<< Reĝidino sur pizo H. C. Andersen: Fabeloj

Floroj de la malgranda Ida

"Miaj kompatindaj floroj tute forvelkis!" diris la malgranda Ida. "Hieraŭ vespere ili estis ankoraŭ tiel belaj, kaj nun ĉiuj floroj pendas sekiĝintaj! Kial tio estas?" ŝi demandis la studenton, kiu sidis sur la sofo kaj kiun ŝi tre alte ŝatis; li sciis plej belajn historiojn kaj eltranĉadis plej amuzantajn bildojn: korojn kun malgrandaj knabinoj interne, kiuj dancis, florojn kaj grandajn kastelojn, kies pordojn oni povis malfermi. Jes, tio estis gaja studento! "Kial la floroj hodiaŭ aspektas tiel senkoloraj? " ŝi demandis kaj montris al li tutan bukedon, kiu tute forvelkis.

"Nu, ĉu vi scias, kio mankas al ili?" diris la studento; "la floroj hodiaŭ en la nokto estis en balo, kaj tial ili mallevis la kapojn."

"Sed la floroj ja ne povoscias danci!" diris la malgranda Ida.

"Ho jes!" diris la studento, "kiam fariĝas mallume kaj ni ĉiu dormas, tiam ili gaje dancas; preskaŭ ĉiun nokton ili havas balon".

"Ĉu nenia infano povas veni ankaŭ al la balo?"

"Jes" diris la studento, "la malgrandaj ĉarmaj lekantoj kaj la konvaloj".

"Kie la belaj floroj dancas?" demandis la malgranda Ida.

"Ĉu vi ne estis ofte antaŭ la pordego de la granda palaco, kie la reĝo loĝas en somero kaj kie troviĝas la bela ĝardeno kun la multo da floroj? Vi vidis ja la belajn cignojn, kiuj alnaĝas al vi, kiam vi volas doni al ili eretojn da pano. Tie efektive okazas baloj, kredu al mi."

"Ankoraŭ hieraŭ mi estis kun mia patrino tie en la ĝardeno" diris Ida, "sed ĉiuj folioj estis falintaj de la arboj, kaj neniaj floroj plu estis tie! Kie ili estas? En somero mi vidis tiom multe da ili!"

"Ili estas interne en la palaco" diris la studento. "Sciu, ke kiam la reĝo kaj la korteganoj transloĝiĝas returne en la urbon, tiam la floroj tuj kuras el la ĝardeno en la palacon kaj ili estas tre gajaj. Tion vi devus iam vidi. La du plej belaj rozoj sidiĝas sur la trono kaj estas tiam reĝo kaj reĝino. La grandaj krestofloroj ĉiuj stariĝas flanke en vico, kaj ili staras kaj faras salutojn. Tio estas la kortegjunuloj. Poste venas la plej ĉarmaj floroj, kaj tiam komenciĝas granda balo. La bluaj violoj prezentas malgrandajn kadetojn, ili dancas kun hiacintoj kaj safranoj, kiujn ili nomas fraŭlinoj. La tulipoj kaj fajrolilioj estas matronoj, kiuj observas, ke oni bele dancu kaj ke oni kondutu bonorde."

"Sed", demandis la malgranda Ida, "ĉu neniu punas la florojn pro tio, ke ili dancas en la palaco de la reĝo?"

"Neniu ion scias pri tio", diris la studento. "Estas vero, ke de tempo al tempo en la nokto venas la maljuna administranto de la palaco, kiu tie devas ĉion kontroladi; sed apenaŭ la floroj aŭdas la frapsonadon de lia granda fasko da ŝlosiloj, ili fariĝas tute silentaj, kaŝas sin malantaŭ la longaj kurtenoj kaj elŝovas la kapon. - Mia flarsento diras al mi, ke troviĝas floroj en la salono! - diras la maljuna administranto de la palaco, tamen vidi ilin li ne povas."

"Tio estas amuza", diris la malgranda Ida kaj plaŭdis per la manoj. "Sed ĉu mi ankaŭ ne povus vidi la florojn?"

"Ho jes!" diris la studento, "nur ne forgesu, kiam vi denove estos tie, rigardi tra la fenestro, tiam vi certe ilin vidos. Tion mi faris hodiaŭ, kaj mi vidis, kiel longa narciso kuŝis sur sofo kaj etendis sin; tio estis korteganino."

"Ĉu ankaŭ la floroj el la botanika ĝardeno tien venas? Ĉu ili povas fari tian grandan vojiron?"

"Certe!" diris la studento, "ĉar se ili volas, ili povas flugi. Ĉu vi ne vidis la belegajn papiliojn, la ruĝajn, flavajn kaj blankajn? Ili aspektas preskaŭ kiel floroj, kaj ili efektive estis floroj. De la trunketo ili saltis alten en la aeron, ekbatis per siaj folietoj kiel per malgrandaj flugiloj, kaj ili ekflugis. Pro tio, ke ili bone kondutis, ili ricevis la permeson flugi ankaŭ dum la tago, ili ne bezonis veni returne hejmen kaj sidi trankvile sur la trunketo, kaj tiamaniere la folietoj fine fariĝis efektivaj flugiloj. Tion vi ja mem vidis! Tamen povas ankaŭ esti, ke la floroj de la botanika ĝardeno neniam ankoraŭ estis en la palaco de la reĝo aŭ ke ili eĉ ne scias, ke tie en la nokto estas tiel gaje. Tial mi nun diros al vi ion, pri kio la profesoro de botaniko, kiu loĝas proksime de ĉi tie - vi lin ja konas? - tre forte mirus. Se vi venos en lian ĝardenon, tiam rakontu al unu el la floroj, ke tie en la palaco estas granda balo. Tiam ĝi diros tion al ĉiuj aliaj, kaj ili forflugos. Kiam la profesoro tiam venos en sian ĝardenon, tie estos plu neniu floro, kaj li tute ne povos kompreni, kio fariĝis al ili."

"Sed kiamaniere floro povas rakonti tion al la aliaj? La floroj ja ne povoscias paroli!".

"Ne, en efektiveco paroli ili ne povas" respondis la studento, "sed ili interkompreniĝas per signoj. Ĉu vi ne vidis, ke, kiam blovas venteto, la floroj sin klinas kaj ĉiuj verdaj folioj sin movas? Tio estas tiel same klara, kiel se ili parolus." .

"Ĉu la profesoro komprenas tiun signolingvon?" demandis Ida.

"Ho certe! Unu matenon la profesoro iris en sian ĝardenon kaj rimarkis, kiel granda urtiko faris signojn al belega ruĝa dianto; ĝi diris: ‚Vi estas tre ĉarma kaj mi tre amas vin!’ Sed tion la profesoro ne povas toleri; tial li frapis la urtikon je la folioj, kiuj estas ĝiaj fingroj, sed li bruldifektis al si la manon, kaj de tiu tempo li ne tuŝas plu urtikon."

"Tio estas amuza!", diris la malgranda Ida kaj ridis.

"Kiel vi povas paroli al infano tiajn aferojn!" diris la murmurema kancelariano, kiu venis vizite kaj sidis sur la sofo. Li ne amis la studenton kaj ĉiam murmuris, kiam li vidis, kiel ĉi tiu eltranĉas la komikajn amuzajn bildojn: jen homon, kiu pendas sur pendigilo kaj tenas koron en la mano, tio estis ŝtelinto de koro; jen maljunan sorĉistinon, kiu rajdas sur balailo kaj tenas sian viron sur la nazo. Tion la kancelariano ne povis toleri, kaj tiam li ĉiam diradis kiel nun: "Kiel vi povas paroli al infano tiajn aferojn!"

Sed la malgranda Ida trovis tre gaja tion, kion la studento rakontis al ŝi pri ŝiaj floroj, kaj ŝi multe pensis pri tio. La floroj mallevis siajn kapojn pro tio, ke ili estis lacaj de la nokta dancado; ili kredeble estis malsanaj. Ŝi iris kun siaj floroj al ĉiuj aliaj siaj ludiloj, kiuj staris sur beleta malgranda tablo, kies tuta tirkesto estis plena de pupornamaĵoj. En la puplito kuŝis ŝia pupo Sofio kaj dormis; sed la malgranda Ida diris al ŝi: "Bedaŭrinde vi devas leviĝi, Sofio, kaj ne esti malkontenta, ke hodiaŭ nokte vi kuŝos en la tirkesto: la kompatindaj floroj estas malsanaj, kaj tial ili devas kuŝi en via lito; eble ili denove fariĝos freŝaj kaj bonfartaj." Kaj ŝi elprenis la pupon, kiu aspektis tre malkontenta kaj ne diris eĉ unu vorton, ĉar ĝin ĉagrenis tio, ke ĝi ne devas resti en sia lito.

Tiam Ida metis la florojn en la pupliton, tute kovris ilin per la malgranda litkovrilo kaj diris al ili, ke ili kuŝu trankvile, ke ŝi baldaŭ pretigos por ili teon, por ke ili denove fariĝu bonfartaj kaj freŝaj kaj por ke ili morgaŭ povu denove leviĝi. La kurtenojn antaŭ la malgranda lito ŝi tute kovrotiris, por ke la suno ne lumu al la kuŝantoj en la okulojn.

Dum la tuta vespero ŝi ne povis sin deteni, por ne pensi pri tio, kion la studento al ŝi rakontis. Kiam ŝi mem devis enlitiĝi, ŝi antaŭe ŝovis sian vizaĝon malantaŭ la flankkurtenojn de la fenestroj, kie staris la belegaj floroj de ŝia patrino, hiacintoj kaj tulipoj, kaj ŝi flustris al ili tre mallaŭte: "Mi nun scias, vi iros hodiaŭ en la nokto al balo!" Sed la floroj ŝajnigis, ke ili nenion komprenas, kaj ne movis eĉ unu folieton; tamen la malgranda Ida sciis ja, kion ŝi sciis.

Kiam ŝi estis jam en la lito, ŝi longe ankoraŭ kuŝis kaj pensis pri tio, kiel bele estus, se oni povus vidi, kiel la belegaj floroj dancas en la palaco de la reĝo. "Ĉu miaj floroj efektive tie ankaŭ estis?" Fine ŝi tamen endormiĝis. En la nokto ŝi denove vekiĝis. Ŝi songis pri la floroj kaj pri la studento, kiun la kancelariano riproĉis, dirante, ke li nur blagas al ŝi. En la dormoĉambro, kie lda kuŝis, estis tute silente; la nokta lampo brulis sur la tablo, kaj ŝiaj gepatroj dormis.

"Ĉu miaj floroj nun kuŝas en la lito de Sofio?" ŝi diris al si mem; "mi tre dezirus tion scii!" Ŝi iom leviĝis kaj rigardis al la pordo. Ĉi tiu estis nur duonfermita, kaj en la postporda ĉambro kuŝis ŝiaj floroj kaj ĉiuj ŝiaj ludiloj. Ŝi aŭskultis, kaj tiam ŝajnis al ŝi, ke ŝi aŭdas, ke tie en la ĉambro oni ludas sur fortepiano, tamen tre mallaŭte kaj tiel bele, kiel ŝi neniam antaŭe aŭdis.

"Nun certe ĉiuj floroj tie dancas" ŝi diris; "ha, kiel mi volus tion vidi!" Sed ŝi ne povis al si permesi sin levi, ĉar per tio ŝi vekus la gepatrojn. "Ho, se ili volus eniri ĉi tien!" ŝi diris; sed la floroj ne venis. Kiam la bela muziko ludis ĉiam plue, ŝi ne povis plu elteni, ĉar tio estis tro alloga. Neaŭdeble ŝi elrampis el sia malgranda lito, aliris tre mallaŭte al la pordo kaj enrigardis en la alian ĉambron. Ha, kiel amuza estis tio, kion ŝi nun ekvidis!

Nokta lampo ne brulis tie, kaj tamen estis tute lume; la luno brilis tra la fenestro sur la mezon de la planko tiamaniere, ke estis preskaŭ tiel lume, kiel tage. Ĉiuj hiacintoj kaj tulipoj staris en du longaj vicoj sur la planko, ĉe la fenestro restis plu neniuj floroj, tie staris nur malplenaj potoj. Sur la planko la floroj dancis tre ĉarme unuj kun la aliaj, formis bonordajn ĉenojn kaj tenis sin reciproke je la longaj verdaj folioj, svingante sin tien kaj reen. Ĉe la fortepiano sidis granda fajrolilio, kiun la malgranda Ida certe estis vidinta en la somero, ĉar ŝi memoris ankoraŭ tre bone, ke la studento diris: "Rigardu, kiel ĝi similas al fraŭlino Lina!" Tiam ĉiuj ridis pri li, sed nun Ida efektive trovis, ke la longa flava floro similas al la fraŭlino. Eĉ en la ludado ĝi estis simila al ŝi, ĝi klinadis sian longan flavan vizaĝon jen al unu, jen al alia flanko kaj balancadis la kapon laŭ la takto de la bela muziko. La malgranda Ida restis tute nerimarkate. Jen ŝi ekvidis, ke granda blua safrano saltis sur la mezon de la tablo, sur kiu staris la ludiloj, iris rekte al la puplito kaj forŝovis la kurtenojn flanken. Tie kuŝis la malsanaj floroj, sed ili tuj leviĝis kaj kapsignis al la aliaj sur la planko, ke ili ankaŭ volas danci. La maljuna sinjoro sur la fumista kesteto, tiu sinjoro, kies malsupra lipo estis derompita, leviĝis kaj salute kliniĝis antaŭ la belaj floroj. Ili tute ne aspektis plu malsanaj, saltis mezen de la aliaj kaj estis tre ĝojaj.

Ts! Ĉu ne aŭdiĝis, ke io defalis de la tablo? Ida ekrigardis tien. Tio estis la karnavala vergo, kiu saltis malsupren. Ŝajnis, ke ĝi ankaŭ apartenas al la floroj. Ĝi estis ankaŭ sufiĉe beleta, kaj supre sur ĝia pinto sidis malgranda vaksa pupo, kiu havis sur la kapo tute tiel same larĝan ĉapelon, kiel portis la kancelariano. La karnavala vergo saltis sur siaj tri ruĝaj lignaj kruroj mezen inter la florojn kaj laŭte piedfrapadis la plankon, ĉar ĝi dancis mazurkon. Ĉi tiun dancon la aliaj floroj ne povosciis, ĉar ili estis tre malpezaj kaj ne povis piedfrapi la plankon.

La vaksa pupo sur la karnavala vergo subite fariĝis granda kaj longa, svingis sin alte super la paperajn florojn kaj ekkriis laŭte: "Kiel oni povas ion similan paroli al infano! tio estas malsaĝaĵo!" Kaj tiam la vaksa pupo estis tute simila al la kancelariano kun lia larĝa ĉapelo; ĝi aspektis tute tiel same flave kaj murmureme. Sed la paperaj floroj batis lin je la maldikaj kruroj, kaj tiam li denove malvastiĝis kaj fariĝis tre malgranda vaksa pupo. Tio aspektis tre komike! La malgranda Ida ne povis sin deteni de ridado. La karnavala vergo ne ĉesis danci, kaj la kancelariano devis danci kune kun ĝi, nenio al li helpis, ĉu li faris sin granda kaj longa, ĉu li fariĝis denove la malgranda flava vaksa pupo kun la granda nigra ĉapelo. Tiam la aliaj floroj petis por li, precipe tiuj, kiuj estis kuŝintaj en la puplito, kaj tiam la karnavala vergo fine lasis lin trankvila. En la sama momento io ekfrapis tute laŭte en la interno de la tirkesto, kie kuŝis la pupo de Ida, Sofio, kune kun multaj aliaj ludiloj, La sinjoreto, kiu estis sur la fumista kesteto, alkuris al la rando de la tablo, kuŝigis sin laŭlonge sur la ventro kaj komencis eltiradi la tirkeston. Tiam Sofio leviĝis kaj tute mirigite ekrigardis ĉirkaŭen, "Ĉi tie estas ja balo!", ŝi diris, "kial do neniu tion diris al mi?"

"Ĉu vi volaŝ danci kun mi?", diris la fumista sinjoreto.

"Efektive, tio estus tre konvena por mi danci kun vi!", ŝi diris kaj turnis al li sian dorson. Poste ŝi sidiĝis sur la tirkesto kaj pensis, ke baldaŭ espereble venos iu aŭ alia floro kaj invitos ŝin al danco; sed neniu venis. Ŝi ektusis "hm, hm, hm", tamen malgraŭ tio neniu venis. La fumista sinjoreto dancis tute sola kaj tute ne tiel malbone.

Ĉar ŝajnis, ke neniu el la floroj vidas Sofion, ŝi deglitis de la tirkesto rekte sur la plankon, tiel, ke fariĝis granda bruo.

Ĉiuj floroj tuj ŝin ĉirkaŭis kaj demandis, ĉu ŝi ne faris al si ian difekton, kaj ili ĉiuj kondutis tre serveme rilate al ŝi, precipe tiuj floroj, kiuj estis kuŝintaj en ŝia lito. Sed ŝi faris al si neniun difekton, kaj ĉiuj floroj de Ida dankis ŝin pro la belega lito kaj montris al ŝi grandan simpation. Ili tiris ŝin kun si ĝis la mezo de la planko, kie lumis la luno, dancis kun ŝi, kaj ĉiuj aliaj floroj faris rondon ĉirkaŭ ŝi. Nun Sofio estis gaja kaj diris, ke ili povas tute trankvile konservi por si la liton, ke ŝi tiel same volonte kuŝas en la tirkesto.

Sed la floroj diris: "Akceptu nian plej sinceran dankon, sed ni ne povas plu vivi longe; morgaŭ ni estos senvivaj; sed diru al la malgranda Ida, ke ŝi enterigu nin tie en la ĝardeno, tie, kie kuŝas la kanario; en tia okazo ni en somero kreskus denove kaj fariĝus ankoraŭ multe pli belaj."

"Ne, vi ne devas morti!" diris Sofio kaj kisis la florojn. En tiu momento malfermiĝis la pordo de la salono kaj granda nombro da belegaj floroj dancante eniris. Ida tute ne povis kompreni, de kie ili venis; tio certe estis la floroj el la palaco de la reĝo. Antaŭe iris du belegaj rozoj kaj portis malgrandajn orajn kronojn; tio estis reĝo kaj reĝino. Poste sekvis plej ĉarmaj levkojoj kaj diantoj, kiuj salutadis ĉiuflanken. Ili havis muzikon kun si, grandaj papavofloroj kaj peonioj blovis tra pizosilikvoj tiel forte, ke ili fariĝis tute ruĝvizaĝaj. La bluaj kampanuloj kaj la malgrandaj blankaj neĝboruloj tintis; kvazaŭ ili portus tintilojn. Tio estis komika muziko. Poste venis multaj aliaj floroj kaj dancis ĉiuj kune, la bluaj violoj kaj la ruĝaj amarantoj, la lekantoj kaj la konvaloj: Kaj ĉiuj floroj kisis sin reciproke, kio aspektis tre ĉarme.

Fine la floroj diris al si reciproke "bonan nokton". Tiam ankaŭ la malgranda Ida senbrue iris en sian liton, kie ŝi sonĝis pri ĉio, kion ŝi vidis.

Kiam la sekvantan matenon ŝi vekiĝis, ŝi tuj iris al la malgranda tablo, por vidi, ĉu la floroj estas ankoraŭ tie. Ŝi fortiris la kurtenon antaŭ la malgranda lito; jes, tie ili ĉiuj kuŝis, sed ili estis tute velkintaj, multe pli ol hieraŭ. Sofio kuŝis en la tirkesto, kien ŝi ŝin estis metinta; ŝi aspektis tre dormema.

"Ĉu vi memoras, kion vi devas diri al mi?" demandis la malgranda Ida, sed Sofio aspektis tute malsaĝa kaj ne diris eĉ unu vorton.

"Vi tute ne estas ĝentila", diris Ida, "kaj tamen ili ĉiuj dancis kun vi". Ŝi prenis paperan skatoleton, sur kiu estis pentritaj ĉarmaj birdoj, malfermis ĝin kaj enmetis tien la mortintajn florojn. "Tio estos via beleta ĉerko", ŝi diris, "kaj kiam poste venos la kuzoj, ili ĉeestos ĉe la enterigo tie en la ĝardeno, por ke vi en somero povu denove kreski kaj fariĝu ankoraŭ multe pli belaj".

La kuzoj estis du viglaj knaboj, kiuj estis nomataj Jono kaj Adolfo; ilia patro donacis al ili du novajn pafarkojn, kiujn ili portis kun si, por montri ilin al Ida. Ŝi rakontis al ili pri la kompatindaj floroj, kiuj mortis, kaj poste ili ricevis la permeson enterigi ilin. Ambaŭ iris antaŭe kun la pafarkoj sur la ŝultroj, kaj la malgranda Ida sekvis ilin kun la mortintaj floroj en Ia ĉarma skatolo. Tie en la ĝardeno oni elfosis malgrandan tombon; Ida kisis la florojn, metis ilin kune kun la skatolo en la teron, kaj Adolfo kaj Jono pafis per la pafarkoj super la tombon, ĉar ili ne havis pafilojn aŭ kanonojn.