<< ONI MALFERMAS LA BUTIKON Raymond Schwartz: La Stranga Butiko

OPTIMISMO

Ĉar pluvetis dum la tago
Kaj defalis florpetal',
Aŭ ĉar dronis muŝ' en lago
Kaj ektimis najtingal':
Tra senkora universo
Larme vibras via verso.

Se mi devus kun poetoj
Pale plori sen esper'
Pri la etaj mizeretoj
Ĉiutagaj sur la ter':
Nu, ― mi estus krokodilo
Ie ajn ĉe l' granda Nilo.

Sed mi estas hominfano,
Kvankam stranga specimen',
Tial mi kun bona sano
Vivas kvazaŭ en Eden':
Kontraŭ pluvo ― sub ombrelo,
Kontraŭ zorgoj ― ĉe barelo!