<< La novaj vestoj de la reĝo H. C. Andersen: Fabeloj

Galoŝoj de feliĉo

Komenco

En unu el la domoj de la Orienta strato en Kopenhago, proksime de la Nova Reĝa Bazaro, estis iam granda gastokunveno, kiel ofte okazas kaŭze de reciproka intervivado. Aranĝi tion oni ja devis; nun tio estis farita kaj donis la agrablan perspektivon ricevi denove invitojn. Unu duono de la gastaro sidis jam ĉe la ludotabloj, kaj la dua duono atendis, kio rezultos el la propono de la mastrino: "Volu proponi, kion ni komencu!" La interparolado estis sufiĉe vigla. Interalie la interparolado ektuŝis ankaŭ la epokon de la mezaj jarcentoj. Kelkaj opiniis, ke ĝi estis multe pli bona ol nia tempo; la jura konsilisto Knap defendis tiun opinion tiel fervore, ke la mastrino tuj konsentis kun li, kaj ili ambaŭ akre atakis la gazetan artikolon de Oersted pri malnovaj kaj novaj tempoj, en kiu la prefero estis donita al nia tempo. La jura konsilisto opiniis, ke la plej bela kaj plej feliĉa estis la tempo de la dana reĝo Johano.

Dum tuta ĉi tiu parolado kaj diskutado, kiu nur por unu momento estis interompita per la alporto de la gazetoj, kiuj cetere enhavis nenion legindan, ni enrigardu iom en la antaŭĉambron, kie trovis rifuĝon la supervestoj, bastonoj, pluvombreloj kaj galoŝoj. Tie sidis du knabinoj, juna kaj maljuna; oni povus pensi, ke ili venis, por rekonduki kun si siajn mastrinojn, tiun aŭ alian maljunan fraŭlinon aŭ vidvinon. Sed se oni rigardis pli precize, oni povis tuj rimarki, ke ili ne povis esti simplaj servistinoj: iliaj manoj estis tro delikataj, ilia teniĝo kaj moviĝado estis tro reĝaj, kaj iliaj vestoj havis tro originalan fasonon: Tio estis du feinoj; la pli juna estis ne la Diino de Feliĉo mem, sed unu el la servistinoj de ŝiaj ĉambelaninoj, kiuj disdonas la malpli gravajn donacojn de la feliĉo; la dua aspektis eksterordinare serioze, ŝi estis la malĝojo; ĉi tiu faras siajn aferojn ĉiam mem, per sia propra persono, ĉar tiam ŝi scias, ke la aferoj estas bone plenumitaj.

Ili rakontis al si reciproke, kie ili estis en tiu tago; tiu, kiu estis servistino de ĉambelanino de la Diino de Feliĉo, plenumis nur negravajn komisiojn: ŝi ŝirmis, kiel ŝi rakontis, novan ĉapelon kontraŭ subita pluvego, ŝi havigis al unu honesta homo saluton de ia altranga nulo, kaj aliajn similajn komisiojn; sed tio, kion ŝi estis ankoraŭ faronta, estis io tute eksterordinara.

"Mi devas diri al vi, ke hodiaŭ estas mia naskiĝtago, kaj porhonore de tio estas komisie transdonita al mi paro da galoŝoj, kiujn mi devas alporti al la homoj. La galoŝoj havas tiun econ, ke ĉiu, kiu ilin portas, tuj estas transportata en tiun situacion aŭ en tiun tempon, kie li pleje volas esti. Ĉiu deziro rilate tempon aŭ lokon estas tuj plenumata, kaj la homo tiamaniere povas fine trovi feliĉon sur la tero."

"Ĉu vi tion kredas?" diris la Malĝojo; "mi ne kredas; kontraŭe, li fariĝos senfine malfeliĉa kaj benos la momenton, kiam li denove liberiĝos de la galoŝoj."

"Kia ideo!" respondis la dua. "Jen mi starigos ilin ĉi tie apud la pordo, iu per eraro metos ilin sur sin kaj fariĝos feliĉulo."

Kio okazis al la jura konsilisto

Estis mallume. La jura konsilisto Knap, tute enprofundiĝinta en la tempon de la reĝo Johano, volis foriri hejmen, kaj hazarde li anstataŭ siaj galoŝoj prenis la galoŝojn de feliĉo, kaj kun ili li eliris sur la Orientan straton; sed per la sorĉa forto de la galoŝoj li transportiĝis en la tempon de la reĝo Johano, kaj tial lia piedo trovis sur la strato nenion krom ŝlimo kaj marĉo, ĉar en tiu tempo ne ekzistis ankoraŭ ŝtona pavimo.

"Estas terure, kiel malpure estas ĉi tie!" diris la jura konsilisto. "La tuta trotuaro kvazaŭ malaperis, kaj ĉiuj lanternoj estas estingitaj!"

La luno ne leviĝis ankoraŭ sufiĉe alte, krom tio estis iom da nebulo, tial regis tia mallumo, ke oni ne multe povis distingi. Tamen ĉe la plej proksima angulo pendis lanterno antaŭ bildo de la Sankta Virgulino, sed la lumo estis preskaŭ kiel nenio, tiel, ke li ĝin rimarkis nur tiam, kiam li staris tute sub ĝi, kaj liaj okuloj tute mirigite trafis la pentritan bildon de la patrino kun la infano.

"Ĉi tie certe troviĝas ia muzeo", li pensis, "kaj oni forgesis depreni la elpendaĵon!"

Kelkaj homoj, vestitaj laŭ la tiuepoka modo, preteriris preter li.

"Kiel strange ili aspektas! Ili certe venas de maskobalo!"

Subite eksonis tamburado kaj fajfado, kaj ĉiam pli kaj pli alproksimiĝadis lumo de torĉoj. La jura konsilisto ekmiregis kaj ekvidis nun strangan procesion. Antaŭe marŝis tuta taĉmento da tamburistoj, kiaj batadis laŭtan ruladon; ilin sekvis korpogardistoj kun pafarkoj kaj arbalestoj. La plej eminenta en la procesio estis altranga ekleziulo. Mirigite la jura konsilisto demandis, kion tio signifas kaj kiu estas tiu homo?

"Tio estas la episkopo de Zelando," oni respondis.

"Ho Dio, kio al la episkopo venis en la kapon?" diris la jura konsilisto kaj balancis la kapon. Tio certe ja ne povis esti la episkopo. En profunda meditado pri tio kaj ne rigardante dekstren nek maldekstren, la jura konsilisto iris tra la Orienta strato kaj trans la Alipontan placon. La ponto, kiu kondukas al la Palaca placo, estis netrovebla. En malfortaj konturoj nur montriĝis al li plata bordo, kaj fine li alvenis al du homoj, kiuj sidis en boato.

"Ĉu sinjoro deziras, ke ni ŝiptransigu lin al Holm?" ili demandis.

"Al Holm?" diris la jura konsilisto, kiu ja ne sciis, en kiu epoko li faras sian noktan promenadon; "mi volas iri al la Kristiana haveno en la malgrandan Torfan straton."

La homoj rigardis lin mirigite.

"Diru al mi nur, kie estas la ponto?" li diris plue. "Estas hontinde, ke ĉi tie brulas nenia lanterno, kaj krom tio estas ĉi tie koto kaj ŝlimo, kvazaŭ oni irus en marĉo!"

Ju pli longe li parolis kun la boatistoj, des pli nekompreneblaj ili fariĝis por li.

"Mi ne komprenas vian Bornholman paroladon!" li fine diris kolere kaj turnis al ili la dorson. La ponton li ne povis trovi, balustrado ankaŭ ne ekzistis. "Fi, estas peko kaj honto, kia ordo estas ĉi tie!" li diris. Neniam li trovis sian epokon pli mizera, ol en tiu nokto. "Plej bone estos, se mi prenos droŝkon!" li ekpensis. Sed kie staras la droŝkoj? oni ne vidis eĉ unu. "Mi devas decidi iri returne ĝis la Nova Reĝa Bazaro, tie kredeble staras veturiloj, alie mi kredeble neniam venos al la Kristiana haveno!"

Li iris returne al la Orienta strato kaj laŭlonge trairis ĝin jam preŝkaŭ tutan, kiam eklumis la luno.

"Mia Dio, kian strangan stratbaron oni tie starigis!" li ekkriis, ekvidinte la Orientan pordegon, kiu en tiu tempo staris ĉe la fino de la Orienta strato.

Fine li tamen rimarkis nefermitan pordeton kaj venis tra ĝi sur nian Novan Bazaron, kiu tamen tiam estis ankoraŭ granda herbejo. Elstaris nur apartaj arbetaĵoj, kaj laŭlarĝe de la herbejo tiriĝis larĝa kanalo aŭ rivereto. Kelkaj mizeraj lignaj budoj por Holandaj ŝipistoj, laŭ kiuj la loko estas nomita "Holanda Herbejo", staris sur la transa bordo.

"Aŭ mi vidas veran fata-morganon, kiel oni tion nomas, aŭ mi estas ebria!" ekkriis la jura konsilisto. "Kio do tio estas? Kio tio estas?"

Li iris denove returne, firme kredante, ke li estas malsana. Kiam li denove iris sur la straton, li rigardis la domojn pli atente, - la plimulto el ili estis el traboj, kaj multaj havis nur pajlan tegmenton.

"Ne, mi estas forte malsana!" li ĝemis, "kaj tamen mi trinkis ja nur unu solan glason da punĉo; sed mi ne povas ĝin digesti! Tio estis efektive stranga ideo doni al ni punĉon kaj varman salmon; mi tion diros al nia mastrino. Ĉu eble mi iru returne kaj rakontu, kiel mi fartas? Sed tio aspektus ja iom absurde, kaj cetere kiu scias, ĉu ili ankoraŭ ne dormas!"

Li tamen komencis serĉi per la okuloj la domon, sed li nenie povis ĝin trovi.

"Estas ja terure! Mi ne povas plu rekoni la Orientan straton! Neniu magazeno ĉi estas! Mi vidas malnovajn, mizerajn, kadukajn kabanojn, kvazaŭ mi troviĝus en provinca urbeto. Mi estas malsana; mi ne devas min ĝeni. Sed kien, al la diablo, malaperis la domo de mia mastro? Ĝi ne estas plu la sama! Sed interne almenaŭ homoj ankoraŭ ne dormas. Ha, mi certe estas malsana!" Fine li trafis ne tute fermitan pordon, kie lumo penetris tra fendo. Tio estis unu el la tiuepokaj gastejoj, speco de bierejo. La ĉambro havis la aspekton de Holstinia vestiblo. Sufiĉe multe da homoj, apartenantaj al la pli bonstataj klasoj, maristoj, Kopenhagaj burĝoj kaj ankaŭ kelke da scienculoj sidis en vigla interparolado ĉe siaj kruĉetoj kaj malmulte atentis la eniranton.

"Pardonu!" diris la jura konsilisto al la mastrino, kiu aliris al li renkonte; "Mi subite tre malsaniĝis; ĉu vi ne volas esti tiel bona kaj venigi por mi droŝkon, por veturi al la Kristiana haveno?"

La virino rigardis lin de la kapo ĝis la piedoj kaj skuis la ŝultrojn. Tiam li ekparolis al ŝi germane; la jura konsilisto supozis, ke ŝi ne komprenas dane, kaj tial li ripetis sian deziron germane. Tio, kiel ankaŭ liaj vestoj, firmigis ĉe la virino la opinion, ke li estas alilandulo. Ke li estas malsana, ŝi tuj rimarkis, kaj tial ŝi alportis al li kruĉon da akvo, kiu cetere havis strangan aldonan guston, preskaŭ kiel mara akvo kvankam ĝi ĵus estis alportita el puto.

La jura konsilisto apogis sian kapon sur la mano, profunde spiris kaj meditis pri la tuta strangaĵo, kiun li vidis ĉirkaŭ si.

"Ĉu tio estas la hodiaŭa vespera gazeto?" li demandis, nur por ion diri, kiam li vidis, ke la virino formetis grandan pecon da papero:

Ŝi ne komprenis, pri kio li parolas, ŝi tamen transdonis al li la folion, Tio estis lignogravuro, kiu prezentis aeran fenomenon, kiu aperis en la urbo Kolonjo.

"Ĝi estas tre malnova!" diris la jura konsilisto kaj denove ricevis bonan humoron pro tio, ke li hazarde trovis tian malnovan ekzempleron.

"Kiamaniere trafis en viajn manojn ĉi tiu maloftaĵa folio? Ĝi estas tre interesa, kvankam ĝi estas nur fabelo. Nuntempe oni klarigas tiaspecajn aerajn fenomenojn per norda lumo, kiun oni vidis; kredeble ili naskiĝas per la elektra forto."

Tiuj, kiuj sidis plej proksime de li kaj aŭdis lian parolon, ekrigardis lin kun mirego, kaj unu el ili leviĝis, demetis respekte la ĉapelon kaj diris kun plej serioza mieno: "Vi certe estas tre alte instruita homo, mia sinjoro!"

"Ho ne!" respondis la jura konsilisto, "mi povas nur partopreni en parolado pri tiaj aferoj, kiuj estas kompreneblaj por ĉiuj."

"Modesteco estas bela virto!" diris la homo; "cetere koncerne vian parolon mi devas konfesi, ke pri tiu punkto mi havas alian opinion; sed mi ne volas ŝovi min kun mia opinio."

"Ĉu estas permesate demandi, kun kiu mi havas la plezuron paroli?" demandis la jura konsilisto.

"Mi estas bakalaŭro de la Sankta Skribo," respondis la homo.

Ĉi tiu respondo estis tute sufiĉa por la jura konsilisto, la titolo kaj la kostumo estis tute konformaj unu al la alia. "Supozeble tio estas," li pensis, "maljuna vilaĝa lernejestro, tute speciala klaso da homoj, kiujn oni en kelkaj lokoj povas ankoraŭ trovi en Jutlando".

"Kvankam ĉi tie ne estas la ĝusta loko por pritraktado de sciencaj demandoj, mi tamen petas, ke vi plej afable honoru nin per viaj vortoj. Vi certe havas grandan erudicion koncerne la antikvajn verkojn!"

"Ho; jes," respondis la jura konsilisto, "mi tre volonte legas antikvajn utilajn verkojn, sed mi estas ankaŭ amanto de la novaj verkoj, nur ne de la ‚ordinaraj historioj’, da kiuj ni havas tute sufiĉe en la reala vivo."

"Ordinaraj historioj?" demandis la bakalaŭro.

"Jes, mi parolas pri tiuj novaj romanoj, kiuj aperis antaŭ nelonge."

"Ho", diris la homo ridetante, "el ili tamen brilas multe da spirito, Kaj ankaŭ ĉe la kortego oni fervore ilin legas. La reĝo precipe amas la romanon pri sinjoro Tvent kaj sinjoro Gaudian, rakontantan pri la reĝo Arturo kaj pri la herooj de lia ronda tablo. Li eĉ ŝercis pri tio kun siaj altrangaj sinjoroj."

(Holberg rakontas en sia historio de la Dana regno, ke unu tagon, kiam la reĝo Johano legis en la romano pri la reĝo Arturo, li diris ŝerce al la fama Otto Nud, kiun li tre amis: "Sinjoro Tvent kaj sinjoro Gaudian estis bonegaj kavaliroj, tiajn kavalirojn oni nun plu ne trovas." Tiam Otto Nud respondis: "Se nun troviĝus tiaj reĝoj, kiel reĝo Arturo, tiam troviĝus ankaŭ tiaj kavaliroj, kiel sinjoro Tvent kaj sinjoro Gaudian.")

"Jes, tiun romanon mi ankoraŭ ne legis", diris la jura konsilisto, "kredeble ĝi estas tute nova, eldonita de Heiberg."

"Ho ne", respondis la homo, "ĝi aperis ne ĉe Heiberg, sed ĉe Gottfried de Ghemen."

"Li do estas la aŭtoro!" diris la jura konsilisto; "tio estas tre antikva nomo; li estis ja la unua dana presisto!"

"Jes, li estas nia unua presisto!" diris la homo.

Ĝis nun ĉio iris bone. Nun unu el la burĝoj komencis paroli pri la terura pesto, kiu furiozis antaŭ kelke da jaroj, kaj li pensis per tio pri la pesto de la jaro 1484. La jura konsilisto supozis, ke la parolo estas pri la ĥolero, kaj tiamaniere la interparolado iris tute bone. La milito kontraŭ la maraj rabistoj estis en tia proksima rilato al la priparolata afero, ke oni ne povis ne tuŝi ĝin. La anglaj maraj rabistoj, oni diris, forprenis ŝipojn de la ankrejo. La jura konsilisto, kiu havis tre bone en la memoro la okazintaĵojn de la jaro 1801, bonege subtenis la insultadon kontraŭ la angloj. Sed la plua interparolado iris ne tiel bone, ĉiuminute oni penis korekti unu la alian; la bonkora bakalaŭro estis tro neklera, kaj la plej simplaj opiniesprimoj de la jura konsilisto siaflanke ŝajnis al li tro maltimaj kaj tro malpiaj. Ili reciproke rigardadis sin kun miro kaj tute ne povis interkompreniĝi; la bakalaŭro komencis paroli latine, por esti pli bone komprenata, tio tamen neniom helpis.

"Kiel vi vin sentas?" demandis la mastrino kaj ektuŝis la brakon de la jura konsilisto. Nun li denove rekonsciiĝis, ĉar en la flameco de la interparolado li estis forgesinta ĉion, kio antaŭe okazis.

"Ho Dio, kie mi estas!" li diris, kaj li ricevis kapturniĝon, kiam li ekpensis pri tio.

"Ni trinku klareton! Trinkmielon kaj Bremenan bieron!" ekkriis nun unu el ja gastoj, "kaj vi devas trinki kun ni!"

Du knabinoj, el kiuj unu portis strangan kufon, eniris; ili enverŝis la trinkaĵon kaj faris riverencon. La jura konsilisto eksentis froston en la dorso,

"Kio do tio estas, kio ĝi estas!" li diris, sed li devis trinki kun ili, ĉu li volis, ĉu li ne volis. Li estis tute en malespero, kaj kiam unu el ili diris, ke li estas ebria, li tute ne dubis pri la vereco de tiuj vortoj. Sed kiam li ilin poste petis, ke ili havigu al li droŝkon, ili pensis, ke li parolas ruse.

Neniam antaŭe li estis en tia maldelikata kaj needukita kompanio; oni povus pensi, li diris, ke la lando refalis en idolistecon. "Tio estas la plej terura momento en mia vivo!" Sed subite venis en lian kapon la ideo kliniĝi sub la tablon, rampi al la pordo kaj tiamaniere forkuri. Sed kiam li estis jam ĉe la pordo, la aliaj rimarkis lian intencon kaj kaptis lin je la piedoj; feliĉe por li ĉe tio defalis la galoŝoj, kaj kune kun tio malaperis la tuta ensorĉiteco.

La jura konsilisto ekvidis tute klare antaŭ si brulantan lanternon, kaj malantaŭ ĉi tiu staris majesta konstruaĵo; li rekonis ĝin, kiel ankaŭ la domojn najbarajn; tio estis la Orienta strato, en tiu aspekto, kiun ĝi nun havas; li kuŝis kun la piedoj direktitaj al la pordo de la domo, kaj ĝuste kontraŭe sidis la gardisto kaj dormis.

"Ho mia Kreinto, mi kuŝis ĉi tie sur la strato kaj sonĝis!" li diris. "Jes, tio estas la Orienta strato! Kiel agrable hele kaj vivoplene! Vere teruran efikon faris sur mi la glaso da punĉo!"

Post du minutoj li sidis en droŝko, kiu veturigis lin al la Kristiana haveno; Li pensis pri la teruro kaj mizero, kiun li trasentis, kaj kore benis la feliĉan nuntempecon, la nunan epokon, kiun, malgraŭ ĉiuj giaj malbonaĵoj, li tamen trovis pli bona ol tiu epoko, en kiu li jus troviĝis; kaj tio estis prudenta de la flanko de la jura konsilisto.

Aventuro de la gardisto

"Ha, jen kuŝas ja paro da galoŝoj!" diris la gardisto. "Ili certe apartenas al la leŭtenanto, kiu loĝas tie supre. Ili kuŝis ĝuste apud la pordo de la domo!"

La honesta homo havis la deziron tiri la sonorilon kaj transdoni la galoŝojn al la leŭtenanto, ĉar ĉe li estis ankoraŭ lume; sed li ne volis veki la aliajn homojn en la domo, kaj tial li tion ne faris.

"Estas kredeble varme kaj komforte, se oni havas sur si paron da tiaj aĵoj! Ili estas el tiel mola ledo! Ili estus por mi laŭmezuraj, kvazaŭ fanditaj sur mia piedo. Kiel malsaĝe la aferoj iras en ĉi tiu mondo! Tiu supre povus nun meti sin en sian varman liton, sed li tion ne faras, ne, li marŝadas sur la planko tien kaj reen. Kia feliĉa homo li estas! Li havas nek edzinon nek kriistojn! Ĉiun vesperon li estas en societo. Ho, se mi estus sur lia loko, tiam mi estus feliĉa homo!"

Apenaŭ li eldiris la deziron, ekefikis la galoŝoj, kiujn li dume estis metinta sur sin; la gardisto plene transiris en la personon kaj pensmanieron de la leŭtenanto. Jen li staris supre en la ĉambro kaj tenis inter la fingroj malgrandan rozokoloran paperon, sur kiu troviĝis versaĵo, versaĵo de sinjoro la leŭtenanto mem. Ĉar kiu ne estis iam en sia vivo en poezia mensostato? kaj se oni tiam skribas siajn pensojn, tio ĉiam estas farata en versoj. Sur la papero estis skribite:

Se estus mi riĉa!

"Se estus mi riĉa!" tre ofte mi revis,
Kaj ofte pri tio eĉ preĝon mi levis.
Mi tiam ja tuj oficiro fariĝus,
Per sabro, plumĉap' kaj orden' ornamiĝus!
Jen nun oficiro mi fine jam estas,
Sed, kiel antaŭe, riĉeco forestas.
Min benu, Kreanto, min benu, Gvidanto!

Vespere mi sidis kun juna knabino,
Ĝuante la kisojn de la amatino;
Plej dolĉaj paroloj kaj kantoj ne ĉesis;
Ĉar, kvankam min mono neniam karesis,
Vi scias, min ĉiam allogis la kanto,
Ho granda Kreanto, ho mia Gvidanto!

"Ho, estu mi riĉa!" pli forte mi preĝis.
De kiam ĉe mi en la kor' ŝi ekreĝis,
La bela, la bona, pli pura ol ĉio.
Se ŝia rigard' kiel suna radio
Sciigus al mi: mi al vi apartenas!
Sed ve! Vi ja min per riĉeco ne benas,
Ho granda Kreanto, ho mia Gvidanto!

"Se estus mi riĉa!" Se via okulo
Eklumus konsolon al mi, mizerulo!
Vi, kara, ĉu mian vi konas la koron?
Tralegu la versojn kaj mian doloron.
Sed estos pli bone, se vi ĝin ne konas,
Ĉirkaŭas min nokto... kaj Vi, ho Kreanto,
Konsolu ŝin, benu ŝin, mia Gvidanto!

Jes, tiajn versojn oni skribas, kiam oni estas enamiĝinta, sed homo prudehta ilin ne presigas. Leŭtenanto, amo kaj mizero estas kvazaŭ triangulo, aŭ kvazaŭ duyono de rompita ĵetkubo de la feliĉo. Tion ankaŭ la leŭtenanto sentis, kaj tial li apogis la kapon al la kadro de la fenestro kaj profunde ekĝemis.

"La kompatinda nokta gardisto tie sur la strato estas multe pli feliĉa ol mi. Li ne sentas tion, kion mi nomas manko. Li havas bone orditan mastrumaĵon, li havas edzinon kaj infanojn, kiuj ploras kun li, kiam li ploras, ĝojas kun li, kiam li ĝojas. Ho, mi estus pli feliĉa ol mi estas, se mi povus esti sur lia loko, ĉar li estas pli feliĉa ol mi!"

En la sama momento la gardisto fariĝis denove gardisto: ĉar per la galoŝoj de feliĉo li estis fariĝinta leŭtenanto, sed, kiel ni vidis, li en tiu situacio sentis sin ankoraŭ multe malpli kontenta kaj esprimis preferon por sia propra stato. Tiamaniere la gardisto fariĝis denove gardisto.

"Tio estis malbela sonĝo!" li diris, "sed sufiĉe stranga. Ŝajnis al mi, kvazaŭ mi estas la leŭtenanto tie supre, kio tamen tute ne faris al mi plezuron. Mankis al mi mia edzino kaj la malgrandaj kriistoj, kiuj senĉese kaj senlace ĉiam denove min kisas."

Li sidiĝis denove kaj jese balancis la kapon; li ne povis ĉesi pensi pri la sonĝo. La galoŝojn li ĉiam ankoraŭ havis sur la piedoj. Dume falstelo kiel brilanta linio traflugis la ĉielon.

"Ĝi malaperis!" li diris; "nu, ekzistas ankoraŭ sufiĉe multe! Mi dezirus iam vidi tiujn objektojn pli proksime, precipe la lunon, ĉar tiam ĝi ne povus forkuri de mi. Kiam ni mortas, ni flugas, kiel diras la studento, por kiu mia edzino lavas la tolaĵon, de unu stelo al alia. Tio estas mensogo, sed tio certe estus bela. Se ni povus fari almenaŭ unu salton tien supren, tiam mi nenion havus kontraŭ tio, se mia korpo eĉ restus sur la ŝtuparo!"

Vidu, oni ne devas pentri la diablon sur la muro, sed tute aparta singardeco estas necesa, kiam oni havas sur siaj piedoj la galoŝojn de la feliĉo. Aŭskultu do, kio fariĝis al la gardisto!

Ni, homoj, konas ja preskaŭ ĉiuj la rapidecon de la vaporforta veturado, ni elprovis ĝin aŭ sur fervojo, aŭ sur ŝipo sur la maro. Sed ĉi tiu flugado estas kiel la irado de la besto nomata bradipo aŭ kiel ŝoviĝado de limako en komparo kun la rapideco de la radio de lumo. Ĉi tiu flugas deknaŭ-milionoble pli rapide, ol la plej bona vetkuristo, kaj tamen la elektro estas ankoraŭ pli rapida. La morto estas elektra frapo, kiun ni ricevas en la koron; sur la flugiloj de la elektro leviĝas la liberiĝinta animo. Ok minutojn kaj kelke da sekundoj bezonas la sunlumo por vojaĝo de pli ol dudek milionoj da mejloj; per la rapida poŝto de la elektro la animo bezonas ankoraŭ malpli da minutoj, por plenumi tian saman flugon. La interspaco inter la korpoj ĉielaj estas por ĝi ne pli granda, ol por ni estas la distanco inter ni kaj niaj amikoj en la domoj de la sama urbo, eĉ se ili troviĝas tre proksime unuj de la aliaj. Sed tiu elektra frapo en la koron malebligas al ni por ĉiam la pluan uzadon de nia korpo, se ni ne havas sur ni simile al la gardisto la galoŝojn de feliĉo.

En la daŭro de kelke da sekundoj la gardisto traflugis la 52 000 mejlojn ĝis la luno, kiu, kiel oni scias, estas el pli malpeza materio ol nia tero kaj mola; kiel freŝe falinta neĝo. Li troviĝis sur unu el la multegaj ringaj montaroj, kiujn ni konas el la granda lunkarto de D-ro Mädler; vi ĝin ja konas? Al la flanko interna la ringa montaro estis tute kruta kaj formis grandegan rondvalon. En ĉi tiu troviĝis urbo, kiu havis strangan aspekton. Prezentu al vi glason da akvo, en kiu estas disbatita ovoblanko. Tiel mola estis la urbo, kaj en ĝi estis videblaj similaj formitaĵoj kun turoj kaj kupoloj kaj velformaj altanoj, diafanaj kaj pendantaj en la maldensa aero. Nia tero ŝvebis super lia kapo kiel granda fajroruĝa globo.

Tie estis tre multe da ekzistaĵoj, ĉiuj estis el tiu speco, kiun ni nomas homoj, sed ili aspektis tute alie ol ni. Ili ankaŭ havis lingvon, sed neniu povas ja postuli, ke la animo de la gardisto ĝin komprenu; ĝi tamen ĝin komprenis.

La animo de la gardisto tre bone komprenis la lingvon de la lunloĝantoj. Ili interparolis pri nia tero kaj dubis, ĉu ĝi povas esti loĝata, ĉar, ili diris, la aero tie estas ja multe tro peza, ke prudenta ekzistaĵo tie povu vivi. Nur la luno, ili opiniis, estas kapabla servi kiel loĝloko por vivantaj ekzistaĵoj; ĝi estas la ĉefa ĉiela korpo, sur kiu de ĉiam vivis la civitano de la mondo.

Sed ni ne forgesu pri la Orienta strato, kaj ni rigardu, kio fariĝis al la korpo de la gardisto. Senvive ĝi sidis sur la ŝtuparo, la gardista bastono elfalis el ĝia mano, kaj ĝiaj okuloj rigardis supren al la luno, kie nun troviĝis ĝia honesta animo.

"Kioma horo estas, gardisto?" demandis iu pasanto. Sed la gardisto absolute nenion respondis; tial la pasanto tre milde pinĉis lin je la nazo; sed tiam malaperis la ekvilibro. La korpo falis kaj etendiĝis laŭ sia tuta longo; la homo estis senviva. Tiam la pinĉinton atakis granda teruro; la gardisto estis senviva kaj restis senviva. Oni raportis pri tio al la polico, oni priparolis la okazintaĵon, kaj matene oni transportis la korpon en la hospitalon.

Tio povus fariĝi bela ŝerco por la animo, se ĝi revenus kaj kredeble serĉus sian korpon en la Orienta strato, sed ne trovus ĝin. Kredeble ĝi antaŭ ĉio kurus en la policejon kaj demandus en la fako por perditaj objektoj, ĝis ĝi fine trafus en la hospitalon. Ni tamen povas konsoli nin per tio, ke la animo estas plej saĝa tiam, kiam ĝi agas memstare; ĝiaj malsaĝaĵoj estas kaŭzataj nur de la korpo.

Kiel ni diris, la korpo de la gardisto estis forportita en la hospitalon, tie oni portis ĝin en la ĉambron de purigado, kaj la unua afero, kiun oni faris, estis kompreneble detiro de la galoŝoj, kaj nun la animo devis reveni. Ĝi direktis sin tuj al la korpo, kaj en momento la homo reviviĝis. Li asertis, ke tio estis la plej terura nokto de lia vivo; por la plej granda sumo da mono li ne volus ankoraŭ unu fojon havi tian sentaĵon. Sed nun tio estis ja feliĉe travivita.

Ankoraŭ en la sama tago li povis forlasi la hospitalon, sed la galoŝoj tie restis.

Ĉefa momento

Peco, taŭganta por deklamado.

Tute eksterordinara vojaĝo

Ĉiu Kopenhagano scias, kiel aspektas la enirejo de la Frederika hospitalo en Kopenhago; sed ĉar ĉi tiun historion espereble legos ankaŭ kelkaj ne-Kopenhaganoj, tial ni devas doni pri ĝi negrandan priskribon.

La hospitalo estas apartigita de la strato per sufiĉe alta krado, en kiu la dikaj feraj stangoj estas tiel malproksimaj unu de la alia, ke, kio estas publika sekreto, multaj maldikaj loĝantoj de tiu institucio sin trapremas kaj faras ekstere siajn malgrandajn vizitojn. La korpoparto, kiun estas plej malfacile traigi, estas la kapo. En ĉi tio, kiel ofte en la mondo, la malgrandaj kapoj estas la plej feliĉaj. Tio sufiĉu kiel enkonduko.

Unu el la junaj oficistoj, pri kiu oni nur en korpa senco povis diri, ke li havas dikan kapon, devis ĝuste en tiu vespero havi sian deĵoron. La pluvo faladis torente; sed malgraŭ la diritaj du malhelpoj li devis nepre eliri, nur por horkvarono. Li opiniis, ke tute ne penindas konfidi tion al la pordisto, se oni povas trarampi inter la feraj stangoj. Tie kuŝis la galoŝoj, kiujn forgesis la gardisto. Li ne havis eĉ la plej malgrandan scion pri tio, ke tio estas la galoŝoj de feliĉo; en tiu malbona vetero ili povus esti tre utilaj por li. Li surmetis ilin. Nun li devis fari la provon, ĉu li povos sin trapremi; li neniam antaŭe tion provis. Li komencis.

"Dio donu, ke mi antaŭ ĉio trapremu la kapon!" li diris; kaj tuj ĝi traglitis facile kaj sukcese, kvankam ĝi estis tre granda kaj dika; tion faris la galoŝoj. Sed nun ankaŭ la korpo devis trairi; ĝi haltis.

"Ho ve, mi estas tro dika!" li diris. "Mi pensis, ke plej malfacile iros la kapo! Mi ne povas traiĝi."

Nun li volis rapide retiri la kapon, sed li ne sukcesis. La kolon li povis facile movi, sed nenion pli. Lia unua sento estis ĉagreno, la dua estis absoluta perdo de humoro. La galoŝoj de feliĉo metis lin en tiun teruran situacion, kaj malfeliĉe ne venis al li la ideo ekdeziri sian liberiĝon, ne, li agis, kaj tial li ne povis ŝoviĝi de la loko. Torente faladis la pluvo, eĉ unu homon oni ne povis vidi sur la strato. La sonorilon de la pordo li ne povis atingi, kiel do li nun liberiĝus? Li antaŭvidis, ke li povus stari ĉi tie ĝis la mateno, tiam oni devus antaŭ ĉio venigi forĝiston, por trafajli la ferajn stangojn, sed tio ne povas esti farata tre rapide; la tuta knaba lernejo, kiu troviĝis ĝuste kontraŭe, leviĝus sur la piedojn, ĉiuj loĝantoj de la institucio kunvenus, por vidi lin ĉe la kolono de malhonoro, fariĝus granda kunkuro. "Ho! la sango leviĝas al mi en la kapon tiel, ke mi povas freneziĝi. Jes, mi freneziĝas. Ho, se mi denove estus libera, tiam ĉio pasus!"

Nu, tion li devis diri pli frue! Tuj, kiam la deziro estis eldirita, lia kapo liberiĝis, kaj li enkuris nun en la domon, tute surdigita de la teruro, kiun kaŭzis al li la galoŝoj de feliĉo.

Tamen ne pensu, ke kun tio ĉio pasis; ho ne, venis ankoraŭ io pli malbona.

Pasis la nokto kaj ankaŭ la sekvanta tago, kaj neniu demandis pri la galoŝoj.

Vespere okazis prezentado en fama amatora teatro. Ĉiuj lokoj en la teatro estis okupitaj. Inter la deklamaĵoj troviĝis ankaŭ nova versaĵo, sub la titolo "Okulvitroj de la onklino". Kiam iu rigardis tra ili, la homoj aperis al li kiel ludkartoj, kaj laŭ ili oni povis antaŭdiri la okazontaĵojn de la venonta jaro.

La versaĵo estis bonege deklamita, kaj la deklaminto ricevis grandan aplaŭdon. Inter la rigardantoj troviĝis ankaŭ nia juna hospitala oficisto, kiu videble tute forgesis jam sian hieraŭan noktan aventuron. La galoŝojn li metis sur sin, ĉar oni ilin ne reprenis, kaj ĉar sur la strato estis tre kote, ili povis esti al li tre utilaj.

La versaĵo plaĉis al li. Lin tre vigle okupis la penso, kiajn profitojn oni havus, se oni posedus tiajn okulvitrojn. Eble oni povus, per ĝusta uzado, rigardi al la homoj en la koron. Tio, li pensis, estus ja multe pli interesa, ol nur rigardi, kio fariĝos en la venonta jaro, ĉar la lastan oni ja sen tio ekscios, sed la unuan oni neniam povas ekscii. "Mi prezentas al mi la tutan vicon de la sinjoroj kaj sinjorinoj sur la unua benko, se oni povus rekte enrigardi al ili en la bruston! tio estus ja ekspozicio, speco de magazeno! Ĉe tiu sinjorino tie mi certe malkovrus grandan magazenon de modaĵoj, ĉe ĉi tiu nur malplenan halon, por kiu tamen purigo estus tre utila. Sed ĉu troviĝus ankaŭ bonaj magazenoj? Ho jes!" li ekĝemis, "mi konas unu, en kiu ĉio estas bonega, sed en ĝi regas jam komizo, tio estas la sola malbonaĵo en la tuta magazeno! El tiu aŭ alia oni aŭdus la inviton: ‚Estu tiel bona kaj eniru!’ Jes, mi dezirus eniri, mi dezirus tramigri la korojn, kiel ĉarma malgranda penso."

Nu, tio sufiĉis por la galoŝoj; la tuta juna oficisto ŝrumpis kaj komencis tute eksterordinaran vojaĝan tra la koroj de la unuavicaj rigardantoj. La unua koro, kiun li tramigris, apartenis al sinjorino; sed en la unua momento li pensis, ke li troviĝas en ortopedia instituto, kiel oni nomas tian domon, en kiu la kuracistoj liberigas homojn de iliaj elkreskaĵoj kaj faras ilin denove rektaj; li pensis, ke li troviĝas en la ĉambro, kie sur la muroj pendas la gipsaj kopioj de malbone kreskintaj membroj; sed la diferenco konsistis en tio, ke en la instituto ili estas farataj post la eniro en la instituton, sed ĉi tie en la koro ili estis faritaj post la eliro de la gastoj kaj bone konservataj. Tio estis gipsaj kopioj de amikinoj; kopioj de iliaj korpaj kaj spiritaj kriplaĵoj, kiuj tie estis konservataj.

Rapide li eniris en alian virinan koron; sed ĉi tiu prezentiĝis al li kiel granda sankta preĝejo. La blanka kolombo de senkulpeco flugetadis super la ĉefaltaro. Tre volonte li stariĝus sur la genuoj; sed li devis iri pluen, en la sekvantan koron, li tamen aŭdis ankoraŭ la tonojn de orgeno, kaj ŝajnis al li, ke li mem fariĝis nova, pli bona homo, li mem ne sentis sin plu nedigna, por eniri en la sekvantan sanktejon, kiu montris al li malriĉan subtegmentan ĉambreton kun malsana patrino, sed tra la malfermita fenestro lumis la varma suno de Dio, belegaj rozoj balancadis la kapojn el la malgranda ligna kesteto sur la tegmento, kaj du ĉielbluaj birdoj kantis pri ĝojo de infano, dum la malsana patrino petegis Dion pri beno por ŝia filino.

Nun li rampis sur la manoj kaj piedoj tra plenigita butiko de buĉisto, li trovis nur viandon kaj ĉie denove nur viandon; tio estis la koro de riĉa fama viro; kies nomo estis sur ĉies lipoj. Jen li troviĝis en la koro de lia edzino, kiu prezentis malnovan ruiniĝintan kolombejon; la bildo de la edzo servis nur kiel ventoflago; ĝi estis en komunikiĝo kun la pordoj, kiuj malfermiĝadis kaj fermiĝadis laŭ la turniĝoj de la edzo.

Poste li venis en spegulĉambron, similan al tiuj, kiuj troviĝas en kelkaj kasteloj, sed la speguloj ĉion pligrandigadis en nekredebla proporcio. Meze sur la planko sidis, kvazaŭ Dalai-Lama, la sensignifa "mi" de la persono, admirante sian propran grandecon.

Poste ŝajnis al li, ke li troviĝas en malvasta pinglujo, plena de akrapintaj pingloj. "Tio certe estas la koro de maljuna fraŭlino", li ekpensis nevole. Sed tiel ne estis, kontraŭe, tio estis tute juna soldato kun kelkaj ordenoj, tia, pri kia oni ordinare diras: homo kun spirito kaj koro.

Tute surdigita la juna oficisto eliris el la lasta koro de la vico; li ne povis ordigi siajn pensojn, li pensis, ke lia ekscitita imago faris al li petolaĵon.

"Ho Dio", li ĝemis, "mi certe havas la inklinon freneziĝi! Sed estas efektive nepardoneble varmege ĉi tie! La sango leviĝas al mi en la kapon!" Kaj nun li rememoris la teruran okazintaĵon de la pasinta vespero, kiel li ne povis retiri sian kapon el la krado antaŭ la hospitalo. "Tio kredeble kaŭzis al mi ĉion!" li pensis. "Mi ne devas malatenti tion. Rusa bano estus bona por mi. Ho, se mi jam kuŝus sur la plej supra breto!"

Kaj jen li kuŝis sur la plej supra breto en vaporbanejo, sed li kuŝis tie en ĉiuj siaj vestoj, kune kun la botoj kaj la galoŝoj. La varmegaj akveroj gutadis al li rekte en la vizaĝon.

"Hu!" li ekkriis kaj saltis malsupren, por preni malvarman verŝon. La servisto ankaŭ laŭte ekkriis, kiam li ekvidis la vestitan homon.

La juna oficisto tamen rapide ricevis sufiĉe da spiritĉeesto, por flustri al la servisto: "Tio estas veto!" Sed la unua afero, kiun li faris post sia reveno hejmen, estis tio, ke li almetis al si sur la nukon kaj sur la dorson po unu granda kantarida plastro, por eltiri la frenezecon.

En la sekvanta mateno li havis sangsubfluan dorson; tio estis lia profito de la galoŝoj de feliĉo.

Metamorfozo de la skribisto

La gardisto, kiun ni certe ankoraŭ memoras, dume rememoris pri la galoŝoj, kiujn li trovis kaj kunportis kun si en la hospitalon. Li prenis ilin returne; sed ĉar nek la leŭtenanto nek ia alia loĝanto de la strato alkonfesis ilin al si, oni forportis ilin en la policejon.

"Ili aspektas kiel miaj propraj galoŝoj!" diris unu al la sinjoroj skribistoj, pririgardante la trovitaĵon kaj starigante ilin apude de siaj; "eĉ okulo de botisto ne povus ilin distingi!"

"Sinjoro skribisto!" ekkriis servisto, kiu eniris kun kelkaj paperoj.

La skribisto sin turnis, parolis kun la enirinto, kaj kiam la interparolado estis finita kaj li denove pririgardis la galoŝojn, li tute ne sciis, ĉu al li apartenas tiuj, kiuj staras dekstre, ĉu tiuj, kiuj staras maldekstre.

"Kredeble tiuj, kiuj estas malsekaj!" li pensis; sed li pensis malĝuste, ĉar tio estis la galoŝoj de feliĉo. Sed ĉu la polico ankaŭ ne povas erari? Li metis sur sin la galoŝojn, enŝovis kelkajn paperojn en la poŝon, prenis aliajn sub la brakon, por hejme ilin tralegi kaj transskribi. Tiam estis dimanĉa antaŭtagmezo, kaj la vetero estis bela. "Promeno al Monto Frederika certe estus bona por mi", li pensis, kaj li ekvojiris.

Neniu povis esti pli modesta kaj pii diligenta ol tiu juna homo, kaj tial ni plenkore povas bondeziri al li en lia promenado; post la multa sidado ĝi estis vera bonfaro por li. En la komenco li nur vagadis senpense, kaj tial la galoŝoj ne havis okazon, por montri sian sorĉan forton.

En la granda aleo, kiu kondukis al la kastelo, li renkontis konaton, junan poeton, kiu rakontis al li, ke morgaŭ li komencos sian someran vojaĝon.

"Do jam denove for!" diris la skribisto; "vi estas feliĉa, libera homo! Vi povas flugi, kien vi volas, sed ni havas katenojn sur la piedoj!"

"Estas vere, vi estas alkatenita, sed al pandona arbo!" diris la poeto. "Vi ne bezonas zorgi pri la morgaŭa tago, kaj kiam vi maljuniĝas, vi ricevas sufiĉan emeritan salajron."

"Al vi tamen estas plej bone!" diris la skribisto. "Sidi ĉe si kaj verki poeziaĵojn estas ja certe vera plezuro! La tuta mondo diras al vi agrablaĵojn, kaj krom tio vi estas via propra sinjoro. Vi devus iam fari provon kaj sidi en la juĝejo ĉe la enuigaj aferoj!"

La poeto balancis la kapon, la skribisto ankaŭ balancis la kapon, ĉiu restis ĉe sia opinio, kaj ili disiĝis.

"Stranga popoleto estas tiuj poetoj!" diris la skribisto. "Mi dezirus, ke mi iam povu eniĝi en tian naturon kaj mem fariĝi poeto. Mi estas certa, ke mi ne skribus tiajn mizerajn versojn, kiel la aliaj. Hodiaŭ estas ĝusta printempa tago por poeto, la aero estas tiel eksterordinare klara, la nuboj tiel belaj, kaj ĉi tie en la verdaĵo estas tia aromo, al mi estas tiel bone kaj feliĉe, kiel mi jam de multe da jaroj min ne sentis!"

Ni povas jam rimarki, ke li fariĝis poeto. Laŭ la eksteraĵo oni tion kompreneble ne povis tuj vidi, ĉar estus ja malsaĝe pensi; ke poeto estas alia, ol la ordinaraj homoj, inter kiuj ofte troviĝas naturoj pli poetaj, ol estas eĉ kelkaj plej famaj poetoj. La diferenco konsistas nur en tio, ke la poeto havas pli bonan spiritan memoron, li povoscias konservi la ideojn kaj sentojn, ĝis ili klare kaj precize ricevas la formon de vortoj, kaj tion la aliaj ne povoscias. Sed transmetiĝo el naturo ordinara en naturon talentan estas kaj restas malfacila transiro, kaj ĉi tiun faris nun la skribisto.

"La ĉarmega aromo!" li diris, "kiel forte ĝi rememorigas al mi la violojn de la bona onklino! Jes, tiam mi estis ankoraŭ malgranda knabo. Ho Dio, kiel longe mi ne pensis pri tio! La bona maljuna virgulino, ŝi loĝis tie malantaŭ la borso. Ĉiam la bona onklino havis ian kreskaĵon aŭ kelke da junaj markotoj en akvo, kiel ajn malmilda estus la vintro. La violoj odoris, dum mi alpremadis al la glacikovrita fenestra vitro la varmigitajn kuprajn monerojn kaj faradis truojn por rigardi. Belan vidon ili prezentis! Ekstere en la kanalo kuŝis la ŝipoj, englaciigitaj, forlasitaj de la ŝipanaro, krianta korniko prezentis la tutan ekipaĵon. Sed kiam komencis blovadi la mildaj ventetoj de la printempo, tiam ekmoviĝis nova vivo. Kun kantado kaj hurakrioj oni trasegadis la glacion, la ŝipoj estis gudrataj kaj ŝnuregataj, kaj veturis al la fremdaj landoj. Mi restis ĉi tie kaj devas ĉiam resti, mi ĉiam devis sidi en la malfreŝaera ĉambro de la polico kaj nur rigardi, kiel aliaj homoj prenas por si pasportojn por la eksterlando; tia estas mia sorto. Ho jes!" li ĝemis. Sed subite li haltis. "Ho Dio, kio fariĝas en mi! Tiele mi ja neniam antaŭe pensis nek sentis! Tion kredeble kaŭzas la printempa aero! Tio estas timiga kaj tamen tiel agrabla!". Li ekkaptis siajn paperojn en la poŝo. "Ĉi tiuj turnos min al aliaj pensoj!" li diris kaj trakuris per la okuloj la unuan paĝon. "Sinjorino Sigbrith, tragedio en kvin aktoj", li legis. "Kio do ĝi estas? Kaj ĝi estas ja mia propra skribo! Ĉu mi verkis la tragedion? Ruzaĵo sur la remparo, aŭ tago de pento kaj preĝo, komedio. - Sed kiamaniere mi venis al tio? Certe oni ŝovis tion al mi en la poŝon. Jen estas ankaŭ letero." La letero estis de teatra direktoro; la teatraĵoj estis malakceptitaj, kaj la letero estis en tute ne ĝentila tono. "Hm, hm!" diris la skribisto kaj sidiĝis sur benko; multe da pensoj atakis lin, lia koro estis agordita melankolie, nevole li deŝiris unu el la plej proksimaj floroj. Tio estis simpla lekanto; kion la naturistoj povas diri al ni nur per multe da lekcioj, ĝi rakontis en unu minuto: ĝi rakontis la historion de sia naskiĝo, ĝi rakontis pri la vivodona forto de la sunradioj, kiuj disvolvis ĝiajn delikatajn foliojn kaj devigis ilin bonodori; tiam li ekpensis pri la bataloj de la vivo, kiuj ankaŭ vekis la sentojn en nia brusto. Aero kaj lumo, li pensis, karese donas al la floro la florstaton, sed la lumo estas la plifavorato inter tiuj du konkurantoj, al ĝi la floro sin klinas, kaj kiam ĝi malaperas, tiam la floro kunvolvas siajn foliojn kaj kviete endormiĝas sub la ĉirkaŭpreno de la aero. "La ornamon donas al mi la lumo!" diris la floro; "sed la aero donas al vi la spiradon!" flustris la voĉo de la poeto.

Proksime staris knabo kaj frapadis per sia bastono en marĉan kavon, tiel ke gutoj da akvo ŝprucadis supren ĝis la verdaj branĉoj. Tiam la skribisto ekpensis pri la milionoj da nevideblaj bestetoj, kiuj en ĉiu guto estis ĵetegataj en tian altecon, kiu en komparo kun ilia grandeco devis ŝajni al ili alteco de la nuboj. Dum la skribisto okupadis sin per tiu penso kaj meditadis pri la ŝanĝo, kiu fariĝis en li, li ridetis: "Mi dormas kaj sonĝas; estas tamen mirinde, kiel vive oni povas sonĝi kaj samtempe tamen konscii, ke tio estas nur sonĝo! Mi dezirus nur; ke morgaŭ ĉe la vekiĝo mi tion ankoraŭ memoru. Ŝajnas al mi, ke mi havas tre strangan naturon! Ĉio staras klare kaj plastike antaŭ mia animo, mi sentas min tiel vigla, kaj tamen mi estas konvinkita, ke morgaŭ mi nur tre malklare kaj konfuze povos rememori mian sonĝon, kiel jam ofte okazis al mi! Ĉio saĝa kaj belega, kion oni aŭdas kaj vidas en sonĝo, havas tian saman sorton, kiel la oro de la subteraj pigmeoj: kiam oni ĝin ricevas, ĝi estas grandvalora kaj belega, sed kiam oni rigardas ĝin ĉe la taga lumo, tio estas nur ŝtonoj kaj velkintaj folioj. Ha", li ĝemis melankolie kaj rigardis la pepantajn birdojn, kiuj vigle saltadis de branĉo sur branĉon; "al ili estas multe pli bone ol al mi! La flugado estas belega arto, kaj feliĉa estas tiu, kiu posedas ĝin de sia naskiĝo! Jes, se mi povus aliformiĝi en ion, mi volus esti tia ĉarma alaŭdo!"

En la sama momento liaj baskoj kaj manikoj etendiĝis en formo de flugiloj, liaj vestoj fariĝis plumoj, kaj la galoŝoj fariĝis ungegoj. Li tion bone rimarkis, kaj li ridetis interne. "Ha, nun mi almenaŭ povas vidi, ke mi sonĝas, sed tia malsaĝaĵo antaŭe neniam aperis al mi en sonĝo!" Li flugis sur la verdajn branĉojn kaj kantis; sed al lia kantado mankis la alta pensmaniero, ĉar la poeta naturo malaperis. Simile al ĉiu, kiu bone komprenas sian aferon, la galoŝoj povis per unu fojo fari nur unu aferon; kiam li volis fariĝi poeto, li fariĝis, nun li volis esti malgranda birdo, sed kiam li ricevis la naturon de ĉi tiu, lia antaŭa karaktero malaperis.

"Estas amuze", li diris; "dum la tago mi sidas en la policejo ĉe la enuigaj aktoj, kaj en la nokto mi sonĝas, ke mi flugas en formo de alaŭdo en la Frederika parko. Vere, oni povus skribi pri tio tutan komedion!"

Li flugis malsupren en la herbon, turnis la kapon ĉiuflanken kaj bekis la balanciĝantajn trunketojn de la herboj, kiuj en komparo kun lia nuna grandeco aperis al li tiel altaj, kiel la palmobranĉoj de Norda Afriko.

Tio daŭris nur malgrandan momenton, kaj subite ĉirkaŭ li fariĝis plej nigra nokto. La objekto, kiu ŝajnis al li grandega, estis ĵetita super lin; tio estis granda ĉapo, kiun knabo el proksima loko ĵetis super lin. Sub ĝin enŝoviĝis mano kaj kaptis la skribiston je ta dorso kaj la flugiloj, tiel ke li ekpepis. Kun teruro li ekkriis laŭte: "Vi senhonta bubo! mi estas policoficisto!" Sed al la knabo tio sonis nur kiel "pep-pep". Li frapis la birdon sur la bekon kaj iris.

Sur la returna vojo li renkontis du lernejkamaradojn el pli alta klaso, kiuj aĉetis de li la birdon kontraŭ kelke da spesdekoj. Tiamaniere la skribisto venis en Kopenhagon al ia familio en la Gota strato.

"Estas bone, ke mi sonĝas!" diris la skribisto, "ĉar alie mi nun efektive kolerus! Antaŭe mi estis poeto; nun mi estas alaŭdo! Nur mia poeta talento povis kaŭzi la aliformiĝon en tiun besteton. Tio estas tute ne gaja afero, precipe se oni enfalas en la manojn de iaj buboj. Mi estas scivola, kiel tio finiĝos!"

La knaboj portis lin en tre riĉe meblitan ĉambron. Dika ridetanta virino akceptis ilin, sed ŝi tute ne estis kontenta, ke ili enportis kun si la simplan kampan birdon, kiel ŝi nomis la alaŭdon. "Hodiaŭ, ŝi diris, mi tamen tion permesas", kaj ili devis meti ĝin en malplenan kaĝon, kiu staris apud la fenestro. "Papĉjo eble ĝojos pri tio!" ŝi diris plue kaj ekrigardis ridetante al granda verda papago, kiu en sia bela flavkupra kaĝo grandsinjore balancadis sin en ringo. "Hodiaŭ estas naskiĝtago de papĉjo!" ŝi diris ŝerce, "tial la malgranda kampa birdo volas gratuli ĝin!"

Papĉjo ne respondis eĉ unu vorton, sed nur balancadis sin grandsinjore tien kaj reen; sed bela kanario, kiu en la lasta somero estis transportita ĉi tien el sia varma, aromoplena patrujo, komencis laŭte kanti.

"Kriisto!" diris la virino kaj ĵetis blankan poŝtukon sur la kaĝon.

"Pep, pep!" ĝi ekĝemis, "estas videble terura neĝo!" Kaj kun tiu ĝemo ĝi silentiĝis.

La skribisto, aŭ, kiel diris la virino, la kampa birdo, estis metita en malgrandan kaĝon tute apude de la kanario, ne malproksime de la papago. La sola frazo, kiun papĉjo povosciis babili kaj kiu ofte sonis tre komike, estis : "Ne, ni estu do homoj!" Ĝia cetera kriado estis tiel same nekomprenebla, kiel la pepado de la kanario, nur ne por la skribisto, kiu nun mem estis birdo kaj bone komprenis siajn kamaradojn.

"Mi flugadis sub la verda palmo kaj la floranta migdalarbo!" kantis la kanario. "Mi flugadis kun miaj fratoj kaj fratinoj super la belegaj floroj kaj super la spegulklara lago, kie la kreskaĵoj balanciĝadis en la akvo. Mi vidis ankaŭ multe da belegaj papagoj, kiuj rakontadis plej gajajn historiojn, tiel longajn kaj tiel multajn!"

"Tio estis sovaĝaj birdoj", respondis la papago, "al ili mankis klereco. Ne, ni estu do homoj. Kial vi ne ridas? Se nia sinjorino kaj ĉiuj gastoj povas ridi pri tio, vi ankaŭ povas. Estas granda manko, se oni ne interesiĝas pri gajaĵoj. Ne, ni estu do homoj!"

"Ho, ĉu vi memoras ankoraŭ la belajn knabinojn, kiuj dancadis sub la streĉita tendo apud la florantaj arboj? Ĉu vi memoras ankoraŭ la dolĉajn fruktojn kaj la refreŝigan sukon en la sovaĝe kreskantaj herboj?"

"Ho jes!" diris la papago, "sed ĉi tie estas al mi multe pli bone! Mi havas bonan manĝaĵon kaj bonegan traktadon; mi scias, ke mi havas bonan kapon, kaj pli mi ne deziras. Ne, ni estu do homoj! Vi estas poeta animo, kiel ili tion nomas, sed mi havas solidajn sciojn kaj spiriton; al vi mankas ne spirito, sed pripensemeco, vi elsaltas kun plej altaj naturaj sonoj, kaj tial ili vin kovras. Al mi oni ne kuraĝas tion fari, ho ne, ĉar mi kostis al ili iom pli. Mi per mia beko inspiras al ili estimon kaj singardecon, kaj mi ankaŭ povas fari spritaĵon. Ne, ni estu do homoj!"

"Ho mia varma, floranta patrujo!" kantis la kanario. "Mi volas kanti pri viaj verdaj arboj, pri viaj trankvilaj margolfoj, kie la branĉoj kisas la klaran spegulon de la akvo; mi kantos pri la gajeco de ĉiuj miaj briletantaj fratoj kaj fratinoj, kie kreskas la fontaĵoj de la dezerto!" (t.e. kaktoj);

"Ĉesu do fine kun viaj plorkantoj!" diris la papago. "Diru ion, pri kio oni povus ridi! Ridado estas la signo de plej alta spirita stato. Diru mem, ĉu hundo aŭ ĉevalo povas ridi? Ne, plori ili povas, sed ridi - tiun kapablon havas nur la homo. Ho, ho, ho!" ridis papĉjo kaj aldonis al tio sian spritaĵon : "Ni estu do homoj!"

"Vi malgranda griza ĉi-landa birdo!" diris la kanario, "vi do ankaŭ fariĝis malliberulo! En viaj arbaroj certe estas malvarme, sed tie loĝas la libereco; elflugu! Oni forgesis fermi vian kaĝon; la supra fenestro ne estas fermita. Flugu, flugu!"

Kaj tion efektive la skribisto faris, rapide li elflugis el la kaĝo. En la sama momento ekknaris la duonfermita pordo, kiu kondukis en la flankan ĉambron, kaj glite, kun verdaj briletantaj okuloj, enŝoviĝis la kato de la domo kaj komencis ĉasadon kontraŭ li. La kanario flugetadis en la kaĝo, la papago batadis per la flugiloj kaj kriis: "Ni estu do homoj!" La skribisto sentis plej teruran angoron kaj elflugis tra la fenestro super domojn kaj stratojn; fine li devis iom ripozi. La kontraŭe troviĝanta domo havis por li ion hejman, unu fenestro estis nefermita, li enflugis, - tio estis lia propra ĉambro; li sidiĝis sur la tablo.

"Ni estu do homoj!" li diris senpense, imitante la papagon, kaj en la sama momento li fariĝis denove la antaŭa skribisto, sed li sidis sur la tablo.

"Dio nin gardu!" li diris, "kiamaniere mi venis ĉi tien kaj endormiĝis? Malkvietan sonĝon mi havis. La tuta afero estis nenio krom sensencaĵo!"

La plej bona afero, kiun faris la galoŝoj

Frumatene en la sekvanta tago, kiam la skribisto kuŝis ankoraŭ en sia lito, oni frapetis je la pordo. Tio estis najbaro, kiu loĝis en la sama etaĝo, studento de teologio, kiu eniris.

"Pruntu al mi viajn galoŝojn;" li diris, "en la ĝardeno estas tre malseke, sed la suno brilas tiel belege, ke mi volus elfumi pipon tie malsupre."

Li metis sur sin la galoŝojn kaj baldaŭ troviĝis malsupre en la ĝardeno, kiu havis en si unu prunarbon kaj unu pirarbon. Eĉ tiel malgranda ĝardeneto estas rigardata en Kopenhago kiel granda belegaĵo.

La studento promenadis en la aleo tien kaj reen; estis ankoraŭ nur la sesa horo; de la strato ekstere sonis korno de poŝto.

"Ho vojaĝi, vojaĝi!" li diris laŭte; "tio estas la plej ĉarma, kion oni povas havi en la mondo, kaj tio estas la plej alta celo de miaj deziroj! Tiam kvietiĝus la maltrankvileco, kiun mi sentas en mi. Sed tre malproksimen mi devus iri! Mi volus vidi la belegan Svisujon, travojaĝi Italujon kaj..."

Nu, estis bone, ke la galoŝoj tuj efikis, ĉar alie li venus tro malproksimen. Li vojaĝis. Li estis meze de Svisujo, sed li estis pakita kun ok aliaj personoj en la interno de poŝta kaleŝo; li havis kapdoloron, lia kolo estis tute rigida, kaj la sango amasiĝis en liaj piedoj, kiuj ŝvelis kaj forte doloris al li en la malvastaj botoj. Li troviĝis en stato duondorma. En sia dekstra poŝo li portis la papermonon, en lia maldekstra poŝo troviĝis la pasporto, kaj en leda saketo sur la brusto li havis kelke da alkudritaj oraj moneroj. En ĉiu sonĝo li havis la timigan imagon, ke unu aŭ la alia el tiuj grandvaloraĵoj perdiĝis, kaj tial li ĉiuminute febre leviĝadis, kaj la unua movo, kiun faris lia mano, estis triangula movo de la dekstra flanko al la maldekstra kaj supren al la brusto, por palpi, ĉu li havas ankoraŭ siajn valoraĵojn aŭ ne. Pluvombreloj, bastonoj kaj ĉapeloj balanciĝadis en la reto supre ĉe la plafono de la kaleŝo kaj preskaŭ tute ne permesis vidi la pejzaĝon, kiu estis vere ravanta. Malgraŭ tio li de tempo al tempo sukcesis ĵeti kelkajn rigardojn eksteren, kaj en lia koro moviĝis poetaj pensoj.

Granda, serioza kaj malluma estis la tuta naturo ĉirkaŭe. Kiel eriko aspektis la pinarbaroj sur la altaj rokoj, kies suproj estis vualitaj de la nuboj. Komencis neĝi; leviĝis akra vento.

"Ha!" li ĝemis, "se ni estus jam sur la alia flanko de la Alpoj, tiam regus ĉirkaŭ ni somero kaj mi povus ŝanĝi miajn valorpaperojn; la timo, kiun mi havas pri ili, kaŭzas tion, ke mi tute ne povas ĝui Svisujon. Ho, se mi fine estus sur la alia flanko!"

Kaj jen li estis sur la alia flanko, en la mezo mem de Italujo li estis, inter Florenco kaj Romo. La Trazimena lago kuŝis en vespera lumo, kiel flamanta oro, inter la mallume-bluaj montoj. Ĉi tie, kie Hannibalo venkobatis Flaminion, la vinberbranĉoj nun pace etendis al si reciproke la verdajn fingrojn. Ĉarmaj duonnudaj infanoj gardis amason da karbonigraj porkoj sub grupo da aromaj laŭrarboj ĉe la vojo. Se ni povoscius prezenti tiun bildon en la tuta belegeco de la koloroj, ĉiuj certe ekkrius: "Ho belega Italujo!". Sed tion ne diris la teologo nek eĉ unu el liaj vojaĝkamaradoj en la kaleŝo.

Miriadoj da venenaj muŝoj kaj kuloj enflugadis al ili, vane ili frapadis ĉirkaŭ si per branĉo de mirto, la muŝoj ne ĉesis pikadi. Ĉiuj rigardis sin reciproke per vizaĝoj ŝvelintaj de la pikado kaj sangaj. La kompatindajn ĉevalojn oni preskaŭ ne povis plu rekoni, amasege sidis sur ili la muŝoj, kaj nur por unu momento tio helpis, ke la veturigisto malsupreniris kaj skrapis la bestojn. Jen la suno subiris, mallonga sed glacia malvarmo iris tra la naturo, estis tre malagrable; sed ĉirkaŭe la montoj ricevis belegan verdan tonon, tiel klaran, tiel brilantan... jes, iru mem kaj rigardu, tio estas pli bona, ol legi la priskribon de tio! Estis vidaĵo nekomparebla, sed... la stomako estis malplena, la korpo estis laca, ĉiuj sopiroj de la koro celis nur loĝejon por la nokto, sed, sed... kion oni povis atendi! Al ĝi oni sopiris multe pli, ol al la bela naturo.

La vojo kondukis tra olivarbaro, oni havis la senton, kvazaŭ oni veturas hejme inter tuberkovritaj salikoj, kaj tie staris soleca enveturejo. Kvin aŭ ses almozpetantaj kripluloj sieĝis ĝian pordon: La plej sana el ili aspektis, "kiel la plej aĝa filo de la Malsato", la aliaj estis aŭ blindaj, havis velksekiĝintajn piedojn kaj rampis sur la manoj, aŭ iliaj brakoj estis ftiziĝintaj kaj iliaj manoj kripliĝintaj. Tie la mizero senorname rigardis el siaj ĉifonoj. "Kompatu, afablaj sinjoroj, kompatu!" ili ĝemadis kaj montradis siajn malsanajn membrojn. La mastrino mem, kun nudaj piedoj, ne kombitaj haroj kaj vestita nur per malpura bluzo, akceptis la gastojn. La pordoj estis ligitaj per ŝnuretoj; la planko en la ĉambroj prezentis duone disfositan pavimon el brikoj. Sub la plafono flugais vespertoj, kaj la odoro en la ĉambroj...

"Kovru al ni la tablon prefere en la ĉevalejo!" diris unu el la vojaĝantoj, "tie oni almenaŭ scias, kion oni enspiras!"

Oni malfermis la fenestrojn, por enlasi iom da freŝa aero, sed pli rapide ol ĉi tiu enpenetris en la ĉambrojn la velksekiĝintaj brakoj kaj la senĉesa plorĝemado: "Kompatu, afablaj sinjoroj!" Sur la muroj troviĝis multe da surskriboj, el kiuj duono estis direktitaj kontraŭ la bela Italujo.

Oni surtabligis la manĝaĵon. Estis akva supo, spicita per pipro kaj ranca oleo. Ankaŭ la salato ricevis sufiĉan porcion da tia sama oleo. Putraj ovoj kaj rostitaj kokokrestoj estis la ĉefaj manĝaĵoj. Eĉ la vino havis ian aldonan guston, ĝi estis vera medicinaĵo.

Por la nokto oni starigis la kofrojn kontraŭ la pordo; unu el la vojaĝantoj gardodeĵoris, dum la aliaj dormis. La teologo estis la deĵoranto. Ho, kiel sufoke estis tie interne! La varmego premis, la kuloj zumadis kaj pikadis, la kripluloj ekstere plorĝemadis eĉ dum la dormado.

"Jes, vojaĝi estus bone, se oni nur ne havus korpon!" ĝemis la studento. "Ho, se la korpo povus ripozi kaj nur la spirito flugus! Ĉie, kien mi venas, troviĝas ia malbonaĵo, kiu premas la koron. Ion pli bonan ol la nunaĵo deziras mia koro; ion pli bonan, la plej bonan... sed kie kaj kio ĝi estas? En efektiveco mi scias, kion mi deziras, mi deziras atingi feliĉan celon, la plej feliĉan el ĉiuj!"

Apenaŭ li eldiris la vorton, li ekvidis sin transportita en la hejmon; la longaj blankaj kurtenoj ĉe la fenestroj estis mallevitaj, kaj sur la mezo de la planko staris ĉerko. En la ĉerko kuŝis li mem en sia kvieta dormo de la morto, lia deziro estis plenumita, la korpo ripozis kaj la spirito vojaĝis. "Neniun oni povas nomi feliĉa antaŭ lia morto" estis sentenco de Solon, kaj ĉi tie ĝi estis konfirmita.

Ĉiu kadavro estas la sfinkso de la senmorteco; ankaŭ la sfinkso ĉi tie antaŭ ni en la nigra ĉerko donas al ni respondon pri tio, kion la vivinto skribis du tagojn pli frue:

Terura morto! Ĉion vi nur neas!
La tomboj ne parolas al la cerbo!
Ĉu ankaŭ la spirit' per vi pereas?
Ĉu ĉio neniiĝas kiel herbo?

Mizeron nian mondo ne komprenas!
Vi, kiu vane pri amik` sopiris,
Feliĉon sole ĝi por vi entenas,
La ter', en kiun vi por ĉiam iris.

Du figuroj moviĝadis en la ĉambro; ni konas ilin ambaŭ: tio estis la feino de Malĝojo kaj la senditino de Feliĉo; ili klinis sin super la mortinto.

"Vi vidas," diris, la Malĝojo, "kian feliĉon viaj galoŝoj alportis al la homoj?"

"Almenaŭ al tiu, kiu dormas ĉi tie, ili alportis por ĉiam restantan bonon" respondis la Ĝojo.

"Ho ne," diris la Malĝojo; "li mem foriris, li ne estis forvokita! Lia spirita kapablo ne havis sufiĉe da forto, por eluzi tiujn trezorojn, kiujn li devas eluzi konforme al sia destino. Mi faros al li bonfaron!"

Ŝi detiris al li la galoŝojn de la piedoj; tiam finiĝis la morta dormo, kaj la reviviĝinto leviĝis. La Malĝojo malaperis, sed samtempe malaperis ankaŭ la galoŝoj; la Malĝojo certe rigardis ilin kiel sian propraĵon.