<<  P. P. P. aŭ POR PLENIGI PAĜOJN Raymond Schwartz: La Stranga Butiko

Imite rimite laŭ Julio Baghy.

LA VIDVOHOMO MEDITAS

Multfoje, se la vidvo ardas,
En fremda lito li petardas
Kaj plantas en dezerto rozon,
Forgesas fotografan pozon
Kaj kiel dando volas sceni,
Ĉevale ami, beste heni,
Saturas tiam lin kompren':
Naskiĝis li por... am-ge-hen'!

Multfoje, se la vidvo dignas,
Senmone ĝojon li rezignas,
Palpfosas sube, flagas ruĝe,
En robon velas sin rifuĝe,
Agrafas, ruktas, gratas, krias
Kaj kiel luno rotacias,
Saturas tiam lin kompren':
Li kuŝas febra sur kusen'.

Multfoje, se la vidvo larmas,
Per sobraj pentoj bilde svarmas,
Por taksi teran amabsorbon
Rigardas sian nudan korpon
Kaj trotas, tremas, tranĉas, trikas
Kaj flikŝuiste sin reflikas,
Saturas tiam lin kompren':
Ĝi estas la ĉiea pen'.

Multfoje, se la vidvo bojas,
Perfide pri bankroto ĝojas,
En grunto kotas, mute stultas,
Senĝoje hontas, katapultas,
Akcias ĉekojn, reĝojn mordas,
Sin banas, trempas, frotas, tordas,
Saturas tiam lin kompren':
Ne pafas lia karaben'.

La vidvo tiam krie krizas,
Valorajn bubojn ronde ĉizas,
Kaj la dungita prototipo
Fariĝas pupo, aŭ nur... pipo!
Li tiam volus maŝojn ligi
Kaj la poetojn tuj pendigi,
Ĉar ili vere mokas lin
Kun sia brua rimmaŝin'!