<< Neĝa reĝino H. C. Andersen: Fabeloj

Sambuka virineto

Estis iam malgranda knabo, kiu malvarmumis. Li estis elirinta kaj malsekigis al si la piedojn; neniu povis kompreni, kiamaniere tio fariĝis, ĉar estis tute seka vetero. Lia patrino lin senvestigis, enlitigis lin, kaj ŝi enportigis la temaŝinon, por kuiri por li bonan tason da sambuka teo, ĉar ĉi tiu varmigas. En la sama tempo tra la pordo eniris ankaŭ la maljuna vigla sinjoro, kiu loĝis tute supre en la domo kaj vivis tute solece, ĉar li havis nek edzinon nek infanojn, li tamen tre amis la infanojn kaj povosciis rakonti tiom multe da fabeloj kaj historioj, ke estis plezuro lin aŭskulti.

"Nun trinku vian teon!" diris la patrino, "tiam la onklo eble rakontos al vi fabelon."

"Jes, se oni scius ĉiam ian novan!" diris la maljuna sinjoro kaj bonkore balancis la kapon, "Sed kie la infano malsekigis al si la piedojn?" li demandis.

"Jes, kiamaniere tio fariĝis," respondis la patrino, "ĝuste tion mi ne povas kompreni!"

"Ĉu vi rakontos al mi fabelon?" demandis la knabo.

"Jes, se vi povas diri al mi precize - ĉar tion mi antaŭe devas scii - kiel profunda estas la strata defluilo sur tiu strato, ĉe kiu troviĝas via lernejo?"

"Ĝuste ĝis la mezo de la tibiingoj," diris la knabo, "sed tiam mi devas eniri en la profundan kavon."

"Jen, jen! de tio do venas la malsekiĝo de la piedoj!" diris la maljunulo. "Nun mi efektive devus rakonti fabelon, sed mi scias plu nenian."

"Ho, vi povas tuj elpensi ian fabelon!" diris la malgranda knabo. "Panjo diras, ke ĉio, kion vi nur ekrigardas, fariĝas por vi fabelo kaj ĉio, kion vi ektuŝas, donas al vi materialon por historio."

"Jes, sed tiaj fabeloj kaj historioj nenion valoras. Ne, la ĝustaj venas tute per si mem, ili frapetas al mi sur la frunto kaj diras: ‚Jen mi estas!’"

"Ĉu baldaŭ frapetos?" demandis la malgranda knabo. La patrino ridetis, ĵetis sambukan teon en la poton kaj verŝis sur ĝin bolantan akvon.

"Rakontu, rakontu!"

"Jes, se, fabelo volus veni mem, sed ĝusta fabelo estas grandsinjora, ĝi venas nur tiam, kiam ĝi mem deziras!... Tamen halt'!" li diris subite; "jen venis unu! Atentu, jen unu estas tie en la tekruĉo!"

La malgranda knabo ekrigardis al la tekruĉo, la kovrilo leviĝis ĉiam pli kaj pli, kaj la sambukaj floroj eliris freŝe kaj blanke, elkreskigis grandajn longajn branĉojn, eĉ el la tubeto ili etendiĝis ĉiuflanken kaj fariĝis pli kaj pli grandaj. Tio estis plej bela sambuka arbetaĵo, tuta arbo, kiu penetris eĉ en la liton kaj forŝovis flanken la kurtenojn. Kiel ĝi floris kaj bonodoris! Meze en la arbo sidis maljuna afabla virino en stranga kostumo, kiu estis verda kiel la folioj de la sambuka arbo kaj havis garnaĵon el grandaj blankaj sambukaj floraĵoj. Oni ne povis tuj distingi, ĉu tio estas ŝtofo, ĉu vivanta verdaĵo, ĉu floroj.

"Kiel la virino estas nomata?" demandis la knabo.

"La Romanoj kaj Grekoj nomadis ŝin Driado," respondis la maljuna sinjoro, "sed tion ni ne komprenas. En la nova botanika ĝardeno ni havas pli bonan nomon por ŝi, tie ŝi estas nomata ‚Sambuka virineto’, kaj al ŝi vi devas nun dediĉi vian atenton. Nun aŭskultu kaj pririgardu la belegan sambukan arbon!"

„Ĝuste tia sama granda kaj floranta arbo staris tie en la nova ĝardenaro. Ĝi kreskis en la angulo de malgranda malriĉa korto. Sub tiu arbo iam posttagmeze sidis en plej bela sunlumo du maljunaj homoj. Tio estis tre maljuna maristo kaj lia tre maljuna edzino. Ili estis praavoj kaj estis baldaŭ festontaj sian oran edziĝofeston, sed ili ne povis precize rememori la daton. La sambuka virineto sidis en la arbo kaj havis tian saman gajan mienon kiel ĉi tie. "Mi scias, kiam estas via ora edziĝofesto!" ŝi diris, sed tiuj tion ne aŭdis, ili parolis pri la malnovaj tagoj.

"Ĉu vi ankoraŭ memoras," diris la maljuna maristo, "kiel ni estis tute malgrandaj kaj kuradis kaj ludadis? Tio estis ĝuste sur la sama korto, kie ni nun sidas. Ni starigadis bastonetojn en la tero kaj faradis al ni ĝardeneton."

"Jes," respondis la maljuna virino, "tion mi tre bone memoras, kaj ni priverŝadis la bastonetojn, kaj unu el ili, branĉeto de sambuko, ricevis radikojn, elkreskigis verdajn trunkidojn kaj fariĝis iom post iom tiu granda arbo, sub kiu ni, maljunaj homoj, nun sidas."

"Jes!" li diris, "kaj tie en tiu angulo staris tino por akvo; tie naĝadis mia boato, kiun mi mem al mi skulptis. Kiel bone ĝi velveturis! Cetere mi baldaŭ devis lerni la velveturadon en alia maniero!"

"Jes, sed antaŭe ni iradis en la lernejon kaj iom lernis," ŝi diris, "kaj poste ni estis konfirmitaj. Ni ambaŭ ploris; sed posttagmeze ni mano en mano supreniris la rondan turon kaj superrigardis Kopenhagon kaj la maron. Poste ni faris ekskurson al la Frederika monto, kie la reĝo kaj la reĝino en sia belega boato veturis sur la kanaloj."

"Sed al mi la sorto baldaŭ destinis ŝipveturadi en alia maniero, kaj dum multe da jaroj, tre malproksime, en longaj vojaĝoj."

"Jes, mi ofte ploris pro vi!" ŝi lin interrompis, "mi pensis, ke vi mortis kaj ripozas en la profundo de la akvo! Ofte en la nokto mi leviĝis kaj rigardis, ĉu la ventoflago sin turnas. Ĝi sin turnis, sed vi ne venis. Mi memoras ankoraŭ klare, kiel unu tagon ekbruis forta pluvego, la balaaĵĉaristo haltis antaŭ la pordo de miaj gemastroj, mi iris malsupren kun la balaaĵujo kaj haltis ĉe la pordo. Estis tia vetero, ke oni eĉ hundon ne elpelus! Ĝuste kiam mi tie staris, subite aliris al mi la leterportisto kaj transdonis al mi leteron. Ĝi estis de vi. Ho, kiel multe ĝi travojaĝis! Rapide mi ĝin malfermis kaj legis. Mi ridis kaj ploris, mi estis tiel ĝoja! Tie estis skribite, ke vi estas en la varmaj landoj, kie kreskas la faboj de kafo. Kia feliĉa, benita lando tio certe estas! Vi rakontis tiel multe, kaj mi vidis ĉion tion en la spirito, dum la pluvo falegadis ĉiam plue kaj plue kaj mi ĉiam ankoraŭ staris kun la balaaĵujo. Subite apud mi aperis iu, kiu kaptis min ĉirkaŭ la korpo...."

"Kaj al kiu vi rekompence donis krakantan vangofrapon!"

"Mi ja ne sciis, ke tio estis vi! Vi alvenis samtempe kun via letero; kaj vi estis tiel bela, - tia vi estas ankoraŭ nun. Vi paradis per longa flavasilka poŝtuko kaj portis novan, tute novegan ĉapelon. Vi estis tiel eleganta. Ho Dio, kia vetero tiam estis kaj kiel la strato aspektis!"

"Poste ni interedziĝis!" li diris plue. "Ĉu vi ankoraŭ pensas pri tio? Kaj kiel ni poste ricevis nian unuan knabon kaj poste la malgrandan Marion kaj Nilson kaj Petron kaj Johanon-Kristianon?"

"Jes, kaj kiel ili ĉiuj elkreskis kaj fariĝis bravaj homoj, kiujn ĉiu estimas."

"Kaj eĉ iliaj infanoj ricevis jam infanetojn!" diris la maljuna maristo. "Tio estas pranepoj; tio havas ne malgrandan signifon! Ŝajnas al mi, ke ĝuste en ĉi tiu jartempo ni festis nian edziĝon!"

"Jes, ĝuste hodiaŭ estas la ora edziĝofesto!" diris la sambuka virineto kaj ŝovis la kapon ĝuste inter la du maljunulojn; sed ĉi tiuj pensis, ke tio estas la najbarino, kiu kapjesas al ili. Ili rigardis sin reciproke kaj tenis la manojn interplektite. Baldaŭ venis la infanoj kaj nepoj, kiuj sciis tre bone, ke tio estis la ora edziĝofesto kaj kiuj jam matene estis gratulintaj; sed dum la maljunuluj rememoradis la okazintaĵojn de la delonge pasintaj jaroj, ili pri tio denove forgesis. La sambuka arbo forte bonodoris, kaj la suno, kiu estis baldaŭ subironta, lumis al la maljunaj geedzoj rekte en la vizaĝon. Ambaŭ aspektis ruĝvangaj, kaj la plej malgranda el la nepoj dancis ĉirkaŭ ili kaj kriis tute feliĉoplene, ke hodiaŭ vespere estos tre gaje kaj oni ricevos rostitajn terpomojn. La sambuka virineto kapjesis en sia arbo kaj kune kun ĉiuj aliaj kriis "hura!"

"Sed tio ja ne estis fabelo!" interrompis la malgranda knabo la rakontanton.

"Jes, tion vi certe komprenas!" respondis la maljunulo. "Sed ni demandu pri tio la sambukan virineton!"

"Tio ne estis fabelo!" diris la sambuka virineto; "sed nun ĝi venas. El la realeco ĝuste elkreskas la plej mirinda fabelo; alie ankaŭ mia belega sambuka arbetaĵo ne povas ja elkreski el la tekruĉo!" Kaj ŝi prenis la malgrandan knabon el lia lito, almetis lin al sia brusto, kaj la sambukaj branĉoj, kovritaj de floraĵoj de supre ĝis malsupre, interfermiĝis ĉirkaŭ ili, tiel ke ili sidis kiel en plej densa laŭbo. Ĉi tiu flugis kun ili tra la aeron, estis nekompareble bele. La sambuka virineto subite aliformiĝis en malgrandan ĉarman knabinon, sed ŝia jupo estis ankoraŭ el la sama verda, floraĵornamita ŝtofo, kiun la sambuka virineto estis portinta. Sur la brusto ŝi havis efektivan sambukan floraĵon kaj ĉirkaŭ la blondaj buklaj haroj tutan kronon da sambukaj floraĵoj. Ŝiaj okuloj estis grandaj kaj bluaj, ho, estis plezuro rigardi ŝin! La knabino kaj la knabo kisis sin reciproke, ili havis ja la saman aĝon kaj estis plenaj de la sama gajeco.

Mano en mano ili eliris el la laŭbo kaj staris nun en la bela florĝardeno de la hejmo. Apud la freŝa herbobedo kuŝis la bastono de la patro, alligita al ŝtipo. Por la infanoj en la bastono estis vivo; kiam ili sidiĝis sur ĝi, la metala kapo de la bastono aliformiĝis en kapon ĉevalan; la longaj nigraj kolharoj flirtis, kvar graciaj fortikaj kruroj elkreskis; la besto estis forta kaj flama. Galope ili ĉirkaŭrajdis la herboplacon, kur'-kur'! "Nun ni rajdas multe da mejloj foren!" diris la knabo; "ni rajdas al la kavalira bieno, kie ni estis en la pasinta jaro!" Kaj ili rajdis kaj rajdis ĉirkaŭ la herboplaco, kaj la malgranda knabino, pri kiu ni scias, ke ŝi estis neniu alia ol la sambuka virineto, konstante kriadis: "Jen ni estas en la kamparo! Ĉu vi vidas la vilaĝanan domon kun la granda bakforno, kiu elrigardas sur la vojon kiel giganta ovo en la muro? La sambuka arbo pendigas super ĝi siajn branĉojn, kaj la koko fiere marŝas kaj gratante serĉas manĝaĵon por siaj kokinoj; rigardu, kian fieran mienon li havas! Jen ni estas apud la preĝejo! Ĝi troviĝas alte sur la monto sub la potencaj kverkoj, el kiuj unu velksekiĝis. Jen ni estas antaŭ la forĝejo, kie la fajro brulas kaj la duonnudaj viroj frapas per la marteloj tiel, ke la fajreroj saltas malproksimen ĉirkaŭen. Sed ni rapidu antaŭen, antaŭen, al la belega kavalira bieno!" Kaj ĉio, pri kio parolis la malgranda knabino, kiu sidis malantaŭe sur la bastono, efektive preterflugis preter ili; la knabo tion vidis, kaj tamen ili nur rajdis ĉirkaŭ la herboplaco. Poste ili ludis en la flanka aleo kaj ĉirkaŭbaris per palisetoj sur la tero malgrandan ĝardenon. La knabino prenis la sambukan floraĵon el siaj haroj, plantis ĝin, kaj ĝi kreskis alten tiel same, kiel ĉe tiuj maljunuloj, kiam ili, estante ankoraŭ infanoj, kune ludis en la nova gardenaro, kiel estas rakontite antaŭe. Kiel tiuj, ili promenis mano en mano, sed ili ne supreniris la ruĝan turon, ne promenis en la Frederikmonta parko, ne, la malgranda knabino prenis la knabon ĉirkaŭ la korpo, kaj ili ekflugis malproksimen, tra la tuta Danujo, kaj estis printempo kaj fariĝis somero, estis aŭtuno kaj fariĝis vintro, kaj mil bildoj speguliĝis en la okuloj kaj en la koro de la knabo, kaj ĉiam la malgranda knabino kantadis al li: "ĉi tion neniam forgesu!" Dum la tuta flugado la sambuka arbo odoris tre dolĉe kaj ĉarme. La knabo vidis la rozojn kaj la aliajn florojn, sed la sambuka arbo odoris pli balzame, ĉar ĝiaj floraĵoj pendis ĉe la koro de la malgranda knabino, kaj al tiu koro la malsana knabo dum la flugado ofte apogadis la kapon.

"Ĉi tie estas belege en printempo!" diris la malgranda knabino, kaj ili staris en ĵus verdiĝinta fagarbaro, kie verda asperulo odoris ĉe iliaj piedoj kaj palruĝaj anemonoj en la verdaĵo belege aspektis. "Ho, se ĉiam estus printempo en la bonodora Dana fagarbaro!"

"Ĉi tie estas belege en somero!" ŝi diris, kaj ili preterveturis preter malnovaj kasteloj el la tempo de kavaliroj; la ruĝaj muroj kaj la dentvicaj frontonoj speguliĝis en la fosoj, en kiuj naĝis cignoj kaj rigardadis en la malnovajn malvarmetajn aleojn. Sur la kampo ondiĝadis la greno simile al moviĝanta maro, ruĝaj kaj flavaj floroj balanciĝadis en la kavoj, ĉe la bariloj volviĝadis supren sovaĝa lupolo kaj florantaj konvolvuloj, kaj vespere leviĝadis la luno, granda kaj plena, kaj la fojnamasoj sur la herbejoj dolĉe bonodoris. "Ĉi tion oni neniam forgesas!"

"Ĉi tie estas belege en aŭtuno!" diris la malgranda knabino, kaj la aero fariĝis duoble pli alta kaj blua, la arbaro ricevis la plej belajn kolorojn de ruĝo, flavo kaj verdo, la ĉashundoj galopis antaŭen, tutaj amasoj da sovaĝaj birdoj kun akra kriado flugis trans ta tombojn de la gigantoj, sur kiuj rubusaj longaj branĉoj etendis sin super la malnovaj ŝtonoj. Sur la mallume blua maro ĉie montriĝis blankaj velŝipoj, kaj en la draŝejo sidis maljunaj virinoj, knabinoj kaj infanoj kaj ŝirkolektis lupolon en grandan vazon. La junaj kantis kantojn, sed la maljunaj rakontis fabelojn pri koboldoj kaj sorĉistoj. Ion pli bonan oni ne povas imagi al si!

"Ĉi tie estas belege on vintro!" diris la malgranda knabino, kaj ĉiuj arboj staris kovritaj de prujno, kvazaŭ ili estus aliformigitaj en blankajn koralojn. La neĝo knaris sub la piedoj, kiel se oni ĉiam havus sur si novajn botojn, kaj de la ĉielo falis falsteloj unu post la alia. En la ĉamhro oni ekbruligis la kristnaskan arbon, oni tie vidis donacojn kaj gajan humoron. En la vilaĝana domo en la kamparo aŭdiĝis gajaj sonoj de violono, ĝojkriante kaj ridante oni kaptadis tranĉaĵojn da pomoj, kaj eĉ la plej malriĉa infano konfesis: "Estas belege en vintro!"

Jes, estis belege, kaj la malgranda knabino montris al la knabo ĉion, kaj ĉiam odoris la sambuka arbo, kaj ĉiam flirtis la ruĝa flago kun la blanka kruco, la flago, sub kiu la maljuna maristo estis forveturinta el la nova ĝardenaro. Kaj el la knabo fariĝis junulo, kaj li devis forveturi en la malproksiman mondon, malproksimen, al la varmaj landoj, kie kreskas la kafo. Sed ĉe la adiaŭo la malgranda knabino prenis de sia brusto sambukan floraĵon kaj donis al li por konservi. Li metis ĝin en sian preĝolibron, kaj ĉiufoje, kiam li ĝin malfermis en la fremda lando, lia rigardo antaŭ ĉio falis sur la lokon, kie kuŝis la floraĵo de memoro. Ju pli longe li ĝin rigardis, des pli freŝa ĝi fariĝis; li sentis kvazaŭ odoron el la hejmaj arbaroj, kaj klare li vidis inter la folietoj de la floraĵo la malgrandan knabinon, rigardantan per siaj klaraj okuloj, kaj li aŭdis, kiel ŝi flustras al li: "Ĉi tie estas belege en printempo, en somero, en aŭtuno kaj en vintro!" Kaj centoj da bildoj tiam glitis tra liaj pensoj.

Tiel pasis multe da jaroj, kaj jen li estis maljuna homo kaj sidis kun sia maljuna edzino sub floranta arbo. Ili tenis sin reciproke je la manoj, tute tiel same, kiel estis farintaj la praavo kaj la praavino tie en la nova ĝardenaro, kaj ili tiel same parolis pri la malnovaj tagoj kaj pri la ora edziĝofesto. La malgranda knabino kun la bluaj okuloj kaj la sambukaj floraĵoj en la haroj sidis supre en la arbo, kapjesis al ili ambaŭ kaj diris: "Hodiaŭ estas la tago de la edziĝo!" Poste ŝi prenis du florojn el sia florkrono, kisis ilin, kaj ili eklumis antaŭe kiel arĝento, poste kiel oro, kaj kiam ŝi metis ilin sur la kapojn de la maljunuloj, ĉiu el la floroj aliformiĝis en oran kronon. Kaj ili sidis ambaŭ kiel reĝo kaj reĝino sub la bonodora arbo, kiu aspektis tute kiel sambuka arbo, kaj li rakontis al sia maljuna edzino la historion pri la sambuka virineto, tiel, kiel ĝi estis rakontita al li, kiam li estis malgranda knabo, kaj ambaŭ opiniis, ke en ĝi troviĝas multe da io, kio similas al ilia propra historio, kaj ĝuste tio plej bone plaĉis al ili.

"Jes, tiel estas la afero!" diris la malgranda knabino en la arbo. "Unuj nomis min sambuka virineto, aliaj nomis min Driado, sed en efektiveco mi estas nomata rememoro. Mi sidas en la arbo, kiu kreskas kaj kreskas. Mi povas veki malproksimajn rememorojn, mi povas rakonti! Montru al mi, ĉu vi havas ankoraŭ vian floraĵon!"

Kaj la maljuna viro malfermis sian preĝolibron; tie kuŝis la sambuka floraĵo, tiel freŝa, kvazaŭ ĝi nur antaŭnelonge estus enmetita tien, kaj la sambuka virineto, aŭ pli ĝuste la rememoro, kapjesis, kaj la du gemaljunuloj kun la oraj kronoj sidis en la lumo de la ruĝa vespera suno. Ili fermis la okulojn, kaj... kaj... jen la fabelo finiĝis.

La malgranda knabo kuŝis en sia liteto, li ne sciis, ĉu li tion sonĝis aŭ ĉu oni tion rakontis al li. La tekruĉo staris sur la tablo, sed nenia sambuka arbo kreskis el ĝi, kaj la maljuna sinjoro, kiu estis rakontinta, ĝuste en tiu momento intencis eliri tra la pordo kaj faris tion.

"Kiel bela tio estis!" diris la malgranda knabo. "Panjo, ĉu mi estis en la varmaj landoj?"

"Jes, mi kredas!" diris la patrino; "kiam oni eltrinkas du ĝisrande plenajn tasojn da sambuka teo, tiam oni jam venas en la varmajn landojn!" Kaj ŝi bone lin kovris, ke li ne malvarmumu denove. "Vi bone dormis, dum mi sidis kaj disputis kun nia maljuna amiko, ĉu tio estis historio, ĉu fabelo."

"Kaj kie estas la sambuka virineto?" demandis la knabo.

"Ŝi estas en la tekruĉo!" diris la patrino, "kaj ŝi povas tie resti!"