<<  AŬTUNOVESPER' Raymond Schwartz: La Stranga Butiko

LA HORO DE L' PROGRESO

„Kiel oni povas konstati, la nomoj de multaj horloĝmarkoj estas Esperantaj. Ni citu nur la plej konatajn en Francujo: Movado, Eterna, Cyma, Lip...“

Nun silentu, vantaj venkokantoj,
Nun parolu faktoj kaj praktiko!
Dank' al vi, horloĝofabrikantoj,
Plivigliĝas varba ... tiktaktiko.

Jam sonadas Esperantaj vortoj
Serioze, ne plu kiel ŝerco,
Ili havas forton de pasportoj
Kaj konkeras mondon de l' komerco.

La MOVADO, ― marko elokventa ―
Estas pli ol signo de reklamo,
Por horloĝo (ora aŭ arĝenta)
Ideala estas ĝi programo.

Kaj ETERNA! ― Bone, sed pli vere
Utopi' de brava optimisto,
Ĉar alie, baldaŭ plej mizere
Mortus ĉiu horloĝriparisto!

Kial CYMA? ― Epitet' neklara,
Stranga vorto eble sen animo?
Vi nomiĝas CYMA, mia kara,
Ĉar vi estas plata kiel cimo.

Sed nun LIP! ― Invento de barbaroj,
Tiu vort' konsternas niajn morojn:
Dank' al ĝi junuloj sen barbharoj
Evidente havos nun ... Liphorojn!

* * *

Horloĝetoj, streĉu la risortojn
Por anonci horon de l' progreso, ―
Se ni same streĉus niajn fortojn,
Baldaŭ sonus horo de l' sukceso ...