<<  MAJO Raymond Schwartz: La Stranga Butiko

PRI SOMERO

Kun la sekvantaj rimoj, hazarde kolektitaj, limak- cel- atak- sitel- ofer- somer- voj- ĝoj- pri la ĝenerala temo „Somero“ ni kantos unue kun komencanto, kiu nepre dediĉas ĉi tiun majstroverkon „Al la kara gesamideanaro!“

SOMERA VARBOKANTO

Kiel ĉevalo, ne kiel limako,
Kuru jen tuj al plej sankta la celo!
Vin ne timigu la moka atako,
Estingu mokfajron per nobla sitelo!
Vana ne estos la via ofero!
Varbu dum vintro kaj pli dum somero,
Kaj la homaro, post longa la vojo,
Jen ja vin benos kaj dankos kun ĝojo!

Vere kortuŝe, ĉu ne? ― Nun kun disĉiplo de l' trubaduroj:

SOMERO DE L' AMO

Mi estas, kruela, ĉe vi nur limako
Rampanta al koro por tuŝi la celon,
Sed se mi venkiĝus dum tiu atako,
Larmfluo amara plenigus sitelon!
Pli ardas la, am' ol altara ofero,
Pli ardas la am' ol afrika somero ...
Somero de l' amo min premas sur vojo,
Sen via ombrumo mi mortus sen ĝojo ...

Profunda lirikisto ― kial ne Julio Baghy? ― potence nin kuntirus al:

SOMERA SUFERO

Tra mizer' de l' vivomarĉ', limak',
Vade vagas vagabond' al cel';
Grince eĥas vipo de l' atak', ―
Estas Viv' nur Sisifus-sitel'!
Ve! post lukto vanas larmofer',
Torde mordas, brogas min somer' ...
Por viktim', por mi, limak' ĉe l' voj',
Suna ardo estas pen', malĝoj'.

Jen kian verkis dube-sana spritulo:

SOMERA IDILIO

Mi envias la limakon,
Kiu trotas al... parcel',
Kie limakin' atakon
Sopiregas sub sitel'!
Sub sitelo am-ofero
Estas ebla dum somero,
Ne tedus min senombra voj',
Se sub sitelo logus ĝoj'!

Kaj nun, por fini plej dece, ni preĝu kun pia poeto:

PREĜO DUM SOMERO

Ho Di'! ― Mi estas nur limak'
Rampanta pene al la celo;
Ne venku min inferatak'
Sub tenta form' de trinksitelo!
Akceptu signon de ofero:
La pezan penon dum somero, ―
Subtenu min sur mia voj'
Espero pri eterna ĝoj',
Amen!