<<  VILAĜANINO Raymond Schwartz: La Stranga Butiko

BONA KONSILO

La vino brilu en pokalo
Aŭ en malkara glas',
Senŝanĝe tekstas la moralo:
„In vino veritas“.

Fabeltrezoroj de l' rivero
Ripozas en profund',
Kaj same la eterna Vero
Sin kaŝas sur la fund'.

Do trinku ĉiam, se vi povas,
Ĝis fundo de la tut',
Ĉar eblas, ke la Ver' sin trovas
Nur en la lasta gut'.