<< Ĝardeno de la paradizo H. C. Andersen: Fabeloj

Fluganta kofro

Vivis iam komercisto, kiu estis tiel riĉa, ke tutan straton kaj eĉ ankoraŭ flankan strateton li povus plenpavimi sole per grandaj arĝentaj moneroj. Tamen tion li ne faris, li uzadis sian monon en alia maniero. Kiam li elspezis spesdekon, li ricevis spesmilon returne. Jes, kapabla komercisto li estis; sed li tamen devis morti.

Lia filo do ricevis la tutan monon, kaj li vivis gaje, li iradis ĉiunokte al maskobaloj, li faradis flugludilojn el spesmilaj banknotoj, kaj en la lagon li ĵetadis orajn monerojn anstataŭ ŝtonetoj. Tiamaniere la mono kompreneble povis malmultiĝi, kaj tion ĝi efektive faris. Fine li posedis ne pli ol kelke da spesdekoj kaj havis neniajn aliajn vestojn krom paro da pantofloj kaj malnova nokta surtuto. Nun liaj amikoj plu ne zorgis pri li, ĉar ili ja ne povis montri sin kun li sur la strato; nur unu el ili, bonkora homo, sendis al li malnovan kofron kaj dirigis al li: "Enpaku!" Jes, tio eble estus bona, sed li havis nenion por enpaki, kaj tial li metis sin mem en la kofron.

Tio estis stranga kofro. Kiam oni premis la seruron, la kofro povis flugi. Li faris tion, kaj subite la kofro ekflugis kun li tra la kamentubo tre alten, super la nubojn, pluen, ĉiam pluen. De tempo al tempo la fundo suspekteble krakis, kaj li tiam forte timis, ke la kofro rompiĝos, - estus tiam tre bela salto tra la aero! Dio nin gardu! Fine li venis en la landon de la Turkoj. La kofron li kaŝis en arbaro sub velkintaj folioj, kaj li mem iris en la urbon. Tion li povis tre bone fari, ĉar ĉe la Turkoj ĉiuj, simile al li, iras ja en nokta surtuto kaj pantofloj. Li renkontis vartistinon kun malgranda infano. "Aŭskultu, vi, Turka vartistino!" li diris, "kio estas tiu granda kastelo, tuj apud la urbo, kun la tiel altaj fenestroj?"

"Tie loĝas la filino de la reĝo!" ŝi diris, "oni antaŭdiris al ŝi, ke pro amanto ŝi fariĝos tre malfeliĉa, kaj tial neniu havas la permeson veni al ŝi, se ne ĉeestas la reĝo kaj la reĝino."

"Mi dankas!" diris la komercistido, kaj li iris en arbaron, sidiĝis en sia kofro, flugis sur la tegmenton de la kastelo kaj enrampis tra la fenestro al la reĝidino.

Ŝi kuŝis sur la sofo kaj dormis; ŝi estis tiel ĉarma, ke li devis ŝin kisi. Ŝi vekiĝis kaj forte ektimis, sed li diris, ke li estas la dio de la Turkoj, kiu venis al ŝi tra la aero, kaj tio flatis ŝin.

Ili sidis flanko ĉe flanko, kaj li rakontadis al ŝi historiojn pri ŝiaj okuloj, ke ili estas plej ĉarmaj mallumaj maroj kaj la pensoj naĝas en ili kiel virinetoj de maro. Li rakontadis pri ŝia frunto, ke ĝi estas neĝmonto kun la plej belegaj salonoj kaj bildoj. Li rakontadis ankaŭ pri la cikonio, kiu alportas plej ĉarmajn infanetojn.

Jes, tio estis belegaj historioj! Poste li faris al la reĝidino edziĝopeton, kaj ŝi tuj diris "jes".

"Sed vi devas veni dimanĉe, tiam la reĝo kaj la reĝino estas ĉe mi al teo. Ili estos tre fieraj pri tio, ke mi ricevas la dion de la Turkoj. Sed zorgu pri tio, ke vi povu rakonti suliĉe belan fabelon, ĉar tio estas por miaj gepatroj la plej agrabla tempopasigo. Mia patrino amas aŭdi fabelojn moralajn kaj bonmorajn, kaj mia patro gajajn, pri kiuj oni povas ridi."

"Jes, mi alportos nenian alian fianĉdonacon krom fabelo!" Kaj ili disiĝis; sed la reĝidino donis al li glavon, garnitan per oraj moneroj, kaj ĉi tiuj estis por li tre utilaj.

Nun li forflugis, aĉetis al si novan noktan surtuton kaj sidis en la arbaro kaj verkis fabelon. Ĝi devis esti preta ĝis sabato, kaj tio ne estis tre facila.

Kiam ĝi estis preta, estis jam ĝuste sabato. La reĝo, la reĝino kaj la tuta kortego atendis ĉe la reĝidino kun la teo. Oni akceptis lin tre afable.

"Volu nun rakonti fabelon", diris la reĝino, "ian profundpensan kaj edifan."

"Sed tian, pri kiu oni povas ankaŭ ridi!" diris la reĝo.

"Bone:" li diris kaj komencis rakonti. Nun oni devas bone atenti.

„Estis iam fasko da alumetoj, kiuj estis tre fieraj pri sia alta deveno. Ilia prapatro, t. e. la granda pino, el kiu ĉiu el ili estis tre malgranda peceto, estis granda, alta arbo en arbaro. La alumetoj kuŝis sur kornico inter fajrofarilo kaj malnova fera poto, kaj al ĉi tiuj ili rakontis pri sia juneco. "Jes, kiam ni estis sur la verda branĉo", ili diris, "tiam ni efektive havis bonan vivon. Ĉiun vesperon kaj matenon ni havis diamantan teon, tio estis la roso; la tutan tagon ni havis sunbrilon, t. e. kiam la suno brilis, kaj ĉiuj malgrandaj birdoj devis rakontadi al ni historiojn. Ni povis tre bone rimarki, ke ni estas ankaŭ riĉaj, ĉar la arboj folihavaj estis vestitaj nur en somero, sed nia familio havis sufiĉe da rimedoj, por havigi al si verdajn vestojn ne sole por somero, sed ankaŭ por vintro. Sed jen venis arbohakistoj, kaj tiam fariĝis granda revolucio; nia tuta familio dispartiĝis. La patro de la familio ricevis oficon de ĉefa masto sur belega ŝipo, kiu povis ĉirkaŭveturi la tutan mondon, kiam ĝi volis. La aliaj branĉoj ricevis aliajn oficojn, kaj ni havas nun la taskon bruligi lumon por la malalta popolamaso."

"Mi povas kanti alian kanton"; diris la fera poto, ĉe kies flanko kuŝis la alumetoj, "De la momento, kiam mi ekvidis la lumon de la mondo, oni min multe da fojoj frotlavis kaj boligis. Mi zorgas pri la aferoj solidaj, kaj en efektiveco mi estas ĉi tie la unua en la domo. Mia sola plezuro estas post la tagmanĝo kuŝi pura kaj bonorda sur la kornico kaj prudente babili kun la kamaradoj. Sed esceptinte la sitelon, kiu de tempo al tempo iras malsupren sur la korton, ni ĉiuj vivas ĉi tie ĉiam pordofermite. Nia sola kuriero de novaĵoj estas la bazara korbo, sed ĉi tiu parolas tro ribeleme pri la registaro kaj la popolo. Antaŭ nelonge unu malnova poto kaŭze de tio pro teruro eĉ falis sur la plankon kaj rompiĝis en pecojn. Ĉi tiu estas politike bonintenca, mi povas certigi al vi."

"Nun vi parolas tro multe!" diris la fajrofarilo, kaj la ŝtalo ekfrapis la fajroŝtonon tiel, ke fajreroj ekŝprucis. "Ĉu ni ne aranĝu al ni gajan vesperon?"

"Jes, ni parolu pri tio, kiu estas la plej glordevena!" diris la alumetoj.

"Ne, mi ne amas paroli pri mi mem!" respondis la argila poto. "Mi proponas vesperan amuziĝon. Mi faros la komencon kaj ion rakontos; ĉiu rakontos, kion li travivis. Ĉe tio oni povas tre bone ĉion kunvivi spirite, kaj tio estas tre gaja. Aŭskultu do: apud la Balta Maro ĉe la Danaj golfoj..."

"Belega komenco!" ekkriis ĉiuj teleroj, "tio certe estos historio, kiu plaĉos al ĉiuj!"

"Jes, tie mi pasigis mian junecon ĉe senbrua familio; la mebloj estis polurataj, la planko estis ŝmirviŝata, kaj ĉiujn dekkvar tagojn estis pendigataj novaj kurtenoj."

"Kiel klarimageble vi rakontas!" diris la harbalailo. "Oni tuj povas aŭdi, ke rakontas virino; oni sentas ion pureman!"

"Jes, tion oni sentas", diris la sitelo, kaj pro ĝojo ĝi faris salton, ke oni aŭdis krakon sur la planko.

La poto daŭrigis sian rakontadon, kaj la fino estis konforma al la komenco.

Ĉiuj teleroj tintis pro ĝojo, kaj la harbalailo eltiris verdan petroselon el la balaaĵejo kaj kronis la poton, ĉar ĝi sciis, ke per tio ĝi faros ĉagrenon al la aliaj; krom tio ĝi pensis: "Se mi kronos ĝin hodiaŭ, ĝi kronos min morgaŭ."

"Nun mi dancos!" diris la fajroprenilo kaj ekdancis. Ho Dio, kiel alte ĝi svingis sian piedon! La tegaĵo de la malnova seĝo en la angulo krevis, vidante tion. "Ĉu oni min ankaŭ kronos?" demandis la fajroprenilo, kaj tion oni efektive faris al ĝi.

"Tio ja estas nur popolaĉo!" pensis la alumetoj.

Nun la samovaro devis kanti, sed ĝi senkulpigis sin per malvarmumo; krom tio ĝi diris, ke ĝi povas kanti nur en stato de bolado, sed en efektiveco tio estis nur grandsinjora maniereco; ĝi volis kanti nur sur la tablo en la ĉambro de la gesinjoroj.

En la fenestro sidis malnova plumo, per kiu ordinare skribadis la servistino. Ĝi havis en si nenion rimarkindan, eble nur tion, ke ĝi estis tro profunde trempita en la inkujo, sed ĝuste pri tio ĝi iom fieris. "Se la samovaro ne volas kanti," ĝi diris, "ĝi povas ne kanti. Tie en kaĝo sidas najtingalo, kiu povoscias kanti; estas vero, ke ĝi nenion lernis, tamen hodiaŭ vespere ni ne estos tro postulemaj kontraŭ ĝi!"

"Mi trovas tion plej altgrade nekonvena", esprimis sian opinion la tekaldrono, kiu plenumadis la oficon de kuireja kantisto kaj estis duonfrato de la samovaro, "ke oni aŭskultu fremdan birdon. Ĉu tio estas patriota? Mi proponas, ke la bazarkorbo diru pri tio sian opinion!"

"Mi nur indignas!" diris la bazarkorbo, "mi indignas tiel forte, kiel neniu povas prezenti al si! Ĉu tio estas maniero, por pasigi la vesperon? Ĉu ne estus multe pli prudente enkonduki la ĝustan ordon en la tutan domon? Tiam ĉiu ricevus fine la lokon, kiu decas al li, kaj mi plenumus la tutan aranĝon."

"Jes, ni faru bruon!" kriis ĉiuj. Subite malfermiĝis la pordo. Eniris la servistino, kaj nun ili ĉiuj eksilentis kaj ne kuraĝis eligi eĉ unu sonon. Tamen inter la potoj ne estis eĉ unu, kiu ne havus la senton de sia potenco kaj digno. "Jes, se mi nur volus", pensis ĉiu el ili, "tiam ni certe havus gajan vesperon!"

La servistino prenis la alumetojn kaj faris per ili fajron. Ho Dio, kiel ili ŝprucigis kaj flamis!

"Nun ĉiu povas vidi, ke ni estas la unuaj!" ili pensis. "Kian brilon, kian lumon ni havas!" Kaj ili forbrulis.“

"Tio estis belega fabelo!" diris la reĝino. "Mi sentas min spirite tute transportita al la alumetoj en la kuirejo. Jes, nun vi ricevos nian filinon!"

"Jes, jes!" diris la reĝo, "lunde ci ricevos nian filinon!" ĉar nun, kiel al estonta bofilo, li parolis al li "ci".

La tago de la edziĝo estis fiksita, kaj la vesperon antaŭe la tuta urbo estis iluminita. Oni disdonadis bulkojn kaj kringojn, la buboj puŝadis sin sur la stratoj, kriadis "hura" kaj fajfadis helpe de la fingroj; estis eksterordinare belege.

"Mi tamen ankaŭ devas peni iom kontribui al la solenaĵoj!" pensis la komercistido, kaj li aĉetis raketojn, krakpizojn kaj plej diversajn fajraĵojn, metis ilin en sian kofron kaj ekflugis kun ĉio en la aeron.

Ĉio rapide leviĝis tre alten kaj eksplodis kun granda bruo.

Ĉiuj Turkoj eksaltis tiel alte, ke la pantofloj flugis al ili trans la orelojn. Tiajn aerajn fenomenojn ili neniam antaŭe vidis. Nun ili konvinkiĝis, ke tiu, kiu ricevos la reĝidinon, estas efektive la Turka dio mem.

Kiam la komercistido kun sia kofro denove malleviĝis en la arbaron, li ekpensis: "Mi iros iom en la urbon, por rakontigi al mi, kian efekton ĉio faris." Oni povas facile kompreni, ke li havis grandan deziron tion scii.

Ha, kion la homoj ne rakontis al li! Ĉiu, kiun li demandis, vidis laŭ sia maniero, sed belegan impreson tio faris sur ĉiuj.

"Mi vidis la Turkan dion mem!" rakontis unu; "li havis okulojn similajn al brilegantaj steloj, kaj lia barbo estis kiel ŝaŭmanta akvo!"

"Li flugis en fajra mantelo", rakontis alia, "Plej ĉarmaj kapetoj de anĝeloj elrigardis inter la faldoj!"

Jes, belegajn aferojn li aŭdis, kaj la sekvantan tagon devis esti lia edziĝo.

Li iris returne en la arbaron, por meti sin en sian kofron.... Sed kie ĉi tiu estis? La kofro forbrulis. El la fajrajo restis fajrero, kiu faris brulon kaj cindrigis la tutan kofron. Li ne povis do plu flugi, li ne povis veni al sia fianĉino.

Kaj ŝi staris la tutan tagon sur la tegmento kaj atendis lin. Ŝi atendas ankoraŭ nun, sed li vagas tra la mondo kaj rakontas fabelojn, kiuj tamen ne estas plu tiel gajaj, kiel la fabelo pri la alumetoj.