<<  ĈASTEMULINO Raymond Schwartz: La Stranga Butiko

NIGRA TAGO

Okazi povas, ke kelkfoje
― Kvazaŭ vi portus sarkofagon ―
Vi rampas tra la viv' senĝoje
Kaj fakte havas „nigran tagon“.

* * *

Ĝi komenciĝis jam matene
Kun peĉ-aŭgura malfavor',
Ĉar via vekhorloĝ' kretene
Ne bruis je la ĝusta hor',

Kaj tial sekvis ordinare,
Ke dum rapida raz-klopod'
Vi vundis vin, ― kaj temp-malŝpare
Nun lavi devis vin per jod' ...

Jen la kolum-buton' obstine
Incitis vin pro stulta spit',
Ĝis kiam ĝin vi fine ... fine ...
Retrovis ie sub la lit'!

Vi trinkos iom nun da kafo,
Sed ― kuirita en infer' ―
Ĝi estis brula kiel lafo
Kaj vi forkuris en koler';

Por trafi tramon ĉe l' stacio
Vi havis premon de ciklon',
Sed al hundaĉ' ne plaĉis tia,
Ĝi kaptis vin je l' pantalon',

Kaj ĝiaj dentoj la detruon
Pli „funde“ faris ol skalpel':
Sur la postaĵo larĝan truon
Vi honte maskis per ĉapel'!

En l' oficejon tre malfrue
Vi venis je la deka hor',
Dum la kolegoj pli ol brue
Akceptis vin per moka ĥor';

La ĉefo ankaŭ ne gratulis
Vin, malgraŭ lerta ŝajn-ekskuz',
Kaj grumblopreta vi makulis
La kontolibrojn pro konfuz' ...

Post taglabor' vi volis spiri
En paca hejmo sen ĉagren',
Sed vanis tion ĉi esperi,
Ĉar vin atendis nova pen':

L' edzin' kriaĉis kun la bubo,
Kaj bruligita estis riz'!
Vi kuris for, ― sed en la klubo
Kasisto petis pri l' kotiz'!

Vi tiam en gazetoj provis
La ĝojon trovi de l' vesper',
Sed en gazetoj, ve! ... vi trovis
Nur artikolojn pri Scherer' ...

Vi hejmeniris ― (por protesti) ―
Pli frue do ol laŭ kutim'
Kaj vidis tial... sin revesti
L' edzin-amikon en intim'!

Vi ĝemis nun, ĉar ĉi eksceso
Transpasis forton kaj imagon,
Kaj nete restis la impreso,
Ke vi travivis ... „nigran tagon“.