran&ccirc;on en la diafana vazo, kie la sunlumo
         povis priradii &gcirc;in. &Scirc;i alportis floron, a&ubreve; ion similan, kiu estis ka&scirc;ita inter
         tri a&ubreve; kvar folioj, kiuj estis tenataj &ccirc;irka&ubreve; &gcirc;i konuse, por ke nenia trablovo
         a&ubreve; venteto povu &gcirc;in difekti. &Gcirc;i estis portata kun tia zorgemeco kaj
	 singardeco, kiun oni ne uzis e&ccirc; por la delikata pomarba bran&ccirc;o. Tre singarde
         oni nun forprenis la grandajn foliojn, &dash; kaj kio aperis? La malgranda
         floka semkrono de la flava malestimata buterfloro! &Gcirc;in la grafino estis
         di&scirc;irinta tiel singarde kaj portis tiel zorge, ke neniu el &gcirc;iaj delikataj
         plumetoj, kiuj formis kvaza&ubreve; &gcirc;ian nebulan &ccirc;apeton kaj sidis tiel 
	 malkompakte, forblovi&gcirc;u. Sendifektan kaj belegan &scirc;i nun &gcirc;in havis; &scirc;i admiris
         &gcirc;ian belan formon, &gcirc;ian aeran klarecon, &gcirc;ian tutan originalan
	 kunmetitecon, &gcirc;ian belecon, kiam la vento forblovus la semkronon.
</p><p>
         <q>Rigardu, kiel mirinde bele Dio &gcirc;in kreis!</q> diris la grafino. <q>Mi
         pentros &gcirc;in kune kun la pomarba bran&ccirc;o; estas vero, ke &ccirc;i tiu estas
         senfine bela, sed en alia maniero anka&ubreve; tiu malri&ccirc;a floro ricevis de Dio tre
         multe da beleco. Kiel ajn malsimilaj ili estas, ili tamen amba&ubreve; estas
         infanoj en la regno de la belo.</q>
</p><p>
         Kaj la sunradio kisis la malri&ccirc;an floron kaj kisis la florantan pomarban
         bran&ccirc;on, kies folioj &ccirc;e tio kvaza&ubreve; ru&gcirc;i&gcirc;is.
</p>
</div>

<div type="story" rend="doc" id="tombsxtono">
<head>Malnova tomba &scirc;tono</head>
<p>
         En malgranda urbeto, &ccirc;e unu homo, kiu havis sian propran negocon
         en unu vespero de la jartempo, pri kiu oni diras <q>la vesperoj 
	 plilongi&gcirc;as</q>, la tuta familio sidis kune en rondeto. Estis ankora&ubreve; trankvile kaj
         varme; la lampo brulis, la longaj flankkurtenoj pendis anta&ubreve; la fenestroj,
         sur kiuj staris florpotoj, kaj ekstere estis hela lunlumo. Sed pri tio ili ne
         parolis; ili parolis pri malnova granda &scirc;tono, kiu ku&scirc;is malsupre sur
         la korto, tute apude de la kuireja pordo, sur kiu la servistinoj ofte
         starigadis la purigitajn kuprajn vazojn, por ke ili seki&gcirc;u en la suno,
         kaj kie la infanoj volonte ludadis, &dash; tio estis en efektiveco malnova
         tomba &scirc;tono.
</p><p>
         <q>Jes,</q> diris la mastro, <q>mi opinias, ke &gcirc;i devenas el la malnova
         malkonstruita mona&hcirc;eja pre&gcirc;ejo; kiel la katedro, tiel anka&ubreve; la
	 monumentoj kaj tombaj &scirc;tonoj estis disvenditaj. Mia formortinta patro a&ccirc;etis
         kelke da ili; oni disbatis ilin por la pavimado, sed &ccirc;i tiu &scirc;tono restis, kaj
         de tiu tempo &gcirc;i ku&scirc;as sur la korto.</q>
</p><p>
         <q>Oni povas tre bone vidi, ke tio estas tomba &scirc;tono!</q> diris la plej a&gcirc;a
         el la infanoj; <q>oni povas ankora&ubreve; vidi sur &gcirc;i sablan horlo&gcirc;on kaj pecon de
         an&gcirc;elo, tamen la surskribo, kiu trovi&gcirc;is sur &gcirc;i, preska&ubreve; tute defroti&gcirc;is,
         nur la nomo <q>Preben</q> kaj tuj post &gcirc;i granda <q>S</q> kaj iom pli malsupre
         la vorto <q>Marta</q> estas ankora&ubreve; rekoneblaj; sed pli oni ne povas de&ccirc;ifri,
         kaj anka&ubreve; tion oni rekonas nur post pluvo a&ubreve; post lavo de la &scirc;tono.</q>
</p><p>
         <q>Ho Dio! tio estas la tomba &scirc;tono de Preben Svan kaj de lia edzino!</q>
</p><p>
         ekkriis maljuna viro, kiu la&ubreve; sia a&gcirc;o povis esti la avo de &ccirc;iuj, kiuj trovi&gcirc;is
         en la &ccirc;ambro. <q>Jes, tiuj geedzoj estis el la lastaj, kiujn oni enterigis sur
         la malnova mona&hcirc;eja tombejo. Tio estis maljuna bonkora paro el la tempo
         de mia knabeco; &ccirc;iuj ilin konis kaj amis; ili estis la plej maljuna geedza
         paro en nia regiono. La homoj rakontis pri ili, ke ili posedas barelon da
         oro, kaj tamen ili estis vestitaj simple, per plej maldelikata &scirc;tofo, sed ilia
         tola&jcirc;o estis blindige blanka. Tio estis bonega maljuna paro, Preben kaj
         Marta! Kiam ili sidis sur la benko, kiu staris sur la alta &scirc;tona &scirc;tuparo anta&ubreve;
         la domo kaj super kiu la maljuna tilio etendis siajn bran&ccirc;ojn, kaj ili
         kapsalutadis amike kaj afable, tiam al la homoj fari&gcirc;is tre &gcirc;oje en la
         animo. Ili estis senfine bonkoraj por la malri&ccirc;uloj, ili nutradis ilin,
         donadis al ili vestojn, kaj prudento kaj vera kristaneco montri&gcirc;adis en
         ilia tuta bonfarado. Kaj kion diri precipe pri la edzino! Mi memoras tiun
         tagon tre klare; mi estis malgranda knabo, kaj mi estis kun mia patro
         tie &ccirc;e la maljuna Preben, kiam &scirc;i &jcirc;us mortis; la maljuna homo estis tre
         ekscitita kaj ploris kiel infano. La kadavro ku&scirc;is ankora&ubreve; en la 
	 dormo&ccirc;ambro, tute apude de tiu &ccirc;ambro, en kiu ni sidis, &dash; li parolis kun mia
         patro kaj kun kelkaj najbaroj pri tio, kiel solece nun fari&gcirc;os &ccirc;e li, kiel
         belege estis anta&ubreve;e, kiom multe da jaroj ili vivis kune kaj kiamaniere
         okazis, ke ili ekkonis kaj ekamis unu la alian. Kiel mi diris, mi estis
         tiam malgranda, kaj mi staris kaj a&ubreve;skultis, sed stranga sento ekkaptis
         min, kiam mi a&ubreve;skultis la maljunan homon kaj vidis, kiel li kun &ccirc;iu
         momento fari&gcirc;adis pli vigla kaj ricevis ru&gcirc;ajn vangojn, kiam li parolis pri
         la tago de la fian&ccirc;i&gcirc;o, pri tio, kiel &ccirc;arma &scirc;i estis, kiom multe da 
	 malgrandaj senkulpaj &ccirc;irka&ubreve;vojoj li faris, por renkonti&gcirc;i kun &scirc;i. Li parolis
         pri la tago de la edzi&gcirc;o, &ccirc;e tio liaj okuloj lumis, li kvaza&ubreve; ankora&ubreve; unu
         fojon travivis la feli&ccirc;an &gcirc;ojan tempon, &dash; kaj dume &scirc;i ku&scirc;is tie senviva en
         la apuda &ccirc;ambro, maljuna virino, kaj li estis maljuna viro kaj parolis pri
         la tempo de la espero... jes, jes, tiel iras la aferoj! Tiam mi estis nur
         infano, kaj nun mi estas maljuna kiel Preben Svan. La tempo iras kaj &ccirc;io
         &scirc;an&gcirc;i&gcirc;as! Mi memoras plej klare la tagon de &scirc;ia enterigo; la maljuna
         Preben iris tuj post la &ccirc;erko. Kelke da jaroj anta&ubreve;e la geedzoj lasis pretigi
         por si sian tomban &scirc;tonon kun surskribo kaj nomoj, lasante libera nur la
         lokon por la jaro de la morto; vespere oni elveturigis la &scirc;tonon kaj metis
         &gcirc;in sur la tombon, &dash; kaj unu jaron poste oni &gcirc;in denove levis kaj oni
         metis la maljunan Preben apud lia edzino. Ili ne restigis tian ri&ccirc;econ,
         kiel la homoj supozis kaj asertis! La postresta&jcirc;o transiris al parencoj,
         kiuj lo&gcirc;is tro malproksime kaj pri kies ekzistado oni anta&ubreve;e nenion iam
         a&ubreve;dis. Ilian domon el traba&jcirc;oj kun la benko sur la alta &scirc;tona &scirc;tuparo sub
         la tilio oni la&ubreve; ordono de la magistrato malkonstruis, &ccirc;ar &gcirc;i estis tro
         kaduka, por ke oni povu lasi &gcirc;in stari. Kiam poste oni faris tion saman
         kun la mona&hcirc;eja pre&gcirc;ejo kaj la tombejon oni fermis, tiam la tomba &scirc;tono
         de Preben kaj Marta, kiel anka&ubreve; &ccirc;io alia, kio tie trovi&gcirc;is, trafis en la
         manojn de diversaj a&ccirc;etantoj, kaj okazis tiel, ke tiu &scirc;tono ne estis
	 disbatita kaj uzita, sed ku&scirc;as ankora&ubreve; sur la korto kiel ludloko por la infanoj
         kaj kiel sekigloko por la purigitaj kupraj vazoj. La pavimita strato
	 kondukas nun super la ripozejo de la maljuna Preben kaj de lia edzino, kaj
         neniu plu ilin memoras!</q>
</p><p>
         La maljuna homo, kiu tion rakontis balancis mal&gcirc;oje la kapon. 
</p><p>
	 <q>Forgesita! &Ccirc;io estos forgesita!</q> li diris.
</p><p>
         Post tio oni en la &ccirc;ambro parolis pri aliaj aferoj. Sed la plej malgranda
         knabo, infano kun grandaj seriozaj okuloj, grimpis sur se&gcirc;on malanta&ubreve;
         la kurtenoj kaj rigardis sur la korton, kie la luno hele lumis sur la
         grandan &scirc;tonon, kiu anta&ubreve;e &ccirc;iam aspektis por li malplena kaj plata, sed
         nun ku&scirc;is kiel granda folio de historia libro. &Ccirc;ion, kion la knabo a&ubreve;dis
         pri Preben kaj pri lia edzino, enhavis en si la &scirc;tono. Li rigardis al &gcirc;i
	 malsupren, kaj li rigardis al la klara, hela luno supren, en la puran, altan
         aeron, kaj estis, kvaza&ubreve; la viza&gcirc;o de Dio radias sur la teron.
</p><p>
         <q>Forgesita! &Ccirc;io estos forgesita!</q> estis dirite en la &ccirc;ambro; kaj en tiu
         momento an&gcirc;elo kisis nevideble la bruston kaj frunton de la knabo kaj
         flustris malla&ubreve;te: <q>Konservu bone la donitan semon, konservu &gcirc;in &gcirc;is la
         tempo de matureco! Per vi, kara infano, la forvi&scirc;ita surskribo, la
	 aerdetruita tomba &scirc;tono konservi&gcirc;os en helaj oraj trajtoj por la venontaj
	 generacioj! La maljunaj geedzoj denove irados mano en mano tra la
	 malnovaj stratoj, ridetante kaj kun fre&scirc;aj ru&gcirc;aj vangoj sidos sur la &scirc;tona
         &scirc;tuparo sub la tilio kaj kapsalutados malri&ccirc;ulojn kaj ri&ccirc;ulojn. La sema
         grajno de &ccirc;i tiu horo post serio da jaroj disvolvi&gcirc;os en florplenan poemon.
         La bona&jcirc;o kaj bela&jcirc;o ne forgesi&gcirc;as, &gcirc;i vivas en legendoj kaj kantoj.</q>
</p>
</div>

<div type="story" rend="doc" id="plej_bela_rozo">
<head>Plej bela rozo de la mondo</head>
<p>
         Estis iam potenca re&gcirc;ino, en kies &gcirc;ardeno trovi&gcirc;is la plej belaj floroj el
         &ccirc;iuj jartempoj kaj el &ccirc;iuj landoj de la mondo, sed precipe &scirc;i amis la
         rozojn, kaj tial &scirc;i havis la plej diversajn specojn de ili, de la sova&gcirc;aj,
         simple odorantaj, &gcirc;is la plej belaj luksaj rozoj. Ili kreskis sur la muroj de
         la kastelo, volvis sin &ccirc;irka&ubreve; la kolonoj kaj fenestraj kadroj, plenigis la
         koridorojn kaj ornamis la plafonojn de &ccirc;iuj salonoj; &ccirc;iuj konkuradis
         inter si per sia bonodoro, formo kaj koloroj.
</p><p>
         Sed mal&gcirc;ojo kaj aflikto regis en la palaco. La re&gcirc;ino ku&scirc;is sur la lito
         de morto, kaj la kuracistoj sciigis, ke &scirc;i devas morti.
</p><p>
         <q>Kaj tamen ekzistas ankora&ubreve; savo por &scirc;i!</q> diris la plej sa&gcirc;a inter ili.
         <q>Alportu al &scirc;i la plej belan rozon de la mondo, tiun, kiu estas la simbolo
         de la plej alta kaj plej pura amo; se &scirc;i ekvidos &gcirc;in anta&ubreve; ol &scirc;iaj okuloj
         senvivi&gcirc;os, tiam &scirc;i ne mortos.</q>
</p><p>
         Kaj aperis junuloj kaj maljunuloj, de &ccirc;iuj lokoj &ccirc;iuflanke, kun rozoj, la
         plej belaj, kiuj kreskis en &ccirc;iu &gcirc;ardeno, sed la postulata rozo ne estis
         inter ili. El la &gcirc;ardeno de la amo oni devis &gcirc;in preni; sed kiu rozo en tiu
         &gcirc;ardeno estis la esprimo kaj la simbolo de la plej alta, plej pura amo?
         La poetoj kantis pri la plej bela rozo de la mondo, &ccirc;iu nomis la sian.
         Kaj tra la tuta lando oni faris proklamon al &ccirc;iu koro, kiu batis ame,
         proklamon al &ccirc;iu rango kaj al &ccirc;iu a&gcirc;o.
</p><p>
         <q>Neniu ankora&ubreve; nomis la floron!</q> diris la sa&gcirc;ulo. <q>Neniu montris la
         lokon, kiu elkreskigis tiun floron en &gcirc;ia tuta beleco. Tio ne estas la rozoj
         de la &ccirc;erko de Romeo kaj Julia a&ubreve; de la tombo de Valborg, kvankam tiuj
         rozoj &ccirc;iam bonodoras per legendoj kaj kantoj; tio ne estas la rozoj, kiuj
         elkreskis el la sangaj lancoj de Winkelried, el la sango, kiu elfluis el la
         brusto de la heroo dum lia morto por la patrujo, kvankam nenia morto
         estas pli dol&ccirc;a, nenia rozo estas pli ru&gcirc;a ol la sango, kiu tiam fluas. Tio
         anka&ubreve; ne estas tiu mirinda floro, por kies vartado homo dum multaj
         jaroj en sendormaj noktoj fordonas sian fre&scirc;an vivon en la soleca &ccirc;ambro
         de studado, la magia rozo de la scienco.</q>
</p><p>
         <q>Mi scias, kie &gcirc;i floras,</q> diris unu feli&ccirc;a patrino, kiu kun sia
	 malgranda infano venis al la lito de la re&gcirc;ino. <q>Mi scias, kie trovi&gcirc;as la plej
         bela rozo de la mondo, la rozo, kiu estas la esprimo kaj la simbolo de la
         plej alta kaj plej pura amo. &Gcirc;i floras sur la ardantaj vangoj de mia dol&ccirc;a
         infano, kiam &gcirc;i, fortigita de la dormo, malfermas la okulojn kaj ridetas
         al mi per sia tuta amo.</q>
</p><p>
         <q>Bela estas tiu rozo, sed ekzistas pli bela!</q> respondis la sa&gcirc;ulo.
         <q>Jes, multe pli bela!</q> diris unu el la virinoj. <q>Mi &gcirc;in vidis; pli majesta,
         pli sankta rozo floras nenie, sed &gcirc;i estis pala, kiel la folioj de la tea rozo.
         Sur la vangoj de la re&gcirc;ino mi &gcirc;in vidis; &scirc;i demetis sian re&gcirc;inan kronon
         kaj portadis mem en la longa nokto sian malsanan infanon, ploradis
         super &gcirc;i, kisadis &gcirc;in kaj pre&gcirc;is por &gcirc;i al Dio, kiel patrino pre&gcirc;as en la
         horo de angoro.</q>
</p><p>
         Sankta kaj mirinde potenca estas la blanka rozo de mal&gcirc;ojo, tamen &gcirc;i
         ne estas la savonta.
</p><p>
         <q>Ha, la plej belan rozon de la mondo ni vidis anta&ubreve; la Altaro de Dio!</q>
         diris la pia maljuna episkopo. <q>Mi vidis &gcirc;in lumantan kiel viza&gcirc;o de
         an&gcirc;elo. La junaj knabinoj iris al la tablo de Dio, renovigis sian baptan
         interligon, kaj tiam rozoj ru&gcirc;i&gcirc;is kaj rozoj pali&gcirc;is sur la fre&scirc;aj vangoj.
         Inter ili staris unu juna knabino, kiu rigardis supren al Dio kun la plena
         pureco kaj amo de sia tuta animo. Tio estis la esprimo de la plej pura
         kaj plej alta amo.</q>
</p><p>
         <q>La beno de Dio estu sur &scirc;i!</q> diris la sa&gcirc;ulo; <q>tamen neniu el vi &ccirc;iuj &gcirc;is
         nun nomis la plej belan rozon de la mondo.</q>
</p><p>
         Tiam en la &ccirc;ambron eniris infano, la malgranda filo de la re&gcirc;ino; la
         larmoj staris &ccirc;e li en la okuloj kaj sur la vangoj; li portis malfermitan
         grandan libron, kiu estis bindita en veluro kaj havis ar&gcirc;entan garna&jcirc;on.
</p><p>
         <q>Panjo!</q> diris la infano, <q>a&ubreve;skultu, kion mi legis!</q> Kaj la infano
         alsidi&gcirc;is al lito kaj la&ubreve;te legis el la libro pri tiu, kiu sin mem fordonis por
         la savo de la homoj, e&ccirc; de la ankora&ubreve; ne naskitaj generacioj. <q>Pli granda
         amo ne ekzistas!</q>
</p><p>
         Tiam rozokolora lumeto aperis sur la vangoj de la re&gcirc;ino, grandaj kaj
         klaraj fari&gcirc;is &scirc;iaj okuloj, &ccirc;ar &scirc;i vidis, kiel el la folioj de la libro levi&gcirc;is la
         plej bela rozo de la mondo, la bildo de tiu rozo, kiu elkreskis el la sango
         de Kristo sur la ligno de la kruco.
</p><p>
         <q>Mi &gcirc;in vidas!</q> &scirc;i diris. <q>Neniam mortas tiu, kiu ekvidis &ccirc;i tiun rozon,
         la plej belan sur la tero.</q>
</p>
</div>

<div type="story" rend="doc" id="jarhistorio">
<head>Historio de la jaro</head>
<p>
         Tio estis en la lastaj tagoj de Januaro; terura ne&gcirc;ventego estis levi&gcirc;inta;
         unu ne&gcirc;turni&gcirc;o post la alia kuris tra &ccirc;iuj stratoj kaj stratetoj; la ekstera
         flanko de la fenestraj vitroj estis tute kovrita de la ne&gcirc;o, kaj simile al
         lavangoj &gcirc;i faladis de la tegmentoj. La homoj aspektis kvaza&ubreve; forkurantaj
         de malamiko, ili kuris, ili flugis, ili faladis unuj al la aliaj en la brakojn,
         fortike apogis sin dum momento unu al la alia, kaj almena&ubreve; en tia maniero
         ili povis konservi la ekvilibron. La kale&scirc;oj kaj &ccirc;evaloj estis kvaza&ubreve;
	 pudritaj, la servistoj, por iom &scirc;irmi sin kontra&ubreve; la vento, staris kun la dorso
         al la kale&scirc;o, kaj la piedirantoj penis &scirc;irmi sin malanta&ubreve; la kale&scirc;oj, kiuj
         en la profunda ne&gcirc;o nur malrapide movi&gcirc;is anta&ubreve;en. Kiam fine la ventego
         kvieti&gcirc;is kaj la&ubreve;longe de la domoj estis &scirc;ovelita mallar&gcirc;a irvojeto, la
         homoj tamen haltadis &ccirc;iufoje, kiam ili sin renkontis. Neniu el ili havis la
         deziron fari la unuan pa&scirc;on en la profundan ne&gcirc;on, por preterlasi preter
         si la alian. Silente ili staradis, &gcirc;is fine, kvaza&ubreve; la&ubreve; silenta interkonsento,
         &ccirc;iu el ili elmetis unu piedon kaj en&scirc;ovis &gcirc;in en la ne&gcirc;amason.
</p><p>
         &Ccirc;irka&ubreve; la vespero fari&gcirc;is plena trankvileco, la &ccirc;ielo aspektis, kvaza&ubreve; &gcirc;i
         estus balaita kaj farita pli alta kaj pli travidebla, la steloj aspektis tute
         novegaj, kaj kelkaj el ili briletis blue kaj klare. Samtempe estis frosto, ke
         la ne&gcirc;o kraketadis; facile la supra tavolo de la ne&gcirc;o povus fari&gcirc;i tiel
         firma, ke en la sekvanta mateno &gcirc;i povus porti sur si la paserojn; &ccirc;i tiuj
         saltetadis tien kaj reen sur la lokoj, kie estis &scirc;ovelite, sed multe da
         nutra&jcirc;o oni tie ne povis trovi, kaj estis terure malvarme.
</p><p>
         <q>Pep!</q> diris unu pasero al alia, <q>tion oni nomas la nova jaro! &Gcirc;i estas
         ja pli malbona ol la malnova! Ni povus tute bone restigi tiun. Mi estas
         kolera, kaj mi havas sufi&ccirc;an ka&ubreve;zon por tio.</q>
</p><p>
         <q>Jes, nun la homoj kuradis kaj faris al si reciproke novjarajn
	 donacojn,</q> diris malgranda duone rigidi&gcirc;inta pasero, <q>ili disbatis potojn &ccirc;e
         la pordoj kaj estis treege &gcirc;ojaj, ke la malnova jaro nun forpasis. Mi anka&ubreve;
         estis tre &gcirc;oja pri tio, &ccirc;ar mi atendis, ke ni nun ricevos varmajn tagojn, sed
         nenio el tio fari&gcirc;is. Frostas multe pli kruele ol anta&ubreve;e! La homoj faris
         eraron en la kalkulado de la tempo.</q>
</p><p>
         <q>Certe ili eraris!</q> diris alia pasero, kiu estis maljuna kaj havis jam
         blankan kapon, <q>ili havas ion, kion ili nomas kalendaro, objekton, kiun
         ili mem elpensis, kaj ili diras, ke &ccirc;io iras konforme al tio, sed en
	 efektiveco tio ne estas vero. Kiam venas la printempo, tiam komenci&gcirc;as la jaro,
         tio estas la irado de la naturo, kaj la&ubreve; tio mi kalkulas!</q>
         <q>Sed kiam venos la printempo?</q> demandis la aliaj.
</p><p>
         <q>&Gcirc;i venos tiam, kiam la cikonio venos, sed &gcirc;ia veno estas tre
	 nedifinita; &ccirc;i tie en la urbo trovi&gcirc;as neniu, kiu estus kompetenta pri tio, tie en
         la kamparo la homoj scias tion pli bone. &Ccirc;u ni elflugu tien kaj atendu?
         Tie oni estas pli proksimaj al la printempo.</q>
</p><p>
         <q>Jes, tio povus esti bona!</q> diris unu el ili, kiu longe saltetis kaj pepis,
         sed en efektiveco nenion diris. <q>Mi tamen &ccirc;i tie en la urbo havas kelkajn
         agrabla&jcirc;ojn, pri kiuj mi timas, ke tie mi ilin ne havos. Sur &ccirc;i tiu flanko
         de la strato en unu domo lo&gcirc;as homa familio, al kiu venis en la kapon la
         sa&gcirc;a ideo alfiksi al la muro tri a&ubreve; kvar florpotojn kun la granda aperturo
         internen kaj kun la fundo eksteren. En tiu fundo estas farita tiel granda
         truo, ke mi povas oportune enflugi kaj elflugi. Tie mi kun mia edzo
         aran&gcirc;is nian neston, kaj el tie elflugis &ccirc;iuj niaj infanoj. La homa familio
         &ccirc;ion aran&gcirc;is kompreneble nur por tio, ke &gcirc;i havu la plezuron nin observi,
         alie ili certe tion ne farus. Ili &scirc;utas pecetojn da pano, anka&ubreve; por sia
	 propra plezuro, kaj tiamaniere ni havas nutra&jcirc;on; tie oni kvaza&ubreve; zorgas pri
         ni; tial mi pensas, ke mi restos kaj mia edzo restos, kvankam ni estas
         tre malkontentaj, &dash; ni tamen restos.</q>
</p><p>
         <q>Kaj ni elflugos en la kamparon, por vidi, &ccirc;u la printempo ankora&ubreve; ne
         venas!</q> Kaj ili forflugis.
</p><p>
         Tie en la kamparo regis plej forta vintra malvarmo; tie frostis ankora&ubreve;
         kelke da gradoj pli ol en la urbo. Akra vento blovis super la ne&gcirc;okovritaj
         kampoj. La vila&gcirc;ano kun grandaj pugnogantoj sur la manoj sidis en sia
         glitveturilo kaj batadis per la brakoj sian korpon, por forigi la
	 malvarmon. La vipo ku&scirc;is sur liaj genuoj, la malgrasaj &ccirc;evaloj kuris tiel, ke el
         ili iris vaporo, la ne&gcirc;o kraketadis kaj la paseroj saltetadis en la
	 vojsulkoj kaj suferis de frosto. <q>Pep! Kiam venos la printempo? Da&ubreve;ras tiel
         longe!</q>
</p><p>
         <q>Tiel longe!</q> eksonis de la plej alta ne&gcirc;okovrita loko de la kampoj.
         Tio povis esti la e&hcirc;o, sed tio anka&ubreve; povis esti parolo de la stranga
	 maljuna homo, kiu en vento kaj malbona vetero sidis sur la supro de ne&gcirc;a
         monteto. Li estis tute blanka, kiel vila&gcirc;ano en blanka frisa surtuto, kun
         longaj blankaj haroj; blanka barbo, tute pala kaj kun grandaj helaj
         okuloj.
</p><p>
         <q>Kiu estas la maljunulo tie?</q> demandis la paseroj.
</p><p>
         <q>Tion mi scias!</q> diris maljuna korvo, kiu sidis sur barila paliso kaj
         estis sufi&ccirc;e afabla por konfesi, ke anta&ubreve; Dio ni &ccirc;iuj, e&ccirc; ne esceptante &gcirc;in
         mem, valoras ne pli ol tiuj malgrandaj birdoj, kaj tial &gcirc;i anka&ubreve; honoris
         per interparolado la paserojn kaj donis al ili informojn. <q>Mi scias, kiu
         estas la maljunulo! Li estas la vintro, la maljuna homo de la pasinta jaro;
         li ne mortis, kiel diras la kalendaro, ne, li estas la prizorganto de la
	 malgranda re&gcirc;ido printempo, kiu balda&ubreve; venos. Jes, la vintro estas la reganto.
         Hu, vi malgranduloj, oni bone a&ubreve;das, kiel vi tremas de frosto.</q>
</p><p>
         <q>Jes, &ccirc;u tio ne estas la sama, kion mi &ccirc;iam diradis!</q> diris la plej
	 malgranda; <q>la kalendaro estas nur homa elpenso, kiu ne harmonias kun la
         naturo. Ili devus tion lasi al ni, al ni, kiuj estas pli delikataj esta&jcirc;oj.</q>
         Pasis semajno, pasis preska&ubreve; du semajnoj. La arbaro estis nigra; la
	 glacii&gcirc;inta lago ku&scirc;is peze kaj aspektis kiel rigidi&gcirc;inta plumba maso. La
         nuboj tute ne havis karakteron de nuboj, ili estis malseka glacie malvarma
         nebulo, kiu pendis super la lando. Amase flugis la grandaj nigraj
	 kornikoj, sen kriado; oni havis la impreson, kvaza&ubreve; &ccirc;io dormas. Tiam super la
         lago ekglitis sunradio, kaj la lago briletis kiel fandita stano. La ne&gcirc;a
         kovro sur la kampo kaj sur la monteto ne briletis plu kiel anta&ubreve;e; sed la
         blanka figuro, la vintro mem, &ccirc;iam ankora&ubreve; tie sidis, direktinte la
	 rigardon fikse al sudo. Li tute ne rimarkis, ke la ne&gcirc;a kovro kvaza&ubreve; trafalis en
         la teron kaj jen sur unu jen sur alia loko elmontri&gcirc;is verda placeto, kie
         tuj eksvarmis paseroj.
</p><p>
         <q>Kvitit! kvitit! &ccirc;u nun venas la printempo?</q>
</p><p>
         <q>La printempo!</q> eksonis super la kampoj kaj herbejoj kaj tra la nigre
         brunaj arbaroj, kie fre&scirc;e verde briletis la musko &ccirc;e la trunkoj de la arboj.
</p><p>
         Kaj de sude fluge alvenis tra la aero la du unuaj cikonioj. Sur la dorso
         de &ccirc;iu el ili sidis malgranda bela infano, knabo kaj knabino. Ili salute kisis
         la teron, kaj &ccirc;ie, kien ili metis siajn piedojn, el&gcirc;ermis el sub la ne&gcirc;o
         blankaj floroj. Mano en mano ili iris al la maljuna glacia homo, la vintro,
         almetis sin por nova saluto al lia brusto, kaj en la sama momento ili &ccirc;iuj
         tri malaperis kaj la tuta pejza&gcirc;o malaperis; densa malseka nebulo, granda
         kaj peza &ccirc;ion kovris. Iom post iom la aero ekmovi&gcirc;is, aperis vento, &gcirc;i
         venis en formo de sinsekvaj pu&scirc;oj kaj forpelis la nebulon, la suno varme
         eklumis; la vintro mem malaperis, la belaj infanoj de la printempo sidis
         sur la trono de la jaro.
</p><p>
         <q>&Ccirc;i tio estas la vera nova jaro!</q> diris la paseroj, <q>nun ni certe
         denove ricevos niajn privilegiojn kaj krom tio kompenson pro la kruela
         vintro.</q>
</p><p>
         Kien ajn la du infanoj sin turnis, tie sur la arboj kaj arbeta&jcirc;oj aperis
         verdaj bur&gcirc;onoj, tie la herbo fari&gcirc;is pli alta, la grenkampoj pli verdaj kaj
         luksaj. Kaj &ccirc;irka&ubreve; si la malgranda knabino &scirc;utadis florojn; &scirc;i havis tre
         multe da ili en sia jupeto, ili trovi&gcirc;is en tiel granda amaso, ke &ccirc;iam &gcirc;i
         estis plena, kiel ajn fervore &scirc;i ilin dis&scirc;utadis. En sia rapidemeco &scirc;i el&scirc;utis
         veran flora&jcirc;an ne&gcirc;on sur la pomarbojn kaj persikarbojn, tiel ke ili staris
         en plena parado, anta&ubreve; ol ili havis verdajn foliojn.
</p><p>
         &Scirc;i ekpla&ubreve;dis per la manoj, kaj la knabo pla&ubreve;dis, kaj tiam alvenis birdoj
         nesciate de kie, kaj &ccirc;iuj pepis kaj kantis: <q>La printempo venis.</q>
</p><p>
         Estis belega vida&jcirc;o. Tiu a&ubreve; alia maljuna virineto eliris anta&ubreve; la pordon
         en la lumon de la suno, enspiris la balzaman aeron kaj rigardis la flavajn
         florojn, kiuj kovris &ccirc;iujn herbejojn, tute tiel, kiel en la tagoj de &scirc;ia
         juneco. La mondo fari&gcirc;is denove juna. <q>Ekstere estas hodia&ubreve; belege!</q>
         diris &ccirc;iuj.
</p><p>
         La arbaro estis ankora&ubreve; mallume verda, plena de bur&gcirc;onoj, sed la
         asperoloj jam &ccirc;i estis, fre&scirc;aj kaj bonodoraj, la violoj staris en plena
         florado, la anemonoj kaj leontodoj disvolvi&gcirc;is, e&ccirc; en &ccirc;iu herba trunketo
         estis suko kaj forto, &ccirc;io prezentis kvaza&ubreve; belegan tapi&scirc;on, kiu invitis sidi;
         kaj sur &gcirc;i sidis la juna paro de la printempo, kaj ili tenis sin reciproke je
         la manoj kaj kantis kaj ridetis kaj kreskis &ccirc;iam pli kaj pli.
</p><p>
         Kvieta pluvo falis sur ilin el la &ccirc;ielo; ili tion ne rimarkis, la guto de la
         pluvo kaj la larmo de &gcirc;ojo kunfandi&gcirc;is en unu guton. La fian&ccirc;o kaj la
         fian&ccirc;ino kisis sin reciproke, kaj en unu momento la arboj en la arbaro
         disvolvis siajn bur&gcirc;onojn. Kiam la suno levi&gcirc;is, &ccirc;iuj arbaroj estis verdaj.
</p><p>
         Kaj mano en mano la gefian&ccirc;oj promenadis sub la fre&scirc;a superpendanta
         la&ubreve;ba tegmento, kie nur la radioj de la sunlumo kaj la &jcirc;etata ombro donis
         koloralterni&gcirc;on en la verda&jcirc;o. Virga pureco kaj refre&scirc;iga aromo estis en
         la delikataj folioj; klare kaj vigle fluis la riveroj kaj torentoj inter la
         velure-verdaj junkoj kaj super la diversformaj &scirc;tonoj. <q>&Ccirc;iam kaj eterne
         &ccirc;io restas plena de vivo!</q> parolis la tuta naturo. Kaj la kukolo krietadis
         kaj la ala&ubreve;do triladis, oni sentis la belegan printempon. Sed la salikoj
         &ccirc;iuj portis ankora&ubreve; gantojn sur siaj flora&jcirc;oj, ili estis terure singardaj, kaj
         tio estas enuiga.
</p><p>
         Pasis tagoj kaj semajnoj; premante ku&scirc;is la varmo sur ]a tuta naturo;
         varmegaj aeraj ondoj fluis tra la greno, kiu fari&gcirc;is &ccirc;iam pli flava. La blanka
         lotusa floro de la nordo etendis sur la arbaraj lagoj siajn grandajn
	 verdajn foliojn super la supra&jcirc;o de la akvo, kaj la fi&scirc;oj ser&ccirc;is ombron sub
         ili. Sur tiu flanko de la arbaro, kiu estis &scirc;irmita kontra&ubreve; la vento, kie la
         suno brulis sur la murojn de la domo kaj trae varmigis la disvolvitajn
         rozojn, kie la &ccirc;erizarboj estis plene kovritaj de sukaj nigraj, preska&ubreve;
         varmegaj &ccirc;erizoj, &dash; tie sidis la belega virino de la somero, la sama, kiun ni
         jam vidis anta&ubreve;e kiel infanon kaj kiel fian&ccirc;inon. &Scirc;i rigardis al la levi&gcirc;antaj
         mallumaj nuboj, kiuj ondoforme, simile al montoj, nigre-blue kaj peze
         levi&gcirc;adis &ccirc;iam pli kaj pli alten. Kiel &scirc;toni&gcirc;inta renversita maro, ili &ccirc;iam
         pli kaj pli mallevi&gcirc;adis al la arbaro, kie, kvaza&ubreve; la&ubreve; sor&ccirc;a frapo, &ccirc;io
         muti&gcirc;is. &Ccirc;iu venteto kvieti&gcirc;is, &ccirc;iu birdo silentis, seriozeco kaj atendado
         regis en la tuta naturo. Sed sur la vojoj kaj vojetoj la veturigantoj,
	 rajdantoj kaj piedirantoj ekrapidis, por veni sub tegmenton kaj &scirc;irmon. Jen
         subite eklumis, kvaza&ubreve; la suno ekbrilis, fulme, blindige, brulige, kaj sub
         rulanta krakego &ccirc;io denove ka&scirc;i&gcirc;is en mallumo. Torente &jcirc;eti&gcirc;is malsupren
         la akvo; fari&gcirc;is nokto kaj fari&gcirc;is lumo, silento kaj tondro alternis. La
         junaj brunharaj trunkoj de la kanoj en la mar&ccirc;o ondi&gcirc;adis tien kaj reen,
         la bran&ccirc;oj de la arbaro ka&scirc;i&gcirc;is sub akvaj gutoj, venis mallumo kaj lumo,
         silento kaj tondro. La herbo kaj la greno ku&scirc;is kiel terenbatita, kiel
	 forportita, de la fluo, kvaza&ubreve; &gcirc;i neniam plu povos relevi&gcirc;i. Subite la pluvo
         aliformi&gcirc;is en apartajn gutojn, la suno eklumis, kaj de la trunketoj kaj
         de la folioj ekbrilis la akvaj gutoj kiel perloj, la birdoj kantis, la fi&scirc;oj
         saltis super la akvon de la torento, la kuloj dancis, kaj tie sur la roko
         en la sala vipata marakvo sidis la somero mem, la forta viro kun la bone
         disvolvitaj membroj, kun la gutantaj haroj, &dash; rejunigita de la fre&scirc;a bano
         li sidis tie en la varma lumo de la suno. La tuta naturo &ccirc;irka&ubreve;e estis
         rejunigita, &ccirc;io staris lukse, potence kaj bele; estis somero, la varma,
         belega somero.
</p><p>
         &Ccirc;arma kaj dol&ccirc;a estis la aromo, kiu blovetis de la luksa kampo de
	 trifolioj, kie la abeloj zumadis &ccirc;irka&ubreve; la antikva ju&gcirc;loko; la volvotrunkoj de
         rubuso volvi&gcirc;is super la oferaltaro, kiu, lavita de la pluvo, brilis en la
         lumo de la suno; kaj tien flugis la abelre&gcirc;ino kun sia svarmo kaj demetis
         vakson kaj mielon. Neniu tion vidis krom la somero kaj lia forta edzino;
         por ili staris la altaro, kovrita per la oferdonoj de la naturo.
</p><p>
         La vespera &ccirc;ielo radiis kiel oro, nenia pre&gcirc;eja kupolo ornamas tiel ri&ccirc;e,
         kaj la luno lumis inter la &ccirc;ielru&gcirc;o vespera kaj la &ccirc;ielru&gcirc;o matena. Estis
         somero.
</p><p>
         Tagoj pasis, kaj semajnoj pasis. La brilpuraj rikoltiloj de la rikoltistoj
         brilis sur la grenkampoj, la bran&ccirc;oj de la pomarbo fleksi&gcirc;is sub la
         ru&gcirc;vangaj fruktoj; la lupolo &ccirc;arme odoris, kaj sub la avelarbetoj, kie la
         nuksoj pendis en formo de pezaj faskoj, sidis viro kaj virino, la somero
         kun sia serioza edzino.
</p><p>
         <q>Kia ri&ccirc;eco!</q> &scirc;i diris, <q>&ccirc;irka&ubreve;e nur beno, bela&jcirc;o kaj bona&jcirc;o, kaj
         tamen, mi mem ne scias, mi tamen sopiras... ripozon, ripozon! Mi ne
         trovas por tio alian vorton! Jen ili jam denove plugas sur la kampo! Pli
         kaj &ccirc;iam pli la homoj volas akiri! Vidu, la cikonioj kolekti&gcirc;as en
	 amasojn kaj iras en kelka interspaco post la plugilo, la Egiptaj birdoj, kiuj
         portis nin tra la aero. &Ccirc;u vi memoras ankora&ubreve;, kiel ni amba&ubreve;, estante
         ankora&ubreve; infanoj, venis en &ccirc;i tiujn nordajn landojn? Florojn ni alportis,
         belegan sunlumon kaj verdajn arbarojn; al ili nun la vento jam faris
         malbonon, ili fari&gcirc;as brunaj kaj malhelaj, kiel la arboj de la sudo, sed
         ne portas orajn fruktojn kiel tiuj!</q>
</p><p>
         <q>&Ccirc;u vi volas ilin vidi?</q> diris la somero; <q>fari&gcirc;u do denove gaja!</q>
</p><p>
         Kaj li levis sian brakon, kaj la folioj de la arbaro ricevis koloron ru&gcirc;an
         kaj oran; ri&ccirc;a kolordiverseco aperis sur &ccirc;iuj arbaroj. En la rozarbeta&jcirc;oj
         brilis fajreru&gcirc;aj rozofruktoj, sur la sambukaj bran&ccirc;oj pendis grandaj,
         pezaj, nigre-brunaj beroj, la sova&gcirc;aj ka&scirc;tanoj maturaj elfalis el la
         malhele-verdaj &scirc;eloj, kaj en la arbaro duafoje floris la violoj.
</p><p>
         Sed la re&gcirc;ino de la jaro fari&gcirc;adis &ccirc;iam pli kaj pli silenta kaj pala.
</p><p>
         <q>Malvarma vento blovas!</q> &scirc;i diris, <q>la nokto alportas malsekan
	 nebulon! Mi sopiras... al la lando de mia infaneco.</q>
</p><p>
         &Scirc;i vidis, kiel la cikonioj forflugis, &ccirc;iu aparte, kaj &scirc;i etendis post ili la
         manojn. &Scirc;i rigardis supren al la nestoj, kiuj nun estis malplenaj, kaj
         tie en unu el ili kreskis longtrunketa cejano kaj en alia kreskis flava
         leontodo, kvaza&ubreve; la nesto ekzistus nur por esti &scirc;irmilo kaj barilo &ccirc;irka&ubreve;
         &gcirc;i; kaj anka&ubreve; la paseroj scivole enrigardis tien.
</p><p>
         <q>Pep! Kio do fari&gcirc;is kun la gesinjoroj? Videble ili ne povas tratoleri,
         ke blovas iom malvarmete, kaj tial ili forkuris? Feli&ccirc;an voja&gcirc;on!</q>
</p><p>
         Pli kaj pli flavaj fari&gcirc;is la folioj de la arbaro, unuj post la aliaj ili
         defalis, aperis la a&ubreve;tunaj ventegoj, la jaro klini&gcirc;is al sia fino. Sur la
         kovrilo el la velkintaj folioj ku&scirc;is la re&gcirc;ino de la jaro kaj rigardis per
         mildaj okuloj supren al la briletantaj steloj, kaj &scirc;ia edzo staris apud &scirc;i.
</p><p>
         Ekpu&scirc;o de la vento turne levis la foliojn!... Kiam ili returne falis
	 malsupren, &scirc;i estis malaperinta, sed somera birdo, la lasta de la jaro, flugis
         tra la malvarma aero.
</p><p>
         Nun venis la malsekaj nebuloj, la malvarmaj ventoj kaj la longaj
         mallumaj noktoj. La reganto de la jaro staris tie kun ne&gcirc;blankaj haroj,
         sed li mem tion ne sciis, li pensis, ke tio estas la ne&gcirc;aj flokoj, kiuj falis
         sur lin el la nuboj. Peza ne&gcirc;a kovrilo ku&scirc;is sur la verdaj kampoj.
</p><p>
         La pre&gcirc;ejaj sonoriloj sonoris la komencon de la Kristnaska festo.
</p><p>
         <q>La naskosonoriloj sonoras!</q> diris la re&gcirc;o de la jaro; <q>balda&ubreve;
         naski&gcirc;os la nova paro da regantoj, kaj mi iros ripozi, kiel &scirc;i, ripozi sur
         la brilantaj steloj.</q>
</p><p>
         En la fre&scirc;a verda pinarbaro, kie ku&scirc;is la ne&gcirc;o, staris la an&gcirc;elo de
	 Kristnasko kaj konsekris la junajn arbetojn, kiuj devis servi por la festo,
         <q>&Gcirc;ojo en la &ccirc;ambroj kaj sub la verdaj bran&ccirc;oj!</q> diris la &gcirc;isnuna
         reganto de la jaro, kiu en la lastaj semajnoj fari&gcirc;is ne&gcirc;blanka
	 maljunulo; <q>alproksimi&gcirc;as la tempo de mia ripozo, la juna paro de la jaro
         ricevas nun la kronon kaj la sceptron!</q>
</p><p>
         <q>Kaj tamen la potenco apartenas ankora&ubreve; al vi!</q> diris la Kristnaska
         an&gcirc;elo, <q>la potenco, ne la ripozo! Lasu la ne&gcirc;on ku&scirc;i varmige super la
         juna semita&jcirc;o! Lernu toleri, ke oni faras honoron al alia persono, dum
         vi estas ankora&ubreve; reganto, lernu esti forgesita kaj tamen vivi! La horo de
         via libereco venos, kiam venos la printempo!</q>
</p><p>
         <q>Kiam venos la printempo?</q> demandis la vintro.
</p><p>
         <q>&Gcirc;i venos, kiam la cikonio venos.</q>
</p><p>
         Kun blankaj bukloj kaj ne&gcirc;blanka barbo sidis la vintro, glacie
	 malvarma, maljuna kaj fleksi&gcirc;inta, sed forta, kiel la vintra ventego kaj la
         potenco de la glacio sur la ne&gcirc;amaso de la monteto, kaj li rigardis
         suden, kiel sidis kaj rigardis siatempe la anta&ubreve;a vintro. La glacio krakis,
         la ne&gcirc;o kraketis, la glitkurantoj svingi&gcirc;adis sur la brilantaj lagoj, kaj
         korvoj kaj kornikoj faradis bonan efekton sur la blanka suba&jcirc;o, nenia
         venteto movi&gcirc;is. En la silenta aero la vintro kunmetis la manojn, kaj la
         glacio fari&gcirc;is firma ponto inter la landoj.
</p><p>
         Jen denove venis paseroj el la urbo kaj demandis: <q>Kiu estas la
	 maljunulo tie?</q> Kaj tie denove sidis la korvo, a&ubreve; &gcirc;ia filo, kio estas
	 indiferenta, kaj diris al ili: <q>Tio estas la vintro! La maljuna viro de la
         pasinta jaro. Li ne mortis, kiel diras la kalendaro, sed li estas la
	 prizorganto de la printempo, kiu balda&ubreve; venos!</q>
</p><p>
         <q>Kiam venos la printempo?</q> diris la paseroj; <q>tiam ni ricevos bonan
         tempon kaj pli bonan regadon. La malnova neniom ta&ubreve;gas.</q>
</p><p>
         En silentaj pensoj la vintro kapsalutis la senfolian malluman arbaron,
         kie &ccirc;iu arbo montris la belajn formojn kaj fleksi&gcirc;ojn de siaj bran&ccirc;oj;
         kaj dum la vintra dormado mallevi&gcirc;is la glacie malvarmaj nebuloj de la
         nuboj, la reganto son&gcirc;is pri la tempo de sia juneco kaj de sia vira a&gcirc;o,
         kaj &ccirc;e la komenco de la tagi&gcirc;o la tuta arbaro aperis bele kovrita de
         prujno; tio estis la somera son&gcirc;o de la vintro; nur la lumo de la suno
         metis finon al la bela son&gcirc;o.
</p><p>
         <q>Kiam venos la printempo?</q> demandis la paseroj.
</p><p>
         <q>La printempo!</q> eksonis e&hcirc;e de la ne&gcirc;okovritaj montetoj. Kaj la suno
         lumis pli kaj pli varme, la ne&gcirc;o fandi&gcirc;is, la birdoj pepis: <q>La printempo
         venas!</q>
</p><p>
         Kaj alte tra la aero venis la unua cikonio, &gcirc;in sekvis la dua; bela infano
         sidis sur la dorso de &ccirc;iu el ili, kaj ili mallevi&gcirc;is sur la liberan kampon,
         kisis la teron kaj kisis la maljunan silentan viron, kaj simile al Moseo
         sur la monto li malaperis, forportita de nebula nubo.
</p><p>
         La historio de la jaro fini&gcirc;is.
</p><p>
         <q>Tio estas tute &gcirc;usta!</q> diris la paseroj, <q>kaj anka&ubreve; tre bela, sed &gcirc;i ne
         estas konforma al la kalendaro, kaj tial &gcirc;i estas erara.</q>
</p>
</div>

<div type="story" rend="doc" id="lasta_tago">
<head>En la lasta tago</head>
<p>
         La plej sankta tago el &ccirc;iuj niaj tagoj sur la tero estas tiu, en kiu ni
         mortas; &gcirc;i estas la lasta tago, la sankta granda tago de la aliformi&gcirc;o. &Ccirc;u
         vi efektive iam serioze meditis pri tiu potenca, certe venonta lasta horo
         &ccirc;i tie sur la tero?
</p><p>
         Vivis iam viro, severa kredanto, kiel oni diris pri li, batalisto pro la
         vorto, kiu estis por li le&gcirc;o, severa servanto de severa Dio. Jen la Morto
         aperis &ccirc;e lia lito, la Morto kun la severa &ccirc;iela viza&gcirc;o.
</p><p>
         <q>La horo venis, vi devas min sekvi!</q> diris la Morto kaj ektu&scirc;is per sia
         glacie malvarma fingro liajn piedojn, kaj ili malvarmi&gcirc;is; la Morto
         ektu&scirc;is lian frunton, poste lian koron, kaj &gcirc;i krevis, kaj la animo sekvis
         la an&gcirc;elon de la morto.
</p><p>
         Sed en la malmultaj anta&ubreve;irintaj momentoj, inter la konsekro de la
         piedoj &gcirc;is la konsekro de la frunto kaj koro, simile al grandaj, pezaj
         maraj ondoj trairis super la mortanto ankora&ubreve; unu fojon &ccirc;io, kion la
         vivo alportis kaj vekis. Tiel oni per unu ekrigardo penetras en la kapturnan
         profundon kaj travidas en unu sola ekfulmo de la penso la nemezureblan
         vojon; tiel oni per unu ekrigardo ampleksas la tutan sennombran svarmon
         de la steloj, la sentantajn mondojn kaj mondkorpojn en la vastega
         spaco.
</p><p>
         En tia momento ektremas la terurita pekulo kaj havas nenion, al kio
         li povus sin apogi, li sentas, kvaza&ubreve; li falegas en senfinan malplenon. Sed
         la piulo apogas sian kapon al Dio kaj fordonas sin al Li kiel infano,
         humile pre&gcirc;ante: <q>Via volo plenumi&gcirc;u super mi!</q>
</p><p>
         Sed &ccirc;i tiu mortanto ne havis menson de infano, li sentis, ke li estas
         viro; li ne tremis kiel pekulo, li sciis, ke li estis &gcirc;usta kredanto. Li
         observadis la formojn de la religio en ilia tuta severeco; li sciis, ke
         milionoj iras la lar&gcirc;an vojon, kiu kondukas al kondamno; per fajro kaj
         glavo li povus sur la tero neniigi ilian korpon, kiel ilia animo jam estis
         neniigita por &ccirc;iam; lia vojo nun kondukis al la &ccirc;ielo, kie la favorkoreco
         malfermos al li la pordon, la favorkoreco promesita.
</p><p>
         Kaj la animo iris kun la an&gcirc;elo de la morto, sed ankora&ubreve; unu fojon
         &gcirc;i ekrigardis la ku&scirc;ejon, kie ku&scirc;is la polvoformita&jcirc;o en la blanka &ccirc;emizo
         de mortinto, fremda kopio de &gcirc;ia Mi. Kaj ili flugis, kaj ili iris, estis
         preska&ubreve; kiel en granda halo, kaj tamen samtempe anka&ubreve; kiel en arbaro
         la naturo estis kvaza&ubreve; &ccirc;irka&ubreve;tran&ccirc;ita, alligita kaj envicigita,
	 malnaturigita, kiel en malnovamoda Franca &gcirc;ardeno; estis plena maskarado.
</p><p>
         <q>Jen estas la homa vivo!</q> diris la an&gcirc;elo de la morto.
</p><p>
         &Ccirc;iuj figuroj montri&gcirc;is pli a&ubreve; malpli maskitaj; tute ne &ccirc;iuj, kiuj havis
         sur si veluron kaj oron, estis la plej noblaj a&ubreve; la plej potencaj; tute ne
         &ccirc;iuj, kiuj estis vestitaj malri&ccirc;e kaj mizere, estis la plej malaltaj a&ubreve; plej
         senvaloraj. Tio estis stranga maskarado, kaj precipe estis rimarkinde vidi,
         kiel ili &ccirc;iuj sub siaj vestoj zorge ion ka&scirc;as unu anta&ubreve; la alia; sed unu tiel
         longe pri&scirc;iris la alian, &gcirc;is la ka&scirc;ita&jcirc;o fari&gcirc;is videbla, kaj tiam oni vidis, ke
         montri&gcirc;as la kapo de besto; &ccirc;e unu &gcirc;i estis rikananta simio, &ccirc;e alia &gcirc;i
         estis malbela virkapro, glitema serpento a&ubreve; senforta fi&scirc;o.
</p><p>
         Tio estis la besto, kiun ni &ccirc;iuj portas en ni, la besto, kiu kun kreski&gcirc;is
         kun la homo, kaj &gcirc;i saltis kaj tiri&gcirc;is kaj volis eli&gcirc;i, kaj &ccirc;iu tenis siajn
         vestojn alpremite &ccirc;irka&ubreve; &gcirc;i, sed la aliaj for&scirc;iris ilin kaj kriis: <q>Vidu!
         vidu! tio li estas! tio &scirc;i estas!</q> Kaj unu &ccirc;iam penis nudigi la mizera&jcirc;on
         de la alia.
</p><p>
         <q>Kaj kiun beston mi portis &ccirc;e mi?</q> demandis la migranta animo. La
         an&gcirc;elo de la morto montris anta&ubreve; si fieran figuron, &ccirc;irka&ubreve; kies kapo oni
         vidis ri&ccirc;forman a&ubreve;reolon kun brilantaj koloroj, sed &ccirc;e la koro de tiu viro
         estis ka&scirc;itaj la piedoj de la besto, la piedoj de pavo; la a&ubreve;reolo estis nur
         la multkolora vosto de la birdo.
</p><p>
         Kiam ili migris pluen, grandaj birdoj abomeninde kria&ccirc;is de la bran&ccirc;oj
         de la arboj malsupren; per la&ubreve;taj homaj vo&ccirc;oj ili kriis: <q>Vi,
	 mortomigranto, &ccirc;u vi memoras min?</q> Tio estis &ccirc;iuj malbonaj pensoj kaj avidoj
         el liaj anta&ubreve;aj tagoj de la vivo, ili kriis al li: <q>&Ccirc;u vi min memoras?</q>
</p><p>
         La animo ektremis por momento, &ccirc;ar &gcirc;i konis la vo&ccirc;ojn, la malbonajn
         pensojn kaj avidojn, kiuj aperis kiel ju&gcirc;aj atestantoj.
</p><p>
         <q>En nia karno, en nia malbona naturo lo&gcirc;as nenio bona!</q> diris la
         animo, <q>sed la pensoj &ccirc;e mi ne fari&gcirc;is faroj, la mondo ne vidis la
	 malbonan frukton!</q> &Gcirc;i nun rapidis ankora&ubreve; pli, por kiel eble plej balda&ubreve;
         forkuri de la abomeninda kriado, sed la grandaj nigraj birdoj
	 &ccirc;irka&ubreve;&scirc;vebis &gcirc;in en rondo kaj kriis kaj kriis, kvaza&ubreve; tio devus esti a&ubreve;data en la
         tuta mondo. La animo kuris kiel &ccirc;asata cervino, kaj &ccirc;e &ccirc;iu pa&scirc;o &gcirc;i
	 surpu&scirc;i&gcirc;is per la piedo sur akrajn fajro&scirc;tonojn, kiuj tran&ccirc;is al &gcirc;i la piedojn
         kaj faris al &gcirc;i plej fortan doloron. <q>De kie venas &ccirc;i tiuj akraj &scirc;tonoj?
         Kiel velkintaj folioj ili ku&scirc;as dis&jcirc;etitaj amase sur la tero!</q>
</p><p>
         <q>Tio estas &ccirc;iu nesingarda vorto, kiun vi faligis, kaj kiu vundis la koron
         de via proksimulo multe pli profunde, ol nun la &scirc;tonoj vundas vian
         piedon!</q>
</p><p>
         <q>Tion mi neniam pensus!</q> diris la animo.
</p><p>
         <q>Ne ju&gcirc;u, tiam vi ne estos ju&gcirc;ata!</q> sonis tra la aero.
</p><p>
         <q>Ni &ccirc;iuj pekis!</q> diris la animo kaj denove levis la kapon. <q>Mi
	 observadis la le&gcirc;on kaj la Evangelion, mi faradis kion mi povis fari, mi ne
         estas tia, kiel la aliaj!</q>
</p><p>
         Ili alvenis al la pordo de la &ccirc;ielo, kaj la an&gcirc;elo, la gardisto de la enirejo,
         demandis: <q>Kiu vi estas? Diru al mi vian kredon kaj montru &gcirc;in al mi
         en viaj agoj!</q>
</p><p>
         <q>Mi severe plenumis &ccirc;iujn ordonojn! Mi humiligis min anta&ubreve; la okuloj
         de la mondo, mi malamis kaj persekutadis la malbonon kaj la
	 malbonulojn, ilin, kiuj iras la lar&gcirc;an vojon al la kondamno, kaj e&ccirc; nun ankora&ubreve;
         mi tion persekutus per fajro kaj glavo, se mi tion povus!</q>
</p><p>
         <q>Vi estas do religiano de Mahometo!</q> diris la an&gcirc;elo.
</p><p>
         <q>Mi? Neniam!</q>
</p><p>
         <q>Kiu kaptas la glavon, tiu pereos per la glavo, diras la Filo; lian
         kredon vi ne havas. Eble vi estas filo de Izraelo, kiu diras kun Moseo:
         okulo pro okulo, dento pro dento! Filo de Izraelo, kies severa Dio estas
         nur Dio de via popolo?</q>
</p><p>
         <q>Mi estas Kristano!</q>
</p><p>
         <q>Tion mi ne rekonas en via kredo kaj en viaj agoj. La instruo de
         Kristo estas pardono, amo kaj favorkoreco!</q>
</p><p>
         <q>Favorkoreco!</q> eksonis tra la senlima spaco, kaj la pordo de la &ccirc;ielo
         malfermi&gcirc;is, kaj la animo flugis renkonte al la malfermita belego.
</p><p>
         Sed la lumo, kiu fluis el tie, estis tiel blindiga, tiel trapenetra, ke la
         animo eksaltis malanta&ubreve;en kiel de eltirita glavo. La tonoj sonis tiel
         milde, kiel kortu&scirc;e, ke nenia tera lango povas tion esprimi, kaj la animo
         ektremis kaj klini&gcirc;is &ccirc;iam pli kaj pli profunden, sed la &ccirc;iela klareco &gcirc;in
         trapenetris, kaj nun &gcirc;i sentis kaj konsciis tion, kion &gcirc;i neniam anta&ubreve;e
         sentis en tia maniero, la &scirc;ar&gcirc;on de sia malhumileco, de sia malmildeco
         kaj pekeco. Fari&gcirc;is en &gcirc;i tiel klare.
</p><p>
         <q>La bonon, kiun mi faris en la mondo, mi faris nur tial, &ccirc;ar mi ne
         povis agi alie, sed la malbono &dash; &gcirc;i estis de mi mem!</q>
</p><p>
         Kaj la animo sentis sin blindigita de la pura &ccirc;iela lumo, senforte &gcirc;i
         falis, kiel &scirc;ajnis al &gcirc;i, en la profundon, tute &scirc;rumpinta; humiligita, ne
         matura por la regno &ccirc;iela, &gcirc;i, pensante pri la severa kaj justa Dio, ne
         kura&gcirc;is elbalbuti: <q>indulgon!</q>
</p><p>
         Sed la indulgo aperis, la neatendita indulgo.
</p><p>
         La &ccirc;ielo de Dio estis en tiu tuta senlima spaco, la amo de Dio trafluis la
         animon en senmezura abundo.
</p><p>
         <q>Fari&gcirc;u sankta, majesta, amoplena kaj eterna, vi homa animo!</q> io
         sonis kaj kantis. Kaj ni &ccirc;iuj, &ccirc;iuj, en la lasta tago de nia tera vivo
         eksaltos malanta&ubreve;en anta&ubreve; la brilo kaj la majesto de la &ccirc;iela regno, ni
         klini&gcirc;os profunde, kaj, humile falante, ni tamen, portataj de Lia amo,
         de Lia indulgo, restos supre; &scirc;vebante sur novaj vojoj, purigitaj, pli
	 noblaj kaj pli bonaj, ni pli kaj pli alproksimi&gcirc;os al la majesto de la lumo,
         kaj, fortigitaj de &gcirc;i, ni ricevos la povon levi&gcirc;i al la eterna klareco.
</p>
</div>

<div type="story" rend="doc" id="tute_certe">
<head>Estas tute certe</head>
<p>
         <q>&Gcirc;i estas tute terura historio!</q> diris unu kokino sur la kontra&ubreve;a flanko
         de la vila&gcirc;o, kie la historio tute ne okazis. <q>&Gcirc;i estas terura historio tie
         en la kokinejo! Mi timus hodia&ubreve; nokte dormi sola. Estas bone, ke ni
         estas en la stalo en granda amaso.</q> Kaj &scirc;i rakontis! tiel, ke al la aliaj
         kokinoj hirti&gcirc;is la plumoj kaj la koko mallevis la kreston. Estas tute
         certe!
</p><p>
         Sed ni komencu de la komenco, kaj &ccirc;i tiu okazis en kokinejo sur la alia
         flanko de la vila&gcirc;o. La suno mallevi&gcirc;is, kaj la kokinoj flugis supren; unu
         el la kokinoj, kiu havis blankajn plumojn kaj mallongajn piedojn, metis
         siajn la&ubreve;programajn ovojn, kaj kiel kokino &gcirc;i en &ccirc;iu rilato estis
	 respektinda. Kiam &gcirc;i okupis sian &scirc;tupeton, &gcirc;i purigis sin per la beko kaj perdis
         &ccirc;e tio unu plumon.
</p><p>
         <q>&Gcirc;i estas for!</q> &gcirc;i diris; <q>ju pli mi min purigas, des pli bela mi fari&gcirc;as
         ankora&ubreve;!</q> Tion &gcirc;i diris &scirc;erce, &ccirc;ar inter la kokinoj &gcirc;i estis konata pro
         sia gaja humoro, sed cetere &gcirc;i estis, kiel ni diris, tre respektinda; kaj &gcirc;i
         endormi&gcirc;is.
</p><p>
         &Ccirc;irka&ubreve;e regis mallumo, unu kokino sidis apud la alia, kaj tiu, kiu sidis
         plej proksime de &gcirc;i, ne dormis. &Gcirc;i a&ubreve;dis kaj samtempe ne a&ubreve;dis, kiel oni
         ja devas agi en &ccirc;i tiu mondo, se oni volas konservi komfortan
	 trankvilecon. Tamen &gcirc;i ne povis deteni sin, por ne diri al sia alia najbarino: <q>&Ccirc;u
         vi a&ubreve;dis, kion oni diris &ccirc;i tie? Mi neniun nomas, sed &ccirc;i tie trovi&gcirc;as unu
         kokino, kiu volas senplumi&gcirc;i, por bele aspekti; se mi estus koko, mi &gcirc;in
         malestimus.</q>
</p><p>
         &Gcirc;uste super la kokinoj sidis la strigino kaj la striginedzo kaj la
	 striginidoj; &ccirc;iuj membroj de tiu familio havis akrajn orelojn, ili a&ubreve;dis &ccirc;iun
         vorton, kiun diris la najbara kokino, kaj ili ruladis siajn okulojn, kaj la
         strigino-patrino ventumadis ilin per siaj flugiloj. <q>Ne a&ubreve;skultu; vi tamen
         ja a&ubreve;dis, kion oni tie diris? Mi a&ubreve;dis tion per miaj propraj oreloj, kaj oni
         vere devas multe a&ubreve;di, anta&ubreve; ol oni ilin perdas. Tie trovi&gcirc;as kokino, kiu
         tiagrade forgesis, kio konvenas por kokino, ke &gcirc;i sidas kaj el&scirc;iras al si
         &ccirc;iujn plumojn, kaj permesas al la koko tion rigardi!</q>
</p><p>
         <q lang="fr">Prenez garde aux en fants!</q> diris la strigo-patro, <q>tio ne estas ta&ubreve;ga por
         infanoj!</q>
</p><p>
         <q>Sed mi rakontos tion al la strigo, kiu lo&gcirc;as kontra&ubreve;e! &Gcirc;i estas tiel
         respektinda strigino!</q> Kaj la patrino forflugis.
</p><p>
         <q>Hu-hu, hu-hu!</q> ili amba&ubreve; trumpetis, kaj &gcirc;uste al la kolomboj en la
         kolombejon. <q>&Ccirc;u vi a&ubreve;dis? &Ccirc;u vi a&ubreve;dis? Hu-hu! tie trovi&gcirc;as kokino, kiu
         por la koko el&scirc;iris al si &ccirc;iujn plumojn! &Gcirc;i mortos de malvarmo, se &gcirc;i ne
         estas jam mortinta! Hu-hu!</q>
</p><p>
         <q>Kie? Kie?</q> pepis la kolomboj.
</p><p>
         <q>Sur la kontra&ubreve;a korto! Mi tion preska&ubreve; mem vidis. Estas en efektiveco
         ne konvene tion rakonti, sed estas tute certe!</q>
</p><p>
         <q>Kredu, kredu &ccirc;iun vorton!</q> diris la kolomboj kaj pepis tion
         malsupren en sian kokinejon. <q>Tie trovi&gcirc;as kokino, kelkaj e&ccirc; diras,
         ke du kokinoj, kiuj el&scirc;iris al si &ccirc;iujn plumojn, por ne aspekti kiel
         la aliaj kaj por altiri al si per tio la atenton de la koko. Tio estas
         riska afero, oni povas malvarmumi kaj morti de febro, kaj ili amba&ubreve;
         mortis!</q>
</p><p>
         <q>Veki&gcirc;u! Veki&gcirc;u!</q> kriis la koko kaj flugis sur la barilon; la
         dormo ankora&ubreve; estis en &gcirc;iaj okuloj, sed malgra&ubreve; tio &gcirc;i kriis: <q>Tie tri
         kokinoj mortis pro malfeli&ccirc;a amo al koko; ili el&scirc;iris al si &ccirc;iujn plumojn.
         &Gcirc;i estas malbela historio, mi ne volas konservi &gcirc;in por mi, kurigu &gcirc;in
         pluen!</q>
</p><p>
         <q>Kurigu &gcirc;in pluen!</q> fajfis la vespertoj, kaj la kokinoj kriis, kaj la
         kokoj kriis: <q>Kurigu &gcirc;in pluen! Kurigu &gcirc;in pluen!</q> Kaj tiamaniere la
         historio rondiris de kokinejo al kokinejo kaj fine atingis tiun lokon, de
         kiu &gcirc;i komence eliris.
</p><p>
         <q>Kvin kokinoj,</q> oni diris, <q>el&scirc;iris al si &ccirc;iujn plumojn, por montri,
         kiu pro amo al la koko plej multe malgrasi&gcirc;is, kaj poste ili hakis sin
         reciproke &gcirc;is sango kaj falis senvive, ka&ubreve;zante malhonoron kaj honton
         al sia familio kaj grandan perdon al sia posedanto.</q>
</p><p>
         La kokino, kiu perdis la elliberi&gcirc;intan malgrandan plumon,
	 kompreneble ne rekonis en tio sian propran historion, kaj &ccirc;ar &gcirc;i estis
	 respektinda kokino, &gcirc;i diris: <q>Mi malestimas tiun kokinon, sed beda&ubreve;rinde
         ekzistas multaj tiaspecaj! Pri tio oni ne devas silenti, kaj mi faros, kion
         mi povos, ke la historio venu en la gazeton, por ke la tuta mondo tion
         eksciu. Tion la kokinoj meritis, kaj anka&ubreve; ilia familio!</q>
</p><p>
         Kaj tio venis en la gazeton kaj oni &gcirc;in presis, kaj estas tute certe: el
         malgranda plumo povas fari&gcirc;i kvin kokinoj.
</p>
</div>

<div type="story" rend="doc" id="cigna_nesto">
<head>Cigna nesto</head>
<p>
         Inter la Orienta maro kaj la Norda ku&scirc;as malnova cigna nesto, kiu
         estas nomata Danujo. En &gcirc;i naski&gcirc;is kaj naski&gcirc;as cignoj, kies nomoj
         neniam &ccirc;esos esti famaj.
</p><p>
         En la antikva tempo de &ccirc;i tie flugis popolo da cignoj trans la Alpojn
         sur la verdan ebena&jcirc;on de Milano, kie oni povis belege lo&gcirc;i. La popolo
         da cignoj estis nomata Longobardoj.
</p><p>
         Alia grupo kun brilantaj plumoj kaj fidelecaj okuloj eklo&gcirc;is en Bizantio,
         sidi&gcirc;is &ccirc;irka&ubreve; la imperiestra trono kaj etendis siajn lar&gcirc;ajn flugilojn, por
         &gcirc;in &scirc;irmi. &Gcirc;i ricevis la nomon Varengoj.
</p><p>
         De la bordoj de Francujo eksonis krio de timego anta&ubreve; la sangaj
         cignoj, kiuj aperis el la nordo kun fajro sub la flugiloj, kaj la popolo
         pre&gcirc;is: <q>Savu nin, ho Dio, kontra&ubreve; la sova&gcirc;aj Normandoj!</q>
</p><p>
         Sur la lukse verda herbotero de Anglujo, sur la libera bordo, staris la
         Dana cigno kun la triobla re&gcirc;a krono sur la kapo kaj etendis sian sceptron
         super la landon.
</p><p>
         Genue &jcirc;etis sin la idolanoj sur la bordo de Pomerio, kiam venis la
         Danaj cignoj kun la standardo de la kruco kaj kun eltirita glavo.
</p><p>
         Tio estis en tempo tre antikva, vi diras.
</p><p>
         Sed anka&ubreve; pli proksime al nia tempo oni vidis potencajn cignojn, kiuj
         elflugis el la nesto.
</p><p>
         Radio de fulmo disigis la aeron, radio de fulmo prilumis la landojn de
         la mondo, la cigno dispelis per la fortaj batoj de siaj flugiloj la krepuskan
         nebulon, kaj la stela &ccirc;ielo montri&gcirc;is pli klare; estis tiel, kvaza&ubreve; &gcirc;i pli
         alproksimi&gcirc;is al la tero; tio estis la cigno Tycho Brahe.
</p><p>
         <q>Jes, tiam!</q> vi diras, <q>sed nun en niaj tagoj!</q> Nun ni vidis cignon
         post cigno, kiuj montri&gcirc;is en majesta flugado. Unu el ili glitigis siajn
         flugilojn sur la kordoj de la ora harpo, kaj sonado a&ubreve;di&gcirc;is tra la nordo,
         la rokoj de Norvegujo levi&gcirc;is pli alten en la sunlumo de la tempo antikva;
         oni a&ubreve;dis bruon en la pinaroj kaj betularoj. La dioj, herooj kaj noblaj
         virinoj de la nordo montri&gcirc;is en la profunda malluma interno de la
         arbaroj.
</p><p>
         Ni vidis, kiel unu cigno frapis per siaj flugiloj la marmoran rokon, tie
         ke &gcirc;i rompi&gcirc;is, kaj la belaj bildoj, kiuj &gcirc;is tiam ligite ku&scirc;is en la &scirc;tono,
         eliris en la lumon de la tago, kaj la homoj &ccirc;irka&ubreve;e en la lando levis siajn
         kapojn, por rigardi tiujn potencajn bildojn.
</p><p>
         Ni vidis, kiel tria cigno &scirc;pinis la pensfadenon, kiu nun kuras de lando
         al lando &ccirc;irka&ubreve; la tuta tero, tiel ke la vorto flugas tra la landoj kun
	 rapideco de fulmo.
</p><p>
         Dio amas la malnovan cignan nestan inter la Orienta maro kaj la Norda.
         Venu tra la aero potencaj birdoj, por &gcirc;in detrui; <q>tio ne fari&gcirc;os!</q> E&ccirc; la
         senplumaj birdidoj stari&gcirc;as en rondo &ccirc;irka&ubreve; la rondo de la nesto, ni tion
         vidis, ili lasas al si haki la junan bruston, ke &gcirc;ia sango fluas, ili batas per
         la beko kaj la ungegoj.
</p><p>
         Jarcentoj pasos super &gcirc;i, el la nesto elflugos cignoj, ili estos vidataj kaj
         a&ubreve;dataj &ccirc;irka&ubreve;e en la mondo, anta&ubreve; ol venos la tempo, kiam oni povos
         diri kun vereco: <q>Tio estas la lasta cigno, la lasta kanto el la cigna
         nesto.</q>
</p>
</div>

<div type="story" rend="doc" id="bonhumoro">
<head>Bona humoro</head>
<p>
         De mia patro mi ricevis la plej bonan hereda&jcirc;on, bonan humoron. Kaj
         kiu estis mia patro? Nu, tio koncerne la humoron havas kun &gcirc;i nenian
         rilaton! Li estis vigla kaj bone nutrita, grasa kaj ronda, la ekstero kaj lia
         interno estis en plena kontrasto kun lia profesio. Kaj kia estis lia
	 profesio, lia situacio en la socio? Nu, se tio tuj en la komenco de la libro
         estus skribita kaj presita, tiam ver&scirc;ajne kelkaj legantoj metus la libron
         flanken kaj dirus: <q>tio aspektas por mi tro terura&jcirc;e, kun io simila mi
         volas havi nenian aferon.</q> Kaj tamen mia patro estis nek senfeligisto,
         nek ekzekutisto, kontra&ubreve;e, lia profesio metadis lin ofte en la anta&ubreve;on de
         la plej respektindaj homoj de la urbo, kaj tiam li okupadis tiun lokon
         kun plena rajto kaj plena kompetenteco, li devis esti la unua anta&ubreve; la
         episkopo, anta&ubreve; la plej pursangaj princoj, &dash; kaj li efektive estis la unua
         &dash; li estis ko&ccirc;ero de funebra veturilo!
</p><p>
         Nu, mi &gcirc;in diris! Kaj tion mi povas diri, ke kiam oni vidis mian patron
         sidantan tie supre anta&ubreve; la omnibuso de la morto, en lia longa kaj lar&gcirc;a
         nigra mantelo kaj kun la nigrafran&gcirc;a triangula &ccirc;apelo sur la kapo, kaj
         kiam oni samtempe vidis lian viza&gcirc;on, kiu estis vigla, ronda kaj gaja,
         kiel oni pentras la sunon, tiam oni ne povis pensi pri funebro kaj tombo.
</p><p>
         Tiu viza&gcirc;o parolis: <q>Ne estas grave, estas multe pli bone, ol kiel oni
         pensas!</q>
</p><p>
         Nu, de li mi havas mian bonan humoron kaj la kutimon ofte iradi sur
         la tombejon; kaj tio estas tre interesa, se oni nur venas tien kun bona
         humoro, &dash; kaj krom tio mi abonas la Gazeton de Anoncoj, kiel li anka&ubreve;
         faris.
</p><p>
         Mi ne estas plu tre juna, &dash; mi havas nek edzinon, nek infanojn; nek
         bibliotekon, sed &dash; kiel mi diris &dash; mi abonas la Gazeton de Anoncoj, tio
         sufi&ccirc;as al mi, tio estas por mi la plej bona gazeto, kaj tia &gcirc;i estis anka&ubreve;
         por mia patro; &gcirc;i alportas utilon kaj enhavas &ccirc;ion, kion homo bezonas
         scii: kiu predikas en la pre&gcirc;ejoj, kaj kiu predikas en la novaj libroj; kie
         oni povas ricevi domojn, servistojn, vestojn kaj nutra&jcirc;ojn, kiu disvendas
         kaj kiu forlasas la mondon; kaj krom tio oni tie legas tiom multe pri
         bonfarado kaj tiom multe da senkulpaj versoj; tie oni legas proponojn pri
         edzi&gcirc;o kaj pri interkunveno, kiuj estas akceptataj a&ubreve; malakceptataj! &Ccirc;io
         estas simpla kaj natura! Vere, se oni abonas la Gazeton de Anoncoj, oni
         povas vivi feli&ccirc;e kaj anka&ubreve; lasi sin enterigi, &dash; kaj tiam oni &ccirc;e la fino de
         sia vivo havas tiom multe da papero, ke oni povas tre mole ripozi sur &gcirc;i,
         se oni ne amas ripozi sur rabota&jcirc;o.
</p><p>
         La Gazeto de Anoncoj kaj la tombejo estas kaj &ccirc;iam estis miaj plej
         spiritvekaj ekskursoj, miaj du plej efikaj banlokoj por la bona humoro.
         La Gazeto de Anoncoj estas havebla por &ccirc;iuj; sed akompanu min sur
         la tombejon, ni tien iru, kiam la suno lumas kaj la arboj estas verdaj;
         ni trapa&scirc;u inter la tomboj! &Ccirc;iu el ili similas al fermita libro kun la dorso
         supren, oni povas legi la titolon, kiu diras, kion la libro enhavas, kaj
         tamen nenion diras; sed mi havas informojn, mi havas informojn,
	 akiritajn de mia patro kaj de mi mem. Ili trovi&gcirc;as en mia tombolibro, kaj tio
         estas libro, kiun mi mem aran&gcirc;is al mi por utilo kaj plezuro. Tie ili &ccirc;iuj
         trovi&gcirc;as kaj ankora&ubreve; iom pli!
</p><p>
         Jen ni estas sur la tombejo.
</p><p>
         &Ccirc;i tie, post la blanke farbita ligna krada&jcirc;o, kie iam interne staris
	 rozarbeto, &dash; nun &gcirc;i plu ne &ccirc;i estas, sed iom da vinko el la tombo de la
	 najbaro etendas &ccirc;i tien sian fingron, por tamen iom ornami la lokon, &dash; &ccirc;i
         tie tomboku&scirc;as tre malfeli&ccirc;a homo, kaj tamen, kiam li vivis, li estis
         bonstata, havis bonan porviva&jcirc;on kaj e&ccirc; iom pli, sed li tro prenadis al la
         koro la mondon, t, e. la arton. Kiam li vespere sidis en la teatro, por &gcirc;ui
         plenanime, li perdadis &ccirc;ian spiritan ekvilibron, se la ma&scirc;inisto faris e&ccirc;
         la plej malgrandan eraron, se li faris tro helan lumon malanta&ubreve; la disko
         de la luno, a&ubreve; se sur insulo en la Sundo montri&gcirc;is palmo, a&ubreve; kakto en
         Tirolo, a&ubreve; fagarbaroj alte supre en Norvegujo. &Ccirc;u tio ne estas tute
	 indiferenta? Kiu pensas pri tiaspecaj aferoj? &Gcirc;i estas ja nur teatra&jcirc;o, kiu
         devas nin amuzi. Jen la publiko apla&ubreve;dis tro multe, jen &gcirc;i apla&ubreve;dis tro
         malmulte. <q>&Gcirc;i estas malseka ligno,</q> li diradis, <q>&gcirc;i hodia&ubreve; vespere ne
         volas bruli.</q> Li &ccirc;irka&ubreve;direktis siajn okulojn sur la publikon, por vidi,
         kiaspecaj homoj tie trovi&gcirc;as, kaj kun teruro li rimarkis, ke ili ridas tute
         mal&gcirc;uste, ridas en tiaj lokoj, kie estis nenio ridinda, kaj pro tio li koleris
         kaj suferis kaj estis malfeli&ccirc;a homo, kaj nun li estas en la tombo.
</p><p>
         &Ccirc;i tie tomboku&scirc;as tre feli&ccirc;a homo, mi volas diri altklasa homo, de alta
         deveno, kaj tio estis lia feli&ccirc;o, &ccirc;ar alie el li neniam io fari&gcirc;us; sed &ccirc;io en
         la naturo estas tiel sa&gcirc;e aran&gcirc;ita, ke estas plezuro pensi pri tio. Liaj
         vestoj estis broditaj anta&ubreve;e kaj malanta&ubreve;e, kaj li ludis en la salono tian
         rolon, kian ludas multekosta tirilo de sonorilo, kiu &ccirc;iam havas malanta&ubreve;
         si bonan dikan la&ccirc;on, kiu plenumas la veran servadon. Li anka&ubreve; havis
         malanta&ubreve; si bonan la&ccirc;on, anstata&ubreve;anton, kiu plenumadis la servadon kaj
         plenumas &gcirc;in ankora&ubreve; nun, malanta&ubreve; alia, nova brodita tirilo de
	 sonorilo. &Ccirc;io estas nun tiel sa&gcirc;e aran&gcirc;ita, ke oni facile povas resti kun bona
         humoro.
</p><p>
         &Ccirc;i tie tomboku&scirc;as... nu, tio estas tre beda&ubreve;rinda afero... &ccirc;i tie ku&scirc;as
         homo, kiu en la da&ubreve;ro de sesdek sep jaroj penadis eldiri bonan sprita&jcirc;on;
         li vivis nur por trovi ian bonan sprita&jcirc;on; kaj la&ubreve; sia konvinko li efektive
         trovis tian sprita&jcirc;on, kaj li tiel multe &gcirc;ojis pro tio, ke li mortis, mortis de
         &gcirc;ojo, ke li &gcirc;in trovis, kaj neniu havis de tio profiton, neniu a&ubreve;dis la
         bonan sprita&jcirc;on. Mi nun povas prezenti al mi, ke pro la bona sprita&jcirc;o li
         nun e&ccirc; en la tombo ne havas ripozon; &ccirc;ar ni supozu, ke tio estis sprita&jcirc;o,
         kiu devas esti dirita &ccirc;e la matenman&gcirc;o, se &gcirc;i volas esti efika, kaj ke li,
         kiel mortinto, la&ubreve; la komuna opinio povas montri&gcirc;i nur noktomeze, tiam
         lia sprita&jcirc;o ne estas konforma al la tempo, neniu ridas, kaj li kun sia
         bona sprita&jcirc;o nur povas denove lasi sin enterigi. Tio estas mal&gcirc;oja tombo.
</p><p>
         &Ccirc;i tie ku&scirc;as tre avara virino; kiam &scirc;i ankora&ubreve; vivis, &scirc;i levi&gcirc;adis en la
         nokto kaj mia&ubreve;adis, por ke la najbaroj pensu, ke &scirc;i havas katon; tiel
         avara &scirc;i estis!
</p><p>
         &Ccirc;i tie ku&scirc;as fra&ubreve;lino el bona familio; en societo &scirc;i &ccirc;iam devis a&ubreve;digadi
         sian vo&ccirc;on, kaj tial &scirc;i kantadis: <q lang="it">Mi manca la voce!</q> Sed tio anka&ubreve; estis la
         sola vera&jcirc;o, kiu en la da&ubreve;ro de &scirc;ia vivo eliris el &scirc;iaj lipoj.
</p><p>
         &Ccirc;i tie ku&scirc;as junulino de alia speco! Kiam la kanario de la koro
	 komencas krii, tiam la sa&gcirc;o &scirc;topas per la fingroj la orelojn. La bela junulino
         trovi&gcirc;is en la plena a&ubreve;reolo de la edzeco!... Tio estas triviala historio, sed
         &gcirc;i estas belete esprimita.... Lasu la mortintojn ripozi!
</p><p>
         &Ccirc;i tie ku&scirc;as vidvino, &scirc;i havis &ccirc;iam cignan kanton en la bu&scirc;o kaj strigan
         galon en la koro. &Scirc;i iradis en la familiojn, por ser&ccirc;i kapta&jcirc;on, por elspioni
         la malkorekta&jcirc;ojn de la proksimuloj. 
</p><p>
         &Ccirc;i tie estas tombo familia; &ccirc;iuj membroj de la familio estis en tiel
         intima konkordo, ke se la tuta mondo kaj la gazeto asertis: <q>estas tiel</q>,
         kaj la malgranda filo venis el la lernejo kaj diris: <q>oni rakontis tion al
         mi en tia maniero</q> tiam oni rigardis lian manieron kiel la sole &gcirc;ustan,
         &ccirc;ar li apartenis al la familio. Kaj se iam okazis, ke la koko de la familio
         kriis en noktomezo, tiam ili diris, ke estas mateno, se e&ccirc; &ccirc;iuj
	 noktogardistoj kaj horlo&gcirc;oj de la urbo diris, ke estas noktomezo.
</p><p>
         La granda Goethe finis sian Fa&ubreve;ston per la rimarko: <q>povas esti
	 da&ubreve;rigata</q>; tio povas anka&ubreve; havi valoron koncerne nian migradon sur la
         tombejo. Mi ofte venas &ccirc;i tien. Se tiu a&ubreve; alia el miaj amikoj a&ubreve; malamikoj
         tro transpa&scirc;as la limojn, tiam mi eliras, elser&ccirc;as herbolokon kaj
         konsekras &gcirc;in por li a&ubreve; por &scirc;i, kiun mi en tiu momento volus enterigi,
         kaj mi tuj ilin enterigas. Tiamaniere ili tie ku&scirc;as senvivaj kaj senfortaj;
         &Gcirc;is ili revenas kiel homoj novaj kaj pli bonaj. Ilian vivon, rigardatan el
         mia vidpunkto, mi enportas en mian tombolibron; kaj tiel devus agi
         &ccirc;iuj homoj, ili ne devus koleri, kiam iu faras al ili malbonan pecon, sed
         tuj enterigi lin, konservi al si sian bonan humoron kaj plue aboni la
         Gazeton de Anoncoj, tiun de la popolo mem kaj ofte tre bone redaktatan
         gazeton.
</p><p>
         Kiam venos la tempo, ke mi mem kun la historio de mia vivo devos
         esti bindita en la tombon, tiam faru super mi la surskribon: <q>Bona
         humoro</q>. Tio estas mia historio.
</p>
</div>
  
<div type="story" rend="doc" id="korsufero">
<head>Kora sufero</head>
<p>
         Tio, kion ni nun volas rakonti, en efektiveco estas historio en du partoj;
         la unua parto povus resti nerakontita, &dash; &gcirc;i tamen donos al ni
	 anta&ubreve;sciigojn, kaj tiaj &ccirc;iam estas utilaj.
</p><p>
         Ni lo&gcirc;is en la kamparo, en bieno. Unu tagon okazis, ke la tieaj gemastroj
         forestis. Tiam aperis unu virino el la plej proksima vila&gcirc;o; &scirc;i havis kun
         si sian mopson kaj venis, kiel &scirc;i diris, por proponi akciojn de sia tanejo.
         &Ccirc;ar &scirc;i havis &ccirc;iujn siajn paperojn kun si, ni konsilis al &scirc;i, ke &scirc;i metu ilin
         en koverton kaj skribu sur &ccirc;i tiu la adreson de la bienmastro: <q>&Gcirc;enerala
         milita komisario, bienmastro, k. t. p.</q>
</p><p>
         &Scirc;i obeis, prenis la plumon, haltis kaj petis nin, ke ni ankora&ubreve; unu fojon
         ripetu al &scirc;i la adreson, sed malrapide. Ni tion faris, kaj &scirc;i skribis: sed meze
         de la vortoj <q>&gcirc;enerala milita</q> &scirc;i denove haltis, ek&gcirc;emis kaj diris: <q>Mi
         estas nur virino!</q> La mopson &scirc;i dum la skribado metis sur la plankon,
         kaj &gcirc;i akceptis tiun traktadon kun murmurado, &ccirc;ar &gcirc;i ja anka&ubreve; estis
	 kunprenita por sia plezuro kaj por sia sano, kaj en tiaj okazoj oni ne devas
         esti metata sur la plankon. Plata nazo kaj grasa dorso estis &gcirc;iaj generalaj
         distingaj signoj.
</p><p>
         <q>&Gcirc;i ne mordas!</q> diris la virino; <q>&gcirc;i plu ne havas dentojn. &Gcirc;i estas kiel
         membro de la familio, fidela kaj defendema, sed ofte miaj nepoj &gcirc;in
	 incitas; ili ludas edzi&gcirc;ofeston, kaj tiam &gcirc;i &ccirc;iam devas esti la fian&ccirc;ino, sed tio
         &gcirc;in lacigas, la kompatindan beston.</q>
</p><p>
         &Scirc;i transdonis al ni siajn paperojn kaj prenis la mopson sur la brakon.
</p><p>
         Tio estas la unua parto, kiun ni povus ne rakonti.
</p><p>
         <q>La mopso mortis!</q> tio estas la dua parto.
</p><p>
         Estis unu semajno poste; ni venis en tiun vila&gcirc;on kaj eklo&gcirc;is en la
	 hoteleto. Niaj fenestroj estis turnitaj al la korto, kiu per barilo estis dividita
         en du partojn; en unu parto pendis feloj kaj ha&ubreve;toj, krudaj kaj tanitaj;
         tie staris &ccirc;iaj laboriloj necesaj por tanejo, kaj la tanejo apartenis al nia
         vidvino. La mopso estis mortinta tiun matenon kaj enterigita tie sur la
         korto. La nepoj de la vidvino, t. e. de la tanistino &dash; &ccirc;ar la mopso neniam
         estis edzigita &dash; albatis la tombon, kaj tio estis bela tombo, estis kredeble
         plezuro ku&scirc;i en &gcirc;i.
</p><p>
         La tombo estis &ccirc;irka&ubreve;barita per potkrevita&jcirc;oj kaj &scirc;utkovrita per sablo; ili
         starigis sur &gcirc;i bierbotelon kun la kolo supren, kaj tio tute ne estis alegoria.
</p><p>
         La infanoj dancis &ccirc;irka&ubreve; la tombo, kaj la plej a&gcirc;a el la knaboj, praktika
         junulo sepjara, proponis, ke oni faru el la tombo publikan ekspozicion,
         nome por &ccirc;iuj infanoj de la sama strato. Pro la eniro oni pagu unu
         butonon, kaj tio estis io, kion posedis &ccirc;iu knabo kaj kion li povis anka&ubreve;
         liveri al la knabinoj; kaj tiu propono estis unuanime akceptita.
</p><p>
         Kaj &ccirc;iuj infanoj el la strato kaj el la flanka strato venis kaj pagis &ccirc;iu
         sian butonon. Inter ili trovi&gcirc;is pli ol unu, kiu en tiu posttagmezo povis iri
         nur kun unu &scirc;elko, sed kompense li vidis la tombon de la mopso, kaj tio
         valoris sufi&ccirc;e.
</p><p>
         Sed ekstere, anta&ubreve; la korto de la tanejo, tute apud la pordo, sidis
	 malgranda &ccirc;ifonvestita knabino, &ccirc;arma infano kun plej belaj buklaj haroj kaj
         kun okuloj tiel bluaj kaj helaj, ke estis plezuro rigardi ilin. &Scirc;i ne diris e&ccirc;
         unu vorton, &scirc;i e&ccirc; ne ploris, sed &ccirc;iufoje, kiam la pordo estis malfermata,
         &scirc;i rigardadis tiel malproksimen, kiel &scirc;i povis. &Scirc;i ne posedis butonon, kiel
         &scirc;i sciis, kaj tial &scirc;i mal&gcirc;oje restis ekstere, staris tie, &gcirc;is &ccirc;iuj vidis la tombon
         kaj &ccirc;iuj foriris. Tiam &scirc;i sidi&gcirc;is, almetis la malgrandajn brunajn manojn
         al la okuloj kaj abunde ekver&scirc;is larmojn; &scirc;i sola ne vidis la tombon de la
         mopso. Tio estis kora sufero, tre granda, tia ke ofte e&ccirc; la suferoj de
	 plenkreskuloj ne povas esti pli grandaj.
</p><p>
         Ni vidis tion de supre, &dash; kaj kiam oni vidas tion de supre, oni facile
         povas rideti pri tio, kiel anka&ubreve; pri multaj el niaj propraj kaj fremdaj
	 suferoj! Tio estas la historio, kaj kiu &gcirc;in ne komprenas, tiu povas preni
         akciojn de la tanejo de la vidvino.
</p>
</div>

<div type="story" rend="doc" id="gxusta_loko">
<head><q>&Ccirc;io sur sian &gcirc;ustan lokon!</q></head>
<p>
         Tio estis anta&ubreve; pli ol cent jaroj.
</p><p>
         Malanta&ubreve; la arbaro, &ccirc;e la granda lago, staris malnova kastelo, &ccirc;irka&ubreve;ita
         de profunda foso, en kiu kreskis junko kaj kano. Tute apude de la
	 levponto staris maljuna saliko, kiu klini&gcirc;is super la kanejo.
</p><p>
         De malproksime de la intermonto sonis vokado de kornoj kaj
	 piedfrapado de &ccirc;evaloj, kaj tial la malgranda anserknabino rapidis peli sian
	 gregon de la ponto flanken, &ccirc;ar la &ccirc;asistaro galope alproksimi&gcirc;adis. &Gcirc;i
	 alproksimi&gcirc;adis tiel rapide, ke la knabineto devis vigle salti sur unu el la grandaj
         &scirc;tonoj apud la ponto, por ne esti renversata. &Scirc;i estis ankora&ubreve; preska&ubreve;
         infano, delikata kaj malgrasa, sed kun &ccirc;arma esprimo sur sia viza&gcirc;o kaj
         kun du mirinde helaj okuloj; tion tamen la bienmastro ne rimarkis;
         meze de la brua galopado, kun kiu li pelis anta&ubreve;en, li turnis la vipon en
         sia mano kaj ekpu&scirc;is la knabineton por simpla plezuro rekte en la
	 bruston, tiel ke &scirc;i falis malanta&ubreve;en.
</p><p>
         <q>&Ccirc;io sur sian &gcirc;ustan lokon!</q> li ekkriis; <q>for en la balaa&jcirc;on!</q> Kaj
         &ccirc;e tio li ridis, &ccirc;ar tio devis esti amuza, kaj la aliaj anka&ubreve; ridis. La tuta
         societo senfine kriis kaj bruis, kaj la &ccirc;ashundoj bojis; estis, kiel diras la
         kanto:
</p>

        <l><q>Jen alflugas ri&ccirc;aj birdoj!</q></l>

<p>
         Dio scias, kiel ri&ccirc;a li tiam ankora&ubreve; estis.
</p><p>
         La kompatinda anserknabino en sia falado etendis la manojn, por trovi
         apogon, kaj kaptis unu el la malsuprenpendantaj bran&ccirc;oj de la saliko.
</p><p>
         Sur &gcirc;i &scirc;i teni&gcirc;is &scirc;vebe super la &scirc;limo, kaj kiam la sinjoroj kune kun la
         hundoj malaperis malanta&ubreve; la pordego, &scirc;i penis levi sin supren, sed la
         bran&ccirc;o rompi&gcirc;is, kaj la anserknabino peze falis en la kanejon; sed en la
         sama momento &scirc;i sentis, ke ies forta mano &scirc;in kaptas. Tio estis vaganta
         vendisto, kiu de kelka malproksimeco &ccirc;ion vidis kaj nun rapidis alporti
         al &scirc;i helpon.
</p><p>
         <q>&Ccirc;io sur sian &gcirc;ustan lokon!</q> li mokripetis la vortojn de la bienmastro
         kaj eltiris &scirc;in sur sekan lokon; la derompitan bran&ccirc;on li apogis al la loko,
         el kiu &gcirc;i estis el&scirc;irita, tamen <q>&ccirc;io sur sian &gcirc;ustan lokon</q> beda&ubreve;rinde ne
         &ccirc;iam estas plenumebla! Tial li en&scirc;ovis la bran&ccirc;on en la molan teron.
</p><p>
         <q>Kresku, se vi povas, kaj liveru al ili tie en la kastelo bonan fluton.</q>
</p><p>
         Li volonte havigus al la bienmastro kaj al lia kamaradaro solidan vipadon.
</p><p>
         Post tio li iris en la kastelon, sed ne en la festosalonon, &dash; por tio li estis
         tro maleminenta; li povis eniri nur en la servistejon, kaj tie oni pririgardis
         liajn komerca&jcirc;ojn kaj mar&ccirc;andis pri ili. Sed de la festenejo sonadis
	 malsupren kriado kaj bruado, kiu devis prezenti kantadon; pli bone ili ne
         povosciis tion fari. Tie bruis ridado kaj bojado de hundoj, tie regis
	 dibo&ccirc;ado kaj drinkado. Vino kaj maljuna biero &scirc;a&ubreve;mis en glasoj kaj kru&ccirc;oj,
         kaj la plej favorataj hundoj partoprenis en la festenado. Tiu a&ubreve; alia el la
         bojistoj estis kisata de la sinjoretoj, post kiam ili anta&ubreve;e vi&scirc;is al &gcirc;i la
         bu&scirc;egon per la longaj pendantaj oreloj. Oni envokis la vagvendiston kun
         liaj komerca&jcirc;oj, sed nur por ke ili povu amuzi&gcirc;i pri li. La vino eniris, kaj
         la prudento eliris. Ili ver&scirc;is al li bieron en &scirc;trumpon, por ke li anka&ubreve;
         povu trinki, sed tre rapide; tio estis tiel eksterordinare sa&gcirc;a sprita&jcirc;o kaj
         tre ridiga. Tutaj gregoj da brutoj, vila&gcirc;anoj kaj vila&gcirc;kortoj estis metataj
         sur karton kaj malgajnataj.
</p><p>
         <q>&Ccirc;io sur sian &gcirc;ustan lokon!</q> diris la vagvendisto, kiam li feli&ccirc;e denove
         elliberi&gcirc;is el tiu Sodom kaj Gomora, kiel li tion nomis. <q>La libera
	 landvojo, &gcirc;i estas mia &gcirc;usta loko, tie supre mi ne estis en mia elemento.</q> Kaj
         la malgranda anserknabino kapsalutis lin de post la barilo.
</p><p>
         Pasis tagoj, pasis semajnoj, kaj montri&gcirc;is, ke la derompita salika
         bran&ccirc;o, kiun la vagvendisto en&scirc;ovis en la teron apud la foso, konservi&gcirc;is
         &ccirc;iam fre&scirc;a kaj verda, &gcirc;i e&ccirc; elkreskigis novajn bran&ccirc;idojn. La
	 anserknabino vidis, ke la bran&ccirc;o enradiki&gcirc;is, kaj &scirc;i kore &gcirc;ojis pri tio, &ccirc;ar &scirc;i havis
         la senton, kvaza&ubreve; tio estas &scirc;ia arbo.
</p><p>
         Jes, la arbeto kreskis; sed &ccirc;io alia en la bieno pro drinkado kaj
	 kartludado forte malkreskis; tio estas du ruloj, sur kiuj oni ne povas bone
         stari.
</p><p>
         Kiam pasis ne plenaj ses jaroj, la bienmastro devis kun bastono kaj
         sako elmigri el la bieno kiel almozulo, La bienon a&ccirc;etis ri&ccirc;a vagvendisto,
         kaj nome &gcirc;uste tiu, kiu iam servis kiel ridata&jcirc;o kaj mokata&jcirc;o, kiam oni
         proponis al li bieron en &scirc;trumpo. Sed honesteco kaj laboremeco donas
         favoran venton, kaj jen la vagvendisto nun estis mastro en la bieno. Sed
         de tiu tempo la kartludado ne estis plu tolerata en la bieno. <q>Tio estas
         malbona lega&jcirc;o,</q> li diris, <q>&gcirc;i venas de tio, ke la diablo, vidinte la unuan
         fojon la Biblion, volis krei karikatura&jcirc;on, kiu estus simila al &gcirc;i, kaj tiam
         li elpensis la kartludadon!</q>
</p><p>
         La nova bienmastro prenis al si edzinon, kaj kiu &scirc;i estis? &Scirc;i estis la
         malgranda anserknabino, kiu &ccirc;iam estis honesta, pia kaj bona; kaj en la
         novaj vestoj &scirc;i aspektis tiel elegante kaj bele, kvaza&ubreve; &scirc;i de sia naski&gcirc;o
         estus altklasa fra&ubreve;lino. Kiamaniere tio fari&gcirc;is? Nu, por nia aferplena
         tempo tio estas tro longa historio, sed fakte tiel estis, kaj la plej grava
         afero venos poste.
</p><p>
         &Ccirc;arme kaj bele estis en la malnova bieno; la patrino zorgis mem pri la
         internaj aferoj de la domo kaj la patro pri la eksteraj. La beno tie kvaza&ubreve;
         &scirc;prucis fonte; kaj kie estas bona ordo, tie venas en la domon &ccirc;iam pli
         granda bonstato. La malnova kastelo estis ordita kaj farbita, la fosoj estis
         purigitaj, kaj oni tie plantis fruktarbojn; &ccirc;arme kaj bele &ccirc;io aspektis tie,
         kaj la planko estis brilanta kaj pura. En la granda salono en la vintraj
         vesperoj sidadis la mastrino kun siaj servistinoj kaj &scirc;pinadis lanon kaj
         linon; kaj &ccirc;iun diman&ccirc;on vespere oni tie la&ubreve;te legadis el la Biblio, kaj
         tion faradis la komerca konsilano mem, &ccirc;ar la vagvendisto fari&gcirc;is komerca
         konsilano, sed tiun titolon ricevis nur en la lastaj jaroj de sia vivo. La
         infanoj kreskis &dash; ili havis infanojn &dash; kaj ili &ccirc;iuj ricevis bonan
	 instruadon, sed ili cetere ne &ccirc;iuj havis egale bonajn kapojn, kiel estas ja en &ccirc;iu
         familio.
</p><p>
         Sed la salika bran&ccirc;o tie ekstere fari&gcirc;is belega arbo, libera kaj ne
         &ccirc;irka&ubreve;tran&ccirc;ita &gcirc;i tie staris. <q>&Gcirc;i estas nia genealogia arbo!</q> diradis la
         gemaljunuloj, kaj la arbo devas esti respektata, ili diradis al siaj infanoj,
         anka&ubreve; al tiuj, kiuj ne havis bonan kapon.
</p><p>
         Pasis cent jaroj.
</p><p>
         Estis en nia tempo; el la lago fari&gcirc;is mar&ccirc;o, kaj la malnova sinjora
         domo estis kvaza&ubreve; forvi&scirc;ita; longforma mar&ccirc;eto kun ruinoj de &scirc;tonkadroj
         flanke estis la tuta restinta&jcirc;o el la profunda foso, kaj tie staris ankora&ubreve;
         maljuna belega arbo, kiu klinis siajn bran&ccirc;ojn malsupren; tio estis la
         genealogia arbo. &Gcirc;i tie staris kaj sciis, kiel bela povas esti saliko, kiam
         &gcirc;i estas liberlasata al si mem. Estas vero, ke la arbo en la mezo de sia
         trunko estis krevinta de la radiko &gcirc;is la supro, la ventego iom klinis &gcirc;in
         flanken, sed &gcirc;i staris, kaj el &ccirc;iuj &gcirc;iaj fendoj kaj krevoj, en kiujn la vento
         kaj malbonvetero enigis fruktonaskan teron, kreskis floroj kaj herbo;
         precipe tute supre, kie la grandaj bran&ccirc;oj dividi&gcirc;as, krei&gcirc;is plenforme
         malgranda pendanta &gcirc;ardeno kun framboj kaj birdoherbo, e&ccirc; malgranda
         beleta sorparbo enigis tie radikojn kaj staris gracie kaj elegante alte
         supre en la mezo de la maljuna saliko, kiu speguli&gcirc;adis en la nigra akvo,
         kiam la vento forpelis la akvolentojn en angulon de la mar&ccirc;eto. Tute apude
         de &gcirc;i mallar&gcirc;a irvojeto kondukis trans la servutan grenkampon.
</p><p>
         Sur la supro de la monteto, tute apude de la arbaro, kun bela
	 perspektivo staris la nova kastelo, granda kaj luksa, kun fenestraj vitroj tiel
         klaraj, ke oni povus pensi, ke tie tute ne trovi&gcirc;as vitroj. La granda &scirc;tuparo
         anta&ubreve; la portalo aspektis kiel la&ubreve;bo, formita el rozarbetoj kaj grandfoliaj
         kreska&jcirc;oj. La herbotero estis tiel pura kaj verda, kvaza&ubreve; matene kaj
         vespere oni pririgardus &ccirc;iun apartan herbeton. Interne en la salono
         pendis luksaj pentra&jcirc;oj kaj staris se&gcirc;oj kaj sofoj, tegitaj per veluro kaj
         silko, kiuj preska&ubreve; povis iri per siaj propraj piedoj, tabloj kun brilantaj
         marmoraj platoj kaj libroj en marokenaj bindoj kaj kun oraj tran&ccirc;partoj....
</p><p>
         Jes, tiuj, kiuj tie lo&gcirc;is, estis efektive ri&ccirc;aj homoj, ili estis altklasaj homoj,
         ili estis baronoj.
</p><p>
         &Ccirc;io tie estis konforma unu al la alia. <q>&Ccirc;io sur sian &gcirc;ustan lokon!</q> ili
         anka&ubreve; diris, kaj tial &ccirc;iuj pentra&jcirc;oj, kiuj en la malnova kastelo iam
         ornamis la murojn, estis nun pendigitaj en la koridoro, kondukanta al
         la servistejo. Tio estis efektiva senvalora&jcirc;o, precipe la du malnovaj
         portretoj, el kiuj unu prezentis viron en rozokolora surtuto kaj kun
         grandega peruko, la alia sinjorinon kun pudritaj alte frizitaj haroj kaj kun
         ru&gcirc;a rozo en la mano, sed amba&ubreve; egale estis &ccirc;irka&ubreve;itaj de granda krono
         el salikaj bran&ccirc;oj. Multe da rondaj truoj trovi&gcirc;is en amba&ubreve; portretoj, kio
         venis de tio, ke la junaj baronoj &ccirc;iam pafadis per siaj pafarkoj sur la du
         maljunajn homojn. Tio estis la komerckonsilano kaj la
	 komerckonsilanedzino, ili, de kiuj devenis la tuta genero.
</p><p>
         <q>Ili tamen ne apartenas tute al nia familio!</q> diris unu el la
	 malgrandaj baronoj. <q>Li estis vagvendisto, kaj &scirc;i estis anserknabino. Ili ne
         estis kiel la patro kaj la patrino.</q>
</p><p>
         La portretoj estis malnova senvalora&jcirc;o, kaj <q>&ccirc;io sur sian &gcirc;ustan lokon!</q>
         oni diris, kaj tiamaniere la praavo kaj la praavino venis en la koridoron,
         kondukantan al la servistejo.
</p><p>
         La filo de la pastro estis doma instruisto en la kastelo. Unu tagon li
         iris kun la junaj baronoj kaj kun ilia plej a&gcirc;a fratino, kiu anta&ubreve; ne longe
         estis konfirmita, la&ubreve;longe de la irvojeto, kiu kondukis al la maljuna
         saliko; dumvoje &scirc;i ligis bukedon el kampaj floroj; <q>&ccirc;io sur sian &gcirc;ustan
         lokon!</q> kaj sub &scirc;iaj manoj aperis arta&jcirc;o de neordinara beleco. Dum sia
         okupi&gcirc;ado &scirc;i a&ubreve;skultis tre atente &ccirc;ion, kio estis parolata, kaj estis al &scirc;i
         agrable a&ubreve;di, kiel la filo de la pastro rakontas pri la fortoj de la naturo
         kaj pri la historio de grandaj viroj kaj virinoj; &scirc;i estis sana, bonega
         naturo, kun perfekte nobla spirito kaj animo kaj kun koro kapabla
         sincere ampleksi &ccirc;ion, kion Dio kreis.
</p><p>
         &Ccirc;e la maljuna saliko ili haltis; la plej juna el la baronoj petis, ke oni
         detran&ccirc;u al li fajfilon de la saliko, kiel li ricevis jam de aliaj salikoj, kaj
         la filo de la pastro derompis bran&ccirc;on.
</p><p>
         <q>Ho, ne faru tion!</q> diris la juna baronino; sed tio estis jam farita.
</p><p>
         <q>Tio estas ja nia maljuna, fama arbo! Mi &gcirc;in tiel amas! Tial oni hejme
         min mokos, sed tio estas por mi indiferenta. Oni rakontas legendon pri
         la arbo....</q>
</p><p>
         Kaj &scirc;i rakontis &ccirc;ion, kion &scirc;i a&ubreve;dis pri la arbo, pri la malnova kastelo,
         pri la anserknabino kaj la vagvendisto, kiuj unuafoje renkonti&gcirc;is &ccirc;i tie
         kaj fari&gcirc;is la genergepatroj de la eminenta genero kaj de la juna baronino.
</p><p>
         <q>Ili ne volis lasi sin nobeligi, la maljunaj honestaj homoj!</q> &scirc;i diris.
</p><p>
         <q>Ilia amata devizo estis: <q rend="'">&ccirc;io sur sian &gcirc;ustan lokon!</q> kaj ili opiniis,
         ke ili ne atingos altecon, se ili lasos sin altigi per mono. Nur ilia filo, mia
         avo, fari&gcirc;is barono; oni diras, ke li estis tre instruita, alte estimata, amata
         de la princoj kaj princinoj, kaj ke li partoprenadis en &ccirc;iuj iliaj festoj. Lin
         &ccirc;iuj en la domo respektas plej multe, sed mi mem ne scias, mi trovas
         en la maljuna paro ion, kio tiras al ili mian koron; &ccirc;arme kaj agrable,
         hejmece kaj patriarke ver&scirc;ajne estis en la malnova kastelo, kie la
         mastrino kun &ccirc;iuj servistinoj sidadis, kaj &scirc;pinadis kaj la maljuna sinjoro
         la&ubreve;te legadis el la Biblio!</q>
</p><p>
         <q>Ili estis bravegaj homoj, sa&gcirc;aj homoj!</q> diris la filo de la pastro;
         kaj subite ili eni&gcirc;is en interparoladon pri nobeleco kaj bur&gcirc;eco, kaj oni
         preska&ubreve; povus pensi, ke la filo de la pastro ne apartenas al la bur&gcirc;aro,
         tiel forte li la&ubreve;dis la superecon, kiun donas la apartenado al la nobelaro.
</p><p>
         <q>Estas feli&ccirc;o aparteni al genero, kiu distingi&gcirc;is, kaj per tio havi jam
         en la sango la instigon progresadi en &ccirc;io brava. Estas agrablege havi
         generan nomon, kiu ebligas la eniron en la plej eminentajn familiojn.
         Nobeleco signifas noblecon, &gcirc;i estas la ora monero, kiu portas sian
         valoron en sia stampo. La spirito de la tempo asertas, kaj multaj poetoj
         kompreneble konsentas, ke &ccirc;io, kio estas nobela, estas malbona kaj
         malsa&gcirc;a, kaj ke kontra&ubreve;e, &ccirc;e la malri&ccirc;uloj &ccirc;io brilas, kaj des pli hele, ju
         pli profunden oni iras. Sed tiun opinion mi ne kunhavas, &ccirc;ar &gcirc;i estas
         tute erara, tute mal&gcirc;usta. En la pli altaj klasoj oni ofte trovas kortu&scirc;antan
         trajton de karaktero; mia patrino rakontis al mi pri unu, kaj mi povus
         aldoni multe da aliaj. &Scirc;i estis vizite en unu altklasa domo en la urbo;
         &scirc;ajnas al mi, ke mia avino estis la nutristino kaj vartistino de la sinjorino
         de tiu domo. Mia patrino staris en la &ccirc;ambro apud la maljuna altenobela
         sinjoro; subite li ekvidis, ke maljuna virino kun lambastonoj enlamis sur
         la korton; &scirc;i venadis &ccirc;iudiman&ccirc;e kaj ricevadis po kelke da moneroj. <q>Jen
         estas la malfeli&ccirc;a kriplulino,</q> diris la sinjoro, <q>la irado estas por &scirc;i tiel
         malfacila!</q> kaj anta&ubreve; ol mia patrino komprenis lian intencon, li elkuris
         tra la pordo malsupren la&ubreve; la &scirc;tuparo, la forte maljuna ekscelenco mem
         malsupreniris al la malfeli&ccirc;a virino, por anta&ubreve;liberigi &scirc;in de la malfacila
         iro por la almozo. Tio kompreneble estas nur negrava trajto, sed simile al
         la doneto de la vidvino &gcirc;i sonoras el la profundo de la koro, sonoras el la
         interno de la homa naturo; kaj tion la poeto devas montri, &gcirc;uste en nia
         tempo li devas pri tio kanti, tio bone efikas, tio kvietigas kaj pacigas. Sed
         se homido, havante bonrasan sangon kaj genealogian liston kiel la Arabaj
         &ccirc;evaloj, simile al tiuj &ccirc;evaloj staras sur la malanta&ubreve;aj piedoj, blekas sur
         la stratoj kaj diras en la &ccirc;ambro: <q>&ccirc;i tie estis homoj el la strato!</q> se tie
         estis iu bur&gcirc;o, &dash; tie la nobeleco komencis putri, tie &gcirc;i fari&gcirc;is tia masko,
         kian faris al si Thespis, kaj oni ridas pri tiu persono, kaj &gcirc;i fari&gcirc;as objekto
         de satiro.</q>
</p><p>
         Tiel parolis la filo de la pastro, la parolo estis iom longa, sed dume la
         fajfilo estis pretigita.
</p><p>
         En la kastelo estis granda societo, tie trovi&gcirc;is multe da gastoj el la
         &ccirc;irka&ubreve;a&jcirc;o kaj el la urbo, sinjorinoj vestitaj bonguste kaj sinjorinoj vestitaj
         senguste. La granda salono estis plena de homoj. En grupo respektege
         staris en angulo la pastraro de la &ccirc;irka&ubreve;a&jcirc;o, kvaza&ubreve; devus okazi enterigo
         sed tie estis gaja festo, &gcirc;i nur ankora&ubreve; ne sufi&ccirc;e ekmovi&gcirc;is.
</p><p>
         Granda koncerto devis esti donata, kaj tial la juna barono kunportis
         sian fajfilon, sed &ccirc;iuj liaj penoj kaj la penoj de lia patro, por eligi ian
         tonon, estis vanaj, kaj tial oni decidis, ke &gcirc;i estas tute senta&ubreve;ga.
         Oni a&ubreve;dis muzikon kaj kantadon, en tia maniero, kiel &gcirc;i plej multe
         pla&ccirc;is al la plenumantoj; cetere &gcirc;i estis sufi&ccirc;e bona.
</p><p>
         <q>Vi anka&ubreve; estas virtuozo!</q> diris unu kavaliro, kiu estis &gcirc;usta filo de
         siaj gepatroj, <q>vi ludas fluton, kaj vi mem &gcirc;in eltran&ccirc;as. Tio estas la
         genio, kiu &ccirc;ion povoscias, &gcirc;i trovi&gcirc;as sur la bona loko.... Dio gardu! mi
         estas tute moderna, kaj tia oni devas esti. Ne vere, vi nin &ccirc;iujn ravos per
         &ccirc;i tiu malgranda instrumento?</q> Kaj dirante tion, li transdonis al la filo
         de la pastro la malgrandan fluton, kiu estis eltran&ccirc;ita el la saliko tie &ccirc;e la
         mar&ccirc;eto, kaj la&ubreve;te kaj bone a&ubreve;deble li anoncis, ke la doma instruisto
         ludos solon sur la fluto.
</p><p>
         Oni volis sin amuzi pri li, tio estis facile komprenebla, kaj tial la doma
         instruisto ne volis ludi, kvankam li povosciis tion tre bone; sed ili insistis,
         ili devigis lin, kaj tial li prenis la fluton kaj almetis &gcirc;in al la bu&scirc;o.
</p><p>
         Tio estis mirinda fluto! El &gcirc;i eliris tono, tiel longe tirita, kiel sono de
         lokomotivo, kaj ankora&ubreve; multe pli akra. &Gcirc;i sonis tra la tuta bieno, tra la
         parko kaj arbaro, tre malproksimen en la landon, kaj kun tiu tono
         levi&gcirc;is ventego, kiu bruis: <q>&Ccirc;io sur sian &gcirc;ustan lokon!</q> Kaj tiam la patro,
         kvaza&ubreve; portita de la vento, ekflugis el la kastelo rekte en la dometon de
         la brutisto, kaj la brutisto flugis ne en la salonon &dash; tien li ne povis veni,
         &dash; sed supren en la servistejon, mezen de la altkvalita servistaro, kiu
         paradis en silkaj &scirc;trumpoj, kaj tiuj fieraj homoj tute rigidi&gcirc;is de teruro,
         ke tia maleminenta persono kura&gcirc;as sidi meze de ili &ccirc;e la tablo.
</p><p>
         Supre en la festosalono la juna baronino flugis al la supra fino de la
         tablo, kie &scirc;i meritis sidi, kaj flanke de &scirc;i ricevis sian lokon la filo de la
         pastro, kaj tie ili sidis kune, kvaza&ubreve; ili estus gefian&ccirc;oj. Maljuna grafo el
         la plej malnova genero de la lando restis ne for&scirc;ovite sur sia honora
         loko, &ccirc;ar la fluto estis justa, kaj tia oni devas esti. La sprita kavaliro, kiu
         ka&ubreve;zis la ludon de la fluto, li, kiu estis vera infano de siaj gepatroj, flugis
         kapanta&ubreve;e inter la kokinojn, sed ne sola.
</p><p>
         Tre malproksime en la landon sonis la fluto, kaj de &ccirc;ie oni a&ubreve;dis pri
         grandaj okazinta&jcirc;oj. Ri&ccirc;a komercista familio, kiu veturis en kvar&ccirc;evala
         kale&scirc;o, estis tute elblovita el la kale&scirc;o kaj ne ricevis e&ccirc; lokon malanta&ubreve;e.
</p><p>
         Du ri&ccirc;aj kampuloj, kiuj en la lasta tempo fari&gcirc;is tro grandaj, estis
	 malsuprenblovitaj en &scirc;liman foson. Tio estis dan&gcirc;era fluto! Feli&ccirc;e &gcirc;i krevis &ccirc;e
         la unua tono, kaj tiel estis bone, nun &gcirc;i returne venis en la po&scirc;on: <q>&ccirc;io
         sur sian &gcirc;ustan lokon!</q>
</p><p>
         En la sekvanta tago oni ne plu parolis pri la okazinta&jcirc;o; de tio devenas
         la kutimdiro: <q>returne enpo&scirc;igi la fluton</q>. &Ccirc;io estis denove en ia
         anta&ubreve;a ordo, esceptinte tion, ke la du malnovaj portretoj, la vagvendisto
         kaj la anserknabino, pendis supre en la festosalono, kien ili estis
	 transblovitaj; kaj kiam efektiva artkompetentulo diris, ke ili estas pentritaj de
         majstra mano, ili tie anka&ubreve; restis kaj oni ilin metis en bonan staton; oni
         ja anta&ubreve;e ne sciis, ke ili havas ian valoron, kaj kiel oni povus tion scii?
         Nun ili pendis sur la honora loko, <q>&Ccirc;io sur sian &gcirc;ustan lokon!</q> kaj tien
         &gcirc;i venas. La eterneco estas longa, pli longa ol la rakonto.
</p>
</div>

<div type="story" rend="doc" id="koboldo">
<head>Koboldo &ccirc;e la butikisto</head>
<p>
         Estis iam efektiva studento, kiu lo&gcirc;is en subtegmenta &ccirc;ambreto kaj
         nenion posedis; estis anka&ubreve; efektiva butikisto, kiu lo&gcirc;is en bona lo&gcirc;ejo
         kaj posedis la tutan domon, kaj kun li sin tenis la koboldo, &ccirc;ar &ccirc;e li &ccirc;iun
         Kristnaskan vesperon li ricevadis pladon da ka&ccirc;o kun granda peco da
         butero en &gcirc;i; tion la butikisto povis doni; tial la koboldo restis en la
         butiko, kaj tio estis tre instrua.
</p><p>
         Unu vesperon la studento eniris tra la malanta&ubreve;a pordo, por persone
         a&ccirc;eti por si sian kandelon kaj froma&gcirc;on; li havis neniun por sendi, kaj
         tial li iris mem. Li ricevis tion, kion li petis, li pagis, kaj la butikisto kaj
         lia edzino kapsalutis lin. &Ccirc;i tiu lasta estis virino, kiu povosciis pli ol
         kapsaluti, &scirc;i havis talenton! La studento anka&ubreve; kapsalutis kaj komencis
         legi la paperfolion, en kiu estis envolvita la froma&gcirc;o. Tio estis folio,
	 el&scirc;irita el malnova libro, kiu ne meritis esti dis&scirc;irita; tio estis malnova libro
         plena de poezio.
</p><p>
         <q>Jen ku&scirc;as ankora&ubreve; pli da tio!</q> diris la butikisto; <q>mi donis pro tio al
         maljuna virino kelke da kafaj faboj; se vi pagos al mi du spesdekojn, vi
         ricevos la resta&jcirc;on.</q>
</p><p>
         <q>Koran dankon!</q> diris la studento; <q>donu &gcirc;in al mi anstata&ubreve; la
	 froma&gcirc;o. Mi povas man&gcirc;i nur buterpanon; estus peko, se la tuta libro estus
         dis&scirc;irita. Vi estas brava homo, praktika homo, sed pri poezio vi komprenas
         ne pli ol &ccirc;i tiu tino!</q>
</p><p>
         Tio estis diro ne&gcirc;entila, precipe koncerne la tinon, tamen la butikisto
         ridis, &ccirc;ar tio estis ja dirita nur &scirc;erce. Sed la koboldo koleris, ke oni povas
         permesi al si diri ion similan al butikisto, kiu estas domposedanto kaj
         vendas la plej bonan buteron.
</p><p>
         Kiam fari&gcirc;is nokto, la butiko estis fermita kaj krom la studento &ccirc;iuj
         estis en la lito, la koboldo eniris kaj prenis la parolilon de la mastrino,
         kiun &scirc;i dum la dormado ne bezonis. Sur kiun ajn objekton en la &ccirc;ambro
         li &gcirc;in metis, &ccirc;iu ricevis parolkapablon kaj povis eldiri siajn pensojn tiel
         same bone, kiel la dommastrino; sed &ccirc;iufoje nur unu objekto povis tion
         havi, kaj tio estis feli&ccirc;o, &ccirc;ar alie ili ja parolus &ccirc;iuj kune.
</p><p>
         La koboldo metis la parolilon sur la tinon, en kiu ku&scirc;is la malnovaj
         gazetoj. <q>&Ccirc;u efektive estas vero, ke vi ne scias, kio estas poezio?</q>
</p><p>
         <q>Jes, tion mi scias,</q> diris la tino, <q>tio estas io; kio staras en la
	 malsupra parto de la gazetoj kaj estas detran&ccirc;ata; mi opinias ne sen ka&ubreve;zo,
         ke mi havas en mi pli multe da &gcirc;i, ol la studento, kaj kompare kun la
         butikisto mi estas ja nur senvalora tino.</q>
</p><p>
         La koboldo metis la parolilon sur la kafmuelilon; ha, kiel &gcirc;i komencis
         krakadi! Li metis &gcirc;in sur la tino kun butero kaj sur la tirkeston kun
         la mono; &ccirc;iuj havis la saman opinion, kiel la tino, kaj tion, pri kio &ccirc;iuj
         opinioj konsentas, oni devas respekti.
</p><p>
         <q>Nun la studento &gcirc;in ricevu!</q> Kaj la koboldo iris kun &gcirc;i senbrue la&ubreve;
         la kujreja &scirc;tuparo supren en la subtegmentan &ccirc;ambreton, en kiu lo&gcirc;is la
         studento. En la &ccirc;ambreto estis lume; la koboldo rigardis tra la serura truo
         kaj vidis, ke la studento legas en la dis&scirc;irita libro el la butiko. Sed kiel
         hele tie estis! El la libro iris hela radio, kiu disvolvi&gcirc;is en trunkon, en
         potencan arbon, kiu levi&gcirc;is kaj lar&gcirc;e etendis siajn bran&ccirc;ojn super la
	 studento. &Ccirc;iu folio estis fre&scirc;a kaj suke verda, kaj &ccirc;iu flora&jcirc;o estis bela
	 knabina kapo, kelkaj estis kun okuloj mallumaj kaj radiantaj, aliaj kun bluaj
         kaj mirinde klaraj. &Ccirc;iu frukto estis lumanta stelo, kaj mirinde belega
         kantado kaj sonado a&ubreve;di&gcirc;is en la senornama &ccirc;ambreto.
</p><p>
         Nu, tian belegecon la malgranda koboldo neniam anta&ubreve;e prezentis al
         si kaj neniam a&ubreve;dis paroli pri &gcirc;i. Tial li restis starante sur la piedfingroj
         kaj rigardis, &gcirc;is la lumo estingi&gcirc;is; la studento videble estingis sian
         lampon kaj enliti&gcirc;is, sed la koboldo &ccirc;iam ankora&ubreve; staris, &ccirc;ar plue kaj
         plue sonis la kantado, kviete kaj belege, &ccirc;arma dormetiga kanto por la
         studento, kiu ku&scirc;i&gcirc;is por ripozi.
</p><p>
         <q>&Ccirc;i tie estas nekompareble bele!</q> diris la koboldo, <q>tion mi neniam
         atendus! Mi dezirus resti &ccirc;e la studento!</q> Kaj li pripensadis, pripensadis,
         tamen fine li ek&gcirc;emis: <q>La studento ne havas ka&ccirc;on!</q> Kaj li foriris, jes,
         li iris returne al la butikisto. Estis bone, ke li venis, &ccirc;ar la tino preska&ubreve;
         eluzis la tutan parolilon de la mastrino; &ccirc;ion, kion &gcirc;i en sin enprenis,
         &gcirc;i senlace el&scirc;prucigadis tra la sama flanko, kaj &jcirc;us &gcirc;i volis turni&gcirc;i, por
         elfluigi tion anka&ubreve; tra alia flanko, sed &gcirc;uste tiam venis la koboldo kaj
         reprenis la parolilon de la mastrino. Sed la tuta butiko, de la monkesto
         &gcirc;is la brulligno, de tiu tempo formadis siajn opiniojn konforme al la
         opinioj de la tino; &ccirc;iuj estimis &gcirc;in en tia grado kaj havis tian konfidon
         al &gcirc;i, ke &ccirc;iufoje, kiam la butikisto legis el sia vespera gazeto la informojn
         pri arto kaj teatroj, ili firme kredis, ke tiuj informoj venas de la tino.
</p><p>
         Sed la koboldo ne sidadis plu silente, a&ubreve;skultante &ccirc;iujn sa&gcirc;a&jcirc;ojn tie
         malsupre; ne, tuj kiam montri&gcirc;adis lumo el la subtegmenta &ccirc;ambreto, la
         radioj estis kvaza&ubreve; fortikaj ankro&scirc;nuroj, kiuj tiradis la koboldon supren;
         kaj li devis iri supren kaj rigardi tra la serura truo, kaj tie &ccirc;irka&ubreve;bruis
         lin io majesta, simila al tio, kion ni sentas &ccirc;e la ondi&gcirc;anta maro, kiam
         Dio en ventego pa&scirc;as super &gcirc;i; kaj tiam la koboldo ver&scirc;adis larmojn, li
         mem ne sciis, pro kio li ploras, sed en tiuj larmoj estis ia mirinda beno.
</p><p>
         Kiel &ccirc;armega tio sendube estus, se li sidus &ccirc;e la studento sub la arbo, sed
         tio ja estis ne ebla, &dash; li estis jam kontenta je sia serura truo. Li staris
         tie ankora&ubreve; en la malvarma koridoro, kiam la a&ubreve;tuna vento jam blovis
         tra la truoj de la tegmento kaj la malvarmo estis tre granda. Sed la
	 malgrandulo eksentis tion nur tiam, kiam la lumo en la subtegmenta 
	 &ccirc;ambreto estis estingita kaj la tonoj fari&gcirc;is nea&ubreve;deblaj pro la vento. Hu, tiam
         li eksentis froston kaj returne grimpis malsupren en sian varman angulon;
         tie estis oportune kaj komforte! Kaj kiam venis la Kristnaska ka&ccirc;o kun
         granda peco da butero, &dash; nu, tiam la butikisto estis por li la plej grava
         persono.
</p><p>
         Sed en la mezo de la nokto la koboldo veki&gcirc;is pro terura bruo &ccirc;e la
         fenestraj kovriloj; homoj tie ekstere frapegis sur ili, la gardisto fajfis, &dash;
         estis brulo; la tuta strato estis hele lumita; &ccirc;u brulis &ccirc;i tie en la domo
         a&ubreve; &ccirc;e la najbaro? Kie? Estis terura tumulto, terura konfuzo. La
	 butikistino estis tiel konsternita, ke &scirc;i elprenis siajn orajn orelringojn el la
         oreloj kaj metis ilin en la po&scirc;on, por ja ion savi, la butikisto prenis siajn
         valorajn paperojn kaj la servistino sian silkan mantilon, kiun &scirc;iaj rimedoj
         permesis al &scirc;i a&ccirc;eti. &Ccirc;iu volis savi la plej bonan, kaj tion volis anka&ubreve; la
         koboldo, kaj per unu salto li flugis supren la&ubreve; la &scirc;tuparo en la &ccirc;ambreton
         al la studento, kiu tute trankvile staris &ccirc;e la malfermita fenestro kaj
         rigardis la fajron, kiu ekflamis en la kontra&ubreve;a domo. La koboldo kaptis
         la mirindan libron, kiu ku&scirc;is sur la tablo, &scirc;ovis &gcirc;in en sian ru&gcirc;an &ccirc;apon
         kaj tenis &gcirc;in forte per amba&ubreve; manoj; la plej bona trezoro de la domo
         estis savita. Poste li rapidis pluen, sur la tegmenton, al la plej supra
         pinto de la kamentubo, kaj tie li sidis, prilumita de la brulanta kontra&ubreve;a
         domo, tenante amba&ubreve; manojn forte alpremite al sia ru&gcirc;a &ccirc;apo, en kiu
         ku&scirc;is la trezoro. Nun li ekkonis sian internan karakteron, eksciis, al kiu
         li en efektiveco apartenas. Sed kiam la fajro estis estingita kaj la
	 malgrandulo denove rekonscii&gcirc;is, li diris: <q>Ili amba&ubreve; havu sian parton en
         mi; tute disi&gcirc;i de la butikisto mi ne povas, pro la ka&ccirc;o!</q>
</p><p>
         Kaj tio estis tute la&ubreve; homa naturo! Ni, &ccirc;iuj aliaj, anka&ubreve; ja iras al la
         butikisto &dash; pro la ka&ccirc;o.
</p>
</div>

<div type="story" rend="doc" id="jarmiloj">
<head>Post jarmiloj</head>
<p>
         Post jarmiloj ili alflugos sur la flugiloj de la vaporo tra la aero trans la
         monda oceano! La junaj lo&gcirc;antoj de Ameriko vizitos la maljunan E&ubreve;ropon.
</p><p>
         Ili venos al la &ccirc;i tie starantaj monumentoj kaj al la sian brilon perdintaj
         lokoj, kiel ni en nia tempo pilgrimas al la ruini&gcirc;intaj belega&jcirc;oj de la
         suda Azio.
</p><p>
         Post jarmiloj ili venos.
</p><p>
         Tamizo, Danubo, Rejno ankora&ubreve; ruli&gcirc;as; Blankmonto staras kun sia
         ne&gcirc;a supro, la nordlumo &jcirc;etas sian helan brilon super la landojn de la
         nordo, sed generacio post generacio fari&gcirc;is polvo, tutaj vicoj da
	 potenculoj de la tempo estas forgesitaj, kiel tiuj, kiuj nun dormas en la
	 monteto, sur kiu la bonhava farunkomercisto, posedanto de la monteto,
         aran&gcirc;is al si benkon, por tie sidi kaj rigardi la platan ondi&gcirc;antan
         grenkampon.
</p><p>
         <q>Al E&ubreve;ropo!</q> vokas la juna generacio de Ameriko, <q>al la lando de
         la prapatroj, al la sankta lando de la rememoroj kaj de la fantazio, al
         E&ubreve;ropo!</q>
</p><p>
         La aer&scirc;ipo alvenas; &gcirc;i estas plena de voja&gcirc;antoj, &ccirc;ar la veturado tra la
         aero estas pli rapida ol sur la maro; la elektromagneta drato sub la
         oceano jam telegrafis, kiel granda estas la aera karavano. Jam montri&gcirc;as
         E&ubreve;ropo, tio estas la Irlanda marbordo, kiu aperas, sed la pasa&gcirc;eroj
         ankora&ubreve; dormas; ili volas, ke oni veku ilin nur tiam, kiam ili komencos
         &scirc;vebi super Anglujo. Tie ili eliras sur la teron de E&ubreve;ropo en la lando de
         Shakespeare, kiel &gcirc;in nomas la homoj belspiritaj, en la lando de la
         politiko, en la lando de la ma&scirc;inoj, kiel &gcirc;in nomas aliaj.
</p><p>
         Tutan tagon da&ubreve;ras &ccirc;i tie la restado, tiom multe da tempo la
	 multeokupita generacio dedi&ccirc;as al la grandaj Anglujo kaj Skotujo.
</p><p>
         Tra la kanala tunelo oni veturas al Francujo, al la lando de Karolo la
         Granda kaj de Napoleono. Oni eldiras la nomon de Moli&egrave;re, la scienculoj
         parolas pri skolo klasika kaj skolo romantika en la profunda antikveco,
         kaj oni gloras heroojn, poetojn kaj scienculojn, kiujn nia tempo ne konas
         sed kiuj estas naskotaj sur la kratero de E&ubreve;ropo: en Parizo.
</p><p>
         La aer&scirc;ipo flugas super la landon, el kiu eliris Kolumbo, kie naski&gcirc;is
         Cortez kaj kie Calderon kantis siajn dramojn en belritmaj versoj; belaj
         nigrokulaj virinoj lo&gcirc;as ankora&ubreve; en la florantaj valoj, kaj per antikvaj
         kantoj oni citas la nomojn de Cid kaj de Alhambra.
</p><p>
         Tra la aero super la maro oni flugas al Italujo, kie trovi&gcirc;is la antikva
         eterna Romo; &gcirc;i malaperis; la Campagna estas dezerto; de la pre&gcirc;ejo de
         la Sankta Petro oni montras unu solan murresta&jcirc;on, tamen oni dubas pri
         &gcirc;ia a&ubreve;tenteco.
</p><p>
         Nun al Grekujo, por tradormi nokton en la ri&ccirc;a hotelo sur la supro de
         Olimpo; tiam oni ja povos diri, ke oni tie estis. Oni veturas al Bosforo,
         por tie halti por kelke da horoj kaj rigardi la lokon, kie staris Bizantio.
         Malri&ccirc;aj fi&scirc;kaptistoj el&jcirc;etas sian reton tie, kie la legendo rakontas pri la
         &gcirc;ardeno de la haremo en la tempo de la Turkoj.
</p><p>
         Oni veturas super ruinoj de potencaj urboj &ccirc;e la lar&gcirc;a Danubo, de
         urboj, kiujn nia tempo ne konas, sed en tiu a&ubreve; alia loko &dash; super lokoj
         plenaj de rememoroj, kiuj ankora&ubreve; estas levi&gcirc;ontaj el la interno de la
         tempo &dash; la aera karavano mallevi&gcirc;as kaj balda&ubreve; denove levi&gcirc;as.
</p><p>
         Jen tie malsupre ku&scirc;as Germanujo, kiu iam estis kovrita de plej densa
         reto de fervojoj kaj kanaloj, la landoj, kie Luther predikis, Goethe kantis
         kaj kie Mozart siatempe tenis la sceptron de la tonoj. Grandaj nomoj
         brilis en scienco kaj arto, nomoj, kiujn ni ne konas. Unu tagon oni restas
         en Germanujo kaj unu tagon en la nordlando, en la patrujo de Oersted
         kaj de Linn&eacute; kaj en Norvegujo, la lando de la antikvaj herooj kaj de la
         eterne junaj viroj de la nordo. Dum la reveturado hejmen oni trapasas
         Islandon, Gejzer plu ne bolas, Hekla estingi&gcirc;is, sed kvaza&ubreve; eterna &scirc;tona
         tabelo de la legendo la forta roka insulo staras meze de la bruanta maro.
</p><p>
         <q>En E&ubreve;ropo ekzistas multe da vidinda&jcirc;oj!</q> diras la juna Amerikano;
         <q>kaj ni vidis tion en ok tagoj. Kaj oni povas tion fari, kiel la granda
         voja&gcirc;isto &dash; &ccirc;i tie estas citata nomo, kiu apartenas al tiu tempo &dash; pruvis
         en sia fama verko: <q rend="'">E&ubreve;ropo en ok tagoj</q>.</q>
</p>
</div>

<div type="story" rend="doc" id="saliko">
<head>Sub la saliko</head>
<p>
         La regiono de Kj&ouml;ge estas tre nuda kaj dezerta; estas vero, ke la urbo
         ku&scirc;as &ccirc;e la marbordo, kaj tio certe estas io bela, sed povus esti pii bele
         ol estas: &ccirc;irka&ubreve;e vidi&gcirc;as nur plata tero, kaj &gcirc;is la arbaro estas sufi&ccirc;e
         malproksime. Tamen se oni sur ia loko havas sian efektivan hejmon, oni
         trovas en &gcirc;i ion belan, al kio oni poste e&ccirc; en la plej bela angulo de la tero
         povas sopiri. Kaj ni devas konfesi, ke en unu malproksime ku&scirc;anta parto
         de Kj&ouml;ge, kie paro da mizeraj &gcirc;ardenoj etendi&gcirc;as &gcirc;is la rivereto, kiu ne
         malproksime de tie alfluas al la maro, en somera tempo povis esti sufi&ccirc;e
         &ccirc;arme. Tiel precipe opiniis du malgrandaj najbaraj infanoj, Knut kaj
         Anjo, kiuj tie ordinare ludadis kaj rampadis unu al la alia tra sub la
	 grosarbeta&jcirc;oj. En unu el la &gcirc;ardenoj staris sambuka arbeto, en la dua staris
         maljuna saliko, kaj precipe sub &ccirc;i tiu la infanoj volonte ludadis, kaj tio
         estis permesata al ili, malgra&ubreve; ke la arbo staris tute apude de la rivereto,
         en kies akvon ili facile povis enfali; sed Dio ne forturnas siajn okulojn de
         la infanoj, alie estus tre malbone. Ili anka&ubreve; estis tre singardaj, la knabo
         koncerne akvon estis e&ccirc; tia timemulo, ke estis ne eble inklinigi lin preni
         en somero banon &ccirc;e la marbordo, kiam la aliaj infanoj ja tiel volonte
         iradis en la akvon kaj pla&ubreve;dadis per la piedetoj. Li devis a&ubreve;skulti pro tio
         multe da mokado kaj ne povis protesti. Sed unu fojon la malgranda Anjo
         de la najbaro havis son&gcirc;on, ke &scirc;i veturis en boato en la golfeto de Kj&ouml;ge
         kaj Knut aliris rekte al &scirc;i; la akvo anta&ubreve;e atingis &gcirc;is lia kolo kaj poste
         fermi&gcirc;is super lia kapo. Depost la momento, kiam Knut a&ubreve;dis tiun son&gcirc;on,
         li plu ne toleris, ke oni lin nomu timemulo koncerne la akvon, sed li
         montradis la son&gcirc;on de Anjo; &gcirc;i estis lia fiero, sed en akvon li tamen ne
         iradis.
</p><p>
         La malri&ccirc;aj gepatroj ofte kunvenadis, kaj Knut kaj Anjo ludadis en la
         &gcirc;ardenoj kaj sur la landvojoj, &ccirc;e kiuj amba&ubreve;flanke etendi&gcirc;is fosoj, enkadrigitaj
	 de tuta vico da salikoj. Tiuj arboj ne estis belaj, iliaj suproj estis
         dehakitaj, sed ili anka&ubreve; staris ne por ornamo, sed por utilo. Pli bela estis
         la maljuna saliko en la &gcirc;ardeno, kaj sub &gcirc;i ili ofte sidis.
</p><p>
         En Kj&ouml;ge &ccirc;iujare okazadis tre vizitata foiro, kaj en la foira tempo tie
         staris tutaj stratoj da tendoj kun silkaj rubandoj, botoj kaj &ccirc;iaspecaj
         aliaj objektoj. Tiam tie regis vigla interpremado; ordinare tiam estis
         pluva vetero, kaj tiam oni sentis la elvapori&gcirc;adon de la maldelikataj
	 vestoj de la kampuloj, sed anka&ubreve; la mielkukoj eligadis dol&ccirc;an odoron. Tie
         estis tuta budo plena de mielkukoj, kaj la plej bona flanko de la afero estis
         tio, ke la homo, kiu ilin vendadis, dum la foiro &ccirc;iam lo&gcirc;adis &ccirc;e la
	 gepatroj de la malgranda Knut, kaj sekve de tio la knabo regule ricevadis
	 malgrandan mielkukon, de kiu anka&ubreve; Anjo ricevadis sian parton. Ankora&ubreve; pli
         grava estis tio, ke la kukvendisto povosciis rakonti historiojn, kaj al tio
         pri &ccirc;ia objekto, e&ccirc; pri siaj mielkukoj. Pri &ccirc;i tiuj li unu vesperon rakontis
         historion, kiu sur amba&ubreve; infanoj faris tiel profundan impreson, ke ili &gcirc;in
         poste neniam forgesis, kaj tial eble estos plej bone, se ni &gcirc;in anka&ubreve;
	 a&ubreve;skultos, des pli ke &gcirc;i estas mallonga.
</p><p>
         <q>Sur la tablo,</q> li rakontis, <q>iam ku&scirc;is du mielkukoj, el kiuj unu
         havis la formon de viro kun &ccirc;apelo sur la kapo, la alia la formon de
         fra&ubreve;lino, sen &ccirc;apelo, sed ornamita per iom da ora&jcirc;o sur la kapo. Ili havis
         la viza&gcirc;on sur tiu flanko, kiu estis turnita supren, kaj sur tiun flankon
         oni devis rigardi ilin, ne sur la dorsan flankon, sur kiun oni neniam
         devas rigardi homon. La viro havis sur la maldekstra flanko maldol&ccirc;an
         migdalon, kiu prezentis lian koron, sed la fra&ubreve;lino estis pura mielkuko.
         Ili ku&scirc;is kiel specimenoj sur la tablo, ili ku&scirc;is longe, kaj tiamaniere ili
         reciproke enami&gcirc;is, sed unu ne diris tion al la alia, tamen oni devas
         tion fari, se oni volas, ke io fari&gcirc;u el tio.</q>
</p><p>
         <q>Li estas viro, li devas diri la unuan vorton,</q> pensis la fra&ubreve;lino, sed
         &scirc;i estus tre kontenta, se &scirc;i povus scii&gcirc;i, ke &scirc;ia amo trovis reciprokecon.
         Li estis pli avida en siaj pensoj, kaj tiaj &ccirc;iam estas la viroj; li son&gcirc;is, ke
         li estas vivanta strata knabo kaj posedas kvar spesdekojn, kaj ke tial li
         a&ccirc;etis la fra&ubreve;linon kaj man&gcirc;is &gcirc;in.
</p><p>
         Tagojn kaj semajnojn ili ku&scirc;is sur la tablo kaj elseki&gcirc;is: la pensoj de
         la fra&ubreve;lino fari&gcirc;is pli delikataj kaj pli virinaj. <q>Sufi&ccirc;as al mi, ke mi ku&scirc;is
         apud li sur la tablo!</q> &scirc;i pensis, kaj &scirc;i rompi&gcirc;is en la mezo.
</p><p>
         <q>Se &scirc;i scius pri mia amo, tiam &scirc;i certe eltenus iom pli longe!</q> li
         pensis.
</p><p>
         <q>Kaj tio estas la historio, kaj jen ili estas amba&ubreve;!</q> diris la kukvendisto.
</p><p>
         <q>Ili estas rimarkindaj pro sia biografio kaj pro sia silenta amo, kiu
         neniam kondukas al io. Vidu, jen vi ilin havas!</q> Kaj li donis al Anjo la
         viron, kiu estis ankora&ubreve; tuteca, kaj Knut ricevis la rompi&gcirc;intan fra&ubreve;linon;
	 ili tamen estis tiel emociitaj de la historio, ke la koro ne permesis
         al ili forman&gcirc;i la geamantojn.
</p><p>
         Sed en la sekvanta tago ili iris kun la kukoj sur la tombejon, kie la
         muroj de la pre&gcirc;ejo estis kreskokovritaj de plej bela hedero, kiu en
         vintro kaj en somero kovris la murojn simile al luksa tapi&scirc;o. Inter la 
	 volva&jcirc;oj de la hedero ili starigis la mielkukojn en la sunlumo kaj rakontis al
         amaso da aliaj infanoj la historion pri la silenta amo, kiu neniam havis
         ian ta&ubreve;gon, t. e. la silenta amo, &dash; &ccirc;ar la historio estis tre &ccirc;ama, tion
         &ccirc;iuj trovis. Kiam ili denove volis ekrigardi la mielan paron, montri&gcirc;is, ke
         unu granda knabo &dash; nur pro malboneco li tion faris &dash; forman&gcirc;is la
         rompi&gcirc;intan fra&ubreve;linon. La infanoj ploris pro tio, kaj poste, por ke la
         kompatinda viro ne restu tute soleca en la mondo, ili lin anka&ubreve; forman&gcirc;is,
         sed la historion ili neniam forgesis.
</p><p>
         &Ccirc;iam la infanoj estis kune, &ccirc;e la sambuka arbeto kaj sub la saliko, kaj
         la malgranda knabino per ar&gcirc;entosona vo&ccirc;o kantadis la plej &ccirc;armajn
         kantojn. Knut beda&ubreve;rinde ne multe komprenis en muziko, sed li almena&ubreve;
         komprenis la vortojn, kaj tio jam havas ian valoron. La homoj en Kj&ouml;ge,
         e&ccirc; la ferbutikistino, haltadis kaj a&ubreve;skultadis Anjon. <q>Dol&ccirc;an vo&ccirc;on havas
         la &ccirc;arma knabineto!</q> ili diradis.
</p><p>
         Tio estis belegaj tagoj, sed ili ne da&ubreve;ris eterne. La najbaroj disiris; la
         patrino de la malgranda knabino mortis, la patro volis denove edzi&gcirc;i
         en Kopenhago kaj povis tie ricevi oficon; oni proponis al li oficon de
         kuriero, kio promesis esti tre enspeziga afero. La najbaroj disi&gcirc;is kun
         larmoj, kaj precipe la infanoj ploris maldol&ccirc;e. Sed la maljunuloj promesis, 
	 ke ili almena&ubreve; unu fojon en jaro skribos al si reciproke. Knut
         estis donita al &scirc;uisto por lernado, la gepatroj ne povis plu lasi lin 
	 senokupa. Kaj poste li estis konfirmita.
</p><p>
         Ho, kiel volonte li por tiu festo irus en Kopenhagon, por vidi la karan
         Anjon, sed li ne iris tien kaj li anka&ubreve; neniam tie estis, kvankam la urbo
         estas nur kvin mejlojn malproksima de Kj&ouml;ge. La turojn tamen Knut &ccirc;e
         klara vetero vidis jam elstarantajn super la golfeto, kaj en la tago de sia
         konfirmo li klare vidis briletadon de la ora kruco sur la Dipatrina pre&gcirc;ejo.
</p><p>
         Ha, kiel multe li pensadis pri Anjo! &Ccirc;u &scirc;i lin ankora&ubreve; memoras? Jes,
         kompreneble! Al Kristnasko venis letero de &scirc;ia patro al la gepatroj de
         Knut; liaj aferoj en Kopenhago iras bone, kaj Anjon pro &scirc;ia bela vo&ccirc;o
         atendas granda feli&ccirc;o. Oni &scirc;in akceptis en la teatron, en tiun, kie oni
         kantas; &scirc;i ricevis jam pro tio iom da mono, kaj el tiu mono &scirc;i sendas al
         la karaj najbaroj en Kj&ouml;ge tutan taleron, por ke ili per tio faru al si &gcirc;ojan
         Kristnaskan vesperon. Ili trinku por &scirc;ia sano, tion &scirc;i mem propramane
         aldonis en postskribo, en kiu ankora&ubreve; estis dirite: <q>Amikan saluton
         al Knut!</q>
</p><p>
         Ili &ccirc;iuj ploris, kaj tamen la tuta&jcirc;o estis ja tiel &gcirc;ojiga, sed ili ploris pro
         &gcirc;ojo. &Ccirc;iutage Knut pensadis pri Anjo, kaj nun li vidis, ke &scirc;i anka&ubreve;
         memoras pri li. Ju pli alproksimi&gcirc;is la tempo, kiam li estis fari&gcirc;onta
         submajstro, des pli klare li sentis en sia animo, ke li kore amas Anjon
         kaj ke &scirc;i devas fari&gcirc;i lia kara edzineto. Tiam rideto &ccirc;irka&ubreve;is lian bu&scirc;on
         kaj pli vigle li tiradis la &scirc;uistan fadenon, dum la piedo pli stre&ccirc;e tiris la
         stre&ccirc;rimenon. Per la aleno li trapikis al si fingron, sed tio ne estis grava
         por li. Li certe ne volis esti muta, kiel la du mielkukoj, tiu historio estis
         por li atentinda instruo.
</p><p>
         Kaj li fari&gcirc;is submajstro, kaj li estis faronta sian submajstran voja&gcirc;on.
         Fine li la unuan fojon en sia vivo estis venonta en Kopenhagon, kaj tie
         li jam havis majstron. Kiel surprizita kaj &gcirc;oja estos Anjo! &Scirc;i havis nun
         la a&gcirc;on de deksep jaroj kaj li estis dekna&ubreve;jara.
</p><p>
         Jam en Kj&ouml;ge li volis a&ccirc;eti por &scirc;i oran ringon, sed post pripenso li tion
         ne faris; &ccirc;ar en Kopenhago oni ja certe ricevos multe pli belan. Li diris
         adia&ubreve; al la maljunuloj kaj en forte pluva a&ubreve;tuna tago li piede ekiris la
         vojon. La folioj faladis de la arboj; malseka &gcirc;is la ha&ubreve;to li la unuan
         fojon eniris en Kopenhagon kaj prezentis sin al sia nova majstro.
</p><p>
         La plej proksiman diman&ccirc;on Knut volis fari viziton al la patro de Anjo.
</p><p>
         Li metis sur sin la novajn submajstrajn vestojn kaj la novan, ankora&ubreve; en
         Kj&ouml;ge a&ccirc;etitan &ccirc;apelon, kiu estis al li tiel bone alaspekta. Anta&ubreve;e li &ccirc;iam
         portadis &ccirc;apon. Li trovis la domon, kiun li ser&ccirc;is, kaj ekiris malsupren
         la&ubreve; la multe da &scirc;tupoj. Oni povis ricevi kapturnon de tio, kiel la homoj
         en tiu komplikita amaso da stratoj estis pakitaj unuj super la aliaj.
</p><p>
         La interno de la lo&gcirc;ejo montris kelkan bonhavecon, kaj la patro de
         Anjo akceptis lin kun plej granda amikeco. Kvankam lia dua edzino
         estis nekonata al Knut, &scirc;i tamen donis al li la manon kaj enver&scirc;is al li
         kafon.
</p><p>
         <q>Anjo tre &gcirc;ojos, kiam &scirc;i vidos vin!</q> diris la patro. <q>Vi fari&gcirc;is ja tre
         &ccirc;arma junulo! Nu, vi vidos anka&ubreve; &scirc;in. Ha, kia knabino &scirc;i estas! &Scirc;i havigas
         al mi multe da &gcirc;ojo, kaj kun la helpo de Dio &scirc;i havigos al mi ankora&ubreve;
         pli! &Scirc;i lo&gcirc;as nun en sia propra &ccirc;ambro kaj pagas al ni lupagon pro &gcirc;i.</q>
</p>
<p> 
         La patro mem frapis tre &gcirc;entile kaj modeste sur la pordo, kvaza&ubreve; li estus
         fremdulo, kaj kiam &scirc;i diris <q>eniru!</q> ili eniris. Kiel &ccirc;arme estis la
         aspekto interne! Tian &ccirc;ambron oni certe ne povus trovi en la tuta Kj&ouml;ge,
         la re&gcirc;ino ne povus havi pli elegantan &ccirc;ambron. Tapi&scirc;oj kovris la plankon,
         fenestraj kurtenoj atingis &gcirc;is la planko, efektiva velura se&gcirc;o tie staris,
         &ccirc;ie la rigardo falis sur florojn kaj pentra&jcirc;ojn, kaj en la &ccirc;ambro trovi&gcirc;is
         spegulo tiel granda kiel pordo, tiel ke oni devis bone atenti, ke oni ne
         pa&scirc;u en &gcirc;in. Knut &jcirc;etis sur &ccirc;ion unu rigardon, sed li vidis tamen nur
         Anjon, kiu nun staris anta&ubreve; li kiel plenkreska knabino; &scirc;i estis tute alia,
         ol kiel Knut &scirc;in imagis al si, sed multe pli bela; per nenio &scirc;i similis al
         siaj sama&gcirc;ulinoj en Kj&ouml;ge, kaj kiel eleganta kaj altmonda &scirc;i estis! Sed
         kiel strange &scirc;i rigardis Knuton! Tamen nur dum unu momento, poste &scirc;i
         kuris al li renkonte, kvaza&ubreve; &scirc;i volus lin kisi. &Scirc;i tion ne faris, sed &scirc;i
         preska&ubreve; jam estis faronta tion. Oni vidis sur &scirc;i la sincaran &gcirc;ojon, kiun
         ka&ubreve;zis al &scirc;i la revido de la amiko de &scirc;ia infaneco; helaj larmoj de &gcirc;ojo
         staris en &scirc;iaj okuloj. &Scirc;i havis senfine multe por demandi kaj por rakonti
         de la gepatroj de Knut &gcirc;is la sambuka arbeto kaj la saliko, kiujn &scirc;i
         konstante nomadis panjo-sambuko kaj pa&ccirc;jo-saliko, kvaza&ubreve; ili anka&ubreve; estus
         homoj, kaj tiaj ili ja anka&ubreve; povis &scirc;ajni tiel same bone, kiel iam la
	 mielkukoj. Anka&ubreve; pri &ccirc;i tiuj ili babilis, pri ilia silenta amo, kiel ili ku&scirc;is sur
         la tablo kaj rompi&gcirc;is, kaj &ccirc;e tio ili amba&ubreve; kore ridis. Sed la sango brulis
         al Knut en la vangoj, kaj lia koro batis pli forte ol &ccirc;iam! Ne, &scirc;i vere ne
         fari&gcirc;is fiera! &Scirc;i anka&ubreve; estis, kiel li bone rimarkis, la ka&ubreve;zo, kiu igis
         &scirc;iajn gepatrojn peti lin resti por la tuta vespero. &Scirc;i enver&scirc;is la teon,
         mem prezentis al li tason da &gcirc;i kaj poste prenis libron kaj la&ubreve;te vo&ccirc;legis.
</p>
<p>
         Knut havis la impreson, kvaza&ubreve; tio, kion &scirc;i legis, parolas &gcirc;uste pri lia
         amo, tiel plene &gcirc;i estis en konsento kun liaj propraj pensoj. Poste &scirc;i
         kantis simplan kanton, sed, elirante el &scirc;ia bu&scirc;o, la kanto fari&gcirc;is tuta
         historio, kvaza&ubreve; &scirc;ia propra koro en &gcirc;i elver&scirc;i&gcirc;is. Jes, &scirc;i certe estis aminta
         Knuton. La larmoj pretervole fluis &ccirc;e li sur la vangoj. Li ne povis
         elbalbuti e&ccirc; unu solan vorton, li &scirc;ajnis al si mem tre malsa&gcirc;a, kaj tamen
         &scirc;i premis al li la manon kaj diris: <q>Vi havas bonan koran, Knut! Restu
         &ccirc;iam tia, kia vi estas!</q>
</p><p>
         Tio estis nekompareble bela vespero; post tia vespero estis ne eble
         dormi, kaj Knut efektive ne dormis. &Ccirc;e la adia&ubreve;o la patro de Anjo diris:
</p><p>
         <q>Nun vi certe nin ne tute forgesos; montru al ni, ke vi ne lasas pasi
         tutan monaton, anta&ubreve; ol vi denove venos nin vidi!</q> Tial li diman&ccirc;e
         povis ja kura&gcirc;e veni denove, kaj tion li intencis fari. Sed &ccirc;iun vesperon
         post la fino de la laboro &dash; ili laboris &ccirc;e lumo &dash; Knut eliradis; li iradis
         tra la strato, en kiu lo&gcirc;is Anjo, kaj li rigardadis supren al &scirc;ia fenestro, kie
         preska&ubreve; &ccirc;iam brulis lumo. Unu vesperon li e&ccirc; vidis tute klare la ombron
         de &scirc;ia kara viza&gcirc;o sur la kurteno de la fenestro; tio estis bela vespero! Al
         la majstredzino ne pla&ccirc;is, ke li vespere &ccirc;iam vagadas, kiel &scirc;i tion nomis,
         kaj &scirc;i balancadis la kapon; sed la majstro ridis. <q>Li estas juna homo!</q>
         li diris.
</p><p>
         <q>Diman&ccirc;on ni nin vidos; kaj tiam mi diros al &scirc;i, kiel &scirc;i sola plenigas
         &ccirc;iujn miajn pensojn, kaj ke &scirc;i devas fari&gcirc;i mia kara edzineto; kvankam
         mi estas nur malri&ccirc;a &scirc;uista submajstro, mi povas ja fari&gcirc;i majstro, mi
         laboros kaj mi strebos anta&ubreve;en! Jes, mi tion diros al &scirc;i, el amo silenta
         nenio rezultas, tion instruis al mi la mielkuko!</q>
</p><p>
         Venis la diman&ccirc;o, kaj Knut venis; sed kiel malfeli&ccirc;e aran&gcirc;igis la cirkonstancoj!
</p><p>
	 &Ccirc;iuj estis invititaj kaj devis tion diri al li. Anjo premis al li
         la manon kaj demandis: <q>&Ccirc;u vi iam estis jam en la operejo? Vi devas iam
         tion fari! Merkredon mi kantos, kaj, se vi havas tempon, mi sendos al vi
         bileton. Mia patro scias, kie lo&gcirc;as via majstro.</q>
</p><p>
         Kiel afabla tio estis de &scirc;ia flanko! Merkredon tagmeze efektive alvenis
         sigelita koverto sen ia letereto, sed la bileto trovi&gcirc;is en &gcirc;i, kaj vespere
         Knut la unuan fojon en sia vivo iris en la teatron. Kaj kion li vidis? Li
         vidis Anjon, mirinde belan, vere &ccirc;armegan. Estas vero, ke &scirc;i edzini&gcirc;is je
         fremda persono, sed tio estis ja nur komedio, io, kion ili teatre prezentis,
         tion Knut sciis, alie &scirc;ia koro certe ne permesus al &scirc;i sendi al li bileton,
         por ke li tion vidu. &Ccirc;iuj apla&ubreve;dis kaj la&ubreve;te aprobis, kaj Knut kriis
         <q>hura!</q>
</p><p>
         E&ccirc; la re&gcirc;o ridetis al Anjo, kvaza&ubreve; li anka&ubreve; &gcirc;ojus pri &scirc;i. Ho &ccirc;ielo, kiel
         senfine malgranda Knut sin sentis! Sed li amis &scirc;in tiel profunde, kaj
         anka&ubreve; &scirc;i tiel lin amis; kaj la viroj devas ja diri la unuan vorton, kiel
         opiniis la mielkuka fra&ubreve;lino; la historio efektive enhavis en si multe.
</p><p>
         La sekvantan diman&ccirc;on Knut denove iris tien. Liaj pensoj estis tiel
         solenaj, kiel &ccirc;e la plej sankta akto. Anjo estis sola kaj akceptis lian
         viziton; ne povis esti pli bona aran&gcirc;i&gcirc;o de la cirkonstancoj.
</p><p>
         <q>Estas bone, ke vi venas!</q> &scirc;i diris; <q>mi jam preska&ubreve; volis sendi al vi
         la patron, sed mi anta&ubreve;sentis, ke vi hodia&ubreve; vespere venos; mi devas
         komuniki al vi, ke vendredon mi forveturos al Francujo, mi devas tion
         fari, por ke el mi fari&gcirc;u io ta&ubreve;ga.</q>
</p><p>
         Al Knut subite fari&gcirc;is tiel, kvaza&ubreve; la &ccirc;ambro ronde turni&gcirc;as kun li,
         kvaza&ubreve; lia koro volas krevi; sed e&ccirc; unu larmo ne aperis en liaj okuloj,
         kiel ajn videble estis, kiel profunde tiu sciigo lin afliktis. Anjo tion vidis
         kaj &scirc;i anka&ubreve; preska&ubreve; ekploris. <q>Ho honesta fidela animo!</q> &scirc;i diris, &dash;
         kaj &ccirc;i tiu amika alparolo malligis la langon de Knut, kaj li konfesis al &scirc;i,
         kiel kore li &scirc;in amas kaj ke &scirc;i devas fari&gcirc;i lia kara edzineto. Dum li tion
         parolis, li vidis, ke Anjo fari&gcirc;as kadavre pala; &scirc;i ellasis lian manon kaj
         diris serioze kaj mal&gcirc;oje: <q>Ne malfeli&ccirc;igu vin mem kaj min, Knut! Mi
         restos por vi &ccirc;iam bona fratino, kiun vi povas fidi, &dash; sed nenio pli!</q> Kaj
         &scirc;i ekkaresis per sia mola mano lian varmegan frunton. <q>Dio donas al ni
         forton por multo, se oni nur mem volas!</q>
</p><p>
         En tiu momento eniris &scirc;ia duonpatrino.
</p><p>
         <q>Knut estas en plena malespero pro mia balda&ubreve;a forveturo!</q> &scirc;i diris;
         <q>estu do viro!</q> Kaj &scirc;i frapis lin sur la &scirc;ultro; &scirc;i &scirc;ajnigis, kvaza&ubreve; ili
         parolis nur pri la voja&gcirc;o kaj pri nenio alia. <q>Infano!</q> &scirc;i diris. <q>Kaj nun
         vi devas denove esti bona kaj prudenta, kiel tiam, kiam ni amba&ubreve; estante
         infanoj ludadis sub la saliko!</q>
</p><p>
         Knut havis tian senton, kvaza&ubreve; peco de la mondo de&scirc;iri&gcirc;is, liaj pensoj
         estis kiel senvola fadeno, elmetita en la venton. Li restis, li ne sciis, &ccirc;u
         ili petis lin pri tio, sed afablaj kaj bonaj ili estis. Anjo enver&scirc;is al li teon
         kaj kantis, sed tio ne estis la anta&ubreve;a sonado, kaj tamen &gcirc;i estis
	 nekompareble bela; la koro preska&ubreve; dis&scirc;iri&gcirc;is en li; kaj poste ili disi&gcirc;is. Knut ne
         etendis al &scirc;i la manon, sed &scirc;i prenis lian manon kaj diris: <q>Vi donos ja
         al via fratino la manon por adia&ubreve;, mia malnova frato de ludoj!</q> &Scirc;i ridetis
         sub larmoj, kiuj fluis malsupren sur &scirc;iaj vangoj, kaj &scirc;i ripetis: <q>mia
         frato</q>. Sed &ccirc;u tio povis multe helpi! Tia estis la adia&ubreve;o.
</p><p>
         &Scirc;i forveturis &scirc;ipe al Francujo, kaj Knut vagadis tra la malpuraj stratoj
         de Kopenhago. La aliaj submajstroj de la metiejo demandis lin, kial li
         tiel senripoze vagas tien kaj reen kaj pri kio li meditas; li vizitu kun ili
         la amuzejojn, li estas ja juna sango.
</p><p>
         Ili kune iris en salonon de dancado. Multe da belaj knabinoj tie trovi&gcirc;is,
         sed certe neniu simila al Anjo, kaj &ccirc;i tie, kie li esperis forgesi &scirc;in, &gcirc;uste
         &ccirc;i tie &scirc;i staris tute vivanta anta&ubreve; lia animo. <q>Dio donas forton por multo,
         se oni nur mem volas!</q> &scirc;i diris. Profunda enpensi&gcirc;o okupis lian menson,
         li kunmetis siajn manojn, &dash; kaj la violonoj ludis kaj la knabinoj dancis
         &ccirc;irka&ubreve; li. Li ektimis, li havis la senton, ke tio ne estas loko, kien li povus
         konduki kun si Anjon, &scirc;i lo&gcirc;is ja &ccirc;iam en lia koro, &dash; kaj tial li eliris.
         ekkuris tra la stratoj kaj preteriris la domon, en kiu &scirc;i estis lo&gcirc;inta. Estis
         mallume en tiu domo, &ccirc;ie estis mallume, malplene kaj solece; la mondo
         iris sian vojon kaj Knut sian.
</p><p>
         Fari&gcirc;is vintro, kaj la akvoj glacii&gcirc;is; estis tiel, kvaza&ubreve; &ccirc;io sin aran&gcirc;as
         por la morta dormo.
</p><p>
         Sed kiam venis la printempo kaj la unua vapor&scirc;ipo foriris, li eksopiris
         foren el sia patrujo, for, for en la malproksiman mondon, nur ne tro
         proksime de Francujo.
</p><p>
         Li ligis sian tornistron kaj ekmigris profunden en Germanujon, de
         urbo al urbo, sen halto kaj ripozo. Nur tiam, kiam li atingis la &ccirc;armegan
         urbon Nurenbergon, li denove akiris certan trankvilecon, li povis resti.
</p><p>
         Tio estas rimarkinda malnova urbo, kvaza&ubreve; eltran&ccirc;ita el bildolibro. La
         stratoj ku&scirc;as tute la&ubreve; sia propra pla&ccirc;o, la domoj absolute ne zorgas pri tio,
         ke ili staru en unu vico. Balkona&jcirc;oj kun turetoj, spirala&jcirc;oj kaj statuoj elsaltas
         super la trotuaron, kaj alte supre de la strange pintitaj tegmentoj iras &gcirc;is
         la mezo de la strato tegmentaj defluiloj en la formo de drakoj kaj hundoj.
</p><p>
         &Ccirc;i tie Knut staris sur la bazaro kun la tornistro sur la dorso; li staris
         apud unu el la malnovaj fontanoj, inter kies fiere levi&gcirc;antaj akvaj radioj
         staris helaj figuroj el kupro, bibliaj kaj historiaj. Beleta servistino estis
         prenanta akvon; &scirc;i refre&scirc;igis Knuton per fre&scirc;a trinko, kaj, &ccirc;ar &scirc;i havis
         tutan manon plena de rozoj, &scirc;i donis al li anka&ubreve; unu el ili, kaj tio &scirc;ajnis
         al li bona anta&ubreve;signo.
</p><p>
         El la pre&gcirc;ejo tute apude penetris al li la sonoj de orgeno; la sonoj estis
         tiel solenaj kaj hejmecaj, kvaza&ubreve; ili venus el la pre&gcirc;ejo de Kj&ouml;ge, kaj tial
         li eniris en la grandan katedralon. La suno lumis tra la pentritaj vitroj
         inter la altaj graciaj kolonoj en la internon. Lia animo agordi&gcirc;is pie, lia
         menso fari&gcirc;is kvieta.
</p><p>
         Li ser&ccirc;is kaj trovis bonan majstron en Nurenbergo, kaj li restis &ccirc;e li kaj
         lernis la lingvon.
</p><p>
         La malnovaj fosoj &ccirc;irka&ubreve; la urbo estas aliformigitaj en malgrandajn
         legom&gcirc;ardenoj, sed la altaj muregoj kun siaj pezecaj turoj ankora&ubreve; staras.
</p><p>
         La &scirc;nuristo tordas siajn &scirc;nurojn sur la ligna vojeto, kiu iras la&ubreve;longe de
         la murego, kaj tie &ccirc;iuflanke el fendoj kaj truoj kreskis siringaj arbeta&jcirc;oj,
         kiuj superpendigis siajn bran&ccirc;ojn super la malgrandaj malaltaj domoj &ccirc;e
         la interna flanko de la urba murego. En unu el tiuj domoj lo&gcirc;is la majstro,
         &ccirc;e kiu Knut laboris, kaj super la tegmenta fenestro de lia dormo&ccirc;ambro
         etendis siajn bran&ccirc;ojn siringa arbeta&jcirc;o.
</p><p>
         &Ccirc;i tie li pasigis unu someron kaj unu vintron; sed kiam venis la 
	 printempo, li ne povis plu elteni; la siringo staris en plena florado kaj odoris
         tiel hejmece, kvaza&ubreve; &gcirc;i starus en la &gcirc;ardeno de Kj&ouml;ge, &dash; kaj tial Knut
         diris adia&ubreve; al sia majstro kaj transiris al alia, pli en la mezo de la urbo,
         kie staris nenia siringo.
</p><p>
         Lia metiejo trovi&gcirc;is tute apude de unu el la malnovaj &scirc;tonaj pontoj, sub
         kiu staris sen&ccirc;ese bruanta malalta akva muelejo. Malanta&ubreve; &ccirc;i tiu fluis
         rapida rivero, kiu ruli&gcirc;adis kvaza&ubreve; inter du vicoj da domoj, &ccirc;e kiuj &ccirc;ie
         pendis malmodernaj kadukaj balkonoj. Aspektis, kvaza&ubreve; ili volas fali en
         la akvon. &Ccirc;i tie kreskis nenia siringo, &ccirc;i tie oni ne vidis e&ccirc; florpoton kun
         iom da verda&jcirc;o, sed &gcirc;uste kontra&ubreve;e staris granda maljuna saliko, kiu
         kvaza&ubreve; forte sin tenis je la apude staranta domo, por ke la torento &gcirc;in ne
         for&scirc;iru. &Gcirc;i etendis siajn bran&ccirc;ojn super la rivero tute tiel same, kiel la
         saliko &ccirc;e la rivereto de Kj&ouml;ge.
</p><p>
         En efektiveco li nur transmigris de la panjo-sambuko al la pa&ccirc;jo-saliko.
         La arbo &ccirc;i tie havis, precipe &ccirc;e la lunlumo, ion, kio igis lin sin senti:
</p>
<lg>
         <l>&leftquot;... tiel Dane en la koro,</l>
         <l>&Ccirc;e la lumo de la luno!&rightquot;</l>
</lg>
<p>
         Sed ne la lunlumo faris tian efikon, ne, tio estis la maljuna saliko.
</p><p>
         Li ne povis elteni; kaj kial? Demandu la salikon, demandu la florantan
         siringan arbeta&jcirc;on! Kaj li diris adia&ubreve; al sia majstro kaj al Nurenbergo kaj
         formigris.
</p><p>
         Al neniu li parolis pri Anjo; plej profunde en la koro li ka&scirc;is sian
         mal&gcirc;ojon, kaj tute specialan gravecon li atribuis al la historio pri la
	 mielkukoj. Nun li komprenis, kial la viro tie sur la maldekstra flanko havis
         maldol&ccirc;an migdalon; li mem havis de tio maldol&ccirc;an guston; kaj Anjo, kiu
         &ccirc;iam estis tiel milda kaj ridetanta, estis nur mielkuko. Li havis la senton,
         kvaza&ubreve; la rimeno de lia tornistro lin premas, tiel ke fari&gcirc;is al li malfacile
         spiri; li malstre&ccirc;is &gcirc;in, sed nenio helpis. Nur duono de la mondo estis
         ekster li, la duan duonon li portis en si.
</p><p>
         Nur kiam li ekvidis la altajn montojn, la mondo denove aperis al li pli
         granda, liaj pensoj denove direktis sin al la ekstera mondo, en liaj okuloj
         aperis larmoj. La Alpoj &scirc;ajnis al li kvaza&ubreve; la kunmetitaj flugiloj de la tero.
</p><p>
         Kio estus, se &gcirc;i ilin levus, se &gcirc;i disetendus iliajn grandajn plumojn kun la
         miksospecaj bildoj de nigraj arbaroj, bruantaj akvoj, nuboj kaj ne&gcirc;amasoj!
         En la lasta tago de la mondo la tero levos siajn grandajn flugilojn,
         suprenflugos al Dio kaj krevos kiel veziko en Liaj klaraj radioj! <q>Ho, se
         venus jam la lasta tago!</q> li &gcirc;emis.
</p><p>
         Silente li migris tra la lando, kiu aperis al li kvaza&ubreve; abunda
	 frukto&gcirc;ardeno; de la lignaj balkonoj kapsalutis lin &scirc;pinantaj knabinoj, la
         suproj de la montoj ardis en la ru&gcirc;a vespera suno, kaj kiam li ekvidis
         la verdajn lagojn inter la mallumaj arboj, li rememoris la marbordon &ccirc;e
         la golfeto de Kj&ouml;ge; kaj melankolio sed ne doloro, plenigis lian bruston.
</p><p>
         Tie, kie Rejno ruli&gcirc;as anta&ubreve;en kiel unu sola longa ondo, falegas, estas
         vipata kaj aliformi&gcirc;as en ne&gcirc;blankajn nubajn masojn, &dash; la &ccirc;ielarko
         flirtas super ili kiel libera rubando, &dash; tie li rememoris la akvan muelejon
         apud Kj&ouml;ge, kie la akvo bruis kaj estis vipata.
</p><p>
         Volonte li restus en la senbrua urbo &ccirc;e Rejno, &dash; sed tie estis tiom
         multe da siringoj kaj tiom multe da salikoj, &dash; kaj tial li ekmigris pluen
         trans la altajn potencajn montojn, tra fendegoj de rokoj kaj la&ubreve; vojoj,
         kiuj pendis &ccirc;e la &scirc;tona murego kvaza&ubreve; nestoj de hirundoj. La akvo bruis
         en la profundo, la nuboj ku&scirc;is sub li; super ar&gcirc;ente blankaj kardoj, Alpaj
         rozoj kaj ne&gcirc;o li pa&scirc;adis en la varma somera suno; kaj poste li diris adia&ubreve;
         al la landoj de la nordo kaj ekiris malsupren inter ka&scirc;tanarboj, inter
         vinber&gcirc;ardenoj kaj maizaj kampoj. La montaro fari&gcirc;is disiga muro inter
         li kaj &ccirc;iuj liaj rememoroj, kaj tiel estis bone.
</p><p>
         Granda belega urbo ku&scirc;is anta&ubreve; li, &gcirc;i estis nomata Milano, kaj &ccirc;i tie li
         trovis Germanan majstron, kiu donis al li laboron. La metiejo, en kiun
         li venis, apartenis al maljuna estiminda geedza paro. Balda&ubreve; ili ekamis la
         silenteman submajstron, kiu malmulte parolis, sed des pli multe laboris
         kaj estis pia kaj kristaneca. &Scirc;ajnis, ke Dio forprenis de li la pezan &scirc;ar&gcirc;on
         de la koro.
</p><p>
         Lia plej granda plezuro estis levi&gcirc;i de tempo al tempo sur la potencan
         marmoran pre&gcirc;ejon, kiu, kiel al li &scirc;ajnis, estis farita el la ne&gcirc;o de lia
         hejmo kaj prezentis la formojn de &ccirc;iaspecaj bildoj, pintaj turoj kaj
         florornamitaj liberaj haloj. El &ccirc;iu angulo, de &ccirc;iu pinto kaj de &ccirc;iu arko
         ridetis al li blankaj statuoj. Super si li havis la bluan &ccirc;ielon, sub si la
         urbon kaj la vaste etendi&gcirc;antan ebena&jcirc;on de Lombardio, kaj norde la
         altajn montarojn kun la eterna ne&gcirc;o, &dash; kaj tiam li pensis pri la pre&gcirc;ejo de
         Kj&ouml;ge kun la volva&jcirc;oj de hedero &ccirc;irka&ubreve; la ru&gcirc;aj muroj, sed li ne sopiris
         iri tien returne. &Ccirc;i tie malanta&ubreve; la montoj li volis esti iam enterigita.
</p><p>
         Unu jaron li vivis &ccirc;i tie; pasis tri jaroj de post la tempo, kiam li forlasis
         la hejmon. Unu fojon lia majstro kondukis lin en la urbon, ne en la
         cirkon, por vidi la lertajn rajdistojn, ne, en la grandan operejon kaj tio
         efektive estis salono, kiu meritis esti vidita, En &ccirc;iuj sep eta&gcirc;oj unuj
         super la aliaj pendis silkaj kurtenoj, kaj de la planko &gcirc;is la plafono en
         kapturna alteco sidis plej elegantaj sinjorinoj kun florbukedoj en la
         manoj, kvaza&ubreve; ili volus iri al balo. La sinjoroj estis en plene paradaj
         vestoj, kaj sur multaj el ili brilis oro kaj ar&gcirc;ento. La salono estis
	 prilumita tagohele, kaj subite ekbruis la muziko, forte kaj ravante bele. &Ccirc;i tie
         regis nekompareble pli granda lukso ol en la operejo de Kopenhago, sed
         tie estis ja Anjo, kaj &ccirc;i tie.... Sed kiel? &Ccirc;u tiu estis sor&ccirc;o? La kurteno
         estis tirita flanken, kaj anka&ubreve; &ccirc;i tie staris Anjo en oro kaj silko, kun ora
         krono sur la kapo. &Scirc;i kantis, kiel povas kanti nur an&gcirc;elo de Dio; &scirc;i elpa&scirc;is
         anta&ubreve;en tiom multe, kiom &scirc;i povis, &scirc;i ridetis, kiel tion povis fari nur
         Anjo; &scirc;i rigardis rekte al Knut.
</p><p>
         La malfeli&ccirc;a Knut ekkaptis la manon de sia majstro kaj ekkriis la&ubreve;te:
         <q>Anjo!</q> Sed feli&ccirc;e la la&ubreve;tega muziko superbruis lian krion. La majstro
         faris al li kapmoveton: <q>Certe &scirc;i estas nomata Anjo!</q> Kaj li prenis
         presitan folieton kaj montris, ke &scirc;ia nomo, &scirc;ia tuta nomo tie staris.
</p><p>
         Ne, tio ne estis son&gcirc;o! &Ccirc;iuj &gcirc;ojkriis de ravo kaj &jcirc;etis al &scirc;i florojn kaj
         bukedo&jcirc;n, kaj &ccirc;iufoje, kiam &scirc;i foriris, oni &scirc;in revokadis; &scirc;i iradis kaj
         venadis kaj denove venadis.
</p><p>
         Ekstere sur la strato homoj amasi&gcirc;is &ccirc;irka&ubreve; &scirc;ia kale&scirc;o kaj tiris &gcirc;in, kaj
         Knut estis la plej anta&ubreve;a kaj la plej feli&ccirc;a. Kiam ili atingis &scirc;ian belan hele
         prilumitan domon, Knut staris senpere &ccirc;e la pordeto de la kale&scirc;o. Oni &gcirc;in
         malfermis, kaj &scirc;i eliris. La lumo falis &gcirc;uste sur &scirc;ian &ccirc;arman viza&gcirc;on kaj
         &scirc;i afable ridetis kaj dankis kaj ne povis ka&scirc;i sian emocion. &Scirc;i rigardis
         Knuton rekte en la viza&gcirc;on, sed &scirc;i lin ne rekonis. Sinjoro kun stelo sur
         la brusto etendis al &scirc;i la brakon, ili, kiel oni rakontis, estis
	 interfian&ccirc;igitaj.
</p><p>
         Post tio Knut iris en sian lo&gcirc;ejon kaj pakis sian tornistron; li volis, li
         devis iri hejmen, al la siringo kaj al la saliko, &dash; ha, pli rapide sub la
         salikon!
</p><p>
         Oni petis lin, ke li restu; nenia admono povis lin reteni; ili atentigis
         lin, ke la vintro alproksimi&gcirc;as, ke en la montaro jam elfalis ne&gcirc;o; sed la&ubreve;
         la postesignoj de la malrapide iranta veturilo &dash; por &gcirc;i oni devis ja fari
         vojon &dash; li povas iri, kun la tornistro sur la dorso kaj apogante sin sur sia
         bastono.
</p><p>
         Kaj senripoze li iris al la montoj, iris supren kaj malsupren; li estis
         jam tre laca kaj vidis ankora&ubreve; neniun vila&gcirc;on nek domon. La steloj
         komencis lumi super li, liaj piedoj &scirc;anceli&gcirc;is, li sentis kapturnon.
</p><p>
	 Profunde malsupre en la valo nun anka&ubreve; eklumis steloj, li havis la senton,
         kvaza&ubreve; la &ccirc;ielo etendi&gcirc;is anka&ubreve; &gcirc;is sub li. Li sentis sin malsana. La steloj
         en la valo plimulti&gcirc;is kaj fari&gcirc;is &ccirc;iam pli helaj; ili movi&gcirc;adis tien kaj
         reen. Tio estis malgranda vila&gcirc;o, el kiu la lumoj briletis al li supren, kaj
         kiam li tion komprenis, li stre&ccirc;is siajn lastajn fortojn kaj atingis
	 malgrandan enveturejon en &gcirc;i.
</p><p>
         Tutan tagon li restis tie, &ccirc;ar lia korpo postulis ripozon kaj flegon. En la
         valo regis vetero rosa kaj pluva. Sed kiam unu matenon aperis gurdisto
         kaj eksonigis melodion el la hejmo de Knut, el Danujo, Knut ne povis
         plu elteni; dum multe, multe da tagoj li iradis, kun tia rapideco, kvaza&ubreve;
         li celus veni hejmen, anta&ubreve; ol &ccirc;iuj formortis. Sed al neniu li parolis pri
         sia sopiro, neniu povus supozi, ke li portas en si koran suferon, la plej
         profundan, kiun oni povas porti. Tion oni ka&scirc;as anta&ubreve; la mondo, tio ne
         donas plezuron, tion oni ka&scirc;as e&ccirc; anta&ubreve; la amikoj, kaj li ne havis amikojn.
</p><p>
         Kiel fremdulo li migris en fremda lando hejmen, norden. En la sola
         letero el la hejmo, kiun la gepatroj anta&ubreve; longa tempo skribis al li, estis
         dirite: <q>Vi ne estas vera Dano, kiel ni &ccirc;iuj hejme; ni estas ankora&ubreve; el
         malnova materialo, sed al vi pla&ccirc;as nur fremdaj landoj!</q> La gepatroj
         povis tiel skribi, &dash; ho, kiel malmulte ili do lin konis!
</p><p>
         Estis vespero, li iris sur la libera landvojo: komencis frosti; la lando
         mem fari&gcirc;is &ccirc;iam pli plata, kaj kampoj kaj herbejoj etendi&gcirc;is senfine
         malproksimen. Jen &ccirc;e la vojo montri&gcirc;is granda saliko; &ccirc;io aspektis tiel
         hejme, tiel Dane! Li sidi&gcirc;is sub la saliko, li sentis sin tiel laca, lia kapo
         klini&gcirc;is, liaj okuloj fermi&gcirc;is por ripozo, sed li sentis, ke la saliko klinas
         sur lin siajn bran&ccirc;ojn. La arbo faris sur li impreson de maljuna granda
         homo, tio estis pa&ccirc;jo-saliko mem, kiu prenis lin en siajn brakojn kaj
         portis la lacan filon hejmen, al la Dana lando, al la libera sabla marbordo,
         al lia gepatra urbo Kj&ouml;ge, al la roza &gcirc;ardeno de lia infaneco. Jes, tio
         estis la saliko de Kj&ouml;ge mem, &gcirc;i eliris en la mondon, por lin ser&ccirc;i kaj
         trovi, kaj nun li estis trovita kaj portita hejmen en la malgrandan
	 &gcirc;ardenon &ccirc;e la rivereto, kaj &ccirc;i tie staris Anjo en sia tuta beleco kun ora
         krono sur la kapo, kiel li vidis &scirc;in lastfoje, kaj &scirc;i vokis: <q>Bonvenon!</q>
</p><p>
         Kaj &gcirc;uste anta&ubreve; ili staris du strangaj figuroj, sed ili aspektis multe pli
         home, ol en lia infaneco, ili anka&ubreve; &scirc;an&gcirc;i&gcirc;is. Tio estis la du mielkukoj, la
         viro kaj la virino, ili montris sin per sia &gcirc;usta flanko kaj bone aspektis.
</p><p>
         <q>Koran dankon!</q> diris amba&ubreve; al Knut; <q>vi malligis niajn langojn, vi
         instruis nin, ke siajn pensojn oni devas kura&gcirc;e esprimi, &ccirc;ar alie nenio
         rezultas! Sed nun io rezultis: ni interfian&ccirc;i&gcirc;is!</q>
</p><p>
         Kaj ili ekiris tra la stratoj de la urbo, kaj anka&ubreve; per la dorsa flanko ili
         bone aspektis, tiel ke oni nenion povis diri kontra&ubreve; ili. Ili iris rekte en
         la pre&gcirc;ejon, kaj Knut kaj Anjo sekvis ilin. Ili anka&ubreve; iris mano en mano.
</p><p>
         Kiel anta&ubreve;e staris ankora&ubreve; la pre&gcirc;ejo kun siaj ru&gcirc;aj muroj kaj la abunda
         verda hedero. La granda portalo malfermi&gcirc;is amba&ubreve;flamken, la orgeno
         la&ubreve;te sonis, kaj popare ili iris al la altaro. <q>La gesinjoroj anta&ubreve;e!</q> ili
         diris, <q>la fian&ccirc;igitaj mielkukoj!</q> Kaj &ccirc;i tiuj aliris al Knut kaj Anjo, kaj
         amba&ubreve; paroj ekgenuis sur la &scirc;tupoj de la altaro. Anjo klinis sian kapon
         super lian viza&gcirc;on, kaj glacie malvarmaj larmoj elfluis el &scirc;iaj okuloj. Tio
         estis la glacio, kiun &scirc;ia koro disfandis dank' al lia forta amo, kaj tiuj
         larmoj falis sur liajn brulantajn vangojn, kaj... pro tio li veki&gcirc;is, kaj li
         vidis, ke li sidas sub la maljuna saliko en la fremda lando, en la vintre
         malvarma vespero. Malvarmiga hajlo vipis lian viza&gcirc;on.
</p><p>
         <q>Tio estis la plej bela horo el mia vivo!</q> li diris, <q>sed &gcirc;i estis son&gcirc;o.
         Dio donu, ke mi ankora&ubreve; unu fojon son&gcirc;u pri &scirc;i!</q> Kaj li fermis siajn
         okulojn, li dormis, li son&gcirc;is.
</p><p>
         Matene falis ne&gcirc;o, &gcirc;i kovris la piedojn de Knut, sed li dormis. Vila&gcirc;anoj
         iris al la pre&gcirc;ejo kaj ili vidis, ke jen sidas junulo metiisto; li estis
	 senviva, frostmortinta sub la saliko.
</p>
</div>

<div type="story" rend="doc" id="silikvo">
<head>Kvin en unu silikvo</head>
<p>
         Kvin pizoj trovi&gcirc;is en unu silikvo, ili estis verdaj, kaj la silikvo estis
         verda, kaj tial ili opiniis, ke la tuta mondo estas verda, kaj ili estis pravaj.
</p><p>
         La silikvo kreskis, kaj la pizoj kreskis; ili alkonformigis sin al la lo&gcirc;ejo;
         rekte en unu vico ili sidis. Ekstere brilis la suno kaj varmigis la silikvon,
         la pluvo faris &gcirc;in pura kaj travidebla. Estis en &gcirc;i varme kaj bele, lume
         en la tago kaj mallume en la nokto, kiel devis esti, kaj la pizoj, sidante
         tie, fari&gcirc;is &ccirc;iam pli grandaj kaj pli meditemaj, &ccirc;ar ili ja devis per io sin
         okupi.
</p><p>
         <q>&Ccirc;u ni restos &ccirc;i tie por &ccirc;iam?</q> ili diris. <q>&Ccirc;u ni ne fari&gcirc;os malmolaj
         de la longa sidado? &Scirc;ajnas al ni, ke anka&ubreve; tie ekstere io ekzistas; ia
         anta&ubreve;sento tion diras al ni!</q>
</p><p>
         Kaj pasis semajnoj; la pizoj fari&gcirc;is flavaj, kaj la silikvo fari&gcirc;is flava.
</p><p>
         <q>La tuta mondo fari&gcirc;as flava!</q> ili diris, kaj tion ili povis aserti tute prave.
</p><p>
         Subite ili eksentis pu&scirc;on en la silikvo; oni &gcirc;in de&scirc;iris, &gcirc;i venis en
         homajn manojn, kaj kune kun multaj aliaj plenaj silikvoj &gcirc;i estis &scirc;ovita
         en po&scirc;on de surtuto. <q>Nun oni nin balda&ubreve; malfermos!</q> ili diris, kaj
         sopire ili tion atendis.
</p><p>
         <q>Mi volus nur scii, kiu el ni iros plej malproksimen,</q> diris la plej
         malgranda pizo. <q>Tio nun balda&ubreve; montri&gcirc;os.</q>
</p><p>
         <q>Fari&gcirc;u, kio volas!</q> diris la plej granda.
</p><p>
         <q>Krak!</q> la silikvo krevis, kaj &ccirc;iuj kvin pizoj elruli&gcirc;is en la lumon de
         la suno. Ili ku&scirc;is en mano de infano; malgranda knabo tenis ilin forte
         kaj diris, ke la pizoj estas &gcirc;uste bonaj por lia krakpafilo; kaj tuj li metis
         unu pizon en la pafilon kaj forpafis &gcirc;in.
</p><p>
         <q>Nun mi flugas en la malproksiman mondon! Retenu min, se vi
         povas!</q>
</p><p>
         Kaj &gcirc;i malaperis.
</p><p>
         <q>Mi,</q> diris la dua, <q>flugos rekte en la sunon, &gcirc;i estas &gcirc;usta silikvo
         kaj tre deca por mi.</q>
</p><p>
         &Gcirc;i malaperis.
</p><p>
         <q>Ni dormas tie, kien ni venas,</q> diris la du aliaj, <q>sed ni ruli&gcirc;os
         ankora&ubreve; anta&ubreve;en!</q> Kaj ili ruli&gcirc;is anta&ubreve;e sur la teron, anta&ubreve; ol ili estis
         metitaj. <q>Ni venos plej malproksimen!</q>
</p><p>
         <q>Fari&gcirc;u, kio volas!</q> diris la lasta, kaj oni pafis &gcirc;in alten. &Gcirc;i flugis en
         la direkto al la malnova breto sub la fenestro de la frontona &ccirc;ambreto,
         &gcirc;uste en fendon, kiu estis plena de musko kaj de malkompakta tero, kaj
         la musko varmigante &gcirc;in &ccirc;irka&ubreve;kovris. Tie &gcirc;i ku&scirc;is ka&scirc;ita, sed ne forgesita
         de Dio.
</p><p>
         <q>Fari&gcirc;u, kio volas!</q> &gcirc;i diris.
</p><p>
         En la malgranda frontona &ccirc;ambreto lo&gcirc;is malri&ccirc;a virino, kiu en la tago
         eliradis, por purigi fornojn, segi lignon kaj fari aliajn malfacilajn laborojn,
         &ccirc;ar &scirc;i havis forton kaj &scirc;i estis laborema, sed &scirc;i tamen restis malri&ccirc;a.
</p><p>
         Hejme en la malgranda &ccirc;ambro dume ku&scirc;adis &scirc;ia duone plenkreska sola
         filino; &scirc;i estis delikata kaj subtila; tutan jaron &scirc;i estis jam ku&scirc;inta en la
         lito, kaj &scirc;ajnis, ke &scirc;i povas nek vivi nek morti.
</p><p>
         <q>&Scirc;i iros al sia malgranda fratino,</q> diris la virino. <q>Mi havis nur du
         infanojn, kaj estis al mi sufi&ccirc;e malfacile zorgi por amba&ubreve;, tiam Dio
         dividis kun mi kaj prenis unu el ili al Si! Nun mi tre volus konservi la
         duan, kiu ankora&ubreve; restis al mi, sed Li videble ne volas lasi ilin disigitaj,
         kaj &scirc;i prepari&gcirc;as iri supren al sia malgranda fratino!</q>
</p><p>
         Sed la malsana knabino ne mortis; pacience kaj silente &scirc;i ku&scirc;adis dum
         la tuta longa tago, dum &scirc;ia patrino forestis por laborenspezi.
</p><p>
         Estis printempo kaj ankora&ubreve; frua mateno. &Gcirc;uste kiam la patrino volis
         iri al sia laboro, la suno tre afable enlumis tra la malgranda fenestro sur
         la plankon, kaj la malsana knabino direktis sian rigardon sur la
	 malsupran fenestran vitron.
</p><p>
         <q>Kio estas tie la verda&jcirc;o, kiu vidi&gcirc;as apud la vitro? &Gcirc;i movi&gcirc;as en la
         vento!</q>
</p><p>
         La patrino aliris al la fenestro kaj duone &gcirc;in malfermis. <q>He!</q> &scirc;i diris,
         <q>tio vere estas juna pizo, kiu elbur&gcirc;oni&gcirc;is kun siaj vardaj folietoj.
	 Kiamaniere &gcirc;i venis &ccirc;i tien en la fendon? Jen vi havas ja malgrandan
	 &gcirc;ardenon, kiun vi povas kun &gcirc;uo rigardadi!</q>
</p><p>
         La lito de la malsanulino estis al&scirc;ovita pli proksimen al la fenestro, de
         kie &scirc;i povis vidi la elbur&gcirc;oni&gcirc;antan pizon, kaj la patrino eliris al laboro.
</p><p>
         <q>Patrino, mi pensas, ke mia sano denove reboni&gcirc;as!</q> diris vespere la
         malgranda knabino. <q>La suno hodia&ubreve; lumis al mi tiel varme. La
	 malgranda pizo disvolvi&gcirc;as bonege; kaj mi anka&ubreve; volas disvolvi&gcirc;i kaj denove
         plisani&gcirc;i en la lumo de la suno.</q>
</p><p>
         <q>Ho, se tiel fari&gcirc;us!</q> diris la patrino, &scirc;i tamen ne kredis, ke tio estus
         ebla. Sed apud la verda kreska&jcirc;eto, kiu inspiris al &scirc;ia infano tiajn &gcirc;ojajn
         pensojn pri vivo, &scirc;i starigis malgrandan bastonon, por ke la vento ne
         difektu &gcirc;in. Malsupre &ccirc;e la breto &scirc;i alligis fortan fadenon kaj tiris &gcirc;in &gcirc;is
         la supra parto de la fenestra kadro, por ke la volva&jcirc;o de la pizo akiru
         punkton de apogo, kiam &gcirc;i elkreskos alten, kaj tiel efektive fari&gcirc;is. Oni
         povis de unu tago &gcirc;is la sekvanta vidi, kiel &gcirc;i pligrandi&gcirc;is.
</p><p>
         <q>Ha, &gcirc;i ricevas e&ccirc; flora&jcirc;ojn!</q> diris la virino unu matenon, kaj nun
         anka&ubreve; &ccirc;e &scirc;i aperis la espero kaj la kredo, ke la malgranda knabino
         resani&gcirc;os. &Scirc;i rimarkis, ke la infano en la lasta tempo parolis pli vigle, ke
         en la lastaj matenoj &scirc;i mem levi&gcirc;is en la lito kaj sidis kaj kun radiantaj
         okuloj rigardis sian malgrandan piz&gcirc;ardenon, kiu konsistis el la unu sola
         pizo. En la sekvanta semajno la knabineto la unuan fojon sidis pli ol
         tutan horon. Feli&ccirc;a &scirc;i sidis en la varma lumo de la suno, la fenestro estis
         malfermita, kaj ekstere oni povis vidi blankru&gcirc;an pizan flora&jcirc;on, plene
         elvolvi&gcirc;intan. La malgranda knabino alklinis sian kapon kaj kisis tre
         faciltu&scirc;e la delikatajn folietojn. Tiu tago estis por &scirc;i festotago.
</p><p>
         <q>La bona Dio mem &gcirc;in plantis kaj prosperigis, por doni al vi, mia kara
         infano, kaj al mi la esperon kaj &gcirc;ojon!</q> diris la &gcirc;oja patrino kaj ridetis
         al la flora&jcirc;o, kiel al bona de Dio sendita an&gcirc;elo.
</p><p>
         Sed ni revenu al la aliaj pizoj. Tiu, kiu elflugis en la malproksiman
         defluilon kaj trafis en la kropon de kolombo, kie &gcirc;i ku&scirc;is kiel Jona en la
         ventro de la baleno. La du mallaboremaj havis tian saman sukceson, ili
         anka&ubreve; estis forman&gcirc;itaj de kolomboj, kaj tio almena&ubreve; estas alporto de
         solida utilo; sed la kvara, kiu volis flugi &gcirc;is la suno, &dash; &gcirc;i falis en la
         stratan defluilon kaj ku&scirc;is tie dum tagoj kaj semajnoj, en la malpura
         akvo, kie &gcirc;i terure &scirc;velis.
</p><p>
         <q>Mi fari&gcirc;as belege dika!</q> diris la pizo. <q>Mi ankora&ubreve; krevos, kaj mi
         opinias, ke pli grandan sukceson neniu pizo povas havi nek iam havis.
         Mi estas la plej distingita el la kvin, kiuj trovi&gcirc;is en la sama silikvo!</q>
         Kaj la strata defluilo donis al tiu opinio sian aprobon.
</p><p>
         Sed &ccirc;e la tegmenta fenestro staris la juna knabino kun lumantaj okuloj,
         kun la brilo de saneco sur la vangoj, kaj &scirc;i kunmetis siajn delikatajn
         manojn super la piza flora&jcirc;o kaj dankis pro &gcirc;i Dion.
</p><p>
         <q>Por mi estas &ccirc;arma mia pizo!</q> diris la strata defluilo.
</p>
</div>

<div type="story" rend="doc" id="folio">
<head>Folio el la &ccirc;ielo</head>
<p>
         Alte supre en la maldensa klara aero flugis an&gcirc;elo kun floro el la &gcirc;ardeno
         de la &ccirc;ielo, kaj dum li kise alpremis siajn lipojn al la floro, malgranda
         folieto deliberi&gcirc;is kaj falis sur la malsekan teron meze de arbaro, kaj tuj
         &gcirc;i ricevis radikojn kaj elkreskigis plantidojn inter la aliaj kreska&jcirc;oj.
</p><p>
         <q>Tio estas ja stranga plantido!</q> diris tiuj kreska&jcirc;oj, kaj neniu el ili
         volis en &gcirc;i sian parencon, nek la kardo, nek la urtiko.
</p><p>
         <q>Tio ver&scirc;ajne estas speco de &gcirc;ardena kreska&jcirc;o!</q> ili diris kaj moke
         ridis, kaj poste ili komencis &scirc;ercadi pri &gcirc;i kiel pri &gcirc;ardena kreska&jcirc;o. Sed
         la folio &ccirc;iam pli kaj pli kreskis kiel nenia alia kreska&jcirc;o kaj elkreskigis
         volvobran&ccirc;ojn, kiuj etendi&gcirc;is malproksimen &ccirc;irka&ubreve;e.
</p><p>
         <q>Kien vi celas?</q> diris la altaj kardoj, kiuj sur &ccirc;iu folio havis pikilojn;
         <q>vi kuras senlime &ccirc;iuflanken, vi nenie havas difinitan lokon! Ni ne povas
         stari &ccirc;i tie kaj vin porti.</q>
</p><p>
         Venis ta vintro, la ne&gcirc;o kovris la kreska&jcirc;on, sed de &gcirc;i la ne&gcirc;a kovro
         ricevis brilon, kvaza&ubreve; de malsupre trafluus &gcirc;in sunlumo. En la printempo
         tie staris floranta kreska&jcirc;o tiel bela, kiel neniu alia en la arbaro.
</p><p>
         Venis profesoro de botaniko, kiu havis &ccirc;e si ateston, ke li estas tio, kio li
         estas; li pririgardis la kreska&jcirc;on, gustumis &gcirc;in, sed pri &gcirc;i nenio estis dirita
         en lia scienco pri kreska&jcirc;oj; li neniel povis trovi, al kiu klaso &gcirc;i apartenas.
</p><p>
         <q>Tio estas varia&jcirc;o!</q> li diris; <q>mi &gcirc;in ne konas; &gcirc;i ne estas registrita
         en la sistemo!</q>
</p><p>
         <q>&Gcirc;i ne estas registrita en la sistemo!</q> diris la kardoj kaj la urtikoj. La
         grandaj arboj &ccirc;irka&ubreve;e a&ubreve;dis tion, kio estis dirita, kaj ili anka&ubreve; vidis, ke
         tio ne estas arbo de ilia speco, sed ili nenion diris, nek bonan nek
	 malbonan, kaj tio &ccirc;iam estas la plej senriska, se oni estas malsa&gcirc;a.
</p><p>
         Jen venis en la arbaron malri&ccirc;a, senkulpa knabino; &scirc;ia koro estis pura,
         &scirc;ia sa&gcirc;o estis granda per &scirc;ia kredo, &scirc;ia tuta hereda&jcirc;o en &ccirc;i tiu mondo
         estis malnova Biblio, sed el la folioj de &ccirc;i tiu libro parolis al &scirc;i la vo&ccirc;o de
XXX      Dio: <q>Se la homoj volas fari al vi malbonon, tiam rememoru la historion
         pri Jozef:</q> <q>Ili intencis malbonon en sia koro, sed Dio turnis &ccirc;ion al
         bono.</q> <q>Se vi suferas maljuste, se oni vin ne komprenas kaj mokas,
         tiam rememoru pri Li, pri la plej pura kaj plej bona, pri Li, kiun oni
         mokis kaj alnajlis al la kruco, sur kiu Li pre&gcirc;is: <q>Ho patro, pardonu
         al ili, &ccirc;ar ili ne scias, kion ili faras!</q></q>
</p><p>
         &Scirc;i haltis anta&ubreve; la mirinda kreska&jcirc;o, kies verdaj folioj odoris dol&ccirc;e kaj
         refre&scirc;ige kaj kies flora&jcirc;oj brilis en la klara sunlumo kvaza&ubreve; vera
	 multkolora fajra&jcirc;o; kaj el &ccirc;iuj el ili iris sonoj, kvaza&ubreve; la kreska&jcirc;o havus en si
         profundan fonton de melodioj, kiu e&ccirc; dum jarmiloj ne el&ccirc;erpi&gcirc;os. Kun
         pia meditado &scirc;i pririgardis tiun tutan mirinda&jcirc;on de Dio. &Scirc;i klinis unu
         el la bran&ccirc;oj, por povi bone pririgardi la flora&jcirc;ojn kaj enspiri ilian
         bonodoron, kaj en &scirc;ia spirito fari&gcirc;is lume, kaj en sia koro &scirc;i eksentis
         feli&ccirc;on. &Scirc;i tre dezirus posedi unu el la flora&jcirc;oj, sed la koro ne permesis al
         &scirc;i de&scirc;iri &gcirc;in, &ccirc;ar &gcirc;i ja tre balda&ubreve; forvelkus &ccirc;e &scirc;i. &Scirc;i prenis nur unu solan
         el la verdaj folioj, portis &gcirc;in hejmen, metis &gcirc;in en sian Biblion, kaj tie &gcirc;i
         ku&scirc;is, fre&scirc;a, &ccirc;iam fre&scirc;a, kaj nevelkanta.
</p><p>
         Inter la folioj de la Biblio &gcirc;i ku&scirc;is ka&scirc;ita; kune kun la Biblio &gcirc;i estis
         metita sub la kapon de la juna knabino, kiam &ccirc;i tiu post kelke da
         semajnoj ku&scirc;is en la &ccirc;erko, kun la sankta seriozeco de la morto sur la
         pia viza&gcirc;o, kvaza&ubreve; la tera polvo montris stampon de tio, ke &scirc;i nun staras
         anta&ubreve; sia Dio.
</p><p>
         Sed tie en la arbaro floris la mirinda kreska&jcirc;o, el kiu balda&ubreve; disvolvi&gcirc;is
         bela arbo, kaj &ccirc;iuj migrobirdoj venis kaj klini&gcirc;is anta&ubreve; &gcirc;i, precipe la
         hirundo kaj la cikonio.
</p><p>
         <q>Tio estas alilandaj manieroj!</q> diris la kardoj kaj lapoj, <q>tian
         sintenadon ni &ccirc;i tie hejme ja neniam permesos!</q>
</p><p>
         Kaj la nigraj arbaraj limakoj kra&ccirc;is kontra&ubreve; la arbon.
</p><p>
         Poste venis la porkopa&scirc;tisto, li el&scirc;iris kardojn kaj plektokreska&jcirc;ojn,
         por fari el ili cindron. La tutan mirindan arbon, kiun li el&scirc;iris kune kun
         &ccirc;iuj &gcirc;iaj radikoj, li enligis anka&ubreve; en sian pakon. <q>&Gcirc;i anka&ubreve; devas alporti
         utilon!</q> li diris, kaj la faro estis plenumita.
</p><p>
         Longan tempon post tio la re&gcirc;o de la lando malsani&gcirc;is je tre profunda
         melankolio; li estis diligenta kaj laborema, sed nenio helpis; oni vo&ccirc;legis
         al li la plej seriozajn verkojn kaj la plej facilajn, kiujn oni povis trovi,
         sed nenio helpis. Tiam oni ricevis informon de unu el la plej grandaj
         sa&gcirc;uloj, al kiu oni sin turnis; li sciigis, ke ekzistas certa rimedo, por
         refortigi kaj resanigi la suferanton. <q>En la propra regno de la re&gcirc;o, en
         la arbaro kreskas arbeto, havanta &ccirc;ielan devenon, tiel &gcirc;i aspektas, oni
         tute ne povas erari.</q> Kaj li aldonis desegnon de la kreska&jcirc;o, kiu estis
         facile ekkonebla. <q>&Gcirc;i estas verda en vintro kaj en somero; prenu &ccirc;iuvespere
         fre&scirc;an folion de &gcirc;i kaj metu &gcirc;in al la re&gcirc;o sur la frunton, tiam liaj pensoj
         denove fari&gcirc;os klaraj, kaj bela son&gcirc;o en la nokto fortigos lin por la
         morga&ubreve;a tago!</q>
</p><p>
         Tio estis sufi&ccirc;e klara; kaj &ccirc;iuj kuracistoj kune kun la profesoro de
         botaniko eliris en la arbaron.
</p><p>
         Sed kie estis la kreska&jcirc;o?
</p><p>
         <q>Kredeble mi metis &gcirc;in kunalie en mian pakon!</q> diris la porkopa&scirc;tisto;
         <q>el &gcirc;i jam delonge fari&gcirc;is cindro, sed mi ne komprenis pli bone!</q>
</p><p>
         <q>Li ne komprenis pli bone!</q> ekkriis &ccirc;iuj. <q>Malklereco, malklereco,
         kiel granda vi estas!</q> Tiujn vortoj la porkopa&scirc;tisto povis preni al si al la
         koro, &ccirc;ar pri li kaj pri neniu alia ili parolis.
</p><p>
         E&ccirc; unu folion oni ne povis trovi; la sola, kiu ekzistis, ku&scirc;is en la &ccirc;erko
         de la mortintino, kaj tion neniu sciis.
</p><p>
         La re&gcirc;o mem en sia melankolio iris en la arbaron al tiu loko. <q>&Ccirc;i tie la
         arbeto staris,</q> li diris, <q>&gcirc;i estas sankta loko!</q>
</p><p>
         La lokon oni &ccirc;irka&ubreve;baris per ora krada&jcirc;o, kaj tage kaj nokte apud &gcirc;i
         staris gardostaranto.
</p><p>
         La profesoro de botaniko skribis sciencan verkon pri la &ccirc;iela kreska&jcirc;o,
         kaj pro tio li ricevis oron, kio faris al li grandan plezuron. La oro estis tre
         utila por li kaj por lia familio, kaj tio estis la plej bona en la tuta historio,
         &ccirc;ar la kreska&jcirc;o malaperis kaj la re&gcirc;o estis melankolia kaj mal&gcirc;oja. <q>Sed
         tia li estis jam anta&ubreve;e!</q> diris la gardostaranto.
</p>
</div>

<div type="story" rend="doc" id="sentauga">
<head>&Scirc;i estis tute senta&ubreve;ga</head>
<p>
         La urbestro staris &ccirc;e la malfermita fenestro; li havis sur si supran
         &ccirc;emizon kun brusta pinglo, kaj li estis tre glate razita; propramane li sin
         razis kaj faris al si nur unu solan malgrandan vundeton, sed &ccirc;i tiun li
         kovris per peceto da gazeta papero.
</p><p>
         <q>Ts! ts! Knabeto!</q> li vokis.
</p><p>
         La knabeto estis la filo de lavistino, li estis preteriranta malsupre kaj
         respekte deprenis sian &ccirc;apon; la &ccirc;apo havis enfleksitan &scirc;irmilon, kaj
         krom tio &gcirc;i estis tiel aran&gcirc;ita tiel praktike, ke oni povis &scirc;ovi &gcirc;in en la
         po&scirc;on. En siaj malri&ccirc;aj, sed puraj kaj tre zorge flikitaj vestoj kaj kun pezaj
         lignaj &scirc;uoj sur la piedoj la knabo staris respektege, kvaza&ubreve; li staris anta&ubreve;
         la re&gcirc;o mem.
</p><p>
         <q>Vi estas bona knabo!</q> diris la urbestro, <q>vi estas &gcirc;entila knabo! Via
         patrino certe lavas tola&jcirc;on tie &ccirc;e la rivero? Tien vi certe devas porti tion,
         kion vi tie havas en via po&scirc;o? Estas malbona afero kun via patrino! Kiom
         vi tie havas?</q>
</p><p>
         <q>Duonon da botelo!</q> diris la knabo per timoplena malla&ubreve;ta vo&ccirc;o.
</p><p>
         <q>Kaj hodia&ubreve; matene &scirc;i ricevis tian saman kvanton?</q> plue demandis la
         urbestro.
</p><p>
         <q>Ne, tio estis hiera&ubreve;!</q> respondis la knabo.
</p><p>
         <q>Du duonoj faras unu tuton! &Scirc;i estas tute senta&ubreve;ga. Malbone estas kun
         tiu klaso de popolo! Diru al via patrino, ke &scirc;i hontu. Neniam fari&gcirc;u
         drinkemulo, sed vi tamen ja fari&gcirc;os tia. &dash; Kompatinda infano! Vi povas
         iri!</q>
</p><p>
         La knabo foriris! la &ccirc;apon li tenis ankora&ubreve; en la mano, kaj la vento
         blovis tra liaj blondaj haroj, tiel ke ili levi&gcirc;adis en la formo de longaj
         tufoj. Li turnis sin malanta&ubreve; la angulon kaj iris tra strateto malsupren
         al la rivero, kie la patrino staris en la akvo apud le lavbenko kaj batadis
         per lavbatiloj la tola&jcirc;on. La akvo fluis kun granda forto, &ccirc;ar la kluzoj de
         la akva muelejo estis malfermitaj, kaj al la lavbenko minacis la dan&gcirc;ero
         esti forportita. La lavistino devis sin kontra&ubreve;premi.
</p><p>
         <q>Mi apena&ubreve; jam povas kontra&ubreve;stari!</q> &scirc;i diris; <q>estas bone, ke vi venas,
         &ccirc;ar mi bezonas malgrandan reforti&gcirc;on! Estas malvarme &ccirc;i tie en la akvo,
         kaj jam ses horojn mi tiel staras. &Ccirc;u vi havas ion por mi?</q>
</p><p>
         La knabo eltiris la botelon, kaj la patrino almetis &gcirc;in al la bu&scirc;o kaj
         trinkis unu gluton.
</p><p>
         <q>Ho, kiel bone &gcirc;i efikas! Kiel &gcirc;i varmigas! &Gcirc;i estas tiel same bona, kiel
         varma man&gcirc;o kaj tamen ne tiel kara. Trinku, mia knabo! Vi aspektas
         tiel pale, vi suferas de frosto en la maldikaj vestoj; jam estas ja a&ubreve;tuno.
         Hu! La akvo estas malvarma! Ke mi nur ne malsani&gcirc;u! Sed tion mi ne
         faros. Donu al mi ankora&ubreve; unu guton kaj trinku vi anka&ubreve;, sed nur
         malgrandan guteton, vi ne devas alkutimi&gcirc;i al tio, mia kara kompatinda
         infano!</q>
</p><p>
         &Scirc;i iris &ccirc;irka&ubreve; la ponto, sur kiu staris la knabo, kaj eliris sur la teron;
         la akvo fluis de la basta mato, kiun &scirc;i por &scirc;irmo alligis &ccirc;irka&ubreve; sia korpo,
         la akvo fluis de &scirc;iaj vestoj.
</p><p>
         <q>Mi turmentas min tiom, ke al mi preska&ubreve; la sango el&scirc;prucas el sub la
         ungoj, sed tio estas indiferenta, se mi nur vin, mia kara infano, povos
         honeste trairigi tra la mondo!</q>
</p><p>
         En la sama momento venis iom pli maljuna virino, anka&ubreve; malri&ccirc;a la&ubreve;
         siaj vestoj kaj aspekto. Per unu piedo &scirc;i lamis, kaj treege granda falsa
         buklo pendis super unu el &scirc;iaj okuloj, kiu per tio devis esti kovrata, sed
         la sekvo estis nur tio, ke la difekta&jcirc;o de la okulo estis ankora&ubreve; pli
         rimarkebla. Tio estis amikino de la lavistino, <q>Lamkarolino kun la
         buklo</q>, kiel la najbaroj &scirc;in nomis.
</p><p>
         <q>Ho vi malfeli&ccirc;a, kiel vi devas turmenti&gcirc;i kaj stari en la malvarma akvo!
         Vi vere ion bezonas, por revarmi&gcirc;i, kaj tamen oni ne volas permesi al vi
         la guton, kiun vi ricevas!</q> Kaj tuj la tuta parolo de la urbestro al la
         knabo estis rakontita al la lavistino. Lamkarolino a&ubreve;dis &gcirc;in tutan, kaj &scirc;i
         koleris pro tio, ke li tiel povas paroli al la infano pri &gcirc;ia propra patrino
         kaj pri la guto, kiun &scirc;i ricevas, dum la urbestro aran&gcirc;as grandajn
         tagman&gcirc;ojn, kie la vino estas trinkata po tutaj boteloj. <q>Delikataj vinoj
         kaj fortaj vinoj,</q> &scirc;i diris, <q>estas tie metataj sur la tablon, kaj multaj
         trinkas pli ol ili soifas. Sed tion oni ne nomas drinki! Ili estas ta&ubreve;gaj; sed
         vi estas tute senta&ubreve;ga!</q>
</p><p>
         <q>Tiel do li parolis al vi, mia infano!</q> diris la lavistino, kaj &scirc;iaj lipoj
         tremante movi&gcirc;is. <q>Li diris, ke vi havas patrinon, kiu estas tute senta&ubreve;ga!
         Eble li estas prava, tamen al la infano li ne devus tion diri! Sed el tiu
         domo multe, multe da malbono venis sur min!</q>
</p><p>
         <q>Vi servis ja tie en la domo, kiam la gepatroj de la urbestro ankora&ubreve;
         vivis kaj tie lo&gcirc;is; multe da jaroj pasis de tiu tempo! De post tiu tempo
         oni jam forman&gcirc;is multe da salo, tiel ke oni povas jam havi soifon!</q>
</p><p>
         Kaj Lamkarolino ridis maldol&ccirc;e. <q>Hodia&ubreve; estas granda tagman&gcirc;o &ccirc;e la
         urbestro; en efektiveco oni volis &gcirc;in revoki, sed estis por ili jam tro
         malfrue, la man&gcirc;o estis jam pretigita. Mi a&ubreve;dis tion de la servisto. Anta&ubreve;
         unu horo venis letero kun la sciigo, ke la pli juna frato mortis en
         Kopenhago!</q>
</p><p>
         <q>Mortis!</q> ekkriis la lavistino kaj fari&gcirc;is kadavre pala.
</p><p>
         <q>Jes!</q> diris la virino. <q>&Ccirc;u vi tion tiel forte prenas al via koro? Nu, vi
         konis lin, &ccirc;ar vi servis ja en la domo.</q>
</p><p>
         <q>Li mortis! Li estis la plej brava, la plej bona homo; Dio ne ricevos
         multe da tiaj, kiel li.</q> Kaj la larmoj fluis sur &scirc;iaj vangoj. <q>Ho mia Dio!
         &Ccirc;io turni&gcirc;as &ccirc;irka&ubreve; mi! Tio venas de tio, ke mi eltrinkis la botelon, mi
         ne povis tion traelporti! Mi sentas min tiel malsana!</q> Kaj &scirc;i forte apogis
         sin al barilo.
</p><p>
         <q>Ho Dio, al vi fari&gcirc;as tute malbone, patrineto!</q> diris la virino.
         <q>Tamen eble &gcirc;i pasos! Ne, vi efektive estas malsana! Plej bone estos,
         ke mi vin konduku hejmen!</q>
</p><p>
         <q>Sed la tola&jcirc;o tie!</q>
</p><p>
         <q>Lasu min zorgi pri tio! Prenu min sub la brako! La knabo povas resti
         &ccirc;i tie kaj gardi, poste mi revenos kaj lavos la resta&jcirc;on; restis nur
         malmulte da pecoj!</q>
</p><p>
         La lavistino &scirc;anceli&gcirc;is sur siaj piedoj.
</p><p>
         <q>Mi staris tro longe en la malvarma akvo! De hodia&ubreve; matene mi nenion
         man&gcirc;is nek trinkis! La febro traskuas mian korpon! Ho Sinjoro Jesuo,
         helpu min veni hejmen! Mia malfeli&ccirc;a infano!</q> Kaj &scirc;i komencis plori.
</p><p>
         La knabo ploris kaj balda&ubreve; restis sola &ccirc;e la rivero apud la malseka
         tola&jcirc;o.
</p><p>
         La du virinoj iris malrapide, la lavistino &scirc;anceli&gcirc;adis; ili iris malsupren
         en la strateton, poste sur la grandan straton, preteriris la domon de la
         urbestro, kaj anta&ubreve; tiu domo la lavistino falis sur la pavimon. Homoj
         alkuris amase.
</p><p>
         Lamkarolino enkuris en la domon, por venigi helpon. La urbestro
         rigardis kun siaj gastoj eksteren tra la fenestroj.
</p><p>
         <q>Tio denove estas la lavistino!</q> li diris; <q>&scirc;i drinkis iom super la soifo;
         &scirc;i estas tute senta&ubreve;ga! Estas doma&gcirc;e la belan knabon, kiun &scirc;i havas. La
         infano vere pla&ccirc;as al mi; sed la patrino estas tute senta&ubreve;ga!</q>
</p><p>
         Oni &scirc;in rekonsciigis kaj kondukis en &scirc;ian malri&ccirc;an lo&gcirc;ejon, kie oni tuj
         metis &scirc;in en la liton. La honesta animo, Lamkarolino, iris prepari por &scirc;i
         tason da varma biero kun butero kaj sukero, trinka&jcirc;on, kiun &scirc;i rigardis
         kiel la solan veran universalan rimedon, kaj poste &scirc;i iris al la lavbenko,
         lavis sufi&ccirc;e malbone, sed tamen bonintence, la tola&jcirc;on, tirante &gcirc;in en
         efektiveco tute malsekan sur la teron, kaj prenis &gcirc;in por konservi.
</p><p>
         Vespere &scirc;i sidis en la mizera &ccirc;ambreto &ccirc;e la lavistino. Kelke da rostitaj
         terpomoj kaj bongustan grasan pecon da &scirc;inko &scirc;i ricevis por la malsanulino
         de la kuiristino de la urbestro, kaj &gcirc;in man&gcirc;is kun apetito la knabo kaj
         Lamkarolino; la malsanulino &gcirc;uis nur sole la odoron, kiu, kiel &scirc;i diris,
         estis tiel nutra.
</p><p>
         La knabo iris en la liton, en la saman liton, en kiu ku&scirc;is la patrino, sed
         li havis sian lokon la&ubreve;lar&gcirc;e &ccirc;e &scirc;iaj piedoj kaj kovris sin per malnova
         anta&ubreve;lita tapi&scirc;o, kiu estis kunkudrita el ru&gcirc;aj kaj bluaj strioj.
</p><p>
         La lavistino fartis iom pli bone; la varma biero &scirc;in pli fortigis, kaj la
         odoro de la delikata man&gcirc;ajo faris al &scirc;i bone.
</p><p>
         <q>Koran dankon, vi bona animo!</q> &scirc;i diris al Lamkarolino; <q>&ccirc;ion, &ccirc;ion
         mi diros al vi, se la knabo dormas! &Scirc;ajnas al mi, ke li jam dormas. Kiel
         dol&ccirc;e kaj &ccirc;arme li aspektas kun fermitaj okuloj! Li ne scias, kion lia
         patrino devas suferi! Dio neniam devigu lin sperti similan mizeron! &dash;
         Kiam mi servis &ccirc;e la komerca konsilano, la patro de la urbestro, okazis,
         ke la plej juna el la filoj, kiu tiam estis studento, alveturis hejmen.
         Tiam mi estis juna, sova&gcirc;a kaj varmegsanga, tamen honesta, tion mi
         kura&gcirc;e povas aserti anta&ubreve; la viza&gcirc;o de Dio!</q> diris la lavistino, &dash; <q>la
         studento estis gaja kaj &gcirc;oja, &ccirc;armega homo! &Ccirc;iu guto da sango en li
         estis honesta kaj bona. Pli bonan homon la tero neniam portis sur si. Li
         estis filo de la domo, kaj mi estis nur servistino, tamen ni promesis al ni
         reciproke fidelecon en &ccirc;asteco kaj honesteco. Kiso ne estas ja peko, des
         pli, se oni sin reciproke efektive amas. Li konfesis tion al sia patrino; &scirc;i
         anstata&ubreve;is al li Dion &ccirc;i tie sur la tero, kaj &scirc;i estis tiel sa&gcirc;a, tiel karesplena
         kaj amoplena. &dash; Li forveturis, kaj anta&ubreve; tio li metis al mi sian oran
         ringon sur la fingron. Kiam li forveturis, mia sinjorino vokis min en sian
         &ccirc;ambron. Serioza kaj tamen milda &scirc;i tie staris, &scirc;i parolis, kiel nur Dio
         povus paroli, kaj klare prezentis al mi la grandan diferencon inter li kaj
         mi koncerne la spiriton kaj klerecon. <q rend="'">Nun li vidas nur tion, kiel bele
         vi aspektas, sed via aspekto &scirc;an&gcirc;i&gcirc;os. Vi ne ricevis la saman edukon, kiel
         li; vi ne estas reciproke egalaj unu al la alia en la regiono de la spirito,
         kaj en tio estas la malfeli&ccirc;o. Mi estimas la malri&ccirc;ulon,</q> &scirc;i diris, <q rend="'">&ccirc;e Dio
         li eble ricevos pli altan lokon, ol multaj el la ri&ccirc;uloj, sed sur la tero oni
         ne devas deklini&gcirc;i de la vojo, se oni volas veni anta&ubreve;en, &ccirc;ar alie la veturilo
         renversi&gcirc;us, kaj vi amba&ubreve; estus el&jcirc;etitaj! Mi scias, ke brava homo, metiisto,
         svati&gcirc;as al vi, la gantisto Erik; li estas vidvo, ne havas infanojn kaj estas
         bonstata. Pensu pri tio!</q> &Ccirc;iu vorto, kiun &scirc;i diris, penetris en mian koron
         kiel tran&ccirc;ilo, sed la sinjorino estis prava, kaj tio min premis kaj humiligis.
         &dash; Mi kisis al &scirc;i la manon kaj ploris per maldol&ccirc;aj larmoj, kaj ankora&ubreve;
         pli mi ploris, kiam mi eniris en mian &ccirc;ambreton kaj &jcirc;etis min sur mian
         liton. Malfacila estis tiu nokto, kiu sekvis; Dio scias, kiel mi suferis kaj
         batalis kun mi mem. La sekvantan diman&ccirc;on mi iris komunii&gcirc;i, por denove
         plenigi mian koron per lumo kaj paco. Tiam okazis kvaza&ubreve; aran&gcirc;o de
         Dio: &gcirc;uste kiam mi eliris el la pre&gcirc;ejo, mi renkontis la gantiston Erik.
         Nun miaj duboj fini&gcirc;is; la&ubreve; la socia situacio kaj cirkonstancoj ni estis
         ta&ubreve;gaj unu por la alia, li e&ccirc; estis bonhava homo. Tial mi aliris rekte al li,
         prenis lian manon kaj diris: <q rend="'">&Ccirc;u vi pensas ankora&ubreve; pri mi?</q> &dash; <q rend="'">Jes,
         kaj tiel estos &ccirc;iam kaj eterne,</q> li respondis. &dash; <q rend="'">&Ccirc;u vi volas knabinon,
         kiu vin estimas kaj &scirc;atas, kvankam &scirc;i vin ankora&ubreve; ne amas? Sed anka&ubreve;
         la amo povas ja ankora&ubreve; veni!</q> &dash; <q rend="'">&Gcirc;i venos!</q> li diris, kaj tiam ni
         donis al ni reciproke la manojn. Mi iris hejmen al mia sinjorino; la oran
         ringon, kiun donis al mi &scirc;ia filo, mi portis &ccirc;e mia brusto; dum la tago mi
         ne povis porti &gcirc;in sur la fingro, sed &ccirc;iun vesperon mi surfingrigis &gcirc;in, tuj
         kiam mi enliti&gcirc;is. Mi kisadis la ringon tiel forte, ke la lipoj al mi sange
         fendi&gcirc;is. Poste mi donis &gcirc;in al mia sinjorino kaj komunikis al &scirc;i, ke en la
         venonta semajno mi estos pre&gcirc;ejanoncita kun la gantisto. Tiam mia
         sinjorino &ccirc;irka&ubreve;prenis min kaj kisis min, &dash; &scirc;i ne diris, ke mi estas tute
         senta&ubreve;ga, sed tiam mi eble ankora&ubreve; estis pli bona, kvankam mi ne estis
         ankora&ubreve; spertinta tiom multe da malfeli&ccirc;oj en la mondo. En la Kandelfesto 
	 okazis mia edzini&gcirc;o; kaj dum la unua jaro nia stato estis bona, ni
         havis servistojn kaj servistinojn, kaj vi tiam servis &ccirc;e ni.</q>
</p><p>
         <q>Ho, vi estis bonega mastrino!</q> diris Lamkarolino; <q>neniam mi forgesos, 
	 kiel bonaj estis vi kaj via edzo!</q>
</p><p>
         <q>En la bonaj jaroj vi estis &ccirc;e ni! Infanojn ni tiam ne havis. La studenton
	 mi neniam plu vidis! A&ubreve; pli &gcirc;uste, mi, mi lin vidis, sed li min ne
         vidis. Li alveturis al la enterigo de sia patrino. Mi vidis lin, kiam li staris
         &ccirc;e la tombo, li estis blanka kiel kreto kaj tre mal&gcirc;oja, sed tio estis pro la
         patrino. Kiam poste mortis la patro, li estis eksterlande kaj ne alveturis,
         kaj anka&ubreve; poste li ne estis &ccirc;i tie. Li neniam edzi&gcirc;is, tion mi scias tute
         certe. Li estis advokato. Min li ne memoris; kaj se li min vidus, mi
         dubas, &ccirc;u li min rekonus, tiel malbele mi aspektas. Kaj tio ja anka&ubreve; estas
         bona!</q>
</p><p>
         Kaj &scirc;i rakontis pri la malfacilaj tagoj de sia tempo de suferoj, kiel &scirc;in
         trafis unu malfeli&ccirc;o post la alia. Ili posedis mil spesmilojn; kaj &ccirc;ar &ccirc;e
         ilia strato oni povis ricevi domon pro kvarcent spesmiloj, kaj oni havus
         profiton, se oni &gcirc;in dis&jcirc;etus kaj konstruus novan domon, ili &gcirc;in a&ccirc;etis.
</p><p>
         La masonistoj kaj &ccirc;arpentistoj faris anta&ubreve;kalkulon, la&ubreve; kiu la kostoj
         prezentis la sumon de ankora&ubreve; dumil spesmiloj. Krediton Erik havis, la
         monon oni pruntis al li en Kopenhago, sed la &scirc;ipisto, kiu estis alportonta
         al li tiun monon, pereis kun sia &scirc;ipo, kaj la mono anka&ubreve; pereis.
</p><p>
         <q>&Gcirc;uste tiam naski&gcirc;is mia kara knabo, kiu &ccirc;i tie dormas. La patro enfalis
         en malfacilan longeda&ubreve;ran malsanon. Dum tri kvaronoj da jaro mi devis
         lin vestadi kaj senvestigadi. Nia stato fari&gcirc;is &ccirc;iam pli kaj pli malbona; ni
         pruntis kaj pruntis; &ccirc;io, kion ni posedis, malaperis; kaj la patro mortis.
         &dash; Mi turmenti&gcirc;is, mi luktis kaj strebis por la infano, mi frotpurigadis
         &scirc;tuparojn kaj lavadis tola&jcirc;on, maldelikatan kaj delikatan; sed Dio volis,
         ke mi ne havu pli bonan sorton, Li tamen certe min liberigos kaj zorgos
         pri la knabo.</q>
</p><p>
         Kaj &scirc;i endormi&gcirc;is.
</p><p>
         Matene &scirc;i sentis sin plifortigita kaj, kiel &scirc;i opiniis, sufi&ccirc;e forta, por iri
         denove al sia laboro. Apena&ubreve; &scirc;i eniris en la malvarman akvon, &scirc;in subite
         atakis sveno. Konvulsie &scirc;i palpadis &ccirc;irka&ubreve; si per la mano, faris pa&scirc;on en
         la direkto al la tero kaj falis senkonscie. La kapo ku&scirc;is sur la tero, sed
         la piedoj en la rivero; la lignajn &scirc;uojn, en kiuj &scirc;i estis starinta sur la
         fundo, &dash; en &ccirc;iu el ili trovi&gcirc;is iom da pajlo &dash; forportis la fluo. Tie &scirc;in
         trovis Lamkarolino, kiu volis alporti al &scirc;i kafon.
</p><p>
         Dume en &scirc;ian hejmon venis postulo de la urbestro, ke &scirc;i tuj venu al li,
         &ccirc;ar li havas ion por komuniki al &scirc;i. Estis tro malfrue. Oni venigis
	 barbiron, por fari al &scirc;i sangellason; la lavistino plu ne vivis.
</p><p>
         <q>Si drinkmorti&gcirc;is!</q> diris la urbestro.
</p><p>
         En la letero, kiu alportis la sciigon pri la morto de la frato, estis anka&ubreve;
         komunikita la enhavo de la testamento, kaj tie estis dirite, ke mil ducent
         spesmiloj estas testamentataj al la gantista vidvino, kiu iam servis &ccirc;e la
         gepatroj. La&ubreve; maniero, kiu montri&gcirc;os plej bona, tiu mono devas esti
         donata, per pli grandaj a&ubreve; pli malgrandaj partoj, al &scirc;i a&ubreve; al &scirc;ia infano.
</p><p>
         <q>Videble inter &scirc;i kaj mia frato io okazis!</q> diris la urbestro; <q>estas
         bone, ke &scirc;i malaperis de la vojo; la knabo nun ricevos la tutan sumon,
         kaj mi transdonos lin al honestaj homoj, por ke el li fari&gcirc;u brava
	 metiisto.</q> Kaj al tiuj vortoj Dio donis sian benon.
</p><p>
         La urbestro venigis la knabon al si, promesis, ke li zorgos pri li, kaj
         diris, ke estas bone, ke lia patrino mortis, &ccirc;ar &scirc;i estis tute senta&ubreve;ga.
</p><p>
         Oni portis &scirc;in sur la tombejon, sur la tombejon de la malri&ccirc;uloj;
         Lamkarolino plantis sur la tombo malgrandan rozarbeton, la knabo
         staris apude de &scirc;i.
</p><p>
         <q>Mia kara patrino!</q> li diris, kaj larmoj fluis el liaj okuloj; <q>&ccirc;u estas
         vere, ke &scirc;i estis tute senta&ubreve;ga?</q>
</p><p>
         <q>Ho, &scirc;i estis tre ta&ubreve;ga!</q> respondis la maljunulino kaj ekrigardis al la
         &ccirc;ielo. <q>Mi scias tion de multe da jaroj kaj precipe de la lasta nokto. Mi
         diris al vi, &scirc;i estis tre ta&ubreve;ga, kaj la bona Dio en Sia feli&ccirc;a regno &ccirc;iela
         anka&ubreve; tion diros, kiom ajn multe la mondo asertos, ke &scirc;i estis senta&ubreve;ga!</q>
</p>
</div>

<div type="story" rend="doc" id="lasta_perlo">
<head>Lasta perlo</head>
<p>
         Estis iam ri&ccirc;a domo, feli&ccirc;a domo. &Ccirc;io en &gcirc;i, kiel la gesinjoroj, tiel
         anka&ubreve; la servistoj, e&ccirc; la amikoj de la domo, estis feli&ccirc;aj kaj &gcirc;ojaj; hodia&ubreve;
         naski&gcirc;is heredanto, filo; kaj la patrino kaj la infano fartis bone.
</p><p>
         La lampo en la komforta dormo&ccirc;ambro estis duone kovrita, pezaj silkaj
         kurtenoj el multekostaj &scirc;tofoj pendis tute kuntiritaj anta&ubreve; la fenestroj.
</p><p>
         La tapi&scirc;o &scirc;ur la planko estis dika kaj mola kiel musko, &ccirc;io logis al
         dormeto, al dormo, al refortiga ripozo, kal al tiu allogo anka&ubreve; la flegistino
	 ne povis kontra&ubreve;stari, &scirc;i dormis, kaj &scirc;i povis tion fari, &ccirc;ar &ccirc;io estis
         bona, &ccirc;io estis kontentiga. La protekta spirito de la domo staris &ccirc;e la
         kapoparto de la lito; super la infano &ccirc;e la brusto de la patrino etendi&gcirc;is
         plenforma reto el brilantaj steloj, ri&ccirc;a aspekta&jcirc;o, &ccirc;iu el tiuj steloj estis
         perlo de feli&ccirc;o. La bonaj feinoj de la vivo &ccirc;iuj alportis al la &jcirc;usnaskito
         siajn donojn; tie brilis sano, ri&ccirc;eco, feli&ccirc;o, amo, per unu vorto &ccirc;io, kion
         homoj povas deziri al si sur la tero.
</p><p>
         <q>&Ccirc;io estas alportita kaj donita al la infano!</q> diris la protekta spirito.
</p><p>
         <q>Ne!</q> eksonis subite vo&ccirc;o tute apude, &gcirc;i venis de la bona an&gcirc;elo de la
         infano. <q>Unu feino ankora&ubreve; ne alportis sian donon, sed &scirc;i &gcirc;in alportos,
         &scirc;i &gcirc;in iam alportos, se &gcirc;is tiam e&ccirc; pasos multe da jaroj. La lasta perlo
         mankas!</q>
</p><p>
         <q>Mankas! &Ccirc;i tie nenio devas mankil Kaj se efektive estas tiel, tiam ni
         &scirc;in ser&ccirc;u, la potencan feinon, ni iru al &scirc;i!</q>
</p><p>
         <q>&Scirc;i venos, &scirc;i iam venos! &Scirc;ia perlo havas la destinon definitive ligi la
         florkronon.</q>
</p><p>
         <q>Kie &scirc;i lo&gcirc;as? Kie estas &scirc;ia hejmo? Diru &gcirc;in al mi, mi iros kaj prenos
         la perlon!</q>
</p><p>
         <q>Vi tion volas!</q> diris la bona an&gcirc;elo de la infano; <q>mi kondukos vin
         al &scirc;i, kie ajn &scirc;i estos trovebla! &Scirc;i ne havas konstantan restejon, &scirc;i
         eniras en la palacon de la re&gcirc;o, kiel anka&ubreve; en la kabanon de la plej
         malri&ccirc;a vila&gcirc;ano, kaj neniun homon &scirc;i preterpasas sen postesigno, al
         &ccirc;iuj &scirc;i alportas sian donacon, &ccirc;u &gcirc;i estas tuta mondo, &ccirc;u ludilo! Anka&ubreve;
         al &ccirc;i tiu infano &scirc;i venos, pli a&ubreve; malpli frue. Sed bone, ni iru, por preni
         la perlon, la lastan perlon en &ccirc;i tiu ri&ccirc;a&jcirc;o!</q>
</p><p>
         Mano en mano ili &scirc;vebis al tiu loko, kiu en tiu momento estis la hejmo
         de la feino.
</p><p>
         Tio estis granda domo kun mallumaj koridoroj, malplenaj &ccirc;ambroj,
         kaj mirinde silenta; vico da fenestroj estis malfermita, tiel ke la malvarma
         aero povis enpenetri; la longaj blankaj malsuprenpendantaj kurtenoj
         movi&gcirc;adis en la blovado de la aero.
         Meze en la &ccirc;ambro staris malfermita &ccirc;erk
</p><p>o, kaj en &ccirc;i tiu ku&scirc;is la
	 kadavro de virino, kiu estis ankora&ubreve; en sia plej bona a&gcirc;o; &scirc;i estis kovrita per
         plej belaj rozoj, tiel ke oni povis vidi nur la kunmetitajn delikatajn
         manojn kaj la serenigitan de la morto noblan viza&gcirc;on kun la alta seriozeco
         de konsekriteco al Dio.
</p><p>
         Apud la &ccirc;erko staris la edzo kaj la infanoj, tuta amaseto; la plej
	 malgranda sidis sur la brako de la patro; ili donis sian lastan saluton. La
         edzo kisis al &scirc;i la manon, la karan manon, kiu nun estis kiel velkinta
         folio kaj kiu anta&ubreve;e vartadis kaj flegadis ilin kun forto kaj karesemeco.
</p><p>
         Maldol&ccirc;aj, pezaj larmoj falis per grandaj gutoj sur la plankon, sed neniu
         vorto estis dirita. La profunda silento &ccirc;irka&ubreve;e ka&scirc;is en si tutan mondon
         da doloroj. Silente, kun retenata plor&gcirc;emado ili foriris.
</p><p>
         Kandelo tie staris, la flamo flagradis en la aerblovo, neniu ordis la longan
         ru&gcirc;an me&ccirc;brula&jcirc;on. Fremdaj homoj eniris, ili metis la kovrilon de la
         &ccirc;erko super la mortintinon, ili albatis la najlojn, la&ubreve;te sonis la batoj de
         la martelo tra la &ccirc;ambroj kaj koridoroj de la domo, penetrante dolorplene 
	 en la sangantajn korojn.
</p><p>
         <q>Kien vi min kondukas?</q> demandis la protekta spirito; <q>&ccirc;i tie ne lo&gcirc;as
         feino, kies perlo kunalie apartenas al la plej bonaj donoj de la vivo!</q>
         <q>En &ccirc;i tiu loko &scirc;i lo&gcirc;as, &ccirc;i tie en &ccirc;i tiu sankta horo,</q> diris la gardanta
         an&gcirc;elo kaj montris al unu angulo; tie, kie dum sia vivo la patrino estis
         sidinta inter floroj kaj pentra&jcirc;oj, kie &scirc;i, kiel la benplena feino de la domo,
         ame ridetadis al la edzo, al la infanoj kaj al la amikinoj, kie &scirc;i, kiel la
         sunradio de la domo, estis la koro kaj subteno de &ccirc;io, &dash; tie nun sidis
         fremda virino en longaj silkaj vestoj. Tio estis la mal&gcirc;ojo, &scirc;i regis nun
         &ccirc;i tie kiel mastrino, &scirc;i estis nun patrino anstata&ubreve; la mortintino. Brule
         varmega larmo ruli&gcirc;is malsupren sur &scirc;ian bruston, &gcirc;i aliformi&gcirc;is en
         perlon. &Gcirc;i brilis per &ccirc;iuj koloroj de la &ccirc;ielarko, kaj la an&gcirc;elo &gcirc;in prenis,
         kaj la perlo lumis kiel stelo en la sepkolora brilo.
</p><p>
         <q>La perlo de la mal&gcirc;ojo, la lasta, kiu ne devas manki, per kiu la brilo
         kaj potenco de la aliaj fari&gcirc;as ankora&ubreve; pli alta. Rigardu &ccirc;i tie la brilon de
         la &ccirc;ielarko, de tiu, kiu interligas la teron kun la &ccirc;ielo. Anstata&ubreve; &ccirc;iu el
         niaj karuloj, kiu fori&gcirc;as de ni per la morto, ni havas unu amikon en la
         &ccirc;ielo pli, al kiu iras nia sopirado. En la tera nokto ni rigardas supren al
         la steloj, al la perfekteco. Rigardu la perlon de la mal&gcirc;ojo, en &gcirc;i ku&scirc;as la
         spiritaj flugiloj, kiuj portas nin for de &ccirc;i tie.</q>
</p>
</div>

<div type="story" rend="doc" id="pavimbatiloj">
<head>Du pavimbatiloj</head>
<p>
         &Ccirc;u vi iam vidis pavimbatilon? Tion, kion la pavimistoj ofte nomas
         <q>virgulino</q>, instrumenton, kiun ili uzas por la batebenigo de la &scirc;tona
         pavimo. &Gcirc;i estas tuta el ligno, malsupre &gcirc;i estas lar&gcirc;a kaj &ccirc;irka&ubreve;ita de
         fera ringego, kaj supre mallar&gcirc;a kaj havanta tenilon, kiu prezentas
         kvaza&ubreve; &gcirc;iajn brakojn.
</p><p>
         Sur unu korto staris du tiaj pavimbatiloj, ili staris meze de &scirc;oveliloj,
         mezuriloj kaj pu&scirc;&ccirc;aroj. Inter ili disvasti&gcirc;is la famo, ke la pavimbatiloj
         ne devas plu esti nomataj <q>virgulinoj</q>, sed <q>stampiloj</q>, kaj ke tio en
         la lingvo de la pavimistoj estas la plej nova kaj de nun la sole &gcirc;usta nomo
         por tio, kion ni en la anta&ubreve;a tempo nomadis <q>virgulino</q>.
</p><p>
         Inter ni homoj ekzistas kategorio da personoj, kiujn oni nomas
         <q>emancipitaj virinoj</q>; al tiu kategorio apartenas pensionestrinoj, 
	 aku&scirc;istinoj, dancistinoj, kiuj povoscias stari sur unu piedo, modistinoj kaj
         vartistinoj, kaj al tiu kategorio de emancipitinoj alkalkulis sin anka&ubreve; la
         du <q>virgulinoj</q> sur la korto; en la vojkonstrua oficejo ili estis konataj
         kiel virgulinoj, kaj ili neniel volis forrifuzi sian bonan malnovan nomon
         kaj lasi sin nomi <q>stampiloj</q>.
</p><p>
         <q>Virgulino estas homa nomo,</q> ili diris, <q>sed stampilo estas objekto,
         kaj ni ne permesos, ke oni nin noma&ccirc;u objekto.</q>
</p><p>
         <q>Mia fian&ccirc;o estus preta forrifuzi mian manon,</q> diris la pli juna, kiu
         estis fian&ccirc;igita kun &scirc;tipbatilo; tio estas aparato, servanta al enbatado de
         &scirc;tipoj, &gcirc;i faras sekve en maldelikata formo tion saman, kion la virgulino
         faras en formo delikata. <q>Li volas havi min kiel virgulinon, sed kiel
         stampilon eble ne, kaj tial mi ne povas permesi, ke oni min rebaptu.</q>
</p><p>
         <q>Mi preferas lasi derompi al mi amba&ubreve; brakojn!</q> diris la pli maljuna.
</p><p>
         Sed la pu&scirc;&ccirc;aro havis alian opinion, kaj la pu&scirc;&ccirc;aro estis persono
	 respektinda, &ccirc;ar &gcirc;i mem rigardis sin kiel kvaronon da kale&scirc;o, pro tio, ke &gcirc;i
         movi&gcirc;adis sur unu rado.
</p><p>
         <q>Mi devas diri al vi, ke la nomo virgulino estas sufi&ccirc;e vulgara kaj
         multe ne tiel bontona, kiel la nomo stampilo, &ccirc;ar per la portado de &ccirc;i tiu
         nomo vi estos alligata al la klaso de sigeliloj, kaj pensu ekzemple pri la
         sigelo de konfido! Mi sur via loko volonte forrifuzus la nomon virgulino.</q>
         <q>Neniam! Por tio mi estas tro maljuna!</q> diris la pli a&gcirc;a.
</p><p>
         <q>Kredeble vi ne a&ubreve;dis ankora&ubreve; pri la E&ubreve;ropa neceseco!</q> diris la
	 maljuna honesta mezurilo. <q>Oni devas sin limi, sin discipline submeti, 
	 alkonformi&gcirc;i al la tempo kaj al la bezono, kaj se estas starigita le&gcirc;o, ke 
	 virgulino estu nomata stampilo, tiam &gcirc;i nepre devas esti nomata stampilo. &Ccirc;iu
         objekto havas sian propran mezuron.</q>
</p><p>
         <q>Nu,</q> diris la pli juna, <q>se jam nepre devas fari&gcirc;i &scirc;an&gcirc;o, mi lasus
         nomi min fra&ubreve;lino; <q>fra&ubreve;lino</q>; almena&ubreve; &ccirc;iam enhavas al si la ideon pri
         virgulino.</q>
</p><p>
         <q>Sed mi preferas lasi dishaki min en pecetojn,</q> diris la maljuna
	 virgulino.
</p><p>
         Nun komenci&gcirc;is la laboro; la virgulinoj ekveturis, oni metis ilin sur la
         pu&scirc;&ccirc;aron, kaj tio en &ccirc;iu okazo estis delikateco, sed oni tamen ilin nomis
         stampiloj.
</p><p>
         <q>Vir...!</q> ili diris, batante la pavimon. <q>Vir...!</q> kaj ne multe mankis,
         ke ili elparolu la tutan vorton <q>virgulino</q>, sed ili mallonge interrompis
         la vorton, ili retenis tion, kio jam &scirc;vebis &ccirc;e ili sur la lango, &ccirc;ar ili
	 komprenis, ke al ili ne estas permesite protesti. Sed reciproke ili nomadis sin
         virgulino kaj la&ubreve;dadis la bonan malnovan tempon, kiam oni &ccirc;iun objekton
         nomadis la&ubreve; &gcirc;ia vera nomo kaj kiam oni estis nomata virgulino, se oni
         estis virgulino. Kaj virgulinoj ili amba&ubreve; restis, &ccirc;ar la &scirc;tipbatilo, la granda
         martelego, efektive forrifuzis la manon de la pli juna; kun stampilo li volis
         havi nenion komunan.
</p>
</div>

<div type="story" rend="doc" id="ekstrema_maro">
<head>&Ccirc;e la plej ekstrema maro</head>
<p>

         Kelke da grandaj &scirc;ipoj estis elsenditaj malproksimen al la norda poluso,
         por difini la limojn de la lando, kiu tie etendi&gcirc;as malproksime en la
         maron, kaj por esplori, kiel malproksimen la homoj tie povas penetri.
</p><p>
         Jam de longa tempo ili tie vagadis inter nebulo kaj glacio kaj eltenis multe
         da klopodoj kaj dan&gcirc;eroj. Nun komenci&gcirc;is la vintro, la suno staris sub la
         horizonto; dum multe, multe da monatoj nun estis regonta tie unu sola
         longa nokto. &Ccirc;io &ccirc;irka&ubreve;e &scirc;ajnis unu peco da glacio. La ne&gcirc;o ku&scirc;is alte,
         kaj sur la ne&gcirc;o mem estis aran&gcirc;itaj abelujformaj domoj, el kiuj unuj estis
         tiel grandaj, kiel niaj Hunaj tomboj, aliaj havis nur tian grandecon, ke
         ili povis loki en si nur du &gcirc;is kvar homojn. Tamen ne estis mallume, la
         nordlumoj brilis ru&gcirc;e kaj blue, &gcirc;i estis eterna belega fajra&jcirc;o; kaj la ne&gcirc;o
         brilis, la nokto tie estis longa lumetanta krepusko. En la plej luma tempo
         alvenis amasoj da indi&gcirc;enoj, kiuj en siaj vilaj peltaj jakoj prezentis
         strangan vida&jcirc;on; ili veturis en glitveturiloj, kiuj estis kunmetitaj el
         puraj pecoj da glacio. Tutajn amasojn da feloj ili altrenis, kaj la ne&gcirc;aj
         domoj ricevis el ili varmajn tapi&scirc;ojn; feloj servis kiel matracoj kaj 
	 litkovriloj, el kiuj la &scirc;ipanoj sub la ne&gcirc;aj kupoloj aran&gcirc;is siajn dormolokojn,
         dum ekstere la ne&gcirc;o kraketadis kaj regis tia frosto, kian ni &ccirc;e ni ne havas
         e&ccirc; en la plej kruela vintro. &Ccirc;e ni estis ankora&ubreve; a&ubreve;tuno, pri tio ili tie 
	 malproksime nun pensis; ili rememoris la sunradiojn hejme kaj la 
	 ru&gcirc;eflavajn foliojn, kiuj pendis sur la arboj. La horlo&gcirc;o montris, ke estas vespero
         kaj tempo por dormi, kaj en unu el la ne&gcirc;aj domoj du homoj jam ku&scirc;i&gcirc;is
         por ripozo. La plej juna havis &ccirc;e si sian plej bonan, plej ri&ccirc;an trezoron el
         la hejmo, tiun, kiun la avino donis al li anta&ubreve; lia forveturo; tio estis la
         Biblio. &Ccirc;iun nokton &gcirc;i ku&scirc;is sub lia kapo; de post siaj infanaj jaroj li sciis,
         kio tie estas skribita; &ccirc;iun tagon li legis unu pecon, sur lia ku&scirc;loko ofte
         venadis al li en la kapon la sanktaj vortoj: <q>Se mi prenus flugilojn de
         la matenru&gcirc;o kaj restus &ccirc;e la plej ekstrema maro, min tamen tien 
	 kondukus Via mano kaj Via dekstremano min tenus.</q> Kaj sub tiuj vortoj
         de la vero li fermadis la okulojn, la dormo venadis kaj venadis la son&gcirc;o,
         la spirita revelacio en Dio. Lia animo restis vigla sub la ripozo de la
         korpo. Li tion sentis, kvaza&ubreve; melodioj de malnovaj karaj konataj kantoj
         sonas &ccirc;irka&ubreve; li. Milda sunvarma spireto &ccirc;irka&ubreve;blovis lin, kaj de sia
         ku&scirc;loko li vidis super si lumon, kvaza&ubreve; la ne&gcirc;a kupolo estus traradiita
         de ekstere. Li levis sian kapon; la brilanta blanka&jcirc;o ne estis la muro a&ubreve;
         la plafono, tio estis la grandaj flugiloj sur la &scirc;ultroj de an&gcirc;elo, kaj li
         rigardis en la milde lumantan viza&gcirc;on de &ccirc;i tiu. El la folioj de la Biblio
         levi&gcirc;is la an&gcirc;elo kiel el kaliko de lilio, lar&gcirc;e etendis siajn brakojn, kaj la
         muroj de la ne&gcirc;a kabano falis kiel aera, malpeza, nebula vualo. La verdaj
         kampoj kaj montetoj de la hejmo kun &gcirc;iaj ru&gcirc;brunaj arbaroj ku&scirc;is &ccirc;irka&ubreve;e
         en la senbrua sunlumo de bela a&ubreve;tuna tago. La nesto de la cikonioj
         estis malplena, sed ankora&ubreve; pendis la pomoj sur la sova&gcirc;a pomarbo,
         kvankam la folioj jam defalis. La ru&gcirc;aj rozofruktoj lumis, kaj la sturno
         fajfis en la malgranda verda ka&gcirc;o super la fenestro de la vila&gcirc;ana domo,
         kie estis la patrodomo de lia hejmo. La sturno fajfis, kiel oni lin lernigis,
         kaj la avino pendigis birdoherbon super la ka&gcirc;o, kiel anta&ubreve;e la nepo &ccirc;iam
         faradis. La filino de la for&gcirc;isto, juna kaj bela, staris &ccirc;e la puto kaj
         supren&ccirc;erpis akvon, kapsalutis la avinon, kaj la avino faris kapsignon
         kaj montris leteron, kiu alvenis de tre malproksime. Hodia&ubreve; matene &gcirc;i
         alvenis el la malvarmaj landoj, de alte supre, de la norda poluso, kie
         trovi&gcirc;as la nepo, &dash; Dio lin gardu. Ili ridis kaj ploris, kaj li, sub glacio kaj
         ne&gcirc;o, li, kiu en la spirita mondo sub la flugiloj de la an&gcirc;elo &ccirc;ion tion
         vidis kaj a&ubreve;dis, ridis kune kun ili kaj ploris kun ili. La letero estis la&ubreve;te
         legata, e&ccirc; la vortoj de la Biblio: <q>&Ccirc;e la plej ekstrema maro min tamen tien
         kondukus Via mano kaj Via dekstra mano min tenus.</q> Kvaza&ubreve; mirindaj
         tonoj de orgeno sonis &ccirc;irka&ubreve;e, kaj la an&gcirc;elo ku&scirc;igis siajn flugilojn
         kiel vualon &ccirc;irka&ubreve; la dormanto.... La son&gcirc;o finigis, mallumo plenigis la
         ne&gcirc;an domon, sed la Biblio ku&scirc;is sub lia kapo, kredo kaj espero ku&scirc;is
         en lia koro. Dio estis kun li, kaj la hejmo estis kun li &dash; <q>&ccirc;e la plej
         ekstrema maro</q>.
</p>
</div>

<div type="story" rend="doc" id="sxparmonujo">
<head>&Scirc;parmonujo</head>
<p>
         La &ccirc;ambro de la infanoj estis plena de ludiloj; supre sur la &scirc;ranko
         staris la &scirc;parmonujo, kiu estis el argilo kaj havis la formon de porko. Sur
         la dorso &gcirc;i kompreneble havis fendon, kiun oni ankora&ubreve; pligrandigis per
         tran&ccirc;ilo, por ke anka&ubreve; ar&gcirc;entaj taleroj povu trapenetri; kaj du taleroj
         efektive jam enmigris tien krom la multaj malgrandaj moneroj. La 
	 &scirc;parmonujo estis tiel plene &scirc;topita, ke la mono &ccirc;e la skuado plu ne sonoris,
         kaj tio estas la plej alta grado, kiun &scirc;parmonujo povas atingi. Nun la
         porko staris supre sur la &scirc;ranko kaj rigardadis malsupren sur &ccirc;ion en la
         &ccirc;ambro, &gcirc;i sciis ja, ke per tio, kion &gcirc;i enhavas en sia korpo, &gcirc;i &ccirc;ion povas
         a&ccirc;eti, kaj tio donas agrablan konscion.
</p><p>
         Tion pensis anka&ubreve; la aliaj, kvankam ili tion ne diris la&ubreve;te, ili ja havis
         sufi&ccirc;e da aliaj temoj por parolado. Unu tirkesto de la komodo estis duone
         el&scirc;ovita, kaj tie oni povis vidi grandan pupon, kiu estis iom malnova kaj
         havis flikkudritan kolon. &Gcirc;i elrigardis kaj diris: <q>Ni nun ludu homojn;
         tio &ccirc;iuokaze iom valoras.</q> Tiam fari&gcirc;is &gcirc;enerala movado, e&ccirc; la bildoj
         sur la muro returnis sin, por montri, ke ili anka&ubreve; havas malanta&ubreve;an
         flankon, kaj tion neniu povis nei.
</p><p>
         Estis mezo de la nokto, la luno enbrilis tra la fenestro kaj donis 
	 senpagan lumon. Jen la ludo devis komenci&gcirc;i, kaj &ccirc;io estis invitita, e&ccirc; la
         infana kale&scirc;eto, kvankam &gcirc;i apartenis al la pli malsubtilaj ludiloj. <q>&Ccirc;iu
         havas sian specialan bonecon,</q> &gcirc;i diris, <q>ne &ccirc;iuj povas esti nobelaj, iu
         devas plenumi la laborojn, kiel oni ordinare diras.</q>
</p><p>
         Nur la &scirc;parmonujo sola ricevis la inviton skribe; &gcirc;i okupis tro altan
         situacion, ke oni povu supozi, ke &gcirc;i akceptos inviton bu&scirc;an. &Gcirc;i anka&ubreve; ne
         bonvolis doni respondon, &ccirc;u &gcirc;i venos, kaj &gcirc;i ne venis. Se oni volas, ke &gcirc;i
         partoprenu, &gcirc;i devas povi &gcirc;ui la ludon el sia lo&gcirc;ejo, al tio oni povas sin
         alkonformigi; kaj ili sin alkonformigis.
</p><p>
         La malgranda pupteatro tuj estis starigita tiel, ke oni povis rekte
         enrigardi. Ili volis anta&ubreve;e ludi komedion kaj poste oni intencis aran&gcirc;i
         tetrinkadon, &ccirc;e kiu samtempe estos farataj spiritekzercoj. La balanc&ccirc;evalo
         parolis pri kurdresado kaj pri rasa sango, la infana kale&scirc;eto pri fervojoj
         kaj pri la forto de vaporo, &dash; tio apartenis ja al ilia fako, kaj ili povosciis
         paroli pri tio. La &ccirc;ambra horlo&gcirc;o parolis pri politik' tik' tik'; &gcirc;i sciis,
         kion sonis la sonorilo, sed oni asertis, ke &gcirc;i iras mal&gcirc;uste. La kana
         bastono staris fiere sur sia pinto kaj apogis sin per sia ar&gcirc;enta kapeto, &gcirc;i
         estas ja metalgarnita supre kaj malsupre. Sur la sofo ku&scirc;is du broditaj
         kusenoj, sufi&ccirc;e beletaj, sed iom malsa&gcirc;aj. Kaj tiamaniere la komedio povis
         komenci&gcirc;i.
</p><p>
         &Ccirc;iuj sidis kaj rigardis; poste iu proponis, ke oni apla&ubreve;du, kraku kaj
         bruu, por elesprimi la &gcirc;eneralan &gcirc;ojon. Sed la rajdvipo diris, ke &gcirc;i neniam
         krakas por fari komplezon al maljunuloj, sed nur por la honoro de
         nefian&ccirc;igitaj. <q>Mi krakas por &ccirc;iuj!</q> asertis la krakpizo. <q>&Ccirc;u por junuloj,
         &ccirc;u por maljunuloj, &ccirc;iam do estas krakate!</q> diris la kra&ccirc;ujo. Tiaj
         proksimume estis la pensoj, per kiuj &ccirc;iu sin okupis dum la teatra prezentado.
	 La teatra&jcirc;o estis tute senvalora, sed oni &gcirc;in bone prezentis. &Ccirc;iuj
         aktoroj turnis eksteren sian pentritan flankon, ili estis tiel faritaj, ke oni
         rigardu nur unu ilian flankon, ne la dorsan flankon. &Ccirc;iuj ludis bonege,
         tute en la anta&ubreve;a parto de la teatro; la drato, per kiu ili estis kondukataj,
         estis tro longa, sed pro tio ili fari&gcirc;is pli rimarkeblaj; la flikkudrita pupo
         estis tiel kortu&scirc;ita, ke &gcirc;ia kunkudro disi&gcirc;is, kaj e&ccirc; la &scirc;parmonujo estis
         tiel efikita, ke &gcirc;i decidis ion fari por unu el la aktoroj kaj enskribi en sia
         testamento, ke li, kiam venos iam la tempo, ku&scirc;u apud &gcirc;i en la nefermita
         &ccirc;erko.
</p><p>
         La &gcirc;uo efektive estis tiel alta kaj pura, ke oni decidis ne trinki teon,
         sed tuj komenci la spiritekzercojn, kion oni nomis <q>ludi homojn</q>. Tiu
         homado absolute ne enhavis en si ian malican mokon, &ccirc;ar ili nur ludis.
</p><p>
         &Ccirc;iu estis okupita de siaj propraj pensoj kaj de la rimarkindaj ideoj de la
         &scirc;parmonujo. &Gcirc;iaj pensoj estis direktitaj plej malproksimen en la estontecon, 
	 &gcirc;i pensis ja pri testamento kaj enterigo kaj pri tio, kio tiam devas
         esti farata. &dash; Ha, kiam ajn tio venas, &gcirc;i &ccirc;iam venas, anta&ubreve; ol oni &gcirc;in
         atendas. &dash; Krak'! jen &gcirc;i falis de la &scirc;ranko, ku&scirc;is sur la planko en mil
         pecetoj, kaj la moneroj gaje dancis &ccirc;irka&ubreve;en kaj saltis. La plej malgrandaj
	 turni&gcirc;is en rondo, la grandaj ruli&gcirc;is, precipe unu el la ar&gcirc;entaj
         taleroj, kiu nepre volis iri matproksimen en la mondon. Nu, &gcirc;ia deziro
         plenumi&gcirc;is, kaj &ccirc;iuj aliaj devis &gcirc;in sekvi. La pecetoj de la argila porko
         estis &jcirc;etitaj en la balaa&jcirc;ejon, sed jam en la sekvanta tago sur la &scirc;ranko
         staris denove simila &scirc;parmonujo. Moneroj ankora&ubreve; ne trovi&gcirc;is en &gcirc;i, kaj
         tial &gcirc;i anka&ubreve; ne povis kraktinti; per tio &gcirc;i similis al la anta&ubreve;a, kaj tio
         jam estas ia komenco, &dash; kaj per tio ni finos.
</p>
</div>

<div type="story" rend="doc" id="ib">
<head>Ib kaj malgranda kristino</head>
<p>
         Proksime de Gudenaa, apud la arbaro de Silkeborg, simile al granda
         remparo levi&gcirc;as alta&jcirc;o, nomata Aasen, kaj sub &gcirc;i staris, e&ccirc; nun ankora&ubreve;
         staras, malgranda vila&gcirc;ana domo, &ccirc;irka&ubreve;ita de kelke da malgrasaj grenkampoj; 
	 la sablo travidi&gcirc;as tra la maldensaj spikoj de sekalo kaj hordeo.
</p><p>
         Sufi&ccirc;e multe da jaroj pasis de post la fari&gcirc;oj, kiujn ni volas rakonti; la
         homoj, kiuj tiam lo&gcirc;is en la dometo, mastrumadis sian malgrandan
         vila&gcirc;anan poseda&jcirc;on, kaj ili havis tri &scirc;afojn, unu porkon kaj du bovojn;
         por diri mallonge, ili havis sufi&ccirc;ajn vivrimedojn, &ccirc;ar ili kontenti&gcirc;is je sia
         modesta sorto; ili povus e&ccirc; teni paron da &ccirc;evaloj, sed ili diris kiel la aliaj
         vila&gcirc;anoj: <q>&Ccirc;evalo sin mem forman&gcirc;as, nutrante &gcirc;i konsumas.</q> 
</p><p>
	 Jeppe-J&auml;ns en somero prilaboradis sian malgrandan plugokampon, kaj en vintro
         li per lerta kaj diligenta mano pretigadis lignajn &scirc;uojn. Ne mankis al li
         anka&ubreve; helpanto; kune kun li laboris unu homo, kiu tute perfekte povosciis
         la ellaboradon de lignaj &scirc;uoj; ili estis fortikaj kaj samtempe anka&ubreve;
         malpezaj kaj elegantaj. &Scirc;uojn kaj lignajn kulerojn ili skulptadis; tio
         donadis monon, kaj oni ne povis nomi Jeppe-J&auml;nson malri&ccirc;a homo.
</p><p>
         La malgranda Ib, la sepjara knabo, la sola infano de la domo, sidadis
         apude kaj rigardadis, ofte li tran&ccirc;is pecon da ligno kaj iufoje anka&ubreve;
         tran&ccirc;is al si la fingron; sed unu tagon li eltran&ccirc;is du pecetojn da ligno,
         kiuj similis al malgrandaj lignaj &scirc;uoj. Ili estos donacitaj, li diris, al la
         malgranda Kristino, kiu estis malgranda filino de &scirc;ipisto; &scirc;i estis delikata
         kaj &ccirc;arma, kiel infano de altklasaj gepatroj. Neniu povus supozi, ke &scirc;i
         devenas el dometo, kiu estas konstruita el torfo kaj staras sur la erikejo.
</p><p>
         Tie lo&gcirc;is &scirc;ia patro, li estis vidvo kaj laborenspezadis per tio, ke li &scirc;ipadis
         brullignon el la arbaro al Silkeborg, kaj ofte de tie e&ccirc; pli malproksimen
         &gcirc;is Randers. Li havis neniun, kiu povus priatenti la malgrandan
         Kristinon, kiu estis unu jaron pli juna ol Ib, kaj tial &scirc;i preska&ubreve; &ccirc;iam
         estis kun li, sur la &scirc;ipo a&ubreve; inter la eriko kaj vakciniaj arbustetoj. Se li
         iam devis veturi &gcirc;is Randers, li tiam transkondukadis la malgrandan
         Kristinon al Jeppe-J&auml;ns.
</p><p>
         La ludado kaj man&gcirc;ado &ccirc;e Ib kaj la malgranda Kristino iris tre bone; ili
         fosadis kaj &scirc;utadis teron, ili grimpadis kaj vagadis, kaj unu tagon ili
         amba&ubreve; tute solaj supreniris sur la alta&jcirc;on kaj eniris iom malproksimen
         en la arbaron; unu fojon ili tie trovis ovojn de skolopo, kaj tio estis
         granda okazinta&jcirc;o.
</p><p>
         Ib ankora&ubreve; neniam estis sur la erikejo, li ankora&ubreve; neniam veturis tra
         la lagoj al Gudenaa, sed nun tio estis okazonta; li estis invitita de la
         &scirc;ipisto, kaj la anta&ubreve;irantan vesperon li akompanis lin al lia domo.
</p><p>
         Sur la brulligno, kiu estis alte amasigita sur la &scirc;ipo, frue matene sidis
         amba&ubreve; infanoj kaj man&gcirc;is panon kaj frambojn. La &scirc;ipisto kaj lia servanto
         per siaj stangoj pu&scirc;is la &scirc;ipon anta&ubreve;en, la fluo faciligis ilian laboron, kaj
         rapide ili veturis la&ubreve; la fluo de la rivero kaj tra la lagoj, kiuj sur &ccirc;iuj
         flankoj &scirc;ajnis fermitaj de arbaro kaj kanoj. Sed tamen &ccirc;iam denove
         montri&gcirc;adis ia traveturejo, kvankam la maljunaj arboj e&ccirc; malsuprenklini&gcirc;is
	 al ili kaj la kverkoj etendis al ili siajn sen&scirc;eligitajn bran&ccirc;ojn,
         kvaza&ubreve; ili havis retiritajn manikojn kaj volis montri siajn ostecajn nudajn
         brakojn. Maljunaj alnoj, kiujn la fluo depu&scirc;is de la dekliva bordo, per
         siaj radikoj forte teni&gcirc;is je la fundo kaj aspektis kiel malgrandaj arbaraj
         insuloj. Akvolilioj balanci&gcirc;adis sur la akvo, estis belega veturo. Fine oni
         venis al la angilkaptejo, kie la akvo bruis tra la kluzoj. Kiom multe Ib kaj
         Kristino povis tie vidi!
</p><p>
         Tiam tie ekzistis ankora&ubreve; neniu fabriko a&ubreve; vila&gcirc;o, tie staris nur la
         malnova angildigo, kiu okupis la fortojn de ne multe da homoj. La falado
         de la akvo tra la kluzoj kaj la kriado de la sova&gcirc;aj anasoj tiam estis la
         solaj signoj de vivo en la silenta naturo. Kiam la brulligno estis el&scirc;ar&gcirc;ita,
         la patro de Kristino a&ccirc;etis al si grandan faskon da angiloj kaj bu&ccirc;itan
         porkideton, kaj &ccirc;ion kune en korbo li starigis malanta&ubreve;e en la &scirc;ipo. Poste
         ili ekveturis kontra&ubreve;flue hejmen, sed la vento estis favora, kaj &ccirc;ar ili
         stre&ccirc;is la velojn, tial estis tiel same bone, kvaza&ubreve; ili estus tirataj de du
         &ccirc;evaloj.
</p><p>
         Kiam la &scirc;ipo velveturis tra la arbaro kaj oni atingis la lokon, de kiu la
         &scirc;ipservisto havis nur mallongan distancon &gcirc;is sia lo&gcirc;ejo, li kaj la patro
         de Kristino eliris sur la bordon, kaj anta&ubreve; tio la patro ordonis al la infanoj,
         ke ili estu trankvilaj kaj singardaj. Tion ili tamen ne longe faris; ili devis
         rigardi en la korbon, en kiu estis konservataj la angiloj kaj la porkideto,
         la porkideton ili nepre devis alte levi kaj teni, kaj &ccirc;ar ili amba&ubreve; volis &gcirc;in
         teni, ili elfaligis &gcirc;in, kaj rekte en la akvon. La fluo &gcirc;in forportis, tio estis
         terura okazinta&jcirc;o.
</p><p>
         Ib en timego elsaltis sur la teron kaj kuris ian distapcon, poste venis
         anka&ubreve; Kristino. <q>Prenu min kun vi!</q> &scirc;i kriis, kaj poste ili amba&ubreve; rapide
         saltis en la arbeta&jcirc;aron. Balda&ubreve; la &scirc;ipo kaj la rivero malaperis anta&ubreve; iliaj
         okuloj. Ankora&ubreve; kelkan pecon ili kuris, kaj tiam Kristino falis kaj
         ekploris; Ib &scirc;in levis.
</p><p>
         <q>Venu kun mi!</q> li diris; <q>nia domo trovi&gcirc;as tie proksime.</q> Sed
         beda&ubreve;rinde &gcirc;i ne trovi&gcirc;is tie proksime. Ili iris kaj iris super velkintaj
         folioj kaj sekaj defalintaj bran&ccirc;oj; kraketis sub iliaj malgrandaj piedoj.
         Jen ili a&ubreve;dis fortan kriadon, &dash; ili ekstaris silente kaj a&ubreve;skultis. Subite
         ekkriis aglo, tio estis malbela krio, kiu ilin terure timigis, sed anta&ubreve; ili
         en la arbaro kreskis plej belaj mirteloj en nekredebla multego. &Ccirc;io estis
         tro alloga, por ke ili ne restu, kaj ili restis kaj man&gcirc;is kaj ricevis tute
         bluajn bu&scirc;on kaj vangojn. Jen denove a&ubreve;di&gcirc;is voko.
</p><p>
         <q>Ni ricevos batojn, pro la porkideto!</q> diris Kristino.
</p><p>
         <q>Ni iru al mia hejmo!</q> diris Ib; <q>nia domo certe staras &ccirc;i tie en la
         arbaro!</q> Kaj ili iris; ili venis al vetura vojo, sed hejmen &gcirc;i ne kondukis,
         kaj fari&gcirc;is mallume, kaj ili timis. La neordinara silento &ccirc;irka&ubreve;e estis
         interrompata nur de la malbela kriado de gufo a&ubreve; de la kantado de birdoj,
         kiujn ili ne konis. Fine amba&ubreve; impliki&gcirc;is en arbeta&jcirc;o, Kristino ploris kaj
         Ib ploris, kaj post kiam ili tiel estis plorintaj kelkan tempon, ili ku&scirc;i&gcirc;is
         sur la verda&jcirc;o kaj endormi&gcirc;is.
</p><p>
         La suno staris jam alte sur la &ccirc;ielo, kiam ili veki&gcirc;is; estis al ili tre
	 malvarme, sed Ib opiniis, ke tie supre sur la alta&jcirc;o, sur kiun la suno tra
         inter la arboj tiel brile lumis, ili povus varmi&gcirc;i, kaj de tie ili anka&ubreve; povus
         vidi la domon de liaj gepatroj. Sed ili trovi&gcirc;is malproksime de &gcirc;i, en tute
         alia parto de la arbaro. Kun grandega malfacileco ili suprengrimpis tute
         sur la alta&jcirc;on, kaj jen ili staris sur kruta deklivo apud klara lago kun
         travidebla akvo. Granda nombro da fi&scirc;oj na&gcirc;adis en &gcirc;i, prilumitaj de la
         radioj de la suno. Tio, kion la infanoj vidis, estis por ili tute neatendita,
         kaj tute apude ili ekvidis arbeton plenan de nuksoj. Ili de&scirc;iris kaj klakis
         kaj man&gcirc;is la delikatajn kernojn, kiuj komencis formi&gcirc;i. Jen aperis nova
         surprizo, e&ccirc; teruro. El la arbeta&jcirc;o eliris granda maljuna virino, kies
         viza&gcirc;o estis bruna kaj kies haroj estis brile nigraj; la blanko en &scirc;iaj
         okuloj lumis kiel &ccirc;e negro. &Scirc;i portis liga&jcirc;on sur la dorso kaj bastonegon
         en la mano; tio estis ciganino. La infanoj ne tuj komprenis, kion &scirc;i diris;
         kaj &scirc;i elprenis el la po&scirc;o tri grandajn nuksojn, pri kiuj &scirc;i diris, ke en &ccirc;iu
         el ili estas ka&scirc;itaj la plej &ccirc;armaj objektoj, ke tio estas sor&ccirc;aj nuksoj.
         Ib rigardis la virinon; &scirc;i estis tre afabla, kaj tial Ib ricevis kura&gcirc;on kaj
         demandis, &ccirc;u li ricevos la nuksojn; la virino donis ilin al li kaj &scirc;irkolektis
         al si plenan po&scirc;on da nuksoj avelaj.
</p><p>
         Ib kaj Kristino rigardis per grandaj okuloj la tri sor&ccirc;ajn nuksojn.
</p><p>
         <q>&Ccirc;u en &ccirc;i tiu trovi&gcirc;as kale&scirc;o kun &ccirc;evaloj?</q> demandis Ib.
</p><p>
         <q>E&ccirc; ora kale&scirc;o kun oraj &ccirc;evaloj!</q> respondis la virino.
</p><p>
         <q>En tia okazo donu &gcirc;in al mi!</q> petis la malgranda Kristino, kaj Ib
         donis &gcirc;in al &scirc;i, kaj la virino enligis al &scirc;i la nukson en &scirc;ian koltukon.
</p><p>
         <q>&Ccirc;u en &ccirc;i tiu trovi&gcirc;as tia sama bela koltuko, kiel Kristino havas?</q>
         demandis Ib.
</p><p>
         <q>Dek koltukoj tie trovi&gcirc;as!</q> respondis la virino, <q>kaj krom tio
         ankora&ubreve; elegantaj vestoj, &scirc;trumpoj kaj &ccirc;apelo.</q>
</p><p>
         <q>En tia okazo mi &gcirc;in anka&ubreve; volas havi!</q> diris Kristino, kaj la 
	 malgranda Ib donis al &scirc;i anka&ubreve; la duan nukson. La tria estis malgranda kaj
         nigra.
</p><p>
         <q>&Ccirc;i tiun vi povas konservi por vi!</q> diris Kristino, <q>&gcirc;i anka&ubreve; ja estas
         tre bela.</q>
</p><p>
         <q>Kaj kion &gcirc;i enhavas?</q> demandis Ib.
</p><p>
         <q>Tion, kio estas plej bona por vi!</q> respondis la ciganino.
</p><p>
         Kaj Ib forte tenis sian nukson. La virino promesis, ke &scirc;i kondukos ilin
         al &gcirc;usta vojo hejmen, kaj ili iris, sed &gcirc;uste en la direkto &gcirc;uste kontra&ubreve;a
         al tiu, en kiu ili devus iri; oni tamen ne devas pro tio akuzi &scirc;in, ke &scirc;i
         intencis &scirc;teli la infanojn.
</p><p>
         Meze en la senvojeta arbaro ili renkontis la arbariston Chr&auml;n, kiu konis
         Ibon, kaj per lia helpo Ib kun la malgranda Kristino venis returne hejmen
         kie oni estis en granda timo pri ili, Ili ricevis pardonon, kvankam ili
         amba&ubreve; tute juste meritis la vergon, unue &ccirc;ar ili faligis en la akvon la
         porkideton kaj due &ccirc;ar ili forkuris,
         Kristino revenis hejmen al sia erikejo, kaj Ib restis en la malgranda
         arbara domo. La unua, kion li faris vespere, estis tio, ke li elprsnis la
         nukson, kiu enhavis en si la <q>plej bonan</q> objekton. Li metis &gcirc;in inter la
         pordon kaj sojlon kaj alpremis la pordon; la nukso krakis kaj rompi&gcirc;is,
         sed en &gcirc;i ne trovi&gcirc;is plena kerno; &gcirc;i havis en si ian specon de flartabako
         a&ubreve; vermopulvoro. &Gcirc;i estis vermotrua, kiel oni ordinare diras.
</p><p>
         <q>Jes, tion mi povis anta&ubreve;vidi!</q> diris al si Ib; <q>kaj efektive, kiamaniere
         en &gcirc;i, en tiel malgranda nukso, povus trovi lokon la plej bona objkto!
         Kristino el siaj du nuksoj ricevos nek elegantajn vestojn nek oran
         kale&scirc;on.</q>
</p><p>
         Venis la vintro, kaj venis la nova jaro.
</p><p>
         Pasis multe da jaroj. Ib devis nun komenci la vizitadon de anta&ubreve;konfirmaciaj 
	 lecionoj, kaj la pastro lo&gcirc;is sufi&ccirc;e malproksime. En tiu
         tempo unu fojon venis la &scirc;ipisto kaj rakontis al la gepatroj de Ib, ke la
         malgranda Kristino intencas akcepti servolokon. Li diris, ke tio estas por
         &scirc;i vera feli&ccirc;o, ke &scirc;i trafas en tiel bonajn manojn, ke &scirc;i povos servi &ccirc;e tiel
         bonaj homoj. &Scirc;i iros al la ri&ccirc;aj gemastroj de drinkejo en la &ccirc;irka&ubreve;a&jcirc;o de
         Herning; tie &scirc;i helpados al la mastrino, kaj se &scirc;i ta&ubreve;gos kaj estos 
	 konfirmita, ili &scirc;in restigos &ccirc;e si.
</p><p>
         Ib kaj Kristino diris al si reciproke adia&ubreve;; iliaj gepatroj rigardis ilin kiel
         gefian&ccirc;ojn. &Ccirc;e la adia&ubreve;o &scirc;i montris al li, ke &scirc;i &ccirc;iam ankora&ubreve; posedas la
         du nuksojn, kiujn &scirc;i tiam ricevis de li, kiam ili perdis la vojon en la
         arbaro; &scirc;i anka&ubreve; rakontis, ke en sia kofro &scirc;i konservas la lignajn &scirc;uojn,
         kiujn li, estante knabo, eltran&ccirc;is el ligno kaj donacis al &scirc;i.
</p><p>
         Ib estis konfirmita, sed restis en la domo de sia patrino, &ccirc;ar li estis
         lerta ligno&scirc;uisto kaj somere li administradis la malgrandan terposeda&jcirc;on 
	 tiel, ke &scirc;i estis plene kontenta. &Scirc;i havis por tio nur lin, &ccirc;ar la patro
         de Ib mortis.
</p><p>
         Nur malofte, ordinare nur per po&scirc;tisto a&ubreve; per vaganta angilvendisto,
         oni a&ubreve;dis ion pri Kristino. &Ccirc;e la ri&ccirc;aj gemastroj estis al &scirc;i bone, kaj
         kiam &scirc;i estis konfirmita, &scirc;i skribis al sia patro kaj komisiis al li anka&ubreve;
         saluti Ibon kaj lian patrinon. En la letero &scirc;i skribis pri donaco de ses
         novaj &ccirc;emizoj kaj bela vesto, kiujn &scirc;i ricevis de siaj gemastroj. Tio estis
         efektive bonaj sciigoj.
</p><p>
         En la sekvanta printempo en unu bela tago oni frapis je la pordo de Ib
         kaj de lia patrino, kaj eniris la &scirc;ipisto kun Kristino; &scirc;i venis vizite por
         unu tago. &Gcirc;uste trovi&gcirc;is okazo, por veturi &gcirc;is la plej proksima najbara&jcirc;o
         kaj returne, kaj &scirc;i uzis &gcirc;in. &Scirc;i estis bela kaj &ccirc;arma kiel delikata fra&ubreve;lino
         kaj havis sur si belajn vestojn, kiuj estis kudritaj gustoplene kaj estis al
         &scirc;i bone alaspektaj. En plena parado &scirc;i tie staris, kaj Ib havis sur si siajn
         malnovajn &ccirc;iutagajn vestojn. La &gcirc;ojo kaj surprizo faris lin muta! Kvankam 
	 li prenis &scirc;ian manon, tenis &gcirc;in forte, kaj plena feli&ccirc;o radiis el liaj
         okuloj, li siajn lipojn tamen ne povis movi; sed des pli rapide la 
	 malgranda Kristino ekmovis siajn lipojn, &scirc;i rakontis multe kaj vigle kaj kisis
         Ibon sur la bu&scirc;o. 
</p><p>
         <q>&Ccirc;u vi ankora&ubreve; min konas?</q> &scirc;i demandis. Sed e&ccirc; kiam ili amba&ubreve;
         restis solaj kaj li &ccirc;iam ankora&ubreve; staris kaj tenis &scirc;ian manon, li povis nur
         elbalbuti: <q>Vi fari&gcirc;is eleganta sinjorino, kaj mi devas montri min al
         vi en mia malpura kitelo! Kiel ofte mi pensis pri vi kaj pri la malnova
         tempo!</q>
</p><p>
         Brako sub brako ili iris sur la alta&jcirc;on kaj rigardis trans Guldenaa al la
         erikejo kun &gcirc;iaj verdaj montetoj, sed Ib nenion diris; tamen kiam ili
         diris al si reciproke adia&ubreve;; en lia animo estis tute klare, ke Kristino devas
         fari&gcirc;i lia edzino; jam en ilia infaneco oni ja nomadis ilin gefian&ccirc;oj; ili
         estis, kiel li opiniis, fian&ccirc;igita paro, kvankam neniu el ili mem tion
         eldiris.
</p><p>
         Nur kelke da horoj ili povis ankora&ubreve; esti kune, &ccirc;ar &scirc;i devis iri returne
         al tiu loko, kie &scirc;i elkale&scirc;i&gcirc;is, por morga&ubreve; frue matene ekveturi returne.
</p><p>
         &Scirc;ia patro kaj Ib akompanis &scirc;in; estis hela lunlumo, kaj kiam ili alvenis al
         sia celo kaj devis disi&gcirc;i, Ib tute ne povis ellasi &scirc;ian manon. Kiel ajn klare
         liaj rigardoj esprimis la deziron de lia koro, li tamen povis eldiri &gcirc;in
         nur per malmulte da vortoj, sed &ccirc;iu el ili venis el la plejprofundo de la
         koro. <q>Se vi en la lasta tempo ne alkutimi&gcirc;is al tro eleganta vivo,</q> li
         diris, <q>kaj se vi estus kontenta vivi en la domo de mia patrino kun mi
         kiel kun via edzo, tiam ni fari&gcirc;u geedzoj!... Sed ni povas ja ankora&ubreve; iom
         atendi!</q>
</p><p>
         <q>Jes, venos tempo, venos konsilo, Ib!</q> &scirc;i diris; kaj &scirc;i premis al li la
         manon, kaj li kisis &scirc;in sur la bu&scirc;o. <q>Mi havas konfidon al vi, Ib!</q> diris
         Kristino, <q>kaj mi opinias, ke mi vin amas; sed lasu min anta&ubreve;e pripensi!</q>
         Kaj ili disi&gcirc;is. Ib rakontis al la &scirc;ipisto, ke li kaj Kristino estas jam
         kvaza&ubreve; fan&ccirc;igitaj, kaj la &scirc;ipisto trovis, ke estas tiel, kiel li &ccirc;iam pensis.
         Li akompanis Ibon hejmen kaj dormis kun li en unu lito, kaj tie plu ne
         estis parolate pri la fian&ccirc;i&gcirc;o.
</p><p>
         Pasis unu jaro; du leterojn skribis al si reciproke Ib kaj Kristino, kaj
         &ccirc;iu el ili estis subskribita: <q>fidela &gcirc;is la morto</q>. Unu tagon la &scirc;ipisto
         venis al Ib kaj transdonis al li salutojn de Kristino. La transdono de la
         pluaj sciigoj videble estis por li malfacila, sed la esenco estis, ke al
	 Kristino estas bone, e&ccirc; pli ol bone, &scirc;i estas ja bela knabino, estimata kaj
         amata; ke la filo de la mastro venis vizite hejmen; ke li havas en 
	 Kopenhago tre gravan kaj altkvalitan oficon, komizecon en kontoro, ke 
	 Kristino al li pla&ccirc;is kaj &scirc;i lin anka&ubreve; trovas la&ubreve; sia gusto, ke liaj gepatroj
         anka&ubreve; ne kontra&ubreve;parolas, sed ke nun la koro de Kristino rememorigas
         al &scirc;i, ke kredeble Ib &ccirc;iam ankora&ubreve; pensas pri &scirc;i, kaj ke tial &scirc;i estas preta
         forpu&scirc;i de si sian feli&ccirc;on. Tiel parolis la &scirc;ipisto.
</p><p>
         Ib en la unua momento ne diris e&ccirc; unu vorton, sed li pali&gcirc;is, skuis la
         kapon kaj poste diris: <q>Kristino ne devas forpu&scirc;i de si sian feli&ccirc;on!</q>
         <q>Skribu al &scirc;i vian opinion per kelke da vortoj!</q> diris la &scirc;ipisto.
         Kaj Ib skribis; sed li ne povis meti la vortojn tiel, kiel li volis, li
	 trastrekis kaj dis&scirc;iris, &dash; tamen &gcirc;is la mateno li elverkis leteron al la
	 malgranda Kristino, kaj jen estas &gcirc;ia enhavo:
</p><p>
         &leftquot;La leteron, kiun vi skribis al via patro, mi legis, kaj mi vidas el &gcirc;i,
         ke al vi en &ccirc;iuj rilatoj estas bone kaj ke vi povas havi e&ccirc; sorton ankora&ubreve;
         pli bonan. Demandu vian propran koron, Kristino, kaj pripensu bone,
         kio vin atendas, se vi min prenos. Mi povas proponi nur malmulte. Ne
         pensu pri mi nek pri tio, kio fari&gcirc;os el mi, sed nur pri via propra profito!
         Per nenia promeso vi estas ligita al mi, kaj se en via koro vi faris al mi
         ian promeson, mi liberigas vin de &gcirc;i. Plena kaj &ccirc;iurilata feli&ccirc;o venu sur
         vin, kara Kristino! Dio espereble anka&ubreve; por mia koro donos konsilon.
</p>
         <p rend="signed">Por &ccirc;iam via sincera amiko. Ib.&rightquot;</p>
<p>
         La letero estis forsendita, kaj Kristino &gcirc;in ricevis.
</p><p>
         La tagon de sankta Marteno estis farita pri &scirc;i edzi&gcirc;anonco kiel en la
         pre&gcirc;ejo sur la erikejo, tiel anka&ubreve; en Kopenhago, kie lo&gcirc;is la fian&ccirc;o, kaj
         tien &scirc;i veturis kun sia bopatrino, &ccirc;ar la fian&ccirc;o pro siaj multaj okupoj ne
         povis entrepreni la voja&gcirc;on al Jutlando. La&ubreve; interkonsento Kristino 
	 renkonti&gcirc;is kun sia patro en la vila&gcirc;o Funder, tra kiu &scirc;ia vojo kondukis kaj
         kiu trovi&gcirc;is ne malproksime de &scirc;ia hejma erikejo; tie ili reciproke diris
         al si adia&ubreve;. Oni iom eksciis pri tio, sed Ib nenion diris; li estas tre 
	 meditema, diris lia maljuna patrino. Jes, profunde enpensa kaj meditema li
         estis, kaj tial li denove rememoris la tri nuksojn, kiujn li kiel infano
         ricevis de la ciganino kaj el kiuj li du fordonis al Kristino. Tio estis tiuj
         sor&ccirc;aj nuksoj, kiuj devis alporti al Kristino oran kale&scirc;on kun &ccirc;evaloj kaj
         plej belajn vestojn. Jes, jes, tio plenumi&gcirc;is! Tiun tutan lukson la sorto
         tie en la potenca re&gcirc;urbo Kopenhago donis al &scirc;i. Por &scirc;i tio plenumi&gcirc;is!
         Por Ib la nukso enhavis en si nur nigran polvon kaj teron. <q>Tion, kio
         estas la plej bona por li,</q> kiel diris la ciganino, &dash; jes, tio anka&ubreve;
	 plenumi&gcirc;is, por li la plej bona estis polvo kaj tero. Nun li komprenis klare,
         kion la virino aludis: en la nigra tero, en la malvarma tombo estos por
         li plej bone.
</p><p>
         Pasis jaroj, &dash; ne multaj, sed ho ve, al Ib ili &scirc;ajnis tiel longaj; la 
	 maljunaj gemastroj de la drinkejo mortis, unu mallonge post la alia. La
         tutan havon, multajn milojn da taleroj, heredis la filo. Jes, nun Kristino
         povis veturi en ora kale&scirc;o kaj porti elegantajn vestojn.
</p><p>
         En la du sekvantaj jaroj la patro ricevis de Kristino neniun leteron,
         kaj kiam fine unu letero alvenis, tiam la ri&ccirc;eco kaj la plezuroj estis
	 malaperintaj. La kompatinda Kristino! Nek &scirc;i nek &scirc;ia edzo povosciis etendi
         siajn piedojn konforme al la litkovrilo; la ri&ccirc;a&jcirc;o foriris, kiel ili &gcirc;in akiris,
         &gcirc;i havis sur si neniun benon.
</p><p>
         La eriko floris, kaj la eriko denove velkis; pli ol unu vintro pelis la
         ne&gcirc;on super la erikejo kaj super la alta&jcirc;o, kie Ib lo&gcirc;is en silenta izoli&gcirc;o.
</p><p>
         La printempa suno lumis, kaj Ib estis prilaboranta sian kampon. Subite
         li per sia plugilo surpu&scirc;i&gcirc;is sur ion, kio &scirc;ajnis al li siliko; ia stranga
         objekto, simila al nigra rabota&jcirc;o, el&scirc;ovi&gcirc;is sur la supra&jcirc;on, kaj kiam Ib
         &gcirc;in levis, li rimarkis, ke &gcirc;i estas el metalo; la loko, kiun la plugilo
         difektis, brilis tute strange. Tio estis peza, granda ora brakringo el antikva
         idolista tempo. Li estis disfosinta tombon de antikva grandegulo, kaj li
         trovis &gcirc;ian plej multekostan ornamon. Ib montris tion al sia pastro, kiu
         klarigis al li &gcirc;ian altan valoron. Poste li iris kun li al la distriktestro, kiu
         raportis pri tio en Kopenhagon kaj donis al Ib la konsilon, ke li mem
         transdonu al la estraro la grandvaloran trovita&jcirc;on.
</p><p>
         <q>Vi trovis en la tero la plej bonan, kion &gcirc;i povis doni al vi!</q> diris la
         distriktestro.
</p><p>
         <q>La plej bonan!</q> pensis Ib. <q>La plej bonan por mi &dash; kaj en la tero!
         En tia okazo la ciganino ja tamen estis prava, se tio estis la plej bona!</q>
         Ib veturis per la po&scirc;ta &scirc;ipo al la &ccirc;efurbo; al li, kiu &gcirc;is nun estis
	 veturinta nur &gcirc;is Gudenaa, la nuna voja&gcirc;o &scirc;ajnis kvaza&ubreve; voja&gcirc;o transoceana.
</p><p>
         Kaj Ib alvenis en Kopenhago.
</p><p>
         Oni pagis al li la valoron de la trovita oro, tio estis granda sumo: mil
         spesmiloj. Tial Ib nun povis permesi al si vagadon tra la strata labirinto
         de Kopenhago.
</p><p>
         &Gcirc;uste en la vespero anta&ubreve; sia forveturo al Aarhus li devoji&gcirc;is en la
         stratoj, trafis en tute alian direkton, ol li intencis iri, kaj trans la Kolona
         ponto li trafis al la Kristiana Haveno anstata&ubreve; al la remparo &ccirc;e la 
	 Okcidenta pordego. Kvankam li tenis sin je la okcidenta direkto, li tamen tre
         forte deklini&gcirc;is de la bezonata vojo. Neniun homon oni povis vidi sur la
         strato. Malgranda knabino eliris el mizera domo; Ib petis informon pri la
         vojo, kiun li ser&ccirc;is. La knabineto surprizi&gcirc;is, ekrigardis al li supren, kaj
         en &scirc;iaj okuloj montri&gcirc;is larmoj. Li demandis, kio al &scirc;i estas; &scirc;i diris ion,
         kion li ne komprenis, kaj kiam ili amba&ubreve; trovi&gcirc;is sub lanterno kaj la lumo
         falis rekte sur &scirc;ian viza&gcirc;on, al li fari&gcirc;is tute strange en la animo, &ccirc;ar li
         ekvidis anta&ubreve; si la malgrandan Kristinon, &scirc;ian tute vivantan portreton,
         tute tian, kian li &scirc;in rememoris el la tempo, kiam ili amba&ubreve; estis infanoj.
</p><p>
         Li sekvis la malgrandan knabinon en la mizeran domon kaj supreniris
         la&ubreve; la mallar&gcirc;a ruini&gcirc;inta &scirc;tuparo &gcirc;is malgranda kurba &ccirc;ambreto sub la
         tegmento. Peza, sufoka aero plenigis la &ccirc;ambreton, nenia lumo tie estis.
</p><p>
         En unu augulo a&ubreve;di&gcirc;is &gcirc;emado, kaj el tie penetradis malfacila spirado.
</p><p>
         Ib ekbruligis alumeton. Sur mizera lito tie ku&scirc;is la patrino de la infano.
</p><p>
         <q>&Ccirc;u mi eble povas en ia maniero helpi al vi?</q> demandis Ib. <q>La infano
         renkontis min sur la strato, sed mi mem estas &ccirc;i tie tute fremda en la
         urbo. &Ccirc;u ne trovi&gcirc;as &ccirc;i tie ia najbaro a&ubreve; iu alia, kiun mi povus voki?</q>
         Kaj dirante tion, li levis &scirc;ian kapon.
</p><p>
         Tio estis Kristino el la erikejo!
</p><p>
         De longa tempo &scirc;ia nomo tie en Jutlando ne estis elparolata, &ccirc;ar tio
         ka&ubreve;zus grandan tumulton en la silenta meditado de Ib, kaj cetere la
         famo kaj la vero rakontis ja nenion bonan: la multo de mono, kiun &scirc;ia
         edzo heredis de siaj gepatroj, faris lin malhumila kaj facilanima. Sian
         konstantan servolokon li forrifuzis, dum duono da jaro li voja&gcirc;adis en la
         eksterlando, poste li revenis kaj faris &scirc;uldojn; &ccirc;iam pli kaj pli la veturilo
         klini&gcirc;is kaj fine &gcirc;i renversi&gcirc;is. Liaj multaj gajaj tablamikoj asertis, ke li
         meritas sian sorton, &ccirc;ar li vivis ja kiel absoluta malsa&gcirc;ulo. Unu matenon
         oni trovis lian kadavron en la palaca lageto.
</p><p>
         De post lia morto Kristino suferis tre multe; &scirc;ia pli juna malgranda
         infano, kiu naski&gcirc;is ankora&ubreve; dum la bonstato, mortis; nun Kristino
         atingis tian gradon, ke dan&gcirc;ere malsana, forlasita, &scirc;i ku&scirc;is en mizera
         &ccirc;ambreto, en tia mizera stato, kian &scirc;i en siaj junaj jaroj sur sia senhoma
         erikejo eble povus toleri, sed kiu nun, post &scirc;ia alkutimi&gcirc;o al pli bonaj
         cirkonstancoj, treege sentigis al &scirc;i &scirc;ian mizeron. &Scirc;ia pli a&gcirc;a infano, kiu
         anka&ubreve; estis malgranda Kristino, suferadis kun &scirc;i mizeron kaj malsaton,
         kaj &scirc;i nun alkondukis al &scirc;i Ibon.
</p><p>
         <q>Mi timas, ke la morto disigos min de mia malfeli&ccirc;a infano!</q> &scirc;i &gcirc;emis;
         <q>kien en la mondo &scirc;i tiam povos iri!</q> Plu &scirc;i nenion povis diri.
</p><p>
         Ib denove ekflamigis alumeton kaj trovis peceton da kandelo, kiun li
         ekbruligis; per tio la mizera &ccirc;ambreto almena&ubreve; iom prilumi&gcirc;is.
</p><p>
         Ib rigardis la malgrandan knabinon kaj rememoris Kristinon en &scirc;iaj
         junaj jaroj. Pro Kristino li povis esti bona por tiu infano, kiu estis por li
         fremda kaj nekonata. La mortantino lin rigardis, &scirc;iaj okuloj fari&gcirc;is pli
         kaj pli grandaj.... &Ccirc;u &scirc;i lin rekonis? Li tion ne eksciis, e&ccirc; unu vorton li
         plu ne a&ubreve;dis de &scirc;i.
</p><p rend="center">

&TRISTELO;
          
</p><p>
         Estis en la arbaro de Gudenaa, proksime de la erikejo. La aero estis
         griza, la eriko komencis velki, la okcidentaj ventegoj peladis la flavajn
         foliojn en la rivereton kaj trans la erikejon, sur kiu &ccirc;iam ankora&ubreve; staris
         la domo, konstruita el torfo; en &gcirc;i nun lo&gcirc;is fremdaj homoj. Sed &ccirc;e la bazo
         de la alta&jcirc;o, sub la &scirc;irmo de altaj arboj, staris malgranda domo, blanka
         kaj afablaspekta. En la &ccirc;ambro brulis torfo en la forno, en la &ccirc;ambro estis
         sunbrilo, kiu lumis el du infanaj okuloj. Kiel printempa kantado de
         ala&ubreve;do sonis la parolo el la ru&gcirc;a ridetanta bu&scirc;o de la infano. Vivo kaj
         gajeco regis en la domo, la malgranda Kristino &jcirc;us alveturis. &Scirc;i sidis sur
         la genuoj de Ib; Ib anstata&ubreve;is al &scirc;i patron kaj patrinon, kiuj amba&ubreve; 
	 malaperis, kiel son&gcirc;o malaperas &ccirc;e infano kaj &ccirc;e plenkreskulo. Ib sidis en la
         pura, beleta domo, bonhava homo; la patrino de la malgranda infano
         ku&scirc;is sur la tombejo de malri&ccirc;uloj en la re&gcirc;urbo Kopenhago.
</p><p>
         Ib havis monon en la kesto, kiel oni asertis, monon el la tero, kaj krom
         tio li havis ja anka&ubreve; la malgrandan Kristinon.
</p>
</div>

<div type="story" rend="doc" id="malsaghulo">
<head>Johan&ccirc;jo-malsa&gcirc;ulo</head>
<p>
         Tie en la kamparo estis malnova biena domo, kaj en &gcirc;i lo&gcirc;is bienposedanto, 
	 kiu havis du filojn, kiuj estis tiel spritaj, ke e&ccirc; duono de tiu spriteco 
	 sufi&ccirc;us. Ili volis svati&gcirc;i al la filino de la re&gcirc;o, kaj por tio ili havis la
         rajton, &ccirc;ar la re&gcirc;idino lasis sciigi, ke &scirc;i prenos kiel edzon tiun, kiu plej
         lerte kaj plej sa&gcirc;e povos interparoli kun &scirc;i.
</p><p>
         Amba&ubreve; dum ok tagoj sin preparis, tio estis la plej longa tempo, kiu
         estis donita al ili por tio, sed &gcirc;i estis sufi&ccirc;a, &ccirc;ar ili havis anta&ubreve;klerecon,
         kio &ccirc;iam estas utila. Unu el ili sciis parkere la tutan latinan leksikonon
         kaj tri jarlibrojn de la urba gazeto, kiel de la komenco &gcirc;is la fino, tiel
         anka&ubreve; returne. La dua konati&gcirc;is kun &ccirc;iuj paragrafoj de &ccirc;iuj korporaciaj
         le&gcirc;oj kaj kun tio, kio devas scii &ccirc;iu korporaciestro. Tiamaniere, li pensis,
         li povas paroli pri aferoj regnaj kaj sciencaj. Krom tio li povosciis brodi
         &scirc;elkojn, &ccirc;ar li estis kapabla kaj lerta.
</p><p>
         <q>Mi ricevos la re&gcirc;idinon!</q> ili amba&ubreve; diris, kaj tial ilia patro donis al
         &ccirc;iu el ili po unu bela &ccirc;evalo; tiu, kiu sciis parkere la leksikonon kaj la
         gazetojn, ricevis &ccirc;evalon karbonigran, kaj tiu, kiu estis kompetenta pri
         korporacia&jcirc;oj kaj povosciis brodi, ricevis laktoblankan; kaj post tio ili
         &scirc;miris al si la angulojn de la bu&scirc;o per fi&scirc;oleo, por ke ili fari&gcirc;u pli 
	 flekseblaj. &Ccirc;iuj servistoj estis malsupre sur la korto, por vidi, kiel ili sidi&gcirc;as
         sur &ccirc;evalon. En tiu momento aperis la tria frato, &dash; &ccirc;ar estis tri da ili,
         sed neniu kalkulis la trian kiel fraton, &ccirc;ar li ne posedis tiel saman 
	 miregindan instruitecon kiel la du allaj, kaj &ccirc;iuj nomadis lin nur 
	 Johan&ccirc;jo-malsa&gcirc;ulo.
</p><p>
         <q>Kien vi volas iri, ke vi metis sur vin la festan surtuton?</q> li demandis.
         <q>Al la kortego, por interparoli kun la re&gcirc;idino! &Ccirc;u vi ne a&ubreve;dis, kio
         estis tamburita en la tuta lando?</q> Kaj ili rakontis al li tion.
</p><p>
         <q>&Ccirc;u vere! En tia okazo mi anka&ubreve; devas tie esti!</q> diris 
	 Johan&ccirc;jo-malsa&gcirc;ulo, kaj la fratoj ridis pri li kaj forrajdis.
</p><p>
         <q>Patro, donu al mi &ccirc;evalon!</q> diris Johan&ccirc;jo-malsa&gcirc;ulo. <q>Mi ricevas
         grandan deziron edzi&gcirc;i. Se &scirc;i min prenos, tiam &scirc;i min prenos, kaj se &scirc;i
         min ne prenos, tiam mi tamen &scirc;in prenos!</q>
</p><p>
         <q>Kia babila&jcirc;o!</q> diris la patro. <q>Al vi mi ne donos &ccirc;evalon. Vi ja ne
         povoscias paroli! Viaj fratoj, tio estas io alia, ili estas bonegaj bravuloj!</q>
</p><p>
         <q>Se vi ne volas doni al mi &ccirc;evalon,</q> diris Johan&ccirc;jo-malsa&gcirc;ulo, <q>mi
         prenos la kapron, &gcirc;i apartenas al mi kaj povas min porti!</q> Kaj li sidi&gcirc;is
         rajde sur la kapro, frapis &gcirc;iajn flankojn per siaj kalkanoj kaj forgalopis
         la&ubreve;longe de la landvojo. Hu, kiel rapide li rajdis! <q>Jen mi venis!</q>
         ekkriis Johan&ccirc;jo-malsa&gcirc;ulo kaj komencis kanti tiel, ke &ccirc;ie a&ubreve;di&gcirc;is
         resonoj.
</p><p>
         La fratoj rajdis anta&ubreve;en tute silente; ili ne parolis e&ccirc; unu vorton, ili
         devis ankora&ubreve; unu fojon pripensi &ccirc;iujn bonajn ideojn, kiujn ili intencis
         elmeti.
</p><p>
         <q>He ho! he ho!</q> kriis Johan&ccirc;jo-malsa&gcirc;ulo, <q>jen mi venis! Vidu, kion
         mi trovis sur la vojo!</q> &Ccirc;e tiuj vortoj li montris al ili mortintan kornikon,
         kiun li trovis.
</p><p>
         <q>Malsa&gcirc;ulo!</q> ili kriis al li, <q>kion vi volas fari kun &gcirc;i?</q>
</p><p>
         <q>Mi &gcirc;in donacos al la re&gcirc;idino!</q>
</p><p>
         <q>Jes, faru tion!</q> ili diris, ridis kaj rajdis pluen.
</p><p>
         <q>He ho! he ho! Jen mi venis! Vidu, kion mi nun trovis! Tion oni ne
         trovas sur la vojo &ccirc;iutage!</q>
</p><p>
         La fratoj denove sin returnis, por vidi la maloftan trezoron. 
</p><p>
	 <q>Malsa&gcirc;ulo!</q> ili diris, <q>tio estas ja malnova ligna &scirc;uo, kies supra parto 
	 defalis! &Ccirc;u anka&ubreve; &ccirc;i tion la re&gcirc;idino ricevos?</q>
</p><p>
         <q>&Scirc;i &gcirc;in ricevos!</q> diris Johan&ccirc;jo-malsa&gcirc;ulo, kaj la fratoj ridis, rajdis
         pluen kaj anta&ubreve;i&gcirc;is al li je granda distanco.
</p><p>
         <q>He ho! he ho! Jen mi venis!</q> ekkriis Johan&ccirc;jo-malsa&gcirc;ulo. <q>Ha, fari&gcirc;as
         &ccirc;iam pli bone! He ho! He ho! Tio estas nekomparebla!</q>
</p><p>
         <q>Kion vi nun denove trovis?</q> demandis la fratoj.
</p><p>
         <q>Ho!</q> diris Johan&ccirc;jo-malsa&gcirc;ulo, <q>en efektiveco pri tio oni ne parolas!
         Sed kiel forte &scirc;i &gcirc;ojos, la re&gcirc;idino!</q>
</p><p>
         <q>Fi!</q> diris la fratoj, <q>tio estas ja &scirc;limo, kiu estas el&jcirc;etita el la vojaj
         fosoj.</q>
</p><p>
         <q>Tute vere!</q> diris Johan&ccirc;jo-malsa&gcirc;ulo, <q>kaj &gcirc;i estas de plej delikata
         speco, tiel ke oni &gcirc;in tute ne povas teni en la mano!</q> Kaj li plenigis al
         si per tio la po&scirc;on.
</p><p>
         Sed la fratoj rajdis tiel rapide, kiel ili povis, kaj anta&ubreve;i&gcirc;is al li je tuta
         horo. Ili haltis &ccirc;e la urba pordego, kie la svati&gcirc;antoj, la&ubreve; la ordo de sia
         alveno, estis numerataj kaj starigataj en vicoj, po ses en unu vico, kaj
         tiel dense, ke ili ne povis movi la brakojn. Tio estis tre bona, &ccirc;ar alie ili
         reciproke de&scirc;irus al si la vestojn.
</p><p>
         &Ccirc;iuj aliaj lo&gcirc;antoj de la lando staris &ccirc;irka&ubreve;e de la palaco, &gcirc;is la fenestroj, 
	 por vidi, kiel la re&gcirc;idino akceptas la svati&gcirc;antojn. Strange! Apena&ubreve;
         iu el ili transpa&scirc;is la sojlon de &scirc;ia &ccirc;ambro, tuj lia oratora talento lin 
	 forlasis.
</p><p>
         <q>Ne ta&ubreve;gas!</q> diris la re&gcirc;idino. <q>For!</q>
</p><p>
         Jen venis tiu el la fratoj, kiu sciis parkere la leksikonon, sed dum la
         longa starado en la vicoj li &gcirc;in tute forgesis. Krom tio la planko knaris
         kaj la plafono estis el spegula vitro, tiel ke li vidis sin mem starantan
         surkape, kaj &ccirc;e &ccirc;iu fenestro staris tri skribistoj kaj unu urba pleja&gcirc;ulo,
         kiuj enskribis &ccirc;ion, kio estis parolata, por ke &gcirc;i tuj trafu en la gazetojn
         kaj povu esti vendata pro du spesdekoj &ccirc;e &ccirc;iu stratangulo. Estis terure,
         estis timegige! Kaj aldone al &ccirc;io la forno estis tiel forte hejtita, ke &gcirc;i estis
         arderu&gcirc;a.
</p><p>
         <q>&Ccirc;i tie estas tre varmege!</q> komencis sian paroladon la svati&gcirc;anto.
</p><p>
         <q>&Gcirc;i venas de tio, ke mia patro hodia&ubreve; rostas junajn kokojn!</q> diris la
         re&gcirc;idino.
</p><p>
         Be! li staris senhelpe, tian respondon li ne atendis; e&ccirc; unu vorton li
         ne povosciis diri, &ccirc;ar li pensis, ke li esprimis eksterordinare 
	 profundpensan opinion. Be!
</p><p>
         <q>Ne ta&ubreve;gas!</q> diris la re&gcirc;idino. <q>For!</q> Kaj li devis fori&gcirc;i. Venis la
         dua frato.
</p><p>
         <q>&Ccirc;i tie estas tre varmege!</q> li diris.
</p><p>
         <q>Jes, ni rostas hodia&ubreve; junajn kokidojn!</q> respondis la re&gcirc;idino.
</p><p>
         <q>Kion vi bonvo...?</q> li demandis, kaj &ccirc;iuj skribistoj enskribis: <q>kion
         vi bonvo....</q>
</p><p>
         <q>Ne ta&ubreve;gas!</q> diris la re&gcirc;idino. <q>For!</q>
</p><p>
         Nun venis Johan&ccirc;jo-malsa&gcirc;ulo, kiu sur sia kapro enrajdis rekte en la
         &ccirc;ambron. <q>Estas ja terura varmego!</q> li diris.
</p><p>
         <q>&Gcirc;i venas de tio, ke mi rostas junajn kokojn!</q> respondis la re&gcirc;idino.
         <q>Tio estas ja bonega!</q> diris Johan&ccirc;jo-malsa&gcirc;ulo; <q>en tia okazo mi
         kredeble povos anka&ubreve; rosti kornikon!</q>
</p><p>
         <q>Volonte mi faros al vi la komplezon!</q> respondis la re&gcirc;idino, <q>sed
         &ccirc;u vi havas ion, en kio oni povus &gcirc;in rosti? &ccirc;ar mi havas &ccirc;i tie nek poton
         nek paton.</q>
</p><p>
         <q>Sed tio ne mankas al mi!</q> &gcirc;oje ekkriis Johan&ccirc;jo-malsa&gcirc;ulo. <q>Jen
         estas bonega kuirvazo?</q> Kaj li eltiris la malnovan lignan &scirc;uon kaj metis
         en &gcirc;in la kornikon.
</p><p>
         <q>Tio &scirc;ufi&ccirc;as por tuta tagman&gcirc;o!</q> diris la re&gcirc;idino. <q>Sed kie ni prenos
         la sa&ubreve;con?</q>
</p><p>
         <q>&Gcirc;in mi havas en la po&scirc;o!</q> diris Johan&ccirc;jo-malsa&gcirc;ulo ridetante. <q>Mi
         havas tiom multe; ke mi ne bezonas &scirc;pari!</q> Kaj li elver&scirc;is iom da &scirc;limo
         el la po&scirc;o.
</p><p>
         <q>Tio al mi pla&ccirc;as!</q> diris la re&gcirc;idino; <q>vi povoscias ja respondi, vi
         povoscias paroli, kaj vin mi volas fari mia edzo! Sed &ccirc;u vi scias, ke &ccirc;iu
         vorto, kiun ni diras kaj diris, estas enskribata kaj morga&ubreve; aperos en la
         gazetoj? &Ccirc;e &ccirc;iu fenestro vi vidas tri skribistojn kaj unu urban pleja&gcirc;ulon,
         kaj la pleja&gcirc;ulo estas la plej malbona, &ccirc;ar li ne bone a&ubreve;das!</q> Tion &scirc;i
         diris nur por timigi lin. Kaj &ccirc;iuj skribistoj ridis kaj faris inkmakulon sur
         la planko.
</p><p>
         <q>Tiuj sinjoroj tie!</q> respondis Johan&ccirc;jo-malsa&gcirc;ulo. <q>Nu, al la 
	 pleja&gcirc;ulo mi devas fari plej bonan donacon!</q> Li elturnis siajn po&scirc;ojn kaj
         &jcirc;etis al la pleja&gcirc;ulo la tutan &scirc;limon rekte en la viza&gcirc;on.
</p><p>
         <q>Bone vi helpis al vi!</q> diris la re&gcirc;idino. <q>Tion mi ne povoscius fari!
         Sed mi tion kredeble ankora&ubreve; lernos!</q>
</p><p>
         Kaj tiamaniere Johan&ccirc;jo-malsa&gcirc;ulo fari&gcirc;is re&gcirc;o, ricevis edzinon kaj
         kronon kaj sidis sur trono, kaj &ccirc;ion &ccirc;i tion ni eksciis el la gazeto de la
         urba pleja&gcirc;ulo, &dash; kiu cetere ne estas plene fidinda.
</p>
</div>

<div type="story" rend="doc" id="dorna_voko">
<head>Dorna vojo de la honoro</head>
<p>
         Malnova fabelo havas la superskribon: <q>Dorna vojo de la honoro</q>;
         tiun vojon devis trairi unu &ccirc;asisto, nomata Bryde, kiu atingis altan
         honoron kaj rangon, sed nur post longaj kaj multaj malagrabla&jcirc;oj kaj
         dan&gcirc;eroj en sia vivo. Multaj el ni certe a&ubreve;dis tiun fabelon en sia infaneco
         a&ubreve; eble legis &gcirc;in en la pli malfruaj jaroj kaj pensis &ccirc;e tio pri sia propra
         nerimarkata dorna vojo kaj multaj malagrabla&jcirc;oj. Fabelo kaj realeco
         estas tre proksimaj unu de la alia, sed la fabelo havas harmonian solvon
         jam &ccirc;i tie sur la tero, sed la realeco ofte for&scirc;ovas la solvon trans la teran
         vivon, en la eternecon.
</p><p>
         La monda historio estas magia lanterno, kiu per lumbildoj sur la 
	 malluma fono de la epoko montras al ni, kiel la bonfarantoj de la homaro, la
         martiroj de la genio, iras la&ubreve; la dorna vojo de la honoro.
</p><p>
         El &ccirc;iuj tempoj, el &ccirc;iuj landoj montri&gcirc;as tiuj lumaj bildoj, &ccirc;iu nur por
         unu momento, sed tamen prezentante la enhavon de tuta vivo, tutan
         vivon kun &gcirc;iaj bataloj kaj venkoj. Ni rigardu kelkajn apartajn el la
         granda kvanto de la martiroj, el tiu granda kvanto, kiu ne havos limon,
         anta&ubreve; ol la tero pereos.
</p><p>
         Ni vidas plenan amfiteatron, la Nuboj de Aristofano eligas torentojn
         da moko kaj da gajeco en la homan amasegon. De sur la scenejo la spirite
         kaj korpe plej rimarkinda viro de Atenoj, kiu por la popolo estis &scirc;ildo
         kontra&ubreve; la tridek tiranoj, estas ridindigata. Li, kiu en la tumulto de la
         batalo savis Alcibiadon kaj Ksenofonton, li, kies spirito levi&gcirc;is super la
         diojn de la antikveco, li mem trovi&gcirc;as en la teatro. Li levi&gcirc;is de la benko
         de la rigardantoj kaj prezentis sin, por ke la ridantaj Atenanoj povu
         kompari, &ccirc;u li kaj lia karikaturo sur la scenejo estas similaj unu al la
         alia. Rekti&gcirc;inte li staras anta&ubreve; ili, tre alte super &ccirc;iuj.
</p><p>
         Vi, sukoplena, verda venena cikuto, devus esti la simbolo de Atenoj, ne
         la olivarbo.
</p><p>
         Sep urboj disputis pri la honoro esti la naski&gcirc;loko de Homer, tio estas
         tiam, kiam li jam plu ne vivis! Rigardu lin dum lia vivo! Tiam li
         travagadis tiujn samajn urbojn, deklamante siajn versojn, por akiri 
	 vivrimedojn; la penso pri la morga&ubreve;a tago grizigas liajn harojn. Li, la plej
         potenca vidanto, estas blinda kaj soleca; la akraj dornoj dis&scirc;iras en 
	 &ccirc;ifonojn la mantelon de la re&gcirc;o de la poetoj.
</p><p>
         Liaj kantoj ankora&ubreve; vivas, kaj nur per ili solaj vivas la dioj kaj herooj
         de la antikveco. 
</p><p>
         Bildo post bildo elna&gcirc;as el la oriento kaj el la okcidento, ili estas 
	 disigitaj unu de la alia per la loko kaj tempo, kaj tamen tio estas la samaj
         vojpartoj sur la dorna vojo de la honoro, kie la kardo floras nur tiam,
         kiam oni devas ornami la tombon.
</p><p>
         Sub palmoj alproksimi&gcirc;as kameloj, ri&ccirc;e &scirc;ar&gcirc;itaj per indigo kaj aliaj
         grandvaloraj trezora&jcirc;oj. La reganto de la lando sendas ilin al li, kies
         kantoj estas la &gcirc;ojo de la popolo, la gloro de la lando. Li, kiun envio kaj
         mensogo forpelis el la patrujo, li nun estas trovita. La karavano 
	 alproksimi&gcirc;as al la urbeto, kiu donis al li rifu&gcirc;on. Mizera funebra procesio 
	 elmovi&gcirc;as el la pordego kaj malhelpas la karavanon. La mortinto estas &gcirc;uste
         li, kiun ili ser&ccirc;as: Firdusi. La dorna vojo de la honoro estas finita!
         La Afrikano kun la maldelikataj viza&gcirc;trajtoj, la dikaj lipoj, la nigraj
         krispaj haroj sidas sur la marmora &scirc;tuparo de la palaco en la &ccirc;efurbo de
         Portugalujo kaj petas almozojn. Tio estas la fidela sklavo de Camoens,
         sen li kaj sen la kupraj moneroj, kiujn oni &jcirc;etas al li, lia sinjoro, <q>la
         kantisto de Luziado</q>, devus morti de malsato. 
</p><p>
         Nun staras multekosta monumento super la tombo de Camoens.
</p><p>
         Denove bildo!
</p><p>
         Malanta&ubreve; feraj kradoj montri&gcirc;as homo kadavre pala, kun longa senorda
         barbo. <q>Mi faris eltrovon, la plej grandan de post jarcentoj!</q> li krias,
         <q>kaj de pli ol dudek jaroj oni min tenas &ccirc;i tie en&scirc;lositan!</q> &dash; <q>Kiu li
         estas?</q> &dash; <q>Frenezulo!</q> respondas la observisto de la frenezulejo.
         <q>Kiajn ideojn homo povas havi! li manie imagas al si, ke per vaporo oni
         povas movi&gcirc;i anta&ubreve;en!</q> Tio estas Salomono de Caus, la eltrovinto de la
         forto de vaporo, kiu per la neklaraj vortoj de anta&ubreve;sento ne estis 
	 komprenita de Richelieu kaj mortas, en&scirc;losita en frenezulejo.
</p><p>
         Jen staras Kolumbo, kiun iam la strataj buboj persekutadis kaj mokadis
         pro tio, ke li volis malkovri novan mondon. Li &gcirc;in malkovris: &gcirc;oje sonas
         la sonoriloj &ccirc;e lia venka reveno hejmen, sed la envio balda&ubreve; sonas
         ankora&ubreve; pli la&ubreve;te. La malkovrinton de mondo, lin, kiu levis super la
         maron kaj donacis al sia re&gcirc;o la Amerikan orlandon, oni rekompencas
         per feraj &ccirc;enoj. Ili, pri kiuj li deziras, ke oni ilin metu en lian &ccirc;erkon,
         atestas pri tio, kiel la mondo kaj la samtempuloj povoscias taksi meritojn.
</p><p>
         Bildo aperas post bildo, ri&ccirc;a estas la dorna vojo de la honoro!
</p><p>
         Jen en mallumo kaj nokto sidas tiu, kiu mezuris la altecon de la montoj
         de la luno, li, kiu penetris en la universon &gcirc;is la planedoj kaj steloj, li,
         la potenca, kiu a&ubreve;dis kaj vidis la spiriton en la naturo, kiu sentis, ke la
         tero sub li turni&gcirc;as: Galilei. Blinda kaj surda li sidas tie en la jaroj de
         sia maljuneco, turmentata de la ripro&ccirc;oj de la konscienco pro la 
	 malkonfeso, apena&ubreve; havanta sufi&ccirc;e da forto, por levi sian piedon, tiun saman
         piedon, per kiu li iam en anima doloro, kiam la vorto de la vero estis
         forstrekita kaj neinigita, ekfrapis la teron, kolere kriante : <q>&Gcirc;i tamen
         turni&gcirc;as!</q>
</p><p>
         Jen staras virino kun menso de infano, kun entuziasmo kaj kredo, &dash;
         la standardon &scirc;i portas anta&ubreve; la batalanta militistaro kaj alportas al sia
         patrujo venkojn kaj savon. &Gcirc;ojkrioj sonas, &dash; kaj la lignaro estas 
	 ekbruligata: Johanino, la virgulino de Orleano, la sor&ccirc;istino, estas forbruligita.
</p><p>
         &dash; Jes, e&ccirc; posta jarcento kra&ccirc;as sur la blankan lilion: Voltaire, la satiruso
         de la prudento, kantas pri <q>La pucelle</q>.
</p><p>
         En la kongreso en Viborg la Dana nobelaro forbruligas la le&gcirc;ojn de la
         re&gcirc;o, &dash; ili lumas en la flamo, prilumas la tempon kaj le&gcirc;donanton,
         &jcirc;etas brilon de gloro en la malluman malliberejan turon, kie li sidas kun
         griza kapo, kurbigita, gratante per la ungoj sulkojn en la &scirc;tona tablo, li,
         kiu iam estis reganto super tri regnoj, la populara re&gcirc;o, la amiko de la
         urbanoj kaj de la vila&gcirc;anoj: Kristiano la Dua, li kun la severa spirito en
         la severa tempo. Malamikoj skribis lian historion. Lian dudeksepjaran
         malliberecon ni memoru, kiam ni rememoras lian kulpon.
</p><p>
         Jen &scirc;ipo forveturas de Danujo, viro staras &ccirc;e la alta masto, li rigardas
         la lastan fojon al la malnova hejmo: Tycho Brahe, kiu levis &gcirc;is la steloj
         la nomon de Danujo kaj kiun oni pro tio rekompencis per afliktoj kaj
         &ccirc;agreno, &dash; li veturas al fremda lando. <q>La &ccirc;ielo estas &ccirc;ie, kion mi
         bezonas plu!</q> estas liaj propraj vortoj; li forveturas, la plej glora viro de
         Danujo, libera kaj honorata en fremda lando!
</p><p>
         Mi staras en Ameriko, &ccirc;e unu el la grandaj riveroj; granda amaso da
         homoj kolekti&gcirc;is; oni diras, ke &scirc;ipo povos veturi kontra&ubreve; la vento kaj
         malbonvetero, ke &gcirc;i estos potenco kontra&ubreve; la elementoj: Roberto Fulton
         estas nomata tiu, kiu diras, ke li tion atingos. La &scirc;ipo komencas sian
         iradon; subite &gcirc;i haltas. La popolamaso ridas, krias, fajfas; lia propra
         patro anka&ubreve; fajfas kun la aliaj. <q>Malmodesteco! Frenezo! Tio estas 
	 meritita rekompenco! Oni en&scirc;losu la malsa&gcirc;ulon!</q> Sed jen oni rompas 
	 malgrandan najlon, kiu por momento retenis la ma&scirc;inon, la radoj 
	 turni&gcirc;as la &scirc;oveliloj venkas la kontra&ubreve;staron de la akvo, la &scirc;ipo veturas...!
</p><p>
         La vaporbobeno aliformigas inter la landoj de la mondo la horojn en
         minutojn.
</p><p>
         Homaro! &ccirc;u vi komprenas la feli&ccirc;on, kiun donas la minuto de tiu konscio, 
	 de tiu klari&gcirc;o de la spirito koncerne &gcirc;ian taskon, la minuto, en kiu
         &ccirc;iuj vundoj, ricevitaj sur la dorna vojo de la honoro, ofte e&ccirc; pro sia 
	 propra kulpo, cedas la lokon al sani&gcirc;o, bonfarto, forto kaj klareco, la
         minuto, en kiu la malharmonio aliformi&gcirc;as en harmonion, la homoj vidas
         la elmontri&gcirc;on de la favorkoreco de Dio, kiun perceptas nur aparta 
	 individuo, sed kiu per li fari&gcirc;as apartana&jcirc;o de &ccirc;iuj?
</p><p>
         Tiam la dorna vojo de la honoro montri&gcirc;as en sia brilo de gloro. Feli&ccirc;aj
         estas tiuj, kiuj estas elektitaj por pilgrimi sur tiu vojo kaj ali&gcirc;i al la vico
         de la konstruistoj de la ponto, kiu ligas la homaron kun Dio.
</p><p>
         Per potencaj flugiloj &scirc;vebas la spirito de la historio tra la tempoj kaj &dash;
         por kura&gcirc;igo kaj konsolo, por meditiga kvieteco &gcirc;i montras en brilplenaj
         bildoj sur nokte malluma fono la dornan vojon de la honoro, kiu ne
         fini&gcirc;as sur la tero kiel en fabeloj per brilo kaj &gcirc;ojo, sed trans la tempo
         direkti&gcirc;as en la eternecon.
</p>
</div>

<div type="story" rend="doc" id="juda_knabino">
<head>Juda knabino</head>
<p>
         En la lernejo de la malri&ccirc;uloj, inter la aliaj infanoj trovi&gcirc;is malgranda
         juda knabino, vigla kaj bona, la plej lerta kaj kapabla el &ccirc;iuj; sed en unu
         el la lernofakoj &scirc;i ne povis partopreni, en la lecionoj de religio; &scirc;i estis ja
         en Kristana lernejo.
</p><p>
         Estis permesite al &scirc;i teni anta&ubreve; si sian libron de geografio a&ubreve; prepari
         siajn taskojn, sed &ccirc;i tiuj estis rapide pretigataj. Tiam anta&ubreve; &scirc;i ku&scirc;is 
	 malfermita libro, sed la knabineto ne legis en &gcirc;i, &scirc;i sidis kaj a&ubreve;skultis, kaj
         balda&ubreve; la instruisto rimarkis, ke &scirc;i sekvas la instruadon kun tia atento,
         kiel preska&ubreve; neniu el la aliaj knabinoj.
</p><p>
         <q>Legu en via libro!</q> li diris milde kaj serioze, sed la knabineto
         rigardis lin per siaj nigraj radiantaj okuloj, kaj kiam li anka&ubreve; &scirc;in pri io
         demandis, &scirc;i donis pli &gcirc;ustajn respondojn ol &ccirc;iuj aliaj. &Scirc;i a&ubreve;dis, komprenis
         kaj perceptis.
</p><p>
         &Scirc;ia patro estis malri&ccirc;a honesta homo; kiam li transdonis sian filinon
         al la lernejo, li metis la kondi&ccirc;on, ke oni ne instruu al &scirc;i la Kristanan
         religion. Se oni forliberigus &scirc;in por tiu lernohoro, tio &ccirc;e la aliaj infanoj
         eble povus veki malkontentecon kaj iajn specialajn pensojn, tial &scirc;i 
	 restadis, sed tio ne povis da&ubreve;ri pli longe.
</p><p>
         La instruisto iris al la patro kaj diris, al li, ke li devas a&ubreve; forpreni sian
         filinon el la lernejo, a&ubreve; lasi &scirc;in fari&gcirc;i Kristanino. <q>Mi ne povas elteni,
         kiam mi vidas tiujn brulantajn okulojn, tiun ardon kaj kvaza&ubreve; animan
         soifon je la vortoj de la Evangelio!</q> diris la instruisto. 
</p><p>
         La patro ekploris: <q>Mi mem scias nur malmulte el nia propra religio,
         sed &scirc;ia patrino estis filino de Izrael, forta kaj fidela en sia kredo, sur &scirc;ia
         mortlito mi donis al &scirc;i la promeson, ke nia infano neniam estos baptita
         Kristane; mi devas plenumi mian promeson, mi rigardas &gcirc;in kiel interligon
         kun Dio.</q>
</p><p>
         La malgranda Juda knabino estis forprenita el la lernejo de la
         Kristanoj.
</p><p>
         Pasis jaroj.
</p><p>
         En unu el la plej malgrandaj urbetoj de Jutlando, en malri&ccirc;a urbana
         domo servis malri&ccirc;a knabino de Mosea religio, tio estis Sara. &Scirc;iaj haroj
         estis nigraj kiel ebono, &scirc;iaj okuloj estis mallumaj kaj tamen plenaj de
         brilo, kiel ordinare estas &ccirc;e la filinoj de la oriento. La trajtoj de la viza&gcirc;o
         &ccirc;e la nun tute plenkreska knabino montris ankora&ubreve; la saman esprimon,
         kiu iam lumis sur la viza&gcirc;o de la infano, kiam &scirc;i sidis sur la lerneja benko
         kaj kun pensoplena rigardo a&ubreve;skultis.
</p><p>
         &Ccirc;iun diman&ccirc;on el la pre&gcirc;ejo sonadis la ludado de la orgeno kaj la kantado
         de la paro&hcirc;anoj kaj penetradis trans la strato &gcirc;is la kontra&ubreve;e staranta
         domo, kie la Juda knabino, diligenta kaj fidela en sia profesio, staris &ccirc;e
         sia laboro. <q>Venu, ho tago de Dio, eniru en mian koron kaj faru &gcirc;in pura
         kaj sankta!</q> tiel sonis la le&gcirc;o de la juna Judino, sed &scirc;ia tago de Dio, &scirc;ia
         sabato, estis labortago de la Kristanoj, kaj &scirc;i povis teni &gcirc;in sankta nur en
         sia koro. Sed kion anta&ubreve; Dio signifas tago kaj horo? &Ccirc;i tiu penso naski&gcirc;is
         en &scirc;ia animo, kaj en diman&ccirc;o de la Kristanoj &scirc;ia pre&gcirc;meditado estis
         malpli malhelpata. Kiam la sonado de la orgeno kaj la sankta kantado
         penetradis al &scirc;i en la kuirejon, tiam e&ccirc; &ccirc;i tiu loko fari&gcirc;adis silenta kaj
         sankta. Tiam &scirc;i legadis la Malnovan Testamenton, la trezoron kaj propra&jcirc;on
         de sia popolo, kaj nur tion, &ccirc;ar tio, kion &scirc;ia patro parolis al &scirc;i, kiam li
         &scirc;in forprenis el la lernejo, profunde penetris en &scirc;ian koron, la promeso,
         kiun li estis doninta al &scirc;ia mortanta patrino, ke Sara neniam fari&gcirc;os
         Kristanino, neniam forlasos la religion de siaj gepatroj. La Nova 
	 Testamento estis kaj devis resti por &scirc;i &scirc;losita libro, kaj tamen &scirc;i sciis multe el
         &gcirc;i, brilante kaj lumante tio staris anta&ubreve; &scirc;i en la rememoroj el &scirc;ia infaneco.
</p><p>
         Unu vesperon &dash; &scirc;i sidis en angulo de la &ccirc;ambro &dash; &scirc;i a&ubreve;dis, kiel &scirc;ia
         mastro la&ubreve;te anta&ubreve;legas, kaj &scirc;i povis sen&gcirc;ene lin a&ubreve;skulti, &ccirc;ar li legis ne
         el la Evangelio, sed el malnova historia libro. La historio rakontis pri
         Hungara kavaliro, kiu estis kaptita de Turka guberniestro, kiu lasis
         aljungi lin kune kun la bovoj al la plugilo, peladi per vipado kaj terure
         mokadi, &gcirc;is li tute senforti&gcirc;is.
</p><p>
         La edzino de la kavaliro vendis &ccirc;iujn siajn juvelojn, garantidonis la
         kastelon kaj la terposoda&jcirc;ojn, liaj amikoj kolektis grandajn sumojn, &ccirc;ar
         preska&ubreve; nekredebla estis la ela&ccirc;eta mono, kiu estis postulata; la mono
         tamen estis kolektita, kaj oni lin liberigis de la malhonoro kaj sklaveco.
</p><p>
         Malsana kaj suferanta li revenis en sian hejmon. Sed balda&ubreve; denove
         eksonis &gcirc;enerala alvoko kontra&ubreve; la malamikojn de la Kristaneco. La
         malsanulo tion a&ubreve;dis, kaj nun li plu ne povis ripozi; li lasis sin levi sur
         sian batalan &ccirc;evalon, liaj vangoj denove ru&gcirc;i&gcirc;is, liaj fortoj videble revenis,
         kaj li elmovi&gcirc;is kaj venkis. &Gcirc;uste tiu guberniestro, kiu estis ordoninta
         aljungi lin al la plugilo, moki kaj suferigi, fari&gcirc;is nun lia kaptito kaj estis
         metita de li en la malliberejon de lia hereda kastelo; sed jam en la unua
         horo de lia en&scirc;lositeco venis al li la kavaliro kaj demandis sian kaptiton:
</p><p>
         <q>Kio, la&ubreve; via opinio, vin atendas?</q>
</p><p>
         <q>Mi scias!</q> respondis la Turko, <q>repago!</q>
</p><p>
         <q>Jes, la repago de la Kristanoj!</q> diris la kavaliro; <q>la Kristaneco
         ordonas al ni pardoni al niaj malamikoj, ami nian proksimulon. Dio
         estas la amo! Veturu pace al via hejmo kaj al viaj karaj, fari&gcirc;u milda kaj
         bona koncerne tiujn, kiuj suferas!</q>
</p><p>
         Tiam la kaptito forte ekploris. <q>Kiel mi povus pensi, ke io simila estas
         ebla! Mi estis tute certa, ke min atendas turmentoj kaj martireco, kaj
         tial mi prenis venenon, kiu post kelke da horoj min mortigos. Mi devas
         morti, kontra&ubreve; tio okzistas nenia helpo! Sed anta&ubreve; ol mi mortos, sciigu
         al mi la instruon, kiu enhavas en si tian amon kaj favorkorecon, &gcirc;i estas
         granda kaj Dia! Donu al mi la eblon morti en &gcirc;i, morti kiel Kristano!</q>
</p><p>
         Kaj lia peto estis plenumita.
</p><p>
         Tiel rakontis la historio, la legendo, kiu estis vo&ccirc;legita; &ccirc;iuj a&ubreve;skultis
         kun stre&ccirc;ita atento kaj intereso, sed la plej grandan impreson &gcirc;i faris sur
         tiu, kiu sidis forlasita en la angulo, sur la servistino Sara, sur la Juda
         knabino. Grandaj pezaj larmoj staris en &scirc;iaj brilantaj karbonigraj okuloj.
</p><p>
         Tie &scirc;i sidis kun tiu infana animo, kun kiu &scirc;i iam sidis sur la benko de
         la lernejo kaj a&ubreve;skultis la altajn instruojn de la Evangelio. La larmoj
         fluis sur &scirc;iaj vangoj.
</p><p>
         <q>Mia infano ne fari&gcirc;u Kristanino!</q> sonis la lastaj vortoj de la patrino
         sur la lito de morto, tio tremigis &scirc;ian koron kaj animon, kaj la le&gcirc;o
         diris plue en &scirc;ia interno: <q>Respektu la patron kaj la patrinon!</q>
</p><p>
         <q>Mi ne estas ja Kristanino! Ili vokas min Juda knabino. Tiel moke
         kriis post mi la knaboj de la najbaro la lastan diman&ccirc;on, kiam mi haltis
         anta&ubreve; la malfermita pordo de la pre&gcirc;ejo kaj enrigardis tien, kie la altaraj
         kandeloj brulis kaj la pre&gcirc;antoj kantis. De post mia lerneja tempo &gcirc;is la
         nuna tago en tio ku&scirc;is kaj ku&scirc;as por mi forto de la Kristaneco, kiu,
         simile al sunlumo, profunde lumas en la koron, e&ccirc; se mi kovras anta&ubreve; tio
         miajn okulojn. Sed, ho patrino, mi ne afliktos vin en via tombo, mi ne
         rompos la sanktan promeson, kiun la patro al vi donis. Mi ne legos la
         Kristanan Biblion, mi havas ja Dion de miaj prapatroj, por apogi al Li
         mian kapon!</q>
</p><p>
         Jaroj pasis.
</p><p>
         La mastro mortis, la mastrino trovi&gcirc;is en premita situacio, la servistino
         fari&gcirc;is nenecesa; tamen Sara restis, &scirc;i estis &scirc;ia helpantino en la mizero,
         &scirc;i subtenis la tutan mastra&jcirc;on. &Scirc;i laboris &gcirc;is malfrue vespere kaj havigadis
         panon per la laboro de siaj manoj. Trovi&gcirc;is neniu pli proksima parenco,
         kiu povus zorgi pri la familio, en kiu la patrino krom tio fari&gcirc;adis kun
         &ccirc;iu tago &ccirc;iam pli malforta kaj jam de multaj monatoj estis alkatenita al
         la lito. Tiam Sara vartadis, flegadis, laboradis, milda kaj pia, beno en la
         malri&ccirc;a domo.
</p><p>
         <q>Tie ku&scirc;as la Biblio!</q> diris la malsanulino; <q>vo&ccirc;legu al mi ion el &gcirc;i
         en &ccirc;i tiu longa vespero; mi tiel kore sopiras a&ubreve;di la vorton de Dio!</q>
</p><p>
         Sara klinis sian kapon. &Scirc;iaj manoj kunmeti&gcirc;is &ccirc;irka&ubreve; la Biblio, el kiu
         &scirc;i legis al la malsanulino. Ofte &scirc;i ver&scirc;adis larmojn, sed &scirc;iaj okuloj
         fari&gcirc;is pli klaraj kaj en &scirc;ia animo fari&gcirc;is pli klare. <q>Patrino, via filino ne
         ricevos la bapton de la Kristanoj, &scirc;i ekstere ne estos alkalkulata al ilia
         komunumo, pri tio ni interkonsentis sur &ccirc;i tiu tero, sed super &gcirc;i... la
         unueco estas pli granda en Dio. Li akompanas nin trans la morton!... Li
         punas la teron, kaj, soifiginte &gcirc;in, li &gcirc;in ri&ccirc;igas. Ho, mi tion komprenas!
         Tio fari&gcirc;as per Li kaj en Li: Kristo.</q>
</p><p>
         &Scirc;i tremis &ccirc;e la elparolado de la sankta nomo; fajra bapto &scirc;in trafluis,
         pli forta, ol la korpo povas traelporti, kaj &scirc;ia korpo klini&gcirc;is pli senforte
         ol la korpo de la malsanulino, &ccirc;e kiu &scirc;i maldormis.
</p><p>
         <q>Malfeli&ccirc;a Sara!</q> oni diris, <q>la laboro kaj maldormado &scirc;in trolacigis!</q>
</p><p>
         Oni venigis &scirc;in en la malsanulejon de la malri&ccirc;ulejo, kie &scirc;i mortis kaj
         de kie oni &scirc;in enterigis, sed ne sur la tombejo de la Kristanoj, &dash; tie ne
         ekzistis loketo por la Juda knabino, &dash; ne, ekstere apud la muro oni
         &scirc;in metis en la teron.
</p><p>
         Kaj la suno de Dio, kiu lumis sur tombojn de la Kristanoj, lumis anka&ubreve;
         super la tombo de la Juda knabino tie ekstere, kaj la kantoj, kiuj 
	 sonadis sur la tombejo de la Kristanoj, penetris anka&ubreve; super &scirc;ian tombon.
</p><p>
         Anka&ubreve; al &gcirc;i sonis la proklamo: <q>ekzistas revivi&gcirc;o en Kristo, en Li, kiu
         diris al siaj dis&ccirc;iploj: Johano baptis per akvo, sed vi estu baptataj per la
         Sankta Spirito!</q>
</p>
</div>

<div type="story" rend="doc" id="botelkolo">
<head>Kolo de botelo</head>
<p>
         En la malvasta kurba strato inter multaj malri&ccirc;aj domoj staris 
	 mallar&gcirc;a kaj alta domo el traboj, kiu estis sufi&ccirc;e ruinigita. Nur malri&ccirc;aj
         homoj lo&gcirc;is en &gcirc;i, kaj la plej malri&ccirc;an aspekton havis la subtegmenta
         &ccirc;ambreto, kie anta&ubreve; la malgranda fenestro en la lumo de la suno pendis
         malnova ligna ka&gcirc;o, kiu ne havis e&ccirc; bonordan pladeton por akvo, sed nur
         renversitan kolon de botelo kun korko malsupre. Maljuna virgulino 
	 staris &ccirc;e la malfermita fenestro; &scirc;i &jcirc;us ornamis per herbo la ka&gcirc;on, en kiu
         malgranda kanabeno saltetadis de stango sur stangon kaj gaje kantis.
</p><p>
         <q>Jes, vi povas kanti!</q> diris la kolo de botelo. Kompreneble, &gcirc;i ne diris
         tion tiel, kiel ni povas diri, &ccirc;ar kolo de botelo ne povas ja paroli, sed &gcirc;i
         pensis tion en si, kiel ni homoj parolas kun ni mem. <q>Jes, vi povas kanti,
         vi havas &ccirc;iujn viajn membrojn sendifekte; sed vi devus elprovi simile al
         mi, kion tio signifas, se oni perdis sian malsupran parton, posedas nur
         kolon kaj bu&scirc;on kaj ankora&ubreve; kun korko en &gcirc;i, kiel mi, tiam vi ne kantus.
         Sed estas bone, ke almena&ubreve; unu estas gaja! Mi ne havas ka&ubreve;zon por
         kanti, kaj mi tion e&ccirc; ne povas; tion mi povis nur tiam, kiam mi estis
         ankora&ubreve; tuta botelo kaj oni min frotis per korko. Tiam mi fari&gcirc;is vera
         ala&ubreve;do, tiam oni min nomis la granda ala&ubreve;do. Mi estis en la arbaro kun
         la familio de la peltisto, kaj oni festis la fian&ccirc;i&gcirc;on de la filino. Mi tion
         ankora&ubreve; memoras tiel, kvaza&ubreve; tio estis hiera&ubreve;. Mi multe travivis, se mi
         pripensas &ccirc;iujn miajn sortojn. Mi estis en fajro kaj en akvo, malsupre en
         la nigra tero kaj pli alte ol povas levi&gcirc;i multaj aliaj. kaj nun mi &scirc;vebas
         anta&ubreve; la ka&gcirc;o en la aero kaj sunlumo. Estus peninde a&ubreve;skulti mian historion, 
	 sed mi ne parolas pri tio la&ubreve;te, &ccirc;ar mi ne povas!</q>
</p><p>
         Sed en si mem &gcirc;i rakontis a&ubreve; pripensis sian tutan historion, kiu estis
         sufi&ccirc;e rimarkinda, kaj la malgranda birdo gaje kantis sian melodion, kaj
         malsupre sur la strato oni veturis kaj iris, &ccirc;iu pensis nur pri siaj aferoj
         a&ubreve; pri nenio, sed la kolo de botelo pensis pri sia historio.
</p><p>
         &Gcirc;i rememoris la ardantan fandofornon en la fabriko, en kiu &gcirc;i per 
	 blovado naski&gcirc;is; &gcirc;i memoris ankora&ubreve;, ke &gcirc;i estis tute varmega, enrigardis
         en la bruantan fornon, la lokon de sia naski&gcirc;o, kaj forte deziris tuj
         returne ensalti en &gcirc;in, sed ke iom post iom, la&ubreve;grade de sia malvarmi&gcirc;o,
         &gcirc;i komencis senti sin bone tie, kie &gcirc;i estis. &Gcirc;i staris en vico kun tuta 
	 regimento da fratoj kaj fratinoj, &ccirc;iuj el la sama forno, sed parto el ili estis
         formitaj kiel boteloj por &ccirc;ampano, parto kiel boteloj por biero, kaj tio
         estas grandega diferenco. Estas vero, ke poste en la mondo bierbotelo
         povas enhavi en si la plej bonan <q>Lacrimae Christi</q> kaj &ccirc;ampanbotelo
         povas esti plenigita per ciro, sed al kio oni estas naskita, tion oni tuj
         povas vidi la&ubreve; la ekstera&jcirc;o, nobelo restas nobelo, e&ccirc; se &gcirc;i havas ciron en
         sia ventro.
</p><p>
         &Ccirc;iuj boteloj balda&ubreve; estis enpakitaj kaj kun ili anka&ubreve; nia botelo. Tiam
         &gcirc;i ne pensis, ke &gcirc;i finos kiel kolo de botelo, de &scirc;tupo al &scirc;tupo veninte &gcirc;is
         tio, ke &gcirc;i servos kiel trinkvazeto por birdo, kio en &ccirc;iu okazo estas ja
         honesta ekzistado, &ccirc;ar oni ja almena&ubreve; estas io. La taglumon &gcirc;i denove
         ekvidis nur tiam, kiam en kelo de vinkomercisto &gcirc;i kune kun siaj 
	 kamaradoj estis elpakita kaj la unuan fojon tralavita, kio elvokis &ccirc;e &gcirc;i 
	 strangan senton. &Gcirc;i ku&scirc;is nun malplena kaj senkorka kaj sentis sin iel	
	 malvigla; io mankis al &gcirc;i, sed &gcirc;i mem ne sciis, kio al &gcirc;i mankas. Jen oni &gcirc;in
         plenigis per bona, belega vino, oni &gcirc;in &scirc;topis per korko, sigelis, kaj oni
         algluis al &gcirc;i paperon kun la surskribo: <q>Unuaranga kvalito</q>. Estis tiel,
         kvaza&ubreve; tiu vino &ccirc;e ekzameno ricevis la plej bonan noton, sed la vino
         efektive estis bona, kaj la botelo anka&ubreve; estis bona. Kiam oni estas juna,
         oni estas lirikulo. Io sonis kaj kantis en &gcirc;i, pri belo kaj &ccirc;armo, kio estis
         ja tute nekonata al &gcirc;i, pri verdaj sunlumaj montoj kie la vino naski&gcirc;as,
         kie viglaj knabinoj kaj gajaj junuloj kantas kaj sin kisas. Ho, kiel bela
         estas la vivo! Pri &ccirc;io &ccirc;i tio sonis la interno de la botelo, kiel &ccirc;e la junaj
         poetoj, kiuj ofte anka&ubreve; nenion scias pri tio.
</p><p>
         Unu matenon oni &gcirc;in a&ccirc;etis. Al la lernoknabo de la peltisto estis 
	 ordonite alporti botelon da vino de la plej bona speco; kaj &gcirc;i estis metita en
         la korbon de man&gcirc;a&jcirc;oj al la tie jam trovi&gcirc;antaj &scirc;inko, kolbaso kaj froma&gcirc;o; 
	 apude ku&scirc;is plej bela butero kaj plej bonspeca pano. La filino de la
         peltisto mem &ccirc;ion enpakis; &scirc;i estis tiel juna, tiel bela! La brunaj okuloj
         ridis, rideto &ccirc;irka&ubreve;is la bu&scirc;on, kiu povosciis paroli tiel same bone, kiel
         la okuloj. &Scirc;i havis delikatajn molajn manojn; ili estis blankaj, sed la kolo
         kaj brusto estis ankora&ubreve; pli blankaj. Oni tuj povis vidi, ke &scirc;i estas unu el la
         plej belaj knabinoj de la urbo, kaj tamen &scirc;i ne estis ankora&ubreve; 
	 fian&ccirc;inigita.
</p><p>
         Kiam la familio elveturis en la arbaron, la korbo kun la man&gcirc;a&jcirc;oj staris
         sur le genuoj de la filino. Inter la puntoj kaj la brusta banto elstaris la
         kolo de la botelo; sur la korko &gcirc;i havis ru&gcirc;an sigelon kaj rigardis al la
         juna knabino rekte en la infanan viza&gcirc;eton. &Gcirc;i tamen rigardis anka&ubreve; al
         la juna piloto, kiu sidis &gcirc;uste apud &scirc;i. Li estis &scirc;ia de infaneco amiko, filo
         de portretisto. Anta&ubreve; nelonge li kontentige kaj feli&ccirc;e trapasis sian 
	 ekzamenon de piloto, kaj morga&ubreve; li estis forveturonta sur belega &scirc;ipo al 
	 malproksimaj landoj. Pri tio estis multe parolate dum la enpakado, kaj dum
         tiu parolado oni ne povis vidi multe da plezuro en la okuloj kaj &ccirc;irka&ubreve; la
         bu&scirc;o de la eleganta filino de la peltisto.
</p><p>
         Amba&ubreve; junaj homoj iris en la verdan arbaron, ili parolis kune, &dash; jes,
         pri kio ili en efektiveco parolis? Tion la botelo ne a&ubreve;dis, &gcirc;i staris en la
         korbo de la man&gcirc;a&jcirc;oj. Da&ubreve;ris sufi&ccirc;e longe, anta&ubreve; ol oni &gcirc;in elprenis; sed
         kiam tio estis farita, okazis anka&ubreve; &gcirc;ojigaj aferoj, &ccirc;iuj okuloj ridis, anka&ubreve;
         la okuloj de la filino de la peltisto, sed &scirc;i parolis malpli kaj &scirc;iaj vangoj
         ardis kiel du ru&gcirc;aj rozoj.
</p><p>
         La patro prenis la plenan botelon kaj la korktirilon. Ho, estas io 
	 specialsenta, kiam oni tiamaniere la unuan fojon estas eltirata! La kolo de
         botelo neniam poste povis forgesi tiun solenan momenton; kiam la korko
         eliris, en la kolo de la botelo a&ubreve;di&gcirc;is mu&gcirc;o, kaj poste kluk-klukado, kiam
         la vino ver&scirc;i&gcirc;is en la glasojn.
</p><p>
         <q>Por la sano de la fian&ccirc;igita pareto!</q> diris la patro, kaj &ccirc;iu glaso estis
         malplenigita &gcirc;isfunde, kaj la juna piloto kisis sian belan fian&ccirc;inon.
</p><p>
         <q>Feli&ccirc;on kaj benon!</q> diris amba&ubreve; gemaljunuloj. La juna homo ankora&ubreve; 
	 unu fojon plenigis la glasojn. <q>Reveno hejmen kaj edzi&gcirc;o en plej
         balda&ubreve;a tempo!</q> li ekkriis; kaj kiam la glasoj estis malplenaj, li prenis
         la botelon, levis &gcirc;in alte supren kaj diris: <q>Vi partoprenis en la plej
         bela tago de mia vivo, vi al neniu plu servu!</q> Kaj li &jcirc;etis la botelon alten
         en la aeron.
</p><p>
         Tiam la filino de la peltisto certe ne pensis pri tio, ke &scirc;i ankora&ubreve; vidos
         tiun botelon, sed tiel estis poste okazonta. La botolo falis en la densan
         kanaron &ccirc;e la malgranda arbara lago; la kolo de botelo ankora&ubreve; memoris
         tre bone, kiel &gcirc;i tie ku&scirc;is kaj meditis. <q>Mi donis al ili vinon, kaj ili donis
         al mi akvon de mar&ccirc;o; sed ilia intenco estis bona!</q> &Gcirc;i ne povis plu vidi
         la gefian&ccirc;ojn kaj la &gcirc;ojajn gemaljunulojn, sed ankora&ubreve; longe &gcirc;i a&ubreve;dis,
         kiel ili &gcirc;ojkrias kaj kantas. Poste venis du malgrandaj vila&gcirc;anaj knaboj,
         enrigardis en la kanaron, rimarkis la botelon kaj prenis &gcirc;in; nun &gcirc;i estis
         prizorgita.
</p><p>
         Hejme en la arbara domo, kie ili lo&gcirc;is, hiera&ubreve; estis ilia plej a&gcirc;a frato,
         maristo, kaj diris adia&ubreve;, &ccirc;ar li intencis entrepreni pli grandan voja&gcirc;on.
</p><p>
         Nun la patrino staris kaj ankora&ubreve; pakis tion a&ubreve; alian, kun kio la patro
         estis ironta hodia&ubreve; vespere en la urbon, por ankora&ubreve; unu fojon vidi la
         filon kaj transdoni al li saluton de si kaj de la patrino. Boteleto da spica
         brando estis jam metita en la paka&jcirc;eton, kiam subite aperis la knaboj
         kun pli granda, pli ampleksa botelo, sia trovita&jcirc;o. &Gcirc;i povis enpreni en sin
         pli ol la boteleto, kaj krom tio la brando &gcirc;uste estis tre bona por 
	 malboni&gcirc;inta stomako, &gcirc;i havis almiksa&jcirc;on de hiperiko. La nunan fojon la botelo
         ricevis ne ru&gcirc;an vinon kiel anta&ubreve;e, &gcirc;i ricevis nur maldol&ccirc;ajn gutojn, sed
         ili ja anka&ubreve; estas tre bonaj &dash; por la stomako. La nova botelo devis iri en
         la paka&jcirc;eton anstata&ubreve; la malgranda. Kaj tiamaniere la botelo denove
         komencis migradon, &gcirc;i venis sur &scirc;ipon en la posedon de Petro Jensen,
         kaj tio estis &gcirc;uste tiu sama &scirc;ipo, sur kiu trovi&gcirc;is la juna piloto; sed li ne
         vidis la botelon, kaj kredeble li &gcirc;in anka&ubreve; plu ne rekonus kaj ne pensus:
         tio estas tiu botelo, el kiu ni trinkis por la honoro de nia fian&ccirc;i&gcirc;o kaj por
         mia feli&ccirc;a reveno hejmen.
</p><p>
         Estas vero, ke &gcirc;i ne enhavis en si plu vinon, tamen ion tiom same
         bonan. &Ccirc;iufoje, kiam Petro Jensen &gcirc;in elprenis, liaj kamaradoj lin
         nomadis <q>la</q> apotekisto. Li ver&scirc;adis el &gcirc;i la bonan medicina&jcirc;on, tiun, kiu
         helpis por la stomako; kaj &gcirc;i efektive helpis tiel longe, kiel &gcirc;i enhavis en
         si ankora&ubreve; almena&ubreve; kelke da gutoj. Tio estis gaja tempo, kaj la botelo
         kantadis, kiam oni &gcirc;in frotis per la korko. Tiam &gcirc;i ricevis la nomon de
         granda ala&ubreve;do, ala&ubreve;do de Petro Jensen. 
</p><p>
         Pasis longa tempo, la botelo staris malplena en angulo. Unu fojon &dash;
         &ccirc;u tio estis dum la veturado tien, &ccirc;u dum la revena veturado, la botelo
         ne sciis tute precize &dash; okazis terura malfeli&ccirc;o. Levi&gcirc;is ventego, altaj
         ondegoj, nigraj kaj pezaj alruli&gcirc;is; ili levis la &scirc;ipon kaj &jcirc;etadis &gcirc;in tien
         kaj reen; la masto rompi&gcirc;is, unu ondego trabatis tabulon, la pumpiloj
         estis senefikaj. Estis mallumega nokto, la &scirc;ipo iris al la fundo, sed en la
         lasta minuto la juna piloto skribis sur folieton: <q>En la nomo de Jesuo,
         ni dronas!</q> Li skribis la nomon de sia fian&ccirc;ino, sian propran kaj anka&ubreve;
         la nomon de la &scirc;ipo, en&scirc;ovis la paperon en malplenan botelon, kiu trovi&gcirc;is
         plej proksime de li, forte en&scirc;topis la korkon kaj &jcirc;etis la botelon en la
         malkvietegan maron. Li ne sciis, ke tio estis la sama botelo, el kiu li al si
         kaj al &scirc;i enver&scirc;is la glason de &gcirc;ojo kaj de espero. Nun &gcirc;i balanci&gcirc;adis sur
         la ondegoj kun saluto kaj sciigo pri morto.
</p><p>
         La &scirc;ipo iris al la fundo, la &scirc;ipanaro dronis, sed la botelo flugis kiel
         birdo, &gcirc;i havis ja en si koron, aman leteron. Kaj la suno levi&gcirc;is, kaj la
         suno subiris, por la botelo &gcirc;i prezentis vida&jcirc;on similan al tiu, kiun iam
         en la tempo de &gcirc;ia naski&gcirc;o prezentis la ardanta forno, en kiun &gcirc;i havis
         sopiran deziron flugi returne. &Gcirc;i devis batali kontra&ubreve; senventeco kaj
         kontra&ubreve; novaj ventegoj, sed &gcirc;i ne rompi&gcirc;is sur iu roko, neniu &scirc;arko &gcirc;in
         englutis. Pli ol tutan jaron &gcirc;i vagadis, jen norden, jen suden, kiel la
         maraj fluoj &gcirc;in irigis. Cetere &gcirc;i estis sia propra sinjoro, tamen anka&ubreve; tio
         povas tedi.
</p><p>
         La skriboportanta folieto, la lasta adia&ubreve; de la fian&ccirc;o al la fian&ccirc;ino,
         povus ka&ubreve;zi nur grandan mal&gcirc;ojon, se &gcirc;i trafus en la &gcirc;ustajn manojn.
</p><p>
         Sed kie estis tiuj manoj, ili, kiuj en la tago de la fian&ccirc;i&gcirc;o sur la verda
         herbo lumis kiel blanki&gcirc;anta tolo sur la fre&scirc;a herbotero? Kie estis la filino
         de la peltisto? Kie estis e&ccirc; la lando, kaj kiu lando estis plej proksime?
         Tion la botelo ne sciis; &gcirc;i na&gcirc;is kaj na&gcirc;is, kaj fine tiu na&gcirc;ado tute tedis
         &gcirc;in, tio ne estis &gcirc;ia destino. Kaj tamen &gcirc;i na&gcirc;is, &gcirc;is &gcirc;i fine alna&gcirc;is al tero,
         al fremda lando. &Gcirc;i ne komprenis e&ccirc; unu vorton el tio, kion oni tie parolis,
         tio ne estis la lingvo, en kiu &gcirc;i anta&ubreve;e a&ubreve;dis paroli, kaj multe oni perdas,
         se oni ne komprenas la lingvon.
</p><p>
         Oni levis la botelon kaj pririgardis &gcirc;in, la tie ku&scirc;antan folieton oni
         rimarkis, elprenis, turnis kaj returnis, sed oni ne komprenis tion, kio
         estis skribita sur &gcirc;i; oni komprenis, ke la botelo estis &jcirc;etita el la &scirc;ipo
         intence kaj ke sur la folio estas klarigita la ka&ubreve;zo de tio, sed kio en 
	 efektiveco tie estas skribita; tio estis la enigmo, &dash; kaj oni denove &scirc;ovis la
         folion en la botelon, kaj &ccirc;i tiun oni starigis en granda &scirc;ranko, en granda
         &ccirc;ambro, en granda domo.
</p><p>
         &Ccirc;iufoje, kiam venis fremduloj, oni elprenadis la folion, turnadis kaj
         returnadis &gcirc;in, tiel ke la teksto, skribita per krajono, fari&gcirc;is &ccirc;iam pli kaj
         pli nelegebla; fine neniu plu povis rekoni, ke tie trovi&gcirc;is literoj. La botelo
         staris ankora&ubreve; unu jaron en la &scirc;ranko, poste oni metis &gcirc;in en la 
	 subtegmenton, kaj tie &gcirc;in kovris polvo kaj aranea&jcirc;o. Tiam &gcirc;i rememoris la pli
         bonajn tagojn, kiam en la fre&scirc;a arbaro &gcirc;i enver&scirc;is la ru&gcirc;an vinon kaj
         kiam &gcirc;i balanci&gcirc;adis sur la ondegoj kaj havis en si transdonotan sekretan
         leteron, adia&ubreve;an &gcirc;emon.
</p><p>
         Nun &gcirc;i dum dudek jaroj staris en la subtegmento; &gcirc;i povus stari ankora&ubreve;
         pli longe, se oni ne rekonstruus la domon. La tegmenton oni de&jcirc;etis, la
         botelon oni rimarkis kaj priparolis, sed &gcirc;i ne komprenis la lingvon; la
         lingvon oni ne ellernas per tio, ke oni staras en la subtegmento, e&ccirc; ne en
         la da&ubreve;ro de dudek jaroj. <q>Se mi restus malsupre en la &ccirc;ambro,</q> &gcirc;i
         pensis, <q>tiam mi eble &gcirc;in ellernus.</q>
</p><p>
         Nun oni &gcirc;in purigis kaj tralavis, kaj &gcirc;i vere tion bezonis; &gcirc;i sentis sin
         tute klara kaj travidebla, en sia maljuneco &gcirc;i fari&gcirc;is denove juna, sed la
         folieto, kiun &gcirc;i estis portinta en si, dum la lavado tute senta&ubreve;gi&gcirc;is.
</p><p>
         Oni plenigis nun la botelon per semgrajnoj, &gcirc;i ne sciis, de kia speco ili
         estis. Oni &gcirc;in &scirc;topis per korko kaj envolvis, &scirc;i plu ne vidis lumon nek e&ccirc;
         lumeton, ne parolante jam pri suno a&ubreve; luno, tamen <q>ion oni devas ja
         vidi, kiam oni voja&gcirc;as</q>, pensis la botelo. Sed &gcirc;i nenion vidis, &dash; 
	 kompense &gcirc;i faris la plej gravan aferon: &gcirc;i voja&gcirc;is kaj venis tien, kien &gcirc;i
         devis veni; tie oni &gcirc;in elpakis.
</p><p>
         <q>Kiom multe ili tie en la eksterlando klopodis pri &gcirc;i!</q> oni diris, <q>kaj
         malgra&ubreve; tio &gcirc;i tamen krevis!</q> Sed &gcirc;i ne krevis. La botelo nun komprenis
         &ccirc;iun vorton, kiun oni parolis, &ccirc;ar oni parolis en la lingvo, kiun &gcirc;i estis
         a&ubreve;dinta &ccirc;e la fandoforno kaj &ccirc;e la vinkomercisto kaj en la arbaro kaj sur
         la &scirc;ipo; la sola bona, &gcirc;usta, malnova lingvo, kiun oni povas kompreni. &Gcirc;i
         revenis en sian naski&gcirc;landon, &gcirc;i ricevis saluton de bonveno. Pro granda
         &gcirc;ojo &gcirc;i preska&ubreve; elsaltis al ili el la manoj, &gcirc;i e&ccirc; preska&ubreve; tute ne rimarkis,
         ke oni eltiris la korkon kaj &gcirc;in mem oni &scirc;utmalplenigis kaj metis en la
         kelon, por forigi kaj forgesi &gcirc;in. En la hejmo estas plej bone, e&ccirc; en kelo!
</p><p>
         Tie neniam venis al &gcirc;i en la kapon pripensi, kiel longe &gcirc;i tie jam ku&scirc;as;
         &gcirc;i ku&scirc;is tie oportune, kaj kiam &gcirc;i jam longe estis ku&scirc;inta, venis iam
         homoj, prenis la botelojn kaj &gcirc;in anka&ubreve;.
</p><p>
         En la &gcirc;ardeno estis granda festo; brulantaj lampoj pendis en girlandoj,
         paperaj lanternoj radiis kiel grandaj diafanaj tulipoj. Estis belega vespero,
         la aero estis kvieta kaj klara; la steloj lumis hele, kaj la novluno staris
         sur la &ccirc;ielo, en efektiveco oni vidis la tutan rondan lunon kiel blue-grizan
         globon kun ora bordero; por bonaj okuloj tio prezenti&gcirc;is tre bele.
</p><p>
         La flankaj vojetoj estis anka&ubreve; prilumitaj, almena&ubreve; tiom, ke oni havu
         sufi&ccirc;e da lumo por la plua irado. Tie inter la plektobariloj estis starigitaj
         boteloj, el kiuj &ccirc;iu havis kandelon, kaj inter ili staris anka&ubreve; nia malnova
         konato, kiu estis iam finonta kiel kolo de botelo, kiel akvovazeto por
         birdo. En tiu momento &gcirc;i trovis &ccirc;ion &ccirc;i tie senfine bela, &gcirc;i estis denove
         en verda&jcirc;o, &gcirc;i denove partoprenis en festo kaj &gcirc;ojo, a&ubreve;dis kantadon kaj
         muzikon, la susuradon kaj zumadon de multe da homoj, precipe de tiu
         flanko de la &gcirc;ardeno, kie pendis la koloraj paperaj lanternoj. Estas vero,
         ke &gcirc;i mem staris &ccirc;e flanka vojeto, sed &gcirc;uste tio donis materialon por
         meditado; la botelo staris kaj portis sian kandelon, staris &ccirc;i tie por utilo
         kaj plezuro, kaj tio estas la plej &gcirc;usta. En tia horo oni forgesas e&ccirc; dudek
         jarojn, pasigitajn en subtegmento, kaj tion forgesi estas bone.
</p><p>
         Tute anta&ubreve; &gcirc;i preteriris sola paro, brako sub brako, kiel tiu paro da
         gefian&ccirc;oj tie en la arbaro, la piloto kaj la filino de la peltisto; la botelo
         havis tian senton, kvaza&ubreve; &gcirc;i denove travivis tion. En la &gcirc;ardeno promenadis 
	 la gastoj de la dommastro kaj anka&ubreve; aliaj homoj, al kiuj estis
         permesite rigardi &ccirc;i tiujn kaj la tutan belegecon. Inter ili iris anka&ubreve;
         unu maljuna fra&ubreve;lino; &ccirc;iuj &scirc;iaj parencoj formortis, sed amikoj ne mankis
         al &scirc;i. &Scirc;i havis &gcirc;uste la saman penson, kiel la botelo, &scirc;i pensis pri la verda
         arbaro kaj pri unu juna gefian&ccirc;a paro, kiu havis por &scirc;i tre grandan intereson, 
	 &ccirc;ar &scirc;i mem ja estis duono de tiu paro. Tiam &scirc;i estis festinta sian
         plej feli&ccirc;an horon, kaj &gcirc;in oni neniam forgesas, e&ccirc; se oni fari&gcirc;as tre 
	 maljuna fra&ubreve;lino. Sed &scirc;i ne rekonis la botelon, kaj &ccirc;i tiu ne rekonis &scirc;in; tiel
         oni en la mondo preterpasas sin reciproke, &dash; &gcirc;is oni sin denove 
	 renkontas, kaj tio okazis al ili amba&ubreve;, ili ja renkonti&gcirc;is en la urbo.
</p><p>
         El la &gcirc;ardeno la botelo denove venis en la manojn de vinvendisto; oni
         &gcirc;in plenigis per vino, kaj poste oni &gcirc;in vendis al la aerveturisto, kiu la
         sekvantan diman&ccirc;on intencis suprenflugi kun la balono. Estis grandega
         svarmo da homoj, kiuj venis de &ccirc;iuj flankoj, por rigardi; eksonis regimenta 
	 muziko, kaj multe da preparoj estis faritaj. La botelo tion vidis el
         korbo, en kiu &gcirc;i ku&scirc;is apud vivanta kuniklo, kiu estis tute malgaja, &ccirc;ar
         &gcirc;i sciis, ke &gcirc;i devas flugi supren nur por poste esti faligata malsupren en
         para&scirc;uto. La botelo sciis nenion pri levi&gcirc;ado nek pri falado, &gcirc;i vidis, ke
         la balono &ccirc;iam pli kaj pli &scirc;velas, kaj kiam &gcirc;i plu ne povis fari&gcirc;i pli granda,
         &gcirc;i komencis levi&gcirc;adi &ccirc;iam pli kaj fari&gcirc;is &ccirc;iam pli maltrankvila. Subite la
         &scirc;nuregoj, kiuj &gcirc;in tenis, estis distran&ccirc;itaj, kaj nun &gcirc;i ekflugis supren kun
         la aerveturisto, la korbo, la botelo kaj la kuniklo. Bruege eksonis la
         muziko, kaj &ccirc;iuj homoj kriis <q>hura!</q>
</p><p>
         <q>Tio estas stranga ideo, tiel levi&gcirc;i en la aeron!</q> pensis la botelo; <q>tio
         estas tute nova &scirc;ipveturado. Tie supre oni ja ne povas vagi!</q>
</p><p>
         Multaj miloj da homoj rigardis la balonon, kaj la maljuna fra&ubreve;lino
         anka&ubreve; &gcirc;in rigardis. &Scirc;i staris &ccirc;e sia malfermita tegmenta fenestro, kie
         pendis la ka&gcirc;o kun la malgranda kanabeno, kiu tiam ankora&ubreve; ne havis
         glaseton por akvo, sed devis kontenti&gcirc;i je malgranda ligna kaliko. En la
         fenestro mem staris mirtujo, kiu estis &scirc;ovita iom flanken, por ne esti
         elpu&scirc;ita, dum la maljuna fra&ubreve;lino sin klinis anta&ubreve;en, por rigardi. En la
         balono &scirc;i klare distingis la aerveturiston, kiu ellasis malsupren la 
	 kuniklon en la para&scirc;uto kaj poste trinkis por la sano de &ccirc;iuj kaj post tio &jcirc;etis
         la botelon alte supren en la aeron. La maljuna fra&ubreve;lino e&ccirc; ne suspektis,
         ke &gcirc;uste la saman botelon &scirc;i jam iam vidis flugantan anta&ubreve; &scirc;i kaj &scirc;ia
         amiko en &scirc;ia tago de &gcirc;ojo, en la verda arbaro, en &scirc;ia juneco.
</p><p>
         La botelo ne havis tempon por pensi, tute ne atendita estis por &gcirc;i tio,
         ke &gcirc;i subite trovi&gcirc;is sur la plej alta punkto de sia vivo. Turoj kaj 
	 tegmentoj ku&scirc;is profunde sub &gcirc;i, la homoj &scirc;ajnis ne pli grandaj ol formikoj.
</p><p>
         Jen &gcirc;i mallevi&gcirc;is, sed kun alia rapideco ol la kuniklo; la botelo 
	 transturni&gcirc;is en la aero, &gcirc;i sentis sin tiel juna, tiel petolema, &gcirc;i estis ankora&ubreve;
         duone plena de vino, sed ne longe. Kia voja&gcirc;o! La suno prilumis la
         botelon, &ccirc;iuj homoj observis &gcirc;ian flugadon, la balono jam delonge malaperis, 
	 kaj balda&ubreve; malaperis anka&ubreve; la botelo. &Gcirc;i falis sur unu el la 
	 tegmentoj kaj rompi&gcirc;is, sed &gcirc;iaj pecetoj estis ankora&ubreve; en tia svingi&gcirc;o, ke ili
         ne povis resti ku&scirc;antaj, ili saltis kaj ruli&gcirc;is, &gcirc;is ili atingis la korton kaj
         tie disrompi&gcirc;is en ankora&ubreve; pli malgrandajn pecetojn. Sole la kolo de la
         botelo restis nerompita, kaj oni &gcirc;in detran&ccirc;is per diamanto.
</p><p>
         <q>&Gcirc;in oni povas bone uzi kiel akvovazeton por birdo!</q> diris la kelmastro; 
	 sed li mem havis nek birdon nek ka&gcirc;on, kaj estus ja tro granda
         postulo havigi al si ilin nur pro tio, ke li posedis botelkolon, kiun oni
         povas uzi kiel akvovazeton por birdo. La maljuna fra&ubreve;lino en la subtegmenta 
	 &ccirc;ambreto povis trovi uzon por &gcirc;i, kaj tial la botelkolo venis supren,
         estis provizita per korko, kaj tiu &gcirc;ia parto, kiu anta&ubreve;e estis turnita
         supren, nun estis turnita malsupren, kiel ofte okazas &ccirc;e &scirc;an&gcirc;o. &Gcirc;i ricevis
         fre&scirc;an akvon kaj estis pendigita anta&ubreve; la ka&gcirc;o de la malgranda birdo, kiu
         tiel la&ubreve;te kantis, ke oni a&ubreve;dis resonadon.
</p><p>
         <q>Jes, vi povas kanti!</q> Tion diris la kolo de botelo, kaj &gcirc;i estis ja siaspeca 
	 rimarkinda&jcirc;o, &ccirc;ar &gcirc;i estis ja estinta en aerostato. Pli oni nenion sciis
         el &gcirc;ia historio. Nun &gcirc;i pendis kiel birdvazeto, povis a&ubreve;di, kiel la homoj
         malsupre sur la strato zumas kaj bruas, povis a&ubreve;di la paroladon de la 
	 maljuna fra&ubreve;lino en &scirc;ia &ccirc;ambreto. &Scirc;i &gcirc;uste havis viziton, venis al &scirc;i sama&gcirc;a
         amikino, kaj ili babilis unu kun la alia, &dash; ne pri la kolo de botelo, sed
         pri la mirtujo &ccirc;e la fenestro.
</p><p>
         <q>Vere vi ne devas el&jcirc;eti tri spesmilojn por la edzini&gcirc;a krono de via
         filino!</q> diris la maljuna fra&ubreve;lino; <q>vi ricevos tian kronon de mi, kaj &gcirc;i
         estos kun plej belegaj flora&jcirc;oj. &Ccirc;u vi vidas, kiel bele tie staras la floreto?
         Tio estas markoto de tiu mirtujo, kiun vi donacis al mi unu tagon post
         mia fian&ccirc;i&gcirc;o, de tiu mirtujo, de kiu mi post paso de unu jaro estis detran&ccirc;onta 
	 al mi mian propran edzini&gcirc;an kronon, sed tiu tago ne venis. La
         okuloj, kiuj devis lumi al mi por &gcirc;ojo kaj beno en &ccirc;i tiu vivo, &dash; ili 
	 fermi&gcirc;is. Sur la fundo de la maro li dormas trankvile, la an&gcirc;ela animo! La
         arbeto fari&gcirc;is maljuna arbo, sed mi fari&gcirc;is ankora&ubreve; pli maljuna, kaj kiam
         la arbeto forvelkis, mi prenis &gcirc;ian lastan fre&scirc;an bran&ccirc;on, plantis &gcirc;in en la
         teron, kaj el la bran&ccirc;o nun fari&gcirc;is granda arbeto, kiu fine tamen atingos
         la rolon de edzini&gcirc;a ornamo, fari&gcirc;os la edzini&gcirc;a krono de via filino!</q>
</p><p>
         Larmoj staris &ccirc;e tiuj vortoj en la okuloj de la maljuna fra&ubreve;lino; &scirc;i
         parolis pri la amiko de sia juneco, pri la fian&ccirc;i&gcirc;o en la arbaro. &Scirc;i pensis
         pri la toasto, kiu tiam estis eldirita, pensis pri la unua kiso; sed pri tio
         &scirc;i nenion diris, &scirc;i estis ja maljuna virgulino. &Scirc;i pensis pri tiom multaj
         da aferoj; sed pri tio &scirc;i ne pensis, ke tie anta&ubreve; la fenestro trovi&gcirc;as 
	 ankora&ubreve; rememora&jcirc;o el tiu tempo, la kolo de botelo, kiu ekmu&gcirc;is, kiam la
         korko brue elsaltis. Sed la kolo de botelo &scirc;in anka&ubreve; ne rekonis, &ccirc;ar
         kvankam &gcirc;i tre bone povus a&ubreve;di la tutan historion, &gcirc;i tamen tion ne faris.
</p><p>
         Kial? &Gcirc;i pensis nur pri si mem!
</p>
</div>

<div type="story" rend="doc" id="sxtono">
<head>&Scirc;tono de la sa&gcirc;uloj</head>
<p>
         Vi konas ja la historion pri Holger, la Dano? Ni &gcirc;in ne rakontos al vi,
         sed nur demandos vin, &ccirc;u vi el &gcirc;i memoras, ke <q>Holger, la Dano, 
	 militakiris la grandan landon Hindujon &gcirc;is la orienta fino de la mondo, &gcirc;is
         tiu arbo, kiu estas nomata arbo de la suno</q>, kiel rakontas Christen
         Pedersen. &Ccirc;u vi konas Christenon Pedersen? Ne estas grave, &ccirc;u vi lin
         konas a&ubreve; ne. Holger, la Dano, transdonis tie al la pastro Jon la regadon
         kaj re&gcirc;econ super la tuta Hindujo. &Ccirc;u vi konas la pastron Jon? Ho, tio
         anka&ubreve; ne estas grava, se vi lin ne konas, &ccirc;ar pri li en nia historio tute ne
         estas parolate. &Ccirc;i tie vi a&ubreve;dos nur pri la arbo de la suno <q>en Hindujo,
         oriente &ccirc;e la fino de la mondo</q>, kiel iam pensis tiuj, kiuj ne lernis
         geografion, kiel ni &gcirc;in lernis. Sed tio anka&ubreve; estas ja indiferenta por ni.
</p><p>
         La arbo de la suno estis belega arbo tia, kian ni neniam vidis kaj vi
         anka&ubreve; neniam havos la okazon vidi. &Gcirc;ia bran&ccirc;aro etendi&gcirc;is sur la spaco
         de kelkaj mejloj &ccirc;irka&ubreve;e, &gcirc;i en efektiveco prezentis tutan arbaron, &ccirc;iu el
         &gcirc;iaj plej malgrandaj bran&ccirc;oj estas siavice tuta arbo. Tie trovi&gcirc;is palmoj,
         fagoj, pinioj, platanoj; &ccirc;iuj specoj de arboj de la tuta mondo kreskis tie
         kiel malgrandaj bran&ccirc;oj el la pli grandaj, kaj la grandaj bran&ccirc;oj mem
         per siaj kurba&jcirc;oj kaj fleksoj similis al valoj kaj alta&jcirc;oj. Ili estis kovritaj
         de velurmola verda&jcirc;o, en kiu svarmis amasego da flora&jcirc;oj. &Ccirc;iu bran&ccirc;o
         estis kvaza&ubreve; vasta florri&ccirc;a herbejo a&ubreve; plej &ccirc;arma &gcirc;ardeno. La suno &jcirc;etadis
         sur la arbon siajn plej ardantajn radiojn, tio estis ja la arbo de la suno.
</p><p>
         &Ccirc;i tie kolekti&gcirc;adis la birdoj el &ccirc;iuj partoj de la mondo, la birdoj el la
         nepenetreblaj arbaroj de la malproksima Ameriko, el la roz&gcirc;ardenoj de
         Damasko, el la arbaraj senhomejoj de la interna Afriko, kie la elefanto
         kaj la leono imagas al si, ke ili estas la solaj regantoj. Venadis la
         alcionoj, kaj la cikonio kaj la hirundo kompreneble anka&ubreve; venadis.
</p><p>
         Sed la birdoj ne estis la solaj vivantaj esta&jcirc;oj kiuj venadis &ccirc;i tien. La
         cervo, la sciuro, la antilopo kaj centoj da aliaj bestoj, kurlertaj kaj
         belaj, sentis sin &ccirc;i tie kiel hejme. La bran&ccirc;aro de la arbo estis ja granda
         bonodora &gcirc;ardeno, kaj en &gcirc;i, sur la loko, kie la plej grandaj bran&ccirc;oj
         etendi&gcirc;is simile al verdaj alta&jcirc;oj, staris palaco el kristalo, kun elvido sur
         &ccirc;iujn landojn de la mondo. &Ccirc;iu el la turoj levi&gcirc;is simile al lilio, tra kies
         trunketo oni povis levi&gcirc;i supren, &ccirc;ar en &gcirc;i trovi&gcirc;is &scirc;tuparo. Vi povas
         facile kompreni, ke oni povis eliri sur la foliojn, kiuj prezentis balkonojn. 
</p><p>
	 En la ekstrema pinto de la floro mem trovi&gcirc;is plej bela brilanta
         festosalono, kiu havis kiel tegmenton nur la bluan &ccirc;ielon kun la suno
         kaj steloj. En alia maniero la vastaj salonoj en la malsupra parto de la
         palaco estis tiel same belegaj. En iliaj muroj speguli&gcirc;is la tuta &ccirc;irka&ubreve;e
         ku&scirc;anta mondo; oni povis observi en ili &ccirc;ion, kio okazis, tiel ke oni ne
         bezonis legi gazetojn, kiujn oni cetere &ccirc;i tie ne havis. &Ccirc;ion oni povis vidi
         en vivantaj bildoj, se oni nur povus kaj volus tion rigardi, &ccirc;ar tro multe
         estas tro multe, e&ccirc; por la plej sa&gcirc;a homo, kaj &ccirc;i tie lo&gcirc;is la plej sa&gcirc;a
         homo. Lia nomo estas tiel malfacile elparolebla, ke vi tute ne povus &gcirc;in
         elparoli, kaj tial &gcirc;i povas esti por vi indiferenta. Li sciis &ccirc;ion, kion homo
         povas scii, kiel ajn altan gradon de klereco li povas atingi sur la tero; li
         konis &ccirc;iun elpenson, kiu estis farita a&ubreve; ankora&ubreve; estis farota, sed ne pli,
         &ccirc;ar por &ccirc;io ekzistas limo. La sa&gcirc;ega re&gcirc;o Salomono posedis nur duonon
         de tia sa&gcirc;eco, kaj li estis ja tre sa&gcirc;a; li havis potencon super la fortoj de
         la naturo kaj super potencaj spiritoj, e&ccirc; la morto mem devis &ccirc;iumatene
         prezenti al li la liston de tiuj, kiuj devis morti en tiu tago. Sed la re&gcirc;o
         Salomono anka&ubreve; devis morti, kaj tio estis la penso, kiu ofte mirinde
         vive okupadis la grandan esploremulon, la potencan sinjoron de la
         palaco en la arbo de la suno. Li anka&ubreve;, kiel ajn pli alte ol &ccirc;iuj homoj li
         staris koncerne la sa&gcirc;econ, devis iam morti, tion li sciis, kaj liaj infanoj
         anka&ubreve; devis morti. Kiel la folioj de la arbaro ili estis velkontaj kaj 
	 cindri&gcirc;ontaj. Li vidis, kiel la homa generacio estis forblovita kiel la folioj
         de arbo, kaj li vidis, kiel nova generacio ekfloris. Sed la folioj, kiuj unu
         fojon defalis, neniam plu elkreskis denove, ili fari&gcirc;is polvo, ili penetris
         en aliajn kreska&jcirc;ojn. Kio fari&gcirc;as kun la homo, kiam venas la an&gcirc;elo de
         la morto? Kian signifon havas la morto? La korpo dissolvi&gcirc;as, kaj la
         animo... kio &gcirc;i estas? Kio &gcirc;i fari&gcirc;as? Kien &gcirc;i iras? <q>Al eterna vivo,</q>
         diras la konsolo de la religio. Sed kia estas la transiro? Kie oni vivas kaj
         kiel? <q>En la &ccirc;ielo supre!</q> diras la piuloj; <q>supren ni iras!</q> &dash;
</p><p>
         <q>Supren!</q> ripetadis la sa&gcirc;ulo kaj rigardadis supren al la suno kaj al
         steloj. <q>Supren!</q> Kaj el la globa formo de la tero li vidis, ke supre kaj
         malsupre estas la sama afero, depende de la vidpunkto, kiun oni okupas
         sur la &scirc;vebanta globo. Kiam li levi&gcirc;is tiel alten, &gcirc;is kie atingas la pintoj
         de la plej altaj montoj de la mondo, tiam la aero, kiun ni &ccirc;i tie malsupre nomas 
	 la <q>pura &ccirc;ielo</q>, prezenti&gcirc;is al li kiel karbonigra mallumo,
         simila al etendita tuko, kaj la suno prezenti&gcirc;is kiel ardanta globo sen
         radioj, nia tero ku&scirc;is envolvita en flaveta nebulo. &Ccirc;i tie estis la limo por
         la korpa okulo, &ccirc;i tie anka&ubreve; estis starigita limo por la esplorado de la
         spirito! Kiel malgranda estas nia sciado! e&ccirc; la plej sa&gcirc;a homo sciis nur
         malmute el tio, kio por ni estas la plej grava.
</p><p>
         En unu &ccirc;ambreto de la palaco ku&scirc;is la plej granda trezoro de la tero:
</p><p>
         <q>La libro de la vero</q>. Li tralegis &gcirc;in folion post folio. Tio estas libro,
         en kiu &ccirc;iu homo povas legi, sed nur apartajn pecojn; por multaj okuloj
         la skribo aperas kiel tremanta, tiel ke ili ne povas de&ccirc;ifri la vortojn.
</p><p>
         Sur kelkaj folioj la skribo ofte aperas tiel pala, tiel nedistingebla, ke oni
         pensas, ke oni havas anta&ubreve; si malplenan folion. Ju pli sa&gcirc;a oni estas, des
         pli multe oni povas legi, kaj la plej sa&gcirc;a homo tralegas plej multe. La
         sa&gcirc;ulo en sia kristala palaco povosciis krom tio kolekti la lumon de la
         steloj kaj la lumon de la suno, la brilon de ka&scirc;itaj fortoj kaj la fajron
         de spiritoj. &Ccirc;e tiu fortigita kaj sur la foliojn direktita lumo, al li 
	 malkovri&gcirc;is ankora&ubreve; pli multe el la skribo, sed en tiu &ccirc;apitro de la libro, kiu
         havas la surskribon <q>La postmorta vivo</q>, oni ne povis vidi e&ccirc; unu
         punkteton. Tiu fakto afliktis lin. &Ccirc;u li ne povas havi la eblon eltrovi tian
         lumon, &ccirc;e kies brilo lia okulo povus legi tion, kio estas skribita &ccirc;i tie en
         la Libro de la Vero?
</p><p>
         Simile al la sa&gcirc;a re&gcirc;o Salomono li anka&ubreve; komprenis la lingvon de la
         bestoj, li a&ubreve;skultadis iliajn kantojn kaj parolojn, sed per tio li koncerne
         tiun punkton ne fari&gcirc;is pli sa&gcirc;a. Li esploris la ka&scirc;itajn fortojn de la
         kreska&jcirc;oj kaj de la metaloj, tiujn fortojn, kiuj havis la eblon forigi 
	 malsanojn, prokrasti la morton, sed ne neniigi &gcirc;in. En &ccirc;io, kio estis kreita
         kaj kion li povis atingi, li penis eltrovi la lumon, kiu povus priradii la
         problemon pri eterna vivo, sed li &gcirc;in ne trovis, la Libro de la Vero ku&scirc;is
         anta&ubreve; li kvaza&ubreve; kun senskribaj folioj. La Kristaneco montris al li en la
         Biblio la konsolon pri eterna vivo, sed li volis tion legi en sia propra
         libro, tamen en &gcirc;i li nenion vidis.
</p><p>
         Li havis kvin infanojn, kvar filojn, instruitajn tiel, kiel la plej sa&gcirc;a
         homo povas instrui siajn infanojn, kaj unu filinon, belan, mildan kaj
         sa&gcirc;an, sed blindan, kio tamen ne &scirc;ajnis manko por &scirc;i. La patro kaj la
         fratoj anstata&ubreve;is al &scirc;i la okulojn, ilia amo &ccirc;irka&ubreve;is &scirc;in per tia prizorgado,
         ke &scirc;i povis pensi, ke &scirc;i vidas per propraj okuloj.
</p><p>
         Neniam la filoj fori&gcirc;is el la salonoj de la palaco pli malproksimen, ol
         kie etendi&gcirc;is la bran&ccirc;oj de la arbo, kaj la fratino ankora&ubreve; malpli. Ili estis
         feli&ccirc;aj infanoj en la hejmo de sia infaneco, en la lando de sia infaneco,
         en la belega, bonodora arbo de la suno. Simile al &ccirc;iuj infanoj ili amis
         rakontojn, kaj la patro rakontis al ili multe, kion aliaj infanoj ne 
	 komprenus, sed &ccirc;i tiuj infanoj jam nun estis tiel same sa&gcirc;aj, kiel &ccirc;e ni la 
	 plimulto de la maljunaj homoj. Li klarigis al ili tion, kion ili vidis en la
         vivantaj bildoj sur la muroj de la palaco, la laborojn de la homoj kaj la
         iron de la okazinta&jcirc;oj en &ccirc;iuj landoj de la mondo. Ofte la filoj deziris
         esti anka&ubreve; tie ekstere kaj partopreni en &ccirc;iuj tiuj grandaj faroj. Tiam la
         patro diradis al ili, ke la homa mondo havas vivon malfacilan kaj 
	 maldol&ccirc;an, ke la aferoj estas ne tute tiel, kiel ili tion vidas el sia bela infana
         mondo. Li paroladis al ili pri la belo, vero kaj bono, dirante, ke tiuj tri
         aferoj kunetenas la mondon kaj, ke sub la premado, kiun ili suferas, la
         mondo fari&gcirc;as juvelo, pli klara ol diamanto. Ilia utilo havas valoron anta&ubreve;
         Dio, &gcirc;i priradias &ccirc;ion, kaj &gcirc;i estas en efektiveco tio, kion oni nomas <q>la
         &scirc;tono de la sa&gcirc;uloj</q>. Li diris al ili, ke simile al tio, kiel per la kreita&jcirc;o
         oni atingas la certecon pri la ekzistado de Dio, tiel per la homoj mem oni
         atingas la certecon, ke ekzistas tia juvelo; pli li ne povas diri al ili pri tio,
         &ccirc;ar pli li ne scias. Tia rakontado por aliaj infanoj estus malfacile 
	 komprenebla, sed &ccirc;i tiuj infanoj tion komprenis, kaj poste espereble anka&ubreve; la
         aliaj komprenos.
</p><p>
         Ili demandis la patron pri la belo, vero kaj bono, kaj li klarigis tion al
         ili, li diris al ili multe, li diris anka&ubreve;, ke kiam Dio kreis la homon el la
         tero Li donis al sia kreita&jcirc;o kvin kisojn, fajrajn kisojn, korajn kisojn,
         ardantajn diajn kisojn, kaj ili estas tio, kion ni nun nomas la kvin sentoj.
</p><p>
         Per ili oni vidas, sentas kaj komprenas la belon, veron kaj bonon, per ili
         oni tion &scirc;atas, &scirc;irmas kaj akcelas.
</p><p>
         Pri tio la infanoj multe meditis, tage kaj nokte tio &scirc;vebis anta&ubreve; ilia
         animo. Unu fojon la plej a&gcirc;a el la fratoj havis belegan son&gcirc;on, kaj estas
         strange, la dua frato anka&ubreve; &gcirc;in havis, kaj la tria &gcirc;in havis, kaj la kvara,
         &ccirc;iu el ili havis &gcirc;uste la saman son&gcirc;on. Li son&gcirc;is, ke li elvoja&gcirc;is en la
         mondon kaj trovis tie la &scirc;tonon de la sa&gcirc;uloj. Kiel luma flamo &gcirc;i radiis
         sur lia frunto, kiam en la brilo de la mateno, sur sia sagrapida &ccirc;evalo li
         galopis super la velure verdaj herbejoj de la &gcirc;ardeno de la hejmo returne
         al la patra kastelo, kaj la juvelo &jcirc;etis tian &ccirc;ielan lumon kaj tian brilon
         sur la foliojn de la libro, ke fari&gcirc;is videbla tio, kio en &gcirc;i estis skribita pri
         la vivo transe de la tombo. La fratino son&gcirc;is nenion pri elvoja&gcirc;o en la
         malproksiman mondon, &scirc;i pri tio ne pensis, &scirc;ia mondo estis la domo de
         &scirc;ia patro.
</p><p>
         <q>Mi rajdos en la malproksiman mondon!</q> diris la plej a&gcirc;a; <q>mi
         devas scii&gcirc;i, kio en &gcirc;i fari&gcirc;as, kaj mi devas movi min inter la homoj.
         Nur al la bono kaj vero mi strebas, per ili mi defendos la belon. Multaj
         aferoj &scirc;an&gcirc;i&gcirc;os, kiam mi elpa&scirc;os en la vivon!</q> Jes, kura&gcirc;aj kaj grandaj
         estis liaj pensoj, kiel &ccirc;e ni &ccirc;iuj hejme en la angulo malanta&ubreve; la forno,
         anta&ubreve; ol ni elvenas en la mondon kaj scii&gcirc;as, kiel efikas pluvo kaj 
	 dornopikoj.
</p><p>
         La kvin sentoj de la korpo kaj de la animo estis &ccirc;e li, kiel &ccirc;e la aliaj
         fratoj, tre bone disvolvitaj, sed &ccirc;iu el la fratoj havis precipe unu senton,
         kiu per sia forto kaj disvolvi&gcirc;o superis &ccirc;iujn ceterajn. &Ccirc;e la plej a&gcirc;a &gcirc;i
         estis precipe la sento de vidado, kiun li povis fidi. Li havis, kiel li diris,
         okulojn por &ccirc;iuj tempoj, okulojn por &ccirc;iuj popoloj, okulojn, kiuj egale
         bone povis vidi la trezorojn profunde en la interno de la tero, kiel anka&ubreve;
         la internon de la homa brusto, kvaza&ubreve; nur vitro gin kovrus, &dash; tio estas,
         li vidis pli ol ni povas vidi sur la vango, kiu ru&gcirc;i&gcirc;is a&ubreve; pali&gcirc;is, kaj en la
         okulo, kiu ploras a&ubreve; ridetas. Cervo kaj antilopo akompanis lin &gcirc;is la
         okcidenta limo, kaj tie aperis la sova&gcirc;aj cignoj, kiuj flugis al nord-okcidento. 
</p><p>
	 Ilin li sekvis, kaj jen li estis malproksime en la malproksima
         mondo; malproksime de la lando de la patro, kiu etendi&gcirc;as <q>&gcirc;is la
         orienta fino de la mondo</q>.
         Ho, kiel lar&gcirc;e li malfermis la okulojn! Tie oni povis multe vidi, kaj
         estas &ccirc;iam tute alia afero vidi la lokon kaj la objekton mem, ol nur
         admiri &gcirc;in en bildoj, kiel ajn bonaj &ccirc;i tiuj estas, kaj ili estis eksterordinare bonaj, 
	 la bildoj hejme en la palaco de lia patro. Pro mirego pri la
         tuta tumulto kaj pri la tuta karnavala parado, kiu estis elmetita sub la
         nomo de la belo, li preska&ubreve; perdis amba&ubreve; okulojn, li tamen ilin ne perdis,
         li havis por ili alian destinon. 
</p><p>
         Fundamente kaj honeste li volis entrepreni la laboron &ccirc;e la ekkonado
         de la belo, vero kaj bono; sed en kia stato la aferoj trovi&gcirc;is? Li vidis, ke
         la malbelo ofte ricevas la kronon, kiu decas al la belo, ke la bono ofte
         ne estas rimarkata kaj la mezvalora&jcirc;o kontra&ubreve;e estas apla&ubreve;data. Oni
         rigardis la nomon, ne la donon, la veston, ne la homon, la profesion, ne
         la talenton. Ne povis esti alie. 
</p><p>
         <q>Nu, nun mi energie min enmiksos!</q> li pensis, kaj li sin enmiksis. 
</p><p>
         Sed dum li ser&ccirc;is la veron, venis la diablo, kiu estas la patro de la malvero
	 mem. Plej volonte li al la vivanto tuj elbatus amba&ubreve; okulojn, sed tio
         estus tro malbelmaniera. La diablo faras sian laboron pli &gcirc;entile; li permesis 
	 al li ser&ccirc;i la veron, ser&ccirc;i per siaj okuloj nur &gcirc;in kaj la bonon, sed
         dum li fervore rigardadis &ccirc;irka&ubreve;en, la diablo enblovis al li spliton en la
         okulon, en amba&ubreve; okulojn, unu spliton post la alia. Tio ne estis bona por
         la vidado, e&ccirc; ne por la plej bona vidkapablo. Poste la diablo &scirc;veligis la
         splitojn tiel, ke ili fari&gcirc;is traboj, kaj tiam liaj okuloj pereis. Nun la
         vidanto staris kiel blindulo meze de la vasta mondo kaj ne fidis plu siajn
         okulojn. La bonajn pensojn, kiujn li anta&ubreve;e havis pri la mondo kaj pri si
         mem, li forrifuzis, kaj kiam oni forrifuzas la mondon kaj sin mem, tiam
         oni por &ccirc;iam pereas. 
</p><p>
         <q>Pereis!</q> kantis la sova&gcirc;aj cignoj, kiuj flugis trans la maro orienten;
         <q>pereis!</q> kantis la hirundoj, kiuj flugis orienten al la arbo de la suno,
         kaj por tiuj, kiuj tie restis, tio ne estis bonaj sciigoj. 
</p><p>
         <q>Kvankam la vidanton trafis sorto malbona,</q> diris la dua frato,
         <q>tamen la a&ubreve;danto eble havos sorton pli bonan.</q> &Ccirc;e li precipe akrigita
         estis la sento de a&ubreve;dado, li povis a&ubreve;di, kiel la herbo kreskas, tian 
	 perfektecon li atingis. 
</p><p>
         Li faris koran adia&ubreve;on kaj forrajdis kun bonaj kapabloj kaj bonaj
         intencoj. La hirundoj lin akompanis, kaj li akompanis la hirundojn, kaj
         jen li estis malproksime de la hejmo tie en la malproksima mondo. 
</p><p>
         E&ccirc; en bona afero tro multe ofte estas malbone; pri tiu vero li balda&ubreve;
         devis konvinki&gcirc;i. Lia sento de a&ubreve;dado estis tro forta, li a&ubreve;dis ja, kiel la
         herbo kreskas, sed pro tio li anka&ubreve; a&ubreve;dis la batadon de &ccirc;iu homa koro
         en &gcirc;ojo kaj en sufero. Li havis la senton, kvaza&ubreve; la mondo estas unu
         granda horlo&gcirc;ejo, kie &ccirc;iuj horlo&gcirc;oj batas <q>tik, tak</q>, &ccirc;iuj turhorlo&gcirc;oj
         sonas <q>bam, bam</q>. Estis neelporteble! Malgra&ubreve; tio li tenis siajn orelojn
         stre&ccirc;ite, tiel longe kiel li povis. Fine la tuta kriado kaj bruado fari&gcirc;is tro
         forta por unu homo. Jen venis strataj buboj, havantaj la a&gcirc;on de sesdek
         jaroj, &dash; ne la a&gcirc;o ja faras la bubecon. Ili kriis kaj bruis; al tio oni eble
         povus ankora&ubreve; rideti, sed jen venis la kla&ccirc;ado, kiu siblis tra &ccirc;iuj domoj,
         stratoj kaj stratetoj &gcirc;is la landvojo. La mensogo a&ubreve;digis sin plej la&ubreve;te kaj
         estis la reganto, la tintilo de la kla&ubreve;no tintis kaj asertis, ke &gcirc;i estas la
         sonorilo de pre&gcirc;ejo, per unu vorto &dash; la a&ubreve;danto pensis, ke li frenezi&gcirc;os,
         kaj li &scirc;topis per la fingroj siajn amba&ubreve; orelojn, sed &ccirc;iam li ankora&ubreve; a&ubreve;dis
         falsan kantadon kaj malbonan sonadon. Kla&ccirc;a&jcirc;o kaj &ccirc;ikana&jcirc;o, netoleremaj kaj 
	 persiste subtenataj asertoj, kiuj ne valoris e&ccirc; putran haringon,
         zumis sur la langoj tiel, ke de ilia lerta movi&gcirc;ado a&ubreve;di&gcirc;is konstanta klakado. 
</p><p> 
	 Bruado kaj kriado estis interne kaj ekstere, oni ne povis plu elteni,
         oni povis frenezi&gcirc;i! Li en&scirc;ovis la fingrojn pli profunden en siajn amba&ubreve;
         orelojn, &ccirc;iam pli profunden, kaj fine krevis al li oreltamburoj, kaj nun
         li jam plu nenion a&ubreve;dis, anka&ubreve; ne la belon, veron kaj bonon. Li fari&gcirc;is
         silentema kaj malfidema, li havis konfidon al neniu, fine li e&ccirc; al si mem
         ne konfidis, kaj tio estas granda malfeli&ccirc;o. Li ne sukcesis trovi la potencan 
	 juvelon kaj alporti &gcirc;in hejmen, kaj li rezignis pri &gcirc;i kaj pri si mem,
         kaj tio estis la plej malbona. La birdoj, kiuj flugis orienten, disvastigis la
         famon pri tio, &gcirc;is &gcirc;i atingis la palacon de la patro en la arbo de la suno;
         leteroj tien ne venadis, &ccirc;ar tien ne iris po&scirc;to. 
</p><p>
         <q>Nun mi provos!</q> diris la tria, <q>mi havas bonan nazon!</q> Tia diro
         estis ne tute delikata, sed li havis tian manieron de parolado, kaj ni
         devas preni lin tia, kia li estis. Li estis la bona humoro mem, kaj krom
         tio li estis poeto, vera poeto. Kion li ne povis esprimi, tion li kantis per
         versoj. Koncerne la iradon de la pensoj, li multe superis &ccirc;iujn aliajn. 
</p><p>
         <q>Mi sentas la me&ccirc;a&jcirc;on!</q> li ordinare diradis, kaj efektive la sento de
         flarado estis &ccirc;e li disvolvita en plej alta grado kaj donis al li grandan
         regionon en la regno de la belo. <q>Unu amas la odoron de pomoj, kaj
         alia la odoron de &ccirc;evalejo!</q> li diradis. <q>&Ccirc;iu odora regiono en la regno de
         la belo havas sian publikon. Unuj sentas sin hejme en la odoro de la
         drinkejo, &ccirc;e la fumi&gcirc;anta me&ccirc;a&jcirc;o de la seba kandelo, kie la malbonodoro
         de brando miksi&gcirc;as kun la malbona fumo de tabako; aliaj preferas sidi en
         la na&ubreve;za odoro de jasmeno kaj frotas sin per plej forta kariofila oleo,
         kiun oni nur povas flari. Aliaj ser&ccirc;as la fre&scirc;an maran aeron, la sanecan
         venteton, a&ubreve; supreniras sur la altan supron de monto kaj altigas sin
         super la agema tumulto de la &ccirc;iutaga vivo!</q> Jes, tiel li parolis; li tenis
         sin tiel, kvaza&ubreve; li jam anta&ubreve;e estis ekstere en la mondo, vivis kun la
         homoj kaj konas ilin, sed tio estis nur lia propra sa&gcirc;o, tio estis lia poeta
         talento, kiun Dio donace metis al li en la lulilon. 
</p><p>
         Jen li diris adia&ubreve; al la patra palaco en la arbo de la suno, trapa&scirc;is la
         belegajn kampojn de la hejmo, sed poste li sidi&gcirc;is sur struton, kiu kuras
         pli rapide ol &ccirc;evalo, kaj kiam li poste vidis la sova&gcirc;ajn cignojn, li saltis
         sur la dorson de la plej forta el ili. Li amis &scirc;an&gcirc;ojn, kaj tial li flugis al la
         fremdaj landaj transe de la maro kun iliaj grandaj arbaroj, profundaj
         lagoj, potencaj montoj kaj fieraj urboj, kaj kien ajn li venis, tie &scirc;ajnis,
         kvaza&ubreve; sunlumo flugis super la ebena&jcirc;o. &Ccirc;iu floro, &ccirc;iu arbeto odoris pli
         forte, havante la senton, ke proksime trovi&gcirc;as amiko, protektanto, kiu
         ilin protektas kaj komprenas, e&ccirc; la kripla rozarbeto levis siajn bran&ccirc;ojn,
         malvolvis siajn foliojn kaj aperigis plej &ccirc;arman rozon. &Ccirc;iu povis &gcirc;in
         admiri, e&ccirc; la nigra malseka arbara limako rimarkis &gcirc;ian belecon. 
</p><p>
         <q>Mi stampos la floron per mia signo!</q> diris la limako. <q>Jen mi
         kra&ccirc;is sur &gcirc;in, ion alian mi ne povas fari!</q> 
</p><p>
         <q>Tiele beda&ubreve;rinde estas la sorto de la belo en la mondo!</q> diris la
         poeto, kaj li kantis kanton pri tio, kantis &gcirc;in la&ubreve; sia maniero, sed neniu
         &gcirc;in atentis. Tial li donis kelke da spesdekoj kaj plumon de pavo al la
         tamburisto, kaj &ccirc;i tiu transponis la kanton por tamburo kaj tamburis &gcirc;in
         en la urbo, sur &ccirc;iuj stratoj kaj stratetoj. Nun la homoj a&ubreve;skultis kaj
         asertis, ke ili &gcirc;in komprenas, ke &gcirc;i estas tre profundpensa. Nun la poeto
         povis kanti pli da kantoj, kaj li kantis pri la belo, la vero kaj la bono, kaj
         oni a&ubreve;skultis tion en la drinkejo, kie fumi&gcirc;is la seba kandelo, oni
         a&ubreve;skultis tion sur la luksa herbejo en la arbaro kaj sur la libera maro. 
</p><p>
         &Scirc;ajnis, ke &ccirc;i tiu frato en sia strebado estas pli feli&ccirc;a ol liaj du pli a&gcirc;aj
         fratoj. Sed tion la diablo ne povis toleri, kaj tial li tuj aperis kun la
         re&gcirc;aj kaj pre&gcirc;ejaj incensiloj kaj kun &ccirc;iuj incensoj de honoro, kiuj nur
         ekzistas kaj kies pretigadon la diablo tiel bone komprenas. Li uzis la plej
         fortajn incensojn, kiuj por &ccirc;iu alia estus turmentaj kaj e&ccirc; al an&gcirc;elo
         farus kapturnon, des pli al simpla poeto. La diablo scias, kiel li devas
         preni la homojn! Per la incensoj li tiel ekposedis la poeton, ke &ccirc;i tiu tute
         perdis la spiritan ekvilibron, forgesis sian celon, sian patran domon, per
         unu vorto &ccirc;ion, e&ccirc; sin mem; li tute dissolvi&gcirc;is en la fumo kaj incensoj. 
</p><p>
         &Ccirc;iuj birdetoj funebris, kiam ili tion a&ubreve;dis, kaj dum tri tagoj ili tute ne
         kantis. La nigra arbara limako fari&gcirc;is ankora&ubreve; pli nigra, ne pro mal&gcirc;ojo,
         sed pro envio. <q>Al mi,</q> &gcirc;i diris, <q>oni devus incensi, &ccirc;ar mi donis al li la
         ideon por lia plej glora kanto, la tamburkanto pri la irado de la mondo,
         mi kra&ccirc;is sur la rozon, mi povas starigi atestantojn pri tio!</q> 
</p><p>
         Sed hejme en Hindujo oni nenion a&ubreve;dis pri tio, &ccirc;iuj birdetoj ja funebris
         kaj silentis dum tri tagoj, kaj kiam la tempo de la funebro fini&gcirc;is, tiam
         montri&gcirc;is, ke la funebro estis tiel forta, ke ili tute forgesis, pri kiu ili
         funebris. Tiel iras la aferoj! 
</p><p>
         <q>Nun mi anka&ubreve; devas eliri en la mondon kaj eble ne plu reveni, tiel
         same, kiel la aliaj!</q> diris la kvara frato. Li anka&ubreve; posedis bonan
         humoron, kiel tiu, kiu la&ubreve;a&gcirc;e estis plej proksima al li, sed li ne estis
         poeto, kaj &gcirc;uste pro tio li havis plenan ka&ubreve;zon esti en bona humoro. Ili
         amba&ubreve; disvastigadis en la palaco viglecon kaj gajecon, nun el &gcirc;i malaperis
         la lasta kvanto de la gajeco. La vidado kaj a&ubreve;dado &ccirc;iam estis rigardataj de
         la homo kiel la plej gravaj sentaj kapabloj, kiujn oni deziras al si havi
         pleje fortajn kaj akrajn, la tri aliaj sentoj estas rigardataj kiel malpli
         gravaj. Sed tio tute ne estis la opinio de &ccirc;i tiu filo, li precipe disvolvis al
         si la guston en &ccirc;iu senco, en kiu oni povas kompreni tiun vorton, kaj la
         gusto havas grandan potencon kaj fortan signifon. &Gcirc;i regas tion, kio iras
         tra la bu&scirc;o, kaj anka&ubreve; tion, kio trafluas la spiriton; tial la frato 
	 gustumadis &ccirc;ion, kio trovi&gcirc;is sub la frunto, en la poto, en la botelo kaj en la
         plado. Tio estas la maldelikata flanko de lia profesio, li diris; &ccirc;iu homo
         estis por li frunto, en kiu io bolis, &ccirc;iu lando en spirita senco estis por li
         grandega kuirejo; kaj nun li volis forvoja&gcirc;i kaj elprovi &ccirc;ion per sia gusto. 
</p><p>
         <q>Eble al mi la feli&ccirc;o estos pli favora, ol al miaj fratoj!</q> li diris. <q>Mi
         nun voja&gcirc;os, sed kian veturrimedon mi elektu? &Ccirc;u la aerostatoj estas jam
         elpensitaj?</q> li demandis sian patron, kiu sciis ja pri &ccirc;iuj elpensoj, kiuj
         estis jam faritaj a&ubreve; kiuj estis ankora&ubreve; farotaj. Sed la aerostatoj ankora&ubreve;
         ne estis elpensitaj, anka&ubreve; ne la vapor&scirc;ipoj nek la fervojoj. <q>Tio ne
         malhelpas,</q> li diris, <q>mi tamen prenos aerostaton; mia patro scias,
         kiel ili devas esti pretigataj kaj direktataj, kaj mi tion lernos. Neniu &gcirc;is
         nun konas tiun elpenson, kaj tial oni pensos, ke tio estas aera fenomeno.
         Post la uzo de la aerostato mi &gcirc;in forbruligos, kaj por tiu celo vi devas
         doni al mi kelke da pecoj de la estonta elpensa&jcirc;o, kiun oni nomos &hcirc;emiaj
         alumetoj.</q> 
</p><p>
         &Ccirc;ion &ccirc;i tion li ricevis, kaj poste li ekflugis, kaj la birdoj akompanis lin
         multe pli malproksimen, ol ili akompanis la aliajn fratojn. Ili volis vidi,
         kiel iras la veturado, kaj &ccirc;iam pli granda nombro da birdoj alflugis, &ccirc;ar
         ili estis tre scivolemaj. Ili pensis, ke tio, kio tie flugas, estas ia nova birdo!
         Imponanta sekvantaro ali&gcirc;is al &gcirc;i. La aero fari&gcirc;is nigra de la birdoj, ili
         venis kiel granda nubo, kiel svarmo da akridoj super Egiptujo; kaj jen li
         estis ekstere en la malproksima mondo. 
</p><p>
         <q>La orienta vento estis por mi bona amiko kaj brava helpanto!</q> li
         diris. 
</p><p>
         <q>La orienta kaj la okcidenta vi volis diri? <q>diris la ventoj.</q> Ni du
         laboris alterne, alie vi ne povus veturi nordokcidenten.</q> 
</p><p>
         Sed li ne a&ubreve;dis, kion diris la ventoj, kaj tio ne estas ja grava. La birdoj
         nun lin plu ne akompanis. Kiam ili estis kune en granda nombro, al
         kelkaj el ili la veturo tedis. <q>Jam tro multe ni faras por tiu objekto,</q> ili
         diris; <q>&gcirc;i povas ankora&ubreve; tro multe pensi pri si. &Gcirc;i ne estas inda la postflugadon, 
	 &gcirc;i estas nenio, &gcirc;i estas absurda&jcirc;o!</q> Tial ili restis, ili &ccirc;iuj
         restis; la tuta afero estis ja senvalora&jcirc;o. 
</p><p>
         La aerostato mallevi&gcirc;is super unu el la plej grandaj urboj, kie la
         aerveturanto sidi&gcirc;is sur la plej alta loko, sur la pinto de la pre&gcirc;eja turo.
         La balono denove levi&gcirc;is supren, kion &gcirc;i ne devis fari. Kie &gcirc;i restis kaj
         kio el &gcirc;i fari&gcirc;is, oni ne scias, sed tio ne estas ja grava, &ccirc;ar &gcirc;i ne estis
         ankora&ubreve; elpensita. 
</p><p>
         Jen la veturinto sidis tute alte sur la pinto de la pre&gcirc;eja turo, la birdoj
         ne flugis al li, li fari&gcirc;is enuiga por ili, kaj ili fari&gcirc;is enuigaj por li. &Ccirc;iuj
         kamentuboj de la urbo fumis kaj odoris. 
</p><p>
         <q>Tio estas altaroj, kiuj estas starigitaj por vi!</q> diris la vento; &gcirc;i volis
         diri al li ion agrablan. Tre kura&gcirc;e li sidis ankora&ubreve; tie supre kaj rigardis
         malsupren sur la popolon sur la stratoj. Jen pa&scirc;is unu fiera pri sia
         monsako, alia estis fiera pri sia &scirc;losilo malanta&ubreve; la frako, kvankam li
         havis nenion por &scirc;losi; unu estis fiera pri sia surtuto, kiu estis plena de
         tineoj, alia estis fiera pri sia korpo, kiun jam mordetadis la vermoj. 
</p><p>
         <q>Ho vanteco! Jes, mi devas balda&ubreve; iri malsupren, por iom kirli en la
         potoj kaj gustumi!</q> li diris. <q>Sed mi volas ankora&ubreve; iomete sidi &ccirc;i tie, la
         vento tiel agrable tiklas min sur la dorso, estas al mi tre komforte. Tiel
         longe, kiel la vento blovas, mi restos &ccirc;i tie. Mi volas iom ripozi; estas bone
         longe resti matene en la lito, se oni havas multe por fari, diras la
         maldiligentulo. Sed maldiligenteco estas la radiko de &ccirc;ia malbono, kaj
         malbono ne ekzistas en nia familio, tion diras mi, kaj tion diras &ccirc;iu sur
         la strato. Mi sidos &ccirc;i tie tiel longe, kiel blovas la vento, tio estas por mi
         bongusta!</q> 
</p><p>
         Kaj li restis; sed li sidis sur la ventmontrilo de la turo, &gcirc;i konstante
         turni&gcirc;adis kun li, kaj tial li pensis, ke &ccirc;iam blovas la sama vento; li restis,
         kaj tie li povis longe sidi. 
</p><p>
         Sed en Hindujo en la palaco sur la arbo de la suno fari&gcirc;is malplene kaj
         silente, kiam la fratoj unu post la alia foriris. 
</p><p>
         <q>Iliaj aferoj iras ne bone!</q> diris la patro; <q>neniam ili alportos hejmen
         la brilantan juvelon, por mi &gcirc;i ne estas trovebla; ili malaperis, ili mortis!</q>
         Kaj li klini&gcirc;is super la Libron de la Vero kaj rigide rigardis la folion, sur
         kiu li povus legi pri la postmorta vivo, sed li nenion povis vidi nek scii&gcirc;i. 
</p><p>
         La blinda filino estis lia konsolo kaj lia &gcirc;ojo: tutkore kaj amoplene &scirc;i
         estis alligita al li. Por lia &gcirc;ojo, por lia feli&ccirc;o &scirc;i deziris, ke la grandvalora
         juvelo estu trovita kaj alportita hejmen. En &gcirc;ojo kaj mal&gcirc;ojo &scirc;i pensadis
         pri siaj fratoj. Kie ili estas? Kie ili lo&gcirc;as? &Scirc;i tre deziris, ke &scirc;i povu son&gcirc;i
         pri ili, sed estas strange, e&ccirc; en son&gcirc;o &scirc;i ne povis kuni&gcirc;i kun ili. Fine unu
         nokton &scirc;i son&gcirc;is, ke iliaj vo&ccirc;oj sonas al &scirc;i, ke ili &scirc;in petegas pri io, ke ili
         vokas al &scirc;i el la malproksima mondo, kaj &scirc;i devis elvoja&gcirc;i, malproksimen,
         malproksimen, kaj tamen &scirc;i havis la senton, ke &scirc;i trovi&gcirc;as ankora&ubreve; en la
         domo de sia patro; la fratojn &scirc;i ne trovis, sed en sia mano &scirc;i sentis kvaza&ubreve;
         brulantan fajron, tio tamen ne doloris, &scirc;i tenis la brilantan juvelon kaj
         alportis &gcirc;in al sia patro. Kiam &scirc;i veki&gcirc;is, &scirc;i en la unua momento pensis,
         ke &scirc;i &gcirc;in ankora&ubreve; tenas; tio estis &scirc;ia &scirc;pinfasko, kiun &scirc;i premis en sia
         mano. En la longa nokto, kiu &scirc;in &ccirc;irka&ubreve;is, &scirc;i sen&ccirc;ese &scirc;pinadis, la fadeno
         sur &scirc;ia &scirc;pinilo estis pli delikata ol aranea&jcirc;o; homaj okuloj ne povus distingi 
	 la apartan fadenon; &scirc;i malsekigis &gcirc;in per siaj larmoj, kaj tial &gcirc;i
         estis fortika kiel ankra &scirc;nurego. Si levi&gcirc;is, &scirc;ia decido estis preta, la son&gcirc;o
         devis fari&gcirc;i efektiva&jcirc;o. Estis nokto, &scirc;ia patro dormis; &scirc;i kisis al li la
         manon, prenis sian &scirc;pinilon kaj alligis la finon de la fadeno al la domo
         de la patro, &ccirc;ar alie la malfeli&ccirc;a blindulino ja neniam povus trovi la vojon
         hejmen. &Ccirc;i tiu fadeno devis esti &scirc;ia teni&gcirc;ilo, &gcirc;in &scirc;i fidis, sed ne sin mem
         a&ubreve; aliajn homojn. &Scirc;i de&scirc;iris kvar foliojn de la arbo de la suno, &scirc;i volis
         transdoni ilin al la ventoj, por ke &ccirc;i tiuj alportu ilin al la fratoj kiel
         leteron kaj saluton, se &scirc;i ilin ne trovos tie en la malproksima mondo. 
</p><p>
         Kiel al &scirc;i estos en tiu mondo, al &scirc;i, la malfeli&ccirc;a blinda infano! Sed &scirc;i
         havis la nevideblan fadenon, je kiu &scirc;i povis teni&gcirc;i; sed anta&ubreve; &ccirc;io havis
         unu econ: profundan sentemecon, kiu estis en &scirc;i tiel forta, ke &scirc;i kvaza&ubreve;
         havis okulojn sur la pintoj de la fingroj kaj orelojn en la koro. 
</p><p>
         Tiamaniere &scirc;i elpa&scirc;is en la bruan, tumultan, strangan mondon; kaj
         kien ajn &scirc;i venis, la &ccirc;ielo fari&gcirc;is sune hela, &scirc;i povis senti la varmajn
         radiojn, la &ccirc;ielarko elstre&ccirc;i&gcirc;is el la nigra nubo en la bluan aeron. &Scirc;i
         a&ubreve;dis la kantadon de la birdoj, &scirc;i spiris la bonodoron el la oran&gcirc;o&gcirc;ardenoj 
	 kaj frukto&gcirc;ardenoj, kiu estis tiel forta, ke &scirc;i preska&ubreve; povis &gcirc;in
         gustumi. Mildaj tonoj kaj belega kantado atingis &scirc;ian orelon, sed anka&ubreve;
         bruo kaj krioj. Pensoj kaj opinioj strange disputis inter si reciproke. En
         la plej profunda angulo de &scirc;ia koro a&ubreve;di&gcirc;is la koraj kaj pensaj sonoj el la
         brusto de la homoj; &hcirc;ore sonadis al &scirc;i: 
</p>

<lg>
         <l>&leftquot;Nur larmoj estas nia vivo,</l>
         <l>Nur son&gcirc;o ploroplena!&rightquot;</l>
</lg>
<p>
         Sed sonis anka&ubreve; la kanto:
</p>
<lg>     <l>&leftquot;Kuni&gcirc;u tamen, ke la vivo</l>
         <l>Fari&gcirc;u rozo&ccirc;ena!&rightquot;</l>
</lg>
<p>
         Malgaje sonis:
</p>
<lg>
         <l>&leftquot;La maljunul' kaj la junulo</l>
         <l>Nur pri si mem memoras.&rightquot;</l>
</lg>
<p>
         Sed sonis anka&ubreve; la respondo:
</p>
<lg>
         <l>&leftquot;En la arbaro, sur la kampoj</l>
         <l>Per amo &ccirc;io floras.&rightquot;</l>
</lg>
<p>
         Kaj kvankam &ccirc;irka&ubreve;e a&ubreve;di&gcirc;is la&ubreve;ta kantado:
</p>
<lg>
         <l>&leftquot;Pri &ccirc;io ridu vi kaj moku,</l>
         <l>En &hcirc;or' kun hunda bojo!&rightquot;</l>
</lg>
<p>
         Tamen plej profunde en la koro de la blinda knabino sonis:
</p>
<lg>
         <l>&leftquot;Vi fidu Dion, Li vin gardos</l>
         <l>E&ccirc; sur dan&gcirc;era vojo!&rightquot;</l>
</lg>
<p>
         Kie ajn &scirc;i aperis en la rondo de viroj a&ubreve; virinoj, &ccirc;e maljunuloj a&ubreve;
         junuloj, tie en la animoj eklumis la komprenado de la vero, bono kaj
         belo. Kien ajn &scirc;i venis, &ccirc;u en la laborejon de artisto, &ccirc;u en ri&ccirc;an festosalonon, 
	 &ccirc;u inter la bruantajn radojn de fabriko, &ccirc;ie fari&gcirc;is tiel, kvaza&ubreve;
         la suna radio venis, la kordo eksonis, la floro odoris kaj la refre&scirc;iga guto
         da roso falis sur la senforti&gcirc;intan folion. 
</p><p>
         Sed tion la diablo ne povis permesi. Li havas pli da sa&gcirc;o ol dekmil
         viroj, kaj tial li elpensis rimedon, por helpi al si, Li iris al la mar&ccirc;o, prenis
         vezikojn de malboni&gcirc;inta akvo kaj lasis ruli&gcirc;i super ili la sepoblan e&hcirc;on
         de mensogo, por ke ili per tio fari&gcirc;u pli fortikaj. Li pulvorigis pagitajn
         honorajn versojn kaj mensogajn supertombajn parolojn, kiom multe li
         povis akiri, kaj kuiris ilin en larmoj, kiujn ploris la envio. Sur tion li
         &scirc;utetis &scirc;minkon de la vangoj de flaveta fra&ubreve;lino, kaj el &ccirc;io li kreis knabinon, 
	 kiu la&ubreve; sia formo kaj manieroj tute similis al la blinda benportanta
         knabino. La homoj &scirc;in nomis <q>la milda an&gcirc;elo plena de profunda
         sento</q>, kaj tiamaniere la artifiko de la diablo havis plenan sukceson. La
         mondo ne sciis, kiu el la du an&gcirc;eloj estis la vera, kaj kiamaniere la
         mondo povus tion scii! 
</p>
<lg>
         <l>&leftquot;Vi fidu Dion. Li vin gardos</l>
         <l>E&ccirc; sur dan&gcirc;era vojo!&rightquot;</l>
</lg>
<p>
         kantis la blinda knabino kun plena fido. La kvar verdajn foliojn de la
         arbo de la suno &scirc;i transdonis al la ventoj, por ke ili portu ilin kiel saluton
         kaj leteron al &scirc;iaj fratoj, kaj &scirc;i estis tute certa, ke tio estos plenumita,
         ke estos plenumita e&ccirc; tio, ke la juvelo trovi&gcirc;os, tiu juvelo, kiu brilas pli
         ol &ccirc;iuj surteraj belega&jcirc;oj; ke de la frunto de la homaro &gcirc;i radios al la
         domo de &scirc;ia patro. 
</p><p>
         <q>Al la domo de mia patro!</q> &scirc;i ripetis; <q>jes, sur la tero trovi&gcirc;as tiu
         juvelo, kaj mi alportas kun mi pli ol la konvinkon pri tio; mi sentas &gcirc;ian
         ardon, pli kaj pli &gcirc;i fari&gcirc;as sentebla en mia fermita mano. &Ccirc;iun grajneton
         da vero, kiu estis sufi&ccirc;e delikata, por ke la akra vento povu &gcirc;in forporti,
         mi kolektis kaj konservis; mi saturis &gcirc;in per la odoro de &ccirc;iuj bela&jcirc;oj, da
         kiuj en la mondo ekzistas tiom multe, e&ccirc; por blindulo. Mi prenis la sonon,
         kiun la bono aperigis en la koro de homo, kaj mi almetis &gcirc;in al tio. La
         tuta&jcirc;o, kiun mi alportas, estas nur polvero, sed &gcirc;i estas polvo de la 
	 ser&ccirc;ata juvelo; mia tuta mano estas plenigita de &gcirc;i!</q> &Scirc;i etendis sian manon
         &dash; renkonte al la patro. &Scirc;i estis en la hejmo, &scirc;i atingis &gcirc;in en flugo de
         penso, ne ellasante la nevideblan fadenon, kiu kondukis al la domo de la
         patro. 
</p><p>
         La malbonaj potencoj &jcirc;etis sin kun la bruo de uragano sur la arbon de
         la suno kaj enpremis sin kun pu&scirc;o de vento tra la nefermita pordo en la
         &ccirc;ambreton. 
</p><p>
         <q>La fino alproksimi&gcirc;as!</q> diris la patro kaj kaptis la manon, kiu malfermi&gcirc;is. 
</p><p>
         <q>Ne!</q> &scirc;i ekkriis kun konscio de certeco, <q>&gcirc;i ne povas alproksimi&gcirc;i! 
         Mi sentas, ke la radio varmigas mian animon!</q> 
</p><p>
         Kaj la patro ekvidis lumantan flamon, kiam la brilanta polvero el &scirc;ia
         mano falis sur la blankajn foliojn de la libro, kiuj devis doni sciigon pri
         la certeco de la eterna vivo. En blindiga brilo tie montri&gcirc;is skribo, nur
         unu videbla vorto, la sola vorto: 
</p>
         
	<l><q>Kredo.</q></l>
<p>
	 Kaj denove tie trovi&gcirc;is la kvar fratoj; sopiro al la hejmo ilin atakis
         kaj gvidis, kiam la verda folio falis al ili sur la bruston. IIi venis, ilin
         sekvis la migrantaj birdoj, la cervo, la antilopo kaj &ccirc;iuj bestoj de la
         arbaro. Ili anka&ubreve; volis partopreni en la &gcirc;ojo, kaj kial la bestoj tion ne
         faru, se ili povas? 
</p><p>
         Kaj kiel ofte, kiam radio de la suno tra truo en la pordo falas en polvan
         &ccirc;ambron, ni vidas, ke tie movi&gcirc;as lumanta kolono da polvo, tute tiel
         same &dash; sed ne tiel maldelikate kaj mizere, e&ccirc; la &ccirc;ielarko estas tro peza. 
</p><p>
         kaj ne sufi&ccirc;e kolorri&ccirc;a en komparo kun la vida&jcirc;o, kiu tie prezenti&gcirc;is &dash;
         tiel same el la folioj de la libro, el la lumanta vorto <q>kredo</q> &ccirc;iu grajneto
         da vero levi&gcirc;is kun la brilo de la belo, kun la sono de la bono, radiante
         pli forte ol la fajra kolono en la nokto, kiam Moseo kaj la popolo Izrael
         vojiris al la promesita lando; el la vorto <q>kredo</q> levi&gcirc;is la ponto de
         espero al la eterna amo de la Plejpotenculo.
</p>
</div>

<div type="story" rend="doc" id="supo">
<head>Supo el kolbasaj bastonetoj</head>
<div type="opener">
<p>
         <q>Tio estis hiera&ubreve; bonega tagman&gcirc;o!</q> diris unu nejuna musa sinjorino
         al alia, kiu ne estis partopreninta en la festeno. <q>Mi havis de post la
         musa re&gcirc;o la dudek-unuan lokon, kaj tio estas ja ne malgranda honoro! 
         Koncerne la apartajn man&gcirc;metojn, mi povas certigi vin, ke la aran&gcirc;o de la
         man&gcirc;a&jcirc;oj estis bonega! &scirc;ima pano, lardha&ubreve;to, sebaj kandeloj kaj kolbaso,
         &dash; kaj poste oni donis la samajn man&gcirc;metojn denove de la komenco. 
         Estis tiel, kvaza&ubreve; oni donus al ni du man&gcirc;adojn. Regis tre agrabla
         humoro kaj sen&gcirc;ena interparolado, kiel en familia rondo. Krom la kolbasaj 
	 bastonetoj &dash; kiuj pro tio fari&gcirc;is objekto de parolado &dash; absolute
         nenio restis. &Ccirc;e tiu okazo iu asertis, ke e&ccirc; el kolbasa bastoneto oni povas
         kuiri supon. A&ubreve;dis jam &ccirc;iu pri tio, sed neniu iam gustumis tian supon,
         des pli neniu ion sciis pri la maniero de &gcirc;ia pretigado. Por la elpensinto
         de tiu supo oni eldiris tre lertspiritan toaston, dirante, ke li meritus esti
         direktoro de malri&ccirc;ulejo! &Ccirc;u tio ne estis sprita diro? Kaj la maljuna re&gcirc;o
         de la musoj levi&gcirc;is kaj promesis, ke tiun junan knabinon en la musa
         mondo, kiu povoscios pretigi la diritan supon plej bonguste, li faros sia
         edzino kaj re&gcirc;ino. Estas donita templimo de unu jaro.</q> 
</p><p>
         <q>Tio estus bona afero!</q> respondis la alia muso; <q>sed kiel oni pretigas 
	 la supon?</q> 
</p><p>
         <q>Jes, kiel oni &gcirc;in pretigas?</q> Pri tio; demandis &ccirc;iuj musaj sinjorinoj, 
         junaj kaj maljunaj. &Ccirc;iuj ili tre volus esti re&gcirc;ino, sed neniu el ili havis
         grandan deziron preni sur sin la klopodojn de voja&gcirc;o eksterlanden, por
         lerni la pretigadon, kaj tio tamen estis nepre necesa. Sed ne &ccirc;iu estas
         kapabla forlasi sian familion kaj la malnovajn komfortajn ka&scirc;i&gcirc;ejojn. 
</p><p>
         En fremda lando oni ne povas &ccirc;iutage trovi &scirc;elon de froma&gcirc;o kaj 
	 lardha&ubreve;ton, ne, tie oni riskas suferi malsaton, oni e&ccirc; povas vivante esti 
	 forman&gcirc;ata de kato. 
</p><p>
         &Ccirc;i tiuj pensoj estis la ka&ubreve;zo, pro kiu la plimulto timis entrepreni 
	 informi&gcirc;an voja&gcirc;on. Nur kvar musaj fra&ubreve;linoj, junaj kaj viglaj, sed el malri&ccirc;a
         familio, decidis forvoja&gcirc;i. Ili intencis direkti sin al la kvar diversaj
         flankoj de la mondo, kaj poste montri&gcirc;us, kiun sekvus la feli&ccirc;o. &Ccirc;iu el
         ili prenis kun si kolbasan bastoneton, por rememorigadi al si la celon de
         sia voja&gcirc;o; &gcirc;i devis servi al &scirc;i kiel migrada bastono: 
</p><p>
         La unuan de Majo ili komencis sian voja&gcirc;on, kaj la unuan de Majo de
         la sekvanta jaro ili revenis, sed nur tri, la kvara ne aperis, donis pri si
         nenian sciigon, kaj nun estis la tago de la decido. 
</p><p>
         <q>&Ccirc;iam io mal&gcirc;oja estas ligata kun la plej bonaj &gcirc;ojoj!</q> diris la musa
         re&gcirc;o, li tamen ordonis inviti &ccirc;iujn musojn en la &ccirc;irka&ubreve;a&jcirc;o de multe da
         mejloj. Kiel lokon de kolekti&gcirc;o oni elektis la kuirejon. La tri fra&ubreve;linoj,
         kiuj revenis el sia voja&gcirc;o, staris aparte en unu vico. Anstata&ubreve; la kvara,
         kiu mankis, oni starigis kolbasan bastoneton &ccirc;irka&ubreve;volvitan per nigra
         krepo. Neniu havis la rajton esprimi sian opinion, anta&ubreve; ol la tri estos
         parolintaj kaj la musa re&gcirc;o estos decidinta, kio plue devas esti 
	 priparolata. 
</p><p>
         Nun ni a&ubreve;dos!
</p>
</div>
<div type="chapter">
<head>Kion la unua knabino vidis kaj lernis dum la voja&gcirc;o</head>
<p>
         <q>Kiam mi elvoja&gcirc;is en la malproksiman mondon,</q> diris la malgranda
         muso, &leftquot;mi pensis, kiel tre multaj en mia a&gcirc;o, ke mi englutis la tutan
         sa&gcirc;econ de la mondo; sed tion mi ne posedis, &dash; por tion ekposedi, oni
         bezonas longan tempon. Mi iris tuj sur la maron; mi iris kun &scirc;ipo, kiu
         veturis norden. Mi estis a&ubreve;dinta, ke sur la maro la kuiristo devas povoscii
         helpi al si, sed estas facile helpi al si, kiam &ccirc;ie estas plene de lardo, de
         bareloj da peklita viando, kaj de &scirc;ima faruno. Oni vivas bonege. Sed oni
         lernas nenion, kio havas ian rilaton al la pretigado de tiu fama supo. 
</p><p>
         Dum multe da tagoj kaj noktoj ni devis veturi; ofte la &scirc;ipo estis en 
	 dan&gcirc;ero, ofte ni devis suferi de malsekeco. Kiam ni fine atingis nian celon,
         mi forlasis la &scirc;ipon; tio estis alte en nordo. 
</p><p>
         Tio estas io stranga, kiam oni forlasis la hejman ka&scirc;i&gcirc;ejon, iris sur
         &scirc;ipon, kie oni anka&ubreve; trovi&gcirc;as en speco de ka&scirc;i&gcirc;ejo, kaj oni nun subite
         estas en la distanco de pli ol cent mejloj kaj staras en fremda lando. Tie
         trovi&gcirc;is nepenetreblaj abiaj kaj betulaj arbaroj, kiuj eligadis fortan
         odoron, kiu malagrable tu&scirc;is mian nazon. La sova&gcirc;aj kreska&jcirc;oj disvastigadis 
	 tiel spican odoron, ke mi devis terni kaj pensi pri kolbaso. Tie trovi&gcirc;is 
	 grandaj arbaraj lagoj, la akvo de proksime aspektis tute klara, sed
         en kelka distanco &gcirc;i &scirc;ajnis nigra kiel inko. Sur ili na&gcirc;is blankaj cignoj,
         pri kiuj mi anta&ubreve;e pensis, ke ili estas &scirc;a&ubreve;mo, tiel trankvile ili sidis sur
         la akvo, sed poste mi vidis, kiel ili flugas, kaj mi vidis, kiel ili iras, kaj
         tiam mi ilin rekonis. Ju&gcirc;ante la&ubreve; ilia irado, ili apartenas al la gento de la
         anseroj, neniu povas forrifuzi sian parencecon. Mi tenis min je mia gento,
         mi ali&gcirc;is al la arbaraj kaj al la kampaj musoj, kiuj cetere, precipe koncerne 
	 la regaladon, scias terure malmulte, kaj &gcirc;uste la arto de regalado
         estis ja la motivo de mia voja&gcirc;ado. E&ccirc; la ebleco mem kuiri supon el 
	 kolbasaj bastonetoj &scirc;ajnis al ili tiel nekomprenebla penso, ke la sciigo pri
         tio trakuris la tutan arbaron kiel fulmo, sed la solvon de tiu problemo ili
         rigardis kiel absolutan neebla&jcirc;on. Tiam mi certe ne pensis, ke &gcirc;uste tie,
         kaj e&ccirc; ankora&ubreve; en la sama nokto, mi estos ensekretigita en la pretigadon. 
</p><p>
         Tiam estis la tago de la sankta Johano, la mezo de la somero, kaj tial
         la&ubreve; ilia opinio la arbaro odoris tiel forte, tial la kreska&jcirc;oj estis tiel spicaj,
         la lagoj tiel klaraj kaj tamen tiel mallumaj kun la blankaj cignoj sur sia
         supra&jcirc;o. &Ccirc;e la rando de la arbaro, inter tri-kvar domoj, estis starigita
         stango, alta kiel masto, kaj sur &gcirc;ia pinto pendis florkronoj kaj rubandoj,
         tio estis la Maja stango. Knaboj kaj knabinoj dancis &ccirc;irka&ubreve; &gcirc;i kaj kantis
         konkure kun la violono de la ludisto. Estis tre gaje de post la subiro de
         la suno en la da&ubreve;ro de la tuta nokto, dum la plenluno disvastigis lumon
         preska&ubreve; tagan. Sed mi ne partoprenis en tio; kion malgranda muso
         povas fari en balo en la arbaro! Mi sidis sur la mola musko kaj tenis 
	 &ccirc;irka&ubreve;prenite mian kolbasan bastoneton. La luno lumis precipe sur unu
         lokon, kie staris arbo kaj sub &gcirc;i trovi&gcirc;is la plej delikata musko, tiel
         delikata, ke mi kura&gcirc;as aserti, ke per sia delikateco &gcirc;i similis al la
         altvalora felo de nia amata musa re&gcirc;o, sed &gcirc;i havis verdan koloron, kio
         estis agrabla por la okuloj. Subite tien venis mar&scirc;ante plej &ccirc;armaj 
	 malgrandaj personoj, ne pli grandaj ol &gcirc;is la alteco de miaj genuoj; ili
         aspektis kiel homoj, sed estis pli proporciaj. Ili nomis sin elfoj, kaj ili
         havis elegantajn vestojn el florfolioj kun garna&jcirc;o el flugiloj de mu&scirc;oj kaj
         de kuloj, kio aspektis tute ne malbone. &Scirc;ajnis, ke ili ion ser&ccirc;as, sed mi
         ne sciis kion, &gcirc;is fine kelkaj el ili aliris al mi. La plej eminenta el ili
         montris mian kolbasan bastoneton kaj diris: <q>Jen estas &gcirc;uste tia, kian
         ni bezonas! &gcirc;i estas &ccirc;irka&ubreve;hakita, &gcirc;i estas bonega!</q> kaj rigardante
         mian migradan bastonon, li estis &ccirc;iam pli kaj pli ravata. 
</p><p>
         <q>Nur prunti, sed ne restigi al si!</q> mi diris.  
</p><p>
         <q>Ne restigi al si!</q> ili respondis &ccirc;iuj kune, ili prenis la kolbasan 
	 bastoneton, kiun mi ellasis el miaj manoj, dancis kun &gcirc;i al la delikata
         muskejo, kaj meze de la verda&jcirc;o ili tie starigis mian bastonon. Ili anka&ubreve;
         volis havi Majan stangon, kaj tiu, kiun ili nun havis, estis ja por ili
         kvaza&ubreve; speciale pretigita. Nun oni &gcirc;in ornamis; ha, kiel bele &gcirc;i nun
         aspektis. 
</p><p>
         Malgrandaj araneoj &scirc;pinis &ccirc;irka&ubreve; &gcirc;i orajn fadenojn kaj ornamis &gcirc;in
         per flirtantaj vualoj kaj flagoj, teksitaj tiel delikate, blankigitaj tiel
         perfekte en la lumo de la luno, ke al mi ekdoloris la okuloj. De la
         flugiloj de la papilio ili prenis kolorojn kaj &scirc;utis ilin sur la teksa&jcirc;on, kaj
         jen sur &gcirc;i aperis floroj kaj diamantoj en brilanta belegeco, tiel ke mi
         plu ne rekonis mian kolbasan bastoneton. Tia Maja stango, kia fari&gcirc;is el
         &gcirc;i, certe ne havas similan al si sur la tuta tero. Kaj nur nun venis la
         &gcirc;usta granda elfa societo, tute sen vestoj, kaj tio montras ankora&ubreve; pli
         grandan elegantecon, ol povas doni la plej elegantaj vestoj. Mi anka&ubreve;
         estis invitita, ke mi rigardu la tutan belegecon, sed de kelka distanco, &ccirc;ar
         mi estis tro granda por ili. 
</p><p>
         Jen komenci&gcirc;is la muziko. Estis tiel, kvaza&ubreve; miloj da vitraj sonoriletoj
         ektintis, plene kaj forte; mi pensis, ke tion kantis la cignoj, e&ccirc; &scirc;ajnis al
         mi, ke mi povas distingi la vo&ccirc;on de kukolo kaj de turdo. Fine oni havis
         la impreson, kvaza&ubreve; la tuta arbaro sonoras, oni a&ubreve;dis vo&ccirc;ojn infanajn,
         sonoradon de sonoriloj kaj kantadon de birdoj, la plej &ccirc;armajn melodiojn,
         kaj &ccirc;iuj tiuj harmoniaj sonoj eliradis el la Maja stango de la elfoj, &gcirc;i
         anstata&ubreve;is plenan sonorilaron, kaj tamen &gcirc;i estis nenio alia ol mia
         kolbasa bastoneto. Neniam mi povus kredi, ke &gcirc;i povas tiom multe
         enhavi en si, sed &ccirc;io dependas de tio, en kies manojn oni trafas. Mi
         efektive estis tre emociita; mi ploris, kiel malgranda muso nur povas
         plori, pro granda &gcirc;ojo. 
</p><p>
         La nokto estis tro mallonga, sed tie norde en tiu tempo &gcirc;i neniam estas
         pli longa. En la matena krepusko levi&gcirc;is venteto, la spegula supra&jcirc;o de la
         arbaraj lagoj krispi&gcirc;is, &ccirc;iuj delikataj flirtantaj vualoj kaj flagoj forflugis
         tra la aero. La balanci&gcirc;antaj la&ubreve;boj el aranea&jcirc;oj, la pendantaj pontoj kaj
         balustradoj, kiuj estis konstruitaj de unu folio al la alia, disflugis kaj
         nenii&gcirc;is. Ses elfoj venis kaj alportis al mi returne mian kolbasan 
	 bastoneton, demandante, &ccirc;u mi havas ian deziron, kiun ili povus plenumi. 
</p><p>
         Tiam mi ilin petis, ke ili min informu pri la pretigado de supo el kolbasaj
         bastonetoj. 
</p><p>
         <q>Kiel ni aran&gcirc;as ion similan,</q> diris ridante la plej eminenta, <q>tion
         vi mem ja vidis auta&ubreve; nelonge! Vi certe apena&ubreve; povis rekoni vian 
	 kolbasan bastoneton?</q> 
</p><p>
         <q>Jes! Vi komprenas tion aran&gcirc;i!</q> mi diris, kaj mi nun rekte rakontis
         al ili, por kio mi entreprenis voja&gcirc;on kaj kion oni atendas de &gcirc;i hejme. 
</p><p>
         <q>Kian profiton,</q> mi diris, <q>havos la musa re&gcirc;o kaj nia tuta potenca
         regno de tio, ke mi vidis tiun belega&jcirc;on! Mi ne povas el&scirc;uti tion el la
         kolbasa bastoneto kaj diri: vidu, jen estas la bastoneto, kaj nun venas
         la supo! Tio almena&ubreve; estus parada man&gcirc;meto, se oni povus sati&gcirc;i de
         &gcirc;i!</q>  
</p><p>
         Tiam la elfo trempis sian malgrandan fingron en la kaliko de blua violo
         kaj diris al mi: <q>Atentu, mi pri&scirc;miras vian migradan bastonon, kaj
         kiam vi venos hejmen en la palacon de la musa re&gcirc;o, tiam ektu&scirc;u per
         la bastoneto la varman bruston de via re&gcirc;o. Tiam el &gcirc;i elkreskos
         violoj haj volvos sin &ccirc;irka&ubreve; la tutan bastonon, e&ccirc; en plej malvarma
         vintra tempo. Tiamaniere vi havos hejme memoriga&jcirc;on pri ni kaj
         ankora&ubreve; ion alian.</q>&rightquot; Sed anta&ubreve; ol la malgranda muso diris, kio estas tiu
         io, &gcirc;i direktis sian bastoneton al la brusto de la re&gcirc;o, kaj efektive el &gcirc;i
         elsaltis plej bela florbukedo, kiu odoris tiel forte kaj &ccirc;arme, ke al la
         musoj, kiuj staris plej proksime de la fajrejo, la re&gcirc;o tuj ordonis, ke ili
         metu siajn vostojn en la fajron, por ke disvasti&gcirc;u odoro de brula&jcirc;o, &ccirc;ar
         la odoro de la violoj estis traelportebla, &gcirc;i ne estis de tiu speco, kiun oni
         amis. 
</p><p>
         <q>Sed kio estis la aldona io, pri kiu vi parolis?</q> demandis la musa
         re&gcirc;o. 
</p><p>
         <q>Jes,</q> diris la malgranda muso, <q>&gcirc;i estas tio, kion oni povas nomi la
         &ccirc;efa afekto!</q> Kaj &ccirc;e tiuj vortoj &gcirc;i turnis la kolbasan bastoneton, kaj
         jen la floroj malaperis, &gcirc;i tenis nur la nudan ligneton kaj movadis &gcirc;in
         kiel taktobastonon. <q>Violoj estas por la vidado, por la flarado kaj por la
         palpado,</q> diris al mi la elfo; <q>sed anka&ubreve; por la a&ubreve;dado kaj por la 
	 gustosento devas io resti!</q> &Gcirc;i batis takton, kaj jen eksonis muziko, ne kiel la
         muziko en la arbaro &ccirc;e la festo de la elfoj, ne, sed tia, kia decas por la
         kuirejo. Ha, kia senorda miksa&jcirc;o tio estis! &Gcirc;i venis tute subite; estis tiel,
         kvaza&ubreve; la vento bruas tra &ccirc;iuj kamentuboj; la kaldronoj kaj potoj
         ekbolis, la forna &scirc;ovelilo tondris sur la kupra kaldrono; kaj subite
         fari&gcirc;is silento. Oni a&ubreve;dis la obtuzan kantadon de la tema&scirc;ino, &gcirc;i sonis tiel
         strange, oni ne sciis, &ccirc;u &gcirc;i volas &ccirc;esi a&ubreve; &gcirc;uste dece komenci. La malgranda 
	 poto bolis, kaj la granda poto bolis, unu ne atentis la alian, &ccirc;iu el
         ili videble pensis pri io tute alia. La malgranda muso &ccirc;iam pli kaj pli
         sova&gcirc;e svingadis sian taktobastonon, &dash; la potoj &scirc;a&ubreve;mis, ondi&gcirc;is, 
	 transbolis, la vento bruis, la kamentubo fajfis... hu, ha, fari&gcirc;is tiel terure, ke
         la malgranda musa fra&ubreve;lino mem perdis la bastonon. 
</p><p>
         <q>Tio estis malfacila kuirado!</q> diris la maljuna musa re&gcirc;o; <q>&ccirc;u ne
         estos balda&ubreve; preta la supo?</q> 
</p><p>
         <q>Tio estis &ccirc;io!</q> respondis la malgranda muso kaj faris riverencon.
         <q>&Ccirc;io! nu, en tia okazo ni a&ubreve;du, kion la sekvanta musa fra&ubreve;lino povas
         al ni raporti!</q> diris la musa re&gcirc;o.
</p>
</div>

<div type="chapter">
<head>Kion rakontis la dua malgranda muso</head>
<p>
         <q>Mi naski&gcirc;is en la palaca biblioteko,</q> rakontis la dua muso, &leftquot;mi kaj
         aliaj el mia familio neniam havis la feli&ccirc;on veni en man&gcirc;o&ccirc;ambron, des
	 pli en man&gcirc;a&jcirc;ejon. Nur tiam, kiam mi forveturis, kaj hodia&ubreve; &ccirc;i tie mi vidis
         kuirejon. En la biblioteko ni vere ofte suferis, malsaton, sed kompense
         ni akiris al ni multe da scioj. Al ni penetris la famo pri la re&gcirc;a konkursa
         rekompenco, kiu estis proklamita por la pretigado de supo el kolbasaj
         bastonetoj, kaj, a&ubreve;dinte pri tio, mia maljuna avino altrenis unu manuskripton. 
</p><p> 
	 Estas vero, ke &scirc;i ne povosciis tion legi, sed &scirc;i a&ubreve;dis iam, kiam
         oni &gcirc;in vo&ccirc;legis, kaj tiam falis en &scirc;iajn orelojn la rimarko: <q>Se oni estas
         poeto, tiam oni e&ccirc; el kolbasaj bastonetoj povas kuiri supon.</q> &Scirc;i min
         demandis, &ccirc;u mi estas poetino. Mi sciis, ke mi ne estas tio, kaj &scirc;i donis
         al mi la konsilon, ke mi penu fari&gcirc;i poetino. Mi demandis, kion oni
         bezonas por tio, &ccirc;ar trovi rimedon por tio &scirc;ajnis al mi afero tiel same
         malfacila, kiel la pretigado de la supo. Sed mia avino, kiu ricevis bonan
         lernejan edukon, donis tuj la respondon, ke por tio oni bezonas tri
         aferojn: sa&gcirc;on, fantazion kaj senton. <q>Se vi povas,</q> &scirc;i diris plue, 
	 <q>alproprigi al vi ilin, tiam vi estos poetino kaj povos helpi al vi pri la 
	 kolbasaj bastonetoj.</q> 
</p><p>
         Tiam mi ekvoja&gcirc;is okcidenten al la malproksima mondo, por fari&gcirc;i
         poetino. 
</p><p>
         Mi sciis, ke sa&gcirc;o &ccirc;e &ccirc;iu afero estas la plej grava, la du aliaj partoj ne
         &gcirc;uas la saman estimon. Tial mi anta&ubreve; &ccirc;io komencis ser&ccirc;i sa&gcirc;on. Jes, sed
         kie &gcirc;i lo&gcirc;as? <q>Iru al la formiko kaj fari&gcirc;u sa&gcirc;a!</q> Tiel iam diris granda
         re&gcirc;o de la Hebreoj, tion mi sciis el la biblioteko, kaj mi ne haltis, anta&ubreve;
         ol mi trovis grandan formikejon. Apud &gcirc;i mi ku&scirc;i&gcirc;is observonte, por fari&gcirc;i
         sa&gcirc;a. 
</p><p>
         La formikoj efektive estas tre respektinda popolo, ili estas la sa&gcirc;o
         mem, &ccirc;io &ccirc;e ili estas preciza, kiel trakontrolita kalkula tasko; labori kaj
         meti ovojn estas, kiel ili diras, vivado en la tempo kaj zorgado pri la 
	 eterneco, kaj tion ili faras. Ili dividi&gcirc;as en formikojn purajn kaj malpurajn; la
         rango konsistas en numero. La formika re&gcirc;ino egtas numero unu, kaj &scirc;ia
         opinio estas la sole &gcirc;usta, &scirc;i englutis la tutan sa&gcirc;on, kaj scii tion estis
         por mi grave. &Scirc;i rakontis tiom multe, tio estis tiel sa&gcirc;a, ke &gcirc;i faris sur
         mi tute malsa&gcirc;an impreson. &Scirc;i diris, ke &scirc;ia formika konstrua&jcirc;o estas la
         plej alta objekto en &ccirc;i tiu mondo; sed tute apude de la formika konstrua&jcirc;o 
	 staris arbo, kiu estis pli, multe pli alta, tion oni ne povis nei, kaj tial
         oni tute ne parolis pri tio. Unu vesperon unu formiko per eraro tien
         trafis, &gcirc;i rampis supren la&ubreve; la trunko, e&ccirc; ne &gcirc;is la bran&ccirc;aro, sed tamen
         pli alten ol iam anta&ubreve;e atingis ia formiko, kaj post tio &gcirc;i haltis kaj iris
         returne hejmen. En la formikejo &gcirc;i rakontis pri unu objekto, kiu trovi&gcirc;as
         ekster la formika&jcirc;o kaj estas multe pli alta; sed &ccirc;iuj formikoj rigardis
         tiun maltiman aserton kiel ofendon de la tuta regno, kaj tial oni
         kondamnis la formikon al bu&scirc;umo kaj eterna izoliteco. Mallonge post tio
         alia formiko trafis al la arbo kaj faris la saman voja&gcirc;on kaj eltrovon
         kaj anka&ubreve; parolis pri tio, sed, kiel oni diras, kun singardeco kaj per
         neklaraj esprimoj; kaj &ccirc;ar &gcirc;i krom tio estis respektata formiko, unu el
         la puraj, tial oni kredis al &gcirc;i, kaj kiam &gcirc;i mortis, oni pro &gcirc;iaj meritoj
         koncerne la sciencojn strarigis al &gcirc;i ovan &scirc;elon kiel monumenton. Mi
         vidis, rakontis plue la malgranda muso, ke la formikoj sen&ccirc;ese kuradis
         kun sia ovo sur la dorso. Unu el ili perdis sian ovon, &gcirc;i faris grandajn
         penojn, por returne &gcirc;in &scirc;ar&gcirc;i sur sin, sed &gcirc;i ne povis sukcesi. Tiam
         alvenis du aliaj kaj helpis al &gcirc;i per &ccirc;iuj fortoj, tiel ke ili pro tio preska&ubreve;
         perdis siajn proprajn ovojn, sed tiam ili tuj &ccirc;esis, &ccirc;ar &ccirc;iu estas ja por si
         mem la plej proksima. La formika re&gcirc;ino esprimis pri tio opinion, ke
         tiu ago pruvis samtempe la havadon de koro kaj de sa&gcirc;o. <q>&Ccirc;i tiuj du
         pruvas, ke ni staras plej supre super &ccirc;iuj prudentaj esta&jcirc;oj. La sa&gcirc;o
         estu kaj devas esti la plej grava afero, kaj la plej grandan sa&gcirc;on havas
         mi!</q> Kaj &scirc;i levi&gcirc;is sur siaj malanta&ubreve;aj piedoj supren, &scirc;i faris sin per tio
         pli rimarkebla. Mi povis &scirc;in facile atingi, kaj mi &scirc;in englutis. Iru al la
         formiko kaj fari&gcirc;u sa&gcirc;a! Nun mi havis en mi la re&gcirc;inon! 
</p><p>
         Mi aliris nun pli proksime al la dirita arbo; tio estis kverko, &gcirc;i havis
         altan trunkon, potencan kapon, kaj estis tre maljuna. Mi sciis, ke en &gcirc;i
         lo&gcirc;as vivanta osta&jcirc;o, virino; &gcirc;i estas nomata driado, &gcirc;i naski&gcirc;as kun
         la arbo kaj mortas kun &gcirc;i. Mi a&ubreve;dis pri tio en la biblioteko. Nun mi vidis
         tian arbon, vidis tian kverkan knabinon. &Scirc;i terure ekkriis, kiam &scirc;i min
         ekvidis. Simile al &ccirc;iuj virinoj &scirc;i forte timis nin musojn, sed &scirc;i anka&ubreve; havis
         por tio pli da ka&ubreve;zo ol la aliaj, &ccirc;ar la arbon, al kiu estis alligita &scirc;ia propra
         vivo, mi povis submordeti. Mi ekparolis al &scirc;i amike kaj kore, kura&gcirc;igis
         &scirc;in, kaj &scirc;i prenis min sur sian delikatan manon. Kiam la driado eksciis;
         por kio mi eliris en la malproksiman mondon, &scirc;i promesis, ke eble ankora&ubreve;
         en tiu sama vespero mi ricevos unu el la du trezoroj, kiujn mi ankora&ubreve;
         ser&ccirc;is. &Scirc;i rakontis al mi, ke Phantasus estas bela kiel dio de amo kaj li
         estas &scirc;ia tre bona amiko kaj ke li ofte ripozas &ccirc;i tie sub la foliri&ccirc;aj bran&ccirc;oj
         de la arbo, kiuj tiam ankora&ubreve; pli &ccirc;arme kaj pli forte bruas super ili amba&ubreve;. 
</p><p>
         Li nomas &scirc;in ordinare sia driado, kaj la arbon sia arbo. La tuberri&ccirc;a,
         forta kaj bela kverko estas tute la&ubreve; lia gusto, la radikoj enpenetras 
	 profunde kaj fortike en la teron, la trunko kaj la kapo levi&gcirc;as alten en la
         fre&scirc;an aeron kaj sentas la turni&gcirc;antan ne&gcirc;on, la akrajn ventojn kaj la 
	 varman sunlumon &gcirc;uste tiel, kiel oni devas ilin senti. Kaj plue &scirc;i diris: <q>La
         birdoj tie supre kantas kaj rakontas pri la fremdaj landoj. Sur la sola 
	 velkseki&gcirc;inta bran&ccirc;o la cikonio konstruis sian neston, tio estas bela ornamo,
         kaj oni povas ion a&ubreve;di pri la lando de la piramidoj. &Ccirc;io &ccirc;i tio estas por
         Phantasus objekto de &gcirc;ojo: tio ankora&ubreve; ne sufi&ccirc;as al li, mi mem devas
         rakonti al li pri la vivo en la arbaro, de post la tempo, kiam mi estis ankora&ubreve;
         malgranda kaj la arbo estis ankora&ubreve; tiel delikata, ke urtiko povis &gcirc;in
         kovri, &gcirc;is la nuna tempo, kiam la arbo estas tiel granda kaj potenca.
         Restu &ccirc;i tie sub la asperulo kaj bone atentu; kiam Phantasus venos, mi
         certe trovos ian okazon, por el&scirc;iri plumon el liaj flugiloj, vi &gcirc;in prenos,
         pli bonan ricevis neniu poeto; tiam vi havos sufi&ccirc;e!</q> 
</p><p>
         Kaj Phantasus venis, plumo estis el&scirc;irita al li, kaj mi &gcirc;in ricevis,&rightquot;
</p><p>
         rakontis la malgranda muso; &leftquot;mi devis tamen anta&ubreve;e teni &gcirc;in en akvo,
         &gcirc;is &gcirc;i moli&gcirc;is, &ccirc;ar &gcirc;i estis 
	 ankora&ubreve; tro malfacile digestebla, mi tamen &gcirc;in
         forman&gcirc;etis. Tute ne estas facile fari&gcirc;i poeto, oni povas tre multe digesti. 
</p><p>
         Nun mi posedis jam du objektojn: sa&gcirc;on kaj fantazion, kaj per ili mi
         scii&gcirc;is, ke la trian objekton oni povas trovi en la biblioteko, &ccirc;ar unu
         granda homo bu&scirc;e kaj skribe asertis, ke ekzistas romanoj, kiuj ekzistas
         nur por tio, ke ili liberigu la homojn de la superfluaj larmoj, ili sekve
         estas speco de spongoj, por ensorbi la sentojn. Mi rememoris kelke el
         tiuj libroj, ili &ccirc;iam havis por mi tre apetitvekan aspekton, ili estis tiel
         legdifektitaj, tiel grasmakulaj, ili certe absorbis en sin tutajn fontojn kaj
         torentojn da larmoj. 
</p><p>
         Mi revenis en la bibliotekon de mia hejmo, tuj forman&gcirc;etis preska&ubreve;
         tutan romanon, tio estas nur la molan parton, la esencan, sed la &scirc;elon,
         la bindon mi lasis netu&scirc;ita. Kiam mi estis digestinta &ccirc;i tiun kaj ankora&ubreve;
         alian romanon, mi jam sentis, kiel io movi&gcirc;as en mi; mi man&gcirc;is ankora&ubreve;
         iom el tria, kaj jen mi fari&gcirc;is poetino, tion mi diris al mi mem, kaj tion
         diris anka&ubreve; aliaj. Mi havis kapdoloron, mi havis stomakdoloron, mi mem
         ne scias, kiajn diversajn aliajn dolorojn mi havis. Nun mi komencis 
	 pripensadi, kiujn historiojn oni povas ligi kun kolbasa bastoneto, kaj balda&ubreve;
         en mia kapo turni&gcirc;adis nur bastonetoj, stangetoj kaj najloj; jes, la 
	 formika re&gcirc;ino havis eksterordinaran sa&gcirc;on. &Ccirc;iuj miaj pensoj estis 
	 okupitaj nur de bastonetoj kaj stangetoj. Ili devis doni temon por poemo, se
         oni estas poetino, kaj tio mi estas, tion mi laboratingis. Tial mi povos
         &ccirc;iutage regali vin per bastoneto, per historio, &dash; jes, tio estas mia supo.&rightquot;
         <q>Ni a&ubreve;du do la trian!</q> diris la musa re&gcirc;o. 
</p><p>
         <q>Pip! pip!</q> a&ubreve;di&gcirc;is subite en la pordo de la kuirejo, kaj malgranda
         muso &dash; &gcirc;i estis la kvara el ili, tiu, pri kiu oni pensis, ke &gcirc;i mortis, &dash;
         ensaltis kaj en sia rapidegeco renversis la bastoneton kun la funebra
         krepo. Tage kaj nokte &gcirc;i kuris, &gcirc;i uzis paka&jcirc;vagonaron de fervojo, kaj
         tamen &gcirc;i preska&ubreve; malfrui&gcirc;is. &Gcirc;i pu&scirc;is si anta&ubreve;en, aspektis tre ekscitita,
         &gcirc;i estis perdinta sian kolbasan bastoneton, sed ne la parolkapablon;
         senhezite &gcirc;i tuj komencis paroli, kvaza&ubreve; oni nur &gcirc;in atendis, nur &gcirc;in
         volis a&ubreve;di kaj &ccirc;io alia en la mondo tute ne interesis la mondon. &Gcirc;i 
	 ekparolis tuj, &gcirc;i parolis &ccirc;ion, kion &gcirc;i volis. &Gcirc;i venis tiel tute neatendite, ke
         neniu havis la tempon orienti&gcirc;i pri &gcirc;i a&ubreve; pri &gcirc;ia parolado. Nun ni a&ubreve;du!
</p>
</div>

<div type="chapter">
<head>Kion rakontis la kvara muso, kiu komencis paroli,
         anta&ubreve; ol la tria parolis</head>
<p>
         <q>Mi iris tuj en la plej grandan urbon,</q> &gcirc;i diris; <q>la nomon mi ne
         memoras, mi havas malbonan memoron por nomoj. Kune kun konfiskitaj 
	 paka&jcirc;oj mi venis de la fervojo en la urbodomon, kaj tie mi kuris
         al la gardisto de la malliberuloj. Li rakontis pri siaj malliberuloj kaj
         precipe pri nnu, kiu eldiris nepripensitajn vortojn, kiuj poste estis
         rakontitaj pluen kaj penetris en la popolon.</q> <q>La tuta&jcirc;o estas nur supo
         el kolbasaj bastonetoj,</q> li diris, <q>sed la supon li facile povas pagi per
         sia kapo!</q> <q>Tio vekis en mi intereson por la malliberulo,</q> rakontis
         plue la malgranda muso, kaj mi uzis okazon kaj en&scirc;teli&gcirc;is al li. Malanta&ubreve; 
	 &scirc;lositaj pordoj &ccirc;iam trovi&gcirc;as ia truo de musoj! Li aspektis pale,
         havis grandan barbon kaj grandajn lumantajn okulojn. La lampo fumis,
         kaj la muroj estis alkutimi&gcirc;intaj al tio, ili ne fari&gcirc;is pli nigraj. La 
	 malliberulo gratis sur la muro versojn kaj bildojn, blanke sur nigre, kio tre
         bone aspektis, sed mi ilin ne legis. Mi pensas, ke li enuis, mi estis 
	 bonveninta gasto. Li allogis min per pecetoj da pano, per fajfado kaj karesaj
         vortoj. Li tiel &gcirc;ojis pro mi, mi ricevis konfidon al li, kaj tiamaniere ni
         fari&gcirc;is amikoj. Li dividadis kun mi sian panon kaj akvon kaj donadis al
         mi froma&gcirc;on kaj kolbason. Mi vivis tre bone. Sed mi devas konfesi, ke
         tamen precipe la bona traktado min allogis. Li permesis al mi kuradi sur
         liaj manoj kaj brakoj &gcirc;is alte en la manikojn; li permesis al mi grimpadi
         en lia barbo, kaj li nomadis min sia malgranda amikino. Mi tre ekamis
         lin, amo &ccirc;iam estas reciproka. Mi forgesis mian komision en la mondo,
         mi forgesis mian kolbasan bastoneton en fendo de la planko, kie &gcirc;i
         ankora&ubreve; ku&scirc;as. Mi volis resti tie, kie mi estis; se mi forirus, tiam la
         kompatinda malliberulo havus ja absolute neniun, kaj tio estas tro
         malmulte en &ccirc;i tiu mondo! Mi restis, sed li ne restis! La lastan fojon li
         parolis al mi tiel malgaje, donis al mi duoblan kvanton da pano kaj da
         froma&gcirc;o kaj ankora&ubreve; sendis al mi kison per la fingroj. Li iris kaj neniam
         plu revenis. Mi ne scias lian historion. <q>Supo el kolbasaj bastonetoj!</q>
         diris la gardisto, kaj tial mi iris al li. Sed al li mi ne devus konfidi.
         Estas vero, ke li prenis min sur sian manon, sed li metis min en ka&gcirc;on,
         en tretmuelilon. Tio estas io terura! Oni kuras kaj kuras kaj tamen ne
         formovi&gcirc;as de la loko, kaj oni estas ankora&ubreve; mokata! 
</p><p>
         La nepino de la gardisto estis plej &ccirc;arma infano, kun blondaj buklaj
         haroj, gajaj okuloj, kaj kun bu&scirc;o &ccirc;iam ridanta. <q rend="'">Kompatinda malgranda
         museto!</q> &scirc;i diris, enrigardis en mian malbelan ka&gcirc;on kaj for&scirc;ovis la
         feran riglilon, kaj per unu svingi&gcirc;o mi saltis sur la fenestran breton kaj
         de tie en la tegmentan defluilon. Libera, libera! Nur pri tio sola mi pensis,
         ne pri la celo de mia voja&gcirc;o.  
</p><p>
         Estis mallume, estis nokto, mi ser&ccirc;is rifu&gcirc;on en malnova turo. Tie
         lo&gcirc;is gardisto kaj strigo; mi malkonfidis al ili amba&ubreve;, precipe al la strigo. 
</p><p>
         &Gcirc;i similas al kato kaj havas la grandan malbonan econ, ke &gcirc;i man&gcirc;as
         musojn. Sed oni povas erari, kaj tiel estis kun mi. &Gcirc;i estis respektinda,
         tre klera maljuna strigo, &gcirc;i sciis pli ol la gardisto kaj preska&ubreve; tiom same
         kiel mi. La junaj strigidoj pri &ccirc;iu afero faradis grandan bruon. <q>Ne
         kuiru supon el kolbasaj bastonetoj!</q> &gcirc;i diris, tio estis la plej kruela,
         kion &gcirc;i povis diri, &gcirc;i estis tre sentoplena por sia familio. Mi ricevis tian
         konfidon al &gcirc;i, ke el la fendo, en kiu mi sidis, mi vokis al &gcirc;i <q>pip!</q> &Ccirc;i
         tiu konfido pla&ccirc;is al &gcirc;i, kaj &gcirc;i certigis al mi, ke &gcirc;i volas preni min sub
         sian protekton. Nenia besto havos la rajton min difekti a&ubreve; mortigi, tion
         &gcirc;i rezervis al si mem por la vintro, kiam mankos man&gcirc;a&jcirc;o. 
</p><p>
         En &ccirc;iuj aferoj &gcirc;i estis tre sa&gcirc;a; &gcirc;i klarigis al mi, ke sen la korno, kiu
         pendis &ccirc;e lia flanko, la gardisto ne povus trumpeti. <q>Li estas terure
         fiera pri tio kaj imagas al si, ke li estas la strigo en la turo. Li havas
         mienon, kvaza&ubreve; lia trumpetado estas io grava, sed &gcirc;i estas tute malgrava. 
         Supo el kolbasaj bastonetoj!</q> Mi petis &gcirc;in pri la recepto por tiu supo,
         kaj &gcirc;i donis al mi jenan klarigon: <q>Supo el kolbasaj bastonetoj estas
         homa parolmaniero, kiu havas diversajn signifojn, kaj &ccirc;iu opinias, ke la
         signifo, kiun li atribuas al tiu esprimo, estas la sole &gcirc;usta. Sed en 
	 efektiveco la tuta afero havas nenian valoron!</q> 
</p><p>
         <q>Nenian valoron!</q> mi ripetis. <q>Tiu klarigo konsternis min. La vero ne
         &ccirc;iam estas agrabla, sed la vero estas la plej alta afero! Tion diris anka&ubreve;
         la maljuna strigo. Mi pensis pri tio kaj venis al la konvinko, ke se mi
         alportos tion, kio estas la plej alta, mi alportos multe pli ol supon el
         kolbasaj bastonetoj. Tial mi rapidis veni ankora&ubreve; &gcirc;ustatempe hejmen kaj
         alporti la plej altan kaj plej bonan aferon: la veron. La musoj estas 
	 inteligenta kaj klera popolo, kaj la musa re&gcirc;o regas super ili &ccirc;iuj. Li estas
         kapabla pro la vero fari min re&gcirc;ino.</q> 
</p><p>
         <q>Via vero estas mensogo!</q> diris tiu muso, kiu ankora&ubreve; ne ricevis la
         permeson paroli. <q>Mi povas pretigi la supon, kaj mi tion faros.</q>
</p>
</div>

<div type="chapter">
<head>Kiel la supo estis kuirata</head>
<p>
         <q>Mi ne entreprenis voja&gcirc;on,</q> diris la kvara muso. <q>Mi restis en la
         lando; kaj tio estas la &gcirc;usta afero! Oni ne bezonas voja&gcirc;i, oni povas &ccirc;i tie
         ricevi &ccirc;ion tiel sama bone. Mi restis, mian scion mi lernis ne de 
	 supernaturaj esta&jcirc;oj, mi &gcirc;in ne enman&gcirc;is, mi ne parolis kun strigoj. Mia scio
         estas bazita sur mia propra pensado. Mi petas, starigu nun la kaldronan
         kaj plenigu &gcirc;in per akvo &gcirc;is la rando. Poste faru fajron kaj boligu la
         akvon; &gcirc;i devas perfekte boli. Nun en&jcirc;etu tien la kolbasajn bastonetojn. 
         Poste lia re&gcirc;a mo&scirc;to bonvolu meti la voston en la bolantan akvon kaj
         kirli per &gcirc;i. Ju pli longe lia re&gcirc;a mo&scirc;to kirlos, des pli forta fari&gcirc;os la supo,
         &gcirc;i nenion kostos. &Gcirc;i bezonas neniajn aliajn kunmiksita&jcirc;ojn, nur kirli!</q> 
</p><p>
         <q>&Ccirc;u tion ne povas fari iu alia?</q> demandis la musa re&gcirc;o. 
</p><p>
         <q>Ne,</q> diris la muso, <q>la forto trovi&gcirc;as nur en la vosto de la re&gcirc;o.</q> 
</p><p>
         La akvo bolis, kaj la musa re&gcirc;o stari&gcirc;is tute apude de la kaldrono, tiel
         ke la situacio fari&gcirc;is sufi&ccirc;e dan&gcirc;era. Li etendis sian voston, kiel faras la
         musoj en la laktejo, kiam ili de&ccirc;erpus la kremon de plado kaj poste lekas
         sian voston. Sed sian voston li ne en&scirc;ovis pli ol en la varmegan vaporon,
         kaj tiam li tuj forsaltis kaj diris: <q>Kompreneble vi kaj neniu alia fari&gcirc;os
         mia re&gcirc;ino. Kun la supo ni atendu &gcirc;is nia ora edzi&gcirc;o, tiam la malri&ccirc;uloj
         en mia regno havos ion, pri kio ili povos &gcirc;oji, kaj tio estos longa &gcirc;ojo!</q> 
</p><p>
         Kaj ili solenis sian edzi&gcirc;on. Sed multaj musoj, reveninte hejmen,
         esprimis la opinion: <q>Oni ne povas tion nomi supo el kolbasaj 
	 bastonetoj, sed pli &gcirc;uste supo el musa vosto!</q> 
</p><p>
         Tiu a&ubreve; alia parto el tio, kio estis rakontita, estis la&ubreve; ilia opinio tute
         bone prezentita, sed la tuta&jcirc;o povus esti aran&gcirc;ita alie! <q>Mi ekzemple
         rakontus tiel a&ubreve; tiel....</q> 
</p><p>
         Tio estis la kritiko, kaj &ccirc;i tiu &ccirc;iam estas sa&gcirc;a... post la fakto.
</p>
</div>
<div type="closer">
<p>
         La historio rondiris tra la mondo; la opinioj pri &gcirc;i estis malsamaj, sed
         la historio konservi&gcirc;is. Kaj tio estas la plej &gcirc;usta, kiel en grandaj aferoj,
         tiel anka&ubreve; en malgrandaj, anka&ubreve; koncerne la supon el kolbasaj 
	 bastonetoj; oni nur ne esperu dankon pro tio!
</p>
</div>
</div>

<div type="story" rend="doc" id="nokta_cxapo">
<head>Nokta &ccirc;apo de fra&ubreve;lo</head>
<p>
         En Kopenhago ekzistas strato, kiu havas la strangan nomon <q>H&uuml;ske-strato</q>.  
</p><p>
	 Kial &gcirc;i estas tiel nomata, kaj kion tiu nomo signifas? Oni diras,
         ke tio estas nomo germana, sed per tia opinio oni estas maljusta kontra&ubreve;
         la germanoj. Oni devus diri <q>H&auml;uschen</q>, kio signifas <q>malgrandaj
         domoj</q>. En la malnovaj tempoj, anta&ubreve; multe, multe da jaroj, la domoj
         estis nenio alia ol lignaj budoj, proksimume tiaj, kiajn ni ankora&ubreve; nun
         vidas sur la vendejoj. Kompreneble, ili estis iom pli grandaj kaj ili
         havis fenestrojn, sed la vitroj de la fenestroj estis el korno a&ubreve; el bestaj
         vezikoj, &ccirc;ar en tiu tempo la posedado de vitro en &ccirc;iuj domoj estis tro
         multekosta. Sed tio estis tiel longatempe anta&ubreve;e, ke kiam la avo de la
         avo prirakontis, li nomis tion la malnovaj tempoj. De tiu tempo pasis
         kelka nombro da jarcentoj. 
</p><p>
         La komerco en Kopenhago trovi&gcirc;is tiam en la manoj de la ri&ccirc;aj 
	 komercistoj de Bremo kaj Lubeko; ili mem ne venadis, sed ili sendadis siajn
         komizojn. &Ccirc;i tiuj lo&gcirc;adis en la lignaj budoj de la <q>H&uuml;skestrato</q> kaj 
	 vendadis bieron kaj spicojn. La germana biero tiam estis bonega kaj ekzistis
         diversaj specoj de &gcirc;i: Brema, Prisinga, Emsa biero, e&ccirc; la tiel nomata
         Brunsvika mumio, kaj krom tio ili vendadis plej diversajn spicojn, kiel
         ekzemple safranon, anizon, zingibron kaj precipe pipron. &Ccirc;i tiu lasta
         ludis la &ccirc;efan rolon, kaj pro tio la germanaj komizoj en Danujo ricevis
         la nomon pipristoj. Estas strange, ke tiujn junajn homojn oni en ilia
         hejmo ligadis per la promeso, ke ili ne edzi&gcirc;os en Danujo. Multaj el ili
         fari&gcirc;is maljunaj sur sia posteno; ili devis mem prizorgi sian malgrandan
         mastruma&jcirc;on, pretigi al si la liton, hejti k. t. p. Kelkaj vivis tute solece
         kiel maljunaj fra&ubreve;loj kaj havis tute originalan pensmanieron kaj strangajn
         kutimojn. La&ubreve; ili oni &ccirc;iun needzigitan viron de solida a&gcirc;o nomadis
         <q>pipristo</q>; &ccirc;ion &ccirc;i tion oni devas scii, por kompreni la sekvantan
         historion. 
</p><p>
         Oni mokas maljunan fra&ubreve;lon, oni diras, ke li surmetu la noktan &ccirc;apon,
         tiru &gcirc;in super la orelojn kaj ku&scirc;i&gcirc;u.
</p>
<lg>
         <l>Fra&ubreve;lo, fra&ubreve;lo-maljunulo,</l>
         <l>Haku lignon en angulo,</l>
         <l>Prenu &ccirc;apon, enpaki&gcirc;u</l>
         <l>Kaj plej zorge enliti&gcirc;u!</l>
</lg>
<p>
         Tiel oni kantas pri ili! Oni mokas la maljunan fra&ubreve;lon kaj lian noktan
         &ccirc;apon &gcirc;uste pro tio, ke oni lin kaj &gcirc;in tre malmulte konas. Ho, la noktan
         &ccirc;apon oni neniam deziru al si! Kaj kial ne? A&ubreve;du: 
</p><p>
         En la plej malnova tempo la H&uuml;skestrato ne estis pavimita, &ccirc;ie estis
         kavoj, kiel sur malbona veturvojo. La strateto estis tiel mallar&gcirc;a kaj la
         reciproke kontra&ubreve;starantaj domoj tiel klinitaj unu al la alia, ke en somero
         ofte super la strato estis transtirata &scirc;nuro de unu domo al alia kaj la
         tuta atmosfero inter ili odoris pipron, safranon kaj zingibron. Malanta&ubreve;
         la butika tablo ne staris multe da junaj homoj, ne, tio estis plejparte
         maljunaj fra&ubreve;loj, kaj ili tute ne estis, kiel ni eble povus pensi, en
         perukoj a&ubreve; noktaj &ccirc;apoj, en &gcirc;isgenuaj pantalonoj kaj alte butonumitaj
         ve&scirc;toj kaj surtutoj; ne, tiel estis vestita la avo de la avo, kaj tiel li estas
         portretita, sed la pipristoj ne havis la rimedojn por portretigi sin, kaj
         tamen en la nuna tempo &gcirc;i havus por ni grandan valoron, se ni posedus
         la bildon de unu el ili, kiel li staris malanta&ubreve; la butika tablo, a&ubreve; kiel li
         en festotagoj iris en la pre&gcirc;ejon. La &ccirc;apelo estis lar&gcirc;randa&jcirc;a kaj
         neordinare alta, kaj ofte iu el la plej junaj komizoj ornamis sian &ccirc;apelon
         per plumo. La lana &ccirc;emizo estis superkovrita per refaldita blanktola
         kolumo, la malvasta kamizolo estis butonumita &gcirc;is supre, la mantelo
         libere pendis super tio, kaj la pantolonoj atingis &gcirc;is interne de la
         lar&gcirc;nazaj &scirc;uoj, &ccirc;ar &scirc;trumpojn ili ne portis. En la zono sidis en&scirc;ovite la
         tran&ccirc;ilo kaj la kulero, tie sidis anka&ubreve; e&ccirc; granda tran&ccirc;ilo por sindefendo,
         kaj per &gcirc;i oni en tiu tempo ofte devis servi al si. &Gcirc;uste tiel en la
         festotagoj estis vestita la maljuna Antono, unu el la plej maljunaj
         pipristoj de la H&uuml;skestrato, li nur ne portis la altan &ccirc;apelon, sed &ccirc;apon,
         kaj sub &gcirc;i ankora&ubreve; unu broditan &ccirc;apeton, veran noktan &ccirc;apeton, al kiu
         li tiel alkutimi&gcirc;is, ke li neniam &gcirc;in demetis, kaj li posedis de tiu speco
         du ekzemplerojn. &Ccirc;iu pentristo bone lin pentrus, li estis maldika kiel
         bastono, &ccirc;irka&ubreve; lia bu&scirc;o kaj liaj okuloj estis plene de sulkoj, li havis
         longajn ostecajn fingrojn kaj grizajn tufajn brovojn. Super la maldekstra
         okulo pendis tuta tufo da haroj, kio aspektis ne tre bele, sed prezentis
         bonegan eksteran rekonilon. Oni sciis pri li, ke li estis el Bremo, kaj
         tamen li en efektiveco devenis ne de tie, tie lo&gcirc;is nur lia mastro. Li
         mem estis el Turingio, el la urbo Eisenach, tute proksime de Wartburg,
         Pri tio la maljuna Antono ne parolis multe, sed des pli multe li pensadis
         pri tio. 
</p><p>
         La maljunaj komizoj en la strateto ne ofte kunvenadis, &ccirc;iu restadis en sia
         butiko, kiu estis fermata frue vespere, kaj tiam estis &ccirc;ie mallume. Nur
         tra la malgranda kornatavola fenestro de tegmenta &ccirc;ambreto penetradis
         eksteren senbrila lumeto, tie la maljuna sinjoro ordinare sidis sur sia lito
         kun sia germana pre&gcirc;olibro en la mano kaj kantis sian vesperan pre&gcirc;on. 
</p><p>
         De tempo al tempo li anka&ubreve; pa&scirc;adis tien kaj reen &gcirc;is malfrua nokto kaj
         okupadis sin jen per tio, jen per alio. Intereson liaj okupi&gcirc;oj certe ne
         povis prezenti. Estas mal&gcirc;oja afero, kiam oni devas vivi kiel fremdulo en
         fremda lando, kie oni neniun interesas. 
</p><p>
         Ofte kiam ekstere estis mallumega nokto kaj forte pluvis, &ccirc;i tie certe
         estis tre malgaje kaj dezerte. Lanternojn oni ne vidis, esceptinte unu
         solan kaj tre malgrandan, kiu &ccirc;e unu fino de la strateto pendis sub la
         bildo de la Sankta Virgulino, kiu estis pentrita sur la muro. Tiaj vesperoj
         estis longaj kaj solecaj, se oni ne havis ian laboron. Elpaki kaj enpaki,
         fari paperkornetojn kaj purigi la pesipelvon oni ne &ccirc;iutage bezonas, sed
         tiam oni entreprenas ion alian, kaj tiel agis la maljuna Antono, li 
	 bonigadis al si mem sian tola&jcirc;on kaj e&ccirc; flikadis al si siajn &scirc;uojn. Kiam li fine
         enliti&gcirc;is, li ordinare restigis la noktan &ccirc;apeton sur la kapon, li nur tiris
         &gcirc;in iom pli malsupren, sed balda&ubreve; li denove &scirc;ovis &gcirc;in supren, por vidi, &ccirc;u
         la kandelo estas bone estingita, li pripalpis &gcirc;in, kunpremis la me&ccirc;on per
         la fingroj kaj poste denove ku&scirc;i&gcirc;is. Balda&ubreve; li rulis sin sur la alian flankon
         kaj denove &scirc;ovis la noktan &ccirc;apeton malsupren. Sed ofte subite venis al li
         en la kapon la penso, &ccirc;u malsupre en la malgranda forno &ccirc;iuj karboj
         elbrulis a&ubreve; estas bonorde estingitaj. Povas ja esti, ke restis malgranda
         fajrero, &gcirc;i povus doni fajron kaj ka&ubreve;zi malprofiton. Tiam li denove levi&gcirc;is
         el sia lito, malsuprengrimpis la &scirc;tupetaron, &ccirc;ar nomi &gcirc;in &scirc;tuparo oni ne
         povis, kaj, veninte al la forno, li ordinare trovis en &gcirc;i neniun fajreron kaj
         povis iri returne. Sed ofte, kiam li apena&ubreve; trairis duonon de sia vojo, al
         li fari&gcirc;is dube, &ccirc;u la fera stango estas &scirc;ovita anta&ubreve; la pordon kaj &ccirc;u la
         fenestraj kovriloj estas bone alfortikigitaj. Tiam li devis per siaj maldikaj
         piedoj denove iri malsupren. Al li estis malvarme, liaj dentoj frapis, kiam
         li post tio rampis en sian liton, &ccirc;ar la malvarmo ordinare nur tiam senti&gcirc;as 
	 plej forte, kiam &gcirc;i scias, ke &gcirc;i devas foriri. La litkovrilon li tiris pli
         alten super si, la &ccirc;apeton pli profunden super siaj oreloj, kaj li deturnis
         nun siajn pensojn for de la komerco kaj de la &ccirc;agrenoj de la tago. Tamen
         veran animan kvietecon li ne atingis, &ccirc;ar nun venis la malnovaj rememoroj 
	 kaj pendigis siajn kurtenojn, kaj &ccirc;i tiuj ofte estas kunetenataj de
         pingloj, je kiuj oni piki&gcirc;as, <q>Aj!</q> oni ekkrias; kaj kiam ili enpikas 
	 profunde en la karnon kaj ka&ubreve;zas brulan doloron, tiam en la okuloj povas
         aperi larmoj. Anka&ubreve; al la maljuna Antono tio ofte okasis, varmegaj
         larmoj, la plej klaraj perloj fluis sur liaj vangoj. Ili falis sur la liktovrilon
         a&ubreve; sur la plankon, kaj tiam a&ubreve;di&gcirc;is tia sono, kvaza&ubreve; krevus kordo de
         doloro. Ili elvapori&gcirc;is, ili ekfulmis kiel hela flamo, sed &ccirc;i tiu montris al
         li en sia lumo vivbildon, kiu neniam malaperis el lia koro. Se li sekigis
         al si la okulojn per la nokta &ccirc;apeto, tiam la larmoj kaj la bildo 
	 dispremi&gcirc;is, sed ilia fonto ekzistis plue kaj restis, &gcirc;i ku&scirc;is en lia koro. La bildoj
         aperis ne en tia ordo, en kiu ili reciproke sin sekvis en la efektiveco, ofte
         montri&gcirc;is nur la plej doloraj, anka&ubreve; la melankolie &gcirc;ojaj lumante el&scirc;ovi&gcirc;is,
         sed &gcirc;uste &ccirc;i tiuj donis nun la plej grandan ombron. 
</p><p>
         <q>Belaj estas la fagarbaroj de Danujo!</q> oni diris, sed ankora&ubreve; pli bele
         levi&gcirc;is en la okuloj de Antono la fagarbaroj de la regiono de Wartburg; pli
         potence kaj pli respektinde aperis al li la maljunaj kverkoj &ccirc;irka&ubreve; la fiera
         kavalira kastelo, kie la plektokreska&jcirc;oj pendis super la &scirc;tonegoj de la
         rokaj muroj. Pli dol&ccirc;e tie odoris la flora&jcirc;oj de la pomarboj ol en la Dana
         lando. Li tion sentis ankora&ubreve; tre vive: unu larmo ruli&gcirc;is, eksonis kaj
         eklumis. En &gcirc;ia lumo li vidis klare du malgrandajn infanojn, unu knabon
         kaj unu knabinon, kiuj ludis unu kun la alia. La knabo havis ru&gcirc;ajn
         vangojn, blondajn buklajn harojn, honestajn bluajn okulojn. Tio estis
         filo de ri&ccirc;a komercisto, la malgranda Antono, li mem. La malgranda
         knabino havis brunajn okulojn kaj nigrajn harojn, &scirc;i aspektis vigle kaj
         sa&gcirc;e, &scirc;i estis filino de la urbestro, Molly. Amba&ubreve; ludis per pomo, ili &gcirc;in
         skuis kaj a&ubreve;skultis, kiel interne bruis la kernoj. La pomon ili 
	 distran&ccirc;is, kaj &ccirc;iu el ili ricevis parton; ili dividis inter si la kernojn kaj 
	 forman&gcirc;is ilin krom unu, kiun, kiel diris la malgranda knabino, oni devas
         meti en la teron. 
</p><p>
         <q>Vi iam vidos, kio el tio fari&gcirc;os; el tio fari&gcirc;os io, pri kio vi certe ne
         pensas, tuta pomarbo, sed ne tuj.</q> 
</p><p>
         Kaj ili plantis la kernon en florpoton; amba&ubreve; ili &ccirc;e tio fervore laboris;
         la knabo fosis per sia fingro truon en la tero, la malgranda knabino
         enmetis tien la kernon, kaj amba&ubreve; kovris &gcirc;in per tero. 
</p><p>
         <q>Sed vi ne elprenu &gcirc;in morga&ubreve; returne, por vidi, &ccirc;u &gcirc;i ricevis
         radikojn,</q> diris la malgranda Molly, <q>tion oni ne devas fari! &Ccirc;e miaj
         floroj mi faris tion du fojojn, mi volis vidi, &ccirc;u ili kreskas. Tiam mi ne
         komprenis pli bone, kaj la floroj mortis.</q> 
</p><p>
         La florpoto restis &ccirc;e Antono, kaj en la da&ubreve;ro de la tuta vintro li 
	 &ccirc;iumatene iris rigardi &gcirc;in, sed oni povis vidi nur la nigran teron. Jen venis la
         printempo, la suno denove lumis varme, tiam el la florpoto elkreskis
         du malgrandaj verdaj folietoj. 
</p><p>
         <q>Tio estas mi kaj Molly!</q> diris Antono, <q>tio estas tre &ccirc;arma, tio estas
         ravanta!</q> 
</p><p>
         Balda&ubreve; aperis tria folio; kiun &gcirc;i signifas? Kaj denove aperis unu
         kaj ankora&ubreve; unu. Kun &ccirc;iu tago, kun &ccirc;iu semajno la kreska&jcirc;eto fari&gcirc;is
         pli granda, kaj fine &gcirc;i disvolvi&gcirc;is kaj fari&gcirc;is tuta arbo. &Ccirc;io &ccirc;i tio 
	 speguli&gcirc;is nun en la sola larmo, kiu dispremi&gcirc;is kaj malaperis. Sed &gcirc;i povis
         denove levi&gcirc;i el la sama fonto, el la koro de la maljuna Antono.
         Proksime de Eisenach etendi&gcirc;as vico da &scirc;tonecaj montoj; inter ili
         elstaras unu ronda, konusforma, kiu havas sur si nek arbojn, nek 
	 arbeta&jcirc;ojn a&ubreve; herbon; &gcirc;i estas nomata la monto de Venero. En &gcirc;i lo&gcirc;as 
	 sinjorino Venero, diino el la tempo idolana; en tiu tempo &scirc;i estis nomata
         sinjorino Holle; tion sciis kaj nun ankora&ubreve; scias &ccirc;iu infano en Eisenach. 
</p><p>
         &Scirc;i enlogis al si la noblan kavaliron Tannh&auml;user, la amkantiston el la
         kantista rondo de Wartburg. 
</p><p>
         Ofte la malgranda Molly kaj Antono staris &ccirc;e la monto, kaj unu fojon
         &scirc;i diris: <q>&Ccirc;u vi kura&gcirc;os ekfrapi kaj diri: Sinjorino Holle! Sinjorino
         Holle! Malfermu, &ccirc;i tie estas Tannh&auml;user!</q> Antono ne kura&gcirc;is tion fari. 
</p><p>
         Sed Molly kura&gcirc;is tion fari, tamen nur la vortojn <q>Sinjorino Holle,
         Sinjorino Holle</q> &scirc;i diris la&ubreve;te kaj klare, la cetera&jcirc;on &scirc;i murmuretis tiel
         neklare en la venton, ke Antono estis konvinkita, ke en efektiveco &scirc;i
         nenion diris. &Ccirc;e tio &scirc;i aspektis tiel maltima, tiel maltima, kiel en tiuj
         okazoj, kiam &scirc;i kune kun aliaj knabinoj renkontis lin en la &gcirc;ardeno
         kaj &ccirc;iuj volis lin kisi, &gcirc;uste pro tio, ke ili sciis, ke li ne volas lasi sin
         kisi kaj batas &ccirc;irka&ubreve; si; &scirc;i sola povis tion fari. 
</p><p>
         <q>Mi povas lin kisi!</q> &scirc;i diris fiere kaj &ccirc;irka&ubreve;prenis lian kolon. En tio
         konsistis &scirc;ia vanteco, kaj Antono nenion havis kontra&ubreve; tio, kaj li nenion
         pensis &ccirc;e tio. Kiel &ccirc;arma &scirc;i estis, kiel maltima &scirc;i estis! Oni diris, ke
         sinjorino Holle en la monto anka&ubreve; estas bela, sed &scirc;ia beleco, kiel oni
         diris, estas la deloga beleco de la malbono. Sed la plej alta beleco, oni
         diris, devas esti simila al tiu, kiu ornamis la sanktan Elizabeton, la
         sanktan patroninon de la lando, la pian Turingian princinon, kies bonaj
         faroj per la legendo donis tie &ccirc;armon al multaj lokoj. En la kapelo
         pendis &scirc;ia bildo, &ccirc;irka&ubreve;ita de ar&gcirc;entaj lampoj; sed al Molly &scirc;i tute ne
         estis simila. 
</p><p>
         La pomarbo, kiun amba&ubreve; infanoj plantis, kreskis kun &ccirc;iu jaro. &Gcirc;i
         fari&gcirc;is tiel granda, ke oni devis &gcirc;in transplanti en la &gcirc;ardenon, en la
         liberan aeron, kie faladis la roso, kie varme lumis la suno, kaj la arbo
         akiris forton, por kontra&ubreve;stari al la krueleco de la vintro. Kiam &gcirc;i
         trapasis la kruelan premadon de la vintro, &gcirc;i faris impreson, kvaza&ubreve; per
         siaj flora&jcirc;oj &gcirc;i volas doni esprimon al sia &gcirc;ojo. En a&ubreve;tuno &gcirc;i donis du
         pomojn, unu por Molly kaj unu por Antono; se estus malpli, estus
         nebone. 
</p><p>
         La arbo vigle kreskis, kaj Molly kvaza&ubreve; konkuradis kun &gcirc;i, &scirc;i estis
         fre&scirc;a kiel pomarba flora&jcirc;o. Sed la sorto ne permesis al Antono longe
         &gcirc;ui la vidon de tiu flora&jcirc;o. &Ccirc;io &scirc;an&gcirc;i&gcirc;as, &ccirc;io alii&gcirc;as! La patro de Molly
         forlasis la malnovan hejmon, kaj Molly sekvis lin malproksimen, tre
         malproksimen de tie. En la nuna tempo pro la vaporveturiloj tio estas
         voja&gcirc;o de nur malmulte da horoj, sed tiam oni bezonis por tio pli ol
         tutan tagon kaj tutan nokton, por veni de Eisenach &gcirc;is la ekstrema
         limo de Turingio, &gcirc;is la urbo, kiu ankora&ubreve; nun estas nomata Weimar. 
</p><p>
         Molly ploris, kaj Antono ploris; sed &ccirc;iuj tiuj larmoj kuni&gcirc;is en unu
         solan larmon, kaj &ccirc;i tiu radiis per plej bela lumo de &gcirc;ojo. Molly konfesis
         al li, ke &scirc;i amas lin pli ol &ccirc;iujn belega&jcirc;ojn de Weimar. 
</p><p>
         Pasis unu jaro, pasis du, tri jaroj, kaj en la da&ubreve;ro de tiu tempo alvenis
         du leteroj; unu estis transdonita de veturigisto de komerca&jcirc;oj, la dua
         estis sendita per voja&gcirc;anto. La vojo, kiun ili devis traveturi, estis longa,
         malfacila, kaj &gcirc;i kondukis per multaj deklini&gcirc;oj kaj devoji&gcirc;oj preter
         multe da urboj kaj vila&gcirc;oj. 
</p><p>
         Tre ofte Antono kaj Molly kune estis a&ubreve;dintaj la historion pri Tristan
         kaj Isolda, tre ofte li sub ili amba&ubreve; prezentis al si sin kaj Molly'n,
         kvankam la nomo Tristan devis signifi, ke li elkreskis en mal&gcirc;ojo. Tio
         tute ne povis akordi&gcirc;i al Antono, kaj li anka&ubreve; neniam povus simile al
         Tristan alkutimi&gcirc;i al la penso: <q>&scirc;i min forgesis!</q> Sed Isolda ne 
	 forgesis ja la amikon de sia koro, kaj kiam ili amba&ubreve; mortis kaj estis 
	 enterigitaj sur du kontra&ubreve;aj flankoj de la pre&gcirc;ejo, la tilioj &ccirc;e iliaj tomboj
         transkreskis la pre&gcirc;ejan tegmenton kaj ligis inter si siajn florantajn
         kapojn. Tio &scirc;ajnis al Antono tiel bela kaj tamen samtempe anka&ubreve; tiel
         malgaja. Sed inter li kaj Molly ne povas okazi io mal&gcirc;oja, kaj tial li
         fajfis kanton de la amkantisto Walther von der Vogelweide:
</p>

         <l>Sub la tili' &ccirc;e l' erikejo....</l>

<p>
         Kaj precipe bele sonis en &gcirc;i la vortoj:
</p>

<lg>
         <l>El la arbaro en la valo</l>
         <l>Al tio kantis najtingalo!</l>
</lg>
<p>
         &Ccirc;i tiu kanto konstante venadis al li sur la langon, li &gcirc;in kantis kaj
         fajfis en la lunluma nokto, kiam li sur&ccirc;evale rajdis tra la profunda vala
         vojo, por veni en Weimaron kaj viziti Molly'n. Li volis veni neatendite,
         kaj li venis neatendite. 
</p><p>
         Oni akceptis lin amike, oni donis al li plenan pokalon da vino por
         bonveno, vigla societo, distinginda societo lin &ccirc;irka&ubreve;is, komforta &ccirc;ambro
         kaj bona lito estis pretaj por li, kaj tamen estis tute alie, ol kiel li pensis
         kaj revis. Li ne komprenis sin mem, li ne komprenis la aliajn, sed ni
         povas tion kompreni. Oni povas esti en la domo, oni povas esti en la
         familio kaj tamen ne havi tie fortajn radikojn; oni babilas kun si 
	 reciproke, kiel oni babilas en po&scirc;ta kale&scirc;o, oni konas sin reciproke, kiel oni
         sin konas reciproke en po&scirc;ta kale&scirc;o, oni &gcirc;enas unu la alian, oni deziras,
         ke oni estu jam for a&ubreve; ke nian bonan najbaron prenu la diablo. Ion de
         tio sentis Antono. 
</p><p>
         <q>Mi estas honesta knabino,</q> diris al li Molly, <q>mi &gcirc;in mem tion diros
         al vi. Multe &scirc;an&gcirc;i&gcirc;is de post tiu tempo, kiam ni kiel infanoj ludis unu
         kun la alia; interne kaj ekstere fari&gcirc;is alie. Kutimo kaj volo ne povas
         regi nian koron. Antono, mi ne dezirus, ke vi rememoru min malamike,
         nun, kiam mi balda&ubreve; estos tre malproksime de &ccirc;i tie, &dash; kredu al mi,
         mi &ccirc;iam konservos vin en bona memoro, sed ami tiel, kiel mi nun
         scias, ke oni povas ami alian homon, mi neniam vin amis! Kun tio vi,
         devas paci&gcirc;i! Adia&ubreve;, Antono!</q> 
</p><p>
         Kaj Antono anka&ubreve; diris adia&ubreve;, e&ccirc; un&ubreve; larmo ne aperis en liaj okuloj,
         sed li sentis, ke la amo al Molly malaperis el lia koro. Ardanta fera
         stango kaj glacie malvarma fera stango &scirc;iras al ni la ha&ubreve;ton de la lipo
         kun egala sento, kiam ni &gcirc;in kisas, kaj li kisis egale forte en amo kaj
         en malamo. 
</p><p>
         Malpli ol unu tagon Antono uzis, por veni returne al Eisenach, sed
         pro tio la &ccirc;evalo, sur kiu li rajdis, balda&ubreve; pereis. 
</p><p>
         <q>Kio grava tio estas!</q> li diris; <q>mi anka&ubreve; pereis, kaj mi &ccirc;ion neniigos,
         kio povas rememorigi al mi &scirc;in, anka&ubreve; vin, sinjorino Holle, sinjorino
         Venero, vi idolana virino! La pomarbon mi rompos, mi &gcirc;in el&scirc;iros kune
         kun la radikoj! Neniam &gcirc;i plu floru nek portu fruktojn!</q> 
</p><p>
         Sed la arbon li ne detruis, liaj propraj fortoj estis detruitaj, kaj en
         febro li ku&scirc;is en la lito. Kio povus lin denove resanigi? Sed jen aperis
         medicina&jcirc;o, kiu povis tion fari, la plej maldol&ccirc;a, kiun oni povas trovi, &gcirc;i, kiu
         reskuas la senforti&gcirc;intan korpon kaj la konsternegitan animon: la patro
         de Antono &ccirc;esis esti ri&ccirc;a komercisto. Malfacilaj tagoj, tagoj de elprovado
         staris anta&ubreve; la pordo; la malfeli&ccirc;o alruli&gcirc;is; simile al grandaj ondegoj &gcirc;i
         enfalis en la iam tiel ri&ccirc;an domon. La patro fari&gcirc;is malri&ccirc;a homo, zorgoj
         kaj malfeli&ccirc;o lin paralizis. Tiam Antono devis pensi pri io alia ol pri sia
         ama aflikto kaj pri sia kolero kontra&ubreve; Molly. Li devis nun anstata&ubreve;i
         en la domo la patron kaj la patrinon, li devis ordi, helpi, labori, li
         devis e&ccirc; eliri en la malproksiman mondon, por laborenspezi sian panon. 
</p><p>
         Li venis en Bremon, li konati&gcirc;is kun mizero kaj kun malfacilaj tagoj,
         kaj ili faras la spiriton malmola a&ubreve; mola, ofte tro mola. La mondo kaj
         la homoj tie montri&gcirc;is tute aliaj, ol kiel li imagis al si en sia infaneco. 
</p><p>
         Kio estis por li nun la kantoj de la amkantistoj! Nenio krom sensignifaj
         sonoj, nenio krom senvaloraj parolmanieroj. Tiel li pensis dum kelka
         tempo; sed en alia tempo tiuj kantoj tremigis lian animon, kaj lia spirito
         fari&gcirc;is pia. 
</p><p>
         <q>La volo de Dio estas la plej bona!</q> li tiam diris; <q>estis bone, ke
         Dio ne alligis al mi la koron de Molly; al kio tio nun kondukus, kiam la
         feli&ccirc;o tiel forturni&gcirc;is? &Scirc;i deturnis sin de mi, &ccirc;ar la minacintan &scirc;angon de
         la feli&ccirc;o &scirc;i sciis a&ubreve; anta&ubreve;vidis. Tio estis favorkoreco de Dio en rilato al mi;
         estas plej bone tiel, kiel farigis. &Ccirc;io fari&gcirc;as nur konforme al la sa&gcirc;a
         aran&gcirc;o de Dio! &Scirc;i ne estis kulpa, kaj mi estis tiel kolera kontra&ubreve; &scirc;i!</q> 
</p><p>
         Jaroj pasis, la patro de Antono mortis, fremduloj lo&gcirc;is en lia patra
         domo. Tamen la sorto permesis al li ankora&ubreve; &gcirc;in revidi. Lia ri&ccirc;a
         mastro sendis lin en negocajn voja&gcirc;ojn, kaj &ccirc;i tiuj kondukis lin tra lia
         naski&gcirc;urbo Eisenach. La malnova Wartburga kastelo &ccirc;iam ankora&ubreve; staris
         sen&scirc;an&gcirc;e alte supre sur sia roka alta&jcirc;o, kun la &scirc;tona bildo de mona&hcirc;o kaj
         de mona&hcirc;ino. La potencaj kverkoj donis al la tuta&jcirc;o la saman aspekton,
         kiel en lia infaneco. La nuda monto de Venero en sia mallume griza
         koloro elstaris nur malmulte el la valo. Volonte li ekkrius: <q>Sinjorino
         Holle, sinjorino Holle, malfermu la monton, tiam mi ja restos sur la
         tero de la hejmo!</q> 
</p><p>
         Tio estis peka penso, kaj li pie faris signon de kruco. Malgranda birdo
         kantis en la plej proksima arbeta&jcirc;o, kaj al li denove venis en la kapon la
         malnova amkanto: 
</p>
<lg>
         <l>El la arbaro en la valo</l>
         <l>Al tio kantis najtingalo!</l>
</lg>
<p>
         Tiom multe denove venis al li en la kapon &ccirc;i tie en la urbo de sia 
	 infaneco, kiun li kun larmoj vidis denove. Lia patra domo staris ankora&ubreve;
         kiel anta&ubreve;e, sed la &gcirc;ardeno estis parte debarita. Kampa vojo kondukis
         tra angulo de la malnova &gcirc;ardeno, kaj la pomarbo, kiun li ne detruis,
         staris ankora&ubreve; tie, sed ekster la &gcirc;ardeno, sur la dua flanko de la vojo. 
</p><p>
         Tamen la suno prilumadis &gcirc;in ankora&ubreve; kiel anta&ubreve;e, kaj la roso
         refre&scirc;igadis &gcirc;in kiel anta&ubreve;e, &gcirc;i portis abunde da fruktoj, la bran&ccirc;oj
         fleksi&gcirc;is al la tero. 
</p><p>
         <q>&Gcirc;i prosperas!</q> li diris, <q>&gcirc;i povas prosperi!</q> 
</p><p>
         Tamen unu el la grandaj bran&ccirc;oj estis derompita, petolemaj manoj tion
         faris, la arbo staris ja &ccirc;e la veturvojo. 
</p><p>
         <q>Oni de&scirc;iras &gcirc;iajn flora&jcirc;ojn, ne donante dankon, oni &scirc;telas &gcirc;iajn
         fruktojn kaj derompas &gcirc;iajn bran&ccirc;ojn. &Ccirc;i tie oni povus diri, se oni povas
         paroli pri arbo kiel pri homo: super la lulilo oni ne kantis al la arbo, ke
         &gcirc;i tiel tie staros. &Gcirc;ia historio komenci&gcirc;is tiel bele, kaj kio nun fari&gcirc;is el
         &gcirc;i? Forlasita kaj forgesita &gcirc;i estas, &gcirc;ardena arbo ekster la &gcirc;ardeno, &ccirc;e
         la kampo kaj &ccirc;e la landvojo. &Ccirc;i tie &gcirc;i staras sen defendo, skuata,
         frapata kaj kun rompitaj bran&ccirc;oj. Kvankam &gcirc;i de tio ne velkseki&gcirc;as,
         kun &ccirc;iu jaro tamen la kvanto de &gcirc;iaj flora&jcirc;oj fari&gcirc;as pli malgranda, la
         fruktoj &ccirc;esas kreski, kaj fine... nu, la historio fini&gcirc;as!</q> 
</p><p>
         Tion pensis Antono tie sub la arbo, tion li pensis ofte en la nokto en la
         soleca &ccirc;ambreto de sia ligna domo en la fremda lando, en la H&uuml;skestrato
         en Kopenhago, kien lia ri&ccirc;a mastro, la komercisto el Bremo, lin sendis,
         liginte lin per la kondi&ccirc;o, ke li ne edzi&gcirc;os. 
</p><p>
         <q>Edzi&gcirc;i, ho, ho!</q> li diris la&ubreve;te kaj strange. 
</p><p>
         La vintro venis frue, estis akra frosto; ekstere estis forta ne&gcirc;vento,
         tiel ke &ccirc;iu, kiu povis, restis interne de siaj kvar muroj. Tio estis la
         ka&ubreve;zo, pro kiu la najbaroj de Antono kontra&ubreve;e ne rimarkis, ke lia butiko
         dum du tutaj tagoj ne estis malfermita kaj li mem ne montri&gcirc;is. Kiu
         elirus &ccirc;e tia vetero, se li povas ne fari tion? 
</p><p>
         Tio estis grizaj, mallumaj tagoj, kaj en la butiko, kies fenestroj ja ne
         estis el vitro, regis nur duonlumo kaj poste mallumega nokto. La 
	 maljuna Antono dum du tagoj ne forlasis sian liton, li ne havis plu la forton
         por tio. La malbonegan veteron de ekstere li longan tempon anta&ubreve;e
         sentis en siaj membroj. Forlasita ku&scirc;is tie la maljuna fra&ubreve;lo kaj ne povis
         helpi al si, li apena&ubreve; povis levi al la bu&scirc;o la kru&ccirc;on kun akvo, kiun li
         estis stariginta apud si, kaj nun e&ccirc; la lasta guto estis eltrinkita. Ne la
         febro, ne la malsano, sed la maljuneco lin paralizis. Tie supre, kie li
         ku&scirc;is, regis &ccirc;irka&ubreve; li preska&ubreve; &ccirc;iama nokto. Malgranda araneo, kiun li ne
         povis vidi, kontente kaj laboreme &scirc;pinadis super li sian teksa&jcirc;on, kvaza&ubreve;
         por tio, ke tie trovi&gcirc;u almena&ubreve; nova fre&scirc;a funebra krepo, kiam la 
	 maljunulo fermos por &ccirc;iam siajn okulojn. 
</p><p>
         Ho, kiel longa kaj dormema estis la tempo! Larmojn li ne havis, 
	 dolorojn anka&ubreve; ne; Molly ne vivis en liaj pensoj. Li havis la senton, ke la
         mondo kaj &gcirc;ia tumulto havas plu nenian rilaton al li, ke li ku&scirc;as jam
         ekster &gcirc;i: Neniu pensis ja pri li. Dum unu momento li eksentis malsaton,
         anka&ubreve; soifon li tre forte sentis. Sed neniu venis, por lin refre&scirc;igi; neniu
         volis veni. Li ekpensis pri tiuj, kiuj devis perei de senforteco, li 
	 rememoris, kiel la sankta Elisabeto, kiam &scirc;i vivis ankora&ubreve; sur la tero, &scirc;i, la
         sanktulino de lia hejmo kaj de lia infaneco, la nobla dukino de Turingio,
         la alte eminenta sinjorino, mem iradis en la plej malri&ccirc;ajn lokojn, kaj
         alportadis al la malsanuloj konsolon kaj refre&scirc;igon. En hela brilo &scirc;iaj agoj
         &scirc;vebis anta&ubreve; liaj okuloj. Li rememoris, kiel &scirc;i venadis al la suferantoj
         kaj parolis al ili vortojn de konsolo, kiel &scirc;i lavadis la vundojn de la 
	 suferantoj kaj al la malsatuloj alportadis man&gcirc;a&jcirc;on, kvankam &scirc;ia severa
         domsinjoro &scirc;in koleris pro tio. Li rememoris la legendon, kiel unu fojon,
         kiam &scirc;i venis kun plena korbo, en kiu trovi&gcirc;is vino kaj manga&jcirc;oj, subite
         aperis &scirc;ia edzo, kiu observis &ccirc;iujn &scirc;iajn pa&scirc;ojn, kaj kolere demandis,
         kion &scirc;i tie portas. Timi&gcirc;inte &scirc;i respondis, ke tio estas rozoj, kiujn &scirc;i
         &scirc;irkolektis en la &gcirc;ardeno; kaj kiam li, ne kredante, fortiris la tukon, kiu
         kovris la korbon, jen por la savo de la pia virino fari&gcirc;is miraklo, kaj la
         pano kaj &ccirc;io en la korbo tie ku&scirc;is aliformigitaj en rozojn. 
</p><p>
         Tiel la sanktulino vivis en la animo de la maljuna Antono, tiel &scirc;i
         kvaza&ubreve; vivante &scirc;vebis anta&ubreve; liaj senforti&gcirc;intaj okuloj, anta&ubreve; lia lito en la
         mizera tabula budo de la Dana lando. Li sen&ccirc;apigis sian kapon, rigardis
         al &scirc;i en la mildajn okulojn, kaj &ccirc;io &ccirc;irka&ubreve;e estis plena de brilo kaj de
         rozoj, kaj &ccirc;i tiuj disvastigadis tra la tuta &ccirc;ambro sian &ccirc;arman bonodoron. 
</p><p>
         Subite penetris al li agrabla odoro de pomoj; li vidis, kiel floranta
         pomarbo etendas al li siajn bran&ccirc;ojn, tio estis la sama pomarbo, por kiu
         li kaj Molly plantis la malgrandan kernon. 
</p><p>
         La arbo &scirc;utis siajn aromajn foliojn sur lian varmegan frunton kaj
         malvarmetigis &gcirc;in. Ili falis sur liajn sensuki&gcirc;intajn lipojn, kaj li havis
         la senton, kvaza&ubreve; pano kaj fortiga vino lin refre&scirc;igis. Kaj li sentis
         sin tiel facila; li &gcirc;ojis tiel sincere, ke li povas kviete ekdormeti. 
</p><p>
         <q>Nun mi dormos!</q> li flustris malla&ubreve;te; <q>la dormo bone efikas! Morga&ubreve;
         mi denove estos sana kaj levi&gcirc;os. Belege, belege! La pomarbon, plantitan
         en amo, mi vidas nun en belegeco!</q> 
</p><p>
         Kaj li endormi&gcirc;is. 
</p><p>
         La sekvantan tagon &dash; &gcirc;i estis la tria tago, de post kiam la butiko estis
         fermita, la ne&gcirc;o plu ne estis pelata de la vento &dash; la najbaroj de kontra&ubreve;e
         ser&ccirc;is, kie estas la maljuna Antono, kiu &ccirc;iam ankora&ubreve; ne montri&gcirc;is. Li
         ku&scirc;is senvive elstre&ccirc;ite kun la nokta &ccirc;apeto premita inter la manoj. Oni
         ne surmetis &gcirc;in sur lin en la tombo, li havis ja alian, puran kaj blankan.
         Kie nun estis la larmoj, kiujn li estis plorinta? Kie estis tiuj perloj? Ili
         restis en la nokta &ccirc;apeto &dash; la veraj larmoj ne malaperas el la tola&jcirc;o &dash;
         kune kun la &ccirc;apeto ili estis ka&scirc;itaj kaj forgesitaj. La malnovaj pensoj, la
         malnovaj son&gcirc;oj restis ankora&ubreve; en la nokta &ccirc;apeto de la maljuna fra&ubreve;lo. 
</p><p>
         Ne deziru &gcirc;in al vi! &Gcirc;i farus vian frunton tro varmega, &gcirc;i batigus pli forte
         viajn pulsojn, &gcirc;i alportus al vi tiajn son&gcirc;ojn, kiuj estus kvaza&ubreve; reala&jcirc;o. 
</p><p>
         Tion spertis la unua, kiu &gcirc;in metis sur sin, kaj tio estis ja duonon da
         jarcento poste, kaj tio estis la urbestro mem. Li sidis kun la edzino kaj
         dek unu infanoj, tre komforte inter siaj kvar muroj. Sed tuj li ekson&gcirc;is
         pri malfeli&ccirc;a amo, bankroto kaj zorgoj pri pano. 
</p><p>
         <q>Hu, kiel la nokta &ccirc;apeto varmigas!</q> li ekkriis kaj for&scirc;iris &gcirc;in, kaj
         tiam deruli&gcirc;is unu perlo kaj ankora&ubreve; unu; ili lumis kaj eligis strangan
         sonon. <q>Tio estas la artrito,</q> diris la urbestro, <q>kiu fajreras anta&ubreve; miaj
         okuloj!</q> 
</p><p>
         Tio estis larmoj, ploritaj duonon da jarcento anta&ubreve;e, ploritaj de la 
	 maljuna Antono el Eisenach. 
</p><p>
         &Ccirc;iu, kiu poste surmetis la noktan &ccirc;apeton, ricevis viziojn kaj son&gcirc;ojn,
         lia propa historio aliformi&gcirc;is en historion de Antono. Krei&gcirc;is tuta fabelo,
         krei&gcirc;is multaj, ilin rakontu aliaj. Ni rakontis nun la unuan, kaj ni finas per
         la vortoj: <q>neniam deziru al vi la noktan &ccirc;apeton de la maljuna fra&ubreve;lo.</q> 
</p>
</div>

<div type="story" rend="doc" id="io">
<head>Io</head>
<p>
         <q>Mi volas fari&gcirc;i io!</q> diris la plej a&gcirc;a el kvin fratoj; <q>mi volas alporti
         utilon al la mondo. Se mi e&ccirc; havos la plej malgravan pozicion, tamen se
         tio, kion mi faros, estos bona, &gcirc;i &ccirc;iam havos ian valoron. Mi farados
         brikojn, ilin oni nepre bezonas, &dash; tiam mi estos ja ion farinta!</q> 
</p><p>
         <q>Sed ion tro malgravan!</q> diris la dua frato. <q>Tio, kion vi volas fari,
         estas tute kiel nenio. Tio estas manlaborado, kiu povas esti farata per
         ma&scirc;ino. Ne, en tia okazo mi preferas fari&gcirc;i masonisto, tio almena&ubreve; estas
         io, tio mi volas fari&gcirc;i. Tio estas ja pozicio, per kiu oni estas akceptata en
         la korporaciojn kaj fari&gcirc;as bur&gcirc;o, ricevas propran standardon kaj 
	 propran gastejon. Jes, se la afero iros bone, mi povos mem teni helpantojn
         kaj esti nomata majstro, kaj mia edzino fari&gcirc;os majstredzino; tio estas
         ja io!</q> 
</p><p>
         <q>Tio estas absolute nenio!</q> diris la tria; <q>tiam vi staros ankora&ubreve;
         ekster la efektivaj rangaj klasoj, da kiuj multaj ekzistas en la urbo, multe
         pli altaj ol la klaso de la majstroj. Vi povas esti tute brava homo, sed kiel
         majstro vi estos ja nur tio, kion oni nomas <q>simplulo</q>. Ne, mi konas
         ion pli bonan! Mi volas fari&gcirc;i ar&hcirc;itekturisto, eniri en la karieron artistan,
         mi volas levi&gcirc;i al tiuj, kiuj staras pli alte en la regiono de la spirito. Estas
         vero, ke mi devas komenci de malsupre, mi e&ccirc; diros tute sen&gcirc;ene, ke mi
         devas komenci kiel &ccirc;arpentista lernanto, mi devos porti &ccirc;apon, kvankam
         mi kutimis porti silkan &ccirc;apelon, mi devos kuradi alporti bieron kaj
         brandon por la simplaj submajstroj kaj permesi, ke ili parolu al mi
         <q>ci</q>, kaj tio ne estas io agrabla. Sed mi imagos al mi, ke la tuta afero
         estas maskerado, ke tio estas maskerada libereco. Mor&gcirc;a&ubreve;, tio estas
         kiam mi fari&gcirc;os submajstro, mi iros mian propran vojon, kaj tiam la aliaj
         min plu ne interesos. Mi vizitados la akademion, mi lernos desegni, mi
         estos nomata ar&hcirc;itekturisto, &dash; tio estas io, tio estas multe! Mi povas
         atingi la titolon <q>mo&scirc;to</q>, e&ccirc; ion pli, kaj mi konstruos kaj konstruos,
         tute kiel miaj anta&ubreve;uloj. Tio &ccirc;iuokaze estas io, kion oni povas fidi! La
         tuta afero estas io!</q> 
</p><p>
         <q>Tiu io min ne interesas!</q> diris la kvara frato; <q>mi ne volas iri la&ubreve;
         fremdaj postesignoj, mi ne volas esti kopio, mi volas fari&gcirc;i genio, mi
         volas fari&gcirc;i pli ta&ubreve;ga ol vi &ccirc;iuj kune! Mi kreos novan konstruarton, mi
         donos la ideon por konstrua&jcirc;o, kiu estos tute konforma al la klimato kaj
         materialo de la lando, al la nacieco de la lando, al la evoluo de nia jarcento,
         kaj al miaj konstrua&jcirc;oj mi aldonos ankora&ubreve; speciale konstruitan eta&gcirc;on,
         por montri mian genion!</q> 
</p><p>
         <q>Sed se la klimato kaj la materialo ne ta&ubreve;gos!</q> diris la kvina; <q>tio
         estos des pli malbona, ke &gcirc;i havos influon. La ideo pri nacieco facile
         povas tiel etendi&gcirc;i, ke &gcirc;i fari&gcirc;os afekta&jcirc;o, la evoluo de la jarcento povas iri
         &gcirc;is senbridi&gcirc;o, kiel ofte la junularo senbridi&gcirc;as. Mi vidas, ke neniu el vi
         ion atingos, almena&ubreve; ne en tiu grado, kiel vi mem pensas. Sed agu, kiel
         vi volas; mi ne similos al vi, mi starigas min ekster via rondo, kaj pri
         tio, kion vi entreprenas, mi faros miajn observojn. &Ccirc;iu objekto havas ion
         malla&ubreve;dinidan, tion mi eltiros kaj priparolos, tio &ccirc;iam io estas!</q> 
</p><p>
         Kaj tiel li agis, kaj la homoj diris pri la kvina: <q>Li estas homo de tute
         speciala speco! Li havas bonan kapon, sed li nenion faras!</q> Sed &gcirc;uste
         per tio li estis io. 
</p><p>
         Vidu, tio estas nur malgranda historio, kaj tamen &gcirc;i ne fini&gcirc;os, tiel
         longe, kiel staros la mondo! 
</p><p>
         Sed &ccirc;u nenio plu fari&gcirc;is el la kvin fratoj? Tio estus ja nenio! A&ubreve;skultu
         do plue, tio estas tuta fabelo! 
</p><p>
         La plej a&gcirc;a frato, kiu faradis brikojn, rimarkis, ke de &ccirc;iu briko, kiam
         &gcirc;i estis preta, deruli&gcirc;is spesdeko; &gcirc;i estis nur monero kupra, sed multe
         da malgrandaj spesdekoj, metitaj unu sur la alian, aliformi&gcirc;is en 
	 spesmilon, kaj kie oni per &gcirc;i frapas, &ccirc;e la bakisto, &ccirc;e la bu&ccirc;isto kaj &ccirc;e la
         tajloro, &ccirc;e ili &ccirc;iuj, tie la pordo lar&gcirc;e malfermi&gcirc;as kaj oni ricevas, kion
         oni bezonas. Vidu, tion donis la brikoj; estas vero, ke kelkaj dispeci&gcirc;is
         a&ubreve; rompi&gcirc;is, sed ili anka&ubreve; trovis por si uzon. 
</p><p>
         En la vila&gcirc;o patrino Margareto, la malri&ccirc;a virino, tre deziris konstrui
         al si malgrandan dometon; &scirc;i ricevis &ccirc;iujn rompitajn brikojn kaj anka&ubreve;
         kelkan nombron da tutaj brikoj, &ccirc;ar la plej a&gcirc;a frato havis bonan koron
         kvankam li nur faradis brikojn. La malri&ccirc;a virino starigis al si mem sian
         domon; &gcirc;i estis mallar&gcirc;a, unu fenestro sidis malrekte, la pordo estis
         tro malalta; kaj la pajla tegmento povus estis aran&gcirc;ita pli bone, tamen
         &scirc;irmon kaj defendon &gcirc;i donis kaj oni &gcirc;in povis vidi de malproksime sur
         la maro, kies potenco rompi&gcirc;adis sur la digo. La salaj gutoj &scirc;prucadis
         sur la tutan domon, kiu ankora&ubreve; staris, kiam &gcirc;ia mastrino jam de
         longe estis mortinta, &dash; tion ka&ubreve;zis la fortikeco de la brikoj. 
</p><p>
         La dua frato, &dash; nu, li povosciis konstrui alie, li lernis ja tion. Kiam li
         pretigis sian submajstran labora&jcirc;on, li pakis sian tornistron kaj kantis la
         submajstran kanton:
</p>
<lg>
         <l>&leftquot;Mi migras, juna voja&gcirc;ant',</l>
         <l>En &ccirc;iu lok' &scirc;atata,</l>
         <l>Pro forta brak', pro gaja kant'</l>
         <l>Volonte akceptata.</l>
         <l>Kaj kiam poste hejmen mi</l>
         <l>Revenos en la fino,</l>
         <l>Nesteton fondos mi kun &scirc;i,</l>
         <l>Kun mia karulino.&rightquot;</l>
</lg>
<p>
         Kaj tiel li faris. Kiam li revenis en sian urbon kaj fari&gcirc;is majstro, li
         konstruis domon apud domo, tutan straton. Kiam la strato estis preta,
         bone aspektis kaj pligrandigis la urbon, tiam la domoj konstruis por li
         malgrandan domon, kiu fari&gcirc;is lia propra&jcirc;o. Sed kiel la domoj povis 
	 konstrui? Jes, demandu ilin, kaj ili ne respondos, sed la homoj respondos
         kaj diros: <q>Jes, certe la strato konstruis por li lian domon!</q> &Gcirc;i estis
         malgranda kaj havis argilan plankon; sed kiam li dancis sur tiu planko
         kun sia fian&ccirc;ino, &gcirc;i fari&gcirc;is blanka kaj vaksita kaj el &ccirc;iu &scirc;tono de la muro
         elkreskis floro, kio aspektis tiel same bone, kiel multekosta tapeto. Tio
         estis tre &ccirc;arma domo kaj feli&ccirc;a geedza paro. La korporacia standardo
         flirtis anta&ubreve; la domo, kaj submajstroj kaj metilernantoj kriis: <q>Hura!</q> 
</p><p>
         Jes, tio estis io; kaj poste li mortis, tio anka&ubreve; estis io. 
</p><p>
         Nun venis la vico de la ar&hcirc;itekturisto, la tria frato, kiu anta&ubreve;e estis
         &ccirc;arpentista lernanto, portis &ccirc;apon kaj ludis la rolon de knabosendato,
         sed per la akademio li levi&gcirc;is &gcirc;is la rango de ar&hcirc;itekturisto, atingis la
         titolon <q>mo&scirc;to</q>, konstruigis multe da domoj, kaj en la strato konstruita 
	 de lia frato, la masona majstro, li konstruigis domon por &ccirc;i tiu, tiel
         ke la strato nun estis nomata per lia nomo; kaj la plej bela domo de la
         strato fari&gcirc;is lia propra; tio estis io, kaj li anka&ubreve; estis io, kaj ankora&ubreve; kun
         longa titolo anta&ubreve;e kaj malanta&ubreve;e. Liaj infanoj estis nomataj bonklasaj
         infanoj, kaj kiam li mortis, lia vidvino estis vidvino bonklasa, &dash; tio estas
         io. Lia nomo staris konstante sur la angulo de la strato kaj vivis en la
         bu&scirc;o de la popolo kiel nomo de strato, jes, tio estas io! 
</p><p>
         Nun pri la genio, la kvara frato, kiu volis elpensi ion novan, ion tute
         precipan kaj ankora&ubreve; novan eta&gcirc;on; sed &gcirc;i disfalis sub li, kaj li defalis
         kaj rompis al si la kolon, &dash; li tamen ricevis belegan enterigan procesion
         kun korporaciaj standardoj kaj muziko, floroj en la gazetoj kaj sur la
         strato. Tri funebraj paroloj estis eldiritaj super li, unu pli longa ol la
         alia, kaj li certe havus grandan plezuron, se li povus ilin a&ubreve;di, &ccirc;ar li
         amis, ke oni parolu pri li. Sur lia tombo oni starigis monumenton, 
	 kvankam nur unueta&gcirc;an, sed tio tamen estas ja io! 
</p><p>
         Nun li estis mortinta, kiel la tri aliaj fratoj; sed la lasta, kiu &ccirc;ion
         kritikadis, transvivis ilin &ccirc;iujn, kaj tiel ja anka&ubreve; devis esti, &ccirc;ar 
	 tiamaniere al li apartenis la lasta vorto, kaj por li estis grave havi la lastan
         vorton. Li estis ja la bona kapo, kiel diris la homoj. Fine ekbatis anka&ubreve;
         lia horo, li mortis kaj venis al la pordo de la &ccirc;ielo. Anta&ubreve; tiu pordo oni
         &ccirc;iam aperas duope. Li staris do nun tie kun alia animo, kiu anka&ubreve; volis
         eniri, kaj tio estis &gcirc;uste la maljuna patrino Margareto de la apuddiga
         domo. 
</p><p>
         <q>Ver&scirc;ajne por kontrasto tio estas aran&gcirc;ita, ke mi devas aperi &ccirc;i tie
         samtempe kun &ccirc;i tiu mizera animo!</q> diris la granda kritikisto. <q>Nu,
         patrineto, kiu &scirc;i estas? &Ccirc;u &scirc;i anka&ubreve; volas eniri?</q> li demandis. 
         La maljuna virino faris riverencon tiel bone, kiel &scirc;i povis, &ccirc;ar &scirc;i
         pensis ke tiu, kiu parolas kun &scirc;i estas sankta Petro mem! <q>Mi estas
         malri&ccirc;a simpla virino sen familio, la maljuna Margareto de la apuddiga
         domo!</q> 
</p><p>
         <q>Nu, kion do &scirc;i tie malsupre faris kaj plenumis?</q> 
</p><p>
         <q>Beda&ubreve;rinde mi en tiu mondo plenumis nenion, kio povus &ccirc;i tie
         malfermi al mi la eniron. &Gcirc;i estos afero de pura favorkoreco, se mi
         ricevos permeson eniri tra la pordo!</q> 
</p><p>
         <q>Kiele &scirc;i forlasis tiun mondon?</q> li demandis, por ion diri, &ccirc;ar estis
         al li enuige stari kaj devi atendi. 
</p><p>
         <q>Nu, kiele mi &gcirc;in forlasis, mi ne scias! Malsana kaj mizera mi estis
         en la lastaj jaroj, kaj tial ver&scirc;ajne mi ne povis elteni, kiam mi elrampis
         el mia lito kaj elmetis min ekstere al la frosto kaj malvarmo. Tio estis
         ja kruela vintro, sed nun mi dank' al Dio &ccirc;ion trapasis. En la lastaj tagoj
         nenia venteto sin movis, sed estis terure malvarme, kiel via sankta mo&scirc;to
         scias. La glacio el&scirc;ovi&gcirc;is de la bordo en la maron tiel malproksime, kiel
         oni nur povis vidi; &ccirc;iuj homoj el la urbo iris sur la glacion; ili tie
         kolekti&gcirc;is por glitkurado kaj por dancado, mi pensas, ke ili tiel tion
         nomas. &Ccirc;ie a&ubreve;di&gcirc;is muziko kaj staris budoj kun refre&scirc;iga&jcirc;oj. Mi povis
         a&ubreve;di la tutan bruon e&ccirc; en mia mizera &ccirc;ambreto, en kiu mi ku&scirc;is. Vespere,
         kiam la luno jam estis levi&gcirc;inta sed donis nur malgrandan lumon, mi
         el mia lito rigardis tra la fenestro la tutan bordon. &Gcirc;uste tie, kie la &ccirc;ielo
         kaj la maro kuntu&scirc;i&gcirc;is, aperis subite stranga blanka nubo. Mi ku&scirc;is kaj
         observis precipe la nigran punkton en &gcirc;i, kiu fari&gcirc;is &ccirc;iam pli kaj pli
         granda. Tiam mi ekkomprenis, kion &gcirc;i signifas. Mi estas maljuna kaj
         sperta, kvankam tiun signon oni ne ofte vidas. Mi &gcirc;in rekonis, kaj teruro
         min atakis. Du fojojn anta&ubreve;e en mia vivo mi jam vidis tiun a&jcirc;on, kaj mi
         sciis, ke balda&ubreve; levi&gcirc;os terura uragano kun alfluego, kiu trafos neatendite
         &ccirc;iujn tiujn kompatindajn homojn, kiuj nun drinkis kaj saltis kaj estis
         gajaj. Junuloj kaj maljunuloj, la tuta urbo estis ja tie. Kiu povis ilin
         averti, se neniu el ili vidis kaj komprenis tion, kion mi nun komprenis. 
         Nepriskribebla timego atakis min, sed &gcirc;i anka&ubreve; enver&scirc;is en min novan
         vivon, kiun mi jam delonge ne sentis en mi. Mi sukcesis eliri el la lito
         kaj altreni min &gcirc;is la fenestro, sed plue miaj fortoj ne sufi&ccirc;is. Malfermi
         la fenestron mi ne povis. Mi povis vidi, kiel la homoj tie sur la glacio
         kuras kaj saltas, mi povis vidi la elegantan flagon, mi povis a&ubreve;di, kiel la
         knaboj krias hura kaj la knabinoj kaj la junaj viroj kantas. Estis tre gaje,
         sed pli kaj pli alten levi&gcirc;is la blanka nubo kun la nigra sako en sia mezo. 
         Mi kriis tiel la&ubreve;te, kiel mi povis, sed neniu min a&ubreve;dis, mi estis tro
         malproksime: Balda&ubreve; la ventego devis eksplodi, rompi la glacion, kaj
         &ccirc;iuj tie devis nesaveble droni. A&ubreve;di min ili ne povis, por eliri al ili mi ne
         havis la forton. Ho, se mi povus per ia rimedo venigi ilin sur la
         teron! Tiam Dio inspiris al mi la ideon ekbruligi mian liton, prefere
         neniigi mian domon per fajro, ol permesi, ke la granda amaso da homoj
         mizere pereu. Feli&ccirc;e mi sukcesis ekbruligi la fajron, mi vidis la ru&gcirc;an
         flamon, mi savis min ekster la pordon, sed tie mi falis kaj restis ku&scirc;anta,
         mi ne povis plu min teni sur la piedoj. Kiam mi forlasis la domon, la
         fajro alte ekflamis, eli&gcirc;is tra la fenestro super la tegmenton. Tuj oni sur
         la glacio rimarkis la fajron, kaj &ccirc;iuj ekkuris tiel rapide, kiel ili nur
         povis, por helpi al mi, al la malfeli&ccirc;a kriplulino, kiu la&ubreve; ilia opinio
         estis en dan&gcirc;ero forbruli. Ne trovi&gcirc;is e&ccirc; unu, kiu kurus ien aliloken. Mi
         a&ubreve;dis, kiel ili venis, sed mi anka&ubreve; a&ubreve;dis, kiel bruis en la aero, mi a&ubreve;dis,
         kiel tondris, kvaza&ubreve; oni pafus el grandaj kanonoj, la alfluego levis la
         glacion kaj krevigis &gcirc;in. Sed ili atingis la digon, kie la fajreroj flugadis
         super mi; mi venigis ilin &ccirc;iujn ekster dan&gcirc;eron. Sed ver&scirc;ajne mi ne
         povis elteni la malvarmon kaj la timegon, kaj tiamaniere mi venis &ccirc;i
         tien al la pordo de la &ccirc;ielo. &Gcirc;i certe estos malfermita anka&ubreve; al tia
         mizera esta&jcirc;o kiel mi; kaj nun mi tie malsupre ja anka&ubreve; ne havas plu
         domon &ccirc;e la digo, sed tio ne donas al mi ankora&ubreve; rajton de eniro &ccirc;i
         tien</q>
</p><p>
         Tiam malfermi&gcirc;is la pordo de la &ccirc;ielo, kaj an&gcirc;elo enkondukis la
         maljunan virinon internen. &Scirc;i perdis ekstere unu litpajleron, unu el la
         pajlotrunketoj, sur kiuj &scirc;i estis ku&scirc;inta en la lito, kiun &scirc;i ekbruligis, por
         savi la amason da homoj. La pajla trunketo aliformi&gcirc;is en puran oron,
         sed en tian oron, kiu kreskis kaj volvi&gcirc;is supren en formo de plej helaj
         ornama&jcirc;oj.
</p><p>
         <q>Vidu, tion alportis la malri&ccirc;a virino!</q> diris la an&gcirc;elo. <q>Kaj kion vi
         nun alportas? Sed mi scias, ke vi nenion plenumis, vi ne elfaris e&ccirc; unu
         brikon. Se vi povus nun iri returne kaj alporti kun vi almena&ubreve; unu de vi
         faritan brikon! Estas vero, ke &gcirc;i estus tute senta&ubreve;ga, se vi &gcirc;in estus
         farinta, sed se &gcirc;i estus farita kun bona volo, &gcirc;i tamen estus io. Sed vi ne
         povas iri returne, kaj mi nenion, povas fari por vi.</q>
</p><p>
         Tiam ekpetis por li la malri&ccirc;a animo, la virino el la apuddiga domo.
         <q>Lia frato faris &ccirc;iujn brikojn kaj pecetojn, el kiuj mi konstruis mian
         mizeran dometon, kaj li donacis ilin al mi; por mi, la malri&ccirc;a virino, tio
         estis tre multe. &Ccirc;u oni ne povus alkalkuli al li &ccirc;iujn tiujn brikojn kaj
         pecojn? Tio estus ago de favorkoreco! Li &gcirc;in bezonas, kaj &ccirc;i tie estas
         ja la hejmo de favorkoreco!</q>
</p><p>
         <q>Via frato, tiu, kiun vi nomis la plej malgrava,</q> diris la an&gcirc;elo, <q>li,
         kies honesta profesio estis rigardata de vi kiel la plej malalta, li donacas
         al vi parteton de sia regno &ccirc;iela. Vi ne estos forpelita, vi ricevos la 
	 permeson resti ekstere kaj pripensi kaj ser&ccirc;i kiamaniere vi povus rebonigi
         vian vivon tie malsupre, sed &ccirc;i tien vi ne venos, anta&ubreve; ol vi el bonaj faroj
         ne estos farinta almena&ubreve; ion!</q>
</p><p>
         <q>Tion mi povus esprimi pli bone!</q> pensis la granda kritikisto, sed li
         tion ne diris la&ubreve;te, kaj tio estis jam io.
</p>
</div>
</body>
</text>
</TEI.2>

