<<  SIBILLA ORAKOLAS Raymond Schwartz: La Stranga Butiko

EPIGRAMO

Aŭtoro aŭtentika,
Ne nur versfare lerta
Sed ankaŭ gramatike
Samkiel majstro certa,

Publikis tiun frazon:
„Min ĉiuj tre estimas,
Ĉar mi en ĉiuj kazoj
Perfekte min esprimas.“

Sed kelkajn ĵaluzulojn
Ĉi tiu fraz' surprizis
Kaj ili ĝin skrupule
Ĝis fundo analizis.

Ĝi ― sub ilia knedo ―
Fandiĝis kiel vakso,
Kaj sekvis la dekreto:
„Eraro de ... sin-takso!“