<< Malnova strata lanterno H. C. Andersen: Fabeloj

Najbaraj familioj

Vere, oni povus supozi, ke en la vilaĝa lageto okazis ia grava fariĝo, sed en efektiveco nenio okazis. Ĉiuj anasoj, ĉu ili en plej bela anima trankvileco kuŝis sur la akvo, ĉu ili staris sur la kapo - ĉar tion ili bonege povosciis - per unu fojo ekkuris sur la teron. En la malseka argila grundo oni povis vidi la postesignojn de iliaj piedoj, kaj ilian kriadon oni aŭdis jam en granda malproksimeco. La akvo forte ekmoviĝis; ĵus ĝi estis ankoraŭ klara kiel spegulo, oni vidis en ĝi ĉiun arbon, ĉiun arbetaĵon ĉe la bordo kaj la malnovan vilaĝanan domon kun la truoj en la frontono kaj kun la nesto de hirundoj, sed antaŭ ĉio la grandan rozarbetaĵon plenan de floroj, kiu de la muro preskaŭ rekte pendis super la akvo; kaj kiel pentraĵo ĉio klare kopiiĝis en ĝi, nur kun la diferenco, ke ĉio staris sur la kapo. Sed kiam la akvo nun malkvietiĝis, ĉio intermiksiĝis kaj la tuta bildo malaperis. Du anasaj plumoj; kiuj defalis de la anasoj, kiam ili ekflugis supren, balanciĝadis supren kaj malsupren, kaj subite ili ekpeliĝis, kvazaŭ blovo de vento ektuŝus la akvon, sed tute ne ĉi estis vento, kaj baldaŭ ili denove kuŝis trankvile kaj la akvo fariĝis glata kiel spegulo. Denove oni klare vidis la frontonon kun la nesto de hirundoj kaj ankaŭ la rozarbetaĵon; ĉiu rozo speguliĝis, ili vere estis belegaj, sed ili mem tion ne suspektis, ĉar neniu tion diris al ili. La suno lumis inter la delikatajn bonodorajn foliojn, kaj la rozoj sentis sin tiel same feliĉaj kiel ni, kiam agrablaj pensoj trairas nian animon.

"Kiel bela estas la ekzistado!" diris ĉiu rozo. "Se mi povus ankoraŭ havi ian deziron, mi nur dezirus, ke mi povu kisi la sunon pro tio, ke ĝi estas tiel varma kaj klara. Ankaŭ la rozojn tie sur la fundo de la akvo mi volus kisi, ili similas al ni en plej frapanta maniero. Mi volus kisi la ĉarmajn junajn birdojn tie en la nesto; kelkaj similaj troviĝas ankaŭ supre super ni. Ili elŝovas la kapetojn kaj pepas tre mallaŭte; ili ne havas ankoraŭ plumojn, kiel ilia patro kaj ilia patrino. Ni havas bonajn najbarojn, kiel super ni, tiel ankaŭ sub ni. Ho, kiel bela estas la ekzistado!"

La malgrandaj idoj supre kaj sube - la subaj estis ja nur la respeguliĝo en la akvo - estis paseroj, ilia patro kaj ilia patrino estis ankaŭ paseroj. Ili okupis la malplenan neston de hirundoj de la pasinta jaro, en ĝi ili nun kuŝis kaj rigardis ĝin kiel sian hejmon.

"Ĉu ili estas anasidoj, tiuj, kiuj tie naĝas?" demandis la junaj paseroj, kiam ili vidis la plumojn de anasoj, kiuj naĝis sur la akvo.

"Se vi demandas, faru saĝajn demandojn!" respondis la patrino. "Ĉu vi ne vidas, ke tio estas plumoj, viva vesta ŝtofo simila al tiu, kiun mi havas kaj kiun vi ricevos, sed la nia estas pli delikata! Se ni nur havus ilin ĉi tie supre en la nesto, ĉar ili varmigas. Mi volus nur scii, kio tiel ektimigis la anasojn! Kredeble estis io en la akvo, ĉar mi ja certe ne estas la kaŭzo, kvankam mi iom tro laŭte diris al vi ‚pep’. La dikkapaj rozoj devus tion scii, sed ili scias nenion, ili ĉiam nur rigardas sin mem kaj odoras. Ĉi tiuj najbaroj jam forte tedis al mi."

"Aŭskultu la ĉarmajn malgrandajn birdojn tie supre!" diris la rozoj; "ili volas nun ankaŭ komenci kanti; ili tion ne povas ankoraŭ fari bone, sed la afero jam iros! Kian grandan ĝojon tio kredeble donas! Estas efektive tre agrable havi tiajn gajajn najbarojn!"

Subite venis galope du ĉevaloj, al kiuj oni devis trinkigi akvon. Vilaĝana knabo sidis sur unu el ili, kaj li estis demetinta ĉiujn siajn vestojn, nur sian nigran ĉapelon, tre grandan kaj larĝan, li portis fiere sur la kapo. La knabo fajfis tiel vigle, kiel malgranda birdo, kaj enrajdis en la plej profundan lokon de la lageto. Kiam li alproksimiĝis al la rozarbetaĵo, li deŝiris unu rozon kaj enŝovis ĝin sur la ĉapelon. Tiele li opiniis sin bone ornamita, kaj li forrajdis. La aliaj rozoj postrigardis sian fratinon kaj demandis unu la alian: "Kien ŝi veturas?" sed neniu el ili tion sciis.

"Ho; se mi povus elveni en la mondon!" diris unu rozo al alia. "Tamen ankaŭ ĉi tie hejme en nia propra verdaĵo estas bele! Dum la tago la suno lumas tiel varme, kaj en la nokto la ĉielo lumas ankoraŭ pli bele. Tion ni povas vidi tra la multaj malgrandaj truoj, kiuj troviĝas en ĝi."

Tio, kion ili rigardis kiel truojn, estis la steloj, ĉar la rozoj ne sciis pli ĝuste.

"Ni alportas ĉirkaŭ la domo vivon kaj movadon!" diris la pasera patrino, "kaj nestoj de hirundoj alportas feliĉon, diras la homoj, tial ili ĝojas, ke ili nin havas. Sed tiuj najbaroj, tuta arbetaĵo kun rozoj, kiu suprenrampas la muron, alportas malsekecon. Espereble oni ne permesos al ĝi plu stari tie, tiam tie almenaŭ povos kreski greno. La rozoj taŭgas nur por rigardi ilin kaj flari ilin, aŭ maksimume por meti ilin sur la ĉapelon. Ĉiujare, tion mi scias de mia patrino, ili defalas, la vilaĝanino ilin salas, ili ricevas francan nomon, kiun mi ne povas elparoli kaj kiu min eĉ tute ne interesas, kaj por havi bonan odoron, oni metas ilin sur ardantan feran tabulon. Vidu, en tio konsistas ilia tuta kariero, ili taŭgas nur por la okuloj kaj la nazo. Tion sciu!"

Kiam fariĝis varme kaj la kuloj dancis en la varma aero kaj la nuboj ruĝe ardis venis la najtingalo kaj kantis al la rozoj, ke la belo similas en ĉi tiu mondo al la lumo de la suno kaj vivas eterne. Sed la rozoj pensis nur, ke la najtingalo prikantas sin mem, kaj tion oni ja facile povis supozi. Ili ne havis eĉ la plej malgrandan supozon, ke la kantado povas koncerni ilin, ili tamen ĝojis pri tio kaj meditis, ĉu ankaŭ ĉiuj junaj paseroj ne fariĝos najtingaloj.

"Mi komprenis tre bone, kion la birdo kantis!" diris la juna pasero, "nur unu solan vorton mi ne povas klarigi al mi: kio estas la belo?"

"Ho, tio estas nenio!" diris la pasera patrino, "tio koncernas nur la eksteran aspekton. Supre en la kavalira bieno, kie la kolomboj havas sian propran domon kaj ĉiutage estas nutrataj sur la korto per pizoj kaj greno - mi manĝis kun ili, kaj ankaŭ al vi mi havigos la eblon tion fari, ĉar diru al mi, kun kiu vi havas rilatojn, kaj mi diros al vi, kiu vi estas - tie supre en la kavalira bieno oni tenas du birdojn kun verda kolo kaj kun kufo sur la kapo. Ilia vosto povas disetendiĝi en la formo de granda rado kaj ŝanĝbrilas en ĉiuj koloroj tiel, ke oni ricevas doloron de la okuloj. Ili estas nomataj pavoj, kaj ili estas la belo. Sed se oni nur iom senplumigus ilin, ili aspektus ne alie ol ni ĉiuj. Mi hakus ilin per mia beko, se ili ne estus tiel grandaj!"

"Mi ilin hakos!" diris la plej malgranda el la junaj paseroj, kaj ĝi ne havis ankoraŭ eĉ plumojn.

En la vilaĝana domo loĝis du junaj homoj; ili tre amis unu la alian, estis diligentaj, kaj ĉiu laboro fariĝadis vigle sub iliaj manoj, kaj ĉie regis eleganteco kaj pureco: En dimanĉa mateno la juna virino eliris, prenis plenan manon da plej bonodoraj rozoj, metis ilin en glason kun akvo kaj starigis ĝin sur la komodo.

"Nun mi vidas, ke estas dimanĉo" diris la viro, kisis sian amatan edzineton, kaj tiam ili sidiĝis, legis himnon el la preĝolibro, tenis sin reciproke je la manoj, kaj la suno brilis tra la fenestroj sur la freŝajn rozojn kaj sur la junajn homojn.

"Tia vidaĵo vere povas enuigi!" diris la pasera patrino, kiu el la nesto ĝuste enrigardis en la ĉambron, kaj tial ĝi forflugis.

Tion saman ĝi faris en la sekvanta dimanĉo, ĉar ĉiun dimanĉon la florbukedo en la glaso estis renovigata, kaj ĉiam la rozarbetaĵo floris egale bele. La junaj paseroj, kiuj nun kovriĝis per plumoj, tre deziris ankaŭ tien flugi, sed la patrino ordonis: "Restu!" kaj tial ili restis. Ĝi ekflugis; sed ĝi mem ne sciis, kiel tio fariĝis, - ĝi ekpendis subite en kaptilo el ĉevalharoj, kiun kelkaj knaboj fiksis al branĉo. La ĉevalharoj forte laĉiĝis ĉirkaŭ la piedo, ho, tiel forte, kvazaŭ ĝi estus tuj detranĉigonta; kia turmento, kia teruro tio estis! Rapide alsaltis la knaboj, kaptis la birdon kaj maldelikate kaj dolorige premis ĝin en la manoj. "Tio estas nur pasero!" ili ekkriis, sed tamen ili ne lasis ĝin plu forflugi. Ili rapidis kun ĝi hejmen, kaj ĉiufoje, kiam ĝi kriis, ili frapadis ĝin sur la bekon.

En la vilaĝana domo staris maljuna viro, kiu povosciis pretigadi diversajn specojn de sapo. Li estis gaja kolportisto, kaj kiam li ekvidis la paseron, kun kiu la knaboj venis kaj kiu, laŭ ilia diro, havis por ili nenian valoron, li demandis: "Ĉu vi volas, ke ni ĝin beligu?" Ĉe tiuj vortoj la paseran patrinon atakis granda tremo. El sia kesto, en kiu kuŝis plej belaj farboj, li prenis grandan kvanton da brilanta orfoliaĵo, la knaboj devis salti en la domon kaj alporti ovon, kaj per ĝia blanko li ŝmiris la birdon de ĉiuj flankoj. Poste li algluis la orfoliaĵon, tiel ke la pasera patrino estis tute orita. Ĝi tamen ne pensis pri sia ornamo, ĝi tremis per ĉiuj membroj. Krom tio la sapisto elŝiris el la subŝtofo de sia malnova jako ruĝan ĉifonon, eltranĉis el ĝi dentvican kokan kreston kaj algluis ĝin al la birdo sur la kapo.

"Nun rigardu, kiel la ora birdo flugas!" li diris kaj forliberigis la paseron, kiu en plej terura angoro forflugis en la hela lumo de la suno. Ho, kiel ĝi brilis! Ĉiuj paseroj, eĉ granda korniko timiĝis pro tiu stranga vidaĵo, ili tamen flugis post ĝi, ĉar ili volis scii, kiaspeca eminenta birdo tio estas.

"De kie? De kie?" kriis la korniko.

"Atendu, atendu!" diris la paseroj. Sed la pasera patrino ne volis atendi; plena de angoro kaj teruro ĝi flugis hejmen; de laceco ĝi preskaŭ falis sur la teron, kaj ĉiam pli da birdoj kolektiĝis, malgrandaj kaj grandaj. Kelkaj alflugis al ĝi tute proksime, por beki ĝin, "Rigardu ĝin! Rigardu ĝin!" ĉiuj kriis.

"Rigardu ĝin! Rigardu ĝin!" kriis la idoj, kiam ĝi alproksimiĝis al la nesto. "Tio certe estas juna pavo; jen estas ĉiuj koloroj, kiuj dolorigas la okulojn, kiel patrino diris; pep! tio estas la belo!" Kaj ili ekhakis per siaj malgrandaj bekoj, tiel ke ĝi ne povis enflugi. La teruro paralizis al ĝi la langon, tiel ke ĝi ne povis plu eldiri "pep!" kaj des pli ĝi certe jam ne povis diri: "Mi estas via patrino!" La aliaj birdoj nun ĉiuj ekbatis ĝin tiel, ke ĉiuj ĝiaj plumoj elŝiriĝis, kaj kovrita de sango la pasera patrino falis malsupren en la rozarbetaĵon.

"Malfeliĉa besto!" diris la rozoj, "Venu, ni vin kaŝos! Apogu al ni vian kapeton!"

La pasera patrino ankoraŭ unu fojon etendis siajn flugilojn, poste ĝi denove alpremis ilin al si, kaj ĉe la najbara familio, la freŝaj, belaj rozoj, ĝi mortis.

"Pep!" diris la junaj paseroj en la nesto. "Estas nekompreneble, kie patrino hodiaŭ restas tiel longe! Tio ne estas ja eble ia ruzo de ŝia flanko, por ke ni de nun mem zorgu pri ni. La domon ŝi restigis al ni kiel heredaĵon; sed kiu el ni estos ĝia sola posedanto, kiam ni ricevos infanojn?"

"Jes, mi ne povas teni vin ĉi tie, kiam mi havos ĉirkaŭ mi familian rondon!" diris la plej malgranda.

"Mi ricevos pli da edzinoj kaj infanoj ol vi!" diris la dua.

"Sed mi estas la plej aĝa!" diris la tria. Ĉiuj komencis forte disputi batis per la flugiloj, hakis per la bekoj, kaj puf! unu post la alia elfalis el la nesto. Jen ili kuŝis, sed ilia kolero ankoraŭ ne kvietiĝis. La kapon ili klinis al unu flanko kaj palpebrumis per la okulo, kiun ili direktis supren. Tia estis ilia maniero, kiam ili koleris unu la alian.

Iom flugi ili jam povis, poste ili ankoraŭ pli ekzercis sin, kaj fine ili faris interkonsenton, ke, se ili volos reciproke sin trovi, ili diros kiel rekonan signon la vorton "pep" kaj trifoje ŝovelos per la maldekstra piedo.

La ido, kiu restis en la nesto, aranĝis sin tiel oportune, kiel ĝi povis, ĉar nun ĝi estis ja domposedanto. Tamen la ĝojo ne daŭris longe. En la nokto subite flamanta fajra kolono frapis tra la fenestroj, flamoj aperis sub la tegmento, la seka pajlo ekbrulis, la tuta domo forbrulis, kaj la juna pasero mortiĝis, sed la junaj homoj feliĉe sin savis.

Kiam la sekvantan matenon leviĝis la suno kaj ĉio ŝajnis refreŝigita kiel post kvieta nokta dormo, el la rubo de la vilaĝana domo elstaris nur kelke da nigraj karbigitaj traboj, kiuj apogis sin al la kamentubo; densa fumo leviĝadis el la fundamento, sed antaŭ ĝi staris freŝe kaj florante la nedifektita rozarbetaĵo, kies branĉoj kaj floroj klare speguliĝis en la kvieta akvo.

"Ha, kiel bele aspektas la rozoj tie antaŭ la forbrulinta domo!" diris unu preterpasanta viro. "Tio estas la plej ĉarma malgranda bildo! Mi devas ĝin havi!" La viro elprenis el la poŝo libron kun blankaj folioj, prenis sian krajonon, ĉar li estis pentristo, kaj desegnis la fumiĝantajn trabojn apud la falegon minacanta kamentubo (kiu kliniĝis ĉiam pli kaj pli), sed sur la antaŭa plano staris la granda floranta rozarbetaĵo, kiu estis mirinde bela kaj kiu ja sola estis la kaŭzo, pro kiu la tutaĵo estis desegnita.

Poste en la tago pretervenis du el la paseroj, kiuj ĉi tie naskiĝis, "Kie estas la domo?" ili demandis; "kie estas la nesto? Pep! Ĉio forbrulis, kaj nia forta frato ankaŭ forbrulis, Tian profiton li havas de tio, ke li restis posedanto de la nesto. La rozoj eliris el la katastrofo feliĉe, ili staras ankoraŭ kun ruĝaj vangoj. La malfeliĉon de la najbaro ili ne rigardas do kiel kaŭzon por funebro. Mi plu ne parolos al ili! krom tio, ĉi tie estas tre malbele, mi opinias!" Post tiuj vortoj ili forflugis. En la malfrua aŭtuno estis bela sunluma tago; oni povis pensi, ke oni troviĝas en la mezo de la somero. Antaŭ la granda ŝtuparo de la bienhavanto estis seke kaj pure, kaj tie promenadis la kolomboj, nigraj kaj blankaj kaj de ĉiuj eblaj koloroj, ili brilis en la lumo de la suno, kaj la maljunaj kolombaj patrinoj hirtigis siajn plumojn kaj diris al siaj idoj: "Staru grupe, staru grupe!" ĉar tiel ili pli bone aspektis.

"Kio estas la malgrandaj grizaj estaĵoj, kiuj saltas inter ni?" demandis unu maljuna kolombo, kies okuloj briletis ruĝe kaj verde.

"Tio estas paseroj, bonaj bestetoj! Ĉiuj diras kun gloro por ni, ke ni estas bonkoraj kaj gastamaj, kaj tial ni toleru, ke ili beku grajnojn kune kun ni. Ili ne enmiksas sin en la interparoladon kaj tergratas tiel belete per la piedetoj."

Jes, ili tergratis, trifoje ili tergratis per la maldekstra piedo, sed ili diris ankaŭ "pep" , kaj per tio ili sin reciproke rekonis; tio estis tri paseroj de la forbrulinta domo.

"Ĉi tie troviĝas bonega manĝaĵo!" diris la paseroj.

Kaj la kolomboj iradis unuj ĉirkaŭ la aliaj, tenis sin fiere kaj konservis ĉiu sian opinion.

"Ĉu vi vidas la kropkolombon?" diris unu al alia, "kaj ĉu vi vidas, kiel ĝi glutas pizojn? Ĝi ricevas tro multe! Ĝi ricevas la plej bonajn; Ĉu vi vidas, kiel tiu perdas la plumojn ĉirkaŭ la kresto? Ĉu vi vidas la koleran, venenan beston! Mur-mur-mur!" Kaj la okuloj de ĉiuj briletis tute ruĝe de kolero kaj galeco. "Staru grupe, staru grupe! Malgranda griza! Mur-mur-mur!" Tiel ili murmuradis senĉese.

La paseroj havis bonan apetiton, kaj ili bone aŭskultis, ili eĉ stariĝadis kune kun la kolomboj, sed tio ne estis al ili bone alaspekta. Ili estis nun sataj, kaj tial ili apartiĝis de la kolomboj kaj interŝanĝis reciproke siajn opiniojn pri ili. Poste ili trasaltetis sub la barilo de la ĝardeno, kaj ĉar la pordo de la ĝardena dometo estis nefermita; unu el ili saltetis sur la sojlon de la pordo. La kontentigo de sia malsato faris ĝin kuraĝa. "Pep!" ĝi diris, "tion mi permesas al mi!" "Pep!" diris la dua, "tion mi ankaŭ permesas al mi, kaj eĉ iom pli malproksimen!" kaj ĝi ensaltetis en la ĝardenan dometon. Homoj tie ne estis, tion la tria bone rimarkis, kaj tial ĝi flugis ankoraŭ pli internen kaj diris: "Au ĉio aŭ nenio! Nur nenion duonan. Cetere ĝi estas ridinda homa nesto. Kiam multe da aĵoj ĉi tie staras! Kaj vidu, kio estas tio tie?"

Ĝuste antaŭ la paseroj floris ja la konataj rozoj, ili speguliĝis en la akvo, kaj la karbigitaj traboj apogis sin al la duone falinta kamentubo. Ha, kiel tio estas ebla! Kiamaniere tio venis en la ĉambron de la kavalira bieno?

Ĉiuj tri paseroj volis forflugi trans la rozojn kaj la kamentubon, sed plata muro, kontraŭ kiun ili flugis, malhelpis, al ili plenumi sian intencon. Tio estis nur pentraĵo, granda belega ekzemplero, kiun la pentristo kreis laŭ sia malgranda skizo.

"Pep!" diris la paseroj, "tio estas nenio, tio estas nur trompaĵo. Pep! Tio estas la belo! Ĉu vi en tio ion komprenas? Mi certe ne!" kaj tiam ili forflugis, ĉar homoj eniris en la ĉambron.

Pasis pli ol unu jaro; la kolomboj estis jam multe murmurintaj. Dum la vintro la paseroj estis suferintaj de frosto, kaj dum la tuta somero ili estis vivintaj gaje; ĉiuj estis fianĉigitaj aŭ edzigitaj, aŭ kiel alie oni volas tion nomi. Ili havis infanojn, kaj ĉiu el ili kompreneble asertis pri sia infano, ke ĝi estas la plej bela kaj plej saĝa. Unu flugis tien, alia aliloken; kaj ĉe la renkontiĝo ili rekonadis sin reciproke per la "pep" kaj la trifoja tergratado per la maldekstra piedo. La plej aĝa el ili estis nun jam maljuna fraŭlino, ĝi ne havis neston nek infanojn. Ĝi tre volis vidi iam grandan urbon, kaj tial ĝi flugis en Kopenhagon.

Tie apud la kastelo kaj apud la kanalo, sur kiu troviĝis ŝipoj kun pomoj kaj potoj, staris granda belkolora domo. La fenestroj estis malsupre pli larĝaj ol supre, kaj kiam la paseroj enrigardis, ili havis la impreson, kvazaŭ ili rigardas ne en ĉambron, sed en tulipon, volvaĵoj de plej diversaj koloroj briletis al ili renkonte, kaj meze en la tulipo staris blankaj homoj. Ili estis parte el marmoro, parte el gipso, sed por paseraj okuloj tio ne prezentas ian diferencon. Sur la domo staris kupra ĉaro kun kupraj ĉevaloj antaŭe, kaj la diino de venko, ankaŭ el kupro, tenis la kondukilojn. Tio estis la muzeo de Thorwaldsen

"Kiel ĝi brilas, kiel ĝi brilas!" diris la pasera fraŭlino; "tio kredeble estas la belo! Pep! Ĝi estas ankoraŭ pli granda ol pavo." Ĝi memoris ankoraŭ el sia infaneco, kion ĝia patrino opiniis la plej granda belo. Ĝi flugis malsupren sur la korton; tie ankaŭ estis belege, tie la muroj estis pentrornamitaj per palmoj kaj branĉoj, kaj meze sur la korto staris granda rozarbetaĵo en plena florado. Ĝi etendis siajn freŝajn branĉojn kun la multaj rozoj super unu tombo. Tie, kie saltetis multe da paseroj, ĝi eniris. "Pep!" kaj tri tergratoj per la maldekstra piedo. Tiun saluton ĝi en la daŭro de longa tempo ofte ripetis, sed neniu ĝin komprenis, ĉar tiuj, kiuj unu fojon disiĝis, ne renkontas sin ĉiutage. Tiu saluto fariĝis ĉe ĝi jam kutimo; sed hodiaŭ fine troviĝis du maljunaj paseroj kaj unu juna, kiuj diris "pep" kaj tergratis per la maldekstra piedo.

"Ha, bonan tagon, bonan tagon!" Tio estis tri maljunuloj el la pasera nesto kaj unu juna ido, apartenanta al la familio. "Ĉi tie do ni nin renkontis!" ili diris. "Ĝi estas altranga loko, sed por manĝegi ĉi tie bedaŭrinde troviĝas malmulte. Tio estas la belo! Pep!"

Jen eliris multaj homoj el la flankaj ĉambroj, en kiuj staris la belegaj marmoraj bildoj, kaj iris al la tombo, kiu enhavis en si la grandan majstron, kiu kreis la marmorajn figurojn. Ĉiuj, kiu venis, staris kun lumantaj okuloj ĉe la tombo de Thorwaldsen. Kelkaj kolektis la defalintajn foliojn de rozoj kaj kaŝis ilin. El tre malproksimaj lokoj alvenis adorantoj de Thorwaldsen; Anglujo, Germanujo kaj Francujo alsendis reprezentantojn; la plej bela sinjorino deŝiris unu el la rozoj kaj fiksis ĝin al sia brusto. Tial la paseroj supozis, la rozoj ĉi tie regas, ke la tuta domo estas konstruita nur por ili, kaj ŝajnis al ili, ke tio estas iom tro; sed ĉar ĉiu el la homoj prenis al si memorigaĵon de la rozarbetaĵo, ili ankaŭ ne volis esti malpli bontonaj. "Pep!" ili diris, balais la teron per siaj vostoj kaj strabis per unu okulo al la rozoj. Tuj ĉe la unua rigardo ili konvinkiĝis, ke tio estis la malnovaj najbaroj; kaj tiel efektive estis. La pentristo, kiu estis desegninta la rozarbetaĵon apud la forbrulinta domo, ĉirkaŭ la fino de la jaro ricevis la permeson elfosi ĝin, kaj, ĉar ne povis troviĝi rozoj pli belaj, li transdonis ilin al la konstruinto de la muzeo. Ĉi tiu plantis ĝin sur la tombo de Thorwaldsen, kie ĝi floris kiel bildo de la belo kaj donadis siajn ruĝajn bonodorajn florojn, por ke oni portu ilin kiel memorigaĵon en fremdajn landojn.

"Ĉu vi ricevis ĉi tie en la urbo ian oficon?" demandis la paseroj. La rozoj movetis la kapon; ili rekonis la grizajn najbarojn kaj ĝojis pri la revidiĝo.

"Kia beno tio estas vivi kaj flori, revidi malnovajn amikojn kaj ĉiutage vidi ĉirkaŭ si afablajn vizaĝojn! Ĉi tie estas tiel, kvazaŭ ĉiu tago estus granda festo!"

"Pep!" diris la paseroj, "jes, tio estas la malnovaj najbaroj! Ni bone ankoraŭ memoras ilian devenon de la vilaĝa lageto. Pep! Kian honoron ili atingis! Ekzistas estaĵoj, kiuj atingas tion dormante. Kio rimarkinda troviĝas en tia ruĝa makulaĵo; mi vere ne komprenas! Krom tio tie sidas eĉ velkinta folio, kiom mi vidas!"

Kaj ili komencis tiel longe pinĉadi la folion, ĝis ĝi defalis, kaj pli freŝa kaj pli verda tiam aperis la arbetaĵo, kaj la rozoj bonodoris en la lumo de la suno sur la tombo de Thorwaldsen, al kies senmorta nomo aliĝis ilia beleco.