<< Poligono H. C. Andersen: Fabeloj

Anĝelo

Ĉiun fojon, kiam mortas bona infano, anĝelo de Dio malleviĝas sur la teron, prenas la mortintan infanon sur siajn brakojn; etendas siajn grandajn blankajn flugilojn, flugas super ĉiujn lokojn, kiujn la infano, amis, kaj ŝirkolektas plenmanon da floroj, kiujn li alportas supren al Dio, por ke ili tie floru ankoraŭ pli bele ol sur la tero. Dio alpremas ĉiujn florojn al Sia koro, sed al tiu floro, kiu estas al Li plej kara, Li donas kison, kaj per tio ĝi ricevas voĉon kaj povas partopreni en la granda feliĉa kantado.

Ĉion ĉi tion rakontis anĝelo de Dio, portante mortintan infanon al la ĉielo, kaj la infano tion aŭdis kiel en sonĝo. Ili flugis super la hejmaj lokoj, kie la infano estis ludinta, kaj trapasis ĝardenojn kun belegaj floroj.

"Kiun ni prenu kun ni kaj plantu en la ĉielo?" demandis la anĝelo. Jen staris gracia, belega rozarbetaĵo, sed malbona mano rompis la trunkon, tiel ke ĉiuj branĉoj, plenaj de grandaj duone malfermiĝintaj burĝonoj, pendis velkinte:

"La kompatinda rozarbetaĵo!" diris la infano, "prenu ĝin, por ke supre ĉe Dio ĝi ekfloru!" Kaj la anĝelo prenis ĝin, sed kisis pro tio la infanon, kaj la etulo duone malfermis siajn okulojn. Ili ŝirkolektis kelkajn el la belaj luksofloroj, sed ili prenis kun si ankaŭ la malestimatan kalendulon kaj la sovaĝan trikoloreton.

"Nun ni havas florojn!" ĝojkriis la infano, kaj la anĝelo kapjesis, sed ili ne flugis ankoraŭ al Dio. Estis nokto, kaj ĉie regis silento. Ili restis en la granda urbo kaj ŝvebis super unu el la plej malvastaj stratoj, kie kuŝis tutaj amasoj, da pajlo, cindro kaj ĉiaspecaj forĵetaĵoj. Tiam estis tago de transloĝiĝado. Tie kuŝis rompitaĵoj de teleroj, rompitaj gipsaj figuroj, ĉifonoj kaj malnovaj ĉapeloj, kaj ĉio havis ne tre bonan aspekton.

La anĝelo montris sub tiu balaaĵo kelke da potpecoj de florpoto kaj bulon da tero, kiu elfalis kaj kiun kunkuntenis la radikoj de granda velkinta kampa floro, kiu nun havis plu nenian valoron kaj tial estis elĵetita sur la straton.

"Tion ni kunprenos!" diris la anĝelo. "Dum nia flugado mi rakontos al vi la kaŭzon."

Ili flugis, kaj la anĝelo rakontis:

„Tie malsupre en la malvasta strato, en la malalta kelo, loĝis malriĉa, malsana knabo. De sia plej frua infaneco li ĉiam devis kuŝi en la lito. Kiam li sentis sin plej bone, li povis per lambastonoj kelke da fojoj trairi la malgrandan ĉambron tien kaj reen; tio estis ĉio. Dum malmulte da someraj tagoj la radioj de la suno penetradis por duonhoro en la koridoron de la kelo. Kiam la malfeliĉa knabo tiam sidis kaj la varma suno lumis sur li kaj tra siaj delikataj fingroj, kiujn li tenis antaŭ sia vizaĝo, li vidis la trabriletadon de sia ruĝa sango, tiam oni diris: "Hodiaŭ li faris promenadon" . La arbaron en ĝia belega printempa verdeco li konis nur per tio, ke la filo de la najbaro alportis al li la unuan branĉon de fago. Li tenis ĝin super la kapo kaj revis nun, ke li ripozas sub fagoj; kie la suno lumas kaj la birdoj kantas. En unu printempa tago la filo de la najbaro alportis al li ankaŭ kampajn florojn, inter kiuj hazarde troviĝis ankaŭ unu kun sia radiko. Tial oni plantis ĝin en florpoton kaj starigis ĝin ĉe la fenestro tute apud lia lito. La floro estis plantita per feliĉa mano, ĝi kreskis, elkreskigis novajn idojn kaj donadis ĉiujare novajn florojn. Ĝi anstataŭis al la malsana knabo la plej belan ĝardenon, ĝi estis lia malgranda trezoro sur ĉi tiu tero. Li priverŝadis ĝin kaj vartadis ĝin kaj zorgadis pri tio, ke ĝi ricevu plene ĉiun sunradion, kiu enbrilis tra la malalta fenestro. La floro eĉ enkreskis en liajn sonĝojn, ĉar por li sola ĝi kreskis, eligadis sian odoron kaj ĝojigadis la okulon. Al ĝi li dum sia morto turnis sian vizaĝon, kiam Dio lin vokis. En la daŭro de unu jaro li estis jam ĉe Dio, en la daŭro de unu jaro la floro forgesite staris en la fenestro, kaj ĝi velksekiĝis, kaj tial ĉe la transloĝiĝo oni elĵetis ĝin sur la straton kune kun la balaaĵo. Kaj tio estas la floro, la malfeliĉa velksekiĝinta floro, kiun ni prenis en nian bukedon, ĉar tiu floro alportis pli da ĝojo, ol la plej riĉa floro en la ĝardeno de reĝino.“

"Sed de kie vi scias ĉion ĉi tion?" demandis la infano, kiun la anĝelo portis supren al la ĉielo.

"Mi tion scias!" diris la anĝelo, "mi estis ja mem la malsana, malgranda knabo, kiu iradis per lambastonoj! Mian floron mi bone konas."

La infano nun tute malfermis siajn okulojn kaj rigardis la anĝelon en lian belan, afablan vizaĝon. En la sama momento ili alvenis en la ĉielon de Dio, kie regis ĝojo kaj feliĉo. Kaj Dio alpremis la mortintan infanon al Sia koro, kaj tiam ĝi ricevis flugilojn kiel la alia anĝelo kaj ekflugis kun li mano en mano. Dio alpremis ĉiujn florojn al Sia koro, sed la malfeliĉan velksekiĝintan kampan floron Li kisis, kaj ĝi ricevis voĉon kaj ekkantis kun ĉiuj anĝeloj, kiuj ŝvebis ĉirkaŭ Dio, unuj tre proksime, aliaj en grandaj rondoj ĉirkaŭe, ĉiam pli kaj pli malproksime, ĝis la senfineco, sed ĉiuj egale feliĉaj. Ĉiuj ili kantis, malgrandaj kaj grandaj, la bona, nun tiel benita infano, kiel ankaŭ la malriĉa kampa floro, kiu velksekiĝinta, elĵetita kun balaaĵo, estis kuŝinta sur la malvasta, malluma strato.