<<  MI SONĜIS DUM NOKTHORO Raymond Schwartz: La Stranga Butiko

AVERTO

Vi estas vendistino en urba magazeno
Kaj de ŝminkaĵoj pruntas la sanon de l' vizaĝo,
Ĉu tial vi forgesis pri hejmo kaj deveno
Dum via patro tondas la hundojn de l' vilaĝo?

Se foje ― tre malofte ― parade vi revenas
Al hejma kabaneto tagmezon dum dimanĉo,
Afekte ĝian lingvon jam ne plu vi komprenas
Kaj honte vi ignoras eĉ trajtojn de l' fianĉo.

Mi amas vin, Salika, ― mi rajtas do riproĉi,
Ke vi la nazon portas tro super la nivelo;
Ke vi aspektas kvazaŭ vi celus tuj dekroĉi
Per aroganta movo la stelojn de l' ĉielo.

Fiera vendistino, vin kaptis iluzio
Kaj vane vi esperas plenumon de l' miraklo,
Ĉar ĉe l' altara pompo de via falsa dio
Vi genufleksas antaŭ malplena tabernaklo.

Revenu sur la vojon signitan de l' destino,
Forgesu kavajn vortojn de danda kavaliro,
Ĉar kiam rozoj velkos, ― la dornojn, vendistino,
La kavaliro lasos al simpla... kala viro.