<<  MIA BIBLIOTEKO Raymond Schwartz: La Stranga Butiko

LA PASTRO DE MIA VILAĜO

La pastro de mia vilaĝo komprenas,
Ke lumas pli hele ol pala kandelo
Sur vojoj de l' vivo afabla botelo,
Kaj tial li ofte ĉe glaso vin tenas.

Dum brava provtrinko en ombro de l' kelo
De gasto cedema konfeson li prenas,
Li patre admonas, pardonas kaj ... benas
La brandoprodukton de la mirabelo.

La pastro de mia vilaĝo praktikas,
La leĝon de Kristo kaj saĝe predikas,
Ke pufaj promesoj ne ŝtopas malplenon;

Kaj pli ol kantikoj la fakto edifas,
Ke eĉ herezulo ĉe li ne soifas,
Sed trovas ĉe l' pastro ĉielspecimenon.