<< II. KRONIKO La Malnova Testamento

EZRA

1

En la unua jaro de Ciro, reĝo de Persujo, por ke plenumiĝu la vorto de la Eternulo, dirita per Jeremia, la Eternulo ekscitis la spiriton de Ciro, reĝo de Persujo, kaj ĉi tiu ordonis proklami en sia tuta regno voĉe kaj skribe jenon: 2 Tiele diras Ciro, reĝo de Persujo: Ĉiujn regnojn de la tero donis al mi la Eternulo, Dio de la ĉielo, kaj Li komisiis al mi konstrui al Li domon en Jerusalem, kiu estas en Judujo. 3 Kiu inter vi estas el Lia tuta popolo, kun tiu estu lia Dio; kaj li iru en Jerusalemon, kiu estas en Judujo, kaj konstruu la domon de la Eternulo, Dio de Izrael, de tiu Dio, kiu estas en Jerusalem. 4 Kaj al ĉiu, kiu restis, en kiu ajn loko li loĝas, la loĝantoj de lia loko helpu al li per arĝento, per oro, per alia havo, kaj per brutoj, kun memvola donaco por la domo de Dio, kiu estas en Jerusalem. 5 Kaj leviĝis la ĉefoj de la patrodomoj de Jehuda kaj de Benjamen, kaj la pastroj kaj la Levidoj, ĉiu, en kiu Dio vekis lian spiriton, por iri konstrui la domon de la Eternulo en Jerusalem. 6 Kaj ĉiuj iliaj ĉirkaŭantoj helpis al ili per arĝentaj objektoj, per oro, per alia havo, per brutoj, kaj per multekostaĵoj, krom ĉiuj memvolaj donacoj. 7 Kaj la reĝo Ciro elportigis la vazojn de la domo de la Eternulo, kiujn Nebukadnecar estis elportinta el Jerusalem kaj metinta en la domon de liaj dioj; 8 Ciro, reĝo de Persujo, elportigis ilin per la trezoristo Mitredat, kiu laŭkalkule transdonis ilin al Ŝeŝbacar, princo de la Judoj. 9 Kaj jen estas ilia nombro: da oraj pelvoj tridek, da arĝentaj pelvoj mil, da tranĉiloj dudek naŭ, 10 da oraj kalikoj tridek, da arĝentaj duoblaj kalikoj kvarcent dek, da aliaj vazoj mil. 11 La nombro de ĉiuj vazoj oraj kaj arĝentaj estis kvin mil kvarcent. Ĉion ĉi tion kunportis Ŝeŝbacar ĉe la foriro de la forkaptitoj el Babel en Jerusalemon.

2

Jen estas la loĝantoj de la lando, kiuj iris el la forkaptitoj, kiujn forkondukis en Babelon Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj kiuj revenis en Jerusalemon kaj en Judujon, ĉiu en sian urbon, 2 kiuj venis kun Zerubabel, Jeŝua, Neĥemja, Seraja, Reelaja, Mordeĥaj, Bilŝan, Mispar, Bigvaj, Reĥum, Baana. La nombro de la viroj de la popolo Izraela estis: 3 de la idoj de Paroŝ, du mil cent sepdek du, 4 de la idoj de Ŝefatja, tricent sepdek du, 5 de la idoj de Araĥ, sepcent sepdek kvin, 6 de la idoj de Paĥat-Moab, el la idoj de Jeŝua kaj Joab, du mil okcent dek du, 7 de la idoj de Elam, mil ducent kvindek kvar, 8 de la idoj de Zatu, naŭcent kvardek kvin, 9 de la idoj de Zakaj, sepcent sesdek, 10 de la idoj de Bani, sescent kvardek du, 11 de la idoj de Bebaj, sescent dudek tri, 12 de la idoj de Azgad, mil ducent dudek du, 13 de la idoj de Adonikam, sescent sesdek ses, 14 de la idoj de Bigvaj, du mil kvindek ses, 15 de la idoj de Adin, kvarcent kvindek kvar, 16 de la idoj de Ater, el la domo de Ĥizkija, naŭdek ok, 17 de la idoj de Becaj, tricent dudek tri, 18 de la idoj de Jora, cent dek du, 19 de la idoj de Ĥaŝum, ducent dudek tri, 20 de la idoj de Gibar, naŭdek kvin, 21 de la idoj de Bet-Leĥem, cent dudek tri, 22 de la loĝantoj de Netofa, kvindek ses, 23 de la loĝantoj de Anatot, cent dudek ok, 24 de la idoj de Azmavet, kvardek du, 25 de la idoj de Kirjat-Arim, Kefira, kaj Beerot, sepcent kvardek tri, 26 de la idoj de Rama kaj Geba, sescent dudek unu, 27 de la loĝantoj de Miĥmas, cent dudek du, 28 de la loĝantoj de Bet-El kaj Aj, ducent dudek tri, 29 de la idoj de Nebo, kvindek du, 30 de la idoj de Magbiŝ, cent kvindek ses, 31 de la idoj de la alia Elam, mil ducent kvindek kvar, 32 de la idoj de Ĥarim, tricent dudek, 33 de la idoj de Lod, Ĥadid, kaj Ono, sepcent dudek kvin, 34 de la idoj de Jeriĥo, tricent kvardek kvin, 35 de la idoj de Senaa, tri mil sescent tridek. 36 De la pastroj: de la idoj de Jedaja, el la domo de Jeŝua, naŭcent sepdek tri, 37 de la idoj de Imer, mil kvindek du, 38 de la idoj de Paŝĥur, mil ducent kvardek sep, 39 de la idoj de Ĥarim, mil dek sep. 40 De la Levidoj: de la idoj de Jeŝua kaj Kadmiel, el la filoj de Hodavja, sepdek kvar. 41 De la kantistoj: de la idoj de Asaf, cent dudek ok. 42 De la idoj de la pordegistoj: la idoj de Ŝalum, la idoj de Ater, la idoj de Talmon, la idoj de Akub, la idoj de Ĥatita, la idoj de Ŝobaj, ĉiuj kune cent tridek naŭ. 43 De la Netinoj: la idoj de Ciĥa, la idoj de Ĥasufa, la idoj de Tabaot, 44 la idoj de Keros, la idoj de Siaha, la idoj de Padon, 45 la idoj de Lebana, la idoj de Ĥagaba, la idoj de Akub, 46 la idoj de Ĥagab, la idoj de Ŝalmaj, la idoj de Ĥanan, 47 la idoj de Gidel, la idoj de Gaĥar, la idoj de Reaja, 48 la idoj de Recin, la idoj de Nekoda, la idoj de Gazam, 49 la idoj de Uza, la idoj de Paseaĥ, la idoj de Besaj, 50 la idoj de Asna, la idoj de Meunim, la idoj de Nefusim, 51 la idoj de Bakbuk, la idoj de Ĥakufa, la idoj de Ĥarĥur, 52 la idoj de Baclut, la idoj de Meĥida, la idoj de Ĥarŝa, 53 la idoj de Barkos, la idoj de Sisra, la idoj de Tamaĥ, 54 la idoj de Neciaĥ, la idoj de Ĥatifa. 55 La idoj de la servantoj de Salomono: la idoj de Sotaj, la idoj de Soferet, la idoj de Peruda, 56 la idoj de Jaala, la idoj de Darkon, la idoj de Gidel, 57 la idoj de Ŝefatja, la idoj de Ĥatil, la idoj de Poĥeret-Cebaim, la idoj de Ami. 58 La nombro de ĉiuj Netinoj kaj de la idoj de la servantoj de Salomono estis tricent naŭdek du. 59 Kaj jen estas la elirintoj el Tel-Melaĥ, Tel-Ĥarŝa, Kerub, Adan, kaj Imer, kiuj ne povis montri sian patrodomon kaj devenon, ĉu ili devenas de Izrael: 60 la idoj de Delaja, la idoj de Tobija, la idoj de Nekoda, sescent kvindek du. 61 Kaj el la pastridoj: la idoj de Ĥabaja, la idoj de Hakoc, la idoj de Barzilaj, kiu prenis al si edzinon el la filinoj de Barzilaj, la Gileadano, kaj estis nomata per ilia nomo. 62 Ili serĉis siajn dokumentojn genealogiajn, sed ĉi tiuj ne troviĝis; tial ili estis eligitaj el la listo de la pastroj. 63 Kaj la regionestro diris al ili, ke ili ne manĝu el la plejsanktaĵo, ĝis aperos pastro kun la signoj de lumo kaj de justo. 64 La tuta komunumo kune konsistis el kvardek du mil tricent sesdek homoj, 65 krom iliaj sklavoj kaj sklavinoj, kies nombro estis sep mil tricent tridek sep, kaj al tio estis ducent kantistoj kaj kantistinoj. 66 Da ĉevaloj ili havis sepcent tridek ses; da muloj ili havis ducent kvardek kvin; 67 da kameloj ili havis kvarcent tridek kvin; da azenoj ses mil sepcent dudek. 68 Kelkaj el la ĉefoj de patrodomoj, veninte al la domo de la Eternulo en Jerusalem, faris memvolan oferon por la domo de Dio, por restarigi ĝin sur ĝia fundamento. 69 Laŭ sia povo ili donis en la trezorejon de la laboroj: da oro sesdek unu mil darkemonojn, da arĝento kvin mil min'ojn, kaj da pastraj vestoj cent. 70 Kaj ekloĝis la pastroj kaj la Levidoj kaj la popolanoj kaj la kantistoj kaj la pordegistoj kaj la Netinoj en siaj urboj, kaj la tuta Izrael en siaj urboj.

3

Kiam venis la sepa monato kaj la Izraelidoj estis jam en la urboj, kolektiĝis la tuta popolo, kiel unu homo, en Jerusalem. 2 Kaj leviĝis Jeŝua, filo de Jocadak, kaj liaj fratoj, la pastroj, kaj Zerubabel, filo de Ŝealtiel, kaj liaj fratoj, kaj ili konstruis la altaron de Dio de Izrael, por alportadi sur ĝi bruloferojn, kiel estas skribite en la instruo de Moseo, la homo de Dio. 3 Kaj ili aranĝis la altaron sur ĝia loko, ĉar ili timis la popolojn de la landoj; kaj ili komencis alportadi sur ĝi bruloferojn al la Eternulo, bruloferojn matenajn kaj vesperajn. 4 Kaj ili solenis la feston de laŭboj, kiel estas skribite, kaj faris la ĉiutagajn bruloferojn laŭ ilia nombro, konforme al tio, kio estas preskribita por ĉiu tago; 5 kaj post tio la ĉiutagajn bruloferojn, kaj por la monatkomencoj kaj por ĉiuj sanktigitaj festoj de la Eternulo, kaj por ĉiu, kiu alportis memvolan oferon al la Eternulo. 6 De la unua tago de la sepa monato ili komencis alportadi bruloferojn al la Eternulo. Sed la fundamento por la templo de la Eternulo ankoraŭ ne estis starigita. 7 Kaj ili donis monon al la ŝtonhakistoj kaj ĉarpentistoj, kaj manĝaĵon, trinkaĵon, kaj oleon al Cidonanoj kaj Tiranoj, por ke ili venigu cedrojn de Lebanon per la maro ĝis Jafo, konforme al la permeso, kiun donis al ili Ciro, reĝo de Persujo.

8 En la dua jaro post ilia alveno al la domo de Dio en Jerusalem, en la dua monato, Zerubabel, filo de Ŝealtiel, kaj Jeŝua, filo de Jocadak, kaj iliaj ceteraj fratoj, la pastroj, kaj la Levidoj, kaj ĉiuj, kiuj venis el la kaptiteco en Jerusalemon, faris la komencon, kaj starigis la Levidojn, havantajn la aĝon de dudek jaroj kaj pli, por inspekti la laborojn en la domo de la Eternulo. 9 Kaj Jeŝua kun siaj filoj kaj fratoj, kaj Kadmiel kun siaj filoj, la idoj de Jehuda, stariĝis kiel unu homo, por inspekti la faradon de la laboroj en la domo de Dio, ankaŭ la idoj de Ĥenadad kun siaj filoj kaj fratoj, la Levidoj. 10 Kiam la konstruistoj starigis fundamenton por la templo de la Eternulo, tiam stariĝis la pastroj en siaj vestoj kun trumpetoj, kaj la Levidoj, idoj de Asaf, kun cimbaloj, por glori la Eternulon per la kantoj de David, reĝo de Izrael. 11 Kaj ili ekkantis gloron kaj laŭdon al la Eternulo, ke Li estas bona, ke eterna estas Lia favorkoreco al Izrael; kaj la tuta popolo ĝojkriis laŭte, glorante la Eternulon pro la fondo de la domo de la Eternulo. 12 Kaj multaj el la pastroj kaj el la Levidoj kaj el la ĉefoj de patrodomoj, maljunuloj, kiuj vidis la unuan templon, nun, ĉe la fondado de ĉi tiu templo antaŭ iliaj okuloj, laŭte ploris; sed multaj laŭte ĝojkriis. 13 Kaj la popolo ne povis distingi inter la sonoj de la ĝojkriado kaj la sonoj de la popola plorado; ĉar la popolo kriis tre laŭte, kaj tiu kriado estis aŭdata malproksime.

4

Kiam la malamikoj de Jehuda kaj Benjamen aŭdis, ke la revenintoj el la kaptiteco konstruas templon al la Eternulo, Dio de Izrael, 2 tiam ili venis al Zerubabel kaj al la ĉefoj de la patrodomoj, kaj diris al ili: Ni ankaŭ deziras konstrui kun vi, ĉar simile al vi ni ankaŭ serĉas vian Dion, kaj al Li ni alportas oferojn de post la tempo de Esar-Ĥadon, reĝo de Asirio, kiu venigis nin ĉi tien. 3 Sed Zerubabel kaj Jeŝua kaj la aliaj ĉefoj de patrodomoj de Izrael diris al ili: Ne estas bone, ke vi kune kun ni konstruu domon por nia Dio; ni solaj konstruos por la Eternulo, Dio de Izrael, kiel ordonis al ni la reĝo Ciro, reĝo de Persujo. 4 Tiam la popolo de la lando komencis malfortigadi la manojn de la Juda popolo kaj malhelpadi al ĝi en la konstruado. 5 Kaj ili dungadis kontraŭ ili konsilistojn, por detrui ilian entreprenon, dum la tuta tempo de Ciro, reĝo de Persujo, ĝis la reĝado de Dario, reĝo de Persujo. 6 Kaj en la tempo de la reĝado de Aĥaŝveroŝ, en la komenco de lia reĝado, ili skribis akuzon kontraŭ la loĝantoj de Judujo kaj de Jerusalem.

7 En la tempo de Artaĥŝaŝt skribis Biŝlam, Mitredat, Tabeel, kaj la aliaj iliaj kunuloj al Artaĥŝaŝt, reĝo de Persujo: la letero estis skribita Sirie kaj klarigita Sirie. 8 Reĥum, konsilisto, kaj Ŝimŝaj, skribisto, skribis unu leteron kontraŭ Jerusalem al Artaĥŝaŝt, la reĝo, en la sekvanta maniero: 9 Ni, Reĥum, konsilisto, kaj Ŝimŝaj, skribisto, kaj iliaj aliaj kunuloj, Dinaanoj, Afarsatĥanoj, Tarpelanoj, Afarsanoj, Arkevanoj, Babelanoj, Ŝuŝananoj, Dehaanoj, Elamanoj, 10 kaj la aliaj popoloj, kiujn transloĝigis Asnapar, la granda kaj glora, kaj enloĝigis en Samario kaj en la aliaj urboj transriveraj, kaj tiel plu. 11 Jen estas la teksto de la letero, kiun ili sendis al li: Al la reĝo Artaĥŝaŝt viaj sklavoj, la transriveranoj, kaj tiel plu. 12 Estu sciate al la reĝo, ke la Judoj, kiuj foriris de vi kaj venis al ni en Jerusalemon, rekonstruas nun tiun ribeleman kaj malbonan urbon kaj faras muregojn kaj starigas jam la fundamentojn. 13 Nun estu sciate al la reĝo, ke se tiu urbo estos konstruita kaj la muregoj estos finitaj, tiam ili ne donos tributon nek impostojn nek jarpagon, kaj la reĝa kaso havos malprofiton. 14 Ĉar ni manĝas salon el la reĝa palaco, kaj ni ne volas vidi ion, kio malhonoras la reĝon, tial ni sendas kaj sciigas al la reĝo, 15 ke oni serĉu en la kronikoj de viaj patroj, kaj vi trovos en la kronikoj kaj konvinkiĝos, ke tiu urbo estas urbo ribelema kaj malutila por la reĝoj kaj landoj, kaj ke ribeloj estis farataj en ĝi de la plej malproksimaj tempoj, kio estas la kaŭzo, pro kiu tiu urbo estis detruita. 16 Ni sciigas al la reĝo, ke se tiu urbo estos rekonstruita kaj ĝiaj muregoj estos finitaj, tiam vi poste havos nenian parton en la regiono transrivera. 17 La reĝo sendis respondon: Al Reĥum, konsilisto, Ŝimŝaj, skribisto, kaj al la aliaj iliaj kunuloj, kiuj loĝas en Samario kaj en la aliaj transriveraj lokoj, pacon kaj saluton. 18 La letero, kiun vi sendis al ni, estas klare legita antaŭ mi; 19 kaj mi donis ordonon, ke oni serĉu; kaj oni trovis, ke tiu urbo de malproksima tempo ribeladis kontraŭ la reĝoj, kaj tumultoj kaj defaloj estis farataj en ĝi; 20 ke potencaj reĝoj estis en Jerusalem kaj posedis la tutan transriveran regionon, kaj tributo, impostoj, kaj jarpagoj estis donataj al ili. 21 Tial agu laŭ ĉi tiu ordono: malhelpu tiujn homojn en ilia laborado, ke la urbo ne estu rekonstruata, ĝis estos donita ordono de mi. 22 Kaj estu singardaj, ke vi ne estu malatentaj en tio, por ke ne naskiĝu granda malprofito por la reĝo. 23 Kiam ĉi tiu letero de la reĝo Artaĥŝaŝt estis tralegita antaŭ Reĥum, la skribisto Ŝimŝaj, kaj iliaj kunuloj, ili tuj iris en Jerusalemon al la Judoj kaj haltigis ilian laboradon per forta mano. 24 Tiam ĉesiĝis la laborado ĉe la domo de Dio en Jerusalem; kaj tiu stato daŭris ĝis la dua jaro de reĝado de Dario, reĝo de Persujo.

5

Kaj la profetoj, Ĥagaj, la profeto, kaj Zeĥarja, filo de Ido, profetis pri la Judoj, kiuj estis en Judujo kaj Jerusalem, en la nomo de Dio de Izrael. 2 Tiam leviĝis Zerubabel, filo de Ŝealtiel, kaj Jeŝua, filo de Jocadak, kaj komencis konstrui la domon de Dio en Jerusalem, kaj kun ili estis la profetoj de Dio, kiuj fortigadis ilin. 3 En tiu tempo venis al ili Tatnaj, la estro de la transrivera regiono, kaj Ŝetar-Boznaj, kaj iliaj kunuloj, kaj tiele diris al ili: Kiu permesis al vi konstrui ĉi tiun domon kaj starigi ĉi tiujn murojn? 4 Tiam ni diris al ili, kiaj estis la nomoj de tiuj homoj, kiuj konstruis tiun konstruaĵon. 5 Sed la okulo de ilia Dio estis super la plejaĝuloj de la Judoj, kaj ili ne estis malhelpataj, ĝis la afero estis raportita al Dario kaj ĝis revenis decido pri tio.

6 Jen estas la enhavo de la letero, kiun sendis Tatnaj, la estro de la transrivera regiono, kaj Ŝetar-Boznaj, kun siaj kunuloj la Afarseĥanoj, kiuj estis en la transrivera regiono, al la reĝo Dario; 7 la raporto, kiun ili sendis al li, havis la sekvantan tekston: Al la reĝo Dario plenan pacon. 8 Estu sciate al la reĝo, ke ni iris en la Judan landon, al la domo de la granda Dio; ĝi estas konstruata el grandaj ŝtonoj, kaj trabojn oni enmetas en la murojn, kaj la laboro estas farata vigle kaj sukcesas en iliaj manoj. 9 Tiam ni demandis tiujn plenaĝulojn, kaj diris al ili: Kiu donis al vi la permeson konstrui ĉi tiun domon kaj starigi ĉi tiujn murojn? 10 Kaj krom tio ni demandis pri iliaj nomoj, por raporti al vi, kaj skribi la nomojn de tiuj homoj, kiuj estas iliaj ĉefoj. 11 Per la sekvantaj vortoj ili respondis al ni kaj diris: Ni estas servantoj de Dio de la ĉielo kaj de la tero, kaj ni konstruas la domon, kiu estis konstruita antaŭ multe da jaroj, kaj granda reĝo de Izrael konstruis ĝin kaj finis ĝin. 12 Sed kiam niaj patroj kolerigis Dion de la ĉielo, Li transdonis ilin en la manon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, la Ĥaldeo; kaj tiun domon li detruis, kaj la popolon li transloĝigis en Babelon. 13 Sed en la unua jaro de Ciro, reĝo de Babel, la reĝo Ciro donis permeson rekonstrui ĉi tiun domon de Dio. 14 Eĉ la vazojn de la domo de Dio, la orajn kaj arĝentajn, kiujn Nebukadnecar elportis el la templo de Jerusalem kaj forportis en la templon de Babel, ilin la reĝo Ciro elportis el la templo de Babel, kaj oni transdonis ilin al Ŝeŝbacar, kiun li starigis kiel regionestron; 15 kaj li diris al li: Prenu ĉi tiujn vazojn, iru, kaj forportu ilin en la templon de Jerusalem, kaj la domo de Dio estu konstruata sur sia loko. 16 Tiam venis tiu Ŝeŝbacar kaj metis la fundamenton por la domo de Dio en Jerusalem; kaj de tiu tempo ĝis nun ĝi estas konstruata, kaj ĝi ankoraŭ ne estas finita. 17 Tial, se plaĉas al la reĝo, oni serĉu en la domo de la reĝaj trezoroj tie en Babel, ĉu efektive la reĝo Ciro donis permeson konstrui ĉi tiun domon de Dio en Jerusalem; kaj la volon de la reĝo pri tio oni sendu al ni.

6

Tiam la reĝo Dario ordonis, ke oni serĉu en la domo de dokumentoj, kie la trezoroj estis deponitaj, en Babel. 2 Kaj oni trovis en Aĥmeta, la reĝa kastelo en la Meda lando, unu skribrulaĵon, en kiu estis skribita la sekvanta pormemoraĵo: 3 En la unua jaro de la reĝo Ciro, la reĝo Ciro donis ordonon: Pri la domo de Dio en Jerusalem, estu konstruata domo, loko, kie oni alportas oferojn, kaj fortikaj fundamentoj por ĝi estu starigitaj; la alto de la domo estu sesdek ulnoj, ĝia larĝo estu sesdek ulnoj. 4 Da vicoj el grandaj ŝtonoj estu tri, kaj unu vico el ligno; la elspezoj estu donataj el la reĝa domo. 5 Ankaŭ la vazojn de la domo de Dio, orajn kaj arĝentajn, kiujn Nebukadnecar elportis el la templo de Jerusalem kaj forportis en Babelon, oni redonu, kaj ili iru en la templon de Jerusalem sur sian lokon kaj estu lokitaj en la domo de Dio. 6 Tial Tatnaj, la estro de la transrivera regiono, Ŝetar-Boznaj, kaj iliaj kunuloj, la Afarseĥanoj, kiuj estas en la transrivera regiono, foriĝu de tie; 7 permesu al ili labori ĉe la domo de Dio; la regionestro de Judujo kaj la plejaĝuloj de la Judoj konstruu tiun domon de Dio sur ĝia loko. 8 Kaj de mi estas donata ordono pri tio, kio devas esti farata al la plejaĝuloj de la Judoj por la konstruado de tiu domo: el la apartenaĵo de la reĝo, el la transriveraj impostoj oni tuj donu la elspezojn al tiuj homoj, por ke la laborado ne haltu. 9 Kaj tiom estos necese da bovoj, ŝafoj, aŭ ŝafidoj por bruloferoj por Dio de la ĉielo, da tritiko, salo, vino, oleo, kiel diros la pastroj en Jerusalem, oni donadu al ili ĉiutage sen halto, 10 por ke ili alportadu agrablodoran oferon al la Dio de la ĉielo, kaj por ke ili preĝu pri la vivo de la reĝo kaj de liaj infanoj. 11 De mi estas donata la ordono, ke se iu homo ŝanĝos ĉi tiun decidon, oni elprenu trabon el lia domo, kaj li estu levita kaj alnajlita al ĝi, kaj lia domo pro tio estu ruinigita. 12 Kaj Dio, kiu loĝigis tie Sian nomon, faligu ĉiun reĝon kaj popolon, kiu etendus sian manon, por ŝanĝi ĉi tion, por fari ion malutilan al tiu domo de Dio en Jerusalem. Mi, Dario, donis la ordonon; ĝi estu tuj plenumita.

13 Tiam Tatnaj, la estro de la transrivera regiono, Ŝetar-Boznaj, kaj iliaj kunuloj komencis tuj agadi konforme al tio, kion ordonis la reĝo Dario. 14 Kaj la plejaĝuloj de la Judoj konstruis kun sukceso, konforme al la profetado de Ĥagaj, la profeto, kaj de Zeĥarja, filo de Ido. Kaj ili konstruis kaj finis laŭ la volo de Dio de Izrael, kaj laŭ la volo de Ciro, de Dario, kaj de Artaĥŝaŝt, reĝoj de Persujo. 15 Kaj oni finis la domon en la tria tago de la monato Adar, en la sesa jaro de reĝado de la reĝo Dario. 16 Kaj la Izraelidoj, la pastroj, la Levidoj, kaj la aliaj revenintoj el la kaptiteco faris kun ĝojo la sanktigon de tiu domo de Dio. 17 Kaj oni alportis ĉe la sanktigo de tiu domo de Dio: cent bovojn, ducent ŝafojn, kvarcent ŝafidojn, kaj dek du pekoferajn kaprojn pro la tuta Izrael, laŭ la nombro de la triboj de Izrael. 18 Kaj oni starigis la pastrojn laŭ iliaj ordoj, kaj la Levidojn laŭ iliaj vicoj, por la servado al Dio en Jerusalem, kiel estas preskribite en la libro de Moseo.

19 Kaj la revenintoj el la kaptiteco faris Paskon en la dek-kvara tago de la unua monato. 20 Ĉar la pastroj kaj la Levidoj purigis sin ĉiuj kiel unu homo; kaj ili buĉis Paskajn ŝafidojn por ĉiuj revenintoj el la kaptiteco, por siaj fratoj, la pastroj, kaj por si. 21 Kaj manĝis la Izraelidoj, kiuj revenis el la kaptiteco, kaj ĉiuj, kiuj apartigis sin de la malpureco de la nacioj de la tero, por turni sin al la Eternulo, Dio de Izrael. 22 Kaj ili en ĝojo solenis la feston de macoj dum sep tagoj; ĉar la Eternulo ĝojigis ilin, kaj turnis al ili la koron de la reĝo de Asirio, por ke li fortigu iliajn manojn ĉe la laborado koncerne la domon de Dio, la Dio de Izrael.

7

Post tiuj okazintaĵoj, dum la reĝado de Artaĥŝast, reĝo de Persujo, el Babel iris Ezra, filo de Seraja, filo de Azarja, filo de Ĥilkija, 2 filo de Ŝalum, filo de Cadok, filo de Aĥitub, 3 filo de Amarja, filo de Azarja, filo de Merajot, 4 filo de Zeraĥja, filo de Uzi, filo de Buki, 5 filo de Abiŝua, filo de Pineĥas, filo de Eleazar, filo de Aaron, la ĉefpastro. 6 Tiu Ezra iris el Babel. Li estis lerta scienculo koncerne la instruon de Moseo, kiun donis la Eternulo, Dio de Izrael. Kaj la reĝo donis al li ĉion laŭ lia deziro, ĉar la mano de la Eternulo, lia Dio, estis super li. 7 Ankaŭ kelkaj el la Izraelidoj, el la pastroj, el la Levidoj, el la kantistoj, el la pordegistoj, kaj el la Netinoj iris en Jerusalemon en la sepa jaro de la reĝo Artaĥŝast. 8 Kaj li venis en Jerusalemon en la kvina monato, en la sepa jaro de la reĝo. 9 Ĉar en la unua tago de la unua monato estis la komenco de la irado el Babel, kaj en la unua tago de la kvina monato li venis en Jerusalemon, ĉar la mano de lia Dio favore estis super li. 10 Ĉar Ezra pretigis sian koron, por studi la instruon de la Eternulo kaj plenumi ĝin, kaj por instrui en Izrael leĝojn kaj ordonojn.

11 Kaj jen estas la teksto de la letero, kiun la reĝo Artaĥŝast donis al Ezra, la pastro, la scienculo, kiu instruis la vortojn de la ordonoj de la Eternulo kaj Liajn leĝojn pri Izrael: 12 Artaĥŝast, reĝo de la reĝoj, al Ezra, pastro, kaj scienculo pri la leĝoj de Dio de la ĉielo, pacon kaj saluton. 13 De mi estas ordonite, ke en mia regno ĉiu el la popolo de Izrael kaj el ĝiaj pastroj kaj Levidoj, kiu volas iri en Jerusalemon, iru kun vi. 14 Ĉar vi estas sendata de la reĝo kaj de liaj sep konsilistoj, por pririgardi Judujon kaj Jerusalemon laŭ la en via mano troviĝanta leĝo de via Dio, 15 kaj por tien forporti la arĝenton kaj oron, kiun la reĝo kaj liaj konsilistoj oferis al Dio de Izrael, kies loĝejo estas en Jerusalem, 16 kaj la tutan arĝenton kaj oron, kiun vi akiros en la tuta provinco de Babel, kune kun la memvolaj donacoj de la popolo kaj de la pastroj, kiuj oferos por la domo de sia Dio, kiu estas en Jerusalem. 17 Aĉetu tuj pro tiu mono bovojn, ŝafojn, kaj ŝafidojn, kaj la al tio apartenantajn farunoferojn kaj verŝoferojn, kaj alportu ilin sur la altaron de la domo de via Dio en Jerusalem. 18 Kaj kion vi kaj viaj fratoj trovos bona fari el la cetera arĝento kaj oro, tion laŭ la volo de via Dio faru. 19 Kaj la vazojn, kiuj estas donitaj al vi por la servado en la domo de via Dio, prezentu antaŭ la Dio de Jerusalem. 20 Kaj ĉion ceteran, kio estas necesa por la domo de via Dio, kion vi trovos bona doni, donu el la reĝa trezorejo. 21 Kaj de mi, Artaĥŝast, la reĝo, estas farata ordono al ĉiuj trezorgardistoj trans la rivero, ke ĉio, kion postulos de vi Ezra, la pastro, instruisto de la leĝoj de Dio de la ĉielo, estu tuj plenumata, 22 ĝis jena kvanto: arĝento ĝis cent kikaroj, tritiko ĝis cent kor'oj, vino ĝis cent bat'oj, ankaŭ oleo ĝis cent bat'oj, kaj salo en kvanto senlima. 23 Ĉio, kio estas ordonita de Dio de la ĉielo, devas esti farata tuj por la domo de Dio de la ĉielo, por ke Lia kolero ne trafu la regnon, la reĝon, aŭ liajn infanojn. 24 Kaj ni sciigas al vi, ke sur neniun el la pastroj, Levidoj, kantistoj, pordegistoj, Netinoj, aŭ servantoj ĉe tiu domo de Dio vi devas meti tributon, imposton, aŭ depagojn. 25 Kaj vi, Ezra, laŭ la saĝo, kiun via Dio donis al vi, starigu registojn kaj juĝistojn, kiuj juĝadus la tutan popolon, kiu estas trans la rivero, ĉiujn, kiuj scias la leĝojn de via Dio; kaj kiu ne scias, tiun instruu. 26 Kaj ĉiu, kiu ne plenumos la leĝojn de via Dio aŭ la leĝojn de la reĝo, tuj estu juĝe kondamnata, ĉu al morto, ĉu al elpelo, ĉu al monpuno, ĉu al meto en malliberejon.

27 Benata estu la Eternulo, Dio de niaj patroj, kiu metis en la koron de la reĝo la ideon beligi la domon de la Eternulo en Jerusalem, 28 kaj sur min turnis favoron de la reĝo kaj de liaj konsilistoj kaj de ĉiuj potencaj princoj de la reĝo. Kaj mi ricevis kuraĝon, ĉar la mano de la Eternulo, mia Dio, estis super mi; kaj mi kolektis en Izrael ĉefojn, por ke ili iru kun mi.

8

Jen estas la ĉefoj de patrodomoj kun ilia genealogio, kiuj iris kun mi el Babel en la tempo de reĝado de la reĝo Artaĥŝast: 2 el la idoj de Pineĥas: Gerŝom; el la idoj de Itamar: Daniel; el la idoj de David: Ĥatuŝ; 3 el la idoj de Ŝeĥanja: el la idoj de Paroŝ: Zeĥarja, kaj kun li la familianoj, viroj en la nombro de cent kvindek; 4 el la idoj de Paĥat-Moab: Eljehoenaj, filo de Zeraĥja, kaj kun li ducent virseksuloj; 5 el la idoj de Ŝeĥanja: la filo de Jaĥaziel, kaj kun li tricent virseksuloj; 6 el la idoj de Adin: Ebed, filo de Jonatan, kaj kun li kvindek virseksuloj; 7 el la idoj de Elam: Jeŝaja, filo de Atalja, kaj kun li sepdek virseksuloj; 8 el la idoj de Ŝefatja: Zebadja, filo de Miĥael, kaj kun li okdek virseksuloj; 9 el la idoj de Joab: Obadja, filo de Jeĥiel, kaj kun li ducent dek ok virseksuloj; 10 el la idoj de Ŝelomit: la filo de Josifja, kaj kun li cent sesdek virseksuloj; 11 el la idoj de Bebaj: Zeĥarja, filo de Bebaj, kaj kun li dudek ok virseksuloj; 12 el la idoj de Azgad: Joĥanan, filo de Hakatan, kaj kun li cent dek virseksuloj; 13 el la idoj de Adonikam la lastaj, kaj jen estas iliaj nomoj: Elifelet, Jeiel, kaj Ŝemaja, kaj kun ili sesdek virseksuloj; 14 el la idoj de Bigvaj: Utaj kaj Zakur, kaj kun ili sepdek virseksuloj. 15 Kaj mi kolektis ilin ĉe la rivero, kiu enfluas en Ahavan, kaj ni restis tie tri tagojn; kaj kiam mi pririgardis la popolon kaj la pastrojn, mi el la idoj de Levi trovis tie neniun. 16 Tiam mi sendis Eliezeron, Arielon, Ŝemajan, Elnatanon, Jaribon, Elnatanon, Natanon, Zeĥarjan, kaj Meŝulamon, la ĉefojn, kaj Jojaribon kaj Elnatanon, la scienculojn; 17 kaj mi donis al ili komision al Ido, la ĉefo en la loko Kasifja, kaj mi donis al ili instrukcion pri tio, kion ili devas diri al Ido, kaj al liaj fratoj, la Netinoj, en la loko Kasifja, por venigi al ni servistojn por la domo de nia Dio. 18 Kaj ili venigis al ni, ĉar super ni estis la favora mano de nia Dio, homon saĝan el la idoj de Maĥli, filo de Levi, filo de Izrael, kaj Ŝerebjan kun liaj filoj kaj fratoj, dek ok homojn, 19 kaj Ĥaŝabjan, kaj kun li Jeŝajan, el la idoj de Merari, kun liaj fratoj kaj iliaj filoj, dudek; 20 kaj el la Netinoj, kiujn David kaj la princoj starigis por servi al la Levidoj, ducent dudek Netinojn; ĉiuj ili estis registritaj laŭ siaj nomoj. 21 Kaj mi proklamis tie faston ĉe la rivero Ahava, por ke ni humiligu nin antaŭ nia Dio, por peti de Li ĝustan vojon por ni, por niaj infanoj, kaj por nia tuta havo. 22 Ĉar mi hontis peti de la reĝo militistojn kaj rajdistojn por defendi nin kontraŭ malamikoj sur la vojo; ĉar ni tiele diris al la reĝo: La mano de nia Dio estas bonfaranta por ĉiuj, kiuj sin turnas al Li, kaj Lia potenco kaj Lia kolero estas kontraŭ ĉiuj, kiuj Lin forlasas. 23 Ni do fastis, kaj petis nian Dion pri tio; kaj Li aŭskultis nin. 24 Kaj mi apartigis el la ĉefaj pastroj dek du, kaj mi aligis al ili Ŝerebjan kaj Ĥaŝabjan kaj dek el iliaj fratoj. 25 Kaj mi pese transdonis al ili la arĝenton kaj la oron kaj la vazojn, kiuj estis donacitaj por la domo de nia Dio kaj kiujn donacis la reĝo kaj liaj konsilistoj kaj liaj princoj, kaj ĉiuj Izraelidoj, kiuj tie troviĝis. 26 Kaj mi pese transdonis al ili: da arĝento sescent kvindek kikarojn, da arĝentaj vazoj cent kikarojn, kaj da oro cent kikarojn; 27 da oraj kalikoj dudek je la sumo de mil darkemonoj, kaj du vazojn el brilanta plej bona kupro, multekosta kiel oro. 28 Kaj mi diris al ili: Vi estas sanktaj al la Eternulo, kaj la vazoj estas sanktaj, ankaŭ la arĝento kaj la oro, memvole donacitaj al la Eternulo, Dio de viaj patroj. 29 Maldormu, kaj gardu tion, ĝis vi transdonos pese al la ĉefaj pastroj, Levidoj, kaj ĉefoj de patrodomoj de Izrael en Jerusalem, en la ĉambroj de la domo de la Eternulo. 30 Kaj la pastroj kaj la Levidoj akceptis la pesitajn arĝenton, oron, kaj vazojn, por forporti en Jerusalemon en la domon de nia Dio.

31 Kaj ni ekvojiris de la rivero Ahava en la dek-dua tago de la unua monato, por iri en Jerusalemon; kaj la mano de nia Dio estis super ni, kaj Li savis nin kontraŭ la manoj de malamikoj kaj kontraŭ insidantoj ĉe la vojo. 32 Kaj ni venis en Jerusalemon kaj restis tie dum tri tagoj. 33 En la kvara tago la arĝento, oro, kaj vazoj estis transdonitaj pese en la domon de nia Dio, en la manojn de la pastro Meremot, filo de Urija, kune kun Eleazar, filo de Pineĥas, kune kun Jozabad, filo de Jeŝua, kaj Noadja, filo de Binuj, la Levidoj. 34 Ĉio estis farita laŭnombre kaj laŭpeze, kaj ĉio pesita estis tiutempe enskribita. 35 La forkaptitoj, kiuj revenis el la kaptiteco, alportis bruloferojn al Dio de Izrael: dek du bovojn, pro la tuta Izrael, naŭdek ses ŝafojn, sepdek sep ŝafidojn, dek du pekoferajn kaprojn, ĉion kiel bruloferon al la Eternulo. 36 Kaj oni transdonis la ordonojn de la reĝo al la satrapoj de la reĝo kaj al la transriveraj regionestroj; kaj ĉi tiuj subtenis la popolon kaj la domon de Dio.

9

Kiam ĉio tio estis finita, aliris al mi la estroj, kaj diris: La popolo Izraela kaj la pastroj kaj la Levidoj ne apartigis sin de la popoloj de la landoj koncerne iliajn abomenindaĵojn, de la Kanaanidoj, Ĥetidoj, Perizidoj, Jebusidoj, Amonidoj, Moabidoj, Egiptoj, kaj Amoridoj; 2 ĉar ili prenis el iliaj filinoj edzinojn por si kaj por siaj filoj, kaj miksiĝis la sankta semo kun la popoloj de la landoj; kaj la mano de la eminentuloj kaj ĉefoj estis la unua en ĉi tiu malbonago. 3 Kiam mi aŭdis tion, mi disŝiris miajn vestojn kaj mian tunikon, mi elŝiris harojn de mia kapo kaj el mia barbo, kaj mi sidis konsternite. 4 Kaj kolektiĝis al mi ĉiuj, kiuj timis la vortojn de Dio de Izrael, pro la krimo de la forkaptitoj; kaj mi sidis konsternite ĝis la vesperofero. 5 Kaj ĉe la vesperofero mi leviĝis de mia aflikto, kaj kun disŝiritaj vestoj kaj tuniko mi stariĝis surgenue kaj etendis miajn manojn al la Eternulo, mia Dio, 6 kaj mi diris: Ho mia Dio, mi hontas, kaj ĝenas min levi mian vizaĝon al Vi, ho mia Dio; ĉar niaj malbonagoj kreskis pli alten ol nia kapo, kaj nia kulpo fariĝis granda ĝis la ĉielo. 7 De post la tempo de niaj patroj ni estas en granda kulpo ĝis la nuna tago; pro niaj malbonagoj ni estis transdonitaj, ni kaj niaj reĝoj kaj niaj pastroj, en la manojn de la alilandaj reĝoj, sub glavon, en kaptitecon, al disrabo kaj malhonoro, kiel tio estas nun. 8 Kaj nun antaŭ momento venis pardono de la Eternulo, nia Dio, kaj Li restigis al ni saviĝintojn kaj permesis al ni alfortikiĝi sur Lia sankta loko; nia Dio donis lumon al niaj okuloj, kaj Li permesis al ni iom reviviĝi en nia sklaveco. 9 Ni estas ja sklavoj; sed en nia sklaveco nia Dio nin ne forlasis. Kaj Li donis al ni favorkorecon de la reĝoj de Persujo, por permesi al ni reviviĝi, por konstrui la domon de nia Dio kaj restarigi ĝiajn ruinojn, kaj por doni al ni barilon en Judujo kaj Jerusalem. 10 Kaj nun kion ni diros, ho nia Dio, post tio? ĉar ni forlasis Viajn ordonojn, 11 kiujn Vi ordonis per Viaj servantoj, la profetoj, dirante: La lando, en kiun vi venas por ekposedi ĝin, estas lando malpura pro la malpureco de la popoloj alilandaj, pro iliaj abomenindaĵoj, per kiuj ili plenigis ĝin de rando al rando en sia malpureco; 12 ne donu do viajn filinojn al iliaj filoj, kaj iliajn filinojn ne prenu por viaj filoj, neniam zorgu pri ilia paco kaj bonstato, por ke vi fortiĝu kaj por ke vi nutru vin per la bonaĵoj de la tero kaj por ke vi heredigu ĝin por eterne al viaj filoj. 13 Kaj post ĉio, kio trafis nin pro niaj malbonaj faroj kaj pro nia granda kulpo, kaj kiam nun Vi indulgis nin malgraŭ niaj malbonagoj kaj donis al ni tian saviĝon, 14 ĉu ni nun denove malobeu Viajn ordonojn, kaj boparenciĝu kun la popoloj de tiuj abomenindaĵoj? Ĉu Vi ne koleros kontraŭ ni ĝis plena ekstermo sen restigo de ia restaĵo kaj savitaĵo? 15 Ho Eternulo, Dio de Izrael! Vi estas justa; ĉar ni restis saviĝintoj ĝis la nuna tago. Jen ni estas antaŭ Vi en nia kulpo; ni ne povas teni nin antaŭ Vi pro tio.

10

Kiam Ezra preĝis kaj faris konfeson, plorante kaj kuŝante antaŭ la domo de Dio, kolektiĝis al li el la Izraelidoj tre granda amaso, viroj, virinoj, kaj infanoj; ĉar ankaŭ la popolo tre multe ploris. 2 Kaj ekparolis Ŝeĥanja, filo de Jeĥiel, el la idoj de Elam, kaj diris al Ezra: Ni faris krimon kontraŭ nia Dio, prenante edzinojn aligentajn el la popoloj de la lando. Tamen nun ekzistas espero por Izrael en ĉi tiu afero. 3 Nun ni faru interligon kun nia Dio, ke laŭ la konsilo de mia sinjoro, kaj de tiuj, kiuj havas timon antaŭ la ordonoj de nia Dio, ni forigos ĉiujn virinojn kaj iliajn naskitojn, kaj estu farite konforme al la leĝo. 4 Leviĝu, ĉar vi devas okupi vin pri tio, kaj ni estos kun vi; estu kuraĝa, kaj agu. 5 Tiam Ezra leviĝis, kaj ĵurigis la ĉefajn pastrojn, la Levidojn, kaj la tutan Izraelon, ke ili agos tiel; kaj ili ĵuris. 6 Kaj Ezra leviĝis de antaŭ la domo de Dio, kaj iris al la ĉambro de Jehoĥanan, filo de Eljaŝib, kaj eniris tien. Panon li ne manĝis kaj akvon li ne trinkis, ĉar li funebris pri la krimo de la kaptitecanoj. 7 Kaj oni proklamis en Judujo kaj Jerusalem al ĉiuj, kiuj venis el la kaptiteco, ke ili kolektiĝu en Jerusalem, 8 kaj ke al ĉiu, kiu ne venos tien post paso de tri tagoj, laŭ decido de la estroj kaj plejaĝuloj estos anatemita lia tuta havo, kaj li estos ekskomunikita el la komunumo de la reenmigrintoj. 9 Kaj kolektiĝis ĉiuj idoj de Jehuda kaj de Benjamen en Jerusalem post tri tagoj. Tio estis en la naŭa monato, en la dudeka tago de la monato. Kaj la tuta popolo sidis sur la placo antaŭ la domo de Dio, tremante pro ĉi tiu afero kaj pro pluvo. 10 Kaj leviĝis Ezra, la pastro, kaj diris al ili: Vi faris krimon, prenante aligentajn edzinojn kaj pligrandigante la kulpon de Izrael. 11 Tial faru nun konfeson al la Eternulo, Dio de viaj patroj, kaj plenumu Lian volon: apartigu vin de la popoloj de la lando kaj de la aligentaj edzinoj. 12 Kaj la tuta komunumo respondis kaj diris per laŭta voĉo: Jes, kiel vi diras, tiel estu farite. 13 Tamen la popolo estas grandnombra, kaj la tempo nun estas pluva, kaj ni ne havas forton, por stari sur la strato; cetere tio ne estas afero de unu tago aŭ de du, ĉar ni multe pekis en tiu afero. 14 Niaj estroj do stariĝu pro la tuta komunumo, kaj ĉiuj en niaj urboj, kiuj prenis aligentajn edzinojn, venu en difinita tempo, kaj kun ili la plejaĝuloj de ĉiu urbo kaj ĝiaj juĝistoj, ĝis oni forturnos de ni la flaman koleron de nia Dio pro tiu afero. 15 Sed Jonatan, filo de Asahel, kaj Jaĥzeja, filo de Tikva, kontraŭstaris tion, kaj Meŝulam, kaj Ŝabtaj, la Levido, helpis ilin. 16 Kaj tiel faris la revenintoj el la kaptiteco. Kaj apartiĝis por tio la pastro Ezra kaj ĉefoj de patrodomoj laŭ iliaj patrodomoj, ĉiuj laŭnome; kaj ili sidiĝis en la unua tago de la deka monato, por esplori la aferon. 17 Kaj ĝis la unua tago de la unua monato ili finis la aferon pri ĉiuj viroj, kiuj prenis aligentajn edzinojn. 18 Kaj troviĝis el la pastridoj, kiuj prenis aligentajn edzinojn, el la filoj de Jeŝua, filo de Jocadak, kaj el liaj fratoj: Maaseja, Eliezer, Jarib, kaj Gedalja. 19 Kaj ili donis sian manon, ke ili forigos siajn edzinojn, kaj ke ili alportos pro sia kulpo virŝafon kiel kulpoferon. 20 Kaj el la filoj de Imer: Ĥanani kaj Zebadja; 21 el la filoj de Ĥarim: Maaseja, Elija, Ŝemaja, Jeĥiel, kaj Uzija; 22 el la filoj de Paŝĥur: Eljoenaj, Maaseja, Iŝmael, Netanel, Jozabad, kaj Eleasa; 23 kaj el la Levidoj: Jozabad, Ŝimei, Kelaja (ankaŭ nomata Kelita), Petaĥja, Jehuda, kaj Eliezer; 24 el la kantistoj: Eljaŝib; el la pordegistoj: Ŝalum, Telem, kaj Uri; 25 el la Izraelidoj: el la filoj de Paroŝ: Ramja, Jizija, Malkija, Mijamin, Eleazar, Malkija, kaj Benaja; 26 el la filoj de Elam: Matanja, Zeĥarja, Jeĥiel, Abdi, Jeremot, kaj Elija; 27 el la filoj de Zatu: Eljoenaj, Eljaŝib, Matanja, Jeremot, Zabad, kaj Aziza; 28 el la filoj de Bebaj: Jehoĥanan, Ĥananja, Zabaj, Atlaj; 29 el la filoj de Bani: Meŝulam, Maluĥ, Adaja, Jaŝub, Ŝeal, kaj Ramot; 30 el la filoj de Paĥat-Moab: Adna, Kelal, Benaja, Maaseja, Matanja, Becalel, Binuj, kaj Manase; 31 el la filoj de Ĥarim: Eliezer, Jiŝija, Malkija, Ŝemaja, Ŝimeon, 32 Benjamen, Maluĥ, Ŝemarja; 33 el la filoj de Ĥaŝum: Matnaj, Matata, Zabad, Elifelet, Jeremaj, Manase, Ŝimei; 34 el la filoj de Bani: Maadaj, Amram, Uel, 35 Benaja, Bedja, Keluhu, 36 Vanja, Meremot, Eljaŝib, 37 Matanja, Matnaj, Jaasaj, 38 Bani, Binuj, Ŝimei, 39 Ŝelemja, Natan, Adaja, 40 Maĥnadbaj, Ŝaŝaj, Ŝaraj, 41 Azarel, Ŝelemja, Ŝemarja, 42 Ŝalum, Amarja, Jozef; 43 el la filoj de Nebo: Jeiel, Matitja, Zabad, Zebina, Jadaj, Joel, Benaja. 44 Ĉiuj tiuj prenis edzinojn aligentajn; kelkaj el tiuj edzinoj naskis infanojn.