<<  LAMENTADO Raymond Schwartz: La Stranga Butiko

JAPANA BALADO

Sur ondoj de la Ŝin-ko-pan'
Facile glitas la sampan' ...
La gejŝoj kantas aŭ babilas
En eta dom' el silkpaper';
La ĉerizujoj jam similas
Al florpejzaĝ' dum sonĝ-aper';
Pri paco revas, pac' intima,
La nobelulo Piroŝima ...

Sur ondoj de la Ŝin-ko-pan'
Facile glitas la sampan' ...
Sed pac' intima ne ekzistas
Por hom' signita de la mort',
Kaj peze Piroŝima pistas
Amarajn pensojn pri la sort':
Pro polvo sur reputacio
Mortdevon diktas tradicio!

Sur ondoj de la Ŝin-ko-pan'
Facile glitas la sampan' ...
Kaj Piroŝima la fatalon
Akcepti volas sen rifuz',
Sed li ne ŝatas glavoŝtalon,
Almenaŭ ne por propra uz';
Utile ŝajnas do pripensi
Kiametode sin atenci.

Sur ondoj de la Ŝin-ko-pan'
Facile glitas la sampan' ...
Ho kiel do forviŝi polvon
De la honoro, bona Bonz'?
Sed Piroŝima trovis solvon
Bonŝance en gazetanonc';
Kaj tuj li sendas sian filon
Aĉeti la harkreskigilon.

Sur ondoj de la Ŝin-ko-pan'
Facile glitas la sampan' ...
La filo jam revene trotas
Kun la mirakla haro-sap',
Kaj Piroŝima tuj ekfrotas
La tutan supron de la kap'.
― Ĉu nun necesas plue diri,
Ke li sukcesis ... „ har-akiri “?

Sur ondoj de la Ŝin-ko-pan'
Facile glitas la sampan' ...